Jeppe sur la Monto; aŭ la Transformita Kamparano
Part 2
CXAMBRISTO
Sinjoro ne scias, kiu Li estas, cxu?
JEPPE
Hieraux mi estis Jeppe sur la Monto, sed hodiaux.... Ahx, mi ne scias kion diri.
CXAMBRISTO
Estas al ni gxojige, ke Sinjoro hodiaux estas en tiom bona humoro, ke placxas al Li sxerci. Sed Dio gardu nin, kial Via Mosxto ploras?
JEPPE
Mi ne estas Via Mosxto. Mi povas jxuri je la savo de mia animo, ke tio mi ne estas; cxar laux mia memoro, mi estas Jeppe, filo de Nils sur la Monto, unu el la farmistoj de la Barono. Se vi vokos mian edzinon, vi scios; sed ne lasu sxin kunpreni "Majstron Erik".
LAKEO
Strange. Kio do estas tio? Sinjoro certe ne estas tute vekita; cxar Li neniam tiel kutimas sxerci.
JEPPE
Cxu mi maldormas aux ne, tion mi ne povas diri; sed tion mi scias kaj povas diri, ke mi estas unu el la farmistoj de la Barono, kaj mi nomigxas Jeppe sur la Monto, kaj mi neniam estis Barono nek Grafo en mia vivotempo.
CXAMBRISTO
Erik, kio tio povas esti? Mi timas, ke Sinjoro kaptigxis de malsano.
ERIK
Mi imagas, ke li somnambulas; cxar ofte okazas, ke homoj ellitigxas, vestas sin, parolas, mangxas kaj trinkas dum dormo.
CXAMBRISTO
Ne, Erik; mi rimarkas, ke Sinjoro fantazias pro malsano. Kuru tuj voki kelkajn kuracistojn! (Erik foriras) Ahx, Via Mosxto, forpelu tiajn pensojn el via kapo! Via Mosxto ja jxetas timon en la tutan domon. Cxu Via Mosxto ne konas min?
JEPPE
Mi ne konas min mem; kiel mi konus Vin?
CXAMBRISTO
Ahx, cxu eblas, ke mi auxdu tiajn vortojn el la busxo de Mia Mosxto, kaj vidi Lin en tia stato? Ahx, nia malfelicxa domo, turmentata de tia sorcxa magio!--Cxu Sinjoro ne memoras, kion Li faris hieraux, kiam Li rajdis cxase?
JEPPE
Mi neniam estis cxasisto nek sxtelcxasisto; cxar mi scias, ke tio donas punlaboron. Neniam iu animo pruvu, ke mi cxasis leporon sur la bieno de Sinjoro.
CXAMBRISTO
Ahx, Via Mosxto! Mi ja mem akompanis Lin en la cxaso hieraux.
JEPPE
Hieraux mi sidis cxe Jakob sxuisto kaj trinkis por dek du sxilingoj da brando; kiel mi do povis fari cxason?
CXAMBRISTO
Ahx, mi insiste petas Vian Mosxton sur miaj genuoj, ke li forlasu tiajn dirajxojn.--Erik, cxu oni vokis la kuracistojn?
ERIK
Jes! ili tuj venos.
CXAMBRISTO
Ni do metu sur Sinjoron lian negligxon; cxar eble kiam Li venos eksteren en la liberan aeron, lia stato plibonigxos.--Cxu Sinjoro bonvole surmetu la negligxon.
JEPPE
Jes, bonvole. Vi faru pri mi kiel al vi placxas, se vi nur ne mortbatu min; cxar mi estas tiel senkulpa, kiel infano en patrina ventro.
TRIA SCENO
(Du kuracistoj. Jeppe. Cxambristo. Erik.)
UNUA KURACISTO
Kun aflikto ni auxdas, ke Sinjoro malbonfartas.
CXAMBRISTO
Ahx ja, sinjoro Doktoro! Li estas en mizera stato.
DUA KURACISTO
Kiel vi fartas, Via Mosxto?
