Part 4
Terure nun alternas la kolero En mia kor': jen kontraŭ ŝi, en kiu Mi vidis tiel puran sanktulinon, Jen kontraŭ mi, ĉar per malsevereco Kaj per boneco mi ŝin mem edukis Por la perfido. Homo tre facile Alkutimiĝas al la sklava stato Kaj baldaŭ lernas plenan obeadon, Se oni lian tutan liberecon Forprenas. Jes, se en la krudan manon De la prapatroj miaj ŝi enfalus, Ŝi estus ĝoja, se ŝi mem saviĝus, Ŝi danke alte ŝatus sian sorton Kaj antaŭ la altaro fremdan sangon Volonte verŝus, kaj la necesaĵon Ŝi nomus sankta devo. Dume nun En ŝia brust' boneco mia naskas Deziron arogantan. Vane mi Esperis, ke mi ŝin al mi alligos; Ŝi mem por si preparas sian sorton. Per flatoj ŝi akiris mian koron; Se al la flatoj nun mi kontraŭstaros, Ŝi per ruzaĵo kaj per trompo serĉos Al si la vojon, kaj boneco mia Al ŝi aperas kiel posedaĵo, De longe jam al ŝi apartenanta.
SCENO TRIA.
IFIGENIO. TOAS.
IFIGENIO.
Vi vokas! Kio vin al ni venigas?
TOAS.
Oferon vi prokrastis; diru, kial?
IFIGENIO.
Al Arkas ĉion klare mi rakontis.
TOAS.
De vi mi volus tion aŭdi.
IFIGENIO.
Tempon Al vi Diano donas, por pripensi.
TOAS.
Mi pensas, ke ĉi tiu tempo estas Tre taŭga por vi mem.
IFIGENIO.
Se via koro En la decid' kruela rigidiĝis, Por kio do vi venis? Reĝo, kiu Postulas kruelaĵon, povas trovi Sufiĉe da servantoj, kiuj ĝoje Por rekompenco prenos sur sin mem Duonon de l' malbeno, kaj la reĝo Almenaŭ ŝajne restus senmakula. En peza nubo faras Jupitero Decidojn, kaj sendatoj liaj portas Pereon al la kapoj malfeliĉaj; Sed li trankvile marŝas en la altoj, Neatingebla dio en ventego.
TOAS.
La sankta lipo kantas nun sovaĝe.
IFIGENIO.
Ne la pastrino nun al vi parolas, Sed la filino de Agamemnono. De nekonata virgulin' la vorto Sanktecon por vi havis; nun subite Al la princino volas vi ordoni? Ho, ne! De la plej fruaj miaj jaroj Mi lernis obeadon, en komenco Al la gepatroj, poste al diino, Kaj plej libera mi min ĉiam sentis En obeado; tamen submetiĝi Al kruda vorto kaj ordon' kruela De viro—tion mi neniam lernis.
TOAS.
Ne mi—malnova leĝ' al vi ordonas.
IFIGENIO.
Avide ni alligas nin al leĝo, Se la pasion nian ĝi favoras. Al mi alia, pli malnova leĝo Parolas kaj ordonas kontraŭstari: La leĝo, kiu diras, ke fremdulo Por ĉiu homo devas esti sankta.
TOAS.
Videble la kaptitoj por vi estas Tre karaj; ĉar de granda ekscitiĝo Vi la plej ĉefan vorton de l' saĝeco Forgesas, kiu diras: ne incitu La potenculon!
IFIGENIO.
