Part 2
Ne iras mi ankoraŭ kiel vi Pasive en la regnon de la ombroj. Tra la vojetoj konfuzitaj, kiuj Konduki ŝajnas al la nigra nokto, Mi penas nin traŝovi al la vivo. Pri morto mi ne pensas; mi meditas Ĉu eble iel helpos nin la dioj Rimedon ian trovi por forkuro. La morto—ĉu vi timas aŭ ne timas— Ja venos mem. Eĉ kiam la pastrino Jam levos sian manon, por detranĉi Al ni oferdediĉe niajn buklojn, Eĉ tiam via savo kaj la mia Ne ĉesos esti mia sola penso. Forĵetu la malĝojon, ĉar per dubo Akcelas ni danĝeron. Apolono Al ni promesis, ke en la sanktejo De la fratin' atendas nin konsolo Kaj helpo kaj reveno. Kaj dusencaj Neniam estas vortoj de la dioj, Kiel tre ofte pensas la prematoj.
ORESTO.
Al la malĝoj' de l' vivo la patrino En infanec' min jam alkutimigis, Kaj mi tiele kreskis, viva bildo De mia patro, kaj la senparola Rigardo mia ĉiam estis akra Riproĉ' por ŝi kaj ŝia adultulo. Tre ofte, kiam la fratin' Elektro En la profunda parto de la ĉambro Silente sidis antaŭ la kameno, Mi min al ŝia brusto time premis Kaj per okuloj grandaj kaj malĝojaj Rigardis ŝin, plorantan dolorege! Kaj tiam ŝi pri nia granda patro Parolis multe. Kiel mi deziris Lin tiam vidi, esti apud li! Jen mi deziris flugi for al Trojo, Jen mi deziris, ke al mi li venu ... La tago venis ...
PILADO.
Nu, pri tiu horo Babilu inferuloj en la nokto! Nin rememoro pri pli bela tempo Fortigu freŝe per heroaj faroj! La dioj ja bezonas bonajn homojn Por siaj planoj sur ĉi tiu tero; Sendube vin ankoraŭ task' atendas; Vin ili ja ne sendis kun la patro Ĉe lia ir' malvola al la Orko.
ORESTO.
Ho, se mi lian baskon tiam kaptus Kaj sekvus lin!
PILADO.
Nu, tiuj, kiuj vin Konservis, ili zorgis ja pri mi; Ĉar kio mi sen vi fariĝus, tion Mi eĉ prezenti ja al mi ne povas, Ĉar de la temp' de mia infaneco Ja nur kun vi kaj nur por vi mi vivas Kaj volas vivi.
ORESTO.
Ne rememorigu Al mi la belajn tagojn, kiam dolĉe En via dom' mi trovis rifuĝejon Kaj via nobla patro tiel ame Pri la duonmortinta floro zorgis, Kaj vi, senĉese gaja, ĉiutage Saltadis ĉirkaŭ mi kun nova vivo, Simile al la hela papilio Ĉirkaŭe de mallumkolora floro, Kaj la gajecon vian enverŝadis En mian koron, kaj mi eĉ forgesis Mizeron mian, kaj en viglaj revoj Junecon mian mi kun vi pasigis.
PILADO.
Vin ekaminte, mi komencis vivi.
ORESTO.
Ne vivi, sed suferi vi komencis. Jes, tio estas la esenc' terura De mia sorto, ke kvazaŭ pestulo Doloron mi kaj morton en mi portas; Ke se mi nur ektuŝas ian lokon. Eĉ la plej sanan, baldaŭ ĉirkaŭ mi Sur la vizaĝoj eĉ la plej florantaj Aperas trajtoj de rampanta morto.
PILADO.
Mi certe la unua devus morti, Se via spir' en si venenon portus. Kaj tamen diru mem, ĉu mi ne estas Ankoraŭ plena de kuraĝ' kaj ĝojo? Kaj amo kaj kuraĝo nin kondukas Al grandaj faroj.
ORESTO.