JEPPE
Suficxe bone. Mi nur estas iom soifa post tiu brando, kiun mi ricevis de Jakob sxuisto hieraux. Bonvolu doni al mi nur krucxon da biero, kaj lasu min foriri; poste oni bone povas pendigi vin kaj cxiujn kuracistojn; cxar mi ne bezonas medicinon.
UNUA KURACISTO
Tion mi vere nomas fantaziado, sinjoro Kolego.
DUA KURACISTO
Ju pli forta gxi estas, des pli rapide gxi forvaporos. Palpu la pulson de Sinjoro. _Quid tibi videtur, Domine Frater?_[4]
[Piednoto 4--Latinfrazo: Kiel sxajnas al vi, Sinjora Frato?]
UNUA KURACISTO
Mi opinias, ke li bezonas kupumon.
DUA KURACISTO
Mi ne samopinias; cxar tiajn strangajn malfortecojn oni devas kuraci alimaniere. Sinjoro havis teruran kaj strangan songxon, kiu fluigis la sangon kaj konfuzis la cerbon tiel, ke Li imagas sin esti farmisto. Ni devas provi distri Sinjoron per tiuj aferoj, kiuj kutime plej placxas al Li, doni al Li tiujn specojn de vino kaj mangxajxo, kiujn Li pleje sxatas, kaj ludi por Li la melodiojn, kiujn Li prefere auxskultas.
(Gaja muziko komencigxas.)
CXAMBRISTO
La sxatmuziko de Sinjoro!
JEPPE
Povas esti. Cxu cxiam estas tia gajeco cxi tie en la bieno?
CXAMBRISTO
Tiom ofte kiom placxas al Sinjoro; cxar Li donas al ni cxiuj mangxajxon kaj salajron.
JEPPE
Sed estas strange, ke mi ne memoras, kion mi antauxe faris.
DUA KURACISTO
La malsano kauxzas, Via Mosxto, ke oni forgesas cxion, kion oni antauxe faris. Mi memoras, ke antaux kelkaj jaroj unu el miaj najbaroj, pro forta drinkado, tiom konfuzigxis, ke dum du tagoj li imagis, ke li estas sen kapo.
JEPPE
Mi estus kontenta, se distrikta jugxisto Kristofer spertus la saman. Sed li certe havas malsanon, kiu estas tute kontrauxa; cxar li imagas sin havi grandan kapon, kvankam li havas tute neniun, kiel oni povas konstati per liaj verdiktoj.
(Ili ridas. Ha, ha, ha!)
DUA KURACISTO
Estas plezuro auxskulti Sinjoron sxerci. Sed por reveni al la rakonto, tiu sama viro trairis la tutan urbon, kaj demandis al preterpasantoj, cxu iu trovis la kapon, kiun li perdis; sed felicxe li resanigxis kaj nuntempe estas sonorilisto en Jutlando.
JEPPE
Tio li ja povus farigxi, kvankam li ne retrovus sian kapon.
(Ili ridas denove. Ha, ha, ha!)
UNUA KURACISTO
Cxu sinjoro Kolego memoras la historion, kiu okazis antaux dek jaroj pri viro, kiu imagis sin havi plenplenon da musxoj en sia kapo, kaj ne povis liberigxi el tiuj fantaziajxoj, kiom ajn konvinke oni klarigis al li, gxis sagxa doktoro kuracis lin tiel: Sur lian kapon li metis plastron sursxutitan de mortaj musxoj, kiun li post iom da tempo fortiris, kaj montris al la malsanulo la musxojn. Tiu imagis, ke ili estis tiritaj el lia kapo, kaj tiel farigxis sana. Mi ankaux auxdis rakonton pri alia viro, kiu post longedauxra febro farigxis konfuzita, kaj li kredis, ke se li eligus sian akvon, la tuta lando subakvigxus. Neniu povis tiri lin el tiuj ideoj; cxar li volis morti pro la komuna bono. Li estis sanigita laux jena maniero: Oni sendis mesagxon al li sxajne de la Komandanto, dirante ke la urbo estas en dangxero de siegxo. Ne estas akvo en la remparaj fosajxoj. Cxu li volus plenigi ilin por malhelpi al la malamiko eniron en la urbon? La malsanulo gxojigxis, cxar li povis servi al sia patrolando kaj al si mem samtempe, kaj tiel li liberigxis de sia akvo kaj ankaux de sia malsano.
