Part 5
SINJORINO BORKMAN Mi scias cxion. Mi scias, ke via onklino estas veninta por forpreni vin de mi.
ERHART Onklino Ella!
ELLA RENTHEJM Ho, auxskultu nun iomete _min_, Erhart!
SINJORINO BORKMAN (dauxrante) Sxi volas, ke mi cedu vin al sxi. Sxi volas esti por vi en la loko de patrino, Erhart! Sxi volas, ke vi estu sxia filo kaj ne la mia de nun. Volas ke vi heredu cxion post sxi. Demeti vian nomon, kaj anstatauxe preni la sxian!
ERHART Onklino Ella, cxu tio cxi estas vero?
ELLA RENTHEJM Jes, estas vero.
ERHART Mi sciis ecx ne vorton pri tiajxo antaux nun. Kial volas vi havi min reen al vi?
ELLA RENTHEJM Cxar mi sentas, ke mi perdas vin cxi tie.
SINJORINO BORKMAN (malmole) Pro _mi_ vi perdas lin -- jes! Kaj tio estas en ordo, tio.
ELLA RENTHEJM (rigardas lin pete) Erhart, mi ne povas elteni perdi vin. Cxar sciu, ke mi estas soleca, -- mortanta homo.
ERHART Mortanta --?
ELLA RENTHEJM Jes, mortanta. Cxu vi volas esti kun mi gxis la fino? Ligi vin tute al mi? Esti por mi, kvazaux vi estus mia propra infano --
SINJORINO BORKMAN (interrompante) -- kaj perfidi vian patrinon kaj eble ankaux vian taskon en la vivo? Cxu vi tion volas, Erhart?
ELLA RENTHEJM Mi estas kondamnita al forpaso. Respondu al mi, Erhart.
ERHART (varme; kortusxite) Onklino Ella, -- vi estis al mi nedireble bona. Cxe vi eblis por mi elkreski en la plej plena, senzorga sento de felicxo, kiun mi kredas, ke povas esti en la vivo de iu infano --
SINJORINO BORKMAN Erhart, Erhart!
ELLA RENTHEJM Ho, kiel benate, ke vi povas tion vidi tiel ankoraux!
ERHART -- sed mi ne povas oferi min por vi nun. Neeblas por mi tiel tute kaj plene farigxi kiel filo por vi --
SINJORINO BORKMAN (triumfe) Ha, mi ja sciis! Vi ne ricevos lin! Vi ne ricevos lin, Ella!
ELLA RENTHEJM (peze) Mi vidas. Vi regajnis lin.
SINJORINO BORKMAN Jes, jes, -- mia li estas, kaj mia li restas! Erhart, -- cxu ne, filo, -- ni du havas ankoraux iom da vojo por iri kune, ni.
ERHART (luktanta kun si mem) Panjo, -- mi tamen diru al vi malkasxe --
SINJORINO BORKMAN (strecxe) Nu?
ERHART Farigxos tamen nur mallonga vojo, kiun mi iros kune kun vi, panjo.
SINJORINO BORKMAN (staras kiel frapita) Kion vi aludas per tio?
ERHART (prenante kuragxon) Je Dio, panjo, -- mi estas ja juna! Sentigxas al mi, ke la cxambra aero cxi tie fine tute sufokus min.
SINJORINO BORKMAN Cxi tie -- cxe mi!
ERHART Jes, cxi tie cxe vi, panjo!
ELLA RENTHEJM Do venu kun mi, Erhart!
ERHART Ho, onklino Ella, ne estas hareton pli bone cxe vi. Estas alimaniere _tie_. Sed _tamen_ ne pli bone. Ne pli bone por _mi_. Estas rozoj kaj lavendoj, -- cxambra aero, ankaux tie!
SINJORINO BORKMAN (skuita, sed kun batalakirita memrego) Cxambra aero cxe via patrino, vi diras!
ERHART (en kreskanta senpacienco) Jes, mi ne scias kiel alie nomi tion. Cxiun tiun malsanecan zorgon kaj -- kaj diigon -- aux kio gxi estas. Mi ne eltenas tion pli longe!
SINJORINO BORKMAN (rigardas lin profunde serioze) Cxu vi forgesas al kio vi dedicxis vian vivon, Erhart?
