John Gabriel Borkman

Part 1

Chapter 1 3,791 words Public domain Markdown

Produced by Andrew Sly and Will Wurzel

HENRIK IBSEN

JOHN GABRIEL BORKMAN

(1896)

Tradukis 1997 Odd Tangerud

ISBN 82-91707-59-6

JOHN GABRIEL BORKMAN

ROLOJ:

JOHN GABRIEL BORKMAN, eksa bankestro. SINJORINO GUNHILD BORKMAN, lia edzino. ERHART BORKMAN, studento, ilia filo. FRAUXLINO ELLA RENTHEJM, gxemelfratino de sinjorino Borkman. SINJORINO FANNY WILTON. VILHELM FOLDAL, kromoficisto en ministeria oficejo. FRIDA FOLDAL, lia filino. LA CXAMBRISTINO de sinjorino Borkman.

(La dramo okazas iun vintran vesperon ekster la cxefurbo en la bieno de la familio Renthejm.)

UNUA AKTO

(La sidcxambro de _sinjorino Borkman_, ekipita de malnovmoda, paligxinta gloro. Malferma sxovpordo kondukas malsupren en gxardena cxambro kun fenestroj kaj vitra pordo en la fono. Tra gxi estas elvidajxo al la gxardeno, kie la negxa vetero blovigxas en la krepusko. Sur la dekstre-flanka muro estas enireja pordo de la antauxcxambro. Pli antauxe estas granda, malnova ferforno en kiu estas ekbruligita. Maldekstre, iom pli malantauxe, estas unu pli malgranda pordo. Antauxe en la sama flanko estas fenestro, kovrita de dikaj kurtenoj. Inter la fenestro kaj la pordo estas kanapo kun cxevalhara kovrajxo kaj kun tapisxkovrita tablo antauxe. Sur la tablo estas eklumigita lampo kun sxirmilo. Apud la forno estas altdorsa apogsegxo.)

(_Sinjorino Gunhild Borkman_ sidas sur la kanapo kun sia krocxtrikajxo. Sxi estas iom agxa virino kun malvarma, distingita aspekto, kun rigida staturo kaj nesxangxigxantaj vizagxtrajtoj. Sxia densa hararo estas ege griza. La manoj maldikaj, diafanaj. Vestita en dika, malhela silkvestajxo, kiu origine estis eleganta, sed nun estas uzita. Lana sxalo sur la sxultroj.)

(Sxi sidas momenton rekta kaj senmova kun la krocxajxo. Jen auxdigxas de ekstere sonorigado de preterpasanta sledo.)

SINJORINO BORKMAN (ekauxskultas; brilas gxojo en sxiaj okuloj, kaj senpere sxi flustras:) Erhart! Fine!

(Sxi ekstaras kaj rigardas elen tra la kurteno. Aspektas seniluziigita, kaj reen eksidas sur la kanapo por sia laboro.)

(La _cxambristino_ iom poste envenas de la enireja cxambro kun vizitkarto sur pleto.)

SINJORINO BORKMAN (rapide) Cxu la studento tamen venis?

CXAMBRISTINO Ne, sinjorino. Sed ekstere estas sinjorino --

SINJORINO BORKMAN (flankenmetas la krocxajxon) Nu, do sinjorino Wilton --

CXAMBRISTINO (proksimigxas) Ne; estas _fremda_ sinjorino --

SINJORINO BORKMAN (etendas manon por la karto) Ke mi vidu -- (legas; rapide ekstaras kaj rigardas la knabinon rigide) Cxu vi estas certa, ke estas por mi?

CXAMBRISTINO Jes, mi komprenis, ke estus por la sinjorino.

SINJORINO BORKMAN Cxu sxi demandis por paroli kun sinjorino Borkman?

CXAMBRISTINO Jes ja, tion sxi faris.

SINJORINO BORKMAN (abrupte; decidite) Bone. Do diru ke mi estas hejme.

(La _cxambristino_ malfermas la pordon por la fremda sinjorino kaj mem eliras.)

