Idoj de Orfeo

li. Ŝi lasas sin fali sur seĝon, svingadas momenton la brakojn

Chapter 4 8,583 words Public domain Markdown

kvazaŭ por diri: Ĉiu espero perdiĝis! Tiam eligante sian lastan ekkrion de malespero, ŝi restas sidanta sen movo, rigardante antaŭ sin kiel statuo.

Refoje pasas kelkaj horoj, la luno malaperas iom post iom kaj la suno estas leviĝanta; la birdoj ekvekiĝas, ekkantas, la laboristoj forlasas siajn dometojn por iri al la laboro sur la kampoj, kaj la leterportisto (estas nur unu leterportisto en Warfum, kiu regule je la sepa horo en la mateno komencas sian disportadon en Brej) alproksimiĝas sur la sabla vojeto. Tion li faras ĉiumatene por alporti la gazeton al la farmejo de Klomp. Tiun gazeton kun du leteroj li portas en la mano. Mezvoje de Brej al la farmejo li subite ekhaltas. Ĉe lia dekstra flanko la verdaĵo kaj la alta nefalĉita herbo sur la longfos-deklivo kuŝas platigita en la direkto al la akvo. Ŝajnas kvazaŭ hundo estis tie por persekuti leporon, sovaĝan anason aŭ perdrikon. La leterportisto alpaŝas al la herbo por rigardi pli atente kaj jen antaŭ li sur la deklivo elstaras el la akvo du pantalone kovritaj kruroj kaj du piedoj. Ili elstaras supren el la akvo de la genuoj ĝis la ŝuplandoj. Ĉio cetera kuŝas en la longfoso sub la akvo.

La leterportisto terurita metas la ĵurnalon kaj la leterojn en la letersakon pendantan ĉe lia flanko kaj flustras:

-- Sankta Dio, kio estas tio?

Li sin klinas kaj rigardas ankoraŭ pli atente, preskaŭ ne kuraĝante tuŝi la elstarantajn piedojn, kiuj apartenas al viro, kies brusto kaj kapo kuŝas tie sub la akvo. Li tamen ektuŝas la ŝuojn, altiris al si la piedojn, sed ili estas tiel rigidaj, ke nur kun peno li povas ekmovi ilin. Kiu do dronis?... Lia rigardo estas alforĝita sur la piedoj kaj la plandoj de la ŝuoj, kaj li klopodas solvi la enigmon. Fine li kredas scii, al kiu apartenas tiuj kruroj, kaj tirante al si per ĉiuj siaj fortoj la malfeliĉulon, li post momento trenas el la akvo la kadavron de Kovács. La kapo de la droninto estas tute nigra pro la grasa ŝlima koto de la longfosa fundo. Tamen la akvo, fluanta el la vestoj, forglitigas parton de la malpuraĵo, kaj la trajtoj de la mortinta artisto iom post iom ekaperas.

La leterportisto eltiras sian poŝtukon, malsekigas ĝin per akvo kaj purigas la vizaĝon, la harojn kaj la barbon de la senviva viro. Tiam li kuras al la dometo de la mutulino kaj ĝin eniras.

Rika, Moseo kaj la pastro tuj ekstaras ĉe lia alveno, ĉar ili legis sur lia vizaĝo, ke li venas kun teruriga sciigo pri la malaperinto.

-- Ĉu vi lin trovis? -- demandas la pastro kun retenita spiro.

La leterportisto kapjesas, etendante la manon en la direkto, kie kuŝas la droninto; tiam ne parolante unu vorton, li kuras returnen al la montrita loko, kaj lin sekvas la tri aliaj.

* * * * *

Klomp, kiu ĉiumatene jam frue faras la rondiradon sur siaj kampoj por ekzameni, ĉu ĉio marŝas bone, kaj ĉu la kamparaj laboristoj diligente laboras, eksaltas trans longfoson, trairas per siaj malgraciaj kruroj kelkajn kampojn kaj jen je centkelkaj metroj da distanco li ekvidas tri homojn, kiuj sin klinas super io kuŝanta en la herbo flanke de la sabla vojo. Scivola, kvieta kaj kun la manoj en la poŝoj de la pantalono li aliras tien. Kaj atinginte la tri homojn, li kviete ekhaltas...

Antaŭ li inter la pastro, la leterportisto kaj Moseo kuŝas la kadavro de Kovács, kaj la mutulino, eligante laŭtajn ekkriojn, genufleksis tuj apude, tirante al si la harojn, batante al si la bruston, kvazaŭ ŝi sola estus la kaŭzo de la malfeliĉego, kiu trafis la artiston. Klomp, ankoraŭ kvieta, trankvila kaj senkompata, rigardas dum momento la kadavron, kvazaŭ ĝi estus la kadavro de droninta hundo, tiam altigante la ŝultrojn, li diras kun indiferenteco:

-- Hm! ... dronis, mortis, finita! -- kaj sin turnante, li malproksimiĝas, saltas trans la longfoson, trairas refoje siajn kampojn por esplori, ĉu ĉio marŝas bone ... kaj malaperas.

Kvaronon da horo poste Kovács estas portita en la domon de Rika. La leterportisto estas helpinta porti lin tien, sed ekforironte al la farmejo de Klomp, li ekpensas pri tio, ke en lia letersako kuŝas du leteroj, kiuj ne estas adresitaj al la farmisto. Li elprenas kaj enmanigas ilin al Moseo. Ambaŭ estas el la urbo Groningen. Unu, skribita de la orkestrestro de „Harmonio“, estas adresita al Kovács, kaj la alia al Moseo mem.

Neniam Moseo ricevis leteron; kiu povus skribi al li, la trovito? Li tuj malfermas la leteron kaj konsternite montras ĝin al la pastro. Ĝi estas alvoko al la militservado.

* * * * *

Dank' al la bonaj zorgoj de la pastro, la postan tagon en la vespero venas la nigra ĉerko. En la vilaĝoj de Groningen la ĉerkoj estas ĉiam nigraj. La du portantoj lokas ĝin meze de la ĉambro sur la kaheloj, kaj post kiam ili kun helpo de Moseo estas enmetintaj la mortinton, ili foriras flustrante inter si pri la tragika maniero, en kiu mortis la artisto, kaj lasis la mutulinon kaj Moseon solaj.

La junulo ne komprenigis ankoraŭ al sia adoptintino, ke li post du semajnoj devos forlasi ŝin pro la milita servado. Li intence prokrastis tiun sciigon, timante, ke lia foriro kaj la subita morto de Kovács estus tro grandaj batoj por la virino en unu fojo.

Silentante li nun sidas ĉe la fenestro kaj rigardas eksteren aŭ iras eksterdomen por stari sur la strateto aŭ sur la sabla vojo. Tiel malĝoje pasas por li la tri tagoj antaŭ la enterigo de Kovács. Rika kontraŭe restas hejme. Kun premitaj lipoj, kaj ŝajne kvieta kaj kun rezignacio ŝi sidas tie tiujn tri tagojn, nur ekstarante por prepari manĝaĵojn kaj rigardas preskaŭ sen interrompo la ĉerkon. Strangaj pensadoj amasiĝas en ŝia cerbo.

