ili. Tiu virino, kiu sin prezentis al Stanislas, estis la edzino de
l' instruisto. Afable ŝi etendis la manon al la knabo kaj montris al li seĝon por eksidi.
-- Ĉu Oskar ankoraŭ ne rehejmiĝis? -- demandis la instruisto.
-- Ne ankoraŭ --, kaj sin turnante al Stanislas, ŝi diris al li:
-- Oskar estas nia filo; li estas muzika profesoro ĉe la konservatorio en la urbo.
Stanislas estis malfermonta la buŝon por responde ion diri, sed ne sciante kion diri, li tusetis.
-- Li estas pianisto kaj tre lerta pri la muziko --, diris plue la instruist-edzino... -- Ĉu vi ankaŭ amas muzikon?
-- Jes, sinjorino, tre multe.
-- Ĉu vi jam studadis muzikon?
Stanislas ruĝiĝis; li hontis pensante pri tio, ke li studadis ankoraŭ tute nenion.
-- Eble Stanislas poste ĝin studados, almenaŭ se li havas muzikan talenton --, diris Klajn, kiu rimarkis la malĝojigan situacion, en kiu sin trovis la knabo.
-- Volonte, sinjoro.
-- Kial li ne havos talenton? -- demandis la sinjorino, -- ĉar li amas muzikon, li ja ankaŭ havos talenton.
-- Ni vidos --, mallonge respondis Klajn.
La interparolado ne daŭris longe; la instruisto donis signon al sia edzino retiriĝi kaj ŝi foriris ridetante. La rideton sekvis stranga klaketado kvazaŭ de sonserpento; tia serpento tamen nenie estis videbla kaj Stanislas ekmiris, de kie venis tiu stranga bruetado. La instruisto nun altabliĝis; kaj sidigante la knabon ĉe sia flanko, li tuj komencis la unuan lecionon, kiu daŭris du horojn. Ĝi estis interrompata nur unu fojon, kiam la sinjorino enportis du tasojn da kafo, unu por la edzo, unu por la lernanto. Kiam ŝi metis ilin sur la tablon, Stanislas refoje aŭdis la strangan klaketadon kaj nun li opiniis, ke ĝi devenas de la tasetoj, sed ili staris senmove sur la teleretoj. Kiam la sinjorino foriris, Stanislas refoje aŭdis tiun bruetadon kaj vole-nevole lin trafis la ekpenso, ke la blankaj dentoj aŭdigis tiun klaketadon; li tamen ne povis longe pensi pri tio, ĉar la instruisto jam daŭrigis la lecionon.
Kiam la du horoj finiĝis, Klajn ekstaris, malfermis pordon flanke de la spegulo kaj aperigis sep bretojn, ĉiuj plenŝarĝitaj per libroj. Li vokis al si la knabon kaj demandis lin:
-- Kion vi vidas sur tiuj bretoj, Stanislas?
-- Librojn, sinjoro.
-- Jes, sed kio estas libro?
-- Oni legas ilin, sinjoro.
-- Vi pravas, sed vi ne respondis al mia demando... Libro estas en realo multaj folioj da papero, kunligitaj en unu tuton. Ekzistas multaj specoj de libroj. Tie antaŭ vi staras libroj, kiuj nin instruas pri historio, geografio, matematiko kaj cetere. Oni nomas ilin studolibrojn. Krom ili vi vidas tie librojn, utilantajn al ni por pasigi la tempon laŭ agrabla maniero; ili estas la literaturaj verkoj. Unuj estas tre simplaj, aliaj kontraŭe malsimplaj. Unujn ĉiu povas facile kompreni, aliajn tamen komprenas nur personoj, kiuj studadis kaj legadis multajn simplajn verkojn. Estas literaturaj verkoj, nomataj romanoj. Romano estas literatura verko, penetranta la homan vivon kaj havanta ordinare kiel temon la amon de du personoj. Aliaj literaturaj verkoj enhavas dramojn. Dramon oni povas legi kaj ludi. Poste mi parolos al vi pli detale pri tio. Memoru nun tion, kion mi ĵus diris; mi volas aldoni la jenon. Libroj ĝenerale estas la plej bonaj, kaj se ili ne estas bonaj, ili tamen estas la plej seriozaj amikoj, kiujn ni posedas. Libroj neniam estas kapricaj, nome: ili ĉiam diras al la leganto tion saman, kaj neniam ŝanĝiĝas pri opinio, eĉ se oni forbruligus ilin. Estu rilate al tio simila al libroj.
Se vi lernos diligente, vi post kelkaj monatoj estos kapabla legi ĉiujn verkojn, kondiĉe ke ili estas redaktitaj en la germana lingvo; ĉar sur tiu tria breto staras libroj, kiujn malmultaj germanoj povoscias kompreni, eĉ se ili funde studadis sian gepatran lingvon. La libroj sur tiu tria breto estas francaj, kaj tiuj sur la kvara estas anglaj verkoj. Eble vi neniam lernos sufiĉe por legi ĉiujn tiujn verkojn, sed tio ne estas grava; la ĉefa afero estas por vi studadi tiom, ke vi estas kapabla legi la germanajn. Sur la kvina, sesa kaj sepa bretoj staras germanaj libroj. Mi nomas kelkajn tre klerajn homojn, kiuj verkis ilin. Jen estas la verkoj de Goethe, jen tiuj de Schiller. Memoru tiujn du famajn poetojn, ĉar poetoj ili estis, kaj memoru ĉion, kion mi rakontis pri libroj en ĝenerala senco, kaj mi estos kontenta. Kaj nun vi povas reiri al la doktoro. Faru zorge la taskojn, kiujn mi donis al vi kaj lernu diligente, por ke vi poste povu legi, skribi kaj kalkuli kiel decas. Estas hodiaŭ sabato, kaj ĉar ĉiusabate mia lernejo estas fermita en la posttagmezo, mi mem povis nun instrui vin; tion mi tamen ne povas ĉiutage. Morgaŭ vi povos ludi kun la nepeto de la doktoro, sed lundon vi devos studadi la tutan matenon kaj la sekvantan posttagmezon mi atendos vin tie ĉi je la tria horo. Unu el miaj lernantoj, estonta instruisto, daŭrigos kun vi la de mi komencitan kurson; ĉiusabate mi mem prenos sur min la gvidadon pri viaj studoj, kaj ĉe tiuj okazoj mi ekscios, kiom da progresoj vi faris dum la semajno, sekve atentu kaj studadu diligente.
Klajn fermis la pordon de sia librobretaro, Stanislas prenis la kajerojn kaj la librojn, kiujn li bezonis, kaj iris for. En la koridoro lin renkontis la sinjorino. Ŝi ridetis afable al li, montris la ebure blankajn dentojn, malfermis por li la pordon kaj diris:
-- Ĝis revido, mia amiko.
Stanislas salutis kaj survojiris hejmen, dum la domopordo fermiĝis post li. En tiu sama tempo aŭdigis refoje la sama antaŭa klaketado en la koridoro.
Dum lia promenado al la urbo Stanislas pensis pri la instruisto kaj pri tio, kion ĉi tiu estis instruinta al li, kaj li ekpensis pri la libro de sia patrino. Eble li povus legi ĝin poste. Subite li memoris, ke la doktoro estis dirinta: -- Do forĵetu, neniu povas legi tion --. Ŝajnis al li tamen, ke sinjoro Klajn kapablas legi ĝin, kaj li decidis montri la patrinan memoraĵon al sia instruisto; povus ja esti, ke li komprenas la lingvon, en kiu lia patrino skribis la kajeron.
* * * * *
Stanislas estis promesinta, ke li studados diligente, kaj li plenumis sian promeson. Klajn estis kontenta kaj kompreneble ankaŭ la doktoro. Malkontenta tamen estis Teodoro, ĉar de post kiam Stanislas studadis, la knabeto perdis sian kunludanton, sed la doktoro baldaŭ trovis rimedon kontentigi sian nepeton: li promesis al li, ke li akompanos la avon, kiam ĉi tiu veturile vizitos la pacientojn. Ĉe tiaj okazoj Mikelo, kiu sidadis flanke de la knabeto, enmanigis al li la ekstremaĵojn de la kondukiloj, kaj Teodoro, imagante, ke li kondukas la ĉevalon, tre sin amuzadis kaj ne pensis plu pri Stanislas, kaj ĉar jam alproksimiĝis la epoko, kiam Teodoro mem devus iri lernejon, Stanislas libere kaj senĝene povus dediĉi sin al sia studado.
Kvin monatoj pasis. Iun sabaton Stanislas refoje estis ĉe Klajn, kaj tie lin atendis agrabla surprizo. La sola filo de l' instruisto, kiu ĵus fianĉiĝis, estis hejme kun sia fianĉino kaj deziris konatiĝi kun Stanislas.
La instruisto tuj post la kursa horo enkondukis lin en la saloneton ĉe la maldekstra flanko de la koridoro, kaj tie li vidis junan viron, same longan kiel la instruisto mem. Li estis nebela kaj pala en la vizaĝo, sed havis afablan aspekton. Ĉiuj liaj movadoj esprimis modestecon kaj ĝentilecon, precipe en societo de fremduloj. Li sidis inter la tablo kaj la piano. Ĉe lia flanko, sed iom pli malproksime de tiu muzikilo, sidis la fianĉino. Ŝi estis mirinde bela fraŭlino, tre lukse vestita. Kontraŭe al sia fianĉo, ŝi kondutis tre facile kaj malĝene je ĉiu ajn kaj estis lerta parolantino, sed nur pri belaj vestoj kaj supraĵaj ĉiutagaj temoj. Ŝi tamen tuj eksilentis babiladi, kiam oni parolis pri arto kaj scienco. La pianon ŝi tute ne rigardis, ĉar ŝi ne amis muzikon. Tion baldaŭ rimarkis Stanislas, ĉar kiam li eksidis post la ordinara reciproka saluto, kaj post kiam sinjorino Klajn refoje diris al la knabo, ke ŝia filo estas profesoro ĉe la konservatorio, kaj ke li tre tre bele kaj rave ludas sur la piano, la vizaĝtrajtoj de la fianĉino tuj diris: -- Mi petas, ĉesu do paroli pri muziko, tiu temo tute ne interesas min. -- La bonkora sinjorino tamen, ne rimarkante tion, diris plue: -- Kaj mia filo sendube hodiaŭ vespere bonvolos ludi kelkajn muzikaĵojn, almenaŭ se Stanislas tion ŝatas.
Stanislas ne sciis, kion respondi. Li deziris esti agrabla al ĉiuj, kaj li sin trovis en embaraso. La pianisto ridetis ĝenate, lia fianĉino prefere ne aŭdus lin ludi; la patrino, kiu estis tre fiera pri sia filo, kompreneble deziris, ke li tamen ludu. Stanislas mem partoprenis tiun deziron. Li ne respondis tuj, sed rigardis al sia instruisto, kvazaŭ por peti helpon. Klajn, kiu estis lerta pri karakteroj, divenis kion signifas la rigardo de la knabo, kaj li diris:
-- Stanislas tre ŝatas la muzikon, tion li jam al mi diris; mi sekve proponas, ke Oskar ludu iom antaŭ la foriro de Stanislas.
Oskar kapjesis, sinjorino Klajn afable ridetis kaj refoje aŭdiĝis la stranga klaketado, la fianĉino ekĝemis, tamen ŝi ĝojis, ĉar Oskar ne ludus la tutan vesperon; la instruisto ŝajnigis ne diveni la pensadon de sia estonta bofilino, kaj Stanislas ŝajne sen celo rigardadis rekte antaŭ sin por eviti la rigardon de la bela fraŭlino. Intertempe sinjorino Klajn enverŝis kafon kaj prezentis kuketojn, Klajn fumadis el sia porcelana pipo kaj la societo babiladis pri kuvo kaj pluvo, pri vetero kaj cetero, kaj la fraŭlino estis en sia elemento; ŝia lango moviĝadis kiel klaketilo, ŝiaj belaj okuloj briladis, sed ŝi ne rimarkis, kiel terure enuis ŝia fianĉo, kiun tute ne interesis, ĉu hieraŭ pluvis aŭ ne pluvis, kaj ke pasintan vintron la ĉapeloj de la sinjorinoj estis ornamitaj per multekostaj plumoj. La pianisto volonte estus ekparolinta kun sia patro pri aliaj aferoj, sed li ne kuraĝis, timante esti malagrabla al Berta.
Je la sepa horo la leteristo alportis la gazeton kaj leteron por Oskar.
Klajn ĵetis rapidan rigardon en la gazeton kaj Oskar malfermis sian leteron.
-- De kiu? -- demandis lia patrino, scivole etendante la kolon por vidi, kiu sendis la leteron.
-- De Schulze, panjo --, kaj li eklegis.
-- De Schulze, la orkestestro de l' opero?
-- Jes --, kaj Oskar legis plue; tiam li diris:
-- La okan mi devos partopreni en Lohengrin.
Sinjorino Klajn klarigis al Stanislas, ke Lohengrin estas opero de Wagner, la fama germana komponisto, kaj ke ŝia filo kunludos en la orkestro.
-- Lohengrin estas belega --, ŝi diris plue, -- mi ĝin vidis jam trifoje, sed mi dezirus vidi ĝin centfoje. Ĉu vi jam vidis operon, Stanislas?
-- Neniam, sinjorino, en la cirko oni ne prezentis operojn.
-- Oni tamen muzikadas tie.
-- Jes, sed ne bele, ordinare ni havis kvar aŭ kvin muzikistojn, kiuj ludis laŭtege, sed malbele.
-- Vi sendube volonte aŭdos operon, ĉu ne?
-- Ho jes, sinjorino.
-- Nu, eble mia filo povos havigi al vi invitilon por la estonta opero.
-- Kun plezuro --, diris Oskar.
-- Mi ne scias, ĉu la doktoro trovos tion bona --, mallaŭte diris la knabo, kaj li refoje rigardis al la instruisto.
Klajn komprenis, kion demandis la okuloj de Stanislas, kaj li respondis:
-- Kompreneble li trovos tion bona, la doktoro estas amanto de muziko; estas tamen bedaŭrinde, ke li ne havas la tempon ĝui ĝin.
-- Oni diras, ke la muziko plinobligas la morojn --, diris la sinjorino.
-- Vi pravas, ĝi vere plinobligas la morojn kaj la animojn, almenaŭ se la animo estas sufiĉe influebla je muzikaj impresoj.
Berta silentadis, ŝia rapidmova lango ripozis de la tempo, kiam oni parolis pri arto. Indiferente ŝi rigardis antaŭ sin, fiksante la belajn okulojn sur pentraĵo, kiu pendis kontraŭ ŝi sur la muro kaj prezentanta balsalonon kun bele vestitaj gesinjoroj. Sinjorino Klajn estis respondonta ion, sed anstataŭ respondi ŝi palpebrumis kelkajn fojojn, tiris supren la supran lipon, subite ternis, kaj je la granda teruro de Stanislas la ebure blanka dentaro de la ternintino saltis el ŝia buŝo kaj falis tintante sur la tablon meze de la tasaro.
-- Oj, miaj dentoj! -- ŝi ekkriis kaj rapide kaptante ilin, ŝi per unu sola movo remetis ilin en la buŝon.
-- Berta estis ekridegonta, sed ŝi kovris al si la buŝon kaj retenis la ridegon; ŝiaj brilantaj okuloj tamen esprimis klare, kiun impreson faris sur ŝin tiu intertempa okazintaĵo.
Vidante kun kia facileco la sinjorino remetis la dentaron, kaj ke nenio danĝera aŭ terura estis okazinta, Stanislas baldaŭ rekvietiĝis, sed ankoraŭ kelkan tempon la pala koloro, kiun kaŭzis tiuj dentoj, postrestis sur liaj vangoj. Tiajn dentojn li neniam antaŭe vidis, li eĉ ne sciis, ke ili ekzistas kaj subite la enigmo de la klaketado fariĝis al li klara kaj solvebla.
Oskar kaptis kelkajn muziklibrojn, foliumis dum du aŭ tri minutoj kaj fine elektis muzikaĵon por ludi. Per tio oni baldaŭ forgesus la okazintaĵon pri la dentaro de lia patrino, kaj krom tio li estis promesinta al Stanislas, ke li ludos.
-- Kion vi elektis, Oskar?
-- _Un Orage_ --, panjo.
-- Ho, tio estas bela, sed klarigu antaŭe la enhavon, por ke Stanislas pli bone komprenu.
Oskar klarigis:
-- „_Un Orage_“, aŭ „_Uragano_“, estas bela, sed simpla salona muzikaĵo de Weber, kaj la enhavo estas la jeno: Paŝtisto rehejmiĝas kun sia ŝafaro. Dume li fajfas arion sur la fluto. Iom post iom aŭdiĝas de malproksime la bruo de fulmotondro. Ĝi alproksimiĝas pli kaj pli; ekpluvas, la vento ekblovegas tra la branĉoj de la arboj, kaj fine furiozas terura uragano. Ĉie oni aŭdas ekkriojn de angoro kaj sonorilojn de vilaĝaj turoj. Poste iom post iom rekvietiĝas la naturo.
La bela Berta, preskaŭ ne aŭskultante tiujn klarigojn, moke pintigis la buŝon kaj indiferente ĵetis siajn rigardojn al la balsalono. Stanislas kontraŭe aŭskultis kun streĉita atento; la klarigo de Oskar lin interesis pli ol ĉiuj temoj, ĝis tiam pritraktitaj de la eta societo, kaj li estis scivola, kiel Oskar kapablos esprimi tiujn samajn klarigojn pere de sia piano. Oskar sidiĝis antaŭ la muzikilo kaj ekludis. Estis, kvazaŭ li subite fariĝis tute alia viro. Lia ĝeneco ekmalaperis kaj ŝajnis, kvazaŭ lin tuŝis mistera magia bastono. Senĝene li sidis; rapide kiel fulmo la fingroj de l' artisto sin movadis super la klavoj, kaj ĉiu lia ektuŝo naskis tonon tiel belan, ke Stanislas, kiu neniam antaŭe aŭdis bonan pianiston, estis ravita. La knabo aŭskultis senmove kaj kun retenita spiro. Li komprenis ĉion, kion ludis la pianisto kaj kun miro rigardis lin kaj la rapide moviĝantajn fingrojn. Kvankam li ne ĵetis eĉ unu rigardon al Berta, li tamen vidis ŝin sidantan kun la moke pintigita buŝo, kiu ne nur ĝenis la knabon, sed indignigis lin. Li ĝojis, ke la fianĉo ne povis rimarki la sintenadon kaj la konduton de sia karulino, ĉar sendube li estus ofendita, se li povus ilin vidi. La pianisto, rimarkante nenion, sed nur sin donante al la muziko, majstre daŭrigis ludi. Lia patrino kun mieno, kiu esprimis feliĉon kaj fierecon pro la filo, sidis silente kaj ĝojis pro la talento de sia filo, kiu en la tuta urbo estis konata kiel unu el la plej famaj profesoroj de la konservatorio.
Klajn kviete fumadis, kaj aŭskultante, li, kiel vera pedagogo, ekzamenis la mienon de Stanislas.
-- Li amas la muzikon --, li diris al si mem, -- tion mi klare vidas, la muzikaĵo parolas al lia koro; se li havos talenton por studadi kun sukceso la muzikon, tiam mi proponos al la doktoro, ke la knabo sekvu la kursojn de la muzika lernejo.
Fine „la Uragano“ kvietiĝis, la paŝtisto estis rehejmiĝinta kun la ŝafaro kaj Oskar ĉesis ludi.
La bela Berta eligis ĝemeton, ĝojante ke ŝi povos refoje babiladi pri ĉiutagaj temoj, pri belaj ĉapeloj kaj cetere; sed ho ve, Oskar ekfoliumis en la muzika libro, kaj elektinte duan numeron, li ekludis „la Kalifo de Bagdado“. Tiu muzikaĵo, kiu estas pli longa ol la antaŭa, tedis la fianĉinon en terura maniero. Ŝi tamen devis silente atendi ĝis la fino. Kiam post „la Kalifo de Bagdado“ Oskar estis serĉonta trian numeron, ŝi ne povis pli longe deteni sian senpaciencon, kaj por la unua fojo dum la tuta vespero ŝi turnis sin al la iama cirka knabo kaj demandis:
-- Ĉu vere vi amas muzikon?
-- Ho jes, fraŭlino, precipe tian muzikon.
-- Ĉu vi dezirus fariĝi pianisto? -- subite demandis Oskar, turnante sin sur sia seĝo kaj rigardante al la knabo.
-- Jes, sinjoro, se nur konsentus la doktoro.
Oskar rigardis al sia patro; ĉi tiu prenis la pipon el la buŝo, blovis antaŭ sin du nubegojn da fumo kaj respondis:
-- Nu, mi parolos pri tio kun la doktoro.
La instruist-edzino diris nenion, ridetante kaj de tempo al tempo klaketante la blankajn dentojn, ŝi enverŝis kafon, prezentis kuketojn, kaj kiam la kamena horloĝo ekbatis la okan horon, Klajn diris:
-- Stanislas, estas la oka, mia amiko, la tempo de via foriro alproksimiĝis.
Stanislas ekstaris, kaj dankinte la pianiston pro la ludado kaj salutinte la societeton, li eliris kaj survojiĝis al la urbo.
Strangaj pensadoj amasiĝis en lia kapo. Multfoje li estis aŭdinta muzikon en la cirko, sed la tieaj muzikistoj neniam al li plaĉis; la ludado de Oskar tamen estis farinta sur lin tian impreson, ke li ne povis forigi ĝin el sia animo, kaj tiun vesperon li enlitiĝis kun la deziro, ke lia instruisto baldaŭ parolu kun la doktoro kaj ke ĉi tiu konsentu la proponon, kiun Klajn estis aludinta tiun vesperon.
Sepa Ĉapitro.
La moviĝanta, minacanta glavo -- Pri Paganini -- La bruado en la kuirejo silentiĝas -- Sinjorino Stuthejm faras teruran konfeson -- Kial ŝi sen interrompo laboradas.
Tri jaroj pasis. Stanislas sidis en la salono de la doktoro Stuthejm kaj studadis.
Estis dimanĉo kaj en la mateno; la doktoro ĵus eliris veturile kun Mikelo kaj en la domo estis nur Stanislas, la servistino kaj la doktoredzino. Teodoro estis irinta al kamarado kaj ankoraŭ ne rehejmiĝis.
Ĉio estis silenta en la salono, oni aŭdis nur la unutonan tiktakadon de la staranta horloĝo, sur kies ciferplato la glavo de la soldato seninterrompe kaj kun mirinda reguleco moviĝadis supren-malsupren, supren-malsupren laŭ tio, ke la pendolo svingiĝis dekstren-maldekstren, dekstren-maldekstren ...
Stanislas tamen ne aŭdis la tiktakadon, nek vidis la glavon de la soldato. Lia atento ne estis interrompata eĉ de la bruo en la kuirejo, kie la sinjorino kiel kutime laboradis kaj purigadis, nek de la preterrulantaj veturiloj ekstere sur la strato. Kun streĉita atento li studadis la historion pri la muziko kaj pri la vivo de famaj muzikistoj kaj komponistoj.
Por ordinara knabo, kiu studadis nur tri jarojn, tiu studado estus multe tro malfacila, sed Stanislas ne estis ordinara lernanto. Li sentis jam ĉe la komenco de la kurso, kiun al li donis la instruisto Klajn, ke li devus lerni pli multe ol alia komencanto, ne nur, ĉar li estis pli aĝa ol aliaj komencantaj lernantoj, sed precipe pro la multo, kiu restis al li por studadi. En malmulta tempo li sekve lernis tiom, kiom aliaj knaboj lernas en ses aŭ sep jaroj, tolerante al si mem preskaŭ neniun liberan tagon. Dank' al sia korpa kaj spirita forteco li povis elportadi tiun streĉitan studadon, kaj liaj progresoj estis tiaj, ke li post tri jaroj kapablis studadi la samajn fakojn, kiujn ordinare studadas lernantoj post sepjara studado. Li do estis studatinginta samaĝajn knabojn, vizitadis nun la publikan lernejon en la urbo kaj dum kelkaj vesperoj en la semajno la kursojn de piano en la konservatorio sub la gvidado de profesoro Klajn, kies plej bona lernanto li estis. Kvankam li partoprenis nur porpiano-kursojn, li tamen devis studadi la vivojn de ĉiuj famaj muzikistoj kaj komponistoj.
Klinita super sia libro, apogante la kubutojn sur la tablo, antaŭ kiu li sidis, kaj ripozigante la kapon sur ambaŭ manplatoj, tiel ke la fingroj estis tute kovritaj de la luksaj, belaj harbukloj pendantaj sur la alta frunto de la knabo kaj ĉiuloke ĉirkaŭ lia kapo, li ĵus legis kelkajn specialaĵojn pri Paganini.
Li legis, ke strangaj rakontoj pri tiu fama violonisto diskuris la mondon. Kelkaj certigis, ke Paganini mortigis sian propran patrinon kaj ke li ĝemadis multajn jarojn en malliberejo, kie la gardisto konsentis, ke la artisto sin dediĉis al sia arto. La violonisto, por pasigi la tempon kaj kontraŭbatali la enuon, ludis kaj ludadis sur sia violono, ĝis kiam restis sur ĝi nur unu kordo, kaj ĉar neniu zorgis pri novaj, li fine pristudadis sur tiu sola restanta G-kordo multajn muzikaĵojn. Jam antaŭe, kiam sur la instrumento troviĝis nur la G- kaj la E-kordoj, li komponis en la malliberejo la fame konatan muzikan interparoladon inter du geamantoj. La alta E-kordo prezentis la amatinon kaj la alia la amanton. Stanislas legis pri tio, pri la avareco de Paganini, pri la amo, kiun li sentis por sia sola fileto kaj ĉio tio ĉi tre lin interesis. Li do ne rimarkis kun kiom da bruado la sitelo en la kuirejo estis metata kaj remetata sur la kahelojn, kaj kun kia furiozeco la balailo frotadis tuj poste tiujn samajn kahelojn. Li legis kaj legadis, image sekvante la vivon de Paganini, pri kies arto li miris kaj kies muzikan karieron li mem tiel volonte laŭirus, ĉar Paganini, vivante nur por sia arto, estis feliĉa en sia arto, kaj li (Stanislas) same deziris vivi por sia arto. Li sciis, ke li posedas la bezonajn talentojn, li sciis ankaŭ, ke lia muzika instruado estas bonega, ke lia profesoro estas kontenta pri li; kial do li mem ne fariĝus fama artisto?...
Li revis, revadis, dum la pendolo de la horloĝo regule svingiĝadis tiktakante de unu flanko al alia, kaj la minacanta, sed neniam frapanta glavo samtakte sin movadis supren-malsupren, supren-malsupren...
Kiam ni sidas kvietaj en nia ĉambro, ĉu legante, ĉu skribante, ni preskaŭ neniam rimarkas la regulan tiktakadon de la horloĝo, sed apenaŭ ĝi ekhaltas, ni tuj rimarkas tiun ŝanĝon en nia ĉirkaŭaĵo, kaj vole-nevole ni levas la kapon kaj rigardas al la horloĝo, mirante, ke ni ekaŭdis tiun subite ĉesantan unutonan bruetadon.
Stanislas ankaŭ mirigite levis la kapon kaj aŭskultis. La ĉiam ripetiĝanta bruo subite eksilentis... Ĝi ne estis la horloĝo, kaj sur la strato aŭdiĝis ankoraŭ la paŝoj de preterirantoj kaj la rulado de la veturiloj. Estis do io alia, kio vekis la atenton de la studanta knabo. Li plue aŭskultis kaj ekrimarkis, ke ĉio en la kuirejo fariĝis senbrua. La sitelo ne estis plu metata tien kaj aliloken, la balailo ripozis kaj eĉ la buŝo de la babilema servistino restis fermita.
-- Kio okazis en la kuirejo? -- demandis al si la knabo, sed li ne havis la tempon longe sin okupi pri tiu demando, ĉar la salonpordo ekknaris kaj sur la sojlo staris la sinjorino.
Stanislas ektimiĝis vidante ŝin; neniam ŝia vizaĝo estis tiel pala, tiel flave pala kiel nun, kaj ĝiaj trajtoj montris tiom da angoro, ke tuj la ekpenso, ke io terura okazis, eniris en la kapon de la knabo. Li estis parolonta, sed ne kapablis. Li rekte eksidis sur la seĝo, forpuŝis la libron kaj rigardis al la pala virino, kiu kun ŝanceliĝantaj paŝoj alproksimiĝis, lasante post si la pordon nefermita.
Stanislas fine demandis balbute:
-- Kio ... fariĝis? -- tiam li eksilentis, la lango algluiĝis al la palato de lia buŝo kaj kun neesprimebla miro kaj ektimo li fiksis siajn nigrajn okulojn sur la virino.
Ŝiaj sekiĝintaj manoj (kvazaŭ manoj de miljara mumio) kun nekalkulebla nombro da sulkoj pro la ĉiama purigado kun sapakvo en la kuirejo, pendis kvazaŭ velkintaj ĉe ŝiaj flankoj kaj tremetadis.
-- Stanislas... --, ŝi flustris kun premita voĉo, kaj subite ŝi ekhaltis kaj restis staranta ne malproksime de la knabo.
-- Stanislas...
-- Kio estas...?
-- Ho Stanislas... --, refoje ŝi ekhaltis paroli.
-- Ĉu okazis io kun la servistino?
-- Ne..., ŝi eliris...; mi ŝin elirigis komisie por esti sola dum kelkaj momentoj...; ĉar mi havas ion por diri... Ĉiuj nun estas for, nur ni ambaŭ estas en la domo...
Refoje ŝi ĉesis paroli, tiam subite ŝi kovris al si la okulojn per la flavaj manoj kaj eligis subpremitan ekkrion, kiu penetris la animon de la knabo. Li volis ekstari por iri al ŝi, sed ne povis, li atendis ion teruran kaj restis sidanta senmove, la okuloj fiksitaj sur la malfeliĉulino, kiu staris antaŭ li.
-- Stanislas..., mi havas ion por diri..., por konfesi al vi... Vi estas tiel bona knabo, al vi mi kuraĝas paroli..., nur al vi...
Nerva tremo trakuris tra ŝia tuta korpo, ŝi ŝanceliĝis kaj falis surgenue antaŭ la knabo, kiu fariĝis pli kaj pli pala pro emocio.
Fine li kapablis paroli.
-- Sinjorino, kio do fariĝis! ... vi ja tremegas, vi estas malsana.
-- Ho ne, mi ne estas.
-- Vi laboris tro multe.
-- Jes, mi laboris..., ĝis nun mi havis la fortojn por labori, sed ili estas forlasontaj min...
-- Sed kial tiel labori?... La servistino ja estas en la domo por labori; vi laboras tro multe...
-- Ho ne, Stanislas, mi devas labori, ĉiam labori... Ho Dio ... kompatu min!
Ŝi eligis profundan ĝemon kaj rampante antaŭen ĝis Stanislas, ŝi faligis la kapon sur liajn genuojn kaj ekploris.
-- Vi nepre devas ripozi, sinjorino; kredu al mi, tiu ĉiama laboro en la kuirejo mortigos vin.
-- Ho ve, Stanislas; mi ja devas labori..., mi ja ne povas _ne_ labori.
-- Sed kial? -- Stanislas rigardis al la kompatinda virino. En klinita sintenado ŝi staris surgenue antaŭ li kaj ŝia tuta eksteraĵo naskis indan kompaton. Ĝis antaŭ kvarona horo ŝi estis laborinta kiel sklavino, kaj la akvo, kiu malsekigis ŝiajn botojn kaj vestojn, elgutetis el ili sur la tapiŝon kaj estis lasinta siajn postsignojn de la salona pordo ĝis la tablo.
-- Kial? -- ŝi respondis, -- ĉar _ŝi_ ordonis tion al mi antaŭ ol morti --. Ŝi levis la kapon kaj rigardis al la knabo.
-- Ŝi freneziĝis --, pensis li, kaj ŝi tuj divenis lian penson.
-- Ne pensu Stanislas, ke mi perdis la prudenton --, ŝi diris plue, -- mi ja tute ne perdis ĝin...
-- Sed mi ne komprenas, kio...
-- Vi ne povas tion kompreni, kaj ĝuste tial mi nun venis por komprenigi al vi..., nur _vi_ povos tion kompreni, ne la aliaj... Ho, Stanislas, se vi scius, se vi scius! ... sed mi ĝin rakontos al vi, eble vi min forpuŝos kun abomeno kiel lepran hundon, sed tion mi ja indas, ĉar mi indas pli malmulte ol lepra hundo.
-- Vi?... Vi sinjorino, kiu estas tiel bona al ĉiuj!
Ŝi ekstaris kaj dum ŝiaj trajtoj kuntiriĝis konvulsie, ŝi flustris:
-- Ho Stanislas ... fine mi devas ĝin eldiri ... fine vi ekaŭdos, kio mi estas, ĉar vi trompiĝis pri mi...., mi tute ne estas bona, mi estas mizerulino..., mi estas krimulino.
La miro de la knabo pligrandiĝis pli kaj pli, ŝi tion rimarkis kaj diris plue kun flustranta voĉo:
-- Mi estas la plej granda krimulino en la urbo..., mi estas mortigintino.
Stanislas estis atendinta ion teruran, sed ne tion; li tamen ne kredis al la paroloj de la sinjorino, kaj ŝiaj penetremaj okuloj tion rimarkis tuj.
-- Vi ne kredas al mi --, ŝi flustre diris; sed mi rakontos tion, kio okazis, kaj tiam vi kredos, ĉar ĝi ja estas vera.
