Kiel plaĉas al vi: komedio en kvin aktoj

Part 3

Chapter 3 4,098 words Public domain Markdown

Ho inda ŝercemulo! Iam ajn Li estis kortegano, kaj li diras Ke se la sinjorinoj estas belaj Kaj junaj, ili bone scias tion; En lia cerbo, kiu estas seka, Simile al biskvito post vojaĝo, Li havas strangajn lokojn, plenigitajn Je observado, kiun li ellasas En kripligitaj formoj. Ho, se nur Mi estus ŝercemulo! Mi ja estas Avida je la multkolora vesto!

La Duko.

Nu, vi ricevos tian.

Jak.

Ĝi do estas Por mi la sola vesto. Nur kondiĉe Ke vi senigu vian rezonadon Je ĉia opinio kreskadanta Senzorge tie, ke mi estas saĝa. Mi devas havi ankaŭ la liberon, Liberon tiel grandan kiel vento, Por blovi kontraŭ kiun ajn mi celos; Ĉar tion certe havas ŝercemuloj. Kaj tiuj, kiujn plej la malspriteco Piketas, eĉ plej multe devas ridi. Kaj kial, ho Sinjoro, oni devas? Nu, klara la kialo estas, kiel La vojo al preĝejo. Tiu, kiun La ŝercemulo foje saĝe trafas, Malsaĝe ja kondutus, malgraŭ vundoj, Se li ne ŝajnus ne la sagon senti. Se ne, la malsaĝeco de l' saĝulo Pruvata estas, de l' okazaj vidoj De l' ŝercemulo. Donu al mi tial Vestaĵon multkoloran, kaj permesu Ke mi eldiru mian penson. Tiam Mi tute purigados tiun korpon Malpuran de la mondo infektita, Se oni pacience nur akceptos La sanigilon mian.

La Duko.

Fi pro tio! Mi povas diri kion vi ekfarus.

Jak.

Nu, kion, je la senvalora veto, Mi farus krom la bono?

La Duko.

Malbonaĵon Grandegan ja, riproĉadante tiel Al la pekado, ĉar vi mem ja estas Malbonegulo, tre volupta, kiel La bestnaturo mem. Kaj la infekton Maturan, malbonecan, kiun vi Liberpiede laŭ permeso kaptis, Ĉu tion vi ekvomus en la mondon?

Jak.

Nu, kiu nun riproĉas la fieron, Povante trafi iun ajn personon? Ĉu ĝi ne forfluegas kiel la maro, Ĝis tiu laca materio mem Defluas? Kiun sinjorinon, do, En l' urbo mi eknomas, nur dirante Ke l' urbanino ja la koston portas De princoj, sur la tro malindaj ŝultroj? Nu, kiu povas veni insistante Ke iam mi intencas ŝin, ĉar tia Eĉ kia ŝi la najbarino estas? Aŭ kia estas li, havante staton Malnoblan, kiu diras ke la lia Kuraĝo estas ne je mia kosto, Pensante ke mi lin intencas nomi,-- Laŭ tia ago tuj konformigante La malspritecon sian al la senco De miaj vortoj? Nu, do, kiel estas? Nur montru kie mia lango faris La maljustaĵon al li. Se ĝi juste Kondutis kontraŭ li, tiam li mem Malbone ja kondutis kontraŭ si; Se li libera estas, la riproĉo Simile al l' anser' sovaĝa, flugas, Alproprigite de neniu. Kiu venas?

Eniras Orlando, havante la glavon eltirita.

Orl.

Detenu vin! Ne manĝu plu!

Jak.

Ankoraŭ Mi manĝis ja nenion.

Orl.

Vi ne manĝos. Ĝis kiam oni servos al neceso.

Jak.

De speco kia ajn la kok' devenas?

La Duko.

Ĉu vi kuraĝa estas pro sufero, Aŭ ĉu nur malestimas vi, junulo, Ĝentilajn morojn, ke vi ŝajnas nun Malplena je la ĝentileco?

Orl.

Ho, Ektuŝis vi unue miajn nervojn; La dorna pinto de sufero nuda Forprenis jam de mi konduton mian Konforman al la ĝentileco. Tamen Mi estas ja enlande edukita, Kaj konas iom da bonmoroj. Sed Detenu vin, mi diras! Li ekmortos Kiu tuŝos iom da ĉi tiu frukto Ĝis la bezonoj miaj estos sataj!