ERHART (ekkrie) Ho, diru prefere al kio _vi_ dedicxis mian vivon! Vi, vi estis mia volo! Mi mem neniam rajtis havi iun! Sed nun mi _ne povas_ plu porti tiun jugon! Mi estas juna! Memoru bone tion, patrino! (kun gxentila, indulgema rigardo al _Borkman_) Mi ne povas dedicxi mian vivon al pentofaro por iu alia. Kiu ajn kiu tiu aliulo estus.
SINJORINO BORKMAN (kaptita de kreskanta timo) Kiu estas tiu, kiu sxangxis vin, Erhart?
ERHART (trafita) Kiu --? Cxu ne povus esti mi mem, kiu --?
SINJORINO BORKMAN Ne, ne, ne! Vi estas veninta sub fremdajn potencojn. Vi ne plu estas sub tiu de via patrino. Kaj ankaux ne sub tiu de via -- via nutra patrino.
ERHART (kun aldevigita spito) Mi estas sub mia propra potenco, mi, panjo! Kaj ankaux sub mia propra volo!
BORKMAN (antauxen al _Erhart_) Do eble fine venis mi en la vico.
ERHART (fremde kaj formale gxentile) Kiel --? Kiel patro opinias?
SINJORINO BORKMAN (moke) Jes, pri tio ankaux mi demandas.
BORKMAN (dauxrigante seninterrompe) Auxskultu, Erhart, -- cxu vi do volas iri kun via patro? Ne estas tra la vivoago de aliulo, ke homo povas trovi restarigon por sia falo. Tiajxo estas nur vanaj revoj, pri kiuj fabeligxis por vi -- cxi tie malsupre en la cxambra aero. Ecx se vi volus arangxi vian vivon por vivi kiel cxiuj la sanktuloj kune -- tio nenion utilus al mi.
ERHART (formale; respekte) Estas vero kiel dirite.
BORKMAN Jes, estas. Kaj ankaux ne utilus, se mi min fordonus al velko en pentofaro kaj rompanta humiligo. Mi provis helpi min trae per revoj kaj espero -- en cxiuj tiuj cxi jaroj. Sed tiajxo ne tauxgas por mi. Kaj nun mi volas elen el la revoj.
ERHART (kapklinas facile) Kaj kion volas -- kion volas do patro fari?
BORKMAN Restarigi min mem, mi volas. Rekomenci de malsupre. Estas nur per sia nuntempo kaj sia venonta tempo ke homo povas pentofari por la pasinteco. Tra laboro, -- tra sencxesa laboro por cxio tio, kio en la juneco staris por mi kiel la vera vivo. Sed _nun_ milfojojn pli alte ol tiam. Erhart, -- cxu vi volas esti kun mi, kaj helpi min pri tiu cxi nova vivo?
SINJORINO BORKMAN (averte levas la manon) Ne faru, Erhart!
ELLA RENTHEJM (varme) Jes, jes, faru! Ho, helpu lin, Erhart!
SINJORINO BORKMAN Kaj al _tio vi_ konsilas? Vi, la soleca, -- la mortanta.
ELLA RENTHEJM Estu sensignife pri mi.
SINJORINO BORKMAN Jes, se nur ne estas _mi_, kiu prenas lin de vi.
ELLA RENTHEJM Gxuste tiel, Gunhild.
BORKMAN Cxu vi volas. Erhart?
ERHART (en embarasa gxemo) Patro, -- mi ne povas nun. Estas tute neeble!
BORKMAN Sed kion vi do fine volas?
ERHART (ekflamante) Mi estas juna! Mi volas fojon vivi la vivon ankaux mi! Mian propran vivon volas mi vivi!
ELLA RENTHEJM Ne volas oferi kelkajn mallongajn monatojn por lumigi por povra, estingigxanta homa vivo?
ERHART Onklino, mi ne _povas_, ecx se mi ege volus.
ELLA RENTHEJM Ne por iu, kiu nedireble amas vin?
ERHART Vere kiel mi vivas, onklino Ella, -- mi ne povas.
SINJORINO BORKMAN (rigardas lin akre) Kaj ecx via patrino ne plu ligas vin nun.
