La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj
Part 1
Produced by Miroslav Malovec, Andrew Sly, and Charles Coulston
LA ALASKA STAFETO
kaj
KAPTITOJ DE LA GLACIROKOJ
Originale verkitaj en Esperanto
de
F. OMELKA
1952
THE ESPERANTO PUBLISHING COMPANY LTD.
RICKMANSWORTH, ANGLUJO
La manuskripton zorge korektis
S-ro Mason Stuttard, al kiu mi esprimas mian plej koran dankon.
F.O.
Ambau rakontoj originale aperis en _Esperanto_, la revuo de Universala Esperanto-Asocio.
Iom pri la autoro
Opiniante ke multaj legantoj volas iom scii pri la autoro de la legata libro, ni petis biografajn informojn de S-ro Omelka. Plej bone ni citu el lia responda letero.
Gottwaldov-Otrokovice, 27.X.1951.
Mi naskighis en la jaro 1904 en Stare Mesto-Uherske Hradiste, Chehhoslovakujo. Post studoj en gimnazio mi farighis instruisto. En tiu chi okupo mi trovis plenan felichon; kiam estis al mi donitaj pli altrangaj postenoj, mi post mallonga tempo revenis en la klason, char laboro kun la vivanta materialo estas por mi la plej interesa.
Dum libertempo mi verkas librojn. Plej multaj estas dedichitaj al la infanoj. Mi preferas aventurajn motivojn, sed mi chiam klopodas per aventuraj verkoj samtempe eduki al solidareco, kamaradeco, audaco, sinoferemo kaj aliaj similaj ecoj. Mi uzas nur tiajn temojn, kiujn donas la vivo mem.
La plej granda aventuro de mia propra vivo estis la tago, kiam mi eklernis Esperanton. Tio okazis en la jaro 1932. La bone konata Cseh-instruisto, Dolfa Bartoshik, gvidis la kurson, kiun mi vizitis. Tiam mi kompreneble ne povis scii, kiom plirichigos mian vivon la internacia lingvo. Tuj en la unua jaro de mia Esperantigho mi korespondis kun Lidia Zamenhof, petante shin pri rajto traduki shiajn Esperantlingvajn rakontojn _Halinjo_ kaj _Araneo_ en Chehhan lingvon. Baldau mi komencis verki en Esperanto. Kelkaj rakontoj en antaumilita _Heroldo_, Esperanto-prelegoj en Chehhoslovakaj radiostacioj, libreto por infanoj _Aventuro de Antonio_, k.t.p. Gvidanto de multaj Esperanto-kursoj, prezidanto de du kluboj mi farighis. Sekvis vico da eksterlandaj gesamideanoj, kiuj vizitis mian patrujon (J. R. Scherer, geedzoj Seppik, Hadzi Mustafa Raden, s-ino Alamo el Svedulo kaj aliaj)--iliaj prelegoj estis ne nur por mi, sed ankau por vasta publiko la pruvo, ke Esperanto ne estas ia nebula fantomo au ludilo, sed grava faktoro por interkomprenigho de la popoloj.
Multajn bonajn amikojn donis al mi Esperanto. Kiel ne rememori chi tie precipe du Kanadajn amikojn W. H. Fenton kaj Jack Scrivener, kiuj donis al mi tre valorajn informojn antau ol mi komencis verki la _Stafeton!_
Vi demandas ankau pri mia familio. Mia edzino lernis Esperanton samtempe kun mi. Shi estas chiam la unua legantino de miaj manuskriptoj. Shiaj trafaj kritikoj ege helpas min. Mia filino studas--ankau shi estas Esperantistino.
Esperanton mi rigardas kiel tre taugan kaj valoran helpanton en batalo por la tutmonda paco. Malgrau chiuj malfacilajhoj de la nuna tempo mi firme kredas, ke la nobla ideo de L. L. Zamenhof fine efektivighos.
Pardonu afable, kara amiko Goldsmith, ke mi tiom babilis pri mi mem. Sed la kulpulo en tiu chi afero estas vi.
Sincere vin salutas via Chehhoslovaka amiko.
_F. Omelka_.
