Part 2
ELLA RENTHEJM Mi volas liberigi lin el via potenco, -- via superrego.
SINJORINO BORKMAN (triumfe) Tion vi ne plu povas! Vi havis lin en viaj retoj -- Gxis lia dekkvina jaro. Sed nun mi regajnis lin, vidu!
ELLA RENTHEJM Do mi volas regajni lin de vi! (rauxke; duone flustre) Ni du, ni luktis antauxe je vivo kaj morto pri homo, ni, Gunhild!
SINJORINO BORKMAN (rigardas sxin triumfe) Jes, kaj _mi_ venkis.
ELLA RENTHEJM (mokride) Cxu vi dauxre opinias, ke tiu venko farigxis gajno por vi?
SINJORINO BORKMAN (sombre) Ne; -- pri tio vi sange pravas.
ELLA RENTHEJM Ecx ne cxi tiun fojon farigxos gajno por vi.
SINJORINO BORKMAN Cxu neniu gajno, tio, gardi patrinan potencon super Erhart!
ELLA RENTHEJM Ne; cxar estas nur la _potenco_ super li, kiun vi volas havi!
SINJORINO BORKMAN Kaj nun _vi!_
ELLA RENTHEJM (varme) Mi volas havi lian internan animon, -- lian menson, -- lian tutan koron --!
SINJORINO BORKMAN (ekdire) Al tio vi neniam plu atingos en tiu cxi mondo!
ELLA RENTHEJM (rigardas sxin) Cxu vi eble prizorgis _tion?_
SINJORINO BORKMAN (ridetas) Jes, tion mi efektive permesis al mi. Cxu vi ne povis legi tion el liaj leteroj?
ELLA RENTHEJM (kapjesas malrapide) Jes. Vi tuta fine estis en liaj leteroj.
SINJORINO BORKMAN (incite) Mi profitis de tiuj cxi ok jaroj -- kiam mi havis lin sub miaj okuloj, vidu.
ELLA RENTHEJM (sinrege) Kion vi diris al Erhart pri mi? Cxu eblas rakonti tion al mi?
SINJORINO BORKMAN Jes, tio bone eblas.
ELLA RENTHEJM Do faru!
SINJORINO BORKMAN Mi nur diris al li tion, kio estas vero.
ELLA RENTHEJM Nu?
SINJORINO BORKMAN Mi ripete kaj cxiame enplantis en li, ke li absolute memoru, ke estas al vi ke ni povas danki, ke ni povas vivi tiel kontentige, kiel ni faras. Ke ni entute _kapablas_ vivi.
ELLA RENTHEJM Ne pli ol tio!
SINJORINO BORKMAN Ho, tiajxo mordas, sciu. Tion mi mem sentas.
ELLA RENTHEJM Sed tio estas ja proksimume tio, kion li sciis antauxe.
SINJORINO BORKMAN Kiam li revenis hejmen al mi, li imagis, ke vi faris cxion el bona koro. (rigardas sxin en malica gxojo) Nun li ne plu kredas tion, Ella.
ELLA RENTHEJM Kion li do nun kredas?
SINJORINO BORKMAN Li kredas tion, kio vera estas. Mi demandis lin, kiel li klarigas al si, ke onklino Ella neniam vojagxas cxi tien por viziti nin --
ELLA RENTHEJM (interrompante) Tion li sciis antauxe!
SINJORINO BORKMAN Li scias tion pli bone nun. Vi kredigis al li, ke estas por indulgi min kaj -- kaj tiun pasxadanton tie supre en la salono --
ELLA RENTHEJM Tiel ankaux estis.
SINJORINO BORKMAN El tio Erhart _nun_ ne kredas eron.
ELLA RENTHEJM Kion vi do nun igis lin kredi pri mi?
SINJORINO BORKMAN Li kredas tion, kio vera estas, ke vi hontas pri ni, malestimas nin. Aux cxu eble vi ne faras? Cxu vi ne iam kovis penson tiri lin tute for de mi? Pripensu nun, Ella. Vi certe memoras.
ELLA RENTHEJM (repusxante) Estis en la plej fia tempo de la skandalo. Kiam la afero estis antaux la tribunalo. -- Mi ne plu nutras tiujn pensojn.
