Idoj de Orfeo

li. Komence li malakceptis tiun monon pro nura modesteco, sed ĉar mi

Chapter 2 48,234 words Public domain Markdown

insistis, li fine cedis, esprimante sian koran dankon. La kompatinda vireto adiaŭis nin kun pala vizaĝo, kiu tre trafis min. Starante antaŭ ni por danki gesinjorojn Romeskaŭ pro ĉio, kion ili faris por li, li tiel terure balbutis kaj tiel nerveme frotadis al si la manplatojn, ke fine Romeskaŭ ekkriis, frapante lian ŝultron:

-- Sufiĉas, sinjoro Bjelski; ni ĉiuj komprenas, kion vi estas al ni dironta. Ni dankas vin reciproke pro viaj bonegaj lecionoj al mia adoptita filo, kaj por esprimi ne nur vorte, sed alimaniere nian dankon, ni petas vin, ke vi bonvolu akcepti ĉi tiun koverton. Rigardu la enhavon kiel nuran pruvon de nia estimo kaj danko.

Kiam li estis for, riverencinte kvar fojojn (ni estis kvarope), Romeskaŭ diris al mi, ke li estis metinta en tiun koverton tiom da mono, kiom Bjelski regule ricevis kiel salajron en ses monatoj, kaj mi dankis lin el la fundo de mia koro.

Mia vojaĝo estis, por tiel diri, triumfvojaĝo. Ĉie kie mi ludis, mi estis aplaŭdata kiel ankoraŭ preskaŭ neniu antaŭ mi.

Jam semajnon post mia forveturo el Patersburgo Maksimo Bjelski sendis al mi sian unuan skriban lecionon. Mi ĉiam estis admirinta lian fervorecon, sed pli ol iam mi ĝin admiris, post kiam mi trarigardis lian unuan senditan literaturaĵon kun la klarigaj notoj. La vireto sendis al mi la duonon de la romano Romain Kalbri de Hektoro Malot, kun tiom da skribitaj notoj, ke li bezonis almenaŭ dek horojn por pretigi tiun lecionon.

Mi tuj skribis al li, ke mi havas malmultan tempon (pro miaj koncertoj) por funde studadi la lecionon, kaj ke mi atendas la duan leteron nur post du monatoj. Tiel mi volis ŝparigi al li lian tempon. Post la dua leciono mi sciigis al li, ke al mi mankas ĉiu tempo kaj okazo por plue studadi, kaj ke mi ne atendos la trian leteron. Li sendube ne kuraĝis persisti sian diligentecon kaj fervoron, ĉar la trian fojon mi ricevis nur lian leteron, en kiu li esprimis sian dankon, esperante, ke mi baldaŭ revenu la urbon por denove sekvi liajn buŝajn lecionojn.

Tamen ni ne tiel baldaŭ reiris Patersburgon, kiel mi atendis, ĉar mia ludado havis ĉie tiom da sukceso, ke ni prokrastis la reirvojaĝon ĝis post ses aliaj monatoj. Fine post forestado dum plena jaro ni ekvojaĝis hejmen, kie min jam atendis invitaĵo de la imperiestra teatro por ludi en benefica koncerto. Provizore mi malakceptis, ĉar mi bezonis ripozon post mia streĉa laboro.

Tagon antaŭ nia alveno en Patersburgo mi skribis al mia instruisto, petante lin veni al ni dum unu el la tuj sekvantaj tagoj por priparoli mian novan buŝan studadon. Preskaŭ semajno pasis, sed Maksimo Bjelski ne venis, kvankam ni jam estis kelkajn tagojn en la urbo. Ni estis surprizitaj, ĉar ĉiam antaŭe niaj petoj estis por li kiel ordonoj. Timante, ke li ne ricevis mian leteron, mi skribis alian, sed Bjelski ne aperis. Mi estis skribonta trian, sed antaŭ ol komenci, mi forĵetis la plumon por tuj esplori, ĉu io eksterordinara okazis al la vireto. Mi sciis, kie li loĝis, kiam ni forvojaĝis eksterlanden, kaj direktis miajn paŝojn al lia loĝejo. Post kiam mi sonorigis, aperis en la duone fermita pordo grasa malĝentile aspektanta viro. Mi demandis, ĉu en ĉi tiu domo loĝas Maksimo Bjelski.

-- Loĝis tie ĉi --, li respondis.

-- Ĉu loĝis? -- mi demandis.

-- Jes, li foriris antaŭ semajno, post kiam lia patrino estis mortinta.

-- Ĉu lia patrino mortis!? .... kaj kie li loĝas nun?

-- Mi ne scias.

-- Ĉu li ne postlasis sian novan adreson?

-- Li postlasis nur ŝuldojn.

Mi ekmiregis.

-- Ĉu Maksimo Bjelski ŝuldas al vi monon?

-- Jes, li foriris ne paginte du monatojn da lupago.

-- Li foriris propravole?

-- Kiu vi estas, kiu estas tiel scivola pri li?

-- Lia amiko Romeskaŭ.

-- Ho, vere!? -- diris plue la grasa viro, montrante vizaĝon iom pli neĝentilan ankoraŭ.

-- Kaj mi dezirus ekscii, ĉu li foriris propravole.

-- Mi ne lin retenis, sed ĉar li jam ne pagis tiun lupagon por du monatoj, mi ne povis toleri lin pli longe en mia ĉambreto, kaj aliulo luis ĝin.

-- Sekve, vi devigis lin foriri --, mi diris indigne.

Anstataŭ respondi, la grasulo ĵetfermis la pordon antaŭ mia nazo kaj jen mi staris sur la strato ne sciante kion fari por informiĝi pri mia instruisto. Mi antaŭsentis, ke la vireto pro malriĉeco estis cedinta sian ĉambreton, kaj timego ekkaptis min, ke li verŝajne sin trovas en granda mizero. Kie serĉi lin? Enprofundiĝinte en pensojn, mi iris plue. La mortintejo estis proksima kaj vole-nevole mi eniris ĝin tra la nefermita barpordo, tra kiu mi tiom da fojoj iris en la lastaj jaroj, ĉar la mortintejon mi vizitis ofte; ĝi ja rememorigis al mi la plej strangan aventuron de mia vivo. Irante laŭ vojetoj preter la familia tombejo de Romeskaŭ kaj preter la benketo, sur kiu mi pasigis kelkajn noktajn horojn dum miaj vagadoj, mi iom post iom alproksimiĝis al la dometo, kiu estis iam mia dormejo kaj kiun mi neniam pasis ne rigardante internen. Ankaŭ nun mi rigardis internen, sed kun ekkrio de teruro kaj abomeno mi paŝis posten. Mi tamen tuj ekhaltis, rapidiĝis refoje antaŭen tra la pordeto, kaj elpoŝiginte mian tranĉilon, detranĉis kordon, je kiu pendis viro. Ĉar la interno de la dometo ĉiam estis nebone lumigita de la suno, mi ĉe la unua ekrigardo ne vidis, kiu estas tiu viro, sed stranga antaŭsento diris al mi, ke li estas Maksimo Bjelski. La viro estis maldika, malgranda kaj nigre vestita, same kiel mia instruisto. Liaj piedoj preskaŭ tuŝis la sablon, tiel ke mi sen peno povis tratranĉi la kordon tuj super la kapo de la pendiĝinto. Tiam faligante mian tranĉilon, mi kaptis la memmortiginton en miaj brakoj kaj kuŝigis lin sur la sablan plankon. Lia vizaĝo glitis laŭlonge de la mia, kaj mi sentis, ke ĝi estas ankoraŭ varmeta; la korpo tamen estis tiel malrigida, ke la genuoj fleksiĝis, kiam la piedoj tuŝis la teron. La ĉapelo de la kompatindulo glitis de lia kapo, kaj rigardante lin atente, mi rekonis mian instruiston. Mia koro kvazaŭ eksaltis en mian gorĝon pro eksciteco, sed mi konsciis bone, kion mi farus. Tuj mi forigis la ŝnuron de lia kolo, sur kiu mi vidis ruĝetan strion; mi jam estis malbutonumonta lian veŝton, sed ĝi estis tiel vasta kaj plena je faldoj, ke mi lasis ĝin kiel ĝi estis. Mi levis lian kapon, subtenis ĝin kaj rigardis la vireton dum momento, kaj mi aŭskultis, ĉu ekstere iu alproksimiĝas por helpi al mi, ĉar mi ne sciis kiel agi plu en ĉi tiu terura cirkonstanco. Subite la de mi subtenata kapo ruĝiĝis, la sango tamen tuj refluis kaj Bjelski aspektis ankoraŭ pli pala ol antaŭe. Mi timis, ke jam li estas mortinta kaj ekploris pro kompato kaj ĉagreno. Ŝajnis al mi tamen, ke li vivas, ĉar li ne tute malvarmiĝis kiel mortinto. Mi atendis denove momenton kaj ektuŝis lian bruston por senti, ĉu lia koro batas; en tiu momento liaj okulharoj ekmoviĝis kaj je mia neesprimebla ĝojo mi vidis, ke li levas la okulojn. Li do vivis; mi sekve ne venis tro malfrue. Levante pli alte lian korpon, mi klinis min super li kaj vidis, ke li min rigardas. Tremeto trakuris lian manon, kiun mi tenis, kaj profunda longa elspiro eliris el lia buŝo. Mi plorsingultis pro ĝojo kaj benis la momenton, en kiu mi estis forĵetinta mian plumon por tuj aliri al li. Li rekonis min kaj malfermis la buŝon por paroli, sed nur kelkaj nekompreneblaj sonoj trafis miajn orelojn.

-- Kara amiko! -- mi diris, -- kion do vi faris!?

Dua elspiro eliris el lia buŝo kaj malforte li flustris:

-- Ili ... mortigis ... min.

-- Kiuj? -- mi ekkriis.

-- La netaŭgaj buboj ......

-- Ĉu buboj pendigis vin?

-- Kaj Barazof -- ... li flustris plue.

-- Barazof?

Li kapjesis kaj mi helpis al li eksidi, komprenante nenion pri tiu ĉi misterplena krimo. Mi ne konis Barazof, sed estis al mi enigmo, kiel homoj povus esti kapablaj mortigi la plej mildan kaj helpeman viron el la urbo, kaj mi kredis, ke li deliras. Li sidis kelkan tempon sin apogante kontraŭ mi kaj mi atendis, ĝis kiam liaj fortoj revenus. Fine li rekonsciiĝis tute, kaj mi diris:

-- Amiko Bjelski, aŭskultu: vi estas malsana kaj ne povas resti tie ĉi. Kie vi loĝas? ... Mi kondukos vin hejmen.

Li ridetis grimace kaj diris per malforta voĉo:

-- Mi ne havas plu hejmon.

-- Kie vi do dormis la lastajn noktojn?

-- En ĉi tiu dometo --, li diris, kaj tria elspiro eliris lian buŝon.

Mi ne plu aludis liajn mortigintojn, kredante lin deliranta, kiam li parolis pri la knaboj kaj Barazof; ĉar nenie sur la mortintejo mi estis vidinta personojn. La kompatinda vireto ne povis tamen pasigi pluan nokton sur ĉi tiu loko, kaj ĉar li ne havis plu hejmon, restis al mi nenia rimedo, krom konduki lin al miaj geadoptintoj, kaj mi demandis:

-- Ĉu vi estas sufiĉe forta por piediri?

-- Mi kredas ke jes, sed se mi povus, mi ne kuraĝus iri sur la stratoj.

-- Kial? -- mi demandis, kredante ke refoje li deliras.

-- Pro mia kolo; la homoj vidos, ke ĝin ĉirkaŭas ruĝa strio, kaj ili divenos, kion mi faris.

-- La strio preskaŭ foriĝis; nur ekstaru, apogu vin sur mia brako kaj ni iros kune.

Li klopodis leviĝi, tiam li diris:

-- Mi timas, ke miaj kruroj estos tro malfortaj.

-- Viaj kruroj? ... Ĉu ili doloras vin?

-- Ne, sed mi ne manĝis dum tri tagoj --; kaj refoje li ridetis grimace.

-- Ĉu mi alportu manĝaĵon? -- mi demandis.

Li ne respondis, sed kovrante al si la vizaĝon ambaŭmane, li ekploris mallaŭte, dum lia korpo tremetadis, kvazaŭ elektra fluo ĝin trakurus.

-- Rekvietiĝu, mia amiko --, mi diris, -- mi helpos al vi; mi devas lasi vin dum momento, sed revenos tuj kun veturilo por veturilkonduki vin al mia domo.

-- Al la domo de sinjoro Romeskaŭ? ... Sed kion li diros? ... Li jam faris por mi tro multe.

-- Vi tamen ne povos resti sur la strato aŭ en tiu ĉi konstruaĵeto --, mi diris, rigardante ĉirkaŭe. Bjelski rimarkis, ke mi rigardas la portilojn, kiuj staris apude unu sur la alia kaj kiujn li estis uzinta por stari sufiĉe alte por fiksi la kordon al trabeto, je kiu li estis pendiginta sin. Li ĝemadis refoje kaj kovris al si la okulojn per la manoj, kvazaŭ li hontus pro tio, kion li faris.

-- Ho patrino, patrino! -- li flustris.

Mi estis kortuŝita kaj diris:

-- Kuraĝon! ... mi ja volas helpi vin.

-- Ho, li diris --, mi estas tro mizera; neniu povas helpi min.

-- Kial?

-- Barazof ne lasus min kvieta.

-- Kiu estas tiu Barazof?

Li hezitis; tiam li respondis kvazaŭ por eviti la veron:

-- Mi rakontos poste ... Ho Dio, Dio!

Mi pensis, ke li aludis la grasulon, kaj diris plue:

-- Ne malkvietiĝu pri Barazof; mi ja aranĝos tiun aferon por vi. Refoje lin atakis tiu sama kvazaŭ elektra ektuŝo, kaj momenton poste li flustris:

-- Mi ŝuldas tro multe, ... multe tro multe ..., mi ja ne povus toleri, ke vi pagu ...., vi jam pagis al mi tro multe ... --; tiam li ekkaptis mian manon kaj premis ĝin nerveme.

-- Atendu tie ĉi momenton --, mi diris, -- mi tuj revenos kun veturilo, sed promesu al mi, ke vi ne refoje ..... --, mi eksilentis, sed fingre montris la tratranĉitan ŝnuron.

-- Mi promesas --, li diris, ekfrotante al si la manplatojn.

Mi eliris la dometon kaj post kvarono da horo revenis en veturilo. Duonan horon poste la veturilo ekhaltis antaŭ nia domo. Aleksandra sidis ĉe la fenestro kaj turnis sin al iu en la salono, kiun mi ne povis vidi. Kiam ŝi turnis la kapon al mi, mi signodonis, ke ŝi tuj malfermu la pordon. Ŝi malaperis kaj apenaŭ mi helpis la vireton el la veturilo, la pordo malfermiĝis, kaj kaptante Bjelski sub la brako, mi kondukis lin en la koridoron, kie Aleksandra kaj ŝia patrino nin rigardis kun vizaĝoj esprimantaj pli da demandoj ol mi povis respondi tie. Mi eniris kun Bjelski en la studejon de Aleksandra, kaj ŝi sekvis kun la patrino.

-- Alportu tuj lakton aŭ buljonon --, mi diris, sidigante la vireton sur la kanapo, -- li mortas pro malsato.

Mia adoptintino levis la manojn pro surprizo, sed Aleksandra rapidis for kaj alportis lakton; Bjelski tamen estis tiel nervema kaj tiel hontis, ke li ne povis teni la glason, kaj mi trinkigis lin kiel oni trinkigas infanon; tiam mi kuŝigis lin sur la kanapo kaj diris:

-- Nun retrankviliĝu kaj dormu momenton, se vi povos, hodiaŭ vespere ni parolos plue.

Li signodonis, ke li sekrete volas ion diri al mi. Mi klinis min super li kaj li flustris en mian orelon:

-- Mi petas, ne parolu pri .... pri tio, kion mi faris.

-- Mi promesas, .... nun klopodu ekdormi.

Refoje li premis mian manon kaj fermis la okulojn.

Longe ni lin rigardis. Fine ni eksidis kaj mi metis la manon sur mian buŝon por komprenigi, ke neniu parolu. Aleksandra rigardis demande jen la vireton, jen min, sed mi silentis.

Kiam Bjelski dormis, mia adoptintino alproksimiĝis al la kanapo kaj rigardis la dormanton.

-- Ho-o-o! -- ŝi ekkriis, -- mi komprenas --, kaj ŝi montris la kolon de la vireto; la ruĝeta strio fariĝis blua kaj ĝi pruvis klare tion, kio estis okazinta.

Aleksandra tamen ne rimarkis ĝin; ŝi staris tro malproksime. Mi refoje metis mian manon sur mian buŝon kaj sinjorino Romeskaŭ sternis tukon sur la korpon de la vireto, tiel ke la strio estis nevidebla; tiam ŝi eksidis denove.

-- Kio do okazis? -- fine demandis Aleksandra. Mi respondis: -- La luiganto forpelis lin, ĉar li ne povis plu pagi la lupagon, tiam li vagadis senhejme kaj sen mono tra la urbo ĝis kiam mi lin trovis.

-- Kie? -- demandis ambaŭ.

-- En la dometo sur la enterigejo.

Longa silento sekvis, tiam mi diris:

-- Kaj mi promesis helpi al li.

Aleksandra rigardis pete sian patrinon kaj ĉi tiu diris:

-- Li restos tie ĉi.

Romeskaŭ estis elirinta en la mateno; estis nun la sepa horo en la vespero, kaj nun ni aŭdis lin reveni. Li eniris en la ĉambron, kie ni sidis mallaŭte parolantaj. La sinjorino ekstaris kaj flustris ion al li en la orelon. Li tuj iris al la kanapo, levis la tukon kaj rigardis esplore la kolon de la vireto; tiam li diris, skuante la kapon:

-- Mi ne vidas ĝin.

Mi alproksimiĝis kaj ekvidis, ke la strio tute malaperis, kaj mi ĝojis pro tio.

-- Bonvolu ne paroli pri ĝi --, mi diris, rigardante lin pete.

-- Ne timu --, li respondis. Li eksidis apud mi kaj mi rakontis detale ĉion, kio estis okazinta, nur ne parolante pri la maniero, en kiu mi savis la vivon de Bjelski. Aleksandra ne devus tion ekscii. Romeskaŭ tre miris, kiam li ekaŭdis pri la buboj kaj pri Barazof. Li pripensadis, kaj tiam diris:

-- Eble li ne deliris, sed ni ne aludu ilin, li per si mem ja rakontos ĉion. Tiu Barazof tamen ne estas lia luiginto, sendube io mistera sin kaŝas sub tio.

Je la oka horo Bjelski vekiĝis. Mi donis al li tason da buljono, kiun li trinkis sen mia helpo. Li sentis sin multe pli bone kaj eksidis sur la kanapo. Mi flustris al li, ke la postsigno tute malaperis kaj li dankis min.

Romeskaŭ nun aliris al la kanapo kaj esprimis sian bedaŭron, ĉar li revidis lin en tia stato, kaj diris plue:

-- Mi tamen kredas, ke vi baldaŭ resaniĝos, sinjoro Bjelski, kaj mi petas vin fari al ni la plezuron esti nia gasto. Se vi refoje estos sufiĉe forta por daŭrigi viajn kursojn kun Jafet, tiam vi povas restadi ĉe ni kiel lia instruisto, ĉar Jafet spertis, ke al lia kono mankas ankoraŭ multe. Ĉu vi akceptas tiun proponon?

La vireto aspektis kiel iu, kiu ne kredas al siaj oreloj; post momento li diris kun voĉo, kiu tremetis:

-- Ĉu tio ne estus tro malmodesta miaflanke, sinjoro?

-- Tro malmodesta? ... Sed mia kara, oni povas esti ankaŭ tro modesta. Vi instruos al Jafet, kiu bezonas multajn lecionojn, kaj kiel rekompencon mi proponas al vi ĉambron en mia domo, kaj salajron. Ĉiu laboranto valoras sian salajron, estus do sensencaĵo paroli pri malmodesteco, se vi akceptus ĝin --, kaj Romeskaŭ etendis al li sian manon, kiun la vireto, interrompante la frotadon de la siaj, ekpremis.

Estis nun decidite, ke Maksimo Bjelski restus ĉe ni, kaj mi estis feliĉa pro li.

La postan matenon ni volis venigi la doktoron, sed Bjelski certigis, ke li sin sentas tre bone kaj ke li jam tiun saman tagon dezirus komenci la kurson; sed la pala vizaĝo de la vireto kaj lia nervemeco montris sufiĉe klare, ke li bezonas ripozon, ne nur korpe, sed ankaŭ spirite. Romeskaŭ diris, ke mia instruisto ĝuos libertempon da du semajnoj, dum kiuj li devus ne studadi, sed pasigi la tempon promenante kaj farante absolute nenion, kio povus lacigi lin. Ni estis rimarkintaj, ke la nigra kostumo de Bjelski estis tiel eluzita, ke li ne povus eliri en ĝi. La tajloro venis, almezuris al li novan grizan vestaĵaron, kaj du tagojn poste la vireto promenis kun mi tra la stratoj de Patersburgo, kaj li aspektis, kvazaŭ li ĵus estus elpaŝinta el modobildaro.

En la vespero ni sidis kune en nia granda salono, sed Bjelski malestis. Ni pensis, ke li estis irinta en sian ĉambron por aranĝi malgrandan aferon, kaj ke li baldaŭ revenos. Li tamen restis for kaj mi iris por vidi, kion li faras. Li sidis tre modeste en sia ĉambro ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren. Vidante min li tuj ekstaris.

-- Kial do vi ne venis al ni? -- mi demandis.

Li rigardis min, kvazaŭ li tute ne komprenus mian demandon.

-- Ĉu vi sentas vin nebone? -- mi demandis plue.

-- Ho jes, eĉ tre bone --, li respondis.

-- Kial do vi sidas tie ĉi tute sola?

Refoje li ŝajnis ne kompreni min; ne respondante li rigardis min demande kaj frotadis al si la manojn.

-- Nu!? -- mi diris, irante al li kaj kaptante lian brakon, -- vi devas pasigi la vesperon ĉe ni en la salono; ni kune babilos kaj poste mi ludos iom kun Aleksandra.

-- Sed, ĉu tio ne estas tro malmodesta, se...

-- Ho ne, tio tute ne estas tro malmodesta, sinjoro Bjelski, vi ja estas kvazaŭ familiano kaj ne devas pasigi viajn vesperojn tutsola ĉe tiu fenestro.

-- Sed ĉu la gesinjoroj trovos...

-- La gesinjoroj trovos, ke vi estas multe tro modesta --, mi diris, kaj ili deziras, ke vi tuj revenu kun mi en la salonon.

Pasis kelkaj semajnoj kaj mia kurso jam rekomenciĝis.

Unu vesperon, kiam ni sidis kune en la salono, la servistino eniris kun letero, kaj ĉar ŝi ne povosciis legi, ŝi enmanigis ĝin al Romeskaŭ.

-- Por sinjoro Maksimo Bjelski --, li diris, leginte la adreson.

La vireton kvazaŭ ektuŝis elektra fluo; li fariĝis morte pala, liaj manoj tiel multe ektremis, ke li nur kun peno povis akcepti la leteron. Kun surprizo ni rigardis lin, kiam li deŝiris la koverton por elpreni la al li adresitan leteron. Li legis, lasis fali la leteron kaj rigardis nin dirante:

-- Jen vi havas!

-- Kio estas? -- demandis Romeskaŭ.

-- Letero de Barazof --, li flustris. -- Li eltrovis min.

-- Kiu estas Barazof? -- plue demandis Romeskaŭ.

-- Negocisto.

-- Negocisto!?... Nenio krom tio?

-- Kaj pruntedonisto --, li diris, preskaŭ rompante al si la manojn.

Romeskaŭ signe ordonis al Aleksandra, forlasi la salonon, kaj kiam ŝi estis for, li diris:

-- Amiko Bjelski, pro nura modesteco vi kaŝas antaŭ ni ion, kio premadas vin jam longan tempon. Forĵetu de vi tiun modestecon kaj konfidu al ni la sekretan ĉagrenon, kiu subfosas ne nur vian feliĉon, sed ankaŭ vian sanon. Vi scias, ke ni helpos al vi kiel bonaj amikoj.

La vireto ekbabilis kelkajn vortojn, kaj Romeskaŭ ekstaris, frapetis al li la ŝultron kaj kuraĝigis lin, dirante:

-- Nu, do; estu viro, ne fariĝu tiel nervema, sed rakontu malkaŝe kaj kviete tion, kio vin ĝenas, kaj pri tiu Barazof.

Maksimo Bjelski viŝis al si la vizaĝon per la naztuko, nerveme enpoŝigis la tukon, refoje eltiris ĝin, premis ĝin, kvazaŭ ĝi estus lia plej granda malamiko, kaj rakontis, ekhaltante de tempo al tempo.

-- Kiam antaŭ kelkaj jaroj mortis mia patro, li lasis post si nur tiom da mono, kiom ni bezonis por pagi la koston de lia enterigo. Mi ĵus akiris oficon kiel instruisto en unu el la publikaj lernejoj de la urbo, kaj estis feliĉa, ke mi povus subteni mian patrinon. Jam tre baldaŭ tamen mi eksciis, ke mi en realo ne taŭgas kiel instruisto; mi estis iom nervema kaj mi ne povis estri la netaŭgajn knabojn. Kelkaj knaboj en mia klaso estis bonaj kaj diligentaj kaj faris progresojn, sed aliaj estis malobeemaj kaj maldiligentuloj. Kiam mi admonis ilin, ili mokridis min pro mia nervemeco, kaj se mi volis puni ilin, ili insultis min kaj per tio mi fariĝis ankoraŭ pli nervema, kaj fine ĉiuj knaboj partoprenis turmentadi min. Ŝajnas al mi, ke mi jam en tiu tempo kelkfoje frotis al mi la manojn, precipe kiam mi volis esti severa kontraŭ la lernantoj; kaj tion ili rimarkis. Por sin amuzi, unu el ili en unu mateno estis desegninta mian portreton sur la nigra tabulo, kaj sub la desegnaĵo li estis skribinta la vortojn: „Maksimo Bjelski, la frotulo“. Mi fariĝis tiel nervema, ke mi ne povis paroli kaj eliris la klason, sed revenis post duona horo. Reveninte, mi vidis, ke la knaboj sidis sur siaj benkoj kun serioza vizaĝo, sed ĉiuj frotadis al si la manojn. Mi ekkoleris, admonis, sed miaj vortoj ne faris impresojn sur la sentaŭguloj. Ili kviete daŭrigis froti al si la manojn, kaj mi foriris por plendi al la lernejestro. Li venis, sed apenaŭ li estis en mia klaso, ĉiuj knaboj diligente skribis. Li iris for, vidante ke la lernantoj kondutas dece, sed ho ve, apenaŭ li fermis post si la pordon, jen la frotado rekomenciĝis. La desegnaĵon la lernejestro estis forviŝinta kaj li malpermesis, ke oni refoje desegnu tian bildon kun tia subskribo. La sekvantan matenon staris sur la nigra tabulo ne bildo, sed la vortoj: „La frotanto!!!“ kun tri ekkripunktoj. Mi iris plendi al la lernejestro, sed kiam li venis, la vortoj estis malaperintaj, kaj ĉiuj knaboj kondutis dece. Du monatojn mi deĵoris en tiu lernejo, sed la netaŭgaj buboj tiom turmentadis min, ke mi preskaŭ freneziĝis pro ĉagreno...

Ho, sinjoro Romeskaŭ, la knaboj ne estas malicaj, tia ne estas ilia karaktero, sed ili estas senkompataj nur por sin amuzadi, kaj tiu senkompatemeco preskaŭ mortigis min...

Ho, sinjoro Romeskaŭ, se ili scius, kion ili faras, tiom turmentadi sian instruiston! Ili per sia turmentado mortigas la nervemajn instruistojn korpe kaj anime...

Fine mi devis eksiĝi; mi ne povis estri la lernantojn, kaj se mi persistus resti ilia instruisto, tiam mi fariĝus nervmalsana. Sed mi devis subtenadi mian patrinon; mi lokigis anoncon kiel privata instruisto, pensante, ke mi povus estri unu aŭ du knabojn, eĉ turmentemajn. Intertempe mi estis sen mono kaj la malmultaj lecionoj, kiujn mi poste donis al kelkaj lernantoj, ne sufiĉis por mia patrino kaj mi...

Esperante trovi aliloke pli taŭgan por mi oficon, mi prunteprenis cent rublojn de Barazof, promesante pagi ĉiusemajne unu rublon procente. Tiu mono tamen baldaŭ estis elspezita, kaj post tri monatoj mi duan fojon prunteprenis cent rublojn; sed ĉar mi ne kapablis repagi la unuajn cent rublojn, mi de tiu dua pruntepreno devis pagi du rublojn ĉiusemajne, tiel ke la mono ankoraŭ pli rapide estis for ol post la unua pruntepreno... La trian fojon mi iris al Barazof kaj denove prenis cent rublojn, sed ĉiusemajne de post tiu tempo mi devis pagi tri rublojn por la tuta pruntepreno. Kiam por la kvara fojo mi petis lian helpon, li postulis de mi kvindek rublojn kiel repagon de la jam prenita sumo, sekve mi ricevis nur kvindek, sed mia ŝuldo plialtiĝis je cent. Tiel ĉiam prunteprenante, mi fine ŝuldis al li mil rublojn, kvankam mi estis ricevinta nur sescent kvindek, kaj la pagota rento estis tiel alta, ke mi devis vendi multajn meblojn kaj librojn por kontentigi mian helpanton... Mi troviĝis en tiuj cirkonstancoj, kiam via filo fariĝis mia lernanto... Dank' al Dio, li estis tre fervora kaj ĉiam faris sian plej grandan eblon por lerni, kaj dank' al lia karaktero li ne turmentis ... sed helpis al mi, kiam li ekvidis min nervema... Li mem konsciis neniam, kiel danka mi estis, ĉar se li estus estinta kiel preskaŭ ĉiuj aliaj lernantoj, tiam mi..., mi... --

La vireto tiel nervemiĝis, ke li refoje devis haltigi sian rakonton; post momento li rakontis plue:

-- Pro la salajro, kiun mi ricevis tie ĉi, mi ne bezonis pruntepreni pli da mono, sed nur pagi regule mian renton..., kaj mi pagis multe, preskaŭ tiom, kiom mi prunteprenis entute, sed spite tion, la ŝuldo restis la sama.... Mi tamen povis modeste vivi kun mia patrino, sed ho ve! ... vi devis foriri eksterlanden, kaj kvankam vi malavare rekompencis miajn lecionojn, fine tuta mia mono estis for pro grava malsano de mia patrino... La kuracisto postulis memkompreneble sian salajron; mi devis aĉeti medikamentojn, kiuj ĉiam estas multekostaj; mi devis regule pagi al Barazof kaj fine mortis mia kara patrino... --

Nervema grimaco glitis sur la vizaĝo de la vireto, ĉar li volis reteni la larmojn, kiuj jam aperis en liaj okuloj, kaj li rakontis plue:

-- Restis al mi apenaŭ sufiĉe por pagi la enterigon, kaj kiam mi revenis de la mortintejo, mia luiganto postulis de mi, ke mi tuj pagu al li la lupagon de kvin monatoj, ĉar mi ŝuldis tion. Mi posedis tamen nenion plu kaj vendis la lastajn meblojn, eĉ la liton, sur kiu estis mortinta mia patrino, kaj donis al mia luiganto ĉion, sed ŝuldis ankoraŭ por du monatoj. Li forpelis min el mia ĉambreto... Sen mono kaj sen hejmo mi vagadis tra la urbo, ne sciante kion fari... Milfoje mi pensis al vi, esperante ke vi revenu baldaŭ, por ke mi povu rekomenci la interrompitajn lecionojn kun via filo; sed vi ne venis... Mi pensis pri liaj vagadoj kaj sentis, kiom da mizero li travivis antaŭ kelkaj jaroj... La nokto alproksimiĝis, kaj ne posedante hejmon por dormi, mi same kiel via filo eniris la dometon sur la mortintejo por pasigi tie la nokton. Mi dormis tie dum du noktoj, sed mi ne manĝis, kaj almozpeti mi ne kuraĝis...

Tial post la dua nokto mi ne forlasis plu la mortintejon kaj restis en la dometo por atendi mian morton... Mi estis jam mortonta, sed feliĉe via filo trovis kaj helpis min ... kaj ... kaj mi estas tre danka... --

Li eksilentis kaj ekploris.

La letero de Barazof kuŝis ankoraŭ ĉe la piedoj de Bjelski. Romeskaŭ prenis ĝin de la planko, dirante:

-- Ĉu estas permesate, ke mi legu, kion tiu vampiro skribis?

Bjelski kapjesis kaj diris:

-- Ho jes, sinjoro, memkompreneble.

Romeskaŭ legis kaj estis indignata.

-- Kion vi respondos al li, sinjoro Bjelski?

-- Mi ne scias, sinjoro; li postulas sian renton, kaj mi jam propraimpulse alportus ĝin, sed...

-- Mi scias, kion vi ne kuraĝas eldiri; mi ankoraŭ ne pagis al vi vian salajron. Mi antaŭsentis, ke premadas vin monaj malagrablaĵoj; mi eĉ antaŭvidis, ke via procentegisto per si mem sin prezentus, sed ĉar vi ne estas sufiĉe energia kaj kuraĝa por kontraŭstari tian vampiron, mi volonte prenas sur min reguligi kun li vian konton... Ĉu vi konsentas?

-- Ho jes; sed mi promesis, neniam paroli al kiu ajn pri la kondiĉoj, laŭ kiuj li pruntedonis al mi.

-- Tiajn promesojn neniu bezonas plenumi; li malbonuzis vian mizeran situacion.

Romeskaŭ senprokraste skribis la jenan letereton al Barazof.

-- Mi konsideras sinjoron Maksimo Bjelski kiel mian familianon; li konsentis, ke mi aranĝu ĉiujn liajn aferojn. Sekve de tio mi invitas vin al mi morgaŭ antaŭ la tagmezo je la deka horo, por priparoli kun vi en ĉeesto de polica inspektoro la manieron, laŭ kiu vi pruntedonis monon al sinjoro Bjelski. Vi povos eviti la priparoladon, resendante tuj la lastan ŝuldodokumenton (subskribitan de Sro B.) per kio la ŝuldo estos nuligita. Se vi nek konsentos en tio, nek aperos ĉe mi la nomitan horon, tiam mi persekutos vin laŭleĝe.

Atendante: S. Romeskaŭ. --

La servistino forportis la leteron kaj revenis post unu horo kun la respondo. Sinjoro Romeskaŭ deŝiris la koverton kaj elprenis la lastan ŝuldan dokumenton de la vireto kaj malgrandan leteron. Li legis:

-- Ĉi kune mi resendas la de vi aluditan dokumenton, Sinjoro Maksimo Bjelski ŝuldas al mi plu nenion.

Kun estimo: M. Barazof. --

De post la legado de tiuj linioj la vireto fariĝis alia persono, la peza ŝarĝo, kiu jam tiel longe turmentegis lin, estis forigita. Romeskaŭ ankoraŭ la saman vesperon pagis al mia instruisto la salajron, kiun li perlaboris dum la lastaj semajnoj.

-- Jen, amiko Bjelski --, diris li, -- jen vi havas por havigi al vi ĉion, kion vi bezonas aŭ deziras, sed neniam plu prunteprenu de procentegistoj, ili estas ankoraŭ pli danĝeraj ol sentaŭgaj knaboj.

Bjelski dankis modeste kaj ekpripensis, fine li diris:

-- Morgaŭ mi mendos belan krucon --. Ni lin ne komprenis.

-- Por kion fari? -- demandis Romeskaŭ.

Kaj la vireto respondis:

-- Por starigi sur la tombo de miaj gepatroj.

Naŭa Ĉapitro.

Maksimo Bjelski fariĝas kvieta -- Mi iras kun li Holandujon -- Fremda lingvo, kiun mi komprenas, sed ne parolas -- Kurhaŭskoncerto -- Pri tri artistoj -- Mi estas surprizata same kiel ĉiuj aliaj -- La naŭa ĉapitro ne finiĝas -- Kelkaj vortoj al la leganto.

