Konstruestro Solness

Part 3

Chapter 3 3,786 words Public domain Markdown

SOLNESS Cxar mi sidis cxi tie tute sola. Kaj fiksrigardis senhelpe al cxio. (pli malrapide) Mi diru al vi, -- mi komencigxis farigxi timema, -- ege timema pro la junuloj.

HILDE (blovas) Pa, -- la junuloj, cxu ili estas timigaj!

SOLNESS Jes, gxuste ili. Tial mi sxlosis kaj enfermis min. (mistere) Sciu, ke la junuloj venos frapegante mian pordon! Enrompi enen al mi!

HILDE Mi do pensas, ke vi devas eliri kaj malfermi por la junuloj.

SOLNESS Malfermi?

HILDE Jes. Por ke la junuloj envenu al vi. Tiel libere.

SOLNESS Ne, ne, ne! La junuloj, vidu -- ili estas la vengxo. Ili venas fronte de la nova tempo. Kvazaux sub nova standardo.

HILDE (ekstaras, rigardas lin kaj diras kun trema tiko cxe la busxo) Cxu vi povas uzi _min_ por io, konstruestro?

SOLNESS Jes, mi ja povas nun! Cxar sxajnas al mi ke ankaux _vi_ venas -- kvazaux sub nova standardo. Junulo kontraux junuloj do --!

(_Doktoro_ _Herdal_ envenas tra la antauxcxambra pordo)

DOKTORO HERDAL Nu, -- cxu vi dauxre sidas cxi tie, vi kaj la frauxlino?

SOLNESS Jes. Ni havis multe priparolindan, ni du.

HILDE Kaj novajxojn kaj malnovajxojn.

DOKTORO HERDAL Cxu vere?

HILDE Ho, estis ege amuze. Cxar konstruestro Solness -- li havas tian bonegan memorkapablon, li. Cxiujn ajn bagatelojn li tuj memoras.

(_Sinjorino Solness_ venas tra la pordo dekstre.)

SINJORINO SOLNESS Nun, frauxlino Wangel, la cxambro estas preta por vi.

HILDE Ho, kiel afabla vi estas al mi!

SOLNESS (al la _sinjorino_) La infancxambro?

SINJORINO SOLNESS Jes. La meza. Sed unue ni devus iri al la tablo, cxu ne?

SOLNESS (kapsignas al _Hilde_) Hilde dormu en la infancxambro, sxi.

SINJORINO SOLNESS (rigardas lin) Hilde?

SOLNESS Jes, frauxlino Wangel nomigxas Hilde. Mi konis sxin, kiam sxi estis infano.

SINJORINO SOLNESS Ho, cxu vi _faris_? Nu do, bonvolu. La tablo estas preta.

(Sxi prenas la brakon de _doktoro Herdal_ kaj iras dekstren)

(Dume _Hilde_ kolektas siajn pakajxojn)

HILDE (mallauxte kaj rapide al Solness) Cxu estas vero, kion vi diris? Cxu vi _povas_ uzi _min_ por io?

SOLNESS (prenas sxiajn ajxojn) _Vi_ estas tiu, kiun mi plej kore sopiris.

HILDE (rigardas lin per gxoje mirantaj okuloj, kaj kunfrapas la manojn) Ho vi granda, gxuinda mondo --!

SOLNESS (ekscitite) Nu --?

HILDE Tiel mi ja _havas_ mian regxlandon!

SOLNESS (senvole) Hilde --!

HILDE (denove kun la tremanta tiko cxe la busxo) _Preskaux_, -- mi dirus.

(Sxi eliras dekstren. _Solness_ sekvas sxin.)

DUA AKTO

(Bele meblita, pli malgranda salono cxe _konstruestro Solness_. Sur la fona muro vitra pordo elen al verando kaj gxardeno. Dekstre angulo kun orielo, en kiu estas floroj kaj granda fenestro. Koresponda ngulo maldekstre. En tiu estas malgranda panelpordo. Sur ambaux flankaj muroj ordinaraj pordoj. Antauxe dekstre konzoltablo kun granda spegulo. Floroj kaj plantoj ricxe arangxitaj. Antauxe maldekstre sofo kun tablo kaj segxoj. Pli malantauxe librosxranko. Sur la planko, antaux la orielo, tableto kaj kelkaj segxoj. Estas frue antauxtagmeze.)

