Jeppe sur la Monto; aŭ la Transformita Kamparano
Part 1
Produced by Andrew Sly and Team Esperanto
LUDVIG HOLBERG
JEPPE SUR LA MONTO
aux
LA TRANSFORMITA KAMPARANO
Komedio en kvin aktoj
1722
Tradukis: Odd Tangerud
Roluloj:
JEPPE sur la Monto NILLE, lia edzino JAKOB, sxuisto Barono NILUS Sekretario de la barono Cxambristo ERIK, lakeo Aliaj lakeoj Intendanto La edzino de la intendanto Jugxisto MAGNUS
UNUA AKTO
UNUA SCENO
NILLE
Mi opinias, ke en la tuta kamparo ne trovigxas tia mallaborema acxulo kiel mia edzo; mi preskaux ne kapablas veki lin, kiam mi tiras lin el la lito per la haroj. Hodiaux tiu acxulo scias, ke estas foirtago, kaj tamen kusxas dormante tiom longe. Sinjoro Pouxl antaux nelonge diris al mi: "Nille, vi estas tro severa kontraux via edzo; li estas kaj devas ja esti mastro de la domo;" sed mi respondis al li: "Ne, mia bona sinjoro Pouxl! Se mi lasus al mia edzo mastrumi la domon unu jaron, tiam la Grandsinjoro ne ricevus lupagon por la tero nek la pastro dekonajxon; cxar dum tiu tempo li fordrinkus cxion, kio estas en la domo. Cxu mi lasu al tiu viro estri la domon, kiu estas preta vendi brutaron, edzinon kaj infanojn, jes ecx sin mem, por brando?" Kaj jen sinjoro Pouxl tute silentis kaj visxis sian busxon. La intendanto samopinias kun mi kaj diras: "Patrineto, vi nur ne atentu pri tio, kion la pastro diras. Vere estas skribite en la ritaro, ke vi estu obeema kaj humila al via edzo, sed kontrauxe staras en via lukontrakto, kiu estas pli nova ol la ritaro, ke vi tenu vian farmon en ordo kaj pagu la lupagon, kio por vi ne eblas, se vi ne cxiun tagon tiras vian edzon laux la haroj kaj lin bastonadas al laboro." Jxus mi tiris lin el la lito, kaj iris en la garbejon por vidi kiel progresas la laboro; kiam mi revenis internen, li sidis sur la segxo dormante kun la pantalono, pardonu la esprimon, sur nur unu gambo, pro kio la skurgxo devis tuj elkrocxigxi, kaj mia bona Jeppe sxmirigxi sur la dorso, gxis li komplete revekigxis. La sola, kion li timas, estas "Majstro Erik", (tiel mi nomas la skurgxon).--Hej, Jeppe! cxu vi bruto ankoraux ne vestis vin? Cxu vi ankorauxfoje sxatus paroli kun "Majstro Erik"? Hej, Jeppe, envenu!
DUA SCENO
JEPPE
Mi bezonas ja tempon por vesti min, Nille. Mi vere ne povas iri al la urbo kiel porko sen pantalono kaj jako.
NILLE
Cxu vi sentauxgulo ne havis tempon por surmeti dek parojn da pantalonoj, post kiam mi vekis vin cximatene?
JEPPE
Cxu vi formetis "Majstron Erik", Nille?
NILLE
Jes, mi faris; sed mi tuj scias kie trovi gxin, se vi ne rapidas. Jen, cxi tien! Vidu kiel li rampas. Jen, cxi tien! Vi iru al la urbo por acxeti al mi du funtojn da verda sapo. Jen mono. Sed auxdu! Se vi post kvar horoj ne retrovigxos surloke, "Majstro Erik" dancu polan dancon sur via dorso.
JEPPE
Kiel iri kvar mejlojn en kvar horoj, Nille?
NILLE
Kiu diras ke vi iru, vi kornulo? Vi kuru. Jen mia verdikto; kaj nun vi faru laux plezuro.
