Ifigenio en Taŭrido

Part 3

Chapter 3 4,210 words Public domain Markdown

Vi ne pereos! Ho, se mi nur povus Trankvilan unu vorton de vi aŭdi! Forigu mian dubon, ho, certigu, Certigu al mi tute la feliĉon, Pri kiu tiel longe mi petegis. Ĉar rado de doloro kaj de ĝojo En mia kor' ruliĝas. De l' fremdulo Forpuŝas min la timo; sed plej forte Min la interno tiras al la frato.

ORESTO.

Ĉu staras mi en templo de Lieo? Ĉu furioza puŝo de pasio Atakis nun subite la pastrinon?

IFIGENIO.

Ho, aŭdu min! Ho, vidu, kiel fine Post longa, longa tempo mia koro Nun malfermiĝis por la granda ĝojo, Ke al la sola kaj al la plej kara El ĉio, kio en la tuta mondo Por mi ankoraŭ restis, mi nun povas La kapon kisi; ke per miaj brakoj, Ĝis nun nur al la vento etenditaj, Mi fine vin nun povas ĉirkaŭpreni! Ho, lasu! lasu! Ĉar eĉ de l' Parnaso La fonto, kiu saltas en la valon, Ne fluas tiel pure, tiel hele, Kiel nun fluas senmezura ĝojo El mia koro, fluas kaj ĉirkaŭas Min kiel granda ondoplena maro. Oresto! Ho, Oresto! Mia frato!

ORESTO.

Ne, bela nimfo, ne, mi ne konfidas Al vi kaj viaj flatoj. Ne forgesu, Dian' postulas servon la plej ĉastan; Ŝi venĝas malsanktigon de la templo. De mia brust' forigu vian brakon! Kaj se vi volas doni al junulo Savantan amon kaj lin feliĉigi, Vin tiam turnu al amiko mia, La viro pli valora. Jen li vagas Sur la vojeto tie sur la roko; Al li vi iru kaj al li vi donu Konsilon bonan, sed min lasu for!

IFIGENIO.

Rekonsciiĝu, frato, kaj rekonu La trovitinon! La ĉielan ĝojon, La puran, ĉastan ĝojon de fratino Ne nomu senprudenta volupteco! Ho, dioj, prenu la manian kovron For de okulo lia la rigida, Ke la momento de l' plej alta ĝojo Ne faru nin trioble malfeliĉaj! Jen antaŭ vi ŝi staras, la fratino De longe jam perdita. De l' altaro Min la diino tiris for kaj savis Ĉi tien min en sian propran templon. Kaj vi, kaptita kaj oferbuĉota, En la pastrino trovas la fratinon.

ORESTO.

Ho, malfeliĉa! Nun la suno vidu De nia dom' la lastan teruraĵon! Ĉu ne troviĝas tie ĉi Elektro? Ŝi ankaŭ nun kun ni pereu kune, Por ne daŭrigi sian vivon sole Por sorto kaj suferoj pli turmentaj! Pastrin', al la altaro min konduku: La fratmortigo estas tradicio Hereda en malnova nia gento; Vin, dioj, dankas mi, ke vi decidis Min pereigi fraŭle, sen infanoj. Kaj vi de mi akceptu la konsilon, Ne amu tro la sunon kaj la stelojn; Ho, sekvu min en la malluman regnon! Simile kiel drakoj sulfurmarĉaj Sin en batal' englutas reciproke, La furioza gento de Tantalo Sin mem ekstermas; iru do kun mi Malsupren seninfane kaj senkulpe! Vi min rigardas kun kompato? Ĉesu! Sammaniere serĉis Klitemnestro Resonon en la kor' de sia filo; Sed lia brako trafis ŝian bruston, Kaj la patrino falis. Ho, aperu, Spirito indignanta! Vi, furioj, Alproksimiĝu per fermita rondo, Rigardu la al vi agrablan dramon, La plej teruran, kiun vi preparis! Ne venĝo aŭ malamo nun akrigas Ponardon sian: la fratin' amanta Nun estas devigata doni morton. Ne ploru! Ĝi ne estas via kulpo. De mia infaneco mi nenion Tiele amis, kiel vin mi povus Nun ami, ho, fratino mia kara. Jes, levu la ponardon, ne indulgu, Disŝiru tiun bruston, donu vojon Al la torentoj, kiuj en ĝi bolas! (Li falas svene.)

