Kiel plaĉas al vi: komedio en kvin aktoj

Part 5

Chapter 5 4,133 words Public domain Markdown

Diru "unu tagon," ellasante la "ĉiam." Ne, Orlando; viroj estas aprilo kiam ili amindumas, decembro kiam ili edziĝas; fraŭlinoj estas majo kiam ili estas fraŭlinoj, sed la vetero ŝanĝiĝas kiam ili fariĝas edzinoj. Mi estos pli ĵaluza je vi ol Berbera kolombo estas ĵaluza je la kolombino; mi estos pli kriema kontraŭ vi ol papago estas kriema kontraŭ la pluvo. Mi ploros pro nenio, same kiel Diano en la fontano, kaj mi ploros kiam vi volos esti gaja: mi ridos kiel hieno, precipe kiam vi volos dormi.

Orl.

Sed ĉu mia Rozalindo tiamaniere kondutos?

Roz.

Je mia vivo, ŝi kondutos same kiel mi.

Orl.

Ne, ŝi estas saĝa.

Roz.

Jes, alie ŝi ne estus sufiĉe saĝa por fari ĉi tion: ju pli saĝa, des pli petola: fermu la pordojn por reteni virinan spritecon, kaj ĝi eliros el la fenestro; fermu tiun, kaj ĝi eliros el la seruro; fermu tiun, kaj ĝi elflugos kune kun la fumo de la kamentubo.

Orl.

Mi devos vin lasi sola, Rozalindo, la venontajn du horojn.

Roz.

Ho ve, kara amato, mi ne povas elporti vian foreston dum du horoj!

Orl.

Mi devos servi la Dukon je la tagmeza manĝo; je la dua mi estos ree ĉe vi.

Roz.

Jes, iru vian vojon; mi scias kia vi estos pruvata; mia amiko diris tion al mi, kaj mi ne malpli ĝin suspektis; tiu flatloga lango via gajnis mian koron; estante malproksima nur unu ĵeton, venu, tial, ho morto! La dua estas la decidita horo?

Orl.

Jes, dolĉa Rozalindo.

Roz.

Je mia fido, kaj plej serioze, kaj je ĉiuj beletaj ĵuroj, kiuj ne estas danĝeraj, se vi ne plenumos vian promeson, aŭ se vi venos unu minuton post la decidita horo, mi pensos vin la plej kompatinda malplenumanto de promesoj, kaj plej falsa amanto, kaj plej malinda je Rozalindo, kiun oni povus elekti el la aroj da nefideluloj. Tial, evitu mian riproĉon, kaj plenumu vian promeson.

Orl.

Mi ĝin plenumos tiel solene kvazaŭ vi estus efektive mia Rozalindo; tial, adiaŭ.

Roz.

Nu, la Tempo estas la maljuna juĝisto kiu esploras pri ĉiu tia ofendanto; tial, la Tempo juĝu. Adiaŭ.

[Orlando foriras.]

Cel.

Vi ja malbone kondutis kontraŭ nia sekso en via amparolado.

Roz.

Ho kuzineto, kuzineto, mia kara kuzineto, ke vi komprenu kiel profunde mi enamiĝis! Sed oni ne povus sondi mian amon: ĝi havas nekonatan fundon, same kiel la golfo Portugala.

Cel.

Pli kredeble ĝi estas senfunda; tuj kiam vi enverŝas amon, la amo elverŝiĝos.

Roz.

Ne, tiu sama fileto de Venuso, kiun naskis la pensado, la kolereto, kaj la frenezo, tiu blinda petola knabo, kiu atakas ĉies okulojn pro tio, ke liaj propraj ne vidas,--li decidu kiel profunde mi enamiĝis. Mi diras al vi, Alieno, mi ne povas elporti la foreston de Orlando: mi foriros por trovi ombritan lokon kie mi povos sopiri ĝis kiam li venos.

Cel.

Kaj mi dormos.

[Ambaŭ foriras.]

SCENO II.

La arbaro.

Eniras Jakveso, lordoj, kaj arbaristoj.

Jak.

Kiu estas li kiu mortigis la cervon?

Lordo.

Estas mi, Sinjoro.

Jak.

Ni lin prezentos al la Duko, kiel Romanan venkinton, kaj estus bone meti la kornojn de la cervo sur lian kapon, por venkobranĉo. Ĉu vi ne havas kanton, arbaristo, por ĉi tio?

