Part 6
FOLDAL (ridas kaj frotas la manojn) Jes, sed nun mi estos ruza, mi, komprenu! Nun mi iros rekte al sinjorino Wilton --
BORKMAN Nun cxi-vespere?
FOLDAL Jes je Dio, ankoraux ja ne estas tiel ege malfrue. Kaj se estus sxlosite, mi sonorigos. Senpere. Cxar mi volas kaj mi devas vidi Frida, antaux ol sxi forvojagxos. Bonan nokton, bonan nokton! (Li volas foriri)
BORKMAN Auxskultu, mia bedauxrinda Vilhelm, -- vi povas sxpari al vi la pezan vojdistancon.
FOLDAL Ho, vi pensas pri la piedo --
BORKMAN Jes, kaj ankaux ke vi tamen ne enlasigxos cxe sinjorino Wilton.
FOLDAL Ho, efektive, mi enlasigxos. Mi dauxre sonorigos, gxis iu venos por malfermi. Cxar Frida mi devas kaj volas vidi.
ELLA RENTHEJM Via filino jam foriris, sinjoro Foldal.
FOLDAL (staras kiel frapita) Frida, cxu jam forvojagxis! Cxu vi scias tion certe? De kiu vi auxdis tion?
BORKMAN Ni informigxis de sxia estonta instruisto.
FOLDAL Cxu? Kaj kiu estas li?
BORKMAN Estas iu studento Erhart Borkman.
FOLDAL (brile gxoja) Via filo, John Gabriel! Cxu _li_ kunvojagxos?
BORKMAN Jes-ja; estas li, kiu helpos al sinjorino Wilton por instrui vian etan Frida.
FOLDAL Nu, lauxdon kaj dankon al Dio! Do la infano ja estas inter la plej bonaj manoj. Sed cxu estas tute certe, ke ili jam forvojagxis kun sxi?
BORKMAN Ili forvojagxis kun sxi en tiu veturilo kiu survoje surveturigis vin.
FOLDAL (kunfrapas la manojn) Imagu, ke mia eta Frida sidis en tiu luksa veturilo!
BORKMAN (kapsignas) Jes-jes, Vilhelm, -- via filino estas bone instaligita por veturi. Kaj ankaux studento Borkman. -- Nu, cxu vi rimarkis la argxentajn sonorilojn?
FOLDAL Jes-ja. -- Argxentajn sonorilojn, vi diras? Cxu estis argxentaj sonoriloj, cxu? Veraj argxentaj sonoriloj?
BORKMAN Tion vi povas konfidi. Cxio estis vera. Ekstere kaj -- kaj interne.
FOLDAL (silente en emocio) Cxu ne estas mirinde, kiel la felicxo povas akomodi sin por homo! Estas mia -- mia simpla poeta talento, kiu transformigxis al muziko en Frida. Do mi tamen ne vane estis poeto. Cxar nun _sxi_ povas vojagxi elen en la grandan vastan mondon, pri kiu mi foje revis tiel alloge por gxin vidi. En fermita sledo-veturilo eta Frida povas vojagxi. Kaj kun argxentaj sonoriloj sur la jungilaro --
BORKMAN -- kaj surveturi sian patron --
FOLDAL (gxoja) Ho kio! Ne gravas pri mi, -- -- se nur la infano --. Nu, mi do tamen venis tro malfrue. Kaj tial mi volas iri hejmen por konsoli sxian patrinon, kiu sidas en la kuirejo plorante.
BORKMAN Cxu sxi ploras?
FOLDAL (ridade) Jes, imagu, vi, -- sxi sidis ege plorante, kiam mi eliris.
BORKMAN Kaj vi, vi ridas, Vilhelm.
FOLDAL Jes _mi_, jes! Sed sxi, la povrulino, sxi tion ne pli bone komprenas, sxi, sciu. Nu, adiaux do! Bone estas ke mi havas la tramon tiel proksime. Adiaux, adiaux, John Gabriel! Adiaux, frauxlino!
(Li salutas kaj pene iras la saman vojon laux kiu li venis.)
BORKMAN (staras momenton silente rigardante antauxen) Adiaux, Vilhelm! Ne estas la unua fojo en la vivo, ke vi surveturigxis, malnova amiko.
ELLA RENTHEJM (rigardas lin en subpremata timo) Vi estas tiel pala, tiel pala, John --
BORKMAN Devenas de la karcera aero tie supre.
ELLA RENTHEJM Mi neniam antauxe vidis vin tia.
BORKMAN Ne, cxar vi certe neniam antauxe vidis elrompintan punaton.
ELLA RENTHEJM Ho, venu nun, kaj eniru kun mi, John!
