Konstruestro Solness

Part 1

Chapter 1 3,836 words Public domain Markdown

Produced by Andrew Sly

HENRIK IBSEN

KONSTRUESTRO SOLNESS

(Byggmester Solness)

(1892)

Tradukita de Odd Tangerud 1997

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54, N - 3401 Lier Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82

ISBN 82-91707-62-6

KONSTRUESTRO SOLNESS

ROLOJ:

KONSTRUESTRO HALVARD SOLNESS. SINJORINO ALINE SOLNESS, lia edzino. DOKTORO HERDAL, familia kuracisto. KNUT BROVIK, antauxa arkitekto, nun asistanto cxe Solness. RAGNAR BROVIK, lia filo, desegnisto. KAJA FOSLI, lia nevino, librotenistino. FRAUxLINO HILDE WANGEL. KELKAJ SINJORINOJ. HOMAMASO SUR LA STRATO.

(La agado havas lokon en la domo de _konstruestro Solness_.)

UNUA AKTO

(Simple ekipita laborcxambro cxe konstruestro Solness. Duflugila pordo en la muro maldekstre kondukas al la antauxcxambro. Dekstre estas la pordo al la internaj cxambroj de la domo. En la fonmuro estas malferma pordo al la desegnejo. Antauxe maldekstre estas pupitro kun libroj, paperoj kaj skribiloj. Kontrauxe al la pordo estas forno. En la angulo dekstre estas sofo kun tablo kaj kelkaj segxoj. Sur la tablo estas akvokarafo kaj glaso. Pli malgranda tablo kaj balancsegxo kaj apogsegxo en la antauxo dekstre. Eklumigitaj laborlampoj sur la tablo en la desegnejo, sur la tablo en la angulo kaj sur la pupitro.)

(En la desegnejo sidas Knut Brovik kaj lia filo Ragnar okupataj pri konstruajxoj kaj kalkuloj. Cxe la pupitro en la laborcxambro staras Kaja Fosli skribante en la cxeflibron. Knut Brovik estas maljuna, maldika viro kun blanka hararo kaj barbo. Li estas vestita en iom uzita sed bone tenita nigra mantelo. Li portas okulvitrojn kaj blankan, iom flavigxintan koltukon. Ragnar Brovik estas en la tridekjaroj, bele vestita, helhara, kun iom klina pozo. Kaja Fosli estas maldika, juna knabino de iom pli ol dudek jaroj, zorge vestita, sed de malsaneca aspekto. Sxi havas verdan sxirmilon super la okuloj. -- Cxiuj tri laboras iom da tempo en silento.)

KNUT BROVIK (subite, kvazaux en timo, rektigas sin cxe la desegnotablo, suspiras peze kaj pene dum li iras al la pordaperturo) Ne, nun mi baldaux ne plu eltenos!

KAJA (iras al li) Cxu estas pli malbone cxi-vespere, onklo?

BROVIK Ho, sxajnas al mi, ke plimalbonigxas tagon post tago.

RAGNAR (ekstaris kaj proksimigxas) Vi devus iri hejmen, patro. Provu iomete dormi --

BROVIK (senpacience) Enlitigxi, cxu? Cxu vi deziras, ke mi tute sufokigxu!

KAJA Sed faru almenaux etan promenadon.

RAGNAR Jes, faru. Mi akompanos vin.

BROVIK (impete) Mi ne foriros antaux ol li venas! Cxi-vespere mi alparolos lin rekte -- (subpreme kolera) al li -- la cxefo.

KAJA (en timo) Ho ne, onklo, -- nepre atendu pri tio!

RAGNAR Jes, atendu do, patro!

BROVIK (spiras pene) Hah, -- hah --! Mi, mi vere ne havas tempon atendi multe pli longe.

KAJA (auxskultante) Tsx! Jen mi auxdas lin malsupre sur la sxtuparo!

(Cxiuj tri reiras al sia laboro. Mallonga silento.)

(Konstruestro Halvard Solness envenas tra la antauxcxambra pordo. Li estas iom agxa, sana kaj forta, kun dense tondita, krispa hararo, malhelaj lipharoj kaj malhelaj, dikaj brovoj. Li portas grizeverdan, butonumitan jakon kun nefleksebla kolumo kaj largxaj refaldajxoj. Sur la kapo li havas molan, grizan feltcxapon, kaj sub la brako kelkajn paperujojn.)

