La Asocio de la Junuloj: Dramo en kvin aktoj

Part 3

Chapter 3 4,057 words Public domain Markdown

Tion mi rimarkis jam hieraux vespere.

LUNDESTAD

Imagu; li absolute insistas pri tio ke mi estus nominta sinjoron Stensg[*a]rd aventuristo aux io tia!

FJELDBO

Ho, pa, sinjoro Lundestad; se nun tiel estus? Sed pardonu; mi devas malsupreniri por saluti la sinjorinojn de la domo. (eliras dekstre)

LUNDESTAD

(al _Ringdal_, kiu pretigas ludtablon) Kiel klarigxas tio, ke advokato Stensg[*a]rd venas cxi tien?

RINGDAL

Nu, diru al mi, vi. Unue li ne estis en la listo.

LUNDESTAD

Do poste? Post la supersxutado, kiun la cxambelano ricevis hieraux --?

RINGDAL

Jes, cxu vi komprenas tiajxon?

LUNDESTAD

Kompreni tion? Ho jes, ho jes.

RINGDAL

(pli mallauxte) Cxu vi opinias, ke la cxambelano timas lin?

LUNDESTAD

Mi opinias, ke li estas singardema, -- mi opinias.

(Interparolante ili iras al la fono kaj poste elen en la gxardenon; samtempe _Selma_ kaj _Stensg[*a]rd_ aperas en la antauxa gxardena pordo.)

SELMA

Jes, nun rigardu; tie super la arbopintoj vidigxas kaj la pregxeja turo kaj tuta la supra parto de la urbo.

STENSG[*A]RD

Jes, vere; tion mi ne estus kredanta.

SELMA

Cxu ne sxajnas al vi ke la vidajxo de cxi tie estas rava?

STENSG[*A]RD

Cxio estas rava cxi tie; la gxardeno, elvidajxo kaj la sunlumo kaj la homoj! Ho bona Dio, kiel cxio estas rava! Kaj cxi tie vi logxas la tutan someron?

SELMA

Ne, ne mi kaj mia edzo; ni venas kaj foriras. Ni havas belegan domon ene en la urbo, multe pli bela ol cxi tie; jes, vi certe vidos gxin.

STENSG[*A]RD

Kaj via familio eble ankaux logxas en la urbo?

SELMA

Familio? Kiu tiu familio estus?

STENSG[*A]RD

Nu, mi ne sciis --

SELMA

Ni fabelprincinoj ne havas familiojn.

STENSG[*A]RD

Fabelprincinoj?

SELMA

El tio ni maksimume havas tian malican bopatrinon --

STENSG[*A]RD

Sorcxistinon, nu! Kaj vi do estas princino?

SELMA

De cxiuj la sinkintaj kasteloj, kie oni ludas jxauxd-nokte. Doktoro Fjeldbo opinias, ke tio devus esti agrabla vivofico; sed -- do nun vi auxskultu --

ERIK BRATSBERG

(de la gxardeno) Do, fine oni trovas la sinjorineton!

SELMA

Jes, la sinjorino rakontas al sinjoro Stensg[*a]rd pri la paso de sia vivo.

ERIK BRATSBERG

Jen, jen; kaj kiun rolon aktoras la edzo en la vivdauxro de la sinjorino?

SELMA

Princo, kompreneble. (al _Stensg[*a]rd_) Vi scias, ke cxiam venas princo, kiu liberigas la princinon de la sorcxajxo, kaj jen cxio estas ege bona, kaj estas gxojo kaj gratulado en la mondo, kaj -- finite pri la fabelo.

STENSG[*A]RD

Ho; jeno estis tro mallonga.

SELMA

Jes, eble, -- iamaniere.

ERIK BRATSBERG

(cxirkauxbrakas sxin) Sed el tiu fabelo sxpinigxis iu nova, kaj en gxi la princino farigxis regxino!

SELMA

Samkondicxe kiel la veraj princinoj, cxu?

ERIK BRATSBERG

Kiaj kondicxoj?

SELMA

Ili iru eksterlanden; foren al fremda regno.

ERIK BRATSBERG

Cigaron, sinjoro Stensg[*a]rd?

STENSG[*A]RD

Dankon; ne nun.