Al la memoro de siaj gepatroj dedichas la autoro
Enhavo
I. Epidemio II. Ghemantaj dratoj III. Propono IV. La volontuloj V. La stafeto VI. Leonard Seppala VII. Inter vivo kaj morto VIII. Gunnard Kasson IX. En la lasta momento X. La atingita celo XI. Fino
Antauparolo
_ALASKO--malproksima lando en amerika nordo. Malmilda lando de kruelaj frostaj kaj neghblovadoj. La lando de longa vintro kaj mallonga somero. La lando de senfinaj kaj dezertaj ebenajhoj, de chielatingaj montoj kaj rabaj fluoj de riveroj. La lando, kiu en la fino de la pasinta jarcento fortege spiregis pro la alfluo de orministoj, kiujn tien allogis febraj fantomoj de oraj vejnoj kaj flave brilantaj montriveretoj. La lando, kiu--kiel neniu alia--estis la atestanto de kapturne rapida kresko de fieraj urboj kaj ilia mnlgaja bankroto. La lando preskau senhoma, char por unu homo--blankulo, Eskimo au Indiano--estas spaco da 25-kilometra kvadrato...._
_Kaj al tiu chi malproksima angulo de nia terglobo estis direktataj antau malmultaj jaroj la okuloj de la tuta mondo. Milionoj da koroj batis pli rapide ol kutime. Tio ne estis sciigo pri iaj novaj trovajhoj de multekosta metalo, kio vigligis la loghantojn de chiuj regionoj, kien penetris la civilizo. Ne tio estis io alia. Delikataj koroj estis premataj de doloriga kompato pro la tragedio, per kiu estis trafita la urbo Nome. La tuta mondo klinighis en humila respekto kaj senlima admiro antau la heroeco de viroj de la Nordo. En tiuj momentoj, kiam oni perdis la spiron pro ekscitigho, multaj homoj ekkonsciis kiel bele estas--esti homo. Kaj chiuj atendis en angora strecho, chu atingos ghustatempe sian celon_--la alaska stafeto.
La Alaska Stafeto
Chapitro 1
Epidemio
Januara vespero 1925.
Malvarma norda vento blovis rekte de la poluso. Ghi kuregis tra la stratoj de la urbeto Nome kiel furioza chevalo. Ghi fajfis, bruegis, ghemis. Ghi kolere atakis dikajn fenestrotabulojn kaj penetris en varmigitajn loghejojn.
Post la sesa horo la vento ankorau plifortighis. Ghi suprenlevis de sur la tero freshan neghon, portis ghin alten kaj pelis ghin antau sin. El malproksimo audighis malserena bruado de grandegaj glaciblokoj, kiuj pushis unu la alian, kunighis kaj denove rompighis, ghis la tero tremis.
Malgrau la malbona vetero, chirkau la sepa horo la pordoj de la domoj malfermighis kaj en la neghblovadon eliris gepatroj kun siaj infanoj. Ili apenau transpashis la sojlon de la domo, kiam la vento atakis ilin, ghi ekpikis iliajn vizaghojn kaj penetris ghis la ostoj. La irantoj ektremis pro la malvarmo, entirighis en siajn peltajn mantelojn, patrinoj altiris al la infanoj shalojn kaj iliajn chapojn malsuprentiris ghis la okuloj, sed nenio helpis. La vento haltigis ilin, pikis, sufokis, pelis larmojn en la okulojn.
"Terure!" ghemis plenaghuloj kaj la infanoj singultis.
Sed neniu revenis hejmen. Chiuj rapidis al la hotelo, kies hele lumigitaj fenestroj altiris ilin, kiel per magneta forto.
En la vasta salono de la hotelo estis tre vigle. Antaue apud la scenejo svarmis infanoj. Malantaue sidis plenaghuloj, kiuj ridante observis la svarmadon de siaj infanoj.
"Mi diras al vi, ke fraulino Elias devas havi nervojn kiel shnurojn, por ebligi al shi vivi kun ili tutajn tagojn," diris maljuna Davison al sia najbarino.
"Mi opinias, ke shi jam alkutimighis," respondis la sinjorino.
"Sed tamen.... Almenau por mi tio estus super la fortoj."
"En la lernejo ili certe ne estas tiom sovaghaj," defendis la infanojn alia sinjorino. "Sed hodiau--kiu ja mirus? Infana teatrajho! Nia Tommy jam tutan semajnon parolas pri nenio alia."