Arb.

Jes, Sinjoro.

Jak.

Ĝin kantu; la melodio estas negrava, se nur ĝi faras sufiĉe da bruo.

KANTO.

Arb.

Cervon li trafis ja por ni, La felon, kornojn, portu li. Lin kantu hejmen.

[Ceteraj kantas rekantaĵon.]

Ne estu je la korn' hontem'. Ekzistis ĝi antaŭ vi mem: Ĝin via avo portis, Kaj ĝin la patro portis. La korn', la korn', la brava korn', Ho ne mokinda tiu korn'.

[Ĉiuj foriras.]

SCENO III.

La arbaro.

Eniras Rozalindo kaj Celio.

Roz.

Kion vi opinias nun? Ĉu ne estas jam post la dua? Kaj Orlando ne ĉeestas!

Cel.

Mi kredas certe, ke pro pura amo kaj maltrankvila cerbo, li prenis sian pafarkon kaj sagojn, kaj foriris por dormi. Rigardu, kiu venas ĉi tien?

Eniras Silvio.

Sil.

Junulo bela, jen por vi sendaĵo: Febino mia kara sendis ĝin. La enhavaĵon mi ne konas, tamen, Pro ŝia frunt' severa, dum ŝi skribis, Kaj akra maniero, mi suspektas Ke ĝi koleran sencon havas; tial Pardonu min, senkulpan alportinton.

Roz.

La Paciencon mem surprizus tia Letero, kaj ŝi ludus fanfarulon; Nu, oni, kiu tion ĉi elportus, Elportus ĉion: jen ŝi min sciigas Ke mi nebela, malĝentila estas; Ŝi nomas min fiera, kaj informas, Ke ŝi ne povus ami min, se viroj Malmultenombraj kiel la feniksoj Fariĝus! Nu, je mia fido! Mi Ne celas ŝian amon! Kial do Ŝi skribis al mi tiel? Vi, paŝtisto, Vi mem elverkis tiun ĉi leteron.

Sil.

Ne, mi insistas tute ne mi konas La enhavaĵon. Ĝin Febino skribis.

Roz.

Ho, malsaĝulo. Vi venkita estas De Amo. Mi ekvidis ŝian manon; Ŝi havas ledan manon, kaj malpalan; Mi ja supozis ke ŝi portas gantojn, Sed estis ŝiaj manoj; ŝi ja havas La manojn de laboristino. Tamen Negrava estas tio. Mi deklaras Ke ŝi ne verkis tiun ĉi leteron. Ne, viro ĝin elverkis, kaj ĝin skribis.

Sil.

Certe, ŝi skribis ĝin.

Roz.

Kruela kaj bruega stil' enestas, Eĉ por la elvokantoj al batalo: Ŝi min insultas: la virina cerbo Ne povus naski tian malĝentilan Verkaĵon, tiel etiopajn vortojn, Pli nigrajn laŭ efekto ol mieno. Ĉu vi deziras aŭdi la leteron?

Sil.

Se plaĉas al vi, ĉar mi ne ĝin aŭdis; Pli multe tamen pri la krueleco De Febineto jam aŭdinte.

Roz.

Aŭdu Laŭ kia modo la tirano skribis:

[legas]

Ĉu vi paŝtist' el di' fariĝis, Ke kor' virina enamiĝis? Ĉu virino povas tiamaniere riproĉegi?

Sil.

Ĉu vi nomas tion riproĉego?

Roz. [legas]

Ĉu demetante la diecon, Vi tial mokas koramecon? Ĉu iam vi aŭdis tian riproĉegon? Dum nuraj viroj amindumis, Nenian vundon ĝi plenumis. Ŝi nomas min bruto. Se moko el l' okuloj viaj La amon naskas en la miaj, Ho ve, do kion ili naskus, Se sub mildeco ili maskus! Mi amis vin, malgraŭ riproĉoj, Do kiom gajnus viaj petoj! Li kiu portas tion al vi Ne scias pri la amon en mi; Per li decidon diru vian Ĉu vi akceptos l' amon mian; Se vi rifuzos la proponon, Havante en la koro ŝtonon, Se tion devos li raporti, Mi tuj eltrovos kiel morti.

Sil.

Ĉu vi nomas ĉi tion riproĉo?