Grandaj faroj? Jes, Ni ilin iam vidis antaŭ ni! En tiu tempo, kiam ni, ĉasante, Kuradis tra la valoj kaj la montoj, Kaj similante per la brust' kaj pugno La grandan nian gentopatron, ni Esperis, ke ni tiel persekutos Kun glav' kaj bastonego ian monstron Aŭ bandon da rabistoj; kiam ni Vespere sidis ĉe la granda maro, Nin apogante unu al alia, Kaj antaŭ ni la ondoj dolĉe ludis Kaj vasta staris antaŭ ni la mondo: Ho, tiam certe ofte ni kaptadis La glavon, kaj estontaj faroj svarmis Ĉirkaŭe, kiel steloj en la nokto.
PILADO.
Sen lim' estas la faro, kiun volus Plenumi la animo. Ĉiun agon Ni volus fari tuj tiele grande Laŭ la amplekso, kiun ĝi atingas, Se multajn jarojn, tra generacioj Kaj landoj, ĝin la buŝo de l' poetoj Pligrandigante rulas. Bele sonas La agoj de l' prapatroj, kiam ilin, En la vespera ombro ripozante, Junulo sorbas kun la ton' de harpo; Sed kiel niaj faroj, tiel ankaŭ Iliaj ne prezentis perfektaĵon. Ni pelas ion, kio antaŭ ni Rapide kuras, kaj ni ne atentas La vojon, kiun iras niaj paŝoj. La paŝojn de l' prapatroj kaj la signojn De la surtera viv' ilia preskaŭ Ni ne rimarkas, ĉiam ni nur celas Ilian ombron, kiu disimile Tre malproksime sidas kvazaŭ krono Tre alte sur la pintoj de la montoj. Mi ne tre ŝatas tiujn, kiuj celas Nur gloron inter la popol' akiri; Sed vi, junulo, vi la diojn danku, Ke ili tiel frue tiel multe Per vi jam faris.
ORESTO.
Se al iu homo La dioj donis la ĝojigan sorton Forigi malfeliĉon de la siaj, Grandigi sian regnon, fortikigi La limojn, aŭ malnovajn malamikojn Faligi aŭ forpeli,—tiam li La diojn danku, ĉar al li la dioj Plej grandan ĝojon en la vivo donis; Sed min la dioj faris ja buĉisto, Devigis min mortigi mian propran Patrinon, kiun tamen mi adoris; Kaj venĝe por la ago malhonora Min abomene ili ruinigis. La domon de Tantalo ili juĝas, Kaj mi, la lasta el la dom', ne devas Ricevi morton pian aŭ honoran.
PILADO.
Neniam pro la krimoj de la patroj La dioj faras venĝon sur la filo; Ĉu bona, ĉu malbona—ĉiu mem Por sia far' ricevas rekompencon. Nur beno herediĝas, ne malbeno.
ORESTO.
Ne beno ja kondukis nin ĉi tien.
PILADO.
Sed la decido de la altaj dioj.
ORESTO.
Ilia do decido nin mortigas.
PILADO.
Plenumu la ordonon kaj atendu! Se la fratinon vi al Apolono Alportos kaj se ambaŭ kune loĝos En Delfoj, sub konstanta adorado De nobla gento, tiam por ĉi tio La alta paro certe vin favoros Kaj savos vin de la inferulinoj. Jam en ĉi tiu sankta arbareto Ja ne kuraĝas ili ekaperi.
ORESTO.
Almenaŭ morton havos mi trankvilan.
PILADO.
Sed mi alie pensas. Mi kunligis La pasintaĵon kun la estontaĵo Kaj ne mallerte solvis la misteron. Tre povas esti, ke jam antaŭ longe La dioj pri la granda far' decidis. Diano certe volas forsaviĝi De la sovaĝa bordo de l' barbaroj Kaj de iliaj sangaj homoferoj; Ni estas elektitaj, por plenumi La belan faron, kaj jam nun mirinde Ni estas devigitaj tion fari.
ORESTO.
Vi lerte interplektas la decidojn De l' dioj kun la propraj viaj voloj.
PILADO.
Nu, kion do valoras homa saĝo, Se ĝi ne penas lerte trapenetri La volon de la dioj? Pezan ŝarĝon Surmetas dioj sur la noblan homon, Se li tro multe pekis, kaj por li Destinas ili taskon, kiu ŝajnas Al simplaj homoj tute ne solvebla. Sed la heroo venkas, kaj pentfare Li faras tiajn servojn, ke la mondo Estonte lin adoras.
