Kiel plaĉas al vi: komedio en kvin aktoj

Part 2

Chapter 2 4,122 words Public domain Markdown

Eniras Celio kaj Rozalindo.

Cel.

Nu, kuzino! nu, Rozalindo! Kupido estu indulga al ni! Ne unu vorto?

Roz.

Ne eĉ unu, por ĵeti kontraŭ hundon!

Cel.

Ne, viaj vortoj estas tro valoraj por esti forĵetataj kontraŭ hundaĉojn; ĵetu kelke da ili kontraŭ min; lamigu min per kialoj.

Roz.

Tiam du kuzinoj estus en malbona stato: unu lamigite de kialoj, la alia freneza sen ia kialo.

Cel.

Ĉu do ĉio ĉi estas pro via patro?

Roz.

Ne, iom da ĝi estas pro la patro de mia infano. Ho, kiel plena je dornoj estas ĉi tiu labortaga mondo!

Cel.

Ili estas nur bardanoj, kuzino, ĵetitaj sur vin pro petoleco: se ni ne marŝas laŭ la piedbatita vojeto, eĉ niaj jupoj kaptos ilin.

Roz.

Mi povus ilin forskui de mia vestaĵo; ĉi tiuj bardanoj estas en mia koro.

Cel.

Fortusu ilin.

Roz.

Mi penus ilin fortusi, se per tuso mi povus lin havi.

Cel.

Nu, do, baraktu kontraŭ via amo.

Roz.

Ho, mia amo helpas al pli bona baraktisto ol mi mem.

Cel.

Ho, mi volas bone al vi! Vi fine penos, spite faliĝo. Sed, forlasante ĉian ŝercadon, ni parolu serioze: ĉu estas eble, ke tiel subite vi enamiĝus je la plej juna filo de maljuna Siro Rolando?

Roz.

La Duko mia patro kore amis lian patron.

Cel.

Ĉu tial vi devus kore ami lian filon? Per tia rezonado, mi devus lin kore malami, ĉar mia patro kore malamis lian patron: tamen, mi ne malamas Orlandon.

Roz.

Ne, certe, pro mi ne lin malamu!

Cel.

Sed kial ne? Ĉu li ne bone meritas?

Roz.

Lasu al mi ami lin pro tio, kaj vi lin amu tial, ke mi lin amas. Rigardu, jen venas la Duko.

Cel.

Kun la okuloj plenaj je kolero.

Eniras Duko Frederiko kun lordoj.

Duko F.

Fraŭlino, kiel eble plej rapide Foriru vi de la kortego nia.

Roz.

Mi, onklo?

Duko F.

Vi, kuzino. Post dek tagoj. Se oni trovos vin je dudek mejloj Proksima de l' kortego, vi ekmortos.

Roz.

Mi petas vian moŝton, mi kunportu Sciiĝon pri la kulpo en ekzilon: Se ion ajn mi scias pri mi mem, Aŭ konas la dezirojn miajn proprajn, Se mi ne revas, ne freneza estas,-- Kaj mi ne tia estas,--kara onklo, Neniam eĉ per penso nenaskita Mi vin ofendis, moŝto.

Duko F.

Same diras. La perfiduloj ĉiuj: Se en vortoj Konsistus senkulpiĝo, ili estus Senkulpaj, kiel senkulpeco mem: Sufiĉu al vi, ke mi ne vin fidas.

Roz.

Sed per malfido nura, vi ne povas Min fari perfidulo. Diru al mi Je kio ajn dependas la komparo.

Duko F.

Vi estas la filin' de via patro, Kaj jen sufiĉe.

Roz.

Sed mi tia estis, Eĉ kiam via moŝt' la dukolandon De li forprenis; kaj mi tia estis Eĉ kiam via moŝto lin ekzilis; Perfidon oni ne heredas, moŝto; Kaj, eĉ se oni tiel ĝin akirus, Ĉu tio min rilatas? Mia patro Nenia perfidulo estis: tial Ho bona moŝto, tiom ne trompiĝu, Kredante ke la malriĉeco mia Perfida estas.

Cel.

Via moŝt', aŭskultu!

Duko F.

Celio, jes, pro vi ni ŝin restigis; Aŭ kun la patro estus ŝi irinta.

Cel.

