La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj

Part 8

Chapter 8 3,784 words Public domain Markdown

"Vi falos en la abismon!"

El tio, kiel ili persvadis lin kaj avertis, estis videble kaj senteble, kiom amikaj ili dum tiuj kelkaj tagoj farighis.

"Ni faros ghin tiom firma, ke ghi eltenos--chu ne, fraulino?" li turnis sin al la stevardino, kiu prenis la parashuton kaj esplore ghin palpis.

"Mi opinias, ke ghi estos sufiche forta," shi respondis. "Ni faros tion zorge."

"Sed se vi sukcesus malsuprengrimpi tiun rokmuron," avertis plua vundito, "vi vojerarus en la montaro. Precipe se mallevighus la nebulo. En nebulitaj montoj estas fremdulo ech sperta montgrimpulo, kiu alitempe sentas sin tie kiel hejme. La montoj estas tiom shanghitaj, ke ili aspektas tute alie ol normale. Kaj se tio trafus ghuste vin?"

"Tio ja estus malbona," konsentis Payen. "Sed shajnas, ke bela vetero ankorau dauros."

Ili provis persvadi lin, ke li restu sur la glaciroko. En chiu momento povas aperi la sava aeroplano au grupo de montgrimpuloj--kaj en tiu kazo kial peni au ech oferi sin?

Sed Payen persistis che sia decido.

Kiam ili ekkomprenis, ke lin nenio detenos, ili proponis sin al li kiel kunulojn. La radiotelegrafisto, Bakker, la stevardino. Kaj fine alighis ankau la maljuna, vundita Generalo Gibson.

"Ne," rifuzis ilin energie Payen. "Vi chiuj devas resti chi tie. Fraulino kiel helpantino de sinjorino Gibson, la ceteraj pro la vunditoj. Ni ja ne povas lasi la pacientojn chi tie sen protekto."

Ili protestis, ke por tio sufichas unu viro.

Payen restis necedema.

Dume la stevardino kaj sinjorino Gibson ekpreparis la parashutajhon kaj komencis kunplekti la shnuregon. La laboro rapide progresis.

Kelkfoje ili havis la impreson, ke ili audas bruon de aeroplano. Ili lasis chion kaj esplorrigardis la firmamenton. Vane.

"Au ni estas jam tiom incititaj," rimarkis chagrene la Generalo, "ke ni audas tion, kio ne ekzistas--au ni malsukcesadas."

Li estis prava pri ambau. Ili estis jam efektive incititaj per daura strecho; sed ili ankau malsukcesis. La bruo, kiun ili audis, ne estis nura fantomo. La esploraviadiloj kelkfoje dum sia serchado alflugis tiom proksime de la perditoj, ke ili vere ilin audis.

Malfrue posttagmeze la shnurego estis preta. Ghi mezuris dek ok metrojn.

Payen maltrankvilighis.

"Mi iros provi ghin," li diris. Kiu povis movighi, iris kun li.

Sur la rando de la abismo li jhetis ghin, kunmetitan en du partoj. La shnurego atingis apenau duonon de la rokmuro.

"Kion nun?" demandis Bakker.

"Chi tie ghi ne malhelpos," diris Payen kvazau al si mem kaj lia rigardo vagis sur la neghkampoj, kiuj etendighis sur la deklivo apud la vertikala rokmuro. "Vi tenos unu finon de la shnurego chi tie, au ni ligos ghin per la krampo, kaj poste, kiam mi estos malsupre, vi jhetos ghin al mi. Per tio, ke mi uzos ghin unuoble sed ne duoble, kiel mi devus fari, la shnurego atingos ghis la fundo. Sed en aliaj lokoj--?"

Cetere shajnis, ke malsupre tiaj krudaj, vertikalaj rokmuroj ne ekzistas. Ili ja vidas chion nur de malproksimo kaj el alto, kaj de tie la blanka maro shajnis unu kontinua surfaco. Sed kio atendas la bravulon post lia malsupreniro?

"Nur ke la shnurego ne shirdifektighu, estante nur unuopa," diris la radiotelegrafisto.

Ili faris kelkajn pezo-provojn. La shnurego ne difektighis.