KONSTRUESTRO SOLNESS (cxe la pordo, montras al la desegnejo kaj demandas flustre) Cxu ili eliris?

KAJA (mallauxte, skuante la kapon) Ne. (Sxi deprenas la okulsxirmilon.)

(Solness iras antauxen sur la planko, jxetas sian cxapelon sur segxon, metas la ujojn sur la tablon apud la sofo, kaj denove proksimigxas al la pupitro. _Kaja_ senhalte skribas, sed aspektas nerve maltrankvila.)

SOLNESS (lauxte) Kion vi tie enskribas, frauxlino Fosli?

KAJA (ekskuigxas) Ho, estas nur io, kio --

SOLNESS Vidigu, frauxlino. (klinas sin super sxin, pretendante rigardi en la cxeflibron, kaj flustras) Kaja?

KAJA (skribante; mallauxte) Jes?

SOLNESS Kial vi cxiam deprenas tiun sxirmilon, kiam mi venas?

KAJA (kiel antauxe) Cxar mi aspektas malbele kun gxi.

SOLNESS (ridetas) Kaj _tion_ do ne _volas_, Kaja?

KAJA (ekrigardas al li) Por nenio en la mondo. Ne en _viaj_ okuloj.

SOLNESS (karesas milde sxian hararon) Kompatinda, kara, eta Kaja --

KAJA (klinas la kapon) Tsx, -- ili povas auxdi vin!

(_Solness_ pasxadas trans la plankon dekstren, turnas sin kaj haltas apud la pordo de la desegnejo.)

SOLNESS Cxu iu venis por konsulti min?

RAGNAR (ekstaras) Jes, la juna paro, kiu deziras konstruigi la vilaon ekstere sur Lovstrand.

SOLNESS (grumblante) Nu _ili_? _Ili_ devas atendi. Mi ankoraux ne suficxe pripensis la planon.

RAGNAR (pli proksime, iom hezitante) Urgxas por ili ekhavi la desegnajxojn.

SOLNESS (kiel antauxe) Jes, je Dio, -- tion volas ja cxiuj!

BROVIK (ekrigardas) Cxar ili forte sopiras translogxigxi en propran domon, ili diris.

SOLNESS Nu ja; jes ja. _Tion_ ni ja scias! Kaj ili akceptas kion ajn. Kontentaj pri tia aux tia logxejo. Nur ia restadejo. Sed nenia hejmo. Ne dankon! Ke ili turnu sin al iu alia. Diru _tion_ al ili, kiam ili revenos.

BROVIK (pusxas la okulvitrojn supren al la frunto, kaj ekrigardas lin surprizite) Al iu alia? Cxu vi volus fordoni tiun laboron?

SOLNESS (senpacience) Jes, jes, jes, je diablo! Se tiel estu --. Prefere tio ol konstrui sencele en la aero. (ekkrie) Cxar mi ja apenaux konas tiujn homojn!

BROVIK La homoj estas suficxe solidaj. Ragnar konas ilin. Li vizitadas la familion. Tre solidaj homoj.

SOLNESS Ho, solidaj, -- solidaj! Ne temas ja pri _tio_. Je Dio, -- cxu ecx ne _vi_ komprenas min? (impete) Mi ne volas implikigxi en io kun tiuj fremdaj homoj. Ke ili turnu sin al kiu ajn!

BROVIK (ekstaras) Cxu _tio_ estas via sincera opinio?

SOLNESS (moroze) Jes, estas. -- Definitive. (Li pasxadas antauxen tra la cxambro.)

(_Brovik_ intersxangxas ekrigardon kun _Ragnar_, kiu faras avertan geston. Poste li iras en la antauxan cxambron.)

BROVIK Permesu al mi paroli kelkajn vortojn kun vi?

SOLNESS Bone.

BROVIK (al _Kaja_) Eniru _tien_ dume, vi.

KAJA (timeme) Ho, sed onklo --

BROVIK Faru kiel mi diras, infano. Kaj fermu la pordon post vi.

(_Kaja_ iras hezitante en la desegnejon, ekrigardas timeme kaj pete al _Solness_, kaj fermas la pordon.)

