La Asocio de la Junuloj: Dramo en kvin aktoj
Part 2
STENSG[*A]RD
Oni jxetis al mi vizagxen mokeman "brave" cxi-vespere --
LA CXAMBELANO
Ne!
STENSG[*A]RD
Indiferente! Nek danko nek minaco ion signifas por tiu kiu volas tion, kion li volas. Kaj sekve al Dio rekomendita! Jes al li; cxar estas ja lia misio, kiun ni plenumas en nia juna, fidoplena agado. Do internen en la restoracion; -- en tiu cxi horo ni volas starigi nian asocion!
LA AMASO
Hura! Portu lin! Portu lin!
(Li suprenlevigxas sur kunplektitaj brakoj.)
VOCXOJ
Parolu! Pli! Pli!
STENSG[*A]RD
Solidareco, mi diras! Alianco estas inter la asocio de la junuloj kaj la providenco. Dependas de ni, se ni volas estri la mondon -- cxi tie en la distrikto!
(Li portigxas en la tendon dum entuziasma aplauxdo.)
SINJORINO RUNDHOLMEN
(sekigas la okulojn) Ho, kia busxo sidas sur tiu homo! Cxu oni ne sxatus kisi lin, sinjoro Hejre?
DANIEL HEJRE
Ne, kisi lin, tion mi do ne volonte farus.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ne, vi! Tion mi ja kredas.
DANIEL HEJRE
Cxu eble vi volus kisi lin, sinjorino Rundholmen?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Uf, kiel acxa vi estas!
(Sxi iras en la tendon; ankaux _Daniel Hejre_.)
LA CXAMBELANO
Reaperanto, -- kaj drako, -- kaj monsako! Estis terure krude. Sed certe konvene!
LUNDESTAD
(proksimigxas) Mi tre bedauxras, sinjoro cxambelano --
LA CXAMBELANO
Jes, kie vi havis vian scion pri la homoj? Nu, nu; povas okazi al kiu ajn. Bonan nokton, sinjoro Lundestad, kaj multajn dankojn por hodiaux. (turnas sin al _Tora_ kaj al _la doktoro_) Sed je diablo; kontraux tiu brava, juna homo mi estas estinta kruda.
FJELDBO
Cxu?
TORA
Al la vizito vi aludas --?
LA CXAMBELANO
Du vizitoj. Efektive estas la kulpo de Lundestad; li estis lin priskribinta kiel ambiciulo kaj kiel -- io alia, kion mi ne memoras. Nu, felicxe ke mi povos tion ripari.
TORA
Kiel --?
LA CXAMBELANO
Venu, Tora; ni volas jam cxi-vespere --
FJELDBO
Ho ne, sinjoro cxambelano, cxu tio do estas prudenta --?
TORA
(mallauxte) Tsx!
LA CXAMBELANO
Se oni estis senatenta, oni devas ripari la aferon; tio estas simpla devo. Bonan nokton, doktoro! Mi tamen ekhavis gxojigan tempeton. Tio estas pli ol vi pretigis por mi hodiaux.
FJELDBO
Mi, sinjoro cxambelano?
LA CXAMBELANO
Ho jes, jes jes; -- kaj vi kaj aliuloj --
FJELDBO
Cxu mi povus demandi, kion mi --?
LA CXAMBELANO
Sinjoro farejkuracisto, -- neniun altrudigxemon. Mi neniam estas altrudigxema. Nu, tamen, en la nomo de Dio, -- bonan nokton.
(_La cxambelano_ kaj _Tora_ eliras maldekstre; _Fjeldbo_ postrigardas ilin penseme.)
PRESISTO ASLAKSEN
(el la tendo) Hola, servisto! Inkon kaj plumon! Ho, nun okazigxas, sinjoro doktoro!
FJELDBO
Kio okazigxas?
ASLAKSEN
Li starigas la asocion. Gxi estas preskaux starigita.
LUNDESTAD
(malrapide proksimigxas) Cxu multaj enskribigxas?
ASLAKSEN
Ni havas nun cxirkaux 37 krom vidvinoj kaj tiajxoj. Inkon kaj plumon, mi diras! Neniu servisto cxeestas; kulpas la lokaj rilatoj. (eliras malantaux la tendon)
LUNDESTAD
Puh; tio cxi estis varma tago.