Post kiam Maksimo Bjelski estis senigita de la ŝarĝo, kiu dum tiom da tempo premegis lin, li fariĝis alia viro. Lin ne forlasis lia nervemeco, ĉar la vireto havis nerveman karakteron, sed li forĵetis iom post iom la strangan kutimon de la frotado. Nur de tempo al tempo, ĉe eksterordinaraj okazoj, li senkonscie sin donis al tiu kutimo, sed monaton, post kiam li ricevis de la procentegisto la sciigon, ke li plu ŝuldas al li nenion, li fariĝis kvieta kaj feliĉa viro, kiu estis kontenta je sia sorto, kaj vivis nur por servadi aliajn personojn, precipe min, ĉar mi savis lian vivon. Regule li instruis al mi kaj faris sian eblon, por ke mi povu sufiĉe bone paroli la francan lingvon. Sed kvankam mi facile lernis lingvojn, mi lernis la francan nur teorie, kaj mi konsciis, ke mi havus multan penon flue paroli en tiu lingvo. Mi tamen persistadis.

Jaron post kiam Maksimo Bjelski estis mia samhejmano, mi refoje deziris vojaĝi eksterlanden por doni koncertojn.

Dum miaj unuaj eksterlandaj vojaĝoj mi vizitis multajn landojn, sed ne Holandujon. La celo de la dua vojaĝo estis tiu lando. Mia instruisto tre bedaŭris, ke mi interrompus la studadon, ĉar kvankam mi estis plenkreska junulo (eble dekokjara) mi ne lernis ankoraŭ tiom multe, kiom aliaj junuloj samaĝaj kutime lernis, kaj kiel artisto mi almenaŭ devus esti sufiĉe instruita por movadi min oportune ĉie, kien mia kariero min vokus. Mi do proponis, ke li min akompanu, kaj ĉar li neniam vidis fremdajn landojn, li kun ĝojo akceptis.

Ni ekvojaĝis kune Nederlandon kaj alvenis en la urbo Haag en la monato Julio 1914a.

Mi ne volas rakonti tion, kio okazis al mi en tiu urbo tuj post mia alveno, ĉar tio ne indas esti priskribata. Estis tamen io, kio min trafis, kaj tion mi devas rakonti per malmultaj vortoj.

Jam tuj kiam mi la unuan fojon aŭdis la holandan lingvon, kio okazis en Oldenzaal, mi estis surprizata en alta grado, ke tiu lingvo ŝajnis al mi tiu sama, kiun mi aŭdis, kiam mia patrino _legis_ al mi la rakontojn pri „Mil kaj unu noktoj“ kaj aliaj. Sed ŝi same kiel ŝia edzo parolis tute alian lingvon; sekve la holanda ne povis esti ŝia gepatra lingvo. Mi do supozis, ke ŝi ie en Holandujo lernis tiom de la holanda lingvo, kiom oni bezonas por legi kaj kompreni, ke ŝi amis la literaturon holandan kaj tial legadis en tiu lingvo. Bjelski ĉiam certigis al mi, ke la lingvo, kiun miaj gepatroj kun mi parolis sur la Insulo, estas dialekto dana aŭ germana. Mi do komprenis sufiĉe bone la holandan lingvon, sed ne povis paroli ĝin, kaj Bjelski devis esti mia tradukisto kaj li uzis plej parte la germanan lingvon, kiun ĉiuj _komprenis_ en Nederlando kaj multaj parolis. Neniu tamen parolis la strangan dialekton de mia Insulo.

Per miaj antaŭaj koncertoj mi perlaboris tiom da mono, kiom mi bezonis por pasigi longan tempon en Haag, kaj mi ne volis tuj min ligi al koncertejo. La okazo por ligi min al granda koncertejo tamen baldaŭ sin prezentis laŭ eksterordinara cirkonstanco.

Monaton post kiam ni estis en Haag, la Eŭropa militego komenciĝis. Rusujo partoprenis, kaj timante ke mi devus plenumi mian servadon en la rusa armeo, mi decidis ne revojaĝi Rusujon, ĉar ne estante ruso mem, mi ne sentis en mia koro la devon batali por la rusa imperio. Krom tio, mi ne amis la militon, nek la metion de soldato, kaj neniam fariĝus heroo; sekve mi restis provizore en mia nova patrujo por pacience atendi la iradon de la milito. Ankaŭ mi ekpensis ofte, ke eble mi estas germano, kaj neniu ja povus devigi min, batali kontraŭ miaj propraj samlandanoj. Mi volis esti kaj resti neŭtrala kaj en neŭtrala lando.

Kelkaj monatoj pasis. Ian vesperon mi legis sur publika afiŝo, ke du fame konataj artistoj partoprenus kiel solludantoj en koncerto en Kurhaŭs. La artistojn mi ne konis persone, sed jam multfoje mi aŭdis kaj legis pri ili. Unu estis germana internigita militisto; la alia estis holanda soldato.

Tuj la ekpenso eniris mian kapon, ke tria fame konata artisto pligrandigus ankoraŭ la sukceson de la koncerto, kiu estus donata profite de la holanda „Ruĝa Kruco“.

Bjelski kaj mi tuj iris al la Kurhaŭs en Scheveningen por paroli kun la direktoro de tiu entrepreno. Kiam ĉi tiu direktoro aŭdis mian nomon, li sen prokrasto per telefono priparolis mian proponon kun la estraro de la „Ruĝa Kruco“, kaj en duona horo oni decidis akcepti min kiel kunlaboronton.

La koncerto estus aranĝata post tri tagoj. Mi tre ĝojis konatiĝi kun la du aliaj solludontoj, kiuj alvenus horon antaŭ la komenciĝo de la koncerto. Tio estis en realo malfrue, sed la holanda soldato ne povis alveni pli frue pro militaj deĵoroj kaj la germana internigito devis alveni de internigejo sin trovanta en alia urbo, kaj la vagonaro estis alvenonta je la sesa kaj duono.

Aldona afiŝo, kun sciigo, ke tria, nome la rusa violonisto Jafet Romeskaŭ partoprenos kiel solludanto en la koncerto, estis algluita al la jam algluitaj afiŝoj, kaj la ĵurnaloj la antaŭan matenon de la koncerto anoncis tion saman.

Unu horon antaŭ la komenciĝo mi jam troviĝis kun Bjelski en la Kurhaŭs, ĉar, se eble, mi deziris konatiĝi kun la du famaj artistoj antaŭ la koncerto.

Tamen la oka horo sonis; la unua kaj la dua numero de la programo pasis, sed la solludistoj ne venis. Ĉar telegramo ne sciigis ilian forrestadon, ĉiuj esperis, ke ili baldaŭ venos. Plua numero pasis kaj jen venis du telegramoj, kiuj anoncis, ke la artistoj alvenos la dekan horon. Estis jam la vico de la holanda artisto por solludi, sed ĉar li estis alvenonta nur post kvarona horo, mi prenis lian lokon kaj ludis la de mi elektitajn numerojn, kiel la programo anoncis ilin, nome: _Zigeuner-Weise von Pablo de Sarasate, Spanischer Tanz von Pablo de Sarasate_ kaj _Spanische Simphonie von Lalo_.

Mi estis laŭte aplaŭdata kaj ĵus estis eksidonta inter la muzikistoj, kiam eniris la germana kaj tuj post li la holanda artistoj.

La aŭskultantaro, kiu ĵus finis sian aplaŭdadon pro mia ludado, rimarkis ilin, same kiel mi ilin rimarkis.

Mi estis ironta al la artistoj por prezenti min, sed restis staranta ĉe mia seĝo, kvazaŭ alnajlita sur la planko.

Dum mia vivo mi multfoje estis surprizata, sed ankoraŭ neniam tiagrade kiel nun ... vidante tiujn du artistojn.

Ni rigardis nin reciproke kaj ĉiuj rigardantoj en la koncertejo rimarkis nian reciprokan surprizegon. Siavice la aŭskultantaro montris sian surprizon kaj persono post persono ekstaris por pli oportune rigardi tiajn artistojn, ĉar ili estis ...... _ĉi tiu ĉapitro estos daŭrigata_ ......

* * * * *

Kelkaj paroloj al la leganto.

Sendube la leganto partoprenus la ĝeneralan surprizon, post kiam mi estus priskribinta la du alvenintajn artistojn; sed li (la leganto) devas pacience atendi...

Kiel verkisto de romano mi havas la rajton marŝi antaŭen, paŝon post paŝo, ekhalti kaj denove antaŭeniri, se mi volas, eĉ per paŝegoj de giganto. Rilate al tio mi estas pli potenca ol la tempo mem, kiu nur laŭtakte seninterrompe antaŭenpaŝas, antaŭenpaŝis kaj antaŭenpaŝados kun ĉiamaj egalaj paŝetoj, ne havante la kapablon deflankiĝi eĉ unu centimetron de la vojo, kiun ĝi mem por si destinis.

Mi, kiel verkisto, deflankiĝas de mia vojo tiom, kiom al mi plaĉas, eĉ postenpaŝas centjaron, se tion mi bezonas por mia rakonto.

Ĉi tiun kapablon mi uzos tie ĉi, kaj faras returnan saltegon, ne de centjaro, sed de dek ok jaroj:

En ĉi tiu romano la ĉapitro alproksimiĝos iom post iom, en kiu la scivola leganto povos legi la daŭrigon de la Unua Parto de mia rakonto, kiun mi pro gravaj motivoj tiel subite interrompis.

Fino de la Unua Parto.

Dua Parto

La Trovito

Unua Ĉapitro.

Malgranda vilaĝeto -- Fraŭlino, kiu ankoraŭ neniam parolis, sendube io stranga ĉe la ina sekso -- Spicisto Pentman -- Dometo, kiu nokte kaj tage restas neŝlosita -- La stranga kesteto kaj kion ĝi enhavas -- Kiel pensas mutulino -- Kion ŝi faras, post kiam ŝi trovis „trezoron“.

Kiu neniam vizitis la vilaĝeton Brej, geografie apartenantan al la vilaĝo Warfum en la norda parto de la holanda provinco Groningen, tiu tute ne povas imagi, kiel pentrinde bela estas tiu domareto.

Ĝi kuŝas ĉe la makadama vojo, kondukanta de la vilaĝo Baflo al Warfum, kaj konsistas el nur dudeko da dometoj, unu lernejo kaj bela malgranda preĝejo kun pinta tureto.

Laŭlonge de tiu vojo, kiu iras tra la domareto, sin trovas mallarĝaj longfosetoj, super kiuj estas ĵetitaj tabuloj, utilantaj kiel pontetoj. Irante de la vojo trans la tabulojn, oni atingas la dometojn, kiuj staras apartigitaj unu de alia, kaj ĉiun dometon ĉirkaŭas legomĝardeneto kun pirarboj.

En tiuj dometoj loĝas kamparanoj laborantaj ĉe la riĉaj farmistoj, kies farmejoj kuŝas tre malproksime de la vojo, tiel malproksime, ke oni ne vidas ilin pro la altaj arboj, kiuj ilin tute ĉirkaŭas.

Sablaj flankvojetoj, ankaŭ borderitaj de mallarĝaj lonĝfosetoj, kondukas al tiuj farmejoj, kaj nur tie kaj tie ĉi staras izolita dometo, kvazaŭ ĵetita tien laŭhazarde de kaprica giganto, kiu per tio volis interrompi la unutonecon de la riĉaj kampoj, kie kreskas aveno, sekalo, hordeo, pizoj, terpomoj kaj aliaj kreskaĵoj, kiuj povas prosperi nur en grasa fruktodona tero, kian oni vidas en la nordo de Groningen.

En unu el tiuj malmultaj izolitaj dometoj, proksime de bela kaj riĉa farmejo, loĝas Rika, la „mutulino“.

Ordinare oni nomas ŝin per la lasta nomo, ĉar en la apudaj vilaĝoj, kien ŝi kelkfoje iras por fari komisiojn aŭ por viziti la gefratojn, estas multaj knabinoj kaj fraŭlinoj nomataj Rika, sed neniu el ili estas surdmuta, kiel ŝi.

Ofte la vilaĝanoj demandis unu la alian, kial la „mutulino“ en sia juneco ne iris urbon por vizitadi tie la lernejon de la surdmutuloj, kaj la respondo estis ĉiam la sama: La gepatroj de Rika estis tro malriĉaj kaj bezonadis ŝin pro la junaj gefratoj; krom tio, la vilaĝa estraro, konsistanta el obeema cedema vilaĝestro kaj farmistoj, opiniis, ke tio estas tute superflua. Simpla servistino, tiel ili opiniis, ne bezonas lerni la skribarton, se tio kostas tiom da mono; sen tiu arto ŝi ja perlaboras sufiĉe por vivi, kaj la kaso de la vilaĝo bezonas tro multe por riparado de makadamaj vojoj, por pagi la salajron de la instruistoj, de la policano, de la tombisto kaj cetere. Rika sekve _ne_ vizitadis la Instituton de la surdmutuloj kaj restadis hejme ĉe siaj gepatroj kaj gefratoj.

Rika estas tridekjara fraŭlino. Ŝiaj gepatroj, kiuj ne vivas plu, havis multajn infanojn kaj laboradis sur la kamparo de la mateno ĝis la vespero, kaj ĉar ŝi estis la plej aĝa el la infanoj, ŝi devis gardadi kaj flegadi siajn gefratojn. Tion ŝi faras kun plezuro, ĉar ŝi estas bonkora kaj tre amas infanojn. Unue mortis la patrino, kaj kiam kelkajn jarojn poste ŝi perdis la patron, la gefratoj jam servadis kiel servistoj kaj servistinoj ĉe farmistoj en Brej, Warfum kaj Uskvert, kaj la mutulino restis sola en la izolita dometo; la gefratoj lasis al ŝi la tutan heredaĵon de la patro, konsistantan el tiu dometo kaj kelkaj mebloj.

La dometo estas simpla, malalta kaj malnova. Ĝin tute ĉirkaŭas hedero kovranta la kvar murojn tiel, ke oni vidas nur la kvin fenestretojn kaj la solan pordon. Ĝi staras sur kampo apud sabla vojeto, kondukanta de la makadama vojo al la farmejo, kie ŝi servadas kiel melkistino kaj kuiristino por la geservistoj.

Enirante tra la sola pordo, antaŭ kiu kuŝas strateto el kvadrataj plataj ŝtonoj, oni venas en koridoron, lumigatan de nur unu fenestreto. En tiu koridoro, kiu estas la kvina parto de la konstruaĵeto, staras forprenebla ŝtuparo, per kiu oni povas supreniri al la subtegmentejo, kiu vintre utilas por gardadi torfojn. Kontraŭ la koridora fenestreto estas pordeto, tra kiu oni povas eniri la ununuran ĉambron. Malferminte ĝin, oni vidas rekte antaŭ si malnovmodan kamenkapuĉon kaj fajrolokon, de kiu supre pendas je longa ĉeno kupra kaldrono, ĉe kies flanko staras brilanta fajroprenilo. Flanke de la kamenkapuĉo, sed iom pli malalte, estas du fenestretoj. Ĉe la dekstra endoma tabula vando oni vidas kvar pordetojn; post la du mezaj sin trovas la lito, post la du aliaj estas du ŝrankoj, unu por vestoj, alia por manĝilaro kaj ceteraj domaj necesaĵoj. Antaŭ ĉiu ŝrankpordo staras unu seĝo. Ĉe la maldekstra muro, antaŭ la du fenestroj sin trovas du pluaj seĝoj kaj inter la fenestroj pendas iom pli alte speguleto tiel malnova, ke oni nur kun peno povas vidi sin en ĝi, kaj antikva kolorita bildo, kiu prezentas la filinojn de Faraono, trovantaj sur Nilo la junan Moseon en naĝanta kesto.

En la mezo de la kahelplanko staras kvadrata tablo kovrita per ruĝa tuko.

Estas somero kaj la kvina horo en la mateno.

La mutulino ĵus leviĝis, sin lavis kaj sin vestis por eliri, ĉar la sesan ŝi devas esti ĉe la farmisto Klomp por melki la bovinojn.

Klomp estas farmisto laŭ ĉiuj signifoj de tiu vorto. En la provinco Groningen, „farmisto“ signifas ne nur „kamparano“, sed ankaŭ „aroganta, fiera, preskaŭ ĉiam malsprita homo“, pensanta tamen, ke li estas tre spritega.

Kie ajn li estas, ĉu en sia farmejo, ĉu en la vilaĝo, ĉu en la urbo, ĉie li agas kaj kondutas, kvazaŭ li estus hejme, kaj kvazaŭ li estus ĉefulo kaj eminentulo, kiu rajtas ordonadi kaj komandadi. Fremduloj tamen havas ĉe li nenion por ordoni kaj komandi, kaj eĉ ne eniras en lian ĉiutagan ĉambron. Ili restas en la antaŭĉambro, en la kuirejo aŭ en la grenejo, se ili deziras paroli la farmiston, ĉar la familia ĉambro estas sanktejo, en kiun eniras nur alia farmisto aŭ eminentaj personoj, kiel ekzemple la notario, la predikisto kaj la doktoro de la vilaĝo.

Klomp estas kiel preskaŭ ĉiuj farmistoj en la provinco Groningen; eble li estas pli riĉa ol multaj el ili, sed ne malpli aroganta kaj fiera. Klomp opinias, ke li apartenas al ia „nobela“ klaso, nome al la „farmista klaso“, al la plej eminenta el ĉiuj klasoj. De la farmistoj (tiel li opinias) devenas ĉio, kio estas utila kaj necesa, kaj sekve ĉiuj nefarmistoj devas esti dankaj, ke la farmista klaso ekzistas, ĉar sen farmistoj ja ne estus produktata greno, nek terpomoj, nek hordeo kaj tiel plu. Kion (laŭ la opinio de Klomp) farus la vilaĝanoj kaj la urbanoj sen tiuj produktaĵoj? La bakisto ne povus baki panon, la bierfaristo ne povus fari bieron, la buĉisto ne povus buĉi kaj la forĝisto perlaborus tro malmulte, se farmistoj ne ekzistus; sekve: la farmista klaso estas sen kontraŭdiro la ĉefa el ĉiuj klasoj, kaj ĉe Klomp, ano de tiu klaso, laboradas Rika la mutulino, kies dometon ni ĵus eniris.

Kvankam Rika ne havas horloĝon, ŝi neniam venis tro malfrue en la farmejon. Ŝi mem estas kvazaŭ horloĝo, ĉion farante aŭtomate. Aŭtomate ŝi vekiĝas ĉiam la saman horon en la mateno kaj aŭtomate ŝi ĉiam alvenas ĉe sia laboro, precize la sesan horon. Dek minutojn antaŭ la sesa, ŝi ĉiam eliras el sia dometo, kies solan pordon ŝi fermas nur rigle, ĉar ŝtelistoj neniam forprenis ion. Ŝi ŝlosas ordinare nur unu el la ŝrankoj, en kiu ŝi gardas kelkan monon, perlaboritan dum la jaroj post kiam mortis la patro, kaj de kiam ŝi laboris en la farmejo.

Kiam ŝi laŭiras la sablan vojeton al la farmejo, ŝia korpo aspektas kiel du blue pentritaj abelujoj, unu sur la alia. Sub la malsupra aŭtomate moviĝas la piedoj, kiujn ĉiam kovras pezaj lignoŝuoj; ĉar lignoŝuojn ŝi portas vintre kaj somere. Sur la supra „abelujo“ staras blanka kufo. Aŭtomate tiu stranga figuro de la mutulino iras antaŭen. Rika ne rigardas dekstren, nek maldekstren, nek posten, sed ĉiam antaŭen, kvazaŭ nur rekte antaŭ ŝi estus la celo, kiun ŝi neniam devas perdi el la okuloj.

Kiam ŝin renkontas sur la vojo konato, ŝi aŭtomate kapklinas unu fojon, sed tre rapide por kiel eble plej baldaŭ repreni la antaŭan teniĝon.

Rika ridetas nur malofte, sed kiam ŝi ridetas, ŝi montras du vicojn de dentoj, pli blankaj ol perloj.

Ŝia vizaĝo estas bruniĝinta de la suno.

En la vilaĝoj oni diras, ke ŝi estas beleta fraŭlino, kaj rigardante ŝin en la vizaĝon, oni ne povas ne rimarki la bluajn okulojn, kiuj ĉiam brilas, kaj la plenajn vangojn kun kavetoj. Ŝia mentono estas belforma, kaj ĉar ŝi havas belan nazon, neniu povas diri, ke ŝi ne estas beleta. Ŝiaj haroj tamen faras strangan kontraston kun ŝia vizaĝo; fakte ili estas blondaj, sed ĉar ŝi tro ofte purigas ilin per akvo, ili iom post iom perdis la naturan koloron.

Rika neniam pensas pri tio, ĉu ŝi estas bela aŭ melbela, ĉar tio al ŝi estas tute indiferenta. Kviete ŝi iras jam dum jaroj sian kutiman vojon, kaj kviete ŝi iros ĝin plue tiel longe kiel ŝi estos tia sama laborema mutulino, kia ŝin konas ĉiuj vilaĝanoj.

Post kiam la melkado kaj aliaj laboroj okazis, Rika kelkfoje devas iri al Warfum por aĉeti bezonaĵojn por la farmistedzino.

Ankaŭ ĉi tiun tagon post la melkado ŝi tien iras pro la sama motivo. Laŭkutime ŝi iras kun korbo pendanta sur ŝia brako, kaj ni volas sekvi ŝin. Aŭtomate la du „abelujoj“ kun la blanka kufo iras antaŭen kaj sin movas supren kaj malsupren laŭ tio, kiel la lignoŝuoj paŝetas antaŭen. La malmultaj preterpasantoj ŝin salutas ĝentile, kaj per sia kutima rapida kapklino ŝi respondas la salutojn. Post duona horo da tiu laŭtakta, sed rapida movado de la liguoŝuoj sur la makadama vojo, la mutulino atingas la vilaĝon kaj tuj sin direktas al la spicisto Pentman. Li staras post la butikotablo kaj salutas, kiam ŝi eniras. Laŭkutime ŝi montras dum sekundo la blankajn dentojn; la kavetoj en la vangoj pliprofundiĝas dum tiu sama sekundo, kaj post la rapida kapklino ŝi metas la korbon sur la tablon. La spicisto elprenas papereton kaj legas, kion bezonas la farmistedzino.

Pli ol milfoje la mutulino venis en ĉi tiun butikon, kaj ĉiam la spicisto elprenis tian papereton kaj leginte ĝin, enmetis sukeron, sapon, oleon kaj cetere. La mutulino instinkte konscias, ke tia papereto kvazaŭ parolas kaj ke la viro komprenas la desegnaĵojn starantajn sur ĝi, sed ŝi jam ne miras pri tio. Instinkte ŝi ankaŭ konscias, ke ĉiuj homoj (nur ne ŝi mem) per movadoj de la buŝo povoscias kompreni sin reciproke, kaj ankaŭ pri tio ŝi jam ne miras, sed estas io alia, kio naskas ŝian miron multfoje, nome ke homoj movas la lipojn kaj per tio parolas kun aliaj homoj, kiuj estas en alia ĉambro. Fine ŝi tamen konsciis, ke tia interkompreniĝado okazas pere de organo, troviĝanta interne de la oreloj, ĉar ĉiuj hundoj, katoj kaj ĉevaloj ekmovetas la orelojn, kiam la homoj parolas al ili. Kelkfoje ŝi bedaŭris, ke al ŝi mankas tiu organo, sed jam de longe ŝi rezignaciis kaj ŝin kontentigis la penso, ke ŝi povoscias kompreni multajn movadojn de la buŝo.

La korbo nun estas plena kaj Rika forlasas la butikon por returni sin al la farmejo de Klomp kaj tuj poste la lignoŝuoj tuŝadas laŭtakte la straton de la vilaĝo, poste la makadaman vojon kaj fine la sablon de la flankvojeto kondukanta al la farmejo.

La farmisto Klomp okaze vidas alproksimiĝi la mutan servistinon, kiu ĉe ĉiu paŝo postlasas sian postsignon, nome nubeton el sablo, kiun ŝia lignoŝuo ĵetas flanken.

Klomp, kiu rigardas la geservistojn kiel necesan malbonaĵon, kaj toleras ilin en sia domo kaj sur siaj kampoj nur por laboradi, staras nun en la mezo de la sabla vojeto, kun la manoj en la poŝoj.

La mutulino preterpasas lin kun rapida kapklino, sed ne montrante la blankajn dentojn, ĉar ŝi ne amas la farmiston, sentante, ke li siaflanke tute ne estimas kaj eĉ ne ŝatas ŝin. Klomp resalutas kun preskaŭ nevidebla mangesto, refoje enpoŝigas la manon kaj ekmarŝas kelkajn paŝojn sur la vojeto. Tiam li iras trans tabulon, kiu kuŝas de la vojeto ĝis unu el la kampoj, kaj iras tie plue per longaj malgraciaj paŝoj por esplori, ĉu ĉio estas en ordo, nome: ĉu la „necesa malbonaĵo“ diligente laboras sur la kamparo. Intertempe li kalkulas, kiom li perlaboros tiun someron per siaj fruktoj, tute ne plu pensante pri la mutulino, kiu eniras lian farmejon por laboradi ĝis la vespero. --

La liberajn horojn, kiuj restas al Rika, ŝi uzis por kudri siajn vestojn kaj triki siajn ŝtrumpojn; tiel pasis por ŝi jaro post jaro. Tiel pasas ankaŭ ĉi tiu somero kaj alproksimiĝas nova sezono kun novaj monatoj ĝis refoje venos la monato majo.

En tiu monato ĉiuj servistoj kaj servistinoj ĝuas liberan semajnon kaj ordinare faras nenion krom amuziĝi en la vilaĝaj trinkejoj aŭ en la urbo, kien ili iras por elspezi tiom da mono, ke post la sepa tago restas al ili preskaŭ nenio.

Rika neniam partoprenis al tio, ĉar ŝi estas surdmuta; ŝi pasigas tiujn liberajn tagojn en sia dometo, purigante ĝin de la subtegmentejo ĝis la kahelplanko, kaj se restas kelkaj tagoj, ŝi vizitas siajn fratojn kaj fratinojn, loĝantajn en la apudaj vilaĝoj.

Refoje venis tia libera semajno, kaj puriginte sian dometon, ŝi iris al Uskvert, al frato, kiu loĝas tie kun sia familio. Ŝi foriris tien tute ne ŝlosinte la pordon de sia dometo, ĉar tiu pordo estas senserura; neniam oni forŝtelis ion el la dometo, kaj ŝi tute ne pensas pri tio, ke ŝtelisto eniros por forpreni la meblojn dum ŝia malesto.

Du tagojn poste, en la mateno ŝi refoje forlasas sian fraton per returni sin al sia dometo. Aŭtomate kiel ĉiam ŝi laŭiras la makadaman vojon de Uskvert al Warfum. En Warfum ŝi aĉetas lanon ĉe butikisto, kie ŝi kutime ankaŭ aĉetas aliajn bezonaĵojn por triki kaj kudri, kaj duonan horon poste ŝi staras sur la ŝtona strateto antaŭ la pordo de sia dometo. Ŝi malfermas ĝin, levante la riglilon, eniras, trairas la koridoreton ĝis la ĉambra pordo kaj subite ekhaltas. Tiu pordo estas fermita, kaj ŝi ne fermis ĝin, kiam antaŭ du tagoj ŝi forlasis la ĉambron.

Ŝi pripensas pri tio laŭ sia maniero, ne per vortoj, sed per imagoj. Enpense ŝi vidas iun eniri kaj eliri la dometon, sed kiu eniris kaj eliris?... Kial oni eniris kaj eliris?... Ŝi kaptas la ringon, pendantan sur la pordo kaj hezitas, ĉu ŝi eniros aŭ ne. Enpense ŝi vidas personon en la ĉambro kaj ŝi ellasas la ringon, per kiu ŝi estas levonta la riglilon, pripensas momenton kaj eliras la koridoreton eksterdomen por rigardi tra la fenestro, ĉu vere iu estas en la ĉambro. Ŝi klinas sin por enrigardi trans la vitraĵon, kiu kovras la malsupran parton de la fenestro. Neniu enestas, sed sur la tablo staras bruna kesteto. Larĝe Rika malfermas la okulojn kaj stranga sono eliras el ŝia buŝo. Ŝi ne timas, ĉar kesteto ne povas fari malbonon, sed estas al ŝi enigmo, kiel la kesteto venis tien ... kaj kio do enestas? ... Ŝi rigardas ĉirkaŭe por vidi, ĉu eble persono ie staras, kiu enportis la kesteton, sed la sabla vojeto estas senhoma same kiel la kamparo. Enpense ŝi vidas la farmistedzinon, kiu enportis la kesteton por surprizi sian servistinon, kaj vidigante por momento la blankajn dentojn, la mutulino forlasas la fenestron kaj eniras la dometon. Ŝi turnas la ringon de la ĉambra pordo, la riglilo sin levas kaj per du longaj paŝoj, kiuj klaksonas sur la kahelplanko, ŝi staras antaŭ la stranga surprizaĵo. La kovrilo estas nek najle-, nek ŝnurefermita, sed staras tiel, ke ŝi povas vidi parton de la enhavo, nome blankan tolaĵon. Rika ekpensas pri sia lito kaj image vidas novajn litkovrilojn, kaj singarde ŝi forŝovas la kestkovrilon. Subite ŝi puŝas ĝin tiel forte, ke ĝi falas sur la plankon. Ŝi ne aŭdas la bruon, kiun ŝi per tio kaŭzis, sed rigardas kun larĝe malfermitaj okuloj en la kesteton, ĉar tie kuŝas, duone kovrita per tola tuko, mirinde bela infaneto. Ŝi ne kredas al siaj okuloj kaj staras momenton rigardante la „surprizaĵon“, ne sciante, kion pensi aŭ fari. Ŝi paliĝas kaj la neatendita surprizo tiel ektuŝas ŝin, ke ŝi devas apogi sin kontraŭ la tablo, ĉar ŝiaj kruroj ektremas kaj tiu sama stranga sono, kiun nur mutulo povas aŭdigi, eliras refoje el ŝia gorĝo, sed baldaŭ ŝi regas sin. La falanta kovrilo vekis la infaneton, kiu nun per grandaj brunaj okuloj rigardas la mutulinon. Rideto ludas sur la buŝeto de la infano, kiu kuŝas tie kiel anĝeleto.

Strangaj pensoj kaj imagoj amasiĝas en la kapo de Rika.

-- Kiel venis tien tiu infano?... Kial oni ĝin metis tie sur la tablon?... Ĉu ĝi estas donaco?... Ĉu oni venos por repreni ĝin?

La infano ridas kaj sen timo rigardas la mutulinon. Ŝi forprenas la tolaĵon, metas ĝin flanke de la kesteto kaj jen la infaneto estas simila al la malgranda Moseo en la kesteto sur la akvo de Nilo. Antaŭ Moseo staras belaj fraŭlinoj, belaj princinoj kun ventumiloj en la mano, kaj ili estas prenontaj Moseon el la kesteto, naĝanta sur la akvo inter la altaj kanoj. Antaŭ ĉi tiu bruna kesteto sur la tablo staras la mutulino, kiu vole-nevole rigardas la bildon sur la muro, kaj ankaŭ ŝi estas elprenonta sian Moseon.

-- Kiel longe li kuŝis en ĝi?... Ŝi pripensas pri tio, sed subite alia ekpenso ŝin frapas.

-- Ĉu la infano soifas aŭ malsatas?... Eble ne, ĉar ĝi ne ploras, sed ridas.

-- Ĉu ĝi estas pura kaj seka?

Rika scias sperte, ke multaj infanoj kelkfoje ne ploras, kiam ili estas malsekaj, kvankam estas necese, ke ili estu puraj kaj kuŝu en sekaj vindotukoj.

Ŝi prenas la infaneton sur la brakon kaj ridas al ĝi; la infaneto malfermas la buŝon kaj movetas la lipojn. Rika scias, ke ĝi eligas sonojn, sed ŝi ne aŭdas ilin. Ŝi tamen ĝojas, ke la etulo ridas, kaj ŝi premas ĝin al sia koro, dum larmoj rulas al ŝi sur la vangoj pro emocio... Ŝi pensas memore al siaj gefratoj, kiam ili estis tiel malgrandaj kiel ĉi tiu infaneto... Ŝi remetas la etulon en la kesteton, pretigas varmetan akvon kaj forigas la vindotukon. Tion saman ŝi faris pli ol milfoje, kiam la gefratoj estis suĉinfanoj, kaj ŝi estas lertulino en tiu laboro. La infano (ŝi nun vidas) estas belforma knabeto. Ŝi purigas lin kaj ekpensas pri vindotukoj, laktobotelo kaj aliaj necesaĵoj kaj pri tio, kion ŝi devos fari kun la knabeto, kiu estas tiel bela kaj dolĉa. Image ŝi vidas malriĉajn gepatrojn kun multaj infanoj, tiom multaj, ke ili ne sufiĉe bone povas nutri ĉiujn. Image ŝi vidas plue, ke la patro metas ĉi tiun knabeton en la kesteton kaj alportas lin en ŝian dometon, ĉar ŝi estas lerta vartistino kaj havas sufiĉan monon kaj tempon por prizorgi la etulon.

-- Ĉu ŝi devas gardi lin?

Kiam ŝi denove rigardis la knabeton, ĉi tiu ridas refoje kaj Rika sin klinas super li, kisas lin kaj ekpensas:

-- Mi gardos, flegos kaj mi amos lin.

Sed jen alia ekpenso:

-- Ĉu oni forprenos de ŝi la etulon?

Ŝi malkvietiĝas; oni propravole donacis al ŝi la knabeton, ŝi volas gardi lin sekrete, por ke neniu povu lin forpreni. Ŝi ekstaras por serĉi lokon, kien ŝi povas plej bone meti la kesteton tiel, ke neniu de ekstere povus vidi ĝin. Flanke de la kamenkapuĉo estas sufiĉa loko por starigi seĝon, kaj sur tiun seĝon ŝi povus meti la kesteton, kiun ŝi uzos kiel lian liteton. Stariginte la seĝon kun la kesteto tien, ŝi eliras kaj rigardas tra la fenestroj por esplori, ĉu el tie enrigardanto povas rimarki ŝian etulon. Ŝi tuj reiras hejmen, turnas la dorson de la seĝo al la fajroloko, pendigas tukon sur la apogilon, kaj refoje eliras por esplore rigardi. Ŝi estas kontenta, ĉar ŝi vidas nur la tukon. Enirante la duan fojon, ŝi estas kaptata de la ekpenso, ke oni povas forŝteli la knabeton dum ŝia forestado kaj tuj ŝi decidas havigi al si seruron por ĉiam ŝlosi la pordon, kiam ŝi devas lasi la infanon sola. Sed tiun seruron ŝi volas posedi kiel eble plej baldaŭ. Ŝi metas la kesteton sur la liton, fermas la litopordojn kaj eliras por senprokraste aĉeti la seruron, ĉar jam post kelkaj tagoj ŝi regule devos esti eksterdome por laboradi ĉe Klomp... Ŝi eliras.

Aŭtomate, sed pli rapide ol alitempe, la lignoŝuoj disĵetas la sablajn nubetojn kaj scivole la malmultaj homoj, kiujn ŝi renkontas survoje, rigardas posten al la mutulino kaj ekmiras pro la rapideco, kun kiu ŝi kontraŭ sia kutimo sin direktas al la vilaĝo.

Veninte tien, ŝi iras al forĝisto kaj fingre montras seruron kun ŝlosilo kaj du ferajn krampojn. Ŝi aĉetas ilin tuj pagante. Forlasinte la forĝiston, kiu miras pro la tuja pagado, ĉar Klomp pagas nur unu fojon ĉiujare, kion li bezonis dum tiu tempo, la mutulino eniras butikon por aĉeti botelon por suĉinfano kaj aliajn bezonaĵojn por la etulo. La butikisto komence ne komprenas, kion ŝi deziras, sed esplorrigardinte, ŝi fingre montras kion ŝi volas aĉeti, kaj la viro miras, ĉar la farmistedzino ne havas infanojn; sed Rika ne atentas lian miron kaj post kapklino ŝi forlasas la butikon.

Reveninte al sia domo, ŝi per la lignoŝuo enbatas unu krampon en la pordokadron kaj la alian en la pordon tiel, ke la kurbaĵoj preskaŭ sin tuŝas por trairigi la seruron. Esplorinte poste, ke la krampoj sidas fortike, ŝi eniras kaj prenas la kesteton de la lito kaj metas ĝin sur la seĝon ĉe la fajroloko. La knabeto dormas kviete. Rika eliras, ŝlosas la pordon, kaj aŭtomate, sed rapide la du lignoŝuoj disĵetas la sablajn nubetojn sur la vojeto, ĝis kiam ŝi malaperas en la farmejo por preni lakton. Tiun lakton ŝi prenas en la laktejo kaj enpoŝiginte la plenan botelon, kiun neniu povas vidi, ĉar la plej malsupra abelujo estas tiel larĝa, ke ŝi povus sen peno kaj nerimarkite kaŝi sub ĝi dek botelojn.

