Kiel plaĉas al vi: komedio en kvin aktoj

Part 1

Chapter 1 4,189 words Public domain Markdown

[Ilustraĵo: D-ro Ivy Kellerman la tradukinto de Kiel Plaĉas al Vi]

[Ilustraĵo: Robert Nugent Hickman la direktoro de "The Hickman Players"]

SHAKESPEARE

KIEL PLAĈAS AL VI

KOMEDIO EN KVIN AKTOJ

Tradukis DRO. IVY KELLERMAN

Speciale tradukita por, kaj ludita ĉe La Sesa Internacia Kongreso de Esperanto

Washington, D. C., USONO.

MCMX

COPYRIGHT, 1910 By IVY KELLERMAN, Ph. D. WASHINGTON, D. C.

La jena tradukaĵo estis ludata sur eksterdoma scenejo, je la dekkvina de aŭgusto, 1910a, en la urbo Washington, Distriko Kolumbio, Usono, de la "Hickman Players" sub la kontrolo de S-ro Robert Nugent Hickman, kiu estis dek du jarojn Scendirektoro por la trupoj de Charles Frohman, William Gillette, Annie Russell, k.t.p., el la Empire Teatro en Nov-Jorko, kaj kiu nun estas la Direktoro de la "Hickman Players" kaj Direktoro de la "Hickman School of Speech and Drama," en Washington, Distrikto Kolumbio.

La ilustraĵoj de diversaj scenoj, kiuj estas en ĉi tiu libro, estas fotografaĵoj de la "Hickman Players" ludantaj Kiel Plaĉas al Vi.

Antaŭparolo.

Ĉe antaŭaj kongresoj oni jam rekonis la valoron de la drama arto kiel rimedo por prezenti la belecon kaj simplecon de Esperanto, ludinte scenojn kaj recitinte elektaĵojn teatrajn; kaj ĉe la Kvara kaj Kvina Kongresoj de Esperanto oni ludis tutajn dramojn.

Scenojn kaj recitaĵojn el Shakespeare oni jam donis, sed restis por la Sesa Kongreso prezenti je la unua fojo, kiel tutan teatraĵon en Esperanto, unu plej popularan el la verkaĵoj de tiu universale konata verkisto.

Por tia entrepreno estas bezonita la plej zorga preparado je la aranĝado de la teksto, je la tradukado, je la elektado de la aktoroj, kaj je la antaŭripetado. La sukceso de la entrepreno ni ŝuldas al la nelacemaj klopodoj de D-ro Kellerman kaj S-ro Robert Nugent Hickman. Al D-ro Kellerman ni ŝuldas la akuratecon kaj bonsonecon de la tradukaĵo, la fidelan altenadon al la originala verkaĵo, eĉ ĝis la plej malgranda detalo en versfarado de ĉi tiu miriadintenca poeto; al Direktoro Hickman ni ŝuldas la administradon de la ludo, la paciencan kontroladon de la antaŭripetoj, kaj la kunvenigadon de kapablaj volontaj aktoroj, je libertempa sezono, malproksime de la teatra centro de Usono.

Edwin C. Reed, Sekretario de la Sesa Internacia Kongreso de Esperanto.

PERSONOJ:

La Duko, kiu estas ekzilita. Frederiko, lia frato, kiu uzurpis lian dukolandon. Amienso, } lordoj sekvantaj la ekzilitan dukon. Jakveso, } Labelo, kortegano sekvanta Frederikon. Karlo, baraktisto de Frederiko. Olivero, } Jakveso, } filoj de Siro Rolando de Bojz. Orlando, } Adamo, } servistoj de Olivero. Deniso, } Tuŝ-ŝtono, ŝercemulo. Siro Olivero Martekst, pastro. Koreno, } paŝtistoj. Silvio, } Gulielmo, kamparano, enamiĝinta je Aŭdreo. Persono reprezentanta Himenon. Rozalindo, filino de la ekzilita duko. Celio, filino de Frederiko. Febino, paŝtistino. Aŭdreo, kamparanino. Lordoj, paĝioj, sekvantoj, k.t.p.

Sceno: La domo de Olivero; la kortego de Duko Frederiko; kaj la arbaro Ardeno.