ORESTO.
Se la sorto Al mi destinis vivi kaj agadi, Ho, tiam iu dio liberigu La frunton mian de l' kapturno, kiu Sur glita, patrinsange makulita Vojeto min al la mortintoj tiras; Kompate li sekigu tiun fonton, Per kiu el la vundoj de l' patrino Konstante sur min ŝprucas la malbeno!
PILADO.
Atendu pli trankvile! La malbonon Vi mem ja pligrandigas kaj vi prenas Sur vin de la furioj la oficon. Min lasu primediti, vi silentu! Nur poste, bezonante por la ago La fortojn kunigitajn, mi vin vokos, Kaj kun kuraĝ' prudenta tiam ambaŭ Alpaŝos ni al la efektivigo.
ORESTO.
Parolo de Uliso.
PILADO.
Vi ne moku! Jes, ĉiu devas mem al si elekti Heroon imitotan, se li volas Atingi la Olimpon. Mi konfesas, Ne pensas mi, ke ruzo kaj prudento Makulas viron, kiu sin dediĉis Al plenumado de kuraĝaj faroj.
ORESTO.
Mi ŝatas nur kuraĝon rektaniman.
PILADO.
Ne petis tial mi de vi konsilon. Jam unu paŝon faris mi. Jam multe Da scioj mi ellogis de l' gardistoj. Mi scias jam, ke fremda, disimila Virin' katenas tiun sangan leĝon; Nur puran koron, preĝon, odorfumon Al dioj ŝi oferas. Ŝian koron Tre multe oni laŭdas; oni pensas, Ke ŝi devenas de amazoninoj, Ke ŝi forkuris, por ke ŝi per tio Evitu ian grandan malfeliĉon.
ORESTO.
Videble nun potenco ŝia luma La forton perdis pro la proksimeco De la krimulo, kiun la malbeno Ĉirkaŭas, kiel vasta nigra nokto. La pia sangavido liberigas De la katenoj la antikvan moron, Por nin nun pereigi. La sovaĝa Spirito de la reĝo nin mortigos; Se li koleras, tiam nin virino Ne povas savi.
PILADO.
Bone al ni estas, Ke de virin' dependas nia sorto! Ĉar viro, eĉ plej bona, kutimigas Spiriton sian al la krueleco, Kaj fine li eĉ leĝon al si faras El tio, kion mem li abomenas, Kaj la kutimo faras lin malmola Kaj eĉ nerekonebla. Sed virino Obstine ĉiam sekvas sian senton, Kaj en la bono kaj en la malbono Ŝi estas pli fidebla ... Ts! ŝi venas! Nin lasu solaj! Mi ne devas tuj Eldiri niajn nomojn aŭ konfidi Al ŝi tro nesingarde nian sorton. Foriru! Antaŭ ol ŝi ekdeziros Kun vi paroli, mi kun vi parolos.
SCENO DUA.
IFIGENIO. PILADO.
IFIGENIO.
Fremdulo, diru, kiu kaj el kie Vi estas. Mi vin trovas pli simila Al greko, ol al skito. (Ŝi deprenas liajn ĉenojn.) Tre danĝera La libereco estas, kiun mi Nun al vi donas; ho, la bonaj dioj Deturnu tion, kio vin minacas!
PILADO.
Ho, dolĉa voĉo! Agrablega sono De l' hejma lingvo en la fremda lando! La bluajn montojn de l' haven' patruja Mi, la kaptito, vidas nun denove Kun ĝojo antaŭ la okuloj miaj. Ho jes, ho jes, mi ankaŭ estas greko! Mi por momento tute ja forgesis, Kiome mi bezonas vin, mi glutis Per la okul' ĉielan la aperon. Ho, se decido de pli alta forto Ne ŝlosas vian buŝon, diru, diru, El kiu el la grekaj niaj gentoj Vi, dia ido, havas la devenon.
IFIGENIO.
Pastrino, kiun la diino mem Por si elektis kaj al si dediĉis, Parolas nun kun vi; ĉi tio devas Al vi sufiĉi. Diru al mi, kiu Vi estas, kia sorto malfeliĉa Kun la kunul' vin tion ĉi venigis.