Ŝi etendis la manon al la ciferplato de la horloĝo kaj diris:
-- Ĉu vi vidas tiun moviĝantan glavon?... Ĝi minacadas..., nur minacadas kaj ne frapas...; sammaniere al mi minacadas jam dum multaj jaroj la du vitrecaj okuloj de mia viktimo... Preskaŭ sen interrompo ili traboras mian animon, ĉiam ili estas antaŭ mi, nokte kaj tage; eĉ dum mi dormas, ili min persekutas kaj nur tiam, kiam mi laboras, ili iom post iom foriĝas, sed tuj revenas, kiam mi volas ripozi pro laceco... Tial mi ĉiam laboras. Ĉiumatene mi purigas la kuirejon jam dum multaj sinsekvantaj jaroj. Neniu scias kial, nek la doktoro, nek la servistino, nek iu alia... Mi volis diri ĝin al neniu, ĉar tute sola mi volis porti la ŝarĝon, kiu pezas kiel plumbo sur mia konscienco. Mi volis porti ĝin, ĝis kiam ĝi rompus mian koron aŭ faligus min senrestariĝe. Sed mia koro ne rompiĝis kaj mia korpo ne falis sub mia ŝarĝo...
Ŝi parolis ĉiujn tiujn vortojn kvazaŭ en deliro kaj rigardante nur la ciferplaton, sur kiu la soldato de Salomo svingadis la minacantan glavon. Fine ŝi deturnis la okulojn de tiu loko kaj direktante ilin sur la knabon, ŝi diris plue:
-- Neniam oni supozis, kial mi tiel laboradis, ĉar neniu iam eksciis tion, kio okazis kun mi kaj ŝi; neniu ekaŭdis la terurajn vortojn, kiujn ŝi parolis, kiam ŝi mortis, neniu scias, kiel ili ankoraŭ nun sonas kaj sonadas en miajn orelojn, penetras mian animon kvazaŭ per tranĉanta glavo. Tiuj vortoj formortiĝis kaj jam ne aŭdiĝas, kiam mi laboradas; sed apenaŭ mi ekripozas, ili denove resonadas en miajn orelojn. Nur miaj bruantaj balailo kaj sitelo povas silentigi la buŝon, kiu elparolis ilin.
Stanislas estis demandanta, kiu estas tiu, pri kiu la sinjorino parolis, sed ŝia vizaĝo tiel rigidiĝis en terura tordiĝo, ke li ne povis eligi unu demandan vorton. Refoje ŝi montris la soldaton sur la ciferplato, flustrante:
-- Rigardu! ... tiun minacantan glavon, kiu tamen neniam ektrafos sian celon, tiun glavon ŝi fingre montris al mi, kiam ŝi kuŝis tie antaŭ la horloĝo..., kaj dum strio da sango elŝprucis el ŝia buŝo sur tiun tapiŝon, ŝi eldiris tiujn vortojn, minacantajn same terure kiel tiu glavo...
La kompatindulino tremetis kaj refoje kovris al si la vizaĝon per la velkintaj manoj.
-- Kion do ŝi diris? -- demandis Stanislas.
-- Ŝi diris: Vi min mortigis, sed la tempo venos, kiam vi staros antaŭ via juĝanto same kiel tiu malbona virino tie staras antaŭ la sia... Kaj kiam mi genufleksis antaŭ ŝi por peti ŝian pardonon, tiam ŝi forpuŝis min kun la teruraj vortoj: Ne tuŝu min, iru for kaj laboru, ĝis kiam via koro krevos same kiel nun krevis la mia.
Ŝi eksilentis momenteton kaj rigardis al Stanislas, tiam ŝi flustris:
-- Kaj mi laboris kaj laboradis por plenumi ŝian ordonon, sed mia koro _ne_ krevis... Ho, ke ĝi krevus..., ĉar nur tiam mi trovus ripozon..., sed mi daŭrigos laboradi, ĉar tia estas ŝia volo.
-- Sed kial laboradi?
La antaŭa tordiĝo reaperis sur la vizaĝo de la sinjorino.
-- Mi rakontos tion, Stanislas, nur al vi mi ĝin rakontos, sed kio ajn okazos, neniam parolu pri ĝi.
Stanislas ekstaris por meti seĝon por ŝi, ĉar li timis ke ŝi falus, sed per rifuza gesto ŝi detenis la knabon.
-- Ne! ... mi _ne_ volas sidi, ĉar sidi estas ripozi. Mi volas stari, kaj starante mi rakontos... Vi pensas kaj diris, Stanislas, ke mi estas bona, sed vi trompiĝas; mi estas la plej malbona el ĉiuj virinoj, kaj iam mi estis la plej egoista kaj la plej fiera.
Stanislas, pensante pri la ĉiama laborado de la sinjorino, pri ŝia ĝentileco kaj bonkoreco al ĉiuj, kaj pri la ĉifonaj malsekaj vestaĵoj, kiujn ŝi portadis, refoje ekopiniis, ke ŝi deliras, ĉar li neeble povis kredi al ŝiaj misteraj vortoj. Se li estus iam aŭdinta, ke kelkaj homoj estas persekutataj de monomanio, tiam li sen ia dubo tuj pensus, ke antaŭ li staras monomaniulino, sed eĉ la ekzistado de tia spirita deflankiĝo ĉe la homoj estis al li tute nekonata.
Ne atendante la efikon, kiun faris sur la knabon ŝiaj vortoj, la sinjorino diris plue:
-- Kiam mi estis juna knabino, mi estis kvazaŭ la estrino en mia gepatra domo. Miaj gepatroj estis tre riĉaj, kaj ĉar mi ne deziris vizitadi la publikan lernejon, mi ekhavis privatajn instruistojn, kiuj al mi instruis, kaj ĉar mi estas egoista kaj ambicia, mi volis lerni multe pli multe ol aliaj knabinoj el mia rango, nur por esti supera al ili ĉiuj. Mi lernis fremdajn lingvojn, la desegnan arton, mi lernis preskaŭ ĉiujn sciencojn kaj ankaŭ muzikon. Mi ludis mirinde bele sur la piano kaj sur la jena (ŝi fingre montris la instrumenton, kiun uzis ordinare la knabo), mi ludis la samajn muzikaĵojn, kiujn vi nun ĉiutage studadas. Mi havis talenton kaj ĉiuj min admiradis. Tio tamen ne kontentigis min, mi volis esti brilanta stelo inter ĉiuj aliaj ludantoj; mi volis esti artisto de unua rango, kaj sen dubo mi estus trafinta tiun celon, se ne io stranga kaj terura subite estus ŝovinta barilon antaŭ ĉiujn miajn intencojn kaj planojn. Mi tiam konatiĝis kun sinjoro Stuthejm. Li estis bona viro kaj havis doktoran titolon kaj ĉio tio decidigis min fariĝi lia edzino. Ni havis unu infanon, kiel vi scias, kiu estas la patrino de la eta Teodoro. Kiam mia filino estis kvinjara, mi havis du servistinojn en ĉi tiu domo, unu por la kuirejo kaj unu, kiu sin okupadis pri la ceteraj mastrumaj laboroj, ĉar mi mem laboris neniam; mi estis tro fiera por labori. Mi nur studadis kaj ludadis sur mia piano. Tiu dua servistino, speco de ĉambristino, estis tre malforta kaj iom malsanema knabino de dudek jaroj... Ŝi laboris pli multe ol povis elporti ŝiaj korpaj fortoj, sed tion mi tiam ne rimarkis kaj atentis; mi eĉ ne pensis pri io tia. Mi kontraŭe nur ŝin rapidigis, riproĉis ŝin, se ŝia laboro ne marŝis sufiĉe rapide. Unu matenon, post kiam ŝi estis laborinta en ĉi tiu salono, ŝi devis enpaki kelkajn grandajn kofrojn por parencino mia, kiu estis ĉe ni dum kelkaj tagoj kaj kiu estis forironta al Parizo. Mi ludis sur la piano kaj ŝi enpakis. Mi memoras, ke kelkfoje ŝi spiregis pro laceco, sed mi preskaŭ ne atentis tion; ŝi ja estis nur ĉambristino kaj destinita por labori. Kiam la kofroj estis plenaj, ŝi devis porti ilin en la koridoron, ĉar veturilo estis venonta por veturi ilin al la stacidomo. Kiel mi jam diris, la kofroj estis grandaj, kaj ĉar ili enhavis librojn, ili estis tro pezaj por ŝi. Kun peno kaj streĉado de ĉiuj fortoj ŝi forportis la pli malgrandajn en la koridoron, kaj ĉar ŝi sentis, ke mankas al ŝi la fortoj forporti la grandajn, ŝi demandis, ĉu mi konsentas, ke la kuiristino helpu ŝin. Mi malkonsentis, riproĉante ŝin akre, ke ŝi ĉiam interrompas mian studadon, kaj ke ŝi estas tro maldiligenta eĉ klopodi forporti la kofrojn. Ŝi mordis al si la lipojn, ĉar miaj riproĉoj estis maljustaj kaj vundis ŝian memestimon. Ŝi ne respondis kaj levis kofron. Apenaŭ ŝi faris du paŝojn, ŝi eligis krion de doloro. La kofro refalis sur la tapiŝon kaj ŝi ekpalpis ambaŭmane sian bruston, dum morta paleco kovris ŝian vizaĝon. Mi ekhaltis ludi kaj rigardis ŝin kun surprizo. Ŝi ŝanceliĝis sur siaj kruroj kaj falis surgenue, kaptante la dorson de la kanapo, ĉe kiu staris la kofro.
-- Kio fariĝis? -- mi demandis.
Ŝi kunpremis ankoraŭ pli forte la lipojn, rigardis min kun riproĉantaj okuloj, kaj ŝajnis, kvazaŭ ŝi estus sufokonta; ŝi devis malfermi la lipojn, sed anstataŭ vortoj elfluis el ĝi strio da sango.
-- Kio fariĝis!? -- mi refoje demandis.
-- Ho mia brusto --, ŝi diris, premante la manon sur sian koron, -- ho, mia koro, ĝi rompiĝis..., la kofro estis tro multpeza --. Mi salte leviĝis de mia seĝo por kuri al ŝi kaj por subteni ŝin, ĉar ŝia paleco fariĝis tiel terura, ke mi timis, ke ŝi tuj falos sur la plankon. Ŝi tamen etendis la manon por eviti al mi alproksimiĝi. Refoje strio da sango fluis el ŝia buŝo kaj makulis ŝiajn vestojn kaj la tapiŝon... Jen ... tie ... tie ... ho Dio, Dio!
Kun teruro Stanislas rigardis la lokon, kiun fingre montris la sinjorino. Li tamen ne vidis sangmakulon, sed tapiŝeton.
-- Sub tiu tapiŝeto, Stanislas, estis iam tiu makulo. Mi volis forigi ĝin, sed tio jam ne estis ebla; tiam mi fortranĉis la makulon kaj kovris la lokon ... la truon ... per tiu tapiŝeto...
Ŝi per la piedo forpuŝis la tapiŝeton kaj Stanislas vidis kvadratan truon en la planktapiŝo.
-- Tie! -- ŝi diris plue, -- tie fluis ŝia sango..., tie ŝi kuŝis surgenue forpuŝante min, dum ŝi kriis al mi: -- Iru for, ne tuŝu min, estas tro malfrue helpi al mi..., mia koro rompiĝis -- ... La doktoro ne estis hejme; mi tuj elkuris la ĉambron kaj la veturigisto venis por kuŝigi ŝin sur la kanapon. Kaj kiam poste mi staris antaŭ ŝi, petante ŝian pardonon kaj demandante, kion mi devus fari por ke ŝi povu pardoni al mi, tiam ŝi eldiris tiujn terurajn vortojn: -- Vi mortigis min, sed la tempo venos, kiam vi staros antaŭ via juĝanto, same kiel tiu malvirta virino tie staras antaŭ la sia --. Ho Stanislas, ŝi mortis du tagojn poste... Mi jam ne kuraĝis reveni al la malfeliĉulino, ĉar ŝi ne volis pardoni al mi, kiu ŝin mortigis... De tiu tempo mi suferis, kiel povas suferi nur iu kun mortigo sur la konscienco... Nokte tiu pala servistino aperas antaŭ mia lito kaj riproĉas min, dirante ĉiam la samajn vortojn: „Laboru! ... laboru ĝis kiam ankaŭ _via_ koro krevos...“ Kaj mi laboris ĝis nun, sed vane; mia koro estas tiel forta, ke ĝi ne povas krevi... Neniu ĝis tiu tago komprenis, kial mi tiel laboradas, kaj neniu tion eksciis, escepte vi... Vi ne mokas min, Stanislas, pro mia laborado, vi komprenos min, ĉar vi estas inteligenta kaj bonkora, sentema knabo.
Stanislas rigardis la sinjorinon, ne sciante, ĉu li devas konsideri ŝin kiel virinon, kiu perdis la prudenton, aŭ ĉu vere tio ĉio okazis, kion ŝi estis rakontinta; sed la truo estis en la tapiŝo, la sangmakulita loko estis fortranĉita, sen dubo la sinjorino estis dirinta la veron; sed spite al tio, ŝajnis al li strange, ke ŝi per tia laborado povus silentigi sian konsciencon. Li ja estis nur juna knabo kaj ne povis tion imagi, al kio monomanio povas instigi la homojn.
-- Sed, sinjorino --, li fine diris mallaŭte, timante, ke iu aŭdus liajn parolojn, -- vi diras, ke vi mortigis tiun servistinon..., vi tamen tion ne faris intence.
-- Jes, mi faris, ĉar mi sola estas kulpa en ĉio.
-- Vi tamen ne povis antaŭvidi, ke ŝi mortus.
-- Spite al tio mi estas ŝia mortigintino, kaj tial Dio min punas, ĉar Li per ŝia buŝo eldiris al mi tiujn terurajn vortojn... Sed mi obeis ilin kaj obeos ilin ĝis la fino de mia vivo, kiom ajn malfacila estos al mi tiu seninterrompa laboro; fine la tempo ja venos, kiam mi povos ripozadi..., kaj tiam Li kaj ŝi al mi pardonos. Sed tiu tempo estas eble ankoraŭ tre malproksima, ĉar kvankam miaj korpaj fortoj plimalgrandiĝas iom post iom, mia koro estas forta. Koro tiel senkompata kaj tiel malsentema kiel la mia nepre devas esti forta kaj povas kontraŭstari kaj elporti longe la pezan ŝarĝon, kiu ĝin premas... Sed fine ĝi krevos, kaj tiam mi estos liberigita de la malbeno, kiun Li paroligis al mi pere de ŝia buŝo... Mi staras antaŭ Li jam multajn jarojn same kiel tiu virino sur la ciferplato staras antaŭ sia juĝanto... Rigardu kiel tiu soldato svingadas la glavon, ne trafante. Same tiuj minacantaj vortoj estas adresitaj al mi tagon post tago, semajnon post semajno kaj jaron post jaro... Tiu soldato _neniam_ ekfrapos, sed fine _mi_ estos liberigata de la vortoj, kiuj minacadas min..., tiam mia koro rompiĝos, tiam mi estos feliĉa, ĉar tiam Dio kaj ŝi estos pardonintaj min.
Ŝi rigardis la ciferplaton kaj ŝiaj lipoj tremetis; tiam ŝi diris flustre: -- Ho, mi havos ankoraŭ multe por suferi, sed la laboro senŝarĝigos min... -- Tiam ŝi dronis momenton en pensoj.
La pordo de la veturilejo ĵetfermiĝis kun laŭta bruo kaj interrompis la silenton, kiu regis en la domo.
-- Jen Maria, kiu revenas --, ŝi diris subite. -- Mi refoje eklaboros.
Ŝi sin turnis por foriri.
Stanislas postrigardis la kompatindan virinon, kiu kiel vera ekzemplo de mizero kun ŝanceliĝantaj paŝoj malrapide aliris al la pordo.
Stanislas restis sola.
Minuton poste laŭta frotado de balailo montris, ke la sinjorino laboradas kiel kutime por forigi de sia koro la ŝarĝon, kiu premus ĝin eble ankoraŭ multajn jarojn.
Fino de la Tria Parto.
Kvara Parto
Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza
Unua Ĉapitro.
La Daguerrestraat kaj ĝiaj loĝantoj -- La geedzoj Bus -- La nova pensionulo -- Kontraŭaj opinioj pri kelkaj aferoj -- Du strataj buboj, kiuj admiras bildolibrojn, kaj kio sekvas el tio -- Filozofo kaj ludantaj buboj -- La ĝibulo -- Filozofo, kiu rehejmiĝas kun stranga kamarado -- Bus estis surprizata same kiel lia edzino -- Pri acidaj haringoj -- Etiko de Spinoza -- Antaŭzorgoj de filozofo.
La Daguerrestrato (nomita laŭ Louis Jacq. Maudé Daguerre, pentristo kaj eltrovinto de la fotografarto) estas bela, senbrua strato en Hago. Tie staras plejparte trietaĝaj domoj kaj preskaŭ en ĉiuj loĝas homoj el la burĝa klaso. Unuj estas pensiumitaj ŝtatoficistoj, aliaj estas aktivaj oficistoj, librotenistoj, instruistoj de publikaj lernejoj kaj rentuloj. Butikojn, magazenojn aŭ publikajn konstruaĵojn oni ne trovas en tiu strato, kaj nur unu domo estas uzata kiel pensiono, kies mastro, okupinte por si mem ne pli ol unu ĉambron kaj kuirejeton, forluigas ĉiujn aliajn apartamentojn, ĉu mebloprovizitaj, ĉu sen mebloj. Tiuj apartamentoj estas okupataj de geedziĝintoj, de fraŭloj, de fraŭlinoj loĝantaj apartigitaj unu de la alia, tiel ke preskaŭ ĉiu vivas sian apartan vivon, kaj ofte okazas, ke loĝantoj de la pensiono tute ne konas sin reciproke, kvankam dum monatoj sinsekvantaj ili vivas en la sama konstruaĵo. Kelkaj el ili estas servataj de la pensionestro, kiu zorgas pri manĝaĵoj kaj cetere, aliaj kontraŭe servas sin mem.
En tiu konstruaĵo, enhavanta dekduon da forluigitaj apartamentoj, loĝis en la jaro 1912a la geedzoj Bus kiel gepensionestroj.
Bus estis viro, kiu pasigis multajn jarojn en Hindujo kiel soldato de la holanda-hinda armeo. Post kiam li ricevis sian pasporton de eksiĝo, li reiris al sia patrujo kun nur unu okulo (la alian li perdis en batalo kontraŭ la Atjinoj), kun flaviĝinta vizaĝo, kalva kapo kaj jara pensio de kvarcent guldenoj. Bus estis sesdekjara, tre nervema homo kaj balbutis. Kiam li parolis kun fremdulo, lia parol-malperfekteco fariĝis terura, ĉar tiam li faris la plej malbelajn grimacojn, kaj preme fermante la ununuron okulon, li el sia buŝo elĵetis tiom da kraĉeroj, ke la alparolito ordinare paŝis flanken por eviti tian malbonvenan pluveton. Bus fumis de la mateno ĝis kiam li enlitiĝis el tielnomata nazvarmigilo, tio estas: el mallonga argila pipo. Tiun pipon li nur elprenis el la buŝo, kiam li estis manĝonta. La ekstremaĵo de la piptubo estis provizita de almenaŭ dudek metrojn longa fadeno, kiu, volvita ĉirkaŭe, formis molan dikaĵon por ŝirmi la sendentajn makzelojn kontraŭ la malmola argilo. Bus parolis malofte, sed lia edzino parolis ĉiam, kiam sin prezentis la okazo, kaj tiu sin prezentis oftege, ĉar ŝi devis pretigi la kafon, la teon kaj la manĝaĵon por multaj pensionuloj, kaj alportante ilin en la forluigitajn ĉambrojn, ŝi restis ĉiam kelkan tempon por konversacii pri la vetero kaj ceteraj aferoj. Ŝi estis dika, malbela, sed tre pura kaj laborema virino kaj samaĝa kiel ŝia edzo. Ŝian kapon tamen kovris belaj haroj, pro kiuj ŝi tre fieriĝis, ĉar ili estis bele blondaj kaj eĉ ne unu griza hareto ilin malbeligis. Ĝis sia kvindeka jaro ŝi estis servinta kiel kuiristino ĉe riĉa aristokrata sinjoro, kiu ĉe sia morto testamente postlasis al ŝi dek mil guldenojn. Kiam ŝi okaze konatiĝis kun la eksmilitisto, ili opiniis (ĉiu por si mem), ke estus tre saĝe geedziĝi, ĉar _li_ havis belan pension kaj _ŝi_ posedis renton da kvincent guldenoj, tiel ke ili ekhavus kune sufiĉan ricevotaĵon por agrable kaj senzorge vivadi. Komence ili loĝis en du-etaĝa domo en la Fronemanstraat, sed la senlabora vivo ne plaĉis al ili, tial ili malfermis cigaran butikon en la mezo de la urbo, sed ĝi prosperis malbone, ĉar Bus balbutis tro multe kaj fortimigis la klientojn per siaj kraĉeroj, kaj sinjorino Bus babilis tro multe, kiam venis klientoj en la butikon por aĉeti cigarojn aŭ tabakon; sekve de ĉio tio la butiko iom post iom fariĝis tute senklienta.
La pensiono, kiun la geedzoj tuj poste fondis en la Daguerrestraat, prosperis bonege, ĉar sinjorino Bus estis lerta kuiristino kaj tre zorgema por la enloĝantoj. Ŝia edzo ne postulis tro multe da mono por la forluigitaj apartamentoj, kaj ĉiam li estis inklina helpi siajn pensionulojn en ĉio ajn. Li ofte forportis leterojn al la poŝtejo, zorgis pri ĉiaj komisioj kaj estis servema al ĉiuj. Kaŭze de ĉio tio la enloĝantoj tre ŝatis la geedzojn Bus, kaj nur malofte unu el ili transpensioniĝis.
Bus, maĉante la ekstremaĵon de sia pipo kaj fumante malrapide, sidis en la kuirejeto kaj muelis kafon; dume li klinis la kapon dekstren por aŭskulti, ĉu iu supreniras la ŝtuparon. Lia edzino staris antaŭ la forno kaj kirladis la enhavon de brilanta kupra kaldrono, el kiu eliris agrable odoranta vaporo.
-- La „novulo“ forrestas longe hodiaŭ --, ŝi diris kvazaŭ al si mem.
La „novulo“ estis luanto, kiu antaŭ kvin semajnoj luis du ĉambretojn de la plej supra etaĝo.
Bus jese kapklinis, sed ne respondis.
-- En aliaj tagoj li preskaŭ ĉiam rehejmiĝis multe pli frue.
Refoje Bus kapklinis kaj refoje li silentis.
-- Ŝajnas al mi, ke li tre amas promenadi, ĉar kelkfoje li eliras eĉ dum pluveta vetero.
Bus triafoje kapjesis, kaj ĉar la kafo estis muelita, li metis la muelilon sur tableton, eltiris la tirkesteton el la muelilo kaj ŝutis la enhavon en kafpoton. Formetinte la muelilon en ŝrankon, li verŝis bolantan akvon en la poton, kaj kiam ĝi estis plena, li ĝin starigis sur petrolan varmigilon, eksidis, gratis al si la kalvan kapon, fumis, interplektis kviete la manojn, kaj atendante, ke la moviĝema edzino ekparolus, por ke li kiel kutime povu responde kapjesi aŭ kapnei, (ĉar alimaniere li nur respondis tre malofte), li rigardis sencele antaŭ sin. Kiam lia edzino ekvidis, ke li kviete fumetas, farante nenian laboron, ŝi enmanigis al li kupran kaldronon kaj viŝtukon. Bus kiel obeema edzo tuj frotadis la kaldronon, kaj ŝi diris plue:
-- Sed mi ne komprenas, kial li tiel ofte vizitas la „Reĝan“.
La „Reĝa“ estis la fama Reĝa Biblioteko, unu el la plej grandaj kaj belaj en la mondo. Sinjorino Bus tamen neniam ĝin vizitis, kaj ne povis formi al si ĝustan opinion pri tiu konstruaĵo. Ŝi ekaŭdis iam, ke tie sin trovas nur libroj, manuskriptoj kaj moneroj el antikvaj tempoj, kaj tiajn objektojn ŝi tute ne ŝatis. Bus, kiu bone sciis, kio estas la „Reĝa“, haltigis sian frotadon, preme fermis la ununuran okulon, faris malbelan grimacon kaj balbutis:
-- Kom... kom..pren... en..en..eble li le..le..le...
-- Jes, mi komprenas, li legas tie; sed mi pli amus legi novajn librojn.
Bus volonte dezirus klarigi, ke en la „Reĝa“ sin trovas ĉiuj libroj, antikvaj kaj modernaj; sed, ĉar tiu klarigado kostus al li tro multe da peno kaj tro multe da kraĉeroj, kaj ĉar la temo ne indas tion, li ne respondis, sed altigis la ŝultrojn kvazaŭ por diri, ke lia edzino estas prava, kaj li ekfrotis sian kaldronon, ĉiam klinante la kapon por aŭskulti, ĉu iu supreniras la ŝtuparon.
-- Plej plaĉas al mi, ke „la novulo“ pagas antaŭe --, diris plue sinjorino Bus; -- preskaŭ neniu pagas antaŭe, kvankam tio estus bona regulo en la domo, ĉar se ili antaŭpagus, tiam estus neeble, ke ili malaperas ŝtelire kaj ne paginte, kiel kelkfoje okazas en pensionoj. Feliĉe tio neniam okazis ĉe ni.
Ĉiam babilante laŭ la sama maniero, ŝi kirladis ankoraŭ momenton, kiam subite la okulo de Bus fikse rigardis antaŭ sin, dum kelkaj sulketoj sur lia flava frunto montris, ke li atente aŭskultas. Lia kapo sin klinis ankoraŭ pli multe dekstren al la koridoro, kaj premfermante la okulon, li balbutis:
-- J..j..jen la no... no... no...
-- Jes, estas „la novulo“.
Iu supreniris la ŝtuparon kaj la maniero, laŭ kiu li faris tion, indikis al la aŭskultanta pensionestro, ke longaj piedoj supreniris, ĉar kvankam la ŝtuparo konsistis el tridek ŝtupoj, la novevenanto atingis la supron en ses sekundoj. Liaj piedoj sekve tuŝis nur ĉiun kvinan ŝtupon. Post tiuj ses sekundoj la samaj longaj piedoj haltis momenteton kaj refoje supreniris, tiel ke ili post aliaj ses sekundoj atingis la duan etaĝon. Pordo super la kuirejo ĵetfermiĝis, kaj ĉio fariĝis kvieta kaj senbrua kiel antaŭe.
-- Ĉu vi a-a-alport...?
-- Jes, mi alportos al li kafon --. Kaj verŝinte kafon en tason, kie jam la lakto kaj la sukero troviĝis, sinjorino Bus eliris kun ĝi la kuirejon kaj supreniris la tridek ŝtupojn al la duaetaĝa ĉambro, sur kies pordon ŝi frapis. Ne atendante ĝis kiam la loĝanto permesis al ŝi eniri, ŝi malfermis la pordon kaj eniris lukse meblitan ĉambron.
Sur kanapo kuŝe ripozis longa, tre longa viro; li estis sinjore vestita, sed ĉio montris, ke li ne apartenas al la aristokrataro. Afabla rideto ekludis sur lia nebela, sed agrabla vizaĝo, kiam sinjorino Bus metis antaŭ lin sur tableton la kafon, kaj li diris:
-- Mi dankas.
-- Ĉu vi laciĝis, sinjoro?
-- Ne.
La longa sinjoro eksidis malrapide, prenis la tason kaj trinketadis la kafon.
-- Ĉu ĝi estas bona, sinjoro? -- demandis sinjorino Bus, dum ŝi rigardis la fumantan tason.
-- _Kompreneble_... Kafo ĉiam kaj ĉie estas bona.
-- Ĉiam kaj ĉie!? -- Sinjorino Bus krucis la brakojn sur la brusto kaj kun miro rigardis la pensionulon.
-- _Kompreneble_, sinjorino.
-- Estas tamen diferenco, mi opinias, inter bona kaj malbona.
-- Tio dependas de cirkonstancoj.
-- Malbona tamen neniam samtempe povas esti bona.
-- Tio dependas de cirkonstancoj, kiel mi ĵus diris. Ju pli mi soifas, des pli bongusta estos al mi la kafo. Se mi trinkis du tasojn da bona kafo, tiam la tria jam ne plaĉos al mi, sekve: tiu sama kafo, kies unua taso estis al mi bongusta, jam ne estos tia, post kiam mi trinkis du tasojn. Sekvas el tio, ke la kvalito de la kafo devas dependi de cirkonstancoj.
-- Nu, sinjoro, ne ofendiĝu, sed tio estas stranga opinio.
-- Ĝi ne estas stranga, se oni ĝin konsideras el filozofia vidpunkto.
Sinjorino Bus, kiu neniam ekaŭdis pri filozofiaj vidpunktoj, ridetis, kaj ĉar ŝi ne amis disputi pri al ŝi nekonataj temoj, ŝi ŝanĝis la interparoladon demandante:
-- Ĉu mia edzo refoje rezervos por vi sidlokon por la morgaŭa teatraĵo?
-- Kion oni ludos?
-- „La du orfojn.“
-- Mi ne amas „La du orfojn,“ tio ja estas fiteatraĵo. Mi amas nur klasikajn teatraĵojn kiel ekzemple: Vilhelmo Tell, Hamleto kaj tiel plu.
-- Ĉu vi vidis Vilhelmon Tell kaj Hamleton, sinjoro?
-- Mi eĉ kunludis en tiuj dramoj kiel aktoro.
Sinjorino Bus kunfrapis la manojn, ekkriante:
-- Vi estas aktoro!?
-- Mi estis aktoro.
-- Ho, mi ne sciis tion.
-- Jes, mi estis aktoro, sed ho ve! ... kun tro multe da talento.
La sinjorino rigardis al la iama aktoro kun neesprimebla surprizo; ŝi ne povis kompreni, ke aktoro povas havi tro multe da talento, kaj ŝiaj okuloj klare petis klarigon.
La eksaktoro malplenigis la tason, ĝin remetis sur la tableton, kaj etendiĝante kviete sur la kanapo, li diris:
-- Miaj talentoj estas tiaj, ke la aŭdantaro aplaŭdis nur min, kaj la aliaj aktoroj pro tio ĉiam fariĝis tiel ĵaluzaj, ke ili rifuzis ludi plue, se mi restus pli longe sur la scenejo. Tial mi eksiĝis kaj fariĝis maristo.
-- Ŝipestro?
-- Ne, simpla maristo.
-- Simpla maristo!? -- Refoje ŝi kunfrapis la manojn.
-- Jes, kaj poste promenanta reklamilo.
Sinjorino Bus jam ne kredis al siaj oreloj kaj ŝi demandis:
-- Vi certe ne promenadis tra la stratoj kun reklamilo sur la ŝultro?
-- Jes.
-- Sed tio ja estas malinda laboro por sinjoro kiel vi!
-- Kial?... Nenia laboro estas malinda por kiu ajn. Ĉiuj homoj estas ja egalvaloraj, kaj ĉiuj metioj kaj oficoj estas same ŝatindaj, ĉar la homoj bezonas unuj la aliajn reciproke. Ekzemple: nia reĝino ne povus eliri, se ŝuisto ne farus antaŭe ŝuojn por ŝi, kaj se buĉistoj rifuzus buĉi bovojn kaj bovinojn, tiam la reĝino jam ne povus manĝi bifstekon. Mi elektos alian ekzemplon: Kio estus generalo sen soldatoj? Kio estus ŝipestro sen maristoj? Kio estus reĝo aŭ reĝino sen subuloj?... Absolute nenio. Pli multe valorus soldato sen generalo, maristo sen ŝipestro kaj subulo sen reĝo.
-- Mi tamen preferus esti reĝo.
-- Kial?
-- Estas pli agrable esti reĝo ol subulo.
-- Tio dependas de cirkonstancoj.
-- Ankaŭ tio?
-- Jes: Karlo la unua estis senkapigata. Ludoviko la deksesa estis senkapigata. Maria Stuart estis senkapigata same kiel Maria Antoinette. Eglo, la reĝo de la Moabitoj estis mortigata, Absalon estis pendigata per la haroj, Nadal estis mortigata de Baza, Ela estis mortigata, Atalia estis mortigata, Joaĥim, Jeĥonias kaj Sedecias fariĝis sklavoj; pereis Kresuso, Dariuso, Cezaro, Nero kaj multaj aliaj tiel nomataj eminentuloj.
-- Spite tion mi prefere estus eminentulo ol simpla metiisto.
-- Mi ja klarigis al vi, ke ĉiuj homoj estas egale eminentaj.
-- Vi trograndigas, sinjoro.
-- Tute ne; ĉiuj fakte estas egalaj. La reĝo ne volas eliri kun malpuraj botoj; sekvas el tio, ke li devas esti danka, ke purigisto de botoj ekzistas, kiu bonvolas purigi liajn botojn.
-- La reĝo tamen pagas por tiu laboro!
-- Vi pravas, li pagigas por tio, sed kiel li ekhavos tiun monon, per kiu li pagigas, se okaze li ne estus riĉa?
-- De la subuloj.
-- Trafe respondite, sed al la subuloj apartenas ankaŭ tiu botpurigisto; sekve la reĝo devas esti danka ne nur, ĉar tiu purigisto bonvolas labori por li, sed ankaŭ, ĉar li partoprenas al la pagado por tiu purigado.
-- Mi neniam antaŭe pensis pri tiaj aferoj.
-- Kompreneble, ĉar vi ne estas filozofo.
Sinjorino Bus ne parolis plu; la argumentoj de la ĉiam afable ridetanta ĉia-metiisto estis tiaj, ke ŝi prefere ne plu disputadis kun li. Malrapide ŝi eliris, demandante, ĉu la sinjoro deziras duan tason aŭ ion alian, kaj li respondis:
-- Mi dankas, sinjorino.