Kiel Plaĉas Al Vi

AKTO I.

SCENO I.

Fruktoĝardeno apud la domo de Olivero.

Eniras Orlando kaj Adamo.

Orl.

Kiel mi rememoras, Adamo, okazis laŭ la jena maniero: li donis testamente al mi nur du mil kvincent spesmilojn, kaj, kiel vi diras, ordonis al mia frato ke li bone min eduku; kaj de tiam komenciĝas mia malĝojo. Mian fraton li sendis al la lernejo, kaj rumoro bonege parolas pri lia progreso: sed min mem li edukas kamparmaniere ĉi tie ĉehejme, aŭ, por diri pli precize, li min ĉi tie maledukas; ĉar ĉu oni nomus tion edukado, por sinjoro havanta mian rangon, kio ne malsimilas al la endomigo de bovviro? Liaj ĉevaloj estas pli bone edukitaj; ĉar krom tio, ke ili estas belaj pro bona nutraĵo, oni dresas ilin, kaj por tio oni dungas multekostajn rajdistojn: sed mi, lia frato, gajnas ĉe li nenion, krom altkreskadon; pro kio liaj bestoj en la farmokorto ŝuldas al li tiom, kiom mi. Aldone al ĉi tiu "nenio," kiun li tiel sufiĉege donas al mi, lia konduto ŝajnas forpreni de mi tion, kion la Naturo donis al mi: li min lasas manĝi kun la servistoj, malpermesas al mi la rangon fratan, kaj laŭ sia eblo forprenas mian ĝentilecon per tia maledukado. Estas ĉi tio, Adamo, kio min ĉagrenas; kaj la spirito de mia patro, kiu, mi kredas, enestas en mi, komencas ribeli kontraŭ tia sklaveco: mi ne plu ĝin elportos, kvankam mi ankoraŭ ne konas ian ajn rimedon por ĝin eviti.

Adamo.

Jen venas mia mastro, via frato.

Orl.

Flanken iru, Adamo, kaj vi aŭdos kiamaniere li kondutos kontraŭ mi.

Eniras Olivero.

Oli.

Nu, vi! Kion vi faras ĉi tie?

Orl.

Nenion: oni ne instruis al mi kiel fari ion ajn.

Oli.

Do, kion vi difektas?

Orl.

Efektive, mi helpas al vi difekti per senokupeco tion, kion Dio faris, kompatindan malindan fraton vian.

Oli.

Nu, vin pli bone okupu, kaj estu pendigita!

Orl.

Ĉu mi paŝtu viajn porkojn, kaj manĝu maizoŝelojn kun ili? Kian trograndan porcion mi elspezis, ke mi suferu tian malriĉecon?

Oli.

Ĉu vi scias kie vi estas?

Orl.

Ho jes, tre bone: ĉi tie en via fruktoĝardeno.

Oli.

Ĉu vi scias antaŭ kiu vi staras?

Orl.

Jes, pli bone ol li min konas. Mi scias ke vi estas mia pli maljuna frato; kaj laŭ la kondiĉo de altranga deveno, vi devus min tia rekoni. La ĝentileco de nacioj faras vin pli altranga ol mi, pro tio, ke vi estas la unue naskita; sed la sama tradicio ne forprenas de mi mian parencecon, eĉ se naskiĝus dudek fratoj inter ni: mi havas en mi tiom de mia patro, kiom vi, kvankam, mi konfesas, via plifrua naskiĝo vin rajtigas al pli granda porcio da respekto.

Oli.

Kion, junulo!

Orl.

Nu, nu, pli maljuna frato, vi estas tro juna en ĉi tio.

Oli.

Ĉu vi metos la manon sur min, kanajlo?

Orl.

Mi ne estas kanajlo; mi estas la plej juna filo de Siro Rolando de Bojz; li estis mia patro, kaj tiu, kiu diras ke tia patro naskis kanajlojn, estas trioble kanajlo. Se vi ne estus mia frato, mi ne forprenus la manon de via gorĝo, ĝis post la alia mano estus elŝirinta vian langon, kiu tion diris. Vi vin riproĉas.

Adamo.

