John Gabriel Borkman

Part 3

Chapter 3 3,930 words Public domain Markdown

FOLDAL Nu, la vojo ja ne estas tiel mallonga. Precipe por iu, kiu iru piede.

BORKMAN Sed kial vi cxiam marsxas, Vilhelm? Vi havas ja la tramvagonon tute proksime.

FOLDAL Marsxi estas pli saniga. Kaj ankaux estas ja dek oeroj sxparitaj. -- Nu, cxu do Frida jxus estis cxi tie ludante por vi?

BORKMAN Sxi jxus en tiu cxi momento foriris. Cxu vi ne renkontis sxin ekstere?

FOLDAL Ne, mi ne vidis sxin dum longaj tempoj. De post kiam sxi enlogxigxis en la domo de tiu sinjorino Wilton.

BORKMAN (eksidas en la sofo kaj montras mane al segxo) Bonvolu eksidu ankaux vi, Vilhelm.

FOLDAL (eksidas sur la rando de la segxo) Multajn dankojn (rigardas lin pezanime) Ho, vi ne povas kompreni kiel soleca mi sentas min, post kiam Frida eliris de la hejmo.

BORKMAN Ho cxu, -- suficxe do restas por vi.

FOLDAL Jes, Dio scias ke mi havas. Tute kvin uloj. Sed Frida estas la sola, kiu iomete komprenis min. (peze agitas la kapon) Cxiuj la aliuloj tute ne komprenas min.

BORKMAN (sombre, rigardas antauxen kaj tamburas la tablon) Ne, jen la afero. _Jen_ la kondamno, kiun ni opuloj, ni elektitaj homoj devas porti. La amaso, la multo, -- cxiuj la meznombruloj, -- ili ne komprenas nin, Vilhelm.

FOLDAL (rezigne) Povigxus rezigni pri la kompreno. Kun iom da pacienco oni povas ja cxiam atendadi pri gxi ankoraux ioman tempon. (kun plorstrangulata vocxo) Sed estas io, kio estas ankoraux pli amara, sciu.

BORKMAN (ekscite) Nenio estas pli amara ol tio!

FOLDAL Jes, estas, John Gabriel. Mi jxus nun havis doman scenon -- antaux ol mi ekiris cxi tien.

BORKMAN Cxu? Kial jeno?

FOLDAL (ekdirege) Tiuj hejme -- ili malestimas min.

BORKMAN (ekscitite) Malestimas --!

FOLDAL (visxas la okulojn) Mi jam rimarkis tion longe. Sed hodiaux gxi vere aperigxis.

BORKMAN (iom silentas) Vi eble faris malbonan elekton, kiam vi edzigxis.

FOLDAL Estis ja preskaux neniu elekto por mi. Kaj cetere, -- edzigxi oni ja deziras, kiam oni komencas atingi iun agxon. Kaj tiel reduktita, tiel genuestaranta kiel mi tiam estis --

BORKMAN (eksaltas kolera) Cxu tio cxi estu akuzo kontraux mi? Riprocxo --!

FOLDAL (timeme) Ne, pro Dio, John Gabriel --!

BORKMAN Jes, vi sidas pensante pri la malsukceso, kiu enrompigxis sur la bankon --!

FOLDAL (trankviligante) Sed mi do ne kulpigas _vin_ por _tio_! Dio kompatu min --!

BORKMAN (grumblante; eksidas denove) Nu, tio do estas bona.

FOLDAL Cetere vi ne devas kredi, ke estas pro mia edzino, ke mi plendas. Ke sxi ne havas edukon, la povrulino, estas ja vero. Sed suficxe bona sxi tamen estas. -- Ne, sed estas la infanoj, sciu --

BORKMAN Mi povis tion pensi.

FOLDAL Cxar la infanoj, -- ili havas ja pli altan kulturon, ili. Kaj sekve pli da postuloj al la vivo.

BORKMAN (rigardas lin kompateme) Kaj tial tiuj infanoj malestimas vin, Vilhelm?

FOLDAL (ektiras la sxultrojn) Mi ja ne faris ioman karieron, vidu. Tion mi devas ja konfesi --

BORKMAN (proksimigxas kaj metas la manon sur lian brakon) Cxu ili do ne scias, ke vi verkis tragedion en viaj junecaj tagoj?