BORKMAN Formetu tiujn logajn tonojn. Mi ja diris al vi --
ELLA RENTHEJM Tamen cxar mi nun petas vin insiste? Pro vi mem --
(La _cxambristino_ elvenas duone sur la sxtuparon.)
CXAMBRISTINO Pardonu; la sinjorino diris, ke mi sxlosu la stratan pordon nun.
BORKMAN (mallauxte al _Ella_) Auxdu nur; nun ili volas denove ensxlosigi min!
ELLA RENTHEJM (al la _cxambristino_) La bankestro ne estas tute sana. Li volas spiri iom da fresxa aero unue.
CXAMBRISTINO Jes, sed la sinjorino mem diris, ke --
ELLA RENTHEJM Mi mem sxlosos la pordon. Lasu la sxlosilon en la seruro, kaj --
CXAMBRISTINO Jes, je Dio, mi do faros. (Sxi reiras en la domon.)
BORKMAN (staras momenton silente kaj auxskultante; poste li rapidigxas malsupren sur la korton) Nun mi estas ekster la muro, Ella! Nun ili neniam plu kaptos min!
ELLA RENTHEJM (malsupre cxe li) Sed vi estas ja libera homo ankaux tie interne, John. Povas iri kaj veni tute kiel placxas al vi.
BORKMAN (mallauxte, kvazaux en timo) Neniam denove sub tegmenton! Cxi tie ekstere en la nokto estas bone. Se mi nun irus supren al la salono, -- plafono kaj muroj kunsxrumpigxus. Premegus min. Premus min plata kiel musxo.
ELLA RENTHEJM Sed kien vi do volas?
BORKMAN Nur iri kaj iri kaj iri. Vidi cxu mi denove povas atingi al libereco kaj al vivo kaj al homoj. Cxu vi volas iri kun mi, Ella?
ELLA RENTHEJM Mi? Nun?
BORKMAN Jes, jes, -- nun tuj!
ELLA RENTHEJM Sed kiom longe do?
BORKMAN Tiom longe kiom mi kapablas.
ELLA RENTHEJM Ho, sed pripensu do. Ekstere en cxi tiu malseka, malvarma vintra nokto --
BORKMAN (kun rauxka, gorgxa sono) Hoho, -- la frauxlino estas zorgema pri sia sanstato? Jes-ja, -- gxi estas ja bedauxrinda, gxi.
ELLA RENTHEJM Estas por _via_ sanstato, ke mi estas zorgema.
BORKMAN Hohoho! La sanstato de mortinto! Mi devas priridi vin, Ella! (Li iras pluen.)
ELLA RENTHEJM (post lin; tenas lin firme) Kion vi diris, ke vi estas?
BORKMAN Mortinto, mi diris. Cxu vi ne memoras, ke Gunhild diris, ke mi nur tenu min trankvila, _tie_ kie mi kusxas?
ELLA RENTHEJM (decide jxetas la mantelon sur sin) Mi iros kun vi, John.
BORKMAN Jes, ni du, ni apartenas unu al la alia, ni, Ella. (iras pluen) Venu do!
(Dume ili atingis al inter la arbetaro maldekstre. Tiu kasxas ilin pli kaj pli, tiel ke ili fine ne vidigxas. La domo kaj la korto malaperas el la vido. La pejzagxo, kun deklivoj kaj altejoj, malrapide kaj dauxre sxangxigxas, kaj farigxas pli kaj pli sovagxa.)
VOCXO DE ELLA RENTHEJM (auxdigxas de ene en la arbetaro dekstre) Kien ni nun iras, John! Mi ne rekonas la lokon cxi tie.
VOCXO DE BORKMAN (pli alte) Tenu vin nur en la negxaj spuroj post mi!
VOCXO DE ELLA RENTHEJM Sed kial ni do devas iri tiel alten!
VOCXO DE BORKMAN (pli proksime) Ni devas supreniri la turnigxan vojeton.
ELLA RENTHEJM (dauxre kasxita) Ho, sed mi baldaux ne plu kapablas.
BORKMAN (cxe la arbarrando dekstre) Venu, venu! Nun ni ne estas fore de la elvidejo. Tie staris benko en antauxa tempo --
ELLA RENTHEJM (venas el inter la arbetoj) Cxu vi memoras gxin?
BORKMAN Tie vi povos ripozi.
(Ili atingis antauxen sur etan, altan, malferman ebenajxon en la arbareto. La vojeto altigxas abrupte malantaux ili. Maldekstre, profunde malsupre, estas vasta pejzagxo kun fjordo kaj altaj foraj montodorsoj unu super la alia. Sur la ebenajxo maldekstre estas morta pino kun benko sube. La negxo kusxas dike sur la ebenajxo.)
(_Borkman_ kaj post li _Ella Renthejm_ de dekstre pene vadas tra la negxo.)