Mi tiam ne petegis ke ŝi restu; Vi agis nur laŭ volo, kaj pro pento; Je tiu tempo mi tro juna estis Por ŝin estimi. Nun mi konas ŝin. Se ŝi perfida estas, same mi: Ni ĉiam kune dormis, kaj leviĝis; Lernadis kune, kunludadis ankaŭ; Kunmanĝis ĉiam; kien ajn ni iris Eĉ kiel tiuj cignoj de Junono, Ni ĉiam iris kune kaj duope.

Duko F.

Ŝi estas tro subtila. La ruzeco La pacienco, kaj silento ŝia Parolas al la popolanoj, kiuj Kompatas ŝin; vi estas malsaĝulo: Ŝi rabas al vi vian propran famon. Pli hela vi vidiĝos, kaj pli virta, Post kiam ŝi jam foririnta estos. La lipojn ne malfermu. Neŝanĝebla Kaj certa estas la kondamno, kiun Anoncas mi: ŝi estas ekzilita.

Cel.

Min same do kondamnu, duka moŝto, Sen ŝia kunuleco mi ne vivos.

Duko F.

Vi estas malsaĝulo. Vi, nevino, Provizu vin: se vi tro longe restos, Je mia vorto kaj honor', vi mortos.

[Duko Frederiko kaj lordoj foriras.]

Cel.

Ho kara Rozalind', vi kien iros? Ĉu vi konsentus interŝanĝi patrojn? Mi donos al vi mian! Ho, mi petas, Ne estu pli malĝoja ol mi estas.

Roz.

Mi havas ja pli multe da kialo.

Cel.

Kuzino, ne; mi petas, estu gaja. Ĉu vi ne scias ke la Duk' ekzilis Min ankaŭ, la filinon sian?

Roz.

Ne.

Cel.

Ĉu ne? Ho, Rozalind' malhavas do La amon kiu montras ke ni ambaŭ Unuo estas; ĉu ni apartiĝos? Ĉu oni nin disigos, dolĉulino? Ne: mia patro nun por si elserĉu Alian heredonton. Tial, ni Elpensu kiel ni forkuros, kien Ni ekvojaĝos, kion ni kunportos. Ne penu vian sortoŝanĝon preni Sur vin tutsole, por elporti tiel Malĝojon vian, min ellasadante; Ĉar, je l' ĉielo, kiu jam paliĝas Pro nia malĝojego, mi kuniros,-- Jes, malgraŭ ĉio, mi kun vi kuniros.

Roz.

Sed kien iros ni?

Cel.

En la arbaron, Ardenon, por elserĉi l' onklon tie.

Roz.

Ho ve, sed kiel danĝerege estos, Se ni, knabinoj, tiel malproksimen Vojaĝos! La beleco, pli ol oro, Rabistojn allogadas.

Cel.

Mi min vestos Malriĉe kaj mallukse. La vizaĝo Per ia ombrotero mi ŝmirados. Vi faru same: ni antaŭen iros Neatakite.

Roz.

Ĉu ne estus bone,-- Ĉar pli ol multaj mi altkreska estas,-- Ke mi min vestu tute kiel viro? Kun glavo ĉe la flanko, kaj kun lanco En mia mano? Tiam,--en la koro Sin trovu kia ajn virina timo,-- Ni havos eksteraĵon fanfaronan, Kaj militeman, kiel ja aliaj Timuloj virsimilaj havas, kiuj La timon kaŝas sub mieno brava.

Cel.

Kaj kiel mi vin nomos, kiel viron?

Roz.

Eĉ kiel la paĝion jupiteran: Min nomu Ganimedo. Kiel vi Nomata estos?

Cel.

Ho, per ia nomo Al mia nuna stato rilatanta: Ne plu Celio nun, sed Alieno.

Roz.

Ĉu estus bone ke ni penu ŝteli El la kortego tiun ŝercemulon, De via patro? Ĉu li ne nin helpus En nia vojaĝado?

Cel.

Li kuniros Kun mi tra l' tuta mond'. Mi lin konvinkos. Rapidu do, ni amasigu ĉiom De la riĉaĵo kaj juveloj niaj; Elpensu la pli bonan manieron, Kaj tempon, por nin kaŝi de l' sekvado Farota tuj post mia forkurado. Ni iru do, kun tuta kontenteco, Ne en ekzilon, sed al libereco.