DUA KURACISTO
Mi povas montri ekzemplon el alia historio, kiu okazis en Germanio. Nobelo iam envenis gastejon, kaj post mangxo li volis enlitigxi. Li pendigis sian oran kolcxenon, kiun li kutime portis, sur la muron en la gastejo. La gastejestro atente observis lin, akompanis lin al la lito, kaj deziris al li bonan nokton; sed kiam li rimarkis ke la nobelo dormis, li sxteliris en la cxambron kaj forprenis 60 erojn el la cxeno, kaj poste rependigis gxin sur la muron. La gasto ellitigxas en la mateno, seligas sian cxevalon kaj surmetas siajn vestojn. Sed kiam li ekligis la cxenon cxirkaux sian kolon, li perceptis ke el gxi perdigxis la duono de gxia longo. Li tuj komencis krii, ke iu lin prisxtelis. La gastejestro, kiu sxtelauxskultis ekster la pordo, tuj alkuras, kaj sxajnigas esti funde konfuzita. Li ekkriis: Ahx, kia terura sxangxo! Kiam la gasto demandis, kial li tiel reagis, li diris: Ahx, Sinjoro! Via kapo farigxis duoble pli granda, ol gxi estis hieraux. Poste li enportis falsan spegulon, kiu montris cxion en duobla grando. Kiam nun la nobelo vidis sian kapon tiom granda en la spegulo, li ekploris, kaj diris: Ahx nun mi konstatas la kauxzon, pro kiu mia cxeno farigxis tro mallonga. Li surseligxis, kaj volvis sian mantelon cxirkaux sian kapon por ke neniu vidu gxin survoje. Oni diras, ke poste li tenis sin hejme multajn tagojn, kaj ne povis liberigxi el tiuj fantaziajxoj, sed kredis, ke la cxeno estis tro mallonga cxar la kapo farigxis tro dika.
UNUA KURACISTO
Estas multaj ekzemploj pri tiaj fantaziajxoj. Mi memoras pri iu, kiu imagis al si, ke lia nazo estas dek futojn longa, kaj avertis cxiujn, kiuj venis renkonte, ke ili ne tro proksimigxu.
DUA KURACISTO
_Domine Frater_ certe auxdis la historion pri tiu viro, kiu imagis al si, ke li estas morta. Juna persono ekfantaziis, ke li estas morta, kaj tial kusxigis sin en cxerkon, kaj volis nek mangxi nek trinki. Liaj amikoj klarigis al li la stultajxon, kaj provis cxiujn rimedojn por igi lin mangxi, sed vane. Li rifuzis kun rido, dirante ke estas kontraux cxiuj reguloj, ke mortintoj mangxu kaj trinku. Fine spertulo pri medicino prenis sur sin kuraci lin per stranga metodo. Li petis serviston prezenti sin kiel mortinton, kaj kun cxiuj solenajxoj lasi sin porti al la sama loko, kie kusxas la malsanulo. Tiuj du longe kusxis rigardante unu la alian. Fine la malsanulo komencis pridemandi al la alia, kial li tien estis portita; kaj tiu respondis: cxar li estas morta. Poste ili komencis demandi unu al la alia pri la maniero per kiu ili mortis, kaj ambaux detalplene rakontis. Poste iuj laux sekreta interkonsento enportis vespermangxon al la laste "mortinta", kaj jen tiu elcxerkigxis kaj ekhavis bonegan mangxon, dirante al la alia: Cxu ne ankaux vi baldaux mangxu? La malsanulo miris, kaj demandis cxu konvenas al mortulo mangxi, sed ricevis la respondon, ke se li ne mangxas, li ne povas pli longe esti morta. Li do unue lasis sin persvadi mangxi kune kun la alia, poste dormi, ekstari, sin vesti, jes, li cxiel imitis la alian, gxis li refarigxis vivanta kaj prudenta. Mi povus doni sennombre pli da ekzemploj pri tiaj strangegaj fantaziajxoj. Tiel ankaux okazis pri Lia Mosxto, ke Li imagas sin esti malricxa farmisto. Sed Lia Mosxto devas forpeli tiajn imagojn el sia menso, kaj jen Li tuj resanigxos.