SINJORINO BORKMAN Ecx ne utilus al vi. Cxar kio alie restus el lia misio! Ho ne dankon al vi! Estas _mi_, kiun Erhart bezonas, -- ne _vi_. Cxar tial li estas kvazaux morta por _vi_! Kaj vi por li!
ELLA RENTHEJM (malvarme, decide) Ni vidos. Cxar nun mi restos cxi tie.
SINJORINO BORKMAN (fiksrigardas sxin) Cxi tie en la bieno?
ELLA RENTHEJM Jes, cxi tie.
SINJORINO BORKMAN Cxi tie -- cxe ni? Tute tranokte?
ELLA RENTHEJM Cxi tie mi pasigos la reston de miaj tagoj, se tiel estu.
SINJORINO BORKMAN (regas sin) Jes, jes, Ella, -- la bieno estas ja via.
ELLA RENTHEJM Ho jeno --!
SINJORINO BORKMAN Cxio estas ja via. La segxo sur kiu mi sidas, estas via. La lito en kiu mi turnas min sendorma, gxi apartenas al vi. La mangxajxo kiun ni mangxas, gxin ni ricevas pere de vi.
ELLA RENTHEJM Tio ne povas esti alimaniere arangxita. Borkman ne povas havi propran posedajxon. Cxar tuj iu venus forpreni gxin de li.
SINJORINO BORKMAN Mi ja scias. Ni devas rezignacii kaj vivi je via graco kaj indulgo.
ELLA RENTHEJM (malvarme) Mi ne povas malhelpi vin rigardi tion de tiu flanko, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN Ne, tion vi ne povas. -- Kiam vi deziros, ke ni forlogxigxu?
ELLA RENTHEJM (rigardas sxin) Forlogxigxu?
SINJORINO BORKMAN (ekscitite) Jes, vi do neniam imagas al vi, ke mi volas resti logxanta sub la sama tegmento kiel vi! -- Ne, do prefere al la malricxulejo aux eksteren sur la vojon!
ELLA RENTHEJM Bone. Do sendu kun mi Erhart --
SINJORINO BORKMAN Erhart! Mia propra filo! Mia infano!
ELLA RENTHEJM Jes, -- cxar tiam mi tuj revojagxos hejmen.
SINJORINO BORKMAN (post mallonga pripensado, firme) Erhart mem elektu inter ni.
ELLA RENTHEJM (rigardas sxin dube kaj necerte) _Li_ elektu? Jes, -- cxu vi tion _kuragxas_, Gunhild?
SINJORINO BORKMAN (kun malmola rido) Cxu mi _kuragxas_! Igi mian filon elekti inter sia patrino kaj vi! Jes, tion mi efektive kuragxas.
ELLA RENTHEJM (auxskultante) Cxu iu venas? Sxajnas al mi, ke mi auxdas --
SINJORINO BORKMAN Do certe estas Erhart --
(Iu frapas rapide sur la antauxcxambra pordo, kiu poste senpere malfermigxas. _Sinjorino Wilton_, festene vestita kaj kun supervestajxoj, envenas. Malantaux sxi la _cxambristino_, kiu ne ekhavis tempon por anonci, kaj aspektas iom konfuzita. La pordo restas duone malferma. _Sinjorino Wilton_ estas iu frapante bela, sxvelbrusta sinjorino en la tridekaj jaroj. Largxaj, rugxaj, ridantaj lipoj. Viglaj okuloj. Ricxa, malhela hararo.)
SINJORINO WILTON Bonan vesperon, kara sinjorino Borkman!
SINJORINO BORKMAN (iom seke) Bonan vesperon, sinjorino. (al la _cxambristino_; montras al la gxardena cxambro) Portu la lampon tien kaj eklumigu gxin. (La _cxambristino_ sercxas la lampon kaj eliras kun gxi.)
SINJORINO WILTON (vidas _Ella Renthejm_) Ho, pardonu, -- cxeestas ja vizitanto --
(_Erhart Borkman_ forte malfermas la duone fermitan antauxcxambran pordon, kaj enkuras. Li estas juna homo kun helaj, bravaj okuloj. Elegante vestita. Komence kreskantaj lipharoj.)