Karaj mastroj, estu paciencaj: pro la rememoro pri via patro, estu pacemaj.

Oli.

Min lasu, mi diras!

Orl.

Mi ne vin lasos, ĝis kiam mi volos: vi devos min aŭdi. Mia patro ordonis en sia testamento ke vi bone min eduku; vi min edukis kiel kamparanon, malklarigante kaj kaŝante al mi ĉiun noblan econ. La spirito de mia patro fariĝas forta en mi, kaj mi ne plu tion elportos: tial, permesu al mi tiajn ekzercojn, kiaj decas al nobelo, aŭ donu al mi la malgrandan porcion kiun mia patro testamente lasis al mi; havante tion, mi iros por aĉeti mian bonŝancon.

Oli.

Kaj kion vi faros? Ĉu vi petos almozojn, post kiam vi estos elspezinta tion? Nu, do, eniru: mi ne min plu ĝenos je vi; vi ricevos iom, laŭ via volo: mi petas al vi, foriru de mi.

Orl.

Mi ne plu vin ĝenos ol estas necese por mia bonstato.

Oli.

Iru kun li, maljuna hundaĉo.

Adamo.

Ĉu "maljuna hundaĉo" estas mia rekompenco? Efektive ja, mi eluzis miajn dentojn servante al vi. Dio gardu mian maljunan mastron! Li ne estus tiamaniere parolinta.

[Orlando kaj Adamo foriras.]

Eniras Deniso.

Den.

Ĉu via moŝto vokis?

Oli.

Ĉu Karlo, la baraktisto de la Duko, ne ĵus ĉeestis por paroli kun mi?

Den.

Se plaĉas al vi, li jam ĉeestas ĉe la pordo, kaj petas permeson eniri ĉe vin.

Oli.

Envoku lin. [Deniso foriras.] Tio estos bona metodo; kaj morgaŭ okazos la barakta konkurso.

Eniras Karlo.

Kar.

Bonan matenon al via moŝto.

Oli.

Bona Sinjoro Karlo, kia novaĵo ĉe la nova kortego?

Kar.

Estas nenia novaĵo ĉe la kortego, Sinjoro, krom malnova novaĵo: tio estas, ke la maljuna Duko estas ekzilita de sia pli juna frato, la nova Duko; kaj kun li sin propravole ekzilis tri aŭ kvar amantaj lordoj, kies bienoj kaj rentoj riĉigas la novan Dukon; tial li volonte permesas ke ili forvagu.

Oli.

Ĉu vi povas diri ĉu Rozalindo, la filino de la Duko, estas ekzilita kun sia patro?

Kar.

Ho ne; ĉar la filino de la nova Duko tiel amas ŝin,--ĉar de infaneco ili estas kune edukitaj,--ke ŝi estus sekvinta ŝin en ekzilon, aŭ, restinte post ŝi, estus mortinta. Rozalindo estas ĉe la kortego, ne malpli amata de la Duko ol estas lia propra filino; kaj neniam du sinjorinoj tiom amis reciproke, kiom ili amas.

Oli.

Kie loĝas la maljuna Duko.

Kar.

Oni diras ke li jam estas en la arbaro Ardeno, kaj multe da bonaj viroj kun li; kaj tie ili loĝas, same kiel pratempa Robino Hood en Anglujo. Oni diras ke multe da junaj viroj iras amase al li, ĉiutage, kaj gaje pasigas la tempon tiel, kiel oni ĝin pasigis dum la ora epoko.

Oli.

Nu, ĉu vi baraktos ĉe la nova Duko?

Kar.

Jes, certe; kaj mi venis por diri ion al vi. Oni diris sekrete al mi, ke via pli juna frato, Orlando, deziras veni maskevestita, por provi la baraktadon kontraŭ mi. Morgaŭ, Sinjoro, mi baraktos por mia bona famo; kaj tiu, kiu forkuros de mi, ne havante rompitan kruron, estos bonega baraktanto. Via frato estas juna kaj delikata; kaj, pro amo al vi, mi ne volus lin faligi, se li enirus kontraŭ min; tamen, mi devos, pro mia propra honoro; tial, pro mia amo al vi, mi venis ĉi tien por vin sciigi, tiucele, ke vi povu lin deteni de lia intenco, aŭ bone elporti tian malhonoron, kian li suferos, ĉar li mem estos ĝin kaŭzinta, tute kontraŭ mia deziro.