ERHART Mi cxiam volas ami vin, panjo. Sed mi ne povas dauxre vivi por vi sola. Cxar ne estas vivo por mi, tio cxi.
BORKMAN Do venu tamen ligi vin al mi! Cxar vivo, tio estas laboro, tio, Erhart. Venu, kaj ni du eliru en la vivon por labori kune!
ERHART (pasie) Jes, sed mi ne _volas_ labori _nun_! Cxar mi estas _juna_! Neniam mi sciis ke mi tia estas. Sed nun _mi_ tion sentas fluanta varme tra mi. Mi ne _volas_ labori! Nur vivi, vivi, vivi!
SINJORINO BORKMAN (kun scietanta ekkrio) Erhart, -- por kio volas vi vivi!
ERHART (kun brilaj okuloj) Por la felicxo, panjo!
SINJORINO BORKMAN Kaj kie vi pensas trovi _gxin_?
ERHART Mi jam _trovis_ gxin!
SINJORINO BORKMAN (ekkrias) Erhart --!
(_Erhart_ iras rapide kaj malfermas la antauxcxambran pordon.)
ERHART (vokas eksteren) Fanny, -- nun vi povas enveni!
(_Sinjorino Wilton_ en supervestajxoj, aperas sur la sojlo.)
SINJORINO BORKMAN (kun plektitaj manoj) Sinjorino Wilton --!
SINJORINO WILTON (iom timema; kun demanda rigardo al _Erhart_) Cxu mi do --?
ERHART Jes, nun vi povas enveni. Mi cxion diris.
(_Sinjorino Wilton_ envenas en la cxambron. _Erhart_ fermas la pordon post sxi. Sxi klinas sin formale por _Borkman_, kiu mute resalutas.)
(Mallonga pauxzo.)
SINJORINO WILTON (kun mallauxta, sed firma vocxo) La vorto do estas dirita. Kaj sekve mi ja povas scii, ke mi staras cxi tie kiel iu, kiu okazigis grandan malfelicxon en la domo.
SINJORINO BORKMAN (malrapide; rigardas sxin rigide) Vi frakasis la lastan restajxon de tio, por kio mi povus vivi. (ekdire) Sed tio cxi, -- estas ja tamen tute neebla!
SINJORINO WILTON Mi bone komprenas, ke gxi aspektas al vi neeble, sinjorino Borkman.
SINJORINO BORKMAN Jes, tion vi do povus diri al vi mem, ke estas neeble. Aux cxu --?
SINJORINO WILTON Mi prefere dirus, ke estas tute absurde. Sed tamen tiel estas.
SINJORINO BORKMAN (turnas sin) Cxu tio cxi estas tute serioza, Erhart?
ERHART Tio cxi estas por mi la felicxo, panjo. La tuta, granda, rava felicxo de la vivo. Mi ne povas diri al vi ion alian.
SINJORINO BORKMAN (al _sinjorino Wilton_; premante la manojn) Ho, kiel vi sorcxis kaj logis mian malfelicxan filon!
SINJORINO WILTON (kun fiera postjxeto de la kapo) Tion mi ne faris.
SINJORINO BORKMAN Vi ne faris, cxu vi diras!
SINJORINO WILTON Ne. Mi nek sorcxis nek logis lin. Libervole Erhart venis al mi. Kaj libervole mi renkontis lin duonvoje.
SINJORINO BORKMAN (rigardas sxin moke de supre malsupren) Jes _vi_, jes! Tion mi vere kredas.
SINJORINO WILTON (sinrege) Sinjorino Borkman, -- ekzistas potencoj en la homa vivo, kiujn vi aspekte ne precipe konas.
SINJORINO BORKMAN Kiuj potencoj, se mi kuragxas demandi?
SINJORINO WILTON La potencoj, kiuj ordonas al du homoj nerompeble -- kaj senkonsidere kunligi siajn vivovojon.
SINJORINO BORKMAN (ridetas) Mi kredis, ke vi jam _estas_ nerompeble ligita -- al iu alia.
SINJORINO WILTON (mallonge) Tiu alia forlasis min.
SINJORINO BORKMAN Sed li tamen vivas, oni diras.
SINJORINO WILTON Por _mi_ li estas morta.