FOLDAL Jes, kompreneble ili _tion_ scias. Sed tio neniel impresas ilin.

BORKMAN Do ili estas nekomprenemaj, cxar via tragedio estas bona. Tion mi kredas plene kaj fide.

FOLDAL (klarigante) Cxu vi ne trovas, ke estas suficxe bonaj scenoj en gxi, John Gabriel? Je Dio, se mi nun fine povus fari gxin akceptata -- (komencas vigle malfermi kaj foliumi en la teko) Jen, vidu! Mi montru al vi ion, kion mi sxangxis --

BORKMAN Cxu vi kunprenis gxin?

FOLDAL Jes, mi kunprenis gxin. Nun estas tiom longe post kiam mi legis gxin por vi. Kaj mi pensis, ke eble povus distri vin auxskulti akton aux du --

BORKMAN (evite, ekstaras) Ne, ne, prefere alian fojon.

FOLDAL Nu ja, kiel vi volas.

(_Borkman_ pasxadas sur la planko. Foldal repakas la manuskripton.)

BORKMAN (haltas antaux li) Vi pravas en tio, kion vi jxus diris, -- ke vi neniun karieron faris. Sed _tion_ mi promesas al vi, Vilhelm, ke kiam la horo de restarigxo iam sonorigxos por mi --

FOLDAL (volas ekstari) Ho, dankon al vi --!

BORKMAN (kun mansvingo) Vi bonvole restu sidanta. (kreskanta ekscito) Kiam la horo de restarigxo sonorigxos por mi --. Kiam ili komprenos, ke ili ne povas esti sen mi --. Kiam ili venos supren cxi tie en la salonon -- kaj rampos al la kruco, kaj petegos al mi denove preni la rimenojn de la banko --! La nova banko, kiun ili starigis -- sed ne povas estri -- (starigas sin denove apud la skribotablo kiel antauxe, kaj frapas sin sur la brusto) _Cxi tie_ mi volas stari kaj akcepti ilin! Kaj estu auxdata kaj pridemandata kiujn kondicxojn John Gabriel Borkman metos por ke -- (haltas subite kaj rigardas al _Foldal_) Vi rigardas min tiel dubeme! Eble vi ne kredas, ke ili venos? Ke ili _devas, devas, devas_ iam veni al mi? Cxu vi ne kredas!

FOLDAL Jes, Dio scias, ke mi faras, John Gabriel.

BORKMAN (denove eksidas en la sofon) Mi kredas tion tiel firme. _Scias_ tion senskue certe -- ke ili venos. -- Se mi ne havus tiun certecon, -- mi estus antaux longe pafinta al mi kuglon tra la kapo.

FOLDAL (timeme) Ho ne, pro cxio en la mondo --!

BORKMAN (pavante) Sed ili venos! Ili tamen venos! Atentu! Cxiun tagon, cxiun horon mi povas atendi ilin cxi tie. Kaj vi vidos, ke mi tenos min preta por akcepti ilin.

FOLDAL (kun suspiro) Se ili do venus tre baldauxe.

BORKMAN (maltrankvile) Jes ja, la tempo pasas; la jaroj pasas; La vivo, huh ne -- pri gxi mi ne povas pensi! (rigardas lin) Cxu vi scias kiel mi foje sentas min?

FOLDAL Nu?

BORKMAN Mi sentas min kiel iu Napoleono, kiu pafigxis al kriplulo en sia unua batalo.

FOLDAL (metas la manon sur la tekon) Tiun senton ankaux mi havas.

BORKMAN Nu ja, tiel en minora afero.

FOLDAL (kviete) Mia eta verkista mondo havas grandan valoron por _mi_, John Gabriel.

BORKMAN (impete) Jes, sed _mi_, kiu estus povinta krei milionojn! Cxiujn tiujn minejojn, kiujn mi submetigus al mi! Novajn minejojn en sennombro! La akvofalojn! La sxtonrompejojn! La komercajn vojojn kaj la sxipliniojn tra la tuta mondo. Cxion, cxion mi estus sola starigita!

FOLDAL Jes, mi ja scias. Ne ekzistis tiajxo antaux kiu vi cedus.