BROVIK (iom mallauxte) Mi ne volas, ke la infanoj sciu, kiel malbone statas pri mi.

SOLNESS Jes, vi vere aspektas malsane nuntempe.

BROVIK Pri mi estas baldaux finite. La fortoj malkreskas -- de tago al tago.

SOLNESS Sidu iomete.

BROVIK Dankon, -- se mi rajtas?

SOLNESS (tiras la apogsegxon pli konvena) Jen. Bonvolu. -- Nu?

BROVIK (kun peno eksidas) Jes, estas tio pri Ragnar. Estas _tio_, kio estas la plej premiga. Kio farigxos el li?

SOLNESS Via filo, li kompreneble restos cxi tie cxe mi tiom longe, kiom li deziras.

BROVIK Estas ja gxuste _tio_, kion li ne volas. Trovas ke li ne povas -- nun ne plu.

SOLNESS Nu, li havas ja bonajn kondicxojn, mi opinius. Sed se li postulus pli, mi ne estus malinklina al --

BROVIK Ne, ne! Tute ne temas pri _tio_. (senpacience) Sed li devas iam havi okazon labori memstare, ankaux li!

SOLNESS (ne lin rigardante) Cxu vi opinias, ke Ragnar havas talentojn necesajn por tio?

BROVIK Ne, _jen_ la terurajxo -- ke mi komencis dubi pri la knabo. Cxar vi ja neniam diris ecx -- ecx unu solan kuragxigan vorton pri li. Sed tamen sxajnas al mi, ke nenio alia eblas. _Devas_ esti talentoj en li.

SOLNESS Nu, sed li ja nenion lernis -- tiel funde. Escepte desegni.

BROVIK (rigardas lin kun kasxa malamo kaj diras rauxke:) Ankaux _vi_ ne multe estis lerninta pri la fako, kiam vi servis cxe mi. Sed vi tamen ekkomencis, vi. (spiras peze) Kaj progresis. Kaj superis min kaj -- kaj multajn aliajn.

SOLNESS Jes, vidu, -- farigxis tiel por _mi_.

BROVIK Vi pravas. Cxio farigxis por vi. Sed vi do ne havas koron por lasi min iri tombejen -- sen vidi por kio Ragnar tauxgas. Kaj mi ankaux dezirus vidi ilin geedzigxintaj -- antaux ol mi forpasos.

SOLNESS (akre) Cxu estas sxi, kiu tion volas?

BROVIK Ne tiom Kaja. Sed Ragnar priparolas tion cxiun tagon. (pete) Vi _devas_, -- vi _devas_ helpi lin al iu memstara laboro nun! Mi _devas_ vidi ion, kion la knabo faris. Cxu vi auxdas?

SOLNESS (kolere) Sed, je la diablo, mi ne povas tiri mendojn por li de la luno!

BROVIK Gxuste nun li povas ekhavi bonan mendon. Grandan laboron.

SOLNESS (maltrankvila, ekmire) Cxu _li_?

BROVIK Se vi donus vian konsenton.

SOLNESS Kia laboro estas _tiu_?

BROVIK (iom hezite) Li povos konstrui tiun vilaon tie sur Lovstrand.

SOLNESS Tiun! Sed gxin mi ja mem konstruos!

BROVIK Ho, _vi_ ja ne vere emas.

SOLNESS (ekkoleras) Ne emas! Mi! Kiu kuragxas diri tion?

BROVIK Vi ja mem jxus diris.

SOLNESS Ho, ne atentu kion mi tiel -- _diras_. -- Cxu ili petis al Ragnar konstrui la vilaon?

BROVIK Jes. Li ja konas la familion. Kaj li faris, -- nur pro amuzigxo -- faris desegnajxojn kaj kalkulon kaj la kromon --

SOLNESS Kaj pri la desegnajxoj ili estas kontentaj? Tiuj kiuj logxos tie?

BROVIK Jes. Se vi nur volus trarigardi ilin kaj aprobi, ili --

SOLNESS Ili volus igi Ragnar konstrui la hejmon por si?

BROVIK Ege placxis al ili, kion li prezentis. Sxajnis al ili ke estas io tute nova. Jen kion ili diris.

SOLNESS Hoho! _Nova_! Ne tia eksmoda senvalorajxo, kian _mi_ kutimas konstrui!