(_Frauxlino Ella Renthejm_ venas en la cxambron. Sxi similas al la fratino laux ekstero; sed sxia vizagxo havas pli suferan ol akran esprimon. Gxi ankoraux portas stampon de granda, karakterplena beleco de pasintaj jaroj. La ricxa hararo estas kombita en naturajn buklojn de la frunto, kaj estas tute argxentoblanka. Sxi estas vestita en nigra veluro kun cxapelo kaj mantelo kun pelta subsxtofo el la sama materialo.)

(Ambaux fratinoj staras momenton en silento, prove rigardantaj unu la alian. Cxiu el ili aspekte atendas, ke la alia parolu la unua.)

ELLA RENTHEJM (kiu estas sin tenanta apud la pordo) Jes, vi certe rigardas min en surprizo, vi, Gunhild.

SINJORINO BORKMAN (staras senmova, rekta, inter la kanapo kaj la tablo, apogante la fingropintojn sur la tapisxo.) Cxu vi ne iras erare? La administranto ja logxas en la flanka domo, vi scias.

ELLA RENTHEJM Ne estas kun la administranto ke mi parolu hodiaux.

SINJORINO BORKMAN Cxu estas al mi, ke vi ion volas?

ELLA RENTHEJM Jes. Mi devas paroli kelkajn vortojn kun vi.

SINJORINO BORKMAN (venas antauxen sur la planko) Nu, -- do eksidu.

ELLA RENTHEJM Dankon; mi bone povas stari dume.

SINJORINO BORKMAN Tute kiel placxas al vi. Sed tamen iom malligu la supervestajxojn.

ELLA RENTHEJM (malbutonumas la mantelon) Jes, estas tre varme cxi tie --

SINJORINO BORKMAN Mi cxiam frostas.

ELLA RENTHEJM (staras momenton sxin rigardante, kun la brako ripozanta sur la dorso de la braksegxo) Jes, -- Gunhild, estas nun baldaux ok jaroj post kiam ni laste vidis unu la alian.

SINJORINO BORKMAN (malvarme) Almenaux post kiam ni interparolis.

ELLA RENTHEJM Gxuste dirite, interparolis, jes. -- Cxar vi certe foje vidis min, -- kiam mi devis fari mian jaran vojagxon cxi tien al la administranto.

SINJORINO BORKMAN Unu aux du fojojn, mi opinias.

ELLA RENTHEJM Ankaux mi kelkajn fojojn ekvidetis vin. En la fenestro _tie_.

SINJORINO BORKMAN Estus malantaux la kurtenoj. Vi havas bonajn okulojn, vi. (akre kaj sxire) Sed la lastan fojon kiun ni _kunparolis_, -- tio okazis cxi tie en la cxambro cxe mi --

ELLA RENTHEJM (deturnante) Jes, jes, mi scias, Gunhild!

SINJORINO BORKMAN -- la semajnon antaux ol li, -- antaux ol li liberigxis.

ELLA RENTHEJM (iras trans la planko) Ho, ne tusxu do _tion_!

SINJORINO BORKMAN (firme sed mallauxte) Estis la semajno antaux ol li, -- la bankestro denove liberigxis.

ELLA RENTHEJM (antauxen sur la planko) Ho jes, jes, jes! Mi certe ne forgesas tiun momenton! Sed pri tio pensi estas tro preme. Ecx nur en pensoj resti momenton je tio -- oh!

SINJORINO BORKMAN (obtuze) Kaj tamen la pensoj ne permesigxas turnigxi cxirkaux ion alian! (ekdire; kunfrapante la manojn) Ne, mi ne komprenas! Neniam en la mondo! Mi ne komprenas, ke tiajxo, -- io tiel terura povu trafi solan familion! Kaj imagu, -- _nian_ familion! Altrangan familion, kiel la nian! Imagu ke tio trafis gxuste _gxin_!

ELLA RENTHEJM Ho Gunhild, -- estas ja pli, pli multaj ol _nia_ familio, kiujn tio frapis.

SINJORINO BORKMAN Nu jes; sed pri cxiuj tiuj aliuloj mi ne multe atentas. Cxar estis ja nur iom da argxento -- aux kelkaj paperoj, -- kiuj perdigxis por _ili_. Sed por ni --! Por mi! Kaj por Erhart! Infano kia li tiam estis! (en kreskanta ekscito) La honto por ni du senkulpuloj! La senhonorigo! La malbela, terura senhonorigo! Kaj aldone esti tute ruinigata!