IFIGENIO.

Elporti sola tiom da feliĉo Kaj tiom da suferoj mi ne povas. Pilado, kie estas vi, Pilado? Alportu vian helpon, kara viro! (Ŝi foriras serĉante.)

SCENO DUA.

ORESTO (vekiĝante el la sveno kaj leviĝante).

Ankoraŭ unu! Donu do al mi El Leta akvo lastan refreŝigan Kalikon! Baldaŭ el la brust' elnaĝos La lasta konvulsio de la vivo. Tre baldaŭ la spirito mia fluos Trankvile al la fonto de forgeso, Al vi, fantomoj, al nebul' eterna. Permesu, ke en via mezo trovu Ripozon la pelita fil' de l' tero! Mi aŭdas murmureton en la branĉoj, El la krepusko venas ia bruo ... La novan gaston vidi ili venas! Ha, kia estas la anaro, kiu Majeste iras, kvazaŭ princa domo? Maljunaj, junaj, viroj kaj virinoj Kviete marŝas. Disimilaj ŝajnas Pasantaj la fantomoj. Jes, mi vidas, Jen la prapatroj de la domo mia. Atreo marŝas pace kun Tiesto; La knaboj gaje ludas ĉirkaŭ ili. Ĉu vin jam plu malpaco ne disigas? Ĉu kune kun la lumo de la suno La venĝo estingiĝis? Tiam min Vi ankaŭ ja akceptos kaj mi povos Aliĝi al solena via marŝo. Bonvenon, patroj! Vin salutas Oresto, La lasta viro de via gento; Kion vi semis, li ĝin rikoltis: Kun ŝarĝ' de malbeno li iras malsupren. Sed malpli ĉi tie pezas la ŝarĝoj. Prenu lin, prenu en vian anaron! Mi estimas Atreon, mi estimas Tieston: Ĉi tie ni ĉiuj perdis malamon.— Al mi montru la patron, kiun mi vidis Nur unu fojon en mia vivo! Ĉu vi ĝi estas, la patro mia? Kaj la patrinon vi ame kondukas? Se donas la manon al vi Klitemnestro, Tiam ankaŭ Oresto povas alpaŝi Kaj diri al ŝi: vian filon rigardu!— Vidu ambaŭ la filon! Akceptu lin bone! Sur tero ja estis salut' de mortigo La vorto signala en nia domo, Kaj siajn ĝojojn la gento Tantala Trovis nur transe de l' nokto eterna. Vi vokas: Bonvenon! vi min akceptas! Min konduku, mi petas, al la maljunulo, Al la patro de l' gento! Kie li estas? Mi volas lin vidi, la kapon la karan, La adoratan, kiu sidadis En konsiliĝ' kun la dioj senmortaj. Ŝajnas, vi tremas, vi vin deturnas? Ĉu li suferas, la diosimila? Ho ve! la plej altaj la potenculoj Per feraj ĉenoj la bruston heroan Por teruraj turmentoj alforĝis!

SCENO TRIA.

ORESTO. IFIGENIO. PILADO.

ORESTO.

Ĉu ankaŭ vi jam venis malsupren? Bonvenon, fratino! Sed mankas Elektro! Ŝin ankaŭ sendu al ni plej baldaŭ Ia bona dio per sago kompata! Nur vin mi bedaŭras, malfeliĉa amiko! Ho, venu, venu al la tron' de Plutono, Kiel novaj gastoj ni salutu la mastron!

IFIGENIO.

Ho, vi, gefratoj, kiuj de l' ĉielo En tag' kaj nokto al la homoj donas La belan lumon, sed ne rajtas lumi Al la mortintoj,—savu nin, gefratojn! Ho, vi Diano, kiu vian fraton Amegas pli ol ĉion en la mondo Kaj la vizaĝon virgan kun sopiro Direktas al eterna lia lumo,— Ne lasu do, ke mia sola frato, Malfrue retrovita, furiozu En la mallumo de la frenezeco! Se via vol', pro kiu vi ĉi tie Min kaŝis, nun jam estas plenumita, Se min per li kaj lin per mi vi volas Mirakle savi, tiam liberigu Lin de l' katenoj de l' malbeno lia, Ke la tre kara tempo de la savo Por ĉiam ne forflugu!