BROVIK Sxajnis al ili, ke estas io _alia_.

SOLNESS (en subpremata kolero) Do estis pro Ragnar, ke ili venis -- dum mi estis for!

BROVIK Ili venis por vin saluti. Kaj demandi, cxu vi estus volema retiri vin --

SOLNESS (ekkoleras) Retiri min! Mi!

BROVIK Se vi trovus, ke la desegnajxoj de Ragnar --

SOLNESS Mi! Retiri min por via filo!

BROVIK Retiri vin de la interkonsento, ili pensis.

SOLNESS Ho, tio ja estas la sama. (ridas kolere) Nu, cxu tiel! Halvard Solness, -- li nun komencu retiri sin! Doni lokon al tiuj, kiuj estas pli junaj. Al la plej junaj, eble! Nur doni lokon! Lokon! Lokon!

BROVIK Je Dio, estas ja loko por pli ol nur unu sola --

SOLNESS Ho, ne estas tiel _ege_ suficxa loko cxi tie. Nu, pri _tio_ estu kiel estu. Sed mi neniam retiros min! Neniam cedos al kiu ajn! Neniam libervole. Neniam je mia vivo mi _tion_ faros!

BROVIK (ekstaras pene) Mi do eliru el la vivo sen trankvilo? Sen gxojo? Sen fido kaj kredo pri Ragnar? Sen vidi unu solan verkon de li? Cxu tion mi faru?

SOLNESS (duone turnas sin flanken kaj murmuras) Hm, -- ne plu demandu.

BROVIK Jes, respondu pri _tio_. Cxu mi eliru el la vivo tute mizera?

SOLNESS (aspekte luktas kun si mem; fine li diras per mallauxta, sed firma vocxo) Vi iru el la vivo tiel, kiel vi laux eblecoj scias kaj povas.

BROVIK Do, tiel estu. (li pasxas trans la plankon)

SOLNESS (postiras, duone malespera) Mi ja ne _povas_ alie, komprenu! Mi ja _estas_ kia mi _estas_! Kaj _rekrei_ min mem mi ja ne povas!

BROVIK Ne, ne, -- vi eble ne povas. (sxancelas kaj haltas apud la sofotablo) Permesu al mi glason da akvo?

SOLNESS Bonvolu. (versxas kaj etendas al li la glason)

BROVIK Dankon. (trinkas kaj demetas la glason)

(_Solness_ iras kaj malfermas la pordon al la desegnejo.)

SOLNESS Ragnar, -- vi devas akompani vian patron hejmen.

(_Ragnar_ ekstaras rapide. Li kaj _Kaja_ venas en la laborejon.)

RAGNAR Kio estas, patro?

BROVIK Prenu min sub la brako. Kaj ni iru.

RAGNAR Jes bone. Vestu vin ankaux vi, Kaja.

SOLNESS Frauxlino Fosli devas resti. Nur momenton. _Mi_ havas leteron skribendan.

BROVIK (rigardas al _Solness_) Bonan nokton. Dormu bone -- se vi povos.

SOLNESS Bonan nokton.

(_Brovik_ kaj _Ragnar_ eliras tra la antauxcxambra pordo. _Kaja_ iras al la pupitro. _Solness_ staras kun klinita kapo dekstre apud la apogsegxo.)

KAJA (necerta) Cxu estas letero --?

SOLNESS (mallonge) Ne, kompreneble ne. (rigardas sxin severe) Kaja!

KAJA (timeme, mallauxte) Jes?

SOLNESS (montras ordone per la fingro al la planko) Venu cxi tien! Tuj!

KAJA (hezite) Jes.

SOLNESS (kiel antauxe) Pli proksimen!

KAJA (obeas) Kion vi volas?

SOLNESS (rigardas sxin momenton) Cxu estas _vi_, kiun mi devas danki por tio cxi?

KAJA Ne, ne, tion ne kredu!

SOLNESS Sed edzinigxi, -- tion vi ja nun volas.

KAJA (mallauxte) Ragnar kaj mi estas gefiancxoj kvar -- kvin jarojn, kaj tial --

SOLNESS Kaj vi opinias, ke tio devas havi finon. Cxu tiel estas?

KAJA Ragnar kaj onklo diras, ke mi _devas_. Kaj tial mi ja devas cedi.

