Part 4
HILDE (pripensas) La neebleco? (vigle) Jes certe! Cxu ankaux _vi_ tiel sentas?
SOLNESS Jes, mi tiel sentas.
HILDE Do estas -- iomete trolo ankaux en _vi_?
SOLNESS Kial trolo?
HILDE Kiel _vi_ do volas nomi tiajxon?
SOLNESS (ekstaras) Ne, ne, eble estas. (impete) Sed cxu mi ne devas _farigxi_ trolo, -- pro tio kiel cxiam okazas por mi en cxio! En cxio!
HILDE Kiel?
SOLNESS (mallauxte, en interna emocio) Rimarku kion mi diras al vi, Hilde. Cxio kion mi sukcesis fari, konstrui, krei en beleco, en sekureco, en hejmeco, -- ankaux en grandanimo -- (pugnigas la manojn) Ho, cxu ne estas terure imagi al si --!
HILDE _Kio_ do estas tiel terura?
SOLNESS Ke cxion tion mi devas konstante kontrauxpezi. Pagi. Ne per mono. Sed per homa felicxo. Kaj ne sole per mia propra felicxo. Sed per tiu ankaux de aliuloj. Jes, jes, vidu _jenon_, Hilde! Tiun prezon mia artista staro kostis por mi -- kaj por aliuloj. Kaj cxiun opan tagon mi devas rigardadi, ke la prezo denove pagigxas por mi, -- kaj cxiam denove!
HILDE (ekstaras kaj fiksrigardas lin) Nun vi certe pensas pri -- pri _sxi_.
SOLNESS Jes. Precipe pri Aline. Cxar Aline -- _sxi_ havis _sian_ vivotaskon, ankaux sxi. Same kiel mi havis la mian. (la vocxo tremas) Sed sxia vivotasko, gxi devis esti mistraktata, subjugata, rompata en pecojn, -- por ke la mia atingu -- al ia granda venko. Jes, cxar vi sciu, ke Aline, -- sxi havis talentojn por konstrui, ankaux sxi.
HILDE Sxi! Por konstrui?
SOLNESS (skuas la kapon) Ne domojn kaj turojn kun pintoj -- kaj tiajxoj, pri kiuj _mi_, okupigxas --
HILDE Nu, pri _kio_ do?
SOLNESS (mole, en emocio) Por konstrui infananimetojn, Hilde. Konstrui infananimojn tiel ke ili povas ekstari en noblaj, belaj formoj. Tiel ke ili povus altigxi al rektaj, maturaj homoj. _Tio cxi_ estis por kio Aline havis talenton. -- Kaj cxio tio nun nur kusxas tie. Neuzata -- kaj ne plu uzebla. Kaj neniel utila. -- Gxuste kiel la rubajxoj post fajro.
HILDE Jes, sed tamen se tiel estus --?
SOLNESS _Estas_ tiel! _Estas_ tiel! Mi scias.
HILDE Nu, sed _vi_ almenaux ne estas kulpa pri tio.
SOLNESS (fiksas la okulojn al sxi kaj kapsignas malrapide) Nu ja, _tiu_ estas la granda, terura demando. _Tiu_ estas la dubo, kiu mordadas min -- nokton kaj tagon.
HILDE Tiu cxi!
SOLNESS Jes, supozu nun -- ke mi _kulpus_. Iel.
HILDE Vi! Pri la fajro!
SOLNESS Pri cxio. Pri la tuto. -- Kaj eble tamen -- tute senkulpa.
HILDE (rigardas lin zorgeme) Ho, konstruestro, -- dirante ion tian, vi ja tamen -- tamen estas malsana.
SOLNESS Hm, -- eble mi neniam farigxos tute sana en _tiu_ rilato.
(_Ragnar Brovik_ singardeme malfermas la etan pordon en la angulo maldekstre.)
(_Hilde_ iras antauxen sur la planko.)
RAGNAR (kiam li vidas _Hilde_) Ho -- Pardonu, sinjoro Solness -- (Li volas retiri sin.)
SOLNESS Ne, ne, restu. Por ke estu farite.
RAGNAR Ho jes, -- se tio eblus!
SOLNESS Pri via patro ne plibonigxas, mi auxdas.
