Kiel plaĉas al vi: komedio en kvin aktoj
Part 4
Estis neniuj ĉefaj; ili ĉiuj similis unu al la alia, same kiel moneroj; unu peketo ŝajnis terura ĝis kiam la sekvanta peketo venis por ĝin egali.
Orl.
Mi petas al vi, rakontu kelke da ili.
Roz.
Ne, mi ne malŝparos sanigilojn escepte por tiu, kiu estas malsana. Estas iu viro kiu vizitadas la arbaron, kaj difektas niajn arbojn skulptante "Rozalindon" sur iliaj ŝeloj; kiu pendigas odojn sur kratagoj, kaj elegiojn sur dornarbetaĵoj; ĉio ĉi, vere, diigas la nomon Rozalindon: se mi povus renkonti tiun amantaĉon, mi donus al li iom da bona konsilo, ĉar li ŝajne suferas pro la ĉiutaga amofebro.
Orl.
Mi estas tiu, kiu tiel ŝanceliĝas pro amo: mi petas al vi, diru al mi la sanigilon de via onklo.
Roz.
Neniuj el la signoj konataj de mia onklo estas sur vi. Li instruis al mi kiel malkaŝi viron enamiĝintan; mi estas certa ke vi ne estas kaptito en tia kaĝo el junkoj.
Orl.
Kiaj estas liaj signoj?
Roz.
Malgrasa vango, tia, kian vi ne havas; interniĝintaj okuloj, kaj lacigitaj, tiaj, kiajn vi ne havas; neparolema humoro, tia, kian vi ne havas; nezorgita barbo, tia, kian vi ne havas; sed tion mi pardonas al vi, ĉar via nura posedo de barbo estas rento de pli juna frato; plie, viaj ŝtrumpoj devus esti neligitaj, via ĉapo sen rubando, viaj manikoj nebutonumitaj, viaj ŝuoj nelaĉitaj, kaj ĉio sur vi devus montri senzorgan malesperon; sed vi ne estas tia viro; vi estas anstataŭe perfekta en via vestaĵo, kvazaŭ amante vin mem, pli ol iun alian.
Orl.
Bela junulo, mi volus ke mi povu kredigi vin ke mi amas.
Roz.
Mi kredu tion? Vi povas tiel baldaŭ kredigi ŝin mem, kiun vi amas; kaj mi vetas, ke ŝi pli kredeble kredos ol ŝi konfesos sian kredon: tio estas unu el la aferoj pri kiuj la virinoj ankoraŭ mensogas al siaj konscioj. Sed, vere, ĉu estas vi kiu pendigas sur la arboj la versojn en kiuj Rozalindo estas tiel multe admirata?
Orl.
Mi ĵuras al vi, junulo, je la blanka mano de Rozalindo, ke mi estas tiu malfeliĉulo.
Roz.
Sed ĉu vi tiel multe enamiĝas kiel viaj rimoj diras?
Orl.
Nek rimado nek rezonado povas esprimi kiel multe.
Roz.
La amo estas nur frenezo; kaj, mi diras al vi, ĝi tiom meritas malluman domon kaj vipilon, kiom la frenezuloj: kaj la kialo, pro kiu oni ne tiamaniere punas kaj kuracas amantojn, estas, ke tia frenezo estas tiel ĝenerala ke la vipistoj mem enamiĝas. Tamen mi pretendas ke mi povas ĝin kuraci per konsilado.
Orl.
Ĉu iu ajn tiamaniere ĝin iam kuracis?
Roz.
Jes, unu viro, kaj laŭ la jena maniero: li devis imagi min lia amatino; kaj mi ordonis al li ke li ĉiutage min amindumu: je tiuj okazoj, estante nekonstanta junulo, mi plendadis, mi min ŝajnigadis virineca, ŝanĝema, sopirema, kaj amema; fiera, kapricema, imitema, frivola, nekonstanta, plena je larmoj, plena je ridetoj; mi estis ia al ĉia pasio, kaj neniel vera al iu ajn pasio; kiel junuloj kaj virinoj estas pliparte estaĵoj de tia speco: jen mi lin ametis, jen mi lin malamis; jen mi lin amuzis, jen mi lin forpelis; jen mi ploris pro li, jen mi lin malestimis; mi pelis mian amindumanton el sia freneza amohumoro ĝis vivema frenezohumoro; tio estis, forlasi la plenan fluon de la mondo, kaj loĝi en angulo sole monaĥeja. Kaj tiel mi lin resanigis; kaj tiel mi prenos sur min lavi vian hepaton tiel pura kiel estas la koro de bona ŝafo, ke ne estos tie unu makulo da amo.