TRIA SCENO
JEPPE
(sola) Nun tiu porkino eniras por matenmangxi, kaj mi, kompatindulo, devas iri kvar mejlojn, kaj ricevas nek fluidajxon nek sekajxon. Cxu iu viro havas tian damnan edzinon, kian mi havas? Mi vere opinias, ke sxi estas kuzino de Lucifero. Oni ja diras en la vilagxoj, ke Jeppe trinkas, sed ili ne diras kial Jeppe trinkas; cxar mi ne ricevis tiom da batoj dum la dek jaroj, kiam mi estis en la malicistaro, kiom mi ricevas unu tagon de tiu malica virino. Sxi batas min, la intendanto pelas min al laboro kiel bruton, kaj la diakono faras min kornulo. Cxu mi do ne trinku? Cxu mi do ne uzu la rimedojn, kiujn la naturo donas al ni por forigi aflikton? Se mi estus stultulo, tiajxoj ne frapus mian koron tiom forte, kaj mi ankaux ne trinkus; sed estas klare, ke mi estas sprita viro; tial mi sentas tiajn ofendojn pli forte ol aliulo; tial mi devas trinki. Mia najbaro Mons Kristofersen ofte diras al mi, cxar li estas mia bona amiko: La diablo penetru vian dikan ventron, Jeppe! Vi devus kontrauxfrapi, kaj la edzinacxo mildigxus. Sed mi ne povas kontrauxfrapi pro tri kialoj. Unue cxar mi ne havas kuragxon. Due pro la damnita "Majstro Erik", kiu pendas malantaux la lito, kaj pri kiu mia dorso ne povas pensi sen plori. Trie cxar mi, sen lauxdi min mem, estas bonkorulo kaj bona kristano, kiu neniam sercxas vengxon, ecx ne kontraux la diakono, kiu metas sur min kornon post korno; kaj tamen mi oferdonas al li la tri sanktajn tagojn, ecx se ne estas en li honorsento por doni al mi krucxon da biero la tutan jaron. Nenio tusxis mian koron pli forte, ol la mokaj vortoj, kiujn li diris al mi la pasintan jaron; cxar kiam mi rakontis al li, ke sovagxa tauxro, kiu neniam timis homojn, foje farigxis timema antaux mi, li respondis: Cxu tion vi ne komprenas, Jeppe? La tauxro vidis, ke vi havas pli grandajn kornojn ol gxi mem havas, kaj tial ne opiniis konsilinde kornopiki kun sia superulo. Mi vokas vin kiel atestantojn, bonuloj! Cxu tiaj vortoj ne enpenetrus gxis la medolo de ostoj en honesta viro. Mi tamen estas tiom deca, ke mi neniam deziris morton al mia edzino. Kontrauxe kiam sxi kaptigxis de flavmalsano la pasintan jaron, mi deziris, ke sxi vivu; cxar pro tio ke Infero jam estas plena de malbonaj virinoj, Lucifero eble sendus sxin reen, kaj sxi farigxus pli malica ol sxi jam estas. Sed se la diakono mortus, mi gxojus, tiom pro mi mem kiom pro aliuloj; cxar li estas nura gxeno kaj neniel utila por la parohxanaro. Estas malklera diablo; cxar li kantas false, kaj ecx ne povas muldi respektindan vaks-kandelon. Sed lia antauxulo Kristofer estis tute alia. Li tone superis dek du diakonojn en sia tempo, tian vocxon li havis. Iun fojon mi decidis rompi kun la diakono, dum Nille mem auxskultis; cxar li insulte nomis min kornulo, kaj mi diris: La diablo estu via kornulo, Mads diakono! Sed kio okazis? "Majstro Erik" devis tuj elkrocxigxi kaj disigi la kverelantojn, kaj mia dorso farigxis tiom drasxata de mia edzino, ke mi devis peti pardonon de la diakono, kaj danki lin pro tio, ke li, bone studinta homo, volis fari tiun honoron al mia domo. De tiam mi neniam ekpensis kontrauxstari. Nu, ja, Mons Kristofersen! por vi kaj aliaj farmistoj estas facile paroli, kies edzinoj ne havas iun "Majstron Erik" malantaux la lito. Se plenumus al mi deziro en cxi mondo, mi dezirus, ke aux mia edzino neniun brakon havus, aux mi neniun dorson; cxar la busxon sxi uzu kiom placxas al sxi.--Sed mi devas iri al Jakob sxuisto survoje; li certe versxos al mi brandon kredite por sxilingo; cxar mi devas havi iom por refresxigxi. Hej! Jakob sxuisto! cxu vi ellitigxis? Malfermu, Jakob!