RAGNAR Pri patro rapide gravigxas. Kaj tial mi ege petas vin, -- skribu kelkajn favorajn vortojn sur unu el la folioj! Ion kion patro povas legi antaux ol li --
SOLNESS (impete) Ne plu parolu al mi pri tiuj viaj desegnajxoj!
RAGNAR Cxu vi rigardis ilin?
SOLNESS Jes, -- mi faris.
RAGNAR Kaj ili ne tauxgas? Kaj ankaux _mi_ ne tauxgas?
SOLNESS (eviteme) Restu cxe mi, Ragnar. Kaj vi ricevos kondicxojn laux via deziro. Kaj vi povos edzigxi al Kaja. Vivi senzorge. Eble ankaux felicxe. Nur ne pensu memstare konstrui.
RAGNAR Nu ja, do mi devas iri hejmen kaj diri tion al patro. Cxar tion mi promesis al li. -- _Cxu_ mi diru tion al patro -- antaux ol li mortos.
SOLNESS (korsuferas) Ho, diru al li, -- diru al li, kion vi volas, laux mi. Plej bone nenion diri! (ekdire) Mi ne _povas_ alie agi ol mi faras, Ragnar!
RAGNAR Cxu mi do povas kunpreni la desegnajxojn?
SOLNESS Jes, prenu ilin, -- prenu ilin! Ili kusxas tie sur la tablo.
RAGNAR (iras tien) Dankon.
HILDE (metas la manon sur la ujon) Ne, ne, lasu ilin.
SOLNESS Kial?
HILDE Jes, cxar ankaux _mi_ volas rigardi ilin.
SOLNESS Sed vi ja -- (al _Ragnar_) Do, lasu ilin kusxi.
RAGNAR Bonvole.
SOLNESS Kaj iru nun hejmen al via patro.
RAGNAR Jes, mi do faru.
SOLNESS (kvazaux malespere) Ragnar, -- vi ne postulu de mi ion, kion mi ne _povas_! Cxu vi auxdas, Ragnar! Vi ne _devas_!
RAGNAR Ne, ne. Pardonu -- (Li kapklinas kaj eliras tra la pordo en la angulo.)
(_Hilde_ eksidas sur segxon apud la spegulo.)
HILDE (kolere rigardas al _Solness_) Jeno estis tre malbona de vi.
SOLNESS Cxu ankaux _vi_ tion trovas?
HILDE Jes, estis vere abomene. Rigore, malbone kaj ankaux kruele.
SOLNESS Ho, vi ne komprenas kiel estas por _mi_.
HILDE Tamen --. Vi ne devus esti tia.
SOLNESS Vi ja mem jxus diris, ke estas nur _mi_ kiu rajtus konstrui.
HILDE Tiajxon _mi_ povas diri. Sed vi ne devas.
SOLNESS Mi pli ol iu alia. Tiel multekoste kiel mi acxetis mian pozicion.
HILDE Nu ja, -- per io kion vi nomas endoma hejmeco -- aux io simila.
SOLNESS Kaj per mia anima paco aldone.
HILDE (ekstaras) Anima paco! (intime) Nu ja, vi pravas! -- Kompatinda konstruestro, -- vi ja imagas al vi, ke --
SOLNESS (kun silenta, gluglanta rido) Eksidu nun ree, Hilde. Kaj vi auxdos komikajxon.
HILDE (strecxita, eksidas) Nu jes?
SOLNESS Aspektas kiel io ridinde sensignifa. Cxar la tuta afero temas nur pri fendeto en kamentubo, komprenu.
HILDE Nenio alia?
SOLNESS Ne, ne komence.
(Li translokigas sian segxon pli proksimen al _Hilde_ kaj eksidas.)
HILDE (senpacience, frapas sian genuon) Do, la fendeto en la kamentubo!
SOLNESS Mi rimarkis tiun fendeton en la tubo longe, longe antaux ol ekbrulis. Cxiun fojon kiam mi supreniris al la subtegmento, mi ekrigardis por scii, cxu gxi dauxre tie _estas_.
HILDE Kaj gxi _estis_?
SOLNESS Jes. Cxar neniu alia sciis pri gxi.