Orl.
Mi ne volas esti resanigita, junulo.
Roz.
Mi resanigos vin, se vi nur min nomus Rozalindo, kaj venus ĉiutage al mia dometo, por min amindumi.
Orl.
Nu, je la fido de mia amo, mi venos: diru al mi kie ĝi estas.
Roz.
Iru kun mi al ĝi kaj mi ĝin montros al vi: kaj survoje vi diros al mi kie en la arbaro vi loĝas. Ĉu vi iros?
Orl.
Tre volonte, bona junulo.
Roz.
Ne, vi devas min nomi Rozalindo. Venu, fratino, ĉu vi iros?
[Ĉiuj foriras.]
SCENO III.
La arbaro.
Eniras Tuŝ-ŝtono kaj Aŭdreo; Jakveso postvenas.
Tuŝ.
Venu rapide, bona Aŭdreo: mi alpelos viajn kaprojn, Aŭdreo. Kaj kiel, Aŭdreo? ĉu mi estas la viro? ĉu mia simpla mieno kontentigas al vi?
Aŭd.
Via mieno! Dio nin gardu! Kia mieno?
Tuŝ.
Mi estas ĉi tie kun vi kaj viaj kaproj, same kiel la plej kapricema poeto, honesta Ovido, estis inter la gotoj.
Jak. [mallaŭte.]
Ho sciado malbone loĝanta, pli malbone ol Jupitero en pajltegmentita domo!
Tuŝ.
Kiam ies versoj ne povas esti komprenataj, kaj lia spriteco ne povas esti helpata de tiu frumatura infano, la komprenado, tio pli mortfrapas ol granda kalkulo por malgranda ĉambro. Efektive, mi volus ke la dioj vin estu farintaj pli poeta.
Aŭd.
Mi ne scias kio estas "poeta": Ĉu tio estas honesta laŭ vorto kaj ago? Ĉu ĝi estas veraĵo?
Tuŝ.
Ne, vere; ĉar la plej vera poezio estas plej ŝajniga; kaj amantoj volonte uzadas la poezion, kaj tio, kion ili ĵuras en poezio, povas esti dirata kiel amantoj ŝajnigas.
Aŭd.
Ĉu vi volus do ke la dioj estu min farintaj poeta?
Tuŝ.
Jes, vere; ĉar vi ĵuras al mi ke vi estas honesta: do, se vi estus poetino, mi povus iom esperi ke vi pretekstas.
Aŭd.
Ĉu vi ne volas ke mi estu honesta?
Tuŝ.
Ne, vere, escepte se vi estus malbela; ĉar honesteco kunigita kun beleco similas la uzadon de mielo kiel saŭco por sukero.
Jak. [mallaŭte.]
Li estas materialista ŝercemulo!
Aŭd.
Nu, mi ne estas bela; tial mi preĝas al la dioj, ke ili min faru honesta.
Tuŝ.
Nu, tio estu laŭ via volo, sed mi edziĝos je vi; tial mi vizitis Siron Oliveron Martekst, la paroĥestron de la plej proksima vilaĝo, kiu promesis renkonti nin en ĉi tiu loko en la arbaro, kaj nin edzigi.
Jak. [mallaŭte.]
Mi volus vidi ĉi tiun renkonton.
Aŭd.
Nu, la dioj donu al ni la feliĉecon!
Tuŝ.