ELLA RENTHEJM (singarde) Diru al mi, Gunhild, -- kiel li portas tion?

SINJORINO BORKMAN Erhart, vi aludas?

ELLA RENTHEJM Ne, -- li mem. Kiel li portas tion?

SINJORINO BORKMAN (spirblovas moke) Cxu vi imagas, ke mi demandas pri _tio_?

ELLA RENTHEJM Demandas? Vi do ne bezonas demandi --

SINJORINO BORKMAN (mire rigardas sxin) Vi do ne kredas, ke mi interrilatas kun li? Estas kune kun li? Foje sercxas lin?

ELLA RENTHEJM Ecx ne tio!

SINJORINO BORKMAN (kiel antauxe) _Li_, kiu devis sidi ensxlosata kvin jarojn! (frapas la manojn antaux la vizagxon) Ho, kia frakasanta honto! (ekrektigas sin) Kaj imagu kiom la nomo John Gabriel Borkman signifis pasinte! -- Ne, ne, ne, -- neniam plu vidi lin! -- Neniam!

ELLA RENTHEJM (rigardas sxin momenton) Vi havas malmolan animon, Gunhild.

SINJORINO BORKMAN Kontraux _li_, jes.

ELLA RENTHEJM Li tamen estas via edzo.

SINJORINO BORKMAN Cxu li ne diris en la tribunalo, ke estis _mi_, kiu komencis ruinigi lin? Ke mi disipis tro da mono --?

ELLA RENTHEJM (singardeme) Sed cxu ne _estis_ ia vero en tio?

SINJORINO BORKMAN Sed cxu ne estis li mem, kiu volis tion tiel havi! Cxio devus ja esti tiel sensence abunda --

ELLA RENTHEJM Tion mi ja scias. Sed gxuste tial vi estus devinta reteni. Kaj tion vi ja ne faris.

SINJORINO BORKMAN Cxu mi tiam scius, ke ne estas lia propra mono, tiu kiun li donis al mi por disponi? Kaj kiun li ankaux mem disponis? Dek fojojn pli disipe ol mi!

ELLA RENTHEJM (silente) Nu, tio sekvis de lia pozicio, mi pensas. _Grandparte_ tamen.

SINJORINO BORKMAN (rikane) Jes, dirigxis ja cxiam, ke ni devis "reprezenti". Kaj sekve li reprezentis kiel efikis! Veturis per kvar-jungitaro -- kvazaux li estus regxo. Igis homojn kapklini kaj humilskrapi antaux li kvazaux antaux regxo. (ridas) Kaj ili nomis lin per antauxnomo, -- tra la tuta lando -- gxuste kvazaux li estus la regxo mem. "John Gabriel", "John Gabriel". Cxiuj sciis kia grandegulo "John Gabriel" estas!

ELLA RENTHEJM (firme kaj varme) Tiam li ja _estis_ grandegulo.

SINJORINO BORKMAN Jes, aspektis ja tiel. Sed neniam per unu sola vorto li informis min, kia estas lia stato. Neniam li sugestis, el kio li prenis la rimedojn.

ELLA RENTHEJM Ne, ne, -- tion scietis ankaux ne aliuloj.

SINJORINO BORKMAN Ne gravis pri la aliuloj. Sed al _mi_ li devis diri la veron. Sed tion li neniam faris! Li nur mensogis, -- mensogis tiel senfunde por mi --

ELLA RENTHEJM (interrompante) Tion li certe ne faris, Gunhild! Li eble prisilentis. Sed li certe ne mensogis.

SINJORINO BORKMAN Nu jes, nomu tion kiel vi volas. Tio estas ja tute la sama. -- Sed fine renversigxis la tuto. Cxio. La tuta gloro.

ELLA RENTHEJM (antaux si) Jes, cxio renversigxis -- por _li_ -- kaj por aliuloj.

SINJORINO BORKMAN (rektigas sin minace) Sed tion mi diras al vi, Ella, -- mi ankoraux ne cedas! Mi sciu havigi al mi rehonorigon. Pri tio vi konfidu!

ELLA RENTHEJM (strecxita) Rehonorigon? Kion vi pensas pri _tio_?