Jak.

Se vi ne akceptos respondon racian, mi devos morti.

La Duko.

Vi volas kion? Via dolĉanimo Perfortos pli efike, ol la forto Ekmovos nin por esti dolĉanimaj.

Orl.

Mi preskaŭ mortas, tiom mi bezonas Nutraĵon. Do, mi havu ĝin!

La Duko.

Sidiĝu, Bonvenu al la tablo. Manĝu do.

Orl.

Ĉu vi respondas tiel malsevere? Pardonu min, mi petas. Mi supozis Ke ĉio tie ĉi sovaĝa estas; Kaj tial mi ŝajnigis la mienon Severe ordonadan. Kiu ajn Vi estas, kiu en ĉi tia loko Neatingebla, sub malgaja ombro, Ignoras, perdas la rampantajn horojn; Se iam vi pli bonan staton havis, Se iam aŭdis preĝosonorilojn, Se iam vi sidiĝis ĉe la festo De bona homo, aŭ se iam vi Forviŝis larmon de l' palpebroj viaj, Kaj scias kio estas la kompato; Malsevereco estu mia helpo: Kaj tion esperante, kun ruĝiĝo Mi metas mian glavon en la ingon.

La Duko.

Jes, iam havis ni pli bonan staton. Kaj je la sonoriloj sanktaj iris Al la preĝejo; sidis ĉe la festoj De bonaj viroj, kaj forviŝis larmojn Naskitajn de la sankta kompatado. Nun tial vi sidiĝu kun mildeco, Laŭvole ordonante miajn virojn, Por tuj satigi vian malsategon.

Orl.

Do, vin detenu nur mallongan tempon De l' manĝo, dum mi, kiel la cervino, Elserĉos la cervidon por ĝin nutri. Ĉar estas kompatinda maljunulo, Li kiu multajn lacigantajn paŝojn Min sekvis pro la amo, lamirante. Ĝis kiam li satiĝos, premegate De du ĝenaĵoj de l' malforto, nome, Malsato, maljuneco,--mi gustumos Nenion.

La Duko.

Iru do, lin serĉu; dume, Ni manĝos ja neniom ĝis vi venos.

Orl.

Mi dankas vin, kaj benas vin pro tio.

[Li foriras.]

La Duko.

Iru do, lin serĉu; dume Ni manĝos ja neniom ĝis vi venos. Prezentas pli malgajan teatraĵon Ol tiu sceno kie oni ludas.

Jak.

La tuta mondo estas ja teatro, La viroj kaj virinoj, nur aktoroj: Havante jen elirojn, jen enirojn; Kaj unu homo ludas multajn rolojn En sia viv', kun aĝoj sep, por aktoj. Unue la infano, ploradante Ĉe l' brakoj de la vartistino. Tiam La juna lernejknabo, plendetante, Havante librosakon, kun vizaĝo Matenopura, rampetante kiel Limako nevolante al lernejo. Kaj tiam la amanto, sopirante Kiel fornego, kun balad' malgaja Al brovo de la amatino. Tiam Soldato, plena je mirigaj ĵuroj, Havante barbon kvazaŭ leopardo, Ĵaluza pri honoro, malpacema, Celante tiun aerglobon, gloron, Eĉ ĉe la faŭko de la pafilego. Kaj tiam, la juĝisto, dikakorpa, Pro multe da donacoj de kaponoj, Severokula, kun tondita barbo Laŭ profesio lia, kaj dirante Sentencojn saĝoplenajn, kaj ekzemplojn Modernajn. Tiel li la rolon ludas. La sesa aĝo transmoviĝas tiam Je grimacul' maldika, en pantofloj, Portanta okulvitrojn, kun saketo Ĉe l' flanko; liaj ŝtrumpoj, konservitaj Ankoraŭ de juneco, jam tro larĝaj Por la malgrasaj kruroj. Lia voĉo Ne plu vireca baso, ŝanĝiĝinte En infanecan sopranaĉon, pepas Kaj fajfas en la son'. La lasta sceno De l' stranga okazplena historio,-- Maljunegeco--nura forgeseco, Sen dentoj, sen okuloj, gusto, ĉio.

