ili. Iom post iom tamen la buŝo malfermiĝis, la dikaj grizaj brovoj
tiriĝis supren kvazaŭ de surprizo kaj la manoj de la viro konvulsie premis la apogilojn de la seĝo; ŝajnis, ke li estas tuj salte leviĝonta. Li tamen ne leviĝis, sed aŭskultadis la muzikon. Dume Moseo ludis kaj ludis, ravante ĉiujn per sia instrumento........ Jen subite la grizulo palpis al si la frunton, liaj trajtoj ŝanĝiĝis pli kaj pli, lia tuta eksteraĵo montris klare, ke io eksterordinara kaptis lian animon. Lia vizaĝo diris: _Mi ekmemoras tion_..., _mi ekmemoras tion_.
Kaj Moseo ludadis plue... La flegato rigardis la doktoron; ŝajnis, kvazaŭ li estus demandonta ion, sed antaŭ ol la doktoro povis respondi aŭ demandi ion mem, subite Johano ekkriis laŭtvoĉe:
-- Kovács!!... Kovács!!
-- Kovács?..... -- flustris la grizulo, kaj li ekstaris, sed tuj refalis sur la seĝon.
-- Kovács!.... Kovács!! -- refoje ekkriis Johano.
-- Kiu min vokas? -- flustris germane la viro.
-- Unu el viaj filoj! -- respondis samlingve Johano.
-- Filoj!?.... --. Denove li palpis al si la frunton, tiam li diris:
-- Mia Dio!... Mi ekmemoras!... Mi ekmemoras!...... Sed kiel la knabo povas voki min?
-- Tri knabojn vi havas!
-- Mia Dio ... jes..., ili estas tri... Sed kio do estas ĉio tio ĉi?... Kie mi estas?... Ĉu mi sonĝis?... Miaj infanoj ja estas...
-- Ili estas tie ĉi, ... Davido, Hugo kaj Stanislas!
-- Jes, tiel ili sin nomas, ... mi nun rememoras --. Kaj sin turnante al la doktoro staranta ĉe lia flanko, li diris plue:
-- Sinjoro, klarigu do al mi... Kion signifas tio ĉi?... Kiu parolis al mi? Kion oni faris al mi?... Kie mi estas? kaj kiu _vi_ estas?
Johano ŝovis flanken la ŝirmilon kaj diris:
-- Vi estas en Hago, sinjoro Kovács kaj viaj filoj venis tien ĉi por iri kun vi de urbo al urbo por doni kun vi tiajn koncertojn, kiajn vi mem donis sola antaŭ multaj jaroj.
-- Sed kie estas miaj infanoj, kaj kiel do ili povus....
Li eksilentis subite, vidante nin. Io, li ne sciis kio, diris al li, ke _ni_ estas tiuj infanoj, sed tiel li ne povis prezenti ilin al si; li ja imagis, ke ili estas ankoraŭ suĉinfanoj kaj ne junaj homoj, ĉar pli ol dudek jaroj pasis al li kvazaŭ en unu sola nokto plena je misteraj, neklarigeblaj okazintaĵoj. Tiu nokto nun pasis kaj kun ĝi la mistera sonĝo. Antaŭ dudek jaroj li perdis sian memoron; li eĉ jam ne sciis, kiel li sin nomis, ke li havis edzinon kaj infanojn, sed aŭdante tiel subite la „Kol-Nidrej“, kiun li tiel ofte ludis mem antaŭ la ravata publiko, tiam lia memoro vekiĝis iom post iom, kaj tuj post kiam li aŭdis sian forgesitan nomon kaj tiujn de la tri knaboj, tiam la nubo, pezanta kiel densa vualo sur lia frunto, subite forŝoviĝis, kaj ĉio fariĝis al li klara. Sed nun alia misteraĵo sin prezentis al li. Kiel li venis tien ĉi? Per tremanta voĉo li turnis sin denove al la doktoro:
-- Sinjoro, ĉu mi sonĝis ĉiujn tiujn jarojn?
La doktoro estis respondonta, sed Johano interrompis lin, dirante:
-- Sinjoro Kovács, mi klarigos ĉion al vi poste. Sciu jam nun, ke vi perdis vian memoron en Parizo la 3an de Aprilo 1896a. Vi malaperis post tiu tago kun du el viaj filoj. De tiu tempo pasis dudek jaroj; vi estas nun en Hago, vi retrovis vian memoron kaj viajn infanojn, la ceteron vi sciigos baldaŭ.
Kovács malfermis la brakojn, ekkriante: -- Miaj filoj!! -- kaj ni ĵetis nin sur lian kolon.
-- Kaj Madeleno? -- li diris, post kiam li ĉirkaŭbrakis nin.
-- Via edzino? -- demandis Johano.
-- Jes, kie ŝi estas?
-- Ĉion, kio rilatas ŝin, vi sciiĝos post kelkaj tagoj.
La doktoro, kiu ĉeestis tiun neordinaran resaniĝon de unu el siaj flegatoj, staris kelkan tempon rigardante Johanon, kvazaŭ li ne kredus al siaj okuloj kaj oreloj; tiam li demandis subite:
-- Sed Johano, .... kiu en realo _vi_ estas?... Mi ĝis nun rigardis vin kiel ordinaran flegiston de malsanuloj, sed ŝajnas al mi.....
La eksflegisto sin klinis ĝis la oreloj de la resanigisto kaj flustris kelkajn al ni neaŭdeblajn vortojn, tiam li iris for, tute ne atendante, kiun efikon faris lia sciigo, kaj ni sekvis lin.
Kvina Ĉapitro.
Ĉi tiu ĉapitro enhavas la korespondadon, kiun inter si faris Kovács kaj Johano dum la du semajnoj, en kiuj al la resaniĝinto estis malpermesate akcepti vizitantojn, ĉar li devis resti sub observado de la doktoro, kiu deziris esplori, ĉu la resanigo estos daŭra, se en tiu tempo la flegato ne vidus siajn filojn. --
Estim-ata sinjor-o Kovács!
Mi send-as al vi tag-libr-o-n kaj tri libr-et-ojn. Post la stud-ad-o de unu el la libr-et-o-j (= ŝlos-il-o-j) ebl-e la _ĉeĥ-a_, ebl-e la _hungar-a_ aŭ la _german-a_, vi kapabl-os leg-i tio-n, kio okaz-is kun vi-a edz-in-o, ĉar la tag-libr-o-n ŝi skrib-is mem kaj en _Esperant-o_.
Se mi pov-os serv-i al vi, tiam sci-ig-u tio-n al mi, kaj mi est-os tuj je vi-a dispon-o.
Ne mir-u, ke mi skrib-as en Esperant-o; ali-a-j-n fremd-a-j-n lingv-o-j-n mi ja ne pov-as _skrib-i_, kvankam mi parol-as mal-mult-e german-e.
Respond-u, mi pet-as, german-e aŭ en Esperanto, nur tiu-j-n du lingv-o-j-n mi kapabl-as leg-i.
Kun salut-o-j, ankaŭ de vi-a-j fil-o-j, mi est-as: Vi-a sin-don-a
Johano.
* * *
Estimata sinjoro Johano!
Ricevis leteron kaj taglibron. Studadis ĉeĥan ŝlosilon kaj komprenis leteron. Estas al mi tre strange. Estas kiel viro, kiu dormis longan longan tempon kaj sonĝis strangan sonĝon. Rakontos kiel okazis -- pardonu erarojn -- ĉefa afero estas, ke vi kaj miaj filoj komprenas min. Memoras la trian de Aprilo 1896a, ĉar estas kvazaŭ tio okazis hieraŭ. Donis koncerton en Parizo kaj havis grandan sukceson. Post koncerto mi iris al mia hotelo per veturilo. Havis strangan kapdoloron, tre teruran; apenaŭ povis pensi. Kapdoloro estis pli terura, kiam mi venis en hotelon. Mia edzino dormis en ĉambro kun la infanoj. Mi sidis ĉe ŝia lito -- -- kapdoloro ĉiam pli terura. Ĉambro turniĝis kun mi. Tiam viroj kun tranĉiloj, glavoj kaj ŝnuroj (ĉio estis tre stranga) subite sidis antaŭ mi. Ili volis ataki min. Mi kuris en angulon de la ĉambro. Ili rigardis min per sovaĝaj okuloj. Mi kriis, sed neniu aŭdis. Kuris en alian angulon de la ĉambro, sed la viroj sekvis min. Mi timis, ke ili volas rabi infanojn. Mi prenis du infanojn, enmetis ilin en kestetojn (estis tie tri kestetoj, ili utilis por gardi muzik-librojn dum vojaĝoj). Sur tablo ĉe la lito staris boteloj kun lakto, mi enmetis tiujn botelojn ĉe la infanoj kaj kuris el la ĉambro, sed la viroj kun glavoj kuris post mi. Eliris hotelon sur straton kaj kuris kaj kuris. Eniris fiakron kun la kestoj kaj diris al la fiakristo: Tuj al la stacidomo!! Kapdoloro pli terura ankoraŭ, stacidomo turniĝis kun mi, sed mi streĉis fortojn kaj pensojn. Volis aĉeti bileton por vagonaro por iri malproksimen. Mi tiel timis la virojn kun la glavoj, ke mi ne volis resti en Parizo. Mi timis, ke ili reirus kun mi al edzino por rabi la infanojn. Antaŭ mi staris sinjoro, kiu aĉetis bileton por Amsterdamo. Mi aĉetis ankaŭ bileton por tiu urbo, ĉar ĝi estis malproksima de Parizo. Mi pensis: tie la viroj ne povas persekuti min. En vagonaro mi fariĝis tiel dormema, ke mi timis ekdormi. Mi lokis la infanojn post mi. Estis vagonaro, kiu iris dum la nokto kaj preskaŭ sen haltoj al Amsterdamo. La vojaĝo estis terura; la viroj kun la tranĉiloj kuris ĉe la flanko de la vagonaro, sed ili ne eniris al mi, ĉar pordeto estis fermita. En la mateno mi alvenis Amsterdamon. La viroj estis for, sed mi timis. Ili revenos, mi diris al mi; mi vojaĝos pli malproksimen.