[Ambaŭ foriras.]

AKTO II.

SCENO I.

La arbaro Ardeno.

Eniras la Duko, kaj du aŭ tri lordoj, vestitaj kiel arbaristoj.

La Duko.

Kunuloj miaj, fratoj en ekzilo, Ĉu ne dolĉigas pli la kutimiĝo La nunan vivon, ol la vivon pompan? Ĉu ne l' arbaro pli senriska estas Ol la kortego tiu enviema? Ni sentas nur la sorton de Adamo; Nur ŝanĝojn de l' sezonoj; kiel, mordon De l' vintra vent', glacian, malĝentilan; Kaj kiam mordas ĝi, kaj blovas forte Sur mian korpon, ĝis mi frostotremas, Mi diras ridetante "Jen ĉi tio Ne estas flategado; tiu estas La konsilanto kiu min konvinkas Per sentoj veraj, kio mi ja estas." Dolĉaj l' utiloj de la malbonŝanco: Simile al la bufo, veneneca, Malbela ankaŭ, tamen en la kapo Ĝi portas altvaloran juveleton: Kaj jen la nia viv', liberigite De vizitad' publika, trovas langojn En arboj, librojn en la riveretoj, Predikojn en la ŝtonoj, bonon ĉie. Mi ne ĝin volus ŝanĝi.

Ami.

Ho, bonŝanca La duka moŝto estas, kiu povas Traduki l' obstinaĉon de la sorto Laŭ tiel dolĉa kaj trankvila stilo.

La Duko.

Nu, venu, ĉu ni iru al la ĉaso, Por nin provizi je cervaĵo? Tamen Min ĝenas ke la kompatindaj bestoj, La brune makulitaj malsprituloj, Naskitaj enloĝantoj de l' dezerto En tiu ĉi arbaro, siaj limoj, Per forkpintitaj sagoj tamen estus Je l' kurbaj koksoj trapikitaj.

Unua Lordo.

Certe Jakveso la malgaja tre malĝojas Pro tio, kaj je tio al si ĵuras Ke vi pli multe ja uzurpas tie Ol tiu frato kiu vin ekzilis. Hodiaŭ mi kaj lordo Amienso Postiris lin tre kaŝe, tien, kie Sub kverko kies radikar' antikva Ekrigardetas sur la rivereton Murmurfluantan preter la arbaro: Li kuŝis laŭ ĝi; kaj al tiu loko Ekvenis sekestrita cervo, kiu, Kompatindulo, pro la trafo bona De la ĉasisto, havis vund-doloron. Ĝi venis por suferi; efektive, La malfeliĉa besto tiel ĝemis, Ke tiu ĝemo streĉis lian felon, Ĝis preskaŭ disrompiĝo, kaj la larmoj Globformaj, grandaj, unu la alian Sin sekvis laŭ la senkulpeta nazo, En kompatinda kuro. Tiel staris La malspritulo (multe rimarkite De tiu tre malgaja vir', Jakveso) Sur plej ekstrema bordo de l' fluaĵo, Pligrandigante ĝin per larmoj.

La Duko.

Sed, do, Jakveso diris kion? Ĉu li tiam Ne moraligis je spektaklo tia?

Unua Lordo.

Ho jes, per miloj da komparoj belaj. Unue, pro plorado en la akvon, La rivereton kiu ne bezonis, Li diris "Kompatinda cervo, kiel Monduloj, ankaŭ vi la testamenton Nun faras, dum vi donas vian parton De tiom plu al tio jam havanta Tro multe." Tiam, ĉar ĝi estis sola, Kaj forlasita de l' amikoj kornaj, Li diris "Bone estas: tiel ĉiam Mizero apartigas la kunulojn." Senzorga aro, sata je la herbo, Hazarde preterkuras, ne haltante Por ĝin saluti. Jen Jakveso diras "Ho jes, antaŭen iru, vi, regnanoj, Dikkorpaj, grasaj! Estas ja la modo! Do, kial vi rigardas unufoje La kompatindan bankrotulon tie?" Kaj tiel plej riproĉe li trapikas La korpon de l' kampar', kortego, urbo, Kaj eĉ de nia viv', ĵurante ke ni Nur uzurpuloj estas, aŭ tiranoj, Aŭ eĉ ankoraŭ pli malbonaj homoj, La bestojn timigante, mortigante, En la iliaj difinitaj hejmoj, Kaj ĉe la indiĝena enloĝejo.