JEPPE
Sed cxu eblas, ke estas nur fantaziajxoj?
KURACISTO
Certe jes! El tiuj historioj Sinjoro auxdis, kian efikon fantaziajxoj povas havi?
JEPPE
Cxu mi do ne estas Jeppe sur la Monto?
KURACISTO
Certe ne!
JEPPE
Kaj la malica Nille ne estas mia edzino, cxu?
KURACISTO
Neniel; cxar Sinjoro estas vidvo.
JEPPE
Cxu ankaux tio estas fantaziajxo, ke sxi havas skurgxon, kiu nomigxas "Majstro Erik"?
KURACISTO
Nura fantaziajxo.
JEPPE
Kaj ne estas vero, ke mi devis iri al la urbo por acxeti sapon?
KURACISTO
Ne.
JEPPE
Ankaux ne, ke mi fortrinkis la monon cxe Jakob sxuisto?
CXAMBRISTO
Ej! Sinjoro faris ja cxason kune kun ni la tutan hierauxon.
JEPPE
Ecx ne ke mi estas kornulo?
CXAMBRISTO
Aj! Sinjorino ja mortis antaux multaj jaroj.
JEPPE
Ahx, mi jam komencas percepti mian malsanon. Mi ne plu pensu pri tiu farmisto; cxar mi komprenas, ke songxo kondukis min en tiun konfuzon. Tamen estas strange kiel homoj povas lasi sin kapti en tiajn fantaziajxojn.
CXAMBRISTO
Cxu Sinjoro bonvolas iom promenadi en la gxardeno, dum ni ion pretigas por la matenmangxo?
JEPPE
Jes ja; sed devas okazi rapide; cxar mi estas kaj malsata kaj soifa.
TRIA AKTO
UNUA SCENO
(Jeppe. Barono, alivestita kiel sekretario. Cxambristo kaj pluraj servistoj.)
(Jeppe venas el la gxardeno kun sia sekvantaro, kaj tableto estas pretigita.)
JEPPE
Ha ha! Mi vidas, ke la tablo jam estas preta.
CXAMBRISTO
Jes, cxio estas preta, kiam konvenas al Via Mosxto sidigxi.
(Jeppe sidigas sin. La aliaj staras malantaux lia segxo kaj ridas pri liaj acxaj manieroj, kiam li per cxiuj kvin fingroj prenas el la plado, ruktas super la tablon, purigas la nazon per la fingroj kaj sxmiras sur la vestojn.)
CXAMBRISTO
Sinjoro bonvole indiku, kiun vinon li deziras?
JEPPE
Vi ja mem scias kiun vinon mi kutimas trinki matene.
CXAMBRISTO
Estas la rejna vino, kiun Sinjoro plej sxatas trinki. Se gxi ne placxas al Sinjoro, li tuj ricevos alian.
JEPPE
Gxi estas iom tro seka. Versxu iom da medo en gxin, kaj gxi plibonigxos; cxar mi multe sxatas la dolcxan.
CXAMBRISTO
Jen kanari-sek, se Sinjoro bonvolas gustumi.
JEPPE
(trinkas) Gxi estas bona vino. Toksu cxiuj! (cxiun fojon kiam li trinkas, oni sonorigas trumpetojn.)
JEPPE
Hej, atentu, uloj! Ankoraux glason da kanajlo-sek, vi komprenas, cxu?--Kie vi ricevis tiun ringon, kiun vi portas sur la fingro?
SEKRETARIO
Sinjoro mem donis gxin al mi.