HILDE Kaj vi nenion diris?
SOLNESS Ne, mi ne faris.
HILDE Ecx ne pensis pri riparo de la tubo?
SOLNESS Certe pensis, -- sed ne ekfaris. Cxiun fojon kiam mi intencis komenci, estis kvazaux mano intermetis sin. Ne hodiaux, mi pensis. Morgaux. Neniam farigxis.
HILDE Jes, sed kial vi do tiel senzorgis!
SOLNESS Cxar mi pensadis. (malrapide kaj mallauxte) Per tiu eta nigra fendo en la kamentubo mi povus eble altigxi -- kiel konstruestro.
HILDE (rigardas antaux si) Certe estis strecxe.
SOLNESS Nerezisteble. Tute nerezisteble. Cxar tiam cxio aspektis por mi facile kaj simple. Mi volis, ke okazu mezvintre. Iom antaux tagmezo. Mi estus sur la vojo veturigante Aline en la sledeto. La servistoj hejme estus ege hejtigante la fornojn --
HILDE Jes, cxar estus ege malvarme tiun tagon?
SOLNESS Ege akre -- ja. Kaj ili volis, ke estu varme por Aline, kiam sxi envenus.
HILDE Cxar sxi ja estas ege frostema, sxi.
SOLNESS Sxi _estas_. Kaj okazus dum la veturo hejmen, ke ni vidus la fumon.
HILDE Nur la fumon?
SOLNESS Unue la fumon. Sed kiam ni venus al la gxardena barilpordo, ni vidus la malnovan lignan keston en ruligxantaj fajroflamoj. -- Tiel mi deziris ke okazu, komprenu.
HILDE Sed, je Dio, ke gxi tiel okazus!
SOLNESS Jes, vi diras, Hilde.
HILDE Nu, sed auxskultu nun, konstruestro. Cxu vi estas tute certa, ke la fajro originis en la eta fendo en la kamentubo?
SOLNESS Ne, kontrauxe. Mi estas tute certa, ke la fendeto en la tubo havis neniun rilaton al la fajro.
HILDE Nu kio!
SOLNESS Tute klare pruvigxis, ke la fajro ekflamis en vestajx-cxambreto, -- en tute alia parto de la domo.
HILDE Sed kial vi do sidas tiel babiladante pri tiu fendita kamentubo!
SOLNESS Cxu mi rajtas paroli pli kun vi, Hilde?
HILDE Jes, se vi nur parolos prudente, --
SOLNESS Mi provos. (li lokigas sian segxon pli proksimen)
HILDE Do, ekparolu, konstruestro.
SOLNESS (konfidence) Cxu ne ankaux _vi_ tion kredas, Hilde, ke ekzistas iuj selektitaj homoj, kiuj ricevis la potencon kaj kapablon _deziri_ ion, _avidi_ ion, _voli_ ion -- tiel intense kaj tiel -- tiel necedigeble -- ke fine ili _devas_ tion akiri. Cxu vi ne tion kredas?
HILDE (kun nedifinebla esprimo en la okuloj) Se _tiel_ estas, ni iam vidos -- cxu _mi_ apartenas al tiuj selektitaj.
SOLNESS Ne estas la memo _sola_, kiu kauxzas tiajn grandajn reagojn. Ho ne, -- la helpantoj kaj servantoj, -- ili devas ja kunagi, ankaux ili, se io farigxu. Sed ili neniam venas de si mem. Oni devas ilin persiste voki. Interne en si mem do, vi komprenas.
HILDE Kiaj helpantoj kaj servantoj estas tiuj?
SOLNESS Ho, pri ili ni parolu alian fojon. Ni restu nun pri la fajro.
HILDE Cxu vi ne opinias, ke tiu fajro venus -- ecx se vi ne estus dezirinta?
SOLNESS Se maljuna Brovik estus posedinta la domon, neniam gxi estus brulinta tiel oportune por _li_. Pri tio mi certas. Cxar li ne komprenas voki la helpantojn, li, kaj ankaux ne la servantojn. (ekstaras en maltrankvilo) Vi vidas, Hilde, ke tamen estas mia kulpo, ke la du knabetoj devis pagi per la vivo. Kaj cxu mi ne ankaux kulpas pro _tio_, ke Aline ne farigxis tio, kion sxi devis kaj povis. Kaj kion sxi arde volis.