Reveninte hejmen, ŝi prenas unu alumeton el alumetujo kaj metas ĝin sur la kamenkapuĉon, ĉar ŝi volas poste pagi la prenitan lakton, kaj ne povosciante legi aŭ skribi por noti la botelojn, ŝi post kelkaj tagoj kalkulus per la alumetoj, kion ŝi ŝuldos al Klomp.

Ŝi nun boligas iom da lakto por doni al la knabeto, kiam li vekiĝos.

Kviete ŝi eksidas ĉe la kesteto, sen interrompo rigardante la anĝeleton, kiun la sorto tiel subite kaj mistere lokis sur ŝian vojon.

Ŝiaj vangoj estas pli ruĝaj ol kutime, ŝiaj okuloj brilas pli hele ol iam antaŭe. Amplene ŝi admiras la belan estaĵon, kies patrino ŝi volas esti kaj por kiu ŝi volas laboradi ĝis kiam li fariĝos bela plenkreska junulo. Ho, kiom da pensadoj kaj imagoj atakas la mutulinon! Inter ili estas nur unu, kiu maltrankviligas ŝin: La patro povus reveni por repostuli la knabeton, sed se li revenas, ŝi volas peti, ke li cedu lin al ŝi, ĉar ŝi povas labori por li kaj prizorgi lin, kaj tion ŝi volas.

Minutoj pasas..., horoj pasas kaj jam ekvesperiĝas, sed la mutulino sidas kviete kun interplektitaj manoj kaj atendas pacience por suĉigi sian adoptiton por la unua fojo.

Dua Ĉapitro.

Kian karakteron havas surdmutuloj -- La gefarmistoj Klomp -- Sinjorino Klomp fariĝas scivola -- Malkovraĵo de sinjorino Klomp -- Stranga interparolado de du virinoj -- Kial rompiĝas la pipo de la pastro -- La farmejo de Klomp -- Stranga interbatalo kaj stranga bano -- Kiel la farmistedzino rekvietigas Rika.

Preskaŭ ĉiuj surdmutuloj havas la saman karakteron. La plej multaj estas tre sentemaj por bonaj traktadoj kaj servemaj al ĉiuj, kiuj siaflanke sin montras indulgaj kaj amikaj al ili. Kontraŭe ili estas kapricaj kontraŭ personoj, kiuj ilin mokas, turmentetas aŭ malbone traktas, jen al tiuj mokantoj aŭ malbontraktantoj ili sin montras malservemaj, jen ili agas kontraŭ ili laŭ indiferenta maniero.

La edzino de Klomp, kiu havas senteman karakteron, sin montras ĉiam kompatema kaj intima al la muta servistino, precipe ĉar tiu ĉi estas diligenta, ne perdante sian tempon farante nenion, sed konstante laboradas, eĉ se aliaj servistinoj de tempo al tempo trovas okazon senbezone forĵeti sian tempon.

Matene Rika kutime de la dekdua ĝis la unua horo iras al sia dometo; la farmistedzino lasas ŝin iri, ĉar post kiam ŝi revenis, ŝi uzas tiel bone kaj diligente sian tempon, ke neniu el ĉiuj servistinoj ŝin superas. Rika laboris jam tiom da jaroj ĉe Klomp, ke neniu bezonas montri al ŝi, kion ŝi devas fari. Kiam la melkado estas okazinta, la mutulino per si mem ĉiam scias, kiun novan laboron ŝi povas komenci, kaj se kelkfoje ŝi ne tuj scias kion fari, kaj se ne komisioj estas farotaj, tiam ŝi nur rigardas sian mastrinon. Tiu bezonas nur unu mangeston por diri, kie ŝi povas trovi alian laboron. Neniu krom la farmistedzino ordonas al ŝi, ĉar la aliajn la mutulino tute ne atentas, eĉ ne la farmiston mem. Ŝi obeas al la farmistedzino volonte, ĉar ĉi tiu ĉiam estas amika. Rika sentas, ke ŝia mastrino ŝin komprenas kaj ŝi komprenas reciproke la mastrinon, por kiu, se bezonus, ŝi riskus sian vivon. Reciproka intimeco kaj amikeco unuigas tiujn du virinojn kaj pro tio la mutulino (eĉ ne aludante ĝin) restas en la sama farmejo, dum aliaj servistinoj ĉiujare je fiksita tempo antaŭ la monato majo devas esti redungataj.

Dum kelkaj tagoj la edzino de Klomp rimarkis, ke Rika kelkfoje interrompis sian laboron, kaj ke ŝi enpense rigardas sencele antaŭ sin, dum rideto glitas sur ŝia vizaĝo. Ŝi rimarkis ankaŭ, ke la mutulino pli rapide ol laŭkutime iras al sia dometo ne nur la tagmezon, sed ankaŭ vespere post la dumtaga laboro. Io eksterordinara sen ia dubo devas esti la kaŭzo de tio, kaj ĉar virinoj estas scivolaj, ankaŭ la mastrino de Rika estas tia, kaj ŝi decidas spionadi la servistinon.

Pasis nun semajno, de kiam la mutulino adoptis la infaneton, kaj estas la deka en la mateno. La lignoŝuoj ĵus laŭtakte disĵetas la sablajn nubetojn sur la vojeto kaj la duobla abelujo kun la blanka kufo sin direktas rapidmove al la vilaĝa spicisto, ĉar Rika devas fari komisiojn. La mastrino ŝin sekvas per la okuloj, ĝis kiam la stranga figuro tute malaperis; tiam laŭirante la vojeton el sablo, ŝi iras al la dometo, kies pordo (kiel ŝi jam multfoje vidis) estas ĉiam nefermita. Kiel granda estas ŝia surprizo, kiam ŝi vidas nun la pezan seruron, kiu al ŝi baras la enirejon de la dometo. Sinjorino Klomp ekkaptas, levas kaj ellasas la seruron, kiu kun laŭta bruo refalas sur la pordon.

-- Io mistera sin kaŝas sub tio --, pensas sinjorino Klomp kaj sin klinante super la vitraĵo de la fenestro flanke de la pordo, ŝi rigardas internen. Ŝi neniam vizitis la loĝantinon, sekve ŝi ne povas vidi, ĉu io ŝanĝiĝis en la sola ĉambreto; tamen ŝi esplore rigardas ĉiuloken, sed vidas nur unu tablon kaj kvar seĝojn, el kiuj unu estas kovrita per tuko. Nenio suspektinda trafas ŝiajn okulojn, tamen io sendube ŝanĝiĝis aŭ okazis en tiu ĉambro, ĉar alie ne estus necese fermi la dompordon per tiu seruro. La sinjorino ĉirkaŭiras la dometon, rigardas tra ĉiuj fenestroj, sed rimarkas nenion eksterordinaran. Ŝia virina instinkto tamen certigas al ŝi, ke la mutulino ne sen kaŭzo almetis tian seruron. Pripensante momenton, ŝi foriras.

Estas proksimume tagmezo, la sablaj nubetoj sin sekvas rapide sur la vojeto kaj la mutulino alproksimiĝas sian hejmon. Foriginte la seruron, ŝi eniras, metas la korbon en la koridoron kaj alpaŝas al la tuke kovrita seĝo. Ŝiaj brilantaj okuloj sin fiksas sur la knabeton. Li ridas kiel nur infano povas ridi. La mutulino ne aŭdas ĝin, ŝi vidas la ridadon kaj feliĉe rigardas la malgrandan Moseon kun amo kaj emocio. Ŝi balbutas kelkajn raŭkajn kriojn, kiuj tamen ne timigas la knabeton, ĉar li jam kutimis al ili kaj scias, ke post tiuj krioj sekvos la dolĉa lakto. Post kiam ŝi sufiĉe longe ĝuis la ridadon de la knabeto, ŝi elprenas lin el la kesteto, purigas lin, almetas puran vindotukon, kaj turninte la dorson de sia seĝo al la pordo, ŝi suĉigas la infanon. Subite ŝajnas al ŝi, kvazaŭ nigreta ombro sin ŝovas sur la vando antaŭ ŝi. Aliulo ne rimarkus tion, sed surdmutuloj rimarkas preskaŭ ĉion. Ŝi sin turnas, sed vidas nenion. Tuj poste la sama ombro reŝoviĝas, sed tuj malaperas. La mutulino refoje sin turnas, sed neniu staras ĉe la fenestro ekster la domo.

-- Eble nubo preteriris --, ŝi pensas, kaj denove ŝi rigardas la suĉantan infanon.

Kiam li suĉtrinkis ĝissate, ŝi remetas lin en la kesteton, premas kison sur la anĝelan vizaĝan kaj staras en kurba sintenado, rigardante la etulon, ĝis kiam ŝia dorso doloras. Tiam ŝi turnas sin por eliri, ĉar estas kvarona horo antaŭ la unua. Sed apenaŭ la lignoŝuoj klaketis kvarfoje sur la kahelplanko, ŝi kun teruro ekhaltas, ĉar rekte antaŭ ŝi staras la farmistedzino, kiu kun pala vizaĝo, kiu esprimas kompaton, surprizon kaj bedaŭron, baras al ŝi la elirejon de la ĉambro.

Terurekkrio eliras el inter la lipoj de la mutulino kaj mastrino kaj servistino sin rigardas. Neniu el ambaŭ scias, kion pensi, nek kion ekfari.

La servistino timas, ke ŝi perdos la infanon, ĉar oni malkovris lin; la mastrino ekpensas, ke la infano naskiĝis en ĉi tiu dometo kaj teruraj flankpensoj akompanas tiun konjekton. Ŝi tamen ne kondamnas la mutulinon, kiun ŝi ja devas konsideri kiel naivan senkulpan kreitaĵon.

La mastrino kiel unua rompas la mortan silenton, regantan en la ĉambro kaj ĝemdiras:

-- Ho Dio, knabino, kion vi faris!?

La mutulino ne aŭdas la parolojn, sed ŝi konscias, ke la mastrino juĝas nejuste pri ŝia konduto. Ŝi volas komprenigi, ke la infano ne naskiĝis al ŝi, kaj kiel li envenis en ŝian dometon. Ŝi fingre montras Moseon sur la enkadrigita bildo, prenas la kesteton, starigas ĝin sur la tablon kaj faras gestojn por montri, ke fremdulo enportis la kesteton; tiam ŝi frapetas kelkajn fojojn per la montrofingro sur sian bruston, skuadas la kapon, kvazaŭ por diri:

-- Li ne estas mia, mi trovis lin sur la tablo en tiu ĉi kesteto, same kiel tiuj virinoj sur la bildo trovas tiun infanon en kesteto sur la akvo.

La farmistedzino komprenas malbone la gestojn de sia servistino, ŝi prenas la knabeton sur la brakon kaj admiras lian belan kapeton kun la brunaj, preskaŭ nigraj okuloj kaj samkoloraj haroj; tiam ŝi metas lin sur siajn genuojn kaj pripensante la strangegan okazon, ŝi rigardas antaŭ sin.

Rika staras senmove kaj pensas:

-- Ĉu oni forprenos lin de mi? -- Tiam ŝi tuŝas la brakon de la sinjorino. Ĉi tiu rigardas ŝin. Rika refoje frapetas al si la bruston komprenigante: -- Li ne estas mia --; tiam ŝi metas la fingron sur sian buŝon, etendas brakon en la direkto de la farmejo kvazaŭ por diri, ke la mastrino pri la infano ne parolu al Klomp. La sinjorino, kiu bone konas sian edzon, decidas, ke ŝi provizore ne parolos al li pri tio, ĉar li jam ne tolerus la mutulinon en la farmejo, kiam li ekscius, ke ŝi havas infanon, kaj ŝi kapneas; tiam ŝi ekstaras por foriri.

Estas nun preskaŭ la unua horo, kaj Rika starigas la kesteton sur la seĝon flanke de la fajroloko, ekkaptas la korbon kaj sekvas sian mastrinon eksteren. Tie ŝi ŝlosas la pordon kaj kuratingas sur la vojeto la farmistedzinon, kiu direktas siajn paŝojn al Brej. Haltigante ŝin per la brako, ŝi refoje fingre montras la farmejon kaj frapetas al si la buŝon.

-- Ne! -- diras la sinjorino, kapskuante, -- Ne! ... mi ne parolos!

Rika ridetas, rekvietiĝas kaj ŝiaj lignoŝuoj turnas la kalkanumojn al la mastrino, kiu iras plue al la domareto, dum la mutulino rapidas al la farmejo.

Sinjorino Klomp dume iras malrapide plue, pensante ke ŝi do konjektis prave, ke io eksterordinara okazis en la ŝlosita dometo. Ŝi enprofundiĝas en pensojn. -- Ĉu Rika naskis tiun infaneton? Sed tio ja estas neebla; ŝi neniam havis interrilatojn kun viroj, kaj eĉ se ŝi havus interrilatojn, ŝi estas honestulino.... Sed senhontulo povus delogi kaj trompi ŝin......, tamen ankaŭ tio estas neverŝajna.....; Rika neniam malsaniĝis, alvenis ĉiutage al sia laboro kaj forrestis nur dum la libera semajno, kaj en tiu semajno la knabeto jam de longe estis naskita, ĉar li havas almenaŭ tri monatojn.... -- Cento da tiaj pensoj trairas ŝian kapon, fine ŝi diras al si:

-- Sed ni ne povas ĉiam kaŝi la infanon, la homoj fine ekscios pri tio......

Irante plue ŝi atingas la domareton kaj la preĝejon kun la malalta pinta turo. Ĝi staras meze de la alte lokita enterigejo inter tomboŝtonoj kaj tombofostoj, indikantaj la nomojn de la sub si ripozantaj mortintoj. Krucojn oni ne vidas tie, ĉar la loĝantoj de Brej apartenas al la protestanta religio.

Post la enterigejo staras en bela ĝardeno la blanke pentrita domo de la predikisto. Mallarĝa vojeto iras de la tombejo al la ĝardeno kaj la predikisto promenas tie kun libro en la mano kaj longa argila tabakpipo en la buŝo. Li estas viro de meza kresko, ankoraŭ fraŭlo kaj ĉiam nigre vestita. Li havas nebelan aspekton, ĉar lia malsupra makzelo staras tro multe antaŭen, sed por kaŝi tiun malbelaĵon, li portas barbon, kiu kovras ne nur la mentonon ĝis la lipo, sed ankaŭ la vangojn. Lia barbo, same kiel liaj kraniharoj estas tute blankaj, ĉar li estas jam sesdekjara viro. Li estas miopa, kaj rigardante per la grizaj okuloj personojn, kun kiuj li parolas, li ĉiam sulkigas la frunton, imagante, ke tiam li pli klare povas vidi.

Jam tridek jarojn li loĝas en la domareto Brej kaj ne volonte forlasus ĝin, ĉar li kutimis al ĝi kaj al la blanka domo, kie li loĝas kun maljuna mastrumistino kaj juna servistino. Li konas ĉiujn homojn de la ĉirkaŭaĵo kaj la junajn li ĉiujn baptis. Kvankam li ne estas elokventa paroladisto (li kutimas legadi siajn predikojn) oni tre ŝatas lin pro liaj bonaj moroj kaj pro la amika, preskaŭ intima maniero, per kiu li kondutas kun la Brejanoj. Li estas la konsilanto de ĉiuj kaj tre ŝatas, ke oni venas al li por peti lian konsilon.

Ekvidante virinon eniri la tombejon, li sulkigas la frunton, prenas la pipon el la buŝo kaj fikse rigardas ŝin. Komence li ne povas distingi, kiu laŭiras la vojeton el konkoj, kiu ĉirkaŭas la tombejon kaj la sulkoj pliprofundiĝas. Nur post kiam la virino faris kelkajn paŝojn sur la al la ĝardeno kondukanta vojeto, li kredas, ke ŝi estas sinjorino Klomp, kaj sulkigante la frunton plej eble profunde, li estas certa, ke ŝi estas tiu sinjorino.

-- Estas neordinara tempo por promenado --, pensas li, kaj sensulkiginte la frunton, li iras al ŝi renkonte kaj salutas amike.

-- Bonan tagon, pastro! -- diras sinjorino Klomp kaj ŝi plue laŭiras la vojeton kondukantan al la ĝardeno. La pastro, por akompani ŝin, devas sin turni; li sin turnas kaj ili promenas unu flanke de la alia. Strabe la pastro rigardas la sinjorinon kaj spite al sia miopeco li rimarkas, ke ŝi venas por priparoli ion neordinaran, tamen tuj rigardante antaŭ sin, li diras:

-- Bela vetero hodiaŭ, sinjorino.

-- Tre bela, pastro.

-- Eĉ pli bela ol hieraŭ.

-- Jes.

-- Mi tamen antaŭsentas pluvon.

-- Ĉu vi antaŭsentas tion?

-- Jes, miaj kaloj doloras, kaj tiam ĉiam ekpluvos. Ili promenas plue.

Refoje li strabe rigardas ŝin kaj dum dekono da sekundo lia frunto sulkiĝas; tiam li tuŝas per la pipo belan rozon, kiun ili ĵus estas preterpaŝontaj, kaj li diras plue:

-- Pro miaj rozoj mi esperas, ke miaj kaloj doloru ankoraŭ pli multe, ĉar ili bezonas akvon...., la rozoj memkompreneble.

La sinjorino ne respondas, sed tusetas du aŭ tri fojojn; ŝajnas kvazaŭ kelkaj vortoj volas eliri el ŝia gorĝo, sed subite renkontas barilon; la tusetoj tamen ne forigas tiun barilon kaj ŝi promenas plue.

Ili nun estas en la mezo de la ĝardeno; rekte antaŭ ili sin trovas la nefermita pordo de la pastrejo, kaj la sinjorino alpaŝas al ĝi, dirante:

-- Pastro, mi bezonas vian konsilon.

Rapida rideto plilarĝigas la barbon de la predikisto, ĉar li jam rimarkis, ke liaj miopaj okuloj divenis ĝuste.

-- Ho, se mi povoscias doni ĝin, sinjorino, mi estos je via dispono.

Li pipe montras la nefermitan pordon kaj la sinjorino transiras la sojlon. La pastro ŝin sekvas kaj ambaŭ staras en la larĝa koridoro. La antaŭĉambra pordo staras ankaŭ nefermita, kaj denove la longa pipo montras al la sinjorino, ke ŝi estas invitata eniri.

Ŝi eniras kaj la trian fojon la pastro uzas sian pipon ...... nome por montri seĝon. Ambaŭ sidiĝas.

Sinjorino Klomp rigardas esplore ĉirkaŭe kaj la pastro, spite al sia miopeco rimarkas, kion tio signifas. Li ekstaras kaj fermas la pordon kaj sidiĝinte denove, li diras:

-- Mi estas je via dispono, sinjorino Klomp.

-- Mi unue havas ion por informiĝi, pastro.... hm!.... hm!......... Ĉu ĉiuj naskitaj infanoj devas esti enskribataj?

-- Jen tre stranga demando --, pensas la pastro, kiu ne klare komprenas, kaj li respondas al tiu stranga demando per la vortoj:

-- Kompreneble mi enskribas ĉiujn naskitajn infanojn, post kiam mi baptis ilin.

-- Jes, memkompreneble, sed mi ne aludas la preĝejan registron, sed tiun de la komunum-estraro.

La pastro ne povas ne sulkigi tre profunde la frunton kaj la sinjorino, rimarkante la surprizon de la pastro, diras plue:

-- Ĉu vi scias, post kiom da tagoj nove naskitaj infanoj devas esti enskribataj?

-- Post dudek kvar horoj ..... sed....

-- Jes, pastro, mia demando estas iom stranga, sed antaŭ ol klarigi ĝin, mi dezirus ekscii, ĉu malplenumo de tiu devo estas leĝe punata.

-- En realo, jes.

-- Ĉu severe?

-- Tio dependos de la motivoj de la malplenumo.

-- Supozu, pastro, ke malobeanto ne scias, ke tiu devo ekzistas.

-- Sed, ni ja ne povas supozi, ke tiaj homoj sin trovas tie ĉi.

-- Tamen supozu momenton.

-- Nu, tiaokaze la puno ne estus tre severa...., sed mi ne kom.....

-- Kaj vi ne povas kompreni, kial mi informiĝas pri tio. Mi do devas paroli pli klare, sed antaŭe vi permesu, ke mi faru alian demandon: -- Kion vi opinias pri la fraŭlinoj de nia domareto?

-- Kiom mi scias, ĉiuj estas honestaj kaj bonmoraj.

-- Mi samopinias, sed honestulino povas esti delogata kaj trompata......

La pastro metas la pipon sur la tablon, sed tuj reprenas ĝin, kaj sin klinante antaŭen tiel, ke la pipo tuŝas lian ŝultron, li flustras........

-- Ĉu unu el la filinoj de ĉi tiuj loĝantoj......?

-- Okaze mi rimarkis, ke unu el ili havas tri- aŭ kvarmonatan infaneton.... kiu ne estas enskribita.

-- Tri- aŭ kvarmonatan infanon!...... Kiam vi rimarkis tion?

-- Antaŭ duona horo.

La pastra vizaĝo ŝanĝiĝis. La sulkoj sur lia frunto pliprofundiĝis, kaj lia malsupra makzelo elstaras ankoraŭ pli multe ol kutime. La bona viro enprofundiĝas en pensojn, lia pipo traboradas la blankajn harojn sur lia kapo, kvazaŭ ĝi volas serĉi sur la kranio la solvon de la enigmo, kiu tiel subite okupas liajn meditojn.

-- Kiu do povas esti tiu knabino? -- li demandas al si. Li konas ĉiujn, vidas ilin preskaŭ ĉiutage, sed neniam li rimarkis ion suspektindan. Fine li flustras:

-- Kiu ŝi estas?

-- La mutulino.

-- Rika!? -- La serĉanta pipo jam ne serĉas sur la kranio inter la haroj de la pastro, sed falas el la mano de la konsternita viro, kaj kvar pecoj tintas sur la planko inter la piedoj de la du interparolantoj.

-- Pardonu --! diris la sinjorino, ĉar mi ekterurigis vin.

-- Ho, tio ja ne estas grava.... ĝi estas nur argila pipo.............

Sinjorino Klomp kolektas la pecojn kaj metas ilin singarde sur la tablon, tiam ŝi atendas por ekaŭdi, kion diros plue la pastro, sed li silentas ankoraŭ momenton, fine li diras:

-- Tamen, estas ja neeble, ke la infano estas ŝia. Mi vidas ŝin preskaŭ ĉiutage.

-- Mi ankaŭ pensis tion, sed ŝi havas infaneton, mi ĝin vidis antaŭ duona horo --, kaj la sinjorino rakontas detale ĉion, kion ŝi spertis en la dometo de la mutulino.

La frunto de la pastro subite sensulkiĝas kaj rideto refoje plilarĝigas lian barbon; tiam li diras:

-- Nu, povas ja esti, ke ŝi trovis la infanon.

-- Sur la tablo?

-- Jes, kial ne? ... la pordo, kiel vi diris, estis ĝis antaŭ kelkaj tagoj ĉiam nefermita, kaj nekonata persono eble eniris kaj postlasis la kesteton kun la infano ... Ĉiuokaze mi esploros tion kaj parolos kun la vilaĝestro, por ke la infano povu esti enskribata. Mi klopodos, ke laŭleĝa persekuto estos evitata.

-- Sed kiel trovi pruvojn, ĉu la infaneto estas ŝia aŭ ne? Rika ne povas paroli.

-- Estos malfacile; sed mi ekzamenos la kesteton, eble ĝi havigos al mi la fadenon, laŭ kiu mi povos eliri el ĉi tiu labirinto.

Sinjorino Klomp ĝemas. Ŝi kompatas la mutulinon kaj estus tre feliĉa ne nur, se la pastro pruvus, ke la infano estas trovito, sed ankaŭ, se Rika ne renkontus malagrablaĵojn.

Ŝi ekstaras, dankas la pastron kaj eliras. La pastro akompanas ŝin ĝis la makadama vojo; tiam li donas al ŝi la manon kaj post saluto ili disiras; la pastro al sia domo por pripensadi tiun strangan aferon kaj la sinjorino iras al la farmejo.

* * * * *

Intertempe Rika estas laboranta en la laktejo. Ŝi staras nun ĉe alta laktobarelo, el kiu ŝi forigas la ĵus faritan buteron. Per ambaŭ manoj ŝi ĉerpas la naĝantan buteron el la barelo kaj metas ĝin en argilan poton. De tempo al tempo ŝi interrompas tiun laboron kaj staras kun premitaj lipoj kaj rigardas sencele antaŭ sin, pensante pri la infano kaj pri la mastrino, kiu malkovris la sekreton; kaj ŝi estas malkvieta.

Klomp, kiu preskaŭ neniam sin okupas pri la buterfarado, okaze preteriras la laktejon kaj rigardas internen. Li tuj rimarkas, ke ĉio ne marŝas bone, ĉar unu el la servistinoj ne laboras, sed staras ĉe la laktobarelo, farante nenion kaj rigardante antaŭ sin. Li restas staranta ekstere kaj atendas por vidi, ĉu ŝi eklaboros. La mutulino eklaboras, sed nur mallongan tempon, ĉar jen ŝi denove faras nenion. Klomp ĝojas, ke li venis kaj ke ĝuste en tiu tempo ĉio ne marŝas bone. Li eniras la laktejon, sed la mutulino ne atentas lin; kun premitaj lipoj ŝi staras ĉe la barelo farante nenion. Klomp staras kun la manoj en la poŝoj kaj ne eltiras ilin. Fikse rigardante la mutulinon, li paŝas al ŝi per kvar longaj pezaj paŝoj, kaj per la kubuto tuŝegas ŝin. Rika rigardas lin, sed tuj poste jam tute ne atentante la farmiston, ŝi reprenas sian antaŭan sintenadon. Klomp ruĝiĝas pro indigno, atendas minuton por vidi, ĉu ŝi komencos labori, sed vidante, ke la tuŝego restis sen rezulto, li la duan fojon ŝin tuŝegas, sed pli forte. La mutulino estas surprizita, ĉar ŝi ne komprenas, kion intencas la farmisto. Ŝi turnas al li la dorson, sed ne eklaboras.

Du aliaj servistinoj, ankaŭ laborantaj en la laktejo, ekhaltis por vidi tion, kio okazos, ĉar ili konas la mutulinon kaj scias, ke ŝi obeas nur al la mastrino.

-- Eklaboru! -- krias Klomp al ili. La servistinoj obeas, sed retenas kun peno mokan rideton. Rika tamen ne obeas kaj Klomp por la tria fojo puŝegas ŝin kubute. La mutulino sin turnas al li kaj minace rigardas la farmiston, kies kolero ekflamis. Li montras kubute la barelon kaj krias: -- Laboru!

Rika, anstataŭ obei, metas ambaŭ manojn sur siajn koksojn kaj mokincitante rigardas la farmiston rekte en la okulojn.

Subpremata rido eksonas post Klomp kaj la servistinoj sin turnas por ne vidigi la mokantajn, ridantajn vizaĝojn.

Klomp furioziĝas tiagrade, ke li jam ne povas regi sin. Li elpoŝigas unu manon kaj batas la mutulinon sur la vangon.

Kun raŭka terura ekkrio la batita kaptas apud si starantan balailon kaj puŝas ĝin en la vizaĝon de la farmisto. Lia ĉapo defalas de lia kapo kaj laŭtaj ridegoj de la servistinoj aŭdiĝas post li. Li nun elpoŝigas la duan manon por refoje bati la mutulinon, sed ĉi tiu alte levas la balailon, kiu per mirinda rapideco tuj refalas sur la kranion de ŝia atakanto. La farmisto kriegas kaj blasfemas kiel ebria homo kaj estas ĵetonta sin sur la mutulinon, sed ŝi kuras post la barelon. Klomp volas ekkapti ŝin, sed refoje la balailo sin levas. La farmisto sin kurbigas por eviti la baton, sed faletas sur la glataj kaheloj de la laktejo; anstataŭ kapti la mutulinon, li kaptas la bareltabulojn, la barelo ŝanceliĝas, renversiĝas kaj rulas sur la falintan farmiston, sur kiun surverŝiĝas la tuta blanka enhavo de la barelo. Kiel fiŝo en ŝlimaĵo Klomp baraktas sur la planko. Li ekstaras kaj la buterlakto fluadas el ĉiuj liaj vestoj. Li denove volas ataki la mutulinon, sed ŝi staras antaŭ li kiel vundita tigrino kaj svingadas la balailon kun tiom da lerteco, ke la farmisto ektimas kaj paŝas posten.

Ĝuste en tiu momento eniras la farmistedzino.

Tuj divenante tion, kio okazis, ĉar ŝi konas la karakterojn de la gebatalantoj, ŝi iras kviete al Rika, skuas la kapon kiel signo de malaprobo kaj sen peno prenas la balailon, kiun ŝi metas teren; tiam ŝi kaptas ŝian manon kaj sin direktas al la apuda kuirejo.

Rika sekvas kiel ŝafido. La farmistedzino prenas ambaŭ manojn de sia servistino kaj refoje skuante la kapon, ŝi duone riproĉe, duone malĝoje rigardas en la okulojn de la mutulino. Ĉi tiu ektremetas, falas sur la genuojn kaj kaŝante la vizaĝon sur la antaŭtuko de sia mastrino, laŭte ekkriploras pro eksciteco kaj nervemeco. Tuta ŝia korpo skuiĝas. La farmistedzino karesas al ŝi la kapon kaj levas ŝian vizaĝon, kiu banas en larmoj. Iom post iom Rika rekvietiĝas, fine ekstaras kaj ambaŭ iras en la laktejon, kie la du servistinoj purigas la kahelplankon. Iliaj vizaĝoj estas ankoraŭ ruĝaj pro ridado. Ili scias, ke la mutulino atendas ordonojn nur de la mastrino, sed ili ne estis atendintaj, ke ŝi tiel kuraĝe repagus unu solan vangfrapon de la farmisto, tiom pli, ĉar li estas vera giganto kaj dekfoje pli forta ol Rika. Ili kun ĝojo vidis, ke la farmisto, post kiam lia edzino forkondukis Rika, foriris el la laktejo, eĉ ne rigardante post si, kaj tiel malseka de la blanka bano, ke li lasis longajn striojn da buterlakto post si de la loko de l' batalo ĝis la antaŭdoma pordo, tra kiu li malaperas por almeti sekajn vestojn. La servistinoj fine haltigas la ridadojn. Ili scias, ke Klomp, kiu en realo estas malkuraĝulo, jam ne revenos por esplori, ĉu ĉio marŝas bone en la laktejo.

Rika reprenas sian laboron kaj la farmistedzino sin turnas al la servistinoj por informiĝi pri la kaŭzo de la stranga bapto, kiun ĵus ekhavis ŝia edzo kaj ili detale ĉion rakontas de la komenco ĝis la fino.

-- Mi ja konjektis, ke li ŝin batis --, ŝi diris, kaj vidante ke Rika laboras, ŝi kviete iras al la familia ĉambro, kie ŝi trovas Klomp. Li almetis jam alian pantalonon kaj staras antaŭ la spegulo por kombi al si la harojn ankoraŭ malsekajn pro la akvo, per kiu li purigis ilin. Vidante eniri sian edzinon, li iom hontas, sed ĉar lia fiereco estas vundita kaj li estas ankoraŭ en kolera humoro, li diras kun voĉo tremetanta:

-- Mi forpelos tiun malbenitan mutulinon!

Kviete sinjorino Klomp respondas:

-- Vi ne rajtas forpeli ŝin.

-- Ĉu mi ne rajtas?... Ŝi spertos tion!

-- Vi ne rajtas, ĉar vi ŝin batis.

-- Kiu diris tion?... Ĉu la servistinoj babilis al vi?

-- Neniu bezonis elbabili tion; ŝia vango estis ruĝa pro la bato.

Klomp ektimetas kaj diras:

-- Mi tamen preskaŭ ne tuŝis ŝin.

-- Vi ne pensis pri tio, ke mano tiel forta kiel via, ĉiam tuŝas tro forte.

-- Sed ŝi ne laboris kaj ne obeis, kiam mi ordonis al ŝi eklabori.

-- Kiamaniere vi ordonis?

-- Per mia kubuto.

-- Vi ne rajtas tuŝi ŝin per la kubuto; vi estas malprava.

-- Ho jes, kompreneble, mi malpravis; nur virinoj ĉiam pravas, eĉ se ili estas mizeraj servistinoj.

-- Mi neniam tuŝas Rika, tamen ŝi ĉiam obeas al mi; ne estas necese komandi aŭ tuŝi ŝin per la kubuto, simpla rigardo sufiĉas.

-- Sekve mi ne rajtas ordoni geservistojn, al kiuj mi pagas?

-- Memkompreneble vi rajtas komandi, sed ne puŝante kaj batante. Estu de nun pli saĝa kaj jam ne okupu vin kun servistinoj. Sen viaj komandoj la laboro marŝas tre bone en la laktejo.

Klomp almetas veŝton, jakon kaj kaptante sian ĉapon, li foriras murmurante, sed dirante nenion plu. Li hontas, li estas humiligita, tamen li bolas pro kolero, sed li estas tro malkuraĝa por ĝin eksplodigi nun. Li iras sur la kampojn, eble tie li renkontos laboriston, kiu same kiel Rika ne laboras kaj li promesas al si, ke li sur tiun sentaŭgulon libere ellasos sian ĝis nun retenitan koleron. Liaj dikaj piedoj malgracie paŝon post paŝo portas lin plue, dum la pezaj ŝuoj dispecigas la argilpecojn sur la kampo, kvazaŭ ĉiu el tiuj pecoj kaŝus en si surdmutan servistinon. Li rigardas ĉirkaŭe, sed ... ĉio marŝas bone, ĉar sur la kampoj la laboristoj laboras diligente, kaj fine por serĉi distradon, li saltas trans la foson sur la makadaman vojon, kaj laŭiras ĝin ĝis la vilaĝo, kie li en trinkejo trovas konsilon ĉe kelkaj glasetoj da brando.

Rika dume laboradas sen interrompo, ne pro la farmisto, kiu ŝin insultis, sed pro la mildaj rigardoj de lia edzino.

Rika sentas pli ol iam antaŭe, ke Klomp estas aroganta stulta diablo, kiu ŝin malamas, sed ŝi ne timas lian malamon. Ŝi sentas ankaŭ, ke la mastrino estas anĝelo, kiu komprenas, estimas kaj ŝatas ŝin, kaj helpos al ŝi ne nur kontraŭ tiu diablo, sed ankaŭ por protekti la infaneton, kaj feliĉa rideto naskiĝas sur ŝia vizaĝo. La kavetoj en la vangoj dum momento pliprofundiĝas kaj jam ne pensante pri la survango, nek pri la farmisto, ŝi enpense kaj image vidas la knabeton en sia dometo, kaj ŝi daŭrigas sian laboron, feliĉa, ke la horo alproksimiĝas, kiam ŝi povos rapidi hejmen por suĉigi kaj varti lin.

Tria Ĉapitro.

Kiel matenmanĝas la geedzoj Klomp -- Vesteto por baptonto -- Novaj vestoj -- Rika eniras konstruaĵon, kie ŝi ĉeestas strangan por ŝi ceremonion -- La viro, kiu tiras malsupren ŝnuregon -- Moseo Landman kaj lia infaneco -- La orgeno -- Moseo, ido de Orfeo.

Kelkaj tagoj pasas kviete. Klomp, kiel ĉiuj Brejanoj kaj Warfumanoj ekaŭdis pri la trovito de la surdmuta Rika. Kelkaj ne kredis, ke ŝi trovis la infanon kaj jam esploris inter si, kiu povus esti la patro de la knabeto. Kelkaj tamen, konantaj la mutulinon, kaj kiuj ŝin vidis ĉiutage, kredas al la vortoj de la pastro, per kies bonaj zorgoj la infano estis enskribata kiel trovito, sub la nomo Moseo. Li elektis tiun nomon, ĉar la knabeto, same kiel Moseo el la Biblio, estis trovita en kesteto, kaj ĉar la mutulino, kiam ŝi laŭ sia maniero klarigis, kiel ŝi trovis sian Moseon, de tempo al tempo fingre montris Moseon sur la enkadrigita bildo.