Mi rigardis karton sur perono por vidi, kiu urbo estas malproksima, kaj mi aĉetis bileton al Groningen. Post kelkaj horoj mi estis en tiu urbo, prenis novan bileton por ankoraŭ pli malproksima urbo aŭ vilaĝo; mi forgesis nomon. Dum la vojaĝo mia kapo turnis, tiel ke mi ne povis resti en vagonaro. Mia cerbo ŝajnis forflui el mia kapo. En vilaĝo mi eliris vagonaron kaj prenis la kestetojn sub brakojn kaj komencis marŝi. Mi ne sciis, kien mi devus iri, nek kion mi devus fari. Mi sentis, ke mia memoro forlasos min; mi iris al la vilaĝo kaj eniris arbareton ĉe malgranda vilaĝo (nomon mi ne scias). Mi kaŝis min en ligna dometo, kie estis kokoj kaj kokinoj. Mi manĝis ovojn, ĉar mi estis malsata. Infanoj ploris mallaŭte; mi donis lakton. Poste ili dormis. En la nokto mi timis, ke la viroj revenus. Mi forlasis lignan dometon kaj serĉis lokon por meti la infanojn. Mi trovis sole-starantan dometon kaj pensis: Loĝantoj dormas, mi metos kestetojn antaŭ la pordo. Kiam mi venis al la pordo, ĝi ne estis fermita. Mi eniris, la luno lumis en la ĉambron; mi aŭdis nenion kaj metis kesteton sur tablon, tiam alia infano komencis plori. Mi pensis: „li vekos loĝantojn de la dometo kaj kuris for kun tiu infano. Mi kuris al vilaĝo ne malproksima de tiu dometo por meti alian infaneton en alian domon, sed pordoj estis fermitaj kaj mi timis, ke la viroj kun la tranĉiloj revenus, se mi metus la kesteton antaŭ fermitan pordon. Mi sekve eliris la vilaĝon, sed ne sciis kien. Fine mi venis al digo. La luno lumis kaj mi vidis post tiu digo la maron. Serĉis lokon por kaŝi la kesteton. Ĉe la digo kuŝis boato en kanaleto iranta de la vilaĝo al la maro. Mi pensis: morgaŭ en la mateno la boatisto trovos la kesteton, se mi metos sub la velon, kiu kuŝis sur fundo de la boato. Mi tiam kaŝis la kesteton tie, kuris for kaj revenis en la vilaĝon kaj pensis; la infanetoj estas ekster danĝero. Mia kapdoloro estis ankoraŭ pli terura. Nebuloj ĉirkaŭis mian kapon; mi vidis tre malklare, kvankam la luno staris hele sur la ĉielo, kaj la timo perdi la memoron, revenis al mi, ĉar mi povis pensi nur kun multa peno. Mi ne scias precize, kio okazis poste. Ĉio estis en nebuloj, eĉ miaj pensoj. -- Mi ne memoris plu, ke mi venis el Franclando, ne memoris plu, ke mia nomo estas Kovács, ke mi havas edzinon. Mi nur konfuze memoris pri viroj kun tranĉiloj, glavoj kaj ŝnuroj, sed post kelka tempo ankaŭ ne pensis plu pri ili, nek pri la infanoj. La lasto, kion mi memoras, estas, ke mi iris sur strato; la suno lumis kaj estis varmega vetero. Multaj homoj staris ĉirkaŭ mi. Ili parolis, sed mi komprenis nenion. Tiam viro kun flavaj lipharoj kaj blua uniformo kun kupraj butonoj prenis mian brakon kaj kondukis min for ... tre malproksimen ... jen en domojn, jen en vagonaron, fine en grandan urbon, sed tion mi memoras nur tre malklare... Kiam la viro kun la uniformo fine estis for, mi kredis esti en ĉambro kaj en lito. Multaj litoj staris tie, ili turniĝis ĉirkaŭ la mia; la nubo, kiu pezis sur mia cerbo, fariĝis pli kaj pli peza kaj mi memoras nenion plu.
Tiam venis tiu longa (kaj tamen tre mallonga) nokto, plena je sonĝoj. Tiu nokto daŭris, ĝis kiam mi aŭdis „Kol-Nidrej“, kaj poste mian propran nomon kaj la nomojn de miaj infanoj. Mia sonĝo estis finita, kaj mi trovis min ĉe la sinjoro, kiun mi ofte vidis en mia sonĝo, sed kiun mi neniam komprenis. Tiu sinjoro estis la doktoro de la frenezulejo. Mi sentis min subite tute sana, sed ne sciis, ke tiu sonĝo estis sonĝo de dudek jaroj. Mi ekdormis Kovács kaj juna viro..., mi vekiĝis Holman kaj grizulo, kaj la infanoj subite estis junaj viroj... Dudek jaroj de mia vivo flugis for en unu sonĝa nokto, sed mi dankas Dion, ke tiu terura nokto pasis. Nur unu penso turmentas min nun: Ĉu mia edzino vivas? Ŝi ne venis kun vi. Mi petas: sciigu tion al mi, revenu baldaŭ kun la filoj kaj se eble kun mia Madeleno.
Vin atendas: Kovács.
* * *
Kara sinjoro Kovács!
Oni diras, ke la stilo estas la homo. Ne kredu tamen, ke mi estas tia lakonulo, kia mia unua letero eble kredigis al vi. Ĉio dependas de cirkonstancoj kaj ankaŭ la stilo, kiun ni en multaj okazoj devas ŝanĝi en nia korespondado.
Mi sciis kaj pripensis pri tio, ke vi verŝajne ne studadis Esperanton, tial mi skribis, kiel mi devis skribi, nome ne laŭ mia propra stilo, sed tiamaniere, ke komencanta lernanto de Esperanto facile povus kompreni min. Mi vidis el via letero, ke vi plene min komprenis, kaj nun mi opinias, ke mi ĉi tiun fojon povas uzi mian ordinaran stilon, respondante vian leteron.
Mi ĝojas, ke vi sentas vin tute resaniĝinta, sed bedaŭras, ke ni devas atendi ankoraŭ plenan semajnon por persone kaj sesope gratuli vin, ĉar post tiu semajno mi venos kun viaj filoj kaj kun du amikoj por gratuli vin pro via resaniĝo. Intertempe studadu plue Esperanton, vi ĝin bezonos, ĉar pro la cirkonstancoj viaj filoj ne povas interparoli inter si, kaj eĉ neniu el ili povas paroli kun vi, ĉar ĉiuj parolas diferencan lingvon. Unu el niaj amikoj, nome Ivan, parolas ruse kaj tre malmulte germane, kaj la alia, kies nomo estas Bjelski, studadis multajn lingvojn, tiel ke li ĝis nun estis nia tradukisto. Vi mem parolas ĉeĥe (neniu el ni komprenas tiun lingvon) kaj eble kelkajn germanajn vortojn, tiel ke vi povas imagi, ke nia okobla interparolado estus tia sama, kian oni aŭdis dum la konstruado de la Babela turego. Por eviti tion, ni ĉiuj studadis de post mallonga tempo unu solan internacian lingvon (Esperanto), tiun saman, kiun antaŭ pli ol dudek jaroj studadis via edzino. Pere de tiu artefarita lingvo ni do kune interbabilados sen ia peno. Tiu interparolado komenciĝos tuj post kiam ni kune venos por liberigi vin el via nuna „loĝejo“, kie vi pasigis tiom da jaroj. Ni esperas, ke feliĉa tempo atendos vin, kaj mi ne dubas pri tio, ĉar viaj filoj, kiuj fariĝis veraj famaj artistoj, faros ĉion por plifeliĉigi vian estontan vivon. Pri via edzino mi skribos eble (tio dependas de cirkonstancoj) post du aŭ tri tagoj. Mi atendas leteron de „Esperanto-Delegito“ el Belgrado, (mi klarigos poste, kio estas tio) kaj espereble tiu letero ĵetos lumon sur la misteron (rilate al ŝia subita malapero), kiun mi ĝis nun ankoraŭ ne kapablis solvi. Mi tamen konscias, ke la malkvieteco, kiun vi sentas pro ŝi, estas granda, sed kondutu laŭ la proverbo: Kuiru viajn pizojn, kaj ĉio fariĝos bona.