"Vi pravas, sinjorino," konsentis Davison. "Nia Karlo lernis sian rolon en chiu libera momento. Mi mem konas ghin jam parkere."
"Kaj la teatrajho estas versimile tre interesa. El tio, kion mi audis de nia Mary, mi komprenis, ke la teatrajho prezentas la vivon en nia urbo de la unuaj tempoj de ghia ekfloro," daurigis la konversacion plua sinjorino.
"Plej multe plachis al mi tiu okazintajho kun iu orministo," diris Davison.
"Kiu? Pri tio mi ne audis," devigis atenton maljuna sinjoro, kiu ghis tiu momento silentis.
"La afero okazis jene," ekparolis lia komunikema najbarino. "En la fino de la pasinta jarcento venadis en Alaskon multaj aventuremaj homoj kaj tiuj, kiuj sopiris je oro. Jhurnaloj skribis pri la riveroj plenaj de oro, pri la fabelaj orshtonoj, kiuj estas troveblaj je chiu pasho. Chu mirinde, ke la homoj alvenadis chi tien amase? Nomoj kiaj Yukon, Klondike, Dawson City estis audeblaj de la mateno ghis la nokto. Chiu sciis, ke tiuj nomoj signifas oron kaj richecon. Kaj post nelonge oni povis audi nomon novan, kiun pli frue neniu audis. _Nome, Nome_ audighis el chiuj flankoj."
"Kiamaniere estis tiu nomo kreita?" la maljuna sinjoro interrompis la rakontantan virinon.
"Tion mi scias el la rolo de nia Karlo," klarigis kompleze sinjoro Davison. "Kiam oni eksciis pri la nova regiono plena de oro, chiu orministo sciis, ke tiu chi regiono trovighas en la ekstrema okcidento de Alasko, proksime de Behring-markolo kaj do jam malproksime de la polusa cirklo. Sed se iu demandis, kiel la loko nomighas, neniu tion sciis. Oni diris, ke la regiono estas sen nomo--_no name_.[1] La esprimon _no name_ mallongigis la orministoj je _Nome_ kaj tiu chi nomo jam restas por nia urbo."
[Piednoto 1: anglalingvaj vortoj = _neniu nomo_.]
"Tio estas tre interesa," kapjesis maljuna sinjoro. "Kaj kio okazis poste, sinjorino?" li turnis sin denove al sia najbarino.
"En la urbon Nome venadis la orministoj amase. Plej multaj el ili serchis la valoran metalon individue, sed post sia laboro ili kunvenadis kaj amuzighis kune. Nur unu neniam vizitis iliajn rondojn. Li loghis sola en ligna barako, li sola laboris, li sola sin nutris. Neniu sciis, kiel li fartas, kaj iom post iom oni perdis intereson pri li. Atenton de la orministoj li vekis nur tiam, kiam li en kelkaj sinsekvaj tagoj ne estis videbla en sia laborloko. Kio okazis al Sam?--oni demandis unu la alian. Neniu sciis. Kiam li ne estis videbla ankau en la sekvantaj tagoj, orministoj eniris lian barakon. Kaj tie ili ekvidis malgajan spektaklon."
"Kion?"
"Sam kushis en la lito, mortinta. Ili tuj divenis, ke li mortis elcherpita pro la malsato. La afero estis des pli tragika pro tio, ke apud li kushis kelkaj saketoj kaj en ili la plej belaj orpecoj...."
"Do Sam estis richegulo?"
"Li povus esti, se li estus sukcesinta forveturigi la oron en civilizitan mondon. Chi tie la tuta richajho havis por li neniun valoron. Li mortis de malsato, kiel la plej malfelicha malrichulo."
"Ghi estis vera tragedio," diris enpense juna jhurnalisto Hilton, kiu venis en Nome nur por scii, kiel aspektas arkta vintro. "Tiamaniere morti sur la sojlo de sia felicho, tio estas iom kruela."
"Jes," konsentis Davison. "Kaj oni rakontas ke similaj aferoj okazis chi tie pli ofte. Sed tio estas jam pasinta historio. Hodiau--"
"Hodiau ni auskultas tion, kiel fabelon," rimarkigis sinjorino Hastings. "Kaj la infanoj, kiuj hodiau ludos au rigardos la teatrajhon, certe opinios, ke ghi estas fabela de la komenco ghis la fino."