Sed ĉu mi parolas, Ĉu mi silentas, vi ja scias, kio En mia koro estas nun kaj ĉiam. Ĉu rememoro pri egala sorto Ne naskas la kompaton en la koro? Kaj tiom pli en mia kor'! En ili Min mem mi vidas. Antaŭ la altaro Mi mem ja tremis, kaj la frua morto Solene min ĉirkaŭis genuantan; Jam la tranĉil' ekbrilis, por trabori La bruston, plenan de bolanta vivo, Teruro trapenetris mian koron, Mi fermis la okulojn, kaj—mirakle Mi trovis savon. Se al ni la dioj Favore sendis savon kontraŭ morto, Ĉu ĝi ne estas nia sankta devo Repagi tion al malfeliĉuloj? Vi tion scias, vi min konas, tamen Vi volas nun perforte min devigi!
TOAS.
Obeu la oficon, ne la reĝon!
IFIGENIO.
Ha, ĉesu! ne beligu la perforton, Ĝojantan de virina malforteco! Libera mi naskiĝis, kiel viro. Se nun la filo de Agamemnono Troviĝus antaŭ vi kaj vi altrudus Al li postulon, kiun vi ne devas: Li ankaŭ havas glavon, havas brakon, Por siajn rajtojn antaŭ vi defendi. Sed mi nenion havas krom la vortoj, Kaj nobla viro devas dece ŝati La vorton de virino.
TOAS.
Mi ĝin ŝatas Pli, ol mi ŝatus glavon de la frato.
IFIGENIO.
Ŝanĝiĝas la sukces' en la batalo; Ne taksu malamikon tro malforta. Eĉ malfortulon la natur' ne lasis Sen helpo kontraŭ pugno de fortulo. Ĝi al li donis ruzon, artifikojn; Li cedas, li prokrastas, ĉirkaŭiras. Jes, la fortul' meritas la ruzaĵojn.
TOAS.
Ruzaĵon neniigas singardeco.
IFIGENIO.
Animo pura ruzon ne bezonas.
TOAS.
Vin mem vi nesingarde ja kondamnas!
IFIGENIO.
Ho, se vi vidus, kiel la animo En mi batalas forte, por rebati Malbonan tenton tuj en la komenco! Do sendefenda antaŭ vi mi staras? La belan peton, tiun ĉarman branĉon, En mano de virino pli potencan Ol glavo kaj ol lanco, vi forpuŝas? Per kio do mi povas min defendi? Ĉu mi miraklon petu de l' diino? Ĉu en mi mem jam forto ne ekzistas?
TOAS.
Mi vidas, ke la sorto de l' fremduloj Vin tre maltrankviligas. Kiuj estas La viroj, kiuj tiom vin zorgigas?
IFIGENIO.
La viroj—ili estas—mi supozas, Ke ili estas grekoj.
TOAS.
Samlandanoj? Kaj certe ja en vi ili revekis La belan bildon de reveno hejmen?
IFIGENIO (post mallonga silento).
Ĉu por kuraĝa, ne aŭdita faro La rajton havas sole nur la viro? Ĉu neeblaĵon sole li alpremas Al sia forta kaj heroa brusto? Sed kion oni nomas granda? Kio Kun ekscitado levas la animon De ĉiam ripetanta rakontanto, Se ne la faro, kiu preskaŭ tute Sukceson ne promesas, kiun tamen Kuraĝa homo brave entreprenas? Ĉu tiu, kiu sola en la nokto Penetras en tendaron malamikan Kaj kiel flamo ne antaŭvidita Atakas furioze la dormantojn Kaj vekiĝantojn, fine, atakita De l' leviĝintoj, tamen forrapidas Kun multo da akiro,—ĉu li sola Meritas gloron? Ĉu nur tiu, kiu La vojon sendanĝeran malŝatante, Kuraĝe pasas montojn kaj arbarojn, Por landon liberigi de rabistoj? Por ni nenio restas? Ĉu virino Naturan sian rajton devas perdi? Sovaĝa esti kontraŭ sovaĝuloj, La rajton de la glav' de vi forrabi Laŭ maniero de amazoninoj