(_Doktoro Fjeldbo_ kaj _Tora_ venas el la gxardeno.)

SELMA

(al ili) Kara Tora, jen vi estas! Vi do ne estas malsana?

TORA

Mi? Ne.

SELMA

Ho jes; vi certe estas; sxajnas al mi, ke vi tiel fervore konsultas la doktoron la lastajn tagojn.

TORA

Ne, mi certigas vin --

SELMA

Babilajxo; ke mi palpu! Vi brulas. Kara doktoro, cxu vi ne opinias, ke tiu varmo mildigxos?

FJELDBO

Cxio havu sian tempon.

TORA

Frosto ja ne estas pli bona --

SELMA

Ne, sed la nesxangxigxanta meza varmo, -- tiel diras ankaux mia edzo.

LA CXAMBELANO

(venas de la gxardeno) La tuta familio kunveninta en intima aro? Tio ne estas tre bonkonduta al la gastoj.

TORA

Kara patro, nun mi tuj --

LA CXAMBELANO

Aha, cxu estas vi al kiu la sinjorinoj amindumas, sinjoro Stensg[*a]rd. Pri tio mi zorgu.

TORA

(mallauxte al Fjeldbo) Restu!

(Sxi iras en la gxardenon.)

ERIK BRATSBERG

(proponas al _Selma_ la brakon) Cxu la sinjorino akceptas --?

SELMA

Venu! (ambaux elen dekstre)

LA CXAMBELANO

(postrigardas ilin) Kapabli disigi tiujn du, ne estas pripensinde.

FJELDBO

Estus ankaux pekinda penso.

LA CXAMBELANO

Jes, kiel tamen Dio estas la kuratoro de la malsagxuloj! (ekkrias) Tora, Tora, do zorgu iom pri Selma! Sercxu sxalon por sxi; kaj ne lasu sxin tiel cxirkauxkuri; sxi malvarmumigxas! Ja, ni homoj estas malsagxaj, doktoro! Cxu vi havas kuracilon kontraux tiajxo?

FJELDBO

Jes; la spertopagoj. Tiujn oni prefere metu malantaux la orelo, kaj tiam oni kondutos pli sagxe alian fojon.

LA CXAMBELANO

Ej-ej! Dankon pro tiu konsilo. Sed vi, kiu konsideras vin kiel hejme cxi tie, vi efektive zorgu iom pri viaj fremduloj.

FJELDBO

Nu bone; Stensg[*a]rd, eble ni du --?

LA CXAMBELANO

Ho ne, kara, -- jen iras mia malnova amiko, Hejre --

FJELDBO

Jes, ankaux li konsideras sin kiel hejme cxi tie.

LA CXAMBELANO

Ha, ha, ha! Li tiel faras, jes!

FJELDBO

Nu, ni du kunigxu kaj provu nian plej bonan. (iras en la gxardenon)

STENSG[*A]RD

Sinjoro cxambelano menciis Daniel Hejre. Mi devas diri, ke mi surprizigxis vidi lin cxi tie.

LA CXAMBELANO

Cxu vere? Sinjoro Hejre kaj mi estas lernejaj kamaradoj kaj amikoj de la juneco. Ni krome kuntusxigxis en multaj niaj vivrilatoj --

STENSG[*A]RD

Jes, pri tiuj kuntusxigxoj sinjoro Hejre nin distris hieraux vespere.

LA CXAMBELANO

Hm!

STENSG[*A]RD

Se ne estus pro li, mi do certe ne en mia animstato superboligxus, kiel mi faris. Sed li havas manieron priparoli homojn kaj okazajxojn, kiuj --; entute, sidas malica busxo sur li.

LA CXAMBELANO

Mia kara juna amiko, -- sinjoro Hejre estas mia gasto; tion vi ne rajtas forgesi. Plena libereco en mia domo; sed sub tiu kondicxo ke nenio nekavalireca dirigxas pri personoj en mia socio.

STENSG[*A]RD

Mi petas pardonon --!

LA CXAMBELANO

Nu, nu, nu; vi apartenas al la juna generacio, kiu ne estas tiom skrupula. Rilate al sinjoro Hejre, mi dubas cxu vi lin gxisfunde konas. Sinjoro Hejre tamen estas viro al kiu mi multe sxuldas.