KVARA SCENO
(Jakob sxuisto, nur en cxemizo. Jeppe.)
JAKOB
Kiu vizitas tiom diable frue?
JEPPE
Bonan matenon, Jakob sxuisto!
JAKOB
Dankon, Jeppe! vi estas ege frue survoje hodiaux.
JEPPE
Versxu al mi por sxilingo da brando, Jakob.
JAKOB
Jes, donu la sxilingon.
JEPPE
Vi ricevos gxin morgaux, kiam mi revenos.
JAKOB
Jakob sxuisto ne versxas kredite. Mi scias, ke certe vi havas sxilingon aux du por pago.
JEPPE
Honto pro tia mensogo, Jakob; nur kelkajn sxilingojn, kiujn mia edzino donis al mi por acxeti ion en la urbo.
JAKOB
Mi scias, ke certe vi povos marcxandi du sxilingojn de la varoj, kiujn vi acxetos. Kiu estas via komerco?
JEPPE
Mi acxetu du funtojn da verda sapo.
JAKOB
Ej, cxu vi ne povas diri, ke vi pagis sxilingon aux du pli por la funto ol vi faros?
JEPPE
Mi timas, ke mia edzino sciigxos pri tio; kaj tiam mi gustumos la skurgxon.
JAKOB
Babilacxo! Kie sxi sciigxus pri tio? Cxu vi ne povas jxuri, ke vi pagis la tutan sumon? Vi estas stulta kiel bruto.
JEPPE
Vere, vere, Jakob; jen kion mi fine povos fari.
JAKOB
Elmetu vian monon, do.
JEPPE
Jen! sed vi devas redoni al mi sxilingon sxangxe. (Jakob eliras.)
JAKOB
(envenas kun la glaso, saluttrinkas) Je via sano, Jeppe!
JEPPE
Vi glutis kiel fripono.
JAKOB
Cxu? Mi ja scias ke estas kutimo, ke la gastiganto saluttrinkas al la gastoj.
JEPPE
Mi certe scias; sed honto al tiu, kiu enkondukis tiun kutimon. Sanon, Jakob!
JAKOB
Dankon, Jeppe! Vi trinkos ankaux por la dua sxilingo; vi ja ne povas gxin reen kunporti, sen havi glason da brando bonhave, kiam vi revenos. Cxar kredu min, mi havas ecx ne unu sxilingon por redoni al vi sxangxe.
JEPPE
Hontu, kiu faros! Se gxi estu glutata, do okazu tuj, tiel ke mi sentu la stomakon iom plenigxi. Sed se vi ankaux el tiu trinkas, mi nenion pagos.
JAKOB
Sanon, Jeppe!
JEPPE
Dio gardu niajn amikojn, kaj honto al cxiuj niaj malamikoj! Tio bonfaris en la stomako. Ahx, Ahx!
JAKOB
Bonan vojagxon, Jeppe!
JEPPE
Dankon, Jakob sxuisto!
KVINA SCENO
JEPPE
(sola; farigxas gaja kaj komencas kanti:)
"Blanka kokino kaj plurkolora kokino kontrauxstaris kokon (k.t.p.) ..."
