Jeppe sur la Monto; aŭ la Transformita Kamparano
Part 3
(antauxenpasxas kaj kulpigas lin tiel:) Jen estas viro, sinjoro Jugxisto, kiun ni ateste vidis ensxteligxi en la domon de la Barono, sxajnigi esti Lia Mosxto, surmeti liajn vestajxojn, tirani liajn servistojn; kaj cxar tio estas nekredeble impertinenta konduto, ni postulas nome de nia Sinjoro, ke li estu aparte severe punata kiel fortimiga ekzemplo por aliaj perfortuloj.
JUGXISTO
Cxu estas vere, kion oni imputas al vi? Eldiru por via defendo; cxar ni volas neniun kondamni neauxditan.
JEPPE
Ahx, mi kompatindulo! kion mi diru? Mi konfesas, ke mi meritas punon, sed nur pro la mono, kiun mi fordrinkis, kaj por kiu mi devis acxeti sapon. Krome mi konfesas, ke mi jxus estis en iu kastelo. Sed kiel mi tien envenis, kaj kiel mi ree elvenis, mi ne scias.
UNUA ADVOKATO
Jen Jugxisto mem auxdas el lia propra konfeso, ke li ebriigxis kaj en ebrio faris tian abomenan krimon, ke nun nur restas verdikti, cxu tia kruda krimulo povas senkulpigi sian krimon per ebrieco. Mi opinias, ke ne! Cxar tiel nek malcxasteco nek murdo estus punebla; cxiu ajn sercxus pretekstojn, kaj dirus, ke estis farita en ebrieco. Kaj, kvankam li povas pruvi ke li estis ebria, lia afero tamen ne plibonigxas; cxar estas dirite: Pro kio oni faras en ebrieco, oni punpagu kiam oni senebriigxas. Estas ja konate, ke pro tia krimo viro jxus estis punata, kvankam la krimulo lasis sin el naiveco delogi, kaj sxajnigis, ke li estus Sinjoro; sed lia naiveco kaj stulteco ne povis savi lin de la morto. Cxar puno sole ekzistas kiel ekzemplo por aliuloj. Mi rakontus la historion, se mi ne timus per tio tro longigi la proceson.
DUA ADVOKATO
Estimata sinjoro Jugxisto! Jena proceso aspektas al mi tiel stranga, ke mi ne kapablas kredi, ke la afero tiel vere okazis, kvankam estus pliaj atestantoj. Simplanima farmisto ensxteligxus en la biendomon de Sinjoro, kaj prezentus sin kiel lian personon, sen surpreni lian vizagxon kaj staturon? Kiel li povus penetri en la dormo-cxambron de Sinjoro? Kiel li povus surmeti la vestajxojn de Sinjoro, sen esti observata de iu? Ne, sinjoro Jugxisto! oni povas vidi, ke estas fikcia intrigo de la malamikoj de tiu kompatinda viro. Mi do esperas, ke li estu absolvata.
JEPPE
(ploranta) Bona Dio benu vian busxon! Mi havas pecon da tabako en mia pantalonposxo, se vi ne volas rifuzi; gxi estas suficxe bona por cxiu honestulo, kiu volas macxi.
DUA ADVOKATO
Gardu nur vian tabakon, Jeppe! Ke mi defende parolas por vi, ne celas donacon aux trinkajxon, sed okazas sole pro kristana kompato.
JEPPE
Pardonu, sinjoro Prokuratoro! mi ne opiniis, ke homoj el via profesio estas tiom honestaj.
UNUA ADVOKATO
Kion mia Kolego prezentas por liberigo de tiu krimulo, tio bazigxas nur sur supozoj. Cxi tie ne estas demando cxu estas versxajne ke tia ago povas okazi aux ne; pruvoj prezentigxas ke okazis, pruvoj kaj de atestantoj kaj de lia propra konfeso.
DUA ADVOKATO
Se homo konfesas en timo kaj teruro, tia konfeso ne validas. Tial mi opinias plej bone doni al tiu naivulo tempon pripensi, kaj denove pridemandi lin.
JUGXISTO
Auxskultu, Jeppe! pripensu kion vi diras. Cxu vi konfesas tion, pro kio oni akuzas vin?
JEPPE
Ne! mi faros sanktan jxuron, ke estas mensogo cxio, kion mi jxuris antauxe; cxar mi ne eliris el mia domo dum tri tagoj.
UNUA ADVOKATO
Sinjoro Jugxisto! mi firme opinias, ke ne rajtas jxuri iu, kontraux kiu unue atestantoj prezentis pruvojn, kaj kiu poste mem konfesis sian krimon.