La Duko.

Kaj vi lin lasis en la meditado?

Dua Lordo.

Jes, via moŝt', plorantan, parolantan Pri tiu ploreganta cervo.

La Duko.

Montru Al mi la lokon. Mi tre amas trovi Ĉi tiun viron en cinika stato, Li estas tiam plena je prudento.

Unua Lordo.

Mi rekte gvidos vin al li antaŭen.

[Ĉiuj foriras.]

SCENO II.

Ĉambro en la palaco.

Eniras Duko Frederiko, kun lordoj.

Duko F.

Ĉu estas eble ke neniu homo Ekvidis ilin? Ĝi ne povas esti: Kanajloj iuj ĉe l' kortego certe Konsentis kaj en tio partoprenis.

Unua Lordo.

Neniun, kiu vidis ŝin, mi trovas. La sinjorinoj, servistinoj ŝiaj, Kuŝigis ŝin, kaj frue je l' maten' Ĉi tiuj samaj trovis ŝian liton Je tiu trezoreto senigita.

Dua Lordo.

Kaj, moŝto via, tiu ŝercemulo, Je kiu tiel ofte vi ridadis, Forestas ankaŭ. Hisperio, ĉefa Princina servistin', konfesas ke ŝi Subaŭdis kaŝe la filinon vian, Kaj ankaŭ la kuzinon Rozalindon, Dum multe ili laŭdis la gracion Kaj lertegecon de la baraktisto,-- Li kiu ĵus elvenkis fortan Karlon. Ŝi kredas ke, eĉ kien ajn foriris La sinjorinoj, certe la junulo Kun ili estas.

Duko F.

Sendu al la frato De tiu vir'. Konduku lin ĉi tien; Se li forestas, tiam lian fraton Konduku al mi. Lin mi ja devigos La viron trovi. Faru tion tuj, Ne ŝanceliĝu nun la esplorado Kaj la serĉado, antaŭ ol reporti Ĉi tiujn malsaĝetajn forkurintojn.

[Ĉiuj foriras.]

SCENO III.

Antaŭ la domo de Olivero.

Eniras Orlando kaj Adamo, renkonte unu la alian.

Orl.

Jen kiu?

Adamo.

Ho, mia juna mastro? Mastro mia, Ĝentila! Dolĉa mastro! Rememoro Pri Sir' Rolando! Kion nun vi faras Ĉi tie? Kial estas vi virtulo? Kaj kial oni amas vin? Kaj kial Vi estas forta, brava, dolĉanima? Ho, kial vi malsaĝe volis venki La lertan baraktiston de la Duko, La kapricema Duko? Viaj laŭdoj Alvenis antaŭ vi al via hejmo Kun troa rapideco. Mastro mia, Ĉu vi ne scias ke al iaj viroj Iliaj bonaj ecoj estas malamikoj? La viaj same: viaj virtoj, mastro, Nur sanktaj perfidintoj al vi estas. Ho, kia mondo estas nia, kiam Eĉ tio, kio estas bela, tamen Venenas tiun, kiu havas ĝin!

Orl.

Nu, kion ajn vi havas?

Adamo.

Ho, junulo, Tra tiu ĉi pordego ne eniru! Sub tiu ĉi tegmento ja loĝadas La malamik' al ĉiuj viaj virtoj: La frato,--ne, nenia frato, tamen, La filo,--tamen ne la filo; filon Mi ne lin nomos, de la viro, kiun Mi preskaŭ nomis lian patron.--Nu, Li aŭdis vian laŭdon, kaj vespere Hodiaŭ, li intencas ekbruligi La domon kie vi kutime loĝas, Kaj ankaŭ vin mem en ĝi; se je tio Li malsukcesos, tamen li havigos Rimedojn alispecajn, por vin trafi. Mi kaŝe aŭdis lin, kaj la projektojn. Ĉi tio ne loĝejo estas. Por vi Ĉi tiu domo estas nur buĉejo: Ho, ĝin malŝatu! Timu! Ne eniru!

Orl.

Nu, kien ajn, Adamo, vi deziras Ke mi do iru?