HILDE Jes, sed cxar ja nur estas tiuj helpantoj kaj servantoj, tial --
SOLNESS Kiu vokis la helpantojn kaj servantojn? Estis _mi_! Kaj ili venis kaj cedis al mia volo. (en kreskanta ekscito) Estas _tio_, kion homoj nomas, havi la bonsxancon kun si. Sed mi povas diri al vi, mi, kiel tiu bonsxanco sentigxas! Gxi sentigxas kiel granda, senhauxta loko cxi tie sur la brusto. Kaj la helpantoj kaj la servantoj senhauxtigas aliulojn por kovri _mian_ vundon! -- Sed la vundo tamen ne sanigxas. Neniam, -- neniam! Ho, se vi scius, kiel gxi foje sucxas kaj brulas.
HILDE (rigardas lin atente) Vi _estas_ malsana, konstruestro. Tre malsana, mi inklinas kredi.
SOLNESS Diru _freneza_. Cxar _tion_ vi ja pensas.
HILDE Ne, mi opinias, ke ne mankas al vi prudento.
SOLNESS _Kio_ do? Eldiru!
HILDE Mi dezirus scii, cxu vi ne naskigxis en la mondon kun malsana konscienco.
SOLNESS Malsana konscienco? Kia diablajxo estas tio?
HILDE Mi pensas, ke la konscienco en vi estas ege malforta. Tro sentema. Ne toleras ekagon. Ne kapablas levi kaj porti tion, kio estas peza.
SOLNESS (grumblas) Hm! Kia do la konscienco devus esti, se mi rajtas demandi?
HILDE En vi mi dezirus, ke la konscienco estus tiel -- tiel vere fortika.
SOLNESS Cxu? -- Fortika? Nu. Cxu _vi_ havas fortikan konsciencon?
HILDE Mi opinias ke _jes_. Mi ne rimarkis ion alian.
SOLNESS Gxi eble ne vere submetigxis al pruvo, mi pensas.
HILDE (kun trema tirado cxe la busxo) Ho, ne estis tiel facile forlasi patron, kiun mi ege amas.
SOLNESS Ho cxu! Por monato aux du --
HILDE Mi eble neniam plu revenos hejmen.
SOLNESS Neniam? Kial vi do forlasis lin?
HILDE (duone serioze, duone sxerce) Cxu vi nun denove forgesis, ke la dek jaroj pasis?
SOLNESS Ho babilajxo. Cxu estis problemoj hejme? Nu?
HILDE (tute serioze) _Estis_ tio cxi ene en mi, kio pelis kaj vipis min cxi tien. Ecx logis kaj tiris min.
SOLNESS (vigle) Jen la afero! Jen la afero, Hilde! Logxas troloj ankaux en vi. Kiel en mi. Cxar tio trovigxas interne, komprenu, -- estas _tio_, kio vokas la potencojn eksterajn. Kaj tiam oni devas cedi, -- cxu vole, cxu senvole.
HILDE Mi preskaux kredas, ke vi pravas, konstruestro.
SOLNESS (pasxadas sur la planko) Ho, estas tiel absurde multaj diabloj en la mondo, kiujn oni ne _vidas_, Hilde!
HILDE Ankaux diabloj?
SOLNESS (haltas) Bonaj diabloj kaj malicaj diabloj. Helharaj diabloj kaj nigreharaj. Se oni nur scius, cxu estas la helharaj aux la nigreharaj, kiuj kaptas onin! (pasxadas) Hoho! Tiam ne estus malfacile!
HILDE (sekvas lin per la okuloj) Aux se oni havus fortan, ege sanan konsciencon. Tian ke oni _kuragxus_ fari, kion oni plej arde _volus_.
SOLNESS (haltas apud la konsoltablo) Mi opinias, ke la plimulto estas same malfortuloj kiel mi en tiu rilato.
HILDE Povas ja esti.
SOLNESS (apogas sin al la tablo) En la sagaoj --. Cxu vi ion legis en tiuj malnovaj sagaoj?