PILADO.
Facile mi rakonti al vi povas La sorton, kiu pelas nin kruele. Ho, se kun tia sama facileco Vi povus nin ĝojigi per espero! El Kret' ni estas, filoj de Adrasto: Mi, la plej juna, nomas min Kefalo, Li, la plej aĝa, estas Laodamas. Kaj meze inter ni ankoraŭ estis Alia frato, kruda kaj sovaĝa, Kaj tiu jam en la infanaj ludoj Ne lasis al ni pacon kaj konsenton. Dum nia patro antaŭ Troj' batalis, Kviete ni sekvadis la patrinon; Sed kiam li kun riĉa hav' revenis Kaj baldaŭ poste mortis, la disputo Pri regno kaj heredo tuj disigis La fratojn. Mi min tenis sur la flanko De la plej aĝa. Tiu ĉi mortigis La fraton. Kaj pro tiu sanga krimo Lin la furioj pelas senripoze. Sed al ĉi tiu senkultura bordo Nin sendis Apolono kun espero. En la sanktejo de l' fratino sia Ordonis li al ni atendi helpon. Nin oni kaptis kaj al vi venigis Por oferfaro. Tion vi jam scias.
IFIGENIO.
Ĉu Trojo falis? Ho, karul', certigu!
PILADO.
Ĝi falis, jes. Kaj vi al ni certigu La savon! Rapidigu vi la helpon, De l' dio promesitan! Ekkompatu Vi mian fraton! Diru al li baldaŭ Bonkoran vorton! Tamen parolante Kun li, vi lin indulgu, mi vin petas; Ĉar ĝojo kaj dolor' kaj rememoro Facile lian tutan internaĵon Ekskuas tro danĝere; tiam baldaŭ Frenezo febroforma lin atakas, Animo lia bela kaj libera Fariĝas tiam havo de l' furioj.
IFIGENIO.
Kiome ajn vi estas malfeliĉa, Mi vin petegas, ĉion vi forgesu, Ĝis vi sopiron mian kontentigos.
PILADO.
La alta urbo, kiu tra dek jaroj La tutan grekan forton kontraŭstaris, Prezentas nun ruinojn, kaj neniam Ĝi releviĝos. Tamen multaj tomboj De la plej bonaj grekoj nin devigas Memori tiun bordon de l' barbaroj. Aĥilo falis, kaj amiko lia ...
IFIGENIO.
Ho, diaj bildoj, vi fariĝis polvo!
PILADO.
Kaj Palamed', Telamonid' Ajakso Jam la patrujan sunon ne revidis.
IFIGENIO (al si mem).
Pri mia patro li nenion diras Kaj lin ne nomas inter la falintoj. Ho jes! li vivas! Jes, mi lin revidos! Ho, mia kor', esperu, mia koro!
PILADO.
Feliĉaj tamen estas tiuj miloj, Kiuj la morton trovis en batalo! Ĉar por la revenintoj dia mano Preparis ne triumfon, sed teruron Kaj tre malĝojan finon. Ĉu la voĉo De l' homoj ne atingas vin? Ĉar kien Ĝi nur atingi povas, ĝi disportas La famon pri l' fariĝoj plej teruraj. Ĉu la mizero do, kiu plenigas Per ĝemoj ne ĉesantaj la palacon Mikenan, al vi estas nekonata? Kun helpo de Egisto tre perfide Mortigis Klitemnestro sian edzon Tuj en la tago, kiam li revenis!... Ha, vi adoras tiun reĝan domon! Mi vidas, via brusto vane penas Impreson la teruran en si kaŝi. Ĉu estas vi filino de amiko? Ĉu vi naskiĝis en najbara urbo? Ne kaŝu, ne koleru, ke l' unua Teruron tiun mi al vi raportas.
IFIGENIO.
Ho diru, ho rakontu la detalojn De la terura faro!
PILADO.