Oli.

Mi dankas vin, Karlo, pro via amo al mi, kiun mi bone rekompencos. Min mem oni sciigis pri tiu intenco de mia frato, kaj mi per kaŝitaj modoj penis lin deturni de ĝi, sed li estas obstina. Mi diros al vi, Karlo: li estas la plej obstinaĉa junulo en Franclando, plena je ambicio, enviema imitanto de ĉies bonaj ecoj, kaŝema kaj malbonega konspiranto kontraŭ mi, sia propra frato: tial, agu laŭ via diskreteco; estas indiferente al mi ĉu vi rompos al li la kolon, ĉu la fingron. Kaj, atentu; ĉar se vi lin iomete hontigos, aŭ se li ne glore sukcesos kontraŭ vi, li venenos vin, enkaptiligos vin per ia perfida rimedo, kaj neniam ellasos vin, ĝis post li iamaniere estos vin mortiginta. Ĉar, mi certigas al vi, kaj preskaŭ kun larmoj mi ĝin diras, ke ne vivas nuntempe iu ajn, tiel juna kaj kanajla kiel li. Mi parolas nur frate pri li; sed se mi detale lin priskribus al vi, mi devus ruĝiĝi kaj plori, kaj vi paliĝus kaj miregus.

Kar.

Mi estas kore kontenta ke mi venis ĉi tien ĉe vin. Se li venos morgaŭ, mi donos al li pagadon! Se iam poste li povos marŝi nehelpate, mi ne plu baraktos por premio; tial, Dio gardu vian moŝton!

Oli.

Adiaŭ, bona Karlo. [Karlo foriras.] Nun mi incitos ĉi tiun petolulon: mi esperas ke mi vidos lian finiĝon; ĉar mia animo, mi ne scias kial, lin malamas kiel eble plej multe. Tamen li estas ĝentila, klera, kvankam neniam instruita, plena je nobla spirito, multe amata de personoj en ĉiu rango, kaj, efektive, tiel multe oni lin amas, precipe inter miaj propraj popolanoj, kiuj lin plej bone konas, ke oni tute malestimas min: sed ne longe tio daŭros; ĉi tiu baraktisto aranĝos ĉion; nenio restas por fari, escepte ke mi incitu la junulon al tio; kion mi nun ekfaros.

[Li foriras.]

SCENO II.

Herbejeto antaŭ la palaco de la Duko.

Eniras Celio kaj Rozalindo.

Cel.

Mi petas al vi, mia kara kuzineto, estu gaja.

Roz.

Kara Celio, mi jam montras pli multe da gajeco ol mi sentas; ĉu vi dezirus ke mi estu ankoraŭ pli gaja? Se vi ne povas instrui al mi kiel forgesi ekzilitan patron, vi ne devus instrui al mi kiel rememori ian eksterordinaran plezuron.

Cel.

Per tio mi vidas ke vi ne tiel multe min amas, kiel mi amas vin. Se mia onklo, via ekzilita patro, estus ekzilinta vian onklon, mian patron la Dukon, kondiĉe ke vi estu ankoraŭ ĉe mi, mi estus instruinta al mia amo akcepti vian patron kiel la mian: tiel vi estus lin akceptinta, se via amo al mi estus tiel hardigita kiel estas mia amo al vi.

Roz.

Nu, mi forgesos la staton de mia sorto, por ĝoji pri la via.

Cel.

Vi scias ke mia patro havas neniun infanon krom mi, kaj neniun havos, kaj, vere, kiam li mortos, vi estos lia heredanto, ĉar tion, kion perforte li forprenis de via patro, mi redonos ameme al vi. Je mia honoro, mi ĝin redonos; kaj kiam mi rompos tiun ĵuron, mi fariĝu monstro: tial, mia dolĉa Rozinjo, mia kara Rozo, estu gaja.

Roz.

De nun mi estos gaja, kuzineto, kaj elpensos amuzaĵojn; mi pensu: kion vi opinius pri la enamiĝado?

Cel.