Multajn salutojn de ni ĉiuj. Via Johano.
P. S. Kiam unu el viaj filoj vin vidis, li kredis revidi mortinton, sed ĉar mortintoj ne povas reaperi el la tombo, li komprenis, ke la mortinto kaj vi devas esti du personoj, kiuj estis tre similaj unu al la alia. Eble tiu alia persono (nun jam mortinta kaj ripozanta sur la mortintejo de Brej) estis via frato. Sciigu al mi, ĉu vi havis fraton kaj kiel estis lia nomo.
Pri „_Holman_“ mi povas sciigi al vi, ke li estas ankoraŭ vivanta holanda fama violonĉelisto, kiu ofte donis koncerton en Kurhaŭs (Scheveningen, apud Hago). El la gestoj, kiujn vi dum via stranga malsano multfoje faris, oni vidis, ke ankaŭ vi estas violonĉelisto, kaj ĉar vi iom estas simila al tiu Holman laŭ via eksteraĵo kaj vizaĝo, kaj ĉar neniu sciis vian veran nomon, vi ekhavis tiun de la holanda artisto.
Johano.
* * *
Estimata sinjoro Johano.
Mi legis vian leteron kun ĝojo. Via letero helpis al mi forpeli la tempon, ĉar mi deziras, ke la semajno jam estu pasinta. Longan tempon mi uzis por legi vian leteron, ĉar mi devas serĉi multajn vortojn. Jes, mia edzino studadis Esperanton; ŝi diris tion al mi, sed mi opiniis: Esperanto estas ja neuzebla lingvo kaj mi ne volis lerni ĝin. Nun mi spertas, ke mi eraris. Mi faras grandan penon lerni la tutan lingvon por paroli kun vi kaj kun la filoj kaj la amikoj. Montris la leteron al la doktoro; li ridis, sed ne kredis, ke mi povos paroli per tiu lingvo. Mi pensis: Ridu, sed mi studados. Mi legis kelkajn paĝojn de „taglibro“ sed enestas vortoj ne starantaj en ŝlosilo. Mi serĉos poste en pli dika vortlibro. Ĉu vi jam ricevis leteron pri mia edzino? Mi petas: Skribu pri tio. Mi sentas min ankoraŭ tre sana; memoro estas nun tre forta.
Jes, mi havas fraton, li estis, kiel mi, violonĉelisto. Lia nomo estas _Rikardo_. Kun ĉagreno mi legis en via dua letero, ke li mortis.
Multaj salutoj al vi, al filoj kaj al amikoj.
Kovács.
_Post-skribo._ Mi dankas, ĉar vi faris al mi plezuron kun via longa letero. En tria letero vi ne bezonas skribi la streketojn inter partoj de vortoj; mi jam scias legi sen la streketoj.
K.
* * *
Kara sinjoro Kovács.
Ni ĝojas, ke vi sanas tiel bonege kaj ke vi faris tiajn progresojn en Esperanto.
Hieraŭ mi ricevis la deziritan leteron de la Delegito el Belgrado. Mi estis petinta lin esplori por mi kiel estas la plenaj nomoj, la datoj kaj lokoj de naskiĝo de gesinjoroj Kovács, kiuj geedziĝis la 30an de Marto 1895a (laŭ la taglibro) en unu el la katolikaj preĝejoj de Belgrado. Mi petis tion, kiam mi ne estis konatiĝinta kun vi, alie ĝi estus ja superflua. La Delegito respondis al mi la jenan:
„Laŭ la edziĝolibro de la -- -- preĝejo geedziĝis en Belgrado la 31an de Marto 1895a:
_Eduardo Kovács_, naskita en _Pisek_, la l4an de Januaro 1877a kaj _Amalia Sedlák_, naskita en _Belgrado_, la 3an de Junio 1875a.
Tuj post la ricevo de tiu sciigo mi sendis duan leteron al tiu Delegito, petante informojn, ĉu en lia urbo loĝas ankoraŭ familio _Sedlák_ kaj ĉu tiu familio povas doni novaĵon pri sia parencino _Amalia_, kiu malaperis el Belgrado la 31an de Marto 1895a.
Post semajno mi esperas ricevi la respondon.
Havu paciencon, mi antaŭvidas, ke _ĉio fariĝos bona_.
Salutojn de ni ĉiuj. Johano.
* * *
Estimata Sinjoro Johano.
Mi dankas pro via lasta letero. Ĝi donis al mi esperon kaj kuraĝon. Dio volu, ke mi revidu mian Amalion.
Morgaŭ mi atendos vin; tiam mi povos foriri el tiu ĉi domo, la doktoro jam promesis.
Vin ĉiujn salutas: Kovács.
Sesa Ĉapitro.
Kion ni vidis sur „la Digo“ -- Nia vojaĝo al „la Insulo“ kaj nia alveno tie -- La sola domo kaj kiel ĉio aspektis tie post multaj jaroj -- La loĝantoj de tiu domo -- Pri hundo kaj svenanta virino -- La reveno de la domestro -- Kelkaj misteraĵoj klariĝis -- Koncerto sur la Insulo, al kiu ankaŭ bestoj partoprenis, el kiuj unu tamen devis esti forigata pro nedezirita partopreno -- Kiel ni pasigis la nokton sur la Insulo.
Sesope ni staris sur la verda „Digo“ kaj rigardis la antaŭ ni sterniĝantan maron. Nur du ŝipetoj kun blankaj veloj sin montris sur la horizonto. Iom pli proksime ni distingis du insuletojn. La pli granda estis Borkum, apartenanta al Germanujo, la alia estis Rottumeroog, la insulo, kie mi pasigis la unuajn jarojn de mia vivo.
Neesprimebla emocio ekkaptis min, ĉar post tri aŭ kvar horoj mi metus la piedojn sur „la Havenon“, kaj kelkan momenton poste mi revidus mian domon, kiun mi antaŭ tiom da jaroj estis forlasinta kun mia fidela Jafet.
Mia emocio tiel premis mian koron, ke larmoj fluis sur miaj vangoj, kaj momenton mi devis deturni la okulojn.
Mi revidus fine mian Insulon, sed ĉu mi revidus mian patron (mi _eble_ posedus nun du patrojn) kaj mian patrinon? (Mi _eble_ posedus nun du). Ĉu ili (tiuj de la Insulo) vivus ankoraŭ? Ĉu ili min rekonus? Tiuj demandoj kaj multaj aliaj vole-nevole plenigis mian kapon, kaj verŝajne mi estus restinta tie ankoraŭ multe pli longe sur „la Digo“, nur rigardante mian Insulon, se Johano ne estus farinta finon al ĉio tio ĉi.
-- Antaŭen, mia kara! -- li diris, -- la boato nin atendas; estas la dua horo, post tri aŭ kvar ni trovos nin tie, (kaj li etendis la manon al la Insulo) kaj tiam vi povos rigardi ĝin ĝissate.
-- Ankoraŭ momenteton mi volas rigardi „la Digon“ --, mi diris, kaj mi rigardis, miregante pro la granda diferenco inter „la Digo“, sur kiu mi estis staranta, kaj „la Digo“, kiun mi pli ol mil fojojn estis rigardinta de la Insulo. Ĉiam mi tiam imagis, ke ĝi estas bruna; mi nun vidis, ke miaj okuloj trompis min antaŭe, ĉar kien ajn mi direktis la rigardon, ĉie „la Digo“ estis verda, ĉar verda freŝa herbo, sur kiu sin paŝtis tie kaj tie ĉi aretoj da ŝafoj, kovris ĝin ĉe ambaŭ flankoj kaj sur la supro, kaj tiel malproksime, kiel miaj okuloj povis sekvi ĝin.
Mi turnis mian dorson al la maro kaj vidis la turojn de la vilaĝoj Warfum kaj Uskvert, tiujn samajn turojn, kiujn mi ĉiam rigardis kiel lumturojn.
Antaŭ mi kuŝis belaj herbejoj inter la multaj longfosetoj, donantaj al ili la formojn de kvadratoj, paralelogramoj kaj aliaj geometriaj figuroj, sur kiuj sin paŝtis bovinoj, bovoj, ĉevaloj kaj ŝafoj. Mirinde bela kaj pentrinda estis la panoramo sin etendanta tie antaŭ la piedo de „la Digo“, kaj miaj okuloj ne povis satiĝi admirante ĝin; sed denove Johano vokis min.
-- Antaŭen! ni ne povas atendi pli longe.
Mi forviŝis la larmojn el miaj okuloj kaj sekvis Johanon, miajn fratojn, mian patron (strange, refoje min ekfrapis la ekpenso, ke mi eble posedus du patrojn), Ivanon kaj Maksimon Bjelski.
Kvin minutojn poste ni sidis en la boato, kiun ludonis al ni la kluzogardisto loĝanta apud „la Digo“ ĉe la kanaleto.