Kiam ŝi estis juna knabino, kelkaj el ŝiaj gefratoj kaj poste la gepatroj mortis. Ankaŭ ilin ĉiujn oni metis en tian nigran keston. Ŝi pensas pri tiu misteraĵo. Ŝi konscias instinkte, ke por ĉiuj enĉerkigitoj ĉi tiu surtera vivo finiĝis. Ĉu tiuj senmove kuŝantaj homoj sonĝos tiam eternan sonĝon? Kiam ŝi sonĝas, tiam ankaŭ ŝi kuŝas sen movo, sed post la sonĝo ŝi ĉiam ekvekiĝis por fari sian kutiman laboron. Ŝi spertis tamen, ke enĉerkigitoj jam neniam revekiĝas, sed restas en la nigra kesto, kaj ke homoj venas por forporti ilin al profunda truo en la tero tuj apud tiu griza konstruaĵo, kie loĝas la blankbarbulo... Kial oni enterigas ilin?... Ĉu ili ne sentas tion?... Ĉu ili ankoraŭ sonĝos en tiu profunda truo?... Ho, tion ŝi volonte ekscius, ĉar ŝi mem ankaŭ kuŝos tie baldaŭ aŭ post longa tempo; ŝi spertis, ke neniu scias antaŭe, kiam venos tiu tempo... Ĉu aliaj homoj scias tion, kio poste okazos?... Ili sendube scias pri tio, ĉar ĝi estas nur mistero por ŝi, kiu ne kapablas senti kaj ekscii per la oreloj... Kial _ŝi_ ne posedas tian kapablon?... Ho, se ŝi posedus ĝin, tiam oni povus komprenigi al ŝi pri ĉio, kio okazos post ĉi tiu surtera vivo... Ŝi pensas, ke post ĉi tiu vivo okazos io stranga, ĉar ĉiuj mortintoj estas bele kaj blanke vestataj, kaj kun zorgo kaj ceremonio oni forportas ilin al tiu ripozejo... Sur kelkajn oni metas pezajn ŝtonojn kun ĉizitaj literoj, sur aliajn oni starigas nigrajn tabulojn kun blankaj surskriboj, sur aliajn oni konstruas terajn tegmentformajn montetojn, kiujn oni poste forigas; sed la pezaj ŝtonoj kaj la starantaj tabuloj ĉiam restas... Kial ekzistas tiu diferenco? Ho, kial ŝi ne estas kiel la aliaj homoj, tiam ŝi ja tion scius... Kion oni metos aŭ starigos sur la truon, en kiu ripozos la kesto de tiu ĉi viro, kiu estis tiel bona al Moseo?... Kion _li_ preferus?... Ho, se ŝi nur scius, tiam ŝi aĉetus ĝin por li... Iam venos la tempo, kiam ankaŭ Moseo estos portata al tiu ripozejo... Ĉu tio daŭros ankoraŭ longe?... Ĉu tio okazus, dum ŝi loĝas ankoraŭ en sia dometo? Ho, ke ŝi mem estu portata tien unua, ĉar ŝi ne povas toleri eĉ la ekpenson, ke oni metos ŝian knabon en tian keston... Ho, kial ŝi do scias nenion, kial do ŝi ne estas kiel aliaj homoj?... Feliĉe, Moseo estas sana kaj li amas ŝin tiom, ke li ĉiam restos ĉe ŝi kaj neniam foriros malproksimen kiel kelkfoje aliaj knaboj foriras... Jes, li restos sendube... Sed kiu donos al ŝi monon por aĉeti vestojn kaj cetere, ĉar la viro, kiu ĉiam donis ĝin, jam ne faros tion estonte... Nu, ŝi ja povos denove labori kiel antaŭe..., sed ne ĉe Klomp..., eble ĉe la blankbarbulo...

Dum ŝi tiel revis jam du tagojn kaj du noktojn ĉe la ĉerko de Kovács pri multaj al ŝi misterplenaj aferoj, ŝia kapo ekturniĝas. Neniam ŝi revis tiel longe kaj tiel multe kiel nun. Ŝi interfingrigas la manojn kaj penas forigi ĉiujn pensojn por tute jam ne revadi. Ŝi fermas la okulojn kaj fine pro laceco ekdormas flanke de la ĉerko.

Dua Ĉapitro.

Daŭrigo de la interrompita Deka Ĉapitro de la Unua Parto -- Kial ĉiuj surpriziĝis -- La tri Idoj de Orfeo -- La sep Preĝejoj de Romo.

........ tiel similaj unu je la du aliaj, ke ĉiu kredis rigardi sin mem en duobla spegulo.

Mi staris antaŭ miaj kolegoj-artistoj, kaj dum momento ŝajnis al mi, ke mia cerbo ekiris promeni. Tio daŭris tamen nur momenteton, ĉar la sintenado de la aŭdantaro, kiu ekstaris (kontraŭ la reguloj de Kurhaŭs), montris al mi, ke la du antaŭ mi starantaj artistoj ne estas fantomoj aŭ bildoj de mia imago, sed veraj, ekzistantaj junaj viroj.

Mi vidis ilian reciprokan surprizon, kaj unua mi ekparolis al la violonĉelisto, staranta plej proksime, dirante al li:

-- Mi havas la honoron kaj plezuron prezenti min al vi; mia nomo estas Jafet Romeskaŭ el Patersburgo.

La violonĉelisto ridetis ĝenate; mi tuj rimarkis, ke li ne komprenis miajn vortojn. Li sekve ne estis ruso. Farinte riverenceton, li etendis al mi la manon, dum li respondis holandlingve:

-- Estas al mi agrable fari vian konon; mia nomo estas Moseo Landman --. Tiam mi turnis min al la pianisto kaj diris, same ruslingve, ĉar nur en tiu lingvo mi povis esprimi min flue, kaj ĉar mi ne sciis, ĉu li estas ruso, holandano aŭ iu alia:

-- Agrable estas al mi konatiĝi kun vi; mi estas Jafet Romeskaŭ.

Li respondis germane, dirante, ke li sin nomas Stanislas Mareau, kaj post kiam li kaj la violonĉelisto estis salutintaj sin reciproke, ni eksidis por ludi.

La publiko dum mia konatiĝo kun miaj kolegoj parolis inter si, kaj inter la murmurado de la voĉoj mi aŭdis inter aliaj rimarkoj, ke oni diris:

-- Sen ia dubo, ili estas fratoj!

-- Sed laŭ iliaj nomoj ili ne estas samlandanoj!

-- Unu tamen estas ruso, alia holandano kaj la tria estas germano.

-- Estas mirinde; sed ili tiel similas unu la aliajn, ke....

Ne estis tamen tie la ĝusta loko por ni, interparoli plue, ĉar la aŭdantaro atendis; ni ne povis atendigi ĝin pli longe, kaj ni ekludis.

Laŭte ni estis aplaŭdataj, kaj post la paŭzo ni iris al la artista salono, kie Maksimo Bjelski jam nin atendis; li estis tiel nervema kaj surprizita, ke komence li ne kapablis paroli. Frotante al si la manojn, li rigardis nin, sed ne sciante, kiu estas lia amiko Jafet, li fine balbute demandis ruslingve:

-- Pardonu, sinjoroj..., tio estas vere strangega..., tio estas enigmo, pri kiu sin okupas la tuta aŭdantaro ... kaj eĉ vi mem..., sed diru al mi, mi petas: kiu el vi estas Romeskaŭ?..., mi ne rekonas lin.

Mi aliris al li, kaj li diris plue:

-- Mi neeble povis rekoni vin... Mi petas: prezentu min al la du aliaj sinjoroj; eble mi parolas iliajn lingvojn.

Mi prezentis lin al la artistoj, kaj ni eksidis ĉe tablo, ĉirkaŭ kiu staris kelkaj seĝoj. Tiam mi diris al Maksimo Bjelski:

-- Unu el la sinjoroj estas holandano kaj la alia estas germano, sed mi jam miksis ilin, tiel ili similas unu la alian.

Maksimo diris germanlingve:

-- Kiu el la sinjoroj parolas germane?

La pianisto respondis:

-- Mi parolas la germanan kaj la polan lingvojn; la holandan tamen mi komprenas iomete.

-- Ĉu vi estas germano aŭ polo? -- demandis Maksimo.

-- Mi vere ne scias.

-- Ĉu vi ne scias!?... Kaj via kolego?

-- Mi ne konis lin ĝis nun; mi kredas, ke li estas holandano, ĉar li parolis holande.

Maksimo sin turnis al la violonĉelisto, dirante germane, opiniante ke tiamaniere li komprenus lin:

-- Sinjoro, vi estas holandano, ĉu ne vere? Bonvolu diri al mi, ĉu vi naskiĝis tia. Vi sendube pardonos al mi tiun demandon, mi ne faris ĝin pro scivolo, sed nur por helpi solvi la enigmon, kiu...

La violonĉelisto respondis:

-- Eble mi estas holandano, ĉar mi ne scias, kie mi naskiĝis.

-- Ĉu vi ne scias tion!?... Jen kio estas strangega; neniu el vi scias la nomon de sia naskiĝloko, ĉar ankaŭ mia amiko Romeskaŭ povas nur memori, ke li naskiĝis sur insuleto, sed li ne scias, al kiu lando apartenas tiu insuleto.

La pianisto subite diris:

-- Sur insuleto!?... Antaŭ kvar jaroj mi renkontis en Posen du virojn, kiuj min alparolis, kredante ke mi estas ilia iama amiketo naskita sur insuleto, kaj ili certigis al mi, ke mi similas je tiu insulano kiel du gutoj da akvo similas sin reciproke.

Maksimo Bjelski fariĝis pli kaj pli nervema kaj frotadis al si la manojn en tia maniero, ke mi ektuŝis ilin. Li komprenis la tuŝon, sed tute ne refariĝante kvieta, li diris al la pianisto:

-- Du viroj!?... Kiel ili aspektis?

-- Unu estis tre longa, kaj li sin nomis Johano; la alia estis ĝibhava vireto, nomata Ivan.