DUA ADVOKATO
Mi opinias, ke jes.
UNUA ADVOKATO
Mi opinias ke ne.
DUA ADVOKATO
Cxar la akuzo aspektas tiom strange.
UNUA ADVOKATO
Neniuj cirkonstancoj helpas kontraux atestantoj kaj konfeso.
JEPPE
(mallauxte) Ke ili ekflamu en interbatado; kaj jen mi samtempe ekkaptus la jugxiston, kaj drasxus lin tiom, ke li forgesus kaj legxon kaj preskribon.
DUA ADVOKATO
Sed auxskultu, sinjoro Kolego! kvankam estas konfeso pri la misfaro, la viro tamen ne meritas punon; cxar li ja nenion malbonan faris sur la bieno, nek murdon nek sxtelon.
UNUA ADVOKATO
Tio estas indiferenta; _intentio furandi_ egalas _furtum_.[6]
[Piednoto 6--Latinfrazo: intenco sxteli egalas sxtelon.]
JEPPE
Parolu danlingve, vi nigra hundo! Tiam ni respondos!
UNUA ADVOKATO
Cxar egale cxu li kaptigxas kiam li volas sxteli, cxu kiam li estas sxtelinta, li tamen estas sxtelisto.
JEPPE
Ahx, sinjoro Jugxisto! mi pretas pendi, se tiu prokuratoro pendu flanke de mi.
DUA ADVOKATO
Cxesu pri tiaj vortoj, Jeppe! vi nur pli fusxas vian aferon per tio.
JEPPE
Kial do vi ne respondas? (mallauxte:) Li staras kiel stulta bruto.
DUA ADVOKATO
Sed kiel atestigxas tiu _furandi propositum?_[7]
[Piednoto 7--Latinfrazo: sxtelada deklaro.]
UNUA ADVOKATO
_Quicunqve in aedes alienas noctu irrumpit tanqvam fur aut nocturnus grassator existimandus est, atque reus hic ita, ergo_...[8]
[Piednoto 8--Latinfrazo: Kiu ajn nokte en aliulan domon enrompas, devas esti rigardata kiel sxtelisto aux nokta tumultulo, kaj tial kulpa, do...]
DUA ADVOKATO
_Nego majorem, qvod scilicet irruperit._[9]
[Piednoto 9--Latinfrazo: Mi neas la antauxan, ke li certe enrompis.]
UNUA ADVOKATO
_Res manifesta est, tot legitimis testibus extantibus ac confitente reo._[10]
[Piednoto 10--Latinfrazo: La afero evidenta estas, tiom da lauxrajtaj atestantoj estante kaj la kulpulo konfesante.]
DUA ADVOKATO
_Quicunqve vi vel metu coactus fuerit confiteri..._[11]
[Piednoto 11--Latinfrazo: Kiu ajn estas devigita konfesi aux perforte aux per timo.... ]
UNUA ADVOKATO
Aj! kie estas tiu _Vis_? kie estas tiu _Metus_?[12] Tio estas nur legximplikoj.
[Piednoto 12--Latinfrazo: (...) perforto? (...) timo?]
DUA ADVOKATO
Ne, vi aplikas legximplikojn.
UNUA ADVOKATO
Pro tio neniu honesta viro kulpigu min.
(Ili kaptas unu la alian bruste, kaj Jeppe kuras malantaux la unuan advokaton kaj detiras ties perukon.)
JUGXISTO
Respektu la tribunalon! Cxesu; mi jam havas suficxe.
(Legas la verdikton:)
"Cxar Jeppe sur la Monto, filo de Nils sur la Monto kaj nepo de Jeppe samloke, konvinke kulpigxis, kaj de legxaj atestantoj kaj de sia propra konfeso, pro ensxteligxo en la kastelon de la Barono, surmeto de ties vestajxoj kaj kruela traktado de ties servistoj, li kondamnigxas al morto per veneno, kaj kiam li estos morta, lia korpo estu pendigata."
JEPPE
(surgenue) Ahx! ahx! Estimata Jugxisto! Cxu ne estas pardono?
JUGXISTO
Ne, neniel. La verdikto tuj efektivigxu en mia cxeesto.
JEPPE
Ahx, cxu mi ne ricevu glason da brando unue, antaux ol mi trinkos la venenon, por ke mi mortu kuragxa?
JUGXISTO
Jes, tion ni povas permesi.