Cel.

Ho ve, kompatinda paŝtisto!

Roz.

Ĉu vi lin kompatas? Ne, li ne meritas kompaton. Ĉu vi volas ami tian virinon? Jen, ŝi faras el vi instrumenton, por muziki je vi falsajn tonojn! Tio estas neelportebla! Nu, iru vian vojon al ŝi,--ĉar mi vidas ke la amo jam faris el vi dresitan rampaĵon,--kaj diru ĉi tion al ŝi: ke se ŝi min amas, mi ordonas al ŝi ke ŝi vin amu; kaj se ŝi ne obeos, mi ne ŝin akceptos, escepte se vi pro ŝi pledos. Se vi estas vera amanto, foriru, ne respondante; ĉar jen venas aliaj personoj.

[Silvio foriras.]

Eniras Olivero.

Oli.

Amikoj, bonan tagon! Ĉu vi scias En tiu ĉi landparto kie staras Domet' de olivarboj enbarita?

Cel.

Jes, okcidente, en valet' apuda: Tenante je la dekstra tiun vicon De saliketoj, laŭ la rivereto Murmuretanta tie, vi alvenos Al tiu eta domo. Sed nuntempe Neniu ĉe ĝi estas.

Oli.

Se mi juĝas Laŭ priskribaĵ' donita, mi vin konas: Ĉar oni diris, "La junulo estas Virinsimila, blonda, kaj kondutas Kiel fratin' matura: la virino Malalta estas, kaj pli brunvizaĝa Ol sia frato:" Ĉu vi mem ne estas La posedanto de l' serĉata domo?

Cel.

Sen fanfaron' ni diros, jes, ni estas.

Oli.

Orlando al vi sin rememorigas, Sendante nun al tiu ĉi junulo --De li nomita lia Rozalindo,-- La jenan sangkovritan poŝotukon. Ĉu vi li estas?

Roz.

Jes. Pri kio do Ni devus nun el tio ĉi sciiĝi?

Oli.

Pri hontindaĵo mia; se vi volas De mi sciiĝi kia vir' mi estas, Kaj kiel, kial, kie la poŝtuko Sangmakulita estas.

Cel.

Jes, rakontu!

Oli.

Orlando, kiam li de vi foriris, Promesis al vi ke post unu horo Li tuj revenos. Tiam tra l' arbaro, Jen dolĉe jen maldolĉe meditante, Formarŝis li. Aŭskultu kio okazis! Ekrigardante flanken, li ekvidis,-- Sub kverko kies branĉojn maljuneco Je musko kovris, kies alta supro Pro antikveco tute nuda estis,-- Mizeran ĉifonulon, nerazitan, Kaj nekombitan, kiu dormis tie. Kaj ĉirkaŭ lia kolo sin kunplektis Serpent' orverda, kiu sian kapon Alproksimigis, vigle minacante, Al lia buŝo. Tiam ĝi, subite Orlandon ekvidinte, sin malplektis, Kaj per glitad' onduma, tuj forrampis Sub arbetaĵon. En ĉi ties ombro Jen kaŭris leonino, kies mamoj Jam elsuĉitaj estis, kun la kapo Surtere, rigardante katsimile Ĝis kiam ekmoviĝos la dormanto. Ĉar estas laŭ la reĝa karaktero De tiu besto, ke ĝi manĝokaptos Nenion, kio ŝajnas jam mortinta. Vidinte tion ĉi, Orlando iris Proksimen de la viro,--kiu estis La pli maljuna frato, lia propra!

Cel.

Ho, mi lin ofte aŭdis parolanta Pri tiu frato, kaj li nomis lin La plej kontraŭnatura kiu iam Ekzistis inter homoj.

Oli.

Juste tiel Li nomis lin, ĉar mi mem bone scias Ke li kontraŭnatura estis.

Roz.

Sed pri Orlando: Ĉu li lasis tiun tie Por formanĝata esti de l' malsata Kaj mamsuĉita leonin'?

Oli.

Dufoje Li forturniĝis, tion intencante, Sed bonkorec', pli nobla ol revenĝo, Kaj la Naturo, pli potenca ol Okazo rajtigita, lin devigis Batali kontraŭ tiu leonino; Rapide mortis ŝi per lia mano: Kaj meze de la brua batalado Vekiĝis mi.