En la tago De la reveno, kiam, sin baninte, La reĝo volis preni sian veston Konfide el la manoj de l' edzino, La krimulino tiam sur lin ĵetis Teksaĵon faldoriĉan kaj implikan; Kaj dum li vane penis el la reto Sin liberigi, perfidul' Egisto Mortigis lin, kaj tiu granda princo Kovrita iris al la malvivuloj.
IFIGENIO.
Kaj kian pagon la kunul' ricevis?
PILADO.
Kun regno liton, kion li jam havis.
IFIGENIO.
Volupto do ŝin pelis al la krimo?
PILADO.
Kaj forta sento de malnova venĝo.
IFIGENIO.
Per kio do la reĝo ŝin ofendis?
PILADO.
Per peza faro, kiu ŝin pravigus, Se nur mortigo estus pravigebla. Li al Aŭlido logis ŝin, kaj kiam Diino per kontraŭblovantaj ventoj Malhelpis forveturon de la grekoj, Li tiam senkompate sian propran Filinon la plej aĝan alkondukis Al la altaro de Dian', kaj ŝin Pro bon' de l' grekoj oni tiam buĉis. Kaj tio en la koron de l' patrino Enpremis tiel forte la malamon, Ke ŝi facile cedis al Egisto Kaj sian edzon ĵetis en pereon.
IFIGENIO (sin kovrante).
Sufiĉe! Nun vi baldaŭ min revidos.
PILADO (sola).
La sort' de l' reĝa domo ŝin videble Profunde tuŝas. Kiu ajn ŝi estas, Ŝi tute certe mem la reĝon konis. Feliĉe do por ni, el alta domo Ĉi tien oni vendis ŝin. Ho koro, Ne batu tiel forte! Al la stelo, De la espero, kiu ekbriletis, Ni remu do kuraĝe kaj prudente!
AKTO TRIA.
SCENO UNUA.
IFIGENIO. ORESTO.
IFIGENIO.
Malfeliĉulo, mi vin senĉenigas, Sed nur, ho ve! por sorto pli kruela. La liberec', donata de la templo, Simile al la lasta vivekbrilo De malfacila malsanul', prezentas Nur antaŭsignon de la morto. Tamen Ĝis nun ankoraŭ mi ne povas diri Kaj diri al mi mem mi ne kuraĝas, Ke vi pereis! Kiel do mi povus Per krima man' dediĉi vin al morto? Kaj tamen tiel longe, dum mi restas Pastrino de Dian', neniu havas La rajton iel tuŝi vian kapon. Sed se mi ne plenumos mian devon Laŭ la postulo de l' kolera reĝo, Li tiam inter miaj helpantinoj Alian virgulinon pastrinigos, Kaj tiam krom deziro plej varmega Mi jam nenion povos al vi doni. Ho, kara samlandan'! eĉ simpla sklavo, Sur kiun lumis nia hejma suno, En fremda land' tre kara al ni estas: Kun kia do senlima ĝoj' kaj beno Mi devas vin akcepti, kiuj dolĉe Al mi alportis bildon de herooj, De mi en infaneco adorataj, Kaj kiuj mian plej internan koron Konsolis per espero la plej bela.
ORESTO.
Ĉu vian nomon kaj devenon vian Vi kaŝas kun intenco? aŭ ĉu eble Mi povas scii, kiu disimile Nun staras antaŭ mi?
IFIGENIO.
Vi min ekkonos. Sed nun rakontu, kion via frato Al mi ĝis nun sciigis nur duone,— La pluan sorton de l' personoj, kiuj, De Trojo reveninte, sur la sojlo De sia propra dom' neatenditan Fatalon trovis. Kvankam mi tre juna Alvenis sur ĉi tiun fremdan bordon, Sed mi ankoraŭ bone rememoras La grandan timon kaj la grandan miron, Kun kiu mi rigardis siatempe Tiujn heroojn. Ili elveturis, Kaj tiam ŝajnis, kvazaŭ la Olimpo Subite malfermiĝis kaj la bildojn De l' glora kaj mirinda mond' antikva Malsupren sendis por la pereigo De Iliono. Sed la plej majesta El ĉiuj estis reĝ' Agamemnono! Ho diru, ĉu li efektive falis Per la perfido de edzino sia Kaj de Egisto?
ORESTO.
Jes, vi diris veron!
IFIGENIO.