Amen. Se oni ne havus kuraĝan koron, li povus ja ŝanceliĝi je tia provo; tial, ke ni havas ĉi tie nenian templon krom la arbaro, nenian kunvenon krom kornhavaj bestoj. Sed kio, nu! Kuraĝu! Same kiel kornoj estas malagrablaj, ili estas necesaj. Oni diras, ke multe da homoj ne travivas eluzadon de siaj posedaĵoj: prave; multe da homoj havas bonajn kornojn, kaj ne travivas eluzadon de ili. Nu, tio estas la doto de lia edzino; li mem ne ĝin akiris. Kornoj? Jes, certe:--malriĉuloj sole? Ne, ne; la plej nobla cervo havas ilin tiel grandaj kiel la fripono. Ĉu la fraŭlo estas tial benita? Ne: same kiel murhava urbo estas pli inda ol vilaĝo, tiel la frunto de edzigita viro estas pli honorinda ol la nuda frunto de fraŭlo; kaj ju pli multe defendado superas mallertecon, des pli multe korno estas pli valora ol la bezonado. Jen venas Siro Olivero.
Eniras Siro Olivero Martekst.
Siro Olivero Martekst, vi estas bonvena; ĉu vi finos je ni ĉi tie sub tiu ĉi arbo, aŭ ĉu ni iru kun vi al via kapelo?
Siro Oli.
Ĉu estas neniu ĉi tie por fordoni la virinon?
Tuŝ.
Mi ne ŝin akceptos kiel la donacon de iu ajn viro.
Siro Oli.
Vere, ŝi devos esti donita, alie la edziĝo ne estos laŭleĝa.
Jak.
Komencu! komencu! mi ŝin donacos.
Tuŝ.
Bonan vesperon, bona Sinjoro kiel-nomita: kiel vi sanas? Vi estas tre bonvena: Dio vin rekompencu pro via ĵusantaŭa kunularo: mi tre ĝoje vin vidas: jen bagatelo por fari ĉi tie, Sinjoro: ne, remetu la ĉapelon, mi petas.
Jak.
Ĉu vi edziĝos, multkolorulo?
Tuŝ.
Same kiel la bovo havas sian jugon, Sinjoro, la ĉevalo sian bridon, kaj la falko siajn sonorilojn, tiel la homo havas siajn dezirojn; kiel kolomboj kunbekiĝas, tiel edzigotoj volus gustumi.
Jak.
Sed ĉu vi, viro kun tia edukado, edziĝus sub arbetaĵo, kvazaŭ almozulo? Iru al la preĝejo, kaj havu bonan pastron kiu povas klarigi al vi, kio estas la edziĝado: ĉi tiu homaĉo nur vin kunigos kiel oni kunigas panelaron: tiam unu el vi pruvigos malŝvelita panelo, kaj kvazaŭ nematura ligno, kurbiĝos, kurbiĝos, kurbiĝos.
Tuŝ. [mallaŭte.]
Mi ne estas certa ke mi ne preferus esti edzigita de li anstataŭ iu alia: ĉar kredeble li ne bone min edzigos; kaj ne estante bone edzigite, mi havos pli bonan pretekston por poste forlasi mian edzinon.
Jak.
Nu, iru do kun mi; konsilos mi al vi.
Tuŝ.
Nu venu, ho Aŭdreo, dolĉkore, Ni devas edziĝi, aŭ vivi malbonmore. Adiaŭ, Sinjoro Olivero; ne,-- Ho dolĉa Olivero, Ho brava Olivero. Ne min forlasu post vi. Sed,-- Forvagu do, foriru, Mi diras, al vi, iru! Mi ne edziĝos per vi.
[Jakveso, Tuŝ-ŝtono, kaj Aŭdreo foriras.]
Siro Oli.
Tio ne estas grava. Neniu fantaziulo el ili formokos min el mia profesio.
[Li foriras.]
SCENO IV.
La arbaro.
Eniras Rozalindo kaj Celio.
Roz.
Tute ne parolu al mi: mi volas plori.
Cel.
Nu, ploru, mi petas; sed tamen bonvole memoru ke larmoj ne decas al viro.
Roz.
Sed ĉu mi ne havas bonan kialon por plori?
Cel.
Tiel bonan kialon kiel oni povus deziri; tial, ploru.
Roz.
Liaj haroj mem havas hipokritan koloron.
Cel.
Ili havas iom pli brunan koloron ol tiuj de Judaso; efektive, liaj kisoj estas la infanoj mem de Judaso.