Adamo.

Kien ajn vi volas. Se nur en tiun domon vi ne iros.

Orl.

Nu, kion, ĉu vi volas ke mi iru Petante je almozoj por nutraĵo? Aŭ per bruega malĝentila glavo Ŝtelante vivrimedojn laŭ la vojo Perforte? Tion ja mi devos fari, Aŭ esti nescianta kion fari: Ĉi tion, tamen, mi neniel faros, Plivole mi cediĝos je l' malico De korinklino kiu sin forturnis, Kaj sangavida frato.

Adamo.

Ne ĝin faru. Mi havas mil spesmilojn, la salajron Sub via patro, de mi mem ŝparitan, Kaj konservitan por min nutri, kiam La servadpovo en la membroj miaj Sin trovos kripligita, kiam ankaŭ La maljuneco estos forĵetita: Ĝin prenu; eĉ Li kiu nutras korvojn, Kaj sufiĉege donas al paseroj, Prizorgu min maljunan! Jen la oro! Mi donas ĉiom da ĝi. Nun permesu Ke mi servisto via estu; kvankam Mi ŝajnas ja maljuna, efektive, Mi estas forta, jes, fortika viro, Ĉar dum juneco mi neniam verŝis Varmigajn kaj ribelajn eltrinkaĵojn En mian sangon, nek mi amindumis, Kun nehontema frunto, la rimedojn De malforteca kaj kaduka stato. Kaj tial mia aĝo tre similas Fortikan vintron, frostan, sed ĝentilan: Permesu ke mi iru kune kun vi, Mi servos kiel pli junkorpa viro, En ĉiu faro, en bezono ĉiu.

Orl.

Ho bona maljunulo, kiel bone En vi aperas la konstanta servo De l' mond' antikva, kiam servo tia Pro devo ŝvitis, ne por rekompenco! Vi estas ne laŭ modo nunatempa, En kiu ŝvitas, krom por promocio, Neniu viro, kaj, havinte tion, Sufokas ili tute tiun servon, Eĉ je l' havado. Vi ne tia estas. Sed, kompatinda maljunulo, vi Haketas je kaduka arbo, kiu Ne povas unu floron ekprodukti, Eĉ malgraŭ penoj viaj, kaj laboro. Sed venu, do, kuniros ni antaŭen, Kaj antaŭ ol elspezi vian monon Esploru ni, konforme la bezonon.

Adamo.

Antaŭen iru, mastro, mi postvenos, Kun lojaleco, kaj kun vero penos. Deksepjarul' ekloĝis mi ĉi tie, Havante okdek jarojn, loĝos kie? Deksepjaruloj serĉas bonan sorton, Okdekjaruloj trovos nur la morton. Bonŝancon rekompencos ne pli vante Ol bone morti, mastron ne ŝuldante.

[Ambaŭ foriras.]

SCENO IV.

La arbaro Ardeno.

Eniras Rozalindo por Ganimedo, Celio por Alieno, kaj Tuŝ-Ŝtono.

Roz.

Ho Jupitero, kiel lacigita Jam estas la spirito en mi mem!

Tuŝ.

Indiferenta estas al mi la spirito, se nur la kruroj ne estus lacaj.

Roz.

Mi povus trovi en mia koro la povon malhonori mian vestaĵon viran, kaj plori kiel virino; sed mi devas konsoli la pli malfortan animon, ĝuste kiel korpvesto kaj ŝtrumpoj devus sin montri kuraĝaj al jupo. Tial estu kuraĝa, bona Alieno.

Cel.

Mi petas al vi, estu indulga al mi; mi ne povas plu iri.

Tuŝ.

Miaflanke, mi preferus elporti vin, ol porti vin! Tamen mi ne portus krucon, se mi vin portus; ĉar mi opinias ke vi havas neniom da mono en via monujo.

Roz.

Nu, ĉi tio estas l' arbaro Ardeno.

Tuŝ.

Jes, nun mi estas en Ardeno; des pli mi estas malspritulo; dum mi estis ĉehejme, mi estis en pli bona loko; sed vojaĝantoj devas esti kontentaj.

Roz.

Jes, estu tia, bona Tuŝ-ŝtono.

Eniras Koreno kaj Silvio.

Rigardu, kiuj ĉi tien venas; junulo kaj maljunulo, solene kunparolante.