"Fraulino Elias certe havis malfacilan laboron, kiam shi verkis la teatrajhon."
"Ni havas lertan instruistinon. Estas ghojo rigardi shin, kiam shi parolas kun la infanoj. Chiuj geknaboj estas en siajn rolojn enamighintaj."
"Kaj kiom malfelichaj estis tiuj, kiuj ne ludos!"
"Mi volas vidi, kiel fieraj ili estos, se la hodiaua vespero sukcesos."
"Kaj la publiko komencas jam esti malpacienca, rigardu!"
Vere! En la salono audighis aplaudo. Komence ghi estis nur malkuragha--ja nur kelkaj plej kuraghaj knaboj aplaudis kvazau ili provus kion diros pri tio maturaj homoj. Sed kiam ili ekvidis nur indulgemajn ridetojn, en kiuj kushis la sincera kompreno por infana malpacienco, la salono ektondris per plifortigita aplaudo kaj lautaj krioj.
Subite eksonis sonorilo. En tiu momento la malpaciencaj infanoj trankvilighis kaj streche rigardis al la scenejo.
Sed la kurteno restis mallevita. Nur pli vigla vivo malantau ghi malkashis, ke tie oni finas la lastajn preparojn por la granda debuto.
Jhus eniris la salonon kuracisto Welch kun sia dektrijara knabo Georgo. Chiuj ghentile salutis la estimatan viron, kies kapableco kaj lerteco estis bone konataj.
La kuracisto kun afabla rideto respondis la salutojn kaj sidighis kun la civitanoj. Georgo iris inter la geknabojn.
"Ni jam timis, ke ni venos malfrue," diris la kuracisto. "Sed, kiel mi vidas, la komenco estas prokrastita."
"La infanoj jam ribelas," sinjorino Hastings rigardis al la unuaj benkoj.
"Kiu povus miri!" ridetis la kuracisto. "Chu ni kondutis alie, kiam ni estis junaj?"
Post nova tondra aplaudo audighis la akra vocho de sonorilo. Kaj en la trankvilighintan salonon penetris el la scenejo konfuzitaj ekkrioj:
"Kie estas Roberto? Kio okazis al li? Chu vi ne vidis lin?"
"Kaj kie restas Karlo?" koleris fraulino Elias. "Ili faris tion belege! La publiko estas jam malpacienca kaj la aktoroj restas hejme!"
"Sinjorino instruistino, mi venigos ilin!" proponis iu knabo.
"La ventego vin forportus--chu vi ne audas, kiel ghi tondras? Sed.... ne gravas, infanoj! Kelkajn momentojn min atendu, mi mem venigos ilin."
Kaj la instruistino rapide foriris.
"Se tio estus iu alia....!" koleretis charme vestita knabineto. "Sed ghuste Roberto, kiu ludas la chefan rolon!"
"Kaj sen Karlo ni ankau ne povas ludi," alighis knaba vocho.
Dume la malpacienco chiam kreskis. La infanoj sidantaj sur la unuaj benkoj ekaudis, ke Roberto kaj Karlo ne alvenis, kaj la neatendita sciigo rapide disvastighis tra la tuta salono.
"Chu vi ne scias, kial ili ne alvenis? Kio retenis ilin? Eble ili forgesis, ke oni ludas hodiau!"
Panikaj demandoj flugis lau la salono. Neniu scipovis respondi ilin. Chiuj akorde interkonsentis, ke ili estas malordemaj lernantoj kaj oni devus puni ilin.
Kiam la kolerigho kontrau la malakurataj knaboj kulminis, antau la kurteno aperis la instruistino. Momente chiuj silentighis kaj rigardis shian ekscititan vizaghon.
"Estimataj cheestantoj! Kun granda bedauro mi devas komuniki al vi, ke la teatroludon, pri kiu ni chiuj tiom ghojis, ni ne povas hodiau efektivigi."
"Kial?" elspiris trompigite chiuj infanoj.
"Char Roberto kaj Karlo, kiuj ludas chefajn rolojn, subite ekmalsanighis," diris rapide la instruistino kaj estis felicha, ke shi jam plenumis sian malagrablan taskon. "La enirbiletojn bonvolu teni. Ni ludos la teatrajhon, kiam ambau knaboj resanighos."