Ho, ve al vi, Mikeno malfeliĉa! Tiele semis nepoj de Tantalo Per plena man' malbenon post malbeno! Simile al kreskaĵo senvalora, Miloblan semon ĉirkaŭ si ĵetante, Por nepoj kaj pranepoj ili kreis Parencajn mortigantojn por eterna Sovaĝa reciproka venĝemeco! Malkovru ĉion, kion en la vortoj De via frat' por mi ankoraŭ kovris La ombro de l' teruro. Diru, kiel La lasta filo de la granda gento, La ĉarma knabo, certe destinita Por iam fari venĝon por la patro,— Kiele li, Oresto, trovis savon En tiu sanga tago? Ĉu li ankaŭ Pereis en la reto? Ĉu li vivas? Ĉu li saviĝis? Ĉu Elektro vivas?
ORESTO.
Jes, ambaŭ vivas.
IFIGENIO.
Ho vi, ora suno, Radiojn la plej belajn al mi pruntu Kaj metu ilin kiel mian dankon Al Jupitero antaŭ lian tronon! Ĉar mi nur estas muta kaj malriĉa.
ORESTO.
Se vin kun tiu reĝa domo ligas Intima ia ligo aŭ rilatoj, Kiel kredigas via bela ĝojo, Ho, tiam tenu forte vian koron! Ĉar tre dolora estas por ĝojanto Refalo tro subita en malĝojon. Vi scias, mi ĝin vidas, nur la morton De l' reĝ' Agamemnono.
IFIGENIO.
Kaj ĉu tio Ne estas por mi scio tro sufiĉa?
ORESTO.
Vi scias nur duonon de l' mizero.
IFIGENIO.
Kaj kio plu? Orest', Elektro vivas?
ORESTO.
Pri Klitemnestro vi nenion timas?
IFIGENIO.
Ŝin ja nek timo, nek espero savos.
ORESTO.
Ŝi el la lando de l' esper' foriris.
IFIGENIO.
Ĉu do pentante ŝi sin mem mortigis?
ORESTO.
Ne! sed la propra sango ŝin mortigis.
IFIGENIO.
Parolu klare, ke mi plu ne serĉu! La necerteco per flugil' malluma Milfoje batas ĉirkaŭ mia kapo.
ORESTO.
La dioj do destinas, ke mi estu La sciiganto de la faro, kiun Mi tiel volus kaŝi por eterne En la sensona regno de la nokto! Al tio kontraŭ mia propra volo Min nun devigas via ĉarma buŝo; Ĝi tamen havas rajton, por postuli Doloron ankaŭ; bone, ĝi ricevos. En tiu tag', kiam la patro falis, Elektro save kaŝis sian fraton; Strofio, la bofrato de la patro, Volonte lin akceptis kaj edukis Lin kune kun la propra sia filo, Pilado, kiu sin tre baldaŭ ligis Kun la veninto per plej bela ligo De la plej forta kora amikeco. Kaj ju pli ili kreskis, des pli forte En ili kreskis la deziro venĝi La morton de la reĝo. Kaj sekrete, En vestoj de fremduloj, ili venis Mikenon, kvazaŭ por alporti tien Sciigon pri la morto de Oresto Kaj ankaŭ lian cindron. Ilin bone Akceptis la reĝino, ili venis Internen de la domo. Al Elektro Orest' sin rekonigas; ŝi reblovas En li la fajron de l' venĝemo, kiu En la alesto sankta de l' patrino Jam preskaŭ estingiĝis. En silento Ŝi lin kondukas al la loko, kie La patro falis, kie tre malforta Malnova postesigno de la sango, Jam preskaŭ tute plu ne rimarkebla, La plankon, multefoje jam lavitan, Ankoraŭ kolorigis. Tiam ŝi Per sia fajra lango nun priskribis Ĉiun detalon de la krima faro Kaj sian sklavan kaj mizeran vivon, La fierecon de la perfiduloj Kaj la danĝerojn, kiuj la gefratojn Ankoraŭ nun minacas de la flanko De la patrin' duonpatriniĝinta. Kaj tie al Oresto ŝi altrudis Malnovan la ponardon, kiu tiom En la Tantala dom' jam furiozis ... Kaj propra fil' mortigis Klitemnestron ...