Ahx, se mi kuragxus trinki por kroma sxilingo! Ahx, se mi kuragxus trinki por kroma sxilingo! Mi faru! Ne, sxi drasxos min. Se nur eblus unue forigi la trinkejon el vido, ne estus problemo; sed estas kvazaux iu kapte retenas min. Mi devas ree tien. Ho ne, kion vi faros, Jeppe? Mi vidas Nille kvazaux staranta en la vojo kun "Majstro Erik" en la mano. Mi devas turni.--Ahx, se mi kuragxus trinki ankoraux por unu sxilingo! Mia stomako diras faru; mia dorso diras ne. Kiun mi kontrauxfaru? Cxu ne mia stomako pli gravas ol mia dorso? Mi opinias ke jes. Cxu mi frapu la pordon? Hej, Jakob sxuisto, elvenu! Sed la damnita virino image aperas. Se sxi almenaux nur frapus tiel, ke la dorsostoj ne difektigxus, mi diable ne atentus; sed sxi frapas kiel.... Ahx Dio gardu min, kompatindulon! Kion mi faru? Devigu vian naturon, Jeppe! cxu ne estas honto, ke vi kapsaltu en malfelicxon pro kanajla glaso da brando? Ne, tio ne okazu; mi devas for.--Ahx, se mi kuragxus ankoraux trinki por unu nura sxilingo! Estis fatale, ke mi unue gustumis; nun mi ne kapablas foriri. Kruroj for! Demono splitu vin, se vi ne iros! Ne, tiuj kanajloj damne ne volas. Ili volas reen al la trinkejo. Miaj membroj militas unu kontraux alia: La stomako kaj la kruroj volas al la trinkejo, kaj la dorso al la urbo. Iru do, vi hundacxoj! Vi brutoj! Vi sentauxguloj! Ne, diablo pelu ilin; ili volas reen al la trinkejo. Mi pli penas pri miaj gamboj igi ilin foriri de la trinkejo, ol konduki mian cxevalon el gxia ejo. Ahx, se mi kuragxus ankoraux trinki por nura sxilingo! Kiu scias cxu Jakob sxuisto ne kreditos min por sxilingo aux du, kiam mi humile petas lin?--Hej, Jakob! kroman glason da brando por du sxilingoj.
SESA SCENO
JAKOB
Jen Jeppe! Cxu vi revenis? Mi pensis, ke vi ricevis tro malmulte. Kiel brando por du sxilinga monero suficxu? Gxi ja ecx ne pasas sub la kolo.
JEPPE
Vere, Jakob! Donu por kroma dusxilingvaloro; (Jakob eliras. Jeppe sola.) Kiam mi unue eltrinkis, li devas ja krediti, cxu vole, cxu nevole.
JAKOB
Jen brando por du sxilingoj, Jeppe, sed unue la monon.
JEPPE
Vi vere povas krediti min dum mi trinkas, kiel diras la proverbo.
JAKOB
Ni ne konsideras proverbojn, Jeppe. Se vi ne antauxe pagos, vi ricevos ecx ne guton. Ni jxuris neniun krediti, ecx ne la intendanton mem.
JEPPE
(plorante) Cxu vi ne tamen povas krediti min? Mi ja estas honesta homo.
JAKOB
Neniun krediton!
JEPPE
Jen do la du sxilingoj, vi avarulo!--Pagite; kaj nun vi trinku, Jeppe!--Ahx, bone gxi efikis.
JAKOB
Jes, povas baki kanajlon interne.
JEPPE
La plej granda efiko de brando estas, ke oni poste farigxos tiom kuragxa. Nun mi ne plu pensas pri mia edzino kaj nek pri "Majstro Erik"; tiel mi transformigxis de la lasta glaso. Cxu vi konas tiun cxi kanton, Jakob?
Kirsten kaj Peder sidis cxe tablo! Peteheja! Auxdigxis tioma senhonta fablo. Polemeja! Sturno kantas el gaja sino. Peteheja! Inferen iru Nille, la acxulino. Polemeja! Iris mi sur la verda grundo. Peteheja! Diakono estas fia hundo. Polemeja! Kantis birdo el sia nesto, Peteheja! Diakono estas fia besto. Polemeja! Cxu diru mi nomon de la edzino? Peteheja! Nomigxas sxi Honto kaj Malhonorino Polemeja!
Tiun kanton mi mem faris, Jakob.
JAKOB
Vi? diable ne!
JEPPE
Jeppe ne estas tiom stulta, kiom vi opinias. Mi ankaux faris kanton pri la sxuistoj, kiu iras tiel:
La sxuisto kun siaj violono kaj bas', Filepom! Filepom!