Tio estis dirita klare, sed tamen neniu levighis. Chiuj bedauris, ke la afero tiel malfeliche malsukcesis. La infanoj preskau ploris. Ili ja tiom ghojis je la hodiaua tago!
Fine ekparolis Davison:
"Nu, kion fari! Almenau restos al ni ghojo post kelkaj pluaj tagoj. Kaj chu vi ne scias, sinjoro doktoro, kio okazis al ili?" Li turnis sin al kuracisto Welch.
"Mi ne scias. Neniu vizitis min. Eble ia malvarmumigho. Infano elkuras el la varma hejmo malbone vestita--"
Li ankorau ne finparolis, kiam aperis che la pordo la patrino de Karlo.
"Mi petas vin, chu estas chi tie sinjoro doktoro Welch?" shi ekscitite demandis kelkajn homojn, kiuj jam volis forlasi la salonon.
"Jes, tie--," ili montris en la mezon de la salono.
Doktoro Welch iris al shi renkonte.
"Kio okazis, sinjorino Brown?"
"Mi venas rekte de via domo, sinjoro doktoro. Via edzino diris al mi, ke vi estas chi tie. Nia Karlo subite malsanighis," shi komunikis rapide, ekscitite.
"Eble la malsano ne estas tre malbona. Kio okazis al li?"
"Mi ne scias. Hierau li kuradis kiel sovaghulo, kaj hodiau li nur brulas. Mi opiniis, ke pro la ekscitigho pri la hodiaua teatrajho. Li ja tiom ghojis je tio--sed vespere li komencis vomi, li ekhavis febron kaj nun li plendas, ke li sentas dolorojn en la gorgho. Mi tiom timas, sinjoro doktoro!"
"Mi tuj vizitos vin. Sed unue mi devas iri hejmen por la kofreto," diris la kuracisto kaj li rapidis al la elirejo.
En la pordo li renkontis la patrinon de Roberto.
"Sinjoro doktoro, mi petas vin, venu rigardi nian Roberton!"
Denove la sama afero. Hierau chio estis en ordo, kaj hodiau vomado, febro, gorgho.
Homoj, kiuj chion audis, maltrankvilighis. Kion tio signifas? Kio trafis la infanojn en Nome?
La salono rapide malplenighis. Neniu jam pensis pri la teatrajho. Chiuj pensoj estis direktitaj al la malsano, kiu tiom neatendite aperis.
Doktoro Welch vizitis ambau pacientojn, funde trarigardis ilin, donis al ili injektojn kaj diris, ke morgau matene li venos denove. Je la demandoj, pri kiu malsano temas, li respondis elturnigheme.
Kaj kiam li revenis hejmen, atendis lin tie ankorau du virinoj. Li estu tiel afabla kaj iru al iliaj infanoj....
Post la dudekdua horo li revenis. Sinjorino Welch atendis lin malpacience.
"Kio okazis tiom subite?" shi demandis.
"Difterio," diris la kuracisto malrapide kaj peze li sidighis en la fotelon.
"Che chiuj kvar?"
"Jes. Kaj mi timas, ke ili ne restos solaj. Almenau oni diris al mi, ke en ankorau kelkaj domoj estas malsanaj infanoj."
"Chu vi havas sufiche da kontrau-difteria sero?"
"Jes, mi havas, sed.... sed mi timas--"
"Kion?"
"Mi timas, ke ghi estas jam tro malnova kaj efikos nur malforte."
"Ho!"
"Mi ne kulpas pri tio. Novan mendon mi faris somere, kiel mi faras chiujare. Eble ghi survoje perdighis, eble la shipo ne povis veturi pluen--kaj nun--"
"Kion nun?" ripetis lian vorton la palighinta sinjorino.
"La seron mi devas havi je chiu prezo!"
"Sed kiamaniere vi povas ghin akiri? La plej proksima bakteriologia instituto estas en Seattle, tio signifas distancon de kvin mil kilometroj--kaj vi devas ghin havi tre baldau, tre rapide, chu ne?"
"Jes, tre rapide. Char se eksplodos epidemio chi tie en la nordo, tiam ghi estas multe pli kruda ol en civilizitaj regionoj. Se estus somero, oni alveturigus la seron per aviadilo. Sed nun--en tiu chi terura vintro--"
En la chambro regis profunda silento.
La kuracisto subite levighis.
"Kien vi volas iri?" demandis lin sinjorino Welch.