STENSG[*A]RD

Jes, tion li efektive pretendis; sed mi ne kredis, ke --

LA CXAMBELANO

Mi sxuldas al li la plej bonan en nia familia felicxo, sinjoro Stensg[*a]rd! Mi sxuldas al li mian bofilinon. Jes, tiel vere estas. Daniel Hejre zorgis pri sxi en sxia infaneco: sxi estis eta mirindajxo; donis koncertojn jam je la agxo de dek; jes, vi certe auxdis sxin menciata? Selma Sj[/o]blom --?

STENSG[*A]RD

Sj[/o]blom? Jes, gxuste; sxia patro estis svedo.

LA CXAMBELANO

Muzikinstruisto, jes. Li venis cxi tien antaux multaj jaroj. La ekonomia stato de muzikisto estas, kiel vi scias, ordinare ne el la plej bonaj; kaj liaj vivmanieroj do ankaux ne favoras --; nu, sinjoro Hejre cxiam estis talent-cxasisto; li zorgis pri la infano, sendis sxin al Berlino; kaj post la morto de sxia patro, kaj la sxangxo en la ekonomia stato de Hejre, sxi revenis al Kristiania, kie sxi kompreneble akceptigxis en la plej bonajn rondojn. Tiel, vidu, farigxis ebleco ke sxi kaj mia filo renkontigxus.

STENSG[*A]RD

Jes, tiel maljuna Hejre efektive estis ilo --

LA CXAMBELANO

Tiel unu afero miksigxas enen en aliajxoj en la vivo. Iloj, tiaj ni cxiuj estas; ankaux vi; tio signifas, malkonstruenda --

STENSG[*A]RD

Ho, sinjoro cxambelano, mi petas vin; mi estas tute hontema --

LA CXAMBELANO

Hontema?

STENSG[*A]RD

Jes, estis ja ekstreme nekonvene --

LA CXAMBELANO

Kontraux la formo estus eble io aux alia direnda, sed la intenco estis bona. Kaj pri tio mi vin petas: Parolu malkasxe kun mi, honeste kaj senceremonie. Vidu, ni cxiuj deziras ja la plej bonan; estas ja mia devo --

STENSG[*A]RD

Kaj vi permesas, ke mi parolu malkasxe kun vi?

LA CXAMBELANO

Jes, Dio scias, ke mi faras. Cxu vi ne kredas, ke mi longe vidis, ke la vivo cxi tie iel prenis direkton, kiu estas iu alia ol dezirinde? Sed kion mi farus? En la tempo de karmemora regxo Karlo Johano mi plejparte vivis en Stockholmo. Nun mi estas maljuna; cetere estas kontraux mia naturo antauxentrudi reformojn, aux persone miksigxi en tiun cxi publikan tumulton. Vi kontrauxe, sinjoro Stensg[*a]rd, vi havas cxiujn eblecojn; tial ni kuntenu.

STENSG[*A]RD

Dankon, sinjoro cxambelano! Dankon, dankon!

(_Ferfareja administranto Ringdal_ kaj _Daniel Hejre_ venas de la gxardeno.)

RINGDAL

Kaj mi diras al vi, ke devas esti miskompreno.

DANIEL HEJRE

Cxu do? Estus strange! Cxu mi miskomprenus miajn proprajn orelojn?

LA CXAMBELANO

Io nova, Hejre?

DANIEL HEJRE

Nenio alia ol ke Anders Lundestad estas survoje transiri al la Storli-partio.

LA CXAMBELANO

Ho, vi sxercas!

DANIEL HEJRE

Mi petas pardonon, altestimata; sed mi havas tion el lia propra busxo. Bienposedanto Lundestad intencas kauxze de malbonigita sanstato retiri sin al la privata vivo; kaj jen oni povas konkludi pri la sekvo.

STENSG[*A]RD

Kaj tion vi havas el lia propra busxo?

DANIEL HEJRE

Jes, efektive; li publikigis la gravan okazajxon meze en auxskultanta aro tie malsupre; he-he!

LA CXAMBELANO

Sed, mia bona Ringdal, kiel tio cxi klarigxas?

DANIEL HEJRE

Ho, tio ne estas malfacile diveninda.