Estas nun dimanĉo kaj la oka horo en la mateno. La geedzoj Klomp sidas kune ĉe la tablo kaj matenmanĝas. Li intertempe legas gazeton kaj ŝi enverŝas kafon kaj pretigas kelkajn infanvestetojn. Klomp, manĝante grandajn pecojn da pano kun fromaĝo, strabe rigardas trans la gazeton, kiun li tenas preskaŭ horizontale antaŭ si, kaj ekvidas la vestetojn. Li konjektas, ke ili estas por la infano de Rika, sed preskaŭ ne kuraĝas informiĝi pri tio. Li bolas pro retenata kolero, ĉar li malamas la mutulinon; kaj ĝenas lin, ke lia edzino tiel sin interesas pri la trovito. Sinjorino Klomp kviete trinkas sian kafon, manĝas sian buterpanon kaj de tempo al tempo daŭrigas aranĝi la vestetojn. Fine la farmisto jam ne povas regi sin kaj pro kolero enbuŝigas grandan pecon da pano. Ĝi preskaŭ sufokas lin; li tusas per ĉiuj fortoj kaj kiam fine li sukcesis engluti la pecegon, li estas ruĝa kiel ĉerizo. Li fintrinkas la tason da kafo kaj montrante per la gazeto la vestetojn, kiujn lia edzino kunfaldas, li demandas:

-- Kio estas tio?

-- Vestetoj.

-- Tion mi vidas..., sed por kiu?

-- Por Moseo.

-- Por la trovito?... Hm!... Ĉu la mutulino mem ne povas prizorgi tiujn vestojn?

-- Ŝi povas, sed mi volas surprizi ŝin.

-- Surprizi!?

-- Jes, la infano havas sufiĉajn vestojn, sed ili ne taŭgas por la ceremonio.

-- Ceremonio!?

-- Moseo kompreneble devas esti baptata kaj por tiu ceremonio li bezonas specialajn vestetojn.

-- Nu! ... ĉu _vi_ devas pretigi ilin?

-- Mi ne devas, sed plaĉas al mi pretigi ilin, ĉar Rika ne komprenas, nek pri baptado, nek pri vestoj bezonataj por tiu baptado.

-- Ĉi tiu infano devas esti baptata!?

-- Memkompreneble!... Ni loĝas en kristana vilaĝeto, kie ĉiuj infanoj estas dece baptataj. Kial do oni farus escepton kun Moseo?

-- Jen io bela!... Ĉu la parencoj de la mutulino ne povas zorgi pri ĝi?

-- Sendube ili povos, sed mi ja povas ankaŭ, kaj la pastro petis al mi aranĝi ĉion.

-- Hm! ... bela afero!

-- Vi do ne kontraŭstaros?

Klomp, ne respondante al tiu demando, diras plue:

-- Kiu certigas, ke la gepatroj de la infano estas kristanoj?... Oni diris en la vilaĝo, ke li estas simila al juda infano.

-- Eble li estas judo, sed tio ne malhelpas. Multaj judoj fariĝas kristanoj.

-- Povas ankaŭ esti, ke li estas turko.

-- Turko!?

-- Jes, turko... Ĉiuj turkoj havas nigrajn harojn kaj nigrajn okulojn.

-- Tio ankaŭ ne malhelpas. Ĉiu povas fariĝi kristano, eĉ turko.

-- Kaj kiam li devas esti baptata?

-- Hodiaŭ.

-- Hodiaŭ!?

Klomp forĵetas la gazeton kaj kun surprizo li rigardas sian edzinon.

-- Hodiaŭ!? -- li rediras. -- Kial vi ne jam parolis pri tio?

-- Ĉar antaŭ kelkaj tagoj vi petis al mi, ke mi jam neniam parolu pri Rika.

Klomp ekpromenas tien kaj reen en la ĉambro. Li pensas pri tio, ke li ĉiam iras preĝejon dimanĉe, ne el religiaj motivoj, sed por pasigi parton de la por li enuigaj dimanĉoj. Se li ankaŭ nun iros, li sidos preskaŭ vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun Rika, ĉar lia preĝeja benko staras tuj antaŭ tiu, kie kutime sidas la gepatroj, kies infanoj devas esti baptataj. Li povus nun resti hejme, sed ne kuraĝas timante, ke oni mokos lin poste en la vilaĝa trinkejo, ĉar sendube lia malesto estus rimarkata kaj priparolata. Ĉiu ekaŭdis pri la renversita laktobarelo, kaj oni dirus, ke li ne venis en la preĝejon pro la mutulino.

Sinjorino Klomp divenas facile, ke ŝia edzo prefere ne irus nun al la preĝejo, nome por eviti Rika, sed ŝi tute ne aludas tion. Silentante ŝi prenas la vestetojn, ekstaras, vestas sin por eliri; tiam ŝi diras al Klomp:

-- Vi ja ne devas ĉeesti la baptadon.

-- Sed kion diros la farmistoj, se mi malestos? Ili diros: Klomp ne kuraĝis iri preĝejon pro la mutulino.

-- Lasu ilin paroli.

-- Mi dezirus, ke tiu malbeninda mutulino estu ĉe ĉiuj diabloj!

Sinjorino Klomp kapskuas, sed ne respondas al tiu deziro, ĉar ŝi konas sian edzon kaj ne volas inciti lian koleron. Trankvile ŝi do prenas la paketon kun la vestetoj sub la brakon kaj eliras.

La farmisto restas en la ĉambro; li staras kun disstarigitaj kruroj, kiuj ŝajnas pli multe esti kruroj de elefanto ol de viro; li sin klinas kaj postrigardas ŝin tra la fenestro.

Ŝi iras al Rika. Atinginte ŝian dometon, ŝi rigardas tra la vitraĵo de la fenestro kaj vidas, ke la mutulino suĉigas la knabeton. Rika tamen tuj rimarkas la mastrinon, ĉar ŝi rigardas post sin. Rideto ludas sur ŝia vizaĝo kaj fingre montrante la pordon ŝi petas la sinjorinon al si.

La farmistedzino eniras kaj montras la paketon.

Rika levas la brovojn supren kaj la kavetoj en ŝiaj vangoj pliprofundiĝas, ĉar ŝi divenas tuj, ke la mastrino volas surprizi ŝin.

Minuton poste ambaŭ sidas unu flanke de la alia, kaj dum la infano suĉas kaj laŭvice rigardas la virinojn, sinjorino Klomp malfermas la paketon, elprenas la vestetojn kaj pendigas ilin sur unu el siaj manoj, kiun ŝi levas alten por montri, kiel sidos la blanka kufeto, la blanka jupeto kaj cetere.

Rika admir-ekstariĝas kaj dankas la mastrinon per laŭtaj krioj kaj manpremo. Ŝi fingre montras la biblian Moseon por diri, ke ŝia Moseo estos tiel bela kiel tiu alia, kaj sinjorino Klomp kapklinas ridetante kvazaŭ por diri: Vi estas prava..., li estas tiel bela.

Moseo nun trinkis sufiĉe kaj li estas vestata per la novaj neĝblankaj vestetoj. La mastrino prenas lin sur la brakoj kaj ekstaras je kelkaj paŝoj por vidigi al la mutulino, kiel bele aspektas ŝia knabeto, kaj Rika kunfrapadas la manojn pro ĝojo kaj admiro. Ŝi volas repreni la infanon, sed sinjorino Klomp subite prezentas al ŝi alian paketon kaj geste diras:

-- Malfermu! ... ĝi estas via.

Rika komprenas, obeas kaj eltiras el ĝi blankan kufon, belan silkan mikskoloran antaŭtukon kaj paron da ŝuoj.

Ŝuojn Rika neniam portis kaj ŝi miras, refoje supren tirante la brovojn; tiam ŝi frapetadas per la fingro la ŝuojn kaj sin mem kaj demandis per tio:

-- Ankaŭ miaj?

La mastrino kapklinas ridetante kaj geste diras:

-- Almetu ilin!

Rika almetas ilin kaj feliĉe la novaj ŝuoj sidas bone. Kiel knabineto, kiu por la unua fojo surhavas novajn botetojn, tiel la mutulino admiras la ŝuojn kaj faras kelkajn paŝojn sur la kahelplanko. Tiam ŝi surmetas la kufon kaj la antaŭtukon kaj rigardas sin en la spegulo.

Estas nun proksimume la naŭa kaj duono. La farmistedzino signodonas, ke la mutulino sekvu ŝin eksteren, sed ĉi tiu restas staranta, ne sciante, kial eliri. La mastrino jam estas kun la infano en la koridoro kaj denove signodonas.

Rika, kiu fidas en ĉio la mastrinon, sekvas kaj ambaŭ eliras en la direkton de Brej.

Strangaj pensoj eniras la kapon de la mutulino: Kial ŝi devas iri kun la mastrino?... Kien?... Kial la infano ĉeestas?...

Ili iras plue laŭ la sabla vojeto. La ŝuoj de Rika nun tute ne flanken ĵetas nubetojn el sablo, ĉar ili estas tre malpezaj, kaj estas al ŝi, kvazaŭ ŝi irus nudpiede. Ili atingas la makadaman vojon kaj Rika ekvidas, ke la paŝoj de la mastrino sin direktas al la mortintejo. Ili iras trans la mortintejon kaj en tiun turhavan konstruaĵon, kies internon la mutulino neniam vidis. Ŝi scias, ke la blankbarbulo multfoje eniris ĝin, sed kial, ŝi ne scias, ĉar pri religio ŝi komprenas absolute nenion. Tamen ĉar la blankbarbulo ĉiam estas afabla al ŝi, Rika plenkonfide sekvas la mastrinon tra la turpordo kaj trans la turplankon, faritan el grandaj bluaj kaheloj. Rika rigardas supren al la alta plafono, tra kiu pendas dikega ŝnuro ĝis la planko. La mastrino paŝas preter la ŝnurego, eniras la preĝejon kaj la mutulino sekvas. Ŝi vidas plankon el gigantaj grizaj ŝtonegoj kun surskribaĵoj. En du vicoj staras flave pentritaj tre longaj benkoj. Ili preteriras ilin kaj ekhaltas preskaŭ tuj antaŭ granda bruna skulptita objekto el ligno, kiu estas simila al barelo kaj super kiu sin etendas kvadrata tabulo en horizontala pozicio, tenita per dika fera stango eliranta el la muro tuj apud la plafono. Ĉe ĉiu flanko de tiu barelo (Rika ne scias, ke tio estas la predikseĝo) staras sur la planko alta benko, formanta kune kun la du muroj triangulon. Al unu el tiuj benkoj iras la mastrino kaj la mutulino sekvas. Ambaŭ eksidas kaj Rika pacience, sed scivole atendas, kion ŝi devos fari en tiu benkplena ĉambrego, kies muroj kaj plafono estas neĝoblankaj. Antaŭ ŝi la turpordo staras nefermita, kaj la dika ŝnuro tieldire dividas ĝian kadron en du egalajn partojn. Subite viro, kiun ŝi konas kiel laboriston kaj kiu nun estas dimanĉe vestita, venas el la mortintejo; li ekhaltas sur la tura planko kaj ekkaptas la ŝnuregon, tiras ĝin ambaŭmane malsupren, sed tuj ellasas ĝin, post kio ĝi propramove supreniras. Apenaŭ ĝi supreniris, la laboristo denove tiras ĝin malsupren, kaj tiun al Rika nekompreneblan movadon li ripetas kelkajn fojojn. La mutulino kubute puŝetas la mastrinon kaj fingre montras la tirantan viron. Sinjorino Klomp, komprenante, ke la mutulino deziras ekscii, kion faras tiu viro, ridetas, sed, ĉar ŝi ne povas klarigi tion, ŝi metas la manon sur la buŝon por diri, ke en ĉi tiu konstruaĵo oni ne parolu. Rika komprenas, ke ŝi devas silenti kaj kviete ŝi sidas, jen rigardante Moseon, jen rigardante ĉirkaŭe. Rekte antaŭ ŝi, supre de la preĝeja enirejo pendas la orgeno, kies ladaj tuboj brilas kiel arĝento en la sunbrilo, kaj ŝi miras, kio do estas tiu stranga tubhava objekto, antaŭ kiu ĵus eksidis la sinjoro loĝanta en la domo proksime de la preĝejo. Rika ne scias, ke tiu viro estas orgenisto, ŝi tamen scias, ke li instruas al infanoj de la vilaĝeto, kaj ke li poste ankaŭ instruos Moseon.

Sub la orgeno kaj tra la nefermita pordo eniras en intertempoj viroj, virinoj kaj geknaboj. La viroj sidiĝas sur la dekstraj benkoj, kaj la virinoj kaj geknaboj sur la maldekstraj. Antaŭ ĉiu benko altiĝas la dorso de alia benko; sur tiu dorso sin trovas deklivaj tabuletoj, kiuj utilas por meti la psalmolibrojn.

Preskaŭ ĉiuj sidlokoj nun estas okupitaj, ĉar pro la baptado de la trovito eĉ ne unu el la ordinaraj vizitantoj volas malesti.

La du benkoj flanke de la predikseĝo estas turnitaj al ĉiuj aliaj, tiel ke Rika oportune povas vidi ĉiujn homojn eniri kaj eksidi. Fine eniras Klomp. Liaj pezaj ŝuoj sonas sur la tombŝtonoj en la preĝejo kaj rigardante nek dekstren, nek maldekstren, li eksidas en la benko antaŭ Rika kaj sia edzino. Klomp ŝajnigas ne vidi ilin. Laste eniras la pastro. Enirante li demetas la altan ĉapelon kaj gravmiene iras al la predika seĝo, ekhaltas tie, metas la ĉapelon antaŭ la vizaĝon kaj preĝas enpense. Tiam li supreniras la malaltan ŝtuparon, kondukantan en la „barelon“ kaj ekstaras tie.

Rika miregas. -- Kion la blankbarbulo faros tie? -- ŝi pensas.

La pastro benas la aŭskultantaron, preĝas laŭtvoĉe, kaj poste ĉiuj kantas psalmon.

Rika vidas, ke ĉiuj malfermis libreton kaj movadas la lipojn. Ŝi rimarkas, ke ĉiuj sammaniere movadas ilin kaj ŝi konjektas el tio, ke ĉiuj legas la samajn vortojn, sed tre malrapide. Ŝi ne konscias, ke oni kantas kaj ke la orgeno ludas.

Post kiam ĉiuj ĉesis movadi la lipojn, la pastro sola faras tion; li predikas. La unua parto de la prediko daŭras duonan horon.

La predikisto havas strangan manieron de prediko; li laŭvice rigardas tra la du fenestroj flanke de la predikseĝo, kaj sur la skribitan predikaĵon antaŭ si, ĉar li ĉiam legas ĝin.

Klomp tute ne aŭskultas; li malbenas enpense la mutulinon, ŝian infanon kaj deziras, ke ili ambaŭ estu ĉe ĉiuj diabloj. Li ekmemoras la renversitan laktobarelon kaj la ridadon de la servistinoj, kaj li ekhontas kaj ekbolas pro interna kolero, sed en la preĝejo li ne povas eksplodigi tiun koleron. La antaŭ li sidanta servistinaĉo ĝenas lin kaj por eviti ŝiajn rigardojn, li ŝajnigas legi en la psalmolibro. Anstataŭ legi tamen, li kalkulas sian gajnon de la aveno, de la hordeo, de venditaj bovinoj kaj ĉevaloj kaj tiel plu. Lian kalkulon fine interrompas la pastro, kiu malsupreniras la ŝtupareton de la predikseĝo kaj ekstaras antaŭ la aŭskultantaro ĉe la baptopelvo. Samtempe sinjorino Klomp ekstaras, kaj sur la brakoj ŝi portas la infanon al la predikisto. Li surŝprucigas iom da akvo sur la vizaĝon de la infano kaj solene diras: -- Moseo, mi vin baptas en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta Spirito; amen!

La mutulino sidas kun etendita kolo kaj rigardas; ŝi tamen ne komprenas tion, kio okazas, sed konscias, ke la tuta soleno fariĝas en honoro de la infano, kaj ŝi estas kortuŝata kaj ellasas du grandajn larmojn. Ŝi nun scias, kial la mastrino tiel bele vestis ŝin kaj ŝian knabeton, kaj kiam la mastrino returnas sin kun la baptita Moseo kaj eksidas refoje ĉe sia flanko, la mutulino kaptas ŝian manon kaj premas ĝin.

Ambaŭ estas feliĉaj, pli feliĉaj ol Klomp, kiu en realo hontas, ĉar lia edzino tiel publike sin okupas kun tia ordinara servistino kaj kun tia bubaĉo, kiu eble estas nur judo aŭ turko, kaj li ĝojas, kiam la dua parto de la prediko estas finita kaj ke li povos reiri hejmen por fordormi kelkajn pluajn horojn de la enuiga dimanĉo.

Ne nur Rika miras dum la ceremonio, sed ĉiuj aliaj vizitantoj miris: Rika pro la honoro, farita al la knabeto kaj la aliaj pro tio, ke Klomp dum la predikado ne dormis kiel laŭkutime.

* * * * *

Moseo, kies familia nomo estas Landman, ĉar la mutulino sin nomas tiel, Moseo estas sana knabeto. Li kreskadas tieldire kiel brasiko, manĝadas kiel lupo, kaj jam ne suĉas lakton. Lia stomako estas tia, ke li povas manĝkonsumi ĉion, kaj ĉion li manĝas kun admirinda apetito. Neniam li malsanas, neniam li ploras, ĉar li estas ĉiam kontenta.

Li estas nun kvinjara kaj regule akompanas la mutulinon al la farmejo, kie li sin amuzas en la ĝardeno kun la kokinoj, aŭ sur la herbejon, kie li ludas kun la ŝafidoj.

Ĉiuj loĝantoj de Brej kaj Warfum konas Moseon, kaj ĉiuj trovas lin belega knabo, ĉar belega li estas. Neniam oni vidis pli belajn krispajn harojn ol tiujn de Moseo; neniu knabo iam havis pli belajn, pli nigrajn kaj pli honestajn okulojn, pli rektan nazon kaj pli belan buŝon ol Moseo.

Kiam la mutulino iras al Pentman, ĉiam Moseo akompanas ŝin kaj ĉiam la spicisto prezentas al li kuketon aŭ figon, kiun la knabo memkompreneble tuj formanĝas kun apetito.

Rika scias, ke li povas aŭdi kaj paroli kaj ke li havas en la oreloj tiun mirindan senton, kiu al ŝi mankas, kaj ŝi estas feliĉa pro tio.

Kun miro ŝi rigardas lin, kiam li same kiel la spicisto movadas la lipojn, se li volas komprenigi ion al li.

Moseo povas kuri kiel leporo, ĉar de sia juna aĝo li lernis movadi la piedojn en vigla maniero. Rika ĉiam iras rapide, sekve por ne postresti, li estas devigata rapidigi ilin, ĉar ili estas pli mallongaj ol tiuj de la „patrino“.

Kiam Rika iras kun Moseo, kiun ŝi preskaŭ ĉiam tenas ĉe la mano, ĉiuj preterpasantoj postrigardas ilin, kaj ĉiuj (nur ne Klomp), sentas admiron kaj respekton por la servistino, kiu kiel vera patrino sin dediĉas al fremda infano, kiun ŝi amas kiel propran filon.

Instinkte ŝi scias, ke la homoj ŝin estimas pro la trovito, kaj ŝi fieriĝas pro tio.

Moseo konas ĉiujn flankvojetojn de Brej kaj povas salti trans multajn longfosojn. Kelkfoje li saltas en unu el ili kaj rehejmiĝas malseka kiel akvorato, sed Rika ne koleras pro tio. En tiuj okazoj ŝi surmetas al li sekajn vestojn, la malsekajn ŝi purigas, sed neniam ŝi punas la knabon, ŝi eĉ ne sulkigas la frunton, kiam Moseo venas hejmen post tia malsukcesinta salto, ĉar li estas ŝia karulo, kaj ĉio, kion li faras, estas bone farita. Li tamen ne estas trodorlotita knabo, sed ĉiam la samhumora, kontenta, feliĉa bubeto, amata de ĉiuj, nur ne de Klomp. Ĉi tiu ununura malamiko tamen ne kuraĝas montri sian malamon, sekve li evitas lin same kiel li evitas la mutulinon.

Estas io, kio tre surprizas Rika. Kelkfoje la knabo iras al Brej kaj eksidas sur la planko de la nefermita turo kaj kun dispartigitaj lipoj fikse rigardas antaŭ sin al la malbela ruĝa muro, kvazaŭ li aŭskultus ion misteran, sin trovantan post ĝi en la preĝejo.

Multfoje, precipe en sabato je la dekdua horo, kiam ŝi ne trovas la knabon en la dometo, ŝi iras al la turo kaj tiam li sidas tie sur la malvarmaj kaheloj kaj aŭskultadas.

La orgenisto, kiu ordinare sabate ekzercas la psalmojn, ludotajn en la posta tago dum la diservo, ankaŭ multfoje, forlasante la preĝejon, rimarkas tie la sidantan knabon kaj ĉiam li diras al si:

-- Li amas muzikon.

Moseo estas jam tro granda knabo por dormi en la kesteto, sekve Rika aĉetis forporteblan liteton, kiu staras flanke de la ŝia; kaj la kesteto kun la misterplena skribaĵo, kiun neniu povosciis deĉifri, staras nun en la subtegmentejo.

Kaj Moseo kreskas.... kreskadas.

Monatoj pasas, Moseo fariĝis sesjara kaj devas vizitadi la lernejon de Brej. Rika scias nun, ke la viro, kiu sidis antaŭ la orgeno, kiam la knabo estis baptata, instruadas infanojn, kaj ŝi volas, ke Moseo lernas skribi kaj legi, ĉar ĉiuj homoj povoscias tion, nur ne ŝi mem.

Moseo konas la vojon al la lernejo kaj fidele vizitadas ĝin. Li amas lerni, kio tre surprizas la instruiston, kiu ĉiam opiniadis, ke tia sovaĝa knabo, kiu nur saltetis trans longfosojn, nur grimpadis sur arbojn, ne amas sidadi kviete sur lerneja benko por aŭskultadi la instruiston kaj por skribadi kaj legadi.

La instruisto sin trompis tamen, ĉar la knabo diligente lernadas kaj ĉiam aŭskultas atente, kiam li rakontas pri kio ajn.

Post unu jaro la knabo povoscias iom legi kaj skribi kaj donace ekhavis ardezon kun bela grifelo kiel rekompencon de diligenteco, kaj Rika fieriĝas ankoraŭ pli multe pro sia adoptita filo.

Dimanĉe, kiam la orgenisto ne ludas, Moseo sidas ĉe la tablo kaj Rika rigardas kun profundaj kavetoj en la vangoj, kiel li manuzas la grifelon kaj kiel lerte li legas en bildolibreto. Ŝi deziras, ke li posedu multajn tiajn librojn kaj ĉiusemajne ŝi aĉetas unu po dek cendoj ĉe la libristo de Warfum, kaj Moseo kun ĝojo rigardas la belajn bildojn kaj legas la sub ili starantajn presitajn vortojn.

La instruisto jam sciigis pli ol unu fojon al la pastro, ke Moseo estas la plej bona lernanto el lia klaso kaj la pastro, ride plilarĝigante la blankan barbon, ĉiufoje respondis al tio:

-- Mi neniam dubis, ke li fariĝos bona lernanto; nur rigardu al li en la okulojn, kaj vi ne povas ne rimarki tion.

-- Sed --, tiel ĉiam diras plue la instruisto, -- li plej amas la orgenon.

De post la tempo, kiam la orgenisto eksciis, ke Moseo amas la muzikon, la knabo regule akompanas lin sur la orgenejon, ne nur sabate, sed ankaŭ dimanĉe dum la diservo.

Moseo ĉiam sidadas senmove, kiam la sonoj de l' orgeno movas lian animon kaj ĉiam kun miro li rigardas la libron, en kiu la ludanto kvazaŭ legas, kion li ludas. Moseo fine konscias, ke oni legas la muzikon same kiel rakonteton, kaj la deziro lin kaptas ankaŭ lerni tiun arton. Li petas, ke la orgenisto instruu al li pri tiuj nigraj punktoj en la kvin vicoj da rektaj linioj, kaj lia deziro estas plenumata.

Refoje jaro pasas kaj Moseo, kiu faris jam grandajn progresojn en legado kaj skribado, ankaŭ lernis la nomojn de la notoj kaj tiel komencis studadi la unuajn elementojn de la muziko.

Kvara Ĉapitro.

Kermeso en la vilaĝo -- La karuselo kaj kio plej multe interesas Moseon -- La Valpurgisnokto -- Du flutoj -- Kion oni vidas en la cirko -- Moseo estas rajdisto kaj li mem scias nenion pri tio.

Estas en la jaro 1904a kaj en la monato Junio, kaj en tiu monato la vilaĝo Warfum ĉiujare havas sian kermeson.

En la tiel nomita Turstrato, tio estas tiu strato, ĉe kies okcidenta flanko staras la preĝejo kun la alta turo, sin etendas du vicoj da kermestendetoj, kie la kermesaj vizitantoj povas aĉeti ludilojn por infanoj, kukojn, ĉokoladon, fritpastaĵojn kaj cetere.

Inter tiuj tendetoj staras aliaj, kie oni vete ĵetas ringojn ĉirkaŭ tranĉiloj, starantaj iom poste kaj en longaj vicoj sur dekliva tabulo. En aliaj la vizitantoj trovas okazon farigi siajn portretojn, esplori sian estonton, vidi dikegan, tricent-kilograman sinjorinon, aŭ ĉevalon kun kvin piedoj kaj aliajn mirindaĵojn.

Proksime de tiu tendetaro, en flankstrato antaŭ la publika lernejo sin turnadas karuselo. Ĝi estas plena je knaboj kaj knabinoj. Unuj sidas sur ligna ĉevalo, aliaj sur ligna virineto de maro kun bela kurba vosto, aŭ sur ligna oscedanta leono kun longaj kolharoj.

Tuj apud la karuselo staras longa fosto, sur kiu estas najlita fera kesteto, en kies mezo troviĝas ronda elstaranta butono. La infanoj, kiujn rapidege turnas la karuselo, tenas en la mano maldikan lanceton el fero, kaj ĉiu laŭ sia vico klopodas tuŝi kaj puŝi la butonon en la kesteton. La butono korespondas kun aŭtomato kaj se la butono estas sufiĉe forte tuŝata, tiu aŭtomato efikas kaj supren saltas el la kesteto ligna grimacanta kapo de viro. La feliĉa knabo, kiu laŭ tiu maniero supren saltigis la kapon, ne bezonas pagi por la sekvanta turnado.

Dum granda orgeno, staranta ĉe la dika akso de la karuselo, ludas, la geknaboj kun kapturniĝanta rapideco preterflugas la kesteton kaj la tintado de iliaj lancoj sur la kesteto sin miksas kun la sonoj de l' orgeno kaj la laŭtaj krioj kaj ridoj de l' infanoj.

Moseo tamen ne partoprenas tiun turnirludadon. La lanco, kiun li de la komenco de l' turnado havis en la mano, restas tie sen movo. Li ne celas la butonon por aŭtomate aperigi la grimacantan virkapon; li nur rigardas antaŭ sin kaj al sia patrino, kiam lia leono en fluganta rapideco preterpasas ŝin. Li aŭskultas la orgenon, kiu ne ludas psalmojn, sed valsojn kaj muzikaĵojn el operoj. Ĝi ĵus ekludis la Valpurgisnokton el Faust, kaj la knabo estas ravita de la bela muziko, kiu tuŝas tutan lian animon. Intertempe li turniĝas kaj turniĝas; ĉiufoje, kiam la leono flugpasas la mutulinon, li ŝin rigardas, ĉiam aŭskultante la operomuzikaĵon. Li ne ekpensas pri tio forlasi sian lokon kaj por ĉiu turnado de la karuselo, daŭranta proksimume tri minutojn, li pagas unu cendon al la karuselisto. Ĉi tiu trovas, ke li estas bela knabo; li frapetas al li sur la ŝultron aŭ sur la vangon aŭ sur la belajn buklojn ĉiufoje, kiam li ricevas la cendon kaj Moseo ridetas, turniĝadas kaj aŭskultadas. Jam pli ol dudekfoje li pagis unu cendon kaj dume li aŭdis la Valpurgisnokton almenaŭ dek fojojn, tiel ke li konas parkere la tutan melodion, kiu tamen ne enuigas lin. Fine li sentas, ke lin kaptos vertigo, kaj li ekstaras post la leono. La mutulino tuj alkuras kaj helpas al li eliri la karuselon, kaj ili iras duope al la Turstrato por rigardi kaj admiri la tendetojn. Antaŭ unu el tiuj ili ekhaltas.

Oni vendas tie ludilojn, kaj Rika okule serĉas, kion ŝi aĉetos por la knabo, ĉar ŝi vidis, ke ankaŭ aliaj virinoj faris tion por siaj knaboj kaj knabinoj. La tendisto montras pafiletojn, soldatajn ĉapeletojn kaj tiel plu, sed Moseo ne volas ilin havi. La tendisto serĉas plue kaj ekkaptas fajfilojn el lado, ekfajfas sur ili por aŭdigi la belan sonon, kaj Moseo elektas unu. Rika tamen aĉetas tri de diferenca longeco, kaj la knabo estas feliĉa kun la trezoro. Nun li ja povos fari muzikon mem. Rika pagas kaj ŝi promenas plue kun Moseo.

Estas nun la tria horo en la posttagmezo. Promenante preter ĉiuj tendetoj, ili fine atingas la finon de la strato. Irante maldekstren laŭ alia strato, ili vidas je kelka distanco sur placo antaŭ hotelo la cirkon de Blanuso kaj kompanio. Tiu cirko vizitas jam dum multaj jaroj ĉiujn kermesojn de la grandaj vilaĝoj en la provinco Groningen. La cirko estas negranda, posedas nur unu ĉevalon, sed pro kelkaj aliaj mirindaj bestoj kunlaborantaj, kaj pro kelkaj bonaj artistoj la direktoro Blanuso ĉie havas sufiĉan sukceson perlabori la ĉiutagan panon por ĉiuj kunludantaj homoj kaj bestoj.

La prezentado estas komenciĝonta kaj arlekeno en mikskolora kostumo laŭte anoncas al „la estimata publiko“, ke oni devas rapidi por aĉeti enirbiletojn, ĉar restas nur malmultaj neokupitaj sidlokoj en la cirko.

Multaj homoj kun infanoj eniras kaj Rika, legante la scivolecon sur la vizaĝo de Moseo, aĉetas du biletojn po kvardek cendoj, kaj ŝi eniras kun la knabo.

Estas la unua fojo, ke Rika vidas la internon de cirko. Ĝis nun Moseo estis tro juna por ĉeesti prezentadon, kaj ŝi mem neniam sentis deziron eniri. Ŝi nun eniras kun Moseo, kaj nur pro li. La arlekeno montras la lokojn, kie ili eksidu, kaj ili eksidas. Preskaŭ ĉiuj lokoj estas okupitaj. Rika kaj Moseo rigardas ĉirkaŭe, atendante pacience tion, kio okazos en ĉi tiu stranga, ronda, tolkovrita tendo, kies interno aspektas kiel giganta blanka pluvombrelo.

Sur la cirkloforma planko kuŝas dika tavolo da sablo bele rastita.

Ekstere la arlekeno ankoraŭ ĉiam instigas „la estimatan publikon“ tuj aĉeti la lastajn disponeblajn enirbiletojn, kaj dum la ankoraŭ neokupitaj sidlokoj iom post iom estas prenataj, la prezentado komenciĝas.

Flanke de Rika, en loko apartigita de ĉiuj aliaj sidlokoj, sidas tri muzikistoj, kiuj ludas per ĉiuj siaj fortoj. La muziko ne estas tre bela, sed ĉar la oreloj de vilaĝanoj ordinare ne estas trodorlotitaj, la „estimata publiko“ trovas ĝin sufiĉe bela; la plej multaj eĉ tute ne aŭskultadas la muzikon, faratan sur fluto, violono kaj malgranda tamburo.

Moseo aŭskultas atente la ĵus komenciĝintan valson, sed la mutulino, kiu ne komprenas, kion faras tiu violonisto, tiu flutisto kaj tiu tamburisto, jam ne atentas ilin. Ŝi rigardas ĉirkaŭe kaj fariĝas scivola. -- Kio do okazos sub tiu ĉi grandega ombrelego, de kies pinta supro pendas du ŝnuregoj kun dika horizontala bastono? Al kio servos aliaj ŝnuroj fiksitaj al la palisegoj ĉe la enirejo de la cirko? -- Tiel ŝi pensas.

Flanke de Moseo, kiu nur rigardas la rapidajn fingrojn de la flutisto kaj de la violonisto, sidas lia amiko, la spicisto Pentman, kiu tre ĝojas, ke la trovito okaze sidas tuj apud li, ĉar li amas babiladi kun la knabo.

-- Bela cirko, ĉu ne vere, Moseo? -- li diras.

-- Jes ... kaj bela muziko.

Pentman, kiu jam multfoje aŭdis la muzikon de la militista stabo en la urbo, ridas pro la naiveco de la knabo; li tamen diras:

-- Ho jes, sufiĉe bela.

-- Ĉu estas malfacile ludi sur tia instrumento? -- kaj Moseo fingre montras la violonon.

-- Sur violono?

-- Jes.

-- Mi ne scias, kial vi demandas tion?

-- Ĉar mi dezirus lerni ludi sur ĝi.

La spicisto ridas, tiam li demandas plue:

-- Ĉu vi neniam aŭdis violonon antaŭe?

-- Nur la orgenon en Brej, kaj tiun en la karuselo... Tiu en la karuselo ludas belege, mi aŭskultis ĝin --, kaj aperigante fluton el sub la frako, li demandas:

-- Ĉu mi povus lerni ludi tion sur la fluto, kion ludis la orgeno de la karuselo?

-- Eble, Moseo; vi povos klopodi.

-- Mi klopodos --. Moseo refoje subfrakigas la fluton, tiam montrante la pendantan bastonon, li demandas al Pentman:

-- Kio estas tio?

-- Tio estas trapezo.

-- Al kio servas trapezo?

-- La arlekeno laboros sur ĝi.

-- Ĉu laboros? -- Moseo ne komprenas kiel oni povas „labori“ sur tia bastono.

-- Jes, vi tuj vidos, sed antaŭe okazos io alia.

-- Kio?

La spicisto havas programon kaj li klarigas:

-- Unue la direktoro rajdos sur sia ĉevalo, kiun li dancigos.

-- Ĉu la ĉevalo povas danci!?

-- Jes, kaj poste la arlekeno aperos kaj ludos intertempan amuzaĵon.

-- Kio estas tio?

-- Vi vidos, mi ne povas bone klarigi tion; kaj tiam eniros fraŭlino, kiu dancos sur tiu ŝnurego.

-- Ĉu sur tiu ŝnuro? -- Moseo ne kredas tion, kaj la spicisto klarigas plue:

-- Jes, sed antaŭe oni streĉos la ŝnuron de tie al tie --, kaj li montras la lokojn.

-- Kio okazos poste?

-- Poste refoje okazos intertempa amuzaĵo kaj tiam sekvas tre bela numero, en kiu partoprenos kvar bestoj, kiuj rajdos unu sur la aliaj...

La spicisto volas daŭrigi la klarigadon kaj legi la tutan programon, sed lin interrompas la apero de la direktoro. Sur la ununura ĉevalo de la cirko li enrajdas, ekhaltas en la mezo de l' areno kaj la ĉevalo faras riverencon antaŭ „la estimata publiko“; post la riverenco la besto ekdancas gracie, dum la muziko ludas: „Sur la ondoj“ de Straus.

Ĉiuj rigardantoj kun atento sekvas la belan beston per la okuloj, kaj ĉiuj estas ravitaj pro la graciaj paŝoj de la ĉevalo. Fine ĝi ĉirkaŭgalopas kelkajn fojojn kaj tiam malaperas, laŭte aplaŭdate de la rigardantoj.

La intertempa amuzaĵo, kiu nun sekvas, konsistas el kelkaj aersaltoj de la arlekeno kaj interparolado inter li kaj alia ludanto, kiun oni konas sub la nomo: „malsprita Aŭgusto“.

Ili havas kompreneble grandan sukceson kaj apenaŭ ili foriris, kiam oni streĉas la ŝnuregon.

Moseo estas scivola, kiel oni povos danci sur ĝi kaj li etendas la kolon por pli bone vidi. La dancistino tuj poste aperas kun graciaj saltetoj kaj riverencetoj. La malsprita Aŭgusto volas helpi al ŝi suprensalti sur la ŝnuron, sed li agas tiel mallerte, ke la fraŭlino ĉiufoje devas resalti sur la sablon de la areno. Ĉiuj rigardantoj ridegas. Fine la arlekeno forpelas la mallertulon per longa bastono kaj per unu salto la fraŭlino staras sur la ŝnurego, kie ŝi ekdancas kun longa balancostango. Rapide ŝi kuras antaŭen, malantaŭen, sin rulas ĉirkaŭ si mem, reekstaras, refoje kuras kaj dorse returnen kuras, kaj fine forĵetante la balancostangon, ŝi saltetas antaŭen kaj returnen kun du flagetoj, kiujn ŝi svingadas super sia kapo.