Jes, certe, por nin amuzi: sed amu neniun serioze kaj vere; kaj, por vin amuzi, ne pli multe amu ol tiom, ke vi povos poste forkuri kun pura ruĝiĝo kaj kun plena honoro.

Roz.

Kiel, do, ni nin amuzos?

Cel.

Ni sidiĝos, kaj formokos de ŝia ŝpinilo la bonan mastrinon la Sorton, por ke ŝi de nun donu egale siajn donacojn.

Roz.

Mi volus ke ni povu tion fari, ĉar ŝi treege maljuste disdonas siajn bonfaraĵojn, kaj la donacema blindulino plej multe eraras je siaj donacoj al virinoj.

Cel.

Tio estas vera; ĉar tiun, kiun ŝi faras bela, ŝi apenaŭ faras honesta; kaj tiun, kiun ŝi faras honesta, ŝi faras malbela.

Roz.

Ne, vi pasas nun de la ofico de la Sorto, ĝis tiu de la Naturo; la Sorto regas je la donacoj mondaj, ne je la donacoj de la Naturo.

Eniras Tuŝ-ŝtono.

Cel.

Ĉu ne? Post kiam Naturo estas farinta belan kreitaĵinon, ĉu la Sorto ne povos faligi ŝin en la fajron? Kvankam la Naturo estas doninta al ni spritecon, per kiu ni povas moki je la Sorto, ĉu la Sorto ne estas sendinta al ni ĉi tiun ŝercemulon, por ĉesigi la argumentadon?

Roz.

Efektive, jen la Sorto estas tro ruza por la Naturo, kiam la Sorto faras el la kreitaĵo de la Naturo la ĉesigonton de ŝia spriteco.

Cel.

Eble ĉi tiun faris ne la Sorto, sed ja la Naturo: kiu trovas niajn naturajn spritecojn tro malspritaj por rezonadi pri tiaj diinoj, kaj sendas al ni ĉi tiun ŝercemulon por nia akrigilo; tial, ke ĉiam la malspriteco de ŝercemulo estas akrigilo por la spriteco. Ho, nu spritulo! Kien vi vagadas?

Tuŝ.

Mastrino, vi devos antaŭen veni, al via patro.

Cel.

Ĉu oni sendis vin kiel la dironton?

Tuŝ.

Ne, je mia honoro, sed oni ordonis al mi ke mi venu por vin venigi.

Roz.

Kie vi lernis tiun ĵuron, ŝercemulo?

Tuŝ.

De iu kavaliro, kiu ĵuris je sia honoro ke ili estas bonaj kukoj, kaj ĵuris je sia honoro ke la mustardo estas nenio; kaj nun, mi atestas ke la kukoj estis nenio, kaj ke la mustardo estis bona, tamen la kavaliro ne ĵurorompis.

Cel.

Kiel vi pruvas tion, per la granda amaso da via sciado?

Roz.

Jes, nun malbuŝumu vian saĝecon.

Tuŝ.

Nu, vi ambaŭ antaŭen paŝu: frotu la mentonojn, kaj ĵuru je la barboj ke mi estas fripono.

Cel.

Je la barboj, se ni havus tiujn, vi estas fripono.

Tuŝ.

Je mia friponeco, se mi havus tiun, mi ja estus fripono; sed, se oni ĵuras je tio, kio ne ekzistas, oni ne ĵurorompas; jes, pli multe ĵurorompis tiu kavaliro, ĵurinte je sia honoro, ĉar li havis neniom da honoro; aŭ, se li estis iom havinta, li ĝin forĵuris longtempe antaŭ ol li vidis tiujn kukojn kaj mustardon.

Cel.

Mi petas, kiun vi intencas?

Tuŝ.

Iun, kiun amas maljuna Frederiko, via patro.

Cel.

La amo al mia patro sufiĉas por lin honori: sufiĉe! Ne plu parolu pri li; oni vipos vin iam, pro insultema parolado.

Tuŝ.

Des pli domaĝe, ke ŝercemuloj ne estas permesataj diri saĝe tion, kion saĝuloj malsaĝe faras.

Cel.