ERHART BORKMAN (gaje sur la sojlo) Kio do! Cxu onklino Ella venis? (al sxi; kaptas sxiajn manojn) Onjo, onjo! Cxu estas vero! Cxu _vi cxi tie?_
ELLA RENTHEJM (cxirkauxbrakas lian kolon) Erhart! Mia kara bona knabo! Ho, kiel granda vi farigxis! Ho, kiel bone estas revidi vin!
SINJORINO BORKMAN (akre) Kion tio signifu, Erhart, -- cxu vi staras vin kasxante en la antauxa cxambro?
SINJORINO WILTON (rapide) Erhart -- Borkman venis kune kun mi.
SINJORINO BORKMAN (mezuras lin per la okuloj) Cxu tiel, Erhart. Vi ne unue venas al via patrino?
ERHART Mi nur devis enrigardi momenton cxe sinjorino Wilton, -- por sercxi etan Frida.
SINJORINO BORKMAN Cxu ankaux tiu frauxlino Foldal kunestas?
SINJORINO WILTON Jes, sxi staras ekstere en la enirejo.
ERHART (parolas eksteren tra la pordo) Vi nur iru supren, Frida.
(Pauxzo. _Ella Renthejm_ atente rigardas _Erhart_. Li aspektas gxenite kaj iom senpacience; lia vizagxo alprenas strecxitan kaj pli malvarman aspekton.)
(La _cxambristino_ portas la lumigitan lampon en la gxardenan cxambron, eliras kaj fermas la pordon post si.)
SINJORINO BORKMAN (kun deviga gxentileco) Jes, sinjorino Wilton, -- se vi do volas pasigi la vesperon cxi tie, vi --
SINJORINO WILTON Ne, mil dankojn, kara sinjorino. Tion mi tute ne intencas. Ni havas alian inviton. Ni vizitos la advokaton Hinkels.
SINJORINO BORKMAN (rigardas sxin) _Ni?_ Pri kiuj _ni_ vi aludas?
SINJORINO WILTON (ridetante) Nu, efektive mi nur pensas pri mi mem. Sed la sinjorinoj de la domo petis min kune konduki la studenton Borkman, -- se mi okaze vidus lin.
SINJORINO BORKMAN Kaj tion vi ja faris, kiel mi vidas.
SINJORINO WILTON Jes, felicxe. Cxar li estis tiel bonvolema enrigardi cxe mi, -- pro eta Frida.
SINJORINO BORKMAN (seke) Vi Erhart, -- mi cetere ne sciis, ke vi konas tiun familion, -- tiujn Hinkels.
ERHART (incitita) Ne, efektive mi ne vere konas ilin. (aldonas iom senpacience) Vi do mem pli bone scias, vi patrino, kiujn homojn mi konas aux ne konas.
SINJORINO WILTON Ho pa! En _tiu_ domo oni rapide konatigxas! Gxojaj, gajaj, gastamaj homoj. Suficxe da junaj virinoj.
SINJORINO BORKMAN (kun akcento) Se mi konas mian filon gxuste, tio vere ne estas societo por li, sinjorino Wilton.
SINJORINO WILTON Sed bona Dio, kara sinjorino, li do estas juna ankaux li!
SINJORINO BORKMAN Jes, felicxe li estas juna. Ne estus bone alimaniere.
ERHART Nu ja ja, patrino, -- estas ja memkompreneble, ke mi ne iros al tiuj Hinkels hodiaux vespere. Kompreneble mi restos cxi tie cxe vi kaj onklino Ella.
SINJORINO BORKMAN Mi ja certe sciis, mia kara Erhart.
ELLA RENTHEJM Ne, Erhart, -- pro _mi_ vi tamen ne rezignu --
ERHART Jes, certe, kara onklino; ne estas demando pri io alia. (rigardas necerte al _sinjorino Wilton_) Sed kiel vi tion arangxu? Cxu vere konvenas? Vi ja jam respondis jes -- en mia nomo.
SINJORINO WILTON (gaje) Babilajxo! Cxu ne konvenus? Kiam mi envenos tien en la helajn, festenajn salonojn, -- sola kaj forlasita -- pensu nur! jen mi respondos ne -- en via nomo.