Post kiam ŝi estis ferminta post si la pordon, la filozofo kviete fermis la okulojn kaj restis kuŝanta sur la kanapo du horojn. Je la dua horo li rektiĝis, eksidis, tiris paperujeton el la poŝo de sia frako, elprenis la enhavon kaj dismetis ĝin sur siaj genuoj.
Tiam li kalkulis:
-- Dek, -- dudek, -- tridek, -- kvardek, -- kvindek, -- sesdek..., tio estas sesdek --. Li kolektis la ses bankpaperetojn, metis ilin aparte kaj kalkulis plue:
-- Cent, -- ducent; tio estas kune ducent sesdek guldenoj... Estas nun la deka de la monato; mi pagis antaŭe por unu monato..., mi do povas resti ankoraŭ du monatojn en Hago... Nu, mi ja vidos, kion fari poste; ĉio aranĝiĝos per si mem.
Ridetante li enpoŝigis la paperujeton kun la bankpaperoj, ekstaris, promenadis tien kaj reen en la ĉambro, rigardis la pentraĵojn sur la muroj, fajfetis gajan arieton, iris al la librobretaro, prenis libron, refoje sidiĝis, rigardis ilustraĵojn kaj legis kelkajn paĝojn. Tiam li refoje ekstaris, relokigis la libron sur ĝian lokon, surmetis ĉapelon kaj eliris la ĉambron, ĉiam ridetante kaj fajfetante. Per dudek longaj paŝoj li malsupreniris la du ŝtuparojn, kaj trairinte la vestiblon, li malfermis la pordon kondukantan sur la straton.
Li estis ekstere kaj ekpromenis. Malrapide, sed per longegaj paŝoj li laŭiris la Daguerrestraton. Ĉi tiu estas mallonga, tiel ke li baldaŭ atingis ĝian finon; tiam turnante sin dekstren, li laŭiris la Regentesselaan ĝis la placo, en kies mezo staras la monumento konstruita por memoro de la reĝino Emma, vidvino de la reĝo Vilhelmo la tria. Tiu monumento, ĉirkaŭita de florbedoj kaj fera kadreto, estas speco de obelisko, antaŭ kiu staras virino alte tenanta pacobranĉon. Li jam vidis multfoje tiun monumenton kaj ne ĝin atentante, turnis sin maldekstren kaj eniris la Vejmarstraton. Post cento da longaj paŝoj li ekhaltis antaŭ butiko de librovendisto. Post la granda vitro de la elmetejo kuŝis multaj libroj, kiujn avide rigardis du ĉifone vestitaj knabetoj. La pli granda, okjara blondulo fingre montris al sia kunulo malfermitan bildolibron.
-- Rigardu Klaas, tio estas la Botvestita Kato, kaj jen la Blua Barbo... Bela, ĉu ne?
-- Jes, kaj kio estas tio?
-- Kaleŝo de la reĝo.
-- Kaleŝo?
-- Jes, veturilo, ĝi estas de la reĝo.
-- Kion do faras tiu kato en botoj?
-- Ĉu vi ne scias?... Ĝi krias: „Helpon! ... helpon! ... la markizo de Karabaso estas dronanta!...“ Sed tio ne estas markizo, sed nur filo de muelisto.
La pli malgranda knabo rigardis atente, sed li ne klare komprenis, kion diris lia kamarado. Subite en la vitro kvazaŭ en spegulo super la bela libro ekaperis la figuro de longa viro.
La knaboj estis forkurontaj, sed la viro, staranta post ili, ridetis tiel amike, ke ili restis starantaj. Ili tamen sin turnis kaj levis la kapojn, kiuj atingis nur ĝis la veŝto de la fremdulo.
-- Ĉu vi amas librojn, miaj bubetoj?
-- Jes sinjoro --, respondis la pli aĝa.
-- Ĉu vi povas legi tian bildolibron?
-- Jes, mi povas; mi sidas en la kvara lerneja klaso.
-- Vere? ... kaj via frateto, kie li sidas?
-- Li ne estas mia frateto; li estas mia kamaradeto.
-- Ĉu li povas legi?
-- Iomete; li sidas en la dua.
-- Ĉu vi havas multajn bildolibrojn?
-- Ni havas nenian.
-- Ĉu vi volus havi tiun?
La knabetoj, pensante, ke la ridetanta sinjoro mokas ilin, rigardis unu la alian, sed ne respondis.
-- Nu?... Ĉu mi aĉetu ĝin por vi?
Refoje la knabetoj silentis, sed la longa sinjoro faris unu paŝegon flanken, malfermis la pordon de la butiko, dirante:
-- Eniru kun mi.
Ili eniris, refoje rigardante sin reciproke per tiaj okuloj, kiajn direktus sur nekonatulon plenkreska almozulo, se tiu nekonatulo neatendite dirus al li: “Jen ricevu! mi donacas al vi bankpapereton de mil guldenoj!“
Estis klare, ke la knabetoj ankoraŭ neniam ekhavis bildolibron, kaj ke ili rigardis ĝin kiel neakireblan trezoron, kiu estas destinata nur por riĉaj infanoj.
Post la butika tablo staris fraŭlino. Ŝi kun miro rigardis al la strangaj klientoj.
-- Fraŭlino, bonvolu montri al ni kelkajn belajn librojn.
-- Kiajn, sinjoro?
-- Bildolibrojn por ĉi tiuj bubetoj.
La fraŭlino dismetis sur la montrotablo dekon da diferencaj ekzempleroj, sed la rakontoj de Perault ne estis inter ili.
-- Ankaŭ tiun, fraŭlino --. La fremdulo fingre montris la botvestitan katon en la elmetejo. Ŝi prenis kaj metis ĝin al la aliaj sur la tablon, kaj la kliento diris:
-- Nu, buboj, elektu!
La pli aĝa hezite tuŝis la katon en botoj, sed tuj retiris la fingrojn kvazaŭ timante preni sian trezoron.
-- Tiun? -- demandis la sinjoro.
-- Jes, ... se plaĉas al vi.
-- Nu, prenu, ĝi estas via --, kaj al la alia knabeto li diris:
-- Kaj vi?... Vi ja ankaŭ amas librojn, ĉu ne vere?
La pli juna trafe maltrafe montris „Fabelojn de Ezopo“.
-- Ĉi tiun?
La knabeto kapjesis.
-- Ezopo!?... Sed mi timas, ke tiu libro ne taŭgas por vi; prefere elektu tiujn rakontojn de Grimm --, kaj malfermante dikan lukse ilustritan libron, la longa sinjoro vidigis kelkajn ilustraĵojn, elverkitajn de Gustave Doré; inter ili sin trovis „La lupo kaj la sep kapridoj“.
-- Jes, tiun, diris la bubeto.
-- Bonege, nu prenu kaj foriru kun via biblioteko.
La knabetoj eliris la butikon feliĉaj, kaj post kiam la aĉetinto pagis, li same eliris, direktante siajn paŝojn plue al la bela Koningsplein. Tiu plein (= placo), ornamita de multaj florbedoj, altaj arboj kaj dudeko da benkoj por la promenantoj, estas ĉiam multvizitata, precipe de infanvartistoj kun infanoj, de maljunaj pensiumitaj oficistoj, kiuj abundas en Hago, kaj cetere. Ĉiu trovas tie belan kvietan lokon por ripozi, kaj ŝajnis, kvazaŭ la pensionulo de Bus ankaŭ kelkfoje sidis tie, ĉar li tuj sin direktis al angulo de la placo, kie staris du benkoj. Eksidante sur unu, li rekte etendis la longajn krurojn antaŭ sin, enpoŝigis la manojn kaj kviete rigardis ĉirkaŭe por ĝui la belan ĉirkaŭaĵon, en ĉi tiu momento sin banantan en la radioj de la suno.
Je kelka distanco ludis kvar knaboj. Gaje babilante du el ili per argilaj globetoj ludis kaj laŭvice ĵetis kelkajn tiajn globetojn en kaveton. Tiu globet-ludado estas speco de hazardludo, kiu tamen estas sen danĝero por la ludantoj, ĉar la ludiloj kostas tiom malmulte, ke la ludantoj riskas preskaŭ nenion. Spite tion, la knaboj plenatente sin dediĉis al la ludado, kaj post ĉiu ĵetado en la kaveton klare iliaj vizaĝoj montris, kiu gajnis aŭ malgajnis.
Ridetante la longa sinjoro rigardis al la knaboj. Sendube la ludado rememorigis al li lian propran junecon, kiu estas ĉe preskaŭ ĉiuj homoj la plej feliĉa tempo de la vivo.
La tria knabo havis zumturbon, kiun li kun lerteco manuzis. Zumante la turbo priskribis la plej graciajn cirklojn sur la sablo, kaj de tempo al tempo la knabo, ĵetante sian ŝnuron ĉirkaŭ la ludilon, suprenĵetis ĝin kaj per rapida movado de la mano rekaptis ĝin sur la manplaton, kie ankoraŭ kelkajn sekundojn ĝi turniĝis.
La kvara knabo, kun ŝirita pantalono, por li multe tro grandaj ŝuoj, kiujn li sendube iel donace ekhavis, apogis sin kontraŭ arbo, rigardadis momenton silente; subite li diris:
-- Karlo, permesu do, ke mi foje ĵetstarigu vian turbon.
-- Ĵetstarigi mian turbon?... Aĉetu mem turbon!
-- Mi ja ne havas monon.
-- Iru al via patrino pro mono.
-- Ŝi ja estas malsana kaj ne havas monon.
Karlo estis respondonta ion alian, sed voĉo venanta de la apude staranta benko, diris:
-- Jen, prenu por aĉeti novan turbon.
Ĉiuj kvar knaboj turnis la kapon por vidi, kiu parolis. Guldeno trembriladis en la suna aero, kaj la knabo, kies patrino estis malsana, divenante, ke la monero estis destinita por li, kaptis ĝin ambaŭmane; tiam danke li ektuŝis sian ĉapon, ekridetis, montrante du vicojn da ebure blankaj dentoj, kaj pafis sin for. La aliaj knaboj lin postrigardis, ili estis ĵaluzaj pro la belega turbo, kiun li povus aĉeti por tiom da mono.
Ordinare infanoj estas senkompataj kaj egoistaj pro manko de sperto. Ili ja estas tro junaj por sin okupi pri ĉagrenoj de aliuloj kaj ne povas imagi, ke ekzistas altruismo.
La longa sinjoro, kiu estis altruisto en la plej alta grado, ne pensante pri la ĵaluzo, kiun li naskis ĉe tiuj tri knaboj, nek pri la feliĉo de la kvara, denove enpoŝigis la manon kaj daŭrigadis rigardi rekten, dekstren kaj maldekstren, kaj la tri knaboj siaflanke ekludis plue. Apenaŭ pasis dek minutoj, kiam subite la kvara knabo revenis kurante. Li tenis en unu mano belegan turbon kun ŝnureto. Atinginte la benkon, kie sidis lia bonfarinto, li ekhaltis kaj diris:
-- Mi jam aĉetis unu..., jen kio restis de la guldeno. -- Li etendis la manon, sur kies plato kuŝis kelkaj moneroj el arĝento kaj el kupro. La sinjoro ŝajne ne estis atendinta tion, ĉar li demandis:
-- Nu, ĉu vi ne volas gardi tiun restantan monon?
-- Mi pensis, ke mi devas realporti la restaĵon, sinjoro.
-- Vi estas honesta knabo; gardu la restaĵon por vi mem.
-- Dankon, sinjoro. -- Refoje li ektuŝis sian ĉapon.
-- Kion vi aĉetos plue?
La knabo pripensis, tiam li respondis:
-- Ovojn por mia patrino.
-- Jen kio estas bona, sed por tiu mono vi povos aĉeti nur malmultajn ... atendu...
Liaj montra kaj granda fingroj malaperis en la veŝta poŝo kaj reaperis el ĝi kun riksdaldero[8]. Prezentante ĝin al la surprizita knabo, li diris plue:
-- Per tiu mono vi povos aĉeti ovojn por via malsana patrino.
-- Mi dankas, sinjoro.
Por la tria fojo la knabo tuŝis sian ĉapon kaj rapidis for.
La ĵaluzeco de la tri aliaj knaboj fariĝis ankoraŭ pli granda, sed tion ne rimarkis la bonfarinto. Kviete li ekstaris kaj per longaj paŝoj ekpromenis, intencante eliri el la placo. Ĉe ĝia fino li tamen ekhaltis. Tie staris amaso da homoj, inter kiuj estis kelkaj knaboj kaj knabinoj, kaj ĉiuj kun atento rigardis teren, kie sin trovis la objekto de ĉies atento. Laŭtaj ridoj sonis, interrompataj de strangaj raŭkaj krioj. La longa promenanto aliris al la ĝoja aro, kaj, ĉar lia kapo elstaris super la ceteraj rigardantoj, li tuj rimarkis, pro kio oni tiel multe sin amuzadis.
Sur la sablo, kaj apogante la dorson kontraŭ arbo, sidis simiaspekta viro. Li estis dimanĉe vestita; liaj senordaj haroj dispendis ĉie el sub la posten ŝovita ĉapo. Unu el liaj manoj, per kiu li tenis bastonon, estis tatue ornamita per blua inko. Liaj ŝultroj estis tiel altaj, ke ili tuŝis la orelojn. Tiu viro, kiun ĉiuj mokridis kaj turmente incitetis, estis tiel ebria, ke liaj piedoj ne povis plu lin porti. Li eligis vortojn en fremda lingvo, kiun neniu el la ĉirkaŭstarantoj komprenis, kaj ĉiufoje, kiam unu el la mokantaj knaboj alproksimiĝis por lin tiri ĉe la piedoj, li frapis per la bastono, sed ĉar la knaboj estis pli viglaj ol la ebria viro, la bastono trafis nur la sablon.
-- Demetu liajn ŝuojn, Jakobo --, kriis unu el la knaboj.
Jakobo kurbiĝis, rampis singarde kelkajn futojn antaŭen kaj nerimarkite de la ebria viro etendis la manon por kapti ŝuon, sed apenaŭ la viro sentis, ke iu tuŝas lian piedon, li levis la bastonon. Sed anstataŭ frapi la tirantan manon de la knabo, li trafis sian propran ŝuon, post kio eksonis laŭtega ridado.
Alia knabo, vidante, ke estas tro malfacile demeti la ŝuojn de la viro, faris maŝon ĉe la fino de ŝnureto kaj klopodis ĵeti ĝin ĉirkaŭ la ŝuon. Ŝajne tio estis sufiĉe facila, ĉar la ŝupintoj de la sidanto prezentis tre bonan celon. La maŝo tamen kelkajn fojojn maltrafis, sed la knabo persistis kaj fine trafis. La ĵetinto tiris al si la ŝnuron kaj samtempe la kruron de la viro, kiu estis maristo. Vane ĉi tiu batis per la bastono por liberigi sin, ĉar li sentis, ke li estas tuj fortirota de la arbo kaj ke li perdos per tio sian egalpezon. Li blekis kiel frenezulo kaj batis kiel furiozanta diablo; dume la rigardantoj ridis el plena gorĝo.
Subite la ĝenerala ridado ĉesis. La longa fremdulo, kiu ĝis tiu ĉi momento staris kviete post la homamaso, ĵetis flanken kelkajn ridantojn, kurbiĝis kaj tratranĉis la ŝnuron. Tiam li sin levis, turnis sin kaj ekkriis:
-- Kiu ajn el vi refoje tuŝos aŭ turmentos tiun mariston, havos aferon kun mi!
Ĉiuj silentis kaj rigardis al la longa viro, kiu tiel neatendite sin prezentis por protekti la ebrian viron.
La maristo klopodis ekstari, sed liaj kruroj estis tro malfortaj; li parolis kelkajn nekompreneblajn vortojn kaj refoje faleksidis ĉe la piedo de la arbo.
La fremdulo kurbiĝis super li kaj diris:
-- Ĉu mi helpu al vi ekstari?
La maristo respondis fremdlingve kaj grimace ridetis.
-- Sprechen Sie deutsch?[9] -- demandis la alia.
-- Ein wenig deutsch..., bin Russe[10].
-- Ĉu vi estas Ruso?... Nu, mia rusa amiko, mi helpos al vi ekstari, venu kun mi, vi ja ne povos resti ĉi tie --, kaj kaptante lin ĉe la kolumo de lia frako, li starigis lin. Tute ne atentante la ĉirkaŭstarantojn, kiuj ne ridis plu, kaj daŭre tenante la mariston ĉe la kolumo, kiel oni tenus netaŭgan bubon, kiun oni estas punonta, li ekmarŝis per longaj paŝoj tra la placo. La maristo marŝis ankaŭ, sed ĉar lia protektanto suprentiris lin kelkfoje tro alte, la piedoj de la maristo nur de tempo al tempo ektuŝis la teron. Ĉiuj vizitantoj de la placo rigardis kun surprizo la du strangajn virojn sin direktantajn al la Vejmarstrato, de tie al la Regentesse-placo kaj fine al la Daguerrestrato. -- --
Post kiam lia „novulo“ estis elirinta, Bus estis frote puriginta du kaldronojn, ĝis kiam ili brilis kiel oro; li estis akriginta dekon da tranĉiloj, li estis senŝeliginta sitelon da terpomoj kaj ĵus formetis la plenan sitelon, kiam subite en liajn orelojn eksonis stranga bruo sur la ŝtuparo. Li aŭskultis. Klare li aŭdis voĉon, kaj ŝajnis al li, ke ĝi estas la voĉo de la nova pensionulo; sed ĉi tiun fojon li ne supreniris la ŝtuparon per kvin longaj paŝoj, ĉar paŝon post paŝo li alproksimiĝis al la plej supra ŝtupo, kiu estis tuj apud la kuireja pordo.
Bus aŭskultis kun streĉita atento kaj fariĝis scivola. Li ekstaris, eliris el la kuirejo kaj rigardis malsupren. Sur la mezo de la ŝtuparo li vidis la longan pensionulon, kiu supreniris malrapide. Li etendis flanken la dekstran brakon kaj portis kun si strangan objekton. Komence Bus kredis, ke ĝi estas sako, sed streĉante la okulojn, li rimarkis, ke ĝi ne estas sako, sed speco de tiaj timigiloj, kiajn la farmistoj multfoje starigas en la ĝardenon por fortimigi la birdojn, ĉar ĝi havis mallongan korpon, neordinare longajn brakojn, pendantajn ĝis la genuoj kaj maldikajn krurojn, kiuj puŝbatadis kun bruo ĉiujn ŝtupojn, kiujn dum la suprenirado ili renkontis.
-- Atentu viajn piedojn, mia kara --, diris la „novulo“, -- precipe atentu la kalojn sur viaj piedfingroj..., levu la piedojn, ... atentu!
Sed la piedoj ne leviĝis, ili svingpendis ĉe la senfortaj kruroj, kvazaŭ al ili mankus ĉiuj muskoloj.
-- Ki... ki... ki... --, balbutis la pensionestro.
-- Kion mi kunportas?
-- Jes, ... ki...
-- Mian novan amikon.
-- A...m...m...ikon!?
-- Jes, novan amikon... Jen mi prezentas lin al vi.
Dirante tion, la longa pensionulo ekpaŝis sur la plej supran ŝtupon kaj alte levante sian ŝarĝon, kiun li ankoraŭ tenis ĉe la kolumo, li starigis ĝin vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ Bus, kiu postenpaŝis kun surprizo.
-- Sed tio es...s...s...
-- Tio estas mia nova rusa amiko, kiu pasigos ĉe mi ĉi tiun nokton por fordormi sian ebriecon.
-- Ho, ĉu li es...s...s...
-- Jes, li estas ebria, tiel ebria, ke li ne povas stari sur la piedoj... Antaŭen, mia kara ... pli supren, ĉar miaj apartamentoj estas sur la dua etaĝo.
Refoje la svingpendantaj kruroj tuŝfrapadis la ŝtupojn kaj baldaŭ la stranga paro atingis la plej supran etaĝon, kie ili malaperis en la ĉambron de la pensionulo.
Bus restis staranta ĉe la ŝtuparo kaj atendis kun malpacienco la revenon de sia edzino, kiu antaŭ kelka tempo estis elirinta por fari komision, sed estis tuj revenonta, ĉar longe ŝi forrestis neniam. Li tute ne sciis, kion pensi pri tiu rusa amiko, kiu pli similis al simio ol al viro, kaj li ĝojis, kiam lia edzino rehejmiĝis. Jam de malsupre ŝi vidis, ke io ne estas en ordo, ĉar Bus faris tian malbelan grimacon, premfermis la ununuran okulon, displuvetigis tiom da kraĉeroj kaj faris tiom da gestoj per la dekstra mano (lia maldekstra estis kaptinta la ŝtuparan apogilon, por ke li ne falu), ke la bona virino timis, ke malfeliĉo estis okazinta. Rapide ŝi supreniris kaj ŝia koro ekbategis.
-- Kara ĉielo, kio estas?... Ĉu la domo brulas?
Bus fingre montris supren kaj balbutis:
-- La no... no... n...
-- Ĉu okazis io al la novulo?
-- Ebria ru... ru... ru...
Ordianare ŝi tuj komprenis, kion estas dironta ŝia edzo, sed el la silaboj ru... ru... ru... ŝi neeble povis formi precizan vorton. Rapide ŝi teren metis la korbon kun la ovoj, kiun ŝi portis en la mano, ĉe la piedoj de la pensionestro, kaj plue rapidis supren al la dua etaĝo kaj eniris la ĉambron de la „novulo“.
Surprizite ŝi restis kvazaŭ najlita sur la planko. La kanapo estis turnita kontraŭ la muro kaj la longa sinjoro ĵus metis sur ĝin la ebrian mariston, kiun li tenis per ambaŭ manoj, kiel buĉisto tenas ŝafon, kiun li estas ĵetonta sur buĉtablon.
-- Jen, nun dormu! -- li diris; tiam li kaptis la falintan ĉapon de la maristo kaj liajn antaŭe demetitajn ŝuojn, metis ilin sub la kanapon kaj turnante sin, rigardis al sinjorino Bus kun ridetanta vizaĝo, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta.
-- Ĉielo, sinjoro, kion vi faris?
-- Mi nur turnis la kanapon, por ke li ne defalu de sia dormejo.
Dirinte tion, li kviete eksidis, ĵetis unu kruron trans la alian, balancis ĝin, enpoŝigis ambaŭ manojn kaj ridetis.
-- Kiun vi do enmetis tien?
-- Novan amikon.
-- Mi ne komprenas.
-- Nek mi.
-- Nek vi?
-- Nek _mi_... La hazardo estas io stranga, sinjorino. Kiu el ni pensus ĉi tiun matenon, ke mi renkontus hodiaŭ rusan ebrian kolegon, kaj kiu pensus, ke mi metus lin tien, por ke li kviete kaj sen danĝero povu fordormi sian ebriecon?... Kiu pensus, ke mi tirus lin tiamaniere el granda danĝero kaj malfeliĉaĵoj?
-- Mi ne komprenas, sinjoro.
-- Nek mi, sinjorino... La buboj tiel turmentis lin, ke mi ne povis ne protekti lin, kaj restis al mi nur unu rimedo antaŭsavi lin el iliaj manoj.
Li eksilentis, rigardis momenton antaŭ sin kun distritaj okuloj; tiam li diris plue:
-- Krom tio, mi ne amus, ke policanoj ĵetus lin en malliberejon..., mi tial metis lin sur tiun kanapon.
-- Kaj...?
-- Kaj morgaŭ mi vidos tion, kio estos farota, ĉar tio dependos de cirkonstancoj.
-- Sed ... ĉu li ne estas danĝera?
-- Danĝera!?... Ne timu!... Viro, kiu estas tiel ebria, ne estas ordinara drinkulo.
-- Sed mi tamen timas, ke...
-- Ne timu; mi restos hejme por gardi, ĝis kiam li estos tiel malebria kiel mi mem.
-- Ĉu tio ne estos enuiga?
-- En realo preskaŭ nenio estas enuiga, sinjorino. Oni ja povas ĉiam iel pasigi sian tempon en agrabla maniero... Mi legos ĝis noktomezo, se la legado plaĉos al mi, alie mi legos ĝis la deka, aŭ ĝis la dekunua. Se tiam li ankoraŭ ne estos vekiĝinta, tiam li nepre daŭrigos dormadi ĝis morgaŭ matene.
-- Kaj kion vi faros post via legado?
-- Tio dependas de cirkonstancoj. Eble mi enlitiĝos.
-- Sed se okaze li tamen vekiĝos dum via dormado?
-- Nu, li vekiĝu.
Sinjorino Bus alpaŝis al la kanapo kaj rigardis ekzamene la dormanton.
-- Sed, ni ja tute ne konas lin; povas esti, ke li estas malbonfarulo aŭ krimulo, li ja povos mortigi nin ĉiujn, ĉar li aspektas kiel vera bandito.
-- Jes, li estas malpura kaj tute kovrita je polvo, sed kial li mortigus?
-- Kompreneble por priŝteli nin.
-- Mi estas responda, nur kvietiĝu. Mi antaŭzorgos, ke li ne mortigos nin. Se bezone, mi ŝnurligos liajn manojn kaj piedojn same kiel la pigmeoj de Liliputo ŝnurligis Guliveron.
-- Li povas mordrompi la ŝnurojn.
-- Tion li eble povos... Nu, mi pripensos la bezonajn antaŭzorgojn.
Daŭre rigardante la viron sur la turnita kanapo, ŝi diris post momento:
-- Kiel vi eksciis, ke li estas maristo?
-- Rigardu al lia mano, ankro estas tatuita sur ĝi kaj tion ni vidas nur ĉe maristoj.
-- Ŝajnas al mi, ke li havas ĝibon.
-- Li havas, ĉiu homo havas sian specialaĵon. Ekzemple vi havas belajn harojn.
La sinjorino sin sentis flatata kaj ridis.
-- Vi estas stranga sinjoro --, ŝi diris bonhumore.
-- Vi pravas; tio estas mia specialaĵo, kaj la maristo, kiu nun estas mia gasto, havas korpan specialaĵon, nomitan „ĝibo“... Vi vidas: ĉiu havas siajn ecojn kaj aĵojn, kaj tio estas feliĉiga, ĉar se ĉiuj virinoj posedus tiajn harojn, kiajn ekzemple vi, tiam ja tute ne ekzistus „belaj“ haroj, ĉar la belaj ekzistas nur tial, ĉar ankaŭ malbelaj troviĝas sur la homaj kapoj.
-- Ĉu li restos provizore tie ĉi?
-- Tio dependos de cirkonstancoj. Morgaŭ matene ni priparolos tion plue. Mi petas: veku min je la sepa horo, se tiam mi ankoraŭ ne estos leviĝinta, kaj alportu tiam teleron kun tri acidaj haringoj kaj pecon da pano por li, kaj la ordinaran matenmanĝaĵon por mi.
-- Tri acidaj haringoj!?
-- Jes; ĉiu viro, kiu vekiĝas, post kiam li ebriiĝis, tre amas acidajn haringojn kun peco da pano.
-- Nu, mi ĝin alportos --, kaj turnante sin, la sinjorino eliris kaj malfermis post si la pordon de la ĉambro.
La du viroj restis solaj. La maristo dormis kaj ronketis de tempo al tempo, la alia prenis libron kaj eklegis el „Etiko“ de Spinoza.
Tiu libro, originale verkita en la latina lingvo, estas tradukita en preskaŭ ĉiujn lingvojn de Eŭropo.
Li legis el la kvara parto de la holanda eldono. Tie staras sub la 57a tezo:
„Vanta homo amas esti ĉirkaŭita de parazitetoj kaj flatistoj, sed li evitas la renkontiĝon de nobele-pensantoj, ĉar: Tromemfido estas ĝojo, naskita el tio, ke iu sin mem pli multe fidas ol li indas. Vanta homo kiel eble plej multe klopodas plifortigi sin en tiu falsa opinio. Tial li ŝatos la akompanon de parazitoj kaj flatistoj (ne estas bezone difini pli klare, kio ili estas, ĉar ĉiu konas ilin) kaj evitas la akompanon de nobele-pensantoj, kiuj ŝatas lin laŭ lia indeco...“
Li pripensis pri tiu tezo dum kelka tempo; tiam li legis plue kun atento, jen kapjesante, jen kapskuante nee, ĉar kelkaj tezoj estis al li tiel malfacile kompreneblaj, ke li multfoje devis relegi ilin. La maristo dume ronketadis tute ne turmentante sian cerbon pri filozofiaj tezoj kaj problemoj, nek pri la Etiko de la fama holanda filozofo Spinoza.
Horoj pasis, kaj kiam fine la naŭa eksonis, la leganto formetis sian libron, ekpromenis tien kaj reen en la ĉambro, eksidis antaŭ la fenestro por postrigardi la homojn, kiuj sub li sur la strato preteriris; kaj kiam li pasigis tiel pluan horon, li refoje ekstaris kaj alpaŝis al sia gasto, kiu ronketis kaj kuŝis tiel kviete, kvazaŭ li jam neniam ekvekiĝus. Tiel (sed ne ebria) kuŝis ankaŭ Guliver, kiam la loĝantoj de Liliputo lin trovis.
La Liliputanoj ŝnure ligis la dormanton, ĉar ili timis lin.
Ŝajnis tamen ridinde al la longa pensionulo, ŝnurligi tiun ĝibhavan viron, kiu aspektis tiel sendanĝera.
Li ekpensis momenton. Tiam li tiris el la tirkesto de la tablo ŝnur-volvaĵeton kaj ligis la ekstremaĵon ĉirkaŭ unu el la kruroj de la maristo. Farinte tion, li laŭirigis la ŝnuron trans la kanapan dorson malsupren, tiam laŭ post la kanapa piedo kaj de tie al la pordo kontraŭ la kanapo. Malferminte tiun pordon, li eniris malgrandan ĉambron, utilantan kiel lia dormejo. Li kuŝiĝis, demetinte nur ŝuojn, jakon kaj veŝton, ektiris la ŝnuron, ĝis kiam ĝi estis streĉita kaj ligis ĝin sur sian pulson.
La du kuŝantoj nun estis kvazaŭ telegrafie unuigitaj unu al la alia, tiel ke la plej malgranda movo de la maristo nepre devus veki lian gastiganton, kaj ĉi tiu, konvinkite, ke ĉio aranĝiĝos plue per si mem, fermis la okulojn kaj baldaŭ ekdormis.
Dua Ĉapitro.
Vekiĝo de l' gastiganto -- Etiko de Spinoza -- Vekiĝo de l' gasto -- Acidaj haringoj -- Hago anstataŭ Roterdamo -- Malgraŭvola ŝipforkurinto -- La rakonto de la ruso -- La horloĝa ĉeno -- Johano, Ivan kaj la Insulano -- Pri perdita monujo kaj belaj fraŭlinoj -- Farota promenado al Patersburgo -- La ekspozicio -- La eksfiŝkaptisto kaj kiel lia edzino akiris okulvitrojn -- Lumturo kaj bela vojo -- Pri promenantaj reklamiloj -- Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza.
La postan matenon, kiam apenaŭ la kamena horloĝo sonigis la sepan, la longa dormanto vekiĝis. Li malfermis la okulojn kaj tuj ekpalpis al si la pulson, ĉirkaŭ kiu la kordo estis ligita. Tiam li eksidis malrapide. La kordo, ankoraŭ streĉita kiel telegrafia interligilo, sin etendis, kiel la antaŭan vesperon, de la lito ĝis la kanapo; la ĝiba dormanto sekve devis kuŝi ankoraŭ en la sama sintenado, en kiu lin lasis lia gastiganto. Ĉi tiu senbrue leviĝis, ekstaris sur la plankon, malligis la ŝnuron de la pulso kaj ĵetrulis la kordbuleton sub la kanapon. Tiam li iris sur la piedfingroj al sia gasto, klinis sin super la dorson de la kanapo kaj rigardis la mariston, kiu kuŝis ankoraŭ surdorse. Kviete la ruso spiris, kaj ŝajnis, kvazaŭ li tute ne sin movis dum la nokto.
-- Li vekiĝu per si mem --, pensis la filozofo, kaj li iris returne al sia dormejo, almetis la ŝuojn kaj la veŝton, sin lavis, kombis al si la harojn kaj eksidis antaŭ la tablo kun la vizaĝo turnita al la kanapo.
-- Li ja vekiĝos per si mem --, li diris, -- mi atendos --, kaj li atendis, enpoŝigis ambaŭ manojn, rekte etendis la krurojn antaŭ sin, tiel ke ili elstaris malproksime el sub la alia flanko de la tablo. Tiam li enprofundiĝis en pensojn, el kiuj lin fine vekis sinjorino Bus. Ŝi eniris kun la matenmanĝaĵo por sia pensionulo kaj kun la haringoj por la fremda maristo.
-- Bonan matenon, sinjoro; vi jam leviĝis?
-- Jes, sinjorino.
-- Kaj li? -- La sinjorino ĵetis rigardon al la kanapo.
-- Mia gasto?... Ho, li dormas, ne mortiginte vin, nek vian edzon, nek iun alian en la domo.
-- Ĉu vi ne vekos lin?
-- Ho ne!... Oni ne veku ebriiĝintan viron. Estas plej bone, se li tute fordormas sian ebriecon.
La sinjorino metis la manĝaĵojn sur la tablon kaj diris:
-- Mi tuj alportos la kafon, sinjoro.
-- Mi ekmatenmanĝos, kiam mia gasto estos vekiĝinta; li eble manĝos nur la haringojn. Se mi deziros kafon, vi alportu ĝin poste; mi sciigos tion, se bezone.