LA CXAMBELANO

Jes, efektive. Sed tio estas ja granda afero por la distrikto. Kunvenu, Ringdal; ni devas vere paroli kun la viro.

(Li kaj _Ringdal_ iras en la gxardenon.)

DOKTORO FJELDBO

(de la malantauxa gxardenpordo) Cxu la cxambelano eliris?

DANIEL HEJRE

Tsx; la sagxuloj havos konsilion! Granda novajxo, doktoro! Lundestad rezignos pri la segxo en la parlamento.

FJELDBO

Ho, ne estas probable?

STENSG[*A]RD

Jes, cxu vi komprenas?

DANIEL HEJRE

Ja, nun farigxos tumulto kaj bruo. Estas la asocio de la junuloj, kiu komencis aktivigxi, sinjoro Stensg[*a]rd! Cxu vi scias, kion vi devus nomi tiun asocion? Nu, mi diros al vi poste.

STENSG[*A]RD

Cxu vi vere kredas, ke estas nia asocio --?

DANIEL HEJRE

Pri tio estas, je mia savo, neniu dubo. Nu, do ni havos la gxojon sendi la proprietulon kiel parlamentanon. Ho, ke li jam estis for! -- mi volonte veturigus lin --; suficxe; he-he! (eliras en la gxardenon)

STENSG[*A]RD

Sed diru al mi, Fjeldbo, -- kiel vi komprenas tion cxi?

FJELDBO

Estas aliaj aferoj, kiuj estas pli malfacile kompreneblaj. Kiel vi venas cxi tien?

STENSG[*A]RD

Mi? Kiel la ceteraj, kompreneble; mi estas invitita.

FJELDBO

Jes, vi farigxis hieraux vespere, mi auxdas; -- post via parolado --

STENSG[*A]RD

Nu jes?

FJELDBO

Sed ke vi akceptis tiun inviton --!

STENSG[*A]RD

Jes, kion mi diable farus? Mi ne povis do ofendi tiujn bonajn homojn.

FJELDBO

Cxu! Vi ne povis? En via parolado vi tamen povis.

STENSG[*A]RD

Babilajxo! En mia parolado mi atakis principojn, ne personojn.

FJELDBO

Kaj kiel vi nun klarigas la inviton de la cxambelano?

STENSG[*A]RD

Nu, kara amiko, estas ja nur unu klarigo pri tio.

FJELDBO

Nome, ke la cxambelano timas vin?

STENSG[*A]RD

Je Dio, li ne havu kauxzon por tio! Li estas honestulo.

FJELDBO

Li estas.

STENSG[*A]RD

Kaj cxu ne estas io kortusxa en tio, ke la maljunulo rilatigxas al la afero tiamaniere? Kaj kiel rava estis frauxlino Bratsberg, kiam sxi alportis la leteron!

FJELDBO

Sed diru, -- la sceno de hieraux do ne farigxis priparolata cxi tie?

STENSG[*A]RD

Ho fore de tio; ili estas tro bonkondutaj homoj por tusxi tiajxon. Sed mordigxas mia konscienco; poste mi petos pardonon --

FJELDBO

Ho ne, tion mi devas firme malkonsili! Vi ne konas la cxambelanon --

STENSG[*A]RD

Nu ja; do miaj agoj parolu por mi.

FJELDBO

Vi do ne volas rompi kun la Storli-grupo?

STENSG[*A]RD

Mi okazigos repacigxon; mi havas ja mian asocion; gxi jam estas potenca, kiel vi vidas.

FJELDBO

Jes, sed unu afero dum mi memoras; -- via amo al frauxlino Monsen --; hieraux mi konsilis al vi fari gxin serioza --

STENSG[*A]RD

Nu ja, ni cxiam povas --

FJELDBO

Nun, auxskultu; mi pli bone pripensis tion. Vi forjxetu tiun planon el la pensoj.

STENSG[*A]RD

Jes, pri tio mi pensas ke vi pravas. Se oni edzigas sin en nekulturita familio, oni kvazaux edzigas sin al la tuta familio.

FJELDBO

Nu jes; kaj el tiu kaj el aliaj kialoj --

STENSG[*A]RD

Monsen _estas_ nekulturita persono, tion mi nun vidas.

FJELDBO

Jes, li ja ne gxuste estas bontona viro.