JAKOB
Aj, vi stultulo! tiu temas pri muzikistoj.
JEPPE
Jes, vere. Auxdu, Jakob! versxu por ankoraux unu sxilingo.
JAKOB
Bone! Nun mi vidas, ke vi estas afabla homo, kiu ne avaras sxilingon por mia domo.
JEPPE
Hej, Jakob! Nur donu al mi por jenaj kvar sxilingoj.
JAKOB
Jen bone.
JEPPE
(denove kantas)
La tero trinkas akvon, La maro trinkas sunon, La suno trinkas maron, cxio en la mondo trinkas. Kial do mi ne ankaux tiel trinku?
JAKOB
Sanon, Jeppe!
JEPPE
_Mir zu!_
JAKOB
Sanon duone!
JEPPE
_Ich tank Ju Jakob!_ Trinku _mann, dat dig di Dyvel haal; dat ist dig_ sen envio.[1]
[Piednoto 1--Traduko el platgermana: Mi dankas vin, Jakob. Trinku, homo, ke la Diablo vin alprenu; tiu estas la via...]
JAKOB
Mi auxdas, ke vi scias paroli germane, Jeppe.
JEPPE
Certe; estas malnovajxo, _dat_; sed mi ne volonte tiel parolas, krom kiam mi estas ebria.
JAKOB
Nu, do vi tiel parolas almenaux unu fojon tage.
JEPPE
Mi servis dek jarojn en la malicistaro, kaj cxu mi do ne komprenu miajn lingvojn?
JAKOB
Vere mi scias, Jeppe. Ni ja kune servis en la kumpanjo du jarojn.
JEPPE
Estas vere, nun mi memoras. Oni ja pendigis vin iun fojon, kiam vi forfugxis cxe _Wismar_.
JAKOB
Mi estis proksime, sed oni denove pardonis. "Proksimo helpas multajn homojn".
JEPPE
Domagxe ke ili ne pendigis vin, Jakob. Sed cxu vi ne partoprenis en la atakcio sur tiu altebenajxo, vi ja mem scias kie?
JAKOB
Aj, kie mi ne cxeestis?
JEPPE
Mi neniam forgesas la unuan psalmon, kiun la svedoj pafis. Mi opinias ke mortfalis samtempe 3000, aux diru 4000 homoj. _Das ging fordyvled zu, Jakob! Du kanst wol das ihukommen? Ich kan nicht negten, dass ich jo bange war_[2] cxe tiu batalego.
[Piednoto 2--Traduko el platgermana: Okazis malbenite, Jakob! Vi ja povas memori, cxu? Mi ne povas nei, ke mi estis timema...]
JAKOB
Jes ja! Severe estas kontrauxiri la morton. Antaux la malamiko oni estas ja suficxe pia.
JEPPE
Jes, vere; mi ne scias pro kio; cxar mi kusxis la tutan nokton antaux la atakcio legante la psalpetron de Davido.
JAKOB
Mirigas min, ke vi, kiu antauxe estis soldato, permesas al via edzino vin tirani.
JEPPE
Mi! Ke mi nur havus sxin cxi tie, kaj jen vi vidus kiel mi sxin bastonadus. Ankoraux unu glason, Jakob! (al si mem) Ankoraux restas al mi ok sxilingoj, kaj kiam ili estos fortrinkitaj, mi trinkos kredite. (lauxte) Versxu al mi ankaux krucxon da biero!
In Leipsig var en Mand, In Leipsig var en Mand, In Leipsig var en Laederen Mand, In Leipsig var en Laederen Mand, In Leipsig var en Mand, Die Mand han nam en Fru, (K.t.p.)
JAKOB
Sanon, Jeppe!
JEPPE
Hej! He...j! He...! Je via sano kaj je mia sano kaj je la sano de cxiuj bonaj amikoj! He... He...j!
JAKOB
Cxu vi ne volas tosti por la intendanto?