Kor.

Nu, tiamaniere vi nur igos Ke ŝi ankoraŭ malestimu vin.

Sil.

Koreno, ke vi nur komprenu kiom Mi amas ŝin!

Kor.

Mi iom ĝin divenas, Ĉar mi mem antaŭ nun ekamis.

Sil.

Ne, Estante maljunulo, vi ne povas Diveni, kvankam en juneco via Vi estis eĉ amanto tiel vera, Kiel sopiris sur kusen' noktmeza; Se l' amatino via iam ajn Similis al la mia,--tiel certa Mi estas, ke neniu tiom amis;-- Kiom da agoj viaj plej ridindaj Vi faris pro la fantazio via?

Kor.

Ho, milojn, kiujn jam mi mem forgesas.

Sil.

Neniam do vi amis tiel kore; Se vi ne rememoras eĉ la plej Malgrandan malsaĝaĵon kiun l' Amo Vin igis fari,--vi ne vere amis. Se vi neniam sidis, kiel mi, Tedante la aŭdantojn per la laŭdo De l' amatino,--vi ne vere amis. Se vi foriris ne de l' kunularo Subite, kiel nun mi mem foriros, Pro la pasio,--vi ne vere amis. Febino, ho Febino, ho Febino!

[Li foriras.]

Roz.

Ho ve, paŝtisto kompatinda! Jen, La vundon vian esplorante, mi Kruelhazarde trovis mian propran.

Tuŝ.

Kaj mi la mian. Mi rememoras, ke dum mi enamiĝis, mi frakasis mian glavon kontraŭ ŝtonon, kaj ordonis al li ricevi tion, ĉar li venis nokte, al Ĵanino Smajl'; kaj mi rememoras ke mi kisis ŝian lavpadelon, kaj la bovinmamojn kiujn ŝiaj beletaj fendetitaj manoj melkis; kaj mi rememoras ke mi amindumis pizoŝelon anstataŭ ŝi. El kiu ŝelo mi elprenis du pizojn, kaj redonante ilin mi diris plorante al ŝi "Portu ĉi tiujn pro mi;" Ni, kiuj estas veraj amantoj, faras strangajn agojn. Sed, kiel ĉio en Naturo estas mortema, same ĉiom da Naturo enamiĝinta estas mortema laŭ malsaĝeco.

Roz.

Pli saĝe vi parolas ol vi scias.

Tuŝ.

Ne, mi neniam sciiĝos pri mia propra spriteco ĝis post mi rompos la tibikarnojn kontraŭ ĝi.

Roz.

Ĉielon! Tiu paŝtista ampasio Min plaĉas multe je l' racio!

Tuŝ.

Min ankaŭ; sed ĝi fariĝas iom teda al mi.

Cel.

Mi petas, unu el vi tuj demandu Ĉu tiu donos iom da nutraĵo Pro oro, al ni, ĉar mi svenas jam Ĝis preskaŭ morto.

Tuŝ.

He, vi ŝercemulo!

Roz.

Silentu, malsaĝulo; li ne estas Parenco via.

Kor.

Kiu al mi vokas?

Tuŝ.

La superuloj viaj.

Kor.

Ho, alie Mizereguloj ili certe estas.

Roz.

Silentu, mi ordonas. Bonan tagon, Amiko mia.

Kor.

Kaj al vi, Sinjoro. Kaj al vi ĉiuj, gesinjoroj miaj.

Roz.

Mi petas vin, paŝtisto, se aŭ l' amo Aŭ l' oro en ĉi tiu dezerto povas Aĉeti gastigadon, nin konduku Al ia loko kie estos eble Ripozi kaj nin nutri. Junulino Jen estas, pro l' vojaĝo lacigita, Kaj jam pro helpomanko ŝi eksvenas.

Kor.

Sinjoro, mi kompatas ŝin, kaj volas, Pro ŝi eĉ pli ol pro la mia stato, Ke la riĉaĵoj miaj pli ebligu Al ŝi la helpon. Sed mi estas nur Paŝtisto por alia viro; tial Mi ne tondadas la lanarojn dikajn De l' ŝafoj kiujn mi mem paŝtas; plie, Tre malafablan karakteron havas La mastro, kiu tute ne penadas La vojon trovi al ĉiela hejmo Per faroj gastamecaj; kaj, aldone, La bestdometon, kaj ŝafarojn, ankaŭ La ŝafpaŝtejon tutan, nun li vendas; Kaj, ĉe la ŝafarejo, jen nenio Kion vi povus manĝi; tamen, venu, Por vidi kio ajn ankoraŭ restas; Per mia voĉo vi bonvenaj estas.