ERHART (longege) Jes, cxar vi opinias, ke konvenas, mi --
SINJORINO WILTON (facile kaj forvisxante) Mi ofte en bonaj okazajxoj respondis kaj jes kaj ne -- en mia nomo. Kaj cxu vi forlasus vian onklinon nun, kiam sxi jxus venis? Fi do, _monsieur_ Erhart, -- cxu tio estus ago konvena al filo?
SINJORINO BORKMAN (malbone tusxata) Filo?
SINJORINO WILTON Nu, _eduka_ filo do, sinjorino Borkman.
SINJORINO BORKMAN Jes, tion vi do devas aldoni.
SINJORINO WILTON Ho, mi pensas, ke oni havas pli por danki al bona nutropatrino ol al la propra, vera patrino.
SINJORINO BORKMAN Cxu vi mem spertis tion?
SINJORINO WILTON Ho, je Dio, -- mian patrinon mi malmulte konis. Sed se mi estus havinta tian bonan nutropatrinon, ankaux mi, -- mi eble ne estus farigxinta tiel -- tiel malbonkonduta, kiel homoj diras, ke mi estas. (turnas sin al _Erhart_) Do oni bele restas hejme cxe panjo kaj onjo -- trinkante teon, sinjoro studento! (al la sinjorinoj) Adiaux, adiaux, kara sinjorino! Adiaux, frauxlino! (La sinjorinoj salutas mute. Sxi iras al la pordo.)
ERHART (postiras) Cxu mi ne akompanu vin ioman distancon --?
SINJORINO WILTON (cxe la pordo; averte) Ecx ne pasxon vi akompanu min. Mi bone kutimigxis iri mian vojon sola. (haltas cxe la pordo, rigardas lin kaj kapsignas) Sed gardu vin nun, studento Borkman; -- tion mi diras al vi!
ERHART Kial mi gardu min?
SINJORINO WILTON (gaje) Jes, cxar kiam mi iras malsupren laux la vojo, -- sola kaj forlasita, kiel dirite, -- mi provos jxeti runojn post vin.
ERHART (ridas) Nu, tiel! Cxu vi nun volas provi _tion_ denove.
SINJORINO WILTON (duone serioze) Jes, gardu vin nun. Kiam mi nun iros malsupren, mi diros interne, -- vere el mia plej interna volo mi diros: Studento Erhart Borkman, -- prenu tuj vian cxapelon!
SINJORINO BORKMAN Kaj jen li gxin prenos, vi kredas?
SINJORINO WILTON (ridante) Jes, kompreneble; li tuj kaptos sian cxapelon. Kaj jen mi diros: Bele surtiru la surtuton sur vin, Erhart Borkman! Kaj la galosxojn! Je cxio ne forgesu la galosxojn! Kaj tiam postsekvu min! Obee, obee, obee!
ERHART (kun devigita sxercemo) Jes, je tio fidu.
SINJORINO WILTON (kun levita montrofingro) Obee! Obee! -- Bonan nokton!
(Sxi ridas kaj kapklinas al la sinjorinoj kaj fermas la pordon post si.)
SINJORINO BORKMAN Cxu sxi vere faradas tiajn sorcxajxojn?
ERHART Ho, fore de tio. Kiel vi povas kredi tion? Estas nur sxerce. (interrompe) Sed ni ne plu parolu pri sinjorino Wilton nun.
(Li devigas _Ella Renthejm_ eksidi en la apogsegxon cxe la forno.)
ERHART (staras iomete sxin rigardante) Ho, ke vi estas farinta tiun longan vojagxon, onklino Ella! Kaj tio nun en vintra tempo?
ELLA RENTHEJM Fine farigxis necese por mi nun, Erhart.
ERHART Cxu? Kial do?
ELLA RENTHEJM Mi devis veni cxi tien por fine paroli kun la kuracistoj.
ERHART Nu, estas ja bone!
ELLA RENTHEJM (ridetante) Cxu vi trovas tion bona?
ERHART Ke vi fine ekdecidis, mi pensas.
SINJORINO BORKMAN (en la kanapo; malvarme) Cxu vi estas malsana, Ella?