SOLNESS (pli indulge) Kaja, cxu vi ne tamen iomete amas Ragnar?

KAJA Mi foje multe amis Ragnar. -- Antaux ol mi venis al vi.

SOLNESS Sed nun ne plu? Tute ne?

KAJA (pasie, plektas la manojn antaux li) Ho, vi ja scias, ke nun mi nur amas unu solan! Neniun alian en la tuta mondo. Neniam amos aliulon!

SOLNESS Jes, tiel vi parolas. Kaj tamen vi foriros de mi. Lasos min sidi sola kun cxio!

KAJA Sed cxu mi ne povus resti cxe vi, ecx se Ragnar --?

SOLNESS (rifuzante) Ne, ne, tio tute ne eblas. Se Ragnar foriros, kaj komencos labori memstare, li ja mem bezonos vin.

KAJA (tordas la manojn) Ho, sxajnas al mi, ke mi ne _povas_ disigxi de vi! Estas ja tute, tute neeble, mi pensas!

SOLNESS Do zorgu, ke Ragnar forlasos tiujn stultajn ideojn. Edzinigxu al li se vi volas -- (sxangxas tonon) persvadu lin resti en sia bona ofico cxe mi. Tiel mi ja povas reteni ankaux _vin_, kara Kaja.

KAJA Ho jes, kiel belege estus, se povus tiel arangxigxi!

SOLNESS (kaptas sxin per ambaux manoj cxe la kapo kaj flustras) Cxar mi ne _povas_ esti sen vi, komprenu. Devas havi vin cxe mi cxiun tagon.

KAJA (nervoze ravita) Ho Dio! Ho Dio!

SOLNESS (kisas sxian hararon) Kaja, -- Kaja!

KAJA (genuas antaux li) Ho kiel bona vi estas al mi! Kiel nedireble bona!

SOLNESS (impete) Ekstaru! Ekstaru do, je diab--! Sxajnas al mi, ke iu venas! (helpas sxin ekstari. Sxi sxancelas al la pupitro.)

(_Sinjorino Solness_ aperas cxe la pordo dekstre. Sxi aspektas magre kaj kun cxagrenoj, kun ioma spuro de pasinta beleco. Blondaj, pendantaj bukloj. Elegante, nigre vestita. Parolas iom malrapide kaj per plendanta vocxo.)

SINJORINO SOLNESS (cxe la pordo) Halvard!

SOLNESS (turnas sin) Ho, cxu vi, kara --?

SINJORINO SOLNESS (kun rigardo al _Kaja_) Mi venas al gxeno, mi komprenas.

SOLNESS Tute ne. Frauxlino Fosli nur skribos ankoraux letereton.

SINJORINO SOLNESS Jes, tion mi vidas.

SOLNESS Kion vi do volas de mi, Aline?

SINJORINO SOLNESS Mi nur volas diri, ke doktoro Herdal sidas en la angulcxambro. Cxu eble ankaux vi envenos, Halvard?

SOLNESS (rigardas sxin suspekteme) Hm, -- cxu la doktoro nepre volas paroli kun mi?

SINJORINO SOLNESS Ne precize nepre. Li venis al mi vizite. Kaj kompreneble li deziras saluti vin samtempe.

SOLNESS (ridas silente) Mi imagas tion, jes. Nu, vi do petu lin iomete atendi.

SINJORINO SOLNESS Kaj vi do venos al li iom poste?

SOLNESS Eble poste, -- poste, kara. Post iom.

SINJORINO SOLNESS (kun denova rigardo al _Kaja_) Nu, ne forgesu do, Halvard. (retiras sin kaj fermas la pordon post si)

KAJA (mallauxte) Ho Dio, ho Dio, -- la sinjorino certe pensas ion malbonan pri mi!

SOLNESS Tute ne. Almenaux ne pli ol ordinare. Sed tamen estas pli bone, ke vi nun foriru, Kaja.

KAJA Jes, jes, nun mi _devas_ foriri.

SOLNESS (severe) Kaj vi metos tion alian en ordo por mi. Cxu vi auxdas?

KAJA Ho, se vere dependus nur de _mi_ --

SOLNESS Mi _volas_ havi tion en ordo, mi diras! Kaj jam morgaux!

KAJA (timeme) Se ne eblas alimaniere, mi volonte rompos la fiancxecon.