BORKMAN (haltas cxe la profundejxo maldekstre) Venu jen, Ella, kaj vi vidos.
ELLA RENTHEJM (apud li) Kion vi volas montri al mi, John?
BORKMAN (montras eksteren) Vidu kie la lando kusxas libera kaj malferma por ni -- vaste etende?
ELLA RENTHEJM Tie sur la benko ni ofte sidis pasinte, -- kaj rigardis ankoraux pli kaj pli foren.
BORKMAN Estis lando de revoj en kiun ni tiam rigardis.
ELLA RENTHEJM (kapsignas peze) La reva lando de nia vivo gxi estis, jes. Kaj nun tiu lando estas negxkovrata. -- Kaj la maljuna arbo estas morta.
BORKMAN (ne sxin auxskultante) Cxu vi povas videti la fumon de la grandaj vaporsxipoj tie sur la fjordo?
ELLA RENTHEJM Ne.
BORKMAN Mi povas. -- Ili venas kaj foriras. Ili alportas komunan vivon sur la tuta terglobo. Ili kreas lumon kaj varmon por la animoj en miloj da hejmoj. Estas _tio_, kion mi revis krei.
ELLA RENTHEJM (silente) Kaj farigxis nur revo.
BORKMAN Farigxis nur revo, jes. (auxskultas) Kaj auxskultu, vi, el tie malsupre cxe la rivero! La fabrikoj funkcias! _Miaj_ fabrikoj! Cxiuj tiuj, kiujn _mi_ volis starigi! Auxdu nur kiel ili laboras. Ili havas noktan laboron. Nokton kaj tagon ili do laboras. Auxdu, auxdu! La radoj turnas, kaj la rulcilindroj fulmas -- turne, turne! Cxu vi ne auxdas, Ella?
ELLA RENTHEJM Ne.
BORKMAN _Mi_ povas auxdi.
ELLA RENTHEJM (time) Mi kredas ke vi eraras, John.
BORKMAN (pli kaj pli ekflamigata) Ho, sed la tuto tie cxi -- estas nur la eksterajxo cxirkaux la regno, vi sciu!
ELLA RENTHEJM Regno, vi diras? Kiu regno --?
BORKMAN _Mia_ regno, kompreneble! La regno, al kiu mi estis proksima por ekposedi tiam kiam -- tiam kiam mi mortis.
ELLA RENTHEJM (silente; skuita) Ho, John, John!
BORKMAN Kaj nun gxi kusxas tie -- sendefenda, senmastra, -- minacata de atakoj de rabistoj, -- Ella! Cxu vi vidas la montodorsojn _tie_ tre fore? Unu malantaux alia. Ili altigxas, kreskas kiel turoj. _Tio_ estas mia profunda, senlima, neelcxerpebla regno!
ELLA RENTHEJM Ho, sed estas frostiga spirblovo de tiu regno, John!
BORKMAN Tiu spirblovo efikas kiel viva aero en mi. Tiu spirblovo venas al mi kiel saluto de humilaj spiritoj. Mi sentas ilin, la ligitajn milionojn; mi sentas la vejnojn de erco, kiuj strecxas siajn serpentumantajn, brancxigxantajn, logantajn brakojn al mi. Mi vidis ilin antaux mi kiel vivigitaj ombroj -- tiun nokton, kiam mi staris en la kelo de la banko kun la lumigilo en la mano. Vi tiam volis liberigxi. Kaj mi provis. Tamen ne kapablis. La trezoro reen sinkis en la profundon. (kun etenditaj manoj) Sed mi volas flustri al vi cxi tie en la nokta silento. Mi amas vin, kie vi kusxas sxajne mortaj en la profundo kaj la mallumo! Mi amas vin, vi vivopostulantaj trezoroj -- kun via tuta lumanta sekvantaro de potenco kaj honoro! Mi amas, amas, amas vin!
ELLA RENTHEJM (en silenta, kreskanta ekscito) Jes, tie malsupre vi dauxre havas vian amon. John. Cxiam havis gxin tie. Sed cxi tie supre en la tago, John, -- estis varma, vivanta homa koro, kiu pulsis kaj batadis por vi. Kaj tiun koron vi frakasis. Ho, pli ol tio! Dekoble pli malbone! Vi _vendis_ gxin por -- por --
BORKMAN (skuigxa; fluas kvazaux malvarmo tra li) Pro la regno -- kaj la potenco -- kaj la honoro, vi opinias?