Cel.

Ĉu vi la frato estas?

Roz.

Ĉu estas vi do kiun li mem savis?

Cel.

Vi estas tiu, kiu tiel ofte Penadis lin mortigi?

Oli.

Estis mi, Sed ne plu estas mi la sama viro; Kaj mi ne hontas, al vi klarigante Eĉ kia mi ja estis, tial ke La konvertiĝo mia al mi donas Tre dolĉan senton, per komparo nuna Al tio, kio mi antaŭe estis.

Roz.

Sed pri l' poŝtuko, tiu sangkovrita?

Oli.

Mi tuj klarigos: kiam ni kun larmoj Kaj plej amike unu al l' alia Rakontis ĉion ĝis nun okazintan,-- Ekzemple, kiel mi alvenis tien,-- Mallongavorte, li min alkondukis Al tiu bona Duko, kiu donis Vestaĵon puran al mi, kaj nutraĵon, Rekomendante min je l' amo zorga De mia frato, kiu, min rapide Al sia groto kondukinte, tie Sin senvestigis: kaj sur lia brako La leonino estis forŝirinta De l' karno iom; kaj la tutan tempon La vundo estis ellasinta sangon; Li svenis tiam; kaj svenante kriis Je Rozalindo; nu, mallongavorte, Mi lin rekonsciigis, kaj bandaĝis. Kaj post nelonga tempo, li, estante Fortkora, min ĉi tien al vi sendis, Eĉ kvankam nekonatan, por rakonti L' okazintaĵon tutan, por ke vi Pardonu al li la promeson lian Malplenumitan; ankaŭ por transdoni Poŝtukon tiun ĉi, sangmakulitan Je lia sango, al la juna viro Paŝtista, kiun li ŝerceme nomas La Rozalindo lia.

[Rozalindo svenas.]

Cel.

Ganimedo! Ho Ganimedo! Kara Ganimedo!

Oli.

Personoj multaj svenas, ekvidante La sangon.

Cel.

Ne, pli grava la kialo! Ho, Ganimedo! Kara Ganimedo!

Oli.

Sed jen, li jam rekonsciiĝas iom.

Roz.

Ho ke mi nur ĉehejme estu nun!

Cel.

Ni alkondukos vin rapide tien. Mi petas, ĉu vi lin je l' brako prenos?

Oli.

Estu kuraĝa, junulo! Ĉu vi estas viro? Vi ne havas viran koron!

Roz.

Ne, mi konfesas tion! Nu, Sinjoro, ĉu oni ne konsentus ke mi bone ŝajnigis tion? Mi petas al vi, diru al via frato kiel bone mi ŝajnigis. He, ho!

Oli.

Ĉi tio ne estis ŝajnigado: via vizaĝkoloro tro klare atestas ke ĝi estis reala sufero.

Roz.

Ŝajnigita, mi certigas al vi.

Oli.

Nu do, estu kuraĝa, kaj ŝajnigu la virecon.

Roz.

Tion mi faras: sed, efektive, laŭrajte mi devus esti virino.

Cel.

Venu, vi fariĝas pli kaj pli pala; mi petas al vi, iru hejmen.

Oli.

Mi iros, ĉar mi devas tuj raporti Al mia frato, kiamaniere Vi lin pardonas, Rozalindo lia.

Roz.

Mi elpensos ion. Sed, mi petas ke vi laŭdu al li mian ŝajnigadon.

[Ĉiuj foriras.]

AKTO V.

SCENO I.

La arbaro.

Eniras Tuŝ-ŝtono kaj Aŭdreo.

Tuŝ.

Ni trovos okazon, Aŭdreo; estu pacienca, bona Aŭdreo.

Aŭd.

Certe, la pastro estis sufiĉe taŭga, spite ĉio, kion la maljuna sinjoro diris.

Tuŝ.

Li estas tre malbona Siro Olivero, Aŭdreo, tre malbonega Siro Martekst. Sed, Aŭdreo, estas junulo ĉi tie en la arbaro, kiu pretendas al vi.

Aŭd.

Jes, mi scias kiu li estas; li havas nenian rajton al mi. Jen venas la viro kiun vi intencas.

Tuŝ.

Vidi ŝercemulon estas kvazaŭ nutraĵo kaj trinkaĵo al mi: je mia fido, oni, kiu havas bonan spriton, estas respondeca; ni devas moki; ni ne povas nin deteni de tio.