Kaj la premadon venĝi nur per sango? En mia brusto ondas malkviete Kuraĝa entrepreno: mi konscias, Ke mi riproĉon grandan ne evitos, Nek malfeliĉon, se ĝi ne sukcesos; Sed mi al vi transdonas mian sorton, Ho, dioj! Se vi amas la justecon, Kiel pri vi glorante oni diras, Ho, tiam montru ĝin per via helpo Kaj nun per mi la veron vi honoru! Jes, sciu, reĝo, estas preparata Sekreta trompo. Vane vi demandos Pri la kaptitoj; ili estas for Kaj jam atingas la amikojn, kiuj Ĉe l' bordo ilin kun la ŝip' atendas. La pli maljuna, kiun la malsano Ĉi tie kaptis kaj nun jam forlasis,— Li estas—jes—Oresto, mia frato; La dua estas lia konfidato, Amiko lia de l' plej junaj jaroj, Pilado. Ilin sendis Apolono El Delfoj al ĉi tiu nia bordo, Kun la ordon' la bildon de Diano Forrabi kaj venigi la fratinon Al li, kaj rekompence por ĉi tio Al la persekutato de l' furioj, Al la kulpulo pri patrina sango La liberiĝon li promesis doni. Nin ambaŭ, kiuj tute solaj restas El la Tantala domo, mi nun metis En viajn manojn: pereigu nin, Se via konscienco ĝin permesas!
TOAS.
Vi pensas, ke la skito la barbara Aŭskultos tiun voĉon de la vero Kaj de l' homeco, kiun ne aŭskultis La grek' Atreo?
IFIGENIO.
Ĝin aŭskultas ĉiu, Sub kiu ajn ĉielo li naskiĝis, Se nur la fonto de la vivo pure Tra lia brusto fluas.—Kion, reĝo, Vi nun por ni silente en la koro Preparas? Se ĝi estas pereigo, Ho, tiam min mortigu la unuan! Ĉar nune, kiam plu nenia savo Por ni jam restas, nun mi plene sentas La tutan terurecon de l' danĝero, En kiun mi per miaj propraj manoj Nun ĵetis miajn karajn. Ve, ho ve! Mi vidos ilin antaŭ mi ligitajn! Kun kia koro diros mi adiaŭ Al mia frato, kiun mi mortigas? Neniam en okulojn la amatajn Mi povos plu rigardi!
TOAS.
Do tiele Per arta elpensado la trompistoj Elteksis reton ĉirkaŭ via kapo Al vi, la longatempe izolita! El tio, kion via kor' deziris, Facile ili faris por vi kredon!
IFIGENIO.
Ne, reĝo, ne! Min trompi oni povus, Sed tiuj estas veraj kaj fidelaj. Se la esplor' alie al vi montros, Vi tiam povas ilin pereigi, Vi tiam min forpuŝu kaj pro puno Por mia malsaĝeco min forpelu Al la malgaja kaj senhoma bordo De rifa kaj sovaĝa insuleto! Sed se montriĝos, ke la viro estas La kara kaj amata mia frato, Ho, tiam lasu nin libere iri, Kaj kiel antaŭ nun por la fratino, Vi nun por la gefratoj estu bona! La patro mia mortis de l' edzino, Kaj ŝi de l' filo. Lasta la espero De la Atrea gent' sur li teniĝas. Permesu do, ke mi kun pura koro Kaj pura mano iru al la hejmo, Por tie nian domon senpekigi! Plenumu vian vorton! Vi promesis, Ke se mi iam havos la eblecon Reiri al la miaj, vi min lasos: Nun la ebleco venis. Reĝa vorto Ne estas kiel vorto de simpluloj: Li ne promesas nur por embarase Momente liberiĝi de l' petanto, Li ankaŭ ne promesas, se li kredas, Ke la plenum' neniam povas veni. Nur tiam li eksentas la altecon De la valoro sia, se li povas Feliĉon doni al la atendanto.
TOAS.