ELLA RENTHEJM (rigardas sxin akre) Tion vi ja bone scias, ke mi estas malsana.
SINJORINO BORKMAN Nu jes tiel malsaneta, kiel vi estas estinta dum multaj jaroj --
ERHART Dum la tempo kiam mi estis cxe vi, mi ofte diris ke vi devus paroli kun la doktoro.
ELLA RENTHEJM Ho, tie en mia loko estas neniu, kiun mi povas vere fidi. Kaj cetere ne sentigxis tiel malbone tiam.
ERHART Cxu do estas pli malbone pri vi nun, onklino?
ELLA RENTHEJM Ho jes, mia knabo; nun farigxis iom pli malbone pri mi.
ERHART Jes, sed do ne dangxere?
ELLA RENTHEJM Ho, estas kiel oni prenas tion.
ERHART (vigle) Jes, sed sciu, onklino Ella, -- do vi ne devas revojagxi hejmen tiel frue.
ELLA RENTHEJM Ne, tion mi do certe ne faros.
ERHART Vi devas resti cxi tie en la urbo. Cxar cxi tie vi ja povas elekti inter la plej bonaj kuracistoj.
ELLA RENTHEJM Jes, estis mia penso, kiam mi forvojagxis de hejme.
ERHART Kaj vi ankaux devas trovi vere bonan logxejon, -- iun hejmecan, trankvilan pensionon.
ELLA RENTHEJM Mi enlogxigxis cxi-matene en la malnovan, kie mi antauxe logxis.
ERHART Nu jes, _tie_ estos hejmece por vi.
ELLA RENTHEJM Jes, sed mi tamen ne restos tie.
ERHART Cxu? Kial ne?
ELLA RENTHEJM Ne, mi redecidigxis, kiam mi venis cxi tien.
ERHART (mire) Cxu --? Redecidigxis --?
SINJORINO BORKMAN (krocxas; ne ekrigardas) Via onklino volas logxi cxi tie en sia bieno, Erhart.
ERHART (rigardas ilin ambaux lauxvice) Cxi tie! Cxe ni! Cxe ni aliuloj! -- Cxu estas vero, onklino?
ELLA RENTHEJM Jes, mi nun faris la decidon.
SINJORINO BORKMAN (kiel antauxe) Cxio ja apartenas al via onklino, vi scias.
ELLA RENTHEJM Kaj mi restos cxi tie, Erhart. Unue do. Gxis plue. Mi instalos min por mi mem. Tie en la administra alo --
ERHART Jes, en tio vi gxustas. Tie vi ja cxiam havas cxambrojn pretaj. (subite vigle) Tamen cxu ne, onklino, -- ke vi estas tre laca post la vojagxo?
ELLA RENTHEJM Ho, iom laca mi ja estas.
ERHART Nu, kaj mi opinias, ke vi devus enlitigxi frue.
ELLA RENTHEJM (rigardas lin ridetante) Mi ja faros.
ERHART (vigle) Cxar tiel ni povus ja interparoli pli proksime morgaux -- aux iun alian tagon, vidu. Pri cxio kaj kio ajn. Pri cxio ajn. Vi kaj panjo kaj mi. Cxu tio ne estus multe pli bona, onjo Ella?
SINJORINO BORKMAN (ekblove; ekstaras de la kanapo) Erhart, -- laux aspekto mi vidas, ke vi volas foriri de mi!
ERHART (ekskuigxas) Al kio vi aludas!
SINJORINO BORKMAN Vi volas iri al -- al advokato Hinkels!
ERHART (senpere) Nu tiel! (sinrege) Jes, cxu vi do opiniis, ke mi sidu cxi tie tenante onklinon Ella vekita gxis malfrue en la nokto? Sxi kiu estas malsana, panjo. Pensu pri tio.
SINJORINO BORKMAN Vi volas viziti Hinkels, Erhart!
ERHART (senpacience) Jes, tamen je Dio, panjo, -- sxajnas al mi, ke mi ne povas rezigni. Aux kion _vi_ diras, onjo?
ELLA RENTHEJM Vi agu prefere en plena libereco, Erhart.
