La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj

Part 2

Chapter 2 3,860 words Public domain Markdown

"Sinjoro doktoro, mi petas vin venu tuj al ni! Nia Kudlago estas malsana, li estas tiom varmega, li malfacile spiras--"

"Atendu patrino, tuj mi estos preta," li diris al shi. Kaj klinite al la telefon-aparato, li vokis:

"Hallo!?"

"Jes!"

"Komuniku al Nenana, ke la pluan alveturigon de la sero aranghos mi mem! Ili atendu miajn instrukciojn!"

"Jes, mi sciigos ilin. Persistu!"

"Dankon!"

Doktoro Welch pendigis la audilon, adiauis al Smith kaj iris kun la Eskimino en shian loghejon. Ghi estis kompatinda kabanacho, konstruita el miksajho de ligno, argilo, musko kaj shtonaro. En la angulo sur la ligna kushbreto, kovrita per senharigitaj feloj, kushis dekjara knabo. Li eruptis konfuzajn, nekompreneblajn kriojn. Sur lia frunto shvito perlis.

La kuracisto eksciis tuj che la unua rigardo, ke li venas malfrue.

"Kiam li ekmalsanighis?" li demandis la malfelichan patrinon, kiu ne chesis korshire plendi.

"Antau.... du.... tagoj," shi singultis.

"Jam antau tri," audighis murmura vocho el alia angulo de la malforte prilumita chambro.

Doktoro Welch rigardis tien. Nur nun li ekrimarkis, ke tie kushas amaseto da feloj, en ghi ia amaso da grasajho, ostoj kaj malpureco, kiu kune reprezentis la malafablan kapon de la eskima familio.

"Kaj kial vi ne alvokis min pli frue?"--

"Kiu ja pensus, ke la malsano povas esti tiom malbona! Ho, sinjoro doktoro, savu lin!" per ploranta vocho petegis la virino.

"Ghi aspektas tre serioza. Sed eble ni sukcesos savi lin," diris la kuracisto.

Per siaj vortoj li volis nur konsoli kaj plifortigi. Li sciis, ke chi tie chio estas jam senespera.

El la eskima kabano li iris rekte al la sherifo.

Post nelonge la tuta urbo sciis, kio okazis. Estis malpermesite amase kunveni. Ankau hoteloj estis fermataj, char epidemio ne limighas nur je la infanoj. Dum la tago montrighis, ke malsanighis ankau kelkaj plenkreskaj personoj.

Doktoro Welch havis la manojn plenaj de laboro. Li mem jam ne sciis, en kiom da domoj li vizitis la malsanulojn. Kaj chiu injekto, kiun li donis, pikis lin pli multe ol la pacienton. Li ja konsciis, ke li povas nur malproksimigi la katastrofon, sed ke li ne povos ghin haltigi por chiam.

En la malfrua posttagmezo li ricevis la sciigon, ke Kudlago mortis.

Kiam li fine vespere reiris al sia hejmo, li estis ghismorte lacigita. Dum la tuta tago li ne manghis ech unu manghopeceton. Kaj la doloro de chiuj pacientoj koncentrighis en lia animo. Li suferis kun chiuj, kaj pro chiuj.

Antau noktomezo iu ekfrapis je la pordo. Doktoro Welch iris malfermi. Sur la strato staris sendito el la poshtoficejo. Li alportis telegrafan sciigon el Nenana:

"Al doktoro Welch, Nome. La fervojstacio Anchorage sciigis nin, ke ghi forsendas la seron per ekstra lokomotivo. Sur la fervojo estas novaj neghblovajhoj, sed laboristoj jam forigas ilin. Tagmeze la sero povas esti en Nenana. Komuniku, kion pri ghi!"

Chapitro 3

Propono

Doktoro Welch iris al la fenestro kaj fikse rigardis en la malluman nokton. Liaj fingroj maltrankvile tamburetis sur la fenestrotabulon. El lia pala vizagho oni povis scii, kiel febre li ion pripensas.

Komuniku, kion pri ghi.