Sinjorino Bus, scivola kiel ĉiuj virinoj, alpaŝetis al la kanapo, rigardis la dormanton kaj suprentiris la nazon kvazaŭ por diri, ke la maristo aspektas malpura, tiam ŝi eliris la ĉambron, ĉar la vizaĝo de la filozofo esprimis klare, ke li ne sentis inklinon al babilado. Ŝi malsupreniris al sia kuirejo, lasante la pensionulon kaj la fremdulon kun la matenmanĝaĵo solaj.
La pensionulo manĝis, prenis „Etiko“ de Spinoza por agrable pasigi sian tempon kaj legis:
„_Ambicio_ estas trograndigata deziro al gloro. _Klarigo._ Ambicio estas la deziro, per kiu ĉiuj emocioj estas instigataj kaj plifortigataj; kaj tial ĉi tiu emocio povas esti regata tiel malfacile. Ĉar tiel longe, kiel la homo estas regata de ia deziro, li samtempe estas animata de ĉi tiu deziro. Cicero diras: La plej bonaj homoj plej amas la gloron. Eĉ filozofoj skribis siajn nomojn sur verkoj, traktantaj pri la malkonfesado de la gloro, kaj tiel plu.“
La leganto sencele rigardis antaŭ sin pensante: Mi sekve _ne_ estas bona homo, ĉar mi tute ne amas la gloron..., nu, mi ne estas kulpa en tio, tiel mi naskiĝis, tiel mi mortos, kaj li legis plue:
„_Diboĉemo_, estas malmodera deziro aŭ dezirego al bongustaj manĝaĵoj.
_Drinkemo_, estas malmodera deziro al alkoholaĵo...“
Li denove pripensis kaj vole-nevole direktis la okulojn al la kanapo, kiu en tiu momento komencis tremeti, kaj tuj poste ekaperis super la apogilo la altaj ŝultroj kaj la ĉiuloken disstarantaj haroj de la ĵus vekiĝinta maristo. Lia vizaĝo estis kaŝita post la ŝultro, ĉar li rigardis rekte antaŭ sin. Post momenteto li diris kelkajn vortojn en rusa lingvo. La filozofo, kvankam ne komprenante ilin, tuj konjektis, ke tiuj vortoj signifas: „Kie mi estas?“, ĉar tion ordinare ĉiu demandas, vekiĝante en la cirkonstancoj, en kiuj sin trovis la maristo. Li tial responde diris germane:
-- En bona haveno.
La maristo, aŭdante ĉe sia flanko nekonatan voĉon, turnis la kapon dekstren, kaj ekvidante post tablo nekonatulon, kiu rigardis lin ridetante, li kredis sonĝi.
-- En bona haveno!? -- li diris post momento... Sed kie?
Tiam vidante la ŝnuron, per kiu estis ligita lia kruro, li demandis germane:
-- Kial oni ŝnurligis min?
-- Ĉar sinjorino Bus timis, ke vi mortigus dum la nokto ĉiujn ŝiajn samhejmanojn.
-- Ke mi mortigus...!?
-- Jes, tion ŝi timis... Nu, rigardu vin en la spegulo kaj vi ekvidos, ke vi aspektas kiel vera mortigisto kaj bandito. Mi tial ligis vin kiel la pigmeoj de Liliputo ligis Guliveron, sed mi ne uzis tiom da ŝnuroj kiom ili, ĉar mi opiniis tion superflua.
-- Mi ne konas Guliveron, nek ankaŭ Liliputon...
Dirante tion, li refoje rigardis al la ŝnuro, poste al la ĉe la tablo sidanto kvazaŭ por peti klarigon, sed ĉar la sidanto nur ridetis, li fine malligis la ŝnuron kaj demandis konfuzite:
-- Nu, sinjoro; diru al mi, mi petas, kiel mi venis ĉi tien.
-- Ĉu vi ne memoras?
-- Ne, mi nur memoras, ke netaŭgaj buboj turmentetis min, kiam mi volis ripozi momenton ĉe arbo en ... tiu parko...
-- Kial ili vin turmentetis?
-- Mi ne scias..., eble mi trinkis glaseton tro multe da brando..., tiam mi perdis la vojon al ... mia ŝipo...; mi laciĝis..., mi sidiĝis por ripozi momenton ... ĉe tiu arbo...
-- Vi tamen elektis strangan lokon por ripozi.
La maristo, kiu, kiel ni scias, estis ruso kaj parolis la germanan lingvon nur kriple, pripensis por serĉkolekti ĝustan esprimon, per kiu li povus senkulpigi sin; li tamen serĉis vane, ĉar li eligis nur kelkajn malklarajn frazetojn, en kiuj li uzis almenaŭ dekfoje la adverbon germanan „_da_“, signifantan „_tiam_“. Estis klare, ke li hontis pro sia konduto, kaj la filozofo, rimarkante tion, tiris lin el la embaraso, dirante:
-- Kompreneble; vi trinkis tro multe.
-- Jes, kaj tiam mi ekripozis..., kaj tiam la buboj venis...
Refoje li eksilentis, kaj kiel eble plej bone ordigante siajn harojn per la fingroj, li subite diris:
-- Kaj forŝtelis de mi mian ĉapon.
-- Vi eraras, via ĉapelo kaj viaj ŝuoj kuŝas sub la kanapo.
-- He! ... vere!?... Nu, tiam mi eraras, ... pardonu al mi.
La maristo rigardis ĉirkaŭe; post momenteto li diris, klakinte la lipojn:
-- Sinjoro, ne ofendiĝu ... mi soifas terure.
-- Kompreneble; post ebrieco sekvas soifo. Ĉu vi deziras tason da kafo?
La maristo rigardis antaŭ sin, tiam li respondis konfuzite:
-- Mi preferas akvon.
-- Bone, vi trinkos akvon, kaj se vi havas apetiton, vi povos manĝi la jenajn haringojn.
-- Ĉu haringojn!? ... ho, volonte.
-- Bonege, do leviĝu; lavu vin en mia dormejo jen post mi; kombu al vi la harojn per mia kombilo, trinku tiom da akvo kiom vi deziras, ĝi staras en karafo sur la tablo, tiam eksidu tie antaŭ mi kaj agu kvazaŭ vi estus hejme.
La maristo rampis kiel simio trans la apogilon de la kanapo kaj eniris la montritan dormejon. Kiam post kelka tempo li revenis kun purigitaj vizaĝo kaj manoj kaj kombitaj haroj, li alpaŝis al la kanapo, kaptis la ŝuojn kaj almetante ilin, li diris:
-- Mi nun ekmemoras, ke vi forpelis tiujn bubojn... Kara Josefo! kiel mia pantalono estas kovrita per polvo... Ĉu vi havas broson?
-- Vi bone ekmemoras... Broso estas en la brosingo flanke de la kanapo.
La maristo purigis sian pantalonon, dirante:
-- Jes, mi nun memoras..., vi forpelis ilin; tiam vi helpis al mi ekstari; kaj tiam ni duope eliris tiun parkon, kaj tiam..., tiam, nu tiam... Sinjoro, mi ne memoras, kio okazis poste, sed mi dankas vin pro via helpo; ... vi estas bona viro... --. Dirinte tion, li donis la manon al sia protektinto, kiu respondis:
-- Ĉu vi opinias min bona viro?
-- Jes, tre bona viro.
-- Nu, vi ne samopinias kun Spinoza, ĉar Spinoza opinias laŭ filozofia vidpunkto, ke mi ne estas bona viro.
-- Spinoza...!? Mi ne konas Spinoza, sed se li opinias tiel, ... tiam li estas azeno.
-- Ni nun ne disputu pri tio... Prenu seĝon, eksidu tie tuj antaŭ mi kaj manĝu viajn haringojn.
La maristo obeis, manĝis la haringojn kaj diris:
-- Sinjoro, mi refoje dankas.
-- Kaj kiel vi nun sentas vin?
-- Bonege!
-- Vi estas maristo, ĉu ne vere?
-- Rusa maristo. Kiel vi divenas, ke mi estas maristo?
-- Rigardu nur vian manon, ĝi estas tatuita. Ĉu vi estas jam longan tempon en ĉi tiu urbo?
-- Mi alvenis hieraŭ posttagmeze.
-- Mi proponas, ke vi estu mia gasto hodiaŭ; vi eble dezirus viziti la vidindaĵojn de la urbo?
-- Mi tre dezirus, sed je la deka mi devas esti surŝipe.
-- Surŝipe!?
-- Jes, mia ŝipo forvojaĝos la dekunuan horon.
-- Kien? -- La gastiganto ridetis mistere, kiam li demandis tion.
-- Patersburgon[11].
-- Sed diru, mia kara rusa amiko, kie do estas via ŝipo?
-- Sur Y.[12]
-- Sur la Y.!?... En Amsterdamo?
-- Ho ne, mi trompiĝas, la pasintan jaron ĝi kuŝis tie.
-- Kaj nun?
-- Ĉe Feyenoord[13], en Roterdamo.
-- Sed, ĉu vi opinias esti nun en Roterdamo?
La maristo surprizite rigardis al sia gastiganto kaj demandis:
-- Kie alie?
-- Nu, mia kara, vi ne estas en Roterdamo, sed en Hago kaj estas neeble al vi esti surŝipe je la deka.
La maristo salte leviĝis kun terurigita vizaĝo, ekkriante:
-- Kion vi diras!?... Mi ne estas en Roterdamo!?
-- Vi estas en Hago.
-- Ho, kara Josefo! ... mi venos tro malfrue, la ŝipo foriros sen mi... La konduktoro de la vagonaro informis min malbone; li diris: „Vi estas en Roterdamo“. Mi do eliris el la vagonaro..., eniris la urbon por trinki glaseton da brando..., tiam...
-- La ceteron mi jam scias.
-- Sed kion mi faros!?... La ŝipo foriros sen mi...
-- Nu, ĝi foriru!... Kio fariĝis, tio jam ne refariĝos kaj kio pasis, tio ne revenos...
La maristo iris tien kaj returnen en la ĉambro kaj aspektis tiel malesperanta, ke lin kompatis la filozofo, kiu tamen restis kvieta kaj diris plue:
-- Rekvietiĝu, mia amiko, kontraŭ faro farita ne helpas medito...
-- Sed la kapitano ... la ŝipestro konsideros min kiel forkurinton... Ho Dio! kion fari?
-- Kuiru viajn pizojn, mia kara; kuiru viajn pizojn! Ĉio fariĝos bona kaj ĉio aranĝiĝos per si mem.
La maristo iris al la kanapo, klinis sin por ekkapti sian ĉapelon; tiam pendigante ĝin sur sian pugnitan manon, li svingis la alian en malespero kaj diris:
-- Kion do fari!?... La ŝipo foriros sen mi!...
-- Jes; post unu horo, kaj ne estas rimedo kuratingi ĝin. Mi do konsilas al vi denove: Kuiru viajn pizojn, sidiĝu, rekvietiĝu kaj restu provizore mia gasto... Ĉio aranĝiĝos per si mem.
La konsternita ruso, komprenante nur malmultajn el la al li adresitaj vortoj, eksidis kaj diris:
-- Mi povos esplori, ĉu aliaj ŝipoj iros Patersburgon.
-- Vi povos, sed restu ĉe mi hodiaŭ kaj tiel longe, kiel estos necese; morgaŭ ni aranĝos viajn aferojn, kaj nun rakontu al mi kviete, kiel ĉio fariĝis.
-- Nu, mi rakontos...
Li pripensis momenton, turnadis la ĉapelon sur la pugnita mano kaj ekrakontis:
-- Mia ŝipo venis el Londono la dekduan de tiu ĉi monato; ni aliris al Roterdamo, kie ĝi devis resti tri tagojn... Mi diris al mi: Ivan, mi diris, vi uzos tiujn tagojn por rigardi ankoraŭ unu fojon Amsterdamon kaj Roterdamon, ĉar pasis jam kvin jaroj, kiam mi estis en Amsterdamo... Nu, tiam mi unue iris Amsterdamon kaj rigardis ĝin..., tiam mi reiris Roterdamon, kaj kiam mi kredis esti en la stacidomo de ĉi tiu urbo, mi demandis la konduktoron, ĉu mi estas en Roterdamo. Jes, li diris...; nu, tiam mi eliris la vagonon kaj la stacidomon, kaj promenis en la urbon... Mi pensis: la urbo aspektas iom alie ol antaŭe, sed ĉar mi trinkis kelkajn glasetojn, mi ne multe pensis pri tio..., tiam mi ekpromenis kaj promenadis..., tiam mi eniris trinkejon... Multaj fraŭlinoj estis tie..., belaj fraŭlinoj, ho, tre belaj!... Mi regalis ilin..., ili estis gajaj; mi same estis gaja kaj ekkantis kaj mi amuziĝadis bone...; tiam mi trinkis ankoraŭ kelkajn glasetojn da brando ... vera Skidama brando...; tiam la belaj fraŭlinoj lasis min sola kaj mi eliris la trinkejon kaj promenadis tra multaj stratoj...; tiam mi venis en tiun parkon ... mi eksidis ĉe tiu arbo por ripozi...; tiam la buboj mokridis kaj turmentetis min..., kaj tiam...
-- Tiam mi venis por malebligi, ke policanoj arestus vin por ĵeti en malliberejon.
-- Jes, same kiel okazis al mi antaŭ kelkoj jaroj en Patersburgo.
-- Ĉu tio sama okazis jam antaŭe?
-- Feliĉe, jes, ... ĉar tiam mia ŝipo, kun kiu mi devus forveturi, pereis kaj fundiris, kaj mi ne dronis kiel la aliaj maristoj ... do, estis feliĉe, ke tiam mi trinkis iom tro multe, ĉar pro tio la policanoj ĵetis min en malliberejon.
Ĉe tiuj vortoj li rigardis dekstren kaj maldekstren al la piedoj de sia seĝo, kie kelka brueto altiris lian atenton; vidante, ke ambaŭflanke de la seĝo elstaris el sub la tablo longa kruro, li subite demandis:
-- Kio estas tio...?
-- Nur miaj kruroj.
-- Ho jes, viaj kruroj..., ili estas tro longaj por meti sub la tablon... -- Tiam li rigardis ĉirkaŭe kaj diris plue:
-- Ne ofendiĝu, sinjoro; sed vi havas belegan ĉambron kaj belegan domon.
-- La domo ne estas mia, kaj ĉi tiujn apartamentojn mi luis.
-- He! ... do vi ne estas la posedanto?
-- Mi estas maristo, aktoro, promenanta reklamilo kaj cetere.
-- Maristo!?...
Subite stranga rideto aperis sur la vizaĝo de Ivan (la leganto sendube jam rekonis lin), kaj direktante la okulojn sur la ventron de sia gastiganto, li forĵetis la ĉapelon ankoraŭ pendantan sur lia pugno, kaj svingante kelkfoje la manojn supren, kvazaŭ li supren ĵetus kaj rekaptus du pilkojn, li ekkriis:
-- Sinjor' kolego! ... mi petas ... ekstaru! ... ekstaru!!
-- Kial ekstari?
-- Mi tuj diros tion...; ekstaru, mi petas! ... ekstaru!!
-- Nu, se mi povas fari al vi plezuron per tio, mi ekstaros.
La longa maristo, aktoro, promenanta reklamilo kaj cetere, tiris al si la krurojn, posten ŝovis la seĝon kaj ekstaris.
La okuloj de Ivan denove sin fiksis sur lian ventron kaj jen pendis de la veŝtopoŝo ĝis butontruo, ĉeno farita el brilantaj moneroj. La rideto de Ivan ŝanĝiĝis en esprimon, kiu montris grandan surprizon kaj ĝojon; li same ekstaris, altigis ambaŭ manojn kaj ekkriis:
-- Mi trovis!... Mi trovis!... Vi estas Johano!
-- Jes, mia kara, mi estas Johano; sed kiel vi eksciis tion?
-- Per la ĉeno..., la ĉeno de la moneroj, kiujn donis al vi Jafet.
-- Jafet!?
-- Jafet, via amiketo de la insuleto, kies nomon mi ne konas.
-- Ĉu _vi_ konas tiun knabon?
-- Ĉu _mi_ lin konas!?... Ĉiu en Patersburgo lin konas.
-- Li do estas en Patersburgo?
-- Jes!... Ho, tio estas stranga historio...; mi rakontos ĝin ... eksidiĝu, mi petas, kaj mi rakontos... Ho, kiel li ĝojos!
Ili eksidis kaj Ivan rakontis:
-- Mi estis surŝipe de „Petro la Granda“, kaj sur la maro ne malproksime de la holanda marbordo. Mi estis kuiristo kaj okaze enrigardis en la maron. Tiam mi ekvidis boaton. Mi diris al mi: Ivan, mi diris, io neordinara estas kun tiu boato, ĉar mi ne vidas maristojn en ĝi. Tiam mi rigardis pli atente..., neniu homo videbla. Tiam mi diris al mia kuireja servisto: Petro, mi diris, iru al la ŝipestro kaj diru, ke malplena boato naĝas en la maro. Tiam la ŝipestro venis kaj mi montris la boaton. Tiam li prenis la vidilon kaj ekzamenis... -- Ĝi estas senhoma --, li diris. Tiam du maristoj alremis per boato al tiu boato kaj revenis kun ĝi. Tiam ĝi estis supren tirata sur la ŝipon kaj en la boato kuŝis knabo kaj kesto... Sub la kesto estis mortinta hundeto. La knabo estis duone mortinta, sed rekonsciiĝis poste. Li estis bela knabo ... buklaj brunaj haroj ... nigraj okuloj ... sed li parolis tian strangan lingvon, nek holandan, nek germanan, nek anglan, nek francan, nek alian konatan... Neniu el la maristoj povis paroli kun li. Tiam li ŝipiris kun ni al Patersburgo. Tie ni duope (li kaj mi, ĉar ni estas bonaj amikoj) iris surborden; li deziris vidi la urbon. Tiam ni eniris trinkejon kaj mi trinkis glaseton tro multe... Tiam ni plue promenadis sur la stratoj kaj la bubaĉoj mokis kaj turmentetis min. Tiam mi volis forpeli ilin, sed falis tra vitro de butiko. Tiam policanoj arestis min kaj ĵetis en malliberejon, kaj kiam mi forlasis ĝin post kelkaj tagoj, la knabo estis malaperinta. Tiam mi lin serĉis, sed ne trovis. Tiam mi reiris maron sur alian ŝipon, ĉar „Petro la Granda“ estis forveturinta sen mi, sed ĝi pereis kaj fundiris, kiel mi jam diris. Post kelkaj jaroj mi revenis Patersburgon kaj unu vesperon mi iris al koncerto kaj aŭdis la faman violoniston Romeskaŭ. Tiam mi refoje trinkis dum la paŭzo tro multe da brando kaj kolegoj rekondukis min surŝipen. La postan tagon vizitis min en mia ŝipa kuirejo tiu sama violonisto, kaj je mia ĝojo mi eksciis, ke li estas mia malaperinta bubo Jafet. Tiam li parolis flue la rusan lingvon kaj li rakontis pri siaj aventuroj kaj pri sia amiko Johano. Tiam mi promesis al li serĉi lian amikon, ĉar tiu amiko sola scias, kie Jafet naskiĝis, ĉar Jafet ĝis nun ne scias, kie loĝas liaj gepatroj, nek kie kuŝas la insuleto, sur kiu li naskiĝis. Sed nun per vi li ekscios tion... Do, dank' al la glaseto, kiun mi trinkis tro multe, vi trovis min en tiu parko, mi trovis vin per la ĉeno kaj Jafet retrovos siajn gepatrojn... Sekve: Vivu la brando!!
Dum Ivan rakontis, Johano aŭskultis kun ĉiam pligrandiĝanta miro, kaj kiam la rakonto finiĝis, li demandis:
-- Ĉu tiu knabo fariĝis violonisto!?
-- Jes, kaj tre fama, sed spite tion li ne fariĝis fiera; li tamen bedaŭras, ke li ne scias, kiuj estas liaj patro kaj patrino kaj kie ili estas.
-- Nu, mi sciigos tion al li. Liaj gepatroj eble vivas ankoraŭ. Ĉu vi scias la adreson de la knabo?
-- Jes, ĝi sidis en mia monujo.
Ivan enpoŝigis la manon por aperigi la monujon, li tamen enpoŝigis la malĝustan manon, ĉar la dekstra poŝo estis malplena. Li sekve enpoŝigis la maldekstran manon kaj ... ekpaliĝis, dum li murmuretis kelkajn vortojn en al Johano nekonata lingvo, sed kiujn tiu tuj divenis.
-- Ĉu vi perdis la monujon? -- li demandis.
-- Jes, mi ĝin perdis..., ho sankta Josefo! -- kaj li estis ploronta, sed retenis la larmojn.
-- Eble la belaj fraŭlinoj de la trinkejo ĝin forprenis, ĉar fraŭlinoj en tiaj trinkejoj ne estas tre honestaj kaj fidindaj.
-- Diablo! Mi tuj aliros tien; en la monujo sin trovis ne nur la adreso de Jafet, sed ankaŭ cent holandaj guldenoj...
-- Kiujn vi neniam reakiros.
-- Tiam mi plendos ĉe la policestro.
-- Kiu mokridos vin.
-- Kial?
-- Ĉar neniu havas aferojn ĉe tiuj belulinoj.
-- Kion do fari?
-- Kuiru viajn pizojn!
-- Kion?
-- Mi pripensu fojon... Via mono estas neakireble perdita, same kiel la adreso de nia amiko. Sed diru, mi petas: Kial li forlasis boate kaj tute sola la insulon de siaj gepatroj?
-- Ĉu vi ne scias!? ... por serĉi _vin_.
-- Por serĉi _min_?
-- Tion li diris al mi, sed kompreneble li ne trovis vin, ĉar vi ne estis en Patersburgo, sed en Hamburgo.
-- Se li intencis min serĉi, tiam estas nun mia devo, serĉi lin reciproke, kaj mi iros Patersburgon.
-- Per ŝipo?
-- Tio dependas de cirkonstancoj. Eble mi ne iros per ŝipo, ĉar provizore mi ne volas refariĝi maristo. Se restos al mi sufiĉa mono, mi iros vagonare; sed tio estos tro multekosta..., nu, tiam mi iros piede.
-- Piede al Patersburgo!?
-- Jes.
Ivan rigardis sian gastiganton kaj diris:
-- Ni iru kune!
Johano ridetis, dirante:
-- Ĉu vi ne scias, ke tio estas por vi eble tro longa promenado kaj ke oni nepre devas esti bona marŝanto por tion elporti.
-- Ho, mi estas bona marŝanto, sed ni povos eviti la promenadon. Vi skribu leteron al Jafet Romeskaŭ, violonisto en Patersburgo; tio sufiĉos, ĉar ĉiu lin konas tie.
-- Tion mi povus, sed prefere mi volas lin surprizi.
-- Nu, ni surprizu lin duope.
-- Bone, ni faru tion... Kiam ni ekvojaĝos?
-- Tuj kiam vi deziros.
-- Antaŭe mi tamen montros al vi Scheveningen; nokte vi povos dormi sur tiu kanapo... Unu promeson vi antaŭ ĉio devas fari al mi.
-- Mi promesos ĉion, kion vi deziras.
-- Dum la tempo, kiam ni estos kune, vi ne trinku brandon, eĉ ne unu solan glaseton.
-- Mi promesas... Jen mia mano.
Johano premis la manon de la kuiristo, ekstaris kaj almetante la frakon kaj la ĉapelon, li diris:
-- Ni tuj sciigos al la rusa konsulo, kial estis al vi neeble forvojaĝi per via ŝipo, por ke la ŝipestro ne povu konsideri vin kiel forkurinton; poste vi rigardos la vidindaĵojn de Hago kaj Scheveningen, kaj post du aŭ tri tagoj ni ekpromenos Patersburgon.
-- Sed kie ni restos nokte dum nia promenado?... kaj kiel ni manĝos sen mono?
-- Mi posedas ankoraŭ kelkan monon, kaj ĉar la vetero estas bona, ni trovos ĉie taŭgan lokon por pasigi la noktojn, kaj se necese, ni laboros dumvojaĝe.
-- Labori dumvojaĝe? Sed kiel mi laboros? Mi ne lernis metion.
-- Ni laboros laŭ cirkonstancoj; mi povos ludi en teatro kaj vi povus fariĝi promenanta reklamilo.
-- Kio estas tio?
-- Mi montros al vi hodiaŭ promenantajn reklamilojn sur la stratoj en la urbo, tiam vi ekscios, kio estas tio. Ĉiu, kiu povas marŝi, povas fariĝi promenanta reklamilo, vi ankaŭ.
Ivan ekstaris, ekkaptis sian ĉapelon, kiu estis ruliĝinta malproksimen, surmetis ĝin kaj la du amikoj malsupreniris la ŝtuparon, Johano ĉiam babilante pri sia knabo, la insulano, liaj gepatroj kaj cetere. Ili iris kune al Maŭritshuis, al Panoramo de Mesdag, kie ili admiris la pentraĵojn, kaj je la tria horo en la posttagmezo ili iris al Scheveningen, kie okazis granda internacia ekspozicio pri komerco, fiŝkaptado kaj sporto. Ĝi estis aranĝata en speciala tentforma konstruaĵo, sude de la Kurhaŭs. La ekspozicio daŭris jam du monatojn kaj estis finiĝonta post unu monato.
En preskaŭ ĉiuj ekspozicioj la elmetitaj objektoj ne ĉiam rilatas la celon, por kiu la ekspozicio okazas, kaj same la granda konstruaĵo por la ekspozicio de komercaĵoj, fiŝkaptaĵoj kaj sportaj aferoj ne nur enhavis objektojn koncernantajn tiujn tri aferojn, sed ankaŭ multajn aliajn, kiel ekzemple pentraĵojn, antikvaĵojn, librojn, kaj tiel plu. Sekve, por ĉiuj homoj sin troviĝantaj tie, kaj ankaŭ por niaj du amikoj, estis tie multaj interesaĵoj, tiel ke ili pasigis kune tie longan tempon en agrabla maniero.
Ivanon interesis plej multe la miniaturaj ŝipoj, ekspoziciitaj de la Scheveningaj fiŝkaptistoj. Ivan admiris la malbelformajn ŝipojn, nomitajn „bomoj“ kaj metitajn sur grandaj kuŝantaj speguloj, kiuj prezentis la maron. Tiuj „bomoj“ montris, kiel la haringoj estas kaptataj. Retoj etendiĝis de la ŝipa bordo ĝis la akvo, kaj amaso da haringoj pendis kun la kapo en la maŝoj. La maristoj (pupoj, vestitaj kiel Scheveningaj fiŝkaptistoj, sed multe tro grandaj en komparo kun la ŝipo) tiris al si la retojn. Sur la ŝipo sin trovis ĉio, kion oni bezonas sur la veraj ŝipoj, kaj Ivan kun atento ekzamenis la kaptadon, tute ne pensante pri Johano, kiu staris je kelka distanco ĉe ekspoziciitaj libroj, kiuj kuŝis malfermitaj sur du longaj tabloj. Frapeto sur lia brako altiris la atenton de la ruso, kaj sin turninte, li staris vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ bela fraŭlino, kiu prezentis al li papereton. Ŝi ridetante montris al li du vicojn de tiaj blankaj dentoj, kaj rigardis lin tiel afable per du brilantaj bluaj okuloj, kiuj harmoniis mirinde bele kun la blondaj haroj, kovritaj de koketa ĉapeleto, ke Ivan, pensante, ke ŝi deziras vendi la montritan papereton, kiun li konsideris kiel enirbileton de ia aparta amuzejo en la konstruaĵo, bedaŭris, ke li ne povas plenumi tiun deziron, kaj kun ĉagreno li memoris sian perditan monujon. Li turnis la internon de siaj pantalonaj poŝoj eksteren por montri, ke li estas tute senmona, tiam li grimace ridetis, altigis la ŝultrojn kaj reordigis la poŝojn; tiam la fraŭlino foriris. Ivan refoje turnis la atenton sur la ŝipojn.
-- Belaj ŝipoj, kamarado --, li diris al maljuna maristo staranta apude kun la manoj en la poŝoj.
La „kamarado“, kiu havis dikan tabak-maĉaĵon en la buŝo, tiel ke lia vango elstaris rondforme, jese kapklinis, ĵetis per la lango la maĉaĵon al la alia vango kaj diris:
-- Tiel ni kaptas la haringojn. Mi faris tion dum kvindek jaroj... Ĉu vi estas ankaŭ maristo?
-- Jes, rusa maristo, ... ŝipa kuiristo.
-- Mi estis dum dudek jaroj „Schipper“[14].
-- Skipper?... Mi ne komprenas.
-- Kapitano de fiŝkapt-ŝipo.
-- Ho, kapitano..., kaj nun „pensioniert“[15]?
-- Pensioniert!? -- La grizulo laŭte ekridis, kraĉis sur la teron kaj diris:
-- Ho ne, oni ne pensiumas la maljunajn fiŝkaptistojn en nia lando. Se ili ne dronas kaj fariĝas tiel multaĝaj, ke la ŝipmastro jam ne povas ilin uzi, nu, tiam ili ekhavos lokon en la malriĉulejo.
-- Ĉu la ŝipmastroj estas tro malriĉaj por subteni vin kaj la aliajn maljunajn kaptistojn?
-- Ĉu ili estas malriĉaj?... Riĉaj ili estas, riĉaj kiel nia reĝino.
-- Kial do ili ne pensiumas vin?
-- Ĉar ili volas fariĝi ankoraŭ pli riĉaj... Mi vidas, ke vi tute ne konas la holandajn ŝipo-posedantojn.
-- Ĉu neniu estas pensiumata ĉi tie?
-- Jes, la ministroj kaj aliaj eminentaj sinjoroj. -- La grizulo lange ĵetis la maĉaĵon kontraŭ la dekstra vango, kraĉis refoje kaj eksilentis.
-- Ĉu vi havas infanojn? -- demandis Ivan.
-- Mi _havis_..., du filojn...; ambaŭ estas ĉe nia Sinjoro.
-- Ĉu ili mortis?
-- Ambaŭ dronis. -- La maljuna ekskaptisto de fiŝoj emociiĝis, kaj liaj okuloj malsekiĝis. Ivan kompatis la viron kaj li ekpensis refoje pri sia perdita monujo, tiam li demandis:
-- Ĉu via edzino vivas?
-- Jes, ni estas kune en la malriĉulejo.
-- Ĉu ŝi jam vidis la ekspozicion?
-- Ŝi!?... Ho ne, ŝi estas duone lama kaj preskaŭ ne povas marŝi.
-- Ĉu ŝi ne povas plu labori?
-- _Mi_ laboras hejme por ŝi, kaj ŝi sidas la tutan tagon ĉe la fenestro kaj rigardas eksteren.
-- Nenion farante?
-- Ŝi amus legi sian biblion, sed ŝiaj okuloj fariĝis tro malfortaj.
-- Ŝi uzu okulvitrojn, kamarado.
-- Okulvitrojn!... Ili rompiĝis kaj la okulvitroj, per kiuj ŝi povus legi, kostas tro multe..., tial ŝi jam ne legas sian biblion, sed rigardadas eksteren.
Ivan komprenis ĉion, kion diris la grizulo; li pensis: Se mi do havus mian monujon, tiam mi tuj donus al li por aĉeti okulvitrojn por lia edzino.
En tiu momento Johano alproksimiĝis, kaj Ivan diris al li:
-- Mi petas, pruntedonu al mi iom da mono.
-- Kiom multe?
-- Kiom kostas tiaj okulvitroj, kamarado? -- demandis Ivan la maljunan mariston.
Ĉi tiu, pensante, ke la demando estis farita pro scivolemo, kraĉis sur la plankon kaj respondis indiferente:
-- Kvar guldenojn.
-- Pruntedonu al mi dek --, diris Ivan al Johano.
La filozofo elpoŝigis bankbileton kaj estis enmanigonta ĝin al la kuiristo, sed ĉi tiu diris:
-- Nur donu al mia nova kamarado, lia lama edzino bezonas okulvitrojn, sed la mono mankas.
La „nova kamarado“ ridetis, ĉar li kredis, ke la du fremduloj volas moki lin, sed vidante, ke ili ne ŝercis, li hezite akceptis la monon, deprenis la ĉapon kaj diris konfuzite:
-- Mi dankas, sinjoroj... Nia kara Sinjoro rekompencu vin ambaŭ --, kaj jam ne pensante pri la riĉaj ŝipo-posedantoj, sed nur pri la feliĉo, kiun kaŭzos la novaj okulvitroj, li surmetis la ĉapon, maĉadis sur sia tabaka maĉaĵo kaj ĝoje eliris la konstruaĵon de la ekspozicio.
Liaj bonfarintoj promenis plue, rigardis la ekspoziciitajn objektojn, kaj post du horoj forlasis la ekspozicion por laŭiri la marbordon, tiel faman pro sia beleco. Ĉe la fino de la larĝa promeneja vojo, kuŝanta paralele kun la marbordo, staras la lumturo. Ili ĝin supreniris por ĝui la belan panoramon sin etendiĝantan ĉiuflanke malproksimen, kaj malsupren irinte la turon, ili ekpromenis tra la Keizerstrato, unu el la plej malnovaj stratoj de Scheveningen, kondukanta de la marbordo ĝis la belega Scheveningena vojo. Tiu fame konata vojo, konsistanta el ses unuopaj vojoj, unu flanke de la aliaj, kuŝas ĉe la okcidento de la hagaj arbaretoj kaj formas kun ili unu el la plej ĉarmaj lokoj de la urbo Hago.
Johano, kiel bona promenanto, kiu ne amis sidi en tramvagono, ekmarŝis sur la plej maldekstra vojo, ĉe kies du flankoj kreskas altaj arboj, ĉiam protektantaj la promenantojn kontraŭ la brulantaj radioj de la suno.
-- Ni promenos returnen, ĉu ne? -- li diris al la kuiristo.