STENSG[*A]RD

Ne, tio efektive estas certa! Li paroladas malice pri homoj kiujn li akceptas en sian domon; tio ne estas kavalireca. En Storli odoras de malbona tabako en cxiuj cxambroj --

FJELDBO

Sed, kara, -- ke vi ne sentis tiun tabakodoron antaux nun --?

STENSG[*A]RD

Estas la komparo, kiu tion kauxzas. Mi venis en falsajn rilatojn cxi tie en la distrikto ek de la unua renkonto. Mi falis inter la ungegoj de parti-trotadantoj, kiuj plenhurligis miajn orelojn. Finite pri tio! Mi ne volas penegadi kiel ilo por egoismo aux por krudeco kaj stulteco.

FJELDBO

Sed por kio vi do uzu vian asocion?

STENSG[*A]RD

La asocio restos nesxangxita; gxi estas fondita sur suficxe vasta bazo; -- nu, tio signifas, ke gxi estas fondita por kontrauxbatali malbonan influon; -- nur nun mi vidas de kiu flanko tiu influo venos.

FJELDBO

Sed cxu vi opinias, ke la "junuloj" vidos la samon?

STENSG[*A]RD

Ili _vidu_. Mi do kuragxas postuli, ke tiaj uloj akomodu sin al mia pli bona sperto.

FJELDBO

Sed se ili tamen ne volas?

STENSG[*A]RD

Ili do iru sian propran vojon. Mi ne plu bezonas ilin. Kaj cetere, cxu vi opinias, ke mi en obstina blindeco, kaj pro mizera konsekvencado, lasus mian estontecon gliti en eraran spuron kaj neniam atingi la celon?

FJELDBO

Kion vi pensas per celo?

STENSG[*A]RD

Vivo kiu korespondas al miaj talentoj, kaj kiu plenumigas cxiujn miajn interesojn.

FJELDBO

For la sxvebantaj parolturnigxoj! Kion vi pensas per celo?

STENSG[*A]RD

Nu, al vi mi eble povas tion diri. Per la celo mi pensas: Iam en la tempo farigxi parlamentano aux ministro, kaj felicxe edzigxita en ricxan kaj respektatan familion.

FJELDBO

Jen, jen; kaj do vi eble pensas pere de la rilatoj de la cxambelano --?

STENSG[*A]RD

Pere de mi mem mi intencas tion atingi! Tio venos kaj tio venu; sed tute de si mem. Nu, tio tamen estas fora perspektivo; -- ke tio restu! Gxis tiam mi volas vivi kaj gxui cxi tie la belecon kaj la sunlumon --

FJELDBO

Cxi tie?

STENSG[*A]RD

Jes, cxi tie! Estas cxi tie belaj moroj; cxi tie estas gracio en la ekzisto; cxi tie la planko estas metita kvazaux nur por esti tretata de laksxuoj; cxi tie la apogsegxoj estas profunde molaj, kaj la sinjorinoj sidas bele en ili; cxi tie la konversacio fluas facile kaj elegante, kiel jxetludo; cxi tie neniu krudeco enrompigxas farante la kunvenon silenta. Ho, Fjeldbo, -- nur cxi tie mi sentas kio estas nobleco. Jes, ni tamen havas nian nobelecon; etan rondon; nobelecon en kulturo; kaj al tiu mi volas aparteni. Cxu vi ne mem sentas, ke oni purigxas cxi tie? Ke la ricxeco cxi tie estas el alia speco? Kiam mi pensas pri la ricxeco de Monsen, mi imagas gxin kiel grandajn stakojn de grasigitaj monbiletoj, de bierbanitaj obligacioj; -- sed cxi tie, jen gxi estas metalo, brilanta argxento! Kaj pri la homoj estas sammaniere. La cxambelano, -- kia bonega, estiminda maljuna multjarulo!

FJELDBO

Li estas.

STENSG[*A]RD

Kaj la filo, -- kuragxa, senceremonia, kapabla!

FJELDBO

Jes, certe.

STENSG[*A]RD

Kaj la bofilino, vi sciu! Sxi estas perlo! -- bona Dio, kia ricxa kaj karakterfrapanta naturo --

FJELDBO

Tion havas Tora -- tion havas ankaux frauxlino Bratsberg.