Simile kiel fajro kontraŭ akvo Batale sin defendas kaj muĝante Ekstermi penas sian malamikon, Tiele nun batalas la kolero En mia brusto kontraŭ viaj vortoj.
IFIGENIO.
Ho, lasu do, ke via favorkoro, Simila al la sankta oferflamo, Por mi ekbrilu, dolĉe ĉirkaŭata De danko kaj de beno kaj de ĝojo!
TOAS.
Ho, dioj, kiel ofte tiu voĉo Min kvietigis!
IFIGENIO.
Donu vian manon, Ĝi estu por mi signo de la paco!
TOAS.
Tro multe vi postulas tro rapide.
IFIGENIO.
Bonfaroj ne bezonas pripensadon.
TOAS.
Tre multe! ĉar tre ofte post la bono Ja sekvas la malbono.
IFIGENIO.
Nur la dubo Malbonon povas fari el la bono. Ne dubu, sed plenumu mian peton Libere, kiel diktas via sento!
SCENO KVARA.
ORESTO (armita). LA SAMAJ.
ORESTO (turnita al la scenejo).
Duoble streĉu ĉiujn viajn fortojn, Rebatu ilin, restas nur momento! Ne cedu, kovru vojon al la ŝipo Por mi kaj la fratino! Venu tuj! (Al Ifigenio, ne vidante la reĝon.) Ni estas perfiditaj. Tre malmulte Da tempo ni disponas por la kuro. Rapidu! (Li ekvidas la reĝon.)
TOAS (kaptante la glavon).
Tie, kie mi alestas, Neniu povas teni nepunate La glavon nudigitan!
IFIGENIO.
Ne profanu Per furiozo kaj per mortigado La templon de l' diin'. Al la amaso Ordonu stari pace kaj aŭskultu Pastrinon kaj fratinon!
ORESTO.
Diru, kiu Li estas, tiu, kiu nin minacas?
IFIGENIO.
Respektu en li reĝon, kiu estis Por mi la dua patro! Ne koleru Min, frato! La infana mia koro Konfide metis nian tutan sorton En lian manon. Vian entreprenon Konfesis mi al li kaj mi tiele Animon mian savis de perfido.
ORESTO.
Ĉu pace li permesas forveturon?
IFIGENIO.
Min silentigas via nuda glavo.
ORESTO (enigante la glavon en la ingon).
Parolu! mi obeas viajn vortojn.
SCENO KVINA.
LA SAMAJ. PILADO kaj tuj post li ARKAS (ambaŭ kun nudigitaj glavoj).
PILADO.
Ne perdu tempon! Jam la lastajn fortojn La niaj nun kolektis; repaŝante, Cedante malrapide, ili estas Premataj en direkto al la maro. Sed kian paroladon inter princoj Mi vidas! Tio estas ja sendube La respektata kapo de la reĝo!
ARKAS.
Kviete, kiel ĝi al vi konvenas, Vi, reĝo, staras kontraŭ malamikoj. La aroganta entrepreno estos Punita baldaŭ. La anar' ilia Falante cedas; jam la ŝipo estas En niaj manoj. Vi nur vorton diru, Kaj tuta ĝi en fajro staros.
TOAS.
Iru, Al la popol' ordonu trankviliĝi! Neniu tuŝu nun la malamikojn, Dum ni parolas! (Arkas foriras.)
ORESTO.
Mi akceptas. Iru, Amiko mia kara, kaj kolektu La reston de l' anaro! kaj silente Atendu, ĝis ni vidos, kian finon Al niaj faroj la ĉiel' preparis! (Pilado foriras.)
SCENO SESA.
IFIGENIO. TOAS. ORESTO.
IFIGENIO.
Mi tremas. Antaŭ ol komencas vi paroli, Mi petas, liberigu min de zorgoj! Mi timas malfeliĉon, se vi, reĝo, La voĉon de l' justeco ne aŭskultos, Aŭ vi, ho mia frato, ne retenos La rapideman flamon de l' juneco.