Ĉi tiu, pripensante pri la longa promenado al Patersburgo, jese kapklinis, dirante:
-- Jes, ĉar estos por mi bona antaŭ-ekzercado por nia promenado al Rusujo --; tamen la esprimo sur lia vizaĝo nerefuteble klare kontraŭparolis liajn vortojn; prefere li estus enirinta la tramvagonon, ĉar li jam laciĝis.
Johano ekridetis kaj malsupren rigardis sur sian kamaradon, kiu kiel pigmeo marŝis ĉe lia flanko. Vole-nevole li rimarkis, ke la preterpasantoj rigardis lin kaj la „pigmeon“, ĉar li konsciis, kian strangan kontraston li faris kun la ĝibhava kuiristo.
-- Kuraĝon, mia amiko! -- li diris, -- kuraĝon kaj ĉio finiĝos bone.
Ivan elspiris profundan spiregon, sed li ne respondis.
-- Kuiru ilin, mia kara, kuiru ilin; agu kiel mi, kaj aranĝu vin laŭ la cirkonstancoj.
Kiam ili atingis la „Promenejon“, la tiel nomatan restoracion, starantan duonvoje inter Scheveningen kaj Hago, Johano aŭdis, ke Ivan komencis spiregadi kiel laca ĉevalo.
-- Ĉu vi laciĝis, kamarado? -- li demandis.
-- Jes.
-- Kaj vi volas marŝi kun mi al Patersburgo?
-- Mi ja kutimiĝos al la marŝado.
-- Mi opinias, ke ne; viro kun tia malforta brusto, kian vi havas, ne povas alkutimiĝi al tio.
-- Kion do fari? -- melankolie demandis Ivan.
-- Ni kompreneble ne promenos al Patersburgo.
-- Kiel do ni aliros al Jafet?
-- Tio dependas de cirkonstancoj..., eble vagonare.
-- Sed mankas al ni la bezona mono... Ho ve, mia perdita monujo.
-- Ni povos perlabori antaŭe tiun bezonan monon.
-- Perlabori?
-- Jes, kiel promenantaj reklamiloj. Mi jam pripensis tion... Ĉu vi scias, kiuj estas Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza?
-- Mi ne konas ilin, ... neniam mi aŭdis pri ili.
-- Nu, _mi_ aŭdis kaj legis pri ili. Ni imitos tiujn du hispanajn virojn. Nur atendu, vi ja ekvidos... Ĉu mi marŝas tro rapide? -- li demandis post momento.
-- Jes, tro rapide, viaj kruroj estas tiel longaj..., mi laciĝis...
-- Ni eniru la tramvagonon, kaj reveninte en mian ĉambron, mi klarigos al vi miajn planon kaj intencon; ili nepre plaĉos al vi.
Tria Ĉapitro.
Sinjorino Bus estas surprizita, kaj Ivan melankolia -- Promenado de Johano -- Refoje Spinoza sed ... el bronzo, kaj liaj malamikoj -- Servema sinjorino -- La luotaj apartamentoj -- Johano siavice estas surprizita -- La nimfo -- Edzo, kiu malkontentiĝis pri la konduto de sia edzino -- La minacanta revolvero kaj kiel seĝo ŝanĝiĝis en malliberejon -- Kiel Johano faras al si elirejon el ŝlosita domo -- Pri policanoj, fotografilo kaj teatraj objektoj.
Ivan kaj Johano sidis komforte ĉe la tablo kaj manĝis. Apude, kun brakoj krucitaj unu sur la alia, sinjorino Bus staris kaj aŭskultis kun surprizo, kion diris Johano.
-- Kaj tial --, li diris plue, -- kaj tial, sinjorino, ni ne povos loĝi ĉe vi pli longe. Restas al mi nur tiom da mono por aĉeti kavaliran vestaron.
-- Kian vestaron?
-- Mi ankoraŭ ne parolis al vi pri tio, sinjorino Bus; vi scias, ke ni devas perlabori tiom da mono por vagonare vojaĝi al Patersburgo. Tio estas longa kaj multekosta vojaĝo. Vi scias ankaŭ, ke mi estas aktoro, sed nuntempe la teatro restos fermita dum du semajnoj, kiel mi ekaŭdis; mi do ne povas proponi nun miajn teatrajn servojn al iu ajn direktoro. Sekvas el tio, ke ni alimaniere devos perlabori nian vojaĝmonon. Ni (mia amiko Ivan kaj mi) tial devas serĉi laboron ĉe fama komercisto aŭ firmo, kaj tiu laboro konsistos el reklamado, ĉar eksciu, sinjorino, ke la reklamo estas la plej forta armilo de komercistoj por superi siajn kolegojn... Ni do fariĝos promenantaj reklamiloj.
-- Sed sinjoro, vi do ne povas tiel gradmalaltiĝi...! Via rango en la societo kiel aktoro...
-- Ne parolu pri gradoj aŭ rangoj, sinjorino, ĉar ili ekzistas nur image; mi jam pruvis al vi, ke ĉiuj rangoj estas egalaj kaj same altaj.
-- Jes, vi pruvis, sed malgraŭ tio mi ne samopinias.
-- Mi scias tion. Vi prefere servas tiel nomatajn „grandajn sinjorojn“ ol „promenantajn reklamilojn“, ĉu ne vere?
-- Pardonu al mi, sinjoro, al neniu mi servos kun pli da plezuro ol al vi, eĉ se vi estus tia „ilo“, sed kion diros la homoj, vidante vin tia? ... kaj via amiko ja tute ne taŭgos por esti tia „ilo“.
-- Vi eraras, mi pruvos al vi, ke ni kune estos la plej taŭga reklamilo, kiu iam marŝis tra la urbo; sed mi bezonos la helpon de du kvarpieduloj.
-- Du kvar...!?
-- Jes, ĉar ni same kiel Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza bezonos malgrasan ĉevalaĉon kaj azenon.
-- Por kion fari?
-- Por rajdi sur ili same kiel faris tiu Don kaj lia Sanĉo.
Sinjorino Bus altigis ambaŭ manojn pro surprizo; ŝi tamen tuj rekrucigis ilin sur sia brusto, dirante:
-- Estas feliĉe, ke mi vin konas kiel ŝercemulon, alie mi ja kredus, ke vi perdis la prudenton.
-- Sinjorino, ni ne interdisputu pri tio, ĉu mi perdis la prudenton aŭ ne; mi volis nur komuniki al vi, ke ni ŝanĝos la pensionon kiel eble plej baldaŭ. Post la manĝado mi serĉos tre malmultekostajn ĉambrojn en alia kvartalo de la urbo kaj tuj post kiam mi estos trovinta ilin, mi adiaŭdiros vin. Ĝis nun mi elspezis multan monon, mi povis tion fari, sed la cirkonstancoj aliiĝis; mi devas de nun esti ŝparema, sekve mi estas devigata lui aliajn apartamentojn.
-- Nu, sinjoro, mi bedaŭras vian foriron; eble vi revenos post kelka tempo.
-- Tio dependos de cirkonstancoj; tio dependos de cirkonstancoj.
Sinjorino Bus malrapide turnis al li la dorson kaj eliris la ĉambron.
Ivan, kiu komprenis nur malmulte la holandan lingvon, precipe ĉar la temo, pri kiu oni parolis, estis iom stranga, ĝis nun kviete manĝis kaj trinkis. Ŝajnis, ke li ĵus satiĝis, ĉar li formetis la forkon, ŝovis la teleron kaj la glason flanken kaj diris:
-- Benitan manĝadon, kamarado.
-- Mi dankas, Ivan.
Johano same satiĝis kaj la du viroj ekstaris.
-- Ivan, mi tuj refoje devas eliri, sed mi vidas, kiel laca vi estas ankoraŭ; do ripozu komforte sur la kanapo, dormu momenton, se tio plaĉas al vi kaj atendu mian revenon.
-- Mi spertis, ho ve, ke mi neeble povus piediri al Patersburgo --, diris la kuiristo, kaj li eligis duan ĝemegon. -- Mi bedaŭras, ke per tio..., ke per tio ... ke mia brusto..., ke..., ho ve... --
Li traserĉis sian tutan germanan konon por trovi la esprimon, kiun li bezonis por komprenigi, kion li tiel volonte klarigus al sia kunulo, sed li malsukcesis, grimace ridetis, svingis la brakojn kaj estis ploronta.
-- Ho, mi komprenas, mia amiko... Ne melankoliiĝu, mi petas; ĉio ja fariĝos bona. Lasu min nur fari kaj agi, kaj ĉio aranĝiĝos per si mem. -- -- -- Dormu bone!
Johano surmetis la ĉapelon kaj eliris la ĉambron, dum la kuiristo kuŝiĝis sur la kanapo por ripozi aŭ dormi.
La vetero estis varma, sed spite al tio Johano marŝis per siaj regulaj, longaj paŝoj tra multaj stratoj, sed la nova, serĉota pensiono ne povis sin trovi en la belaj kvartaloj de la urbo. Li tial trairis ilin tute ne serĉante. Li laŭiris fine la belan „Wagenstrato“n ĝis la alta ponto, sed opiniante, ke ankaŭ ne trans la ponto estas troveblaj meble provizitaj ĉambroj je malalta prezo, li turnis sin dekstren, trairis la „Dunne Bierkade“ kaj ekhaltis momenteton tie, kie ĝin krucas la „Paviljoensgracht“; tiam li turnis sin maldekstren, transiris la tie kuŝantan ponton, ĉar ŝajnis al li, ke en tiu kvartalo eble troviĝas la ĉambroj, kiujn li bezonas. Li rigardis supren al la fasado de la unua domo por vidi, kiu nomo staras sur la breteto, indikanta la nomon de la strato, kaj legis: „Spinozastraat“. -- He! -- li ekkriis --, ĉu oni nomas tiun ĉi straton laŭ la granda holanda filozofo?
Se li scius, ke Spinoza estis loĝinta kaj mortinta en unu el la apudaj domoj, tiam li ne mirus, sed li neniam ekaŭdis pri io tia; li eĉ ne sciis, ke la filozofo estis loĝinta en Hago kaj ke lia tombo staras tie en unu el la plej grandaj preĝejoj.
Johano laŭiris ambaŭ stratflankojn, refoje transiris la ponton kaj rigardis esplore la suprojn de la domoj por vidi, ĉu ie post fenestro staras la sciigo, ke la loĝantoj luigas meble provizitajn ĉambrojn. Subite liajn okulojn trafis granda kvadrata marmora ŝtono, masonita sur la fasado de malnova konstruaĵo. Li posteniris kelkajn paŝojn por legi la skulptitajn vortojn sur tiu ŝtono, kaj je sia surprizo tiuj vortoj sciigis al li:
Hier woonde Spinoza van 1675 tot zyn dood 1677[16].
Dum kelkaj minutoj li rigardis la marmoran ŝtonon, la fasadon kaj la fenestrojn, post kiuj la verkinto de „Etiko“ verŝajne verkis sian neforgeseblan filozofiaĵon. Tiam li iris plue kaj jen li staris flanke de la statuo, prezentanta la sidantan, meditantan scienculon mem.
-- Jen lia statuo! -- tio estis la vortoj, kiuj vole-nevole eliĝis el la buŝo de Johano, kaj li aliris al ĝi, ĉirkaŭiris la feran kradon, en kies mezo sidis sur piedestalo kaj en antikva seĝo la filozofo, droninta en pensojn kaj kun krajono en la dekstra mano.
Haltante antaŭ la flanko de la krado, al kiu la statuo turnas la klinitan vizaĝon, li vidis, ke la bronza kapo estis makulita sur tri lokoj: Grandaj sekiĝintaj tabakmaĉaĵoj estis ĵetitaj sur unu okulon, sur la frunton kaj sur la vangon; krom tio kuŝis sur la genuo de la statuo malpura folio de brasiko.
Johano ekmiris: Kiu povus esti la ĵetinto de tiaj malpuraĵoj --, kiam malrapide alproksimiĝis promenanta maljuna sinjoro.
Johano lin salutis kaj demandis:
-- Kiu do tiamaniere malpurigis tiun statuon!
La grizulo haltigis sian promenadon, rigardis supren al la kapo de Spinoza kaj respondis:
-- La judoj.
-- La judoj!?
-- Jes, ili ĉiam ĵetas malpuraĵojn sur ĝin.
-- Sed kial do?
-- Ĉar ili malamas Spinozan.
-- Mi petas, sinjoro, pruntedonu al mi dum unu minuto vian bastonon.
La grizulo ridetis surprizite, sed prezentis la bastonon, mirante pri la stranga peto de la longa fremdulo.
Johano forigis la malpuraĵojn per la bastona pinto kaj redonante la bastonon, li diris:
-- Mi dankas, sinjoro... Vi vere opinias, ke la judoj malamas tiun statuon?
-- Ne la statuon, sed lin mem ili malamas.
-- Kial?
-- Spinoza estis mem judo, sed li malfideliĝis..., oni ekskomunikis lin, ĉar li verkis filozofiaĵojn, kiuj kontraŭdiras la religiajn principojn de la judoj.
-- Mi scias, ke la judoj de lia tempo malamis kaj ekskomunikis lin, sed mi ne sciis, ke la nuntempaj judoj estas tiel malsaĝaj, ke ili ankoraŭ nun sin venĝas, malpurigante la statuon de la filozofo.
La maljunulo skuis la kapon kaj diris:
-- Ĉu vi estonte preteriros pli ofte tiun statuon?
-- Tio dependas de cirkonstancoj.
-- Nu, se jes, tiam mi konsilas al vi aĉeti bastonon, ĉar la statuo preskaŭ ĉiam portas sur si tiajn signojn de la juda malamo..., hodiaŭ vi forigis ilin per mia bastono, morgaŭ vi denove povos tion fari kaj tiel plu... Bonan tagon sinjoro!
Li levis la ĉapelon kaj ekpromenis plue.
La sonorilo de la alta „Sankta Jakobo-preĝejo“ en tiu momento sonigis la kvinan horon, kaj ĉar Johano deziris trovi siajn ĉambrojn antaŭ la vespero, li same eklevis la ĉapelon kiel signo de resaluto kaj daŭrigis sian iradon laŭlonge de la domoj; sed nenie post la fenestroj li ekvidis la anoncon, ke tie estas haveblaj meble provizitaj apartamentoj.
-- Ĉu sinjoro serĉas ion? -- Virina voĉo flanke de Johano subite faris al li tiun demandon.
-- Ĉambrojn.
-- Iru tien! -- La sinjorino fingre montris proksiman domon duetaĝan, post kies fenestro tamen ne staris anonco.
-- Ĉu vi konas la loĝantojn?
-- Mi loĝas tie.
-- Des pli bone; la serĉado jam tedas min.
-- Ĉu vi deziras vidi mian ĉambron?
-- Volonte... Vi havas nur unu disponeblan ĉambron?
-- Mi havas pli ol unu, sed unu sola eble sufiĉos --, ŝi respondis, mistere ridetante kaj okulumante per unu okulo.
Johano, kiu ne rigardis ŝin, sed la domon, ne vidis la palpebrumon, kiun ŝi ĵetis al li, kaj demandis:
-- Kaj la prezo?
-- Ni ja interkonsentos --, ŝi diris, -- nur sekvu min, la cetero ja aranĝiĝos.
Ili jam atingis la pordon; la sinjorino malŝlosis ĝin, eniris kaj Johano sekvis.
-- Mi petas, sinjoro: supreniru!
Li supreniris kaj la sinjorino, ferminte post si la pordon, sekvis. La tapiŝe kovrita ŝtuparo, kondukanta krute supren, estis tiel mallarĝa, ke du homoj apenaŭ povis supreniri unu flanke de la alia. Johano sekve unua atingis la supron kaj atendis. La sinjorino kuratingis lin tuj, kaj ambaŭ staris sur malluma koridoro.
-- Nur antaŭen, sinjoro, mi petas.
Johano trairis la koridoron, kiu estis longa ĉirkaŭ ses metrojn. Ĉe la fino li ekhaltis antaŭ pordo. La sinjorino malfermis ĝin kaj ambaŭ eniris ĉambreton, tiam ŝi, ferminte la pordon, montris al Johano kanapon, invitante lin geste, ke li eksidu.
Li eksidis. La ĉambro estis malgranda kaj havis nur unu fenestron, kiu sin trovis tiel alte, ke estis neeble rigardi tra ĝi eksteren. Sur la planko kuŝis diketa tapiŝo multkolora, kaj sur ĝi staris unu kvadrata tablo, tri seĝoj kaj la kanapo, sur kiu estis sidanta Johano. Sur la muroj pendis speguleto kaj kelkaj ilustraĵoj post kadro. En la ĉambro estis, krom la pordo kondukanta al la koridoro, unu alia kontraŭ ĝi, kiun la sinjorino malfermis, dirante:
-- Mi petas, sinjoro, atendu unu minuton, mi tuj revenos al vi, intertempe rigardu la ĉambron.
Ŝi eliris, ne fermante post si la pordon, kaj Johano restis sola.
Li ĵetis unu kruron trans la alian, metis antaŭ la pli supran genuon la interplektitajn manojn, kaj kviete rigardante antaŭ sin, li atendis la revenon de la sinjorino.
Li pensis pri la strangaj aventuroj de la insula knabo kaj pri la surprizo, kiun li kaŭzos al li ĉe la neatendita revido en Patersburgo.
Post kvarono da horo li aŭdis mallaŭtajn paŝojn ekster la ĉambro, kaj la sinjorino reaperis; sed kiel Johano estis surprizata, vidante, ke ŝi revenas kun libere sur la dorso ondiĝantaj haroj, kaj vestita en negliĝo. Anstataŭ la altaj botetoj ŝi surhavis ruĝajn pantoflojn el veluro, kontrastantaj pentrinde je la blankaj travideblaj ŝtrumpoj elstarantaj el sub la blanka robo. La tuta virina aperaĵo aspektis kiel vera nimfo.
Sin ŝajnigante ne rimarki la surprizon de la antaŭ si sidanta viro, ŝi eksidis senĝene ĉe lia flanko kaj flustris koketvoĉe:
-- Pardonu, ke mi vin atendigis tiel longe.
Strangaj pensoj eniris en la kapon de Johano, sed opiniante, ke la virino verŝajne ne estus tia, kia li nun nepre devis ŝin konsideri, li respondis kviete:
-- Ĉu ĉi tiu estas la ĉambro, pri kiu vi parolis al mi?
-- Ni nun ne parolu pri ĉambroj --, ŝi diris, kokete ŝovante sian manon inter la brakon kaj bruston de Johano. -- Ni prefere parolu pri aliaj temoj --, kaj kokete ridante per arĝenta rido, ŝi diris plue: -- Ĉu vi ne memoras min?
Johano rigardis ŝin kaj respondis:
-- Kiom mi scias, ni neniam antaŭe konatiĝis.
-- Tio estas vera --, ŝi diris, elegante forĵetante per la piedo pantoflon, kiun ŝi antaŭe balancadis momenton sur la piedfingroj, kaj priskribante poste per la belforma piedo imagajn figurojn sur la tapiŝo. -- Neniam antaŭe ni faris nian reciprokan konon... Spite tion mi renkontis vin multfoje.
-- He!... Kie?
-- Ho, eksterdome, sur la strato, dum vi promenadis... Vi loĝas je la Placo numero dektria, ĉu ne vere?
-- Ĉu tiu virino estas frenezulino? -- ekpensis Johano, kaj li respondis:
-- Vi ŝercas, sinjorino.
-- Kie do vi loĝas?
Trafe-maltrafe li respondis:
-- Mi loĝas en Scheveningen.
Ŝi ridis denove, kaj ŝoviĝante pli proksimen al li, ŝi diris:
-- Jes, mi memoras..., en vilao, ĉu ne?
-- En „Mia Ripozejo“ --, respondis Johano.
-- Kion do dirus via ĵaluza edzino, se ŝi scius, ke mi sidas tiel tutproksime ĉe via flanko? -- Refoje la virino ridis per sia arĝenta voĉo, kaj premante al sia brusto la brakon de Johano, sur kiu ripozis ŝia mano, ŝi diris plue, svingante la senpantoflan piedon:
-- Ŝi nature farus skandaleton.
Johano estis dironta, ke li prefere parolus pri la luota ĉambro, sed li diris nenion, ĉar tuj antaŭ li, post la tablo, parto de la tapetpapere-kovrita muro ŝoviĝis flanken, kaj en la kadro de la pordo, ĝis nun kaŝita al liaj okuloj, ekaperis viro. Li estis unu el tiaj homoj, kiuj ĉe la unua rigardo naskas malfidon. Li estis larĝŝultra, sed de meza kresko; lia senbarba vizaĝo surhavis ĉiujn postsignojn de supermezura uzado de alkoholaĵo, kaj liaj mallongaj haroj staris brosforme sur lia kapo. Kun premitaj lipoj kaj sulkigita frunto li staris tie kaj rigardis la antaŭ si sidantojn kun kolero. Farante unu paŝon antaŭen, li ŝovfermis post si la strangan pordon. La virino videble ektimiĝis ĉar vidante la viron, ŝi eligis ekkrion kaj salte leviĝis. La homo rigardis ŝin kaj diris kolere:
-- Iru for!!
Ŝi tuj malaperis tra la pordo, per kiu ŝi estis enirinta kaj fermis ĝin. La larĝŝultrulo faris duan paŝon, ekhaltis antaŭ la tablo staranta en la mezo de la ĉambro, kaj demandis Johanon:
-- Kiu vi estas?
Johano respondis per la sama demando:
-- Kiu vi estas?
-- Vi ne havas la rajton demandi tion.
-- Kaj vi?... Ĉu vi havas tiun rajton?
-- Mi havas, ĉar mi estas la edzo de la virino, ĉe kiu mi vin trovis sur tiu kanapo.
-- Vi tamen scias, ke mi venis por lui ĉambron.
-- Mi scias nenion pri io tia.
-- Vi tamen luigas apartamentojn.
Johano, kiel vera filozofo, restis kvieta, kvankam la situacio, en kiu li sin trovis, estis al li malagrabla kaj neordinara. La homo ne tuj respondis, sed eksidante ĉe la tablo, tuj kontraŭ Johano, li atendis momenton; tiam li diris:
-- Ĉu vi jam antaŭe luis tiun ĉi ĉambron?
-- Kial tiu demando?... Vi bone scias ke ne. Mi rediras, ke mi venis por lui ĉambrojn; jen mia tuta motivo.
-- Se vi intencas lui ĝin, tiam vi povus vin turni al mi kaj ne al mia edzino.
-- Ŝi alparolis min sur la strato kaj proponis al mi ĉi tiun ĉambron.
La viro ridis insulte kaj diris:
-- Kompreneble, ŝi proponis tion, kaj vi akceptis... Nu tio estu; pagu al mi la luprezon kaj ĉio estas finita.
-- Ĉu pagi!?
-- Nature, pagi; la luprezo estas dudek guldenoj po-monate kaj oni luigas por almenaŭ unu monato, pagigante antaŭe. Se vi pagas al mi tiun sumon, mi estos kontenta, forgesos pri via konduto kaj vi povos forlasi mian domon.
-- Kaj se mi ne pagas?
-- Ho, vi pagos!
-- Ĉu vi estas certa pri tio?... Supozu, ke mi ne havas ĉe mi tiun monsumon.
La homo ekridis pikmoke kaj diris:
-- Sinjoro kiel vi, kiu loĝas en vilao...
-- Kiu diris al vi, ke mi loĝas en vilao?
-- Vi mem diris tion al mia edzino.
-- Ah! vi aŭskultis post tiu pordo; vi kaj tiu virino sekve agas en interkonsento!
-- Tio koncernas nur min.
-- Via kolero kontraŭ ŝi do estis komedio!
-- Kio ajn ĝi estu, mi ne ludas komedion kun vi. Pagu la luprezon kaj foriru.
Johano sidis sur pingloj. Li povus pagi la postulitan sumon, sed lia karaktero kontraŭstaris. Li rimarkis tamen, ke li estis kaptita en reto kaj pripensis rimedon senigi sin de la fripono sidanta antaŭ li, kaj por lin puni samtempe. Kiel vera filozofo li retenis sian indignon kaj kuiris kiel eble plej bone siajn filozofiajn pizojn, kiuj tamen nun estis tre malmolaj. Fine li diris:
-- Kaj se mi rifuzas pagi?
-- Vi pagos por eviti skandalon.
-- Kiun skandalon? Mi ne komprenas vin.
-- Mi esprimos min klare kaj malkaŝe. Se vi ne pagas, tiam via edzino ricevos post du aŭ tri tagoj belan fotografaĵon, sur kiu vi kaj mia edzino sidas kune sur kanapo. Sen dubo ne plaĉos al via edzino, vidi vin en societo de negliĝe vestita virino.
-- Mi nun komprenas vin --, diris Johano ŝajne kvieta, -- vi volas eldevigi de mi skandalminace dudek guldenojn.
-- Mi povus postuli cent guldenojn.
-- Vi ŝercas.
-- Por pruvi, ke mi estas sincera, mi montros al vi amikon, kiu devigos vin pagi sen hezito. -- Dirinte tion, li prenis revolveron el tirkesto de la tablo.
Johano ekbolis pro indigno kaj kolero, sed ŝajne restis kvieta.
-- Nu --, li diris, -- nur por eviti la skandalon, kiun vi aludis, mi kontentigos vin --, kaj li ekstaris.
La homo same ekstaris.
Johano enpoŝigis la maldekstran manon, kvazaŭ por eltiri monujon; samtempe li ekkaptis la seĝon, starantan apud la tablo, kaj antaŭ ol lia kontraŭulo tion suspektis, li svingis ĝin supren kaj per la rapideco de fulmo frapis per ĝia ligna sidplato la kapon de la fripono kun tia forteco, ke la sidplato rompiĝis en pecetojn. Laŭtega krakado aŭdiĝis, la seĝo malsupreniĝis laŭ la kapo kaj ŝultroj de la trafito, kaj jen li staris kaptita inter la kvar piedoj de la meblo. Liaj manoj sidis kiel ligitaj ĉe la korpo kaj la pintaj splitoj de la rompiĝinta sidplato ĉiuloke minacadis lin tiamaniere, ke ĉiu klopodo sin senigi de la meblo estis absolute neebla. Li lasis fali la revolveron kaj dum momento ŝanceliĝis sur la piedoj, sed restis staranta. Surprizita pro tia neatendita, rapida atako de nia filozofo, li rigardis lin kvazaŭ sonĝanto, tuj poste kelkaj strioj da sango kuris trans lia vizaĝo.
Johano piede forpuŝis la revolveron, rigardis la kaptiton kun pikmoko kaj diris kviete:
-- Jen la maniero, per kiu mi pagas --. Tiam li kaptis la revolveron, malfermis la pordon, tra kiu la bela nimfo estis malaperinta, ŝlosis ĝin per la ŝlosilo, kiu sidis ankoraŭ en la ŝlosiltruo, kaj malfermante la koridoron, li ĵetis lastan rigardon sur la kaptiton kaj diris:
-- Mia konto kun vi estas reguligita, sed ne tiu, kiun la polico estas ankoraŭ reguligonta. Mi revenos tuj por aranĝigi la ceteron. Tiam li trairis la koridoron, malsupreniris la ŝtuparon kaj volis iri sur la straton, sed la pordo estis ŝlosita kaj la ŝlosilo malestis. La nimfo estis eltirinta kaj kunportinta ĝin.
Johano per kelkaj bategoj de sia peza ŝuo rompis la panelojn, kaj rampinte tra la truo, kiun li faris tiamaniere, li staris sur la strato. La stranga maniero tamen, en kiu li forlasis la domon, altiris la atenton de la preterpasantoj, kaj en kelkaj sekundoj amaso da homoj kolektiĝis ĉirkaŭ li. Inter ili estis knabo kun bicikleto. Johano sin turnis al li kaj petis, ĉu li volas venigi tuj policanojn pro mortiga afero. La knabo rapide forveturis kaj baldaŭ alvenis polica inspektoro kun du policanoj. Ili iris kun Johano tra la truita pordo kaj suprenrapidis al la malluma ĉambro.
La loĝanto estis sveninta kaj sidis inter la kvar seĝopiedoj sur la planko; lia sangkovrita kapo estis klinita sur la bruston. Li estis morte pala kaj jam ne montris signon de vivo.
Kun peno la policanoj forigis la seĝon. La inspektoro alportigis akvon, la sango estis forlavata kaj post kelka tempo la vundito rekonsciiĝis, sed la vundo sur lia kapo estis tiel grava, ke li ne estis kapabla paroli.
Ekzamenante la forŝoveblan pordon de la flanka ĉambro, oni rimarkis en ĝi du truojn.
La inspektoro eniris la ĉambron, sed ĝi estis tiel malluma, ke komence li vidis nenion en ĝi. Li bruligis alumeton kaj ekvidis ĉe la muro tuj apud la pordo malgrandan tablon, sur kiu staris fotografilo.
-- Ĉu li vere fotografis min? -- demandis Johano, kiu estis rakontinta detale la tutan okazintaĵon.
-- Sendube --, respondis la inspektoro, -- sed mi kunportos la fotografilon por esplori, ĉu mia supozo veriĝos; ne dubu pri tio, ni konas ĉi tiun domon kaj la loĝantojn, ili estas danĝeraj krimuloj, sed ĝis nun ni ne sukcesis kapti ilin ĉe la freŝa faro. Dank' al via flegma agado, ni fine senigos la urbon de paro el la plej danĝeraj skandalminacantoj, kiuj vivas kaj „laboras“ tie ĉi.
-- Ĉu ili estas geedzoj?
-- Ne, ilin kunligas nur ilia „laboro“.
Johano transdonis la revolveron, kaj ĉar lia afero estis finita por tiu ĉi momento, li foriris, lasante solaj la policanojn, kiuj poste per homportilo forportis la vunditon al la malsanulejo.
Kiam nia filozofo por la tria fojo trarampis la pordon, li vidis, ke la amaso de scivolemuloj fariĝis tiel granda, ke li nur kun peno povis al si liberigi vojon tra ĝi. Inter la homoj staris ankoraŭ tiu sama knabo kun la bicikleto.
-- Mi vin dankas, mia amiketo, vi faris al mi grandan servon, sed mi bezonas refoje vian helpon. Montru al mi domon, kie oni luigas aŭ vendas teatrajn objektojn.
-- Mi ne konas tian domon, sinjoro.
-- Sed mi! -- diris aliulo. -- Tia domo troviĝas en la Amsterdama-Veerkade; la numeron de la domo mi ne scias, sed antaŭ la fenestro pendas kavaliraj vestoj kaj armaĵoj. La strato estas tute proksima --, kaj li fingre montris la direkton.
Johano salutis kaj iris for.
Kvara Ĉapitro.
Sinjoro Van Elshout, kiel li sin levas, sin lavas kaj matenmanĝas -- Sinjoro Van Elshout deziras konatiĝi kun la „novulo“ -- La ĉiutaga okupado de Sinjoro Van Elshout -- La nova Don Kiĥoto kaj lia servisto -- Sinjorino Bus sciigas al Johano la deziron de Sinjoro Van Elshout -- Reciproka konatiĝo -- Du kvarpieduloj aperas sur la scenejo -- La promenantaj reklamiloj kaj pri ilia sukceso.
En la pensiono de Bus, sur la dua etaĝo estis la apartamentoj de Sinjoro Van Elshout[17]. Ĉi tiu sinjoro estis skribisto ĉe la financa ministrejo, sed sur la nomkarteto, kiun li ĉiam montris, kiam la okazo sin prezentis, staris, ke li estas: „Ŝtata Oficisto ĉe la Financa Ministrejo“. Tiu titolo estas tre multe signifa, tiel ke ricevintoj de tiu nomkarteto neeble povis ekscii, ĉu Van Elshout estas altranga, aŭ malaltranga oficisto, aŭ ĉu li estas tute senranga, ĉar ordinaraj skribistoj ĉe la ministrejoj, same kiel la referatistoj, komizoj, adjunkt-komizoj kaj cetere, povas uzi la titolon, kiun surhavas la nomkarteto de Van Elshout.
Van Elshout estis dudek-kvinjara pedanta dando, havanta apenaŭ sufiĉan salajron por loĝi en „meble provizitaj ĉambroj“, ĉar ĉiumonate li ricevis nur okdek guldenojn, kaj tiu sumo estas tre malalta por persono, kiu deziras esti konsiderata kiel eminentulo. Ĉar li vivis en malpaco kun siaj gepatroj, loĝantaj same kiel li en Hago, li forlasis la gepatran hejmon, kie li laŭ sia opinio ne povus dece vivi kaj akcepti amikojn pro la maleminenta kvartalo, kie loĝis la patro, kiu estis bakist-servisto ĉe la granda Haga koopera societo „Volharding“[18].
Van Elshout, la filo, sekve luis apartamentojn en pli bela kvartalo de la urbo kaj eĉ en la pensiono de Bus. Liaj „apartamentoj“ konsistis el dormejeto kaj ĉambro elvidantaj sur la postan parton de najbara domo kaj sur malgrandan ĝardenon, en kiu kreskis kaj floris preskaŭ nenio.
Estas la sepa horo de la sekvanta tago, en kiu Johano tiel strange reguligis sian konton ĉe la bela nimfo, kaj sinjoro Van Elshout vekiĝas.
Li ĉiam vekiĝas la saman horon, ĉar lia vivado estas tre orda kaj tre regula.
Zorge li flanken ŝovas la litkovrilon tre kviete, kaj malrapide li eksidas, kaj karesinte dum unu minuto siajn blondajn lipharojn per la dikaj kaj montraj fingroj, li sin levas.