JEPPE
(trinkas tri glasojn da brando, denove falas genue kaj demandas:) Cxu ne estas pardono?
JUGXISTO
Ne, Jeppe, nun estas tro malfrue.
JEPPE
Ahx, neniam estas tro malfrue. La Jugxisto ja povas sxangxi la verdikton kaj diri, ke la unuan fojon li verdiktis erare. Tio jam ofte okazas; cxar ni ja cxiuj estas homoj.
JUGXISTO
Ne, vi mem sentos post kelkaj minutoj, ke estas tro malfrue; cxar vi jam ricevis la venenon kune kun la brando.
JEPPE
Ahx mi kompatinda homo! Cxu mi jam glutis la venenon? Ahx, adiaux, Nille! Kvankam, vi virinacxo! vi ne meritas, ke mi adiauxu vin. Adiaux Jens, Nils, kaj Kristofer! Adiaux mia filino Marte! Adiaux mia plej favorata! Pri vi mi scias, ke mi estas via patro; vi ja havas la vizagxon de via patro; ni egalas unu la alian kiel du gutoj de akvo. Adiaux mia plurkolora cxevalo, kaj dankon pro cxiu fojo kiam mi rajdis sur vi; post miaj propraj infanoj mi neniun beston amis kiel vin. Adiaux Fejerfaks, mia fidela hundo kaj gardanto de la pordo! Adiaux Mons, mia nigra kato! Adiaux miaj bovoj, miaj sxafoj, miaj porkoj! kaj dankon pro bona kompanio kaj pro cxiu tago, kiam mi konis vin. Adiaux.... Ahx nun mi ne plu povas, tiom mi farigxas peza kaj senforta. (Li falas kaj restas kusxanta)
JUGXISTO
Plenumigxis bone. La dormigilo jam efikis; nun li dormas kiel sxtono. Pendigu lin; sed zorgu, ke li ne vundigxas, kaj ligu la sxnuron nur sub liaj brakoj. Nun ni volas vidi kiel li sin tenos kiam li vekigxos kaj trovos sin pendanta. (Ili fortiras lin.)
KVINA AKTO
UNUA SCENO
(Jeppe pendas de pendigilo. Nille. Poste Jugxisto kaj sekvantaro.)
NILLE
(sxiras siajn harojn, frapas sian bruston kaj krias:) Ahx, ahx! cxu eblas ke mi vidu mian mildan edzon pendi tiel honte de pendigilo! Ahx, mia karega edzo! Pardonu al mi se mi kontrauxis al vi. Ahx, ahx! Mia konscienco vekigxas; tro malfrue mi nun pentas mian akran konduton; nur nun mi bedauxras vian foreston; nun mi rekonas kian mildan edzon mi perdis. Ahx, ke mi povus savi vin de la morto per mia propra vivo kaj mia sango!
(Sxi visxas siajn okulojn kaj ploras amare. Intertempe la dormigilo cxesis efiki. Jeppe revekigxas kaj vidas sin pendanta en pendigilo kun manoj dorse ligitaj; li auxdas sian edzinon plendi, kaj parolas al sxi.)
JEPPE
Estu kontenta, mia kara edzino, ni cxiuj iros tiun vojon. Iru hejmen kaj zorgu pri via domo kaj pri miaj infanoj. Mian rugxan jakon vi rekudru por eta Kristofer; kio restos, tion Marte havu por cxapelo. Antaux cxio zorgu pri mia plurkolora cxevalo, ke gxi estu bone flegata; cxar mi amis tiun beston, kvazaux gxi estus mia samsanga frato. Se mi ne estus morta, mi multe pli al vi dirus.
NILLE
A... a... a...! Kio estas? Kion mi auxdas? Cxu mortinto povas paroli?
JEPPE
Ne timu, Nille! Mi al vi faros neniun malicon.
NILLE
Ahx mia karega edzo! Kiel vi povas paroli, kiam vi estas morta?
JEPPE
Mi mem ne scias kial. Sed auxdu, mia kara edzino! Kuru kiel fajro, kaj sercxu por mi por ok sxilingoj da brando; cxar mi soifas pli nun, ol kiam mi estis vivanta.
NILLE
Fi, vi bruto! Vi kotulo! Vi venena drinkulo! Cxu vi ne drinkis suficxe dum via vivanta vivo? Cxu vi besthundo ankoraux soifas, nun kiam vi estas morta? Jen kion mi nomas kompleta fiporko.