FJELDBO
Mi timas ke ni havos pli varmajn tagojn post cxi tiu.
LUNDESTAD
Cxu vi opinias ke la cxambelano farigxis tre kolera?
FJELDBO
Ho, tute ne; tion vi ja vidis. Sed kion vi diras pri la nova asocio?
LUNDESTAD
Hm; mi diras nenion. Kion do diri?
FJELDBO
Sed estas ja la komenco de batalo por la potenco cxi tie en la distrikto.
LUNDESTAD
Nu ja! Batalo estas bona. Li estas viro kun grandaj talentoj, tiu Stensg[*a]rd.
FJELDBO
Kaj viro kiu volas antauxen.
LUNDESTAD
La junuloj cxiam volas antauxen. Ankaux mi volis antauxen, kiam mi estis juna; nenio estas direnda kontraux tio. Sed ni povus eble iri internen --
DANIEL HEJRE
(el la tendo) Nu, sinjoro Lundestad, cxu vi eniros por interpelacii? Cxu? Fari oponon? He-he! Cxar tiaokaze vi devas rapidigxi.
LUNDESTAD
Ho, mi tamen certe venos suficxe frue.
DANIEL HEJRE
Tro malfrue, amiko! Se vi ne volas stari baptopatro. (huraoj el la tendo) Jen la diakonoj kantas Amenon; nun la bapta ceremonio estas plenumita.
LUNDESTAD
Certe permesigxas ke oni auxskultu; mi tenas min silenta. (eniras)
DANIEL HEJRE
Jen ankaux unu el la falontaj arboj! Multo kaj multuloj estas nun falontaj! Cxi tie aspektos kiel arbaro post ventego. Ho, estas delikate, jeno!
FJELDBO
Sed diru al mi, sinjoro Hejre; kial gxi vere interesas vin?
DANIEL HEJRE
Interesas min? Mi ne estas iu interesprenanta viro, sinjoro doktoro! Kiam mi gxojas, tio estas en la nomo de miaj kuncivitanoj. Cxi tie kreigxos vivo, enhavo, materio! Por mi persone -- je Dio, por mi tio povas esti sensignifa; mi diras, kiel la Granda Turko pri la imperiestro de Auxstrujo kaj la regxo de Francio: Por mi estas sensignife cxu la porko mangxas la hundon aux cxu la hundo mangxas la porkon. (eliras en la fono dekstre)
LA AMASO
(en la tendo) Advokato Stensg[*a]rd vivu! Li vivu! Hura! Hura por la Asocio de la junuloj! Vinon! Puncxon! Hoj; hoj! Bieron! Hura!
BASTIAN MONSEN
(el la tendo) Dio benu vin kaj cxiujn homojn! (kun plorsufokata vocxo) Ho, doktoro, mi sentas min fortega cxi-vespere. Mi devas ion fari!
FJELDBO
Ne faru ceremoniojn. Sed _kion_ volas vi fari?
BASTIAN MONSEN
Mi pensas, ke mi iru en la danc-salonon por drasxi kelkajn el miaj amikoj. (elen malantaux la tendon)
(Stensg[*a]rd venas el la tendo, sen cxapelo kaj en forta ekscito.)
STENSG[*A]RD
Kara Fjeldbo, cxu estas vi?
FJELDBO
Je via servo, sinjoro popolestro! Nu, vi certe estas elektita --?
STENSG[*A]RD
Kompreneble; sed --
FJELDBO
Kaj kio sekvu poste el tio cxi? Kiuj postenoj de konfido en la komunumo? Estro en la banko? Aux eble --?
STENSG[*A]RD
Ho, ne parolu al mi pri tiajxoj! Vi ankaux ne pensas tiel. Vi ne estas tiel plata kaj malplena en la brusto, kiel vi deziras aspekti.
FJELDBO
Jen io por auxdi!
STENSG[*A]RD
Fjeldbo! Estu mia amiko kiel antauxe! Farigxis dezerte inter ni. Estis tiom da malgxojigajxoj cxe vi, sxercemo, moko, kiuj forpusxis min. Ho, estis do maljuste de mi! (cxirkauxbrakas lin) Ho, vi eterna Dio, kiom felicxa mi estas!