Eniras Gulielmo.

Gul.

Bonan vesperon, Aŭdreo.

Aŭd.

Bonan vesperon, Gulielmo.

Gul.

Kaj bonan vesperon al vi, Sinjoro.

Tuŝ.

Bonan vesperon, amiko mia. Remetu la ĉapon, remetu la ĉapon; ne, mi petas al vi, remetu la ĉapon. Kiom da jaroj vi havas, amiko mia?

Gul.

Dudek kvin, Sinjoro.

Tuŝ.

Tio estas matura aĝo. Ĉu via nomo estas Gulielmo?

Gul.

Gulielmo, Sinjoro.

Tuŝ.

Bona nomo. Ĉu vi naskiĝis en ĉi tiu arbaro?

Gul.

Jes, Sinjoro, mi dankas al Dio.

Tuŝ.

"Mi dankas al Dio,"--bona respondo. Ĉu vi estas riĉa?

Gul.

Nu, do, Sinjoro, nur iomete.

Tuŝ.

"Iomete" estas bona, bonega, tre bonega stato; kaj tamen ĝi ne estas bona; ĝi estas nur iomete bona. Ĉu vi estas saĝa?

Gul.

Jes, Sinjoro, mi havas lertan spritecon.

Tuŝ.

Nu, vi bone respondas. Mi nun rememoras sentencon jenan; "la malsaĝulo sin pensas saĝa, sed la saĝulo rekonas sian malsaĝecon." La idolana filozofo, kiam li deziris manĝi vinberojn, kutime malfermis la lipojn kiam li alproksimigis al ili la vinberojn, intencante montri tiamaniere, ke vinberojn estas kreitaj por esti manĝataj, kaj lipojn por malfermiĝi. Vi amas ĉi tiun fraŭlinon?

Gul.

Mi amas ŝin, Sinjoro.

Tuŝ.

Donu al mi la manon. Ĉu vi estas klera?

Gul.

Ne, Sinjoro.

Tuŝ.

Do, lernu jene de mi: havi estas havi; ĉar estas retorikaĵo, ke trinkaĵo, elversite el pokalo en glason, plenigas la glason, kaj malplenigas la pokalon; ĉar ĉiu el la verkistoj konsentas ke _ipse_ estas tiu; nu, vi ne estas _ipse_, ĉar mi mem estas tiu.

Gul.

Kiu vi estas, Sinjoro?

Tuŝ.

Mi estas tiu, kiu devas edziĝi je ĉi tiu virino. Tial, vi, grimaculo, foriru de la ĉeesto de ĉi tiu ina estaĵo,--de ĉi tiu virino,--aŭ, grimaculo, vi pereos; aŭ, kiel vi pli bone komprenos, vi mortos; tio estas, mi vin mortigos, vin forigos; mi ŝanĝos vian vivon en morton, vian liberecon en sklavecon; mi agos kontraŭ vi per veneno, per bastonfrapado, per glavo; mi kontraŭstaros vin per argumentoj; mi vin superos per strategio; laŭ cent kvindek modoj mi vin mortigos. Tial, tremu, kaj foriru.

Aŭd.

Jes, faru tion, bona Gulielmo.

Gul.

Dio vin gardu, Sinjoro.

[Li foriras.]

Eniras Koreno.

Kor.

Niaj gemastroj vin serĉas; venu, for, for!

Tuŝ.

Paŝetu, Aŭdreo! Paŝetu, Aŭdreo! Mi venos, mi venos.

[Ĉiuj foriras.]

SCENO II.

La arbaro.

Eniras Orlando kaj Olivero.

Orl.

Ĉu estas eble ke post tiel mallonga konatiĝo vi ŝin estimus? ke nur vidinte ŝin, vi ŝin amus? ke amante ŝin, vi lin amindumus? ke li vin akceptus? kaj ĉu vi daŭrigos tion?

Oli.

Ne diskutu pri la kapricemo de ĉi tio, nek pri ŝia malriĉeco, nek pri la mallonga konatiĝo, nek la subita amindumado, nek ŝia subita konsento; sed diru kun mi, ke mi amas Alienon; diru kun ŝi ke ŝi min amas: donu vian konsenton al ni ambaŭ: tio vin prosperigos; ĉar mi donos al vi por via heredaĵo la domon de mia patro, kaj ĉiom de la rento kiun Siro Rolando posedis; ĉi tie mi vivos kaj mortos paŝtisto.