JEPPE
Certe jes! Versxu por kromaj kvar sxilingoj. La intendanto estas estiminda viro. Kiam ni kasxdonas al li taleron, li jxuras je la savo de sia animo antaux la Grandsinjoro, ke ni ne kapablas pagi la farman luon.--Kanajlo kiu havas pli da mono. Vi kreditas min por sxilingo aux du.
JAKOB
Ne, Jeppe! nun vi ne eltenas trinki pli. Mi ne estas tia viro, ke mi deziras, ke la gastoj tro ebriigu sin en mia domo kaj trinku pli ol bone estas por ili. Mi pli sxatus perdi mian komercon ol tiel konduti; cxar estas peko.
JEPPE
Hej! ankoraux por sxilingo!
JAKOB
Ne, Jeppe, nun mi ne pli versxas. Pensu, ke vi devas iri longan vojon.
JEPPE
Kanajlo! Kadavracxo! Besto! Fripono! Hej, He...j!
JAKOB
Adiaux, Jeppe,--felicxan vojagxon!
SEPA SCENO
JEPPE
(sola) Ahx, Jeppe; vi estas ebria kiel besto. Miaj gamboj ne volas porti min. Staru, vi kanajloj? Hej do! Kioma horo estas? Hej, Jakob hundsvot, skuster![3] Hej, por sxilingo! Staru, vi hundoj! Ne, diablo prenu min cxu ili volas stari. Dankon, Jakob sxuisto! Ankoraux unu. Auxskultu, kamarado! Kien la vojo al la urbo? Staru, mi diras. Jen! La besto estas ebria. Vi trinkis kiel kanajlo, Jakob! cxu tio estas brando por sxilingo? Vi mezuras kiel turko.
(Dum li parolas, li falas kaj restas kusxanta.)
[Piednoto 3--Ege insultacxa frazo. Hundsvot: hundinfikilo. Skuster: sxuistacxo.]
OKA SCENO
(Barono Nilus, la sekretario, la cxambristo, du lakeoj, Jeppe.)
BARONO
Aspekte ni havos fekundan jaron. Jen, vidu kiom densa la hordeo staras.
SEKRETARIO
Jes, vere, Via Mosxto; sed tio signifas, ke barelo da hordeo cxijare ne valoros pli ol kvin markojn.
BARONO
Ne gravas. La farmistoj ja prosperas pli bone dum bonaj tempoj.
SEKRETARIO
Mi ne scias kiel estas, Via Mosxto; la farmistoj ja cxiam plendas, kaj volas havi semgrenon, cxu la jaro estas fekunda aux ne. Kiam ili ion havas, ili drinkas des pli. Jen logxas trinkejestro en la najbareco, kiu nomigxas Jakob sxuisto, kaj tiu multe kontribuas fari la farmistojn malricxaj. Oni diras, ke li sxutas salon en la bieron, por ke ili pli soifu, des pli ili trinkas.
BARONO
Tiun ulon ni devas forigi.--Sed kio kusxas tie apud la vojo? Estas ja mortinto. Oni auxdas pri nenio krom akcidentoj. Kuru unu, kaj rigardu, kio estas.
UNUA LAKEO
Estas Jeppe sur la Monto, kiu havas la malican edzinon. Hej ekstaru, Jeppe! Ne, li ne vekigxas ecx se ni batus lin aux tirus lin laux la haroj.
BARONO
Lasu lin kusxi; mi tamen sxatus fari komedion kun li. Vi kutime estas ricxaj pri ideoj. Cxu vi povus inventi ion por min distri?
SEKRETARIO
Aspektus amuze, se oni ligus paperkolumon cxirkaux lin, aux fortondus liajn harojn.
CXAMBRISTO
Laux mi estus ankoraux pli amuze sxmiri lian vizagxon per inko kaj posteni iujn por vidi, kiel lia edzino lin akceptus, kiam li revenus hejmen en tia stato.
BARONO
Bone, bone. Sed cxu eble Erik elpensus ion ankoraux pli amuzan? Jen, diru vian opinion, Erik.