Je mia honoro, vi diras la veron; ĉar depost kiam oni silentigis la malmultan spritecon de ŝercemuloj, la malmulta malspriteco de saĝaj viroj faras grandan bruon. Jen venas Sinjoro Labelo.

Roz.

Havante ia buŝon plena je novaĵo.

Cel.

Kiun li sammaniere liveros al ni, kiel kolomboj nutras la idojn.

Roz.

Tiam ni estos novaĵo-plenigita.

Cel.

Des pli bone; ni estos des pli vendeblaj.

Eniras Labelo.

Bonan tagon, Sinjoro Labelo. Kia novaĵo?

Lab.

Bela princino, vi forestis de multe da bona sporto.

Cel.

Sporto? Havanta kian koloron?

Lab.

Havanta kian koloron, Sinjorino! Kiel mi respondos al vi?

Roz.

Tiel, kiel spriteco kaj la Sorto deziras.

Tuŝ.

Aŭ tiel, kiel la Parcoj ordonas.

Cel.

Bone dirite! Tio estas surmetita per trulo.

Tuŝ.

Ne, se mi ne tenas mian rangon,--

Roz.

Vi ĝin perdos.

Lab.

Vi min konfuzas, sinjorinoj; mi volis rakonti al vi pri bona baraktado, kiun vi ne vidis.

Roz.

Tamen, rakontu al ni la manieron de la baraktado.

Lab.

Mi rakontos al vi la komencon; kaj, se plaĉos al viaj moŝtoj, vi povos vidi la finon; ĉar la plej bona baraktado estas ankoraŭ okazonta; kaj ĉi tien, kie vi estas, oni venos por ĝin okazigi.

Cel.

Nu, la komenco estas mortinta kaj enterigita.

Lab.

Venis maljunulo kaj liaj tri filoj,--

Cel.

Mi povus egali ĉi tiun komencon per malnova fabelo.

Lab.

Tri belaj junaj viroj, havantaj bonegajn staturon kaj mienon.

Roz.

Portantaj je la koloj afiŝojn "ĉiu sciiĝu per ĉi tio."

Lab.

La plej maljuna el la tri baraktis kontraŭ Karlo, la baraktisto de la Duko; kaj post unu momento Karlo lin faligis, rompinte tri el liaj ripoj, tiel, ke estas malmulte da espero je lia vivo; sammaniere li faligis ia duan, kaj la trian. Jen ili tie kuŝas; la kompatinda maljunulo, ilia patro, tiel kortuŝe malĝojegas pri ili ke ĉiu rigardanto ploras pro kompato.

Roz.

Ho ve!

Tuŝ.

Sed kia estas la sporto, Sinjoro, kiun la sinjorinoj ne vidis?

Lab.

Ĉi tio, kion mi priparolas.

Tuŝ.

Tiamaniere oni povas fariĝi pli saĝa ĉiutage; nun, je la unua fojo, mi aŭdas ke la rompado de ripoj estas sporto por la sinjorinoj.

Cel.

Mi ankaŭ je la unua fojo, mi certigas al vi!

Roz.

Sed ĉu estas ankoraŭ alia kiu deziras aŭdi tian rompitan muzikon en siaj flankoj? Ĉu ankoraŭ alia ŝategas riporompadon? Ĉu ni rigardos ĉi tiun baraktadon, kuzino?

Lab.

Vi devos, se vi restos ĉi tie; ĉar tiu ĉi estas la loko decidita por la baraktado, kiun ili estas pretaj efektivigi.

Cel.

Jen, efektive, ili venas; ni restu kaj ĝin vidu.

Brumuziko. Eniras Duko Frederiko, lordoj, Orlando, Karlo, kaj sekvantoj.

Duko F.

Antaŭen venu; tial, ke oni ne povas forkonvinki la junulon, li ŝuldos la danĝeron al sia propra riskemo.

Roz.

Ĉu tiu estas la viro?

Lab.

Jes, Sinjorino, tiu estas la viro.

Cel.

Ho ve, li estas tro juna! Tamen li havas sukceseman vidiĝon.

Duko F.

Kiel, nu, filino kaj kuzino; ĉu vi venis ĉi tien por vidi la baraktadon?

Roz.

Jes, via moŝto, se vi afable permesos.