ERHART (insiste) Jes, patrino, por Fanny li estas morta. Kaj tiu alia ja tute ne koncernas min!
SINJORINO BORKMAN (rigardas lin severe) Vi do scias, -- tion pri la aliulo?
ERHART Jes, panjo, mi scias tion tiel bone, tiel bone, cxion!
SINJORINO BORKMAN Kaj tamen tio ne koncernas vin, vi diras!
ERHART (en rifuzanta orgojlo) Mi povas nur diri al vi, ke estas la felicxo, kiun mi volas havi! Mi estas juna! Mi volas vivi, vivi, vivi!
SINJORINO BORKMAN Jes, vi estas juna, Erhart. Tro juna por tio cxi.
SINJORINO WILTON (firme kaj serioze) Ne kredu ion alian, sinjorino Borkman, ol ke mi diris al li la samon. Cxiujn rilatojn koncerne mian vivon, mi malkasxe metis antaux lin. Ripete mi memorigis al li, ke mi havas sep jarojn pli ol li --
ERHART (interrompante) Ho Fanny, -- tion mi ja sciis antauxe.
SINJORINO WILTON -- sed nenio, -- nenio helpis.
SINJORINO BORKMAN Nu? Cxu ne? Kial vi do ne senpere rifuzis lin? Fermis vian domon por li? Jen vidu, _tion_ vi estus devinta fari entempe!
SINJORINO WILTON (rigardas sxin kaj diras mallauxte) Tion mi efektive ne povis, sinjorino Borkman.
SINJORINO BORKMAN Kial vi ne povis?
SINJORINO WILTON Cxar la felicxo ankaux por mi nur estis en tio sola.
SINJORINO BORKMAN (moke) Hm, -- la felicxo, la felicxo --
SINJORINO WILTON Mi neniam antauxe sciis, kio felicxo en la vivo estas. Kaj mi do ne povas rifuzi la felicxon, kvankam gxi venas tiel malfrue.
SINJORINO BORKMAN Kaj kiom longe pensas vi ke tiu felicxo dauxros.
ERHART (interrompante) Longe aux mallonge, panjo, -- tio nenion signifu.
SINJORINO BORKMAN (en kolero) Blindigita homo, kia vi estas! Cxu vi ne vidas kien tio cxi kondukigxas?
ERHART Mi ne sxatas rigardi en la estontecon. Ne volas rigardi en iu ajn direkton! Mi nur volas havi la rajton foje vivi la vivon, ankaux mi!
SINJORINO BORKMAN (dolore) Kaj tion cxi vi nomas la vivon, Erhart!
ERHART Jes, cxu vi ne vidas kiel cxarma sxi estas!
SINJORINO BORKMAN (tordas la manojn) Kaj _tiun cxi_ frakasantan honton mi do _ankaux_ devos porti!
BORKMAN (en la fono; malmole kaj akre) Ho, -- vi ja kutimigxis porti tiajxon, vi, Gunhild!
ELLA RENTHEJM (petante) Borkman --!
ERHART (same) Patro --!
SINJORINO BORKMAN Jen mi devos iri kaj cxiutage antaux miaj okuloj vidi mian propran filon kune kun iu -- iu --
ERHART (interrompas akre) Nenion vi estos vidanta, patrino! Fidu tion, vi! Mi ne restos longe cxi tie.
SINJORINO WILTON (rapide kaj decide) Ni forvojagxos, ni, sinjorino Borkman.
SINJORINO BORKMAN (paligxas) Cxu ankaux _vi_ forvojagxos! Kune eble?
SINJORINO WILTON (kapsignas) Mi vojagxos suden, jes. Eksterlanden. Kune kun juna knabino. Kaj Erhart akompanos nin.
SINJORINO BORKMAN Kun vi -- kaj juna knabino?
SINJORINO WILTON Jes. Estas tiu eta Frida Foldal, kiun mi prenis en mian domon. Mi deziras, ke sxi elvenu por lerni pli da muziko.
SINJORINO BORKMAN Kaj vi prenas sxin kun vi?
SINJORINO WILTON Jes, mi ja ne povas forlasi la junan infanon sola tie eksterlande.