FJELDBO
Ankaux vi! Ecx mi; ecx mi!
STENSG[*A]RD
Jes, cxu mi ne estus la plej fia fripono sur la tero, se tiu apogo de beno ne faris min bona kaj brava? Per kio mi estas tion meritinta, amiko? Kion mi, sentauxgulo, estas farinta, ke mi farigxis tiel ricxigata?
FJELDBO
Jen mia mano! Cxi-vespere mi, je mia savo, sxatas vin!
STENSG[*A]RD
Dankon! Estu fidela kaj sincera. Mi estu. -- Cxu ne estas nedirebla felicxo tiel povante entuziasmigi cxiujn, cxiujn el la amaso? Cxu oni ne farigxu bona el dankemo? Kaj cxu oni ne devas ami cxiujn homojn? Sxajnas al mi, ke mi povus premegi cxiujn al mi, plori kaj pardonpeti por pardono, cxar Dio estis tiel partia por doni al mi pli ol al ili.
FJELDBO
(silente) Jes; tiom nedireble multe povas la opulo ricevi. Ecx ne rampulo, ecx ne verda folio laux la vojo povus mi subtreti cxi-vespere.
STENSG[*A]RD
Vi?
FJELDBO
Fina punkto! Pri tio ne estas la parolo. Mi nur volis diri, ke mi komprenas vin.
STENSG[*A]RD
Ho, kia delikata nokto! La muziko kaj la gxojo sonas foren super la herbejoj. Tie malsupre estas silente. -- Jes, tiu homo, kies vivo ne akceptas bapton el tia horo, li ne meritas vivi sur la tero de Dio.
FJELDBO
Jes, sed diru nun, -- kio konstruigxos poste -- morgaux kaj cxiujn labortagojn?
STENSG[*A]RD
Konstruigxos? Unue temas pri malkonstruo. -- Vi, Fjeldbo, mi iam songxis, -- aux eble mi tion vidis; tamen ne, mi songxis; sed tiel vive; sxajnis al mi, ke estis veninta la tago de la lasta jugxo super la tero. Mi povis vidi gxian tutan rondon. Neniu suno estis; nur flava ventega lumo. Ventegis; blovigxis de okcidente kaj gxi kunbalais cxion; unue gxi forventis velkigxintan foliaron, poste homojn; -- sed ili tamen tenis sin surpiede. La manteloj batigxis dense cxirkaux ili, tiel ke aspekte ili sxvebis kvazaux sidantaj dum la flugo. Unue ili aspektis kiel urbanoj, kiuj postkuras siajn cxapelojn en vento; sed kiam ili proksimigxis, ili estis imperiestroj kaj regxoj; kaj tio, kion ili postkuris kaj provis atingi, kaj kion ili cxiam estis proksimaj por kapti, sed neniam atingis, estis kronoj kaj regnaj globoj. Ho, preterblovigxis centoj kaj centoj el cxiaj specoj, kaj neniu sciis pri kio temis; sed multaj gxemis kaj demandis: De kie tamen venis tiu terura ventego? Jen respondigxis: Vocxo parolis, kaj tiu sola vocxo tiel resonis, ke la ventego vekigxis!
FJELDBO
Kiam vi songxis tion cxi?
STENSG[*A]RD
Ho, iam, -- mi ne memoras; antaux pluraj jaroj.
FJELDBO
Okazis ribelo ie en Euxropo, kaj vi mangxis ion pezan por vespermangxo kaj legis gazetojn poste.
STENSG[*A]RD
La sama glacia fluo, la sama kurento laux la dorso mi sentis cxi-vespere. Jes, mi _laboru_ kontentige. Mi estu la vocxo --
FJELDBO
Auxskultu, kara Stensg[*a]rd, vi haltu kaj iomete pripensu. Vi volas esti la vocxo, vi diras. Bone! Sed kie volas vi esti tiu vocxo? Cxi tie en la voktejo? Aux, se okazos pli alte, en la gubernio! Kaj kiuj estu la resono, kiu frapos, tiel ke la ventego _vekigxas_? Nu ja, homoj kiel proprietulo Monsen kaj libropresisto Aslaksen kaj la grasdorsa geniulo, sinjoro Bastian. Kaj anstataux la fugxantaj imperiestroj kaj regxoj ni ekvidos bienulon Lundestad, kiu postkuras sian parlamentan mandaton. Kio farigxos do cxio? Farigxos kiel unue montrigxis en la songxo, -- filistroj en vento.