IFIGENIO.
Ho senmortuloj, vi, kiuj pasigas Feliĉajn tagojn super puraj nuboj, Ĉu nur por tio dum tre multaj jaroj Vi min de ĉiuj homoj apartigis Kaj tenis min en via proksimeco Kaj sur min metis la oficon virgan La sanktan fajron ĉiam subtenadi Kaj la animon mian vi, simile Al flamo, ĉiam direktadis supren, Ke la terurojn de la domo mia Eksentu mi nur iam pli malfrue, Sed tiom pli profunde?—Ho, parolu Al mi pri la junulo malfeliĉa! Parolu pri Oresto!
ORESTO.
Ho, se jam oni povus nun rakonti Pri lia morto! Kvazaŭ fermentante, Leviĝis el la sang' de l' buĉitino La ombro de l' patrino. Al la filinoj de l' eterna nokto Ĝi krias: “tenu firme, ne forlasu La mortiginton de l' patrino! Pelu Kaj persekutu la krimulon! Pelu! Al vi li apartenas!”—Ili aŭdas, Iliaj okulaĉoj ekrigardas Ĉirkaŭe kun la agla avideco. Kaj ili ekmoviĝas en la nigraj Kavernoj, kaj el la anguloj venas Senbrue tuj ilia sekvantaro, La dubo kaj la pento. Antaŭ ili Vapor' leviĝas el la Aĥerono; El ĝiaj nebulringoj ekruliĝas Ĉirkaŭe de la kapo de l' kulpulo Senĉesa freneziga meditado Pri l' faritaĵo. Tiam, rajtigitaj Pereon porti, la inferulinoj Elpaŝas sur la belan dian teron, De kiu ilin antaŭ longa tempo Forpelis la malbeno de la dioj. Pied' ilia pelas la kuranton, Ripozon ili donas nur momente, Por tuj ataki kun teruro nova.
IFIGENIO.
Ho malfeliĉa, en la sama stato Vi estas mem, kaj tial vi komprenas Kiome li, malfeliĉul', suferas!
ORESTO.
Kion vi diras? Kia sama stato?
IFIGENIO.
Vin, kiel lin, ja premas fratmortigo; Al mi jam tion diris via frato.
ORESTO.
Sufiĉe! La animo via granda Per falsa vort' ne estu plu trompata! Fremdulo por fremdulo povas teksi Mensogon kaj ruzaĵon, por faligi Lin en la reton; inter ni ekzistu Nur vero! Mi estas mem Oresto! Kaj ĉi tiu Krimula kap' kliniĝas al la tombo Kaj serĉas morton. Kaj en ĉia formo Mi estas preta vole ĝin akcepti! Ho, kiu ajn vi estas, mi al vi Kaj al amiko mia malfeliĉa Deziras savon; sed al mi la savon Mi ne deziras. Se mi ne eraras, Ĉi tie vi nur kontraŭvole restas; Eltrovu do rimedon, por forkuri, Sed min ĉi tie lasu. Mia korpo Malsupren falu de la alta roko, Ĝis maro fluu mia sang', portante Malbenon al la bordo de l' barbaroj! Vi iru, en la hejma greka lando Komencu novan, pli feliĉan vivon! (Li foriras.)
IFIGENIO.
Tiele do vi fine al mi venas, Vi, Plenumiĝ', filino plej ravanta De la plej granda patro! Ho, gigante Nun antaŭ mi leviĝas via bildo! Per la rigardo mia mi apenaŭ Atingas viajn manojn, kiuj plenaj De fruktoj kaj de benaj kronoj, portas Trezorojn de Olimpo. Kiel oni Ekkonas reĝon laŭ la grandmezuro De l' donoj—ĉar la kvanto, kiun multaj Jam nomus riĉo, al li devas ŝajni Malgranda—tiel oni vin, ho dioj, Rekonas laŭ la donoj tre ŝparataj, Sed longe kaj saĝege preparataj. Ĉar nur vi solaj scias, kio estas Por ni utila, nur vi solaj vidas La vastan regnon de la estonteco, Dum antaŭ ni la steloj kaj nebuloj Ĉiuvespere kovras la rigardon. Trankvile vi aŭskultas nian preĝon, Petantan pri sensaĝa rapideco, Sed via man' neniam malmature Deŝiras la ĉielajn orajn fruktojn; Kaj ve al tiu, kiu ilin prenas Perforte tro frutempe: la acida Manĝaĵ' al li alportas nur la morton. Ne lasu, ke la longe atendita Feliĉ', apenaŭ iam esperita, Simile al la ombro de amiko Nun preterpasu vane, restigante Trioblan suferadon kaj doloron!