Kiel kruela ghi estas kaj kompatinda samtempe! Je distanco de kelkcent kilometroj kushas la paketo, kiu por ilia urbo signifas vivon. Se oni ne alveturigos ghin ghustatempe, dekoj da homoj--infanoj kaj plenkreskuloj--senpove pereos. Kaj li vizitados unu pacienton post la alia, li rigardos en iliajn brilantajn okulojn, li donados al ili injektojn, kies efiko rapide malaperos, kaj je chiuj demandoj li devos nur levi la shultrojn kaj per rompita vocho respondi:

"Sed jes.... estas sufiche da sero... kompreneble.... ghi estas en Nenana. Kion pri ghi?"

Por kio estas chiuj eltrovajhoj de la moderna tekniko, se ili ne povas helpi tie, kie temas pri savo de homaj vivoj? Por kio estas automobiloj en tiu chi terura lando? Por kio estas la aeroplanoj meze de polusa vintro?

Kaj en liajn pensojn komencis shtelighi io kiel amara riprocho. Kial li loghighis en tiu chi lando forgesita de Dio kaj homoj, en tiu chi mizera urbo, kiu estas la lasta civilizita loko sur la amerika kontinento. Kiel facilan kaj komfortan vivon havas homoj vivantaj en la sudo! Tie sufichus nur voki per la telefono kaj post kelkaj horoj estus la sero en la manoj de la kuracisto. Kaj chi tie....?

Sed subite li rekonsciighis. Li ekhontis pri tiu chi momenta malforteco. Ne, ne--la vera viro ne parolas tiamaniere. Plendi povas nur malbravuloj. Riprochi la sorton pro ghiaj malfavoro kaj malico povas nur homoj de etaj koroj. La vera viro ektimas neniun malhelpajhon. Kaj ju pli da ili li--renkontos survoje, des pli kuraghe li ekmarshas, li batalas kaj venkas!

Li forpashis de la fenestro kaj lia rigardo glitis al la biblioteko. Li malfermis la tirkeston kun geografiaj libroj kaj momenton li serchis ion en ghi, sed sensukcese.

"Silvio, chu vi prenis de chi tie landkartaron?"

"Mi havas ghin, patro," diris Georgo.

"Ho--vi ankorau maldormas? Iru jam dormi, kaj ankau vi, Silvio!"

"Kaj kion vi respondos al ili?" demandis sinjorino Welch, kiu intertempe tralegis la telegramon kaj nun kune kun Georgo studis landkarton de Alasko.

"Mi ankorau ne scias," respondis la kuracisto. "Sed mi devas solvi la problemon, kaj tuj. Permesu, Georgo!"

Li ja konis detale la landkarton de Alasko, sed li tamen volis plivigligi la memoron per rigardo en la landkartaron.

Momenton li atente rigardis la cirkletojn, kiuj indikis la urbojn kaj vilaghojn situantajn inter Nome kaj Nenana. Poste li prenis la cirkelon kaj liniilon kaj mezuris distancojn inter la unuopaj lokoj. Sed li ne povis solvi la problemon kiel ajn; senchese li skuis la kapon.

"Chu ne estus eble aranghi iun ekspedicion el Nome, kiu veturu tien?" ekhavis ideon sinjorino Welch. "Eble ni trovus kelkajn virojn, kiuj provus tion."

"Neeble! Ke ni trovus tiajn virojn, pri tio mi ne dubas. Sed kiel longe daurus la veturo? Kaj dume.... kiom da homoj mortus!"

"Au... se oni forsendus el Nenana la motor-sledon!" ekbrilis la okuloj de Georgo.

La kuracisto ekridis kaj karesis la filon per amplena rigardo.

"Vi ja ankorau ne scias, Georgo, kio estas Alasko. Jes, se ghi estus bela ebenajho, sur kiu trovighus neniu malhelpajho--kial ne? La motor-sledo certe estus chi tie plej baldau. Sed chu vi povas imagi al vi, kio atendas la veturanton en tiuj chi dezertaj kaj perfidaj regionoj? Se ne estas eble uzi la aeroplanon, tiam restas nur unu komunikilo. Kaj tio estas--"

"La hunda kunjungajho!" interrompis lin Georgo.

"Jes. Kaj tiu, kiu gvidos ghin, devos havi nervojn kiel el shtalo, okulojn viglajn kiel che falko, li devos esti elasta kiel ligno kaj rapidmova kiel cervo. Kaj li devos tre bone koni la regionon, char alie li certe vojeraros kaj pereos."