Johano suprentiris la velon, Ivan ekkaptis la direktilon, kaj ni ekglitis inter la markiloj, inter tiuj samaj markiloj, kiujn mi antaŭ tiom da jaroj tiel ofte rigardadis, sed de la alia flanko. Ili kuŝis, aŭ pli ĝuste dirite: staris laŭ du kurbaj linioj, formantaj kvazaŭ gigantan falĉilon, kies ankoraŭ nevidebla pinto nun direktiĝis al la haveno de mia Insulo.
La vetero estis belega, la vento blovetis el la sudo, plenigante la velon, kaj jen ni glitadis sur la ondetoj.
Ĉi tiun fojon la boato ne trairis la limojn de la falĉilo (glitante inter du markiloj), kaj ni ne perdiĝis en la maro, ĉar lertaj manoj nun manovris velon kaj direktilon. Iom post iom „la Digo“ malaperis post ni, dum la Insulo fariĝis pli kaj pli granda, ĝis fine mi vidis „la Havenon“.
Ni parolis malmulte. Mi estis tro emociiĝinta por paroli. Mi sentis min kiel vagulo, kiu post multaj jaroj de foresto estis revenanta en sian patrujon, ĉar mia patrujo ja estis mia Insulo, kiun mi alproksimiĝis post foresto de dek du jaroj; kaj dek du jaroj, kvankam malmultaj ili estas, ŝajnas tamen multaj, kiam oni estas en sia juneco.
Mi pensis refoje pri la patro kaj la patrino, ĉu ili estus vivaj, ĉu _li_ estus ankoraŭ tiu sama viro kiel antaŭe, ĉu _li_ havus ankoraŭ tiujn samajn mentonharojn kiel nia kaprino, ĉu mia patrino portus ankoraŭ tiun blankan kufeton, ĉu ŝi rekonus min, kaj tiel plu. Mi ekpensis pri la papago; ĉu ĝi vivus ankoraŭ?... Eble ĝi vivus, ĉar papagoj povas ja fariĝi tre maljunaj. Ĉu ĝi dirus kiel antaŭe: „_Go til fanen?_“ kaj subite mi turnis min al Johano, demandante:
-- Kion do signifas „Go til fanen“?
Li laŭte ekridis.
-- Vi pensas pri via papago? -- li respondis.
-- Jes, kion do signifas tiuj strangaj vortoj?
-- _Iru al la diablo!_ -- li diris, ridante ankoraŭ pli laŭte.
Mi memoris, ke mi diris tion saman al la doktoro de l' ŝipo, per kiu mi vojaĝis Rusujon, kaj mi jam ne miris, kial mia diraĵo estis kaŭzinta tiom da ridado je la maristoj.
Ni alproksimiĝis pli kaj pli al la Insulo. Aroj da marbirdoj ŝvebflugis super ni kaj ili eligis laŭtajn kriojn. Ĉu ili timis pro siaj ovoj? Ili tamen ne bezonis timi, mi nun ne forprenus ilin el la nestoj.
La „Haveno“, kiu aspektis tute same kiel en la mateno, kiam mi elveliris el ĝi kun la boato de mia patro, estis nun tre proksima. Mia koro ekbategis...; tie, cent paŝojn pli malproksime staris la domo, kaj mi vidis ĝian tutan formon (ĝi similis je ŝtona kubo, ĉar pintan tegmenton ĝi neniam havis) aperantan de supre malsupren.
Ni albordiĝis, elsaltis el la boato kaj staris sur la Insulo. Mi ĵetis rigardon ĉirkaŭe; nenio ŝanĝiĝis, ĉio estis, kiel mi ĝin vidis lastfoje antaŭ dek du jaroj. Estis al mi, kvazaŭ mi neniam estus forlasinta la Insulon kaj kvazaŭ la jaroj de mia foresto estus pasintaj kiel en sonĝo. Refoje ekregis min nepriskribebla emocio. Johano tion ekvidis kaj li diris:
-- Vi timas, ke ili jam ne vivas, ĉu ne vere?
-- Jes, la necerteco turmentas min.
-- Kion ni faros? -- li demandis. -- Ĉu _mi_ iros tien (li etendis la manon al la domo), aŭ ĉu vi preferas, ke ni iru kune?
-- Ni iru duope --, mi respondis. -- La aliaj ja povos atendi tie ĉi.
Ni iris duope laŭ ĉirkaŭvojo por eviti la fenestron, ĉar mi volis surprizi la gepatrojn, se ili vivus ankoraŭ.
Nenie mi vidis vivantojn, nek homojn nek kvarpiedulojn, kaj terura ektimo ekpremis mian koron. Ĉu la Insulo fariĝis senhoma kaj senbesta? Ni ĉirkaŭiris la domon kaj ekhaltis antaŭ la pordo. Ĝi estis nefermita kaj mi eniris. Mi eniris singarde kiel ŝtelisto, kiu enŝteliĝas en ĉambron, kaj Johano sekvis min. La stalo estis sen bestoj, sed fojno kuŝis en la sama loko kiel antaŭe. Tio donis al mi kuraĝon kaj esperon; la Insulo ne estis sen bestoj, sekve ankaŭ homoj devus vivi tie. La pordo de la ununura ĉambro estis fermita. Mi aŭskultis. Nenia bruo aŭdiĝis. Kun tremanta mano mi malfermis la pordon kaj rigardis internen. Unu sola rigardo sufiĉis por diri al mi, ke unu el „la gepatroj“ vivas, ĉar tuj trafis min la kabalaj figuroj el sablo, kiujn mia „patrino“ estis ŝutinta sur la plankon. Ŝi sekve loĝis ankoraŭ en la domo, sed ĉar mi ne vidis la longajn strekojn el bruna kraĉaĵo inter kaj tra la desegnaĵoj de mia „patrino“, mi ne estis certa, ĉu „_li_“ vivas.
Mi eniris kaj post mi Johano, kiu fermis la pordon. Ridetante li rigardis ĉirkaŭ sin, montris la plankon, la bildojn pri Vilhelmo Tell, la portretojn sur la muro kaj flustris:
-- Ili vivas, sed kie ili estas?
Mi eksidis kaj pripensis kvazaŭ en deliro.
-- Jes, ambaŭ vivas --, mi diris, -- nur rigardu tion! -- kaj mi montris paron da botoj flanke de la pordo, kaj laŭte mi ekploris.
Johano komprenis, kial mi ploras, kaj li lasis min fari.
-- Sed „_li_“ ne estas sur la Insulo --, li diris post momento.
-- Kial vi scias tion?
-- La boato ja ne kuŝas en la haveno.
-- Tion mi ne atentis, sed vi pravas, ĝi malestas. Li sendube iris hieraŭ vilaĝon, kaj eble revenos ĉi tiun vesperon. Sed kie do estas „ŝi“?
-- Ŝi estas melkanta, la sitelo ne staras sur sia ordinara loko.
-- Ankaŭ tion mi ne atentis.
-- Kompreneble; vi estas tro nervema, sed nun sekigu viajn larmojn kaj montru ĝojan vizaĝon.
Mi obeis kaj ni aŭskultis.
-- Jam ne estas hundo sur la Insulo --, mi diris, aŭskultinte kelkan tempon.
-- Jes, hundo estas tie ĉi.
-- Kiel vi scias?
-- Pro la postsignoj sur la planko; jen, rigardu.
-- Vi estas prava; vi rimarkas ĉion, mi nenion.
Johano ridetis, sed ne respondis. Kviete li sidis, unu kruro trans la alia, kaj li rigardis antaŭ sin.
-- Mi sentas kvazaŭ mi neniam forlasis tiun ĉi domon --, mi diris post momento, -- ĉio estas kiel antaŭe.
-- Jes, sed el knabo vi fariĝis juna viro; jen la diferenco.
Mi rigardis Johanon kaj subite mi rimarkis, ke same kiel la tuta ĉirkaŭaĵo ankaŭ li tute ne ŝanĝiĝis de post tiuj pasintaj dek du jaroj; li estis la sama viro, liaj trajtoj estis la samaj, ĉar nenia sulketo kuris sur lia frunto nek laŭ la buŝanguloj; liaj dentoj brilis kiel ĉiam, kaj liaj blondaj haroj havis ankoraŭ la saman koloron.
Li ne atentis miajn pensojn, liaj rigardoj estis nun fiksitaj sur la pordo; li aŭskultis kun streĉita atento.
-- Ŝi venas --, li flustris.
Ekstere venis iu en lignaj ŝuoj, kiuj klaketadis sur la malmola argila planko de la stalo; tuj poste hundeto laŭte ekbojis. La venanto metis ion (eble sitelon, ĉar mi aŭdis bruon de fera falanta tenilo) sur la plankon. La hundeto saltis kontraŭ la pordo, ĝiaj ungoj gratis sur la ligno, kaj la bojado fariĝis pli kaj pli laŭta.
-- Kuŝu!! -- ordonis virina voĉo (tiu de mia patrino, mi tuj rekonis ĝin), sed la gratado ne ekhaltis, nek la bojado; la besto flaris, ke personoj estas en la ĉambro.
-- Kuŝu do!!
Sed la hundeto ne obeis.