STENSG[*A]RD

Nu ja; sed vidu, sxi tamen estas malpli eminenta.

FJELDBO

Ho, vi ne konas sxin. Vi ne scias kiom profunda kaj silenta kaj fidela sxi estas.

STENSG[*A]RD

Sed la bofilino do! Tiel senceremonia, preskaux senkonsidera; kaj tiel aprobanta, tiel konkeranta --!

FJELDBO

Mi vere kredas, ke vi enamigxis en sxi.

STENSG[*A]RD

En edzinigxinta virino? Cxu vi estas freneza, homo! Al kio tio kondukus! Ne, sed mi farigxos enamigxinta; tion mi bone sentas. Jes, sxi efektive estas profunda, silenta kaj fidela!

FJELDBO

Kiu?

STENSG[*A]RD

Frauxlino Bratsberg kompreneble.

FJELDBO

Cxu kio? Vi do neniam pensas --?

STENSG[*A]RD

Jes, je Dio, mi pensas!

FJELDBO

Ne, sed mi tion asertas al vi, ke tio tute ne eblas!

STENSG[*A]RD

Ho-ho! La volo estas universa potenco, gxi! Ni vidos, tio eblos!

FJELDBO

Sed tio cxi estas ja la pura, purega facilanimeco! Hieraux estis pri frauxlino Monsen --

STENSG[*A]RD

Jes, sed _tio_ estis tro rapida; sed tion vi ja mem malkonsilis al mi --

FJELDBO

Mi precize malkonsilas al vi pensi pri kiu ajn el la du.

STENSG[*A]RD

Nu? Vi eble mem intencas deklari vin por unu el ili?

FJELDBO

Mi? Ne, mi asertas al vi --

STENSG[*A]RD

Nu, tio tamen ne retenus min, se tiel estus. Se oni volas kontrauxstari al mi sur mia vojo, bari al mi la estontecon, tiam mi konas neniun indulgon.

FJELDBO

Gardu vin, ke mi ne diru la samon!

STENSG[*A]RD

Vi! Kiun rajton havas vi por fari vin kuratoro de la familio de cxambelano Bratsberg?

FJELDBO

Mi almenaux havas la rajton de amiko.

STENSG[*A]RD

Pa; per tia babilajxo vi ne kaptas min. La rajton de egoismo, gxin vi havas! Tio kontentigas vian etaniman vantecon esti cxi tie la cxioordiganto en la domo; tial mi tenigxus for.

FJELDBO

Jes, estus la plej bona, kio okazus al vi. Vi staras cxi tie sur subkava grundo.

STENSG[*A]RD

Cxu vere ke mi faras? Mil dankojn! Sub tiu grundo mi scios konstrui kolonojn.

FJELDBO

Provu; sed mi auxguras, ke ili falos dum starigxo.

STENSG[*A]RD

Ho-ho! Vi pripensas intrigadon? Bone ke tio eklumigxis. Mi nun konas vin; vi estas mia malamiko; la sola, kiun mi havas cxi tie.

FJELDBO

Mi ne estas!

STENSG[*A]RD

Vi estas! Vi cxiam estis; jam ekde la lernejaj jaroj. Cxirkauxrigardu cxi tie, kaj vidu kiel cxiuj rekonas min, kvankam mi estas fremdulo por ili. Vi, kontrauxe, vi kiu konas min, vi neniam rekonis min. Tio estas cxefe la malindajxo cxe vi, ke vi neniam povas rekoni iun; vi vagadis tie en Kristiania kaj vizitadis teakvajn kunvenojn kaj plenigis la ekziston dirante etajn spritajxojn. Tiajxo vengxas sin! La sento por tio, kio estas pli valora en la vivo, -- tio en kio estas levigxo kaj flugo, -- farigxas apatia, kaj jen oni staras tauxganta al nenio.

FJELDBO

Cxu mi tauxgas al nenio!

STENSG[*A]RD

Cxu vi iam tauxgis por rekoni min?

FJELDBO

_Kion_ mi do rekonu?

STENSG[*A]RD

Mian volon, se nenion alian. Gxi rekonigxas de cxiuj la aliaj; -- de la ordinaraj homoj cxe la festo hieraux, de cxambelano Bratsberg kaj lia familio --

FJELDBO

De proprietulo Monsen kaj lia aro, de --; jen, morto kaj plago, atentu, -- ekstere staras iu vin atendante --

STENSG[*A]RD

Kiu tiu estas?