Orl.

Vi havas mian konsenton. Via edziĝo okazu morgaŭ: tien mi invitos la Dukon kaj ĉiun el liaj kontentaj sekvantoj. Iru vi kaj preparu Alienon; ĉar, rigardu, jen venas mia Rozalindo.

Eniras Rozalindo.

Roz.

Dio vin gardu, frato mia.

Oli.

Kaj vin, fratino mia.

[Li foriras.]

Roz.

Ho, mia kara Orlando, kiel mi malĝojas, vidante ke vi portas vian koron en skarpo!

Orl.

Ĝi estas mia brako.

Roz.

Mi pensis ke vian koron vundis la ungegoj de leono.

Orl.

Ĝi estas vundita, sed de virinaj okuloj.

Roz.

Ĉu via frato rakontis al vi kiamaniere mi ŝajnigis svenadon, kiam li montris al mi vian poŝtukon?

Orl.

Jes, kaj ankoraŭ pli mirindajn aferojn.

Roz.

Ho, mi scias kion vi intencas: jes, ĝi estas vera; neniam estis io tiel subita, escepte de brutobatalo, aŭ tiu fanfarona diraĵo de Cezaro, "Mi venis, vidis, venkis." Ĉar tuj kiam via frato kaj mia fratino renkontis unu la alian, ili reciproke sin rigardis; tuj kiam ili rigardis unu la alian, ili reciproke sin amis, tuj kiam ili amis unu la alian, ili reciproke sopiris; tuj kiam ili sopiris, ili serĉis la kialon, kaj eltrovinte la kialon, ili serĉis la kuracilon; per tiaj gradoj ili faris ŝtuparon al edziĝo, kiun ili senprokraste supren iros; ili amas fervorege; kaj volas esti kune; bastonegoj ne povas ilin apartigi.

Orl.

Ili edziĝos morgaŭ, kaj mi invitos la Dukon al la edziĝo. Sed ho, kiel maldolĉe estas enrigardi en feliĉecon per la okuloj de alia viro! Ju pli mi pensos morgaŭ ke mia frato, atinginte tion, kion li deziras, estos feliĉa, des pli mi estos kiel eble plej malĝoja!

Roz.

Ĉu mi ne povos morgaŭ fari al vi servon, anstataŭante Rozalindon?

Orl.

Mi ne povas plu vivi per la pensado.

Roz.

Tial mi ne plu vin enuigos per vana parolado. Sciiĝu tial, ĉar nun mi parolas serioze, ke mi scias ke vi estas sinjoro kun bona inteligento. Mi ne diras ĉi tion por ke vi estimu mian sciadon, ĉar mi diras ke mi scias tion; mi deziras de vi nur tiom da estimo, kiom vin devigas kredi je mi, por helpi min, ne por gajni al mi laŭdon. Kredu, do, mi petas, ke mi povas elfari strangaĵojn. Depost kiam mi havis tri jarojn, mi ofte interparolis kun magiisto, majstro en lia arto, tamen ne kondemninda. Se vi ja amas Rozalindon tiel kore, kiel via gesto atestas, vi edziĝos je ŝi tiam, kiam via frato edziĝos je Alieno. Mi scias kiamaniere la malbonŝanco ŝin premegas, kaj ne estas neeble al mi, se ne estos maloportune al vi, ŝin meti antaŭ viajn okulojn morgaŭ, en ŝia homa formo, tute sen danĝero.

Orl.

Ĉu vi parolas kun serioza intenco?

Roz.

Jes, je mia vivo; kiun mi alte taksas, kvankam mi diras ke mi estas magiisto. Tial, vin plej bele vestu; invitu viajn amikojn; ĉar se vi deziras edziĝi morgaŭ, vi povos; kaj je Rozalindo, se vi deziras.

Eniras Silvio kaj Febino.

Rigardu, jen venas amantino mia, kaj amanto ŝia.

Feb.

Junulo, vi tre malĝentila estis, Montrinte tiun letereton mian.

Roz.

Negrava tio estas; mi deziras Malica, malĝentila al vi ŝajni; Jen sekvas vin paŝtisto tre fidela; Rigardu, amu lin; li vin adoras.