Ŝajnas, kvazaŭ li timus, ke la planko estus brulige varmega, kun tiom da singardo li ĝin tuŝas per la piedoj. Singarde li aliras al la tablo, sur kiu staras la lavakvo, kaj tuŝante la kruĉon, kvazaŭ ankaŭ tiu estus brulige varmega, li enverŝas malrapide akvon en la lavovazon kaj sin eklavas. Tio daŭras longe, ĉar kvankam li neniam estas malpura aŭ malpureta, li ĉiumatene lavas al si la bruston, la kolon, la vizaĝon, la harojn, la brakojn kaj la manojn, kvazaŭ tiuj membroj de lia kara korpo apartenus al kamentuba purigisto.
Post la lavado li kviete prenas la kombilon, kvazaŭ ĝi estus brulige varmega, kaj kombas al si la blondajn harojn. Tiam li purigas al si la dentojn kaj la longajn ungojn per ŝajne brulige varmegaj dentobroso kaj tranĉileto, kaj rigardinte kun kontenteco sian purigitan personon en la spegulo, li almetas sinsekve ŝtrumpojn el blua silko, pantalonon kaj cetere, ĝis kiam li estas preskaŭ tute vestita. Mi diras „preskaŭ“ tute vestita, ĉar sinjoro Van Elshout, kiam li estas forlasonta la „apartamentojn“, kutimas almeti siajn flavajn gamaŝojn, kaj ĉar li devas ankoraŭ matenmanĝi, li ankoraŭ ne surhavas la gamaŝojn, nek la gantojn.
Ankoraŭ tri- aŭ kvarfoje rigardinte sin en la spegulo por ekzameni, ĉu la tolaĵo sidas bone kaj ĉu la kravato pendas precize trans la mezo de la surĉemizo, kaj ankoraŭ tri- aŭ kvarfoje montrinte al si la blankajn, ĵus purigitajn dentojn, li suprenŝovas la lipharojn kaj aliras al sia „ĉambro“, kie la matenmanĝo lin atendas.
Van Elshout ne bezonas mantuŝi la seĝon ĉe la tablo per timantaj fingroj, ĉar la seĝo staras jam tie antaŭ la tablo; li povas tuj eksidi, kaj li eksidas por matenmanĝi.
Per la dikaj kaj montraj fingroj li malvolvas la blankan buŝtukon, skuadas ĝin kelkajn fojojn ĉe sia flanko kvazaŭ por forŝuti polveretojn, kaj kviete-singarde li ŝovas unu el la anguloj de la tuko tra la plej supra butontruo de la blanka veŝto; tiam disvolvante ĝin sur la brusto kaj sur la genuoj, li sin preparas enverŝi tason da teo el la tekruĉo. Ĉar la kurbtenilo de la tekruĉo ĉiam estas varmega pro tio, ke la kruĉo staras sub varmigilo, Van Elshout elpoŝigas la naztukon, kaj volvinte la manon en ĝin, li spite de tiu protektilo tre singarde kaptas la kruĉon kaj elverŝas por si la vaporantan teon; sed ĉar ĝi estas tro varmega por esti tuj trinkata, li kviete atendas momenton, ripozante per la dorso kontraŭ la seĝapogilo, kaj kun kontenteco li rigardas antaŭ sin, direktante la hele bluajn okulojn (antaŭ kiuj sidas eleganta orita nazumo kun tre maldika ĉeneto) sur la muron antaŭ si, ĉar tie pendas deko da fotografaĵoj. Du el ili prezentas belan knabinon kaj la aliaj prezentas ĉiuj sinjoron Van Elshout mem en diferencaj sintenadoj.
Estas nun la oka horo, kaj li ektrinkas kaj ekmanĝas.
Per la dika kaj la montra fingroj de la dekstra mano li kviete enbuŝigas la zorge tranĉitajn pecetojn de la buterpanoj, kaj puriginte almenaŭ dekfoje la lipojn per buŝtuko, li fine estas matenmanĝinta. Tiam li ekstaras, rigardas sin en la spegulo, admiras siajn blankajn dentojn, almetas la gamaŝojn kaj sonorigas per eta, sur la tablo staranta sonorilo; post tio li kunvolvas la buŝtukon, kviete ŝovas la blankajn manumojn trans la blankajn manojn en la manikojn de la jako, tiel ke ili ĉiuloke precize elstaras centimetron el ili ĉirkaŭ la pulsoj. Interfingrigante la manojn sur la brusto, li nun gravmiene rigardas la tri orajn, sur la fingroj brilantajn ringojn, kaj pintigante la lipojn kvazaŭ por fajfi, li atendas la alvenon de sinjorino Bus.
Ŝi baldaŭ frapas sur la pordo.
La pintigita buŝo ŝanĝiĝas, la maldikaj lipoj dispartiĝas kaj ellasas mallaŭtan „Jes“, elparolitan laŭ demanda maniero.
Sinjorino Bus estas enironta, sed restas staranta sur la sojlo.
-- Bonan matenon, sinjoro Van Elshout... Ĉu vi sonorigis?
-- Jes, sinjorino ... hm!... Bonan matenon... Jes, mi sonorigis... Mi petas: eniru, sinjorino, kaj venu pli proksimen; mi havas ion por demandi vin...; por informiĝi..., hm!
Ŝi obeas kaj ekstarante antaŭ la sinjoro, ŝi atendas la demandon.
-- Sinjorino Bus..., hm!
Van Elshout multfoje tusetas, kiam li parolas, sed ĉiufoje ĉe tiuj tusetoj li dece kovras al si la buŝon per la dekstra mano. Post la mallaŭta „hm“, li diras plue:
-- Jen pri kio mi deziras informiĝi... En via pensiono estas, kiom mi scias, longa sinjoro ..., hm!..., mi ne scias lian nomon; mi tre dezirus konatiĝi kun li. Antaŭe tamen ... hm!... antaŭe mi volas informiĝi pri tio, kio li _fakte_ estas.
-- Vi intencas, mi kredas, informiĝi pri sinjoro Johano Dusburg.
-- Hm!... Ĉu lia nomo estas Johano Dusburg?
-- En mia pensiono estas nuntempe nur unu longa sinjoro, tiu estas Dusburg.
-- Hm!... Kio _fakte_ li estas?
-- Li diris al mi, ke li estas aktoro.
-- Aktoro!?... Ĉu teatra aktoro?
Van Elshout ekpensas tuj pri invitaj biletoj, kiujn aktoro rajtas disdoni al amikoj, sed pri tio sinjoro Van Elshout ne parolas al sinjorino Bus.
-- Jes, ĉar li rakontis al mi, ke li ludis en „Vilhelmo Tell“.
-- Povas esti ... hm!... Tamen „Vilhelmo Tell“ estas opero; mi neniam ekaŭdis kaj legis pri la teatraĵo „Vilhelmo Tell“.
Van Elshout pravas: Li neniam ekaŭdis kaj legis pri tiu teatraĵo, ĉar li tute ne okupas sin pri kiu ajn literaturo, kaj la dramo, portanta tiun nomon, neniam estis ludita en la Haga teatro.
-- Li tamen kunludis en ĝi; li tion certigis al mi.
-- Hm!... Li estas afabla homo kaj bonmaniera sinjoro, ĉu ne vere?
-- Kompreneble, tre afabla kaj tre bonmaniera.
-- Sufiĉe, sinjorino ...; mi petas: prezentu al li mian nomkarteton kaj bonvolu informiĝi, ĉu konvenos al li, ke mi vizitos lin hodiaŭ en la posttagmezo, post kiam mi estos reveninta de la ministrejo ... hm!... je la kvina horo kaj duono.
Sinjorino Bus akceptas la elegantan nomkarteton, promesas plenumi la deziron de sinjoro Van Elshout kaj foriras.
Sinjoro Van Elshout malrapide ekstaras, rigardas sin dum kvin minutoj en la spegulo, montras refoje al si la brilantajn dentojn, ĵetas rigardon sur siajn fotografaĵojn kaj eliras la ĉambron. En la koridoro li prenas tuŝotime sian ĉapelon, kvazaŭ ankaŭ tiu estus brulige varmega kaj ĝin metas sur la glatajn blondajn harojn; tiam li pendigas sian nigran bastonon sur la dekstran brakon kaj malsupreniras la ŝtuparon por aliri al la ministrejo. Li marŝetas per rapidaj dancetantaj paŝetoj, kaj ĉar li amas rigardi kaj admiri sin mem, li enrigardas en ĉiujn fenestrojn, ekhaltas antaŭ ĉiuj butikoj por ekzameni en la grandaj spegulvitroj, ĉu liaj vestoj kaj kravato sidas bone, kaj ĉu liaj lipharoj estas ŝovitaj sufiĉe supren. Post duona horo da marŝetado, dum kiu li renkontas multajn gekonatojn, kiujn li ĉiujn grave salutas, li atingas la oficejon en la ministrejo, kie li ĉiutage pasigas sep sinsekvantajn horojn. En tiuj horoj li transskribas leterojn aŭ plenigas statistikajn listojn per miloj da ciferoj sumigotaj kaj aranĝotaj laŭ difinitaj reguloj de la statistiko.
Tiun enuigan laboron, kiu postulas nenian sciencon aŭ klerecon, li faras, sidante rekte sur sia seĝo, ĉar se li sin klinus, tiam la kravato nepre devus ŝoviĝi flanken, aŭ la surĉemizo ĉifiĝus, kaj li tre malamas ĉifitan tolaĵon. Neniam li ĵetas unu kruron trans la alian, ĉar per tio la pantalono ĉifiĝus kaj laŭ opinio de sinjoro Van Elshout nenio estas pli malbela ol pantalono kun ĉifoj kaj sen belaj akraj faldoj en la tuboj.
Ni lasos la kopiiston en sia oficejo kaj returnos nin al la ĉambro de la persono, kies konatiĝon li tiel kore deziregas.
Ĉi tiu sidas sur la kanapo. Li estas vestita per plena kavalira armaĵo kun escepto de vizierhava kasko kuŝanta antaŭ liaj piedoj, kiujn li rekte etendas antaŭ sin. Sur la genuoj li tenas kvadratan pecon da dika kartono, sur kiu estas gluita blanka papero.
Johano skribas sur tiu papero per nigra inko. Li jam skribis la vorton DUELINVITO per grandaj literoj kaj enkadrigis tiun vorton en rektaj dikaj linioj, desegnitaj kun helpo de liniilo. La tiel per ĉefaj literoj skribita vorto estas tiel granda, ke oni povas legi ĝin de granda distanco.
Ivan, staranta flanke de sia amiko, rigardas kun miro, tute ne sciante, kion signifas tiuj desegnaĵoj.
Johano daŭrigas skribi per malpli grandaj literoj la jenan frazon:
Mi, Don Kiĥoto, invitas ĉiujn al duelbatalo, kiuj kuraĝas certigi, „ke la granda ekspozicio en Scheveningen estas malpli grava ol iu ajn ekspozicio jam okazinta!“
-- Al kio utilos tio? -- fine demandas la kuiristo.
-- Por pendigi sur la pinto de tiu lanco.
Johano montras longan lancon starantan en angulo de la ĉambro.
-- Kaj kio estas tio? -- demandas plue Ivan, direktante la okulojn al la tablo, sur kiu staras stranga por li objekto.
-- Artefarita ventrego.
-- Ankaŭ por pendigi sur la lancopinto?
Johano ridas kaj respondas:
-- Ne, mia kara amiko; tiu ventrego estas por Sanĉo Panza.
-- Por Sanĉo Panza?... Mi ne konas Sanĉo Panzan. Kiu li estas?
-- Vi estas Sanĉo Panza. Mi ja diris, ke ni kiel reklamiloj bezonas tiujn objektojn.
-- Sed kion _mi_ do devas fari kun tiu ventrego?
-- Almeti sur vin, ĉirkaŭ via korpo.
-- Ĉirkaŭ...!?
-- Jes, mia kara, ĉirkaŭ via korpo. Vi ja ludos la rolon de Sanĉo, kaj ĉar vi ne havas dikan ventron, vi portos la jenan, kaj vi spertos, kia mirinda Sanĉo vi estos.
Dirinte tion, li ĵus finskribas la lastan vorton de la duelinvito, starigas la kartonon sur la kanapo kaj ekstaras por admiri ĝin de malproksime; tiam li diras al Ivan:
-- Ĉu tio estas sufiĉe legebla?
Ivan rigardas la invitaĵon konfuzite kaj respondas:
-- Tiajn literojn mi neniam lernis; mi povas legi nur rusajn.
-- Vi pravas; la rusoj havas apartan alfabeton. Nu, mi povas legi ĝin, sekve: la promenantoj sur la strato ankaŭ povos tion.
-- Vi do promenos kun tiu papero sur la stratoj por montri al la preterirantoj?
-- Kiel malsaĝa vi estas; ni ja fariĝos promenantaj ... aŭ pli ĝuste dirite: rajdantaj reklamiloj.
-- Ni do rajdos?
-- Jes; mi sur ĉevalaĉo kaj vi sur dika grasa longorela grizulo.
-- Grizulo!?
-- Jes, sur azeno.
Ivan konsternite rigardas sian amikon, dum li denove demandas:
-- Ĉu mi devas rajdi sur azeno? ... kaj en tiu ventrego?
-- Jes; ni foje ekzamenos, ĉu ĝi bone sidas --, kaj kaptante la ventregon, kiu sur la scenejo multfoje servis al Falstaf, li diras plue:
-- Ĉirkaŭmetu ĝin; mi helpos.
Ivan, fine komprenante, ke Johano ne ŝercis, obeas.
-- Ĝi sidas perfekte, mia rusa amiko. Se Falstaf povus vidi vin en ĉi tiu momento, tiam li krevus pro ĵaluzo...; ĝi sidas des pli perfekte, ĉar vi estas malgranda... Ni havos sukceson, mi certigas tion al vi; ni havos sukceson kaj perlaboros tiom da mono, ke post unu monato ni povos vojaĝi kune al Patersburgo por surprizi nian amikon.
Ivan tamen ne partoprenas la entuziasmon de sia longa kunulo; li aspektas tiel melankolia, ke Johano lin kompatas.
-- Kio estas? -- li demandas. -- Tiu ventrego espereble ne ĝenas vin?
-- Ĝi ne ĝenas; sed mi ja ne povos montri min tiel al la homoj --. Li eksidas kun peno sur la kanapo kaj grimace ridetas por ne ekplori.
-- Nu, do, kamarado, kuraĝon! ... Kuiru viajn pizojn ...! vi ja nur rajdos... Ĉio fariĝos bona; pripensu, ke ni faros tion pro la bono de Jafet.
-- Ho jes ... pro Jafet...; sed mi ne povas rajdi, mi neniam rajdis.
-- Vi povos; ĉiu povas rajdi sur azeno, vi ankoraŭ pli bone ol multaj aliaj, ĉar dank' al via dika ventro kaj viaj longaj kruroj vi sidos sur via grizulo kvazaŭ alnajlita.
Mallaŭta frapo sur la pordo interrompas la interparoladon.
Ivan rigardas ĉirkaŭe por ekzameni, ĉu ie estas loko por sin kaŝi, sed eĉ se tiu loko ekzistus, li ne havus la tempon por forkuri kaj por sin kaŝi antaŭ la okuloj de la frapinto, ĉar la pordo malfermiĝas kaj sinjorino Bus staras sur la sojlo de la ĉambra pordo. Ŝi restas staranta, rigardante la du tiel strange vestitajn virojn.
Johano ridas kaj demandas:
-- Nu, sinjorino, kion vi opinias pri niaj kostumoj?... Ĉu ni ne aspektas kiel veraj Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza?
-- Ĉu vi refariĝis aktoro, sinjoro? -- fine ŝi demandas.
-- Ne; ni fariĝis rajdantaj reklamiloj --, lakone respondas la filozofo. Mi ja parolis al vi pri tio.
-- He! ... vi rajdos en tiuj kostumoj?
-- Jes; mi sur ĉevalaĉo kaj li sur azeno.
Ivan honte kaj konfuzite ruĝiĝas kaj sinjorino Bus, ne povante jam ne ridi, ekridegas tiel laŭte, ke ŝi same ruĝiĝas.
-- Pardonu al mi, sinjoroj --, ŝi fine diras, ... pardonu al mi, ke mi tiel ridas, sed mi ne povis reteni min. Vi efektive aspektas kiel veraj arlekenoj. Se vi montros vin en tiuj kostumoj, tiam vin sekvos ĉiuj buboj de la urbo.
-- Nu! -- diras Johano al Ivan --, ĉu mi ne certigis, ke neniam pli belaj reklamiloj promenis aŭ rajdis tra la stratoj de Hago?... Mi rediras: La sukceso estos giganta.
-- Sinjoro --, diras sinjorino Bus, -- mi devas enmanigi al vi ĉi tiun nomkarteton. Ĝi estas de sinjoro Van Elshout, unu el miaj pensionuloj. Li tre deziras konatiĝi kun vi kaj petigas, ĉu vi povos akcepti lin je la kvina kaj duono.
Johano akceptas la karteton, ĵetas sur ĝin rapidan ekrigardon, ĝin metas sur la tablon kaj diras:
-- Kial li volas konatiĝi kun mi?
-- Mi ne scias.
-- Nu, li venu.
-- Ĉu vi povas akcepti lin tuj ... en tiuj kostumoj?
-- Li atendas?
-- Jes, en sia ĉambro; li ĵus rehejmiĝis kaj atendas vian respondon.
-- Li estos bonvena, sinjorino.
La sinjorino eliras kaj minuton poste modesta frapo anoncas, ke Van Elshout staras en la koridoro ĉe la pordo.
-- Eniru! -- vokas Johano.
Malrapide malfermiĝas la pordo, kaj eniras riverencante sinjoro Van Elshout. Liaj vestoj kaj tolaĵo estas kiel ĉiam sen ĉifoj. Li ekhaltas kaj preskaŭ lasas fali la dekstran nigran ganton, kiun tenas lia maldekstra gantkovrita mano, ĉar la renkonto de la strangaj sampensionuloj tre lin surprizas.
-- Pardonu! -- li diras balbute... Pardonu!... hm!..., ĉu mi havas la honoron renkonti sinjoron Dusburg?
Johano ekstaras.
-- Jes, mia nomo estas Dusburg, kaj tiu de mia amiko (li montras lin per mangesto) estas Ivan Ivanoviĉ.
Ivan kapsalutas, sed restas sidanta, ĉar la dika ventro malhelpas al li tuj ekstari.
-- Tre agrable, sinjoroj ... hm!
-- Eksidu sinjoro --, diras Johano, montrante seĝon tuj apud la tablo. Van Elshout eksidas tre ĝenate, dirante:
-- Mi do ne venas malĝustatempe? ... hm!
-- Ho ne; neniu venas ĉi tie malĝustatempe, kaj ĉiu, kiu deziras fari mian konon, estas bonvena.
-- Mi dankas ... hm!... Mi ekaŭdis antaŭ kelkaj tagoj, ke ni estas sampensionuloj, kaj ĉar mi kutimas konatiĝi kun ĉiuj miaj sampensionuloj, mi prenis la liberecon prezenti mian nomkarteton pere de sinjorino Bus.
-- Mi ĝin ricevis.
-- Mi estas, kiel vi sendube legis, ŝtata oficisto ĉe la financa ministrejo.
-- Tion mi ne atentis, mi nur rapide legis vian nomon.
-- Hm!... Ĉu vi loĝas jam longe en Hago, sinjoro?
-- Nur malmultajn semajnojn.
-- Vi estas aktoro, ĉu ne vere?
-- Mi estis aktoro.
-- He! ... hm!... Vidante vin en tiu kostumo, mi ekpensis, ke vi estas tia ankoraŭ nun, kaj ke vi kun via amiko estis studantaj viajn rolojn.
-- Vi trafis, ni estis studantaj.
-- Mi do ne eraris... Vi sekve estas ankoraŭ nun aktoro... Mi tre ŝatas la teatron ... hm! ... hm!
-- Mi same, sed nun ni ne studadis teatrajn rolojn.
-- He! ... hm!
-- Ĉar ni estas nun reklamiloj; ni ekzamenis, kiel sidas niaj vestaĵoj kaj cetere.
Sinjoro Van Elshout kredas, ke li malbone aŭdis; li sekve demandas:
-- Kion!? ... hm!... Reklam...!?
-- Jes, rajdantaj reklamiloj. Mi estos Don Kiĥoto kaj mia kamarado estos Sanĉo Panza. Ni intencas labori por la granda ekspozicio, kiu, kiel vi scias, nuntempe okazas en Scheveningen, kaj se oni akceptos niajn servojn, kaj pri tio ni ja ne dubas, tiam ni...
-- Pardonu! ... hm! ... hm!... Vi estas reklamilo!?
La dandeto posten ŝovas sian seĝon. Ŝajnas, kvazaŭ venena serpento subite ekrampas antaŭ liaj galoŝkovritaj ŝuoj; ĉar li ekstaras, rigardas al la pordo kaj montras per sia tuta teniĝo, ke li estas tuj forkuronta el la ĉambro.
Johano rigardas mokridetante la vireton kaj diras:
-- Jes, ni estas reklamiloj, ... rajdantaj reklamiloj. Tiu titolo ŝajnas malplaĉi al via moŝto.
-- Verdire ... hm!... Mi devas konfesi, ke mi venis por konatiĝi kun aktoro. Se mi antaŭe scius, ke vi estas ... hm!... reklamilo, tiam mi memkompreneble ne estus prezentinta mian nomkarteton.
Johano ekkoleretas, sed li tuj ekpensas, ke fakte la konduto de la dando ne indas lian koleron, tial li jam sin regas kaj kviete demandas:
-- Kial?
-- Nu, ... hm!... Ŝtata oficisto ĉe la financa ministrejo ja ne povas konatiĝi kun ... hm!...
-- Kun reklamilo, vi estas dironta, ĉu ne vere!
Sinjoro Van Elshout ne respondas tiun demandon, sed diras:
-- Se sinjorino Bus ne estus trompinta min, tiam ... hm!
-- Tiam vi ne estus prezentinta vian nomkarteton.
-- Memkompreneble. Tiam mi ne estus veninta ... hm!
-- Nu, vi estas libera tuj foriri; mi ne vokis vin kaj mi ne vin retenos.
-- Hm!
Tute ne senkulpigante sin, sinjoro Van Elshout estas forlasonta la ĉambron, sed ŝajnas, ke li tro multe prokrastas sian foriron, ĉar Johano, konsiderante, ke ne penvaloras disputadi kun li pri la diferenco inter aktoro kaj reklamilo, ekstaras per la rapideco de fulmo, kaptas la dandeton ĉe la kolumo, tiel ke la tolaĵo de lia blanka surĉemizo en terura maniero ĉifiĝas, levas lin de la planko kaj per antaŭen streĉita brako portas al la pordo, kiel oni portas dronigotan hundon. Tiam li ellasas la teruritan vireton en la koridoro, tute ne atentante, ĉu li rompas al si la krurojn aŭ la nukon. Feliĉe la falanta dando tuŝas la tapiŝon per la piedoj, ne perdante la egalpezon, li ŝanceliĝas momenton, sed ne renversiĝas kaj rapide kiel leporo kuras al sia ĉambro, kie li malaperas.
Johano kviete refermas la pordon, dirante:
-- Jen, li estas for. Ni konatiĝis, sed ho ve! la konatiĝo ne estis laŭ reciproka plaĉo. Li jam neniam revenos.
Ivan, kiu nur duone estas kompreninta la mallongan interparoladon de Johano kaj la dandeto, sidas sur la kanapo kaj rigardas sian amikon kvazaŭ por peti klarigon pri la stranga okazintaĵo, kiun li ĉeestis.
Johano ridetas kaj diras:
-- Jen la maniero, per kiu mi kutimas reguligi mian konton kun tiaj homoj!
-- Mi ne komprenas...
-- Ne estas necese, ke vi nun komprenu tion. Poste, se ni okaze havos nenion por fari, mi klarigos al vi tiun aventuron; sed niaj bestoj estas tuj venontaj, ĉar estas la kvina kaj duono.
Laŭta sonorado ekster la ĉambro anoncas, ke sur la strato staras persono.
-- Jen la viro kun niaj bestoj --, diras Johano, kaptante la kaskon kaj metante ĝin sur la kapon --. Nun ni povos rajdi, Ivan.
Al Ivan tute ne plaĉas la rajdado, sed li ne kuraĝas kontraŭstari al Johano, kiun li estimas, amas, sed samtempe iom timas pro la maniero, laŭ kiu li reguligas sian konton „kun kelkaj homoj“.
En tiu momento laŭta bruo, ridado kaj vokado estas aŭdataj sur la strato. Johano alligas la kartonon sur la pinto de la lanco kaj diras al Ivan:
-- Antaŭen, kamarado, sekvu min!
Ili malsupreniras la ŝtuparon, sur kiu staras la geedzoj Bus, kiuj jam malfermis la stratan pordon, sed kiuj ne komprenas, kial antaŭ la domo staras malgrasa ĉevalo kaj grasa azeno.
-- Ki... ki... ki...? -- balbutas Bus.
La silabo „ki“ -- sen finiĝo estas kelkfoje tre malklara, sed en ĉi tiu cirkonstanco Johano komprenis ĝin bone.
-- Mi mendis ilin --, li diras, kaj preterirante la geedzojn, li iras sur la straton, kie multaj scivolaj buboj amasiĝis ĉirkaŭ la du kvarpieduloj.
Johano helpas al Ivan supreniri la azenon, kaj post kiam li mem estas eksidinta sur sia Rosinanto, ili ekrajdas, laŭte aplaŭdataj de multaj buboj, kiuj ne komprenas, kion signifas tiu stranga rajdado. Ĝi tamen estos kiel triumfa rajdado. Johano en plena armaĵo el kupro kun longa glavo ĉe la flanko, brilanta vizierhava kasko sur la kapo kaj longa lanco en la mano, rajdas kiel vera kavaliro kaj rigardas la rigardantojn kun rava rideto. Ivan tamen, kiu pro la dika ventro sidas tre malkomforte sur sia azeno, aspektas kiel vera mizerulo kaj martiro, sed ĉar la rigardantoj kredas, ke lia malĝoja vizaĝo apartenas al la rolo, kiun li ludas, aplaŭdadas lin laŭtvoĉe, dum Don Kiĥoto diras al li:
-- Kuraĝon...! kuiru ilin, mia kara; vi ja vidas, ke ĉio marŝas bone kaj ke ĉio finiĝos laŭ deziro.
Neniam reklamiloj havis tian sukceson. Ĉiuj preterpasantoj ekhaltas por postrigardadi ilin kun miro kaj atento. Ĉiuj pordoj malfermiĝas kaj post ĉiuj fenestroj aperas kapoj de scivolemuloj, kaj ĉiuj legas kun rido la duelinviton de la kavaliro. Neniu tamen akceptas ĝin, ĉar ĉiuj unuvoĉe samopinias, ke tiu reklamilo estas la plej trafa kaj la plej originala, kiun povus elpensi la direkcio de la ekspozicio.
Tia estas la opinio pri tiu elpenso, ke kelkaj amikoj de la direkcio tuj telefone gratulas pro la trafa maniero, per kiu ĝi (la direkcio) reklamas. Kaj la direkcio komprenas nenion pri la telefonaj gratuloj; ĝi komence ekpensas pri ŝercado, tamen, post kiam multaj tiaj gratuloj sinsekve estas telefonitaj inter Daguerrestraat kaj Scheveningen, ĝi (la direkcio) irigas serviston per biciklo renkonte al la mistera reklamilo por tuj eksciiĝi kaj eksciigi, el kio konsistas la nekonata reklamilo.
Unu horon poste Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza, ĉirkaŭataj de centoj da buboj, bubinoj kaj aliaj scivolemuloj, alvenas ĉe la enirejo de la ekspozicio, kie la ravita direkcio akceptas ilin kun ĉiu honoro, kiun ili indas. La turnkrucoj, starantaj ĉe la enirejo, estas forigataj, kaj la ĉevalaĉo kaj la azeno eniras la konstruaĵon, kie ĝis tiu tempo estis akceptitaj nur dupieduloj.
Ĉiuj volas admiri kaj rigardi la denove naskiĝintajn heroojn de Saavedra; ĉiuj eniras la konstruaĵon, kaj post kiam en la vespero la kasistoj sumigis la ricevitan enirmonon, ili sciigas al la direkcio, ke tiu mono estas la kvaroblo de la plej alta taga sumo, ĝis nun ricevita dum la tuta ekspozicio.
Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza estas akceptataj kiel reklamiloj por la daŭro de du semajnoj, _se ne io eksterordinara okazus_, per kio la kontrakto povus esti nuligata, kaj je tiom da salajro, ke ili post tiu tempo sen peno povus fari trifoje la vojaĝon al Patersburgo per la unua klaso de la vagonaro.
Laŭ Johano (kiu estis postulinta tiun kondiĉon) ĉio dependas de cirkonstancoj, kaj li estis prava, ĉar tre stranga cirkonstanco estis la kaŭzo, ke la reklamiloj laboris nur kvin tagojn por la direkcio, kaj ni legos en la sekvanta ĉapitro, kiel tio okazis.
Kvina Ĉapitro.
La sukceso de la rajdantaj reklamiloj -- La fraŭlino de la ekspozicio -- La loteria bileto kun la kvar sepoj -- La granda premio -- Kiel filozofo pagas servojn, kiujn oni faris al li -- Kiel Sanĉo estas senigata de peza ŝarĝo -- Rehejmiĝo de la reklamiloj -- Gesinjoroj Bus estas invitataj al festeno -- Refoja forkuro de sinjoro Van Elshout.
Kiel ni diris en la kvara ĉapitro, la du rajdantaj reklamiloj devus reklami per la ekspozicio dum du semajnoj, kaj la sekvantan tagon ili komencis sian rondrajdadon tra la tuta urbo, eĉ ne evitante la plej maleminentajn stratojn, ĉar precipe tie ilia celo estis plej efike trafita. Personoj, kiuj ne legas gazetojn kaj ne ekaŭdis pri la ekspozicio, fariĝis scivolaj ĉe la apero de la strangaj kavaliro kaj armilservisto, kaj kredante, ke la ekspozicio estas io sama eksterordinara kiel la rajdistoj, multaj aliris al Scheveningen por viziti ĝin.
La direkcio estis kontentega, kaj ĉiufoje en la posttagmezo, kiam Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza aperis antaŭ la konstruaĵo, la turnkrucoj estis forigataj, por ke la kvarpieduloj sen kontraŭstaro povu eniri, kaj tiam la du rajdantoj estis regalataj kiel veraj herooj. Kaj tion ili indis, ĉar la kaso montriĝis post ĉiu tago pli kaj pli plena, tiel ke la akciuloj de la entrepreno, kiuj komence jam estis kontentaj kun kvar procentoj, povis antaŭvidi kaj antaŭkalkuli, ke tiuj procentoj almenaŭ plialtiĝus ĝis dek.
Tamen ne ĉiutage la suno brilas kaj ne ĉiam daŭrus la jam por la direkcio komenciĝinta prospero. Tio veriĝis, post kiam en la kvina tago la reklamiloj revenis en la konstruaĵon post okhora rajdado tra la urbaj stratoj.
Apenaŭ Don Kiĥoto deĉevaliĝis kaj apenaŭ li estis enmaniginta al sia armilservisto la kondukilojn de Rosinanto, kiam alkuretis al li juna fraŭlino.
Ivan tuj rekonis ŝin. Ŝi estis la sama, al kiu li antaŭ kelkaj tagoj estis montrinta la internajn partojn de siaj poŝoj por montri, ke ili estas tute sen mono. Ŝi ankaŭ lin rekonis, ĉar ŝi ridetis afable al li. Tiam ŝi direktis sin al Johano kaj tuŝante lian kupre kovritan brakon, ŝi diris:
-- Sinjoro, unu vorton mi petas.
Johano rigardis de supre malsupren, ĉar la fraŭlino estis kompare kun li tiel malgranda, ke ŝi povus stari sub lia etendita brako. La fraŭlino siaflanke rigardis de malsupre supren, kaj tuj kiam iliaj okuloj sin renkontis, ili ambaŭ ridetis unu al la alia. Johano rekonis ŝin ankaŭ. Spite al la reciproka rekoniĝo, ŝi diris:
-- Ĉu vi min rekonas, sinjoro?
-- Jes, fraŭlino.
-- Ĉu vi memoras, ke antaŭ kelkaj tagoj vi vizitis la ekspozicion kaj ke vi tiam rigardis la librojn sur tiuj tabloj?
-- Mi memoras.
-- Vi sen dubo ankaŭ memoras, ke mi ĉe tiu okazo ĝenis vin momenton por vendi al vi bileton de la ekspozicia loterio?
-- Jes, mi memoras.
-- Ĉu vi memoras ankaŭ la numeron de via bileto?
Johano ridetis dirante:
-- Ne, fraŭlino, kiel mi memorus? Mi ja tute ne atentis tion, ĉar mi aĉetis tiun bileton nur por fari plezuron al vi.
La fraŭlino frapetadis al si la manojn kaj ruĝiĝis pro plezuro, tiam ŝi diris plue:
-- Rigardu foje, mi petas, ĉu via bileto surhavas la numeron sep mil sepcent sepdek sep, ... kvar vosthavajn ciferojn[19]. Mi okaze memoras tion, ĉar tia numero estas eksterordinara pro la kvar vosthavaj ciferoj.
Johano momenteton pripensis; tiam li diris:
-- Nu, fraŭlino, kio estas kun tiuj kvar sepoj?
-- Sinjoro, rigardu foje vian bileton: povas esti, ke mia memoro min trompis, sed mi estas preskaŭ certa pri tio, ke vi estas la gajninto de la granda premio.
-- Ĉu vere!? Nu, mi tuj ekzamenos, sed antaŭe helpu al mi formeti mian kirason, ĉar la bileto sidas en mia veŝta poŝo, se mi ne perdis ĝin.
-- Se vi ne perdis!? -- La fraŭlino diris tion paliĝante. Ŝi tamen nerveme helpis forigi la kirason, kaj la bileto estis trovata.