PILADO.

Ĉu vi rekonas nin? Ĉu vi rekonas La sanktan arbareton kaj la lumon? Ĝi ja ne povus lumi por mortintoj! Ĉu sentas vi la brakojn de l' amiko Kaj de l' fratino, kiuj vin ankoraŭ En plena vivo tenas? Palpu forte! Ne estas ni fantomoj. Konvinkiĝu! Rekonsciiĝu! Ĉiu minuteto Nun estas kara; nia savo pendas Nun sur faden' malforta, kiun ŝpinas Por ni, videble, ia bona Parko.

ORESTO (al Ifigenio).

Ho, lasu min je la unua fojo En viaj brakoj ĝui puran ĝojon! Vi, dioj, kiuj kun potenco flama La ŝarĝon de l' nubegoj liberigas Kaj la sopire petegitan pluvon Kun bruo de ventego kaj de tondro Sovaĝtorente verŝas sur la teron, Sed baldaŭ la teruron de la homoj Vi faras beno kaj la timon ŝanĝas En ĝojon kaj en laŭtan dankon, kiam En gutoj de folioj freŝegitaj La nova sun' miloble speguliĝas Kaj per afabla man' Iriso ŝiras La grizan kovron de la lastaj nuboj: Ho, lasu ankaŭ min nun en la brakoj De la fratino, ĉe l' fidela brusto De la amik' kun plena danko ĝui Kaj teni, kion vi al mi donacis! Forfalas la malbeno, tion diras Al mi la koro; jam la Eŭmenidoj Returne kuras nun al la Tartaro Kaj tondre fermas feran la pordegon. La ter' elspiras freŝon bonodoran Kaj min invitas nove aspiradi Al ĝoj' de l' vivo kaj al grandaj faroj.

PILADO.

Rapidu, ĉar la tempo baldaŭ pasos! La vento, kiu blovos niajn velojn, Nur ĝi forportu nian plenan ĝojon Al la Olimpo. Nun ni devas nepre Rapide konsiliĝi kaj decidi.

AKTO KVARA.

SCENO UNUA.

IFIGENIO (sola).

Se por mortemulo La dioj destinas Tre multajn konfuzojn Kaj por li preparas Skuantan transiron De ĝoj' al doloro, De suferoj al ĝojo: Tiam apud la urbo Aŭ sur bord' malproksima Ili por li edukas Amikon trankvilan, Ke en hor' de mizero Estu preta la helpo. Ho, benu, dioj, benu vi Piladon Kaj benu ĉiun lian entreprenon! Li estas forta brako en batalo, Li estas luma saĝo en kunveno, Ĉar tre trankvilan havas li animon Kaj al la suferantoj li alportas Konsilon kaj en ĝusta tempo helpon. Min li forŝiris de la frato, kiun Mi kun ador' senfine rigardadis, Mi ĝojis kaj mi ĝuis, mi ne povis Satiĝi de l' feliĉo mia propra, Mi lin el miaj brakoj ne ellasis, Kaj mi ne sentis la danĝeron, kiu Ĉirkaŭis nin kaj estis tre proksima. Nun ili, por plenumi la intencon, Jam iras al la mara bordo, kie, Kaŝite en la golf', ilia ŝipo Atendas nur la signon. Kaj al mi Prudentajn vortojn ili en la buŝon Enmetis kaj instruis min, kiele Mi al la reĝ' respondu, se li sendos Insiste ekpostuli la oferon. Mi vidas, mi min devas lasi gvidi Simile al infano; mi ne lernis Inside aŭ per ruz' ion akiri. Ho ve al mensogantoj! La mensogo Neniam liberigas nian bruston Simile al la vortoj de la vero; Ĝi ne konsolas nin, ĝi nur turmentas La homon, kiu ĝin sekrete forĝas, Kaj kiel sago, kiun en la flugo Potenca dio kaptas kaj rebatas, Ĝi celon ne atingas, sed resaltas Kaj trafas tiun, kiu ĝin elpafis. Ho, pezaj zorgoj premas mian bruston. Ĉu eble sur la ter' nesanktigita De l' bordo nun denove la furio Atakis plej kruele mian fraton? Ĉu eble ili estas malkaŝitaj? Ha, ŝajnas, ke armitoj proksimiĝas! Ha, jen! Jen kuriero de la reĝo Ĉi tien venas per rapidaj paŝoj. La koro en mi batas, la animo Kovriĝas per nebulo, kiam mi Nun devas ekrigardi la vizaĝon De l' vir', al kiu devas mi mensogi.