JEPPE
Tenu la busxacxon, vi kotino! kaj kuru tuj sercxi brandon. Se vi ne faros, Diablo splitu min, cxu mi ne fantome vizitu vin cxiun nokton en la domo. Sciu ke mi ne plu timas "Majstron Erik"; cxar nun mi ne sentas batojn.
(Nille kuras por sercxi "Majstron Erik", revenas kaj batas lin pendantan de la pendigilo.)
JEPPE
Aj, aj, aj! cxesu Nille! cxesu! vi mortbatas min denove, aj, aj, aj!
JUGXISTO
Auxdu, virino! ne batu lin plu. Estu kontenta; pro vi ni pardonos vian edzon pro lia delikto, kaj ree verdiktos lin al la vivo.
NILLE
Ahx ne, bona Sinjoro! Lasu lin nur pendi! cxar li ne meritas vivi.
JUGXISTO
Fi! vi estas malbona virino; foriru aux ni pendigos vin flanke de li.
(Nille forkuras.)
DUA SCENO
(Jeppe kaj la tribunalo. Jeppe estas prenata de la pendigilo.)
JEPPE
Ahx, bona sinjoro Jugxisto! Cxu estas certe, ke mi denove estas tute vivanta, aux cxu mi fantomas?
JUGXISTO
Vi estas tute vivanta; cxar tiu tribunalo, kiu povas kondamni vin el la vivo, povas ankaux reverdikti vin en la vivon. Cxu vi ne komprenas tion?
JEPPE
Ne, je Diablo tion mi ne komprenas; sed mi kredas, ke mi estas reaperanto, kiu fantomas.
JUGXISTO
Ej, vi stultulo! Tio estas ja facile komprenebla. Tiu, kiu prenas ajxon de vi, povas ja gxin al vi redoni.
JEPPE
Permesu do al mi pendigi la Jugxiston nur pro sxerco, kaj vidi cxu mi poste povos reverdikti lin al la vivo?
JUGXISTO
Ne, tio ne estas farebla; cxar vi ne estas jugxisto.
JEPPE
Sed cxu mi do denove estas vivanta?
JUGXISTO
Jes, vi estas.
JEPPE
Kaj tial mi ne fantomas.
JUGXISTO
Certe ne.
JEPPE
Kaj ne estas reaperanto?
JUGXISTO
Ne.
JEPPE
Ke mi estas la sama Jeppe sur la Monto kiel antauxe?
JUGXISTO
Jes.
JEPPE
Ke mi ne estas fantomo?
JUGXISTO
Ne, certe ne.
JEPPE
Bonvolu jxuru por mi, ke tio estas vero.
JUGXISTO
Jes, mi jxuras al vi, ke vi estas vivanta.
JEPPE
Petu, ke la Diablo splitu vin, se ne estas vero.
JUGXISTO
Ej! kredu niajn vortojn, kaj danku nin, ke ni estis tiom indulgaj rejugxi al vi la vivon.
JEPPE
Mi dankus vin pro tio, ke vi ree malligis min, se vi mem ne pendigis min.
JUGXISTO
Estu kontenta, Jeppe, kaj raportu kiam via edzino denove batos vin, kaj ni certe trovos rimedon. Jen, kvar taleroj, por kiuj vi dum kelka tempo povas gajigi vin, kaj ne forgesu trinki je nia sano.
(Jeppe mankisas kaj dankas. La tribunalo foriras.)
TRIA SCENO
JEPPE
(sola) Mi nun travivis duonan jarcenton, sed en tiu longa tempo ne okazis al mi tiom, kiom dum la lastaj du tagoj. Estas diablaj historioj, kiam mi vere pripensas: Unu horon ebria farmisto, sekvan horon Barono, poste denove farmisto, jen morta, jen vivigxinta pendante de pendigilo, kio estas la plej stranga. Eble estas tiel, ke kiam oni pendigas vivantajn homojn, ili mortas, kaj kiam oni pendigas mortintojn, ili revivigxas. Mi imagas al mi, ke glaso da brando gustos delikate post tiaj travivajxoj.--Hej, Jakob sxuisto, elvenu!
KVARA SCENO
JAKOB
Bonvenon reen de la urbo! Cxu vi ricevis la sapon por via edzino?
JEPPE
Aj, vi fripono; sciu al kiu homo vi parolas. Cxapon sub la brakon! Cxar vi estas nur kanajlo kompare kun tia ulo kiel mi.
JAKOB
Tiajn vortojn mi ne tolerus de iu alia, Jeppe. Sed vi al mia domo ne avaras cxiutagan sxilingon; tial mi ne konsideras tro pedante.