Chiuj eksilentis. En la chambro regis premanta silento. Nur la pendolo de la horlogho en egalaj intervaloj forkalkulis la sekundojn, kiuj rapide shanghighis en minutojn, el kiuj chiu rememorigis al ili la krudan realon.

Georgo suprenlevis la kapon kaj rigardis al la patro. Li vidis lian zorgoplenan vizaghon, lacajn okulojn--kaj subite li eksentis tiom da kompato pri la patro, ke li ne povis resti sur unu loko. Li levighis kaj iris tra la chambro tien kaj reen. Chu estas vere nenia helpo? La malbenita paketo! Ghi restos en Nenana--kaj poste iu ankorau povos riprochi la patron, ke li ne scipovis aranghi la transporton!

Pri la transporto entute ech ne temas. Ja ekspedicion, kiun proponis la patrino, oni povus forsendi rekte el Nenana--oni ja shparus unu vojon. Sed grava estas rapideco kaj tempo! Kio helpus al la patro, se li ricevus la seron nur post unu monato! Nun estas necese agi rapide. Kun la paketo oni devas veturi kiel en vetveturo, kaj--se necese--transdonadi ghin unu al la alia, sen ia pauzo, sen ia ripozo, tiel, kiel ili faris antau nelonge en gimnastika horo--kaj tiumomente Georgo subite haltis.

Li saltis al la patro, pendigis sin chirkau lia kolo kaj ghoje ekkriis:

"Pachjo, mi jam scias...!"

"Kion?"

"Mi scias, kion ni faros kun la paketo! Bonege! Bonege! Ghi certe sukcesos!"

"Do--kion?" la patro ne komprenis.

Ankau la patrino scivole rigardis la knabon, kies vizagho radiis pro ghojo.

"Ili aranghu stafeton!" ekkriis Georgo kaj triumfe rigardis la surprizitajn gepatrojn.

"Stafeton? Kiel?"

"Nu, rigardu!" Georgo montris la landkarton kaj vigle klarigis sian ideon: "Unu kunjungajho veturos el Nenana, chu ne. Ghi alveturos al Tolovana kaj tie atendos alia viro kun nova kunjungajho. La tria estos en Hot Springs, la kvara denove aliloke--mallonge dirite chie, kie survoje el Nenana kun ni ekzistas telefona komunikigho. Ghi estas stafet-veturo en granda mezuro--faru tion, pachjo!"

Doktoro Welch subite pliviglighis. Chiu lacigho estis for. Unue li jhetis longan rigardon al sia edzino. Poste li rapide levighis, chirkaubrakis la filon kaj kisis lin.

"Jen, Georgo... tion oni nomas--doni konsilon ghustatempe. Do, stafeto.... Ke mi ne ekhavis tuj la saman ideon! Ghi ja estas vere la sola ebleco...."

Li surmetis la peltmantelon.

"Kien vi iros?" demandis sinjorino Welch.

"Al la poshtoficejo. Mi devas sciigi ilin pri mia decido."

"Sed chu ne estus eble fari tion morgau matene? Denove vi ne dormos."

"Nenio alia restas. Morgau matene chiuj lokoj devos esti sciigitaj, pri kio temas."

"Chu ghi sukcesos, pachjo?" ghojkriis Georgo.

"Certe! Mi kredas, ke ni trovos la homojn, kiuj konas sian devon. Kaj se ghi sukcesos, ni estos savitaj!"

La horlogho jam antau longe finbatis noktomezon, kiam la kuracisto ekiris al la poshto. Sed li iris facile, kvazau li ne estus travivinta tagon plenan de tumulto, laboro kaj zorgoj.

Smith maldormis.

"Mi supozis, ke vi venos ankorau dumnokte, sinjoro doktoro," li bonvenigis la malfruan vizitanton.

"Nevolonte mi ghenas vin, sinjoro Smith, sed--"

"Nenia gheno! Mi faros kompleze chion por havi la seron chi tie kiel eble plej baldau. Kompreneble, se tio estos nepre ebla."

"Ghi sukcesos, sinjoro Smith, ghi certe sukcesos," diris la kuracisto ghojplene.

Kaj post duonhoro flugis en chiujn pli grandajn lokojn inter Nome kaj Nenana la alarmanta alvoko:

"Aranghu stafeton, kiu alveturigos la seron en minacitan Nome. La raporton pri la alighintaj viroj sendu tuj al Nome kaj al Nenana. Doktoro Welch."