-- Kio do enestas? -- mallaŭte diris al si la virino, kaj la pordo malfermiĝis malrapide. Mia „patrino“ eniris, kaj ekvidante du virojn, ŝi estis eligonta ekkrion de surprizo, sed la buŝo, kiu jam malfermiĝis, subite diris:
-- Johano!! -- kaj ŝi rigardis lin; tiam ŝi turnis la okulojn sur min, ŝiaj manoj altiĝis, kaj post kiam la retenita ekkrio sonis tra la ĉambro, ŝi diris:
-- Ĉielo ... la knabo! -- Tiam ŝi lasis fali la brakojn, kaj falis mem ĉe miaj piedoj. Ŝi svenis.
Johano levis kaj sidigis ŝin sur seĝo ĉe mia flanko.
-- Akvon! -- li diris al mi.
Mi eliris por alporti ĝin kaj malsekigis ŝian frunton. Ŝi malfermis la okulojn, rigardis min kaj ĝemploris.
-- Ho, mia knabo ... ĉu ĝi estas vi?
Mi ne kapablis paroli; mi prenis ŝin en miajn brakojn; tiam mi balbute diris:
-- Jes ... patrino... mi revenis.
Ŝi rekonsciiĝis tute, kaj dum ŝia kapo kuŝis sur mia brusto, ŝi levis la okulojn al la miaj kaj flustris:
-- Dio! Dio!... Kie do vi restis tiel longe?... Kiom mi suferadis pro vi.
-- Pardonu al mi, patrino; mi ne devus forlasi vin tiel, sed mi ne povis restadi pli longe.
-- Mi scias, mia knabo, mi scias; „_li_“ estis kulpa en ĉio; milojn da fojoj mi kulpigis kaj riproĉis lin pro tio; sed ne kredu, ke li estas malica, li eĉ ne estis malbona kontraŭ vi, kiam li rifuzis, ke vi lin akompanu al la vilaĝo; li ne kuraĝis agi alie.
-- Mi sola estis kulpa --, diris Johano. -- Sed jam ne pensu pri tio, ĉio fariĝis bona. Vi retrovis unu la alian, do estu kontentaj.
-- Kiam revenos „li“? -- mi demandis.
-- Li iris hieraŭ vilaĝon, li revenos hodiaŭ vespere, eble tre baldaŭ.
-- Ĉu vi ambaŭ sanas bone?
-- Jes, tre bone... Kiel lin surprizos via reveno, kaj kiel li ĝojos, kvankam li ne montros tion; tia ja estas lia karaktero.
La hundeto, kiu jam forgesis pri sia furiozeco, refoje ekbojis kaj kuris eksteren. Mia patrino sekvis ĝin per la okuloj.
-- Ankoraŭ aliaj viroj sur la Insulo!? -- ŝi demandis.
-- Jes, ankoraŭ kvin; jen ili venas.
Paŝoj aŭdiĝis en la stalo kaj miaj fratoj eniris. Mia patrino imagis vidi fantomojn kaj estis denove svenonta.
-- Miaj fratoj! -- mi diris klarige.
-- Viaj!?
-- Miaj fratoj.
-- De kie venas ili?
-- Mi ja rakontos tion tuj..., rekvietiĝu...
-- Mi jam rekvietiĝas --, ŝi diris, rigardante miajn fratojn kaj min... -- Kiel stranga tio estas, ja ne estas diferenco inter vi.
-- Ni estas trinaskitoj --, mi diris.
Eniris Ivan kaj Kovács.
-- Kaj jen mia amiko Ivan, kiu estas unu el miaj savintoj, post kiam mia boato perdiĝis sur la maro... Kaj jen mia patro --, mi diris plue.
-- Via patro!?
-- Jes.
-- Go til fanen! -- ekkriis voĉo post mi. Mi turnis la kapon kaj vidis la papagon.
-- Ĝi do vivas ankaŭ! -- mi diris.
-- Jes; ni ĉiuj vivas ankoraŭ.
Pro manko de seĝoj en la ĉambro ni ĉiuj ne povis eksidi, sed Johano sciis, kiel havigi al ni artefaritan benkon. Li prenis tabulon el la stalo kaj pere de ĝi kaj du seĝoj faris longan benkon kaj ni ĉiuj sidiĝis.
Mia patrino, kiu neniam havis gastojn (krom Johano nenia fremdulo iam estis enirinta ŝian domon), ne sciis kiel konduti kun ili. Ŝi sidis, rigardante nin kaj sin trovis en granda embaraso. Opiniante tamen, ke ne decas silentadi tiel longe, ŝi fine diris al Johano:
-- Mi deziras, ke „li“ jam estu hejme.
-- Li ja venos baldaŭ.
-- Vi tute ne ŝanĝiĝis --, ŝi diris plue. -- Mi tuj vin rekonis.
-- Stranga rideto glitis sur la vizaĝo de la filozofo.
-- Mi ja restos _ĉiam_ la sama, li diris.
-- Ĉiam!?
-- Jes, mi ne estas ordinara viro.
Mia patrino ne komprenis la realan sencon de tiu diraĵo, sed ŝi ne petis klarigon, kaj sin turnante al Ivan, ŝi demandis en sia insula dialekto:
-- Ĉu vi savis la knabon, sinjoro?... Kiel do tio okazis?
La kuiristo ridis grimace, altigis la altajn ŝultrojn tiel, ke lia kapo preskaŭ malaperis inter ili, rigardis ŝin, tiam min, kaj respondis germane:
-- Mi ne komprenas.
Mi devis servi kiel tradukisto, ĉar el ni ĉiuj nur Moseo, mia „patrino“ kaj mi mem parolis la dialekton, parolatan en la nordo de la provinco Groningen kaj sur la Insulo Rottumeroog, kaj nur nun mi eksciis, ke Moseo ankaŭ parolis tiun dialekton.
Kiam per malmultaj vortoj mi kontentigis ŝian scivolecon rilate al la maniero, laŭ kiu la rusaj maristoj min savis de certa morto, mi diris:
-- Post la reveno de „patro“ mi rakontos al vi ambaŭ pri ĉio, kio okazis kun mi.
-- Nu bone! -- ŝi diris; tiam ekstarante, ŝi eliris la ĉambron.
-- Kien vi iras? -- mi demandis, kaj ŝi respondis:
-- Li venas, mi iros renkonte al li por rakonti, ke vi estas tie ĉi.
Dum mi rakontis pri miaj aventuroj, ŝi de tempo al tempo estis ĵetinta rigardon tra la fenestro, ĝis kiam ŝi vidis aperi „lin“.
Per rapidaj paŝoj ŝi direktis sin al la Haveno.
Estas homoj, kiuj posedas nekonsterneblan karakteron. Ilia ĉiama flegmeco estas tia, ke nenia sciigo kapablas konsterni aŭ emocii ilian animon. Se vi rakontus al ili, ke subite ili fariĝis riĉaj kiel Rotŝildo, ili akceptus la sciigon kun kvieta mieno kaj kvazaŭ io tute natura estus okazinta. Se vi rakontus al ili, ke subite ili fariĝis malriĉaj kiel Hiobo, tiam ili sammaniere aŭskultus vin kun tiu sama kvieta mieno kaj ankaŭ kvazaŭ nenio eksterordinara estus fariĝinta. Tiaj homoj akceptas ĉiujn batojn de la sorto kaj ĉiujn favorojn de Fortuno kun la sama kvieta rigardo, dum eĉ ne unu trajto sur ilia vizaĝo montras ilian internan emocion.
Tia homo estis „li“, mia adoptinto.
Kiam li eniris kun sia edzino en la ĉambron, kie lin atendis la reaperinta knabo, tiam li ne svenis kiel ŝi estis sveninta; li ne ekploris pro ĝojo kiel ŝi estis farinta; li tute simple diris kiel ĉiam:
-- Mi venis! -- Tiam li estis etendonta la manon al tiu reaperinta knabo, sed vidante tri knabojn, kiuj similis sin reciproke kiel tri haroj el lia mentonbarbo sin similis, tiam li ne etendis ĝin, sed demandis per sia ordinara kvieta voĉo:
-- Kiu do estas la knabo?
-- Ĉu vi ne rekonas min? -- mi demandis.
-- He, ĉu vi estas la knabo? -- li diris, kaj fine etendante sian manon al mi sola, li diris plue:
-- Mi ĝojas, ke vi fine revenis. Estu bonvena --. Kaj salutante la ceterajn vizitantojn per kapklino, li eksidis.
Tiun vesperon mi detale rakontis al miaj geadoptintoj ĉion, kion la leganto jam legis. Mia „patrino“ aŭskultis kun streĉita atento, sed ŝajnis, kvazaŭ niaj aventuroj faris sur „lin“ nenian impreson. Kiam mi finis rakonti, mi demandis, kiel do estas mia nomo.
-- Via nomo!? -- li diris.
-- Jes, ĉar mi mem donis al mi la nomon de Jafet, sed kiun vi donis al mi?
-- Jafet estis la nomo de nia hundo --, diris „li“, ne respondante mian demandon.
-- Jafet estas nomo el la Biblio --, diris ŝi.