(_Konstruestro Solness_ sidas cxe la tableto kun la dokumentujo de _Ragnar_ malfermita antaux si. Li foliumas inter la desegnajxoj kaj detale rigardas kelkajn el ili. _Sinjorino Solness_ pasxadas senbrue kun malgranda akvujo ordigante la florojn. Sxi estas nigre vestita kiel antauxe. Sxiaj cxapelo, supervestoj kaj sunsxirmilo kusxas sur segxo apud la spegulo. _Solness_ foje nerimarkite sekvas sxin per la okuloj. Neniu el ili parolas.)

(_Kaja Fosli_ silente venas tra la pordo maldekstre.)

SOLNESS (turnas la kapon kaj diras indiferente pase) Nu, cxu estas _vi_?

KAJA Mi volis nur informi, ke mi venis.

SOLNESS Jes, jes, bone. Kaj Ragnar, cxu ankaux li?

KAJA Ne, ankoraux ne. Li devis resti por atendi la doktoron. Sed poste li volus veni por scii --

SOLNESS Kiel statas pri la maljunulo hodiaux?

KAJA Malbone. Li petas pardonon, ke li devas kusxi la tutan tagon.

SOLNESS Nu ja. Ke li faru. Sed vi do iru al via laboro.

KAJA Jes. (haltas cxe la pordo) Eble vi volas paroli kun Ragnar, kiam li venos?

SOLNESS Ne, -- mi ne scias pri io preciza.

(_Kaja_ eliras maldekstre)

(_Solness_ dauxre sidas foliumante la desegnajxojn.)

SINJORINO SOLNESS (cxe la plantoj) Mi scius, cxu ne ankaux li mortos.

SOLNESS (ekrigardas sxin) Ankaux li? Kiu krom li?

SINJORINO SOLNESS (ne respondante) Jes, jes; maljuna Brovik -- li eble mortos nun ankaux li, Halvard. Vi vidos.

SOLNESS Kara Aline, cxu vi ne devus eliri por iomete promeni?

SINJORINO SOLNESS Jes, mi ja devus fari. (Sxi dauxrigas ordigi la florojn.)

SOLNESS (lauxte, super la desegnajxoj) Cxu sxi dauxre dormas?

SINJORINO SOLNESS (rigardas lin) Cxu estas frauxlino Wangel pri kiu vi pensadas?

SOLNESS (indiferente) Tiel hazarde mi ekmemoris pri sxi.

SINJORINO SOLNESS Frauxlino Wangel ellitigxis antaux longe.

SOLNESS Nu, sxi _faris_?

SINJORINO SOLNESS Kiam mi enrigardis, sxi sidis pretigante siajn vestajxojn. (Sxi iras antaux la spegulon, kaj komencas malrapide surmeti la cxapelon.)

SOLNESS (post mallonga pauxzo) Fine ni tamen trovis uzon por infancxambreto, Aline.

SINJORINO SOLNESS Jes, efektive.

SOLNESS Kaj sxajnas al mi pli bone, ol ke cxio restas malplena.

SINJORINO SOLNESS Tiu malpleno estas vere terura. Vi pravas.

SOLNESS (fermas la dokumentujon, ekstaras kaj proksimas) Vi _tion_ vidos, Aline, ke de nun farigxos pli bone por ni. Multe pli hejmece. Pli facile vivi. -- Precipe por _vi_.

SINJORINO SOLNESS (ekrigardas lin) De nun?

SOLNESS Jes, kredu min, Aline --

SINJORINO SOLNESS Cxu vi aludas, -- cxar _sxi_ venis al ni?

SOLNESS (regas sin) Mi kompreneble celas, -- kiam ni translogxigxos en la novan domon.

SINJORINO SOLNESS (prenas la supervestajxojn) Jes, cxu vi tion kredas, Halvard? Ke tiam farigxos pli bone?

SOLNESS Ion alian mi tute ne povas imagi. Kaj certe ankaux _vi_ tion kredas?

SINJORINO SOLNESS Mi tute nenion kredas pri la nova domo.

SOLNESS (malbonhumore) Estas vere seniluziige por mi auxdi tion. Cxar estas ja precipe por vi, ke mi konstruis gxin. (Li volas helpi sxin pri la vestajxoj.)

SINJORINO SOLNESS (evitante) Funde vi faras tro multe por mi.