SINJORINO BORKMAN Rehonorigon por nomo kaj honoro kaj bonstato! Rehonorigon por mia tuta mistraktita vivosorto, pri tio mi pensas! Mi havas iun rezerve, mi, vi sciu. -- Iun, kiu lavu _pura_ cxion, kion -- kion la bankestro jxetis en la koton.

ELLA RENTHEJM Gunhild! Gunhild!

SINJORINO BORKMAN (kreskante) Vivas vengxanto, sciu! Iu kiu rebonigos cxion, pri kio lia patro estas kulpa al mi!

ELLA RENTHEJM Do Erhart.

SINJORINO BORKMAN Jes, Erhart, -- mia mirinda knabo! _Li_ scios restarigi la parencaron, la domon, la nomon. Cxion, kio _eblas_ restarigxi. -- eble ankoraux pli.

ELLA RENTHEJM Kaj laux vi kiel _tio_ okazus?

SINJORINO BORKMAN Tio venu kiel gxi povos. Mi ne scias _kiel_ tio venos. Sed mi scias, ke gxi _venos_ kaj _devos_ iam veni. (rigardas sxin demande) Cxu -- Ella, -- cxu ne estas funde la sama, kion vi estas pripensadanta de post kiam li estis etulo?

ELLA RENTHEJM Ne, tion mi vere ne povas diri.

SINJORINO BORKMAN Cxu ne? Kial vi do zorgis pri li? Tiam kiam la sxtormo estis ekfuriozinta super -- super cxi tiu domo.

ELLA RENTHEJM Tiam vi ja ne mem kapablis, Gunhild.

SINJORINO BORKMAN Ho ne, -- mi ja ne povis. Kaj lia patro, -- li estis legxe ekskuzita, -- tie kie li sidis, -- tiel bone gardata --

ELLA RENTHEJM (en ekscito) Ho, ke vi kapablas eldiri tiajn vortojn --! Vi!

SINJORINO BORKMAN (kun venena esprimo) Kaj ke _vi_ povus decidigi vin zorgi pri iu, -- iu infano de John Gabriel! Tute kvazaux tiu infano estus via propra -- Forpreni gxin de _mi_, -- kaj vojagxi hejmen kun gxi. Kaj reteni gxin cxe vi, jaron post jaro. Gxis la knabo preskaux estis plenkreska. (rigardas sxin suspekte) Kial vi vere faris tion, Ella? Kial vi retenis lin?

ELLA RENTHEJM Okazis ke mi tre kore sxatis lin --

SINJORINO BORKMAN Pli ol mi, -- lia patrino!

ELLA RENTHEJM (evite) Tion mi ne scias. Kaj aldone Erhart estis malforteca dum la kreskado --

SINJORINO BORKMAN Erhart -- malforteca!

ELLA RENTHEJM Jes, sxajnis al mi, -- almenaux tiam. Kaj la aero tie fore cxe la okcidenta marbordo estas multe pli milda ol cxi tie, vi ja scias.

SINJORINO BORKMAN (ridetas amare) Hm. Cxu? (interrompante) Jes, vi certe estas multe farinta por Erhart, vi. (sxangxas tonon) Nu, estas ja kompreneble; vi havas ja rimedojn por tio. (ridetas) Vi estis ja bonsxanca, vi, Ella. Vi sukcesis savi tion, kio estis la via.

ELLA RENTHEJM (ofendita) Por tio _mi_ ne faris pasxon, -- povas mi certigi al vi. Mi ne havis -- antaux longe longe poste -- iun suspekton, ke la paperoj, kiuj estis en deponio en la banko por mia konto, -- ke ili estis netusxitaj --

SINJORINO BORKMAN Nu ja; tiajxon mi ne komprenas! Mi nur diras, ke vi estis bonsxanca. (rigardas sxin demande) Sed kiam vi tiel meminiciate komencis prizorgi Erhart por mi --? Kiu do estis via celo pri tio?

ELLA RENTHEJM (rigardas sxin) Mia celo --?

SINJORINO BORKMAN Nu ja, intencon vi ja devus havi. Kia vi volis fari lin? Kion fari el li, mi pensas?

ELLA RENTHEJM (malrapide) Mi volis faciligi al Erhart la vojon por farigxi felicxa homo en nia mondo.