-- Sed kiel vi nomis min? -- mi denove demandis.
-- Ni nomis vin „knabo“ --, li diris kviete.
-- Sed ĉiu knabo ja havas specialan nomon --, mi diris.
-- Jes, ili havas, sed ĉar sur la Insulo estis nur unu knabo, ni neniam pensis pri tio, doni al vi specialan.
-- Sekve mi ne havis nomon!?
-- Ni nomis vin „knabo“ --, li respondis.
-- Sed sub kiu nomo vi enskribigis min?
-- En nia Biblio? -- li demandis naive.
-- En la komunuma registro de la vilaĝo.
-- Mi tute ne enskribigis vin tie.
-- Kial vi ne faris tion?
-- Pro timo, ke la vilaĝestro ne konsentus, ke vi restus ĉe ni.
-- Vi do deziris tenadi min ĉiam ĉe vi sur tiu ĉi Insulo?
-- Jes. Ni ne havis infanojn kaj decidis adopti vin, kaj tion ni faris.
-- Sed kion vi intencis fari kun mi poste?
-- Mi ne scias ... ni preskaŭ neniam pensis pri tio.
-- Valoris tamen la penon, pensi pri io tia.
-- Mi pensadis: tio aranĝiĝos per si mem.
-- Sed estis kontraŭleĝe agi tiel. Vi almenaŭ devus enskribigi min.
-- Mi opiniis ke ne, ĉar oni estis doninta vin al ni.
-- Ĉu ... doninta!?
-- Jes; mi vin trovis en la kesteto, kiun nekonatulo estis metinta sub la velon de mia boato; mi do rajtis agi kun vi laŭ bontrovo kaj deziro.
-- Sed povus esti, ke oni estis rabinta min.
-- Mi neniam pensis pri tio. En nia lando neniu rabas infanojn.
-- Ĉu vi posedas ankoraŭ tiun kesteton?
-- Jes.
Li ekstaris, eliris, supreniris la ŝtuparon en la stalo kaj revenis post momento kun la kesteto.
-- Jen! -- li diris kviete, metante ĝin sur la tablon.
-- En samspeca kesteto la sama fremdulo alportis min en Brej --, diris Moseo, -- sed sur la suba flanko de la kovrilo staris skribaĵo per krajono, kiun neniu povis deĉifri.
Kovács pripensis momenton, tiam li diris:
-- Konfuze mi memoras, ke mi skribis sur ĝi peton, ke oni zorgu por la infano, kiun malicaj viroj volis mortigi. Mi redaktis tiun peton en la ĉeĥa lingvo, ne subskribante la peton, ĉar mi tiam ne memoris plu mian nomon, nek la lokon de mia naskiĝo.
Nia vojaĝo al Brej kaj al la Insulo havis pli ol unu motivon; ni volis ĉiuj konatiĝi kun Rika (kiu sanis ankoraŭ bone) kaj kun la pastro; due ni deziris viziti la Insulon por esplori, ĉu miaj geadoptintoj vivas ankoraŭ, kaj por havigi al ni la pruvon, ke mi vere estas filo de Kovács. La kesteto pruvis sufiĉe.
Ni pasigis agrable la ceteran vesperon parolante pri niaj aventuroj kaj pri la estonto, kaj ĉar ni parolis plejparte en Esperanto (ni nun kapablis tion kaj spertis ĝian netakseblan utilecon), miaj geadoptintoj partoprenis nur malmulte nian interparoladon. De tempo al tempo Moseo kaj mi konversaciis kun la gastigantoj, ĉar ni parolis ambaŭ la dialekton de la Insulo, kaj ĉe tiuj okazoj Maksimo Bjelski aŭskultis kun granda intereso; li tiam komprenis, kial li antaŭe, kiam li fariĝis mia instruisto, faris tiom da senfruktaj penoj por traduki la al li strangajn vortojn, kiujn mi parolis. Li nun informiĝis pri: _boks'm_, _böjn_, _maŭr_, _vōr_, _sik_, kaj aliaj strangaj _vortoj_ kaj eksciis kun surprizo, frotante al si la manojn, ke ili signifas: _pantalono_, _subtegmentejo_, _patrino_, _patro_, _kaprino_; kaj li plengorĝe ridegis pro la lingvaĉo, kiun li la unuan fojon aŭdis paroli en sia patrujo, kiam li faris mian konatiĝon.
Mia patro (la mentonbarbulo) diris, kiel laŭkutime, tre malmulte, li nur esprimis „parole“ sian kontentecon kaj ĝojon, ke mi ne estis droninta post mia malapero, sed lia vizaĝesprimo tute ne montris, kiel granda estis tiu ĝojo, ĉar liaj trajtoj restis kiel ili estis. La plej multajn vortojn li uzis, kiam li rakontis pri sia embaraso, kiun kaŭzis al li la malaperinta boato.
-- Kiel vi akiris alian? -- mi demandis.
-- Per fajra signalo --, li respondis.
Moseo kaj mi estis kunportintaj niajn muzikilojn, kaj malfrue en la vespero ni elprenis ilin el la ujoj kaj donis koncerton je honoro de miaj geadoptintoj.
Estis la unua fojo, ke muziko aŭdiĝis sur la Insulo. Tie oni aŭdis ĝis nun neniajn sonojn krom la muĝadon aŭ la murmuradon de la vento, la unutonan plaŭdbruon de la ondoj, la raŭkajn kriojn de la marbirdoj kaj la blekadon de la du kvarpieduloj. Nia muziko tre ravis mian „patrinon“. Kiam ŝi aŭdis la „Kol-Nidrej“ kaj la „Revado“, ŝi ne povis reteni la larmojn. Mia “adoptinto“ tamen estis kiel ĉiam tute nekonsternebla; li aŭskultis, trovis la muzikon „beleta“ ... sed diris:
-- Mi pli amas la violonon de la blinda Petro, ĉar mi konas la melodiojn, kiujn li ludas.
Inter la aŭskultantoj estis du, kiuj laŭ tre malsamaj manieroj konigis sian opinion pri la koncerto. Ili estis la hundo kaj la papago. La hundo eksidis inter la ludantoj, altigis la nazon, rigardis la plafonon, kaj malfermante la buŝon, eligis tian penetrantan kaj tirtonan blekadon, ke ni devis forigi la beston, ĉar la akompano, per kiu ĝi volis honori la koncerton, malbonigis ĉion. Mia „patrino“ tial malfermis la pordetojn de sia litŝranko, la hundo malaperis post ili kaj ni povis ludi plue. La birdo, kiu sidis ĝis nun preskaŭ daŭre dormanta en sia kaĝo, vekiĝis post la unuaj sonoj de la violonĉelo, ekstaris sur unu piedo, kaj rigardante nin grave kun oblikve tenata kapo, aŭskultadis kun videbla atento kaj laŭte ekfajfis, kiam la muziko finiĝis. Tiam ĝi ekkriis: -- _Nu bone!_ -- kaj refoje ekdormis.
Estis meznokto, kiam ni iris kuŝiĝi. Mi deziris dormi tiun nokton en la sama ŝranko sur la subtegmentejo, kie mi estis pasiginta ĉiujn noktojn de mia knabeco; la ceteraj vizitantoj devis ripozi en la stalo kaj kuŝiĝis sur pajlo, ĉar litoj estis nur du en la domo, nome la mia kaj tiu de miaj „gepatroj“.
Strangaj pensoj trairis mian kapon, kiam mi post tiom da jaroj de foresto tiel subite kuŝis en mia antaŭa dormejo, kaj komence la dormo ne volis ektuŝi miajn okulojn. Mi pensis pri la estinto kaj miris, ke ĉio fariĝis tiel bona. Sub mi mi aŭdis refoje tiun saman misteran „segiston“, sed fine li jam ne „laboris“, kaj dum la unutona bruado de la ondoj (ruliĝantaj ĉiam denove ĉi tien kaj returnen sur la bordo de la Insulo) iom post iom formortis, miaj okuloj fermiĝis, kaj mi ekdormis.
Sepa Ĉapitro.
Refoje sur la subtegmenteja ŝtuparo -- Refoja matenmanĝado kun preĝado kaj cetere -- Mi montras mian Insulon al miaj fratoj kaj al miaj amikoj -- Sur la dunoj -- „La Fantazio“ -- Johano parolas kaj agas laŭ stranga kaj mistera maniero -- La leganto fine ekscias, kiu estas Johano kaj kio fariĝis el li -- La ĉeno el moneroj -- Postskribo kaj fino de Idoj de Orfeo.
Estis ĉirkaŭe je la naŭa horo, kiam en la sekvanta mateno mi vekiĝis. Mi saltis el mia lito, vestis min kaj rigardis ĉirkaŭe. Ĉio sur la subtegmentejo estis kiel en mia juneco, kaj la ŝtuparo staris sur la sama loko, kvankam mia patrino eble utiligis ĝin neniam por esplori, ĉu „li“ estas venanta. Mi supreniris al la tegmenta aperturo kaj rigardis eksteren, tute same kiel antaŭ dek du jaroj mi faris por la lasta fojo.