Roz.

Kaj kiu do aĉetos la ŝafaron Kaj la paŝtejon?

Kor.

Tiu amanto. La juna viro kiun ĵus vi vidis, Malmulte li deziras nun aĉeti.

Roz.

Mi petas al vi, se honeste estas, Ke vi aĉetu la dometon, ŝafojn, Paŝtejon. Vi ricevos de mi mem La monon por pagado.

Cel.

Tiam do Ni pligrandigos al vi la salajron. Ĉi tiu loko plaĉas al mi; en ĝi Volonte mi pasigus mian tempon.

Kor.

Ĝi estas ja vendota. Venu kun mi: Se post klarigo vi aprobos tiam La teron, la profiton, kaj vivmodon, Servisto via estos mi fidele,-- Aĉetos ĝin per via mono bele.

[Ĉiuj foriras.]

SCENO V.

La arbaro.

Eniras Amienso, Jakveso, kaj aliaj.

KANTO

Ami.

Kiu sub l' arb' kun mi Volas sin kuŝigi, Ho jen, la gaja son' Kvazaŭ la birdoton', Ho venu, ho venu, ho venu: Ĝenos lin do Ja nenio, Krom vintro kaj la ventoj.

Jak.

Pli multe, pli multe, mi petas.

Ami.

Ĝi malgajigos vin, Sinjoro Jakveso.

Jak.

Mi dankas al ĝi. Pli multe, mi petas, pli multe. Mi povas elsuĉi la melankolion el kanto, same kiel mustelo elsuĉas ovojn. Pli multe, mi petas al vi, pli multe.

Ami.

Mia voĉo estas malbelsona. Mi estas certa ke mi ne povas al vi plaĉi.

Jak.

Mi ne deziras ke vi plaĉu al mi; mi nur deziras ke vi kantu. Nu, pli multe; ankoraŭ unu stanco; ĉu vi nomas ilin stancoj?

Ami.

Kion ajn vi volas, Sinjoro Jakveso.

Jak.

Nu, iliaj nomoj estas indiferentaj al mi; ili ŝuldas nenion al mi. Ĉu vi kantos?

Ami.

Plivole pro via peto ol por plaĉi min mem.

Jak.

Nu, do, se iam mi dankas al iu ajn viro, mi dankos al vi; sed tio, kion oni nomas komplimento similas la renkonton de du pavianoj, kaj kiam oni kore dankas al mi, mi supozas ke mi donis al li pencon, kaj li donis al mi la dankaĉon. Sed, kantu. Tamen, se vi ne kantos, silentu!

Ami.

Nu, mi finos la kanton. Sinjoroj, preparu la tablon; la Duko trinkados sub ĉi tiu arbo. Li serĉis vin la tutan tagon.

Jak.

Kaj mi la tutan tagon evitis lin. Li estas tro malbonfama por mia kunuleco. Mi pensas pri tiom da aferoj, kiom li: sed mi dankas al la ĉielo, kaj ne fanfaronas pri ili. Nu, kantu, kantu, kantu!

[Ĉiuj kune kantas.]

KANTO

Kiu sen ambici' Vivas je l' sunradi', Kaj serĉas por si mem Nutraĵon, kun dankem': Ho venu, ho venu, ho venu: Ĝenos lin do Ja nenio, Krom vintro kaj la ventoj.

Jak.

Mi donos al vi verson laŭ ĉi tiu ario, kiun mi elverkis hieraŭ, spite mia pensado.

Ami.

Kaj mi ĝin kantos.

Jak.

Ĝi estas la jena:--

Se viro fariĝus Azen', kaj forgesus Pri lukso kaj riĉec', Pro sia obstinec', Ho, duc da me, duc da me, duc da me: Jen aliaj Ja similaj, Se venos li nur ĉe min.

Ami.

Kio estas tiu "duc da me?"

Jak.