SINJORINO BORKMAN (minace al sxi) Vi volas disigi lin de mi!
ELLA RENTHEJM (ekstaras) Jes, se mi vere tion povus, Gunhild!
(Muziko auxdigxas de supre.)
ERHART (tordas sin kvazaux en veo) Ho, mi ne eltenas tion cxi! (cxirkauxrigardas) Kie estas mia cxapelo? (al _Ella_) Cxu vi konas tiun muzikon tie supre en la salono?
ELLA RENTHEJM Ne. Kiu tiu estas?
ERHART _Danse macabre_ gxi estas. La danco de la mortintoj. Cxu vi ne konas la dancon de la mortintoj, onklino?
ELLA RENTHEJM (ridetas peze) Ankoraux ne, Erhart.
ERHART (al _sinjorino Borkman_) Panjo, -- mi petas vin bele -- permesu al mi iri!
SINJORINO BORKMAN (rigardas lin malmole) De via patrino? Vi tion do volas?
ERHART Mi revenos cxi tien -- eble morgaux!
SINJORINO BORKMAN (pasie ekscitita) Vi volas for de mi! Volas esti kune kun la fremdaj homoj! Cxe -- cxe --; ne, mi ecx ne volas pensi tion!
ERHART Tie estas eklumigitaj lampoj. Kaj junaj, gxojaj vizagxoj. Kaj tie estas muziko, panjo!
SINJORINO BORKMAN (montras supren al la plafono) Ankaux tie supre estas muziko, Erhart.
ERHART Jes, gxuste _jena_ muziko, -- estas tiu, kiu pelas min el la domo.
ELLA RENTHEJM Cxu vi ne malenvias al via patro tiun iometon de memforgeso?
ERHART Jes, mi faras. Milfoje mi malenvias gxin al li. Se mi nur mem evitas auxskulti gxin.
SINJORINO BORKMAN (rigardas lin riprocxe) Estu forta, Erhart! Forta, mia knabo! Neniam forgesu, ke vi havas vian grandan mision!
ERHART Ho, patrino, -- ne elbusxu tiujn parolmanierojn! Mi ne estas kreita por esti misiisto. Bonan nokton, kara onklino! Bonan nokton panjo! (Li iras rapide tra la antauxa cxambro.)
SINJORINO BORKMAN (post mallonga silento) Vi tamen baldaux estos lin repreninta, vi, Ella.
ELLA RENTHEJM Dio donu ke mi povus kredi tion.
SINJORINO BORKMAN Sed vi ne longe retenos lin, vi vidos.
ELLA RENTHEJM Pro vi, vi pensas?
SINJORINO BORKMAN Pro mi aux -- pro sxi, la alia.
ELLA RENTHEJM Do prefere sxi ol vi?
SINJORINO BORKMAN (kapsignas malrapide) Tion mi komprenas. Mi diras la samon. Prefere sxi ol vi.
ELLA RENTHEJM Neniel konsiderante kien li fine portigxos --
SINJORINO BORKMAN Sxajnas al mi, ke tio estus indiferenta.
ELLA RENTHEJM (prenas siajn supervestajxojn sur la brakon) La unuan fojon kiam ni du gxemelfratinoj samopinias. -- Bonan nokton, Gunhild. (Sxi eliras tra la antauxa cxambro.)
(La muziko auxdigxas pli forte de supre en la salono.)
SINJORINO BORKMAN (staras momenton trankvile, skuigxas, sxrumpigxas kaj flustras senpere.) La lupo denove hurlas. -- La malsana lupo. (Sxi staras momenton, kaj jen jxetas sin sur la planktapisxon, tordas sin vee kaj flustras plende:) Erhart! Erhart, -- estu fidela al mi! Ho, revenu hejmen, kaj helpu vian patrinon! Cxar mi ne plu toleras cxi tiun vivon!