-- Rigardu al la numero! ... la numero! diris la fraŭlino, frapetante la manojn kaj piedfrapetante pro senpacienco.
-- Vi pravas: Kvar sepoj!
-- Antaŭen! ... tuj! ... al la direkcio kaj montru vian bileton.
Johano rigardis al sia bileto kaj al la fraŭlino, faris du paŝojn antaŭen, sed subite ekhaltis, dum li demandis:
-- Kiom do mi gajnis?
-- Ĉu vi ne scias?... Kvin dek mil guldenojn!
-- Kvin dek mil guldenojn!? -- Kaj rigardante al Ivan, li diris: -- Ĉu vi aŭdis? ... kaj ĉu mi ne certigis al vi, ke ĉio finiĝos bone?
-- Mi ne bone komprenis tiun fraŭlinon --, diris Sanĉo.
-- Nu, sekvu min kaj vi komprenos --, diris Don Kiĥoto.
Ili iris, kaj la ravita fraŭlino, kiu ŝajnis esti pli feliĉa ol la longa kavaliro, sekvis je kelka distanco por ĝui la plezuron vidi, kiel la sinjoro, kiu gajnis la premion pere de ŝia bileto, ricevas la grandan sumon, kiu tiel neatendite faris lin riĉulo. Multaj vizitantoj same sekvis.
Johano kaj Ivan eniris kiel laŭkutime la oficejon de la direkcio, kaj la direkciestro jam ekstaris por saluti la revenantajn reklamilojn; sed antaŭ ol li eldiris unu vorton, Johano prezentis sian bileton, dirante:
-- Sinjoro direkciestro, kiam mi proponis al vi niajn servojn, ni estis akceptataj kiel viaj rajdantaj reklamiloj por la daŭro de du semajnoj, se ne io eksterordinara okazus, per kio mi povus nuligi la kontrakton, kiu nin ligas. Mi intence postulis tiun kondiĉon, ĉar kiel filozofo mi scias, ke ĉio dependas de cirkonstancoj, kaj jen, sinjoro, la fortuno sin montris favora al mi: Mi aĉetis bileton de loterio, kaj sur ĝin falis la granda premio. Per tiu bileto mi fariĝis la posedanto de kvindek mil guldenoj, kaj ĉar posedanto de tiom da mono ne bezonas esti rajdanta reklamilo, mi konsideras min kaj mian amikon kiel eksigitaj, kaj petas vin ĝentile sciigi min, kiam kaj kie mi povos ricevi la gajnitan sumon.
La tuta direkcio gratulis la gajninton, kaj la direkciestro proponis elpagi tuj, kion nia heroo akceptis kun plezuro.
Paketo kun kvindek monbiletoj po mil guldenoj estis transdonata al Johano, kaj post peto de la direkciestro li rekalkulis la biletojn kaj trovis, ke la paketo enhavas la ĝustan nombron. Johano, la eksreklamilo rigardis ĉirkaŭe. Li serĉis per la okuloj la fraŭlinon, kaj ekvidante ŝin, li geste alvokis ŝin al si. Ŝi alproksimiĝis ankaŭ ruĝiĝante pro plezuro, sed ŝia plezuro ŝanĝiĝis en ĝojon, kiam Johano diris al ŝi:
-- Fraŭlino, pere de vi mi gajnis kvindek monbiletojn po mil guldenoj, kaj pere de vi mi eksciis, ke mi estas la gajninto, ĉar sen via bona memoro mi neniam estus pensinta pri la tuta loterio; sekvas el tio, ke vi faris al mi du gravajn servojn. Mi do estas via ŝuldanto kaj petas vin, ke vi permesas, ke mi tuj reguligu kun vi vian konton, prezentante al vi po unu monbileton por ĉiu al mi farita servo.
Ridetante li eltiris el la paketo du biletojn, kaj kun gracia movo de la mano prezentis ilin kun la vortoj:
-- Fraŭlino, faru al mi la honoron akcepti ilin.
-- Ho, sinjoro, tio estas multe tro multa.
-- Fakte ĝi estas tro malmulta, sed pri tio ni ne disputu, la ĉefa afero estas, ke vi estas kontenta.
La fraŭlino akceptis konsternite kaj konfuzite; ŝi balbutis kelkajn vortojn pro dankemeco, post kiuj Johano ridetis afable. Tiam sin turnante refoje al la direkcio, li diris:
-- Sinjoro direkciestro, bonvolu diri al mi, kiu turnis la loteribiletujon kaj kiu elprenis mian bileton kun la kvar sepoj, kiuj riĉigis min.
Du knabegoj sidantaj ĉe aparta tablo, kie ili aranĝis leterojn, gazetojn kaj aliajn paperaĵojn, subite ekstaris.
-- Mi ne bezonas montri ilin --, diris la direkciestro; ili jam montras sin mem; jen ili staras.
-- Alproksimiĝu, miaj amiketoj --, diris Johano, ... -- ankaŭ _vi_ faris al mi grandan servon, ankaŭ _vian_ konton mi devas reguligi --, kaj al ĉiu li donis unu bileton po mil guldenoj.
Laŭta aplaŭdado ĉiuloke aŭdiĝis, precipe ekster la oficejo, kie staris la scivolemuloj. Ĉiuj admiris la malavarecon, per kiu la reklamilo rekompencis la al li faritajn servojn. Eĉ tiuj, kiuj mem agus tute alie kaj kiuj eble ne estus donintaj unu centimon, kriis „brave!!“ kaj „longe li vivu!!“. Sed la reklamilo, kiu kiel filozofo konis la homajn karakterojn, ne atentis tiujn aplaŭdojn, kaj salutinte la direkcion, li kviete per siaj kutimaj longaj paŝoj foriris, sekvate de Ivan, kiu, forgesante por momento pri sia dika ventro, pensis sonĝi.
Dum la malmultaj tagoj, kiam li konis sian longan amikon, li travivis tiom da mirakloj, ke li fine kredis, ke Johano estas magiisto, kiu antaŭvidas la estonton, aŭ sanktulo, kiu estis veninta teren por puni netaŭgajn bubojn, dandojn kaj malicajn nimfojn, kaj por rekompenci ĉiun, kiu honeste kaj sincere promenas la vojon de la virto.
Veninte ekster la konstruaĵon, Johano ekhaltis, pripensante kion fari kun la bestoj, kaj li diris al Ivan:
-- Nu, mia rusa dikventrulo, kion ni nun faros?
Ivan, aŭdante la aludon al sia ventrego, subite respondis:
-- Mi petas, forigu mian ventraĉon!
-- Ĉu ĝi ĝenas vin?
-- Jes, ĝi ĝenas. Ĝis nun mi ĝin portis kun rezigno kaj submetiĝo por esti agrabla al vi kaj por vin servi, sed ĉar ĝi fariĝis superflua, mi prefere iros sen ĝi --, kaj li malligis la ŝnuretojn, per kiuj ĝi estis ligita sur lia korpo. Laŭta kaj profunda elspirego eliĝis el lia brusto, kiam la ventrego rulfalis teren, kaj por montri sian abomenon kaj malamon, li piede puŝegis ĝin for kvazaŭ por diri: -- Neniam plu tiu ventraĉo turmentos min.
Johano ridetante kaptis ĝin kaj metis antaŭ la selon de Rosinanto; tiam li surĉevaliĝis kaj diris:
-- Antaŭen Sanĉanto[20], surazeniĝu por la lasta fojo kaj sekvu min; ni rekondukos la bestojn tien, kie ni luis ilin, kaj kiel eble plej baldaŭ ni aranĝos niajn preparaĵojn por ekvojaĝi Patersburgon.
La kuiristo-eksreklamisto obeis tuj, kaj duonan horon poste ili haltis en Daguerrestrato, antaŭ la pensiono de Bus.
Ivan sonorigis, kaj post kiam la pordo estis malfermita, li restis gardanta la bestojn, por ke Johano povu supren porti la ventregon kaj la lancon, ĉar li estis aĉetinta tiujn objektojn same kiel la armaĵon, kiuj laŭ lia opinio estonte servus al li ĉiam, kiam mankus al li mono por pasigi sian tempon promenante kaj vivante kiel eminenta sinjoro.
Sur la koridoro okaze sin trovis Van Elshout, kiu estis elironta por ekpromeni, sed apenaŭ la elegantulo ekvidis supreniri la filozofon, li ekpaliĝis kaj forkuris terurite al sia ĉambro kun la vortoj: Ho fi! ... la viraĉo! ... li ... La cetero de lia frazo perdiĝis post la pordo, kiun li tirfermis post si.
Johano ne ekvidis la forkurinton kaj aliris al la kuirejo, kie gesinjoroj Bus laboradis. La sinjorino, vidante la ŝarĝitan kavaliron, demandis:
-- Ĉu la rajdado jam finiĝis hodiaŭ, sinjoro?
Li eksidis kun dorso turnita al la kuireja pordo, kaj etendante rekte antaŭ sin la longajn krurojn, li sin klinis antaŭen, metis la lancon kaj la ventregon teren, kaj restante en klinita sintenado, li respondis:
-- Ĝi finiĝis, eble por ĉiam; ni ĉi tiun someron ne rajdos plu.
-- Vi tamen rajdis nur kvin tagojn.
-- Jes, sed vi scias, sinjorino, ke ĉio dependas de cirkonstancoj, kaj stranga okazintaĵo decidigis min eksreklamistiĝi. Mia amiko staras kun la bestoj sur la strato antaŭ via domo, kaj ni rekondukos ilin al la posedantoj.
-- Sed..., kio do okazis?
-- Mi tuj klarigos; antaŭe mi devas demandi, ĉu vi povos gardadi por mi miajn teatraĵojn; ĉar provizore mi ne uzos ilin plu.
-- Kompreneble; mi povas gardadi ilin por vi. La subtegmentejo estas tiel vasta, ke mi sen peno kaj ĝeno trovos lokon por meti ilin tien.
-- Bone; mi dankas... Post du tagoj mia amiko kaj mi vojaĝos al Patersburgo en Rusujo; ni sekve devos forlasi jam baldaŭ vian pensionon.
La sinjorino altigis la manojn pro surprizo, kaj Bus, kiu estis muelanta kafon, ekhaltis; li volonte demandus, kial la sinjoroj faros tian longan vojaĝon kaj li jam movetadis la lipojn kun grimacoj, jam premfermis la okulon, jam elĵetis la kutimajn kraĉerojn, sed antaŭ ol li eligis unu silabon, lia edzino ordonis al li:
-- Silentu!... Mi ja povas paroli!
Ŝi tamen ne parolis, ĉar Johano diris:
-- Mi gajnis la grandan ekspozician premion; mi sekve ne bezonas esti pli longe reklamilo... Ni vojaĝos pro aferoj al Patersburgo.
-- La grandan ekspozician premion!?
-- Jes, antaŭ kelkaj tagoj mi aĉetis bileton de loterio, kaj sur tiun bileton falis la kvindek mil guldenoj.
Refoje la manoj de sinjorino Bus altiĝis kaj ŝi diris:
-- Sed, sinjoro, tiam vi ja subite fariĝis riĉulo!... Mi gratulas.
-- Dankon!... Kaj nun mi rekondukos la bestojn. Mi revenos post unu horo. Ĉu vi povos pretigi en tiu tempo eksterordinaran manĝon por kvar personoj?
-- Por kvar?
-- Jes, mi invitas vin ambaŭ por manĝi kun ni en mia ĉambro.
-- Sed sinjoro!...
En tiu momento mallaŭta brueto aŭdiĝis sur la koridoro. Sinjorino Bus, kiu havis bonegajn orelojn, ekaŭdis ĝin tuj. Ŝi ekhaltis paroli kaj rigardis trans la klinitan dorson de Johano en la koridoron, kaj tie, mallaŭte kaj singarde kiel muso, sinjoro Van Elshout elŝteliĝis el sia ĉambro, rapidiĝis al la ŝtuparo kaj malaperis kvazaŭ la diablo persekutus lin. Johano, vidante laŭ la surprizita vizaĝo de la sinjorino, ke io stranga okazis post li, sin turnis kaj ekvidis la malaperantan kapon de la forkuranto. Li laŭte ekridis. Tuj poste la pordo malsupre fermiĝis kun bruego.
-- Kio okazis!? -- demandis ŝi.
-- Ho, li timas, ke mi refoje ĉifu lian blankan tolaĵon; sed li ne bezonas timi, mi ja ne atentos tiun dandon plu.
Ŝi suprentiris la brovojn kaj malfermis la buŝon kvazaŭ por peti klarigon.
-- Mi rakontos al vi pri tio dum nia festeno.
Johano ekstaris, aliris al sia ĉambro, demetis la armaĵon kaj malsupreniris tiam la ŝtuparon per kvar longaj paŝoj.
Sesa Ĉapitro.
Ekvojaĝante -- Vojaĝanto kun stranga, sed kara ŝarĝo sur la brakoj -- Kunvojaĝantoj kaj ilia interparolado kun niaj herooj -- Ivan ekpensas pri mirakloj -- Iama konato reaperas -- Miksitaj „Idoj de Orfeo“ -- Nova bonfaro de Johano -- Kiun Ivan unue volas viziti en Patersburgo -- Ivan refoje melankoliiĝas, sed Johano kuraĝigas lin.
Estis dum bela, suna dimanĉo, kiam Johano kaj Ivan ekvojaĝis al Patersburgo. Volonte ili estus vojaĝintaj jam du tagojn pli frue, sed Johano estis riĉulo kaj tial li deziris, ke Ivan kaj li alvenus ĉe Jafet dece vestitaj, tiom pli, ĉar tiu ĉi estis nun fama artisto, al kiu ili volis fari ĉiun honoron, kiun li indis. Tial la tajloro loĝanta en strato tuj apud la pensiono de Bus, estis farinta por la du vojaĝontoj tute novajn kostumojn laŭ la lasta modo. Johano aspektis kiel vera ĝentlemano kaj Ivan, malgraŭ sia pinta dorso kaj siaj altaj ŝultroj, havis gravan aspekton en sia nova nigra kostumo, kiu estis tiel farita, ke lia ĝibo ŝajnis malpli granda ol en lia ordinara marista vestaĵaro.
Johano havis belan odorantan rozon en la butontruo de sia jako, kaj lia kostumo estis griza.
Estis je la deka horo en la mateno, kiam la du amikoj supreniris la duaklasan kupeon de la ekspresa vagonaro al Germanujo. Johano eksidis komforte sur angula loko ĉe la fenestro kaj diris al la lin sekvanta kunulo:
-- Eksidu tie tuj kontraŭ mi, Ivan, por ke ni povu plej komforte paroli dumvojaĝe, kaj por ke vi povu pli bone rigardi la pejzaĝojn, laŭ kiuj ni iros.
Ivan eksidis spiregante; li estis iom laca kaj la mallarĝa veŝto premis lian elstarantan bruston. Lia vizaĝo tamen ne montris plu la melankolian esprimon de antaŭe, ĉar tuj post kiam li ne plu bezonis rajdi kiel dikventrulo sur azeno, lia melankolio estis malaperinta. Li ridetis kontente kaj diris:
-- Bela kupeo, sinjoro, kaj molaj kusenoj; neniam mi vojaĝis en la dua klaso.
-- En realo tio estas la sama, ĉu oni vojaĝas en la dua aŭ en la tria klaso --, filozofie respondis Johano.
-- Tre povas esti; tamen mi preferas la duan --, diris la kuiristo, tirante el la poŝo cigaredujon kaj prezentante cigaredon al Johano. Ili ambaŭ ekfumis.
En tiu momento Johano rigardis eksteren sur la peronon. Tie alproksimiĝis vilaĝane vestita viro, kiu portis sur la brakoj maljunan virinon. Ili serĉis lokon en la tria klaso, sed ŝajne ĝi ne estis plu havebla, ĉar la viro kuris tien kaj returnen, ŝajnante preskaŭ malesperanta pro timo, ke la vagonaro forveturus sen li kaj lia ŝarĝo. Johano rapidis al la kupea pordo kaj vokis:
-- Ĉi tien, sinjoro!
La viro alproksimiĝis al li, sed estis denove forironta, dirante:
-- Tiu ja estas duaklasa kupeo; mi havas biletojn por tria.
-- Ĉu ne estas plu lokoj disponeblaj en la tria?
-- Mi timas ke ne; ĉiuj vagonoj estas plenplenaj.
Johano eksaltis sur la peronon kaj alkuris al konduktoro.
-- Konduktoro, ĉu ĉiuj kupeoj estas okupitaj? ... tiuj viro kaj virino serĉas lokon.
-- La tria klaso estas plena.
-- Nu, ili ja ne povas resti tie ĉi?
-- Mi ekzamenos, ĉu...
-- Sed la viro ja ne povas resti staranta pli longe kun tiu virino sur la brakoj... Ĉu ili povas eniri mian kupeon?
-- Kie ĝi estas?
-- Tie ... tiu duaklasa.
-- Ĉu ili havas triaklasajn biletojn?
-- Jes, sed ĉar en la tria klaso ne estas plu lokoj, vi ja povas konsenti, ke ili eniros duaklasan kupeon.
La konduktoro, antaŭvidante bonan trinkmonon, konsentis kaj Johano enirigis la viron kun la virino en sian kupeon, kaj post kiam la viro sidis, Johano sekvis. Li estis tamen surprizita vidante, ke la viro tenis la virinon sur la genuoj, li sekve diris:
-- Estas loko por via patrino sur tiu benko... Ŝi ja estas via patrino, ĉu ne vere?
-- Ŝi estas, sinjoro, sed ŝi ne povas sidi tie. Ŝi renversiĝus.
-- He!
-- Jes, ŝi estas preskaŭ lama pro malsano en la koksoj. Hejme ŝi povas sidi sur apogseĝo, sed ne en ruliĝanta vagonaro. Mi do ŝin tenos sur miaj genuoj... Ne vere panjo? Sur miaj genuoj vi sidas pli oportune.
La maljunulino ridetis kaj diris:
-- Jes --. Tiam turnante la okulojn al Johano, ŝi diris plue:
-- Kaj li estas forta, sinjoro, tre forta, kaj ĉar mi estas malmultepeza, mi ne ĝenas lin..., ĉu ne vere, Petro?
La lastajn vortojn ŝi diris al sia filo.
-- Ho ne, panjo, vi tute ne ĝenas min, kaj eĉ se vi ĝenus min, tio ja ne estus grava, ĉar en mia infaneco mi tiom da fojoj ĝenis vin, kaj tiom da fojoj mi sidis sur viaj genuoj, ke miavice volonte mi havas vin sur la miaj --. La viro karesis la velkiĝintajn manojn de sia patrino, kaj ŝi toleris tion kun ĝojo kaj fiereco.
-- Mi havas bonan filon, sinjoro --, ŝi diris plue al Johano.
-- Tre bonan, ne ĉiuj patrinoj estas tiel feliĉaj; ĉu vi ne samopinias Ivan?
Ivan samopiniis; li ne diris tion, sed pro emocio liaj okuloj malsekiĝis. Li pensis pri sia patrino, kiun ankaŭ li amis kaj kiun li volonte portus sur siaj genuoj, sed, ho ve, li ne estus sufiĉe forta kaj la patrino estis tro malproksime. Feliĉe li revidos ŝin post du tagoj, kaj sekigante la okulojn per la maniko de sia nova jako, li ridis kaj fumis kiel kamentubo.
La maljuna virino ektusis. Johano demandis:
-- Ĉu la fumo de niaj cigaredoj vin ĝenas?
-- Ne, sinjoro.
Sed spite al ŝia respondo, refoja tuso klare montris la malon, kaj Johano kaj Ivan forĵetis la cigaredojn el la fenestro.
-- Kien vi vojaĝas? -- demandis Johano.
-- Al Arnhem, sinjoro. Tie loĝas mia filo. Oni atendos min tie kun veturilo ekster la stacidomo... Mi havas du filojn; ambaŭ estas ŝuistoj, kaj laŭvice mi loĝas ĉe ĉiu kvar monatojn. Petro, kiu loĝas en Arnhem, nun iras kun mi al sia hejmo kaj post kvar monatoj Hejn, kiu estas ŝuisto en Hago, siavice rekondukos min al sia hejmo ... kaj tiel plu.
-- Vi estas tre riĉa, kiel mi vidas --, diris Johano.
-- Riĉa?... Ho ne, ni tute ne estas tiaj.
-- Riĉeco dependas de la vidpunkto, laŭ kiu oni ĝin konsideras. Mi konas personojn, kiuj estas milionuloj, sed tamen ili estas pli malriĉaj ol vi.
La virino ridetis.
-- Mi komprenas --, diris ŝi. -- Eble tiuj personoj ne havas tiajn bonajn filojn, kiajn mi havas.
-- Vi trafis.
-- Jes, dank' al Dio, mi estas tre riĉa; tamen --, kaj ŝi eksilentis.
-- Nu?
-- Tamen oni povas esti riĉa kaj samtempe sin trovi en financaj maltrankviliĝoj, ĉu ne vere!
-- Homoj kun maltrankviliĝoj estas kelkfoje malriĉaj, sed la viaj do ne estos tiel gravaj, mi supozas.
-- Sinjoro, mi ne aludas ĉiujn homojn troviĝantajn en tiaj cirkonstancoj, ĉar mi pruvus per tio, ke ankaŭ mi estus malkontenta kun mia sorto; sed ŝajnas al mi, ke vi estas persono, al kiu oni malkaŝe povas eldiri siajn maltrankviliĝojn... Ne estas pro mi, ke ili estas tiel pezaj, sed pro miaj filoj.
-- Eble mi komprenas.
-- Ne, tion vi ja ne povas kompreni, tial mi klarigos miajn vortojn.
-- Ne faru tion, patrino --, interrompis ŝin la filo, -- niaj familiaj aferoj ja tute ne povas interesi la sinjoron.
-- Jes, ili tamen min interesas --, diris Johano.
La maljunulino diris plue:
-- Miaj filoj havis proceson antaŭ du jaroj, kaj kvankam ilia afero estis justa, ili malgajnis tiun proceson, kaj nun ili devas pagi altan monsumon, tiel altan, ke spite al sia laboro ili pli kaj pli malriĉiĝos.
-- Sed panjo, do ne rakontu pri tio al la sinjoro, li...
-- Jes, mi ĝin rakontos; mi volus rakonti pri tiu proceso al ĉiu, kiu deziras aŭdi ĝin. La juĝisto estis trompata, Melĥior trompe ĵuris antaŭ la tribunalo... Melĥior estis ilia kontraŭulo. Ho li estas tiel malbona viraĉo!... Kaj per flamaj vortoj ŝi rakontis ĉion, kio koncernis la proceson. Johano aŭskultis pacience kaj ridetante, kaj kiam ŝi finis, li demandis:
-- Ĉu viaj filoj devas pagi multon?
-- Imagu la sumon, sinjoro; ĉiumonate ili havas por pagi po dudek guldenoj, ĝis kiam ili estos kvitaj.
-- Kaj kiam ili estos kvitaj?
-- Post dek jaroj, ĉar sen la rentoj la pagota sumo estas du mil guldenoj... Ĝi ne estas bagatelo!
-- Kaj ĉu ne estas homoj, kiuj volas helpi al vi?
-- Kiu volus? -- respondis la virino. -- Ĉiu scias, ke miaj filoj estas tro malriĉaj por repagi.
-- Mi konas tre riĉan homon, kiu volas helpi al vi --, diris Johano, -- kaj mi skribos al li; bonvolu sciigi al mi la adreson de unu el viaj filoj.
-- Sed miaj filoj prefere ne pruntoprenos, ĉar se iliaj aferoj estos malprosperaj, ili neeble povus repagi.
-- Sinjorino, mi pruvos al vi, ke vi estas riĉa kaj prospera pro viaj filoj... Havu paciencon kaj kuraĝon, kuiru viajn pizojn, kaj ĉio fariĝos bona.
Dirante tion, Johano elpoŝigis notlibreton kaj diris plue:
-- Kiel estas la adreso?
Post hezito la virino respondis: Petro Velt, ŝuisto en Arnhem, Vilhelminastrato, numero tria.
Johano notis la adreson kaj diris:
-- Sinjorino, mi refoje certigas, ke mi pruvos, ke vi estas riĉa, vi nepre devas esti tia; ĉiu, kiu posedas tiajn bonajn filojn, kiajn vi, ne povas esti malriĉa.
La virino ridetis malkonfide. Ŝi tamen estis tre danka pro la afabla maniero, laŭ kiu la sinjoro parolis kaj agis al ŝi kaj al ŝia filo, kaj kiam Petro en Arnhem malsupreniris la kupeon, li etendis al Johano kaj al Ivan la manon, dezirante al ili feliĉan kaj agrablan vojaĝon. Kiam li staris sur la perono kun la patrino sur la brakoj, la virino same etendis la manon; ĝi tamen estis tiel malgrasa kaj velkinta pro longdaŭra laboro, ke Johano kaj lia kunulo apenaŭ kuraĝis premi ĝin, timante, ke tia forta ektuŝo kaŭzus doloron al la maljunulino.
La vagonaro denove ekmoviĝis antaŭen kaj la du vojaĝantoj starantaj ĉe la fenestro postrigardis la ŝuiston, kiu malrapide laŭiris la peronon kun la patrino sur la brakoj.
-- Ĉu vi komprenis, kion rakontis tiu virino, Ivan?
-- Nur malmulton mi komprenis; ŝi parolis tro rapide...; sed kion vi notis?
-- Ilian adreson.
-- Por skribi al ili?
-- Ne; nur por poŝtmandate sendi al tiu virino du biletojn po mil guldenoj. Mi faros tion en Berlino, aŭ en alia urbo.
-- Ni do ne rekte vojaĝos Patersburgon?
-- Estos tro longa vojaĝo. Ni mezvojaĝe rigardos kelkajn urbojn. Niaj biletoj valoras ĝis Berlino. Tie ni pasigos eble unu tagon kaj unu nokton. De Berlino ni daŭrigos vojaĝi al Varsovio kaj eble haltos en alia urbo.
-- Ĉu vi ne decidis ankoraŭ?
-- Kiel mi povus decidi, tio kompreneble dependos de cirkonstancoj.
Ivan rigardis antaŭ sin kaj iom post iom dronis en pensojn.
Li pensis pri nova miraklo; sendube (tiel li pensis) Johano intence haltos en alia urbo. Io mistera (laŭ lia opinio) sin kaŝas sub tiu vorto „eble“ kaj li revis tiel longe pri tio, ke fine liaj okuloj per si mem fermiĝis kaj... Ivan dormis.
Johano, pensante, ke lia amiko estas laca, lasis lin dormi, tiris „Etika“ de Spinoza el la poŝo kaj eklegis.
Je la vespero niaj vojaĝantoj alvenis en Berlino kaj elvagoniĝis. Tiun nokton ili pasigis en hotelo apud la stacidomo kaj preskaŭ la tutan sekvantan tagon ili rigardis la urbon. Intertempe Johano forsendis la poŝtmandaton al sinjorino Velt. Post dua nokto ili je la oka matene sidis en la vagonaro al Varsovio. Ili pasigis la tempon kiel eble plej agrable, ĉu parolante kun aliaj vojaĝantoj, ĉu rigardante ekster kupeon por vidi la pejzaĝojn, urbetojn kaj vilaĝojn kuŝantajn laŭlonge de la fervojo. Fine la vagonaro haltis en stacidomo de urbo, kies nomon ili ne legis sur la anonca breto. Ivan ne atentis ĝin, ĉar li ne povis legi latinajn kaj germanajn literojn, kaj Johano, preterveturante ĝin, okaze legis al li tre interesan tezon en Etika.
Tuj post kiam la vagonaro estis haltinta, Ivan malaltigis la fenestron de la vagona pordo kaj klinis la kapon eksteren. Johano fermis la libron, kaj same estis klinonta la kapon ekster kupeon, sed ekvidante subitan ŝanĝon sur la vizaĝo de Ivan, li restis sidanta, rigardis dum momento la vizaĝtrajtojn de sia kunulo, kiuj montris neesprimeblan surprizon, atendis momenton kaj diris:
-- Kio estas, amiko, ĉu promenas elefanto sur la perono?
Ivan ne respondis tiun demandon, sed daŭre fiksante la okulojn sur la sama loko, li altigis mistere la fingron kaj diris:
-- Jen nova miraklo.
-- Miraklo?
-- Rigardu mem --. Kaj la kuiristo fingre montris antaŭ sin.
-- Mi ne vidas la miraklon, kamarado.
-- Jen!... Sur tiu benko, ĉu vi ne lin vidas?
-- Kiun do?
-- Nian knabon. Jen li sidas sur tiu benko.
Johano okule sekvante la direkton de la fingro, kiun Ivan ankoraŭ etendis antaŭ sin, vere ekvidis sur benko sidantan knabon, kiu estis tre simila al Jafet. La ĉapelo de la knabo kuŝis ĉe lia flanko, kaj la belaj krispaj haroj pendis ĉiuloke ĉirkaŭ lia kapo. Sur la genuoj li tenis malfermitan notlibron, kiun li ŝajne studadis.
-- Estas li! -- diris Ivan. -- Mi lin vidis antaŭ du jaroj en Patersburgo; estas li, mi ne povas trompi min..., nur rigardu.
Johano malfermis la pordon kaj malsupreniris la kupeon. Ivan lin sekvis. En la sama momento la knabo fermis la libron, ekstaris kaj eniris la atendejon.
-- Estas li! -- refoje diris Ivan, -- tiel li marŝas, tiel li aspektas. Ni tuj lin sekvu!
Kaj ili sekvis la knabon, kiu jam estis trairinta la atendejon.
-- Li iras sur la straton --, diris Ivan.
-- Nu, li iru; ni povas sekvi... Mi vere kredas, ke tiu knabo estas la insulano; pasis jam kelkaj jaroj, post kiam mi vidis lin, sed li ŝanĝiĝis tiel malmulte, ke eraro estas preskaŭ neebla.
La knabo malrapide kaj kun klinita kapo daŭrigis marŝeti, kvazaŭ li estus revanta pri siaj notoj. La du vojaĝantoj sekvis lin de malproksime.
-- Ni ne tuj alparolos lin --, diris Johano. -- Ni sekvos lin, kiam li eniros domon; eble li jam ne loĝas en Patersburgo, sed en ĉi tiu urbo.
-- Sed en kiu urbo ni estas? -- demandis Ivan.
-- Mi ne scias --, respondis Johano.
La knabo marŝetis ankoraŭ dekon da minutoj, eniris malgrandan parkon kaj eksidis sur benko sub dika arbo.
-- Jen li eksidas, ni surprizu lin --, diris la kuiristo.
-- Kiamaniere?
-- Vi ekstaru post li kaj mi antaŭ li; mi ekkrios „Ja-!“ kaj tuj poste vi ekkrios „-fet!“
Johano ridis pro la naiva surprizo, sed li konsentis.
Singarde ĉiu iris sian vojon, kaj post kelka tempo ĉiu alvenis sur la indikita loko. La knabo, kiu legis sian notlibron, tute ne rimarkis tion, kio okazas antaŭ kaj malantaŭ li. Tial surprizite li levis la okulojn, kiam tuj antaŭ li nekonata voĉo laŭte ekkriis:
-- Ja-!
La surprizo fariĝis ankoraŭ pli granda, kiam tuj poste, malantaŭ li, alia nekonata voĉo ekkriis: „-fet!“
Li rigardis la vokintojn, fermis la notlibron kaj ne sciis, kion ekpensi. Antaŭ li staris malgranda ĝiba viro, malantaŭ li eksterordinare longa sinjoro, kaj ambaŭ estis al li nekonataj. Ili tamen ridetis tiel afable, ke li ne bezonis timi ion malbonan.
Li laŭvice rigardis al ili, fine ridetis ankaŭ, sed ne parolis, pensante ke la fremduloj volis nur ŝerci kun li.
-- Jafet! -- ekkriis Ivan.
-- Jafet! -- ekkriis Johano, sed la knabo, kiu ne sciis, kion signifas tiu nomo, ĉar en Posen ne estis knaboj portantaj tiun nomon, refoje pensis pri ŝercado.
-- Ĉu vi ne rekonas min? -- demandis Ivan.
La knabo kapskuis nee.
-- Ĉu vi ne rekonas vian amikon Johanon? -- demandis la filozofo, sed refoje la knabo kapskuis nee.
-- Ĉu vi ne rekonas tiun ĉi ĉenon!? -- demandis Johano, kaj malbutonumante sian jakon, li tintadis per la bela ĉeno, farita el moneroj.
-- Eble vi miksas min kun aliulo --, subite la knabo diris germane.
-- Vi do estas muzikisto! -- diris samlingve Johano.
-- Jes, sinjoro, mi estas muzikisto.
-- Vi do loĝis antaŭe sur la Insulo, ĉu ne vere?
-- Sur Insulo!?... Mi estis neniam sur Insulo.
Johano eksidis ĉe la dekstra flanko de la knabo, kaj Ivan, kiu estis certa pri tio, ke la knabo estas Jafet, eksidis ĉe lia maldekstra flanko.
-- Aŭskultu foje, mia amiketo --, diris Johano. -- Vi ja estas Jafet, naskita sur la Insulo! Mi bone scias, ke vi fariĝis fama muzikisto, sed mi tre bedaŭras, ke vi hontas rekoni vian iaman amikon Johanon, kiu kuris kun vi sur la dunoj por serĉkolekti ovojn de marbirdoj, kaj al kiu mi rakontis tiom da fabeloj.
-- Sed mi ne estas Jafet, mi estis neniam sur Insulo por serĉkolekti ovojn; mia nomo estas Stanislas Mareau.
-- Stanislas Mareau?
-- Jes, sinjoro.
-- Kaj vi ne naskiĝis sur la Insulo?
-- Eble mi naskiĝis sur Insulo, sed tion mi neniam eksciis.