JEPPE
Tion mi ne memoras; redonu gxin; mi certe faris en ebrio. Tiajn ringojn oni ja ne fordonas. Poste mi ekzamenos kiujn aliajn ajxojn vi ricevis. Servistoj ne havu pli ol mangxajxon kaj salajron. Mi povas jxuri, ke mi ne memoras ke mi donacis al vi ion aparte; cxar kial mi farus? Tiu ringo valoras ja pli ol dek talerojn. Ne, ne, vi bonuloj! Ne tiel, ne tiel. Vi ne devas misuzi la malfortan animon kaj drinkemon de via Sinjoro. Kiam mi estas ebria, mi estas preta fordoni ecx mian pantalonon; sed kiam mi fordormigis la ebriecon, mi reprenas miajn donacojn. Alie mi spertus la skurgxon de mia edzino Nille. Aj, kion mi diras? Nun mi refalas en la antauxajn stultajn pensojn kaj ne memoras, kiu mi estas. Pli da kanajlo-sek. Saman Sanon!
(Trumpetoj sonorigxas.)
JEPPE
Atentu kion mi diras, uloj! De nun jeno estu por vi instrukcio, ke kiam mi en la vespero ion donacas en ebrieco, tion vi redonu matene. Kiam servistoj ricevas pli ol ili povas mangxi, ili farigxas arogantaj kaj fiere rektigas la nukon antaux siaj sinjoroj.--Kioman salajron ricevas vi?
SEKRETARIO
Sinjoro cxiam donis al mi 200 talerojn jare.
JEPPE
Je Diablo, de nun vi ne havu 200 talerojn; kiom vi utilas por 200 taleroj? Mi mem devas peni kiel bruto kaj stari en la grenejo de mateno gxis vespero kaj povas apenaux.... Jen, nun revenas tiuj damnitaj farmistfantazioj. Kroman glason da vino.
(Li trinkas denove, kaj la trumpetoj sonorigxas.)
JEPPE
200 talerojn! Estas ja senhauxtigo de sia Sinjoro. Jen, auxskultu, bonuloj! Kiam mi estos mangxinta, mi intencas pendigi cxiun duan en la bieno. Sciu, ke mi ne lasas al mi prisxerci en monaferoj.
CXAMBRISTO
Ni redonos cxion, kion ni ricevis de Via Mosxto.
JEPPE
Jes, jes "Via Mosxto, Via Mosxto!" Da komplimentoj kaj baslemenoj[5] vi havas suficxe cxitempe. Vi busxe flatas min per via "Via Mosxto", gxis vi forportis mian tutan monon, kaj vi mem farigxos mosxtoj. La busxo diras: "Via Mosxto", sed la koro "Via Azeno". Vi ne diras, kion vi pensas, vi uloj; Vi dungitoj estas kiel Abner, kiu salutante Roland diris: Saluton al vi, mia frato! kaj jen li pikas la ponardon en lian koron. Kredu min, ke Jeppe ne estas stultulo.
[Piednoto 5--Manokisoj. Malpurajxo el la franclingva, "je vous baise les mains,"--mi kisas viajn manojn.]
(Cxiuj genufalas kaj petas indulgon.)
JEPPE
Ekstaru, uloj! Atendu, gxis mi mangxfinas; poste mi ekzamenos kiel statas, kaj kiuj meritas pendigon aux ne. Nun mi volas amuzigxi.--Kie estas mia intendanto?
CXAMBRISTO
Li estas ekstere.
JEPPE
Tuj envenigu lin.
DUA SCENO
INTENDANTO
(en argxentbutonumita frako, kun sabro cxe la talio) Via Mosxto ion ordonas?
JEPPE
Nenion krom pendigi vin.
INTENDANTO
Mi ja neniun krimon faris, Via Mosxto! kial mi do estu pendigota?
JEPPE
Vi estas intendanto, cxu ne?
INTENDANTO
Jes, mi estas, Via Mosxto.
JEPPE
Kaj tamen vi demandas kial vi estu pendigota?
INTENDANTO
Mi ja servis Vian Mosxton fidele kaj honeste, kaj diligente laboris en mia posteno, tiel ke Via Mosxto cxiam lauxdis min antaux siaj aliaj servistoj.
JEPPE
Jes, certe vi estis diligenta en via posteno; tion oni ja vidas pro viaj butonoj el muldita argxento. Kiun salajron vi ricevas jare?
INTENDANTO
Duonan centon da taleroj jare.
JEPPE
(pasxadas tien kaj reen) Duonan centon da taleroj? Jes, vi tuj estu pendigota.