STENSG[*A]RD
En la plej proksima najbareco, jes! Sed neniu scias kiom foren ventego frapas.
FJELDBO
Babilajxo pri vi kaj via ventego! Kaj kiam venos al tio, ke vi, blinda kaj konvinkigita kaj forlogita, kiel vi estas, direktas viajn armilojn gxuste kontraux la honesteco kaj tauxgeco inter ni --
STENSG[*A]RD
Ne estas vero!
FJELDBO
Estas vero! Monsen en Storli kaptis vin tuj kiam vi venis cxi tien en la komunumon; kaj se vi ne liberigos vin de li, tio farigxos via malsukceso. Cxambelano Bratsberg estas honestulo; pri tio vi devas fidi. Cxu vi scias kial tiu bienposedanto portas malamon al li? Jes, cxar --
STENSG[*A]RD
Mi toleras ecx ne vorton pli! Ecx ne solan vorton, kiu insultas miajn amikojn!
FJELDBO
Rigardu gxisfunde en vi mem, Stensg[*a]rd! Cxu sinjoro Mons Monsen vere estas via amiko?
STENSG[*A]RD
Proprietulo Monsen plej bonvole malfermis sian domon por mi --
FJELDBO
Li vane malfermas sian domon por la honestuloj cxi tie.
STENSG[*A]RD
Ho, kiujn nomas vi la honestuloj? Kelkaj arogantaj publikaj oficistoj! Mi ja scias. Sed rilate al mi, oni akceptis min en Storli per komplezemo kaj rekono, kiu --
FJELDBO
Rekono; jes bedauxrinde, -- jen la kerna punkto.
STENSG[*A]RD
Tute ne! Mi estas homo por vidi senpartie. Proprietulo Monsen havas talentojn; li estas erudita; li havas komprenon por la publikaj aferoj.
FJELDBO
Talentojn? Nu jes, siamaniere. Li ankaux legas; li abonas la gazetojn kaj el ili notis kiujn paroladojn vi faris, kaj kiujn artikolojn vi skribis. Kaj ke li komprenas la publikajn aferojn, li kompreneble montris samopiniante pri viaj paroladoj kaj viaj artikoloj en la gazetoj.
STENSG[*A]RD
Auxskultu, Fjeldbo, nun denove elmergigxas la fecxo en vi. Cxu vi neniam povas liberigi vin de tiu koto en la pensoj? Kial cxiam supozi fiajn aux ridindajn motivojn? Ho, vi vere ne opinias tion! Nun vi denove havas fidindan aspekton. Mi nun diru al vi la plej bonan, la kernan punkton. Cxu vi konas Ragna?
FJELDBO
Ragna Monsen? Jes; tiel de mencio.
STENSG[*A]RD
Jes, sxi foje venas al la familio de la cxambelano.
FJELDBO
En tuta silento. Sxi kaj frauxlino Bratsberg estas amikinoj ekde la tempo de konfirmacio.
STENSG[*A]RD
Kaj kion vi diras pri sxi?
FJELDBO
Jes, post cxio kion mi auxdis, sxi certe estas ege sxatinda knabino.
STENSG[*A]RD
Ho, vi devus esti vidanta sxin en la hejmo. Sxi ne havas penson krom pri la du etaj gefratoj. Kaj kiel estas sxi ja fleginta sian patrinon! Vi scias ke la patrino estis mense malsana la lastajn jarojn de sia vivo.
FJELDBO
Jes, efektive; mi mem estis kuracisto tie dum tempo. Sed diru al mi, kara amiko, cxu mi kredus, ke --?
STENSG[*A]RD
Jes, Fjeldbo, mi vere amas sxin; al vi mi povas tion diri. Jes, mi bone komprenas, kio mirigas vin. Vi trovas strange, ke mi tiel rapide post --. Jes, vi ja scias, ke mi estis fiancxigxinta en Kristianio?
FJELDBO
Jes, oni rakontis tion.