SCENO DUA.

IFIGENIO. ARKAS.

ARKAS.

Rapidu, ho pastrin', kun la ofero! La reĝ' atendas, la popol' postulas.

IFIGENIO.

Mi volus tuj plenumi mian devon, Sed ve, malhelpo neantaŭvidita Stariĝis inter mi kaj la plenumo.

ARKAS.

Ha, kio baras reĝan la ordonon?

IFIGENIO.

Okazo, kiu ne de ni dependas.

ARKAS.

Rakontu, ke mi tuj al li raportu, Ĉar li decidis jam, ke ambaŭ mortu.

IFIGENIO.

La dioj ĝin ankoraŭ ne decidis. El tiuj viroj la plej aĝa portas Sur si la kulpon de parencmortigo. Lin la furioj venĝe persekutas, Kaj eĉ en la interno de la templo Atakis lin malsano la kruela Kaj malsanktigis la plej puran lokon. Mi nun kun virgulinoj miaj iras, Por per lavado en la pura maro Laŭ la misteraj leĝoj de la pastroj La bildon de l' diino resanktigi. Neniu nin malhelpu en la iro.

ARKAS.

Mi iros tuj raporti al la reĝo Pri la malhelpo; la ceremonion Vi ne komencu, ĝis li ĝin permesos.

IFIGENIO.

Ĝi estas nur afero de l' pastrino.

ARKAS.

La gravan fakton reĝo devas scii.

IFIGENIO.

Sed lia vol' nenion povas ŝanĝi.

ARKAS.

Pro formo potenculon ni demandas.

IFIGENIO.

Ne trudu, kion devus mi rifuzi.

ARKAS.

Konsentu tion, kio estas bona.

IFIGENIO.

Mi cedos, se ne tro vi malrapidos.

ARKAS.

Mi post momento estos ĉe la reĝo Kaj tuj returne kun la vortoj liaj. Ho, se mi ankaŭ povus al li porti Sciigon, kiu ĉion klare solvus! Ho ve, ke vi ne sekvis la konsilon De fidelulo!

IFIGENIO.

Volonte ja mi faris, kion povis.

ARKAS.

Ankoraŭ nun vi povas ĉion ŝanĝi.

IFIGENIO.

De mia volo tio ne dependas.

ARKAS.

Neplaĉantaĵon trovas vi ne ebla.

IFIGENIO.

Vi trovas ebla, kion vi deziras.

ARKAS.

Ĉu ĉion tiel pesas vi trankvile?

IFIGENIO.

Mi lasis la decidon al la dioj.

ARKAS.

Sed ili ja la homojn savas home.

IFIGENIO.

Mi faros ĉion, kion ili diros.

ARKAS.

Ho, kredu, ĉio nur de vi dependas. Nur la kolera stato de la reĝo Al ambaŭ la fremduloj donas morton. Jam de tre longe la militistaro Dekutimiĝis de l' oferoj sangaj. Eĉ multaj, kiujn malamika sorto Al fremda bordo pelis, sentis mem La tutan ĉarmon, tutan la diecon, Se la vaganton en la fremda lando Renkontas bondezira kaj afabla Vizaĝo homa. Ho, ne tiru for De ni la bonon, kiu por ni ĉiuj De vi dependas! Kion vi komencis, Vi povas ja facile alfinigi; Ĉar la mildeco, kiu de l' ĉielo En homa formo venas sur la teron, Nenie pli rapide al si regnon Konstruas, ol en tiu loko, kie Sovaĝe kaj konfuze nova gento, Plenega de kuraĝo kaj de forto, Gvidata per la propraj antaŭsentoj, La ŝarĝojn de la homa vivo portas.