Roz.
Je mia fido, liaj haroj havas belan koloron.
Cel.
Bonegan koloron. Via kaŝtana koloro estis ĉiam la plej bona.
Roz.
Kaj lia kisado estas tiel plena je sankteco kiel la tuŝado de sankta pano.
Cel.
Li aĉetis paron da marmoraj lipoj de Diano: monaĥino de vintra fratulinaro ne kisas pli religie: la ĉasteca glacio mem enestas en ili.
Roz.
Sed kial li ĵuris ke li venos hodiaŭ matene, kaj tamen ne venas?
Cel.
Nu, certe, enestas neniom da vero en li.
Roz.
Ĉu vi tiel opinias?
Cel.
Jes; mi opinias ke li ne estas ŝtelisto de monujoj aŭ de ĉevaloj; sed koncerne lian verecon en amo, mi ja pensas lin tiel malplena kiel kovrita pokalo aŭ vermdetruita nukso.
Roz.
Ĉu vi ne pensas lin fidela en amo?
Cel.
Jes, kiam li enamiĝas; sed mi opinias ke li ne enamiĝis.
Roz.
Vi lin aŭdis rekte ĵuri ke li enamiĝis.
Cel.
Ke li estis enamiĝinta, ne ke li ankoraŭ enamiĝas: la ĵuro de amanto ne estas pli fidinda al la parolo de vinoĉerpisto: ili ambaŭ pruvas falsajn kalkulojn. Li estas sekvanto de via patro la Duko, ĉi tie en la arbaro.
Roz.
Mi renkontis la Dukon hieraŭ, kaj multe interparolis kun li: li demandis al mi de kia familio mi devenas; mi respondis al li, de tiel bona kiel li mem; tiam li ridis, kaj min lasis foriri. Sed kial ni parolas pri patroj, kiam ekzistas tia viro kia Orlando?
Cel.
Ho, tiu estas brava viro! Li skribas bravajn versojn, parolas bravajn vortojn, ĵuras bravajn ĵurojn, kaj ilin brave rompas, tute transe, tra la koro de sia amatino; same kiel mallerta lancisto, kiu spronpikas sian ĉevalon sur unu flanko sole, rompas sian bastonon kiel vera malspritulo: sed ĉio estas brava kion la juneco rajdas kaj la malsaĝeco gvidas. Kiu venas ĉi tien?
Eniras Koreno.
Kor.
Gemastroj, ofte vi demandis pri Paŝtisto suferanta pro la amo,-- Ĉar lin vi foje vidis sur la herbo Sidanta apud mi, laŭdanta La paŝtistinon malŝateman, Fieran, sian amatinon.
Cel.
Nu, kio pri li?
Kor.
Se vi volas vidi La palan haŭton de la vera amo Kaj ruĝan brilon de fiera moko Ludantaj bone bonan teatraĵon, Foriru iom, kaj mi vin kondukos, Se vi ĝin volus vidi.
Roz.
Jes, ni iru! Rigardi la amantojn ja konsolas Personon kiu amas. Nin konduku Al tiu vidindaĵo, kaj vi diros Ke mi en tiu lud' ageme ludos.
[Ĉiuj foriras.]
SCENO V.
Alia parto de la arbaro.
Eniras Silvio kaj Febino.
Sil.
Febino kara, ne min malestimu; Ho ne, Febino, diru ke vi ne Min amas, sed ne tion akre diru. La ordinara eĉ ekzekutisto, Li kies koron la vidad' kutima De morto severigas, tamen ne Faligas la hakilon trans la kolon Antaŭ li kliniĝintan, antaŭ ol Pardonon peti: ĉu vi estos pli Severa ol la viro kiu gajnas La vivrimedojn per la sangaj gutoj?
Eniras Rozalindo, Celio, kaj post ili Koreno.
Feb.