STENSG[*A]RD
La tuta rilato estis seniluzio. Mi _devis_ rompi; estis la plej bona por ambaux partoj. Kredu, mi suficxe suferis sub tiu afero; mi sentis min turmentata kaj premegata --. Nu, bona Dio, nun mi estas ekster tio; tio estis ja mia kialo por forlogxigxi.
FJELDBO
Kaj rilate al Ragna Monsen vi estas certa pri vi mem?
STENSG[*A]RD
Jes, mi estas, vi kredu! En tio ne eblas erari.
FJELDBO
Sed do je Dio, fine decidu vin! Estas granda felicxo! Ho, mi povus tiom diri --
STENSG[*A]RD
Cxu vi povus? Cxu sxi ion diris? Eble al frauxlino Bratsberg?
FJELDBO
Vi ne komprenas min. Sed kiel eblas, ke vi meze dum tio cxi, povas iradi cxi tie dibocxante en politikaj orgioj? Imagu ke la vilagxara babilado povas penetri en animon, kiu --
STENSG[*A]RD
Kaj kial ne? La homo tamen ne estas tute simpla masxino. Almenaux mi ne. Krome, gxuste tra tiuj luktoj kaj konfliktoj la vojo kondukas al sxi.
FJELDBO
Damnite banala vojo.
STENSG[*A]RD
Fjeldbo, mi estas ambicia; tion vi bone scias. Mi volas antauxen en la mondo. Pripensante ke mi havas tridek jarojn, kaj ankoraux staras cxe la komenco, mi sentas la dentojn de la konscienco mordi.
FJELDBO
Jes, sed ne estas gxiaj sagxodentoj.
STENSG[*A]RD
Ne utilas paroli kun vi. Vi neniam sentis tiun pelantan, instigantan deziron. Vi vagadis pigre cxiujn viajn tagojn, -- jen kiel studento, jen antaux la ekzameno, jen eksterlande kaj nun cxi tie --
FJELDBO
Nu jes, eble; sed tamen estis gxuinde. Kaj ne sekvas iu lacigxo poste, kiel tiu, kiun oni sentas, kiam oni estas malsuprentretinta de la tablo post kiam --
STENSG[*A]RD
Kiun ajn aludon; sed tiun cxi mi damninde ne toleras! Vi malbonfaras per tiajxo. Vi forprenas de mi la spiritan levigxon --
FJELDBO
Jes, sed sciu do; kiam la levigxo estas tiel malfiksa --
STENSG[*A]RD
Ne faru, mi diras! Cxu vi rajtas enrompi en mian felicxon? Cxu vi eble kredas, ke mi ne estas honesta?
FJELDBO
Ho jes, je la cxielo, mi kredas!
STENSG[*A]RD
Nu, kial do fari min senenhava kaj abomena kaj malfidema al mi mem? (bruo kaj kriado en la tendo) Auxskultu, auxskultu! Ili trinkas je mia sano! Tio, kio povas kapti tiom multajn, -- je la eterna Dio, en gxi _estas_ vero!
(_Frauxlino Bratsberg, frauxlino Monsen_ kaj _kandidato Helle_ de maldekstre transpasxas la ejon mezfone.)
KANDIDATO HELLE
(al _frauxlino Bratsberg_) Jen vidu, frauxlino; jen staras ja gxuste advokato Stensg[*a]rd.
TORA
Jes, do mi ne pluen akompanos vin. Bonan nokton, Ragna! Bonan nokton; bonan nokton!
HELLE kaj FRAUXLINO MONSEN
Bonan nokton; bonan nokton! (Ili eliras dekstren.)
TORA
(pli proksima) Mi estas la filino de la posedanto de la ferfarejo, sinjoro Bratsberg. Mi havas leteron por vi de patro.
STENSG[*A]RD
Por mi --?
TORA
Bonvolu; jen gxi estas. (volas foriri)
FJELDBO
Cxu vi permesas ke mi akompanu?
TORA
Ne, dankon; ne akompanu. Bonan nokton. (eliras maldekstre)
STENSG[*A]RD
(legas pere de paperlanterno) Jen kio?
FJELDBO
Sed kara, -- kion skribas la cxambelano?
STENSG[*A]RD
(ekridas) Tion mi do ne atendis!
FJELDBO
Sed diru do --?