BORKMAN (premas la manojn) Kaj tamen mi devas sidi cxi tie kiel pafvundita birdego, kaj vidi, ke la aliuloj antauxvenas min, -- kaj forprenas cxion de mi, pecon post peco!

FOLDAL Tiel ankaux pri _mi_, vi sciu.

BORKMAN (sen lin atenti) Imagu. Tiel proksima ke mi estis cxe la celo. Se mi estus havinta prokraston de ok tagoj por konsideri. Cxiuj deponajxoj estus tiam reprenitaj. Cxiuj la valorajxoj, kiujn mi per kuragxa mano utiligis, ili denove kusxus en sia loko kiel antauxe. La kapturnige grandaj akciosocietoj estis gxuste antaux sia realigxo. Ecx ne unu sola opulo perdus oeron --

FOLDAL Ja, je Dio -- kiel ege proksima vi estis --

BORKMAN (en sufokita kolero) Kaj jen la perfido superondis min! Gxuste meze en la tagoj de decido! (rigardas lin) Cxu vi scias kiun krimon mi tenas kiel la plej fian fareblan de homo?

FOLDAL Ne. Diru!

BORKMAN Ne estas mortigo. Ne rabo aux nokta sxtelenrompo. Ecx ne falsa jxuro. Cxar cxiuj tiajxoj farigxas pleje kontraux homoj, kiujn oni malamas, aux kiuj estas sensignifaj kaj ne rilatas al ni.

FOLDAL Sed la plej fia do, John Gabriel?

BORKMAN (emfaze) La plej fia estas la misuzo de fido pere de amiko.

FOLDAL (iom dubinde) Jes, sed auxskultu nun --

BORKMAN (ekinterrompe) Kion vi intencas diri! Mi vidas tion laux via aspekto. Sed tio ne estas trafa. La homoj, kiuj havis siajn valorpaperojn en la banko, ili ekhavus sian tuton reen. Cxiun opan grajnon! -- Ne, vi sciu, -- la plej fia kion homo povas fari, estas misuzi la leterojn de amiko, -- aperigi por la tuta mondo tion, kio estis konfidita al unu sola, duope, kvazaux flustro en malplena, malhela, sxlosita cxambro. Tiu homo, kiu povas utiligi tiajn rimedojn, li estas tute trae venenigita kaj infektigita de la moralo de la superfripono. Kaj tian amikon mi havis. -- Kaj li estis tiu, kiu frakasis min.

FOLDAL Mi ja scietas al kiu vi aludas.

BORKMAN Ne estis faldajxo en mia tuta konduto, kiun mi ne kuragxis malkasxi por li. Kaj kiam venis la momento, jen li direktis kontraux mi la armilojn, kiujn mi mem estis lin donintaj enmane.

FOLDAL Mi neniam povis kompreni, kial li --. Ja, subparoligxis tamen multe tiam.

BORKMAN Pri kio subparoligxis? Diru. Mi ja scias nenion. Cxar mi ja tuj -- izoligxis. Pri kio la homoj subparolis, Vilhelm?

FOLDAL Vi estus ja ministro, oni diris.

BORKMAN Ofertigxis al mi. Sed mi rifuzis.

FOLDAL Do ne staris al li en la vojo.

BORKMAN Ho ne; ne estis tial, ke li perfidis min.

FOLDAL Nu, _en tiu okazo_ mi vere ne komprenas --

BORKMAN Mi tamen povas diri al vi, Vilhelm.

FOLDAL Nu?

BORKMAN Estis -- iaspeca virina historio, vi sciu.

FOLDAL Virina historio? Ne do, John Gabriel --?

BORKMAN (interrompante) Jes, jes, jes, -- pri tiuj malnovaj, stultaj historioj ni ne plu parolu. -- Nu, ministro farigxis nek li nek mi.

FOLDAL Sed alte supren li atingis.

BORKMAN Kaj mi en la abismon.

FOLDAL Ho, estas terura tragedio --

BORKMAN (kapsignas al li) Preskaux same terura kiel la _via_, sxajnas al mi, kiam mi pripensas.

FOLDAL (naive) Jes, ecx same terura.