SOLNESS (iom ekscitite) Ne, ne, tiajxon vi ne devas diri, Aline! Mi ne toleras auxdi tiajxon de vi!

SINJORINO SOLNESS Nu, do mi tion ne plu diros, Halvard.

SOLNESS Sed mi havas opinion _mian_. Vi tamen vidos, ke arangxigxos bone por vi en la nova domo.

SINJORINO SOLNESS Ho Dio, -- bone por mi --!

SOLNESS (vigle) Jes! Jes! Fidu nur _tion_! Cxar _tie_, vidu, -- _tie_ estos nekredeble multe kio memorigos vin pri via propra --

SINJORINO SOLNESS Pri tio, kio estis post patro kaj patrino, -- Kaj forbrulis -- cxio.

SOLNESS (mallauxte) Jes, jes, vi kompatinda Aline. Estis terura bato por vi, tiu.

SINJORINO SOLNESS (ekplendas) Vi povas konstrui kiom ajn, kion vi volas, Halvard, -- por _mi_ vi ne plu povas rekonstrui veran hejmon!

SOLNESS (pasxadas sur la planko) Nu, do ni je Dio ne plu parolu pri tio cxi.

SINJORINO SOLNESS Alie ni ja ne kutimas paroli pri tio. Cxar vi ja cxiam evitas la temon --

SOLNESS (abrupte haltas kaj rigardas sxin) Cxu _mi?_ Kial mi _tion_ farus? Evitas?

SINJORINO SOLNESS Ho jes, mi bone komprenas vin, Halvard. Vi volas kompati min. Kaj ankaux senkulpigi min. Tiom, -- kiom vi povas.

SOLNESS (kun surprizitaj okuloj) _Vin_! Cxu estas _vi_, -- vi mem, pri kiu vi parolas, Aline!

SINJORINO SOLNESS Jes, devas ja esti pri mi, cxu ne?

SOLNESS (nevole al si mem) Ankaux _tio_!

SINJORINO SOLNESS Cxar pri la malnova domo, -- pri _gxi_ devis esti kiel estis. Granda Dio, -- kiam unue la akcidento okazis, --

SOLNESS Jes, vi pravas. Akcidenton oni ne regas, -- oni diras.

SINJORINO SOLNESS Sed la terurajxo kiu postsekvis la fajron --! Estas _tio_! Tio, tio, tio!

SOLNESS (impete) Pri _gxi_ ne pensu, Aline!

SINJORINO SOLNESS Jes, gxuste pri _tio_ mi devas pensi. Kaj fine ankaux povi paroli pri gxi. Cxar sxajnas al mi, ke mi ne plu povas porti tion. Kaj ke mi neniam permesigxas pardoni min mem --!

SOLNESS (ekkrie) Vin mem --

SINJORINO SOLNESS Jes, cxar mi ja havis devojn al du flankoj. Al vi kaj al la etuloj. Mi estus devinta hardi min. Ne estus devinta lasi la timon sxteli miajn fortojn. Ecx ne la aflikton, cxar la hejmo forbrulis por mi. (tordas la manojn) Ho, se mi estus povinta, Halvard!

SOLNESS (mallauxte, skuita, proksimigxas) Aline, -- promesu al mi, ke vi neniam plu pensu tiajn pensojn. -- Promesu al mi tion!

SINJORINO SOLNESS Ho Dio, -- promesi! Promesi! Eblas ja promesi kion ajn --

SOLNESS (premas la manojn kaj pasxadas sur la planko) Ho, estas malesperige! Neniam radio de suno! Ecx ne brileto enen en la hejmon!

SINJORINO SOLNESS Cxi tie ja ne estas hejmo, Halvard.

SOLNESS Ho ne! Vere, vere. (peze) Kaj Dio scias cxu vi ne pravos en _tio_, ke ne farigxos pli bone por ni en la nova domo.

SINJORINO SOLNESS Farigxos neniam. Same malplene. Same senhome. _Jene_ kiel _cxi tie_.

SOLNESS (impete) Sed, je la mondo, kial ni do konstruis gxin? Diru al mi!

SINJORINO SOLNESS Ne, al tio vi devas mem respondi.

SOLNESS (ekrigardas sxin suspekteme) Kion vi aludas per _tio_, Aline?