Subite la arlekeno kaj la malsprita Aŭgusto revenas laŭte interdisputante pri la dancistino. La disputado estas tre amuziga kaj ĉiuj laŭtege ridas pro la demandoj kaj la respondoj, kiuj sin sekvas rapide. Intertempe la dancistino malaperas, kaj rapide engalopas la ĉevalo. La besto ĉirkaŭgalopas du fojojn kaj tiam eniras kaprino, kiu ekhaltas en la mezo de la areno. Vidante la kaprinon, la ĉevalo ekhaltas kaj atendas pacience, ĝis kiam ŝtuparo estas lokata de la sabla planko ĝis la vosto de la ĉevalo. La kaprino supreniras la ŝtuparon kaj ekstaras sur la ĉevaldorso. Post la kaprino enkuras hundo, kiu saltas sur la kaprinon kaj fine ensaltas sur la malantaŭaj piedoj simieto. Dum laŭtaj ridegoj de la publiko la simieto rampas sur la ĉevalon, de ĝi sur la kaprinon kaj poste sur la hundon. Gravmiene la direktoro, staranta en la mezo de la areno, faras sian riverencon, klaketas per la vipo kaj la ĉevalo ekpaŝas kaj fine galopas ĉirkaŭen kun la tri rajdantoj sur la dorso.

Kvankam ĉi tiu numero de la programo havas en realo nenion rimarkindan por persono, kiu vidis prezentadojn en granda cirko, tiuj kvar bestoj-artistoj tamen kaŭzas la plej grandan admiron de vilaĝanoj, kiuj nur unu foje ĉiujare ĉeestas ion tian dum la kermeso. Estas do memkompreneble, ke la bestoj post tiu numero de la programo estas revokataj por akcepti siajn laŭrojn de la publiko.

Ankaŭ Rika partoprenas al la aplaŭdado. Ŝi kun intereso sekvas ĉiujn numerojn de la programo, ne nur pro la plezuro, kiun ili kaŭzas al ŝi mem, sed precipe pro Moseo, kiu kun ruĝaj vangoj sidas sur sia loko, jen rigardante la artistojn, jen aŭskultante la belan muzikon ĉe sia flanko.

Venas nun la vico de la gimnastikisto por „labori“ sur la trapezo. Lin sekvas denove intertempa amuzaĵo de du arlekenoj kaj de la malsprita Aŭgusto.

Dum la lastaj numeroj la mutulino ekrimarkis, ke la malsprita Aŭgusto multfoje rigardas ŝin kaj Moseon, sed precipe la lastan. Ŝajnas al ŝi, ke tiu stranga viro intencas ion kun la knabo kaj ŝi jam ne perdas lin el la okuloj. Ŝi rimarkas, ke li parolas al la direktoro pri Moseo, kaj ke la direktoro siavice atente rigardas kaj okule ekzamenas ŝian knabon.

-- Kion do ili intencas kun li? --, ŝi pensas.

-- Eble ili trovas lin rimarkinda knabo --, ŝi pensas post kelka tempo. Momenton poste la malsprita Aŭgusto, ĉiam dirante ŝercaĵojn, kiuj laŭte ridigas la rigardantojn, eksidas post la spicisto, kaj dum la du arlekenoj duope kaptas la atenton de la rigardantoj, li mallaŭte diras al la spicisto:

-- Diru foje, sinjoro, tiu knabo do ne estas via filo?

-- Mia filo?... Ho ne!

-- Kies filo li estas?

-- De la surdmuta virino, sidanta ĉe lia flanko.

-- Ĉu li vere estas ŝia filo?

-- Kial vi deziras scii tion?

-- Tial, ke li tute ne similas ŝin, nek iun alian en la tuta vilaĝo. Ŝajnas al mi, ke li ne naskiĝis tie ĉi, kaj ke li estas eksterordinara knabo; kaj ni bezonas eksterordinaran knabon por helpi al ni.

-- Ĉu por helpi al vi?

-- Jes, knabon, kiu kunludas en la antaŭlasta numero. Ĉu ŝi kaj li konsentos en tio?

-- Mi ne scias; demandu do al Moseo mem, li eble volonte konsentos.

-- Dankon!

Aŭgusto flustras kelkajn vortojn en la orelon de la knabo, kiu komence estas surprizita, sed poste ekridetas kaj kapjesas. La malsprita Aŭgusto iras for kaj lin sekvas per la okuloj la mutulino, kiu ne povas diveni, kion intencas tiu arlekeno, sed ĉar la knabo ŝajnas kontenta kaj ridetas ankoraŭ, ŝia malkonfido tuj malaperas; krom tio ŝi scias, ke ĉiuj homoj amas la knabon, ŝi do havos nenion por timi, kaj refoje ŝi kun scivolo atendas tion, kio estas okazonta sur la areno.

-- Kion li flustris al vi, Moseo? -- demandas la spicisto.

-- Ĉu mi volas rajdi fojon sur la ĉevalo por amuzi la homojn.

-- Ĉu vi povas rajdi?

-- Mi multfoje rajdas sur la blankulo de Klomp.

-- Ĉu vi ne timas defali de la ĉevalo?

-- Ho, ne!... -- Li volas paroli plue, sed io nova estas komenciĝonta kaj li eksilentas, rigardante la lokon, kie eniras la artistoj kaj la bestoj. La direktoro ĵus eniris. Li salutas per la vipo la rigardantojn kaj diras, ke li havas la honoron anonci specialan numeron titolitan: „La misterplena rajdado“, per kiu „la estimata publiko“ spertos la mirindan fortecon de la hipnoto. -- La hipnoto -- tiel la direktoro diras plue, -- havas la mirindan fortecon, ke ĝi povas fari por momento artiston el ĉiu ajn persono ĉeestanta la prezentadon, kondiĉe, ke la elektita persono plenvole konsentas submeti sin sen kontraŭstaro al la povo de la hipnoto. Tian personon ni trovis hodiaŭ en la bela knabo, sidanta sur la tria benko tie antaŭ mi, kaj mi petas lin, ke li malsupreniru en la arenon.

Moseo tamen restas sidanta, ne ĉar li timas, sed ĉar ĉiuj fikse rigardas lin. Fine la spicisto diras al li:

-- Nu, Moseo, iru do, ne timu, estas ja nur ŝerco.

Moseo ekstaras kaj antaŭ ol la mutulino konjektas, kio okazos, la knabo forlasis sian benkon kaj jam staras sur la areno.

Vidante ke Rika malkvietiĝas iom, la spicisto ridetante komprenigas al ŝi, ke ŝi ne timu, kaj ŝi restas kvieta sur sia sidloko.

La direktoro sidigas la knabon sur seĝon kaj donas signon al arlekeno; ĉi tiu foriras, sed revenas tuj kun juna fraŭlino, kiu ekstaras antaŭ Moseo. Ŝi demandas al li:

-- Ĉu vi povas rajdi?

-- Jes, mi povas.

-- Ĉu vi povas rajdi staranta sur ĉevalo?

-- Tion mi neniam faris.

-- Sed ĉu vi volas?

Moseo ne scias kion respondi kaj silentas. Kelkaj personoj vokas:

-- Diru „jes!“

-- Jes! -- diras Moseo.

-- Bone --, diras la direktoro, -- vi rajdos ... Nun fikse rigardu la fraŭlinon en la okulojn.

Moseo rigardas la fraŭlinon, kiu kvazaŭ ĵetas al li plenmanojn da neekzistantaj objektoj. Ĉiufoje la knabo palpebrumas, ĉar ĉiufoje ŝajnas al li, ke ŝi kaptas en la aero ĉiuspecajn objektojn por ĵeti al li en la okulojn; li tamen ne timas, kvankam la fraŭlino fikse rigardas lin kun sulkigitaj brovoj. Fine ŝi diras ordone:

-- Dormu!

Post tiu vorto Moseo estas tre surprizita, li jam ne ridetas, sed iom timetas. La fraŭlino nun malrapide paŝas dorse malantaŭen kaj signodonas al Moseo, ke li sekvu ŝin. La tuta publiko tre miras, ĉar la knabo ekstaras kaj sekvas la fraŭlinon, kiu sen interrompo rigardas lin fikse en la okulojn. Post tridek-kelkaj paŝoj ambaŭ malaperas kaj la areno estas malplena. Flustrado trakuras la cirkon, kelkaj rigardantoj pensas nur pri ŝercaĵo, aliaj tamen, kredantaj pri la forteco de la hipnoto, atendas ion seriozan. La muziko komencas mallaŭte ludi. Ĉiu kun scivoleco atendas tion, kio okazos. Oni scias, ke Moseo ne povas rajdi staranta sur la ĉevalo, spite tio la hipnotistino promesis, ke li vere faros tion dank' al la forteco de la hipnoto. Post kiam la muziko ludis kelkajn minutojn, engalopas la ĉevalo sen rajdisto. La direktoro sin lokas en la mezo de la areno kaj klakas per la vipo por plirapidigi la beston. Apenaŭ ĝi faris tri aŭ kvar ĉirkaŭiradojn, kiam Moseo reaperas sen la hipnotistino. Lin sekvas Aŭgusto la malspritulo, kiu sin klinas kun kapo turnita al la galopanta ĉevalo. En tiu sintenado li restas staranta, rigardante post sin al Moseo. Ĉi tiu ekkuregas, saltas sur la dorson de la malspritulo, kaj ĝuste en tiu momento, kiam pretergalopas la ĉevalo, li per unu lerta saltego saltas de la dorso de Aŭgusto sur la ĉevalon. Ĉiuj estas mutaj de surprizo kaj oni aŭdas nur la muzikon kaj la spiregadon de la galopanta ĉevalo, sur kies dorso ĉiam staras la knabo, kiu kun serioza mieno rigardas rekte antaŭ sin trans la orelojn de la kvarpiedulo.

La mutulino ekstaras, ĉar ŝi timas, ke la knabo falos, sed la direktoro vokas admone:

-- Eksidu kaj silentu, alie la hipnoto ne efikas.

Pentman kvietigas la terurigitan mutulinon, kiu restas sur sia sidloko, daŭre sekvante la knabon per la okuloj.

La ĉevalo galopadas kaj galopadas, dum la direktoro klakadas per la vipo. Trankvile Moseo staras sur la ĉevalo, kvazaŭ liaj piedoj estus najlitaj sur la dorso de la besto. Jen li demetas sian kitelon kaj ĵetas ĝin sur la arenon, jen li demetas la pantalonon kaj la lignajn ŝuojn, kaj minuton poste la knabo ŝanĝiĝis en la plej belan rajdiston, kiun oni iam vidis en cirko. Vestita per flava orbrodita trikoto, sub kiu lia bela korpo plene sin montras, la knabo similas princon el fabelo. Liaj nigraj harbukloj flirtadas ĉirkaŭ lia kapo, kaj liaj okuloj brilas kiel neniam antaŭe. Ĉiam fiksante la rigardon antaŭ sin, li staras gracie kaj tiel oportune sur la besto, kvazaŭ li jam dum jaroj estus cirka rajdisto. Neniu povas kompreni, kiel estas eble, ke tia juna knabo, kiu neniam staris sur ĉevalo, sed nur de tempo al tempo rajdis sidante kaj sub la gardo de plenkreska servisto, tiel subite aperis kiel sperta rajdisto. Sendube io mistera sin devas kaŝi sub tio, sed neniu el la publiko povas klarigi ĝin; tamen neniu dubas pri la memeco de la knabo, ĉiuj lin konas tro bone por dubi pri tio. Ĉiam la ĉevalo rapidas ĉirkaŭe, dum la direktoro klakadas per la vipo. La mutulino rigardas la malgrandan rajdiston, kvazaŭ ŝi sonĝus; ŝi klare vidas, ke li estas ŝia Moseo, ĉar nur li havas tiajn trajtojn, tiajn harojn kaj tiajn okulojn, tamen ŝi demandas al si kiel li akiris la lertecon por tiel rajdi...

Sed la vipo klakadas kaj la ĉevalo daŭrigas sian galopadon.

Jen aperas denove la hipnotistino. Ŝi havas du brulantajn torĉojn en la manoj kaj ĵetas ilin al la knabo, kiu ekkaptas ilin kaj ekbalancas kun ili, ĝis kiam ili preskaŭ estis forbruliĝintaj. Tiam ŝi prenas fajfilon kaj ankaŭ ĵetas ĝin supren al la manoj de la knabo; li ekkaptas ĝin kaj fajfas belan melodion kaj fine ŝi ekstaras sur seĝo, alte tenas ringegon kaj la knabo saltas tra ĝin. Post ĉiu salto liaj piedoj gracie retuŝas la dorson de la ĉevalo, ili nek hezitas, nek faras unu malbonan paŝon aŭ movon. La malspritulo fine ĵetas al la knabo ŝnuron kaj li salte ludas per ĝi. Post du aŭ tri minutoj, dum la galopado iom post iom malrapidiĝas, li forĵetas la ŝnuron kaj la ĉevalo ekhaltas. Laŭtaj krioj de admiro resonas tra la cirko, Moseo desaltas de la ĉevalo, sidiĝas refoje sur la seĝo kaj la fraŭlino, tuŝante lian frunton, diras: -- Vekiĝu!

Tiam ambaŭ forlasas la arenon kaj fariĝas paŭzo, dum komenciĝas laŭtega interparolado de la rigardantoj, kiuj priparolas inter si la fortecon de la hipnoto. Kelkaj dubas pri la artaj procedoj, en kiuj la knabo perdis sian propran volon kaj obeis aŭtomate al la fraŭlino, kiu hipnotigis lin; ili kredas, ke la rigardantoj sub influo de mistera imago kredis vidi la rajdantan knabon. Aliaj kontraŭe opinias, ke pupo, speco de aŭtomato staris sur la ĉevalo anstataŭ Moseo.

La leganto de tiu ĉi rakonto mem kredos, opiniante same kiel kelkaj rigardantoj de la cirko, ke mistero sin kaŝas sub ĉio, kio rilatas la strangan rajdadon, kaj li pavas: Vere io mistera sin kaŝas sub tio, sed ne estas ankoraŭ tempo forpreni la tukon, per kiu ni kaŝas tiun misteraĵon. Iom post iom en ĉi tiu libro alproksimiĝas la ĉapitro, en kiu la verkisto propravole fortiros tiun tukon kaj tiam ĉiu spertos, ke la okazo estas tre ordinara.

Kio ajn estas: Moseo estas la heroo de la tago kaj lia nomo flugas de buŝo al buŝo, kaj kiam li fine reaperas sur la areno, li estas salutata per laŭtaj krioj kaj aplaŭdoj.

Kviete, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta, li eksidas sur sia benko, kaj Rika ĝojas, ke li revenis sen rompitaj kruroj, sed sana kiel antaŭe. Ŝi kaptas lian brakon kaj per larĝe malfermitaj okuloj, supren levita fingro kaj skuanta kapo komprenigas al li jam ne partopreni tiajn plendanĝerajn akrobataĵojn.

Moseo komprenas nenion pri la al li montritaj aplaŭdoj, kaj kiam la spicisto demandas al li, ĉu li estas laca, la knabo kviete respondas:

-- Kial?

-- Pro la rajdado.

-- Kia rajdado?

-- Vi ja rajdis!

-- La fraŭlino promesis al mi, ke mi rajdu, sed mi tute ne rajdis.

Pentman ne estas surprizita pro la respondoj de la knabo; li ja scias, ke la dorminto neniam memoras, kion li faris dum la hipnota dormo, sed almenaŭ Moseo devus esti laca post tiom da saltoj kaj saltegoj; tamen li havas eĉ ne unu malsekan haron sur la kapo.

-- Kion vi faris ekster la areno? -- plue demandas la spicisto.

-- Ŝi kondukis min en malluman ĉambreton, kaj tie mi sidis longan tempon; krom tio mi faris tute nenion.

Pentman pensas pri la hipnota dormo kaj ridetas. Aliaj personoj, sidantaj antaŭ kaj malantaŭ la knabo, volas kontentigi sian scivolecon pri la mistera rajdado kaj jam multaj demandoj direktiĝas al Moseo, sed li ne povas respondi ilin, ĉar ĉiuj parolas samtempe; li sekve altigas la ŝultrojn, ridetas, sed silentas, tiom pli, ĉar la paŭzo finiĝas kaj la pantomimo komenciĝas. Oni nun ludas „Arlekeno kaj Arĝentino“. La pantomimo estas akompanata de dolĉa muziko, kiu tre plaĉas al Moseo, kaj fine la vilaĝa turo sonigas la sesan horon, kaj la prezentado estas finita.

Moseo kaj la mutulino iras hejmen, ĉar ili vidis sufiĉe.

Tiun vesperon la tuta vilaĝo parolas pri la rajdado de Moseo kaj ĉiuj provas trovi la solvon de la mistero, kiu okazis en la cirko; kaj la mutulino tiun nokton sonĝas, ke refoje la knabo faras la samajn arlekenaĵojn kaj ke li rompas al ŝi ambaŭ krurojn. Kun raŭkaj ekkrioj ŝi vekiĝas, sed kiam ŝi vidas flanke de sia lito la dormantan Moseon (kies belan kapon plene lumigas la enrigardanta luno, kaj kiu trankvile kuŝas kun la tri flutoj antaŭ si), la kavetoj en ŝiaj vangoj pliprofundiĝas, kaj feliĉa ŝi reendormiĝas.

Kaj Moseo mem? Li dormas, tute ne pensante plu pri la okazintaĵo en la cirko; sed li sonĝas, ke li povas ludi sur la fluto, sur la violono, kaj ke ĉiuj admiras lian ludadon.

Kvina Ĉapitro.

Pri neĝo kaj iu, kiu vagadas en la neĝo -- Rifuzita rifuĝejo -- La izolita dometo -- Stranga sonĝo kaj ... hundoj kaj katoj -- Stranga dumnokta muziko -- La ratkaptisto de Hameln -- La „Kol-Nidrej“ de Max Bruch -- Violonĉelisto kaj flutisto -- Pri multekosta muzikilo -- Ripozo post laciga nokto.

Neĝo....., neĝo......, neĝo en la aero, kie milionoj da rulŝvebantaj neĝeroj sin interpuŝadas..... Neĝo sur la domoj, sur la senfoliaj arboj, sur la kamparo kaj sur la frostiĝinta akvo en la longfosoj kaj kanaloj.... Neĝo sur la vojoj.... Neĝo ĉie...........

Unu vasta dika tavolo griza kovras kvazaŭ unu sola vata tuko la tutan ĉirkaŭaĵon. Nur la arboj elstaras el ĝi, kaj ĉar la vento forpelis de ili iom de la falanta neĝo, la malhelaj branĉoj sin etendas ĉiuloken kvazaŭ por peti protekton kontraŭ la rigida malvarmo, kaj ili malakre konturiĝas sur la griza ĉielo.

Estas la kvina horo en la mateno. Ĉie regas granda nokta silento, nur kelkfoje interrompata de la muĝanta vento, kiu ĉirkaŭpelas la neĝerojn, ĝis kiam ili atingas siajn antaŭ ili falantajn kamaradojn malsupre sur la griza tero.

Nur unu sola homo al si liberigas vojon tra la neĝo sur la vojo al Brej. De kie li venis, neniu povus diri; kien li iras, ankaŭ neniu povus diri, eĉ li mem ne ŝajnas tion scii, ĉar de tempo al tempo, kiam la neĝeroj al li ne malhelpas, li vidas ĉirkaŭe, kvazaŭ por esplori, ĉu baldaŭ sin montras loko por rifuĝi. Kun peno liaj rigidaj kruroj portas lin pli malproksimen. Jen li ekhaltas, blovante en la malvarmajn manojn, kiujn li tuj poste remetas en la profundajn poŝojn de la longa surtuto, jen li ekmarŝas plue. Pro la neĝeroj kaj la griza ĉirkaŭaĵo ne estas eble diri, kiel li aspektas; oni nur vidas, ke li konstante sin klinadas teren por ne perdi la egalpezon, ĉar sur la dorso li portas objekton, kiu ŝajnas esti peza kaj kiu similas grandan longforman sakon.

Spiregante li iras plue sian vojon tra la griza tavolo, kiu ĉe ĉiu minuto plidikiĝas, ĉar la neĝeroj daŭradas fali kaj frapadas al li en la vizaĝon. La viro, ne vidante taŭgan lokon por ekhalti, marŝas kaj marŝadas plue. Ĉe ĉiu paŝo la ŝuoj faras profundajn truojn en la neĝo kaj ju pli longe li marŝadas, des pli multe li sentas, ke liaj fortoj fine lin forlasos. Li tamen ne perdas la kuraĝon kaj iras plue. Li pasas la preĝejon, sed tute ne rimarkas ĝin pro la falanta neĝo, preskaŭ blindiganta lin. Li nur vidas antaŭ sin sur la vojo kaj sur la iom pli mallumajn longfosojn ĉe liaj flankoj. Ankoraŭ kvarono da horo, kaj li staras sur loko, kie li devas turni sin dekstren aŭ maldekstren, ĉar tie la vojo subite trafas alian vojon, kun kiu ĝi formas grandan ĉefliteron T.

La viro rigardas dekstren kaj ekpripensas. Kiun direkton li sekvos? Li ne scias, kaj ne sciante kial, li sin turnas maldekstren. Ĉi tiu nova vojo, same kiel la ĵus forlasita, estas ambaŭflanke limigita de longfoso kaj montras la saman aspekton. Nur tie kaj tie ĉi staras malalta arbeto, arbetaĵo aŭ krado, tra kiu oni povas eniri la kamparon aŭ la herbejon transe de la longfosoj. Nenie sin montras domo. Ĉirkaŭe dum kvarono da horo li sekvas la ĵus elektitan vojon kaj jen li por la dua fojo iras maldekstren, ĉar la vojo faras rektan angulon kaj de tie plilongiĝas tiom, kiom la okuloj povas vidi. Feliĉe je kelka distanco tuj apud la vojo kaj en ĝardeneto tute ĉirkaŭita de plektobarilo, staras dometo. La viro ekmarŝas iom pli rapide, kaj enirinte la ĝardeneton, kie staras nur du nudaj neĝkovritaj pirarboj kaj kelkaj ribarbetoj, li ekhaltas antaŭ la dometo. Li klopodas enrigardi tra la du fenestroj, sed ĉio interne estas malluma. Li iras al la pordo, frapas kaj atendas. Neniu respondas la frapadon; li frapegas dufoje kaj denove atendas kaj aŭskultas. Fine li aŭdas brueton en la domo kaj malrapide la pordo malfermiĝas. Estas tre mallume post la pordo, la viro distingas tute nenion de persono, kiu retenas la pordon per unu piedo, kvazaŭ ĝi timus, ke ĝi perforte estos tute malfermata de nekonatulo, staranta eksterdome en la neĝo. En la interspaco de la pordkadro kaj la pordo aŭdiĝas la neĝentila voĉo de la loĝanto:

-- Kio estas?

La vaganto respondas germane:

-- Vojaĝanto, kiu perdis la vojon.

-- Kion vi volas?

-- Ĉu vi bonvolas diri, kie mi estas?

-- Apud Warfum.

-- Warfum!?

-- Jes, Warfum estas tute proksime. Iru laŭ la vojo ĉe via dekstra mano. Ĉe via maldekstra estas la vojo al Brej.

La voĉo eksilentas kaj la pordo refermiĝas. La vojaĝanto, kiu estas petonta rifuĝejon, ekkonscias, ke plua frapado por remalfermigi la pordon estos vana. Li eliras la ĝardeneton kaj daŭrigas iri al Brej. Estas al li indiferente, iri al Warfum aŭ al Brej, ĉar li konas nek unu, nek la alian, li sekve sin donas al la hazardo kaj post duono da horo estas tre surprizita sin trovi ĉe loko, kie la vojo refoje sin dividas. Ŝajnas nun al li, ke li ĉirkaŭiris grandan kvadratan pecon da kamparo kaj post kelka tempo revenos sur la saman lokon, kie li sin trovis antaŭ unu horo kaj duono. Li tamen ne estas certa pri tio kaj esplorrigardas dekstren kaj maldekstren. Ĉe lia dekstra mano la vojo kondukas al granda farmejo, ĉirkaŭita de altaj arboj, kiuj etendas la nudajn senfoliajn branĉojn ĉielen. Tie sekve ne povas esti la vilaĝeto. Li rigardas maldekstren kaj ekrimarkas subite je sufiĉe longa distanco ion, kio ŝajnas esti preĝejo kun tureto. Tio do devas esti Brej. Estas la sama tureto, kiun li pasis antaŭ pli ol unu horo, sed kiun li tiam ne ekrimarkis pro la neĝeroj. Esperante trovi en Brej hoteleton por ripozi, li estas ekmarŝonta tien, kiam subite trafas liajn okulojn stranga estaĵo rapide alproksimiĝanta. Ĝi similas grandan moviĝantan sonorilon. Aŭtomate ĝi alvenas per rapidaj movetadoj. La vojaĝanto, ekkonante virinon envolvitan en larĝa mantelo, tiel ke la kapo kaj la brakoj estas tute kaŝitaj, ekĝojas. Eble ŝi povas diri al li, kie li povos trovi la deziratan hoteleton en Brej kaj irante al ŝi renkonten, li estas alparolonta ŝin, sed tre li miras, kiam la sonorilego, tute ne atendante lin, pasas kaj aŭtomate iras plue al la granda farmejo. Senbrue, sed rapide la stranga figuro, ĉe ĉiu paŝo ĵetante flanken nubeton da neĝo, daŭrigas sian vojon, eĉ ne rigardante malantaŭen kaj baldaŭ malaperas en la grizaj neĝeroj. La vojaĝanto ekintencas kuratingi la marŝantan sonorilegon por peti informojn, sed li estas multe tro laca kaj jam ne vidante la strangan figuron, li kun malĝojo iras plue sur la antaŭ li sin etendanta vojo al Brej. Li estas nun tiel laca kaj liaj piedoj estas tiel rigidaj, ke nur kun granda peno li sin trenas antaŭen. Je kelka distanco li subite ekvidas dometon antaŭ si ĉe la maldekstra flanko de la vojo. Du vicoj de malhelaj truoj en la neĝo, venantaj kurblinie de la pordo al la vojo kaj perdiĝantaj en la direkto al la farmejo, montras, ke antaŭ nelonge persono kun grandaj ŝuoj aŭ botoj forlasis tiun dometon. La vojaĝanto ekpensas, ke ili nepre devenas de viro, ĉar virino, laŭ lia opinio, ankoraŭ neniam portis tiajn grandajn ŝuojn. Estas do verŝajne, ke virino estas interne kaj ŝi sendube ne rifuzos doni al li informojn aŭ la jam tiel longe deziritan ripozejon. Eble ŝi ne ĵetfermos antaŭ lia nazo la pordon, kiel faris tiu alia kamparano. Pensante pri tio, li direktas la paŝojn al la pordo.

Antaŭ ol atingi ĝin, li ekhaltas, ĉar misteraj sonoj de du flutoj streĉas lian atenton. Ŝajnas al li, ke la sonoj venas el tiu dometo, sed li ne estas certa pri tio. Li aŭskultas atente kaj aŭdas la melodion de bela muzikaĵo. La flutistoj ludas tiel bele kaj tiel korekte, ke la viro estas surprizita en plej alta grado. Ĉiam li opiniadis, ke kamparanoj neniam sin okupas pri muziko, kaj jen tute neatendite kaj eĉ en tia frua horo de la mateno li aŭdas dueton tiel belan, ke eĉ artistoj ne povus plibeligi ĝin. Kio plej multe surprizas lin, estas, ke la du flutistoj ĝuste laŭ la sama maniero aldonas fantaziaĵojn al la melodio, kvazaŭ unu persono ludus samtempe sur du flutoj. Li aŭskultas plue, ĝis kiam la muzikistoj ĉesas ludadi. Malrapide li nun sin direktas al la pordo. Estas kvazaŭ la mistera dumnokta muziko altirus lin, kaj li jam ne povas kontraŭstari frapi al la pordo. Antaŭ ol frapi, li enrigardas tra unu el la du fenestretoj. Li vidas ĉambreton kun malmultaj mebloj. Lampeto staras sur la tablo en la mezo de la ĉambro kaj ĝia lumo disĵetas nigrajn grandajn ombrojn sur la plankon, kiu estas tute farita el kaheloj. Homojn li ne vidas, kaj tion li trovas stranga, ĉar la dometo estas laŭ lia opinio tiel malgranda, ke ĝi enhavas nur ĉi tiun unu ĉambreton. Li iras al la pordo por frapi, sed antaŭe li turnas la feran ringon, per kiu ordinare la kamparanaj dompordoj estas malfermataj. Mallaŭta grincado anoncas al li, ke la riglilo leviĝas, kaj puŝetante la pordon per la genuo, li estas kaptata de granda surprizo. Frapado estas tute superflua, la pordo subite ekmalfermiĝas. La viro deskuas de si la neĝon, kiu ĉie kovras lin, kaj prenante la longan sakon de la dorso, li mallaŭte enŝoviĝas internen kaj sen bruo refermas post si la pordon. Li staras en malluma koridoro, sed strio da lumo malsupre ĉe la muro, tri paŝoj antaŭ li, montras, kie sin trovas la pordo de la ununura ĉambro. Sciante ke neniu homo enestas, li ŝovpaŝas al la lumstrio, tuŝetas la pordon kaj trovinte ringon, turnas ĝin kaj malfermas singarde la pordon. Li enrigardas kaj samtempe varma aero venas renkonte al li. Estas do varme en tiu ĉambro kaj la varmo enlogas lin pli proksimen, tiel proksimen, ke fine li estas en la ĉambro. Starante kelkan momenton ne sciante kion fari, li senkonscie fermas la pordon kaj metinte la sakon sub la tablon, li eksidas sur seĝo kaj aŭskultas denove. La muziko tamen ne rekomenciĝas. Strange estas, ke li nenie aŭdas eĉ la plej mallaŭtan brueton. En la ĉambro eĉ ne horloĝo tiktakas, ŝajnas, kvazaŭ la morto regas en la domo. Kion li faros? Ĉu li vokos por veki personon, kiu eble dormas post tiuj duone malfermitaj pordoj transe de la tablo? Nenia signo de vivo tamen sin montras post tiuj pordoj, en kies malgranda interspaco pendas multkolora tuko, servanta kiel litkurteno. La viro eĉ ne aŭdas mallaŭtan spiradon de dormanto. La tie dorminto verŝajne jam sin levis por eliri. La vojaĝanto pensas pri la du vicoj da truoj en la neĝo, irantaj de la pordo al la vojeto kaj plue al la farmejo; eble (tiel li pensas) ili estas faritaj de iu, kiu estas dorminta post tiu litkurteno kaj eble la lito estas malplena. Metante la kubuton sur la tablon, li ripozigas la kapon sur la pugnita mano kaj ekrevas. En tiu momento kelkaj lignaĵoj sur la kameno ekkrakas kaj ekflamas; hele ili lumigas la vizaĝon de la vojaĝanto. Li estas ĉirkaŭe kvindekjara, bela viro kun kurba nazo kaj longaj griziĝantaj lipharoj. Profundaj sulkoj sur la alta frunto kaj ĉe la buŝanguloj donas melankolian esprimon al la nobla vizaĝo kaj montras klare, ke la viro ne estis sen zorgoj kaj ĉagreno en la lastaj tempoj. Li havas grizajn buklajn harojn, kiujn kovras granda artista ĉapelo, de kies rando, pendanta malsupren, fluetas sinsekve gutoj da neĝakvo sur la longan jakon, de kie ili, kune kun la fandiĝantaj neĝeroj, gutfalas klaketante sur la kahelojn de la planko. Tiu klaketado tamen ne malhelpas al li enprofundiĝi en pensojn. La nigraj okuloj, ombrigitaj de grizaj brovegoj, post momento fermiĝas kaj la meditado de la viro iom post iom ŝanĝiĝas en profundan dormon. Dormante li sonĝas:

Li sin trovas en granda hele lumigita salono plena je rigardantoj, antaŭ kiuj li devas ludi. Li ja estas artisto, kies famo disflugis tra la tuta mondo.

Li ludas. Majstre li manuzas la arĉon kaj la belaj tonoj de lia instrumento ravas ĉiujn aŭskultantojn ĝisplore. Post la ludado li ekhavas girlandon el belaj floroj kaj denove li devas ludi. Li estas ekkomencanta, sed io neatendita malebligas al li ludi plue. El iu loko, li ne scias kie, subite eksonas dolĉa muziko de du flutistoj. Ĉiuj ĉeestantoj kun miro rigardas ĉiuloken; la flutistoj tamen estas nevideblaj, sed ili daŭrigas la ludadon, jen duope, jen unuope. Rave ili ludas la Valpurgisnokton el Faŭst, tiel rave, ke la aŭskultantaro jam ne atentas pri la violonĉelisto, kaj la violonĉelisto mem mallevas la manon, lasas fali la arĉon kaj ankaŭ aŭskultas...

Intertempe io stranga okazas je la girlando, kiun li pendigis sur la dorso de sia seĝo. Estas, kvazaŭ ĝiaj koloroj aliiĝus kaj kvazaŭ mistera forto enblovus vivon en ĝin. Ĝi aŭdigas mallaŭtan krion, similantan al miaŭado de kato kaj tuj poste ĝi desaltas de la seĝdorso sur la plankon, kie ĝi prenas la formon de vera kato, kaj dum la flutistoj ludas plue kaj neniu en la salono jam atentas lin, la violonĉeliston, la besto miaŭadas pli laŭte kaj eksaltas sur lian ŝultron...

Kun ekkrio li vekiĝas... La salono malaperis, sed ne la kato, ĉar efektive ĝi staras sur lia ŝultro kaj ŝovas sian tutan korpon laŭ lia vango por karesi lin.

La flutoj eksilentis, kaj nenio aŭdiĝas en la ĉambreto krom la kontenta murmurado de la kvarpiedulo.

Katoj estas karakterhavaj bestoj, pli karakterhavaj ol ni pensas.

Ordinare malmultaj homoj opinias, ke valoras la penon studadi la karakteron de katoj kaj sen plua pripensado juĝas ilin falsaj bestoj, tute aliaj ol hundoj, kiujn ili rigardas kiel sincerajn kaj bonajn amikojn de la homoj. Fakte tamen la kato estas estiminda besto pro la firmeco de karaktero.

Estas klare kaj nature, ke ambiciaj homoj ne amas katojn, sed des pli la humilajn hundojn, kiuj sen kontraŭstaro sin submetas sub ilia volo kaj ambicio. Estas konate, ke la ambicia franca reĝo Henriko la tria malamis la katojn kaj ekzilis ilin de sia kortego, dum li ĉiam estis akompanata de belaj humilaj hundoj. Nur malmultaj ambiciuloj amis katojn kaj unu el ili estis la fama kardinalo Richelieu. Ĉi tiu tamen ne nur estis ambicia, sed ankaŭ homo de fortika karaktero, same kiel liaj miaŭantaj amikoj.

Oni eraras tamen opiniante, ke katoj estas indiferentaj pri homa amikeco. Hundoj estas, kiel ni jam diris, humilaj kaj ĉiam sin submetas al la volo de siaj mastroj, kies sklavoj ili estas. Per tio ili montras malsincerecon kaj malfirmecon de karaktero.

La katoj kontraŭe iras nur siajn proprajn vojojn kaj rifuzante ĉiun laboron, nur agas laŭ sia plaĉo kaj oni konas nur tre malmultajn ekzemplojn, kiuj instruas al ni, ke ilia karaktero povas esti facile regata de la homa volo. Ĉiuj hundoj lernas artaĵojn, vole-nevole ili reportas al sia mastro forĵetitajn bastonojn, ili prezentas al li la antaŭan piedon kaj obeas ĉiujn ordonojn, kiujn la mastro konigas, ĉu buŝe, ĉu geste. Tion neniam faras la katoj. Ili agas nur propraplaĉe kaj montras amikecon nur al personoj, elektitaj de si mem. Instinkte la katoj konas siajn amikojn kaj malamikojn inter la homoj. Kelkfoje ili saltas sur la genuon de persono, kiun ili neniam antaŭe vidis kaj montras al ĝi per tio sian amikecon. Sammaniere agis la kato, kiam ĝi saltis sur la ŝultron de la sonĝanta fremdulo. El amikeco al li, ĝi karesas per la tuta korpo la vangon de la vekiĝinta fremdulo kaj malrapide kaj singarde irante de lia ŝultro, ĝi eksidas plenfide sur lia genuo, ĉiam kontente murmurante kaj rigardante lin per la grandaj rondaj okuloj, kvazaŭ por peti reciprokan amikecon kaj karesadon.