BORKMAN (ridas silente) Sed rigardata de alia flanko, vere estas kvazaux iu komedio.

FOLDAL Komedio? Tio cxi?

BORKMAN Jes, tiel kiel sxajnas, ke gxi evoluas nun. Cxar nun vi auxdu --

FOLDAL Nu do?

BORKMAN Jes; vi ja ne renkontis Frida, kiam vi venis.

FOLDAL Ne.

BORKMAN Dum ni du sidas cxi tie, sxi sidas tie malsupre ludante al danco por li, kiu perfidis kaj ruinigis min.

FOLDAL Pri tio mi ecx ne havis scieton.

BORKMAN Jes, sxi prenis sian notaron, kaj foriris de mi al -- la grandsinjora domo.

FOLDAL Nu ja, bedauxrinda infano --

BORKMAN Kaj cxu vi povas diveni por kiu sxi ludas inter la aliuloj?

FOLDAL Nu?

BORKMAN Por mia filo, sciu.

FOLDAL Cxu?

BORKMAN Jes; -- kiel sxajnas al vi, Vilhelm? Mia filo estas tie malsupre en la vico de dancantoj cxi-vespere. Cxu do ne estas komedio, kiel mi diras?

FOLDAL Jes, sed do li certe nenion scias.

BORKMAN Kion li ne scias?

FOLDAL Li ne scias, kiel _li_ -- tiu -- nu --

BORKMAN Vi tamen povas diri la nomon. Mi ecx toleras auxdi gxin nun.

FOLDAL Mi estas certa, ke via filo ne konas la konekson, John Gabriel.

BORKMAN (sombra, sidanta frapante la tablon) Li konas gxin, sciu, -- tiel certe kiel mi sidas cxi tie.

FOLDAL Sed cxu vi povas imagi, ke li sercxus societon en _tiu_ domo!

BORKMAN (agitas la kapon) Mia filo do ne rigardas la aferojn tiel samokule kiel mi. Mi kuragxas jxuri ke li staras cxe la flanko de miaj malamikoj! Li kredeble opinias kiel ili, ke advokato Hinkels nur faris sian damnitan devon, kiam li perfidis min.

FOLDAL Sed, kara, kiu estus al li prezentinta la aferon en _tiu_ lumo?

BORKMAN Kiu? Cxu vi forgesas, kiuj zorgis pri li? Unue lia onklino -- de post kiam li havis ses -- sep jarojn. Kaj nun poste -- lia patrino!

FOLDAL Mi opinias, ke vi estas maljusta kontraux ili.

BORKMAN (ekscite) Mi neniam estas maljusta al iu homo! Ambaux ili incitis lin kontraux mi, cxu vi ne auxdas!

FOLDAL (cedeme) Jes, ja, ja; do ili tiel faris.

BORKMAN (kolerplena) Ho, tiuj virinoj! Ili malvirtigas kaj falsigas la vivon por ni! Fusxigas nian tutan sorton, -- nian tutan venkan iron.

FOLDAL Tamen ne cxiuj!

BORKMAN Cxu? Menciu unu solan, kiu tamen tauxgas!

FOLDAL Ne, jen la problemo. La opaj, kiujn mi konas, ili ne tauxgas.

BORKMAN (spirblovas malestime) Nu, al kio do tio utilas! Ke ekzistas tiaj virinoj, -- kiam oni ne konas ilin!

FOLDAL (varme) Jes, John Gabriel, tamen utilas. Estas tiel felicxige kaj tiel benite pensi, ke tie ekstere, cxirkauxe, tre fore, -- _tie_ tamen trovigxas la vera virino.

BORKMAN (senpacience translokigas sin en la sofo) Ho, cxesu pri tiu poezia babilajxo!

FOLDAL (profunde ofendita rigardas lin) Cxu vi nomas mian plej sanktan kredon poezia babilajxo!

BORKMAN (malmole) Jes, mi faras! Estas tio cxi, kio kauxzis, ke vi neniam antauxenigxis en la mondo. Se vi forpelus cxiujn tiajxojn, mi povus ankoraux helpi vin surpieden -- helpi vin supren.

FOLDAL (dum bolas interne en li) Ho, tion vi ja ne povas.