Duko F.

Malmulte vi ĝin ĝuos, mi certigas al vi, ĉar la viroj tute ne estas egalfortaj. Kompatante la junecon de la elvokinto, mi volonte lin forkonvinkus, sed li obstinas kontraŭ konvinkado. Parolu al li, kaj penu lin deturni de la intenco.

Cel.

Lin alvoku ĉi tien, bona Sinjoro Labelo.

Duko F.

Jes, alvoku lin; mi flanken iros.

Lab.

Sinjoro Elvokinto, la princino vin alvokas.

Orl.

Mi ĉeestos kun granda respekto, laŭ mia devo.

Roz.

Juna viro, ĉu vi elvokis Karlon, la baraktiston?

Orl.

Ne, bela princino; li estas la ĝenerala elvokinto: mi nur envenas, kiel la aliaj, por provi la forton de mia junaĝo.

Cel.

Juna sinjoro, via spirito estas tro kuraĝa por viaj jaroj. Vi vidis kruelan pruvon de ĉi ties forto: se vi vin vidus per viaj okuloj, aŭ vin konus per via propra prudento, la timo pri via aventuro vin konsilus al pli egala entrepreno. Ni petas vin, pro vi mem, ke vi kaptu vian propran sendanĝeron, kaj forlasu ĉi tiun provon.

Roz.

Jes, juna sinjoro; oni ne pro tio malestimos vian reputacion: ni petos al la Duko ke la baraktado ne daŭru.

Orl.

Mi petas al vi, ne min punu per severaj pensoj: je tio mi konfesas min tre kulpa, ke mi rifuzas ion ajn al tiaj belaj kaj bonaj sinjorinoj. Sed permesu ke viaj belaj okuloj kaj bonkoraj pensoj kuniru kun mi al mia provo: se mi estos venkita en tio, nur estos iu hontigita, kiu neniam estis favorita; se mi estos mortigita, nur estos mortigita iu, kiu ne kontraŭvolas: mi ne agos malbone kontraŭ miaj amikoj, ĉar mi havas neniom da amikoj por min priplori; mi faros nenian malbonon kontraŭ la mondo, ĉar en ĝi mi havas nenion; en la mondo mi nur plenigas lokon, kiu eble estos pli bone plenigata post kiam mi ĝin malplenigos.

Roz.

La malmulta forto kiun mi havas--mi volus ke ĝi estu ĉe vi.

Cel.

Kaj la mia, por aldoni al la ŝia.

Roz.

Adiaŭ: mi petas la ĉielon ke mi estu trompita pri vi!

Cel.

Ke vi prosperu laŭ la deziroj de via koro!

Kar.

Nu, kie estas tiu juna bravulo kiu tiel multe deziras kuŝi sur sia patrino, la tero?

Orl.

Preta, Sinjoro; sed li havas pli modestan ambicion.

Duko F.

Vi provos nur unu faligon.

Kar.

Ne, mi certigas al via duka moŝto, vi ne incitos lin al dua faliĝo, tiel insiste lin dekonsilinte de la unua.

Orl.

Vi intencas min moki poste; vi ne devus esti mokinta min antaŭe; sed venu, kiel vi volas.

Roz.

Nun Heraklo donu al vi helpon, juna viro!

Cel.

Mi volus ke mi estu nevidebla, por kapti la fortulon je la kruro.

[La du viroj baraktas.]

Roz.

Ho, lerta juna viro!

Cel.

Se mi havus fulmofajron en mia okulo, mi povus diri kiu estos faligata.

[Oni ekkrias. Karlo estas faligita.]

Duko F.

Ne plu, ne plu.

Orl.

Jes, mi petas al via duka moŝto: mi ankoraŭ ne malfacile spiras.

Duko F.

Kia estas via stato, Karlo?

Lab.

Li ne povas paroli, via moŝto.

Duko F.

Lin forportu. Kiel vi estas nomata, juna viro?

Orl.

Orlando, via duka moŝto; la plej juna filo de Siro Rolando de Bojz.

Duko F.