JEPPE
Cxapon sub brakon, mi diras, vi skuster!
JAKOB
Kio okazis al vi survoje, ke vi farigxis tiel hispaneca?
JEPPE
Sciu, ke mi pendigxis, post kiam mi parolis kun vi.
JAKOB
Tio ja ne estas tiel dignoplena. Tiun felicxon mi ne envias al vi. Sed auxskultu, Jeppe! kie vi trinkis vian bieron, tie vi vomu vian fecxon. Vi drinkas vin ebria aliloke, sed venas al mia domo nur por fari kvereladon.
JEPPE
Rapide cxapon sub brakon, fripono! Cxu vi ne auxdas kiel sonoras en mia posxo?
JAKOB
(kun la cxapo sub la brako) Diable! de kie vi ricevis monon?
JEPPE
El mia Baronejo, Jakob. Mi rakontos al vi, kio okazis al mi; sed unue versxu glason da medo; cxar mi estas tro fiera por trinki danan brandon.
JAKOB
Je via sano, Jeppe!
JEPPE
Nun mi rakontos al vi, kio okazis al mi. Kiam mi forlasis vin, mi endormigxis; kiam mi vekigxis, mi estis Barono kaj trinkis min ebria denove per kanajlo-sek; kiam mi farigxis ebria de kanajlo-sek, mi revekigxis sur sterkejo; kiam mi vekigxis sur la sterkejo, mi denove kusxigis min por dormi, kun espero ke mi denove dormigu al mi la baronejon; sed mi spertis, ke ne cxiam tiel eblas; cxar mia edzino vekis min pere de "Majstro Erik" kaj tiris min en la domon per la haroj sen iel ajn respekti tian homon, kia mi estis. Jxus en la domo, mi estis pusxata eksteren, kapon antauxen, kaj vidis min inter aro da gripomenusoj, kiuj kondamnis min el la vivo kaj mortigis min per veneno; kiam mi estis morta, ili pendigis min, kaj kiam mi estis pendigita, mi ree farigxis vivanta, kaj kiam mi denove estis vivanta, mi ricevis kvar talerojn. Tia estas la historio; sed kiel tiaj aferoj povas okazi, mi lasas al vi pripensi.
JAKOB
Ha, ha, ha! Estas songxo, Jeppe.
JEPPE
Se mi ne havus jenajn kvar talerojn, ankaux mi kredus, ke estas songxo. Ankoraux unu, Jakob; mi ne volas plu pensi pri tiu frenezajxo, sed trinki por mi gxis honesta ebrio.
JAKOB
Je via sano, sinjoro Barono! Ha, ha, ha!
JEPPE
Vi eble ne povas kompreni, Jakob?
JAKOB
Ne, ecx ne se mi starus sur mia kapo.
JEPPE
Sed tamen povas esti vero, Jakob; cxar vi estas malsagxulo kaj ecx ne komprenas pli simplajn aferojn.
KVINA SCENO
(Magnus, Jeppe, Jakob.)
MAGNUS
Ha, ha, ha! Nun mi rakontu al vi diable amuzan historion, kiu okazis al viro, kiu nomigxas Jeppe sur la Monto, kiun oni trovis ebria, dormanta sur la tero, kiun oni vestis per aliaj vestajxoj, metis en la plej bonan liton de la sinjora biendomo, kaj kredigis al li, ke li estas la Sinjoro, kiam li vekigxis; denove ebriigis lin, kaj remetis lin en liaj malnovaj, malpuraj vestajxoj sur sterkejon, kaj jen li vekigxis kaj imagis, ke li vizitis Paradizon. Mi preskaux ridis min morta, kiam mi auxdis tiun historion de la asistantoj de la intendanto. Je Diablo, mi donus taleron por vidi tiun stultulon, ha, ha, ha!
JEPPE
Kiom pagi, Jakob?
JAKOB
Dek du sxilingojn.
(Jeppe visxas sian busxon kaj foriras tre hontema.)
MAGNUS
Kial tiu ulo tiom rapide foriris?
JAKOB
Estas gxuste la sama viro, kun kiu oni ludis la sxercon.
MAGNUS
Cxu eblas? Mi devas postkuri.--Auxdu, Jeppe! unu vorton. Kiel statas en la alia mondo?
JEPPE
Lasu min iri en paco.
MAGNUS
Kial vi ne tie pli longe restis?
JEPPE
Kiel tio vin koncernas?
MAGNUS
Ej, rakontu ion pri tiu vojagxo.