SINJORINO BORKMAN (subpremas rideton) Kion _vi_ diras al _tio_, Erhart?
ERHART (iom embarasita, skuas la sxultrojn) Jes, panjo, -- cxar Fanny fine volas tion tiel havi, --
SINJORINO BORKMAN (malvarme) Kaj kiam forvojagxos la gesinjoroj, se oni kuragxas demandi?
SINJORINO WILTON Ni forvojagxos nun tuj, cxi-nokte. Mia sleda veturilo staras malsupre sur la vojo, -- ekster la domo de Hinkels.
SINJORINO BORKMAN (rigardas sxin malsupren) Aha, -- _tio_ do estis la vespera societa kunestado.
SINJORINO WILTON (ridetas) Jes, venis nur Erhart kaj mi. Kaj ankaux eta Frida, kompreneble.
SINJORINO BORKMAN Kaj kie _sxi_ nun estas?
SINJORINO WILTON Sxi sidas en la veturilo atendante nin.
ERHART (en gxena embaraso) Panjo, vi do certe komprenas --? Mi volus sxpari vin -- kaj cxiujn por tio cxi.
SINJORINO BORKMAN (rigardas lin profunde ofendita) Vi volus forvojagxi de mi sen diri adiaux?
ERHART Jes, sxajnis al mi, ke estus pli bone tiel. Pli bone por ambaux partoj. Cxio estis ja plene pretigita. La vestajxoj pakitaj. Sed kiam sendigxis por mi, do --. (volas etendi al sxi la manojn) Adiaux, panjo.
SINJORINO BORKMAN (rifuzante mansvingas kontraux lin) Ne tusxu min!
ERHART (cedeme) Cxu _tio_ estas via lasta vorto?
SINJORINO BORKMAN (malmole) Jes.
ERHART (turnas sin) Adiaux do vi, onklino Ella.
ELLA RENTHEJM (premas liajn manojn) Adiaux, Erhart! Kaj vivu vian vivon, -- kaj farigxu tiel felicxa, tiel felicxa, kiel por vi eblas!
ERHART Dankon, onklino. (kapsalutas antaux _Borkman_) Adiaux, patro. (flustras al _sinjorino Wilton_) Ke ni foriru plej eble tuje.
SINJORINO WILTON (mallauxte) Jes, ni faru.
SINJORINO BORKMAN (kun malica rideto) Sinjorino Wilton, -- cxu vi kredas fari vere sagxe kunpreni cxi tiun junan knabinon?
SINJORINO WILTON (ridete respondas, duone ironie, duone serioze) La viroj estas tiel nestabilaj, sinjorino Borkman. Kaj same pri virinoj. Kiam Erhart finis pri _mi_, kaj mi pri _li_, estos bone por ni ambaux, ke li, la bedauxrindulo, havas iun sur kiu apogi sin.
SINJORINO BORKMAN Sed vi mem do?
SINJORINO WILTON Ho, mi certe min arangxos, vi sciu. Adiaux cxiuj!
(Sxi salutas kaj eliras tra la antauxcxambra pordo. _Erhart_ staras momenton kvazaux sxancelanta; jen li turnas sin kaj sekvas sxin.)
SINJORINO BORKMAN (kun mallevitaj, plektitaj manoj) Seninfana.
BORKMAN (kvazaux vekigxanta al decido) Do elen en la veteracxon sola! Mian cxapelon! Mian mantelon! (Li iras rapide al la pordo.)
ELLA RENTHEJM (en timo; haltigas lin) John Gabriel, kien vi volas?
BORKMAN Elen en la veteracxon de la vivo, vi auxdas. Lasu min, Ella!
ELLA RENTHEJM (tenas lin firme) Ne, ne, mi ne lasas vin eliri! Vi estas malsana. Mi vidas laux via aspekto.
BORKMAN Lasu min iri, diras mi! (Li fortiras sin kaj iras elen en la antauxcxambron.)
ELLA RENTHEJM (cxe la pordo) Helpu min reteni lin, Gunhild!
SINJORINO BORKMAN (malvarme kaj malmole; staras meze en la cxambro) Mi retenos neniun homon en la tuta mondo. Lasu ilin foriri de mi, cxiuj. Kaj iu kaj alia! Tiel foren, -- tiel foren kien ili nur volas. (subite kun trancxanta krio) Erhart, ne forvojagxu!