BORKMAN Mi _povos_, kiam mi nur regajnos la potencon.

FOLDAL Sed tio estas ja tre longe estonta espero.

BORKMAN (impete) Cxu vi eble opinias, ke tiu tempo neniam venos? Respondu al tio!

FOLDAL Mi ne scias kion respondi al vi.

BORKMAN (ekstaras; montras per manmovo al la pordo malvarme kaj aristokrate) Do mi ne plu bezonas vin.

FOLDAL (ekstaras de la segxo) Ne bezonas --!

BORKMAN Cxar vi ne kredas, ke mia sorto sxangxigxos --

FOLDAL Tamen mi ja ne povas kredi kontraux cxiu racio! -- Kontentigon vi devus ja havi --

BORKMAN Dauxre! Dauxre!

FOLDAL Certe mi ne plenumis mian ekzamenon; sed _tiom_ mi tamen legis dum miaj tagoj --

BORKMAN (rapide) Neeble, vi opinias?

FOLDAL Ne ekzistas prejudikato por tiajxo.

BORKMAN Ne estas necesa por esceptuloj.

FOLDAL La legxo ne konas tiajn konsiderojn.

BORKMAN (akre kaj decide) Vi ne estas poeto, Vilhelm.

FOLDAL (senpere plektas la manojn) Cxu vi tion diras tute serioze?

BORKMAN (rifuzante sen respondo) Ni nur forludas nian tempon pri ni reciproke. Plej bone ke vi ne revenu.

FOLDAL Vi do deziras, ke mi forlasu vin?

BORKMAN (ne lin rigardante) Mi ne plu bezonas vin.

FOLDAL (kvietanime prenas la tekon) Ne, ne, ne; povas ja tiel esti, tio.

BORKMAN Jen vi do la tutan tempon mensogadis por mi.

FOLDAL (skuas la kapon) Neniam mensogis, John Gabriel.

BORKMAN Cxu vi ne sidadis cxi tie mensogante esperon kaj kredon kaj fidon en min?

FOLDAL Ne estis mensogo tiom longe, kiam _vi_ kredis pri _mia_ voko. Tiom longe kiam vi kredis pri mi, tiom longe mi kredis pri vi.

BORKMAN Ni do trompis unu la alian reciproke. Kaj eble ankaux trompis nin mem -- ambaux.

FOLDAL Sed cxu ne tio do funde estas amikeco, John Gabriel?

BORKMAN (ridetas amare) Jes, trompi, -- tio estas amikeco. Jen vi pravas. Tiun sperton mi iam antauxe faris.

FOLDAL (rigardas lin) Neniu poezia voko. Kaj tion vi povis diri al mi tiel senkonsidere.

BORKMAN (pli mola vocxo) Nu, mi ja ne estas iu spertulo en _tia_ afero.

FOLDAL Eble pli ol vi mem scias.

BORKMAN _Mi_?

FOLDAL (kviete) Jes, vi. Cxar mi mem havis miajn dubojn -- foje, vi sciu. La terura dubo -- ke mi fusxis la vivon pro imagajxo.

BORKMAN Se vi mem dubas, vi staras sur falantaj piedoj.

FOLDAL Tial estis por mi tiel konfideme, veni cxi tien, kaj apogi min al vi, kiu kredis. (prenas sian cxapelon) -- Sed nun vi estas kiel fremdulo por mi.

BORKMAN Ankaux vi por mi.

FOLDAL Bonan nokton, John Gabriel.

BORKMAN Bonan nokton, Vilhelm. (_Foldal_ eliras maldekstre)

(_Borkman_ staras momenton rigardante la fermitan pordon; faras movon, kvazaux li volus revoki _Foldal_, sed hezitas pripense, kaj komencas pasxadi tien kaj reen sur la planko kun la manoj dorse. Poste li haltas apud la sofotablo, kaj li estingas la lampon. Farigxas duonlume en la salono.)

(Iom poste frapigxas sur la tapetpordo maldekstre en la fono.)

BORKMAN (apud la tablo, skuigxas, turnas sin kaj demandas lauxte) Kiu frapas? (neniu respondo; frapigxas denove)

BORKMAN (restas staranta) Kiu estas? Envenu!