Mi ekstaris pro surprizo, dum mi ekkriis:

-- Johano kaj Ivan!?... Ĉu tiu Johano portis ĉenon el moneroj sur sia veŝto?

-- Jes, ĉar tiun ĉenon li montris al mi tintante kun ĝi, kiam li renkontis min en Posen.

-- Kaj kie estas nun tiu Johano kaj tiu Ivan? -- demandis Maksimo, refoje frotante al si la manojn.

-- Mi ne scias, sed tiu Johano estas mia bonfaranto, mi ŝuldas al li multegan dankon, ĉar li ebligis al mi daŭrigi kaj fini mian studadon.

La enigmo fariĝis pli kaj pli implika. Du el ni konis Johanon kaj Ivanon, sed la tria, la violonĉelisto, neniam ekaŭdis pri ili. La plej mirinda tamen estis, ke neniu el ni sciis, kie li naskiĝis kaj kiel estas lia vera nomo. Ni tamen esperis, ke Johano povus solvi la strangan enigmon, pri kiu ni okupadis nin nun; sed vole-nevole ni supozis, ke ni portas en realo la saman nomon, kaj ke ni estas fratoj. Ni do interkonsentis, ke la sekvantan tagon je la deka horo en la mateno ni renkontu nin en mia hotelo por pli detale priparoli la rimedojn, kiuj povus solvi la strangan enigmon, kiu tiel multe nin okupadis. Tiu hotelo estis: La sep Preĝejoj de Romo.

Tria Ĉapitro.

La kunveno en „La Sep Preĝejoj de Romo“ -- La barilo pro la diferenco de niaj lingvoj -- La taglibro de mia patrino -- Kiel nia kunveno estis interrompata kaj de kiuj -- La taglibro redaktita en Esperanto kaj ĝia enhavo -- Kelka lumo sur niaj naskiĝolokoj -- La intenco de la kamentubo-purigisto.

La postan matenon je la deka horo ni ĉiuj estis kune en „La Sep Preĝejoj de Romo“. Mi deziris, ke ni ne estu ĝenataj, tial mi estis dirinta al la kelnero, ke neniu dum nia kunveno interrompu niajn priparolojn, okazontajn en aparta saloneto de la hotelo.

La priparoloj tamen marŝis malbone pro la diferenco de la lingvoj, en kiuj ni esprimis nin. La pianisto parolis nur germane kaj pole, la violonĉelisto nur holande kaj mi ruse, ĉar aliajn lingvojn mi studadis ĝis nun nesufiĉe, kaj mi tute ne kapablis esprimi min sufiĉe klare por la celo, kiu nin kunvenigis. Ni do antaŭvidis, ke ni povus priparoli nur tre malmulte, tiom pli, ĉar Maksimo Bjelski povis traduki nur en la germanan el la rusa kaj male, sed ne en la holandan lingvon, ĉar tiu lingvo estis al li preskaŭ tute fremda. Ni sekve sidis kune, sed ĉiu el ni baldaŭ sciis, ke la rezultoj estus malmultaj.

Maksimo unue rakontis detale en la germana lingvo pri miaj aventuroj kaj la pianisto komprenis lin bone, sed la violonĉelisto ĉeestis kvazaŭ surdmutulo. Poste la pianisto rakontis germane ĉion, kio okazis al li dum lia juneco ĝis nun, kaj Maksimo tradukis tion al mi, sed refoje la violonĉelisto ne povis kompreni tion kaj li mem ne estis kapabla rakonti, kion li tiel volonte rakontus, ĉar nur mi komprenis lin, sed mi ne povis respondi al li en la holanda lingvo, kiun mi, kiel la leganto memoras, povis kompreni, sed ne paroli. La pianisto fine metis kajeron sur la tablon kaj diris germane al Maksimo Bjelski:

-- Jen taglibro, kiun postlasis al mi mia patrino. Eble ĝiaj paĝoj disverŝos iom da lumo sur la enigmon, kiun ni ĉiuj klopodas solvi, sed ĝis nun mi neniam renkontis personon, kiu kapablis legi la lingvon, en kiu skribis mia patrino. Mi montris la skribaĵon al famaj profesoroj kaj lingvistoj, sed ĉiuj altigis la ŝultrojn; neniu povis legi ĝin.

Maksimo malfermis la kajeron, sed kvankam li studadis multajn lingvojn, tiu, kiun estis uzinta mia patrino por redakti sian taglibron, estis al li tute fremda. Kion fari? Jen ni sidis kune, priparolante jam dum du horoj kaj ni sciis preskaŭ neniom pli multe ol ĉe la komenciĝo de nia kunveno. Ni tamen estis konvinkiĝintaj, ke ni estas fratoj. Kelkfoje du aŭ eĉ tri homoj povas simili unu la alian reciproke, sed nia simileco estis tiel trafa kaj karakteriza, ke tio ne povus esti hazarda cirkonstanco. Krom tio, ni ĉiuj estis artistoj, ni ĉiuj estis kvazaŭ la idoj de la sama Dio Orfeo; ni nepre devus esti fratoj, filoj de la samaj gepatroj. Sed kiuj estis tiuj gepatroj? Kiel ili estis loĝintaj, kiel estis iliaj nomoj?... Ĉu ili vivis ankoraŭ? La pianisto jam estis rakontinta pri la morto de la siaj, sed ĉu tiu cirka akrobato vere estis lia patro? Ĉu tiu virino, kiun li ĉiam konsideris kiel sian patrinon, ĉu ŝi vere estis lia patrino? Nur la taglibro povus doni lumon, sed neniu ĝis nun kapablis legi ĝin.

Ni ĉiuj rigardis la kajeron kuŝantan antaŭ Maksimo, kaj ni eksilentis pripensante, kiamaniere trovi instruitulon, kiu povus deĉifri la manuskripton, kiam subite en la koridoro alproksimiĝis bruo de paŝoj kaj voĉoj. La pordo de nia saloneto malfermiĝis kaj eniris la kelnero, kiu diris:

-- Sinjoroj, pardonu al mi, ke mi vin ĝenas; sed jen estas du viroj, kiuj deziras paroli tuj kun sinjoro Jafet Romeskaŭ.

Mi ekstaris.

-- Du viroj? -- mi demandis.

-- Jes sinjoro, du kamentubo-purigistoj.

-- Kamentubo-purigistoj!?... Kion ili povas havi por diri al mi?

-- Mi ne scias, sinjoro; mi jam diris al ili, ke vi akceptos neniun en ĉi tiu momento, sed ili rifuzis foriri, pretendante, ke ili venas pro tre gravaj aferoj.

-- Nu, enirigu ilin.

La kelnero eliris kaj tuj poste eniris la du kamentubo-purigistoj. Unu el la viroj estis eksterordinare longa kaj la alia eksterordinare mallonga. Tion oni multfoje vidas ĉe tiaj viroj, ĉar preskaŭ ĉiam kamentuba purigisto estas akompanata de knabo. Ĉi tiu mallonga viro tamen ne estis knabo, sed plenkreska viro. Estis klare videble, ke ili ankoraŭ ne estis laborintaj tiun matenon, ĉar iliaj vestoj estis blankaj kaj puraj kiel neĝo. Kapuĉoj kovris iliajn kapojn, ŝnurvolvaĵoj pendis sur iliaj brakoj kaj malplena sako pendis sur ilia dorso.

Neesprimebla estis mia surprizo rekoni en la du novevenintoj miajn amikojn Johano kaj Ivan. Iliaflanke ilia surprizo ne estis pli malgranda ol la mia. La longa maristo (nun purigisto de kamentuboj), kiam li eniris kun sia malgranda kolego-purigisto, unue sin prezentis al ni kun sia kutima rideto sur la lipoj, kiu tamen subite malaperis por ŝanĝiĝi en esprimon de ĝojo. Ankaŭ la vizaĝo de la ekskuiristo partoprenis tiun senton, kaj preskaŭ samtempe ili ekkriis:

-- Jen nia knabo!!

-- Johano!... Ivan! -- mi ekkriis.

Mi iris al ili kaj premis al ambaŭ la manon.

La pianisto, kiu ankaŭ ekstaris ekkriante: -- Sinjoro Johano!... Ivan! -- same premis al ambaŭ la manon. Tiam mi prezentis al la du neĝe blankaj kamentubo-purigistoj mian amikon Maksimo, kiu pro nervemeco preskaŭ ne povis paroli. Li frotis al si la manojn kaj fine diris al Johano:

-- Ĉu vi do estas tiu amiko de Jafet Romeskaŭ..., kaj ĉu tiu via kolego vere estas la rusa kuiristo, kiu..., kiu tiel bone zorgis pri...