HILDE Ho jes! Dum la tempo kiam mi legis librojn, mi --
SOLNESS En la sagaoj rakontigxas pri vikingoj, kiuj velis al fremdaj landoj kaj rabis kaj bruligis kaj mortbatis homojn --
HILDE Kaj rabis virinojn --
SOLNESS -- kaj tenis ilin cxe si --
HILDE -- kaj prenis ilin hejmen sur la sxipoj --
SOLNESS -- kaj kondutis al ili kiel -- kiel la plej acxaj troloj.
HILDE (rigardas antauxen kun duone vualita okulo) Sxajnas al mi, ke _tio_ estus incite.
SOLNESS (kun mallonga, grumblanta rido) Jes, kapti virinojn, jes?
HILDE _Farigxi_ rabata.
SOLNESS (rigardas sxin momenton) Nu, tiel.
HILDE (kvazaux interrompante) Sed kien vi do celas per tiuj vikingoj, konstruestro?
SOLNESS Jes, cxar _tiuj_ uloj, ili havis fortikan konsciencon! Kiam ili revenis hejmen, ili povis kaj vori kaj drinki. Kaj gxojaj kiel infanoj ili ankaux estis. Kaj la virinoj! Multajn fojojn ili tute ne volis forlasi ilin. Cxu vi komprenas tiajxon, Hilde?
HILDE Tiujn virinojn mi tre bone komprenas.
SOLNESS Hoho! Cxu vi eble mem povus agi sammaniere?
HILDE Kial ne?
SOLNESS Vivi kune -- libervole kun tia perfortulo?
HILDE Se estus perfortulo, kiun mi vere amus, --
SOLNESS Cxu _eblus_ ami tian ulon?
HILDE Bona Dio, oni ja ne povas regi sin por kiu oni amu, mi pensas.
SOLNESS (rigardas sxin penseme) Ho ne, -- eble estas la trolo en ni, kiu regas _tion_.
HILDE (kun duona rido) Kaj ankaux tiuj benitaj diabloj, kiujn _vi_ tiel bone konas. Kaj la helharaj kaj la nigreharaj.
SOLNESS (varme kaj silente) Do mi deziras, ke la diabloj elektu sagxe por vi, Hilde.
HILDE Por mi ili _jam_ elektis. Por cxiam.
SOLNESS (rigardas sxin profunde) Hilde, -- vi estas kiel sovagxa arbarbirdo.
HILDE _Tio_ ne. Mi ne kasxas min sub la arbustoj.
SOLNESS Ne, ne. Pli kredeble estas iom de rabobirdo en vi.
HILDE Pli gxuste tio -- eble. (en granda impeto) Kaj kial ne rabobirdo! Kial mi ne irus rabe, ankaux _mi_? Preni la predon, kiu min logas? Se mi do kapablas piki la ungegojn en gxin. Venki gxin.
SOLNESS Hilde, -- cxu vi scias kio vi estas?
HILDE Jes, mi ja estas tia stranga birdo.
SOLNESS Ne. Vi estas kiel tagigxo. Kiam mi rigardas vin, -- tiam estas kvazaux mi rigardus al la sunlevigxo.
HILDE Diru, konstruestro, -- cxu vi estas certa, ke vi neniam vokis min? Tiel interne?
SOLNESS (mallauxte kaj malrapide) Mi preskaux kredas ke mi estas tion farinta.
HILDE Kion vi volis _pri_ mi?
SOLNESS Vi estas la juneco, Hilde.
HILDE (ridetas) La juneco, kiun vi tiel timas?
SOLNESS (kapsignas malrapide) Kaj al kiu mi profunde kore sopiras.
(_Hilde_ ekstaras, iras al la eta tablo kaj sercxas la dokumentujon de _Ragnar_.)
HILDE (etendas la ujon al li) Nun pri tiuj desegnajxoj --
SOLNESS (abrupte, rifuzante) Formetu tiujn ajxojn! Mi suficxe rigardis ilin.
HILDE Jes, sed vi ja devas skribi ion sur ilin por li.
SOLNESS Skribi sur ilin! Neniam en la mondo!
HILDE Sed cxar la bedauxrinda maljuna viro nun kusxas antaux la morto! Cxu vi ne povas fari al li kaj al la filo gxojon antaux ol ili disigxas? Kaj eble li ankaux povus konstrui laux ili.