(_Ella Renthejm_, kun ekbruligita kandelo en la mano aperas en la pordo. Sxi estas vestita en sia nigra robo kiel antauxe, kun la mantelo malfirme jxetita sur la sxultroj.)

BORKMAN (rigardas sxin) Kiu estas vi? Kion vi volas al mi?

ELLA RENTHEJM (fermas la pordon post si kaj venas pli proksimen) Estas mi, Borkman. (Sxi metas la kandelon sur la pianon kaj restas staranta tie.)

BORKMAN (staras kiel fulme frapita, rigardas sxin sendeturne kaj flustras duonlauxte) Cxu estas -- estas Ella? Cxu estas Ella Renthejm?

ELLA RENTHEJM Jes. -- Estas _"via"_ Ella, -- kiel vi nomis min en antauxa tempo. Iam. Antaux tiuj multaj -- multaj jaroj.

BORKMAN (kiel antauxe) Jes, estas vi, Ella, -- mi vidas tion nun.

ELLA RENTHEJM Cxu vi rekonas min?

BORKMAN Jes, nun mi komencas --

ELLA RENTHEJM La jaroj atakis min forte kaj auxtune, Borkman. Cxu ne sxajnas al vi?

BORKMAN (devigite) Vi iom sxangxigxis. Je la unua rigardo --

ELLA RENTHEJM Mi nun ne havas la malhelajn buklojn laux la nuko. Tiujn, kiujn vi sxatis vindi cxirkaux viajn fingrojn.

BORKMAN (rapide) Gxuste! Nun mi vidas, Ella. Vi sxangxis la hararangxon.

ELLA RENTHEJM (kun malgxoja rideto) Gxuste. Estas pro la hararangxo.

BORKMAN (deturnante) Krome mi ne sciis, ke vi estas en cxi tiu regiono de la lando.

ELLA RENTHEJM Mi ja jxus venis.

BORKMAN Kial vi vojagxis cxi tien, -- nun mezvintre?

ELLA RENTHEJM Tion vi auxdos.

BORKMAN Cxu estas io, kion vi intencas pri _mi_?

ELLA RENTHEJM Ankaux pri vi. Sed se ni parolu pri tio, mi devas komenci tre longe pasinte.

BORKMAN Vi certe estas laca.

ELLA RENTHEJM Jes, mi estas laca.

BORKMAN Cxu vi ne volas eksidi? _Jen_, -- en la sofon.

ELLA RENTHEJM Jes, dankon. Mi bezonas sidi.

(Sxi transiras dekstren, kaj eksidas en la pli antauxan angulon de la sofo. _Borkman_ staras apud la tablo kun la manoj dorse sxin rigardante. Mallonga silento.)

ELLA RENTHEJM Estas nedireble longe de post kiam ni du renkontigxis vizagxon vizagxe, Borkman.

BORKMAN (sombre) Ege, ege longe de post tiam. Cxiuj tiuj terurajxoj interkusxas.

ELLA RENTHEJM Tuta homa vivo interkusxas. Forjxetita homa vivo.

BORKMAN (rigardas sxin akre) Forjxetita!

ELLA RENTHEJM Jes, gxuste forjxetita. Por ni ambaux.

BORKMAN (en malvarma komerca vocxtono) Mi ankoraux ne konsideras mian vivon kiel forjxetitan.

ELLA RENTHEJM Nu, sed _mia_ vivo do?

BORKMAN En tio vi mem kulpas, Ella.

ELLA RENTHEJM (kun skuigxo) Kaj _tion_ diras _vi_!

BORKMAN Vi povus bone farigxi felicxa sen mi.

ELLA RENTHEJM Cxu vi tion kredas?

BORKMAN Se vi mem volus.

ELLA RENTHEJM (amare) Jes, mi ja scias, ke aliulo staris preta por akcepti min --

BORKMAN Sed lin vi rifuzis --

ELLA RENTHEJM Jes, mi faris.

BORKMAN Fojon post fojo vi rifuzis lin. Jaron post jaro --

ELLA RENTHEJM (moke) -- jaron post jaro mi rifuzis la felicxon, vi do pensas?

BORKMAN Vi povus bone farigxi felicxa ankaux kun _li_. Kaj tiam _mi_ estus savita.