SINJORINO SOLNESS Kion mi aludas?

SOLNESS Jes, je diablo --! Vi eldiris tiel strange. Kvazaux vi havus iun subpenson.

SINJORINO SOLNESS Ne, pri tio mi povas certigi vin --

SOLNESS (proksimigxas) Ho, multan dankon, -- mi scias, kion mi scias. Kaj mi ankaux vidas kaj auxdas, mi, Aline. Fidu tion!

SINJORINO SOLNESS Sed kio do? Kio?

SOLNESS (starigas sin antaux sxin) Cxu ne estas tiel, ke vi trovas ruzeman, kasxitan sencon en la plej sincera vorto, kiun mi diras?

SINJORINO SOLNESS _Mi_, vi diras! Cxu _mi_ faras!

SOLNESS (ridas) Ho, ho, ho! Tio estas ja komprenebla, Aline! havante malsanan edzon en la domo por kiu peni --

SINJORINO SOLNESS (timigite) _Malsana_? Cxu vi estas _malsana_, Halvard, --

SOLNESS (ekkrias) Duone frenezan edzon, do! Frenezan edzon! Nomu min kiel al vi placxas.

SINJORINO SOLNESS (palpas por la segxdorso kaj eksidas) Halvard, -- je Dio en la cxielo --!

SOLNESS Sed vi eraras, ambaux. Kaj vi kaj la doktoro. Ne estas tiel pri mi.

(Li iras tien kaj reen sur la planko. _Sinjorino Solness_ timeme sekvas lin per la okuloj. Poste li iras al sxi.)

SOLNESS (trankvile) Funde mankas al mi nenio.

SINJORINO SOLNESS Ne, cxu ne! Sed kio do estas pri vi?

SOLNESS Estas _tio_, ke multfoje mi preskaux sentas min ekfali sub tiu terura sxuldosxargxo --

SINJORINO SOLNESS Sxuldo, vi diras! Sed vi ja ne havas sxuldon al iu, Halvard!

SOLNESS (mallauxte, en emocio) Senfundan kulpon, kaj sxuldon al vi, -- al vi, -- al vi, Aline.

SINJORINO SOLNESS (ekstaras malrapide) Kiu estas la subpenso en tio cxi? Diru prefere tuj.

SOLNESS Sed ne _estas_ iu subpenso! Mi neniam faris al vi malbonon. Almenaux ne konscie kaj intence. Kaj tamen -- sentigxas kiel premeganta kulpo kusxanta sur mi.

SINJORINO SOLNESS Kulpo al _mi_?

SOLNESS Pleje al vi.

SINJORINO SOLNESS Do vi -- tamen estas malsana, Halvard.

SOLNESS (peze) Do eble estas. Aux io tia. (rigardas al la pordo dekstre, kiu malfermigxas) Nu! Nun lumigxas.

(_Hilde Wangel_ envenas. Sxi iomete sxangxis ion sur sia vestajxo. La juprando estas mallevita.)

HILDE Bonan matenon, konstruestro!

SOLNESS (kapsignas) Vi dormis bone?

HILDE Mirinde bone! Kvazaux en lulilo. Ho, -- mi kusxis kaj strecxis min -- kvazaux princino!

SOLNESS (ridetas iomete) Efektive gxuinde.

HILDE Efektive.

SOLNESS Kaj eble ankaux songxis?

HILDE Jes, jes. Sed _tio_ estis terura.

SOLNESS Cxu?

HILDE Jes, cxar mi songxis, ke mi falas de terure alta, kruta rokajxo. Cxu vi neniam songxas ion tian?

SOLNESS Nu jes, -- foje --

HILDE Estas tre ekscite -- kiam oni falas kaj falas.

SOLNESS Sentigxas glaciige, sxajnas al mi.

HILDE Cxu vi tiras la gambojn supren sub vin dum tio okazas?

SOLNESS Jes, tiel alte kiel eblas.

HILDE Ankaux _mi_ faras.

SINJORINO SOLNESS (prenas la sunsxirmilon) Nun mi devas eliri en la urbon, mi, Halvard. (al _Hilde_) Kaj mi provos trovi ion por vi utilan.

HILDE (volas jxeti sin al sxia kolo) Ho plej kara, plej cxarma sinjorino Solness! Vi estas vere tro afabla! Ege, ege afabla --

SINJORINO SOLNESS (deturnante, liberigas sin) Ho, tute ne. Estas ja nur mia devo, tio. Kaj tial mi volonte faras.