SOLNESS (ekscite) Rompi la fiancxecon! Cxu vi estas freneza! Vi volas rompi --?

KAJA (malespere) Jes, prefere tion. Cxar mi _devas_, -- mi _devas_ resti cxe vi! Ne _povas_ foriri de vi! Estas tiel -- tiel tute neeble!

SOLNESS (ekflamigxas) Sed, je diablo, -- kaj Ragnar! Estas ja gxuste Ragnar kiun mi --

KAJA (rigardas lin per timigitaj okuloj) Cxu estas precipe pro Ragnar, ke -- ke vi --?

SOLNESS (regas sin) Ho ne, certe ne! Vi do nenion komprenas. (milde kaj mallauxte) Kompreneble estas _vi_, kiun mi deziras havi. Unue vi, Kaja. Sed gxuste tial vi devas persvadi ankaux Ragnar, ke li restu en la okupo. Nu, nu, -- iru nun hejmen.

KAJA Jes, jes, bonan nokton do.

SOLNESS Bonan nokton. (kiam sxi estas elironta) Auxskultu! Cxu la desegnajxoj de Ragnar estas tie ene?

KAJA Jes, mi ne vidis ke li kunprenis ilin.

SOLNESS Do, eniru, kaj trovu ilin por mi. Eble mi povus tamen trarigardi ilin.

KAJA (gxoja) Ho jes, faru tion!

SOLNESS Pro vi, kara Kaja. Nu, rapidu por trovi ilin!

(_Kaja_ rapidas en la desegnejon, sercxas timeme en la tirkesto, eltrovas dokumentujon kaj alportas gxin.)

KAJA Jen cxiuj desegnajxoj.

SOLNESS Metu ilin tien sur la tablon.

KAJA (demetas la ujon) Bonan nokton, do. (pete) Kaj pensu bone kaj gxentile pri mi.

SOLNESS Ho, tion mi ja cxiam faras. Bonan nokton, kara eta Kaja. (ekrigardas dekstren) Do foriru!

(_Sinjorino Solness_ kaj _doktoro Herdal_ venas tra la pordo dekstre. Li estas iom agxa, diketa sinjoro kun ronda, memkontenta vizagxo, senbarba, kun maldensa, hela hararo, kaj portas orajn okulvitrojn.)

SINJORINO SOLNESS (ankoraux cxe la pordo) Halvard, mi ne povas plu reteni la doktoron.

SOLNESS Nu, do venu cxi tien.

SINJORINO SOLNESS (al _Kaja_, kiu estingas la pupitran lampon) Vi jam finis la leteron, frauxlino?

KAJA (konfuzita) La leteron --?

SOLNESS Jes, estis mallonga.

SINJORINO SOLNESS Certe estis tre mallonga.

SOLNESS Vi povas foriri, frauxlino Fosli. Kaj revenu gxustatempe morgaux.

KAJA Mi faros. -- Bonan nokton, sinjorino. (Sxi eliras tra la antauxcxambra pordo)

SINJORINO SOLNESS Certe estas bone por vi, Halvard, ke vi ekhavis tiun frauxlinon.

SOLNESS Jes, efektive. Sxi estas uzebla por io el cxio, sxi.

SINJORINO SOLNESS Lauxsxajne sxi estas.

DOKTORO HERDAL Ankaux lerta en librotenado, cxu?

SOLNESS Nu, -- ioman sperton sxi ja akiris dum tiuj du jaroj. Kaj sxi estas gxentila kaj bonvolas fari kion ajn.

SINJORINO SOLNESS Jes _tio_ devas ja esti granda agrableco --

SOLNESS _Tiel_ estas. Precipe kiam oni ne estas dorlotita en tiu rilato.

SINJORINO SOLNESS (milde riprocxe) Cxu _tion_ vi povas diri, Halvard?

SOLNESS Ho ne, ne, kara Aline. Mi petas pardonon.

SINJORINO SOLNESS Neniu kauxzo. -- Nu, doktoro, vi do revenos poste por trinki teon cxe ni?

DOKTORO HERDAL Tuj post la vizito al iu malsanulo mi venos.

SINJORINO SOLNESS Tre afable. (Sxi eliras tra la pordo dekstre.)

SOLNESS Cxu urgxas, doktoro?