Revenas Orlando, kun Adamo.

La Duko.

Bonvenu! Vian respektindan ŝarĝon Demetu, kaj lin lasu tuj manĝi.

Orl.

Por li mi plej vin dankas.

Adamo.

Vi ja devas; Apenaŭ povas mi pro mi paroli, Por danki al vi.

La Duko.

Nu, bonvenu. Manĝu! Ankoraŭ mi ne ĝenos, por demandi Pri viaj ŝancoj. Sonu la muziko, Kaj vi, ho mia kuzo, al ni kantu!

KANTO

Ami.

Ho blovu, vintra vent'! Ne akra via dent', Kiel la maldankem': Ne tiom vundas vi, Ĉar vin ne vidas ni, Malgraŭ la frostotrem'. He ho! nu he ho! je verda ilekso! Malsaĝa la am', l' amikec' nur preteksto! Do, he ho, l' ilekso! Kaj vivo gajeca!

Frostiĝu, griza ĉiel'! Ne mordas vi tiel, Kiel la sendankec': Kaj spite la glaci', Vi ne doloras pli Ol falsa amikec'. He ho! nu he ho! je verda ilekso Malsaĝa la am', l' amikec' nur preteksto! Do, he ho, l' ilekso! Kaj vivo gajeca!

La Duko.

Se vi la filo estas de Rolando, Kiel vi al mi subparolis vere, Kaj ĉar mi mem la similecon vidas Pentrita bone, kvazaŭ ja vivanta, Sur la vizaĝo via, tial, estu Ĉe ni la bonveninta. Mi mem estas La Duko kiu vian patron amis: En mia kavernhejmo vi rakontos Al mi la pluan travivaĵon vian. Vi, bona maljunulo, jam fariĝas Bonvena kiel via mastro mem. Subtenu lin ĉe l' brako. Donu vi La manon, kaj al mi rakontu plene Pri viaj ŝancoj, por ke mi sciiĝu.

[Ĉiuj foriras.]

AKTO III.

SCENO I.

Ĉambro en la palaco.

Duko F.

Vi ne lin poste vidis? Ne, neeble: Sed se el la kompato mi ne estus Plejparte elfarita, mi ne serĉus Viktimon aliloke, por lin puni, Dum vi ĉeestas mem. Aŭskultu tamen: Elserĉu ie ajn la fraton vian; Elserĉu per kandelo; lin reportu Aŭ mortan aŭ vivantan, antaŭ fino De l' jaro nuna, aŭ vi mem ne plu Revenu por en nia lando loĝi. La posedaĵojn viajn, kaj bienojn, Kaj ĉion vian je l' prenad' valoran, Mi jen ekprenas kaj al mi proprigas, Ĝis kiam vi, per vortoj de la frato, Vin senkulpigos je l' kulpigo kiun Mi havas kontraŭ vi en mia menso.

Oli.

Ke via moŝto nur la koron mian Ekkonu pri ĉi tio! Mi neniam En mia vivo amis mian fraton!

Duko F.

Kanajlo des pli granda! Lin elpelu! Kaj miaj oficistoj, kies devo Ĉi tio estas, faru tujan kapton Je lia domo kaj bien'. Rapide Ekfaru tion, kaj lin tuj forpelu.

[Ĉiuj foriras.]

SCENO II.

La arbaro.

Eniras Orlando, havante paperon.

Orl.

Ekpendu tie, poezio mia, Pri mia amo klare atestonte, Kaj vi, reĝino de la nokto, kiu La kronon portas en tri mondoj viaj, Rigardu, per l' okuloj viaj virtaj, De l' pala regiono super ni, La nomon de la ĉasistino via, Reganta plene mian tutan vivon. Ho Rozalind'! Ĉi tiuj arboj estos La libroj miaj, kaj sur ties ŝeloj La pensojn miajn tuj mi enskribados. Por ke l' okuloj ĉiuj, rigardantaj En tiu ĉi arbaro, ĉie vidu La virton vian ĉiam atestatan. Rapidu vi, Orlando, bone skulptu Sur ĉiu arbo, pri la junulin', Neesprimeblan, belan virtan ŝin!