FJELDBO

(iras al la fono) Iu kiu rekonas vin. (malfermas la pordon kaj vokas) Aslaksen, envenu!

STENSG[*A]RD

Aslaksen?

ASLAKSEN

(venas) Nun do fine!

FJELDBO

Gxis revido; mi ne gxenu la amikojn. (eliras en la gxardenon)

STENSG[*A]RD

Sed pro diablo, kion vi volas cxi tie?

ASLAKSEN

Mi absolute devas paroli kun vi. Vi promesis al mi hieraux doni raporton pri la fondigo de la asocio kaj --

STENSG[*A]RD

Ne eblas --; pri gxi ni devas atendi gxis alia fojo.

ASLAKSEN

Neeble, sinjoro Stensg[*a]rd; la gazeto estos eldonata morgaux frue --

STENSG[*A]RD

Babilajxo! Cxio estu sxangxota. La afero estas nun en nova stadio; aliaj motivoj aperis. Kion mi diris pri cxambelano Bratsberg, estu tute refarata, antaux ol gxi estos uzebla.

ASLAKSEN

Ne, tio pri la cxambelano estas jam presita.

STENSG[*A]RD

Nu, do eligu tion ree!

ASLAKSEN

Eligu tion?

STENSG[*A]RD

Jes, mi ne volas havi tion tiamaniere. Vi rigardas min? Cxu vi eble kredas, ke mi ne kapablas estri la aferojn de la asocio?

ASLAKSEN

Jes, kompreneble; sed mi nur devas diri al vi --

STENSG[*A]RD

Neniuj kontrauxdirajxoj, Aslaksen; tiajxojn mi efektive ne toleras!

ASLAKSEN

Sinjoro advokato Stensg[*a]rd, cxu vi scias, ke la eron de seka pano kiun mi havas, vi metas en la ludon? Cxu vi tion scias?

STENSG[*A]RD

Ne, tion mi tute ne scias.

ASLAKSEN

Nu, tiel estas. Cxi tiun vintron, antaux ol vi venis cxi tien, mia gazeto estis en progreso. Mi mem redaktis gxin, mi diru; kaj mi redaktis gxin laux principo.

STENSG[*A]RD

Vi?

ASLAKSEN

Jes, mi! Mi diris al mi mem: estas la granda publiko, kiu portu gazeton; sed la granda publiko estas la fia publiko, -- tio sekvas de la lokaj kondicxoj; kaj la fia publiko volas havi fian gazeton. Jen, tiel mi redaktis la gazeton --

STENSG[*A]RD

Fia! Jes, ne kontrauxdireble.

ASLAKSEN

Jes, kaj per tio mi sukcesis. Sed jen vi venis kun ideoj en la distrikton; kaj jen la gazeto ricevis koloron, kaj tial cxiuj amikoj de Anders Lundestad retiris sin; tiuj, kiuj restas, ili ne bone pagas --

STENSG[*A]RD

Sed la gazeto farigxis bona.

ASLAKSEN

Mi ne povas vivi de bona gazeto. Nun vekigxus tumulto; farigxus fino, kiel vi promesis hieraux; la granduloj metigxus al la pilorio; enprenigxus tiajxoj, kiujn cxiuj devus legi, -- kaj jen vi perfidas --

STENSG[*A]RD

Ho-ho! Vi opinias, ke mi servus vin kaj la skandalon? Ne, multan dankon, mia brava ulo!

ASLAKSEN

Sinjoro advokato Stensg[*a]rd, vi ne pelu min al la ekstremo, cxar tiam plifiigxos la gazeto.

STENSG[*A]RD

Pri kio vi pensas?

ASLAKSEN

Mi pensas, ke mi devas fari la gazeton profitodona en alia maniero. Dio sciu, ke tion mi ne faros lauxdezire. Antaux ol vi venis, mi vivtenis min honeste per malfelicxaj okazajxoj kaj memmortigoj kaj tiaj senkulpecaj aferoj, kiuj ofte ecx ne estis okazintaj. Sed nun vi turnis cxion supren malsupren; nun estos bezonata alia regalo --

STENSG[*A]RD

Nu, tion mi nur diru al vi: se vi mem sendepende iros pasxon ekster mia ordono, kaj faras la movadon al ilo por via fia egoismo, jen mi iros al presisto Alm kaj fondos novan gazeton. Ni havas monon, ni, vidu! Kaj jen via gazetflikajxo estos detruita post du semajnoj.