SINJORINO BORKMAN (spirblovas) Puh, -- homoj en nia ekonomia stato havas suficxe por pripensi ol pensi pri felicxo.

ELLA RENTHEJM Kion do, -- vi pensas?

SINJORINO BORKMAN (rigardas sxin malferme kaj serioze) Erhart devas antaux cxio atenti, ke li estos lumanta tiel alte kaj tiel vaste, ke neniu homo en la lando plu videtas la ombron, kiun lia patro jxetis super min -- kaj super sian filon.

ELLA RENTHEJM (esplore) Diru al mi, Gunhild, -- cxu _tio_ estas postulo, kiun Erhart _mem_ metas por sia vivo --?

SINJORINO BORKMAN (mire) Jes, tion ni do esperu!

ELLA RENTHEJM -- aux cxu gxi pli estas postulo, kiun _vi_ metas al li?

SINJORINO BORKMAN (mallonge) Mi kaj Erhart cxiam metas la samajn postulojn al ni mem.

ELLA RENTHEJM (peze kaj malrapide) Tiel certa vi do estas pri via knabo, vi, Gunhild.

SINJORINO BORKMAN (kasxe triumfe) Jes, lauxdo kaj danko al Dio, -- mi estas. Pri tio vi fidu!

ELLA RENTHEJM Vi sekve funde tamen devas senti vin felicxa. Spite al cxiuj aliajxoj.

SINJORINO BORKMAN Mi ja faras. Pro tio. Sed jen, -- cxiun momenton, vidu, -- venas drivanta tiu aliajxo kiel kruda vetero super min.

ELLA RENTHEJM (kun sxangxita tono) Diru al mi --. Pli bone tuj. Cxar vere estas pro _tio_, ke mi venis cxi tien al vi --

SINJORINO BORKMAN Kion?

ELLA RENTHEJM Ion pri kio mi opiniis, ke mi devas paroli kun vi, -- Diru al mi, Erhart ja ne plu logxas cxi tie cxe -- cxe vi aliuloj.

SINJORINO BORKMAN (malmole) Erhart ja ne _povas_ logxi cxi tie cxe mi. Li devas logxi en la urbo --

ELLA RENTHEJM Tion li skribis al mi.

SINJORINO BORKMAN Tion li devas pro la studoj. Sed li vizitas min ioman tempon cxiun vesperon.

ELLA RENTHEJM Jes, eble mi povus vidi lin? Kaj tuj paroli kun li?

SINJORINO BORKMAN Li ankoraux ne venis. Sed mi atendas lin cxiun momenton.

ELLA RENTHEJM Jes, Gunhild, -- li certe estas veninta. Cxar mi auxdas lin supre.

SINJORINO BORKMAN (kun rapida okuljxeto) Supre en la granda salono?

ELLA RENTHEJM Jes. Mi ja auxdas lin pasxadi tie supre de post kiam mi venis.

SINJORINO BORKMAN (turnas la okulojn for de sxi) Ne estas li, tio, Ella.

ELLA RENTHEJM (surprize) Cxu ne estas Erhart? (suspekte) Kiu tiu do _estas_?

SINJORINO BORKMAN La bankestro.

ELLA RENTHEJM (malrapide, en subpremita doloro) Borkman. John Gabriel Borkman!

SINJORINO BORKMAN Tiel li pasxadas tien kaj reen. Antauxen kaj malantauxen. De mateno al vespero. Tagon post tago.

ELLA RENTHEJM Mi vere auxdis iun aludeton pri io --

SINJORINO BORKMAN Kredeblas. Aludigxas certe cxiajxoj pri ni en la distrikto.

ELLA RENTHEJM Erhart aludis pri tio. En la leteroj. Ke lia patro tenas sin pleje cxe si mem, -- tie supre. Kaj vi cxe vi mem cxi tie malsupre.

SINJORINO BORKMAN Jes, -- tiel la stato estas estinta por ni, Ella. Tute de kiam ili liberigis lin. Kaj sendis lin hejmen al mi. -- Dum cxiuj tiuj longaj ok jaroj.

ELLA RENTHEJM Sed mi neniam havis la penson, ke tio efektive povus esti vero. Ke estus ebla --!