(Sxi jxetas sin kun etenditaj brakoj al la pordo. _Ella Renthejm_ haltigas sxin.)
KVARA AKTO
(Malferma korto ekster la cxefdomo, kiu situas dekstre. Angulo de tiu kun enireja pordo kaj platajxo de sxtonsxtuparo elstaras. Laux la fono, proksime al la korto, strecxas sin abruptaj deklivoj kun picea arbaro. Komencanta maldensa arbetajxo maldekstre. La negxado cxesis; sed la tero estas dike kovrata de la jxus falinta negxo.)
(_Borkman, sinjorino Borkman_ kaj _Ella Renthejm_ staras ekstere sur la sxtuparo. _Borkman_ apogas sin, senforta kaj laca, al la doma muro. Li havas malmodan pelerinon jxetita sur la sxultroj, tenas molan, grizan feltcxapelon en unu mano kaj dikan tuberbastonon en la alia. _Ella Renthejm_ portas sian mantelon sur la brako. La granda tuko de _sinjorino Borkman_ estas glitinta malsupren sur la nukon, tiel ke sxia hararo montrigxas.)
ELLA RENTHEJM (estas sin stariginta antaux _sinjorino Borkman_) Ne iru post lin, Gunhild!
SINJORINO BORKMAN (en timo kaj ekscito) Lasu min preterpasi! Li _ne devas_ forvojagxi de mi!
ELLA RENTHEJM Estas tute senutile, mi diras al vi! Vi ne atingas lin.
SINJORINO BORKMAN Lasu min tamen iri, Ella! Mi volas krii lauxte post lin malsupren laux la vojo. Kaj la krio de sia patrino li do certe auxdos!
ELLA RENTHEJM Li _ne povas_ auxdi vin. Li certe jam sidas ene en la veturilo --
SINJORINO BORKMAN Ne, ne, -- li jam ne povas sidi en la veturilo!
ELLA RENTHEJM Li jam sidas en la veturilo, kredu min.
SINJORINO BORKMAN (en malespero) Se li sidas en la veturilo, -- li sidas tie kun sxi, kun sxi, -- sxi!
BORKMAN (ridas acxe) Kaj tiel lokigite li ne auxdas la kriojn de sia patrino.
SINJORINO BORKMAN Ne, -- do li ne auxdas. (auxskultas) Tsxsx! Kio estas _tio?_
ELLA RENTHEJM (ankaux auxskultanta) Auxdigxas kvazaux sono de sonoriloj --
SINJORINO BORKMAN (kun mallauxta ekkrio) Estas _sxia_ veturilo!
ELLA RENTHEJM Aux eble tiu de aliulo --
SINJORINO BORKMAN Ne, ne; gxi estas la sleda veturilo de sinjorino Wilton! Mi konas la argxentajn sonorilojn! Auxdu! Nun ili veturas gxuste preter tie cxi -- malsupre de la deklivo!
ELLA RENTHEJM (rapide) Gunhild, se vi volas krii post lin, do kriu _nun_! Eble ke li tamen --!
(La sonoriloj auxdigxas proksime, ene en la arbaro.)
ELLA RENTHEJM Rapidu, Gunhild! Nun ili estas tute malsupre de ni!
SINJORINO BORKMAN (staras momenton nedecide; jen sxi rigidigxas, malmilda kaj malvarma) Ne. Mi ne postkrias lin. Lasu Erhart Borkman veturi preter min. Longe, longe eksteren en tion, kion li nomas la vivon kaj la felicxon.
(La sonorigado perdigxas en la foro.)
ELLA RENTHEJM (iom poste) Nun la sonoriloj ne plu auxdigxas.
SINJORINO BORKMAN Sxajnis al mi, ke ili sonoris kiel tombaj sonoriloj.
BORKMAN (kun seka, mallauxta rido) Hoho, -- ankoraux ne sonorigxas super mi!
SINJORINO BORKMAN Sed super _mi_. Kaj super li, kiu forvojagxis de mi.