JEPPE
Lasu min trankvila, mi diras; aux vi spertos akcidenton.
MAGNUS
Ej, Jeppe! mi multe sxatus scii ion pri tio.
JEPPE
Jakob sxuisto! Helpu! cxu vi toleras, ke oni perfortas min en via domo?
MAGNUS
Mi vin ja ne perfortas, Jeppe; mi nur demandas, kion vi vidis en la alia mondo?
JEPPE
Huj! Helpu! Helpu!
MAGNUS
Cxu vi ne vidis iujn el miaj prapatroj tie?
JEPPE
Ne. Viaj prapatroj certe estas en la alia loko, kien mi esperas ke vi kaj aliaj kanajloj venos post la morto.
(Liberigas sin kaj forkuras.)
SESA SCENO
(Barono. Lia sekretario. Cxambristo. Du lakeoj.)
BARONO
Ha, ha, ha! Tiu historio vere valoras oron; mi ne pensis, ke gxi havus tian bonan efikon. Se vi povas pli ofte tiel amuzigi min, Erik, vi havos cxe mi altan meriton.
ERIK
Ne, Sinjora Mosxto! mi ne kuragxas pli ofte ludi tian komedion; cxar se li batus Sinjoron, kiel li minacis, ni ekhavus acxan tragedion.
BARONO
Jes, estas vero. Mi iom timis tion; sed mi tiom sxatis la historion, ke mi preferus lasi min bati, jes ecx lasi vin pendigi de li, Erik, anstataux malkasxi gxin. Vi eble intencis same.
ERIK
Ne, Via Mosxto! estus iom strange lasi sin pendigi pro sxerco; cxar tia sxerco kostus tro multe.
BARONO
Ej, Erik! similan konduton oni ja vidas cxiun tagon. Se ne gxuste sammaniere, do homoj simile prenas siajn vivojn pro dibocxo. Kiel ekzemplo: Iu havas malfortan naturon, kaj antauxvidas, ke li perdos vivon kaj sanstaton pro drinkado, sed tamen atakas sian korpon, kaj ofte riskas vivon kaj sanstaton pro unuvespera gxuado. Kaj jen alia ekzemplo: La grandaj veziroj en Turkio plej ofte estas strangolataj aux sufokataj per sxnuro gxismorte, kelkaj la saman tagon, kiam ili farigxis veziroj, aliaj nur kelkajn tagojn poste; kaj tamen cxiuj al tio vetkuras sole kvazaux por esti pendigataj kun alta titolo. Kaj jen tria ekzemplo: Oficiroj batalinvitas unu la alian riske de vivo kaj animo por nomigxi kuragxuloj, kaj duelas pro neniajxo ecx kontraux siaj superuloj, kiuj senpere ekspedos ilin. Mi ankaux opinias, ke trovigxas centoj da enamigxintaj homoj, kiuj post plezuro de unu nokto volonte lasus sin mortigi en la mateno. Oni vidas dum siegxoj, ke aroj da soldatoj forkuras al siegxataj urboj, pri kiuj ili scias, ke ili kapitulacos; kaj por sekure vivi unu tagon lasas sin pendigi la sekvantan. La unua rilato ne estas pli fidinda ol la dua. En pasintaj tagoj oni vidis filozofojn jxeti sin mem en akcidenton, sole por esti lauxdataj post sia morto.--Tial mi certe kredas, Erik, ke vi preferus lasi vin pendigi anstataux fusxi tiun delikatan historion.
(Al la spektantoj:)
El tiu aventuro nun ni lerni devu, ke simplajn homojn tuje honore ni ne levu. Pli riske tio estas, ol teni en subprem' Tiun, kiu grandas pro virto de si mem.
Do se farmist' tro tuje al regad' atingos, anstataux sceptron skurgxon li baldaux sur nin svingos. Kaj por auxtoritato tiranon ni ekhavos. Vilagxa Nero do cxe la stirilo staros.
Cxu Kajus aux Falaris[13] sin montris pli tirano, ol per rabia povo tiu kamparano. Per brancxo, pendigil' kaj rad' minacis nin farmisto tiu antaux ol maturigi sin.
Ni tial estron de plugilo ne plu prenu. Farmisto al la trono ne senpere venu. Cxar jen el sia stato humila vilagxan' sxangxigxus pro la povo baldaux en tiran'.
[Piednoto 13--Caius Caligula (romia imperiestro) kaj Phalaris (tirano en Agrigento). Ambaux estis kruelaj regantoj.]