HILDE (cxagrenita, pintigas la busxon) Cetere sxajnas al mi, ke mi povas iri en la stratoj, -- tiel bele kiel mi _nun_ ordigis la vestajxojn. Aux cxu mi eble ne _povas_?

SINJORINO SOLNESS Sincere dirite mi opinias, ke iuj postrigardus vin.

HILDE (blovas) Puh! Nenio alia? Tio estas ja nur amuza.

SOLNESS (en kasxita, malbona humoro) Jes, sed homoj povus imagi al si, ke _ankaux vi_ estas freneza, vi komprenu.

HILDE Freneza? Cxu do estas tiom da frenezuloj en cxi tiu urbo?

SOLNESS (montras al sia frunto) Jen vi vidas almenaux unu tian.

HILDE Vi, -- konstruestro?

SINJORINO SOLNESS Usx! Ho ne do, kara, bona Halvard!

SOLNESS Cxu vi ankoraux ne rimarkis tion?

HILDE Ne, vere ne. (regas sin kaj iomete ridas) Jes, tamen eble en unu sola rilato.

SOLNESS Nu, cxu vi _tion_ auxdas, Aline?

SINJORINO SOLNESS Kiu rilato estas tiu, frauxlino Wangel?

HILDE Ne, tion mi ne diras.

SOLNESS Ho jes, diru!

HILDE Ho ne, dankon, -- _tiel_ freneza mi ne estas.

SINJORINO SOLNESS Kiam vi kaj frauxlino Wangel estos solaj, sxi certe diros, Halvard.

SOLNESS Nu, -- Cxu vi _tion_ kredas?

SINJORINO SOLNESS Ho jes ja. Cxar vi ja konas sxin bone de antauxe. Jxus ekde sxi estis infano, -- vi ja rakontas.

(Sxi eliras tra la pordo maldekstre.)

HILDE (iom poste) Via edzino tute ne sxatas _min, cxu?_

SOLNESS Cxu vi povis rimarki ion tian pri sxi?

HILDE Cxu vi mem _tion_ ne rimarkis?

SOLNESS (eviteme) Aline farigxis tre homoevitema la lastajn jarojn.

HILDE Cxu ankaux _tia_?

SOLNESS Sed se vi nur pli bone konigxis al sxi --. Jes, cxar funde sxi estas tre gxentila -- kaj afabla -- kaj bona --

HILDE (senpacienca) Sed se sxi _tia_ estas, -- kial sxi dirus tion cxi pri devo!

SOLNESS Pri devo?

HILDE Jes, sxi ja diris, ke sxi volis eliri por acxeti ion por mi. Cxar estas sxia _devo_, -- sxi diris. Ho, mi ne povas elteni tiun malbelan vorton!

SOLNESS Kial ne?

HILDE Ne, cxar gxi aspektas malvarme kaj pinte kaj pike. Devo -- devo -- devo. Cxu ne ankaux vi trovas -- ke gxi kvazaux pikas?

SOLNESS Hm, -- mi neniam pensis profunde pri tio.

HILDE Ho jes! Kaj se sxi estas tiel afabla, -- kiel vi diras, ke sxi estas, -- kial sxi do dirus tiajxon?

SOLNESS Sed je Dio, kion sxi estus dirinta?

HILDE Sxi povus diri, ke sxi volis fari tion, cxar sxi tiom multe sxatas min. Ion tian sxi estus povinta diri. Ion kio estas vere varma kaj kora, vi komprenu.

SOLNESS (rigardas sxin) Cxu estas _tiel_, ke vi tion preferas?

HILDE Jes, gxuste tiel. (pasxadas sur la planko, haltas apud la librosxranko kaj rigardas la librojn)

HILDE Vi havas tre multajn librojn.

SOLNESS Ho, mi ja akiris kelkajn.

HILDE Cxu vi ankaux legas cxiujn tiujn librojn?

SOLNESS Pli frue mi provis. Cxu _vi_ legas?

HILDE Ho ne! Neniam -- nun ne plu. Cxar mi ne sukcesas trovi la kuntekston.

SOLNESS Gxuste tiel estas ankaux pri mi.