ASLAKSEN

(pala) Tion vi ne faros!

STENSG[*A]RD

Jes, mi faros; kaj mi estos viro por redakti la gazeton, tiel ke gxi ekhavos la grandan publikon por si.

ASLAKSEN

Do mi tujmomente iros al la cxambelano Bratsberg --

STENSG[*A]RD

Vi? Kion vi volas tie?

ASLAKSEN

Kion vi volas cxi tie? Cxu vi kredas, ke mi ne komprenas, kial la cxambelano estas vin invitinta? Estas pro tio, ke li timas vin kaj tion kion vi volas fari; kaj el tio vi tiras avantagxon. Sed se li timas, kion vi volas fari, li certe ankaux timas, kion mi volas presi; kaj el tio _mi_ volas tiri avantagxon!

STENSG[*A]RD

Tion vi kuragxus? Vi! tia fusxulo --!

ASLAKSEN

Jes, tion mi montru al vi. Se via tostparolado estu forprenata el la gazeto, do la cxambelano pagu min por elpreni gxin.

STENSG[*A]RD

Kuragxu; kuragxu nur! Vi estas ebria, homo --!

ASLAKSEN

Ne pli ol modere. Sed mi farigxos leono, se oni volas forpreni de mi la povran pankruston. Vi ne povas imagi kiel estas por mi hejme; kusxanta edzino, kaj kripla infano --

STENSG[*A]RD

Foriru! Cxu vi volas kotsxmiri min per via vulgaro? Kiel viaj reuxmatismaj edzinoj kaj kriplaj infanoj rilatas al mi? Se vi kuragxas bari al mi la vojon, se vi nur permesas al vi mem bari unu solan sxancon por mi, vi kusxu en la malricxulejo antaux ol estos finigxinta tiu cxi jaro!

ASLAKSEN

Mi atendos tagon --

STENSG[*A]RD

Nu; vi komencas regajni vian prudenton.

ASLAKSEN

Mi informos al la abonantoj en kromnumero, ke la redaktoro, pro iu nekonvena konduto okazinta dum la festo --

STENSG[*A]RD

Jes, jes; faru; poste eblos, ke ni akordigxos.

ASLAKSEN

Je Dio ke tiel estus. -- Sinjoro advokato Stensg[*a]rd, -- memoru: tiu gazeto estas mia sola sxafido. (elen en la fono)

BIENPOSEDANTO LUNDESTAD

(cxe la antauxa gxardena pordo) Nu, sinjoro advokato Stensg[*a]rd?

STENSG[*A]RD

Nu, sinjoro bienposedanto Lundestad?

LUNDESTAD

Vi cxirkauxiras tiel solece? Se estus konvene por vi, mi sxatus iomete interparoli kun vi.

STENSG[*A]RD

Plezure.

LUNDESTAD

Unue mi devas diri al vi, ke se vi estus auxdinta, ke mi estus dirinta ion nefavoran pri vi, tion vi ne devas fidi.

STENSG[*A]RD

Pri mi? Kion vi estus dirinta?

LUNDESTAD

Nenion; pri tio mi certigas vin. Sed trovigxas multaj sencelaj uloj, kiuj nur cxirkauxiras kunkudrante homojn.

STENSG[*A]RD

Jes, entute, -- ni du estas bedauxrinde venintaj en iom malekvilibran pozicion unu al la alia.

LUNDESTAD

Tio estas tute natura pozicio, sinjoro Stensg[*a]rd. Estas la rilato de la malnova al la nova; cxiam okazas tiel.

STENSG[*A]RD

Oho, sinjoro Lundestad. Vi do ne estas tiel maljuna.

LUNDESTAD

Ho jes, ho jes, nun mi farigxis maljuna. Mi sidis en la Parlamento de post 1839. Nun sxajnas al mi ke estas tempo por anstatauxigxo.

STENSG[*A]RD