ORESTO (denove aliras al ŝi).
Se vi pri vi kaj pri Pilado preĝas, Ne citu mian nomon kun la viaj! Ne savos vi krimulon, sed kun li Dividos vi malbenon kaj mizeron.
IFIGENIO.
De via sort' dependas mia sorto.
ORESTO.
Neniel! Sola kaj sen akompano Mi iru en la regnon de la morto. Se eĉ per via propra kovrotuko Vi kovros la kulpulon, vi ne kaŝos Lin antaŭ la eterne-maldormantoj; Alesto via, ho ĉielulino, Flankigos ilin, sed ne fortimigos. La teron de la sankta arbareto Ne rajtas ili tuŝi arogante Per la piedoj, sed de malproksime De temp' al tempo aŭdas mi ilian Teruran ridon. Tiel blekas lupoj Ĉirkaŭe de la arb', sur kiun savis Sin vojaĝanto. Ekster la arbaro Ripozas ili, kvazaŭ sieĝante; Sed se mi nur forlasos la arbaron, Tuj ili ekleviĝos, balancante Serpentajn siajn kapojn, aperigos Ĉirkaŭe polvajn nubojn kaj pelados Akiron sian pluen, sen ripozo.
IFIGENIO.
Ĉu povas vi aŭskulti bonan vorton?
ORESTO.
Ĝin ŝparu por amato de la dioj!
IFIGENIO.
Espero nova nun por vi eklumis.
ORESTO.
Tra fumo nur briletas antaŭ mi La mortriver', vokante al infero.
IFIGENIO.
Ĉu vi fratinon havas nur Elektron?
ORESTO.
Nur ŝin mi konis; ĉar la pli maljunan Frutempe prenis for el la mizero De nia domo ŝia bona sorto, En kiu ni nur teruraĵon vidis. Ho, ne demandu plu kaj ne aligu Vin al la Erinioj. Kun kruela Plezuro ili de l' animo mia La cindron blovas for kaj ne permesas, Ke la plej lastaj karboj, kiuj restis De la terura brul' de nia domo, En mia kor' kviete estingiĝu. Ĉu tiu fajr', intence incitata, Nutrata per sulfuro de l' infero Eterne en animo mia brulos?
IFIGENIO.
Mi dolĉan odoraĵon nun enportas En tiun fajron. Pura spir' de amo Per delikata blov' malvarmetigos La ardon, kiu bakas vian bruston! Oresto, mia kara! Ĉu ne povas Vi min kompreni? Ĉu de l' akompano De la teruraj diaj punantinoj La sang' en viaj vejnoj elsekiĝis? Ĉu el la kapo de Gorgon' penetris Ŝtoniga sorĉo ĉiujn viajn membrojn? Se elverŝita sango de patrino Per surda voĉo vokas al infero,— Ĉu pura bena vorto de fratino Ne vokos dian helpon de Olimpo?
ORESTO.
Ĝi vokas! Ha, ĉu tiel vi deziras Pereon mian? Ĉu en vi sin kaŝas Diin' de venĝo? Kiu do vi estas, Vi, kies voĉo kruelege turnas La plej profundan mian internaĵon?
IFIGENIO.
Eksentu do la voĉon de la koro: Orest'! ĝi estas mi, Ifigenio! Mi vivas!
ORESTO.
Vi!
IFIGENIO.
Ho, frato!
ORESTO.
For! ho, for! Ne tuŝu miajn buklojn! Ĉar, simile Al la edziĝa vesto de Kreuzo, Per nevenkebla fajro mi infektas. Foriru! Kiel iam Herkuleso, Mi devas preni morton izolite.
IFIGENIO.