SINJORINO BORKMAN (kapsignas) Estas vero. Kaj neniam povos farigxi alimaniera.

ELLA RENTHEJM (rigardas sxin) Tio cxi tamen estas terura vivo, Gunhild.

SINJORINO BORKMAN Pli ol terura, sciu. Baldaux ne plu eltenebla.

ELLA RENTHEJM Mi bone komprenas.

SINJORINO BORKMAN Cxiame auxdi liajn pasxojn tie supre. Ek de la frua mateno gxis malfrue en la nokto. -- Kaj tiel auxdeble kiel estas cxi tie malsupre.

ELLA RENTHEJM Jes, estas intense auxdeble cxi tie.

SINJORINO BORKMAN Multfoje sxajnas al mi, ke mi havas malsanan lupon pasxadanta en kagxo tie supre en la salono. Gxuste rekte super mia kapo. (auxskultas kaj flustras) Auxdu nur, vi! Auxdu! Tien kaj reen, -- tien kaj reen iras la lupo.

ELLA RENTHEJM (gardeme) Cxu ne povus sxangxigxi, Gunhild?

SINJORINO BORKMAN (rifuzante) Li neniam faris alpasxon por tio.

ELLA RENTHEJM Sed cxu vi ne povus fari la unuan pasxon?

SINJORINO BORKMAN (ekagitigxas) Mi! Post cxio kion li pekis kontraux mi! -- Ne dankon! Prefere lasu la lupon dauxrigi sian pasxadon tie supre.

ELLA RENTHEJM Farigxas tro varme por mi nun. Mi tamen devas ekhavi permeson por demeti la vestajxojn.

SINJORINO BORKMAN Jes, mi ja demandis al vi antaux --

(_Ella Renthejm_ demetas de si mantelon kaj cxapelon sur segxon cxe la enireja pordo.)

ELLA RENTHEJM Cxu vi neniam okaze renkontas lin ekstere de la domo?

SINJORINO BORKMAN (ridas amare) En socia rondo, vi aludas?

ELLA RENTHEJM Mi pensas kiam li eliras en la fresxan aeron. Ene sur la vojetoj en la arbaro, aux --

SINJORINO BORKMAN La bankestro neniam eliras.

ELLA RENTHEJM Ecx ne en la krepusko?

SINJORINO BORKMAN Neniam.

ELLA RENTHEJM (kortusxata) Al tio li do ne povas devigi sin?

SINJORINO BORKMAN Eble ne povas. Li havas sian grandan pelerinon pendanta en la mursxranko. En la antauxcxambro, vi scias --

ELLA RENTHEJM (al si mem) -- tiu sxranko en kiu ni ludis, kiam ni estis etuloj --

SINJORINO BORKMAN (kapsignas) Kaj foje, -- malfrue vespere, -- mi povas auxdi lin malsuprenveni -- por vesti sin kaj eliri. Sed kutime li haltas meze en la sxtuparo, -- kaj returnas. Kaj jen li reen supreniras al la salono.

ELLA RENTHEJM (silente) Cxu neniam iu el liaj malnovaj amikoj venas supren tie por viziti lin?

SINJORINO BORKMAN Li _ne havas_ malnovajn amikojn.

ELLA RENTHEJM Li do havis multajn -- foje.

SINJORINO BORKMAN Hm! De ili li ja bele kvitigis sin. Li farigxis por siaj amikoj multekosta amiko, -- li, John Gabriel.

ELLA RENTHEJM Nu jes, vi eble pravas en tio, Gunhild.

SINJORINO BORKMAN (impete) Cetere mi devas diri, ke estas malnoble, fie, malvirte, malgrandanime insisti tiom sur la perdo, kiun ili suferis pro li. Estis ja nur mona perdo. Nenio alia.

ELLA RENTHEJM (ne respondante) Kaj nun li do vivas tie supre tute sola. Tiel tute sola.

SINJORINO BORKMAN Jes, li eble tion faras. Efektive mi sciigxas, ke maljuna kopiisto aux kromskribisto foje venas supren al li.

ELLA RENTHEJM Nu tiel; certe estas iu, kiu nomigxas Foldal. Cxar mi scias ke tiuj du estis amikoj en la juneco.