ELLA RENTHEJM Jes, tion mi opinias. Mi diris tion al vi pli frue cxi-vespere. Vi murdis la amovivon en tiu virino, kiu amis vin. Kaj kiun vi reen amis. Tiom kiom vi _kapablis_ ami iun do. (kun suprenlevita brako) Kaj tial mi auxguras, John Gabriel Borkman, -- vi neniam gajnos la premion, kiun vi postulis por la murdo. Vi neniam faros la venkantan enmarsxon en vian malvarman, sombran regnon!
BORKMAN (sxancelas al la benko kaj eksidas peze) Mi preskaux timas, ke vi pravos en tiu auxguro, Ella.
ELLA RENTHEJM (apud li) Ne _timu_ pro tio, John. Gxuste _tio_ estus la plej bona, kio okazus al vi.
BORKMAN (kun krio; kaptas sin cxe la brusto) Ah --! (senforta) Nun gxi malkaptis min.
ELLA RENTHEJM (skuas lin) Kio estis, John!
BORKMAN (glitas malantauxen al la apogo) Estis glacia mano, kiu kaptis mian koron.
ELLA RENTHEJM John! Nun vi sentis la glacian manon! Cxu!
BORKMAN (murmuras) Ne. -- Neniu glacia mano. -- Mano de erco gxi estis. (Li glitas tute malsupren sur la benkon.)
ELLA RENTHEJM (deprenas sian mantelon kaj kovras lin) Restu trankvile kusxanta, kie vi nun kusxas! Mi sercxos helpon por vi. (Sxi faras kelkajn pasxojn dekstren; jen sxi haltas, reen iras kaj longe palpas lian pulson kaj lian vizagxon.)
ELLA RENTHEJM (trankvile kaj firme) Ne. Pli bone tiel, John Borkman. Pli bone tiel por vi.
(Sxi strecxas la mantelon pli dense sur lin, kaj eksidas en la negxon antaux la benko.)
(Mallonga silento.)
(_Sinjorino Borkman_, en supervestajxoj venas tra la arbaro de dekstre. Antaux sxi la _cxambristino_ kun lumigita lanterno.)
CXAMBRISTINO (lumigas en la negxon) Jes, jes, sinjorino. Jen estas iliaj spuroj --
SINJORINO BORKMAN (cxirkauxrigardas observe) Jes, jen ili estas! Jen ili sidas sur la benko. (vokas) Ella!
ELLA RENTHEJM (ekstaras) Cxu vi sercxas nin?
SINJORINO BORKMAN (akre) Jes, tion mi ja devas fari.
ELLA RENTHEJM (montras) Jen li kusxas, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN Dormas!
ELLA RENTHEJM (kapsignas) Profundan kaj longan dormon, mi kredas.
SINJORINO BORKMAN (ekdire) Ella! (regas sin kaj demandas mallauxte) Cxu okazis -- libervole?
ELLA RENTHEJM Ne.
SINJORINO BORKMAN (malpezigita) Do ne per propra mano?
ELLA RENTHEJM Ne. Estis glacia mano de erco, kiu kaptis lian koron.
SINJORINO BORKMAN (al la _cxambristino_) Sercxu helpon. Venigu homojn el la bieno.
CXAMBRISTINO Jes, bone, sinjorino. (mallauxte) En Jecxja nomo do --
(Sxi eliras tra la arbaro dekstren.)
SINJORINO BORKMAN (staras malantaux la benko) La nokta aero do mortigis lin --
ELLA RENTHEJM Do tiel estas.
SINJORINO BORKMAN -- lin, tiun fortan viron.
ELLA RENTHEJM (iras al la antauxo de la benko) Cxu vi ne volas rigardi lin, Gunhild?
SINJORINO BORKMAN (rifuzante) Ne, ne, ne. (mallauxtigas la vocxon) Li estis filo de ministo, -- li, la bankestro. Ne povis elteni la fresxan venton.
ELLA RENTHEJM Pli gxuste estis la frosto, kiu mortigis lin.
SINJORINO BORKMAN (skuas la kapon) La frosto, vi diras? La frosto, -- gxi estis lin mortiginta antaux longe.
ELLA RENTHEJM (kapjesas al sxi) Kaj kreis nin du al ombroj, jes.
SINJORINO BORKMAN Vi pravas.
ELLA RENTHEJM (kun dolora rideto) Unu mortinto kaj du ombroj, _tion_ efikis la frosto.
SINJORINO BORKMAN Jes, la kora frosto. -- Kaj jen do ni du povas etendi unu al la alia la manon, Ella.
ELLA RENTHEJM Mi pensas, ke nun ni tion povas.
SINJORINO BORKMAN Ni dunaskitoj -- super _li_ kiun ni ambaux amis.
ELLA RENTHEJM Ni du ombroj -- super la morta viro.
(_Sinjorino Borkman_ malantaux la benko, kaj _Ella Renthejm_ antauxe, etendas unu al la alia la manojn.)