ERIK LAKEO
Mi proponas, ke ni tute devestu lin kaj kusxigu lin en la plej bonan liton de Via Mosxto, kaj en la mateno, kiam li vekigxos, ni kondutu al li, kvazaux li estas la sinjoro de la bieno, tiel ke li ne sciu kia kaj kio li estas. Kaj kiam ni tiel kredigos al li, ke li estas la Barono, ni trinkigu lin tiom same ebria, kiom li nun estas, kaj kusxigu lin en liaj malnovaj vestajxoj sur tiun saman sterkejon. Se tia plano lerte efektivigxus, la efiko estus stranga, kaj li imagus, aux ke li songxis pri tia felicxego, aux ke li vere estis en Paradizo.
BARONO
Erik, vi estas lertulo, kaj tial havas nur lertajn projektojn. Sed kion fari se li vekigxus sammomente?
ERIK
Mi certas, ke li ne faros, Via Mosxto; cxar tiu sama Jeppe sur la Monto estas unu el la plej persistaj dormemuloj en la tuta vilagxaro. La pasintan jaron oni provis fiksi raketon al lia nuko; sed kiam la raketo ekflamigxis, li tamen ne vekigxis el sia dormo.
BARONO
Tion faru. Fortiru lin tuj, surmetu al li belan cxemizon, kaj kusxigu lin en mian plej bonan liton.
DUA AKTO
UNUA SCENO
JEPPE
(Kusxanta en la lito de la Barono kun orpasamenta negligxo sur segxo. Li vekigxas kaj frotas siajn okulojn, rigardas cxirkauxen, konsternigxas, ree frotas la okulojn, palpas sian kapon kaj per la mano ekkaptas orbroditan noktocxapon. Li sxmiras kracxajxon sur la okulojn kaj ree frotas ilin, turnas la cxapon kaj rigardadas gxin, rigardadas sian belan cxemizon, kaj la negligxon, cxion; grimacas strange. Intertempe ludigxas kvieta muziko, kaj auxdante tion Jeppe kunplektas la manojn kaj ploras. Kiam la muziko estas finita, li komencas paroli:)
Ej, kio estas tio? Kia pompo estas jeno, kaj kiel estas mi al jeno veninta? Cxu mi songxas, aux cxu mi estas maldorma? Jes, mi estas klare maldorma. Kie estas mia edzino, kie estas miaj infanoj, kie estas mia domo, kaj kie estas Jeppe? Cxio estas sxangxita, ecx mi mem. Ej, kio do estas tio cxi? Kio do estas tio cxi?
(Krias mallauxte kaj timeme)
Nille! Nille! Nille! Mi kredas, ke mi venis en la cxielon, Nille! kaj tio tute senmerite.--Tamen cxu vere estas mi? Aspektas al mi, ke jes; aspektas ankaux al mi, ke ne. Kiam mi palpas mian dorson, kiu ankoraux suferas pro la batoj, kiujn mi ricevis, kiam mi auxdas min paroli, kiam mi palpas mian kavan denton, sxajnas al mi, ke estas mi. Sed se mi rigardas mian cxapon, mian cxemizon, la tutan lukson antaux miaj okuloj, kaj auxskultas tiun dolcxan muzikon, jen diablo splitu min cxu mi povas imagi, ke estas mi. Ne estas mi; mil fojojn mi estu kanajlo se estas. Sed cxu eble mi songxas? Tamen sxajnas al mi ke ne. Mi provos pincxi mian brakon; se tiam ne doloras, jen mi songxas; se doloras, jen mi ne songxas.--Jes, mi sentis; mi estas maldorma. Certe mi estas maldorma; tion neniu povas disputi; cxar se mi ne estis maldorma, mi ja ne povis.... Sed kiel mi povas esti maldorma, kiam mi vere pripensas? Ne povas esti erare, ke mi ja estas Jeppe sur la Monto; mi ja scias, ke mi estas malricxa farmisto, sklavo, fripono, kornulo, malsata pediko, larvo, kanajlo; kiel mi povas samtempe esti Imperiestro kaj Sinjoro sur kastelo? Ne, jeno tamen estas nur songxo. Plej bone estas, ke mi paciencu gxis mi vekigxos.