STENSG[*A]RD
Cxambelano Bratsberg estas kompatinda ulo.
FJELDBO
Kaj tion vi kuragxas --
STENSG[*A]RD
Kompatinda; kompatinda! Diru al kiu ajn. Nu, tamen ne faru. (kasxas la leteron) Lasu tion inter ni!
(La kunvenantoj elvenas de la tendo.)
PROPRIETULO MONSEN
Sinjoro kunvenestro! Kie estas sinjoro Stensg[*a]rd?
LA AMASO
Jen li staras! Hura!
LUNDESTAD
La sinjoro advokato forgesis sian cxapelon. (donas gxin al li)
PRESISTO ASLAKSEN
Bonvolu; jen puncxo! Tuta bovlo!
STENSG[*A]RD
Dankon; ne pli.
MONSEN
Kaj la membroj eble memoras, ke morgaux ni kunvenos en Storli cxe mi por --
STENSG[*A]RD
Morgaux? Ne, ja ne estus morgaux --?
MONSEN
Ja certe; por decidi pri la cirkulero, kiu --
STENSG[*A]RD
Ne, morgaux mi vere ne povas -- Mi vidos postmorgaux aux la tagon sekvantan. Nun, bonan nokton, sinjoroj; koran dankon pro hodiaux, kaj hura por la estonteco!
LA AMASO
Hura! Ni akompanu lin hejmen!
STENSG[*A]RD
Dankon; dankon! Vi do ne devas --
ASLAKSEN
Ni cxiuj akompanos vin.
STENSG[*A]RD
Do faru. Bonan nokton Fjeldbo; cxar vi ja ne akompanos?
FJELDBO
Ne. Sed tion mi volas diri al vi, ke tio kion vi diris pri cxambelano Bratsberg --
STENSG[*A]RD
Tsx, tsx; estis troigita en la esprimo. Forstreku tion! -- Nu ja, miaj estimataj amikoj, se vi volas akompani, do venu; mi antauxas.
MONSEN
Vian brakon, Stensg[*a]rd.
BASTIAN
Kantistoj! Ekkantu! Ion vere nacian!
LA AMASO
Kanton! Kanton! Muzikon!
(Popoleca kanto estas ludata kaj kantata. La procesio elmarsxas dekstren en la fono.)
FJELDBO
(al _Lundestad_ kiu postrestas) Grandioza sekvantaro.
LUNDESTAD
Nu jes. Tamen ankaux elstara estro.
FJELDBO
Kaj kien vi nun do iros, sinjoro Lundestad?
LUNDESTAD
Mi? Mi iros hejmen por kusxigi min.
(Li salutas kaj foriras. _Doktoro Fjeldbo_ postrestas sola.)
Kurteno
DUA AKTO
(Gxardeno-cxambro cxe la cxambelano. Elegantaj mebloj, piano, floroj kaj raraj plantoj. Enirpordo en la fono. Maldekstre estas pordo al la mangxocxambro; dekstre pluraj vitraj pordoj al la gxardeno.)
(_Presisto Aslaksen_ staras cxe la enirpordo. _Servistino_ estas enportanta kelkajn fruktobovlojn maldekstre.)
SERVISTINO
Jes, sed vi ja auxdas, ke la gastoj ankoraux sidas cxetable. Vi devas reveni poste.
ASLAKSEN
Ne. Cxu mi do ne povas atendi?
SERVISTINO
Jes, se vi tion preferas; vi povas sidi _jen_ dume.
(_Sxi_ iras en la mangxocxambron. _Aslaksen_ eksidas cxe la pordo. Pauxzo. _Doktoro Fjeldbo_ envenas de la fono.)
FJELDBO
Nu, bonan tagon, Aslaksen; cxu vi _tie cxi_?
SERVISTINO
(revenas) Ho, kiel malfrue la doktoro venas!
FJELDBO
Mi vokigxis al malsanulo.
SERVISTINO
Kaj la cxambelano kaj la frauxlino postdemandis vin.
FJELDBO
Cxu ili faris?
SERVISTINO
Jes, la doktoro absolute envenu. Aux cxu mi eble sciigu ke --
FJELDBO
Ne, ne; ne faru. Mi certe ekhavos pecon da mangxajxo poste; nun mi dume atendas cxi tie.