Ekzekutisto mi ne volus esti: Mi vin evitas, ne volante vundi; Vi diras al mi, ke l' mortigo kuŝas En la okuloj miaj: certe estas, Kredeble ankaŭ, ke okuloj, kiuj Plej delikataj kaj plej molaj estas, Fermante siajn malkuraĝajn pordojn Je eĉ pulveroj, estus do nomataj Tiranoj, mortigistoj, kaj buĉistoj! Nu, kiel eble plej mi eksulkigos La frunton kontraŭ vi, kaj se l' okuloj Vin povas vundi, ili vin mortigu! Ŝajnigu nun svenadon; nun vi falu; Se vi ne tion povas, hontu do! Mensogu ne, dironte ke l' okuloj La miaj estas mortigantoj; nu, La vundon montru, kiun mi ekfaris Per la okuloj miaj: gratu vin Per nura pinglo, kaj ankoraŭ restos Grataĵo ia; kontraŭ junko tiam Apogu vin, kaj via polmo montros Cikatron kaj impreson ja senteblan, Post kelka tempo; sed l' okuloj miaj Celinte al vi, tute ne vin vundis: Mi estas certa ke nenia forto Ekzistas en okuloj, kiu povas Dolori.
Sil.
Ho, Febino kara, se Vi iam,--kaj vi mem ne scias kiam,-- Renkontos ĉe la vango de alia La povon de la Amo, vi eksentos La nevideblan vundon, kiun faras La akraj sagoj de la Amo.
Feb.
Dume, Ĝis tiu tempo, ne alproksimiĝu: Kaj, kiam venos tiu temp' malgaja, Min dolorigu per mokado; ne Kompatu min; sammaniere kiel Ĝis tiu tempo mi ne vin kompatos!
Roz.
Sed kial do? Nu, de patrino kia Devenas vi,--samtempe ĝojegante Kaj insultante je malfeliĉulo? Nu, kvankam vi belecon ja ne havas,-- Kaj, je la fido mia, mi ne vidas Pli multe da ĝi sur vizaĝo via Ol povus sen kandelo enlitiĝi,-- Ĉu vi, pro tio sole, devas esti Fiera kaj entute senkompata? Nu, kion vi intencas? Kial vi Rigardas min? Pli multe mi ne vidas Ĉe vi, ol ĉe la ordinara speco De ia pretfarita kreitaĵo De la Naturo. Nu, je mia vivo! Mi opinias ke ŝi eĉ intencas Ensorĉi ankaŭ la okulojn miajn! Ho ne, fraŭlin' fiera, ne ĝin celu: Nek brovoj nigraj, nek la nigraj haroj, Silkecaj, nek l' okuloj hele nigraj, Nek via bela vango, povas dresi L' animon mian por vin adoradi. Ŝafisto stulta, kial vi ŝin sekvas, Simile al la nebuleca Sudo, Pro l' vento kaj la pluvo blovetanta? Pli bela viro estas vi miloble, Ol ŝi virino bela estas: plie, Pro tiaj malsprituloj, kiaj vi, La mond' fariĝas plena je infanoj Malbelaj: La spegulo ne ŝin flatas, Ŝin flatas sole vi, kaj ŝi, pro tio, Sin pensas pli belega ol la trajtoj De la vizaĝo ŝia povas montri. Fraŭlino, vin rekonu! Genufleksu, Kaj, dum vi fastas, danku la Ĉielon Pro l' amo de bonulo. Mi konsilas Amike kaj mallaŭte al vi, jene: Ekvendu kiam ajn vi povas. Vi Ne plaĉos ĉiam al la aĉetonto: Pardonon petu de la vir'. Lin amu, Akceptu lin: ĉar malbelino ŝajnas Ankoraŭ pli malbela se ŝi mokas. Ŝin prenu do, paŝtisto, kaj adiaŭ.
Feb.
Junulo dolĉa, min riproĉu tiel Dum tuta jaro, ĉar mi ja preferas Aŭskulti tian riproĉadon vian Plivole ol amindumadon lian.
Roz.
Li enamiĝis je via malbeleco, kaj ŝi enamiĝos je mia kolero. Se tio estas vera, tiel rapide kiel ŝi respondas al vi per malafablaj rigardoj, mi petole parolos al ŝi per maldolĉaj vortoj. Kial vi tiamaniere rigardas min?
Feb.
Pro nenia malamo al vi.
Roz.