La besto juĝis prave, vidante en la fremda viro novan amikon, ĉar li karesas ĝin ridetante. La fremdulo pripensas pri la stranga sonĝo, pri la mistera muziko kaj rigardas ĉirkaŭe.

La flamo en la kameno disĵetas ne nur agrablan varmon en la ĉambro, sed samtempe heligas ĝin sufiĉe, por ke li povu distingi ĉiujn objektojn. Ĉie regas trankvilo kaj paco, sed estas al li enigmo, ke en la ĉambro, kaj eble en la tuta domo malestas loĝantoj, kaj ke ili eliris ne ŝlosinte la pordon. Por kiu do brulas tiu fajro sub la kamenkapuĉo? Eble la elirintoj revenos baldaŭ?... Kiu loĝas en ĉi tiu izolita, sed agrabla dometo? Jen demandoj, kiujn la fremdulo ne povas respondi.

Li ekstaras, elrigardas eksteren tra la fenestretoj kaj vidas nur neĝon, nur unu blankan vastan dikan tavolon, kiu kiel unu sola ondiĝanta blanka tuko kovras la kamparon, la longfosojn kaj vojojn. Liaj vestoj estas jam sekaj, la varma kamena fajro sekigis ilin, nur sur la kaheloj montriĝas kvazaŭ lageto da neĝakvo ĉe la seĝo, sur kiu li sidis dum sia dormado, malgranda lageto, dissendanta du aŭ tri mallarĝajn serpentumantajn striojn sur la ruĝaj kaheloj. Al li estas nun varme kaj li ne sentas plu la rigidecon en la kruroj. Li sentas, ke la dika surtuto lin ĝenas kaj estas demetonta ĝin, kiam subite ree la sonoj de tiuj samaj flutoj ekaŭdiĝas. Ŝajnas al li, ke ili venas el la subtegmentejo de la domo, kaj malferminte la pordon de la ĉambro, li ekstaras en la pordokadro por aŭskulti. Li pravis, ie sur la subtegmentejo estas la misteraj flutistoj; jen unu, jen ambaŭ ludas. En tiu ĉi momento bela dueto sonas de supre kaj tuj poste unu flutisto majstre ludas la „Ave Maria“. La fremdulo estas ravita, sed vane li streĉas la okulojn, la flutistoj estas kaj restas nevideblaj kaj ŝajnas sin kaŝi tie supre kiel koboldoj el fabelaro.

Ni konas la rakonton pri la ratkaptisto de Hameln, kiu allogis al si ne nur la ratojn, sed eĉ ĉiujn infanojn el Hameln kaj malaperis kun ili en monton. Kial la fremdulo, kiu estas artisto, ne povus allogi al si la kaŝitajn flutistojn? Li demetas la surtuton, kaptas la longan sakon de sub la tablo, eltiras nigran strangforman skatolon, en kiu kuŝas brilanta violonĉelo. Li eksidas, starigas la muzikilon inter la kruroj, kaj dum la kato rigardas lin scivole de malproksime, li prenas la arĉon, atendas momenton kaj kiam la flutistoj finis sian muzikaĵon, la violonĉelisto ekludas la saman melodion. Ravige la sonoj de la unua parto triladas tra la ĉambro kaj supreniras al la subtegmentejo, kie nun regas subita silentego. La „Ave Maria“ finiĝis, sed ĝin sekvas tuj la bela „Kol-nidrej“ de Max Bruch. Antaŭ ol ĉi tiu muzikaĵo finiĝis, aŭdiĝas supre mallaŭtaj paŝoj. La koboldoj venas, la sonoj de la violonĉelo allogis ilin malsupren kaj apenaŭ la lastaj triladoj formortis, kiam ekaperas en la kadro de la malfermita pordo la figuro de mirinde bela knabo. Li estas ĉemize vestita. Li ekhaltas sur la sojlo, rigardante la ludinton per grandaj nigraj surprizitaj okuloj kaj kun malfermita buŝo.

La fremdulo rigardas lin kaj lin frapas la beleco de la knabo. Longaj nigraj harbukloj serpentumiĝas ĉirkaŭ lia kapo. Li staras tie kiel kerubo, kaj ĉar li ŝajne ne kuraĝas alproksimiĝi, li restas staranta, rigardante jen la muzikilon, jen la artiston, kiu siaflanke sen interrompo fiksas la rigardojn sur la nudpieda, ĉemize vestita knabo.

Fine la viro ekrompas la silenton kaj ekparolas germane, tiel ke la knabo komprenas lin, ĉar la dialekto en la norda parto de Groningen kaj la germana lingvo tre similas unu la alian:

-- Ĉu vi estas la koboldo, kiu ludis tiel bele sur la fluto tie supre?

-- Jes, mi ludis.

-- Jam tiel frue en la mateno?

-- Mi kuŝis sendorma en mia lito kaj ludis; tion mi faras ofte.

-- Kial vi ne alproksimiĝas?

La knabo ne respondas; li tremetas pro malvarmo, ĉar li staras en la aertrablovo, iranta de la varma ĉambro en la koridoron.

-- Ĉu al vi estas malvarme?

-- Miaj vestoj estas supre.

-- Almetu ilin, kaj revenu por varmiĝi.

La knabo ne timas, sed li estas surprizita. Li pensas: Kiu do estas tiu fremda sinjoro?... Kiel li venis kaj kion li volas?

Li tamen ne elparolas tiujn demandojn, sed post kiam li sin vestis, li aliras al la fremda sinjoro kaj diras:

-- Mia patrino ne estas hejme.

-- Kaj via patro?

-- Mi ne havas patron.

-- Ĉu li mortis?

-- Mi neniam havis patron; mi havas nur patrinon.

Tiu stranga respondo kredigus al la fremdulo, ke la knabo estas idiota, sed liaj okuloj esprimas la malon, kaj li diras:

-- Eble li mortis antaŭ via naskiĝo?

-- Mi ne scias; li alportis min ĉi tien en kesteto, kaj neniam li revenis.

Jen dua respondo ankoraŭ pli stranga ol la unua, sed la okuloj de la knabo montras klare, ke li estas nek idiotulo nek simplulo kaj la fremda sinjoro ekpensas, ke li ne bone komprenis la respondon de la knabo, kaj metante la manon sur lian bukloriĉan kapon, li demandas plue:

-- Kiel vi nomiĝas?

-- Moseo.

-- Kaj kiel estas via familia nomo?

Moseo pripensas kaj tiam respondas:

-- Landman, ĉar mia patrino sin nomas Landman.

La fremdulo kredas, ke li trovis la solvon de la mistero, ekpensante ke la knabo estas bastardo, kies patro restis nekonata, kaj kompatante lin, li ekkaptas lian manon kaj sidiginte lin sur sian genuon tuj apud la violonĉelo, li demandas:

-- Kiom da jaroj vi havas?

-- La kesteto estis portata ĉi tien en 1896a; mi estis tiam tre juna infaneto.

-- Kie estas nun via patrino?

-- Ĉe Klomp.

-- Ĉe kiu?

-- Ĉe Klomp.

-- Kiu estas Klomp?

-- Farmisto de la tiea farmejo --. Dirante tion, Moseo fingre montras en la direkton, kie malaperis la marŝanta sonorilego.

-- Kion ŝi faras tie?

-- Ŝi laboras kaj melkas la bovinojn, kaj poste ŝi faras komisiojn.

-- Kaj vi mem?... Ĉu vi ne laboras ĉe Klomp?

-- Mi vizitas ĉiutage la lernejon en Brej, nur ne sabate kaj dimanĉe, ĉar tiujn tagojn la lernejo estas fermita..., kaj vespere dufoje en la semajno mi iras al la lernejestro por lerni muzikon.

-- Kian muzikon?

-- Li instruas al mi notojn kaj ludi sur la preĝeja orgeno.

-- Ho, sur orgeno?... Vi do ne lernas ĉe li ludi sur la fluto?

-- Ne, tion mi lernis per mi mem.

-- Sed kiu instruis al vi la muzikaĵojn, kiujn vi ĵus ludis?

-- Mi aŭdis ilin dum la kermeso tiun someron; la granda orgeno de la karuselo ludis ilin, kaj nun mi konas ilin memore.

-- Mi scias, kies filo vi estas, Moseo --, subite diras la viro.

-- Ĉu vi scias?

-- Jes, vi estas kiel mi, filo de Orfeo.

La knabo rigardas la fremdulon surprizite; pri Orfeo li neniam aŭdis, kaj li demandas:

-- Kie do estas Orfeo? ... kaj kiu li estas?

-- Ho, li estas fama kantisto de Grekujo kaj en li la mitologio unuigas ĉiujn fortojn de la poezio de Apolono aŭ de la riverdio Oiagruso kaj la muzo Kaliope. Per la forto de siaj kanto kaj liuto li malsovaĝigis la plej sovaĝajn bestojn kaj allogis al si arbojn kaj ŝtonojn.

Moseo aŭskultas kun streĉita atento, sed liaj surprizitaj okuloj klare diras:

-- Pri tio mi komprenas nenion --, kaj la fremdulo demandas:

-- Ĉu vi ne komprenas min?

-- Ne, sinjoro.

-- Nu, mia bubo, eble mi klarigos tion al vi poste, sed jam nun mi povas diri, ke en vi sin kaŝas artisto. Juna knabo, kiu tiel bone kaj korekte fajfludas tiujn muzikaĵojn, nepre povas fariĝi granda muzikisto. Sed diru, kiu fajfis kun vi?

-- Mi fajfis sola.

-- Sola!?... Mi aŭdis tamen du fajfilojn.

-- Mi ludis sur ambaŭ kune; sed mi neniam plu volas ludi sur ili.

-- Kial?

La knabo silentas momenton, tiam rigardante al la violonĉelo kaj dolĉe tuŝante la kordojn, li diras:

-- Mi ne amas plu la flutojn.

-- Kial?

-- Post kiam mi aŭdis la muzikon de ĉi tiu violonego, mi konscias, ke mi fajfludas malbele.

-- Tio estas violonĉelo... Ĉu vi neniam aŭdis tian instrumenton?

-- Mi aŭdis nur la blindan Petron, ludantan sur sia violono, sed li ne ludas bele; la sonoj de tiu ĉi granda violono estas multe pli belaj.

-- Do, vi ĝin amas?

-- Ho jes; ĝi estas ankoraŭ pli bela ol la orgeno en la karuselo kaj eĉ pli bela ol tiu de la preĝejo en Brej.

Refoje la knabo eksilentas momenton; li rigardas avide al la violonĉelo, fine li diras:

-- Jam longe mi lernas ludi sur la orgeno de la preĝejo; la instruisto de la lernejo instruis tion al mi, sed ... mi ankaŭ ne volas plu ludi sur la orgeno...

-- Kion do vi volas?

-- Ludi sur tia violonĉelo..., eble la instruisto de Brej povos instrui min; mi lin petos.

-- Povas tamen esti, ke vi ne povos lerni tion.

-- Ho jes, mi povos, se mi nur havus ĝin kaj se nur iu min instruus.

-- Sed mi kredas, ke la instruisto ne posedas violonĉelon.

-- Mia patrino aĉetos unu por mi..., kiom ĝi kostas?

-- Tio dependas de la kvalito, unuj estas multekostaj, aliaj ne.

Moseo jam fariĝis intima kun la fremdulo kaj ne sciante, ke li estas iom maldiskreta, li demandas:

-- Kiom kostis la via?

La violonĉelisto ridetas; li respondas:

-- Mia instrumento kostis dek mil rublojn.

-- Kiom estas unu rublo?

-- Ĉirkaŭe du guldenoj kaj duono.

La grandaj okuloj de Moseo fariĝas ankoraŭ pli grandaj; li iam aŭdis, ke la farmisto Klomp, kiu estas riĉulo, pagis dek mil guldenojn por la rekonstruado de sia farmejo; tiu ĉi violonĉelo sekve kostis pli ol du tiaj novaj farmodomoj. Li kredas, ke la fremdulo mokis lin kaj la esprimo de liaj grandaj okuloj klare montras lian pensadon.

-- Vi ne kredas tion? -- demandas la fremdulo.

-- Vi mokis min, tia ligna muzikilo ja neeble povas valori tiom ... la tuta farmodomo de Klomp ne kostis tiel multe.

-- Estas kompreneble, mia bubo, ke vi ne kredas al mi, spite tio mi ne ŝercas. Sed ne ĉiuj violonĉeloj kostas tiom da mono, kiom la mia. Vi povos aĉeti uzeblan instrumenton por cent guldenoj.

-- Cent guldenoj!?... Ho, mia patrino konsentos pagi tion.

-- Ĉu vi pensas, ke ŝi konsentos?

-- Jes, ŝi konsentas ĉiam en ĉio, kion mi petas.

-- Ĉu via patrino ankaŭ amas muzikon?

-- Ŝi estas muta..., surdemuta, ŝi eĉ ne povas paroli kun ĉiuj homoj, sed min ŝi bone komprenas.

La vizaĝo de la fremdulo esprimas koran kompaton. Longe li fiksas la okulojn sur Moseon kaj ludante kun liaj bukloj, li enprofundiĝas en pensojn. Subite stranga kaprico lin ekkaptas kaj ekstarante li demandas:

-- Ĉu via patrino konsentos, ke mi vin instruos?

-- Vi!!?

La knabo laŭte eligas tiun unu vorton, la demando surprizas lin.

-- Jes, mi..., ĉu ŝi konsentus?

-- Ho jes, sinjoro.

-- Kiam ŝi rehejmiĝos?

-- Je la dekdua kaj kvarono.

-- Bone; mi atendos ŝian revenon. Se vere ŝi konsentos, tiam mi iros al la farmisto, ĉe kiu ŝi laboras, por priparoli mian intencon, li...

Moseo interrompas lin:

-- Ne iru al Klomp, sinjoro; Klomp ne amas min, nek mian patrinon, mi petas: iru al la orgenisto aŭ al la pastro en Brej.

-- Bone, mi iros tien.

La artisto remetas sian instrumenton en la ujon, kiun li starigas en angulo de la ĉambro; tiam li rigardas eksteren por vidi, ĉu jam ektagiĝas. La lampeto brulas ankoraŭ, sed ĝia lumo estas kiel varmega najlo, kiu ne dissendas plu lumon. Jam estas tiel lume en la dometo, ke lampo estas superflua. Moseo ĝin blove estingas, metas kelkajn torferojn en la kamenan fajron kaj pretigas sian matenmanĝon. La fremdulo intertempe sidas ĉe la tablo, li etendas la krurojn al la ekbrulantaj torferoj, metas la kubuton sur la tablon kaj apogante la kapon sur la mano, li fermas la okulojn, sin donas al meditado kaj iom post iom endormiĝas.

Sesa Ĉapitro.

Pri pastro verkanta predikaĵon kaj per kio li estas interrompata -- Letero de nekonatulo -- Kovács -- La rompiĝanta taseto -- Pri terura malsano -- Kial artisto ne plu ludas antaŭ la publiko kaj kiel li venis en Brej -- Pri tio, kion Kovács intencas fari kun la trovito.

Estas sabato kaj la tria horo en la posttagmezo. La pastro de la domareto Brej sidas en sia antaŭĉambro verkante sian predikaĵon por la venonta dimanĉo. Pro sia miopeco li sidas en kurba sintenado antaŭ la skribotablo kaj diligente laboras. Sian longan pipon el argilo, kies bruniĝinta kapo ripozas sur ĵurnalo meze de la tablo, li firmtenas per la dentoj, kaj ĉe ĉiu elblovo de fumo la antaŭstaranta suba makzelo sin movas supren. Tiel li skribis jam pli ol unu horon kaj estas skribonta ankoraŭ longan tempon, se nenio interrompos lian skribadon. Ordinare neniu interrompas lin, kiam li verkas la predikaĵon, ĉar nur pro urĝaj aferoj la servistino havas permeson ĝeni lin.

Ekstere ĉio estas silenta kaj kvieta. Jam ne neĝas; la ĉielo estas klara kaj la vetero agrabla, kvankam malvarma.

Sur la longfoso laŭlonge de la makadama vojo kelkaj knaboj forbalais la neĝon de la frostiĝinta akvo kaj nun glitiras. Jam pli ol centfoje ili pasis kaj repasis la mortintejon antaŭ la pastra domo, sed la pastro ne vidas ilin; li estas tro miopa. Krom tio la glitirado de la knaboj ne interesas lin, li atentas nur la predikaĵon, kiun li devos legi voĉe la postan tagon, ĉar en la preĝejo li ĉiam voĉlegas la predikaĵon, skribitan kun dikaj literoj en maldika kajero. Ĉiun semajnon li plenskribas unu el tiaj kajeretoj, kaj zorge kolektante ilin, li jam posedas grandan aron.

Estas varme en la ĉambro. Gratante la plumo sin movas sur la papero. De tempo al tempo la pastro ekhaltas por rapide tralegi la jam plenskribitajn folietojn sed senlace li ĉiam ree komencas skribi; dume li ne ĉesas fumadi kaj preskaŭ regule la malsupra makzelo moviĝas supren kaj malsupren, pelante antaŭ si malgrandajn nubetojn da tabaka fumo.

La pastro skribas:

Kaj la akvo revenis kaj kovris la ĉarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili eĉ unu. Sed la Israelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre. Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Israelidojn el la mano de la Egiptoj, kaj la Israelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro. Kaj la Israelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo...

Subite mallaŭta frapo aŭdiĝas. Iu frapis la pordon, sed ŝajne li frapis kun timo, ĉar la pastro verkas je sia predikaĵo. Li ne aŭdas la frapon kaj li skribas plue:

ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la...

Refoje frapo aŭdiĝas, sed pli laŭte, tiel laŭte, ke ĝi trafas la orelojn de la skribanto. Li sulkigas la frunton, la dikaj brovoj preskaŭ sin tuŝas reciproke kaj la buŝo ellasas la pipon, ĉar la pastro devas turni la kapon por rigardi al la pordo, kie iu lin interrompas.

Tria frapo.

-- Eniru!

Li estas obeata; la pordo malfermiĝas kaj la kapo kaj unu ŝultro de la servistino timeme montriĝas en la ĉambro.

-- Kio estas? -- la pastro demandas.

-- Moseo.

-- Kion li deziras?

-- Li venas kun komisio de fremda sinjoro.

La pastro metas la pipon sur la tablon kaj diras kun surprizo:

-- De fremda sinjoro?... Nu, enirigu la knabon.

La ŝultro kaj la kapo retiriĝas kaj anstataŭe aperas Moseo. Li ekhaltas, fermas la pordon post si kaj atendas.

-- Nu, Moseo, nur venu; kio estas?

Moseo alproksimiĝas al la pastro. En unu mano li tenas la ĉapon, sub kiu ordinare estas premkaŝitaj la harbukloj, kiuj nun libere pendas sur liaj frunto kaj oreloj; en la alia mano li tenas letereton.

-- Bonan tagon, pastro; fremda sinjoro ordonis al mi enmanigi al vi ĉi tiun letereton.

-- Ĉu li atendas mian respondon?

-- Jes, pastro.

La pastro ekprenas la letereton el la koverto, legas la enhavon kaj rigardas fikse al Moseo.

-- Kie estas tiu sinjoro?

-- Ĉe ni, pastro.

-- En la domo de via patrino?

-- Jes, pastro.

-- Kiam li venis tien?

-- Hodiaŭ nokte, mi kredas, ĉar hieraŭ vespere, kiam mi enlitiĝis, li ne estis ankoraŭ veninta.

Tiu respondo surprizas la pastron supermezure.

-- Tion mi ne komprenas, Moseo.

-- Nek mi, pastro. Hodiaŭ matene jam tre frue mi kuŝis maldorme en mia lito sur la subtegmentejo, ĉar jam kelkajn monatojn mi dormas tie. Mia patrino estis vekinta min, kiam ŝi vestiĝis por iri al la farmodomo; ŝi ĉiam vekas min per la bruo, kiun ŝi kutime faras. Mi ne povis reekdormiĝi kaj fajfludis. Subite mi ekaŭdis sub mi en la ĉambro strangan belegan muzikon, tiel belegan, kian mi neniam aŭdis antaŭe. Mi komence ektimis, ne sciante, kio tio estas, sed la muziko estis tiel belega, ke larmoj envenis al mi en la okulojn... Fine mi ne plu timis kaj leviĝis por vidi, kiu ludas, kaj venante en la koridoron, mi ekvidis en la ĉambro fremdan sinjoron, kiu ludis sur granda staranta violono... La letereto estas de tiu sinjoro.

-- Sed tio estas tre stranga... Kiel li eniris? Via patrino do lasis la pordon nefermita?

-- Jes, ŝi ja devas tion, alie mi ne povus eliri, sed tio ne estas grava, ŝtelistoj neniam eniris, nek malbonfarantoj.

-- Tiu fremdulo tamen eniris.

-- Jes, sed ne por ŝteli..., li nur ludis.

-- Sed kial li faris tion?.... Kion li diris al vi, kiam vi venis en la ĉambron?

-- Ho, li estis tre amika.... Li ne parolas holande, nek laŭ nia dialekto.

-- Ĉu vi do povis lin kompreni?

-- Jes, ĉar li parolas kiel la vojaĝantaj muzikistoj.

-- Ĉu li estas germano?

-- Mi ne scias..., ne demandis pri tio.

-- Sed, li ne diris al vi kial li venis?

-- Tion mi ankaŭ ne demandis; li diris, ke li volus paroli pri mi al Klomp, sed mi lin petis, ke li prefere parolu kun la lernejestro aŭ kun vi; kaj tial li skribis tiun letereton.

-- Bone, Moseo, estas tre saĝe, ke vi petis lin sin turni al mi; diru al li, ke mi petas lin al mi ĉi tiun posttagmezon je la sesa horo.

La pastro rigardas momenton antaŭ sin; tiam li prenas la pipon, elblovas kelkajn dikajn tabaknubojn kaj meditas; fine li diras:

-- Ĉu li ne informiĝis pri vi?

-- Jes; li demandis pri mia nomo, pri mia aĝo kaj cetere; tiam li diris, ke li scias, kies filo mi estas.

-- Ĉu li diris tion!!?

-- Jes, li diris, ke mia patro estas dresisto de sovaĝaj bestoj.

-- Kaj kie estas nun via patro?

-- En Grekujo.

-- En Grekujo!!?

La miopaj okuloj de la bonkora pastro pligrandiĝis, kiam li ekaŭdis, ke la patro de Moseo estas dresisto de sovaĝaj bestoj, sed eksciante, ke tiu dresisto loĝas en Grekujo, li ne kredas al siaj oreloj.

-- En Grekujo? -- li rediras.

-- Jes, tion la fremdulo rakontis al mi.

-- Sed, ĉu vi bone lin komprenis, Moseo?

-- Mi kredas, ke jes; sed li diris ankaŭ, ke mia patro estas la lia.

-- Jen la afero fariĝas pli stranga ankoraŭ... Ĉu la fremdulo estas tiel juna?

-- Ho ne, li jam havas griziĝantajn harojn kaj longajn lipharojn.

-- Kaj li parolas germane?... Vi nepre ne bone komprenis liajn parolojn, Moseo, li ja neeble povas esti via frato........

La pastro estas parolonta plue, sed eksilentas, rigardante al la letero, kies subskribon li refoje legas.

-- Rikardo Kovács -- li flustras; tiam meditante li rigardas antaŭ sin. Post momento li diras plue, kvazaŭ al si mem:

-- Kie mi antaŭe legis tiun nomon?.... Mi legis pri fama violonĉelisto, kiu tiel sin nomis, sed li ne estis Greko, sed Bohemo..... Nu, li ja mem klarigos al mi tiun enigmon, ĉar enigmo ĉi tio ĉio estas --, tiam sin turnante al la knabo, li diris:

-- Aŭskultu, Moseo; reiru al tiu fremda sinjoro kaj diru, ke mi akceptas lin ĉe mi kun plezuro, eĉ antaŭ la sesa horo.

Moseo iras al la pordo kaj estas elironta la ĉambron, sed li hezitas.

-- Pastro --, li diras, -- la sinjoro diris, ke li intencas instrui al mi ludi sur la violonĉelo kaj li volas paroli pri tio al vi, ĉu vi......

-- Ho, li vere intencas? Nu Moseo, ni vidos.

La knabo foriras kaj la pastro restas sola. Li refoje sin klinas super la kajero por skribi. Li legas la laste skribitajn liniojn por daŭrigi la predikaĵon kaj li pripensas; tiam li skribas kelkajn vortojn, sed ekhaltas, trastrekas ilin kaj denove pripensas, rigardante fikse antaŭ sin al la muro, kvazaŭ por legi tie, kion li devas skribi. La muro tamen ne helpas al li, ĉar vane li serĉas la skribotan daŭrigon de la predikaĵo. Sinsekve li pensas pri ĝi kaj pri la fremdulo, kiu eble ĵetos lumon sur la misteran naskiĝon de Moseo. Li ekkaptas sian pipon kaj elblovas dikajn nubojn, dum la granda malsupra makzelo regule moviĝas supren kaj malsupren, sed ankaŭ la fumado ne helpas al li trovi la taŭgan daŭrigon, ĉar liaj pensoj pri tio kaj pri la fremdulo intermiksiĝas tiagrade, ke estas neeble al li fini la predikaĵon. Kunpremante la lipojn kaj sulkigante la frunton, li fine metas la plumon sur la tablon, ekstaras kaj dum tabaknubo post tabaknubo eliras lian buŝon, li promenadas tien kaj reen en la ĉambro.

-- Rikardo Kovács --, li diras al si mem. -- Mi legis pri li, li sen ia dubo estas la violonĉelisto, kies famo antaŭ kelkaj jaroj disflugis la mondon. Sed kion li volas tie ĉi ĉe la mutulino? Ĉu li vere scias, kiu estas la patro de la trovito? Kial li venis tiel neatendite en la mezo de la nokto en la domon de Rika? Ĉu li estas eble la patro de Moseo?... Nu, mi ja baldaŭ ekscios tion.

Nubo post nubo refoje eliras el inter la lipoj de la pastro, neniam antaŭe li tiel fumis. Subite li ekpensas pri sia tasko, la nefinita predikaĵo, sed li konscias, ke nun li neeble povas finverki ĝin; la fremdulo vole-nevole flanken puŝas la ideojn verkotajn, kaj ĉar li nepre devas prediki morgaŭ, li aliras al librokesto kaj elprenas plenmanon da malnovaj predikaĵoj. Serĉante inter ili, li trovas unu, kiun li voĉlegis unu dimanĉon antaŭ tre longa tempo.

-- Nu --, li diras al si mem, -- miaj aŭskultantoj ja ne memoros, ke ili jam unu fojon aŭdis tiun ĉi predikaĵon, ĝi servos morgaŭ; la nefinitan mi povos uzi post semajno.

Estas nun la kvina horo, kaj ĉar la fremdulo eble ne forrestos longan tempon, la pastro rigardas ĉirkaŭe por ekzameni, ĉu ĉio en la ĉambro estas sufiĉe deca por akcepti vizitanton. Li metas la kajeron en la librokeston, kaj malfermante la pordon de la ĉambro, li vokas al si la servistinon kaj ordonas, ke ŝi pretigu teon por du personoj.

Alia horo pasas kaj obtuza krakado eksterdome en la neĝo anoncas, ke persono alproksimiĝas al la antaŭa pordo.

-- Estas li --, diras la pastro, kaj rigardante tra la fenestro, li vidas, ke sinjoro ĵus suriris la solan ŝtupon de la doma peroneto.

En holandaj urboj kaj urbetoj ĉiu domo, kiel ajn malgranda ĝi estas, posedas sian sonorilon kaj leterujon je la antaŭa pordo. Tute kontraŭe al tio, la domoj en vilaĝetoj kaj sekve ankaŭ en Brej, malhavas ilin ambaŭ. Leterportisto kutime ŝovas la alportatajn leterojn kaj ĵurnalojn sub la pordon en la koridoron, se la pordo estas ŝlosita, aŭ malfermante ĝin, se ĝi ne estas ŝlosita, li vokas laŭte: -- Leteron! -- aŭ: -- Ĵurnalon! --, kaj ĵetinte la leteron aŭ la ĵurnalon en la koridoron, li refermas la pordon kaj foriras, tute ne atendante, ĝis la loĝanto venas por ekpreni la ĵetitan objekton.

Personoj, kiuj volas viziti loĝanton de Brej, sen ceremonio malfermas la pordon, eniras ne nur la koridoron, sed eĉ la ĉambron kaj salutinte, eksidas ne invitite, kvazaŭ ili estas la mastro mem. Ĉar reciproke ĉiuj loĝantoj tie agas laŭ tiu sama maniero, neniu estas ofendita aŭ surprizita pri tiu agmaniero, kiu apartenas al la moroj de la vilaĝetoj.

Okazas kelkfoje, ke urbanoj, kiuj ne scias pri tiu kutimo, restas starantaj antaŭ la pordo de vizitota Brejano, atendante vane, ke la loĝanto venos por malfermi al li, ĉar ordinare oni ne malfermas, se oni okaze ne rimarkis lin venantan, aŭ atendantan sur la peroneto de la domo.

La pordo de la pastrejo de Brej ne deflankiĝas de la kutimo pri la malesto de sonorilo, kaj neniam la bona viro pensis pri tio, havigi unu al sia dompordo. Spite tio, neniam vizitanto ankoraŭ atendis sur lia peroneto, por ke unu el la domloĝantoj malfermu al li, ĉar ĉiam la servistino aŭ la mastrumistino, kiuj laboras en la kuirejo, ekvidas jam de malproksime, ke iu venas por viziti la pastron, kaj se okaze ili ne rimarkus lin, tiam la pastro mem aŭdas, ke iu estas venanta kaj tiamaniere la pordo ĉiam malfermiĝas kvazaŭ per si mem por inviti la venanton eniri.

La pastro, aŭdante la krakadon de la ŝuoj en la frostita neĝo, tuj rapidas por saluti la fremdulon.

-- Sinjoro Kovács? -- li demandas.

-- Por servi al vi..., ĉu mi havas la honoron paroli kun la pastro de ĉi tiu domareto?

Kovács diras tiujn vortojn germane kaj la pastro respondas samlingve:

-- Vi ne eraras, sinjoro, ... estu la bonvenanto kaj bonvolu eniri --, kaj li montras la malfermitan pordon de la antaŭa ĉambro. La fremdulo plenumas la deziron de la pastro kaj ambaŭ eniras.

-- Demetu vian surtuton, sinjoro --, diras la pastro, -- ĉar estas varme en la ĉambro, kaj mi esperas, ke vi faros al mi la plezuron esti mia gasto dum kelke da horoj, ĉar mi opinias, ke ni havos multon por interparoli.

Minuton poste la du viroj sidas oportune ĉe la varma forno.

-- Mi timis veni al vi en maloportuna horo --, diras la fremdulo, -- sed post via afabla invito mia timo tute malaperis, kaj kun danko mi jam nun venas ĉi tien... Vi sendube miris, ricevante mian leteron, tiom pli, ĉar mia nomo estas al vi nekonata.

-- Ne tiom nekonata, kiom vi eble pensas, almenaŭ, se vi estas tiu sama Kovács, pri kiu mi legis.

-- Ĉu vi legis pri unu Kovács?

-- Jes, pri artisto portanta tiun nomon, kaj kies famo kiel violonĉelisto ĝis nia provinco disvastiĝis. Legante vian subskribon, mi jam ne dubis kaj tuj supozis, ke vi kaj tiu artisto estas la sama persono.

Melankolia rideto glitas sur la vizaĝo de la fremdulo, kaj post kiam li silentis momenton, li diras:

-- Vi supozis prave; mi estas tiu Kovács.

Refoje li eksilentas kaj kvazaŭ ekmeditante pri io malĝoja, li fikse rigardas la fornon, dum lia vizaĝo esprimas la antaŭan melankoliecon.

La servistino nun enportas la teon, kaj dum ŝi metas la pladon sur la tablon kaj aranĝas la tasojn, la sukerujon kaj la kuleretojn, la pastro, sulkigante la frunton, streĉas la okulojn por ekzameni la eksteraĵon de la artisto kaj spite al sia miopeco ekvidas, ke la vizitanto havas simpatiindan vizaĝon, kiu tre kontentigas lin.

Post kiam la servistino forlasis la ĉambron, regas tie ankoraŭ mallongan tempon la sama antaŭa silentado, kiun fine Kovács interrompas, dirante:

-- Mi tamen retiris min el la publika vivo kaj ne donas plu koncertojn.

-- Tion la publiko bedaŭros.

-- Eble; sed malsano, kiu jam longe subfosas min, devigis min agi tiel --. Refoje la sama melankolia rideto montriĝas sur la vizaĝo de la parolinto.

La pastro miras, ĉar la artisto aspektas korpe, kvazaŭ li neniam estus estinta malsana; li tial diras:

-- Espereble vi preskaŭ resaniĝis?

-- Ho ne; verŝajne mi neniam resaniĝos ... Verŝajne, mi diras, ĉar estas rimedo, sed nur unu, kiu povas resanigi min, kaj tiun rimedon kune kun absoluta spirita ripozo mi intencas apliki en via vilaĝeto.

-- Ĉi tie en Brej?

-- Jes; okaze mi venis tien ĉi, kaj okaze mi trafis sur mia vojo kamparanan dometon, kies ĉirkaŭaĵo spiras tiom da paco kaj feliĉo, kaj ĉio estas tie tiel trankvila, ke nenie mi povus trovi pli taŭgan lokon por mia nuna stato.

-- Sed la loĝantino estas surda kaj muta.

-- Tio ne malhelpas. Ŝi estas bonkorulino; tion mi sufiĉe klare spertis, post kiam tiu knabo konigis al ŝi sian deziron, ke mi provizore, kaj eble longan tempon restadu en la dometo; ĉar ŝi tuj konsentis... Ŝajnas al mi, ke la deziro de tiu knabo estas ankaŭ tiu de la virino.

-- En tio vi pravas; li estas ŝia idolo... Kiam li venis kun via letero, li diris al mi, ke vi scias, kiu li estas.

Surprizite Kovács rigardas al la pastro.

-- Ĉu li tion diris?... Li eble ne bone komprenis min.

-- Li diris, ke vi konas lian patron.

-- Ho, mi memoras; mi diris al li, ke li estas filo de Orfeo, ĉar vera Orfeido li estas. Mi aŭdis lin ludi kaj tuj rimarkis en li mirindan muzikan talenton.

-- Sed, sinjoro Kovács, permesu al mi la demandon: Vi do ne konas lian familion?

-- Tute ne. Mi nur aŭdis de la knabo mem, ke oni alportis lin en kesteto, kaj tio ŝajnis al mi tre stranga.

La pastro kuntiras la dikajn brovojn, enverŝas du tasojn da teo, kaj ŝovante unu el ili al sia gasto, li diras:

-- Li estas trovito. Nekonatulo postlasis lin en la dometo de la mutulino kaj ĉi tiu lin adoptis.

-- Ŝi do ne estas lia patrino?

-- Nur la adoptinto, sed vera patrino ne povas esti pli zorgema por sia infano, ol Rika por Moseo --; kaj detale la pastro rakontis ĉion, kio pri la knabo okazis.

Kovács aŭskultas atente, kaj post kiam la pastro eksilentis, li diras:

-- Kiam vi legis mian leteron, tiam vi sendube tuj supozis, ke mia nuna vizito rilatas plejparte la knabon.

-- Kompreneble; sed mi supozis samtempe, ke vi povus doni al mi kelkajn informojn pri lia parencaro... Bedaŭrinde mi eraris.

Dirinte tion, la pastro prezentas cigaron al Kovács, sed ĉi tiu geste malakceptas, tiam li diras:

-- Pardonu al mi, pastro, ke mi devas malakcepti, la kuracisto nepre al mi malpermesis cigarojn, same kiel alkoholaĵon, ili tre malhelpas al mia resaniĝo; laŭ ordonita dieto mi eĉ ne trinku teon kaj kafon, tamen kelkfoje mi trinkas unu taseton, sed neniam pli multe... Oni do ne scias tie ĉi, kies filo li estas?

-- Oni scias nur tion, kion mi ĵus rakontis al vi, neniom pli.

Kovács enpensiĝas dum momento, trinkas sian teon kaj diras:

-- Ĉu li rakontis, ke mi venis al ili tiel neatendite en horo de l' mateno?

-- Jes, kaj mi konkludis el lia rakonto, ke vi nepre devas koni lin, aŭ almenaŭ lian parencaron.