SOLNESS Jes, estas ja gxuste _tio_, kion li povas. Tion li ja certigis al si, -- tiu monsinjoro.
HILDE Sed, bona Dio, -- cxar tiel estas, -- cxu vi ne povas iomete mensogi?
SOLNESS Mensogi? (kolere) Hilde, -- foriru de mi kun tiuj diablaj desegnajxoj!
HILDE (tiras la ujon iomete al si) Nu, nu, nu, -- ne mordu min. -- Vi parolas pri troloj, vi. Sxajnas al mi, ke vi mem kondutas kiel trolo. (cxirkauxrigardas) Kie vi havas plumon kaj inkon?
SOLNESS Mi ne havas tiajxon cxi tie.
HILDE (iras al la pordo) Sed cxe la frauxlino certe --
SOLNESS Restu kie vi estas, Hilde! -- Mi mensogu, vi diris. Nu ja, pro lia maljuna patro mi povus fari. Cxar lin mi iam rompis. Jxetis lin teren.
HILDE Ankaux lin?
SOLNESS Mi bezonis lokon por mi mem. Sed tiu Ragnar, -- por neniu prezo li devas elstari.
HILDE La kompatindulo, tion li ja certe ne faros. Cxar li ja ne tauxgas --
SOLNESS (pli proksime, rigardas sxin kaj flustras) Se Ragnar progresos, li frapos _min_ al la teron. Rompas min, -- kiel mi faris al lia patro.
HILDE Rompas _vin_? Cxu li do tauxgas?
SOLNESS Jes, estu certa, ke li tauxgas! Li estas la junulo, kiu staras preta por frapi la pordon al mi. Kaj forpeli la tutan konstruestron Solness.
HILDE (rigardas lin en silenta riprocxo) Kaj vi tamen volis bari lin ekstere. Fi, konstruestro!
SOLNESS Gxi postulis suficxe da sango, la batalo, kiun mi luktis. -- Kaj mi timas, ke la helpantoj kaj la servantoj ne plu obeos min.
HILDE Vi do antauxeniru memstare. Nenio alia eblas.
SOLNESS Senespere, Hilde. La sxangxigxo venos. Frue aux malfrue. La vengxo, gxi estas senindulga.
HILDE (en timo, kovras siajn orelojn) Tiajxon do ne diru! Cxu vi volas preni mian vivon! Forpreni de mi tion, kio estas pli valora ol la vivo!
SOLNESS Kaj kio _tio_ estas?
HILDE Vidi vin granda. Vidi vin kun florkrono en la mano. Alte, alte sur pregxeja turo. (denove trankvila) Nu, prenu la krajonon. Cxar krajonon vi certe havas?
SOLNESS (elprenas ujeton) Jen mi havas.
HILDE (metas la dokumentujon sur la tablon cxe la sofo) Bone. Kaj nun ni eksidu, ni du, konstruestro. (_Solness_ eksidas cxe la tablo)
HILDE (malantaux li, klinas sin super la segxodorson) Kaj ni skribu sur la desegnajxojn. Vere bele kaj varme ni skribu. Por tiu malbona Roar -- aux kiel li nomigxas.
SOLNESS (skribas kelkajn liniojn, turnas la kapon kaj ekrigardas sxin) Diru al mi ion, Hilde.
HILDE Jes?
SOLNESS Cxar vi nun atendadis min dum dek jaroj --
HILDE Kio do?
SOLNESS Kial vi ne skribis al mi? Kaj mi estus ja povinta respondi.
HILDE (rapide) Ne, ne, ne do! Estis ja gxuste _tio_ kion mi ne deziris.
SOLNESS Kial ne?
HILDE Mi timis, ke _tiam_ rompigxus por mi. -- Sed ni devis ja skribi sur la desegnajxojn, konstruestro.
SOLNESS Ni ja devis.
HILDE (klinas sin antauxen kaj inspektas, dum li skribas) Tiel bone kaj korvarme. Ho, kiel mi malamas -- kiel mi malamas tiun Roald --
SOLNESS (skribante) Cxu vi neniam _vere_ amis iun, vi Hilde?