DUA AKTO
(La granda festsalono de pasinta tempo en la domo de la Renthejmoj. Sur la muroj pendas antikvaj teksitaj tapisxoj, montrantaj cxas-scenojn kun pasxtistoj kaj pasxtistinoj, cxio pale senkolorigita. Sur la muro maldekstre estas duflugila pordo, kaj pli proksime en la antauxo estas piano. En la angulo fone maldekstre estas tapetpordo sen kadro. Meze sur la muro dekstre estas granda, tajlita, kverka skribotablo kun multaj libroj kaj paperoj. Pli antauxe cxe la sama flanko estas sofo kun tablo kaj segxoj. La mebloj estas en rigida empir-stilo. Sur la pupitro kaj la tablo staras eklumigitaj lampoj.)
(_John Gabriel Borkman_ staras kun la manoj dorse apud la piano auxskultante al _Frida Foldal_, kiu sidas ludante la lastajn mezurojn de _Danse macabre_.)
(_Borkman_ meze alta viro de firma, fortika staturo en la sesdekaj. Distingita aspekto, bele formita profilo, akraj okuloj kaj grizeblanka krispa hararo kaj barbo. Li estas vestita en nigra, ne tute moderna kostumo, kaj portas blankan koltukon. _Frida Foldal_ estas bela, pala, dekkvinjara knabino kun iom laca strecxita esprimo. Malricxe beligita en hela vestajxo.)
(La melodio atingis la finon. Silento.)
BORKMAN Cxu vi povas diveni kie mi la unuan fojon auxdis tonojn, kiel tiujn cxi?
FRIDA (rigardas lin) Ne, sinjoro Borkman?
BORKMAN Estis malsupre en la minejoj.
FRIDA (ne komprenas) Nu jes? Malsupre en la minejoj?
BORKMAN Mi estas filo de ministo. Kaj mia patro foje kunprenis min en la minejojn. -- Tie malsupre la erco kantas.
FRIDA Cxu, -- gxi kantas?
BORKMAN (kapjesas) Kiam gxi malfiksigxas. La martelfrapoj, kiuj malfiksigas gxin, -- tiuj estas la meznokta sonorilo, kiu sonorigas, kaj liberigas gxin. Tial la erco kantas -- el gxojo -- en sia maniero.
FRIDA Kial gxi faras tion, sinjoro Borkman?
BORKMAN Gxi sopiras supren en la lumon de la tago por servi la homojn.
(Li pasxadas tien kaj reen sur la salona planko, ade kun la manoj dorse.)
FRIDA (sidas iomete atendante; rigardas sian horlogxon kaj ekstaras.) Pardonu, sinjoro Borkman, -- sed bedauxrinde mi devas foriri, mi.
BORKMAN (haltas antaux sxi) Cxu vi jam volas foriri?
FRIDA (metas la notaron en la tekon) Jes, mi ja devas. (videble embarasata) Cxar mi dungigxis ien cxi tiun vesperon.
BORKMAN Ien, kie okazos kunestado?
FRIDA Jes.
BORKMAN Kaj tie vi auxskultigos vin por la cxeestantoj?
FRIDA (mordas sian lipon) Ne -- mi ludos por ilia dancado.
BORKMAN Nur por dancado?
FRIDA Jes; ili volas danci post la vespermangxo.
BORKMAN (staras sxin rigardante) Cxu vi kutime ludas por danco? Tiel cxirkauxe en la domoj?
FRIDA (surmetas la supervestajxojn) Jes, kiam mi povas ekhavi mendon, mi --. Estas ja cxiam ioma enspezo per tio.
BORKMAN (pridemandante) Cxu estas _tio_, pri kio vi pleje pensas, kiam vi sidas ludante al danco?
FRIDA Ne; pleje mi pensas, kiel enuige estas, ke mi ne mem povas partopreni la dancadon.
BORKMAN (kapsignas) Estas gxuste _tio_, kion mi volus scii. (pasxadas maltrankvila sur la planko) Jes, jes, jes, -- _tio_, ne povante _mem_ partopreni, tio estas la plej peza el cxio. (haltas) Sed por vi estas unu afero, kiu kontrauxpesas tion, Frida.
FRIDA (rigardas lin demandante) Kio estas tio, sinjoro Borkman?
BORKMAN Estas tio, ke vi posedas dekoble pli da muziko en vi, ol la tuta dancantaro kune.
FRIDA (ridetas evite) Ho, tio do ne estas tute certa.