[Li foriras.]

Eniras Koreno kaj Tuŝ-ŝtono.

Kor.

Nu, kiel plaĉas al vi la nuna paŝtista vivmaniero, Sinjoro Tuŝ-ŝtono?

Tuŝ.

Efektive, ŝafisto, rilate al si mem, ĝi estas bona vivado. Sed rilate tion, ke ĝi estas paŝtista vivmaniero, ĝi estas nenio. Pro tio, ke ĝi estas soleca vivado, mi tre ŝatas ĝin; sed pro tio, ke ĝi estas individua, ĝi estas vivaĉo. Nu, tial ke ĝi estas en la kampoj, ĝi bone plaĉas al mi; sed pro tio, ke ĝi ne estas ĉe la kortego, ĝi estas teda. Ĉar ĝi estas ŝparema vivmaniero, notu bone, ĝi plaĉas al mia humoro; sed ĉar ne estas en ĝi pli multe da sufiĉego, ĝi treege malplaĉas al mi. Ĉu vi havas iom da filozofio en vi, ŝafisto?

Kor.

Ne pli multe ol la sciado ke kiam oni malsaniĝas, des pli oni estas malkomforta; kaj tiu, al kiu mankas la mono, posedaĵoj, kaj la kontenteco, malhavas tri bonajn amikojn; estas la eco de pluvo, ke ĝi malsekigas; la eco de fajro, ke ĝi brulas; bona paŝtejo grasigas la ŝafojn; la nokto ekzistas precipe pro la foresto de la suno; tiu, kiu lernis neniom da prudento per la naturo aŭ per la arto povas plendi pri manko de edukado; alie li devenas de tre malspritaj parencoj.

Tuŝ.

Tia homo estas natura filozofo. Ĉu vi iam ĉeestis la kortegon, ŝafisto?

Kor.

Ne, vere.

Tuŝ.

Tiam vi estas kondamnita.

Kor.

Mi esperas ke ne.

Tuŝ.

Vere, vi estas kondamnita, kiel ovo malbone rostita, tute je unu flanko.

Kor.

Tial, ke mi neniam ĉeestis ĉe la kortego? Nu, kial?

Tuŝ.

Nu, se neniam vi ĉeestis la kortegon, vi neniam vidis ĝentilajn morojn; se vi neniam vidis tiajn, nepre viaj moroj estas malbonaj kaj la malboneco estas peko, kaj la pekado kondukas al la kondamnado. Vi estas en danĝera stato, ŝafisto.

Kor.

Tute ne, Tuŝ-ŝtono: la agmanieroj kiuj estas bonaj ĉe la kortego estus tiel ridindaj en la kamparo, kiel la kampara konduto estus plej mokinda ĉe la kortego. Vi diris al mi, ke oni ne salutas, ĉe la kortego, sed oni kisas la manojn. Tia ĝentilaĵo estus malpura, se korteganoj estus ŝafistoj.

Tuŝ.

Citu ekzemplon, mallongavorte; nu, citu ekzemplon.

Kor.

Do, ni ankoraŭ nin okupas je la ŝafinoj, kaj la lanaj feloj estas graskovritaj.

Tuŝ.

Sed ĉu la manoj de la kortegano ne ŝvitas? Kaj ĉu la grasaĵo de ŝafinoj ne estas tiel pura kiel la ŝvito de la homoj? Malklerega, malklerega! Donu pli bonan ekzemplon, mi petas. Rapidu!

Kor.

Aldone, niaj manoj estas malmolaj.

Tuŝ.

Niaj lipoj ilin sentus des pli bone. Ankoraŭ malklerega! Donu pli ĝustan ekzemplon. Rapidu!

Kor.

Kaj ili estas ofte kovritaj je gudro, pro la ĥirurgio al niaj ŝafinoj; nu, ĉu vi volus ke ni kisu la gudron? La manoj de la kortegano estas parfumitaj je cibetaĵo.

Tuŝ.

Ho, plej malklera viro! Vi vermnutraĵo, kompare al bona karno, efektive! Lernu de la saĝuloj, kaj pripensu! Cibetaĵo havas pli malhonorindan naskiĝon ol gudro, estante la malpura elfluo el ia kato. Plibonigu la ekzemplon, ŝafisto!