SERVISTINO
Jes, ili certe baldaux estos finintaj. (Sxi eliras en la fono.)
ASLAKSEN
(iom poste) Kaj vi povas preterlasi tian gastig-regalon, -- kun kukoj kaj bona vino kaj cxiaj bonajxoj?
FJELDBO
Jes, je diablo, oni pleje ricevas tro ol malmulte el bonajxoj cxi tie en la regiono.
ASLAKSEN
Pri tio mi ne povas samopinii.
FJELDBO
Hm. Sed diru, -- cxu vi iun atendas?
ASLAKSEN
Mi iun atendas, jes!
FJELDBO
Kaj hejme estas tolereble bone? Via edzino --?
ASLAKSEN
Kusxas lite kiel ordinare; tusas kaj marasmigxas.
FJELDBO
Kaj la dua plej agxa?
ASLAKSEN
Ho, li estas kaj restas invalida; tion vi ja scias. Tiel ja estu por ni; -- kion diable utilas paroli pri tiajxo!
FJELDBO
Ke mi rigardu vin, Aslaksen!
ASLAKSEN
Nu; kion vi volas vidi?
FJELDBO
Hodiaux vi trinkis.
ASLAKSEN
Mi ankaux faris hieraux.
FJELDBO
Hieraux; jes, nu lasu tion; sed hodiaux kaj --
ASLAKSEN
Sed tiuj tie interne? Sxajnas al mi, ke ankaux ili trinkas.
FJELDBO
Jes, kara Aslaksen, vi iamaniere pravas; sed la kondicxoj tamen estas malsamaj en nia mondo.
ASLAKSEN
Mi ne elektis miajn kondicxojn.
FJELDBO
Ne, Dio elektis por vi.
ASLAKSEN
Ne, li ne faris. Estas homoj kiuj elektis. Daniel Hejre elektis, kiam li prenis min el la presejo kaj igis min studi. Kaj cxambelano Bratsberg elektis, kiam li ruinigis Daniel Hejre, tiel ke mi devis reiri al la presejo.
FJELDBO
Nun vi parolas kontraux propra scio. Cxambelano Bratsberg neniam ruinigis Daniel Hejre; Daniel Hejre ruinigis sin mem.
ASLAKSEN
Nu do! Sed kiel kuragxis Daniel Hejre ruinigi sin mem, kiam li tiel respondecis por mi? Dio ankaux kulpas, kompreneble. Kial li donus al mi talentojn kaj kapablon? Nu, tiujn mi ja estus povinta uzi kiel honesta metiisto; sed jen venis la maljuna babilacxulo --
FJELDBO
Jeno estas fia, kion vi diras. Daniel Hejre efektive atentis pri vi en la plej bona intenco.
ASLAKSEN
Nu, lia bona intenco, je Dio, malmulte helpas al mi. -- Tie ene, kie ili nun sidas tostante kaj je-la-via-sanigxante, tie ankaux mi sidis; estis kiel unu el ili; estis bele vestita --! Tio do estus io por mi; por mi, kiu tiom legis, kaj kiu tiom longe soifis por partopreni en cxio tio, kio estas glora en la mondo. Ho jes! Kiom longe estis Jeppe en paradizo? Knalo kaj falo, elen denove; -- la tuta gloro litermiksigxis, kiel ni diras en la presejo.
FJELDBO
Nu ja; pri vi tamen ne tiel malbone statis; vi ja havis por vivteno vian metion.
ASLAKSEN
Jeno estas bona babilado. Post tiajxo la rango ne plu estas ies rango. Ili forprenis de mi mian starejon kaj metis min sur glaci-glitajxon, -- kaj aldone mi devas auxdi mokvortojn cxar mi stumblas.
FJELDBO
Nu; mi efektive ne volas severe riprocxi vin --
ASLAKSEN
Ja, tiel vi ja faras gxuste. -- Estas stranga konfuzo! Daniel Hejre kaj la providenco kaj la cxambelano kaj la sorto kaj la cirkonstancoj -- kaj ankaux mi mem! Mi foje intencis klarigi cxion tion, kaj verki libron pri gxi; sed cxio estas tiel damnite kompleksa ke -- (ekrigardas al la pordo maldekstre) Jen jen; nun ili ekstaras de la tablo.