TOAS.
Mi, kiel pli maljuna, estas preta Reteni la koleron. Diru, kiel Vi pruvos, ke vi vere estas filo De l' reĝ' Agamemnono kaj la frato De ŝi?
ORESTO.
Jen, vidu, estas tiu glavo, Per kiu li batalis kun Trojanoj. De lia mortiginto mi ĝin prenis Kaj mi la diojn petis, ili donu Al mi la kuraĝecon kaj la brakon Kaj la feliĉon de la granda reĝo, Sed nur pli belan morton. Nun elektu El viaj militistoj la plej noblan Kaj lin batale kontraŭ mi starigu! Nenie sur la tero al fremdulo Tiela peto estas rifuzata.
TOAS.
Ĉe ni antikva moro al fremdulo Neniam donis tiun rajton.
ORESTO.
Sekve De vi kaj mi la moro komenciĝu! Per imitado tuta la popolo La noblan agon de l' reganto baldaŭ Sanktigos kiel leĝon. Mi batalu Ne sole por ni mem,—sed mi, fremdulo, Batalu por la rajtoj de fremduloj! Se mi pereos, tiam decidiĝos Kun mia sorto ankaŭ sort' ilia; Sed se mi havos la feliĉon venki, Neniam paŝu sur ĉi tiun bordon Fremdulo, kiun ne renkontos tuj Rigardo de la plej helpema amo, Kaj ĉiu forŝipiĝu konsolita!
TOAS.
Vi al mi ŝajnas inda, ho, junulo, La patrojn, kiujn vi la viaj nomas. Tre multe da kuraĝaj, noblaj viroj Min akompanas; sed en mia aĝo Mi mem ankoraŭ kontraŭ malamiko Volonte staras, kaj mi estas preta Kun vi la sorton provi de l' batalo.
IFIGENIO.
Ho ne, ho ne! Tielan sangan pruvon La dioj ne permesos! Prenu for De l' glavo vian manon! Pensu, reĝo, Pri mi kaj mia sorto! La batalo Rapide decidita eternigas La viron; se eĉ falas li, la kanto Lin gloras. Tamen la senfinaj larmoj De la restintoj, do virin' amata, Ne estas kalkulataj; la poeto Silentas pri la miloj de la tagoj Kaj de la noktoj, kiam orfigita Animo vane vokas la perditon, Silente konsumiĝas, sopirante. Min mem avertis tuj en la komenco La zorgo, ke min trompo de rabisto Ne ŝtelu for el mia rifuĝejo Kaj ne fordonu min al la sklaveco. Kaj diligente faris mi demandojn, Pri ĉio plej detale informiĝis Postulis signojn, kaj nun mia koro Jam estas tute certa. Vidu tie Sur lia dekstra mano la makulon Tristelan, kiu tuj post la naskiĝo Ĉe li aperis kaj pri kiu diris La pastro, ke ĝi estas antaŭsigno De peza faro, kiun por la mano Rezervis la destino. Kaj duoble Konvinka por mi estas la cikatro Ĉi tie, ĝuste super lia brovo. Ankoraŭ kiam estis li infano, Elektro iam per nesingardeco Faligis lin; li trafis tripiedon Kaj vundis brovon.—Jes, ĝi estas li! Kaj ĉu la simileco al la patro, Ĉu la interna ĝoj' de mia koro Ne estas certigantaj atestantoj?
TOAS.
Kaj se eĉ viaj vortoj ĉiun dubon En mi forigus, kaj eĉ se mi bridus En mia brusto tutan la koleron, Ni tamen devus inter ni decidi Per bataliloj: pacon mi ne vidas. Ĉar ili venis,—vi ĝin mem konfesas, Por rabi for la bildon de l' diino; Ĉu mi trankvile tion ĉi toleru? La greko ofte ĵetas avidege Okulon al trezoroj malproksimaj De la barbaroj, al la ora felo, Aŭ al ĉevaloj, al filinoj belaj; Ne ĉiam tamen ruzo kaj perforto Kun malhoneste akirita havo Feliĉe ilin hejmen revenigis.