-- Kiel mi jam diris al vi, mi venis en tiun dometon tute okaze, post kiam mi estis vagadinta longan tempon kaj estis perdinta la ĝustan vojon; sed mi ja pli detale rakontos tion pli poste, ĉar mi esperas resti en ĉi tiu vilaĝeto kaj de tempo al tempo mi volonte interparolos kun vi pri la knabo, kiu tre min interesas. Mi intencas instrui al li ludi violonĉelon, tio distros min kaj mi antaŭvidas, ke mia peno portos fruktojn.

-- Sed neniu ĉi tie havas tian instrumenton.

-- Mi aĉetos unu por li en Groningen; la mia estas por li tro granda, kaj krom tio, li bezonas apartan instrumenton, la mian li eĉ ne devas ektuŝi.

-- Ĉar ĝi estas tro granda?

-- Ankaŭ tial, sed li malbonigus la tonon. Pri violonoj oni devas esti singarda, ili estas delikatuloj kaj ne toleras, ke ĉiu ludas sur ili; nesperta ludanto povas malbonigi la plej bontonan instrumenton en tre mallonga tempo.

-- Sed la mutulino neniam -- -- --

La pastro subite ekhaltas paroli. Kovács, kiu ĝis tiam tenis la jam malplenigitan tason en la mano, subite etendas la brakon, kvazaŭ por montri ion eksterordinaran antaŭ si sur la muro; liaj fingroj rektiĝas kaj ektremetas. La taso falas, disrompiĝas en pecojn sur la tapiŝo. La pastro rigardas la montritan lokon de la muro, sed nenio eksterordinara troviĝas tie. Refoje fiksante la rigardon sur sian gaston, li vidas, ke ĉi tiu tremetas de la piedoj ĝis la kapo. Subite la fremdulo eligas laŭtan tirtonan krion, etendas la krurojn, glitas de la seĝo kaj falas sur la plankon, kaj dum la seĝo ŝoviĝas malantaŭen, la kapo de la artisto tuŝegas la plankon kun bruo kiel martelego, kiun forĝisto lasas fali sur amboson.

La pastro salte leviĝas pro ekteruro, ne sciante, kio okazas, kaj rigardante la falinton, li kredas lin tuj mortonta, ĉar la kompatindulo tremegas kvazaŭ tuŝata de elektra fluo. Lia vizaĝo paliĝas terurige kaj la larĝe malfermitaj okuloj estas fikse turnitaj kontraŭ la plafono; la buŝon kovras blanka ŝaŭmo kaj nun ne ellasas plu la antaŭan tirtonan krion, sed raŭkan penetrantan stertoron kvazaŭ de buĉata bovo.

La terurigita pastro staras alforĝita al la planko; li ne movas sin kaj preskaŭ ne kuraĝas spiri, kaj lia rigardo restas fiksita sur la malfeliĉulo tie antaŭ liaj piedoj.

Post ĉirkaŭe kvin minutoj, kiuj ŝajnas daŭri almenaŭ tutan horon, la tremaj skuadoj fariĝas malpli fortaj, sed la stertorado daŭradas.

-- Kompatema Dio! -- fine la pastro flustras, -- tio estas epilepsio, la malsano, kiun li aludis.

En tiu momento la pordo singarde malfermiĝas, kaj la paliĝinta vizaĝo de la mastrumantino sin ŝovas internen.

-- Kio okazis? -- ŝi demandas per tremetanta voĉo.

-- Tsss! -- ... li jam rekonsciiĝas.

-- Sed kio estas al li? -- ŝi demandas plue, enirante kaj alproksimiĝante sur la pintoj de la piedoj... -- Ĉu li svenis?

-- Jes, svenis..., sed baldaŭ...

-- Sed lin atakis epilepsio!! --, diras la mastrumantino, kaj interfingrigante la manojn, ŝi kun kompato rigardas jen al la pastro, jen al la stertoranta viro.

Fine la stertorado ekhaltas kaj kviete la suferanto kuŝas sen movo kaj fermas la okulojn kiel kvieta dormanto.

En la ĉambro fariĝas morta silento nur interrompata de la regula tiktakado de la kamena horloĝo.

Kun vizaĝoj esprimantaj koran kompaton kun la suferanto, la pastro kaj la mastrumantino atendas...

Kovács ekspiras kviete, malfermas la okulojn kaj dum momento rigardas al la plafono; tiam li eksidas kaj ŝajnas orienti sin. Iom post iom li konscias, kie li estas, kaj dum li forviŝas la ŝviton de la frunto per la mandorso, liaj okuloj sin levas al la du antaŭ li starantaj. Esprimo, montranta profundan ĉagrenon, naskiĝas sur lia vizaĝo.

-- Ĉu vi sentas vin pli bone? -- demandas la kortuŝita pastro post momento.

-- Mi dankas; jes mi sentas min pli bone.

-- Ĉu vi deziras iom da akvo?

-- Dankon; ĝi ne utilos al mi.

-- Ĉu mi helpos al vi residiĝi?

-- Vi estas ... tro bona ..., sinjoro ... --, balbutas la artisto, -- kaj mi devas peti vian pardonon pro ... pro la maniero ... per kiu mi vin ĝenas...

-- Tute ne; vi ja ne estas kulpa...

Kovács ekstaras malrapide, kaj etendante la manon al la pastro, li diras plue:

-- Jes, mi estas kulpa; mi ja devus averti vin antaŭe.

-- Vi tamen ne povis tion, la atako venis tro rapide.

-- En tio vi pravas, sed mi devus averti vin, ke tia atako povus surprizi min, sed ĝi okazas tiel malofte en la lastaj monatoj, ke mi tute ne atendis ĝin hodiaŭ vespere.

Dirante tiujn vortojn, li ridetas kaj silentas momenton, dum kiu la mastrumantino forlasas la ĉambron, post kiam ŝi serĉkolektis la pecojn de la rompiĝinta taso.

La pastro prenas alian tason kaj enverŝinte teon kun strieto da kremo, li ekbruligas ree sian estingiĝintan pipon kaj ekfumas, tiam li demandas:

-- Ĉu tia atako surprizas vin nur malofte?

-- La lasta okazis antaŭ tri monatoj ... en Parizo ... dum koncerto.

-- Dum koncerto?

-- Ho ve, jes!... Mi solludis en la granda teatro ... antaŭ du mil ĉeestantoj ... Kiam mi rekonsciiĝis, preskaŭ ĉiuj vizitantoj estis forkurintaj kun teruro ... Kompreneble mi devis por ĉiam... senrevene forlasi la koncertojn kaj la postan tagon aperis longa artikolo en multaj Parizaj gazetoj pri la okazintaĵo, kiun la redaktoroj nomis granda skandalo... De post tiu tempo mi estas netaŭga por kunlabori en koncertoj, precipe kiel solludanto.

-- Kaj estas eble, ke vi resaniĝos?

-- Mi esperas... Mi korespondis kun fama profesoro de la universitato en la urbo Groningen; eble li povos resanigi min. Hieraŭ mi intencis viziti lin kaj vojaĝis vagonare al la urbo, sed malfeliĉe mi ekdormis dumvojaĝe, kaj kiam la vagonaro eniris la stacidomon, neniu vekis min. Kiam mi vekiĝis spontanee, vojaĝanto diris al mi, ke mi troviĝas en ... en Winsum, mi kredas. Mi tuj eliris la vagonon kaj volis marŝi returnen al la urbo. Vilaĝano, verŝajne malbone komprenante min, montris al mi neĝustan vojon, kaj post duhora marŝado, kiam mi pensis fine retroviĝi en la urbo, mi ekvidis, ke mi refoje estas en vilaĝo, nomata Eenrum. Intertempe ekneĝis, sed mi ne volis nokti en Eenrum kaj petis informojn de policano, kiun mi renkontis sur la strato. Li montris al mi la vojon al la urbo, kie mi nepre volis alveni kiel eble plej baldaŭ, ĉar la postan tagon jam la dekan horon en la mateno mi devus viziti la profesoron. Tamen mi por la dua fojo perdis la bonan direkton kaj erarmarŝis tien kaj returnen, ĝis kiam mi fine trafis vian vilaĝeton kaj la dometon, kie loĝas la mutulino kun sia knabo. Ĉe ili mi provizore restos. Se montriĝos, ke la knabo havas la talenton, kiun mi supozas ĉe li, tiam mi instruos lin.

-- Sed ĉu tiu domo ne estas tro malgranda? Ĝi enhavas nur unu solan ĉambron.

-- Kaj uzeblan subtegmentejon.

-- Vi tamen ne povas loĝi tie.

-- Sur la subtegmentejo?... La virino dormos tie kun la knabo; mi luis la ĉambron.

-- Vi jam interkonsentiĝis?

-- Jes, mi nepre volas restadi en tiu dometo kaj ĉe tiu knabo. Io neklarigebla altiras min al li. Kiam mi vidis lin la unuan fojon en lia ĉemizo, tiam ŝajnis al mi, kvazaŭ mi vidis min mem kiel juna knabo..., li povus esti mia frato. Mi memoras, kiel mi aspektis kiel knabo de lia aĝo. Ni havis hejme en la dormoĉambro grandan spegulon, en kiu mi rigardis min mem ĉiuvespere, kiam mia patrino kondukis min al mia lito. Kiam mi vidis hodiaŭ matene aperi sur la sojlo tiun knabon, blanke vestitan same kiel mi antaŭ multaj jaroj, tiam estis al mi, kvazaŭ mi revidas min en la spegulo de mia dormejo... Eble mi trompiĝas, sed mi supozas, ke la knabo kaj mi estas samlandanoj; holanda knabo li ne estas, tion montras klare liaj okuloj kaj haroj.

-- Moseo diris, ke vi rakontis al li, ke lia patro estas Greko.

-- Greko!?

-- Jes, Greka dresisto de sovaĝaj bestoj.

-- Ho, mi komprenas, kial li diris tion; mi aludis Orfeon, kiu, kiel vi scias, allogis al si sovaĝajn bestojn per sia liuto. Tion mi rakontis al li, sed li ne komprenis.

La pastro ridetas kaj prezentante al Kovács la tason da teo, li diras:

-- Kaj vi vere supozas, ke Moseo estas Orfeido?

-- Mi estas preskaŭ certa pri tio. Mi rimarkis, kian impreson faris sur lin la muziko de mia violonĉelo; mi jam antaŭe aŭdis lin fajfi sur simpla fajfilo el lado, kaj mi ne dubas pri la rezultoj de mia instruado. Mi vidis la teoriajn taskojn, kiujn li verkis por sia instruisto, la orgenisto de via preĝejo, kaj mi estis surprizita pri lia muzika kono.

-- Kies muziko, tiu de Moseo?

-- Jes; foliante liajn notkajerojn, mi trovis komponaĵojn fakte plenajn je eraroj, sed en kiuj mi vidis ion tre belan kaj eksterordinaran. Kiam mi demandis, kiu estas la originala verkisto de tiuj komponaĵoj, kaj el kiu verko li kopiis ilin, li respondis naive, ke li mem skribis tiujn notojn. -- Mi aŭdis ilin fantazie --, li diris, -- kaj notis ilin en mian kajeron.

-- Jen io stranga.

-- Por vi tio ŝajnas esti strangaĵo, sed ne por mi. Mi komponis jam je mia sepa jaro.

-- La instruisto neniam parolis al mi pri tiuj komponaj provoj.

-- Moseo diris, ke li neniam montris ilin, konsiderante ilin kiel io tre natura; li mem ne konscias, ke li posedas muzikan talenton, kredante, ke liaj talentoj estas io tre natura, kion posedas ĉiuj homoj... Mi faros por li mian eblon. Morgaŭ mi iros al la profesoro en la urbon kaj mi uzos tiun okazon por aĉeti violonĉelon por mia nova lernanto.

-- Ĉu vi jam parolis al li pri tio?

-- Ne, sed li min akompanos al la urbo, kie li ankoraŭ neniam estis; la vojaĝo kaj la nova instrumento estos surprizaĵoj por li. Kompreneble mi donacos al li la violonĉelon, ĉar lia zorgantino ŝajnas al mi neriĉa. Feliĉe mi ŝparis sufiĉe da mono, kaj sen peno mi povos preni sur min ĉiujn bezonajn kostojn por la plua edukado de la knabo. La virino ne laboros plu ĉe la farmisto, sed restos hejme, ŝi jam konsentis, ke mi fariĝas ŝia pensionulo, sed ĝuste pro tio mi turnas min al vi por informiĝi, ĉu la moroj de ĉi tiuj provincaj vilaĝoj permesas kaj toleras, ke mi estas la samhejmano de needziĝinta personino.

-- Sinjoro Kovács, la loĝantoj de la ĉi tieaj vilaĝetoj estas rilate al moroj tre naivaj kaj modestaj; neniu diros ion kontraŭ tia kunloĝado, kaj se ĝenerale oni kritikus tion, vi povas esti certa, ke ĉiu, kiu konas la mutulinon, scias, ke ŝi estas super ĉia suspekto. Sed ... estas io alia, kio eble malhelpus al via loĝado en tiu dometo... Rika estas por si mem tre taŭga mastrumantino kaj kuiristino, ŝi tamen ne lernis prepari manĝaĵojn por persono kiel vi.

-- Estonte mi devas vivi laŭ severa dieto; mi ja aranĝos tion kun ŝi, cetere tio estas nur flanka afero.

-- Permesu al mi ankoraŭ unu demandon --, diris la pastro... -- Ĉu ŝi scias pri via malsano?

-- Mi parolis pri ĝi al la knabo, kaj se mi bone lin komprenis, troviĝas samsortulo mia en la vilaĝo Warfum. Moseo certigis al mi, ke la malsano ne timigas lin, nek lian patrinon.

La pastro pripensas kelkan tempon, kuntiras kiel laŭkutime la brovojn kaj pelas antaŭ sin grandajn nubojn da tabakfumo; fine li ekmemoras, kiu estas tiu malfeliĉulo, kaj li demandas:

-- Kiom da tempo daŭros, laŭ via opinio, la plena studado de knabo por fariĝi bonega violonĉelisto?

-- Mi kalkulas sur liaj talentoj kaj sur lia diligenteco, kaj se ili respondos al miaj supozoj, tiam tri aŭ kvar jaroj sufiĉos.

-- Mi estas certa pri lia diligenteco --, diras la predikisto, -- la cetero montriĝos baldaŭ; mi esperas, ke vi havu sukceson.

-- Ni vidos, ĉiuokaze mi ĝojas, ke la destino kondukis min al tiu izolita dometo, ĉar mi trovos tie almenaŭ ion, kio povas plidolĉigi mian sorton. Mia vivo de nun ne estos plu sen tasko kaj sen celo, kaj mi streĉos ĉiujn miajn kapablojn por trafi tiun celon. Eble mi mem neniam povos plu montri miajn muzikajn talentojn publike, sed mi provos trovi anstataŭanton, kaj se la sorto estus al mi favora, tiam Moseo estos tiu anstataŭanto.

Dirinte tion, Kovács ekstaras.

-- Mi ne volas plu ĝeni vin hodiaŭ --, li diras plue, -- sed mi esperas, ke ni revidu nin ankoraŭ multajn fojojn.

* * * * *

La neĝo ekster la domo de la pastro refoje krakas sub la piedoj de la artisto, kiu returnas sin al sia nova hejmo, kaj la pastro sidas ĉe la varma forno kaj elblovas grandajn nubojn, dum li pensas pri la strangaj kapricoj de la sorto.

Ĉu ĝi estos favora al Kovács kaj al Moseo? -- --

Fino de la Dua Parto.

Tria Parto

La Cirka Knabo

Unua Ĉapitro.

Posen -- La familio Stuthejm kaj ĝia hejmo -- Pri sapo, balailoj kaj doma purigado -- Pri persono, kiu rajdas sur balailo kaj kiu tamen ne estas sorĉisto -- Strangaj manieroj de mastrino -- Avo kaj nepo -- La doktoro Stuthejm iras trinkejon, sed ne kiel kutima kliento.

Posen estas provinco en la prusa ŝtato. Ĝi apartenis antaŭe al Polujo kaj post la dividado de tiu lando ĝi fariĝis en 1772a provinco de la reĝolando Prusujo. Ĝi kuŝas inter Polujo en la oriento, la prusa provinco Nord-pruslando en la nordo, Brandenburgo en la okcidento kaj Silezio en la sudo. Posen estas ebena lando kun multaj marĉoj, sablaj kaj arbaraj regionoj. La ĉefurbo portas la saman nomon kaj kuŝas sur la rivero Warta. La urbo estas unuaranga fortikaĵo kun sepdek miloj da loĝantoj. Ĝi estas tre malnova kaj posedas multajn antikvajn konstruaĵojn, konstruitajn laŭ la gota arĥitekturo. Inter ili brilis en granda beleco la gota urbdomo el la deksesa centjaro kaj la sankta Stanislas-preĝejo, la katedralo el la jaro 1725a kaj la Raczynska biblioteko.

Apud tiu lasta staris en 1909a vasta duetaĝa domo, en kiu loĝis la doktoro Stuthejm. En realo li loĝis nur en la teretaĝo, ĉar la supra parto de la domo utilis nur kiel dormejo.

Enirante tra la pordo ĉe la strato, oni venis en tre larĝan vastan koridoron, tiel vastan, ke oportune oni povus loĝi tie. En ĝia mezo, ĉe la dekstra flanko sin trovis larĝa ŝtuparo kun ligna balustrado, kondukanta supren. Antaŭ kaj post tiu ŝtuparo estis po du pordoj. La unua, dekstre, malfermiĝis en la ĉiutagan ĉambron; kontraŭ ĝi troviĝis tiu de la salono. Tiu salono estis neniam uzata, sed utilis nur por gardi kelkajn belajn antikvajn meblojn, pentraĵojn kaj malnovan, sed tre bonan pianon; sed ĉar la doktoro neniam ricevis gastojn, neniu krom la loĝantoj povus diri, kiel aspektis tiu salono. Nur unu fojon semajne la ununura servistino ĝin eniris por senpolvigi la meblojn kaj la pianon.

Kiel ni diris, du pluaj pordoj estis post la ŝtuparo; la dekstra kondukis al la laborejo de la doktoro. Tiu laborejo, utilanta ankaŭ kiel akceptejo de la pacientoj, estis oblonga ĉambro, kies unu muron tute kovris centoj da boteloj kaj boteletoj kun insektoj, serpentoj kaj cetere, ĉiuj en alkoholo, starantaj unu flanke de alia, sur sepo da longaj bretoj. Ĉe la muro staris tablo kaj kvar seĝoj, unu por la doktoro, la aliaj por pacientoj. Multaj pacientoj preskaŭ neniam venis kune, ĉar la klientaro de la doktoro estis negranda, kaj se okaze pli ol unu venis en la sama tempo, tiam ili ordinare atendis en apuda atendejo post la laborejo, ĉe la sama flanko de la koridoro.

Kontraŭ la laborejo kaj atendejo sin trovis la pordo de la kvadrata kuirejo, kie preskaŭ sen interrompo laboradis du personoj, pri kiuj ni poste parolos pli detale.

Post la atendejo kaj la kuirejo kuŝis speco de remizo utilanta kiel veturilejo kaj ĉevalejo, ĉar la doktoro havis veturilon por viziti la pacientojn, kiuj estis tro malsanaj por alveni al li. El la remizo oni povis eniri la atendejon.

La veturilo regule je la deka horo en la mateno eliris kun la doktoro kaj la veturigisto; ĝi veturis tra la remiza pordo laŭ flanka strateto ĉe la dekstra flanko de la domo sur la publikan straton kaj same regule ĝi revenis la unuan en la posttagmezo. La unuan horon la doktoro manĝis. De la dua ĝis la tria li akceptis la pacientojn kaj de la tria ĝis la sesa li refoje eliris veturile. Reveninte de la posttagmeza veturo, li vespermanĝis kaj atendis, ĉu personoj venos, kiuj bezonus lian helpon. Ordinare post tiu tempo venis neniu kaj tial li legis tiam siajn gazetojn aŭ skribis leterojn.

Doktoro Stuthejm, kvankam edziĝinta viro, vivis jam multajn jarojn kvazaŭ estante maljuna fraŭlo. Li havis nur unu filinon, kiu en sia juneco kontraŭ la volo de la patro forkuris el la gepatra domo por edziniĝi kun servisto de bakisto. Tiu servisto nun loĝis ekster la urbo en vilaĝo, kie li posedis bakejon. Neniam li vizitis siajn bogepatrojn, ĉar la doktoro ne konsentis akcepti lin, same kiel sian filinon, ĉar neniam li volis pardoni al ŝi la mezaliancon, kiu laŭ lia ideo malhonorigis lian familion. Margoto (tiel sin nomis la filino de la doktoro) havis kvin infanojn, el kiuj unu de sia tria jaro estis ĉe la avo, kiu volonte prenis sur sin la edukon de la knabo. Tiun knabeton, beleta, babilema infano, la doktoro adoris. El tiu knabo li intencis fari famulon, ĉu advokaton, ĉu kuraciston, ĉu doktoron, ĉu ion alian, se tio estus nur io fama.

La edzeco de doktoro Stuthejm estis estinta ĉiam malfeliĉa; sian edzinon li estis elektinta pro la riĉaĵoj, kiun ŝi posedis, tiel ke oni kun rajto povus diri, ke li prenis ŝin ne pro la persono, sed pro la mono.

Fakte la doktoredzino estis bonkora kaj kompatema virino, sed ŝi havis strangajn ecojn, nome ŝi tute ne volis konversacii kun personoj de sia rango. Oni ne povis diri, ke tio estis kaprico, ĉar iom post iom tiu eco ŝin kaptis. La doktoro rigardis ĝin kiel malnormalaĵon de ŝia spirito. En la komenco li estis tre ofendata pro la konduto de sia edzino, sed rimarkinte, ke ĝi devenis de animdeflankiĝo, li kutimiĝis al ĝi kaj en la lasta tempo jam ne tion atentis.

Sinjorino Stuthejm dum jaroj ne eliris plu la domon, sed restis en la kuirejo, kiun ŝi nur forlasis por iri en la veturilejon, se ŝi nepre devis direkti sin tien pro balailo aŭ alia necesa doma purigilo, ĉar purigilojn ŝi bezonis la tutan tagon. De la mateno ĝis la vespero ŝi laboradis kune kun la servistino, kaj ĉar ŝi estis ĉiam vestita per vestoj, el kiuj ofte gutis la akvo, la doktoro estis malpermesinta al ŝi eniri la ĉiutagan ĉambron, la laborejon kaj la atendejon, unuvorte ĉiujn apartamentojn, kie pacientoj aŭ aliaj homoj povus renkonti kaj vidi ŝin.

La doktoro, kvankam senĉese laboranta por siaj pacientoj, estis ĉiam vestita per bela nigra kostumo, sur kiu oni neeble povis rimarki la plej malgrandan polveton aŭ makuleton. Kiam li eliris, li ĉiam portis altan silkan ĉapelon, tiel ke li aspektis tre grava, des pli grava, ĉar li havis neordinare dikan ventron, tiel dikan, ke, kiam li marŝis, li apenaŭ povis vidi la pintojn de siaj brilantaj ŝuoj. Kiel multaj aliaj dikventruloj, li havis eksciteman karakteron kaj koleriĝis pro la plej malgranda kontraŭstaro aŭ malhelpo, kiun li renkontis; sed li tre baldaŭ forgesis sian koleron, por refariĝi la plej afabla kaj aminda persono en la mondo. Tial ne estis strange, ke liaj subitaj ekboloj de kolero tute ne efikis je tiu, kiu lin konis. La samhejmanoj jam tiel kutimiĝis al ili, ke neniu ofendiĝis pro ili, kaj eĉ la juna servistino, kiu en aliaj okazoj estis timema knabino, aŭskultadis la fluon da riproĉoj de la doktoro, kvazaŭ ŝi estus surda je ambaŭ oreloj; ŝi ja sciis antaŭe, ke la mastro kvin minutojn poste refoje ridos kaj jam estos forgesinta pri sia kolero.

La doktoro havis nek barbon nek lipharojn, sed pomforman kapon kun malmultaj jam tute grizaj haroj, kiuj staris sekte sur la verto. Lia frunto estis malalta kaj neniam sulkiĝis, kiel ajn kolera li estis. Li havis rondajn bluajn okuletojn kaj lia duobla dika mentono, kiu kovris lian tutan gorĝon, tremetadis senĉese, kiam li sin movis antaŭen per la mallongaj rapidmovaj kruroj. La koloro de lia vizaĝo estis ĉiam ruĝeta, sed fariĝis ruĝega, kiam io ĝenis aŭ malhelpis aŭ kontraŭstaris lin.

Estis somero de la jaro 1909a kaj la dua horo en la posttagmezo.

La doktoro sidis en la laborejo kaj estis skribanta leteron. Pro la dikeco de sia ventro li sidis sur angulo de la seĝo. Spiregante (li ĉiam spiregis, kiam li devis klini sin) li skribadis kun lipoj premitaj unu sur la alia, kiel de laboristo, kiu kun peno kaj per streĉitaj fortoj faras malfacilan laboron. La pinto de lia lango tamen faris al si la vojon inter ili kaj montriĝis kiel malgranda peceto da sangruĝa viando, kiu sin movis de unu buŝangulo ĝis la alia laŭ tio, ke la plumo faris la movadon de maldekstra al la dekstra flanko de la letero. La langopinto tiamaniere ĉiam montris, kie sin trovas la plumo sur la papero, kaj la plumo sen eraro ĉiam diris, kie estas la langopinto.

La doktoro skribis, la plumo marŝetis sur la letero kaj la langopinto sin ŝovis inter la premitaj lipoj de la skribanto, kaj jam multfoje tiuj du samvojaĝantoj trairis la saman vojon de maldekstre dekstren. Pacientoj ne estis venintaj kaj la doktoro uzis la okazon por sia korespondado. Li ĵus finis paĝon, metis la plumon sur la tablon flanke de la letero kaj samtempe la langopinto retiriĝis. La doktoro eligis longan sopiron, rektiĝis sur la seĝo, tiris la naztukon el la poŝo kaj forviŝis la ŝviton de la frunto, ĉar li ŝvitis pro streĉeco.

En tiu momento modesta frapo sur la koridora pordo montris, ke modestulo deziras eniri.

-- Eniru!

Eniris la juna servistino, malgrasa, sed sanaspekta knabino deksesjara. Ŝi aliris al la doktoro, dirante:

-- Du markojn, mi petas, doktoro.

-- Du markojn?... Por kio?

-- Por aĉeti sapon.

-- Sapon!?... Refoje aĉeti sapon!?... Antaŭhieraŭ mi ankaŭ donis du markojn por sapo, kial refoje nun?

-- Tiu sapo foruziĝis --, respondis kviete la servistino.

La doktoro ekkoleris kaj spiregante li diris plue, dum lia vizaĝo fariĝis ruĝa kiel tomato:

-- Ĉu vi ne hontas refoje peti du markojn pro sapo? Vi do ne manĝas sapon?... Ĉi tiu sapo, sodo kaj cetere malriĉigos min.

-- Sinjorino bezonas sapon por purigi la kahelojn de la kuirejo.

-- Ĉu tiu malbenita purigado estas absolute necesa?

-- La sinjorino diras, ke ies.

La servistino post tiu simpla kaj kvieta demando staras kun etendita mano antaŭ la doktoro; ŝi scias jam antaŭe, ke li donos la petitan monon.

-- Nu, jen..., prenu la du markojn por via sapo kaj foriru je la diablo!

La servistino kvazaŭ ne aŭdis tiun ordonon, ĉar ŝi restis staranta.

-- Sinjorino bezonas ankaŭ novan balailon, kiu kostas...

-- Mil diabloj, ... iru for, ... ŝi uzu la malnovan!

La servistino ne atentis tiun duan ordonon kaj diris kviete:

-- Ŝi ne povas uzi ĝin, doktoro.

-- Ĉu ŝi ne povas?..., ne povas?... Kial ŝi ne povas?

-- Ĉar Teodoro rajdas sur la malnova balailo en la koridoro, kaj li ne volas cedi ĝin al sia avino.

La kolera humoro de la doktoro subite foriĝis. Li frapis al si la genuon per la mano, laŭte ekridegis kaj diris:

-- Ha, ha, ha!... Teodoro rajdas sur ĝi!... Ha, ha, ha!... Jen kio estas ĝojiga..., Ha, ha, ha!... Nu, lasu lin rajdi --, kaj ŝovante trian markon en la manon de la servistino, li diris plue:

-- Jen unu marko por nova balailo.

La doktoro refoje ekskribis, aperigante la pinton de la lango, kaj la servistino kviete eliris kun la mono. En la koridoro ŝi ekridis al Teodoro, kiu fiermiene rajdis sur balailo, dum li svingis bastoneton. Li estis dika flavhara knabo kun helebluaj okuloj kaj ruĝaj vangoj.

-- Ŝi ne ekhavos mian ĉevalon --, li diris arogante. -- Mi volas rajdi; se ŝi volas forpreni ĝin, mi iros plendi ĉe aĉjo.

Aĉjo estis la avo, la doktoro, kiu tiel dorlotadis sian nepon, ke ĉi tiu estis kvazaŭ la ĉefo en la domo. Spite tio, li estis aminda knabo, ĉiam gaje ludanta aŭ kantanta kaj neniam malbonhumora, se oni nur ne malhelpis aŭ ĝenis lian ludadon. Fiere kun supren turnita nazo li galopis post la servistino, kiun li sekvis en la kuirejon, kie la sinjorino diligente laboradis.

Starante ĉe plena sitelo, ŝi ĵus eltiris el ĝi grandan viŝtukon, el kiu longaj strioj da akvo elfluis sur la kahelojn.

Vidante ŝin tie ĉe tiu laboro, neniu supozus, ke tiu virino estas la edzino de doktoro, tiel malzorgeme ŝi estis vestita. Ŝiaj multe tro grandaj botetoj estis preskaŭ eluzitaj, escepte la plandoj, kiuj sufiĉe bone protektis la piedojn kontraŭ la ĉiuloken libere fluanta akvo. Sur la kapo ŝi portis blankan tufeton ligitan sub la mentono per du ŝnurforme torditaj rubandoj. Estis preskaŭ neeble distingi, kiujn ceterajn vestojn ŝi surhavis, ĉar larĝa longa sako anstataŭanta ordinaran antaŭtukon premkovris preskaŭ ŝian tutan korpon de la brusto ĝis la botetoj.

La doktoredzino estis kvindekjara negranda virino kun maljunaj trajtoj. Ĉar ŝi neniam eliris, ŝia vizaĝkoloro tute flaviĝis. Vidante ŝin laboradi, ĉiu kredus, ke ŝi estas sesdekjara laboristino el la plej maleminenta popola kvartalo de la urbo. Spite al ŝiaj strangaj kutimoj ŝi harmoniis kun ĉiuj, kiuj ŝin konis, ĉar ŝia edzo jam ne kontraŭstaris ŝiajn agmanierojn, sed lasis ŝin fari. Ili vivis kiel nuraj samhejmanoj; ŝi laboradis sen ĉeso kaj laŭdezire en la kuirejo, kaj ĉar ŝi neniam sin montris en la ceteraj apartamentoj de la domo, li ne sin okupis pri ŝi kaj atentis nur siajn pacientojn.

-- Anjo, mi estas ulano --, diris Teodoro, galopante kun ŝia balailo en la kuirejon, kie la avino ĵus eltordis la viŝtukon, kiun ŝi estis tirinta el la sitelo.

-- Jes, karulo, vi estas ulano.

-- Kaj mia ĉevalo neniam laciĝas --, diris plue la knabo, saltante tien kaj reen, dum la akvo, kiu ĉiuloke fluis per longaj strioj sur la planko, disŝprucis tiel alte sub liaj piedoj, ke liaj ŝtrumpoj tute malsekiĝis.

-- Atentu Teo, vi malsekigos viajn ŝtrumpojn.

-- Ili ja resekiĝos, Anjo... Kien eliris Maria? -- li subite demandis, vidante, ke ĉi tiu ne estas plu en la kuirejo.

-- Maria eliris por aĉeti novan balailon.

-- Ha! ... novan balailon!

-- Jes, ĉar vi ne volas cedi al mi la alian.

-- Ĉu ŝi revenos baldaŭ?

-- Kompreneble, mi ja bezonas la balailon.

-- Ĉu oni povas rajdi sur du ĉevaloj, Anjo?

Sinjorino Stuthejm, antaŭsentante, ke Teo intencas ludi kun la du balailoj, respondis, altigante la manojn kvazaŭ pro surprizo:

-- Kia malsaĝa demando de tia saĝa knabo!... Ĉu oni iam vidis ulanon rajdi sur du ĉevaloj!?

-- Sed ĉu ulano _povas_ rajdi sur du?

-- Eble li _povas_, sed rajdante sur du, li ne povus svingi la lancon, kaj vi, kiel kuraĝa ulano, volas tamen svingi ĝin, ĉu ne vere --?

Rimarkante, ke ŝia argumento efikis sur la knabon, ŝi diris plue:

-- Vi ja ne volas, ke la homoj mokridu vin.

Teo pripensis momenteton, kaj dum lia avino sin klinis por ekpurigi la kahelojn per la viŝtuko, li diris:

-- Sed mi povas rajdi sur nova ĉevalo, ĉu ne vere, Anjo?

-- Novaj ĉevaloj aŭ junaj ĉevaloj estas danĝeraj, ili deĵetas la ulanojn.

-- Mi ne timas novajn ĉevalojn, mi volas rajdi sur la nova balailo --, kaj ĵetante la malnovan en la sitelon, el kiu disŝprucis la akvo, li galopis al la veturilejo por rigardi, ĉu Maria baldaŭ revenos. Li ne bezonis atendi longe; apenaŭ la servistino aperis, li tuj sin ĵetis sur la novan balailon kaj ŝirante ĝin el ŝiaj manoj, li ekrajdis sur ĝi kaj galopadis al la koridoro kaj de tie en la laborejon de la doktoro, kiu ankoraŭ sidis skribanta sur la angulo de la seĝo.

-- Aĉjo, mi akiris novan ĉevalon, rigardu!

La langopinto de la doktoro, kiu ĵus atingis la dekstran buŝangulon kaj estis saltonta al la maldekstra, retiriĝis en la buŝon de la skribanto.

-- Novan ĉevalon!? -- La doktoro metis la plumon post la orelon kaj rigardis al sia nepo, kiu staris antaŭ li.

-- Ha, la novan balailon!... Kaj kie estas la malnova?

-- Tiun uzas Anjo por balai la kuirejon...; ŝi diris, ke ulanoj ne rajdas sur du ĉevaloj, ŝi do povas uzi la alian.

La doktoro ridis, kaj starigante la knabon inter siaj genuoj, li kisis lin sur la dikaj vangoj, tiam li diris:

-- Vi estas brava ulano, Teo, ... brava ulano!

-- Tion diris ankaŭ Anjo.

-- Ĉu vere? -- La doktoro ŝovis la okulvitrojn alten sur la frunton, kie ili restis kvazaŭ algluitaj. -- Ĉu vere!? -- li ripetis.

-- Jes, sed ŝi volis kredigi al mi, ke novaj ĉevaloj deĵetas la ulanojn.

La doktoro ridegis tiel, ke lia malsupra mentono tremetadis same kiel lia dika ventro.

-- Sed ĝi ne forĵetos min ... la nova ĉevalo.

-- Ho ne ... ha, ha, ha!... Vi estas ja tro brava ulano, kiun neniu ĉevalo povus deĵeti, ĉu ne vere?

Teodoro estis respondonta, sed laŭta frapo sur la pordo kondukanta al la atendejo, fermigis la parolontan buŝon.

-- Eniru! -- diris la doktoro, forpuŝante de si la knabon. Eniris strata bubo; li spiregis pro laceco kaj ĉio montris, ke li estis kurinta per ĉiuj fortoj.

-- Nu, knabo, kio estas?

-- Doktoro ... ĉu vi ... bonvolus ... veni ... ĉe Majer ... en la drinkejon?

-- Kiu estas malsana?

-- Fremdulo, li estas eble mortanta.

-- Kio do okazis? -- La doktoro surmetis la altan ĉapelon kaj estis preta sin direkti al la drinkejo.

-- Mi ne scias --, respondis la bubo. -- Mi preteriris, kiam subite Majer alkuris kaj petis min tuj kaj rapide kuri al vi pro homo, kiu danĝere malsaniĝis kaj eble estas mortanta.

-- Mi tuj iros! -- La doktoro metis la okulvitrojn en la ujon, kaj preninte kofreton kun instrumentoj, kiujn li eble uzos, li trairis la atendejon, la veturilejon kaj tuj poste liaj rapidmovaj kruroj portis lin al la „Ora Serpento“ de Majer.

Dua Ĉapitro.