Johano ekridis, dirante: -- pri mia knabo, ke li perdiĝis meze de granda fremda urbo, kie neniu povis kompreni lin, ĉu ne vere? Sed feliĉe, ĉio fariĝis bona.

Ivan grimace ridetis, sed li diris nenion. Intertempe la violonĉelisto ekstaris kaj mi prezentis al li la novevenintojn.

-- Jen nia amiko Moseo Landman, violonĉelisto -- mi diris.

Johano rigardis lin kaj estis posten paŝonta pro nova surprizo, sed ĉar li devis doni la manon al Moseo, li restis staranta kaj rigardis unue la Brejanon, tiam la pianiston, fine min kaj diris:

-- Sed, ĉu vi triobliĝis!?

Ivan strabe rigardis al sia longa kunulo, altigis la montran fingron de sia dekstra mano kaj murmuretis tra la dentoj:

-- Jen nova miraklo...

Mi respondis al Johano: -- Mi ne miras pro via demando, ĉar vidante nin tri vi vere rajtas demandi tion. Sed ni eksidu ĉiuj kaj priparolu tiun mirindaĵon; eble vi povos doni klarigojn.

-- Mi? -- li diris, eksidante kun Ivan.

-- Jes, ĉar vi sola scias, kie mi naskiĝis, kaj kiu estas mia vera nomo.

-- Mi povas nur parte kontentigi vian deziron, mia amiko --, li diris, -- ĉar pri via bapta nomo mi scias absolute nenion. Sur la Insulo oni vin nomis „knabo“; mi tamen scias, ke la nomo de via patro estas Smit kaj ke la insulo, kie ni tiel agrable konatiĝis, sin nomas Rottumeroog.

-- Rottumeroog!?... Kie do kuŝas tiu insulo?

-- Norde de Warfum en la provinco Groningen.

-- Sekve mi estas Holandano?

-- Almenaŭ se tiuj insulanoj estas viaj gepatroj, pri kio mi tamen dubas --. Li ridetis mistere kaj estis parolanta plue, sed mi lin interrompis:

-- Kial vi dubas pri tio?

-- Unue, ĉar ili tute ne kondutis al vi kiel gepatroj; due, ĉar vi tute ne estas simila nek je tiu viro, nek je tiu virino. Ili ambaŭ havas bluajn okulojn, verajn kvazaŭ porcelanajn germanajn okulojn kaj blondajn harojn ... se mi bone memoras. Vi kontraŭe havas bluajn, preskaŭ nigrajn okulojn kaj samkolorajn harojn, due via vizaĝkoloro montras, ke vi ne apartenas al la germana raso; mi ĉiam konsideris vin kiel hungaron, aŭ, ne ofendiĝu, kiel turkon.

-- Mi same ofte pensis, ke ili ne estas miaj gepatroj, sed, se ili vivas ankoraŭ, ni povos esplori tion ankoraŭ nun.

-- Ni esploros --, li diris; tiam sin turnante al la violonĉelisto, li diris plue holande:

-- Mi ekaŭdis, ke vi estas holandano, almenaŭ ke oni konsideras vin tia. Kie vi naskiĝis?

-- Mi ne scias.

-- Ĉu vi ne scias tion?

-- Ne; mi estas trovito.

-- Kie oni vin trovis?

-- En kesteto sur tablo en dometo apud Brej.

-- Apud Brej? -- diris Johano. -- Sed tio estas proksime de Warfum kaj sekve ankaŭ proksime de tiu insulo, kie mia amiko Jafet pasigis sian junecon.

Mi rigardis la Brejanon kaj diris:

-- Sed tio fariĝas pli kaj pli stranga.

-- Warfum kaj Brej!? -- subite diris la pianisto, kiu komprenis nur tiujn du vortojn. -- Warfum kaj Brej!?... Vi jam antaŭe nomis tiujn vilaĝojn; mi unu fojon estis en Warfum kun nia cirko, mi estis tiam rajdisto.

Johano tradukis holanden, kion diris la pianisto, kaj jen Moseo ekhavis novan kaŭzon pro miro, ĉar li memoris la strangan rajdadon, per kiu li dum la kermeso (la leganto relegu la Kvaran Ĉapitron de la Dua Parto) surprizis ĉiujn rigardantojn en la cirko kaj eĉ sian patrinon, kvankam li mem ĉiam pretendis, ke li tute ne estis rajdinta. Tiu enigmo nun subite solviĝis. La cirka knabo, kiu estis tiel simila je li, tiam lin anstataŭis, dum la rigardantoj kredis, ke li sub hipnoto estas la lerta rajdanto.

-- Ne ofendiĝu, Johano --, mi diris, -- ĉu vi estas jam longe kamentubo-purigisto? Mi kredis vin riĉulo.

-- Mi estas ankoraŭ nun riĉa --, diris Johano.

-- Riĉa kaj purigisto de kamentuboj!?

-- Mi estas riĉa laŭ filozofa vidpunkto, mia kara.

Ni rigardis lin demande.

-- Ĉu vi ne komprenas tion? -- li demandis. -- Tio devenas de tio, ke vi estas Orfeidoj, sed ne filozofoj. Sciu do, miaj amikoj, ke mi estas filozofo, ke mi ĉiam kaj ĉie rigardas ĉion el filozofaj vidpunktoj, ke mi ĉiam kuiras miajn pizojn...

-- Same kiel tiam, kiam vi estis sur la Insulo --, mi interrompis lin.

-- Jes, kaj mi kredas, ke ĉio fariĝos bona en la mondo... Nur paciencon, miaj amikoj, kaj vi spertos, ke mi pravas dirante, ke ĉio fariĝos bona. Ni estas jam sur la ĝusta vojo por esplori, ĉu vi estas fratoj, kie vi ĉiuj naskiĝis kaj kiuj estas viaj nomoj, ĉar venos tempo, kiam vi jam ne nomiĝos Jafet, Moseo kaj Stanislas.

Li eksilentis, kviete enpoŝigis la manojn, etendis antaŭ si la longajn krurojn, apogis la dorson kontraŭ la seĝa apogilo kaj rigardis nin ridetante.

Ivan refoje ĵetis al li straban rigardon kaj murmuretis tra la dentoj kelkajn rusajn vortojn, kiujn nur Maksimo kaj mi komprenis kaj kiuj surprizis nin, ĉar li murmuretis:

-- Oni min dronigu, se li jam nun ne scias ĉion pri iliaj nomoj.

La pianisto interrompis la silenton, kiu sekvis; li sin turnis al la filozofo kun la demando:

-- Filozofo tamen ne bezonas esti purigisto de kamentuboj.

-- Kial ne? La mondo ja bezonas ilin kaj estas la sama, ĉu mi estas kamentubo-purigisto aŭ io alia.

-- Vi eble pravas, sed ... pardonu al mi la demandon: ... Ĉu ne ekzistas por filozofo alia pli agrabla metio?

-- Jes, tiu de promenanta reklamilo estas pli agrabla, sed Ivan ne ĝin amas; li prefere estas purigisto de kamentuboj, ĉu ne vere, Ivan?

La vireto ridetis grimace kaj respondis:

-- Mi konsentas esti ĉio, nur ne promenanta aŭ rajdanta reklamilo, almenaŭ se mi devas prezenti Sanĉo Panzan.

Johano ridis kaj la pianisto diris plue:

-- Aŭskultu foje, sinjoro Johano, vi pagis tiom, por ke mi povu fini mian studadon; reciproke mi nun estus feliĉa, se vi konsentus akcepti ion de mi, mi ja estas via ŝuldanto.

-- Vi tamen ne prunteprenis de mi. Ni sekve estas kvitaj; krom tio, mi akceptos nenion, se mi mem povas perlabori mian ĉiutagan panon, ... tia estas mia karaktero.

-- Sed rakontu do fojon, kiel vi perdis vian monon, ĉar sendube vi jam ne posedas ĝin.