Kor.

Vi havas tro kortegeman spritecon por mi. Mi restos je tio.

Tuŝ.

Ĉu vi restos malbenita? Dio vin helpu, malkleregulo! Dio donu al vi pli bonan racion. Vi estas kruda.

Kor.

Sinjoro, mi estas vera laboristo. Mi gajnas tion, kion mi manĝas, ricevas tion, kion mi portas; mi malamas nenion; mi envias nenion pro lia feliĉeco; mi ĝojas je la bonŝanco de aliaj; mi estas kontenta je miaj malbonŝancoj, kaj la plej granda fiero mia estas, vidi miajn ŝafinojn manĝantaj la herbon, kaj miajn ŝafidojn suĉantaj.

Tuŝ.

Tio estas alia malsprita peko via. Se vi ne estos malbenata pro tio, la diablo mem havos neniujn ŝafistojn; mi ne komprenas kiel alie vi forkuros.

Kor.

Jen venas juna mastro Ganimedo, la frato de mia nova mastrino.

Eniras Rozalindo, legante paperon.

Roz.

Neniu juvelo ĉe la hindo, Similas do al Rozalindo. Rajdante venton, via indo Tra l' mondo iras, Rozalindo. Neniu bildo plej laŭdinda Egalas vin, ho Rozalindo. Neniu vizaĝo memorinda, Krom via bela, Rozalindo.

Tuŝ.

Mi faros rimojn tiajn dum ok jaroj senintermite, esceptinte nur la manĝojn kaj la horojn por dormi; ĝi estas ĝuste la falsa galopo de la buterfaristino iranta vendejon.

Roz.

Fi, malspritulo!

Tuŝ.

Ekzemple:

Se serĉas cerv' por cervin' inda, Li kuru tuj al Rozalindo. Sopiras kat' je katin' inda, Nu, same faras Rozalindo. Vestaĵo estas subkovrinda, Kaj beltalia Rozalindo. Rikolto estas kunliginda, Hejmportu ĝin kun Rozalindo. Plej dolĉa nuks' en ŝel' malinda Similas ja al Rozalindo.

Ĉi tio estas la falsa galopo mem de versoj; kial vi vin infektas per ili?

Roz.

Silentu, vi stulta ŝercemulo! Mi trovis ilin sur arbo.

Tuŝ.

Vere, la arbo naskas malbonajn fruktojn.

Roz.

Mi ĝin greftos je vi, kaj tiam mi ĝin greftos je mespilo: pro tio ĝi naskos la plej frue maturiĝintajn fruktojn en la regiono; ĉar vi putriĝos antaŭ ol duone maturiĝi,--kaj tio estas la propra eco de la mespilo.

Tuŝ.

Vi tiel diras. Ĉu saĝe aŭ ne, la arbaro decidu.

Eniras Celio, havante paperon.

Roz.

Silentu! Jen la fratino venas. Flanken iru!

Cel. [legas.]

Nu, kiel ĉi tio dezerto ja estas? Pro tio, ke mankas la homoj? Ho ne. Ĉar langojn en kiuj sentencoj enestas Mi mem ekpendigos sur l' arboj ĉie.

Jes, kelkaj elmontros ke l' vivo de l' homo Rapide trakuras la vojon eraran; Ke nur tempospaco treege mallonga Enfermas ja tute la vivon homaran.

Aliaj elmontros la ĵurojn rompitajn Antaŭe faritajn de bonaj amikoj; Je l' fin' de la frazo mi skribos senĉese, Sur ĉiu branĉet' en l' arbaraj portikoj,

La nomon por ŝi, Rozalindo la bela, Por tiel instrui al li kiu legas, Ke jen kvintesencon de ĉia spirito Ĉiel' per malmulto elmontri amegas.

Pro tio, Ciel' al Naturo ordonis Ke en unu korpon ŝi tuj enmetu La ĉarmojn plej bonajn de ĉiu virino, Kaj ĉion de l' tempo pasinta ripetu.

Naturo do baldaŭ distilis la vangon El bela Heleno, sed ne ŝian koron. Kaj el Kleopatro, la grandan majeston, Kaj el Atalanto, la altan honoron.