(La festenantoj, _sinjorinoj kaj sinjoroj_, dum gaja interparolo iras el la mangxosalono elen en la gxardenon. Inter la gastoj estas _advokato Stensg[*a]rd_ kun _Tora_ cxe la maldekstra kaj _Selma_ cxe la dekstra brako. _Doktoro Fjeldbo_ kaj _presisto Aslaksen_ staras supre apud la pordo en la fono.)
STENSG[*A]RD
Jes, mi ja estas fremdulo cxi tie; la sinjorinoj do diru, kien mi ilin konduku.
SELMA
Elen en la libero; vi devas vidi la gxardenon.
STENSG[*A]RD
Ho jes, estus gxuinde! (eliras tra la antauxa vitra pordo dekstre)
FJELDBO
Sed je Dio, tie estas ja Stensg[*a]rd!
ASLAKSEN
Jes, estas li, kiun mi sercxas. Mi suficxe longe postkuris lin; felicxe mi do renkontis Daniel Hejre --
(_Daniel Hejre_ kaj _Erik Bratsberg_ venas de la mangxosalono.)
DANIEL HEJRE
He-he; je mia savo la sxereo estis bonega! Mi ne gustumis similajxon post kiam mi estis en Londono.
ERIK BRATSBERG
Jes, cxu ne? Gxi povas tute vivigi homon!
DANIEL HEJRE
Ahx, ahx; estas vera gxojego vidi sian monon tiel bone elspezita.
ERIK BRATSBERG
Kiel? (ridetante) Nu; jes, jes do!
(Ili eliras en la gxardenon.)
FJELDBO
Vi parolos kun Stensg[*a]rd, vi diras?
ASLAKSEN
Mi faros.
FJELDBO
Pri komercajxoj?
ASLAKSEN
Kompreneble; la festoraporto en la gazeto --
FJELDBO
Jes, sciu, -- tial vi devas dume atendi tie ekstere --
ASLAKSEN
En la koridoro?
FJELDBO
En la antauxcxambro, jes! Cxi tie estas nek tempo nek loko --; mi atentos kiam Stensg[*a]rd momenton estas sola; auxdu --!
ASLAKSEN
Ho jes; mi atendas gxis mia tempo venos. (eliras en la fono)
(_Cxambelano Bratsberg, bienposedanto Lundestad, ferfareja administranto Ringdal_ kaj kelkaj aliaj sinjoroj elvenas de la mangxosalono.)
CXAMBELANO
(en konversacio; al _Lundestad_) Senrespekte, vi diras? Nu, pri la formo mi ne multe atentas; sed estis oraj eroj en tiu parolado; pri tio mi povas certigi al vi.
LUNDESTAD
Nu jes; cxar la cxambelano estas kontenta; tial ankaux mi povas tia esti.
CXAMBELANO
Tion ankaux mi opinias. Nu, jen la doktoro! Kaj versxajne kun malplena stomako?
FJELDBO
Ne gravas, sinjoro cxambelano; cxi tie ne estas longa distanco al la mangxajxejo; -- mi rigardas min duone kvazaux hejmano en la domo.
CXAMBELANO
Jen, jen; cxu tiel? Tion vi do ne devus fari antauxtempe.
FJELDBO
Kiel? Vi do ne ofendigxas? Vi ja mem permesis al mi --
CXAMBELANO
Kion mi permesis al vi, estas permesita. -- Nu, nu; konsideru vin hejmano, kaj vidu cxu vi trovos la vojon al la mangxajxejo. (frapetas lin sur la sxultron kaj turnas sin al _Lundestad_) Jen _jen_ estas iu; lin vi povas nomi aventuristo kaj -- kaj tio alia, kion mi ne memoras.
FJELDBO
Sed sinjoro cxambelano!
LUNDESTAD
Ne, mi asertas --
CXAMBELANO
Neniuj disputoj post la mangxo; ne estas komforte. Nun baldaux ni ricevos kafon tie ekstere. (eliras kun la gastoj en la gxardenon.)
LUNDESTAD
(al _Fjeldbo_) Cxu auxdigxus kiel strange ke la cxambelano kondutas hodiaux?
FJELDBO