HILDE (akre) Kion vi diras?
SOLNESS Cxu vi neniam amis iun.
HILDE Amis iun alian, vi sugestas?
SOLNESS (ekrigardas sxin) Amis iun alian, jes. Cxu neniam? Dum cxi tiuj dek jaroj? Neniam?
HILDE Ho jes, foje. Kiam mi forte kolerigxis, cxar vi ne venis.
SOLNESS Tiam vi interesigxis pri aliuloj?
HILDE Iomete. Dum semajno. Bona Dio, konstruestro, vi do scias kiel tiajxo okazas.
SOLNESS Hilde, -- kial vi venis cxi tien?
HILDE Ne perdigu la tempon per babilajxo. La bedauxrinda maljunulo povus ja morti dume.
SOLNESS Respondu al mi, Hilde. Kion vi atendas de mi?
HILDE Mi volas havi mian regxlandon.
SOLNESS Hm --
(Li jxetas rigardon al la pordo maldekstre kaj dauxras skribi sur la desegnajxojn.)
(_Sinjorino Solness_ envenas sammomente. Sxi kunportas iujn pakajxojn.)
SINJORINO SOLNESS Jen mi kunprenis ion por vi, frauxlino Wangel. La grandaj pakoj sendigxos poste.
HILDE Ho, kiel kore afable de vi tamen!
SINJORINO SOLNESS Nur simpla devo. Nenio alia.
SOLNESS (tralegas kion li skribis) Aline!
SINJORINO SOLNESS Jes?
SOLNESS Cxu vi vidis cxu sxi -- la librotenistino estas tie?
SINJORINO SOLNESS Jes, kompreneble ke _sxi_ estas tie.
SOLNESS (metas la desegnajxojn en la ujon) Hm --
SINJORINO SOLNESS Sxi staris apud la pupitro, kiel sxi kutimas -- kiam _mi_ iras tra la cxambro.
SOLNESS (ekstaras) Mi do donos gxin al sxi. Kaj diros al sxi, ke --
HILDE (prenas de li la ujon) Ho ne, lasu min havi tiun gxojon! (iras al la pordo, sed turnas sin) Kiel sxi nomigxas?
SOLNESS Sxi nomigxas frauxlino Fosli.
HILDE Isx, aspektas malvarme! La baptonomon, mi petas?
SOLNESS Kaja, -- mi kredas.
HILDE (malfermas la pordon kaj vokas eksteren) Kaja! Envenu! Rapide! La konstruestro volas paroli kun vi.
(Kaja venas internen de la pordo)
KAJA (rigardas lin timigite) Jen mi estas --?
HILDE (donas al sxi la dokumentujon) Jen vidu, Kaja! Vi povas kunpreni tion cxi. Cxar nun la konstruestro _sur_skribis.
KAJA Ho, fine do!
SOLNESS Donu gxin al la maljunulo plej eble rapide.
KAJA Mi tuj iros hejmen kun gxi.
SOLNESS Jes, faru. Kaj nun Ragnar povos eble konstrui.
KAJA Ho, cxu li rajtas veni por danki vin pro cxio --?
SOLNESS (akre) Mi volas neniun dankon! Salutu kaj diru _tion_ de mi.
KAJA Jes mi --
SOLNESS Kaj diru al li, ke de nun mi ne bezonas lin. Kaj ankaux ne vin.
KAJA (mallauxte kaj treme) Ankaux ne min!
SOLNESS Nun vi ja ekhavos aliajn aferojn por pripensi. Kaj prizorgi. Kaj tio estas ja nur bona. Do, iru hejmen kun la desegnajxoj, frauxlino Fosli. Rapide! Cxu vi auxdas!
KAJA (kiel antauxe) Jes, sinjoro Solness. (Sxi eliras.)
SINJORINO SOLNESS Je Dio, kiajn ruzajn okulojn sxi havas.
SOLNESS Sxi! Tia azenino.
SINJORINO SOLNESS Ho, -- mi vidas kion mi vidas, mi, Halvard. -- Cxu vi vere maldungas ilin?
SOLNESS Jes.
SINJORINO SOLNESS Ankaux sxin?
SOLNESS Cxu tiel ne estas laux via deziro?