IFIGENIO.

Ne skuu la animon mian, kiun Laŭ via vol' direkti vi ne povas.

ARKAS.

Dum temp' ankoraŭ estas, oni ŝparas Nek penon, nek admonon ripetatan.

IFIGENIO.

Al vi klopodojn kaj al mi suferojn Vi kaŭzas, tamen ambaŭ estas vanaj.

ARKAS.

De la suferoj mi nun petas helpon, Ĉar plej amike ili ja konsilas.

IFIGENIO.

Kruele ili ŝiras mian koron, Sed la malvolon ili ne ekstermas.

ARKAS.

Ĉu povas nobla kor' malvolon havi Por bono, kiun nobla hom' proponas?

IFIGENIO.

Jes, se la nobla hom' anstataŭ danko Min mem akiri malkonvene volas.

ARKAS.

Se iu ne deziras, tre facile Li ĉiam trovas vortojn de praviĝo. Mi pri l' oferoj al la reĝ' raportos. Ho, se vi en la kor' al vi ripetus, Kiele noble li kun vi agadis De via veno ĝis la nuna tago!

SCENO TRIA.

IFIGENIO (sola).

De la parol' de tiu viro nun En plej malĝusta tempo mia koro Subite returniĝis. Mi ektimas! Ĉar kiel ondoj en potenca kresko La rokojn superverŝas, kiuj staras Ĉe l' bordo en la sablo, tiel fluo De ĝojo mian koron tute kovris. Mi en la brakoj tenis neeblaĵon. Nun al mi ŝajnis, ke denove nubo Kviete min ĉirkaŭas, de la tero Min levas kaj min dolĉe endormigas, Simile kiel tiam, kiam min La brako de l' diin' savante kaptis. La fraton mian kaptis mia koro Per sia tuta forto; mi aŭskultis Nur la konsilon de l' amiko lia; Nur ilin savi estis la enhavo De miaj pensoj. Kiel la ŝipano Volonte sin deturnas de la rifoj De negastama kaj dezerta lando, Mi tiel de Taŭrido min deturnis. Sed nun la voĉo de l' fidela viro Min ree vekis, min rememorigis, Ke ankaŭ ĉi mi ja forlasas homojn. Duoble abomena nun fariĝas Por mi la trompo. Ho, animo mia, Retrankviliĝu! Ĉu vi nun komencas Dubeme ŝanceliĝi? Ne! la teron De la soleco devas vi forlasi! Enŝipigitan kaptos vin la ondoj Per sia balancado,—nun pro timo Vi nek la mondon, nek vin mem rekonas.

SCENO KVARA.

IFIGENIO. PILADO.

PILADO.

Ha, kie estas ŝi, ke mi rapidu Al ŝi alporti ĝojan la sciigon Pri nia savo!

IFIGENIO.

Vidu, jen mi estas, De zorgoj premegata, mi atendas Nun la konsolon, kiun vi promesas.

PILADO.

La frato resaniĝis! La ŝtonecan Ekstersanktejan teron kaj la bordon Atingis ni en gaja parolado. Ni ne rimarkis, kiam ni forlasis La arbareton. Ĉiam pli ravante La bela flamo de junec' ĉirkaŭis La buklan lian kapon. Hele brilis Kuraĝe kaj espere la okuloj, Kaj lia kor' libere sin fordonis Plenege al la ĝojo kaj plezuro. Ke vin kaj min li baldaŭ povos savi.

IFIGENIO.

Benata estu! De la lipo, kiu Eldiris tiajn feliĉigajn vortojn, Neniam sonu tono de suferoj!

PILADO.