Kaj tiam Natur' modestecon sufiĉan En tiu malgaja virin', Lukrecino, Eltrovis por uzi en la kreitaĵo,-- Jen kia deveno por mia fraŭlino!

Jes, tial sinodo ĉiela ja kreis Por ni Rozalindon, kun belaj bonmoroj, Havantan en si ĉiun tuŝon plej karan De multaj vizaĝoj, okuloj kaj koroj.

Ĉielo volis ke ŝi tia estu, Kaj volis ke mi ŝia sklavo restu.

Roz.

Ho, ĝentila pastrino! Per kiel teda prediko vi enuigas viajn paroĥanojn, neniam tamen ekkriante "Estu paciencaj, gebonuloj!"

Cel.

Kio, nu! malproksimiĝu, amikoj! Paŝtisto, foriru iomete. Vi iru kun li.

Tuŝ.

Venu, ŝafisto, ni honore nin retiru! Kvankam ne kun ĉiuj propraĵoj, tamen kun ĉiuj skribaĵoj!

[Koreno kaj Tuŝ-ŝtono foriras.]

Cel.

Ĉu vi aŭdis ĉi tiujn versojn?

Roz.

Ho jes, mi aŭdis ĉiom, kaj eĉ plu; ĉar kelkaj el ili enhavas pli multe da piedoj ol la versoj povas porti.

Cel.

Tio ne estas grava; la piedoj povus porti la versojn.

Roz.

Jes, sed la piedoj estis lamaj, kaj ne povis sin porti sen la versoj, tial ili staris lame en la versoj.

Cel.

Sed ĉu vi aŭdis, ne mirante kiel via nomo estas pendigita kaj skulptita sur ĉi tiuj arboj?

Roz.

Mi jam sep tagojn eliris el la naŭtaga mirindaĵo, antaŭ ol vi venis. Ĉar rigardu ĉi tion, kion mi trovis sur palmarbo. Mi neniam estis tiel pririmita depost la epoko de Pitagoro, kiam mi estis Irlanda rato,--kion mi apenaŭ povas rememori.

Cel.

Ĉu vi scias kiu faris ĉi tion?

Roz.

Ĉu li estas viro?

Cel.

Havante ĉirkaŭ la kolo ĉenon kiun vi foje portis? Ĉu vi ruĝiĝas?

Roz.

Mi demandas al vi, kiu?

Cel.

Ho, Dio! Renkonti unu la alian estas malfacile por amikoj. Sed montoj povas esti formovitaj de tertremoj, kaj tiamaniere renkonti.

Roz.

Ne, sed kiu li estas?

Cel.

Ĉu estas eble?

Roz.

Nu, mi petas al vi per plej petega forto, diru al mi kiu li estas.

Cel.

Ho, mirinde, kaj plej mirinde, mirinde! Kaj ankoraŭ unu fojon, mirinde, kaj post tio, ekster ĉia miro!

Roz.

Je mia vizaĝkoloro! Ĉu vi supozas ke kvankam mi estas vestita kvazaŭ viro, mi havas viran korpveston kaj ŝtrumpojn en mia humoro? Unu colo da prokrasto plu estos suda maro je eltrovo! Mi petas al vi, diru tuj al mi kiu li estas, kaj parolu rapide! Mi volus ke vi povu balbuti, por elverŝi ĉi tiun kaŝitan viron el via buŝo, same kiel vino elvenas el botelo havanta malgrandan faŭkon,--aŭ tro multe je unu fojo, aŭ tute neniom. Mi petas al vi, elprenu la ŝtopilon el via buŝo, por ke mi eltrinku vian novaĵon. Ĉu li estas farita de Dio? Kia viro? Ĉu lia kapo meritas ĉapelon? Aŭ lia mentono barbon?

Cel.

Ne, li havas nur malmulte da barbo.

Roz.

Nu, Dio sendos pli multe se la viro estos dankema. Mi atendos la kreskadon de lia barbo, se vi ne prokrastos al mi la konadon de lia mentono.

Cel.

Li estas juna Orlando, kiu faligis la baraktiston kaj ankaŭ vian koron, ambaŭ samtempe.

Roz.

Ne, nu, la diablo prenu la mokadon! Parolu serioze kiel verema junulino.

Cel.

Je mia fido, kuzineto, estas li.