ELLA RENTHEJM Vi --?

BORKMAN Jes, tiam vi estus min savinta, Ella.

ELLA RENTHEJM Kiel, vi pensas?

BORKMAN Li kredis, ke estas mi, kiu staris malantaux viaj rifuzadoj, -- viaj eternaj rifuzoj. Kaj li faris vengxon. Cxar tion li facile povis, -- li, kiu havis en sia depono cxiujn miajn senrezervajn, fidoplenajn leterojn. Tiujn li uzis, -- kaj tiam estis for pri mi, -- gxis plue do. Jen, pri cxio tio vi kulpas, Ella!

ELLA RENTHEJM Jen, jen, Borkman, -- reale do, eble estas _mi_, kiu estas sxuldanto al _vi_.

BORKMAN Estas kiel oni tion prenas. Mi bone scias pri cxio, por kio mi devas danki vin. Vi igis la bienon cxi tie, la tutan bienon, aljugxi al vi cxe la auxkcio. Disponigis la domon senlimige por mi kaj por -- via fratino. Vi prenis Erhart al vi, -- zorgis por li en cxiuj manieroj --

ELLA RENTHEJM -- tiom longe kiom permesigxis --

BORKMAN -- permesigxis de via fratino, jes. Mi neniam miksis mi en tiujn hejmajn problemojn. -- Kiel mi volis diri, -- mi scias kion vi oferis por mi kaj via fratino. Sed vi _povis_ ja ankaux tion fari, Ella. Sed memoru, ke estis _mi_, kiu faris vin kapabla.

ELLA RENTHEJM (ekscitita) En tio vi grande eraras, Borkman! Estis mia plej interna kaj varma animo kaj koro por Erhart, -- kaj ankaux por vi, _tio_ pelis min!

BORKMAN (interrompante) Kara, ni ne eniru en sentojn kaj tiajxojn. Mi kompreneble opinias, ke kiam vi agis, kiel vi faris, estis _mi_ kiu faris vin kapabla.

ELLA RENTHEJM (ridetas) Hm, kapabla, kapabla --

BORKMAN (fervore) Jes, gxuste kapabla! Kiam la granda decida frapo estus farigxonta, -- kiam mi povis sxpari nek parencojn nek amikojn, -- kiam mi devis kapti -- kaj ankaux kaptis la milionojn, kiuj estis konfiditaj al mi, -- tiam mi sxparis cxion, kio estis via, cxion kion vi posedis, -- kvankam mi estus povinta preni kaj prunti gxin -- kaj uzi gxin -- kiel cxion la ceteran.

ELLA RENTHEJM (malvarme kaj trankvile) Estas vere kaj gxuste, Borkman.

BORKMAN Tiel ja estas. Kaj tial, -- kiam ili venis kaj prenis min, -- ili ankaux trovis cxion vian netusxita en la kelo de la banko.

ELLA RENTHEJM (ekrigardas lin) Mi ofte pensis pri tio, -- -- kial vi vere sxparis cxion tion, kio estis mia? Kaj sole nur tion?

BORKMAN Kial?

ELLA RENTHEJM Jes, kial? Diru.

BORKMAN (akre kaj moke) Vi eble pensas, ke estis por havi ion sur kio apogi min, se mi ne sukcesus?

ELLA RENTHEJM Ho ne, pri tio vi certe ne pensis dum _tiuj_ tagoj.

BORKMAN Neniam! Mi estis tiel neskueble certa pri la venko.

ELLA RENTHEJM Jes, sed kial tamen --?

BORKMAN (sxultrotiras) Je Dio, Ella, -- ne estas facile memori kialojn, kiuj estas dudek jarojn agxaj. Mi nur memoras, ke kiam mi iris tie sola, cerbumante pri cxiuj tiuj grandaj entreprenoj, kiuj estus realigindaj, sxajnis al mi, ke mi estis anime tiel kiel mi imagis al mi estron de aersxipo. Jen mi vagis en sendormaj noktoj, plenigante grandegan balonon por veli supre trans nesekura, dangxeroplena oceano.

ELLA RENTHEJM (ridetas) Vi, kiu neniam dubis pri la venko.