INTENDANTO
Ne povas ja esti malpli, Via Mosxto, por peniga servo dum tuta jaro.
JEPPE
Gxuste pro tio al la pendigilo, cxar vi ne ricevas pli ol duonan centon da taleroj. Vi havas monon por frako kun argxentaj butonoj, por bordajxoj cxe la manoj, por silka saketo cxe la hararo kaj ricevas nur duonan centon jare. Cxu vi do ne sxtelas de mi, kompatindulo? cxar de kie vi alie ricevus tiujn ricxajxojn?
INTENDANTO
(surgenue) Ahx, Via Mosxto! kompatu min pro mia malricxa edzino kaj pro miaj neplenagxaj infanoj.
JEPPE
Cxu vi havas multajn infanojn?
INTENDANTO
Mi havas sep infanojn en vivo, Via Mosxto.
JEPPE
Ha, ha! sep infanojn en vivo? Rapide, pendigu lin, sekatario!
SEKRETARIO
Ahx, Via Mosxto! Mi ja ne estas ekzekutisto.
JEPPE
Kio vi ne estas, vi povos farigxi; vi aspektas cxiaspece kapabla. Kiam vi estos pendiginta lin, mi mem poste vin pendigos.
INTENDANTO
Ahx, Via Mosxto! cxu ne estas pardono?
JEPPE
(denove pasxadas, eksidas por trinki, ekstaras denove) Duonan centon da taleroj, edzinon kaj sep infanojn! Se neniu alia pendigos vin, mi mem tion faros. Mi bone scias kiaj uloj vi estas, vi intendantoj; mi scias kiel vi traktis min mem kaj aliajn kompatindajn farmistojn.... Aj! jen revenas tiuj damnitaj farmistfantaziajxoj en mian kapon. Mi dirus, ke mi konas vian konduton kaj viajn manovrojn tiel bone surfingre, ke mi mem povus esti intendanto, se necese. Vi senkremigas la lakton, kaj la Sinjoroj ricevas fekajxon, pardonu la esprimon. Mi kredas, ke se la mondo longe staros, intendantoj farigxos junkroj kaj junkroj farigxos intendantoj. Kiam farmisto ion kasxe donas al vi aux al viaj edzinoj, vi auxdigos al la Sinjoro: La kompatindulo estas suficxe laborema kaj diligenta, sed pluraj akcidentoj okazis al li, tiel ke li ne povas pagi; li havas nefekundan teron, skabio atakis lian brutaron kaj tiel plu, kaj per tiu babilacxo la sinjoroj devas lasi sin kontentigi. Kredu min, bonulo, mi ne lasas min tiri per la nazo; cxar mi mem estas farmisto kaj filo de farmisto.... Jen, nun revenas tiu sorcxo! Mi diras, ke mi mem estas filo de farmisto; cxar Abrahamo kaj Eva, niaj unuaj gepatroj, estis terkulturistoj.
SEKRETARIO
(genue) Ahx, Via Mosxto! estu kompatema pro lia malricxa edzino; cxar el kio sxi nutru patrinon kaj infanojn?
JEPPE
Kiu diras, ke ili vivu? Oni pendigu ilin samtempe.
SEKRETARIO
Ahx, Sinjoro! estas tiom cxarma, bela virino.
JEPPE
Nu? Eble vi mem amas sxin, cxar vi tiom zorgas por sxi? Enkonduku sxin.
(La virino envenas kaj kisas lian manon.)
JEPPE
Cxu vi estas la edzino de la intendanto?
VIRINO
Jes, mi estas, Via Mosxto.
JEPPE
(tusxas sxian mamon) Vi estas bela. Cxu vi volas kusxi kun mi cxinokte?
VIRINO
Via Mosxto ordonas en cxio; cxar mi estas en Lia servo.
JEPPE
(al la intendanto) Cxu vi permesas, ke mi kusxos kun via edzino cxinokte?
INTENDANTO
Mi dankas al Via Mosxto, ke Li volas fari tiun honoron al mia domo.
JEPPE
Jen! Metu segxon por sxi; sxi mangxu kune kun mi.