-- Monon mi ne posedas plu, kaj mi ne deziras posedi ĝin. Sed mi kontentigos vian deziron --, kaj tenante la manojn en la poŝoj, la krurojn rekte etenditaj antaŭ si, kaj dum Ivan kelkfoje grimacridis kaj strabe rigardis al la longa filozofo, ĉi tiu ekrakontis:

-- Vi devas scii, ke mi kiel filozofo ĉiam agas laŭ cirkonstancoj, kiuj ajn ili estas, kaj ke ĉiam mi kuiras miajn pizojn pensante, ke ĉiam ĉio finiĝos bone... Kiam mi posedis monon, mi vivis kiel granda sinjoro kaj pasigadis mian tempon promenante, legante kaj amuzante min. Kiam mi jam ne posedas monon, nu, tiam mi laboras. Mi jam estis aktoro, kelnero, maristo, reklamilo, frenezul-flegisto kaj tiel plu. Nun mi estas purigisto de kamentuboj kaj ĉiam, sub ĉiuj cirkonstancoj mi laboradis kontente kaj feliĉe... Estante reklamilo, mi hazarde (eble tio ne okazis hazarde, sed laŭ destino de la sorto) gajnis la grandan premion de la Scheveningena ekspozicio, kaj ĉar tiam Ivan estis mia kolego-reklamilo, ni duope eniris la mondon kiel eminentaj sinjoroj, por serĉi nian amiketon Jafet. La hazardo (aŭ eble la destino) volis tamen, ke ni ne trovis lin, sed lian duplikaton Stanislas Mareau, kiu tiam loĝis en Posen en nebonaj cirkonstancoj. Mia mono tamen ebligis al mi helpi lin, tiel ke li povis daŭrigi kaj fini sian studadon. Forirante el Posen, ni iris Patersburgon por serĉi Jafeton, sed ho ve! ... li estis malaperinta, kaj kien ajn ni vojaĝis por lin trovi, ĉio estis vana. Ni pasigis kelkajn monatojn en multaj grandaj urboj en kaj ekster Rusujo. Ĉie ni informiĝis pri nia amiketo, ĉie mi portis mian belan ĉenon, tiel ke ĉiuj nepre devus vidi ĝin, sed ĉio estis kaj restis senfrukta kaj sen rezultoj. Intertempe mia mono elspeziĝadis, ĝis kiam restis al mi ankoraŭ du mil guldenoj. Ivan, kiu komence sekvadis min volonte kaj akompanadis min ĉiuloken, fine eksopiris la maron kaj li forlasis min. Jen mi staris tute sola. Lia foriro tre ĉagrenis min, sed ... mi kuiris miajn pizojn kaj luis ĉambreton en Berlino, kie mi volis resti tutan jaron, farante nenion krom promeni, legi kaj amuzi min... Post kiam mi estis sola en Berlino dum du monatoj, jen subite iun belan vesperon Ivan revenis. Li konfesis al mi, ke li jam ne povus vivi sen mi.

Ivan grimace ridetis iom ĝenate, sed diris nenion kaj Johano parolis plue.

-- Nu, mi akceptis lin kun ĝojo, kaj duope ni ekpromenis; mi legis al li belajn germanajn librojn, sed ĉar ni faris nenion krom promeni, legi kaj nin amuzi, restis al mi fine nur cent guldenoj. Tiam mi diris al mia kamarado, ke ni refoje devus laboradi, kaj mi demandis lin, kiun metion _li_ elektus, ĉar al mi estis indiferente, kiamaniere perlabori mian ĉiutagan panon. Ivan preskaŭ samopiniis, ankaŭ al li plaĉas ĉiu metio (se li ne povus esti maristo) escepte tiu de reklamilo. Ni do elektis alian kaj sinsekve fariĝis kelnero, aktoro kaj tiel plu, ĝis fine ni revenis Hagon. Tie ni fariĝis unue flegistoj en frenezulejo, sed ĉar tio tre multe malebligis al ni promenadi, ni fariĝis purigistoj de kamentuboj, kaj nia laboro marŝas laŭ deziro. Regule Ivan sendas monon al sia patrujo kaj ni pasigas nian liberan tempon kelkfoje en legejo, kelkfoje en teatro aŭ en bioskopo, sed ĝis nun pro nia neriĉeco financa ni prenas lokojn la plej malmultekostajn, tamen, ĉar en realo estas egale sidi tie aŭ sur multekosta loko, ni ĉiam amuziĝas bonege. Hieraŭ okaze (aŭ eble laŭ aranĝo de la sorto, pri tio mi ne volas disputi), ni iris purigi kelkajn kamentubojn, kiam subite kaj neatendite ni retrovis nian amikon Jafet, ĉar mi vidis lian nomon sur granda afiŝo anoncanta al la preterpasantoj, ke li, Jafet, Stanislas Mareau kaj Moseo Landman kunlaboros en koncerto de Kurhaŭs. Tuj kiam ni estis purigintaj niajn kamentubojn, ni iris al Kurhaŭs kaj eksciis, ke Jafet Romeskaŭ havas sian ĉambron en „La Sep Preĝejoj de Romo“. Ni decidis aliri ĉi tien kiel eble plej baldaŭ kaj jen anstataŭ Jafet kaj Stanislas ni trovis tri artistojn, kiuj laŭ sia eksteraĵo nepre estas fratoj. Restas nun al mi la tasko esplori, ĉu vi estas tiaj, kie vi naskiĝis kaj kiuj estas viaj gepatroj; sed ĉar ĉio finiĝos bone, mi sukcesos en mia esplorado.

Li eksilentis, rigardis sencele antaŭ sin kaj ĉar liaj okuloj falis sur la taglibron kuŝantan ankoraŭ antaŭ li, li diris plue:

-- Unue ni trovu lertulon, kiu povas deĉifri ĉi tiun manuskripton.

Li ĝin malfermis. Subite esprimo de feliĉo kaj ĝojo glitis trans lian vizaĝon, liaj lipoj dispartiĝis, kiel ofte okazis, kiam neatendita ĝojo surprizas nin, kaj rigardante nin laŭvice, li ekkriis: -- Eŭreka!!

-- Eŭreka!? -- ni diris demande.

-- Jes, li respondis, Eŭreka! ... tio signifas: „Mi trovis!“

-- Kion vi trovis? -- mi demandis.

-- La ŝlosilon, per kiu mi eble povos malfermi la pordon de la misteraĵo, kiu entenas la nomojn de via naskiĝloko kaj la nomojn de viaj gepatroj.

Ivan refoje altigis la montrofingron kaj diris ruse:

-- Jen nova miraklo..., oni dronigu min, se li ne estas sanktulo aŭ magiisto.

Johano, kiu ne komprenis la rusan lingvon, ne atentis la esprimon de la ekskuiristo kaj diris plue:

-- Ĉi tiu taglibro estas skribita en la artefarita lingvo Esperanto.

-- Esperanto!? -- mi ekkriis; -- kaj vi studadis tiun lingvon?

-- Kompreneble mi ĝin studadis; eĉ Leibniz, kiu estis granda filozofo, sin okupadis pri la ideo de artefarita lingvo... La aŭtoro de Esperanto estas Zamenhof, kaj lia lingvo aperis en 1887a; sendube la verkinto de ĉi tiu taglibro studadis Esperanton kelkajn monatojn post ĝia apero.

Johano foliumis la kajeron, Maksimo Bjelski denove frotadis al si la manojn kaj la pianisto, la violonĉelisto kaj mi atendis kun malpacienco, kion estis legonta tiu mistera purigisto de kamentuboj, kiu kvazaŭ bona feo ĉiam aperis sur niaj vojoj, kaj kiu nun eble malkovrus al ni la sekreton, kiu ĝis nun al ni estis nesolvebla. Li eklegis kaj tradukis holanden kaj germanen tiujn frazojn, kiuj por ĉi tiu tempo pleje nin interesis. Multaj el tiuj frazoj estis substrekitaj de la aŭtorino.

* * *

_Belgrado, 18an de Marto 1889a -- Estas hodiaŭ mia 14a naskiĝa tago, kaj mia guvernistino donacis al mi ĉi tiun taglibron, por ke mi enskribu ĉiujn okazontajn specialecojn de mia vivo. La guvernistino konsilis al mi redakti mian taglibron en Esperanto. Tiun lingvon ŝi instruas al mi. Kion mi enskribos hodiaŭ?... Ni havos vizitantojn, kiuj venos por gratuli._

* * *

_Belgrado, 30an de Marto 1890a -- Mi ĵus venis de koncerto, kie la violonĉelisto Kovács solludis. Lia ludado estis admirinda._

* * *

-- Kovács!? -- ekkriis la Brejano. -- Rikardo Kovács estis mia muzikinstruisto, kiu loĝis kelkajn jarojn ĉe mia adoptintino. Ĉu tiu Kovács, kiu estis fama violonĉelisto, estus tiu sama Kovács, pri kiu vi legis?

