Jan Amos Komenský Johano Amos Comenius
Part 2
17. Ankaŭ ĉi tie li ne restis longe. Jam la duan jaron post sia transloĝiĝo en Lesznon li ricevis honoran inviton de princoj Rákóczi, ke li en Šaryšský Potok super Bodrogo, en loko de ilia somerloĝado aranĝu lernejon laŭ siaj pansofiaj planoj. Antaŭ sia forveturo en Hungarion, kien lin sekvis lia eklezio en printempo de la j. 1650, li ankoraŭ verkis, por ĝojigi la korpremitajn fratojn tie loĝantajn, „Testamenton de la mortanta patrino de la Frata Unuiĝo,“ verketon de alegoria karaktero, en kiu lia eklezio adiaŭas sur la mortlito kun siaj filoj kaj postlasas al ili siajn trezorojn. El ĝi devenas ankaŭ nia enkonduka sentenco, kiu sonas al ni kvazaŭ profetaĵo. Sed ankaŭ alimaniere ni komprenas la emocion de la filantropo, kiu ne povas rezigni je la espero en finan venkon de bono, kvankam la plej proksiman estontecon kovras netraigeblaj nuboj.
18. En Slovakio (Uherská Skalice) li estis je pasko de tiu jaro tre ĝoje bonveninta; el Uherská Skalice li vizitis ankaŭ aliajn ekleziojn fratajn pli malproksimen. Iom hezitante, li poste iris orienton kaj en Potok plenestime akceptis lin precipe la grafo Zikmundo Rákóczi. Sed por pli longa restado li ekloĝis tie en aŭtuno de la sama jaro, post longa traktado kun la eklezio, kiu hezitis en tiu kritika tempo lasi foriri sian ĉefpastron. Fine la politikaj konsideroj decidis.
19. En sia nova agadloko Komenský tuj prezentis al la princo planon de la sepklasa lernejo, kies 3 elementaj klasoj estus lingvaj, 4 superaj klasoj objektaj (filozofiaj). La malsuperaj klasoj estis baldaŭ malfermitaj kaj Komenský relaboris por ili ankaŭ siajn lingvajn librojn je tria fojo, sed la superaj klasoj ne efektiviĝis pro la tro frua morto de princo Zikmundo (4./II. 1652.). Komenský volis nome transmeti la taskon liberigi ĉeĥajn ekzilitojn al Zikmundo, ĉar tiu ĉi edziĝis kun Eliso, filino de la iama reĝo Frederiko el Pfalz, kiun vere feliĉan geedziĝon Komenský mem benis. Tial li ankaŭ laboris kun tia komplezemo por la lernejo, kiun la juna princo tiom ŝatis. Bedaŭrinde, eĉ tie estis Komenský baldaŭ seniluziita, ĉar la situacio ne estis ankoraŭ matura por liaj projektoj kaj la rimedoj, per kiuj li intencis ĉion rebonigi, ne kondukis al la celo. Tial li fine ellaboris la enhavon de nova „Janua linguarum“ en ok lernejaj teatraĵoj je „Studo-ludo“, („Schola ludus“), en kiu trovis efektivan plaĉon nur la nobela junularo de la lernejo. Post la laboro, daŭrinta 3 kaj 1/2 da jaro revenis Komenský alte estimata al sia eklezio en somero de la jaro 1654.
20. Lian ĝustan kaj praktikan opinion pri la realeco, pruvas ankaŭ 2 libroj aperintaj en Hungario: Tio estas precipe lia fama „Orbis pictus“, (Mondo en bildoj), en kiu la konciza enhavo de la „Janua linguarum“ estas klarigata per multaj bildoj, kiuj estas tie eĉ la ĉefa temo. La ilustraĵoj anstataŭas tie empirian apercipon, kiun oni ne povis ĉie akiri, kiel ekzemple en Hungario por diversaj metioj. Poste, forirante el Hungario, donacis Komenský al la princo Georgo II., frato de Zikmundo, verketon de ekonomia enhavo, nomitan „Gentis felicitas“ (Feliĉo de nacio), en kiu Komenský montras, sur kio bazas la ĝusta signifo de la nacia feliĉo kaj kiel malproksime de ĝi estas la hungaraj loĝantoj, kaj kiamaniere al ĝi proksimiĝi. Tio certe estis la plej bela danko por la favoro de Rákóczi.