Kiam la kuracisto forlasis la poshtoficejon, chirkauis lin la nepenetrebla mallumo. Ghi estis la mallumo, el kiu grimacas la morto. Sed nun li jam ne timis ghin.

Chu venkos la vivo?

Vere, malfacile respondi, kiam la decida lukto ankorau ne komencighis. Sed sufichas, ke estis donita ordono al la atako. Jam en ghi estas la vivo kaj la forto.

Kaj sur la vizagho de doktoro Welch aperis esprimo de firma decidemo.

Chapitro 4

La volontuloj

La malgranda hotelo en Unalaklik estis plenplena. Kaj chiam ankorau venadis novaj viroj. Iuj staris chirkau la ardigita forno, la aliaj sidis che la tabloj. Ili atendis, ghis venos la sherifo, kaj vigle interparolis.

"Mi estas vere scivola, kial li kunvokis nin," diris la chasisto Finke.

"Eble aperis nova dekreto pri la plialtigho de la impostoj," audighis la tajloro Stilding, la eta vireto, kiu estis ghusta malo de fortkorpulo Finke.

"Ne ghenu min pri la impostoj," grumblis la gastejestro. "Jam nun ili estas tiom altaj, ke mi ne scias, kie staras mia kapo."

"Nu nu, nur malrapide, Sam," incitetis lin la tajloro. "Kiu fartas vere malbone, tiu ordinare ne plendas."

"Nur staru por unu duonjaro sur mia loko!" faris zorgoplenan mienon la gastejestro. "Poste vi parolus alimaniere."

"Eh, chiu el ni havas sufiche da propraj turmentaj zorgoj," svingis per la mano Finke. "Kaj--ke mi ne forgesu--mia edzino alportis el vendejo ian panikan sciigon el Nome. Chu vi audis pri la afero?"

"Laudire furiozas tie ia epidemio," informis kompleze la tajloro.

"Kompreneble--mi ne scias, kio estas vero. Tio povas esti nur nova blufo. Vi ja scias....ni chiuj estas fermitaj inter kvar muroj, solidan laboron oni ne havas--kaj pro tio homoj fikcias diversajn sensaciajn informojn, por ke ni per ili amuzighu."

"Sed ne," neis per la kapo la gastejestro, "io estos vero. La poshtestro ech diris, ke tie mankas medikamentoj--au io simila."

"Nu, tio estus malbona," diris pripenseme Finke.

La tajloro Stilding volis ekparoli pri chiuj malsanoj, kiujn li travivis, kiam malfermighis la pordo kaj en la ejon venis la sherifo de Unalaklik, brue salutata de la kunvenintaj viroj.

Li ekstaris antau la bufedo, kaj kiam chiuj silentis, li komencis:

"Viroj! Eble vi estas surprizitaj, ke mi kunvenigis vin tiom neatendite. Sed la afero estas tiom grava kaj urgha, ke mi ne povas prokrasti ghin."

La cheestantoj farighis pli atentemaj.

"Eble vi jam audis, ke en Nome aperis difterio. Doktoro Welch bezonas kiel eble plej baldau freshan seron. Li mendis ghin en Seattle. La aeroplano alportis ghin al Anchorage, sed pluen ghi ne povis flugi. En tiu chi momento la paketo estas survoje al Nenana, kien ghi vershajne estos alportata hodiau tagmeze. Sed temas pri tio, kiamaniere transporti ghin el Nenana al Nome."

La sherifo rigardis la virojn, kvazau li atendus ilian proponon.

Chiuj silentis. Nur de la tablo, kiu estis che la forno, audighis malkuragha vocho:

"Malfacila afero!"

"Doktoro Welch pripensis chiujn cirkonstancojn," daurigis la sherifo.

"Kaj fine li konstatis, ke estos necese aranghi stafet-veturon. Hodiau mi ricevis de li telegramon."

Kiam li finlegis ghin, la salono silentis. Sed nur momenton. Char tuj poste audighis kelkaj ekkrioj:

"Tio estas neebla!"

"En tiu chi vetero, kiam ni ech hundon ne elpelus--en Nome-n?"

"Absoluta frenezeco!"

"Oni facile diras: aranghu stafeton! Sed kiu veturos?"