ORESTO.
La bild', ho reĝo, nin ne malpacigu! Nun jam klariĝis la eraro, kiun La dio metis ĉirkaŭ nian kapon, Simile al vualo, kiam li Deziris, ke ĉi tien ni vojaĝu. Mi petis, ke li donu al mi helpon, Por liberiĝi de l' furioj; tiam La dio diris: “Kiam la fratinon, Restantan kontraŭvole en la templo De l' malproksima bordo de Taŭrido, Vi revenigos en la grekan landon, Vi tiam liberiĝos de l' malbeno.” Ni pensis, ke la vortoj de la dio Koncernas la fratinon de li mem, Li tamen pensis vin! La fortaj ĉenoj Nun falis; vi, senkulpa virgulino, Denove apartenas al la viaj. Vi min ektuŝis, kaj mi resaniĝis; En viaj brakoj min la lastan fojon Atakis la malsano plej kruele Kaj plej terure skuis mian cerbon; Sed tuj, kiel serpento en kavernon, Ĝi fulme malaperis. Kaj per vi Mi ĝuas nun denove plej libere La lumon de la tago. La decido De la diino nun al mi montriĝas En plena brilo. Kiel sanktan bildon, Al kiu per mistera dia vorto La sorto de la urbo alligiĝis, Ŝi vin forprenis, la protektantinon De nia domo, kaj ŝi vin konservis En sia sankta kaj silenta loko, Ke vi fariĝu beno por la frato Kaj por la viaj. Kiam ĉia savo Jam ŝajnis senespere forperdita, Vi ĉion nun al ni redonas. Reĝo! Direktu vian koron al la paco! Vi ne malhelpu, ke ŝi resanktigu La patran domon, ke ŝi min redonu Al la palaco pente purigita Kaj kronu min per la antikva krono! Redonu por la beno, kiun ŝi Al vi alportis; rajton pli proksiman Al ŝia frato nun permesu ĝui! La forton kaj la ruzon, de la viroj Plej grandan gloron, kovras nun per honto La vero de ĉi tiu alta koro, Kaj pura kaj infana konfideco Al nobla vir' ricevas rekompencon.
IFIGENIO.
Memoru vian vorton! La parolo El la sincera kaj fidela buŝo Vin tuŝu! Nin rigardu! La okazo Por tia nobla far' ne ofte venas. Vi ne rifuzos; cedu!
TOAS.
Bone, iru!
IFIGENIO.
Ne tiel, mia reĝ'! Sen via beno Kaj kontraŭ via volo mi ne iros. Nin ne forpelu! Ĉarma kora rajto De reciproka gastameco ligu Nin ambaŭ: kaj tiele ne por ĉiam Ni estos disigitaj. Tiel same Profunde, kiel mian propran patron, Mi amas vin per mia tuta koro, Kaj tiu sento restos por eterne. Se iam eĉ la plej malgrava homo El via gento al orelo mia Alportos sonon de la lingvo, kiun El via buŝo aŭdi mi kutimis, Kaj sur la plej malriĉa mi rimarkos La karan formon de la vesto via: Mi tiam lin akceptos kiel dion, Mi mem al li pretigos la kuŝejon, Sidigos lin sur seĝo ĉe la fajro, Demandos nur pri vi kaj via sorto. La dioj al vi donu rekompencon Por viaj faroj, via bonkoreco! Adiaŭ! Turnu vin al ni kaj donu Al mi elkoran vorton de disiĝo! Ho, tiam pli kviete al la veloj La vento blovos, kaj pli trankvilige El la okuloj de la foriranto Silentaj larmoj fluos. Ho, adiaŭ! Por signo de antaŭa amikeco La dekstran manon vi al mi etendu!