-- Ĉi tie staras Kovács, sen antaŭa nomo --. Johano legis plue:

-- -- -- _estis admirinda. Lia ludado venkis (kiel diris mia patrino) la korojn de la tuta aŭdantaro, li ne nur per sia arto, sed ankaŭ per sia aspekto impresis ĉiujn, ĉar neniam oni vidis pli belan junan homon._

* * *

_Belgrado, la 15an de Aprilo 1890a -- Hodiaŭ vizitis nin Andanoviĉ. Li multe parolis kun mia guvernistino. Patrino diris, ke li enamiĝis en ŝin, sed tion mi ne kredas, ĉar ŝi estas malbela kaj nur guvernistino, dum li estas oficiro._

* * *

Johano rapide transrigardis kelkajn paĝojn, sed trovis nenion interesan kaj nenion substrekitan, fine li legis plue:

_Belgrado, la 1an de Marto 1892a -- Kovács refoje solludis antaŭ multnombra aŭdantaro. Lia ludado fariĝis ankoraŭ pli bela laŭ mia opinio. Mi ekaŭdis, ke li intencas ludi ĉi tie ĉiun jaron almenaŭ dufoje._

* * *

_Belgrado, la 1an de Decembro 1892a -- Hanoviĉ edziĝis hodiaŭ kun mia kuzino Albertino. Mi ĉeestis la ceremonion. Mia patrino diris, ke Albertino tute ne amas Hanoviĉon, sed ke ŝi edziniĝis kun li pro lia granda riĉeco. Mi edziniĝos nur kun viro, kiun mi amos._

* * *

_Belgrado, la 30an de Marto 1893a -- Hanoviĉ vizitis nin hodiaŭ. Li aspektis tre malĝoja. Patrino diris, ke lia edzino forkuris kun hungara oficiro._

* * *

_Belgrado, la 2an de Marto 1894a -- Kovács refoje solludis. Mi admiris lin pli ol antaŭe. Mi kredas, ke ĉiuj junaj knabinoj enamiĝis en lin. Neniam solludisto havis tian sukceson. Mi sidis tuj apud la scenejo. Li rigardis min kaj ridetis al mi. Ĉu mi estas pli bela ol la aliaj fraŭlinoj, kiuj sidis ĉe mi?_

* * *

_Belgrado, la 4an de Decembro 1894a -- Miaj gepatroj revenis de vojaĝo. Ili multe parolis pri Hanoviĉ kaj nia kuzino Albertino, kiuj baldaŭ eksedziĝos pro ŝia forkuro kun la hungara oficiro. Kial do ŝi edziniĝis kun viro, kiun ŝi neniam amis?_

* * *

_Belgrado, la 3an de Marto 1895a -- Kovács revenis en la urbon. Mi iros al la koncerto. Ĉu li min rekonos?_

* * *

_Belgrado, la 4an de Marto 1895a -- Kovács refoje solludis. Mia patro konatiĝis kun li, eble li nin vizitos._

* * *

_Belgrado, la 6an de Marto 1895a -- Kovács vizitis nin hodiaŭ. Ni pasigis agrablan vesperon. Li parolis multe kun mi._

* * *

_Belgrado, la 7an de Marto 1895a -- Mi sonĝis pri Kovács. Mi lin amas. Ho, kial mi estas nobelidino?_

* * *

_Belgrado, la 9an de Marto 1895a -- Kovács refoje nin vizitis. Mi kredas, ke li venis pro mi. Mia patrino riproĉis min, ĉar mi tro multe okupis min pri violonĉelisto._

* * *

_Belgrado, la 12an de Marto 1895a -- Mi ricevis leteron de Kovács. Li deziras paroli kun mi kaj petas rendevuon. Mi respondas lian peton._

* * *

_Belgrado, la l4an de Marto 1895a -- Mi parolis kun Kovács; li konfesis al mi sian amon. Miaj gepatroj ne konsentos, ke ilia filino fianĉiĝos kun artisto._

* * *

_Belgrado, la 16an de Marto 1895a -- Kovács refoje vizitis nin. Li petis mian manon, sed ricevis rifuzan respondon de mia patro._

* * *

_Belgrado, la 30an de Marto 1895a -- Mi forkuros morgaŭ kun Kovács kaj ni geedziĝos sekrete en la preĝejo._

* * *

_Parizo, la 2an de Februaro 1896a -- Al ni naskiĝis tri filoj (trinaskitoj). Iliaj nomoj estas: David, Hugo_ kaj _Stanislas_.

Johano ekhaltis legi dirante: -- Jen ni havas!... Vi estos tiuj tri knabetoj. Pri Stanislas jam ne ekzistas ia dubo... Mi legos plue:

-- -- _Ili estas tre belaj kaj sanaj... Mi sentas min bone; ni estas feliĉegaj kun nia triobla trezoro._

* * *

_Parizo, la 10an de Februaro 1896a -- Kovács donis koncerton en la granda opera teatro kaj havis grandegan sukceson. Li perlaboras multan monon._

* * *

_Parizo, la 20an de Februaro 1896a -- Mi skribis leteron al miaj gepatroj pri la naskiĝo de niaj infanoj. -- Kovács refoje donis koncerton kun ĉiam pligrandiĝanta sukceso._

* * *

_Parizo, la 1an de Marto 1896a -- Miaj gepatroj ne respondis ankoraŭ. Ili neniam pardonos al mi mian mezaliancon, kiun mi tamen ne bedaŭras, ĉar mi amas mian edzon kaj ni estas feliĉaj._

* * *

_Parizo, la 3an de Aprilo 1896a -- Kovács malaperis kun du el la trinaskitoj kaj lasis min kun Stanislas._

* * *

_Parizo, la 4an de Majo 1896a -- Mi estas malesperanta. Mia edzo ne revenis. -- Kien li iris? -- Kial li min forlasis? -- Ĉu li foriris kun amatino? -- Ho, tion mi neniam kredos. -- La gazetoj lokigis artikolojn pri tiu misterplena malapero._

* * *

_Parizo, la 10an de Majo 1896a -- Kovács ankoraŭ ne revenis. Mi ne kuraĝas reveni al miaj gepatroj -- -- --; feliĉe ke Kovács postlasis multe da mono. -- Mi ekdecidis resti ankoraŭ unu semajnon en Parizo; eble li revenos al mi._

* * *

_Parizo, la 30an de Majo 1896a -- Ĉiuj gazetoj priparolis la subitan malaperon de mia edzo. Kelkaj opinias, ke li forkuris kun amatino, aliaj kontraŭdiras tion, opiniante, ke en tia okazo li ne estus preninta kun si la du infanetojn, kaj ili profundiĝas en ĉiujn supozojn. Tamen Kovács ne reaperas, kaj mi ne volas resti pli longe en ĉi tiu urbo._

* * *

_Vieno, la 1an de Junio 1896a -- Hieraŭ mi alvenis en Vieno. Mi ne scias ankoraŭ kion fari. En multaj gazetoj mi lokigis anoncon pri la malapero de Kovács. Mi promesis grandan rekompencon al tiu, kiu ajn povos doni informojn pri li kaj la du infanoj._

* * *

_Vieno, la 6an de Junio 1898a -- Alvenis al mi Jules Mareau, cirka direktoro. Li legis la anoncon kaj volas helpi al mi retrovi mian edzon. Li proponis, ke mi lin sekvu kun lia cirko, per kiu li volas fari grandan vojaĝon al multaj urboj. -- Mi ekhavis apartan veturilon kun unu servistino, kiu kunlaboras en la cirko kiel pantomimistino. Mi promesis grandan monsumon al Mareau, se li retrovos mian edzon._

* * *

_Hamburgo, la 3an de Septembro 1899a -- Mi jam ne posedas monon kaj estas dependa de Mareau. Ŝajnas al mi, ke li estas malhonestulo kaj (ho ve!) ke li min amas, sed mi tute ne lin amas... Ho, se mia edzo revenus!_

* * *

_Lubek, la 8an de Decembro 1901a -- Ĉiuj miaj esperoj estis vanaj; mia edzo ne reaperis. Mareau petis mian manon. Post alvoko en gazetoj li volas antaŭ la tribunalo pruvi, ke Kovács mortis... Mi malamas la cirko-direktoron kaj malakceptis liajn proponojn. -- Ho, se mi do kuraĝus reiri al miaj gepatroj, sed ili ne akceptos min._

* * *

_Prago, la 3an de Junio 1902a -- Mi estas malsana... Kio fariĝos el mia fileto, se mi mortos? Ĉu Mareau zorgos por li?_

* * *

_Prago, la 20an de Junio 1902a -- Mi sentas, ke mi ne resaniĝos. Mareau promesis, ke li zorgos por Stanislas._

* * *

Johano ekhaltis legadi kaj diris:

-- Nun ni scias, ke la patrino de Stanislas naskiĝis la 18an de Marto 1875a, ke ŝi edziniĝis kun Kovács en Marto 1895a, ke naskiĝis al ŝi tri filoj la 2an de Februaro 1896a, ke Kovács malaperis la 3an de Aprilo 1896a kun David kaj Hugo, kaj ke la patrino malsaniĝis en 1902a. Per la lasta sciigo la taglibro finiĝas. Verŝajne ŝi mortis tuj poste. Restas al ni scii, kun kiu viro, sin nomanta Kovács, edziniĝis via patrino kaj kiel ŝi sin nomas, ĉar ŝian nomon mi ne trovis en la taglibro. Por tion sciiĝi, ni povas nin letere turni al la pastro de l' preĝejo de Belgrado.