"Al la poshtoficejo. Mi faros chion, kio estos en miaj fortoj."
Li surmetis pezan pelton kaj eliris en la bruantan ventegon.
Chapitro 2
Ghemantaj dratoj
Doktoro Welch rapidis tra la senhomaj stratoj al la poshtoficejo. La senkompata frosto penetris ankau sub lian dikan peltmantelon, sed la kuracisto malatentis tion. Li ja ech ne sentis ghin. Chiuj liaj pensoj estis fiksitaj al la unusola: havigi la seron kaj transportigi ghin kiel eble plej baldau al Nome.
Fine li atingis la poshtoficejon. Li frapegis la masivajn fenestrokovrilojn kaj auskultis. Momenton nenio movighis. Sed poste knaris la shtuparo, shlosilo grincis kaj la oficisto iom malfermis la pordon.
"Hallo, kiu estas?" li ekvokis en la mallumon.
"Welch," sonis la konciza respondo.
"Ho, jen vi, sinjoro doktoro! Bonvolu eniri, char la vento estas kapabla forporti la homon."
"Sinjoro Smith, mi devas forsendi ekspres-telegramon al Seattle," diris la kuracisto.
"Tre simpla afero, sinjoro doktoro!"
La kuracisto eniris la oficejon kaj sidighis sur la seghon. La poshtoficisto preparis al si krajonon kaj paperon.
"Nu--ni povas komenci!"
Kaj doktoro Welch diktis:
"Al bakteriologia instituto en Seattle. Nome, la 25-an de januaro. Difteri-epidemio, ni ne posedas freshan seron. Sendu tuj. Doktoro Welch."
La oficisto apenau finskribis, kiam li demandis timigite:
"Chu en nia urbo estas difterio?"
"Bedaurinde."
"Kiom da pacientoj?"
"Ghis nun kvar. Sed mi timas, ke ili estos pli multaj."
"Tio estas malbona. Tre malbona. Char alportigi la seron el Seattle en tiu chi sezono--tio ja estus vera miraklo."
"Mi scias. Sed se la infanoj devas vivi, tiu chi miraklo devas okazi."
Sinjoro Smith sidighis al la telegraf-aparato kaj frapetis per shlosilo shajne sensignifajn, sed vere tiom gravajn streketojn kaj punktojn.
"Ghi progresos rapide. Chiuj linioj estas malokupitaj," li diris post forsendo de la telegramo.
"Mi dankas vin. Se la respondo venos ankorau nun dum la nokto, sendu ghin per iu, mi petas, al mia domo. Se venos nenio, matene mi vizitos vin."
"Restu momenton por varmighi che mi, sinjoro doktoro!"
"Dankon! Mi estas maltrankvila. Kiu scias, chu ne atendas min hejme denove iu malfelicha patrino."
Doktoro Welch revenis hejmen. Sinjorino Welch atendis lin.
"Chu vi sukcesis?" shi demandis tuj en la pordo.
"Jes. La telegramo estas jam forsendita. Nur ke en Seattle oni agu rapide. Sed kredu al mi--," li volis ankorau ion aldoni, sed subite li eksilentis kaj mediteme rigardis al la estingighanta fajreto en la forno.
"Chu vi volis ion diri?" ekrigardis lin sinjorino Welch kaj shia kunsenta rigardo atestis, ke shi travivas kun sia edzo chiujn dubojn, luktojn kaj esperojn.
"Jes.... efektive.... ghi ja estas malfacila afero, Silvio! Kiel ajn mi pripensas tion, mi tamen ne povas imagi al mi, ke ili estos kapablaj alveturigi la seron alimaniere ol per aeroplano. Kaj mi dubas, chu aeroplano kuraghus chi tien nun, en la frostoj, kiajn ni jam longan tempon ne travivis."
Sinjorino Welch ne respondis. Ankau shi konkludis la samon, sed tamen shi ne povis kaj ne volis kredi, ke la infanoj de Nome devos en la venontaj tagoj morti sen helpo.
La geedzoj Welch ne povis pro turmentaj pensoj ech dormi. Ili ambau meditis kaj che chiu brueto mildigis la spiradon, por ke ili audu eventualan frapadon de iu patrino au de la sendito el la poshtoficejo.
Fine antau la tagigho audighis energia frapado je la pordo. Doktoro Welch saltis el la lito kaj rapidis malfermi.