Aŭskultu plu; feliĉo kiel princo Kun bela sekvantaro ĉiam marŝas. La kamaradojn ankaŭ ni retrovis; En roka golf' la ŝipon ili kaŝis Kaj sidis atendante kaj malĝoje. Apenaŭ ekvidinte vian fraton, Ekkriis ili ĝoje, kaj insiste La ŝipanaro petis rapidigi La forveturon. Ĉiu man' sopiras Remilon, kaj eĉ vento, de ni ĉiuj Tuj rimarkita, ĉarmajn la flugilojn Etendis kaj ekblovis de la bordo. Ni do rapidu, kaj vi tuj konduku Min al la templo, lasu min eniri Kaj kapti respektege la objekton De nia celo! Mi sufiĉos sola, Por porti for sur miaj fortaj ŝultroj La bildon de l' diino; kiel forte Mi sopiregas la celitan ŝarĝon! (Ĉe la lastaj vortoj li sin direktas al la templo, ne rimarkante, ke Ifigenio lin ne sekvas; sed baldaŭ li sin returnas.) Vi staras sendecide! Vi silentas! Vi ŝajnas konfuzita! Ĉu aperis Barante ia nova malfeliĉo? Ho, diru, ĉu vi al la reĝ' raportis La vortojn, kiujn ni interkonsentis?

IFIGENIO.

Jes, kara viro; sed vi min insultos. Mi sentas jam silentan la riproĉon! Sendito de la reĝo al mi venis, Kaj kion vi al mi instruis, tion Mi al li diris. Ŝajnas, ke li estis Tre mirigita, kaj li tre insistis, Ke pri l' malofta la ceremonio Raporton oni faru al la reĝo Kaj aŭdu lian volon; kaj mi nun Atendas la revenon de l' sendito.

PILADO.

Ho, ve al ni! Renovigita flugas Nun la danĝero ĉirkaŭ niaj kapoj! Nu, kial do vi vin ne kovris saĝe Per rajtoj de pastrino?

IFIGENIO.

Mi neniam Kovrilon faris el la pastra rajto.

PILADO.

Ho, tiam vin kaj nin, animo pura, Vi pereigos. Kial mi ne pensis Pri ĝi antaŭe kaj vin ne instruis Eviti ankaŭ tiun ĉi postulon!

IFIGENIO.

Nur min insultu! Mi nur estas kulpa, Mi tion sentas; tamen mi ne povis Rifuzi al la vir', kiu postulis Prudente tion, kion mia koro Ne povis ja ne trovi tute prava.

PILADO.

La stato nun fariĝis pli danĝera; Sed ankaŭ tiel ni ne devas perdi Kuraĝon, aŭ per agoj neprudentaj Aŭ tro rapidaj mem nin elperfidi. Trankvile nun atendu la revenon De la sendito, kaj post liaj vortoj Vi staru forte, kion ajn li diros! Ĉar la aranĝo de sanktigaj faroj Ja estas ne afero de la reĝo, Sed de l' pastrino. Kaj se li deziros Ekvidi la fremdulon, kiun peze Atakis konvulsioj de frenezo, Rifuzu sub preteksto, ke vi tenas Nin ambaŭ nun kaŝitaj en la templo. Tiele vi al ni la eblon donos, Ke, forportante sanktan la trezoron For de l' popolo kruda kaj barbara, Rapide ni forkuru kaj saviĝu. Plej bonajn signojn sendas Apolono, Kaj antaŭ ol ni pie la kondiĉon Plenumis, li al ni jam aperigis Favoron sian, kiun li promesis. Oresto liberiĝis kaj saniĝis! Kun li, kun nia kara liberulo, Konduku nin, ho vi, favoraj ventoj, Al la insulo roka, kie loĝas La dio! Kaj tuj poste al Mikeno, Ke ĝi revivu, ke nun el la cindro De ĝiaj estingitaj fajrolokoj La patraj dioj ĝoje releviĝu Kaj bela fajro lumu nun denove Por ili. Via mano la unua Por ili ŝutos el la oraj vazoj Incenson. Trans la sojlon vi enportos Denove savon, ĝojon, novan vivon, Kaj la malbenon vi malaperigos, Kaj vian familion vi ornamos Per novaj, freŝaj floroj de la vivo.

IFIGENIO.