Poste ili forbalais la neghon kaj iom malproksime de la rando englaciigis la shtalstangon. Tie ili morgau matene alligos la shnuregon....

Ili revenis al la aeroplano. La dorsosakon pretigis al li ambau virinoj el la valizo, en kiu la radiotelegrafisto havis diversajn ilojn. Krom tio li preparis al si martelon, hakileton, kelkajn shtalajn stangojn, alumetojn, bandaghojn....

Fine chio estis preta. Ree kaj ree ili konsilighis, chu ili nenion forgesis.

Neniu pensis pri dormo. Malsato komencis ilin ege turmenti. La sanaj pasagheroj ne manghis jam de la hieraua vespero. Dum la tuta tempo ili trinkis nur iom da varmega teo. Sed ghuste pro tio, ke chiuj pensis pri la manghajho, neniu pri ghi parolis.

Payen devis al ili denove rakonti la tutan historion pri Daumal. Pri tiu li pensis pli multe ol pri la vojo, kiu lin atendas.

"Do kiom da tagoj restas ghis la fino de la proceso?" demandis sinjorino Gibson.

"Se la antaudiro de _Paris Soir_ estas ghusta," respondis Payen, "la verdikto estos dirita post tri tagoj."

Frosto trakuris iliajn dorsojn. Pri ili eble jam estis dirita la verdikto. Diris ghin senkompataj montegoj. Kaj ilia morto estos oble pli malbona ol tiu de Daumal. Pli malbona, char pli longedaura. Sed tio estis alia afero. Ili flugis, ili frakasighis. Akcidento, malfelicho. Tragedio. Sed tie.... tie temas pri terura eraro. Kaj ghi estas pli ol nura eraro. Ghi estas ja perforto, kiun faros homoj al homo. Kaj plej malbone estas, ke oni faras tion ne pro malbona volo....

Chio estis tiom stranga.... La malsataj pasagheroj sciis, kio atendas ilin, se ili ne estos trovitaj ghustatempe. Kiel longe ili tiel eltenos? Eble ghuste ghis tiu momento, kiam Daumal estos ekzekutata. Ili mortos unu post la alia, turmentataj de la malsato, de la doloroj en vunditaj membroj, de la frosto--sed precipe de la malsato, kies fantomo jam chirkauflugas super ili.

Ili povis imagi al si, kion signifas tia mortado. Kiomfoje ili jam legis pri la blanka morto en priskriboj pri polus-ekspedicioj!

Kaj tamen--afero stranga kaj kortushe homa--tiun vesperon ili ne pensis pri tio, kio atendas ilin. Ili ne pensis pri tio, ke sukceso de la malsupreniro de Payen signifos liberigon, savon kaj vivon por ili. Chiuj iliaj pensoj estis direktataj al la malfelicha Daumal. Chu venos Payen ghustatempe? Kaj chu li fakte venos?

Ili denove pensis pri tio, kiel mizere li estas preparita por sia vojo. Kun ekipo, kiun chiu montgrimpulo sincere priridus. Kun malsata stomako. Kiamaniere kutimas tion fari la montgrimpuloj? Matene abundan matenmanghon, en la dorsosako pecojn de lardo kaj pano, krom tio paketon da chokolado. Kaj chio tio post la dormo, kiu fortigis la korpon por eksterordinaraj agoj. Payen estas malfortigita. Ja kiaj estis noktoj sur la glaciroko!

"Ni dormu, amikoj," diris sinjorino Gibson. "Sinjoro Payen iomete ripozu."

La "bonan nokton", kiu sonis hhore post shiaj vortoj, estis pli varma kaj pli mola ol iam.

La sola, kion povis al ili la kruela naturo en tiu nokto prezenti, estis trankvilo. Ankau ghi estis al ili rifuzita. Dufoje ili estis vekataj de malhelaj frapoj.

Ili vekighis tuj je la krepusko. Scivole ili elrigardis. Kian seniluziighon preparis al ili denove la montegoj? Ho--ili tamen scipovas ankau karesi! La suno levighis super la horizonton kaj inundis per sia oro la blankajn pintojn. Kia panoramo ghi estus dum aliaj cirkonstancoj!