Tio estas greka ensorĉilo, por alvoki malsaĝulojn en cirklon. Mi iros por dormi, se mi povas; se ne, mi riproĉos ĉiujn unue-naskitojn de Egipto.

Ami.

Kaj mi serĉos la Dukon. La festo estas preparita.

[Ili foriras.]

SCENO VI.

La arbaro.

Eniras Orlando kaj Adamo.

Adamo.

Kara mastro, mi ne povas plu iri; ho, mi mortas pro manko de nutraĵo! Ĉi tie mi kuŝiĝos, por mezuri al mi la tombon. Adiaŭ, bona mastro.

Orl.

Nu, kio, Adamo! Ĉu vi ne havas pli kuraĝan koron? Vivu ankoraŭ iom; konsolu vin iom; gajigu vin iom. Se ĉi tiu sovaĝa arbaro produktadas ion sovaĝan, mi aŭ estos nutraĵo al ĝi, aŭ ĝin reportos kiel nutraĵo por vi. Via imago estas pli proksima de la morto ol via forto estas proksima de ĝi. Pro mi estu komforta; fortenu la morton iom da tempo, je la fino de la brako; mi estos baldaŭ ree kun vi; kaj se mi alportos al vi nenion por manĝi, mi permesos ke vi mortu: sed se vi mortos antaŭ mia reveno, vi estos mokanto je mia laboro. Bone dirite! Vi ŝajnas gajeta, kaj mi estos tuj kun vi. Sed vi kuŝas sub la vintra aero; venu, mi vin portos al ia ŝirmejo; kaj vi ne mortos pro malhavo de manĝo, se io ajn vivas en ĉi tiu dezerto! Estu gaja, bona Adamo!

[Ambaŭ foriras.]

SCENO VII.

La arbaro.

Tablo estas preparita. Eniras la Duko, Amienso, kaj lordoj, vestitaj kiel leĝforpelitoj.

La Duko.

Mi opinias ke li jam ŝanĝiĝis En ian beston. Ĉar nenie mi Lin povas trovi sub la homa formo.

Unua Lordo.

Nu, via moŝto, li ĵus ekforiris: Li estis gaja, kanton aŭskultante.

La Duko.

Se li fariĝos muzikema, li, Farite el la malbonsono, baldaŭ Ni havos en la sferoj de ĉielo La malmuzikon. Iru, serĉu lin, Kaj diru ke mi volas kunparoli.

Eniras Jakveso.

Unua Lordo.

Li faras nenecesa mian penon, Ĉar jen li venas. Jen Jakveso mem.

La Duko.

Nu kio do, Sinjoro, kia vivo Ĉi tiu estas, se l' amikoj viaj La kunulecon vian devas serĉi? Sed kiel nu! Vi ŝajnas gaja, ne?

Jak.

Ho, ŝercemulo, ŝercemulo! mi lin Renkontis en l' arbaro, multkoloran La ŝercemulon! Ho, mizera mondo! Nu, kiel mi per la nutraĵo vivas, Mi ŝercemulon ĵus renkontis, kiu Kuŝiĝis kaj ripozis je l' sunbrilo, Riproĉegante multe la Bonŝancon, Multege ja, la gaja ŝercemulo! "Nu, bonan tagon, ŝercemulo," mi Parolis; "Ne," li diris, "min ne nomu La ŝercemulon, ĝis al mi Ĉielo Bonŝancon sendos." Tiam li eltiris El sia sako sunhorloĝon, kaj Ĝin rigardante per okul' malhela, Tre saĝe diris "Estas nun la deka: Ni tiel vidas kiamaniere La mond' moviĝas. Antaŭ unu horo La naŭa estis; kaj post horo plu La dekunua estos; same ni De hor' al horo maturiĝas ree, Kaj tiam forputriĝas ĉiuhore; De tio ja dependas fabeleto." Kiam mi aŭdis tiun ŝercemulon En multkolora vest' moraliganta Laŭ tia maniero, pri la tempo, La pulmoj miaj faris kokoblekon, Ke ŝercemuloj estus meditemaj. Mi ridis unu horon, ja senĉese, Laŭ lia sunhorloĝo. Noblanima Indega ŝercemulo! Viaj vestoj, La multkoloraj, estas sole decaj!

La Duko.

Nu, kiu ŝercemulo estas tiu?

Jak.