SINJORINO BORKMAN Jes, ili certe estis, mi kredas. Cetere mi ne scias ion pri li. Cxar li neniam kunvenis en nia socia rondo. Kiam ni iun _havis_ --

ELLA RENTHEJM Sed _nun_ li do venas al Borkman?

SINJORINO BORKMAN Jes, li ne estas pli selektema ol tia. Sed tio komprenigxas; li nur venas en la krepusko.

ELLA RENTHEJM Tiu Foldal, -- ankaux _li_ estis unu el tiuj, kiuj suferis perdojn, je la bankroto.

SINJORINO BORKMAN (pase rimarkante) Jes, sxajnas al mi, ke mi memoras, ke li perdis iom da mono, ankaux li. Sed certe estis tute bagatela --

ELLA RENTHEJM (kun facila emfazo) Estis cxio kion li posedis.

SINJORINO BORKMAN (ridetas) Nu, sed pro Dio, -- tio kion _li_ posedis, estis do certe tiel sensignife malmulta, sciu. Nenio por priparoli.

ELLA RENTHEJM Ecx ne paroligxis pri tio, -- de Foldal, -- dum la proceso.

SINJORINO BORKMAN Kaj cetere, mi povas rakonti al vi, ke Erhart estas doninta abundan rekompencon por tiu sensignifajxo.

ELLA RENTHEJM (mire) Cxu Erhart? Kiel povus Erhart _tion_?

SINJORINO BORKMAN Li zorgis pri la plej juna filino de Foldal. Li instruis sxin, -- tiel ke sxi eble povos _farigxi_ io, kaj iam zorgi pri si mem. Vidu, -- _tio_ certe estas multe pli ol tio, kion la patro estus povinta fari por sxi.

ELLA RENTHEJM Jes, la patro, li eble havas mizeran ekonomian staton, li, mi opinias.

SINJORINO BORKMAN Kaj Erhart ankaux arangxis, ke sxi povas lerni muzikon. Sxi jam estas tiel lerta, ke sxi povas veni supren al -- al li tie supre en la salono, kaj ludi por li.

ELLA RENTHEJM Do li dauxre sxatas muzikon?

SINJORINO BORKMAN Ho jes, li do faras. Li havas ja la pianon, kiun vi alsendis -- kiam li estis atendata --

ELLA RENTHEJM Kaj sur tiu sxi ludas por li?

SINJORINO BORKMAN Jes, tiel foje. En la vesperoj. Ankaux tion Erhart arangxis.

ELLA RENTHEJM Sed cxu la bedauxrinda knabino devas iri tiun longan vojon cxi tien? Kaj poste hejmen al la urbo?

SINJORINO BORKMAN Ne, tion sxi ne bezonas. Erhart arangxis, ke sxi povas esti cxe sinjorino, kiu logxas cxi tie najbare. Estas iu sinjorino Wilton --

ELLA RENTHEJM (vigle) Sinjorino Wilton!

SINJORINO BORKMAN Iu tre ricxa sinjorino. Iu kiun vi ne konas.

ELLA RENTHEJM Mi auxdis la nomon. Sinjorino Fanny Wilton, mi kredas --

SINJORINO BORKMAN Jes, tute gxuste.

ELLA RENTHEJM Erhart plurajn fojojn skribis pri sxi. -- Cxu sxi logxas cxi tie nun?

SINJORINO BORKMAN Jes, sxi luprenis vilaon cxi tie. Kaj nun sxi translogxis el la urbo antaux iom da tempo.

ELLA RENTHEJM (iom hezitante) Laux onidiro sxi eksedzigxis.

SINJORINO BORKMAN La edzo eble mortis antaux pluraj jaroj.

ELLA RENTHEJM Jes, sed ili eksedzigxis --. Li lasis sin eksedzigxi --

SINJORINO BORKMAN Li forvojagxis de sxi, tion li faris. La kulpo certe ne estis sxia.

ELLA RENTHEJM Cxu vi konas sxin iom pli proksime, Gunhild?

SINJORINO BORKMAN Ho jes, certe. Sxi logxas ja tute proksime. Kaj sxi foje faras etajn vizitojn.

ELLA RENTHEJM Kaj vi eble iom sxatas sxin?

SINJORINO BORKMAN Sxi estas nekutime komprenema. Rimarkinde klara en sia jugxo.