-- Sed kiu faros tion, kaj al kiu pastro ni devos turni nin? -- mi demandis.

Johano kviete kaj ridetante eltiris el la poŝo libreton kaj respondis:

-- Mi tuj diros tion.

Johano, kiu kiel praktika esperantisto portis kun si ĉiuloken la „_Oficialan jarlibron de la Universala Esperanto-Asocio_“, serĉis en la libreto la urbon Belgrado kaj vidis, ke la tiea delegito estas Drag. Andoviviĉ, inĝeniero, 23 Brankova; tiam li diris plue:

-- Nun lasu al mi la ceteran aranĝadon kaj la korespondadon pri ĉiuj tiuj familiaj aferoj kaj ĉio finiĝos bone --. Tiam pripensante momenton, li diris:

-- Post kiam mi estos forsendinta mian leteron al Belgrado, ni iros kune al Brej, kaj se necese, al tiu Insuleto por serĉi la pruvojn, ke vi estas fratoj --. Li sin turnis tiam al la violonĉelisto kaj demandis:

-- Kiam estos la plej konvena tago por iri al Brej?

-- Tio estas tute egala --, diris la Brejano, -- ĉar mia patrino kaj la pastro ĉiam estas hejme, kaj ĉiun horon de la tago ili povas akcepti nin.

-- Ĉu pastro?

-- Jes, li ordigis la aferojn de la mortinta Kovács.

-- Nu, kiam ni iros?

La Brejano rigardis min demande, kaj mi respondis:

-- Estas nun la deka de l' monato, la tutan semajnon ni devos doni koncerton; ni do ne povas iri antaŭ la dek-oka kaj mi proponas elekti la dek-okan por nia vojaĝo.

Johano ekstaris, frapetis Ivanon sur la ŝultron kaj diris:

-- Antaŭen, amiko; niaj kamentuboj nin atendas.

Mi ekstaris ankaŭ kaj diris:

-- Johano, ĉu vi volas fari al mi plezuron?

-- Kompreneble, mia amiko, nur parolu.

-- Restu provizore mia gasto kaj jam neniam purigu kamentubojn.

-- Kaj Ivan?

-- Kia malsaĝa demando! Li restu ankaŭ ĉe ni.

Kvara Ĉapitro.

La ŝlosiloj -- Subita forvojaĝo de Johano al...? kaj lia reveno kun interesa sciigo -- Ĉu Kovács vere mortis? -- Pri frenezulejo kaj flegatoj -- Holman -- Johano, la eksflegisto faras proponon al la resanigisto de frenezulejo -- Refoje la Kol-Nidrej de Max Bruch kaj kion ĝi efikas -- Vekiĝo el stranga longdaŭra sonĝo -- Patro kaj filoj.

Johano kaj Ivan tiamaniere fariĝis miaj gastoj. Ili ekhavis apartan ĉambron en „la Sep Preĝejoj de Romo“, manĝis kun ni ĉe la sama tablo kaj ĉeestis ĉiujn koncertojn, kiujn ni donis en Kurhaŭs.

La tagon, post kiam Johano nin trovis, li alportis kaj donis al ĉiu el ni dum la tagmanĝado malgrandan libreton. Ili estis ŝlosiloj por studadi Esperanton; la mia estis en la rusa, tiu de Moseo Landman en la holanda kaj tiu de Stanislas Mareau en la pola lingvo.

-- Studadu la ŝlosilon --, li diris, -- kaj post unu semajno vi jam ne bezonos tradukanton dum via interparolado. Mi eĉ post tiu semajno rakontos al vi en Esperanto novaĵon, kiu tre vin surprizos --, kaj li ridetis tiel mistere, ke ni jam ne dubis pri liaj vortoj.

Kvar tagoj pasis, kaj kiam en la kvina ni kunvenis ĉe la matenmanĝado, ni trovis sur la tablo leteron de Johano, sciiganta, ke li dum du aŭ tri tagoj (tio dependus de cirkonstancoj) ne havos la plezuron manĝi kun ni, kaj ke li dum tiuj tagoj ne povus ĉeesti la koncertojn en Kurhaŭs, ĉar li nepre devos forlasi la urbon pro urĝaj aferoj. Post tiuj du aŭ tri tagoj li esperis reveni kun bona novaĵo. Ni rigardis nin kun surprizo. Kien li vojaĝis tiel subite kaj tiel mistere? Ni kun senpacienco atendis, kaj revenante el Scheveningen la duan tagon post nia meztaga koncerto, nia filozofo subite staris antaŭ ni sur la sojlo de nia ĉambro, kiun ni estis enirontaj. Ridetante li donis al ni la manon kaj per teatra gesto montris la neokupitajn seĝojn ĉirkaŭ la tablo en nia ĉambro. Maksimo Bjelski, kiu ne estis ĉeestinta la lastan koncerton kaj sidis leganta kaj atendanta nian revenon, ekstaris, sed pro nervemeco tiel frotadis al si la manojn (li ne estis farinta tion dum kelkaj tagoj, sed la atendota novaĵo refaligis lin en lian iaman kutimon), ke li tute malzorgis etendi al ni unu el ili por deziri al ni sian kutiman: „Estu bonvenaj, miaj amikoj!“

Ni eksidis, kaj Johano, daŭre ridetante, diris en Esperanto, por ke ni ĉiuj povu lin kompreni en la sama tempo:

-- Miaj karaj, kiam mi promesis al vi, ke mi post unu aŭ du tagoj revenus kun bona novaĵo, tiam mi estis certa, ke mi plenumus mian promeson, ĉar mi antaŭvidis, ke mia vojaĝo al Brej portus fruktojn. Mi tien iris sola por serĉi la postsignojn de viro, kiu interesas vin en la plej alta grado. Mi vizitis la maljunan pastron kaj Rikan, la mutulinon, kaj mi trovis _tion ĉi_.

Dirinte tiujn vortojn, li eltiris paperujon el la poŝo, elprenis el ĝi portreton, kiun li ĵetis antaŭ ni sur la tablon:

-- Jen!

Ni rigardis unue la portreton, tiam nin reciproke.

-- Portreto de mia onklo, aŭ pli ĝuste: de _Kovács_ --, diris Moseo.

-- Jes, diris Johano, ridetante mistere, -- ĝi estas la portreto de _Kovács_.

Sekvis mallonga silento, tiam li diris plue:

-- Mi tuj vin kondukos al _Kovács_, sed nur _vin_ --. Li fingre montris Moseon, Jafeton kaj min. -- Ĉar Ivan kaj sinjoro Bjelski ne povos nin akompani en ĉi tiu cirkonstanco. Ili bonvolos resti en la hotelo, ĝis kiam ni revenos --. Tiam sin turnante al Moseo, li diris plue:

-- Vi kunportu la violonĉelon.

-- Ĉu vi kondukos nin al Kovács!? -- ekkriis Moseo. -- Kovács ja mortis.

-- Li mortis kaj tamen li vivas; sekvu min.

Ni ne sciis, kion li intencas, sed li ne lasis al ni la tempon peti klarigon, ĉar li jam eliris la ĉambron. Ni lin sekvis, ne sciante, ĉu li perdis la prudenton, aŭ ĉu li estas mokonta nin. Ni laŭiris la longan Wagenstraton, tiam iris maldekstren laŭ la Vlamingstrato, poste laŭ kelkaj aliaj mallongaj stratetoj, alvenis fine en Slykeinde, kie nia kondukanto ekhaltis antaŭ griza konstruaĵo, kies fenestroj estis provizitaj de dikaj feraj stangoj.

-- Ĉu tio estas malliberejo? -- flustris al mi Moseo.

-- Ĝi estas frenezulejo --, respondis Johano, kiu estis aŭdinta la demandon de la Brejano.

-- Ĉu ni devas eniri ĝin? -- mi demandis kun surprizo.

-- Jes --, respondis lakone Johano, kaj li sonorigis.

-- Ĉu Kovács estas en ĉi tiu konstruaĵo!? -- mi diris.

-- Mi nun ne havas la tempon doni klarigojn; havu paciencon dum nur duona horo kaj vi komprenos ĉion.