Ho, kiam mi vin aŭdas, mia kara, Tuj mia kor', trafita de l' radio De viaj vortoj, turnas sin feliĉe Al dolĉa la konsolo, kiel floro Sin turnas al la suno. Kian ĝojon Alportas firmaj vortoj de amiko Apudestanta! tiuj vortoj havas Ĉielan forton, dum solulo falas Sub ŝarĝ' de sia propra meditado! Ŝlositaj en la brusto, maturiĝas Nur malfacile kaj tre malrapide La pensoj kaj decidoj, sed alesto De kara homo ilin tre facile Disvolvas.

PILADO.

Nun adiaŭ! Mi rapidos Nun trankviligi la amikojn, kiuj Atendas sopirante. Poste baldaŭ Ĉi tien mi revenos kaj, kaŝita En arbetaĵ' de roko, mi atendos De vi signalon.—Tamen diru, kial Vi nun meditas? Vian frunton kovris Subite ia ombro de malĝojo.

IFIGENIO.

Pardonu! Kiel la senpezaj nuboj Antaŭe de la suno, tiel flugas Malgranda zorgo antaŭ mia koro.

PILADO.

Ne timu! Nur por trompi la danĝero Sin ligis kun la timo. Ambaŭ estas Kunuloj.

IFIGENIO.

Tamen ne malnobla estas La zorgo, kiu penas min averti, Ke mi ne trompu mian reĝon, kiu Por mi fariĝis kvazaŭ dua patro.

PILADO.

La homon, kiu buĉas vian fraton!

IFIGENIO.

La homon, kiu faris al mi bonon.

PILADO.

Se la neces' ordonas, ĝi ne estas Maldanko.

IFIGENIO.

Tamen restas ĝi maldanko; Nur la neces' ĝin senkulpigas.

PILADO.

Prava Vi estas antaŭ dioj, antaŭ homoj.

IFIGENIO.

Sed mia propra koro ne silentas.

PILADO.

Tro-severeco estas fiereco.

IFIGENIO.

Mi tion ne esploras, mi nur sentas.

PILADO.

Kun ĝusta sent' vi devas vin adori.

IFIGENIO.

Feliĉa estas kor' nur tute pura.

PILADO.

Vi tia vin konservis en la templo; La vivo nin instruas esti malpli Severa kontraŭ ni kaj la aliaj; Vi ankaŭ tion lernos. Tiel strange La homa gento estas konstruita, Tiele ĉio estas reciproke Interplektita kaj interligita, Ke en si mem aŭ kun aliaj homoj Neniu povas resti tute pura Aŭ senkonfuza. Ni ne devas esti Juĝantoj pri ni mem. La homo devas Nur marŝi kaj observi sian vojon; Ĉar tre malofte homo ĝuste taksas Faritajn siajn farojn, sed li preskaŭ Neniam scias taksi la faratajn.

IFIGENIO.

Vi preskaŭ min konvinkis.

PILADO.

Sed por kio Konvinki, se elekto ne ekzistas? Por savi fraton, vin kaj la amikon, Nur unu voj' ekzistas; tial restas Nur la demand', ĉu ni la vojon iras?

IFIGENIO.

Ho, lasu min heziti! ĉar vi mem Ne farus kun anima trankvileco Tielan maljustaĵon kontraŭ homo, De kiu vi ricevis nur bonfarojn.

PILADO.

Se ni pereos, tiam vin atendas Riproĉo pli severa, kondukanta Al malesper'. Vi certe ne kutimis Suferi perdojn, se nun, por eviti Grandegan malfeliĉon, vi ne volas Oferi eĉ vorteton de malvero.

IFIGENIO.

Ho, se mi en mi portus viran koron, Por kiu, se ĝi ion jam decidis, Aliaj ĉiuj voĉoj restas mutaj!

PILADO.

Vi vane ŝanceliĝas. Nun ordonas La fera mano de la neceseco, Kaj ĝia serioza signo estas Plej alta leĝo, kiun eĉ la dioj Obei devas. La nekonsilebla Fratino de l' eterna sorto regas Silente. Se sur vin ĝi ion metis, Vi tion portu! kaj se ĝi ordonis, Plenumu sendispute. La ceteran Vi ĉion scias. Baldaŭ mi revenos, Por preni el la sankta via mano De nia sav' la belan sigelilon.

SCENO KVINA.