Mi petas, ne al mi ekenamiĝu! Mi estas pli perfida ol la ĵuroj Faritaj en la vino. Kaj aldone Mi ne vin ŝatas. Se vi volas koni La domon mian, jen ĝi estas, apud La olivarbetaĵo, tre proksima. Fratino, ĉu vi iros? Nu, paŝtisto, Petegu forte. Venu do, fratino. Kondutu, paŝtistino, pli afable, Kaj ne fiera estu. Ĉar neniu Pli malfeliĉa estas ol ĉi tiu. Nu, venu al la ŝafinaro nia.
[Rozalindo, Celio, kaj Koreno foriras.]
Feb.
Paŝtist' mortinta, nun mi trovas prava La frazon vian, kaj ĝi estas grava: "Neniu amis, ne enamiĝinte, L' amaton unufoje ekvidinte."
Sil.
Febino kara,--
Feb.
Kion do vi diras, Silvio?
Sil.
Min kompatu, kara.
Feb.
Nu, mi kompatas vin, Silvio kara.
Sil.
Sed kie ajn kompato estas, tie Sendolorigo devus esti. Tial Se vi bedaŭras mian amdoloron, Per via amo vi forigos mian Malĝojon, kaj la malgajecon vian.
Feb.
Vi havas mian amikeman amon.
Sil.
Mi vin deziras.
Feb.
Vi avara estas. Silvio, iam mi malamis vin, Ankoraŭ mi ne amas vin; sed tamen, Ĉar pri la amo bone vi parolas, Mi nun elportos vian kunulecon, Je kiu mi antaŭe tre enuis. Mi ankaŭ donos al vi okupadon: Sed ne deziru pluan rekompencon Ol vian ĝojon pro la okupado.
Sil.
Perfekta tiel mia amo estas, Kaj sankta, kaj mi tiom ja malhavas Da via komplezemo, ke mi pensos Ke mi rikolton sufiĉegan havas, Kvazaŭe rikoltante nur la spikojn Rompitajn, kiam jam la rikoltistoj Forportis la rikolton mem. Kelkfoje Donacu nur rideton, kaj je tiu Mi nutros min.
Feb.
Sed ĉu vi konas tiun, La junan viron kiu ĵus parolis?
Sil.
Ne bone, sed mi ofte lin renkontis: La domon li aĉetis, kaj bienon, De tiu malagrabla maljunulo.
Feb.
Mi ne lin amas, kvankam mi demandas Pri li; li estas nur petola knabo; Sed bone li parolis; tamen, vortoj Valoras kion? Sed la vortoj plaĉas Se nur la parolanto kontentigas Al sia aŭdantar'; li estas bela, Sed ne tre bela; li fiera estas, Sed la fiero certe lin beligas; Li estos bela viro. Plej laŭdinda La vizaĝhaŭto lia; kion ajn Li diris malĝentile, li nuligis Per ekrigardoj el l' okuloj belaj. Li ne altkreska estas, sed sufiĉe Por lia aĝo. Liaj lipoj havas Ruĝecon belan, iom pli brilegan Ol liaj vangoj. Tia diferenco Ekzistas inter la konstante ruĝa Kaj multkolora silko. Nu, Silvio, Virinoj iuj, tiel lin vidinte, Detale, kiel mi, sendube estus Je li enamiĝinta; miaflanke, Mi nek lin amas, nek malamas lin; Sed mi pli multe da kialo havas Por lin malami ol por ami lin: Ĉar li pro kia rajto min riproĉis? Li nomis nigraj la okulojn miajn, Kaj miajn harojn nigraj. Ankaŭ nun Mi rememoras, ke li mokis min. Mi miras kial ajn mi ne respondis: Nu, do; nefari ne kvitanci estas; Mi skribos insulteman letereton,-- Vi tien portos ĝin, ĉu ne, Silvio?
Sil.
Febino, tre volonte.
Feb.
Tuj mi skribos. Material' por tio jam enestas En mia kor', kaj en la cerbo mia. Maldolĉa kaj abrupta kontraŭ li Mi estos. Nu, Silvio, iru kun mi.
[Ambaŭ foriras.]
AKTO IV.
SCENO I.