Payen rapide preparis sin. Li ne volis perdi ech unu minuton. La tago, kiu eble decidos pri chio, komencighas. Kiel ghi finighos?

Li adiauis la malsanulojn. Neniu multe parolis. Palaj vizaghoj provis rideti, sed ne sukcesis. Nur la okuloj parolis.

Al la loko de malsupreniro iris kun li chiuj sanaj kaj Generalo Gibson. Li tenis per la mano la bandaghon sur la nazo kaj kuraghe vadis tra la negho kun la aliaj. Sinjorino Gibson lin vane persvadis, ke li restu en la aviadilo.

La lasta manpremo. Chu ili havis preparitaj kuraghigajn vortojn por la viro, kiu veturos sur la maron en la barko? Ili ne estis kapablaj eldiri ilin. Ghi estis tro granda momento en ilia vivo.

Ili provis la stangon. Ghi ech ne movighis. Poste ili alligis al ghi la shnuregon, kiu jam atingis ghis la fundo.

Marcel Payen lokis ghin sub la maldekstran kruron, liberan parton li superjhetis trans la shultron kaj tie li ghin prenis per la dekstra mano. Per la maldekstra mano li tenis la strechitan parton, kiu pendis de la stango ghis lia kruro.

Poste li komencis malsuprenlevi sin. La dekstran manon li shovis iomete malsupren, per tio la shnurego liberighis kaj la korpo per sia pezo glitis iom pli malsupren. En la sekvanta momento li liberigis la maldekstran manon--kaj tiamaniere ghi progresis senchese. Li konis tiun manieron de la malsuprenirado el la junaj jaroj. Li sciis, ke se li sin malsuprenlevus libere pendante, li bruletigus al si la manojn.

Post kelkaj minutoj li estis malsupre.

"Kia estas la negho tie?" ili demandis lin, singarde klinighante super la randon.

"Tute bona!"

Ili jhetis al li la shnuregon. La lasta ligilo inter Payen kaj la ceteraj pasagheroj estis rompita.

"Felichan vojaghon!" ili vokis al li. "Kaj ghis la revido!"

"Ghis la revido!" audighis mallaute el la profundo.

Ili sekvis lian iron pashon post pasho. Ili vidis, ke li vadis sur kelkaj lokoj ghis la zono, sed li progresis. La milda deklivo plifaciligis al li la iron.

Jam li pashis proksimume tricent metrojn.

En tiu momento vokis Generalo Gibson:

"Sinjoro Payen!"

Payen haltis.

"Mi volas nur diri al vi, ke en la posho de la dorsosako vi havas unu biskviton!"

"Sinjoro Generalo--!"

"Ghi restis al mi de la hieraua tago, ghi ne estas shtelita, estu trankvila! Felichan vojaghon!"

Kiel delikate dirite: Ghi restis....!

Por reveni li ne povis ech pensi. En la afero estis io nobla.

Payen jam silentis. Li svingis per la stango kaj daurigis la iradon.

Post chirkau horo li venis al la loko, kie la deklivo turnighis maldekstren.

Li turnis sin. Liaj amikoj staris ankorau apud la rando de la abismo kaj svingis por adiaui.

Ankau Payen svingis. Poste ankorau kelkajn pashojn--kaj li estis sola.

Antau li etendighis senfina deklivo. Ie en kapturna malproksimo, profunde sub la loko, sur kiu li staris, etendighis la valo. Tie certe kushas vilagheto au urbo. Au almenau turista kabano.

Singarde li malsupreniris. La stango faris al li bonegajn servojn. Kiam li iris al la lokoj, kie la neghtavolo estis tre maldika, li devis esti ankorau pli singarda. Liaj piedoj ofte forglitis, li shancelighis, kelkfoje li falis--kaj unufoje li falegis sur la deklivo almenau du cent metrojn kiel sur glitrelvojo.

Kelkajn tiajn lokojn kaj mi estus tuj malsupre li pensis kontentige, kiam li konstatis, ke li estas sendifekta kaj nenion perdis.