"Tio estus certa mortveturo!"

La salono bruis kiel vespa nesto.

La sherifo staris che la bufedo kaj li observis per rigida rigardo la shtormon de indigno, kiun vekis lia komuniko. Post kelkaj momentoj li tintigis la glasojn. La kunvenintoj denove trankvilighis.

"Vi pravas, amikoj," kaj li elparolis la vorton, "amikoj" kun tiom malvarma akcento, ke chiuj tuj divenis, kion la sherifo sentas. "Ghi aspektas vere kvazau absoluta frenezeco, kaj kiu partoprenos la stafetveturon, tiu devos esti preparita por chio. Sed ghuste pro tio neniu estas devigata. La alighoj estas memvolaj."

"Feliche!" respiris iu duonlaute.

La sherifo ne lasis sin gheni kaj daurigis:

"Kaj tial mi demandis vin: kiu memvole alighas por veturigi la paketon da sero el Unalaklik al Nome?"

La silento, kiu ekregis post tiu chi demando, ne estis interrompita ech per unu vorto. Kelkaj viroj klinis la kapon, char ili volis eviti la esploran rigardon de la sherifo. La aliaj scivole chirkaurigardis tra la superplenigita salono. Sur kelkaj vizaghoj aperis malrespektaj ridetoj.

Kaj en tiu hontiga silento audighis de malantaue la klara, kvazau metala vocho:

"Mi!"

Chiuj surprizite rigardis malantauen.

Kiel? Chu Gunnard Kasson? Tiu longstatura viro kun malgrasa vizagho kaj severe kuntiritaj trajtoj, kiu alvenis chi tien kun edzino kaj du infanoj antau kelkaj jaroj el Finnlando?

Jes, estis li. Dum la tuta agado li ne parolis ech unu vorton. Chiujn rimarkojn li per unu orelo audis kaj per la dua ellasis. Li staris en la angulo neparolema kaj profunde meditanta. Li audighis nur tiam, kiam oni devis paroli koncize kaj reale.

Ili atakis lin kvazau vespoj.

"Vi...! Chu vi scias, kion tio signifas--veturi en tiu chi vetero al Nome?"

"Mi scias."

"Kaj chu vi scias, ke vi devos atendi pli facile morton, ol revenon hejmen?"

"Jes."

"Vi forgesas vian familion!"

"Ne."

"Kion faros chi tie viaj infanoj sen vi? Videble, kiom vi amas ilin! La bona patro zorgas antau chio pri sia propra familio!"

"Jes, kaj li pensas pri siaj infanoj!" insistegis alia.

Sed tio estis jam ankau por la trankvileca Gunnard Kasson tro multe. Li pashis antauen kaj starighis apud la sherifo. En liaj okuloj ekbrulis stranga fajreto.

"Vi memorigis min pri miaj infanoj. Nu, ghuste je ili mi pensis la tutan tempon kiam la sherifo rakontis al ni pri la tragedio en Nome. Kaj se mi alighas al la veturo, mi faras tion nur pro tio, ke mi amas miajn infanojn. Mi povas imagi al mi, kion ni chiuj sentus, se la epidemio furiozus che ni, kaj se ni estus devigataj--same kiel nun la Nomeanoj--atendi la helpon de aliaj homoj. Tiam mi shatus audi viajn rimarkojn pri la bravaj viroj kiuj timante pri sia propra vivo pasive alrigardis, kiel dekoj da infanoj balancighas inter la vivo kaj morto! Sed nun mi volas audi jam nenion--kaj precipe ne pri mia familio. Mi alighis kaj mi veturos."

La cheestantoj eksilentis. La viroj embarasite chifis siajn chapojn. Ili klinis la kapojn kaj nekompreneble murmuris. Gunnard Kasson donis al ili fortan baton.

Kaj denove ekparolis la sherifo:

"Kiu volas veturi kun Kasson?"

Preskau chiuj manoj levighis alten.

La sherifo ridetis. Kaj el lia vocho perdighis chia malvarmo, kiam li daurigis:

"Ghi estis nur malgranda ruzo mia, amikoj, kaj vi certe pardonos min. Efektive--Kasson veturos sola. Mi volis nur konvinkighi, chu antau mi staras viroj au malbravuloj. Mi ja en la animo jam decidighis, ke mi rezignos mian oficon kaj mem veturos. Char ne estus tre granda honoro gvidi komunumon, kies viroj ne scias sian devon."