La arbaro.
Eniras Rozalindo, Celio kaj Jakveso.
Jak.
Mi petas, bela junulo, permesu ke mi bone konatiĝu kun vi.
Roz.
Oni diras ke vi estas malgajulo.
Jak.
Mi estas tia; mi preferas tion, plivole ol la ridado.
Roz.
Oni kiu estas ekstreme tia aŭ la malo estas abomenulo, kaj meritas ĉiun modernan riproĉon, pli multe ol drinkuloj.
Jak.
Nu, estas bone esti malgaja, kaj nenion diri.
Roz.
Sed, do, estus bone esti nura stango.
Jak.
Mi havas nek la konkureman melankolion de klerulo; nek la fantazieman melankolion de muzikisto: nek la fieran melankolion de kortegano; nek la ambician melankolion de soldato; nek la politikan melankolion de advokato; nek la delikatan melankolion de sinjorino; nek la melankolion de amanto, kiu enhavas ĉiujn ĉi; sed mi havas mian propran melankolion, elfaritan el multaj sanigaj kreskaĵoj, eltiritan el multaj objektoj; kaj ankaŭ el la diversa meditado pri miaj vojaĝoj, kiu ofta meditado min enprofundigas en plej spritan malgajecon.
Roz.
Vi estas vojaĝinto! Je mia fido, vi havas bonan kialon por esti malgaja! Mi timas ke vi vendis viajn proprajn bienojn, por povi vidi tiujn de aliaj viroj; tial, esti multe vidinta kaj neniom posedanta estas havi riĉajn okulojn kaj malriĉajn manojn.
Jak.
Jes, mi gajnis mian spertadon.
Roz.
Kaj via spertado vin malgajigas: mi preferus ŝercemulon por min gajigi, plivole ol la spertadon por min malgajigi; kaj plivole ol vojaĝi por ĝin akiri.
Eniras Orlando.
Orl.
Ho, bonan tagon, kara Rozalindo.
Jak.
Nu do, adiaŭ, se vi parolas per senrimaj versoj.
[Li foriras.]
Roz.
Adiaŭ, Sinjoro Vojaĝinto. Atentu, ke vi kartavu, kaj portu strangan vestaĵon; malalte taksu ĉiun profiton de via propra lando; malŝatu vian naskiĝejon, kaj preskaŭ riproĉu Dion, tial, ke Li donis al vi tian mienon kian vi havas; aŭ mi apenaŭ pensos ke vi iam naĝis en gondolo. Nu, kiel do, Orlando? Kie vi estis la tutan tempon? Ĉu vi estas amanto! Se vi duan fojon tiel kondutos kontraŭ mi, neniam plu venu antaŭ miajn okulojn!
Orl.
Sed mia bela Rozalindo, mi venis malpli ol unu horon post la decidita horo.
Roz.
Vi rompus horan promeson je amo! Li kiu dividos minuton en mil partojn, kaj rompos nur parton de la milono de minuto, en aferoj de amo,--oni povus diri pri li ke Kupido lin frapis amike sur la ŝultron, sed lia koro estas netuŝita.
Orl.
Pardonu al mi, kara Rozalindo.
Roz.
Ne, se vi tiel prokrastos, ne venu al mi plu: mi tiel multe dezirus ke limako min amindumu.
Orl.
Limako?
Roz.
Jes, limako: ĉar, kvankam li malrapide venas, li portas sian domon sur la kapo; pli bonan doton, mi opinias, ol vi donos al virino; aldone, li kunportas sian sorton kun si.
Orl.
Kio estas tio?
Roz.
Nu, kornoj, pro kiuj tia viro, kia vi, volonte ŝuldas al la edzino. Sed li venas armite je sia riĉeco, kaj malhelpas la kalumnion de sia edzino.
Orl.
La virto ne produktas kornojn; kaj mia Rozalindo estas virta.
Roz.
Kaj mi estas via Rozalindo.
Cel.
Plaĉas al li vin tiel nomi; sed lia Rozalindo havas pli belan vizaĝon ol vi.
Roz.
Rapidu, amindumu min, amindumu min; ĉar nun mi estas tre gaja kaj kredeble konsentus. Kion vi nun dirus al mi, se mi ja estus via Rozalindo mem?