IFIGENIO (sola).

Mi sekvu lin; ĉar mi la miajn vidas Urĝante en danĝero. Tamen ve! La propra mia sorto min timigas. Ĉu mi ne savu la esperon, kiun Mi en soleco tiel bele nutris? Ĉu la malbeno daŭru do eterne? Ĉu tiu gent' neniam sin relevu Kun nova beno? Ĉio ja forpasas! Feliĉo la plej bona kaj de l' vivo Plej belaj fortoj fine malaperas! Pro kio do malben' ne malaperus? Ĉu tie ĉi kaŝita, deŝirita De la kuranta sort' de mia domo, Mi vane do esperis, ke mi iam Per pura mano kaj per pura koro La makulitan domon senpekigos? Apenaŭ mia frat' en miaj brakoj De sufereg' mirakle resaniĝas, Apenaŭ longe sopirita ŝipo Alproksimiĝas, por min forkonduki Al la haveno de la hejma lando,— La surda neceseco sur min metas Per fera mano jam duoblan krimon: Forrabi sanktan, al mi konfiditan Kaj adoratan bildon kaj samtempe Fripone trompi viron, kiu zorgis Pri mia vivo kaj pri mia sorto. Ho, mi jam timas, ke en mia koro Ekĝermi iam povas abomeno, Ke la malam' profunda de l' titanoj Rilate al la dioj de Olimpo Jam ankaŭ mian delikatan bruston Ekkaptus per ungegoj de vulturo! Ho, bonaj dioj, savu min kaj savu En la animo mia vian bildon! En la oreloj la malnova kanto, Jam forgesita, nun al mi resonas, La kanto, kiun kantis kun teruro La Parkoj, kiam de la ora seĝo Tantalo falis. Ili mem suferis Kun la amiko. En ilia brusto Ventego bruis, kaj terura estis Ilia kanto. En la infaneco Mi aŭdis ĝin de mia vartistino; Mi bone ĝin memoras.

Ho, gento de homoj, Vi timu la diojn, Ĉar ili regadon Eterne posedas Kaj povas ĝin uzi Laŭ sia bontrovo.

Plej timu la homo, Se dioj lin levis! Sur rifoj kaj nuboj Jen staras la seĝoj Ĉe tabloj el oro.

Aperas malpaco, Kaj falas la gastoj Kun hont' kaj ofendoj En noktajn profundojn Kaj tie ligitaj Atendas nur vane Justecon kaj juĝon.

Sed restas la mastroj En festoj eternaj Ĉe l' tabloj el oro. Kaj el la abismoj La spir' de l' titanoj Ofere falintaj Per fumaj nubetoj Al ili leviĝas.

Kaj ili deturnas Benantan okulon De tuta la gento, Kaj eĉ en la nepo La iam amitaj La trajtoj de l' avo Jam ilin incitas.

Tiel kantis la Parkoj; Kaj la ekzilito En noktaj kavernoj Aŭskultas la kanton Kaj, pri la infanoj Kaj nepoj pensante, Balancas la kapon.

AKTO KVINA.

SCENO UNUA.

TOAS. ARKAS.

ARKAS.

Mi devas kun konfuz' al vi konfesi, Ke mi ne scias, kien la suspekton Mi devas nun direkti. Ĉu ĝi estas Ruzaĵo de l' kaptitoj, kiuj penas Sekrete kuri for? Ĉu la pastrino Al ili donas helpon? Pli kaj pli La famo kreskas, ke la ŝipo, kiu Al ni alportis ambaŭ la fremdulojn, Ankoraŭ ie staras en la golfo; Kaj tiu frenezeco de la viro, Kaj tiu resanktigo, la preteksto De la prokrasto, vekas ĉiam pli Suspekton kaj postulas singardecon.

TOAS.

Rapide al ni venu la pastrino! Kaj poste iru, akre kaj rapide Esploru, serĉu sur la tuta bordo, De l' promontoro ĝis la arbareto De la diin'. Sed sanktan la profundon Respektu; nur embuskon saĝe faru, Ataku la fremdulojn kaj, trovinte, Laŭ la kutimo via ilin kaptu.

SCENO DUA.

TOAS (sola).