Feb.

Paŝtisto, diru kio l' amo estas.

Sil.

El larmoj kaj sopiroj ĝi konsistas; Kaj tia por Febino estas mi.

Feb.

Por Ganimedo, tia estas mi.

Orl.

Por Rozalindo, tia estas mi.

Roz.

Ne tia, por virino, estas mi.

Sil.

El fido kaj servemo ĝi konsistas; Kaj tia por Febino estas mi.

Feb.

Por Ganimedo, tia estas mi.

Orl.

Por Rozalindo, tia estas mi.

Roz.

Ne tia, por virino, estas mi.

Sil.

El fantazio tute ĝi konsistas; Kaj tute el sopiroj kaj pasio, El adorado kaj el servemado, El humileco, kaj el pacienco, Kaj el malpacienco, kaj pureco, El la provado kaj el rigardado; Kaj tia por Febino estas mi.

Feb.

Por Ganimedo, tia estas mi.

Orl.

Por Rozalindo, tia estas mi.

Roz.

Ne tia, por virino, estas mi.

Feb.

Se tio estas vera, kial vi Min malaprobas, ĉar mi amas vin?

Sil.

Se tio estas vera, kial vi Min malaprobas ĉar mi amas vin?

Orl.

Se tio estas vera, kial vi Min malaprobas ĉar mi amas vin?

Roz.

Al kiu vi parolas, dirante "Kial vi min malaprobas ĉar mi amas vin?"

Orl.

Al ŝi forestanta, ne aŭdanta.

Roz.

Mi petas al vi, neniom plu da ĉi tio; ĝi similas la blekado de Irlandaj lupoj kontraŭ la luno. [al Sil.] Mi helpos al vi se mi povas. [al Feb.] Mi edziĝos je vi, se iam mi edziĝos je virino, kaj mi ja edziĝos morgaŭ. [al Orl.] Mi vin kontentigos, se iam mi iun ajn kontentigis, kaj vi morgaŭ edziĝos. [al Sil.] Mi vin kontentigos, se tio, kio al vi plaĉas, vin kontentigas, kaj morgaŭ vi edziĝos. [al Orl.] Se vi amas Rozalindon, venu al la rendevuo. [al Sil.] Se vi amas Febinon, venu al la rendevuo; kaj, ĉar mi amas neniun virinon, mi venos al la rendevuo. Tial, adiaŭ: mi donis al vi ordonojn.

Sil.

Mi ne forestos, se mi vivos.

Feb.

Nek mi.

Orl. Nek mi.

[Ĉiuj foriras.]

SCENO III.

La arbaro.

Eniras Tuŝ-ŝtono kaj Aŭdreo.

Tuŝ.

Morgaŭ estos la ĝoja tago, Aŭdreo; morgaŭ ni edziĝos.

Aŭd.

Kaj mi tutkore tion deziras; kaj esperas ke la deziro esti edzigita virino estas nenia malhonesta deziro. Jen venas du el la paĝioj de la forpelita Duko.

Eniras du paĝioj.

Unua Paĝio.

Bone renkontita, honesta sinjoro.

Tuŝ.

Je mia fido, bone renkontita. Venu, sidiĝu, sidiĝu, kaj kantu.

Dua Paĝio.

Ni estas je via dispono: sidiĝu inter ni.

Unua Paĝio.

Ĉu ni tuj komencu, ne tusinte, ne kraĉinte, ne dirinte ke ni estas raŭkaj, kio estas nur la prologo al malbonsona voĉo?

Dua Paĝio.

Certe, certe; kaj ambaŭ en akordo, kiel du ciganoj sur ĉevalo.

KANTO

Vagis amanto kaj knabin', Kun la hej, kaj la ho, kaj la hej noni no, Kaj en la kampoj trovis sin, En la printemp', la sola bela ringtemp', Nun kantas fring', hej ding a ding ding, Amantoj amas ĝin.

Inter la kampoj de sekal', Kun la hej, kaj la ho, kaj la hej noni no, Kuŝadis ili en la val', En la printemp', k. t. p.

Ekkantis ili je la hor', Kun la hej, kaj la ho, kaj la hej noni no, Ke vivo estas nura flor', En la printemp', k. t. p.