(Sxi eksidas cxe la tablo, mangxas kaj trinkas kun li; li farigxas jxaluza al la sekretario kaj diras:)
JEPPE
Vi spertos akcidenton, se vi rigardas sxin.
(Tiom ofte kiom li ekrigardas la sekretarion, tiu tuj fordirektas sian rigardon de sxi kaj rigardas teren. Jeppe kantas malmodan amkanton, dum li sidas cxetable kun sxi; li ordonas ke oni ludu polan dancon, kaj dancas kun sxi, sed falas tri fojojn pro drinkado; fine la kvaran fojon li restas kusxanta kaj endormigxas.)
BARONO
(kiu gxis nun aktoris kiel sekretario) Li jam dormas profunde. Nun ni gajnis la ludon; sed preskaux ni mem staris en moko; cxar li intencis nin tirani, pro kio ni aux devus vanigi la historion, aux lasi nin malbone trakti de tiu kruda farmisto, el kies konduto oni povas lerni, kiom tiranaj kaj arogantaj farigxas tiaj homoj, kiuj el la koto tro rapide venas al honoro kaj digno. Preskaux estis malfelicxa momento, kiam mi prenis rolon de sekretario; cxar se li min batus, estus malagrabla historio, kiu jxetus sur min ne malpli da mokado ol sur tiun farmiston. Plej bone estas, ke ni lasu lin ankoraux iom dormi, antaux ol ni denove surmetu al li liajn malpurajn farmistvestajxojn.
ERIK
Aj Sinjoro! li jam dormas kiel sxtono; jen vidu! mi povas lin bati, li tion ne sentas.
BARONO
Elkonduku lin, kaj finu la komedion.
KVARA AKTO
UNUA SCENO
(Jeppe kusxas sur sterkejo en siaj malnovaj farmistvestajxoj. Li vekigxas kaj krias:)
JEPPE
Hej, Sekatario! Cxambristo! Lakeoj! Pli da kanajlo-sek!
(Rigardas cxirkauxen kaj frotas siajn okulojn same kiel antauxe, palpas sian kapon kaj kaptas sian malnovan largxan cxapelon, frotas la okulojn kaj turnas la cxapelon cxiuflanken, rigardas siajn vestajxojn, kaj rekonas sin mem; komencas paroli:)
Kiom longe estis Abrahamo en Paradizo? Mi nun bedauxrinde rekonas cxion, mian kusxejon, mian jakon, mian malnovan kornul-cxapelon, min mem. Jen, Jeppe, io alia ol trinki kanajlon-sek el orumitaj glasoj, sidi cxetable kun lakeoj kaj sekatarioj malantaux la segxo. La felicxo bedauxrinde neniam dauxras longe. Ahx, ahx! ke mi, kiu estis tia sinjora Mosxto antaux nelonge, vidu min en tia acxa stato, mia ornamita lito nun sterkejo, mia orbrodita cxapo malnova kornulcxapelo, miaj lakeoj porkoj, kaj mi mem de grandsinjoro resxangxita al kompatinda farmisto! Mi imagis, kiam mi revekigxis, ke mi trovus miajn fingrojn kun oraj ringoj; sed ili portas, permesu la esprimon, sigelon de io tute alia. Mi intencis postuli respondecon de miaj servistoj; sed nun mi devas mem pretigi mian dorson, kiam mi revenos hejmen por respondeci pri miaj agoj. Mi imagis, kiam mi vekigxis, preni glason da kanajlo-sek', sed ricevis, por dece paroli, fekbulon en la manon. Ahx, ahx, Jeppe! tiu logxado en Paradizo dauxris mallonge, kaj via gxojo ekhavis rapidan finon. Sed kiu scias, cxu la sama ne povus okazi al mi, se mi ankorauxfoje endormigxos? Ahx, ahx! ke tio okazu al mi! Ahx, ke tio revenu!
(Kusxigas sin por dormi.)