Nenio antaŭ mi nek post mi estis aliiĝinta. La pecoj da tero (nome la najbara insulo Borkum kaj la „Plataĵo“) elstaris ankoraŭ ĉiam el la ondoj. Post mi la bruna „Digo“, kiun mi la antaŭan tagon por la unua fojo estis vidinta tuj de proksime, sin etendis dekstren kaj maldekstren, ĝis kiam ĝi perdiĝis ambaŭflanke por mia rigardo. Marbirdoj ŝvebis ĉiuloke, sed mi nun ne diris: nur atentu, mi forprenos viajn ovojn, ĉar ovojn mi ja ne plu serĉus. La vidaĵo ravis min; la vento disblovis miajn harojn, kaj ĉio revokis al mia memoro la pasintajn jarojn.
Sed mi ne povis restadi sur la ŝtuparo por daŭre admiri la belan panoramon, kaj mi malsupreniris al la subtegmenteja planko. Sub mi en la stalo sonis bruo de paŝoj, kaj mi aŭdis la voĉon de Johano kaj de la aliaj vekiĝintaj gastoj de miaj gepatroj.
Neniam tiom da bruo kaj tiom da movado estis plenigintaj la domon.
Mi malsupreniris la duan ŝtuparon, trairis la stalon, kie la bestoj malestis (eble pro la bela vetero), kaj mi eniris la ĉambron.
La matenmanĝo staris sur la tablo, kaj mi eksidis inter la aliaj. Granda amaso da ovoj, biskvitoj, multa pano, lakto kaj butero atendis nin, kaj ni estis manĝontaj. Laŭkutime mia adoptinto kovris al si la vizaĝon per la ĉapo (liaj longaj mentonharoj refoje pendis inter la du brakoj) kaj li preĝis. Preĝinte, li surmetis la ĉapon, diris: „bonan apetiton!“ kaj ni matenmanĝis. Johano (ĉiam ridetante) estis pli elokventa ol iam antaŭe kaj rakontis jen en la insula dialekto, jen en Esperanto pri multaj aferoj. Mia „patrino“, kiu sin sentis ankoraŭ iom ĝenata inter ĉiuj tiuj gastoj, parolis malmulte kaj „li“ diris tute nenion, ne pro malkontenteco, ne pro malbona humoro (lia humoro estis ĉiam la sama), sed ĉar tia estis lia karaktero; neniam, eĉ nun li ne parolis pli multe ol estis absolute necese.
Post la manĝado „li“ refoje preĝis, kaj Johano proponis, ke mi kaj li montru la Insulon al la vizitantoj. Mia patro komencis legi siajn gazetojn kaj mia patrino diris: -- Nu bone!
Mi eliris kun Moseo, Stanislas kaj Kovács. Post kelkaj momentoj sekvis la aliaj, unua Maksimo Bjelski kun Ivan kaj lasta Johano kun la hundo, kiu jam fariĝis lia amiko.
Niaj gegastigantoj prefere restis hejme, _ŝi_ por formeti la manĝilaron kaj _li_ por legi siajn gazetojn.
La vetero estis belega. La brilanta suno staris alte sur la ĉielo, kaj kiam ni alvenis sur la dunoj, la kvieta maro sin etendis antaŭ niaj piedoj kiel arĝenta spegulo, ĉar ne unu sulketo sin movetis sur la supraĵo. La bela vidaĵo ravis nin, kaj ni eksidis momenton sur la sablo por rigardi kaj admiri ĝin. Post kelka tempo ni ekpromenis laŭlonge de la tuta marbordo, de unu duno al alia, fortimigante aretojn da marbirdoj. Laŭte blekante ili flugis ĉirkaŭ ni, eble timante, ke ni forprenus iliajn ovojn; sed kvankam mi montris kelkajn nestojn, ni ne elprenis la ovojn.
Ni venis al la suda flanko de la Insulo, kie kuŝis la ŝlimaĵo, trairis tra ĝi kaj refoje alvenis ĉe la dunoj.
Kvankam la laciĝo nin ekprenis (ĉar ni ne kutimis marŝi alten kaj malalten sur la mola sablo), ni suriris denove la unuan dunon kaj eksidis por ripozi.
Nur unu ŝipo, velŝipo kun du mastoj estis videbla sur la maro. Ĝi venis el la okcidento kaj sin direktis al la Insulo. Ĝi estis simila al blanka cigno kaj alproksimiĝis majeste sed malrapide, ĉar la vento estis malforta.
Ni rigardis la ŝipon momenton, kaj Johano ekstaris.
Per la mano li ŝirmis al si la okulojn kontraŭ la suno por pli oportune rigardi la ŝipon; tiam stranga, melankolia esprimo, kiun mi preskaŭ neniam vidis ĉe li, glitis sur lia vizaĝo. Ankoraŭ momenton li atente ekzamenis la velojn, tiam li diris kvazaŭ al si mem:
-- _La Fantazio._
Mi ne komprenis la veran signifon de tiuj vortoj, ne povante imagi, ke la alproksimiĝanta velŝipo portas tiun nomon, ĉar nenies okulo, eĉ ne la lia povus distingi je tiu granda distanco, kiu nomo staras sur la antaŭkilo de la ŝipo.
-- Ĉu vi rekonas ĉi tiun dunon? -- mi demandis al Johano.
-- Jes, ĉi tie mi alvenis al vi kiel nudulo ... antaŭ dek du jaroj --, li respondis.
Ni eksilentis momenton, rigardante la ŝipon; tiam li diris plue:
-- _Estas tempo de veno, kaj estas ankaŭ tempo de foriro; tiel volas la sorto, kaj neniu povas ŝanĝi tion... Kelkfoje la momento de foriro estas malagrabla kaj malĝojiga, sed ni devas nin submeti._
Mi ne komprenis, kion liaj vortoj signifas; ili ŝajnis al mi strangaj; post momento li diris plue:
-- Ĝi alproksimiĝas pli kaj pli -- kaj li etendis la manon al la ŝipo; mi tamen ne vidis ĝin plu, ĉar maldensa nebulo ekĉirkaŭis nin subite. Ŝajnis tamen al mi, ke Johano ĝin vidas ankoraŭ, ĉar liaj rigardoj restis fiksitaj sur la sama loko.
Stranga timo, mi ne sciis pro kio, subite ekregis min. Mi rigardis Johanon; li staris kiel giganta statuo super mi. Liajn trajtojn mi ne povis plu distingi pro la plidensiĝanta nebulo. Apenaŭ mi povis distingi miajn krurojn, tuj poste mi distingis plu nenion. Kiam mi rigardis refoje supren al Johano, li estis malaperinta, kvankam tuj antaŭe li staris apud mi, eĉ tiel proksime, ke mi estus povinta tuŝi liajn krurojn. Mi pensis, ke li estis farinta kelkajn paŝojn malsupren en la direkto de la maro.
-- Kien vi iras? -- mi demandis, sed ne ricevis respondon; mi aŭdis nur brueton kvazaŭ de io falanta sur la sablon kelkajn paŝojn antaŭ mi. Du ... tri ... kvarfoje mi aŭdis tiun saman bruon, sed pro la densa nebulo mi nenion distingis.
Mi rampis antaŭen kaj trovis vestojn. Mi rigardis ilin atente ... ili estis la vestoj de Johano. Mi ekmiris kaj ektimiĝis.
-- Johano!! -- mi ekkriis, sed ne ricevante respondon, mi vokis al mi la aliajn. Ni atendis, esperante ke li revenus aŭ respondus, sed vane. Fine la nebulo supreniĝis, ne iom post iom kiel ĝi estis veninta, sed subite, kaj jen antaŭ ni, je kelkaj paŝoj da distanco ni lin ekvidis. Ĝis la brusto li staris en la maro kvazaŭ por sin bani, sed li tute ne intencis bani sin. Serioze kaj gravmiene li rigardis nin; tiam li donis al ni signon per la mano, kvazaŭ por peti nian atenton, kaj ekparolis:
-- Miaj amikoj, aŭskultu min dum kelkaj momentoj; mi havas ion por diri al vi ĉiuj. Sciu do, ke la tempo de mia foriro alvenas. Mi ne povas restadi tie ĉi pli longe. Fakte mi ja tute ne apartenas al la homaro, kaj tial mi ne havas la rajton vivi inter la homoj... Kiam mi alvenis sur ĉi tiun Insulon antaŭ dek du jaroj, tiam mi venis por ordigi tion, kion la sorto estis malordiginta, ĉar ordinara homo ne povus tion fari. Mi vivis inter la homoj sub multaj strangaj cirkonstancoj. Mi estis jen riĉa, jen malriĉa, sed ĉiam feliĉa kaj kontenta, ĉiam agante laŭ cirkonstancoj. Mi estis kelnero, maristo, flegisto de frenezuloj, purigisto de kamentuboj, aktoro, promenanta propagandilo, kaj eĉ resanigisto. Kiam mi estis riĉa, mi fordonis mian monon por helpi al malfeliĉuloj, kaj mi faris bonon al ĉiu, kiu ajn bezonis tion. Tia homo ne povas ekzisti en realo, kaj li ne ekzistas, ne ekzistis kaj neniam ekzistos; homoj estas nur homoj.