Poste lin haltigis neatendita malhelpo. En la glaciroko estis profunda kaj sufiche largha krevajho. Ghi etendighis dekstren kaj maldekstren, kiom la okulo povis vidi.

Li ne longe pripensis. El la dorsosako li eltiris shtalan krampon, englaciigis ghin, pendigis sur ghin la shnuregon kaj sin malsuprenlevis. Ghi sukcesis multe pli facile ol la antaua malsuprenlevigho, char la muroj de la krevajho estis oblikvaj.

Pli malbona estis la vojo supren. Li devis serchi elstarajhojn, sur kiuj li povus reteni sin. La elstarajhoj estis glataj kaj kelkfoje li preskau falegis malsupren denove.

Fine li respiris. La danghera loko kushis malantau li.

Li pashis jam chirkau tri horojn. La suno komencis agrable varmigi.

Malgrau tio, ke li estis jam tre laca, li ne kuraghis dum momento halti kaj ripozi. Ghis tie malsupre.

Li iris jam sufiche senzorge. Shajnis, ke la deklivo formis chi tie seninterrompan neghkampon.

Preskau senpense li pikis per la stango en la neghon antau si. Subite li haltis. La stango trapenetris la neghtavolon kaj poste ghi glitis malsupren tute libere, kvazau ghi penetris en la malplenan spacon!

Li rapide retirighis. Kion tio signifas?

Li chirkaurigardis. La neghkampo estis ondigita. La vojon de Payen krucigis profundajheto, je la unua rigardo apenau videbla.

Kelkajn pashojn li foriris dekstren kaj singarde proksimighis al la profundajheto. La stango chiam tushis firman fundon. Kaj poste ghi ree penetris en la malplenan spacon sub la surfaco!

Li provis tion ankorau kelkfoje sur aliaj lokoj. La rezulto estis chiam la sama.

Chio estis al li klara. Li atingis krevajhon, kies surfaco estis superblovita per la negho kaj tiamaniere estighis tiel nomata ponteto. Unu el la plej grandaj dangheroj, kiuj atendas la montgrimpulon! Kiu malatentas la mildan profundajheton kaj ekpashas sur la ponteton per la tuto de sia korpo, tiu trafalas malsupren, en nekonatan profundajhon....

Payen jam transiradis tiajn pontetojn. Sed tio okazis chiam nur en pli granda societo, kiun gvidis sperta gvidanto.

Hodiau li estas chi tie sola....

Li iris sufiche longe lau la krevajho. Eble li malkashos ghian finon.

Sensukcese.

Restis nenio alia, ol provi transiri la krevajhon sur la malcerta ponteto.

Li enpikis la stangon ree kaj ree. Li provis, en kiuj lokoj la ponteto estas plej dika.

Fine li havis la impreson, ke li trovis la plej firman lokon.

Unue li certigis sin. Li forgratis neghon kaj en la firman fundon li batis krampon, al kiu li alligis la shnuregon. Ghian liberan finon li alligis al la korpo. Se li trafalus, li povus suprengrimpi helpe de la shnurego.

Poste li kushigis sin sur la ventron, dismetis manojn kaj krurojn, kaj malrapide, tre malrapide li rampis antauen. Li sciis, ke tiamaniere la pezo de lia korpo estas dividita sur la largha surfaco. Se li irus per normala maniero, la pezo koncentrighus sur du plandoj kaj estus multe pli granda danghero, ke li trafalos.

Retenante la spiron, decimetron post decimetro li klopodis venki la plej grandan malhelpajhon. Li transrampis jam trionon, duonon, tri kvaronojn--jam restis nur peceto--

Ekkrio, svingo per la manoj, falo kaj poste nur bruo de la falanta negho....

Marcel Payen kushis sur la fundo de la krevajho, kies plafonon li jhus trarompis. En la dekstra piedo che la maleolo li sentis teruran doloron, en la kapo estis sovagha turnigho.

Post mallonga tempo li rekonsciighis. Dekstre kaj maldekstre de li kushis densa mallumo, kiu nur en iuj lokoj shanghighis en duonkrepuskon. Tra la granda truo super li la taglumo penetris en la kavajhon.