BORKMAN (senpacience) La homoj _estas_ tiaj, Ella. Ili kaj dubas kaj kredas pri la sama afero. (por si mem) Kaj tial eble estis, kial mi ne volis havi vin kaj la vian kun mi en la balono.

ELLA RENTHEJM (en ekscito) Kial, demandas mi! Diru, kial!

BORKMAN (ne sxin rigardante) Oni prefere ne prenas la plej karan kun si en tia vojagxo.

ELLA RENTHEJM Vi _kunhavis_ ja la plej karan en la balono. Via mema vivo de la estonto --

BORKMAN La vivo ne cxiam estas la plej kara.

ELLA RENTHEJM (senspire) Cxu tiel estis por vi tiam?

BORKMAN Sxajnas al mi tiel.

ELLA RENTHEJM Ke _mi_ estis la plej kara, kiun vi sciis?

BORKMAN Jes, sxvebas antaux mi io tia.

ELLA RENTHEJM Kaj tiam tamen estis pasintaj jaroj kaj tagoj, post kiam vi perfidis min -- kaj edzinigis alian -- iun alian!

BORKMAN Perfidis vin, vi diras? Vi certe komprenas, ke estis pli altaj konsideroj, -- nu do, _aliaj_ konsideroj, -- kiuj devigis min. Sen _lia_ kunhelpo mi povus nenien veni.

ELLA RENTHEJM Do perfidis min pro -- pli altaj konsideroj.

BORKMAN Mi ne povis senesti lian helpon. Kaj li postulis _vin_, kiel prezon por la helpo.

ELLA RENTHEJM Kaj vi pagis la prezon. Tutplene. Sen marcxandado.

BORKMAN Ne havis elekton. Devis venki aux fali.

ELLA RENTHEJM (rigardas lin, la lipoj tremetantaj) Cxu tio povas esti vero, kion vi diras, ke mi estis por vi la plej kara en la mondo?

BORKMAN Kaj tiam kaj poste, -- longe longe poste.

ELLA RENTHEJM Kaj vi tamen marcxandis min for. Marcxandadis pri la rajto de via amo kun alia viro. Vendis mian amon por -- por bankestra ofico!

BORKMAN (sombre kaj kurbigite) La deviga neceso estis super mi, Ella.

ELLA RENTHEJM (ekstaras sovagxe kaj skuite de la sofo) Krimulo!

BORKMAN (skuigxas sed regas sin) Tiun vorton mi auxdis antauxe.

ELLA RENTHEJM Ho, ne pensu ke mi aludas al tio, kion vi krimis kontraux legxo kaj juro de la lando! La utiligo, kiun vi faris de cxiuj tiuj akcioj kaj obligacioj -- aux kio ajn, kio tio estis, -- kiom vi pensas, ke mi zorgas pri gxi! Se mi havus permeson stari proksime al vi, kiam cxio disfalis sur vin --

BORKMAN (strecxite) Kio tiam, Ella?

ELLA RENTHEJM Kredu min, mi tolerus cxion gxoje kun vi. La malhonoron, la ruinigxon, -- cxion, cxion mi helpus vin porti --

BORKMAN Cxu vi tion volus? Cxu povus?

ELLA RENTHEJM Kaj volus kaj povus. Cxar tiam mi ja ne sciis pri via granda, terura krimo --

BORKMAN Kiun! Al kio vi aludas?

ELLA RENTHEJM Mi aludas al tiu krimo, por kiu ne estas pardono --

BORKMAN (gapas al sxi) Vi frenezigxis.

ELLA RENTHEJM (pasxas pli proksimen) Vi estas murdisto! Vi faris la grandan pekon de morto!

BORKMAN (retiras sin al la piano) Cxu vi frenezigxas, Ella?

ELLA RENTHEJM Vi mortigis la amovivon en mi. (pli proksimen) Cxu vi komprenas, kion tio signifas? Rakontigxas en la Biblio pri enigma peko, por kiu estas neniu pardono. Mi neniam antauxe komprenis, kio tio estas. Nun mi komprenas. La granda nepardonebla peko, -- estas la peko murdi la amovivon en iu homo.

BORKMAN Kaj tion vi diras, ke mi faris?