-- Ĉu vi loĝas tie ĉi ĉe via patro?
-- Mia patro mortis, sinjoro.
-- Kaj via patrino?
-- Ŝin mi preskaŭ ne memoras; ankaŭ ŝi mortis.
-- Ĉe kiu vi do nun loĝas?
-- Ĉe Klajn, la instruisto.
-- Ĉu vi jam longe loĝas ĉe li?
-- Dum unu jaro. Antaŭe mi loĝis ĉe la doktoro Stuthejm, sed li mortis same kiel lia edzino. Mi estis ĉe ili kiel ilia infano, sed post ilia morto sinjoro Klajn konsentis, ke mi iras al li...
La lipoj de la junulo ektremetadis, kaj larmoj transkuris liajn vangojn.
-- Nu, mia knabo, ne ploru; ĉio fariĝos bona. Diru foje: ĉu vi ne amas esti ĉe tiu instruisto?
-- Ho jes, li estas tre bona al mi, sed antaŭe, kiam mi estis ankoraŭ ĉe la doktoro, mi regule vizitis la konservatorion, kie mi studadis je kostoj de la doktoro; sed post kiam li kaj lia edzino mortis, mi ne povis daŭrigi la studadon, ĉar tio estus tro multekosta por sinjoro Klajn.
-- Vi do jam ne studadas?
-- Jes, sed nur malmulte. Mi devas kunlabori en koncertoj, kaj parton de mia salajro mi donas al sinjoro Klajn; la ceteron mi bezonas por mia studado, ĉar kelkfoje mi sekvas la kursojn je la konservatorio.
-- Ho ve! li ne estas nia Jafet! -- diris Ivan, -- sed li estas tiel simila al li kiel du akveroj unu al la alia.
-- Ĉu vi havas fratojn? -- demandis Johano.
-- Mi ne scias, sinjoro.
-- Ĉu vi ne scias tion!? -- ekkriis Johano. -- Ĉiu tamen scias tion.
-- Mia infaneco estis tiom stranga, ke mi scias nenion pri tio, sinjoro. Eble mi havas fratojn kaj fratinojn, kiujn mi ne konas, same kiel mi preskaŭ ne konis mian patrinon.
-- Sed ĉu via patro neniam parolis pri tio?
-- Mi prefere neniam parolas pri li, sinjoro.
-- Ĉu li estis malbona al vi?
-- Jes; li estis akrobato en cirko, ĉiam li ebriiĝis, kaj post kiam li mortis en tiu ĉi urbo, la doktoro trovis min malsana en la cirka veturilo, kaj li min adoptis kiel sian filon. Sed, kiel mi jam diris: la doktoro mortis pro apopleksio, kaj la sinjorino mortis semajnon poste pro ... pro io tre stranga.
-- Pro ĉagreno?
-- Ne, sinjoro.... pro monomanio. Ŝi ĉiam laboradis..., la tutan tagon kaj super siaj fortoj, ĝis kiam krevis ŝia koro.
-- Kie loĝas tiu Klajn?
-- En vilaĝeto ekster la urbo.
-- Ĉu vi volas konduki min al li?
-- Jes, sinjoro --, kaj la knabo ekstaris.
Johano ekstaris kaj pensis: Se ĉi tiu knabo ne estas frato de Jafet, tiam mi jam neniam kuiros miajn pizojn.
Ivan ankaŭ ekstaris kaj li pensis pri tiu ĉi nova miraklo, kaj strabe rigardante sian longan kunulon, li diris al si mem: Se tiu knabo ne estas frato de mia kuirista servisto kaj amiketo Jafet, tiam (li estis dironta: oni pendigu aŭ senkapigu min, sed, ĉar tiaj ekzekutadoj estus neeblaj pro lia tro mallonga kolo kaj tro altaj ŝultroj, li diris:) oni min dronigu kiel rabian hundon.
Marŝante plue, li de tempo al tempo ĵetis rigardon al la juna knabo, kaj la simileco inter li kaj Jafet estis laŭ lia opinio tia, ke li kelkfoje dubis pri la certigo de Stanislas, kredante, ke li pro ia ajn motivo kaŝas la veron. Li memoris, kiel la artisto Jafet Romeskaŭ estis vizitinta lin sur lia ŝipo, kaj kiel li estis vidinta lin la antaŭan vesperon en la teatro, kaj kiel ravige li tiam estis ludinta sur sia violono. Kaj tiu violonisto ne estus ĉi tiu flanke de li marŝanta knabo? Ho, li estis preskaŭ certa pri tio, ke li estas tiu sama, kaj fine jam ne povante reteni sin, li subite demandis lin:
-- Ĉu vi parolas ruse?
-- Ne, sinjoro, nur germane kaj pole.
-- Vi estas violonisto, ĉu ne vere?
-- Mi estas pianisto, kviete respondis la knabo.
Ho ve, jen ĉiu dubo estis forigita. Jafet estis violonisto, ĉi tiu knabo sekve ne povus esti lia iama amiketo. Li do rezignaciis kaj ne parolis plu, sed aŭskultis la interparoladon de Johano kaj Stanislas dum ilia promenado al la vilaĝeto, kie loĝis la instruisto Klajn.
Estas homoj en la mondo, kiuj tute ne ŝatas monon tiel longe, kiel ili posedas sufiĉe da ĝi. Ni konas ekzemplojn de maristoj, kiuj elspezas en unu semajno la tutan salajron por kiu ili laboris duonan jaron. Post tiu semajno ili kun plezuro refoje komencas labori, tute ne konsciante, eĉ ne pensante unu momenton pri tio, kion ili faros kun la perlaborota mono ĉe la fino de la sekvanta duonjaro. Preskaŭ ĉiuj tiaj homoj sencele aŭ nur por amuzaĵoj elspezas la fruktojn de sia laboro kaj okazas nur tre malofte, ke ni renkontas personon kiel Johanon, kiu laboras por poste kviete kaj filozofe pasigi la tempon, ĝis kiam la mono estas for, aŭ ke li elspezas parton de sia havaĵo pro agoj, al kiuj lin instigas lia bona koro.
Kiam Johano kaj Ivan du horojn post sia alveno ĉe Klajn adiaŭis la instruiston, lian edzinon kaj Stanislas, tiam nia filozofo jam estis fordoninta ok biletojn po mil guldenoj, ĉar krom la ses, pri kiuj la legantoj eksciis, li postlasis du pluajn ĉe Klajn, por ke Stanislas senbarile povu daŭrigi sian studadon en la konservatorio de Posen. Tiu monsumo estus, laŭ Klajn, sufiĉe granda, ĉar post du jaroj da diligenta studado Stanislas facile estus kapabla fari sian elirekzamenon, post kiu li povus komenci sian muzikan karieron kiel artisto; kaj neniu dubis pri la sukceso, ĉar la talentoj, kiujn la knabo ĝis nun montris, estis tiaj, ke la estonto promesis nur brilajn rezultatojn.
Sekve Johano, tute ne malkvietiĝante pro la iom post ioma plimalgrandiĝanta sumo, kies posedanto li estis, kun kontenteco kaj bonhumore reiris kun Ivan al la stacidomo de Posen, lasante post si la feliĉan kaj dankeman knabon, kiun la stranga sorto tiel subite ĵetis sur lian vojon.
La vagonaro, per kiu niaj vojaĝantoj estis alvenintaj en Posen, jam longe estis for sur la vojo al Varsovio, sed tio ne malbonigis ilian humoron. Pacience ili atendis du horojn la alvenon de la sekvanta vagonaro al Varsovio. Ivan prefere tuj vojaĝus al Patersburgo, sed opiniante, ke en Varsovio refoje okazus miraklo, li sin submetis kun plezuro al la decido de Johano.
En Varsovio tamen okazis nenio eksterordinara. Ili rigardis la urbon, kaj pasiginte tie unu nokton, ili en la sekvanta mateno ekvojaĝis Patersburgon. Kiam ili alvenis tie je la vespero, Johano demandis Ivanon, kion unue fari.
-- Ĉu mi povas decidi tion? -- li diris.
-- Jes.
-- Nu, unue ni vizitu mian patrinon.
-- Bone, mia amiko, mi ĝojas pro tiu via decido; ĝi pruvas al mi, ke ankaŭ vi estas bona filo, kiu ne forgesis sian patrinon. Kaj kion ni faros poste?
-- Ĉu mi refoje povas decidi?
-- Jes, kondiĉe, ke ni ne eniros trinkejon.
-- Ho sinjoro, vi juĝas pri mi malĝuste; vi konsideras min kiel ordinaran drinkulon, sed vi eraras.
-- Vi tamen ebriiĝis antaŭ ol vi perdis nian knabon, kaj same vi ebriiĝis antaŭ ol mi trovis vin en Hago sub tiu arbo.
-- Vi pravas, tiam mi ebriiĝis; sed mi ne ĉiam ebriiĝas, kiam mi eliras por mia plezuro. Mi nur fariĝas ebria, kiam mi jam trinkis unu glaseton da brando; kaj mi nur trinkas brandon, kiam mi estas en societo de brandon trinkantaj maristoj, kun kiuj mi amuzas min. Sed, ĉar _vi_ ne trinkas brandon, ankaŭ _mi_ ne trinkos nun mian unuan glaseton, sekve, se mi eliras kun vi, mi ne ebriiĝos, eĉ se ni enirus trinkejon.
-- Tio estas dirita logike kaj filozofie, mia amiko, sed diru al mi: Ĉu vi neniam ebriiĝas surŝipe?
-- Neniam, pro mia honoro!
-- Mi komprenas, tie ne estas brando.
-- Vi estas granda filozofo, kiel mi opinias, sed rilate al la provizoj de ŝipoj vi maltrafis. En mia ŝipa kuirejo estas tiom da brando, ke centoj da maristoj povus ebriiĝi tie, sed tie mi neniam ĝin tuŝas.
-- Nu, ne ofendiĝu, mia kara. Nun decidu, kion ni faros, post kiam ni vizitis vian patrinon?
-- Post kiam ni pasigis la tutan vesperon ĉe ŝi, ni dormos en ŝia domo, kie sin trovas malgranda subtegmentejo kun bona lito. Vi dormos en la lito kaj mi sur du seĝoj. La sekvantan matenon mi laŭ mia kutimo lasos al ŝi mian mo...; ho ve! mi ja posedas plu neniom por lasi..., la belaj fraŭlinoj prenis ĉiom kaj mi eĉ ŝuldas al vi la monon, kiun mi donis al tiu holanda maristo, por ke li povu aĉeti okulvitrojn por sia edzino... -- Ivan estis melankoliiĝonta, sed Johano ekridis dirante:
-- Kion vi kutime donas al via patrino?
-- Mian tutan kuiristan salajron kun escepto de kelkaj rubloj por vestoj kaj tabako kaj por amuzi min kun miaj kamaradoj.
-- Nu, mia kara, vi ne povas lasi vian lastan salajron, sed mi posedas tiom da biletoj po mil guldenoj, ke...
Ivan metis manon sur la brakon de sia kunulo kaj diris:
-- Vi do ne intencas postlasi ĉe ŝi da tiuj biletoj!?
Johano refoje ridis, sed ne respondis, kaj la kuiristo diris plue:
-- Ĉar tion farante hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ kaj cetere al multaj personoj, vi refariĝos almozulo mem en malpli ol unu monato.
-- Tio estas dirita malfilozofie, mia kamarado, ĉar ĉio dependas de cirkonstancoj, ankaŭ tio, ĉu mi fariĝos almozulo aŭ ne; krom tio, se la sorto jam decidis, ke mi fariĝos tia, tiam ĉiuj miaj klopodoj malebligi tiun decidon estus vanaj; do lasu min agi kaj fari laŭ mia bontrovo kaj deziro.
Ivan silentis kaj ili ekpromenis.
La leganto jam unufoje vizitis la patrinon de Ivan kun Jafet kaj la kuiristo mem. Sekve li scias, kie ŝi loĝis, kaj li povas imagi kun kiom da ĝojo la filo kun la longa fremdulo estis akceptataj de la maljuna virino.
Johano, kiu ĉiam tuj sentis sin kvazaŭ samhejmano ĉe ĉiuj homoj, sin sentis tamen iom ĝenata ĉe la rusa virino, ĉar li ne povis paroli la rusan lingvon. Li do ĉeestis la por li nekompreneblan interparoladon de siaj gastigantoj, kiuj rapide kaj senhalte babiladis la tutan vesperon ĝis noktomezo. Por la unua fojo Johano aŭdis la rusan lingvon, kiu sonis tre strange en liaj oreloj pro la abundo da siblataj konsonantoj, per kiuj ĝi estas karakterizata. Kelkfoje ŝajnis al li, kvazaŭ du birdoj flutadis inter si kaj li opiniis, ke tiu flute-parolata lingvo nepre devas esti mirinde belsona, kiam ĝin parolas inter si aro da babilantaj knabinoj.
Je la deka horo en la sekvanta mateno Ivan kaj Johano kune iris sur la straton por viziti Jafeton, la Insulanon... Sed kie li estus trovebla? La patrino de Ivan ne sciis tion. Ili do informiĝis ĉe multaj lokoj, sed nenie oni povis doni informojn pri la loĝejo de la violonisto. Fine ili iris al la teatro kaj tie la pordisto sciigis, ke la familio Romeskaŭ antaŭ monato estis forlasinta la urbon. Li tamen ne sciis, kien ili estis vojaĝintaj.
-- Ĉu la familio vojaĝas pro plezuro? -- demandis Ivan.
-- Ne, la violonisto Romeskaŭ la juna intencas doni koncertojn en multaj urbegoj de Eŭropo ekster Rusujo.
-- Kiel longe daŭros la vojaĝo?
-- Duonan jaron, eble pli longe.
-- Ili neniam postlasas adreson?
-- Mi kredas ke ne, ĉar ili mem antaŭe ne scias, kiam ili estos en Parizo, en Berlino aŭ en alia urbo.
Ivan tradukis al Johano la respondon de la pordisto. La filozofo pripensis momenton, tiam li diris ridetante kiel kutime:
-- Nu, spite al tio, ni lin trovos.
Kaj la duo, Johano bonhumora kaj ridetante, Ivan malbonhumora kaj ploronte, iris for; kaj Johano, frapetante sian kunulon sur la ŝultron, diris:
-- Antaŭen, kamarado! ne melankoliiĝu, mi petas. Kuraĝon! Kuiru viajn pizojn kaj ĉio fariĝos bona! --
Fino de la Kvara Parto.
Kvina Parto
Idoj de Orfeo
Unua Ĉapitro.
En Brej -- Ĉe la mutulino -- Moseo, vera ido de Orfeo -- Kovács ekpromenas en la lumo de la luno -- Maltrankvileco en la dometo de Rika -- Malfrua vizito ĉe la pastro -- Terura nokto -- Stranga trovaĵo de leterportisto -- La farmisto Klomp -- Ido de Orfeo kaj ... de Marso -- Pri tio, kion revadas la mutulino.
Kara leganto, botvestu vin per imagaj sepmejlaj botegoj, kaj sekvu min al la vilaĝeto Brej, kiun ni forlasis antaŭ kvin jaroj. La domareto kuŝas tie ankoraŭ tiel same kiel en tiu tempo, ĉar vilaĝetoj kiel Brej preskaŭ neniam ŝanĝiĝas. La tieaj homoj ne loĝoŝanĝas, ĉar kiu en tia vilaĝeto posedas aŭ luis hejmon, tiu preskaŭ ĉiam restas tie, ĝis kiam la morto vokas lin al la komuna loĝejo, el kiu ankoraŭ neniu revenis.
Brej tute ne ŝanĝiĝis. La rektaj longfosoj duone plenaj je purega, kvankam senmove staranta akvo, kie nenio maltrankviligas la grasajn ranojn, portadas sur siaj deklivoj ankoraŭ la same aspektantan verdaĵon de antaŭe, ĉar neniam falĉisto forfalĉis la longan herbon, nek la malbonherbojn, kreskantajn tie en plena abundo. Sur la vojo sterniĝanta inter tiuj longfosoj ankoraŭ ĉiam kuŝas la sama griza makadamo, sur kiu aŭtunon post aŭtuno veturadis la farmejaj veturiloj, pezaj pro la riĉa rikoltaĵo, kiu estas la fonto de la prospero karakterizanta ĉiujn vilaĝojn kaj vilaĝetojn en la norda parto de la provinco Groningen.
La pinta tureto elstaras ankoraŭ super la arboj ĉirkaŭantaj la silentan mortintejon, kaj ĝia koko, turniĝanta mil fojojn ĉiutage de nordo al nordokcidento, de nordokcidento al nordo kaj cetere, ankoraŭ ĉiam klopodas aŭdigi al la Brejanoj sian unutonan grincadon, kiun tamen aŭdas nur la birdo, kiu okaze fariĝis sufiĉe kuraĝa por eksidi sur ĝia kapo, dorso aŭ vosto. La pastrejo same kiel la preĝejo portas la saman grizan koloron, kiun vidis sur ili jam multajn jarojn la malmultaj preterpasantoj. La samaj nestoj, kiujn jam antaŭ multaj printempoj konstruis la birdoj sub la elstarantaj tegmentaj tegoloj, ankoraŭ troviĝas sur la samaj lokoj, ĉar neniu ruinigis ilin. La laboristaj dometoj ĉiuloke semitaj trafe maltrafe kvazaŭ de giganta mano transe de la longfosoj kaj ĉe la bordo de la sablaj vojoj kondukantaj al multaj farmejoj, estas preskaŭ la samaj, kiujn ni vidis antaŭ kvin jaroj, ĉar eble unu ruiniĝis pro malnoveco kaj eble unu nova ĝin anstataŭis, sed kun escepto de tiu ne en la okulojn falanta ŝanĝo ĉio estas ankoraŭ kiel en la tempo, kiam ni forlasis Brejon.
Estas en aŭtuno kaj la oka horo en la vespero. La vetero estas belega, kvankam iom malvarma kiel multfoje en la nordo de la provinco Groningen, post kiam la somero estas pasinta.
La luno, staranta plendiske sur la ĉielo, palhele lumigas sub si la tutan vilaĝeton kaj ĉirkaŭaĵojn. Nur de tempo al tempo sole ŝvebanta nubo por momento ĵetas vastan antaŭen rapidiĝantan ombron sur la belan domareton, sed tuj poste la arĝenta lumo de la luno disverŝiĝas sur la tutan pejzaĝon. Ĉio estas kvieta kaj silenta. La birdoj jam longe dormas, kaj nur kelkaj strigoj, sidantaj sur la arboj de la mortintejo aŭ sur la preĝeja tegmento, interrompas ĝin per siaj tirtonaj u-krioj. Preskaŭ ĉiuj loĝantoj dormas, ĉar jam frue la sekvantan matenon ili devos leviĝi por eklabori ĉe la farmistoj. Nur la fenestroj de la pastrejo estas lumigitaj, ĉar la pastro ankoraŭ ne kuŝiĝis.
Ni laŭiras la sablan vojon al la dometo de la mutulino. Jam de malproksime ni vidas ĝin konturiĝantan kontraŭ la lumigita ĉielo. Ankaŭ en tiu dometo la loĝantoj ne dormas ankoraŭ, ĉar ankaŭ tie brulas lampo en la ununura ĉambro kaj ĵetas siajn flavajn striojn tra la fenestroj sur la strateton kondukantan de la pordo al la vojeto.
Ni eniras. Post la tablo sidas Rika. La kavetoj de ŝiaj vangoj kaj la brilo de ŝiaj okuloj plibeligas ankoraŭ ŝian vizaĝon. Ŝiaj manoj rapidmove aŭdigas mallaŭtan tiktakadon de tri trikiloj, ĉar Rika trikas ŝtrumpojn por sia Moseo.
Moseo sidas inter la fenestro kaj la fajrujo, kie brulas gaja fajro, kaj antaŭ liaj disstarigitaj kruroj li tenas belan violonĉelon, sur kiu li ludas. Rika aŭdas nenion de la belaj tonoj, kiujn li triligas tra la ĉambro; tamen ŝi konscias, ke tiu sur la kordoj moviĝanta arĉo povas ravi tiujn, kiuj estas kapablaj senti per la oreloj.
De tempo al tempo la mutulino ĵetas rigardon al la pordo, sur kies sojlo staras Kovács. Li tenas la manojn sur la dorso kaj Rika rimarkas, ke la ludado de Moseo kontentigas lin, ĉar tion ŝi legas sur liaj trajtoj, tion ŝi vidas je la kapmovadoj, kiujn li faras ĉe belaj melodioj de la muziko.
Moseo ludas sian amatan Kol-Nidrej de Max Bruch, tiun saman muzikaĵon, kiu logis lin de la subtegmenteja lito, kiam li kiel knabo por la unua fojo aŭdis la violonĉelon de Kovács. Li ĝin ludas ĝis la fino kaj Kovács diras:
-- Brave, Moseo, brave! vi trafis la ĝustan tonon, neniu povas plibonigi vian ludadon, ĝi estas perfekta.
Moseo, kiu nun estas dekokjarulo, la plej bela junulo de la tuta ĉirkaŭaĵo, modeste ripozigas la arĉon kaj diras:
-- Mi tamen timos ludi ĝin por la publiko.
-- Kompreneble; komence ĉiu iom timas, sed baldaŭ oni kutimas, fine eĉ la ludanto jam ne plu atentas la publikon, ĉar tiam li ludas nur kvazaŭ por si mem, forgesante, ke antaŭ li sidas aŭdantaro.
Moseo ne respondas; tuŝetante per la fingroj kelkajn kordojn, li ludas antaŭludadon de alia verko kaj denove la maljuna artisto aŭskultas, kaj Rika, ekzamenante lian vizaĝon, legas sur liaj trajtoj, ke la ludado al li plaĉas.
-- Bonege! -- li diras, kiam la juna violonĉelisto finis; -- bonege! ... mi ne povus ludi tion pli bele kaj pli ĝuste.
La junulo, kiu estas nelacigebla ludanto, daŭrigas sian studadon kaj la instruisto turnas al li la dorson; li malrapide eliras por aŭskulti eksterdome. Tion li faras ofte, precipe kiam la vetero estas bela. Kelkan tempon li restas staranta sur la strateto, rigardante la helan lunon kaj la pentrindan pejzaĝon ĉirkaŭe. Li pensas pri la sorto, kiu tiel strange lokis lin al ĉi tiu trankvila regiono; li pensas pri la jaroj, kiujn li pasigis tie ĉi, instruante la junan troviton, el kiu li faris veran artiston, kvankam la juna „Ido de Orfeo“ ankoraŭ ne konscias tion mem. La talentoj de la juna artisto estis montriĝintaj super ĉiuj atendoj, kaj la rezultojn, kiujn li (Kovács) akiris post sia kvinjara instruado, estis tiaj, ke laŭ lia opinio neniu en la nuntempa muzikmondo superus lian lernanton. Moseo fariĝis artisto laŭ la vera signifo de tiu vorto, kaj baldaŭ venus la tempo, en kiu la juna violonĉelisto sin montrus antaŭ la publiko, unue por kunlabori en koncertoj por venki sian tro grandan timon, kiun li sentas pro la aŭdantaro, kaj poste kiel solludanto. Kovács jam estas korespondinta kun la orkestrestro de „Harmonio“ en Groningen, sub kies gvidado la junulo baldaŭ komencus sian publikan muzikokarieron. Kovács, kiu estas certa, ke Moseo estos la plej lerta el ĉiuj membroj de la orkestro, jam antaŭe ĝuas la plezuregon, ke la junulo kiel astro brilos inter ĉiuj artistoj, kaj ke Moseo fine, kiam li aperos kiel solludanto, estos sama famulo, kia li estis mem antaŭ ol tiu terura malsano lin atakis. Revante pri ĉio tio ĉi, li forgesas pri sia malfeliĉo, ĉar lin kontentigas la penso, ke liaj lastaj jaroj ne estas pasintaj senfrukte; la celo, por kiu li estas travivinta siajn lastajn jarojn, estas trafita, li mem ne povos plu ravi la mondon per sia muziko, sed lin anstataŭos lia lernanto. Dum sia revado li malproksimiĝis tiom de la dometo, ke li ne plu aŭdas la ludadon de la junulo. Sed li ĝin aŭdas image tiel kiel ĝi sonis dum la solludado, kaj dum rideto kuras sur la vizaĝtrajtoj de Kovács, li marŝetas plue, ĉiam plue sur la sabla vojeto al Brej.
Kutime li neniam promenas sola, ĉar tion toleras nek Rika, nek Moseo. Ili scias, ke tiu terura malsano ĉiuloke kaj ĉiuminute povas refoje lin ataki, kaj en tiaj cirkonstancoj ili volas esti tuj apud li por eviti eventualajn malfeliĉaĵojn, kiuj daŭre minacadas apopleksiulon. Ili tamen kredas nun, ke li estas ankoraŭ proksime de la pordo, aŭskultante la ludadon, kaj tute ne maltrankviliĝas, tiom pli, ĉar la atakoj de la malsano revenis nur tre malofte en la lastaj jaroj.
Moseo ludas plue, Rika trikas plue kaj Kovács kviete promenas plue, revante kaj daŭrigante sian vojon al la domareto, kuŝanta tie antaŭ li en la arĝenta lumo de la luno.
Jen supre ekaperas refoje ŝvebpendanta nubego; ĝia granda ombro kiel nigra inkmakulo glitrapidas sur la tero, malaperigante sinsekve por mallonga momenteto arbojn, dometojn kaj parton de la vojo. Rapide ĝi alproksimiĝas, iras trans la revantan artiston kaj tuj poste ĝi estas jam malproksime...., sed kie sin trovas Kovács?... Ŝajnas, kvazaŭ tiu granda nigra makulo lin farbalais de la vojo, kaj kvazaŭ ĝi forprenis lin kun si per unu rapida ekkapto. La sabla vojo kuŝas tie tute kiel antaŭ unu sekundo, sed la artisto malaperis.
Dume Moseo daŭrigas ludadi kaj fantaziadi, kaj la mutulino trikadas, ĝis kiam ŝiaj fingroj laciĝas; tiam forigante la duone trikitan ŝtrumpon, ŝi subite estas kaptata de la penso, ke „la sinjoro“ ne revenis, kaj ke pasis longa tempo post lia foriro. Rapidmove ŝi ekstaras kaj eligas ekkrion por altiri al si la atenton de la junulo. Li interrompas sian ludadon kaj rigardas al la virino, kiu faras gestojn per manoj kaj buŝo. Moseo tuj komprenas, metas la violonĉelon flanken kaj eliras la ĉambron.
Kovács ne staras en la koridoro, nek sur la strateto, nek estas videbla sur la sabla vojo transe de la longfoso, kaj la junulo reiras hejmen por komuniki, ke la onklo (li jam longe nomis Kovácson sia onklo) estas for; sed li ne bezonas tion komuniki, ĉar la mutulino jam estas sur la strateto. Moseo, timante ke malfeliĉaĵo trafis la artiston, rigardas ĉiuloken, kion kutime oni faras, kiam oni serĉas; sed nenie li ekvidas la onklon. Li ekpaliĝas, kaj lia koro ekbatas.....; neniam la onklo tutsola promenas, ĉiam lin akompanas Moseo, kaj nun en ĉi tiu vespero li ekpromenis sen la junulo. Moseo ekkuras sur la sablovojon, ekzamene esploras, sed la onklo restas for. Moseo kuras en la direkto al la farmejo de Klomp, sed baldaŭ revenas. La mutulino kuris en la direkto al Brej, sed ankaŭ ŝi revenas post momento kaj renkontas la junulon apud sia dometo, kaj ili komprenigas sin reciproke per gestoj, ke la serĉado estis vana. Rika eligas laŭtajn ekkriojn, sed Moseo silente laŭiras la dekstran longfoson, ĉar li timas, ke la onklo enfalis tien post subita atako de tiu terura malsano.
Rika esploras, laŭirante la maldekstran longfoson, kaj ŝiaj okuloj penadas penetri la akvon, kiu sin etendas sen movo, parte tute nigra pro la ombro de la longfos-deklivo kaj parte brile hela pro la lumo de la luno. Ili ne trovas la artiston, nek en la longfosoj al Brej, nek en tiuj al la farmejo. Aliajn vojojn Kovács kutime ne elektis por siaj promenadoj; spite tion, la duo daŭrigas sian serĉadon en ĉiuj direktoj, sed vane. Kovács estas malaperinta. Post pli ol du horoj ili kune iras al Brej por informiĝi, ĉu la malaperinto eble estas ĉe la pastro.
Estas nun la dekunua horo; la pastro sidas en sia studejo, kiam Moseo kaj Rika staras antaŭ la pordo de lia domo. En la vespera silento li tuj aŭdas iliajn paŝojn kaj ekstaras por iri renkonte al la malfruaj vizitantoj. Rika ĵus malfermas la pordon, kiam la pastro enpaŝas en la koridoron. Li estas vestita per sia longa ĉambra jako, la argilan pipon li tenas de la buŝo al la mano, kaj li blovas dikajn fumnubojn. La lampo de lia studejo hele lumigas la postan parton de la koridoro, kie li staras, kaj konturigas klare lian tutan figuron. Fumante li movadas supren kaj malsupren la antaŭstarantan malsupran makzelon, kaj profundaj sulkoj sidas sur lia frunto, ĉar li klopodas trabori per la miopaj okuloj la malhelan parton de la koridoro, ĉe kies fino staras la du vizitantoj sur la sojlo de la pordo. Li ne povas distingi, kiuj ili estas, kaj prenante la pipon el la buŝo, li ekblovas lastan nubon, kaj surŝultrigante la pipon, kvazaŭ ĝi estus pafilo, li aliras al la pordo.
-- Pastro --, tiel al li diras Moseo, -- ĉu eble onklo estas ĉe vi?
La junulo parolis nerveme, kaj la bonkora pastro tuj konjektas, ke io ne estas en ordo.
-- Onklo!?... Ne, Moseo, li ne estas ĉe mi, kaj ne estis...
Rika, kiu havas penetrantajn okulojn, legas la respondon sur la buŝo de la pastro. Ŝi komprenas, eligas raŭkan ekkrion kvazaŭ por paroli; tiam ŝi faras movojn per la brakoj, kiuj diras, ke onklo malaperis kaj estas for.
-- Jam longe? -- demandas la pastro.
-- Li ekpromenis ĉirkaŭe je la oka; mi estis ludanta, sed mi pensis, ke li staras eksterdome por aŭskultadi, kiel kelkfoje li faras. Li tamen forrestis longe, kaj ni maltrankviliĝis; ni do eliris kune por lin serĉi. Ni serĉis ĉiuloke, laŭ ĉiuj vojoj kaj en ĉiuj longfosoj, sed nenie lin trovis. Ni timas, ke malfeliĉaĵo lin trafis.
-- Kiam vi estis hejme la lastan fojon?
-- Antaŭ du horoj ĉirkaŭe.
-- Eble li rehejmiĝis en tiuj du horoj.
-- Mi kredas ke ne, pastro --, respondas Moseo, kaj lia voĉo tremetadas, -- mi tre maltrankviliĝis, mi timas, ke refoja atako lin ektrafis.
La pastro pripensas... Kion fari!?... Volonte li akompanus Moseon kaj Rikan por denove serĉadi, sed li estas tiel miopa, ke lia helpo estos sen valoro. Fine li diras:
-- Mi iros kun vi al via domo; povas ja esti, ke li jam rehejmiĝis.
Moseo ellasas profundan malesperan ĝemon; li antaŭsentas ion teruran, fine li diras:
-- Jes, ni reiru hejmen, povas esti, ke onklo revenis tien kaj ke li malkvietiĝas pro ni.
La pastro, vestita per la longa ĉambra jako kaj surhavanta sian veluran ĉapon, sekvas Moseon kaj Rikan, kaj triope, la pastro en la mezo, ili iras laŭ la sabla vojeto al la loĝejo de la mutulino. Senparole ili eniras ... paŝante mallaŭte pro la mistera timo, kiu premas la koron de ĉiu. Morta silento regas ĉie... Kovács ne estas en la dometo.
Rika altigas la manojn en malespero kaj refoje ŝiaj raŭkaj krioj interrompas la silenton. Ŝi restas staranta momenton meze de la ĉambro, ne sciante kion fari; ŝi rigardas sur la liton, sed ankaŭ tie ne estas Kovács. Ŝi svingadas la brakojn, iras tien kaj reen, supreniras la ŝtuparon en la koridoro por esplori, ĉu li eble estas sur la subtegmentejo, sed vane, ankaŭ tie li ne estas. Ŝi revenas en la ĉambron, eksidas, refoje ekstaras, iras ĉiuloken en la domo, ĉirkaŭiras ĝin, sed ĉiu serĉado restas sen rezultoj. Kovács estas malaperinta.
Moseo kaj la pastro, kiuj pli bone povas estri sian maltrankvilon, sidas kune ĉe la fajrujo kaj silentas, dum ĉiu enpense diras al si, ke la artisto neniam revenos viva.
Kaj dum la muta virino senlace daŭrigas sian serĉadon en la domo kaj poste ekstere, kaj Moseo kaj la pastro atendas ĉe la fajrujo, pasas kaj pasas horo post horo... Pasas la unua ... la dua ... la tria ... la kvara horo, kaj ankoraŭ ĉiam oni atendas la revenon de Kovács.
La luno, kiu jam ekpaliĝis pro la alproksimiĝanta tagiĝo, staras malproksime sur la ĉielo kaj kvazaŭ mokridante rigardas malsupren al la serĉanta virino; sed ŝi ne rimarkas tion, ŝi daŭrigas sian iradon, ĵetante flanken nubeton post nubeto da sablo per siaj pezaj lignaj ŝuoj. Fine ŝi rehejmiĝas, pala kiel la morto; ankaŭ ŝi antaŭsentas, ke li neniam revenos viva, kaj ke io terura okazis kun