Ho, ĝoju dum la estantec', Kun la hej, kaj la ho, kaj la hej noni no, Ĉar kronas amon maturec', En la printemp', k. t. p.

Tuŝ.

Vere, junaj sinjoroj, kvankam estis nenia granda materialo en la kanteto, tamen la ario estis tre malbelsona.

Unua Paĝio.

Vi vin trompas, Sinjoro; ni kantis laŭtakte, kaj ne perdis la taktotempon.

Tuŝ.

Je mia fido, jes; mi pensas la tempon perdita, dum kiu mi aŭdis tiel malspritan kanton! Adiaŭ; kaj Dio plibonigu al vi la voĉojn. Venu, Aŭdreo.

[Ĉiuj foriras.]

SCENO IV.

La arbaro.

Eniras la Duko, Amienso, Jakveso, Orlando, Olivero, kaj Celio.

La Duko.

Orlando, ĉu vi kredas ke l' junulo Elfaros ĉion, kion li promesis?

Orl.

Ho, jen mi kredas, jen mi ne ĝin kredas; Simile ja al tiu, kiu timas Ke li esperas, dum li scias ke Li timas.

Eniras Rozalindo, Silvio, kaj Febino.

Roz.

Estu pacienca, dum Mi citas la kontrakton: do, vi diras Ke, se mi alkondukos Rozalindon, Vi donos ŝin al tiu ĉi Orlando?

La Duko.

Mi certe donus ŝin, se mi posedus Reĝlandojn por kundoni.

Roz.

Kaj vi diras Ke vi akceptos ŝin, alkondukitan?

Orl.

Mi certe ŝin akceptus, se mi estus La reĝo de eĉ ĉiuj reĝolandoj.

Roz.

Vi diras, ke kun mi vi edziniĝos, Se mi konsentos?

Feb.

Jes, mi edziniĝos, Kun vi, eĉ se mi mortus horon poste.

Roz.

Se vi rifuzos je min edziniĝi, Vi donos vin al la paŝtist' fidela?

Feb.

Kontrakto tio estas.

Roz.

Se ŝi konsentos, vi Febinon prenos?

Sil.

Eĉ kvankam havi ŝin la morto estus!

Roz.

Elfari ĉion ĉi mi jam promesis: Plenumu, Duko, la promeson vian, Ke vi filinon donos. Vi, Orlando, Plenumu vian, ke vi ŝin akceptos: Kaj vi, Febino, ke vi edziniĝos Je mi, aŭ rifuzinte min, ke vi Je tiu ĉi paŝtisto edziniĝos: Silvio, vi plenumu vian, ke vi Je ŝi edziĝos, se ŝi min rifuzos: Kaj de ĉi tie mi foriros nun Por ĉion ĉi efektivigi bone.

[Rozalindo kaj Celio foriras.]

La Duko.

En tiu ĉi junulo mi rekonas Ja kelkajn trajtojn de l' filino mia.

Orl.

Ho, via moŝto, kiam mi unue Lin vidis, mi supozis ke li estas La frato de l' filino via. Tamen, Naskiĝis en l' arbaro la junulo, Kaj lin instruis, pri la elementoj De multaj riskaj studoj, lia onklo, Tre fama magiisto li lin nomas, Kaŝita ie ajn en la arbaro.

Eniras Tuŝ-ŝtono kaj Aŭdreo.

Jak.

Certe, alia superakvego okazos, kaj ĉi tiuj duoj venas el la arkeo. Jen venas paro da tre strangaj bestoj, kiujn en ĉiu lingvo oni nomas ŝercemuloj.

Tuŝ.

Mi salutas vin ĉiujn.

Jak.

Via moŝto, lin bonvenu: ĉi tiu estas la multkolorulo kiun mi ofte renkontis en la arbaro. Li ĵuras ke li antaŭe estis kortegano.

Tuŝ.

Se iu dubas pri tio, li min provu. Mi estas dancinta; mi estas flatinta sinjorinon; mi estis diplomata kun mia amiko, kaj glatparolema kun mia malamiko; mi ruinigis tri tajlorojn; mi havis kvar malpacojn, kaj preskaŭ duelis pri unu.

Jak.

Kaj kiel vi ree paciĝis?

Tuŝ.

Nu, ni renkontis unu la alian, kaj trovis ke la malpaco estas je la sepa kialo.

Jak.