La pordo malfermiĝis, kaj en ĝia kadro staris pordisto. Apenaŭ li ekvidis Johanon, li ekkriis:

-- Kara ĉielo, jen nia eksflegisto --, kaj ili premis al si reciproke la manon.

-- Jes, tio estas mi kun tri amikoj. Ĉu la doktoro jam alvenis?

-- Ne ankoraŭ, sed li estas tuj venonta.

-- Mi deziras paroli al li, ĉu ni povas atendi en la atendejo?

-- Certe, eniru, mi petas.

Ni sekvis la pordiston tra longa marmora koridoro, ĉe kies ambaŭ flankoj troviĝis multaj pordoj, surhavantaj numerojn. Malferminte la numeron _dek_, li enirigis nin. Ni eksidis sur longa benko kaj atendis tion, kio okazus. Multaj strangaj pensoj eniris mian kapon, ĉar mi ne sciis, kion pensi pri ĉio tio ĉi. La onklo de Moseo ja mortis kaj ripozis sur la mortintejo en Brej, kion do ni povus havi por fari en ĉi tiu frenezulejo? Neordinaraj sonoj aŭdiĝis de malproksime; krioj kvazaŭ de sovaĝaj bestoj, tirtonaj ridadoj, kaj eĉ kantadoj de la malfeliĉaj flegatoj konfuze penetris ĝis la loko, kie ni atendis. Fine la pordo malfermiĝis kaj eniris la doktoro. Li ridetis afable, kiam li ekvidis Johanon. Strange! Ŝajnis refoje al mi, ke ĉiuj homoj, kiuj lin renkontis, estas liaj intimaj amikoj, kaj ke ĉiuj ĉiam iras renkonte al li kun ridetanta vizaĝo.

-- Doktoro --, diris Johano, -- mi venas kun tri amikoj, kiuj sin interesadas pri Holman.

-- Ah!

-- Jes --, kaj prezentante nin, li diris: Sinjoroj Landman, Mareau kaj Romeskaŭ. Ili havas, kiel vi aŭdas, tre malsamajn nomojn, sed.... eble vi vidas ion rimarkindan, rigardante ilin.

La doktoro rigardis nin kaj la esprimo de lia vizaĝo tuj diris, kiel li estis frapata de surprizo.

-- Trinaskitoj?

-- Vi trafis, doktoro, kaj al kiu ili estas similaj?

-- Al Holman, sen kontraŭdiro.

-- Vi trafis refoje, doktoro; ili estas tre similaj al Holman..... Kiel nun sanas Holman? -- li demandis rapide, kvazaŭ por eviti demandojn de la doktoro, kiu rigardis nin kun ĉiam pligrandiĝanta surprizo.

La doktoro responde altigis la ŝultrojn, kaj oni scias, kion tio signifas.

-- Li memoras absolute nenion --, li tiam diris.

-- Mi tion atendis --, diris Johano, -- mi flegadis lin sufiĉe longe por scii, ke mi devas tion atendi; tamen li estas resanigebla, mi opinias.... Ne estas nun vizita horo, sed vi ja permesos, ke ni iru al li.

La doktoro sen dubo estus rifuzinta tion al kiu ajn, ĉar li ne volonte deflankiĝis de la regularo de la instituto. Sed Johano ne estis „kiu ajn“; li estis viro kun speciala karaktero, li estis tute alia ol ĉiuj ceteraj homoj; al Johano neniu rifuzis, kion li petis, kaj ankaŭ la doktoro ne povis rifuzi; li tamen pripensis momenton antaŭ ol diri:

-- Nu, mi plenumos vian deziron.

-- Dankon; ĉu ni povos vidi lin en via oficejo?

-- Ĉu ne en la granda salono de la vizitantoj?

-- Prefere en via oficejo, vi vidos kial.

-- Nu do, sekvu min tien.

Ni laŭiris la marmoran koridoron kaj eniris en salonegon, kiun ni devis tute trairi por atingi la oficejon de la doktoro. Ni iris laŭlonge de du vicoj de litoj. Sur ĉiu kuŝis aŭ sidis malsana frenezulo. Estis la unua fojo en mia vivo, ke mi vizitis tian salonon, kaj neniam mi forgesos la impreson, kiun al mi faris la malfeliĉaj frenezuloj. Kvankam ni marŝis sufiĉe rapide, min trafis tuj la rigardoj de kelkaj flegatoj. Unu el ili laŭte ekridegis, sed lia ridado ŝajnis raŭkaj krioj de sovaĝa bruto. Dua malsanulo sidis kun papera sako plena je prunoj, kiujn antaŭe al li estis doninta vizitanto, eble filo aŭ alia parenco, kaj li manĝegis tiel manĝavide, ke li englutis eĉ la kernojn. Tria disputadis laŭte kun sia najbaro, kiun li minacis per la pugnigita mano. Kvara (juna knabo kun pala vizaĝo kaj ruĝetaj haroj) ploradis, eligante ĝemkriojn, sed larmojn li ne faligis. Kvina ekkriis al ni „Oni ne volas min enterigi, oni ne volas min enterigi!!“ -- Alia interparolis kun imagebla persono, li rigardis daŭre al la plafono de la salonego kaj faris strangajn gestojn per ambaŭ manoj. Alia kantis melodion el opero. Alia estis elironta sian liton, kaj flegisto nur kun peno lin retenis. Alia flutis, balancante la kapon kaj movante la montrofingron tien kaj reen laŭ la takto de la melodio, kiun li flutis. Alia fikse rigardadis antaŭ sin kaj sidis kvazaŭ li estus ŝtoniĝinta. Mi ĝojis, kiam fine la pordo de la salonego fermiĝis post ni. Ni nun estis en la oficejo de la doktoro. La pensado tuj vidi Kovácson, tiel okupadis min, ke mi tute ne atentis, kiel la oficejo aspektis; mi memoras nur, ke en angulo staris granda faldebla ŝirmilo, tiel granda kaj alta, ke kvin personoj povus stari post ĝi ne estante vidataj. Johano montris tiun ŝirmilon dirante: -- Tion mi bezonas --, kaj li forŝovis ĝin antaŭ angulon de la oficejo, tiel ke la apartigita loko formis malluman triangulan ĉambreton, enireblan laŭ unu flanko de la ŝirmilo. Tiam li lokis seĝon en la apartigitan ĉambreton kaj diris al Moseo:

-- Eksidu tie kaj pretiĝu por ludi sur via violonĉelo.

Moseo obeis kaj Johano diris al la doktoro:

-- Doktoro, mi petas: venigu Holmanon kaj sidigu lin ĉe la pordo, ni kvarope kaŝos nin post la ŝirmilo. Vi restu ĉe Holman. Tuj post kiam li estas sidanta, vi diru al li nur ĉi tiujn vortojn:

-- _Aŭskultu kaj rememoru!_

La resanigisto kapskuante, kvazaŭ por montri, ke li rigardas la okazontaĵon kiel nuran malsaĝaĵon, eliris kaj ni starigis nin post la ŝirmilo.

-- Atentu --, diris Johano al Moseo, -- kiam mi flustros al vi: „ludu!“ tiam tuj ludu Kol-Nidrej de Max Bruch.

Post kelkaj minutoj la doktoro revenis kun alia persono, kiun ni ne vidis pro la ŝirmilo.

-- Eksidu, mia amiko --, diris la doktoro, kaj tuj poste li diris plue: -- _Nun aŭskultu kaj rememoru!_

-- Ludu! -- flustris Johano.

Moseo ekludis. Kian impreson do povas fari bela muziko al preskaŭ ĉiuj homoj, eĉ al frenezuloj! La krioj el la apuda salonego, kiuj ĝis tiu momento seninterrompe penetris ĝis la plej multaj apartamentoj de la frenezulejo, iom post iom ĉesis. Estis, kvazaŭ la konstruaĵo subite fariĝis senhoma; oni aŭdis nur la ravajn triladojn de la violonĉelo. Kian efikon la „Kol-Nidrej“ faris al la flegato sidanta ĉe la pordo de la oficejo, ni ne povis vidi, sed mi estis tiel scivola, ke mi jam ne povis regi min. Mi eltiris la oran pinglon el la kravato de mia taga ĉemizo kaj faris trueton en la ŝirmilo, sufiĉe grandan por vidi ĉion, kio okazis ĉe la alia flanko. Mi rigardis tra ĝi. Jen ĉe la pordo sidis griziĝinta viro kun longaj buklaj haroj kaj lipharoj. Li sidis senmove kaj rigardis la ŝirmilon. Komence liaj trajtoj ŝajnis kvazaŭ skulptitaj el marmoro, ĉar eĉ la plej malgranda ŝanĝo ne estis rimarkebla sur