Roz.

Orlando?

Cel.

Orlando.

Roz.

Ho ve! Kion mi faros el miaj korpvesto kaj ŝtrumpoj? Kion li estis faranta kiam vi lin vidis? Kion li diris? Kia li vidiĝis? Kien li iris? Kion li faras ĉi tie? Ĉu li demandis pri mi? Kie li restas? Kiamaniere li adiaŭis vin? Kaj kiam vi ree lin vidos? Respondu al mi per unu vorto.

Cel.

Vi devas antaŭe pruntepreni por mi la buŝon de Gargantuo. Tiu vorto estas tro granda por iu ajn buŝo havanta la amplekson de la nuna epoko. Respondi jes aŭ ne al ĉiu detalo estas pli multe ol respondi en kateĥismo.

Roz.

Sed ĉu li scias ke mi estas en ĉi tiu arbaro, portante viran vestaĵon? Ĉu li ŝajnas bonsana kiel je tiu tago kiam li baraktis?

Cel.

Estas tiel facile kalkuli atomojn kiel solvi la proponojn de amanto. Sed gustumu mian trovadon de li, ĝuante tion per bona observado. Mi trovis lin kvazaŭ falintan kverkofrukton, sub arbo.

Roz.

Oni povas prave ĝin nomi la arbo de Jupitero, kiam ĝi elfaligas tian frukton.

Cel.

Aŭskultu al mi, bona sinjorino.

Roz.

Daŭrigu.

Cel.

Jen li kuŝis, laŭlonge sterniĝinte kvazaŭ vundita kavaliro.

Roz.

Kvankam kompatinde estas vidi tian vidaĵon, tamen ĝi beligas la teron.

Cel.

Diru "haltu" al via lango, mi petas. Ĝi saltetas malĝustatempe. Li estis vestata kiel ĉasisto.

Roz.

Ho, malbonsigne! Li venas por mortigi mian koron!

Cel.

Mi volus kanti mian kanton sen rekantaĵo. Vi malagordas min.

Roz.

Ĉu vi ne scias ke mi estas virino? Kiam mi pensas, mi devas paroli. Daŭrigu, dolĉulino!

Cel.

Vi malagordas min. Silentu! Ĉu li ne venas ĉi tien?

Eniras Orlando kaj Jakveso.

Roz.

Estas li: mallaŭte preteriru, kaj lin observu.

Jak.

Mi dankas vin pro via kuneco; sed, je bona fido, min tiel multe plaĉus esti sola.

Orl.

Min ankaŭ; sed, por agi laŭ la modo, Mi dankas vin pro la kuneco via.

Jak.

Adiaŭ. Kiel eble plej malofte Ni do renkontu unu la alian.

Orl.

Fariĝu ni pli bonaj malkonatoj.

Jak.

Mi petas al vi, ne plu difektu la arbojn, skribante amokantojn sur iliaj ŝeloj.

Orl.

Mi petas al vi, ne plu difektu miajn versojn, malafable ilin legante.

Jak.

Ĉu Rozalindo estas la nomo de via amatino?

Orl.

Jes, ĝuste.

Jak.

Ŝia nomo ne plaĉas al mi.

Orl.

Oni ne sin ĝenis pri la plaĉado al vi, kiam oni ŝin nomobaptis.

Jak.

Kiel altkreska ŝi estas?

Orl.

Tiel alta kiel mia koro.

Jak.

Vi estas plena je beletaj respondoj. Ĉu vi estas koninta la edzinojn de oraĵistoj, lerninte parkere la respondojn, el ringoj?

Orl.

Ne. Sed mi respondas al vi el sentenco-tapetoj el kiuj vi mem elstudis viajn demandojn.

Jak.

Vi havas viglan spiriton. Mi opinias ke ĝi estas farita el la kalkanoj de Atalanto. Ĉu vi sidiĝos kun mi? Kaj ni du riproĉos nian amatinon, la mondon, kaj ĉiom da nia mizero.

Orl.

Mi riproĉos neniun spiranton en la mondo, krom mi mem, kontraŭ kiu mi konas plej multe da kulpoj.

Jak.

Via plej malbona kulpo estas, ke vi amas.

Orl.

Tio estas kulpo kiun mi ne donus interŝanĝe por via plej bona virto. Mi enuas je vi.