Orl.
Mi vin kisus, antaŭ ol paroli.
Roz.
Ne, vi devus unue paroli; kaj kiam vi havus nenion plu por diri, vi povus kapti la okazon por kisi.
Orl.
Kion fari, se ŝi malpermesus la kison?
Roz.
Tiam ŝi vin devigas peti, kaj de tio komenciĝas nova interparolado.
Orl.
Kiu povus havi nenion por diri, estante ĉe sia amata amatino?
Roz.
Certe, vi mem havus nenion por diri, se mi estus via amatino, aŭ mi pensus mian honestecon pli granda ol mian spritecon.
Orl.
Kiel! Ĉu mi havus nenion por diri?
Roz.
Ne. Ĉu mi ne estas via Rozalindo?
Orl.
Mi ĝoje diras ke vi estas ŝi, ĉar mi volonte parolos pri ŝi.
Roz.
Nu, pro ŝi persone, mi diras al vi ke mi ne vin akceptos.
Orl.
Do, pro mi persone, mi mortos.
Roz.
Ne, do, mortu per anstataŭanto. La kompatinda mondo havas preskaŭ sesmil jarojn, kaj en tiu tuta tempo neniu viro mortis, en sia propra persono, pro amo. Oni mortbatis Troilon per greka bastonego; tamen li faris sian eblon por antaŭe morti, kaj li estas unu el la imitinduloj, rilate al amo. Leandro estus vivinta multajn jarojn, kvankam Hero fariĝis monaĥino, escepte pro varma somermeza nokto; ĉar la bona junulo nur eliris por sin bani en la Helesponto, kaj, venkite de konvulsio, li dronis: kaj la malsaĝaj historiistoj de tiu epoko eltrovis ke Hero de Sestoso tion okazigis; sed ĉiuj ĉi estas mensogaĵoj; viroj mortis, de tempo al tempo, kaj vermoj ilin manĝis, sed ne pro la amo.
Orl.
Mi ne volus ke mia efektiva Rozalindo tiel opiniu: ĉar, mi ja kredas, ŝia malrideto povus min mortigi.
Roz.
Ne, je ĉi tiu mano, ĝi ne mortigus eĉ muŝon. Sed nu, mi estos via Rozalindo en pli afabla humoro; petu de mi kion ajn vi volas, mi ĝin permesos.
Orl.
Do, min amu, Rozalindo.
Roz.
Jes, je mia fido, mi faros tion, vendrede kaj sabate kaj ĉiam.
Orl.
Kaj vi min akceptos?
Roz.
Jes, kaj dudek tiajn virojn.
Orl.
Kion vi diras?
Roz.
Ĉu vi ne estas bona?
Orl.
Mi esperas ke jes.
Roz.
Nu do, ĉu oni povus deziri tro multe da bona afero? Venu, fratino mia, vi estu la pastro, kaj nin edzigu. Donu al mi la manon, Orlando. Kion vi diras, fratino mia?
Orl.
Mi petas al vi, nin edzigu.
Cel.
Mi ne povas diri la vortojn.
Roz.
Vi devos komenci, "Ĉu vi, Orlando,--"
Cel.
Silentu. Ĉu vi Orlando, prenos ĉi tiun Rozalindon por la edzino?
Orl.
Jes.
Roz.
Jes, sed kiam?
Orl.
Nun, tuj kiam ŝi povos nin edzigi.
Roz.
Tiam vi devos diri "Mi prenas vin, Rozalindo, por la edzino."
Orl.
Mi prenas vin, Rozalindo, por la edzino.
Roz.
Mi povus peti de vi vian rajtskribaĵon; sed mi vin prenas, Orlando, por mia edzo: jen estas fraŭlino kiu antaŭiras la pastron; kaj certe la virina pensado antaŭiras la virinan agadon.
Orl.
Tion faras ĉiuj pensoj: ili havas flugilojn.
Roz.
Nun diru al mi kiom da tempo vi retenos ŝin, post kiam vi ŝin posedas.
Orl.
Ĉiam, kaj unu tagon aldone.
Roz.