Mi volus ke al ia vir' alia Vi estu filo: lin la mondo taksis Tre honorinda, tamen mi lin trovis Nur malamiko: tial vi pli bone Min estus ekplaĉinta, per la venko, Se vi devenus de alia patro. Sed vivu bone; vi kuraĝa estas: Mi volus nur ke vi alian patron Nominta estu.

[Duko F., sekvantoj, kaj Labelo foriras.]

Cel.

Kuzineto mia, Se mi la patro estus, ĉu mi farus Ĉi tion?

Orl.

Nu, mi pli fiera estas, Estante filo, la plej juna filo, De Sir' Rolando, kaj ne volus ŝanĝi Ĉi tion, eĉ ke Duko Frederiko Adoptu min por heredonto sia.

Roz.

Rolandon mia patro kore amis, La tuta mondo same amis lin; Se mi antaŭe estus eltrovinta En tiu ĉi junulo lian filon, Mi estus aldoninta miajn larmojn Al miaj petoj, ke li ne baraktu.

Cel.

Kuzino, ni aliru por lin danki, Kaj kuraĝigi: ĉar la karaktero, Severa, enviema, de la patro Min pikas je la koro. Do, Sinjoro, Bonege vi meritas. Se precize Promesojn pri la amo vi plenumas, Tutsame, kiel ĉies atendadon Vi ĵus superis, via amatino Feliĉa estos.

[Ŝi donas al li ĉenon de sia kolo.]

Roz.

Tion ĉi, Sinjoro, Pro mi portadu, kiu de l' Bonŝanco Ne favorita estas, kaj donacus Pli multe, se pli multe mi posedus. Kuzino, ĉu ni iru?

Cel.

Jes. Adiaŭ, Sinjoro.

Orl.

Ĉu mi ne vin povas danki? L' animo mia estas faligita, Kaj tio, kio staras tie ĉi, Senviva ŝtipo, ludstatuo, estas.

Roz.

Li nin revokas: la fiero mia Malsupren falis kune kun bonŝanco; Mi lin demandos kion li deziras: Sinjoro, ĉu vi vokis? Vi baraktis Bonege, kaj faligis eĉ pli multe Ol viajn malamikojn.

Cel.

Ĉu ni iru, Kuzino?

[Rozalindo kaj Celio foriras.]

Roz.

Venu kun mi. Vi, adiaŭ.

Orl.

Pasio kia premas mian langon? Ne povas mi respondi, tamen ŝi Kvazaŭe petis interparoladon! Orlando kompatinda, vin faligis Aŭ Karlo, aŭ ja io malpli forta!

Revenas Labelo.

Lab.

Sinjoro, tre amike mi konsilas Ke vi foriru de ĉi tiu loko. Ĉar, kvankam vi meritis multan laŭdon, Aplaŭdon veran, kaj amadon, tamen Humoron tian havas nun la Duko Ke li malprave juĝas viajn agojn. Li estas kapricema: efektive, Pli dece estas ke vi nur konceptu Ol ke mi diru kia li ja estas.

Orl.

Mi dankas vin: el tiuj du fraŭlinoj Ĵus ĉeestintaj ĉe la baraktado,-- Bonvole diru al mi,--kiu estas Filino de la Duko?

Lab.

Nu, neniu, Se oni juĝas laŭ la karaktero. Sed tiu pli altkreska estas vere Filino lia: kaj l' alia estas Filino de la ekzilita Duko, Ĉi tie restigita de la onklo, La uzurpanto, por ke ŝi kunestu Kun la kuzino: la fraŭlinoj amas Pli kore reciproke ol fratinoj. La Duko, tamen, antaŭ ne tre longe, Ekmalŝategis la nevinon dolĉan, Ĉar oni tre laŭdadas ŝiajn virtojn, Kaj ŝin kompatas pro la bona patro. Mi estas certa ke l' malico lia Subite kontraŭ ŝi montriĝos. Nu, Adiaŭ: iam en pli bona mondo Mi volos bone konatiĝi kun vi.

[Labelo foriras.]

Orl.

Mi dankas vin, Sinjoro; do, adiaŭ. Mi iros nun el fumo al fumego: De l' Duko al la frato kruelega, Sed Rozalind' ĉiela!

[Li foriras.]

SCENO III.

Ĉambro en la Palaco.