Kaj sin turninte al Kasson, li aldonis:

"Mi dankas vin, Kasson! Mi dankas vin nome de la infanoj el Nome. Kaj nome de la infanoj de la tuta mondo."

Kiam li premis la manon de Kasson, en la salono eksonis aplaudo. Fine ekestis preskau konflikto pri tio, kiu veturu.--Sed char Kasson alighis la unua, estis interkonsentite, ke li veturos.

Chiuj arighis chirkau li kaj donis al li la manon. Ili ekhontis pro tio, ke ili havis tiom malmulte da kompreno pri la suferado de siaj proksimuloj. Ilin turmentis la riprochoj de la konscienco pro la egoismo, kiu kaptis ilin dum kelkaj momentoj. Ili klopodis rebonigi sian eraron almenau per tio, ke ili konsilis al Kasson, kiamaniere li devos prepari sin por la danghera veturo.

Intertempe la sherifo rapidis al la poshtoficejo.

Kaj post kelkaj minutoj flugis al Nome la ghojiga raporto. Ghi estis ja konciza, sed en ghi kushis la tuta beleco kaj fiereco de la homo:

"Unalaklik preparita. Veturos Gunnard Kasson."

La saman tagon akceptis Nome ankorau kvar telegrafajn depeshojn:

"Ruby--preta. Leonard Seppala."

"Hot Springs--preparita. Emil Erikson."

"Tolovana. Iras Wurd Kalland."

"Nenana. La kontakto kun Tolovana funkcias. Veturas Will Shannon. _Li ekvojaghis hodiau tagmeze_."

Doktoro Welch iris antau vespero al la poshtoficejo. Denove li travivis tagon de strecha laboro. La epidemio disvastighis per nekredebla rapideco. En chiu horo estis anoncataj novaj kaj novaj malsanuloj. Krom Kudlago jam mortis ankorau du pacientoj.

Li venis al la poshto en tiu momento kiam la oficisto Smith transskribis la lastajn signojn de la Mors-alfabeto. Doktoro Welch malpacience ekprenis la telegramon el Nenana kaj legis ghin. Post finlego ekbrilis en liaj okuloj varmegaj larmoj. La larmoj de admiro kaj dankemo.

Ili jam veturas!

Ili jam venigas la savon! Ili venigas la vivon por dekoj da minacataj infanoj! Ke ili alvenu ghustatempe!

Li rigardis al la urbo.

Al li shajnis, kvazau la nigra ombro de la morto farighas pli hela pli malforta, kvazau ghi levighas super la tegmentojn de la domoj. Sed poste ghi restis staranta kaj kvazau fiksita ghi pendis super la urbo.

Doktoro Welch ektremis. Li konsciighis, ke la danghero estis plimalgrandigita, sed tute ne forigita. La sorto de la urbo Nome kushas en la manoj de kelkaj kuraghaj viroj.

En la manoj de stafeto.

Chu ghi alvenos?

Chapitro 5

La stafeto

Doktoro Welch ne estis la sola homo, kiu kelkfoje dum la tago vizitis la poshtoficejon en Nome. La dua viro, kiu senchese forsendis la telegrafajn depeshojn en la civilizitan mondon, estis la jhurnalisto Hilton.

Jam de la unua interparolo kun la kuracisto estis al li klare, ke temas pri okazo tre grava, kaj li, kiel jhurnalisto, tuj decidighis, ke li eluzos tion. Li apenau eksciis pri la epidemio, kiam li tuj forsendis al sia jhurnalo detalan raporton, en kiu li priskribis la malesperan situacion en la plej norda urbo de la amerika kontinento. La jhurnalo represis ghin en okulfrapa arangho sur la fronta pagho. Kaj char la sciigon prete disvastigis ankau la radio, post nelonge sciis pri la afero la tuta kultura mondo.

Nome kaj ghiaj trafitaj loghantoj farighis la centro de la universala atento. Ne estis homo, kiu ne interesighis pri la dramo en la dezerta nordo.

Chiu nova depesho de Hilton estis sensacio. Jhurnaloj presis apartajn eldonojn en centmilaj eldonkvantoj. La redakcioj estis supershutataj per demandoj. Arighis sennombraj proponoj, kiamaniere oni povus transporti la seron el Nenana al Nome. Sed chiuj estis destinitaj al pereo nur pro tiu simpla kauzo, ke ili estis nerealigeblaj.