(La muziko rekomencas, kaj Jeppe ankorauxfoje ekploras.)
Ahx! cxu eblas ion tian auxdi en dormo? Ne eblas. Sed se estas songxo, ke mi neniam revekigxu! kaj se mi estas en deliro, ke mi neniam refarigxu sagxa; cxar mi alvokus antaux tribunalon tiun kuraciston, kiu kuracus min, kaj malbenus tiun, kiu vekus min. Sed mi nek songxas nek deliras; cxar mi memoras cxion, kio okazis al mi. Mi ja memoras, ke mia karmemora patro estis Nils sur la Monto, mia avo Jeppe sur la Monto, mia edzino ja nomigxas Nille, sxia skurgxo "Majstro Erik", miaj filoj Jens, Nils kaj Kristofer. Ho jen! nun mi eltrovis kio estas: estas la alia vivo, estas Paradizo, estas la cxielo. Eble hieraux mi drinkis min morta cxe Jakob sxuisto, mortis kaj tuj venis en cxielon. La morto do ne estas tiel terura sperto kiel oni imagas; cxar mi nenion sentis. Nun eble en cxi momento staras Sinjoro Jesper sur la pupitro farante enterigan predikon super mi; eble li diras: Tian finon ricevis Jeppe sur la Monto; li vivis kiel soldato kaj mortis kiel soldato. Oni povas disputi cxu mi mortis surtere aux surakve; cxar mi eliris suficxe humida el tiu cxi mondo. Ahx, Jeppe! tio estas io alia ol piede iri kvar mejlojn al la urbo por acxeti sapon, kusxi sur pajlo, esti batata de via edzino kaj ricevi kornojn de la diakono. Ahx, al kia felicxego estas via peno kaj viaj maldolcxaj tagoj transformitaj. Ahx, mi devas plori pro gxojo, precipe kiam mi pensas, ke tio okazis al mi tute senmerite. Sed unu penso laboras en mia kapo; nome ke mi estas tiom soifa, ke miaj lipoj gluigxas. Se mi dezirus denove esti viva, estus nur por ricevi krucxon da biero por refresxigi min; cxar al kio jena pompo antaux la okuloj kaj cxe la oreloj, kiam mi mortu denove pro soifo? Mi memoras, ke la pastro ofte diris, ke en la cxielo oni nek malsatas nek soifas, kaj ankaux ke tie oni retrovos cxiujn siajn mortintajn amikojn; sed mi gxismorte turmentigxas pro soifo; krome mi estas ja tute sola, mi vidas ecx ne unu homon; mi devus ja almenaux trovi mian avon, kiu estis tia deca homo, kiu postlasis ecx ne sxilingon de nepagita sxuldo al la biena Sinjoro. Mi ja scias, ke multaj homoj vivis same dece kiel mi; kial mi do sola venu en cxielon? Do ne eblas, ke estas la cxielo. Sed kio do estas? Mi ne dormas, mi ne maldormas; mi ne mortis, mi ne vivas; mi ne deliras, mi ne estas sagxa; mi estas Jeppe sur la Monto, mi ne estas Jeppe sur la Monto; mi estas malricxa, mi estas ricxa; mi estas mizera farmisto, mi estas Imperiestro. A... A... A...! Helpu! Helpu! Helpu!
(Je tiu lauxta kriado envenas kelkaj homoj, kiuj tamen antauxe staris kasxe por vidi, kiel li kondutas.)
DUA SCENO
(Cxambristo. Erik Lakeo. Jeppe.)
CXAMBRISTO
Mi deziras al Via Mosxto bonan matenon. Jen la negligxo, se Via Mosxto volas ellitigxi.--Erik, kuru sercxi la mantukon kaj la lavujon.
JEPPE
Ahx, estimata sinjoro cxambristo, mi vere volas ellitigxi; sed mi petas, ke vi nenion malbonan faru al mi.
CXAMBRISTO
Dio gardu nin de ion malbonan fari al Sinjoro.
JEPPE
Ahx, antaux ol mortigi min, bonvolu diri al mi, kiu mi estas?