DOKTORO HERDAL Ne, tute ne.

SOLNESS Cxu ni iomete interparolu?

DOKTORO HERDAL Jes, bonvole.

SOLNESS Ni eksidu.

(Li montras por la doktoro lokon en la balancsegxo kaj mem eksidas en la apogsegxon)

SOLNESS (rigardas lin esplore) Diru al mi, -- cxu vi ion rimarkis pri Aline?

DOKTORO HERDAL Nun, kiam sxi estis cxi tie, vi aludas?

SOLNESS Jes. Rilate al _mi_. Cxu vi ion rimarkis?

DOKTORO HERDAL (ridetas) Jes, je diablo, -- ne estis eviteble rimarki, ke via edzino, -- hm --

SOLNESS Nu?

DOKTORO HERDAL -- ke via edzino ne aparte sxatas tiun frauxlinon Fosli.

SOLNESS Nenion alian? Tion mi ja mem rimarkis.

DOKTORO HERDAL Kaj tio ja ne estas stranga.

SOLNESS Kio?

DOKTORO HERDAL Ke sxi ne precipe sxatas, ke vi tiel tagon post tago havas alian virinon cxe vi.

SOLNESS Ne, ne, vi eble pravas. Kaj ankaux Aline. Sed tiu afero, -- gxi ne povas esti alia.

DOKTORO HERDAL Cxu vi ne povas dungi oficiston?

SOLNESS La unuan ulon sin prezentantan? Ne dankon, -- per tio mi ne povas kontentigxi.

DOKTORO HERDAL Sed cxar via edzino --? Tiel malforta, kia sxi estas --. Cxar sxi ne eltenas vidi tion cxi?

SOLNESS Jes, je Dio, devas esti kiel estas -- mi dirus. Mi _devas_ reteni Kaja Fosli. Ne povas uzi iun alian ol gxuste sxin.

DOKTORO HERDAL Neniun alian?

SOLNESS (mallonge) Ne, neniun alian.

DOKTORO HERDAL (tiras la segxon pli proksimen) Auxskultu nun, kara sinjoro Solness. Permesu al mi fari demandon en plena konfido.

SOLNESS Jes, bonvolu.

DOKTORO HERDAL La virinoj, vidu, -- en certaj aferoj ili havas damnite bonan spurflaron --

SOLNESS Ili ja havas. Certe. Sed --?

DOKTORO HERDAL Nu. Do, auxskultu. Cxar via edzino tute ne povas toleri tiun Kaja Fosli --?

SOLNESS Jes, kio do?

DOKTORO HERDAL -- cxu sxi ne havas ian -- ian etan kauxzon por tiu senvola maltoleremo?

SOLNESS (rigardas lin kaj ekstaras) Hoho!

DOKTORO HERDAL Ne ofendigxu. Sed cxu sxi ne _havas_?

SOLNESS (mallonge kaj decide) Ne.

DOKTORO HERDAL Tute neniun kauxzon do?

SOLNESS Neniun alian kauxzon ol sian propran suspektemon.

DOKTORO HERDAL Mi scias, ke vi konis multajn virinojn dum via vivo.

SOLNESS Jes, mi konis.

DOKTORO HERDAL Kaj ankaux trovas kelkajn el ili allogaj.

SOLNESS Ho jes, ankaux tio.

DOKTORO HERDAL Sed en tio cxi pri frauxlino Fosli --? Do ne estas iu tiajxo en tiu cxi rilato?

SOLNESS Ne. Nenio -- de _mia_ flanko.

DOKTORO HERDAL Sed de sxia?

SOLNESS Pri tio mi opinias, ke vi ne rajtas demandi, doktoro.

DOKTORO HERDAL Ni eliris de la spurflaro de via edzino.

SOLNESS Ni ja faris. Kaj pri tio -- (malaltigas la vocxon) La spurflaro de Aline, kiel vi diras, -- gxi en certa maniero eltenis la provon, gxi.

DOKTORO HERDAL Nu, -- jen _jen_!

SOLNESS (eksidas) Doktoro Herdal, -- mi nun rakontos al vi pri stranga okazajxo. Se vi do volas auxskulti.

DOKTORO HERDAL Mi volonte auxskultas strangajn rakontojn.