La aviadistoj, kiuj vidis en transporto de la sero unuavice aferon de sia profesia honoro, supershutis per telefonaj demandoj la meteorologiajn staciojn. Inter ili estis ankau tiuj, kiuj volonte riskus ech sian vivon, nur ke ili povu helpi la malfelichan urbon. Sed la informoj de la meteorologiaj stacioj estis tiom malfavoraj, ke ne estis eble doni permeson pri ekiro.

Kaj kiel proksimighis la paketo al Nenana, tiel kreskis la sufoka strecho. Kio sekvos?

En la laborejoj, en la vendejoj, sur la stratoj, en la vagonaroj, en la oficejoj, en la kafejoj, ja ech en la lernejoj oni parolis pri nenio alia ol pri Nome. Chu la paketo restos en Nenana? Au chu okazos ia miraklo, kiu ebligos transporti la seron al la destinita loko?

Tiuj estis momentoj, kiam la malfelicho vekis en la homoj la plej noblajn sentojn: kompaton al la suferantoj kaj klopodon helpi ilin.

Chefan vorton en la diskutoj havis kompreneble tiuj, kiuj konis Alaskon el propra sperto. Tiuj estis precipe la eks-orministoj, al kiuj prezentighis la alloga okazo por plivigligi la rememorojn pri la malkvietaj jaroj de sia vivo. Ili rakontis pri kruelaj frostoj kaj teruraj ventegoj, pri la netraireblaj montpasejoj, el kiuj precipe la _Chilcoota_ pereigis centojn da kuraghaj aventuruloj, pri la krutaj glacirokoj kaj perfidaj abismoj, pri la bestaro, kiu en vintro farighas tre danghera--kaj per chiuj rakontoj ili vekis grandan intereson che siaj auskultantoj--sed ili ne scipovis per ili konsoli.

Ju pli klare la homoj konstatis, ke en tiu chi lukto kun la senkompata naturo la homo estas senpova, kaj al malsanaj infanoj restas nenio alia ol la morto, des pli granda korpremigho kaptis ilin.

Tiu chi nubo de la sufoka strecho estis subite distranchita per blindiga fulmo:

_Veturos stafeto!_

Tiel, kiel en la naturo post ekflamo de la fulmo estas momento de tomba trankvilo, kiun en la sekvanta momento anstatauas surdiga tondrobruego--ankau la homoj legante la grandajn literojn pri la alaska stafeto restis kvazau senkonsciigitaj. Sed poste ili ghojegis kvazau infanoj, kaj renkontighante, homoj chirkaubrakis nekonatojn, en la vagonaroj kaj chie, kie la homoj interrilatas, ekregis admirinda komplezo, komunikemo, ghentileco kaj afableco--char chiuj konsciighis, ke en tiuj chi emociaj momentoj la homaro donis sian plej belan frukton. La stafeto farighis la devizo de la tago. La infanoj aranghis stafetkurojn de la mateno ghis la vespero: en la gimnastikejo, survoje al la lernejo kaj de la lernejo, sur la glitejo kaj dum la glitkurado. La plenkreskuloj rigardis ilin--kaj strange!--nun tute ne ghenis ilin, ke la infanoj malhelpas ilian iron, ke ili krias kaj bruas. La plenkreskuloj rigardis ilin kun aprobaj ridetoj, char ili ne vidis antau si la ludantajn infanojn, sed kelkajn kuraghajn heroojn, kiuj jhus entreprenis neviditan vetveturon kun la morto.

Will Shannon, Wurd Kalland, Emil Erikson, Leonard Seppala, Gunnard Kasson!

La kvin nomoj, kiuj vigligis la mondon! La kvin nomoj, al kiuj estis fiksitaj esperoj ne nur de tiu unu milo da loghantoj en Nome, sed esperoj de la centmiloj kaj milionoj da homoj en la tuta mondo! La kvin nomoj, kiuj vekis respekton kaj admiron, apenau ili estis elparolitaj.

Io tamen bremsis la ghojegon kaj entuziasmon. Tio estis la penso; kiel ili fartos dum la longa kaj danghera veturo.