Fluga rigardo konvinkis lin, ke ne estos facile suprengrimpi. La krevajho havis formon de krucho. Supre kaj malsupre ghi estis plej mallargha, meze plej largha tiel, ke la supraj partoj de la muroj estis tute superpendaj. Kia felicho, ke li certigis sin per la shnurego!

Li liberigis sin el amaso da malmola negho, kiu sur kelkaj lokoj rughighis per lia sango. Payen ektimis. Chu li estas vundita? Li tushis per la mano la vizaghon--la tuta manplato estis rugha. Dank' al Dio! Ili estas nur suprajhaj difektoj!

Li strechis la shnuregon kaj rigardis la murojn. Li ne sukcesos alie, ol per grimpo rekte supren, sen apogo per la piedoj!

Kelkfoje li forte tiris por konvinkighi, chu la shnurego estas bone fiksita. Poste li saltis kaj volis fari la unuan grimpon.

Sed en la sekvanta momento li alterighis kaj ghemis. Akra doloro en la maleolo faligis lin al la tero. Chu ghi estas rompajho? Chu nur elartikigho?

Estu kiel ajn, li devos eksteren. Chi tie estas pika frosto, liaj manoj komencas rigidighi--

Denove li krochis sin al la shnuro kaj metis en la mashon siajn piedojn. Kaj denove tordighis lia vizagho pro la doloro kaj li falis.

Bone, li provos tion sen helpo de la piedoj. Li ja ofte grimpis tiamaniere en la gimnastikejo!

Li prenis la shnuregon nur per la manoj. La krurojn li lasis libere pendi. Unu, du--kaj sufiche. Li restis pendanta kaj ne povis pluen. Li strechis chiujn fortojn kaj progresis ankorau dudek centimetrojn supren. Poste li falis malsupren.

La korpo, malfortigite de la malbonfarto de la lastaj tagoj, de la malsato kaj nova vundigho, chesis servi.

Marcel Payen palighis. Chu tiamaniere devas finighi lia sava vojo?

Iomete li ripozis. Li manghis la biskviton de la generalo kaj klopodis varmigi la frostigitajn manojn per la spirado.

Li jhetis sin sur la shnuregon, kunpremis la dentojn kaj flugis supren. Per superhoma klopodo li grimpis preskau ghis la duono. Tie lin forlasis la fortoj. Li povis fari kion ajn, sed pli alten li ne povis progresi.

Li provis meti la piedojn en mashon kaj retenighi supre. Iomete li respiros kaj poste--

Doloro akra kiel razilo penetris denove la maleolon. La senpova korpo falegis malsupren....

Malvigle li rigardis momenton en la mallumon.

Chu la fino? Kaj kion pri Daumal? Kaj kion pri la forlasitoj?

Ne, li ne cedos!

Ree kaj ree li jhetis sin sur la shnuregon. Sensukcese. Li sentis, ke la fortoj lin forlasas, ke li komencas tremi de malvarmo--

"Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!"

Tiel instruis lin la spertaj montgrimpuloj. Se oni vojeraras en la montoj, au se oni kushas ie vundita kaj ne povas sin movi de la loko, donu kiun ajn signon sesfoje dum unu minuto, en egalaj tempintervaloj.

Sesfoje dum unu minuto. Li ridis. Kia frenezajho--kredi, ke iu povos lin audi chi tie! En la regiono, en kies chirkauajho estas nenio alia ol glacio kaj negho, negho kaj glacio, glacio kaj negho.

Kaj silento.

Chu frenezajho? Eble. Ne, tute certe. Sed kio alia restas--li jam sentas, kiel li frostighas--

"Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!"

Sesfoje dum unu minuto. En regulaj tempintervaloj.

Ankoraufoje li volis provi grimpi, sed li nur pene starighis kaj tuj refalegis.

Li turnis la kapon al la truo. La firmamento estis pura, sen unusola nubo. Suno, la bruliga montar-suno, disdonas al la homoj ridetojn. Al la homoj? Kie estas la homoj? Tie, sur la glaciroko. Kaj plue.... tie en la malproksimo.... en Parizo.... en la karcero--

Kia kruelo!

Kaj poste li nur mallaute, mallaute ghemis:

"Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!--Helpon!"