SINJORINO SOLNESS Sed ke vi povas malhavi _sxin_ --? Nu ja, vi certe havas iun rezerve, vi, Halvard.
HILDE (gaje) _Mi_ almenaux ne tauxgas por stari apud la pupitro.
SOLNESS Nu, nu, nu, -- ordigxos, Aline. Nun vi nur pensu pri la translogxado en la novan hejmon -- plej eble rapide. Cxi-vespere ni levos la florkronon supren -- (turnas sin al _Hilde_) -- tute supren sur la turpinton. Kion vi diras al _tio_, frauxlino Hilde?
HILDE (rigardas lin per brilaj okuloj) Estos ege gxoje denove vidi vin tiel alte.
SOLNESS Min!
SINJORINO SOLNESS Ho Dio, frauxlino Wangel, ne imagu al vi ion tian! Mia edzo --! Tiel _kapturnema_ kiel _li_ estas!
HILDE Kapturnema! Ne, tia li vere ne estas!
SINJORINO SOLNESS Jes, efektive li estas.
HILDE Sed mi ja mem vidis lin tute supre sur alta pregxeja turo!
SINJORINO SOLNESS Jes, mi auxdas homojn paroli pri _tio_. Sed tute ne eblas --
SOLNESS (impete) Ne eblas, -- ne eblas, jes! Sed mi tamen staris tie supre, mi!
SINJORINO SOLNESS Kiel vi do povas diri tiajxon, Halvard? Vi ja ecx ne toleras eliri sur la balkonon cxi tie en la supra etagxo. Tia vi ja cxiam estis.
SOLNESS Vi eble spertos ion alian cxi-vespere.
SINJORINO SOLNESS (timigita) Ne, ne, ne! Tion mi ja, je Dio, neniam vidos! Cxar mi tuj skribos al la doktoro. Kaj li certe deturnos vin.
SOLNESS Sed Aline do --!
SINJORINO SOLNESS Jes, cxar vi ja estas malsana, Halvard! Tio cxi _ne povas_ esti io alia! Ho Dio, -- ho Dio! (Sxi eliras rapide dekstre.)
HILDE (rigardas lin atente) Cxu _estas_ tiel, aux cxu ne?
SOLNESS Ke mi estas kapturnema?
HILDE Ke _mia_ konstruestro ne _kuragxas_, ne _povas_ grimpi tiel alte kiel li mem konstruas?
SOLNESS Cxu tiel vi rigardas la aferon?
HILDE Jes.
SOLNESS Aspekte neniu angulo en mi povas esti sekura kontraux vi.
HILDE (rigardas tra la orielfenestro) Tie supre do. Tute supre --
SOLNESS (proksimigxas) En la plej supra turcxambreto vi povus logxi, Hilde. -- Povus logxi _tie_ kiel princino.
HILDE (nedifineble, inter seriozeco kaj sxerco) Jes, tion vi ja promesis al mi.
SOLNESS Cxu mi vere _faris_?
HILDE Fi, konstruestro! Vi diris, ke mi farigxu princino. Kaj ke mi ricevu regxlandon de vi. Kaj tiam vi -- Nu!
SOLNESS (konsidereme) Cxu vi estas tute certa, ke ne estas ia revo, -- ia imagajxo, kiu fiksigxis en vi?
HILDE (akre) Cxar eble vi ne _faris_?
SOLNESS Mi apenaux mem scias --. (pli mallauxte) Sed _tion_ mi nun scias, ke mi --
HILDE Ke vi --? Diru tuj!
SOLNESS -- ke mi estus _devinta_ tion fari.
HILDE (en brava ekkrio) Neniam en la mondo _vi_ estas kapturnema!
SOLNESS Cxi-vespere ni do suprenlevos la florkronon, -- princino Hilde.
HILDE (kun amara trajto) Super via nova hejmo, jes.
SOLNESS Super la nova domo, kiu neniam farigxos _hejmo_ por _mi_.
(Li eliras tra la gxardenpordo)
HILDE (rigardas antauxen kun vualita okulo kaj flustras al si mem. Auxdigxas nur la vortoj:) -- -- -- -- terure ekscite -- --
TRIA AKTO