"Jen la telegramo, sinjoro," donis al li folieton maljuna Jim.
"Mi dankas vin, Jim," diris la kuracisto kaj iris kun la telegramo en la dormochambron.
"Chu nova paciento?" demandis sinjorino Welch.
"Ne. Telegramo el Seattle."
"Jam? Legu, mi petas vin!"
"Al doktoro welch nome punkto seattle la dudeksesan de januaro punkto ni forsendis la seron per aeroplano al anchorage punkto pluen la aeroplano ne povas riski pro la veteraj malhelpajhoj punkto la pluan alporton aranghu mem punkto doktoro jenkins."
Anchorage-Nome!
Nur chi tiuj vortoj traflugis la pensojn de la kuracisto, kiam li finlegis la telegramon. Du mallongaj vortoj, sed kio kushas efektive inter ili! Kiom da glaciaj ebenajhoj, neghmontoj kaj perfidaj abismoj! Kiom da ventegoj kaj frostoj! Kiom da senkonsola polusa mallumo, kaj kiom da sporadaj, grizaj radioj de taglumo!
Sed la alvoko estis konciza kaj klara. La pluan alporton aranghu mem! Neniu demandas, kiaj transport-ebloj ekzistas en tiu chi dezerta lando. Kaj chu mirinde? Kiu ja devas chi tie koni chion pli bone ol li, doktoro Welch, kiu vivas en Alasko pli ol dudek jarojn? Jes, doktoro Jenkins pravas. Seattle-Anchorage, tio estis lia devo. Sed Anchorage-Nome, tio estas afero de doktoro Welch.
La zorg-elcherpita kuracisto malrapide rektighis. Subite li sentis, kvazau li liberigus sin de chiu lacigho, senpovo kaj timo antau la fantomo de la epidemio. Li apartenis al tiuj homoj, kiuj ne evitas respondecon. Kiuj ghojas, se antau ilin estas starigitaj tiaj taskoj, kiaj shajnas al la plimulto de la homoj nevenkeblaj. Li estis unu el tiuj, kiuj trovas la sencon de la vivo en la plenumo de siaj devoj.
Rapide decidighinte, li foriris al la poshtoficejo.
"Bonan tagon, sinjoro Smith! Do--vi jam scias..."
"Jes, sinjoro doktoro. Sed kion ni faru nun?"
"Chu mi povas fari telefonan komunikon al Anchorage?"
"Espereble. Almenau post noktomezo mi estis sciigita, ke chiuj linioj estas nedifektitaj."
"Bonege! Kontaktigu min kun la stacidoma oficejo!"
La alvoko al la stacidoma oficejo en Anchorage flugis per zumantaj dratoj tra la dezertaj tundroj, frostighintaj riveroj kaj vastaj praarbaroj pli rapide ol la plej sovagha uragano.
Post nelonge ili estis en kontakto.
Doktoro Welch prenis audilon.
"Tie chi Nome, doktoro Welch. Kiu estas che la aparato?"
"Staciestro de Anchorage."
"Sinjoro staciestro, hodiau estos al vi transdonata la sero--"
"El Seattle por Nome, jes, mi scias pri la afero," interrompis lin la staciestro. "Ni atendas ghin antau la vespero."
"Chu funkcias fervoja servo al Nenana?"
"Ghis nun jes. Sur kelkaj lokoj estighis ja iom grandaj neghamasoj, sed ghi denove sukcesis liberigi la fervojon."
"Bone! Post ricevo de la sero forsendu ghin per la plej proksima vagonaro al Nenana!"
"Ili aranghos tion, sinjoro doktoro! Cetere--restu momenton che la aparato, mi parolos kun nia lokomotivejo."
"Mi atendas."
Doktoro Welch tenis la audilon. Post nelonge audighis la staciestro denove.
"Hallo--chu vi estas che la aparato?"
"Jes."
"Sinjoro doktoro, la seron ni forsendos al Nenana per ekstra lokomotivo."
"Bonege, sinjoro! Ili dankas vin!"
"Kaj kiamaniere vi alveturigos ghin el Nenana?"
Doktoro Welch embarasite eksilentis. Se li scius tion!
Pli frue ol li povis respondi, enkuris en la poshtoficejon ploranta virino.
Shi estis Eskimino.