Sesfoje dum unu minuto, atentu kamarado, por ke vi ne eraru! Sesfoje--

Firmamento! Suno! Daumal!

En la truo de la krevajho aperis barbokovrita vizagho de viro. Li rigardis internen kaj per tondra vocho vokis:

"Do kial vi ne audigas vin, homo? Ni vokis vin, kaj vi--"

Sed tio jam estis super la fortoj de Payen.

Li fermis la okulojn kaj senkonsciighis.

Chapitro 9

La verdikto

La blanka chambro de la malsanulejo en Interlaken dronis en inundo de sunradioj.

Kelkaj pacientoj legis jhurnalojn, aliaj kune duonlaute interbabilis.

La kuracisto staris apud la lito, super kiu pendis tabuleto kun la surskribo:

MARCEL PAYEN, 33-jara.

"Chu li ankorau ne rekonsciighis?" li demandis la flegistinon.

"Ne, sinjoro Doktoro."

"Ghis li vekighos, li devos havi absolutan kvieton."

"Jes, sinjoro doktoro."

Kiam vesperighis, li fine malfermis la okulojn. Li kushis en la malsanulejo jam la trian tagon. Elartikigita maleolo, cerbo-skuo, elcherpigho. Vundo en la vizagho.

Flegistino donis al li teon. Li trinkis avide, senvorte. Poste li fermis la okulojn kaj dormis denove tutan nokton.

Li matene vekighis la unua el la pacientoj en la chambro.

Kie li estas? Kio okazis al li?

Li rememoris. En la kapo estis morta silento. Silento kaj malpleno.

Li sidighis sur la lito. Li rigardis sian tabuleton. Marcel Payen?

Li frotis la okulojn. Do kio estas? Chu li vivas?

Poste li turnighis.

"Sinjoro Payen!" audighis apud li.

La bandaghita nazo, arghentaj haroj, ridema vizagho.

"Sinjoro generalo!"

"Silentu! Ne tiom laute!" admonis lin generalo Gibson. "La flegistino koleros!"

Kaj jam estis chi tie la ceteraj pasagheroj, kiuj povis piediri. Ili chirkaustaris Payen, premis al li la manojn.

"Kiamaniere vi chi tien.... kaj precipe, kiamaniere mi venis en la malsanulejon?"

Generalo Gibson al li chion mallonge klarigis.

La grupo de "Sav-sindikato de svisaj alpinistoj", kiu konsistis el dudek viroj, havis la taskon serchi la perditojn en la Bern-Alpoj en la chirkauajho de Interlaken. Survoje ghi audis help-vokon. Ghi iris lau la vocho, ekvidis la truon kaj trovis tie Payen. Pushbatitan, sangantan, duonfrostigitan. Ili eltiris lin sur la surfacon kaj dividighis. Kvar viroj transportis Payen en Interlaken-on, la resto iris lau liaj freshaj postsignoj. Kun la ekspedicio iris ankau la kuracisto. Li flegis sur la loko la vunditojn kaj tuj oni ekvojaghis reen. Ili devis marshi ankau dumnokte, char la vundoj de iuj pacientoj bezonis tujan intervenon.

"Se oni venus nur unu tagon pli malfrue, kelkaj el ni jam ne vivus," finis sian klarigon Generalo Gibson. "Almenau tute certe ne mi. Mi jam ricevis tiom da injektoj!"

Dum lia rakontado Marcel Payen tute rekonsciighis.

Subite li rapide levighis:

"Amikoj.... kiun daton ni havas hodiau?"

"Dudekkvaran de novembro."

Payen renversighis sur la kusenon kaj senvorte rigardis al la plafono.

"Sinjoro Payen, kio okazis al vi?" ili demandis kompate.

"Daumal....!" li elspiris peze.

"Trankvilighu," diris Generalo Gibson. "Jen mi havas la hierauan _Paris Soir_. Chi tie estas ankau la artikolo pri la proceso kun sinjoro Daumal. Mi tralegos ghin al vi."

"Ne, ne, dankon.... mi mem!"