TOAS.
Adiaŭ!
Fino.
Verkaro de D-ro L. L. ZAMENHOF
Ĉiu Esperantisto devas nepre posedi la verkojn de nia Majstro!
INSTRUA FAKO
Fundamento de Esperanto: Eldono Franca, Angla, Germana, Rusa, Pola (bindita) Fr. 3 » (La sama, broŝurita) — 2 » Oni vendas aparte {Ekzercaro (kvinlingva), broŝurita — » 75 {Universala Vortaro (kvinlingva), broŝurita — 1 » Eldono Hispana — 1 » — Itala, tradukita de S-ino Rosa Junck — 1 » — Greka, — S-o Konstantino Kuluri — 1 » — Slovaka, — D-o A. Ŝkarvan kaj S-o Evstifeieff Kr. 1 » — Hungara, tradukata de S-ro Bno Ladislao d'Orczy » » — Rumana, tradukata de la »Societatea Esperantista Rumana » » » Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Dua eldono, revidita, korektita, pliigita! Ĝi estas la vera komplemento de Universala Vortaro. Unu volumo, in-16, 178-paĝa (broŝurita) { M. 2 » {Fr. 2,50 Taschenwörterbuch Deutsch-Esperanto und Esperanto-Deutsch. Tre utila poŝa vortaro. Unu volumo in-16, 137-paĝa (broŝurita) {M. 1 » {Fr. 1,50
LITERATURA FAKO
Fundamenta Krestomatio, plej grava verko, kiun ĉiu devas legi por akiri perfektan stilon. Unu volumo, in-16, 460-paĝa (broŝurita) Fr. 3,50 Hamleto, tragedio en kvin aktoj, trad. el SHAKESPEARE. Unu volumo, in-16, 170-paĝa (broŝurita) Fr. 2 » La Revizoro, komedio en kvin aktoj, trad. el N. V. GOGOL. Unu volumo, in-8, 100-paĝa (broŝurita) Fr. 1,50 La Predikanto, trad. el «La Biblio». Unu volumo in-8. 28-paĝa (broŝurita) Fr. 0,75 La Psalmaro, libre trad. el «La Biblio». Unu volumo in-8 (en preparo) — » » La Rabistoj, dramo en kvin aktoj, trad. el SCHILLER. Unu volumo in-8, 144-paĝa (broŝurita). Fr. 2 » La virineto de maro, fabelo, trad. el ANDERSEN, kun ilustraĵoj de Hilda May BRODIE, (Eltirita el la Fundamenta Krestomatio.) Unu volumo in-8, 42-paĝa (broŝurita) Fr. 1,50
LA REVUO
Internacia monata literatura gazeto
EN ESPERANTO
La sola, kiu estas honorata per la konstanta kunlaborado
DE
D-ro L. L. ZAMENHOF
Aŭtoro de la lingvo Esperanto
Plej bonstila, zorge revidita, bele presita, akurate eldonata, La Revuo publikigas novelojn, teatraĵojn, romanojn, poeziojn, seriozajn studojn pri popolmoroj, historio, geografio, k. c. Ĉiu numero enhavas bibliografian parton, tutmondan kronikon kaj tre interesan felietonon.
Ĉiu numero havas 48 paĝojn da plej bona teksto!
Specimenoj estas senpage senditaj. Konkursoj estas organizitaj.