(_Hilde_ iom pasxadas, haltas cxe la tableto, malfermas la aktujon kaj foliumas)

HILDE Cxu estas vi, kiu desegnis tion cxi?

SOLNESS Ne, estas juna viro, kiun mi dungis por helpi min.

HILDE Unu, kiun vi mem instruis?

SOLNESS Nu ja, li lernis iom ankaux de _mi_.

HILDE (eksidas) Do li certe estas tre lerta? (rigardas iomete desegnajxon) Cxu ne?

SOLNESS Ne malbona. Por _mia_ bezono --

HILDE Ho jes! Li certe estas ege lerta.

SOLNESS Cxu vi vidas tion el la desegnajxoj?

HILDE Pa, -- tiuj krifacxoj! Sed cxar li lernis de _vi_, tiam --

SOLNESS Ho, pro _tio_ --. Estas multaj cxi tie, kiuj lernis de _mi_. Kaj _same_ mallertaj ili estas.

HILDE (rigardas lin kaj skuas la kapon) Ne, ecx se mi mortus, mi ne komprenus, ke vi povas esti tiom stulta.

SOLNESS Stulta? Cxu vi trovas min tiom stulta?

HILDE Jes, mi faras. Cxar vi akceptas instruadi tiajn ulojn, kaj --

SOLNESS (ekmiras) Nu? Kaj kial ne?

HILDE (ekstaras, duone serioza, duone ridanta) Isxsx, ne do, konstruestro! Al kio _tio_ celus! Neniu alia ol _vi_ rajtus konstrui. Vi estus la sola pri tio. Fari cxion mem. Nun vi scias.

SOLNESS (senpere) Hilde --!

HILDE Nu?

SOLNESS Kiel vi venis al tia ideo?

HILDE Cxu vi trovas _tion cxi_ malgxuste pensita de mi?

SOLNESS Ne, _tial_ ja ne. Sed nun mi diru ion al vi.

HILDE Nu kion?

SOLNESS Sencxese -- en silento kaj soleco -- mi pensadas pri la sama ideo.

HILDE Jes, estas ja kompreneble, sxajnas al mi.

SOLNESS (rigardas sxin esplore) Kaj tion vi certe jam rimarkis.

HILDE Ne, tute ne.

SOLNESS Sed antauxe, -- kiam vi diris, ke vi opiniis min -- sensenca? Tiel en unu rilato --?

HILDE Ho, tiam mi pensis pri io tute alia.

SOLNESS Pri kio alia?

HILDE Povas esti indiferente por vi, konstruestro.

SOLNESS (pasxadas sur la planko) Jes, jes, -- kiel vi volas. (haltas apud la orielo) Venu cxi tien, kaj mi montru ion al vi.

HILDE (proksimigxas) Kio estas?

SOLNESS Jen vidu, -- tie en la gxardeno --?

HILDE Jes?

SOLNESS (montras eksteren) Gxuste trans tiu sxtonejo --?

HILDE La nova domo vi aludas?

SOLNESS Tiu kiu estas konstruata, jes. Preskaux finita.

HILDE Gxi havas tre altan turon, sxajnas al mi.

SOLNESS La skafaldo ankoraux staras.

HILDE Cxu tiu estas via nova domo?

SOLNESS Jes.

HILDE (rigardas lin) Cxu estas infancxambretoj ankaux en _tiu_ domo?

SOLNESS Tri, kiel cxi tie.

HILDE Kaj neniuj infanoj.

SOLNESS Ecx ne venos.

HILDE (kun duona rido) Jes, cxu ne estas kiel mi diris --!

SOLNESS Ke --?

HILDE Ke vi tamen estas -- iomete -- tiel freneza.

SOLNESS Cxu estis pri tio cxi, ke vi pensis?

HILDE Jes, pri tiuj malplenaj infancxambretoj, en kiuj mi dormis.

SOLNESS (mallauxtigas la vocxon) Ni _havis_ infanojn, -- Aline kaj mi.

HILDE (rigardas lin intense) Cxu _vi_ --!

SOLNESS Du knabetoj. Ambaux same agxaj.

HILDE Dunaskitoj do.

SOLNESS Jes, dunaskitoj. Estis antaux dek unu -- dek du jaroj.

HILDE (atenteme) Kaj ambaux do estas --? Do tiujn dunaskitojn vi ne plu _havas_?