Jak.

Je mia fido, mi ĵus esperis trovi ŝercemulon, kiam mi vin trovis.

Orl.

Li dronis en la rivereto: nur enrigardu, kaj vi lin vidos.

Jak.

Mi vidos tie sole mian propran bildon.

Orl.

Kiu, laŭ mia opinio estas aŭ malsaĝulo aŭ nulo.

Jak.

Mi ne plu restos kun vi: adiaŭ, bona sinjoro Amo.

Orl.

Mi ĝojas pro via foriro: adiaŭ, bona sinjoro Melankolio.

[Jakveso foriras.]

Roz. [mallaŭte al Celio.]

Mi parolos al li kiel petola lakeo, kaj sub tiu rolo ludos la ŝercemulon kun li. Ĉu vi aŭdas, arbaristo?

Orl.

Bone: kion vi volas?

Roz.

Mi petas al vi, kioma horo estas?

Orl.

Vi devus demandi al mi, kioma _tago_ estas: ne estas horloĝo en la arbaro.

Roz.

Do, estas neniu vera amanto en la arbaro; alie la ĉiuminuta sopirado kaj la ĉiuhora ĝemado eltrovus la malrapidan piedon de la Tempo, tiel bone kiel horloĝo.

Orl.

Kaj kial ne la rapidan piedon de Tempo? Ĉu tio ne estus tiel prava?

Roz.

Tute ne, Sinjoro: la Tempo iras laŭ diversaj rapidoj por diversaj personoj. Mi diros al vi por kiu la Tempo amblas, por kiu la Tempo trotas, por kiu la Tempo galopas, kaj por kiu la Tempo staras senmove.

Orl.

Mi demandas al vi, por kiu li trotas?

Roz.

Certe, li ageme trotas por junulino inter la kontraktado pri ŝia edziniĝo kaj la tago je kiu oni ĝin solenigas; se la tempospaco estas nur semajno, la paŝado de la Tempo estas tiel malfacila ke ĝi ŝajnas tiel longa kiel sep jaroj.

Orl.

Por kiu amblas la Tempo?

Roz.

Por pastro kiu ne konas latinan, kaj por riĉa viro kiu ne estas podagrulo; ĉar unu facile dormas pro tio, ke li ne povas studi, kaj la alia gaje vivas pro tio, ke li ne sentas doloron; ĉar unu malhavas tiun elportaĵon kiu estas malgrasiga kaj malŝparema klereco, kaj la alia ne konas la elportaĵon kiu estas peza teda malriĉegeco: por ĉi tiuj la Tempo amblas.

Orl.

Por kiu li galopas?

Roz.

Por ŝtelisto iranta al la pendigilo; ĉar kvankam li iras tiel mallaŭte kiel la piedo povas teron tuŝi, li pensas sin tro frue alveninta.

Orl.

Por kiu la Tempo staras senmove?

Roz.

Por advokatoj en la libertempo; ĉar ili dormas inter la periodoj, kaj tiam ili ne sentas kiel pasas la Tempo.

Orl.

Kie vi loĝas, beleta junulo?

Roz.

Kun ĉi tiu paŝtistino, mia fratino; ĉi tie, en la rando de la arbaro, kiel franĝo sur jupo.

Orl.

Ĉu vi estas indiĝeno de ĉi tiu loke?

Roz.

Kiel la kuniklo kiun vi vidas loĝanta tie, kie ŝi naskiĝis.

Orl.

Via akcento estas iom pli bonsona ol tia, kian vi povus akiri en tiel malproksima loĝejo.

Roz.

Oni ofte diris tion al mi: sed efektive, maljuna religiulo, onklo mia, kiu en sia juneco estis enlandulo, instruis al mi kiamaniere paroli; li konis la kortegon tro bone, ĉar tie li enamiĝis. Mi aŭdis lin leganta multajn paroladojn kontraŭ ĝi, kaj mi dankas al Dio ke mi ne estas virino, tuŝota de tiom da frivolaj peketoj pri kiom li kutime akuzis tiun tutan sekson.

Orl.

Ĉu vi povas rememori kelkajn el la ĉefaj peketoj pri kiuj li akuzis la virinojn?

Roz.