DUA SCENO
NILLE
Cxu eble mi kredu, ke iu akcidento okazis al li? Kiel do tio povas esti? Aux la diablo prenis lin, aux, kion mi pli timas, li sidas en gastejo kaj fordrinkas la monon. Mi estis stulta konfidi al tiu drinkemulo dek du sxilingojn je unu fojo.--Sed kion mi vidas? Cxu li ne kusxas ronkante tie en la sterko? Ahx, mi kompatinda homo, kiu havu tian bruton kiel edzon! Via dorso pagu suficxe multekoste.
(Sxteliras silente kaj donas al li frapon de "Majstro Erik" sur la pugo.)
JEPPE
Aj, Aj! Helpu, Helpu! Kio estas? Kie mi estas? Kiu batas min? Kial oni batas min? Aj!
NILLE
Mi tuj instruu al vi kio estas.
(Frapas lin denove kaj tiras lin per la haroj.)
JEPPE
Ahx, kara Nille! ne frapu min pli! Vi ne scias kio okazis al mi.
NILLE
Kie vi drinkemulo tiom longe estis? Kie estas la sapo, kiun vi devis acxeti?
JEPPE
Mi ne povis atingi la urbon, Nille!
NILLE
Kial vi ne povis atingi la urbon?
JEPPE
Survoje mi estis levita al Paradizo.
NILLE
Al Paradizo! (batas lin) Al Paradizo! (denove batas lin) Al Paradizo! (batas lin denove). Vi ecx volas mistifiki min, cxu?
JEPPE
A-a-a! Tiel vere, kiel mi estas honesta viro, mi diras la veron.
NILLE
Kio estas vero?
JEPPE
Ke mi estis en Paradizo.
(Nille ripetas: En Paradizo! kaj dauxre frapas lin.)
JEPPE
Ahx, karega Nille! ne frapu min plu!
NILLE
Rapide, konfesu kie vi estis, aux mi murdos vin.
JEPPE
Ahx, mi volonte konfesos kie mi estis, se vi ne plu frapas min.
NILLE
Do, konfesu.
JEPPE
Jxuru, ke vi ne plu batos min.
NILLE
Ne.
JEPPE
Tiel vere kiel mi estas honesta viro kaj nomigxas Jeppe sur la Monto, estas vero, ke mi estis en Paradizo kaj vidis aferojn, kiuj mirigos vin auxdi.
(Nille denove batas lin kaj tiras lin internen per la haroj.)
TRIA SCENO
NILLE
(sola) Jen, vi besta drinkulo! Nun unue eldormu la ebriecon; poste ni plue kunparolu. Tiaj porkoj, kia vi estas, ne venas al Paradizo. Imagu kiel tiu bruto fordrinkis sian prudenton. Sed se li sin regalis je mia kosto, li ankaux honeste pro tio pentu; cxar dum du tagoj li ricevu nenion sekan nek malsekan. Post tiam certe forlasos lin la fantaziajxoj pri Paradizo.
KVARA SCENO
(Tri armitaj viroj venas.)
TRI VIROJ
Cxu ne cxi tie logxas viro, kiu nomigxas Jeppe?
NILLE
Jes, li logxas.
TRI VIROJ
Cxu vi estas lia edzino?
NILLE
Jes, bona Dio, bedauxrinde!
TRI VIROJ
Ni devas paroli kun li.
NILLE
Li estas tute ebria.
TRI VIROJ
Ne malhelpas. Tuj eligu lin, aux akcidento okazos al la tuta domo.
(Nille eniras, kaj elpusxas Jeppe kun tia rapideco, ke li renversas unu el la tri viroj kun si laux la planko.)
KVINA SCENO
JEPPE
Ahx, ahx, vi bonaj viroj; nun vi vidas kun kia edzino mi devas vivacxi.
TRI VIROJ
Vi nenian alian traktadon meritas; cxar vi estas krimulo.
JEPPE
Kion malbonan mi do faris?
TRI VIROJ
Tion vi tuj scios antaux la tribunalo.
SESA SCENO
(Jeppe. La tri viroj. Jugxisto. Du advokatoj. Atestanto.)
(La jugxisto envenas kune kun kroma asistanto kaj eksidas sur sia segxo. Jeppe manligita dorse estas kondukata antaux la tribunalon.)
ATESTANTO