ELLA RENTHEJM (kapsignas penseme) Kiu scias, cxu ili ne tamen sonorigas al li la vivon kaj la felicxon, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN (ekrektigas sin; rigardas sxin akre) La vivon kaj la felicxon, vi diras!
ELLA RENTHEJM Almenaux por mallonga tempo.
SINJORINO BORKMAN Cxu vi volus malenvii al li la vivon kaj la felicxon, -- kun _sxi_?
ELLA RENTHEJM (varme kaj arde) Jes, el mia tuta, plena animo mi tion volus!
SINJORINO BORKMAN (malvarme) Do vi eble estas pli ricxa pri amoforto, vi, ol mi.
ELLA RENTHEJM (rigardas longe foren el si) Eble estas la _manko_ de amo, kiu subtenas tiun forton.
SINJORINO BORKMAN (fiksas la okulojn sur sxin) Se tiel estas, -- tiam ankaux mi baldaux farigxos same ricxa kiel vi, Ella. (Sxi turnas sin kaj iras en la domon.)
ELLA RENTHEJM (staras momenton zorgeme rigardante _Borkman_; poste sxi metas la manon singardeme sur lian sxultron.) John, venu kaj eniru, ankaux vi.
BORKMAN (kvazaux vekigxanta) Mi?
ELLA RENTHEJM Jes. Vi ne eltenas la akran, vintran aeron. Mi vidas laux via aspekto. Venu, kaj eniru kun mi. Enen sub tegmenton kie estas varme.
BORKMAN (kolera) Supren en la salonon eble?
ELLA RENTHEJM Prefere en la cxambron al sxi.
BORKMAN (ekkolere en impeto) Neniam plu en la vivo mi metos mian piedon sub tiun tegmenton!
ELLA RENTHEJM Sed kien vi do iru? Tiel malfrue, je nokta tempo, John?
BORKMAN (surmetas la cxapelon) Antaux cxio mi volas nun eliri por zorgi pri cxiuj miaj kasxitaj trezoroj.
ELLA RENTHEJM (rigardas lin timeme) John, -- mi ne komprenas vin!
BORKMAN (en tusanta rido) Ho, ne estas kasxita sxtelajxo pri kio mi pensas. Ne timu tion, Ella. (haltas kaj elmontras) Vidu tiun ulon _tie!_ Kiu estas _li_?
(_Vilhelm Foldal_, en malnova, negxkovrita jako, kun la cxapelo malsupren plektita kaj kun granda sxirmilo en la mano, venas antauxen de la angulo de la domo, peze irante tra la negxo. Li forte lamas je la maldekstra gambo.)
BORKMAN Vilhelm! Kion vi volas cxi tie cxe mi -- nun denove?
FOLDAL (ekrigardas) Ho je Dio, -- cxu vi staras ekstere sur la sxtuparo, John Gabriel? (salutas) Kaj ankaux la sinjorino, mi vidas!
BORKMAN (mallonge) Ne estas la sinjorino.
FOLDAL Ho, pardonu. Mi ja perdis la okulvitrojn en la negxon. -- Tamen ke vi, kiu alie neniam eliras ekstere de la pordo --?
BORKMAN (senkonsidere, gaje) Estas tempo, ke mi denove komencu farigxi liberaera homo, komprenu. Preskaux tri jarojn en intertempa mallibereco; kvin jarojn en la karcero; ok jarojn en la salono tie supre --
ELLA RENTHEJM (zorgeme) Borkman, -- mi petas vin --!
FOLDAL Ak ja, ja, ja --
BORKMAN Sed kion vi do volas al mi, mi demandas?
FOLDAL (dauxre staras malsupre antaux la sxtuparo.) Mi volis supren al vi, John Gabriel. Sxajnis al mi ke mi _devis_ supren en la salonon. Je Dio, -- tiun salonon!
BORKMAN Cxu vi volis supren tie al mi, kiu montris al vi la pordon?
FOLDAL Jes, tio estu je la dia nomo sensignifa.
BORKMAN Kion vi faris al la piedo? Vi ja lamas?
FOLDAL Jes, imagu, -- mi surveturigxis.
ELLA RENTHEJM Surveturigxis!
FOLDAL Jes, de sleda veturilo --
BORKMAN Hoho!