Kiam mi rakontis al la geadoptintoj de Jafet, ke mi naskiĝis en „la Urbo“, tiam mi diris malveraĵon. Mi ne naskiĝis en urbo, nek en vilaĝo. Mi naskiĝis en _Fantaziujo_, kaj la _Fantazio_ portis min ĉi tien, kaj per la _Fantazio_ mi foriros........
Li etendis la brakon al la ŝipo, kiu nun estis tiel proksima, ke ĝia nomo estis klare legebla sur la antaŭkilo, kaj li diris plue:
-- Jen tiu sama _Fantazio_; per ĝi mi nun foriras _senrevene_. Antaŭ ol forlasi vin, mi tamen volas doni al vi bonan konsilon.
... Uzu viajn talentojn, kaj se iam la sorto estos kontraŭa al viaj deziroj, ne fariĝu tiam fatalistoj, sed pensu pri la pilgrimanto, kiu kuiris siajn pizojn. Tiam ĉio fariĝos bona... Kaj nun... Adiaŭ! -- -- -- --
Li eksilentis, adiaŭdiris lastfoje per la mano, turnis al ni la dorson kaj naĝis for. Ni okule sekvis lin, ĝis kiam li suprenrampis la ŝnuran ŝtuparon de la ŝipo; ni vidis lin salti trans la ŝirmferdekon, kie li malaperis por ĉiam.
Gracie la _Fantazio_ glitis for tra la ondetoj de la maro kaj kvaronan horon poste ni ne vidis ĝin plu...
Ni staris kvazaŭ vekiĝintaj el sonĝo. Fine mi klinis min por kolekti la vestojn de la malaperinta amiko, sed ... ili estis for, lasantaj nur unu postsignon, ĉar sur la sablo mi trovis ... lian ĉenon el miaj arĝentaj moneroj.
* * * * *
Postskribo.
Ni iris returnen al la domo. Miaj geadoptintoj sidis kviete ĉe la tablo, _ŝi_ trikante je ŝtrumpo, _li_ legante gazeton kaj kraĉante ĉiuloken sian brunan kraĉaĵon, ruinigante la belajn figurojn el sablo, per kiuj ŝi estis ornaminta la plankon de la ĉambro.
Sur la tablo kuŝis letero, postlasita de Johano, kaj sendita de la Delegito el Belgrado. Ĝi estis adresita al Kovács en la „Sep Preĝejoj de Romo“. Li malfermis la leteron kaj ekpaliĝis, sed ne pro ektimo, ĉar li legis:
„Mia kara Eduardo,
Dank' al Dio, ni ĉiuj (vi, la filoj kaj mi) vivas. -- Dum danĝera malsano atakinta min en la cirka veturilo, Mareau transportigis min al malsanulejo en Buda-Pest, kie mi restis kvin monatojn. Kiam mi estis resaniĝinta, la veturilo kun Mareau kaj Stanislas estis malaperinta kaj ĉiuj penoj retrovi ilin, restis senfruktaj. Mi reiris al miaj gepatroj. Ili pardonis al mi mian konduton, kaj mi restadis ĉe ili, pensante neniam revidi vin kaj niajn infanojn. Sed la sorto decidis, ke fine ni revidus unu la aliajn. Ĉi tiun matenon mi ekvojaĝos vagonare al Hago; mi scias, en kiu hotelo vi estos, atendu min tie.
Vin ĉiujn ĉirkaŭbrakas: Via Amalia.“
Mia patro (Kovács) enmanigis al mi la skribaĵon, kaj mi legis ĝin voĉe, tiam mi diris:
-- Johano estis prava: Ĉio fariĝis bona.
La postan tagon ni forlasis la Insulon.
Ivan estis tre malĝoja kaj melankolia pro la perdo de sia amiko kaj faris multajn grimacojn por reteni siajn larmojn.
-- Kion fari sen li!? -- li diris. -- Mi _ĉiam_ kredis lin neordinara homo, sed neniam mi atendis, ke li tiel subite malaperus ... ho ve! -- kaj mi respondis:
-- Kuiru ilin, Ivan, kaj ĉio fariĝos bona. Vi estis la amiko de Johano, sekve ankaŭ la nia, kaj ni zorgos pri tio, ke vi povu reiri al via patrino en Patersburgo por restadi ĉe ŝi tiel longe, kiel vi deziras.
Kaj al Maksimo Bjelski mi diris:
-- Vi restadu ĉe ni, kien ajn ni vojaĝos; ĉu vi konsentas?
La vireto frotis al si la manojn kaj jese kapklinis; li estis tro nervema por paroli.
* * * * *
Nia boato, direktata de Ivan, glitis antaŭen. La kontraŭaĵoj de la sorto, kiujn ni spertis ĝis nun, estis forgesitaj, kaj dum en niajn orelojn sonis ankoraŭ la lastaj vortoj de Johano, ni iris renkonte al la antaŭ ni kuŝanta Estonto, plenaj je kuraĝo kaj plenaj je konfido kaj espero, kiel veraj:
_Idoj de Orfeo_.
Piednotoj
[1] Ĉerpita el „Les Belles Images“ no. 466, jarkolekto 1913.
[2] Mi ne scias, verŝajne ĝi estis rabia, ĉar ĝi volis min mordi.
[3] Iru diablon!
[4] La leganto ne miksu „P_a_tersburgo“ kun „P_e_tersburgo“.
[5] Kie estas Johano?
[6] Mi ne povas vin kompreni.
[7] Elparolu: Maró.
[8] arĝenta monero valoranta 2½ guldenojn.
[9] Ĉu vi parolas germane?
[10] Malmulte germane, mi estas ruso.
[11] La leganto ne miksu Patersburgon kun Petersburgo.
[12] Het „Y“ (elparolu Ej) estas haveno en _Amsterdamo_.
[13] Haveno en Roterdamo.
[14] Elparolu sĥiper = kapitano de ŝipo = ŝipestro.
[15] pensiumita.
[16] Ĉi tie loĝis Spinoza de 1675 ĝis sia morto 1677.
[17] elparolu: Van Elshaŭt.
[18] „Persistado“.
[19] La tiel nomataj vosthavaj ciferoj 7 kaj 9. Ili alportas feliĉon, oni diras, al posedantoj de loteriaj biletoj.
[20] „-anto“ estas hispana sufikso, kiu signifas „antaŭe“. Rosin_anto_ = besto, kiu antaŭe estis »rocin« = ĉevalo. Sanĉ_anto_ = persono, kiu antaŭe estis _Sanĉo_.
Enhavo.
Unua Parto. La Insulano. Paĝo Ĉapitro Unua 1 Ĉapitro Dua 19 Ĉapitro Tria 43 Ĉapitro Kvara 65 Ĉapitro Kvina 87 Ĉapitro Sesa 107 Ĉapitro Sepa 126 Ĉapitro Oka 145 Ĉapitro Naŭa 168
Dua Parto. La Trovito. Ĉapitro Unua 175 Ĉapitro Dua 188 Ĉapitro Tria 204 Ĉapitro Kvara 217 Ĉapitro Kvina 232 Ĉapitro Sesa 249
Tria Parto. La Cirka knabo. Ĉapitro Unua 271 Ĉapitro Dua 282 Ĉapitro Tria 287 Ĉapitro Kvara 297 Ĉapitro Kvina 310 Ĉapitro Sesa 332 Ĉapitro Sepa 347
Kvara Parto. Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza. Ĉapitro Unua 363 Ĉapitro Dua 386 Ĉapitro Tria 406 Ĉapitro Kvara 420 Ĉapitro Kvina 436 Ĉapitro Sesa 445
Kvina Parto. Idoj de Orfeo. Ĉapitro Unua 465 Ĉapitro Dua 479 Ĉapitro Tria 483 Ĉapitro Kvara 501 Ĉapitro Kvina 511 Ĉapitro Sesa 519 Ĉapitro Sepa 533
Druck von Max Schmersow, Kirchhain N.-L.
Notoj de transskribinto:
La originala libro enhavis liston de preseraroj. Ĉiujn el ili mi korektis en ĉi tiu teksto. Mi ĝustigis la nombrovortojn, kaj samigis la diversajn formojn de la nomoj _Max Bruch_ kaj _Kovács_, kaj la stilo de la jaro-vortojn. Mi provizis multajn mankantajn supersignojn kaj interpunkciajn ĝustigaĵojn. Multaj okazoj de diversnombraj multstreketoj kaj multpunktoj konserviĝas, kiel en la originala libro.
En la originalo, en la tria ĉapitro de la kvina parto, kiel dividiloj inter leteroj, okazis malkutimaj streketoj ĝis finoj de la linioj. Mi anstataŭigis ilin per mallongaj kutimaj dividiloj. Por signifi vortemfazojn la originala libro uzis gesperrt-stilan aspekton (kun kromaj interliteraj spacoj). Anstataŭe mi uzis kursivan tiparon en html-a dosiero, kaj _substrekojn_ en nur-tekstaj dosieroj. Aliaj ĝustigaĵoj registriĝis per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.