21. La cirkonstancoj, kiam Komenský la trian fojon alvenis en Lesznon, estis tre kritikaj, ĉar estis atendita la svedo-pola milito, kiu ankaŭ vere la sekvantan jaron furioze eksplodis. Pri ĝi ni scias pli detale el la romano de Sienkiewicz „La inundo.“ La svedan enmarŝon konvene komparas la poeto kun la inundo, ĉar la malamika militistaro alproksimiĝis ĝis al Krakow, ke eĉ la reĝo Jan Kazimir mem estis devigata forkuri fremdlandon. Leszno akceptis la svedan kavalerian garnizonon. La fremduloj, en la urbo loĝantaj, laŭ religio skismuloj, estis amataj nek de la popolo el la ĉirkaŭaĵo, nek de la nobelaro. Kiam do, en unuopaj lokoj de la regno leviĝis ribelo kontraŭ la fremda regado, venis ankaŭ vico je Leszno, eble ankaŭ la sopiro je abunda rabaĵo en la riĉa komerca urbo tiam decidis. En aprilo de la jaro 1656 la kampara popolo, gvidata de la nobelaro, forte atakis la urbon, kiu post la foriro de la sveda garnizono estis prirabita kaj ekbruligita. Komenský restis malgraŭ ĉiu minacanta danĝero ĉe sia paroĥo kaj foriris el la urbo nur en lasta momento, ĵetinte parton de siaj manuskriptoj en la kaŝejon sub sia studoĉambro. Tie ili estis ankaŭ trovitaj kaj redonitaj al li dek tagojn post la brulego. Bedaŭrinde, tio estis sole la malgranda restaĵo de lia multjara senlaca laboro. Krom tio perdis Komenský sian tutan havaĵon, la materialon pansofian kaj precipe grandan ĉeĥolatinan vortaron jam por la preso preparitan. La perdon de tiu ĉi vortara trezoro Komenský plej multe bedaŭris kaj tio estas ankaŭ la plej granda perdo, kiu trafis nian nacion je ĝia spirita posedaĵo de la pli malnova tempo. Pri la valoro de la verko atestas ĝia negranda restaĵo „Linguae Bohemicae thesaurus“ de V. Jan Rosa, kiun ofte uzadis Josef Jungmann, verkante sian vortaron.
22. La malfeliĉa sorto de la urbo profunde tuŝis koron precipe de la samtempa evangelia mondo, same kiel la perdoj de la fama pansofisto liajn multnombrajn amikojn. Li volis kun sia familio plej frue transloĝiĝi en Frankfurton a. M., sed volonte li akceptis inviton de Laurente de Geer, filo de Ludoviko, transloĝiĝi al li en Amsterodamon kaj tie en trankvilo dediĉi sin al la preferata pansofio. Loĝantaro de la urbo bonvenigis lin plej estime, kiel mondfaman personon kaj estis ankaŭ al li proponita helpo por diskonigo de liaj verkoj.
23. Li akceptis ĝin plej unue por la eldono de la kolektitaj verkoj pedagogiaj „Opera didactica omnia“ (1657), kiujn li aranĝis laŭ la tempo de ilia deveno (en Leszno, Elbing kaj en Potok) en tri grandaj volumoj kaj aldonis al ili kvaran parton de interparoloj, verkitan en Amsterodamo. Tiuj verkoj ekmirigis la tutan instruitan mondon; ŝajnis, ke ĉiuj misteroj de la ĝusta instruado estas malkovritaj kaj nur de tiu unusola viro. La aprobo de la urbo, en kiu Komenský loĝis kaj al kiu estis tuta verko dediĉita, estis precipe grava.
24. Kontraŭe la eldono de la latina traduko de politikaj profetaĵoj devenantaj de tri viziuloj, kun kiuj Komenský persone interrilatis, vekis kontraŭ li atentindan opozicion kaj maltrankviligis liajn lastajn jarojn. Kaj tamen ankaŭ per tiu ĉi libro, nomita „Lux in tenebris“ (Lumo en mallumoj) volis Komenský utili al sia nacio, kaj denove vaste pritrakti la demandon de ekzilitoj kaj atentigi pri la maljustaĵoj faritaj al lia nacio. Kion profetis liaj profetoj Kotter kaj K. Poňatovska pri la unuaj tempoj de la tridek-jara milito estis ja post la finiĝo de la bataloj plejparte decidite. Krom tio ne ĉesis instigi Komenský-on lia iama kunlernanto kaj malbonfama profeto el Lednice Nikolao Drabík al novaj kaj novaj politikaj deklaroj, kvankam liaj vizioj estis nur senĉese ripetiĝanta atakado je la Habsburga familio, je Aŭstrio kaj je papismo, de kiuj ruiniĝon en la plej proksima tempo li profetis. La malfeliĉa rezultato de la militista interveno en Polio, kiun provis princo Georgo IIa Rákóczi je fino de la svedo-pola milito, estis certe unu el kaŭzoj de konstanta insistado de Drabík. Komenský estis tiam ankaŭ peranto de la diplomataj sciigoj de la princa korto kun la fremdlando. Sian personan honoron kaj sian neriproĉeblecon li defendis per eldono de la profetaĵoj „Lux e tenebris“ (Lumo el la malumo, 1665), kiujn li sendis pere de speciala kuriero al korto de Ludoviko XIV. esperante je komenciĝanta ĵaluzeco inter Habsburgoj kaj franca reĝa dinastio.
25. Sed malgraŭ la peno por la bono de la subpremitaj samlandanoj Komenský ĝis la lastaj momentoj ne forgesis, kion li promesis al la mondo, la pansofion.