SOLNESS (en silenta emocio) Ni havis ilin nur proksimume du semajnojn. Aux apenaux _tiom_ longe. (impete ekdiras) Ho, Hilde, kiel nekompreneble bone estas por mi, ke vi venis! Cxar nun fine mi havas iun, kun kiu mi povas paroli!

HILDE Cxu _tion_ vi ne povas -- ecx ne kun _sxi_?

SOLNESS Ne pri tio cxi. Ne kiel mi _volas_ kaj devas. (peze) Kaj ankaux ne pri multaj aliaj aferoj.

HILDE (mallauxte) Cxu nur _tion_ vi celis, kiam vi diris, ke vi bezonas min?

SOLNESS Nu ja, pli gxuste. Almenaux hieraux. Cxar hodiaux mi vere ne plu scias -- (interrompante) Venu, kaj ni eksidu, Hilde. Eksidu en la sofon, -- kaj vi havos la gxardenon antaux la okuloj.

(_Hilde_ eksidas en la sofoangulon)

SOLNESS (tiras segxon pli proksimen) Cxu vi sxatus auxdi pri gxi?

HILDE Jes, mi tre sxatus auxskulti vin.

SOLNESS (eksidas) Kaj mi cxion diros al vi.

HILDE Nun mi havas kaj la gxardenon kaj vin antaux la okuloj, konstruestro. Rakontu do! Tuj!

SOLNESS (montras al la fenestro de la orielo) Jen sur la altejo, -- kie vi nun vidas la novan domon --

HILDE Jes?

SOLNESS -- jen logxis Aline kaj mi dum la unuaj jaroj. Cxar tie supre situis tiam malnova domo, kiu antauxe apartenis al sxia patrino. Kaj gxin ni heredis post sxi. Kaj ankaux la tutan grandan gxardenon.

HILDE Cxu estis turo ankaux sur _tiu_ domo?

SOLNESS Ecx ne spuro de tiajxo. Estis granda, malbela, sombra ligna kesto laux ekstera aspekto. Sed tamen suficxe varma kaj hejmeca interne.

HILDE Vi do malkonstruis la malnovan rubajxon?

SOLNESS Ne. Gxi forbrulis por ni.

HILDE Cxio?

SOLNESS Jes.

HILDE Cxu estis granda malfelicxo por vi, tio?

SOLNESS Dependas. Kiel konstruestro mi prosperis post tiu fajro --

HILDE Nu, sed --?

SOLNESS Ni tiam estis jxus ricevintaj la du knabetojn --

HILDE La kompatindajn dunaskitojn, jes.

SOLNESS Ili venis en la mondon sanaj kaj viglaj. Kaj ili kreskis de tago al tago, videble.

HILDE Infanetoj kreskas rapide la unuajn tagojn.

SOLNESS Estis la plej bela vidajxo por la okulo, kiam Aline kusxis tie kun ambaux etuloj. -- Sed jen venis la nokto de la fajro --

HILDE (intense) Kio okazis! Diru do! Cxu iu mortbrulis!

SOLNESS Ne; ne tiel. Cxiuj bone savigxis el la domo --

HILDE Nu, sed kio do --?

SOLNESS La timo skuis Aline tiel terure. La fajroalarmo, -- la fugxo el la domo -- tiel urgxa, -- kaj ecx en glaciiga nokta frosto --. Cxar ni devis ja elporti ilin tiaj kiaj ili estis. Kaj sxin kaj la etulojn.

HILDE Tion ili do ne eltenis?

SOLNESS Jes, _ili_ eltenis, sed Aline ekhavis febron. Kaj _tiu_ influis la lakton. Mamnutri ilin mem sxi nepre volis. Cxar estas sxia devo, sxi diris. Kaj ambaux niaj knabetoj, ili (kunpremas la manojn) ili -- ho!

HILDE _Tion_ ili ne transvivis?

SOLNESS Ne, _tion_ ili ne transvivis. Estis _tio_, kio forprenis ilin de ni.

HILDE Certe estis terure por vi.

SOLNESS Terure por mi. Sed dek fojojn pli terure por Aline. (li pugnigas la manojn en silenta kolero) Ho, ke tiajxo rajtu okazi en la mondo! (abrupte kaj firme) Ekde la tago kiam mi perdis ilin, mi nevolonte konstruis pregxejojn.