ONI ABONAS:
Francujo.—Librejo HACHETTE KAJ Ko, 79, boulevard Saint-Germain PARIS, unu numero 50 cent., jara abono Fr. 6 Danujo.—ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, Bredgade, 35, KJÖBENHAVN, unu numero 50 öre, jara abono Kr. 4,50 Germanujo kaj Aŭstrujo-Hungarujo.—ESPERANTO-VERLAG MÖLLER & BOREL, Prinzenstr. 95, BERLIN, unu numero 45 pfen., jara abono M. 5 Granda Britujo kaj Kolonioj.—THE BRITISH ESPERANTO ASOCIO, Museum station Building, 133-6, High Holborn, LONDON W. C., unu numero 6 penc., jara abono S. 6 Hispanujo.—J. ESPASA, 579, calle de las Cortes, BARCELONA, jara abono P. 8 Italujo.—R. GIUSTI, 53, Via Vittorio Emanuele, LIVORNO, unu numero 50 cent., jara abono L. 7 Rumanujo.—Libraria noua CAROL P. SEGAL, Calea Victoriei, 77, BUCURESTI, unu numero 60 banoj, jara abono Leoj. 7 Polujo.—M. ARCT, 53, Nowy Swiat, WARSZAWA, unu numero 25 kopekoj, jara abono R. 2,80 Unuigitaj Ŝtatoj.—FLEMING H. REVELL COMPANY, 158, Fifth Avenue, NEW-YORK, unu numero 10 cend, jara abono D. 1,40 Svedujo kaj Finnlando.—P. AHLBERG, 27, Surbrunnsgatan, STOCKHOLM, unu numero 50 öre, jara abono Kr. 4,50 Por la landoj, kie ne estas abonejo, sin turni al la firmo HACHETTE & Ko en PARIS; jara abono (por tiuj landoj) Fr. 7
Oni akceptas pagon de l' abono nur per poŝtmandato aŭ ĉeko.
Kolekto de «La Revuo»
INSTRUA FAKO
Grammaire complète d'Esperanto, de Camille AYMONIER, profesoro ĉe la liceo «Charlemagne». La sola vere plena gramatiko, laŭ plej scienca kaj logika plano. Ĝi estas kaj estos la _modelo_ de l' gramatikoj. Speciale taŭgas por _superaj kursoj_. Eĉ nefrancoj havos grandan utilon de ĝia lernado. Unu volumo in-16, 166-paĝa (broŝurita) Fr. 1,50 Esperanta Sintakso, laŭ verkoj de D-o ZAMENHOF kaj aliaj aŭtoroj. En Esperanto verkita de Paul FRUICTIER. Unu volumo in-16, 75-paĝa (broŝurita) Fr. 1,50 Konkordanco de la vortoj de Ekzercaro. Ellaborita de Alfred E. WACKRILL. Unu volumo in-16, 95-paĝa (broŝurita) Fr. 1 » Frazaro, en Esperanto, de H. de COPPET. Unu volumo in-16 (en preparo) — » »
LITERATURA FAKO
Angla lingvo sen profesoro, unuakta komedio de TRISTAN BERNARD, tradukita de Gaston MOCH. Unu volumo in-8, 44-paĝa (broŝurita) Fr. 1 » Bukedo, artikoloj pri literaturaj kaj beletristikaj demandoj, de Ch. LAMBERT. Unu volumo in-8, 157-paĝa — » » Imenlago, novelo de Theodor STORM, tradukita el la germana lingvo de Alfred BADER. Unu volumo in-8, 33-paĝa (broŝurita) Fr. » 75 La libro de l' Humoraĵo, originale verkita de Paul de LENGYEL. Unu volumo in-8, 194-paĝa Fr. 2,50 La Faraono, romano de PRUS, tradukita el la pola lingvo de D-o BEIN. Unua volumo, in-8, 194-paĝa (broŝurita) Fr. 2 » Dua volumo, in-8, 238-paĝa (broŝurita) — 2 » Tria volumo, in-8, 197-paĝa (broŝurita) — 2 » La Rompantoj, kvin monologoj kun ilustraĵoj. Originale verkitaj de Frederiko PUĴULA-VALJES. Unu volumo in-8, 40-paĝa (broŝurita) Fr. 1 » Makbeto, dramo en 5 aktoj de SHAKESPEARE, tradukita de Dr H. LAMBERT. Unu volumo in-8, 125-paĝa — » »
Teknika Kolekto