SOLNESS Nu, bone. Vi eble memoras, ke mi prenis Knut Brovik kaj la filon en mian servon, -- kiam ege malprogresis por la maljunulo.

DOKTORO HERDAL Pri tio mi estas ja informita, jes.

SOLNESS Cxar ili ja estas paro da lertuloj, tiuj du. Ili havas talentojn, ambaux siaflanke. Sed jen la filo ekpensis fiancxigxi. Sekve, kompreneble, li volis edzigxi, -- kaj komenci konstrui mem. Cxar tiel ja pensas ili cxiuj, la junuloj.

DOKTORO HERDAL (ridas) Jes, ili havas tiun malbonan kutimon, ke ili volas kunigxi.

SOLNESS Nu. Sed pri tio _mi_ ja ne povis esti kontenta. Cxar mi ja mem bezonis Ragnar. Kaj ankaux la maljunulon. Li estas ja tre lerta por kalkuli porteblecon kaj volumon -- kaj cxiajn tiajn diablajxojn, li.

DOKTORO HERDAL Nu ja, ankaux tio ja apartenas al la metio.

SOLNESS Jes certe. Sed Ragnar, li volis absolute komenci memstare. Nenio malhelpis _tion_.

DOKTORO HERDAL Sed li ja tamen restis cxe vi.

SOLNESS Jes, auxdu nun. Unu tagon tiu Kaja Fosli venis en ilian desegnejon kun misio. Sxi neniam antauxe estis tie. Kiam mi vidis kiel kore ili cxarmigxis unu de la alia, mi ekhavis la penson, ke se mi povis dungi sxin en la oficejo, eble Ragnar restus, ankaux li.

DOKTORO HERDAL Estis ja komprenebla penso.

SOLNESS Jes, sed tiam mi neniel aludis pri io tia. Nur staris sxin rigardante -- kaj ege deziris havi sxin cxi tie. Mi iomete afable parolis kun sxi, -- tiel pri sensignifajxoj. Kaj poste sxi foriris.

DOKTORO HERDAL Nu?

SOLNESS Sed la sekvan tagon, je la vespero, kiam Brovik kaj Ragnar estis irintaj hejmen, sxi revenis al mi kaj kondutis kvazaux mi estus farinta interkonsenton kun sxi.

DOKTORO HERDAL Interkonsenton? Pri kio?

SOLNESS Gxuste pri _tio_, kion kasxe mi estis dezirinta. Sed kion mi tute ne menciis ecx per unu sola vorto.

DOKTORO HERDAL Tre strange.

SOLNESS Jes, cxu ne? Kaj nun sxi volis scii kion sxi devus fari cxi tie. Cxu sxi komencu tuj la sekvan matenon. Kaj tiel plu.

DOKTORO HERDAL Cxu vi ne opinias, ke sxi tion faris por povi esti kune kun sia amanto?

SOLNESS Ankaux _mi_ havis tiun penson en la komenco. Sed ne estis tiel. De _li_ sxi kvazaux tute forglitis, -- kiam sxi estis establita cxe mi.

DOKTORO HERDAL Forglitis al vi do?

SOLNESS Jes, komplete. Mi povas rimarki, ke sxi sentas mian rigardon al si de malantauxe. Sxi tremas, ecx se mi nur proksimigxas al sxi. Kion vi pensas pri _tio_?

DOKTORO HERDAL Hm, -- estas ja klarigeble.

SOLNESS Nu, sed jen tio alia? Ke sxi kredis ke mi estis dirinta al sxi tion, kion mi nur volis kaj deziris -- tiel silente. Interne. Por mi mem. Kion vi diras pri tio? Cxu vi povas klarigi al mi tiajxon, doktoro Herdal?

DOKTORO HERDAL Ne, pri tiajxoj mi ne okupas min.

SOLNESS Tion mi antauxsentus. Tial gxis nun mi ne volis paroli pri tio. -- Sed estas diable embarase lauxlonge, komprenu. Jen mi devas cxiun tagon sxajnigi kvazaux mi --. Kaj estas ja bedauxrinde por sxi, la kompatindulino. (impete) Sed mi ne _povas_ ion alian! Cxar se _sxi_ forkuros de mi, -- ankaux Ragnar foriros.

DOKTORO HERDAL Kaj vi ne rakontis al via edzino la konekson en tio cxi?

SOLNESS Ne.