HILDE Eble ecx ne la pregxejturon norde cxe ni?

SOLNESS Ne volonte. Mi scias kiel gxoja kaj facila mi sentis min, kiam tiu turo staris finita.

HILDE Tion ankaux _mi_ scias.

SOLNESS Kaj nun mi neniam konstruas -- neniam plu tiajxojn! Nek pregxejojn nek pregxejturojn.

HILDE (kapsignas malrapide) Nur domojn en kiuj homoj povas logxi.

SOLNESS Hejmojn por homoj, Hilde.

HILDE Sed hejmoj kun altaj turoj kaj turpintoj.

SOLNESS Jes, prefere tion. (sxangxas al pli facila tono) Jes, vidu, -- kiel mi diris, -- tiu fajro, gxi portis min supren, gxi. Ja, kiel konstruestro do.

HILDE Kial vi ne nomas vin arkitekto, kiel la aliaj?

SOLNESS Mi ne studis suficxe profunde por tio. Kion mi scias, mi cxefe elpensis mem.

HILDE Sed supren vi tamen atingis, konstruestro.

SOLNESS Post la fajro, jes. Preskaux la tutan gxardenon mi parceligis en grundojn por vilaoj. Kaj _tie_ mi povis konstrui, gxuste kiel mi mem deziris. Kaj _sekve_ iris por mi glate.

HILDE (rigardas lin esplore) Vi certe estas tre felicxa viro. Laux via nuna stato.

SOLNESS (sombre) Felicxa? Cxu ankaux _vi_ tion diras? Kiel cxiuj aliaj.

HILDE Jes, cxar tiel sxajnas al mi. Kiam vi nur ne plu pensas pri la du infanetoj, vi --

SOLNESS (malrapide) La du infanetoj, -- ne estas facile forgesi ilin, Hilde.

HILDE (iom necerta) Cxu ili ankoraux staras en la vojo? Tiel longe poste?

SOLNESS (rigardas sxin firme, sen respondi) Felicxa viro, vi diris --

HILDE Jes, sed cxu vi ne estas, -- tamen?

SOLNESS (dauxre rigardas sxin) Kiam mi rakontis al vi tion pri la fajro -- hm --

HILDE Nu ja!

SOLNESS Cxu ne estis iu certa penso, kiun vi -- rimarkis?

HILDE (pripensas vane) Ne. Kiu penso _tiu_ estus?

SOLNESS (kun subpremata intenseco) Sole pro tiu fajro mi farigxis kapabla konstrui hejmojn por homoj. Hejmecajn, varmajn, helajn hejmojn, kie patro kaj patrino kaj la tuta infanaro povas vivi en la fidema, gxoja sento, ke estas ege felicxa afero tio, _ekzisti_ en la mondo. Kaj precipe tio, aparteni unu al la alia -- tiel en grandaj kaj malgrandaj rilatoj.

HILDE (vigle) Jes, sed cxu ne estas ege granda felicxo por vi, tio, ke vi povas fari tiajn belegajn hejmojn?

SOLNESS La prezo, Hilde. La terura prezo kiun mi devis pagi por _atingi_.

HILDE Sed cxu trans _tio_ do tute neeblas pasi?

SOLNESS Ne. Por kapabli konstrui hejmojn por aliuloj, mi devis rezigni, -- por cxiam rezigni pri hejmo por mi mem. Mi aludas al hejmo por la infanaro. Kaj ankaux por patro kaj patrino.

HILDE (zorgeme) Sed cxu vi _tion_ do _devis_? Por cxiam, vi diras?

SOLNESS (kapjesas malrapide) Estis la prezo por tiu felicxo, pri kiu homoj babiladas. (elspiras peze) Tiu felicxo, -- hm, -- tiu felicxo ne estis pli malmultekoste havebla, Hilde.

HILDE (kiel antauxe) Sed cxu ne eblas, ke _tio_ plibonigxos?

SOLNESS Neniam. Neniam. Ankaux _tio_ estas sekvo de la fajro. Kaj de la posta malsano de Aline.

HILDE (rigardas lin kun nedifinebla esprimo) Kaj tamen vi dauxre konstruas tiujn infancxambretojn.

SOLNESS (serioze) Cxu vi neniam rimarkis, Hilde, ke la neebleco -- gxi kvazaux allogas kaj vokas vin?