ELLA RENTHEJM En sia jugxo pri homoj, vi aludas?

SINJORINO BORKMAN Jes, pleje pri homoj. Sxi ja efektive studis Erhart. Tiel vere funde, -- la animon. Kaj tial sxi vere adoras lin, -- kiel kompreneble estas.

ELLA RENTHEJM (iom ruze) Do sxi eble konas Erhart ankoraux pli bone ol sxi konas vin?

SINJORINO BORKMAN Jes, Erhart ofte renkontis sxin en la urbo. Antaux ol sxi translogxis cxi tien.

ELLA RENTHEJM (senpripense) Kaj sxi tamen translogxis el la urbo?

SINJORINO BORKMAN (ekmiras kaj rigardas sxin akre) _Tamen!_ Kion vi pensas pri tio?

ELLA RENTHEJM (evite) Nu, Dio, -- pensas --?

SINJORINO BORKMAN Vi diris tion en iu stranga maniero. Estis io kion vi pripensis per tio, Ella!

ELLA RENTHEJM (rigardas sxin firme en la okulojn) Jes, efektive estis, Gunhild. Vere estis io, kion mi pensis pri tio.

SINJORINO BORKMAN Nu, do diru malkasxe!

ELLA RENTHEJM Unue mi volas diri _tion_ al vi, ke mi trovas, ke ankaux _mi_ kvazaux havas rajton al Erhart. Aux cxu vi tion ne trovas?

SINJORINO BORKMAN (rigardas aeren) Je Dio. Post la sumoj, kiujn vi pagis por li, ja --

ELLA RENTHEJM Ho, tute ne tial, Gunhild. Sed cxar mi sxatas lin --

SINJORINO BORKMAN (ridetas moke) Mian filon? Cxu vi povas? Vi? Spite el cxio?

ELLA RENTHEJM Jes, mi povas. Spite al cxio. Kaj mi faras. Mi sxatas Erhart. Tiom, kiom _mi_ entute _povas_ sxati homon -- nuntempe. En mia agxo.

SINJORINO BORKMAN Nu jes, jes, tiel estu; sed --

ELLA RENTHEJM Kaj tial, vidu, mi farigxas maltrankvila, kiam mi rimarkas, ke io minacas lin.

SINJORINO BORKMAN Minacas Erhart! Jes, sed _kio_ minacas lin? Aux _kiu_ do minacas lin?

ELLA RENTHEJM Tion faras unue _vi_, -- en _via_ maniero --

SINJORINO BORKMAN (ekkrie) Mi!

ELLA RENTHEJM -- kaj jen ankaux tiu sinjorino Wilton, -- mi timas.

SINJORINO BORKMAN (momenton rigardas sxin konsternite) Kaj tiajxon vi povas kredi pri Erhart! Pri mia propra filo! _Li_, kiu havas sian grandan mision por plenumi!

ELLA RENTHEJM (suprajxe pasante diri) Ho kion, mision --!

SINJORINO BORKMAN (ekscitite) Kaj tion vi kuragxas diri tiel moke!

ELLA RENTHEJM Cxu vi opinias ke juna homo en la agxo de Erhart, -- sana kaj gxoja, -- cxu vi opinias, ke _li_ akceptas oferi sin por tiajxo kiel "misio"!

SINJORINO BORKMAN (forte kaj firme) Erhart faras! Tion mi certe scias!

ELLA RENTHEJM (agitas la kapon) Vi nek scias nek kredas tion, Gunhild.

SINJORINO BORKMAN Cxu mi ne kredas!

ELLA RENTHEJM Estas nur io, kion vi prirevadas. Cxar se vi ne havis _tion_ por alkrocxi vin, vi pensus certe ke vi tute malesperus.

SINJORINO BORKMAN Jes, tiam mi vere devus malesperi. (impete) Kaj eble estas _tio_, kion vi pleje atendus, vi, Ella!

ELLA RENTHEJM (kun levita kapo) Jes, mi tion pleje atendus -- se vi ne povas liberigi vin alimaniere ol premegi Erhart per tio.

SINJORINO BORKMAN (minace) Vi volas enpremi vin inter _ni_! Inter patrino kaj filo! _Vi!_