El promesitaj „Interkonsiloj universalaj pri la reformo de la homaj aferoj“ li eldonis nur du enkondukajn volumojn: „Ĝenerala vekiĝo“--(Panegersio) kaj „Ĝenerala klerigo“--(Panaugiio 1662), sed li sendis detalan alvokon al ĉiuj eŭropaj scienculoj, volante instigi klerularon al fervora agado por la leviĝo de la kulturo, sen kiu ŝajnis al li la homa feliĉo neebla. Krom tio li senĉese primeditadis, kiamaniere fari la sciencojn alireblajn por ĉiuj klasoj. Tion pruvas la plano de IIIa parto de la Pansofio konservita bone en lia postlasaĵo, kiun li fine volis disvolvi en 100 dialogoj. El la pluaj verkoj ni konas precipe la nomojn: parto IVa „Pampaedia“, „Ĝenerala kulturo“, kiu estis enhavonta ĉiujn ĉefajn ideojn de la instruado, parto Va: „Panglottia“; „Universala kulturado de la lingvoj“, enhavonta krom la ĉefaj lingvaj reguloj ankaŭ ideojn pri la nova perfekta lingvo por kulturado de la scienco, parto VIa: „Panorthosia,“ „Universala pliboniĝo“, en kiu li volis priskribi la staton de la homaro, kiam ĉio estos laŭdezire plenumita, parto VIIa: „Pannuthesia,“ „Universala admono“ estis instigonta la homaron, ke ĝi vere pri ĉio ĉi klopodu. Krom tio Komenský senĉese aliformadis „Trairejon al la objektoj“ por la junularo kaj li finis la verkon en lasta jaro de sia vivo, kiel maljunulo preskaŭ okdekjara. Al „Trairejo al la objektoj“ li aldonis kiel praktikan konsekvencon „Triertium catholicum“ (Universala triarto), en kiu li absolute teorie provis solvi la grandan problemon pri korespondo de la pensado, parolado kaj agado. Tiun verkon li finskribis komence de la oktobro en 1670, 6 semajnojn antaŭ sia morto.
26. Ankaŭ por la restaĵoj de lia eklezio estas la amsterodama tempo plena je fruktodona laboro: Komenský ree eldonis tie la ĉefajn verkojn klerigajn, sed krom tio ankaŭ aliajn, ankoraŭ nepresitajn, kiel „Manualon“ (mallongigita Sankta Skribo), kantaron, kateĥismon kaj la konfesion.
27. Kaj kiam li eldonis en la jaro 1668 al la mondo ateston pri sia vivoagado „Unum necessarium“ (Unu necesa), li povis kontentiĝinta argumenti, ke li feliĉe trapasis ĉiujn labirintojn, tra kiuj lin lia kortuŝa vivo kondukis. Li ne sole malgraŭ multaj tentoj konservis la nefuŝitan kredon de la antauŭloj hereditan, li ne sole dediĉis grandan parton de sia spirita energio al sia malleviĝanta eklezio, sed li donis al la tuta mondo kaj precipe al sia nacio brilan ekzemplon, kiamaniere kaj eĉ dum la plej malĝojaj cirkonstancoj, kiam ŝajne ĉio la homon konstraŭstaras, oni povas krei la verkon de senmorta signifo por la tuta estonteco. Pli ol 150 verkojn de Komenský oni kalkulas, el kiuj ni tie tuŝis nur kelkajn la pli signifajn, sed ĉiuj pruvas la nerompeblan intelektecon de la menso, senlacan klopodon klarigi ĉion simple kaj klare. Malmulte de tiel pensantaj kapoj ni trovas inter la scienculoj de ĉiuj epokoj kaj gentoj.
28. Komenský estas nomata ankaŭ instruisto de la nacioj, ĉar per sia „Didaktiko“ li montris novajn vojojn de la tuta instruado kaj krom tio, li mem, persone partoprenis je la nova reformo de la lernejoj de kelkaj fremdaj nacioj, kiel de Poloj, Germanoj, Svedoj, Hungaroj kaj Holandanoj. Kaj tamen Komenský mem aldonas, ke ĉion ĉi tion li volis entrepreni nur por la bono de sia patrujo Bohemio, kiun li amis per la amo, kiun ne malgrandigis eĉ la longjara ekzilo kaj al kiu li volis helpi ĝis la lasta spiro de sia vivo.
29. El la ĥaoso de tiama tempo aperas al ni ĝis nun la majesta staturo de viro de deziro (vir desiderii) staturo de la profeto de la pli bona estonteco de la homaro, kiam ĉiu ekkonos sian bonon kaj ekkomprenos, ke la rajtoj ekzistas ne sole por li kaj lia nacio, provizita per nombra potenco kaj militista forto sed por la tuta homaro, kaj ke por ĉiu nacio, ĉu granda, ĉu malgranda same valoras privilegio „Nihil de nobis sine nobis“ (Nenio por ni sen ni). Kaj Komenský deziris, ke heroldo de tiu ĉi devizo estu ĉiu klerulo, sed precipe la instruisto. Ankaŭ la paca ligo de la nacioj sub inspekto de la plej grandaj scienculoj, de veraj amikoj de la homaro, estis ideo de Komenský. Sed la kulturo ne estu privilegio de iu klaso. Komenský deziris disvastigi ĝin el ĝia eŭropa lulilo en la plej malproksimajn landojn de la tero, por ke iam ĉiuj eksentu ĝian benon.