BORKMAN (averte suprenlevas la montrofingron) Neniam do estu tiel freneza, ke vi dubas pri vi mem!
FRIDA Sed je Dio, kiam neniu scias?
BORKMAN Ke vi nur mem scias, estas suficxe. -- Kie vi ludos cxi tiun vesperon?
FRIDA Estas cxe advokato Hinkels.
BORKMAN (subite rigardas sxin akre) Hinkels, vi diras!
FRIDA Jes.
BORKMAN (kun sxiranta rideto) Cxu venas vizitantoj en la domon de tiu ulo? Cxu _li_ povas igi homojn viziti sin?
FRIDA Jes, venos multaj homoj, laux tio kion diras sinjorino Wilton.
BORKMAN (impete) Sed kiaj homoj! Cxu vi povas diri al mi tion?
FRIDA (iom timeme) Ne, mi vere ne scias. Nu jes, -- efektive mi scias ke studento Borkman iros tien cxi-vespere.
BORKMAN (mire) Erhart! Mia filo?
FRIDA Jes, li vizitos.
BORKMAN El kio vi tion scias?
FRIDA Li mem diris. Antaux horo.
BORKMAN Cxu li do estas cxi tie hodiaux?
FRIDA Jes, li estis cxe sinjorino Wilton la tutan posttagmezon.
BORKMAN (esplore) Cxu vi scias, cxu li ankaux estis cxi tie? Cxu li envenis por paroli kun iu malsupre, mi aludas?
FRIDA Jes, li faris viziteton al la sinjorino.
BORKMAN (amare) Aha, -- kompreneble.
FRIDA Sed estis fremda sinjorino cxe sxi, mi pensas.
BORKMAN Nu? Cxu estis? Nu ja, al la sinjorino kredeble iuj foje venas.
FRIDA Cxu mi diru al studento Borkman, se mi poste renkontos lin, ke li venu ankaux cxi tien supren al _vi_?
BORKMAN (akre) Vi nenion diru! Tion mi ne permesas. La homoj, kiuj deziras viziteti min, ili povas veni meminstige. Mi petas neniun.
FRIDA Do ne, mi nenion diros. -- Bonan nokton, sinjoro Borkman.
BORKMAN (pasxadas cxirkauxe grumblante) Bonan nokton.
FRIDA Eble mi povos malsuprenkuri la helican sxtuparon? Estas pli rapide.
BORKMAN Kompreneble, -- kuru vi la sxtuparon kiun vi preferas. Bonan nokton por vi!
FRIDA Bonan nokton, sinjoro Borkman.
(Sxi eliras tra la eta tapetpordo en la fono maldekstre.)
(Penseme _Borkman_ iras al la piano por fermi gxin, sed ne faras. Cxirkauxrigardas en la impresa malpleneco, kaj komencas pasxadi sur la planko de la angulo apud la piano kaj al la angulo fone dekstre, -- la tutan tempon senripozema kaj maltrankvila tien kaj reen. Fine li iras al la skribotablo, auxskultas transen al la tapetpordo, rapide prenas manspegulon, rigardas en gxin kaj gxustigas sian koltukon.)
(Iu frapas sur la tapetpordon; _Borkman_ tion auxdas, rapide rigardas tien, sed silentas.)
(Iom poste denove frapigxas; cxi tiun fojon pli forte.)
BORKMAN (staranta apud la skribotablo kun la maldekstra mano apogita sur la tabloplato kaj la dekstra enmetita sur la brusto) Envenu!
(_Vilhelm Foldal_ singardeme envenas en la salonon. Li estas kurba, ellacigita viro kun mildaj, bluaj okuloj kaj maldensa, longa, griza hararo malsupren sur la jakokolumo. Teko sub la brako. Mola felta cxapelo en la mano kaj grandaj kornkadraj okulvitroj, kiujn li suprensxovas sur la frunton.)
BORKMAN (sxangxas tenigxon, kaj rigardas la envenanton per duone seniluziigita, duone kontenta esprimo) Ho, cxu estas nur vi.
FOLDAL Bonan vesperon, John Gabriel. Jes, efektive estas mi.
BORKMAN (kun severa rigardo) Cetere sxajnas al mi, ke vi venas iom malfrue.