Payen prenis la jhurnalon kaj legis:

"Aparta komuniko de _Paris Soir_! SENSACIA TURNIGHO EN LA PROCESO KUN DAUMAL! La atestanto Marcel Payen vivas! La proceso prokrastita ghis alveno de la chefatestanto!"

Marcel Payen apenau finlegis tiun chi komunikon kaj fermis la okulojn. Li ne povis legi pro emocio.

Nur post kelkaj momentoj li demandis:

"Kaj kiamaniere ili eksciis tion, sinjoro Generalo?"

"Ni aranghis la aferon tuj post alveno en la malsanulejo."

"Mi dankas vin, amikoj. Kaj vin, sinjoro Generalo, mi devas danki aparte.... pro tiu biskvito."

"Nu.... vi al mi pro la biskvito, mi al vi pro la vivo. Mi opinias, ke vi malgajnas, Payen!"

* * *

La elartikigita maleolo estis jam en ordo. La lacigho iom post iom malaperis.

"Post kelkaj tagoj ni liberlasos vin," diris la kuracisto dum la vizito. "Kaj vi ceteraj povas esti ankau kontentaj."

"Kaj la piloto?" ili demandis.

"Liaj vundoj estas pli gravaj," respondis la kuracisto, "sed danghero jam ne estas."

Alproksimighis la tempo de la vizitoj. Sinjorino Gibson, la stevardino, Bakker, la radiotelegrafisto Bernier. Bukedoj kaj ridetoj....

"Mi adoras la aviadilojn kaj--mi ne timas ilin!" komencis gaje la nederlanda komercisto.

"Kiel tio estas ebla, sinjoro Bakker?" ridis Payen.

"Mi pensas tute logike," interrompis lin Bakker. "Post tia frakasigho ni povus atendi, ke ni estos absolute pereigitaj. Sed ni restas tutaj. El tio ni povas fari nur konkludon: ke la plej grandan malbonon ni jam travivis."

"Kaj kion vi diras al la--morto?"

"Oni diras, ke la morto mem ne estas tiom malbona. La plej malbona estas laudire la mortado--kaj tion ni jam travivis. Brrr! Kiam mi rememoras, kiel mi balancighis en tiu neghblovajho!"

Post kelkaj tagoj ili disveturis. Ili intershanghis reciproke adresojn kaj promesis al si, ke ili korespondos kune. Tiuj kelkaj tagoj sur la glaciroko neniam malaperos el ilia memoro--.

* * *

Kiam venis Marcel Payen al la jughistaro kiel atestanto, la jughhalo estis plenplenigita.

Dum lia eldiro la homoj preskau ne spiris. Chiuj sciis, kion li faris por savi amikon.

"Tio ja estas eldiro tiom grava," diris la prezidanto de la jughistaro "ke la proceson kontrau la akuzito ni povas tuj fini. Sed permesu al mi ankorau unu demandon. Se vi forbruligis la originalon, poste estas klare, ke iu faris fotografajn kopiojn. Kiu?"

"Chi tiun demandon povas respondi mi," anoncis la defendanto de Daumal. "Nome la nova atestanto, kies allason mi petas."

La jughistaro plenumis lian peton.

La defendanto mansignis al jugheja servisto. Tiu malfermis pordon kaj en la jughhalon venis germana oficiro. Ia kaptito.

"Chu vi scias, kial vi estas vokita?"

"Jes, sinjoro prezidanto," audighis pura franca lingvo.

La oficiro estis ano de spion-servo apud la germana general-stabo. Kiam la planoj de Daumal estis che la ministerio, li sukcesis subacheti influan oficiston, kiu ebligis al li fotografi ilin....

Liberiga verdikto estis eldirita la saman posttagmezon.

Unu horon poste kuris tra la stratoj gazetvendistoj kaj kriis:

"_Paris Soir!_ La proceso kontrau Jean Daumal finita! Jughhalo ghojkrias post eldiro de la verdikto! La atestanto Marcel Payen salutata de la publiko! _Paris Soir! Paris Soir!_"

La jhurnalo alportis fotografajhon de Jean Daumal kaj Marcel Payen, kiam ili forlasis la jughhalon. Kvankam estis tiom da aferoj, pri kiuj oni povus paroli, ambau amikoj silentis.