FOLDAL -- kun du cxevaloj jungitaj. Ili venis rapidkure malsupren la deklivo. Mi ne kapablis iri el la vojo suficxe rapide; kaj jen --
ELLA RENTHEJM -- kaj ili veturis sur vin?
FOLDAL Ili veturis gxuste sur min, sinjorino -- aux frauxlino. Gxuste sur min ili veturis, tiel ke mi ruligxis en la negxo kaj perdis la okulvitrojn, kaj la sxirmilo rompigxis; (frotas sin) kaj ankaux la piedo ekhavis damagxon.
BORKMAN (ridas interne) Cxu vi scias, kiu sidis en tiu veturilo, Vilhelm?
FOLDAL Ne, kiel povus mi tion vidi? Estis ja fermita veturilo, kaj la kurtenoj estis malsupren tiritaj. Kaj la veturigisto ecx ne haltis momenton, kiam mi kusxis tie ruligxante --. Sed _tio_ povas esti sensignifa, cxar -- (ekdire) Ho, mi estas tiel strange gxoja, sciu!
BORKMAN Gxoja?
FOLDAL Jes, mi ne gxuste scias kiel nomi tion. Sed sxajnas al mi, ke mi devas nomi tion gxoja. Cxar okazis io tiel tute mirinde! Kaj tial mi ne _povis_ ion alian, -- mi _devis_ veni kaj partigi la gxojon kun vi, John Gabriel.
BORKMAN (akre) Nu, do partigu tiun gxojon!
ELLA RENTHEJM Ho, -- sed unue enkonduku kun vi vian amikon. Borkman.
BORKMAN (akre) Mi ne volas en la domon, mi diris.
ELLA RENTHEJM Sed vi ja auxdas, ke li estas surveturigita!
BORKMAN Ho, surveturigitaj ni farigxos cxiuj -- iun fojon en la vivo. Tamen tiam oni devas ekstari denove. Kaj sxajnigi kvazaux nenio okazis.
FOLDAL Jen profundanima vorto, John Gabriel. Sed mi povas same bone rapide rakonti cxi-ekstere.
BORKMAN (pli milde) Jes, servu al mi en tio, Vilhelm.
FOLDAL Jes, nun nur auxdu! Imagu, vi -- kiam mi cxi-vespere revenis hejmen de vi, -- mi trovas leteron. -- Cxu vi povas diveni de kiu?
BORKMAN Eble de via eta Frida?
FOLDAL Gxuste! Imagu ke vi tuj divenis. Jes, estis longa -- suficxe longa letero de Frida, sciu. Servisto estis gxin portinta. Kaj cxu vi imagas pri kio sxi skribas?
BORKMAN Eble estus por diri adiaux al la gepatroj.
FOLDAL Gxuste! Strange kiel vi povas diveni, John Gabriel! Nu, sxi skribas, ke sinjorino Wilton tiom multe sxatas sxin. Kaj nun la sinjorino volas kunpreni sxin eksterlanden. Por ke Frida lernu pli da muziko, sxi skribas. Kaj sinjorino Wilton ankaux havigis al sxi tauxgan instruiston, kiu kunvojagxos. Kaj legos kun Frida. Cxar, bedauxrinde, sxi estas iom neglektita en iuj temoj, vi komprenas.
BORKMAN (ridas interne, tiel ke klukas en li) Jes, bone, jes bone. Mi komprenas cxion tiel nedireble bone, Vilhelm.
FOLDAL (dauxrigas fervore) Kaj imagu, sxi nur sciigxis pri la vojagxo nun cxi-vespere. Estis en la kunveno, pri kiu vi scias, hm! Kaj tamen sxi trovis tempon por skribi. Kaj la letero estas tiel varme kaj bele kaj tiel kore skribita, mi certigas al vi. Neniel plu sxpuro de malestimo por sia patro. Kaj tiu bela trajto, sciu, ke sxi volus diri adiauxon skribe -- antaux ol sxi forvojagxus. (ridas) Sed _tiel_ ja ne okazos!
BORKMAN (rigardas lin demande) Kiel tio?
FOLDAL Sxi skribas, ke morgaux frue ili forvojagxos. Tute frue.
BORKMAN Jen, jen, -- morgaux? Cxu sxi tion skribas?