La Ora Serpento -- Pri iu, kiu vidas sovaĝajn bestojn -- Morto de burleskulo -- Pri cirka veturilo kaj ĝia enhavo.

Malmultajn minutojn malproksime de la doktora loĝejo staris en flankstrateto la drinkejo „Ora Serpento“ de Majer. Ĝi estis drinkejo vizitata nur de laboristoj, kiuj povis aĉeti tie grandan glason da biero aŭ glaseton da brando por ses pfenigoj. Preskaŭ ĉiuminute en la tago, jam post la sepa en la mateno ĝis malfrue en la nokto, sin trovadis en tiu „Ora Serpento“ vizitantoj.

En la tempo, pri kiu ni parolas, regis en la „Serpento“ la plej granda malordo imagebla. Kelkaj seĝoj estis renversitaj same kiel unu tablo; multaj glasoj, kelkaj el ili rompiĝintaj, kuŝis dise sur la planko, kaj ĉe la muroj kaj antaŭ la bufedo staris deko da klientoj, dum ĉiusekunde eniris aliaj, logataj de neordinara bruo, kiun la preterpasantoj sur la stratoj povis aŭdi en la „Serpento“. En la mezo de tiu ĥaoso de glaspecetoj, biero, brando kaj renversitaj mebloj staris du fortaj laboriste vestitaj viroj, kiuj retenis trian viron, kiu kondutis kiel frenezulo kaj piedfrapadis ĉiuflanken. Mortepala, kun ŝaŭmkovritaj lipoj, la okuloj plenaj je sango, li blekis kiel sovaĝa bruto. Per la forto de la frenezeco li klopodis liberigi sin el la manoj de la viroj, kiuj tenis lin per unuigitaj fortoj. Liaj malordigitaj haroj disfalis sur lian frunton, kaj liaj vestoj estis preskaŭ disŝiritaj en ĉifonojn. Subite li staris kvazaŭ alnajlita al la planko, la okuloj elstaris el lia kapo kaj seninterrompe li fikse rigardis al angulo de la drinkejo, dum tremado trakuris lian tutan korpon. Per raŭka voĉo li kriis:

-- For de tie!... Tiu malbenita besto estas atakonta min... Tordu al ĝi la kolon, por ke ĝi min ne ataku!... Mortbatu ĝin do!... Ĝi venas! ĝi venas!...

-- Tenu lin firme! -- kriis unu el la du viroj al sia kunulo, kiu tute kiel li, nur kun penego povis reteni la brakojn de la furiozanto.

-- Rekvietiĝu do! -- li diris al la piedbatanto. -- Vi nur imagas tion, tie ne sidas besto.

-- Jen!... Jen!... Rigardu!... Ĉu vi ĝin ne vidas!?... Jen la bruto refoje estas saltonta al mi!... Retenu ĝin, la malbenitan bruton, ĝi estas rabia! -- kaj la viro piedfrapadis kvazaŭ li volus defendi sin kontraŭ la besto de sia imago. La ĉeestantoj scivolaj parolis intermikse:

-- Li estas nur ebria --, diris unu.

-- Kio fariĝis? -- demandis virino, kiu, enirinte, ekstaris kun etendita kolo post la aliaj rigardantoj, klopodante vidi trans iliajn ŝultrojn.

-- Frenezulo, kiun atakis la nervoj --, grimacridis unu el la aro.

-- Tio lin mortigos --, diris terurite unu el la antaŭe starantoj al sia malantaŭulo.

-- Oj, ne timu tion, li rekonsciiĝos baldaŭ --, respondis alia.

-- Irigu do iun por venigi kuraciston --, diris unu el la viroj, kiuj tenis la ebriulon. -- Rigardu do, mi ne povas plu lin reteni.

La malordo ĉiuminute pligrandiĝis. Kelkaj virinoj laŭte timekkriis kaj tra tio sonis basa voĉo de viro, kiu vokis:

-- Eksilentu do!

-- Mortigo! -- subite ekkriis unu el la du viroj, kiam la furiozulo kun neatendita ektiro liberigis sian dekstran manon kaj per ĝi ekpremis al li la gorĝon.

La virinoj volis forkuri, sed ne povis returni sin pro la homamaso, kiu iom post iom plenigis la drinkejon.

-- Mortigo!... Helpon...! -- stertoris la atakito, al kiu la fera mano de la ebriulo pli kaj pli fermpremis la gorĝon.

Subite silentiĝis la blekado; la manoj de la furiozulo senfortiĝis, li ne plu kontraŭstaris, lia kapo kliniĝis antaŭen kaj dum profunda ĝemego siblante, sed laŭte eliĝis el lia brusto, li falis kiel sako sur la plankon.

Ankoraŭ kelkajn fojojn tremis lia korpo, la okuloj elstaris sangaj el la kapo, la lango blue ŝvelinta pendis sur la malsupra lipo, la naztruoj plilarĝiĝis momenton kaj tuj poste kuntiriĝis, donante al la nazo la karakterizan pintan formon, kiu estas la antaŭsigno de la morto. Ĉiuj trajtoj malstreĉiĝis, la okuloj rompiĝis, stertorante li elspiris la lastan spiron kaj flaveblanka koloro sin etendis sur lia vizaĝo, dum lia korpo sterniĝis sur la planko kaj poste restis kuŝanta senmove.

La ĉirkaŭstarantoj pli kaj pli moviĝis antaŭen kun retenita spiro. Stranga estis la kontrasto de la subita morta silento, kiu regis en la drinkejo, kontraŭ la ĵusa terura bruego.

La drinkejestro, kiu dum longa tempo faris sian eblon kaj sukcesis kvietigi la homojn, fine eliris por rigardi, ĉu la kuracisto venas; li ne bezonis atendi longe, ĉar la marŝetanta dikventrulo atingis lian domon en la momento, kiam lia nova paciento sterniĝis. Ĉe la alveno de la doktoro la homoj tuj faris lokon, por ke li povu ekzameni la mortantan viron. Li sin klinis kun peno super li, aŭskultis atente, ĉu li spiras ankoraŭ, tuŝis lian bruston kaj gravmiene diris:

-- Li mortis --, tiam sin turnante al Majer, li demandis:

-- Kio okazis kun tiu viro?... Ĉu vi donis al li tiom da brando? Li mortis pro deliro.

-- Li eniris mian drinkejon antaŭ unu horo, doktoro, kaj ŝajne li tiam ne estis ebria. Li trinkis nur du glasojn kaj tiam subite ekkondutis tiel strange, ke ŝajnis al mi, ke li perdis la prudenton. Li parolis sensencaĵojn, iris tien kaj reen en la drinkejo kaj postulis trian glason da brando, kiun mi tamen rifuzis doni al li. Tiam li ekkoleris kaj tirinte tranĉilon el la poŝo, li jam estis atakonta min, sed feliĉe tiuj du viroj retenis lin. La atako de deliro fariĝis pli kaj pli forta, ĝis kiam li falis kaj mortis.

La doktoro aŭskultis tion kun atento, ĉiam rigardante la mortinton.

-- Kiu li estas? -- li demandis post momento.

-- Mi kredas, ke li estas burleskulo aŭ rajdisto de cirko, ĉar li alvenis en la urbo en cirka veturilo.

-- Kie staras nun tiu veturilo?

-- Sur la strato, proksime de mia domo.

-- Ĉu li ne havas kunvojaĝanton?

-- Mi kredas, ke ne, ĉar li petis al strata bubo gardi dum momento la ĉevalon.

-- Hm! -- La doktoro eksilentis, pripensis la aferon kaj tiam demandis plue:

-- Sed kion ni nun devos fari kun la mortinto?

-- Mi ne scias; ĉiuokaze li ne povos resti en la „Serpento“.

-- Kompreneble, li ne povos..., oni devos transporti lin ien..., sed kien?

-- Neniu konsentos akcepti ĉe si tian malvivulon; sed oni povos transporti lin al la malsanulejo, kaj...

La doktoro denove ekpripensis. Subite ideo envenis en lian kapon, kaj li diris:

-- Portu lin en la veturilon kaj veturu lin en mian veturilejon; mi skribos al la urbestro kaj aranĝos ĉion.

La du viroj, kiuj antaŭe retenis la delirulon, sekvate de ĉiuj ĉirkaŭstarantoj portis la kadavron al la veturilo.

La pordo estis malfermita; neniu estis interne, oni vidis nur kelkajn malpurajn meblojn kaj ĉe la posta interna flanko du pordetojn de fermita ŝranko. Sub la tablo, staranta ĉe unu flanko sub fenestreto, kuŝis speco de matraco; tie sekve estis la lito de la mortinta viro.

-- Metu lin tien --, ordonis la doktoro, montrante la matracon, kaj refermu la pordon de la veturilo.

La viroj obeis.

-- Nun antaŭen al mia domo --, ordonis plue la doktoro.

La bubo, kiu ĝis tiam tenis la bridon de la ĉevalo, ekmarŝis, tirante la kapon de la besto, kaj dek minutojn poste la veturilo kun la kadavro staris en la veturilejo de la resanigisto; la homoj, kiuj scivole sekvis ĝis tie, disiris, ĉiu sian vojon, kaj baldaŭ nenio sur la strato montris, kia terura dramo ĵus finiĝis en la urbo Posen.

Tria Ĉapitro.

Mikelo -- En la veturilejo de la doktoro -- La stomako de trinkulo -- La cirka knabo -- Neatendita kliento -- Transformiĝo de malpura cigano en belegan knabon.

Vesperiĝis. Teodoro dormis, Maria sidis kun la doktoredzino en la kuirejo ĉe la tablo, kie ambaŭ flikis ŝtrumpojn, kaj la doktoro estis en la laborejo. Li sidis sur angulo de sia seĝo ĉe la skribotablo kaj ekzamenis kelkajn tranĉiletojn kaj ĥirurgiilojn. Flanke de li staris lia veturigisto Mikelo, vera giganto kun stultega vizaĝo.

Mikelo estis sesdekjara viro, kiu jam dudek jarojn servis la doktoron. Li estis en ĉio la malo de sia mastro: Neniam Mikelo ekkoleris, nek ekkoleretis, neniam li marŝis rapide; ĉiam li estis kaj restis la sama kvieta Mikelo, kiun nenio ajn povis ŝanĝi, malkvietigi aŭ kortuŝi; tamen li estis bona kaj honesta viro. Mikelo vivis sian trankvilan ekzistadon, laborante kviete por servi sian mastron, kiun li obeadis en ĉio, kaj por prizorgi la ĉevalon kaj la veturilon.

La doktoro finis la ekzamenon de la tranĉiletoj, metis ilin kun la ceteraj ĥirurgiiloj en la kofreton kaj ekstarante diris:

-- Mikelo, lumigu al mi.

-- Kien, doktoro?

-- Veturilejon.

Mikelo prenis lampeton (li faris tion tre singardeme, kvazaŭ li timus, ke lia giganta mano rompos ĝin tuj post la unua ektuŝo) kaj iris per longaj, sed malrapidaj paŝoj al la nomita loko kaj lin sekvis kun rapidaj paŝetoj la doktoro, kiu kunportis la kofreton, sitelon kaj blankan viŝtukon.

-- Malfermu la pordon de la cirka veturilo, Mikelo.

Mikelo obeis.

-- Metu la lampon tien... --. La doktoro montris lokon en la veturilo apud la pordo, ĉe kiu li staris.

-- Prenu la kadavron ĉe la piedoj kaj tirtrenu ĝin tien ĉi...; atentu la lampon, ne renversu ĝin!... Bone!

Mikelo posteniris kaj la doktoro, staranta ekster la veturilo, disigis la du el la veturilo pendantajn krurojn de la kadavro kaj ekstaris inter ilin, tiam li metis la sitelon kaj la kofreton flanke de la kadavro, kaj malferminte la kofreton, li elprenis tondilon.

La lampo lumigis flave, sed sufiĉe klare la internon de la veturilo kaj la kadavron, kies grimacanta buŝo aspektis teruriga.

Mikelo vidis, ke la doktoro sternis la blankan tukon sur la kapon de la mortinta viro.

-- Kial li faras tion? -- pensis Mikelo; -- tiu kadavro ja ne timigos min --, kaj indiferente li rigardis kaj atendis pacience tion, kio estis okazonta; li tamen jam divenis, kion estis faronta lia mastro.

La doktoro debutonumis la veŝton de la mortinto kaj tratranĉis lian ĉemizon, tiel ke liaj brusto kaj ventro nudiĝis. Li palpetis ilin.

-- Kia viro! -- diris al si la doktoro. -- Kia fortulo!... domaĝe, ke li tiel ruinigis sian sanon; li povus vivi cent jarojn..., domaĝe! domaĝe!

Dirante tion, li prenis tranĉileton kaj faris profundan, longan tranĉaĵon en la ventro de la kadavro.

Mikelo kviete rigardis kaj vidis, ke la dekstra mano de lia mastro malaperis en la ventron kaj ke li elprenis el ĝi la stomakon.

-- Kia stomako! -- pensis la doktoro. Tiam li ekzamenis ĝin ĉiuflanke, tenis ĝin super la sitelo kaj farinte tranĉaĵon en la malsupra flanko de l' stomako, li lasis elflui la enhavon, tiam li turnis la eksteraĵon internen, metis la sitelon ekster la veturilon kaj komencis ekzameni la stomakon.

En tiu momento lia atento estis kaptata de obtuza tuso, venanta el la veturilo. Surprizite li aŭskultis, flustrante al si mem:

-- Kio estas tio?

Mikelo ankaŭ estis aŭdinta la neatenditan tuson, sed li diris nenion; lin surprizis nenio.

Dua tuso aŭdiĝis.

-- Ĉu vi aŭdis tion, Mikelo?... Kio ĝi estas? -- demandis la doktoro.

-- Tuso --, kviete respondis Mikelo.

La doktoro metis la stomakon en la sitelon, kovris la nudan parton de la kadavro kaj refoje aŭskultis. Post la pordetoj en la veturila fundo io moviĝis. Io knaris, la pordetoj ĵete malfermiĝis, kaj inter ili en malluma litŝranko ekaperis la kapo de knabo.

-- Tio estas knabo --, kviete diris Mikelo.

La konsternita doktoro staris inter la pendantaj kruroj de la kadavro kaj rigardis al la knabo, kvazaŭ li vidus fantomon.

-- Ĉielo, kie mi estas? -- demandis la knabo per malforta voĉo.

-- Ĉe doktoro Stuthejm --, kviete respondis Mikelo.

-- Ĉe doktoro? Kio okazis kun patro?

-- Mortis --, same kviete respondis Mikelo.

-- Eksilentu, malsaĝulo! -- ekkriis la doktoro, turnante sin al la veturigisto.

-- Ĉu li mortis!? -- demandis la knabo. Li faris tiun demandon laŭ maniero, kiu montris, ke la sciigo lin ne malkvietigis; ŝajnis eĉ, ke la respondo de Mikelo liberigis la knabon de peza ŝarĝo.

-- Ĉu vi dormis tie? -- informiĝis la doktoro.

-- Jes, sinjoro, feliĉe mi dormis, ĉar mi ne povis dormi dum tri tagoj.

-- Ĉu vi estas malsana?

-- Mia kruro rompiĝis kaj mi suferis pro febro.

-- Kiam rompiĝis via kruro?

-- Antaŭ kvar tagoj.

-- Mikelo, reŝovu la kadavron sub la tablon --, ordonis la doktoro.

Mikelo kviete rampis en la veturilon kaj obeis la ordonon, tiam li same kviete lasis sin gliti sur la ŝtonan plankon de la veturilejo kaj kviete atendis novajn ordonojn.

-- Helpu al mi eniri la veturilon --, diris la doktoro, -- portu la sitelon kaj la kofreton en mian laborejon kaj revenu tuj, sed rapidu. -- Mikelo helpis kaj foriris kun la nomitaj objektoj. La veturilo skuiĝis, kiam la dika doktoro trairis ĝin, kaj li ne rimarkis, ke unu el liaj piedoj fortiris la tukon de la kadavro. Venante antaŭ la malfermitajn pordetojn, li vidis, ke la knabo sidas sur mizera, malpura litaĉo. Liaj karbenigraj okuloj brilis kiel fajro, kiam ili sin fiksis sur la dikulon, kiu eksidis sur malalta sendorsa seĝo tuj apud la litaĉo.

-- Mi bedaŭras, mia infano --, diris la doktoro, -- sed mi devas sciigi al vi, ke via patro mortis.

La knabo dum momento rigardis al la parolinto, tiam li diris malrapide kaj nelaŭte:

-- Nu, li ja ne batos min plu.

-- Ĉu li vin batis!? -- La doktoro ekkoleris.

-- Jes, precipe en la lastaj tagoj.

-- Kial!?

-- Ĉar mia kruro rompiĝis.

-- Tio tamen ne okazis per via kulpo?

-- Li diris, ke mi estas kulpa, ĉar mi falis pro nesingardemo.

-- Ĉu vi falis el la veturilo?

-- Mi falis de trapezo..., mi estas gimnastikisto, sed ĉar mi ne povis plu labori pro mia rompiĝinta kruro, la direktoro min eksigis.

-- Kiu direktoro?

-- De la cirko.

-- Via patro tamen povus labori.

-- Li!?... Li jam ne laboris, ... nur ebriiĝis.

-- Ĉu li jam longe estas trinkulo?

-- Jes, sinjoro, li ĉiam estis ebria, kaj se li ne estis tia, tiam li dormis ... aŭ min batis --. La knabo eksilentis dum momento, tiam li diris plue:

-- Sed tion li ne povas plu.

La doktoro prenis la manon de l' knabo por palpi al li la pulson.

-- Kiel vi sentas vin nun? -- demandis li.

-- Iom pli bone, sed mi soifas.

La doktoro rigardis post sin por vidi, ĉu la veturigisto estas revenanta, sed Mikelo ne estis tie.

-- Kie estas Apolo? -- demandis la knabo.

-- Apolo!?

-- La ĉevalo.

-- Ho; ĝi staras en la ĉevalejo ĉe la mia.

En la veturilejo sonis la pezaj paŝoj de la revenanta servisto.

-- Mikelo, venu ĉi tien! -- ordonis la doktoro.

Mikelo obeis kaj refoje la veturilo skuiĝis sub la pezaj piedoj de la giganto.

-- Montru al mi vian rompiĝintan kruron, mia knabo, -- diris la doktoro.

La knabo malrapide aperigis la kruron el sub la litotuko, kaj dum la doktoro ĝin ekzamenis, li forprenis la bandaĝon kaj diris:

-- Kiu almetis tiun bandaĝon?

-- Mia patro.

-- Ĉu li ne venigis kuraciston?

-- Ne, sinjoro.

-- Kial ne? -- demandis plue la doktoro, ruĝiĝante pro kolero.

-- Ĉar tio kostus tro multe.

-- Estas honto! -- ekkriis kun indigno la doktoro, kaj li palpadis la kruron, kiu estis ŝvelinta en terura maniero.

-- Ĉu tio doloras al vi?

La knabo mordis al si la lipojn pro doloro, tiam li respondis:

-- Jes, sinjoro.

-- Kompreneble; la osto rompiĝis kaj via patro ne vokis ĥirurgon por reĝustigi ĝin.... Rigardu, la kruro estas tute blua, preskaŭ nigra.... Ĉu vi estas dolortima?

La knabo, pensante pri la multaj batoj, kiujn al li jam donis lia patro, respondis:

-- Mi kredas ke ne, sinjoro.

-- Nu, ni vidos; mi devos denove rompi la oston por poste reĝustigi ĝin, sen tio vi perdos la kruron.

-- Ĉu la kruron?

-- Certe, sed mi esperas, ke ĝi estos resanigebla; mi faros mian eblon --, kaj sin direktante al Mikelo, li diris plue:

-- Mikelo, portu lin zorge kaj singarde en la salonon kaj metu lin sur la kanapon; mi lumigos.

Mikelo prenis la knabon sur la brakojn, kiel li prenus plumon, kaj post kiam li malsupreniris la veturilon, la doktoro lin sekvis.

La knabo ĵetis unu solan rigardon sur la korpon sub la tablo.

La mortinto kuŝis sur la dorso, la nigraj, sed jam griziĝintaj haroj senorde dispendis sur la flava frunto, ĉar ĉapo aŭ ĉapelo malestis; lia buŝo estis larĝe malfermita, kvazaŭ li oscedus kaj la ŝvelinta lango elstaris kiel malpura blankiĝinta viandpeco sur la dentoj de la malsupra makzelo; la vitrecaj ruĝaj okuloj fikse rigardis supren al la tabla tabulo super li. Kun abomeno la knabo deturnis la vizaĝon por eviti la teruran vidaĵon.

-- Li tamen neniam plu min batos --, li pensis, kaj konsciante, ke li mem estas nun ĉe bonaj homoj, li sin premis al la veturigisto, kiu kun zorgo portis lin el la veturilo, tra la atendejo kaj koridoro en la salonon, kie li metis lin sur la kanapon. La doktoro marŝetadis post ili kun la lampo, kiun li starigis sur tableton apud la kanapo; tiam li fermis la pordon kaj genufleksis antaŭ sia nova paciento, kies malsanan kruron li refoje, sed pli atente rigardadis kaj pripalpadis.

-- Tenu lin ĉe la ŝultroj, Mikelo --. Dirante tion, li okulumis al la giganto, kiu, tuj komprenante lin, ekkaptis la ŝultrojn de la knabo tiel, ke ĉi tiu neeble povis plu sin movi. La doktoro ambaŭmane ĉirkaŭprenis la kruron kaj kunpremante la lipojn, li per unu fortega ekskuego ĝin rompis.

La knabo ne estis montrinta timon al doloro; lia volo, ne montri timon, estis tamen malpli forta ol la doloro, kiun al li kaŭzis la ekskuego de la ĥirurgo, ĉar dum liaj trajtoj en terura maniero kuntiriĝis, li eligis penetrantan ekkrion de doloro, tiel penetrantan kaj laŭtan, ke ĝi ekvekis ĉiujn eĥojn en la domo. Ĝi estis tuj sekvata de du aliaj pli mallaŭtaj ekkrioj el la kuirejo.

-- Kvietiĝu, knabo..., jam finiĝis --, diris la doktoro, kiu kore kompatis la suferanton, -- nun kuŝu kviete, mi denove bandaĝos, kaj ĉio espereble fariĝos bona. -- Grandaj larmoj rulis sur la vangoj de la kompatinda knabo. Mikelo, kiu ne plu tenis lin, staris apude kiel kolono el salo, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta; li tiel kutimiĝis al tiaj ekkrioj, ĉar li ĉiam helpis, kiam lia mastro operaciis, ke li jam ne ilin atentis.

La doktoro almetis la novan bandaĝon kaj preskaŭ estis fininta tiun laboron, kiam tre malrapide la pordo malfermiĝis kaj enrigardis du kapoj, unu super la alia.

-- Kio okazis? -- demandis mallaŭte la doktoredzino.

-- Kruro rompiĝis --, kviete respondis Mikelo.

-- Ĉi tie!?

-- Jes.

-- Ni ektimis pro la ekkrio, precipe ĉar ni ĝin aŭdis tie ĉi kaj ne en la laborejo; ni pensis ke...

-- Maria --, tiel interrompis la doktoro, -- alportu tuj pelvon kun akvo, kaj sapon kun pura viŝtuko.

La kapoj malaperis kaj la doktoro, eksidinte ĉe la knabo, demandis:

-- Kiel vi nun sentas vin?

-- Pli bone, sinjoro; mi dankas.

-- Kiel estas via nomo?

-- Stanislas.

-- Kaj via familia nomo?

Stanislas pripensis, tiam li respondis:

-- Sur la afiŝoj de la cirko, mia nomo estas Stanislas Mareau[7].

-- Stanislas Mareau!?... Tio estas stranga, ĉar Stanislas estas pola, kaj Mareau estas franca nomo... Ĉu vi estas Polo?

-- Mi ne scias, sinjoro.

-- Kiun lingvon parolis via patro?

-- Ordinare li parolis kun mi pole, sed ni ambaŭ povas paroli germane, ĉar ni ofte vojaĝis en Germanujo.

-- Ĉu via patro neniam laboris en la cirko?

-- Li laboris tie, kiam mi estis ankoraŭ tre juna; li tiam estis gimnastikisto, sed post kiam li instruis al mi, mi sola laboris.

-- Kaj li faris nenion?

-- Li nur drinkis kaj...

La knabo eksilentis, ĉar eniris Maria kun akvo, sapo kaj viŝtuko. Ŝi rigardis al Stanislas scivole kaj ekridetis al li.

-- Pretigu buljonon --, ordonis la doktoro, kaj Maria eliris por obei.

-- Nu, kion li faris ankoraŭ? -- demandis la doktoro.

-- Li min batis.

-- Estas honto! -- diris la ĥirurgo ruĝiĝante, ĉar li denove ekkoleris; tiam li komencis lavi la malpuran vizaĝon de Stanislas.

-- Kombilon, Mikelo! -- li ordonis post momento.

La veturigisto foriris kaj revenis tuj kun kombilo. La haroj de la knabo tamen estis en tia malordo, ke ili disstaris kiel nigra balailo de araneaĵoj.

-- Mi mem prefere aranĝos miajn harojn --, diris la knabo. -- Mi ne kombis ilin dum kelkaj tagoj, kaj ili tro interimplikiĝis.

Mikelo donis al li la kombilon, kaj Stanislas tiel lerte aranĝis siajn harojn, ke post kelka tempo lia kapo estis kovrita per la plej belegaj nigraj bukloj, kiujn oni povus imagi.

La doktoro kaj Mikelo rigardis silentante; ili ambaŭ miris, (Mikelo la unuan fojon en tuta jaro) pro la metamorfozo, kiun ricevis la kapo de la knabo. El malpura cigano en kelkaj minutoj fariĝis tia bela knabo, kian iam vidis nek la doktoro, nek lia veturigisto.

En tiu momento revenis Maria kun buljono. Ŝi kun videbla surprizo rigardis al Stanislas, dubante ĉu li estas la sama malpurulo de antaŭe, kaj doninte al li la buljonon, ŝi reiris al la kuirejo kaj diris al la doktoredzino, kiu refoje laboradis: -- Ho, sinjorino, kia bela knabo!... ankoraŭ pli bela ol la anĝeloj sur la preĝejaj pentraĵoj; kaj okuloj!! ... pli nigraj ol la karboj en nia karbujo.

Stanislas intertempe trinkis avide la buljonon, ĉar li estis malsata kaj soifa.

-- Lanan litkovrilon kaj kusenon, Mikelo!

Mikelo foriris.

-- Nun kuŝiĝu kviete --, diris la doktoro al Stanislas, -- kaj movu la malsanan piedon kiel eble plej malmulte.

Mikelo baldaŭ revenis, la doktoro metis la kusenon sub la kapon de la knabo kaj kovris lin per la lana litokovrilo; tiam li ridetis kaj diris:

-- Ĉu vi povus dormi tie ĉi?

-- Ho jes, sinjoro, ... mi dankas al vi.

La lastajn vortojn la knabo pro emocio kaj dankemo preskaŭ ne povis eldiri. La doktoro tion rimarkis, kaj frapetante la palajn vangojn de la malsanulo, li diris:

-- Nu, mia knabo, estu kuraĝa kaj senzorga ... dormu bone!

Li marŝetadis for kun Mikelo kaj fermis la pordon; tiam sin direktante al la laborejo, li prenis la lampon, kaj dum la veturigisto iris dormi, la doktoro eksidis sur la angulo de sia seĝo kaj pasigis almenaŭ unu plenan horon por funde ekzameni la stomakon de la mortinto.

Kaj ĉi tiu kuŝis sen movo sub la tablo en la cirka veturilo, atendante kun grimacanta vizaĝo la ĉerkon, kiu por ĉiam forportos lin el ĉi tiu mondo, kie postrestis neniu por lin priplori.

Kvara Ĉapitro.

Meditado de Stanislas -- Pri akrobatoj kaj patraĉo -- Stranga bruado en kuirejo -- Doktoro kaj paciento -- Teodoro -- La staranta horloĝo kaj ĝia malnovmoda ciferplato -- La ĉiam moviĝanta glavo, kiu tamen neniam trafas sian celon -- Pri servistino, kiu estas scivola -- Koleranta doktoro -- La perditaj okulvitroj -- Nova samhejmano kaj pri lia kono -- Enterigo, kiun ĉeestas nenia parenco.

Tiun nokton Stanislas dormis bonege; lin jam ne turmentis la febro, kaj vekiĝante la sepan horon en la sekvanta mateno, li sin sentis multe pli bone. Malferminte la okulojn, li aŭdis la bruon de preterirantaj veturiloj kaj la paŝojn de piedirantoj eksterdome, sed interne regis ankoraŭ silento.

Li ĵetis la rigardon ĉirkaŭe kaj miris pri la bela salono, en kiu li kuŝis. Vole-nevole li ekpensis, kiel la cirka veturilo envenis en ĉi tiun porsinjoran domon, kiel mortis lia patro kaj kial tiu al li fremda doktoro tiel amike kondutis kun knabo, kiun li antaŭe neniam estis vidinta. Tiam lin ekfrapis la ekpenso, ke lia patro kuŝas surdorse kun larĝe malfermitaj buŝo kaj okuloj sub la tablo en la veturilo, kaj li pensis pri la momento, en kiu li vidis la kadavron, kiam la giganto forportis lin, kaj tremeto trakuris tra lia tuta korpo. Tiun tremeton ne kaŭzis ĉagreno, sed abomeno. Ĉiam li estis timinta tiun buŝon, ĉar neniam elvenis el ĝi amikaj vortoj. Nun ĝi por ĉiam silentados. Eble en ĉi tiu momento enkuris en ĝin longpieda araneo aŭ muŝo, ĉar tiuj abundis en la veturilo kaj la iama forta brako, kiu tiom da fojoj lin batis, nun eĉ ne estis kapabla forpeli la insektojn.

Stanislas fermis la okulojn por ne vidi plu la mortinton, sed tiam li vidis lin ankoraŭ pli klare. Li sekve refoje rigardis ĉirkaŭe por distriĝi, kaj image li venigis antaŭ sin la amindan palan kaj belan vizaĝon de sia patrino, kiu mortis antaŭ dek jaroj en malsanulejo ie en urbo, kies nomon li ne plu memoris. Tiam li estis sesjara knabeto, tiam la patro ne batis lin, ĉar la patrino ne toleris tion. Ŝi estis malforta virino, sed spite al tio regis la fortan edzon per sia nekontraŭstarebla energio. Tiam la patro nur malofte ebriiĝis, kaj se okaze li sin donis al tiu malvirto, li estis humila kaj obee sidiĝis en angulo de la cirka veturilo, ne batante, eĉ ne rigardante la junan knabeton. Antaŭ la morto de la patrino la patro kunlaboradis en la cirko, sed post kiam longdaŭra malsano faris finon al ŝia vivo, la gimnastikisto sentis sin libera kaj tute sin donis al la ebrieco. Dume li laboris nur, kiam la neceso devigis tion al li, kaj post kiam li en dujara instruado instruis al sia filo sian arton, ĉi tiu konstante prenis la lokon de la patro kaj la juna Stanislas Mareau fariĝis konstanta kunlaboristo de la cirka trupo. Li travivis malĝojajn jarojn, ĉar li devis perfektigi sin kiel gimnastikisto, akrobato kaj rajdisto en tro malmulta tempo, sed ĉar li estis vigla, forta kaj sana knabo, kaj ĉar lia facile regebla karaktero neniam kontraŭstaris, li baldaŭ faris grandajn progresojn, tiel ke li post tiuj du jaroj da ekzercado jam laboradis kiel lerta akrobato, rajdisto kaj gimnastikisto.

Malmultaj personoj scias, kiel oni fariĝas akrobato. Ordinare la publiko ŝatas kaj admiras la akrobatojn ne nur pro la lerteco, kiun ili montras, sed precipe pro la danĝero, ĉiam minacanta ilin aŭ pro la fantaziaĵoj, rakontataj pri la instruado de junaj akrobatoj. Pri tiuj fantaziaĵoj Stanislas nenion spertadis, neniam la patro rompis al li la spinon por fari lin fleksebla, neniam li pendigis lin per unu kruro, lasanta lin en tiu stato dum kelkaj horoj ĉiutage, ĉar ĉio tio estas nur fabeloj por infanoj.

Dum prezentado en cirko, antaŭ kelkaj tagoj li estis falinta de la trapezo pro rompiĝo de ŝnuro, kaj de post tiu tempo li ne povis plu labori. La patro bandaĝis mem la rompiĝintan kruron de la juna akrobato, kaj la leganto scias tion, kio el tio rezultis. Post tiu falo la tiraneco de la patro atingis sian plej altan gradon. Li senkaŭze insultis kaj batis la kompatindan knabon, kuŝantan sur mizera litaĉo en la veturilo, kaj nur la morto de la tirano liberigis lin de liaj malbonaj traktoj kaj kaŭzis lian neatenditan transporton en la veturilejon de fremda resanigisto. Tie, post mallonga dormado li vekiĝis kaj puŝmalferminte la pordetojn de la litŝranko, li subite vidis la patron, kuŝantan surdorse ĉe la veturila elirejo, dum fremda sinjoro staris antaŭ tiu elirejo kun tranĉilo en la mano. Li eksciis baldaŭ, ke la patro estis mortinta kaj ke li mem sin trovas ĉe homoj, kiuj ne kondutos kontraŭ li kiel tiranoj, kaj kun pacienco li atendis la estontecon. Kio okazos kun li kaj kun la ĉevalo? Jen demandoj, kiujn li faris al si, sed ne sciante, kion respondi, li denove rigardis la meblojn, la pentraĵojn, la plafonon kaj la tapiŝon de la salono, kaj komparis ĉion kun la interno de la cirka veturilo. Kia diferenco! Kaj kiel oportune kaj agrable li kuŝis sur la kanapo!

Li estis sidiĝonta, sed la plej malgranda movo kaŭzis malagrablan senton en la rompiĝinta kruro; li sekve refaligis la jam levitan kapon sur la kusenon kaj atendis.

Jam pli ol unu horon li estis vekiĝinta kaj de tempo al tempo li direktis la okulojn al la pordo..., fine iu ja ĝin malfermos!

En angulo de la salono staris alta horloĝo, kiu jam kvinfoje sonoris ĉe intertempoj; la unuan fojon per sep batoj, poste trifoje po unu sola bato kaj jen ĝi sonoris ok batojn. Stanislas sciis el tio, ke estas nun la oka horo.

La bruado sur la strato iom post iom pligrandiĝis, kaj ankaŭ en la domo, precipe malantaŭ la muro, kontraŭ kiu Stanislas kuŝis, li de tempo al tempo aŭdis paŝojn kaj poste bruadon, kvazaŭ iu verŝis akvon kaj frotpurigadis. Kelkfoje li aŭdis du voĉojn. Li kredis, ke tiuj voĉoj apartenas al la du virinoj, kiuj la antaŭan vesperon tiel ekterurigite enrigardis la salonon.

Super li iu ellitiĝis; klare li aŭdis, kiel tiu saltis sur la plankon, sin ŝovis kaj sin movis, kaj fine foriris. La formortintaj paŝoj tamen tuj ekaŭdiĝis refoje sur la ŝtuparo de la koridoro; ili malsuprenvenis rapide kun laŭta piedfrapado kaj ĉe ĉiu paŝo io forte ektuŝegis la ŝtupojn. La malsupreniranto tuj poste sin direktis al la loko, kie la du virinoj parolis, kaj Stanislas nun distingis, ke tiu nova veninto estas knabo. Tiu vokis, kantis, saltetis kaj neniu kontraŭstaris al tio.

Refoje la alta horloĝo staranta ekaŭdigis sian baton, kaj la pordo de la salono malfermiĝis. Eniris la doktoro. Lia vizaĝo brilis, ŝajne pro bona humoro, ĉar li ridetis, dum li rigardis al Stanislas. Kun mallongaj, sed rapidaj paŝoj li alproksimiĝis, lia dika duobla mentono skuiĝis tremetante ĉe ĉiu paŝeto, kiun faris la dikventrulo.

-- Oho, vi jam vekiĝis!?... Bonan matenon! -- li diris afable, ekhaltante antaŭ la knabo. -- Kaj kiel vi nun sentas vin?

-- Multe pli bone, sinjoro; mi dankas.

La doktoro sidiĝis sur seĝangulon apud Stanislas kaj kaptis lian pulson.

-- Bone! -- li diris, -- la febro estas for, ĉu la piedo doloras ankoraŭ?

-- Nur malmulte, sinjoro.

-- Bonege, mia bubo; mi gratulas --, kaj ellasante la pulson, li diris plue:

-- Mi nun devas paroli kun vi dum kelkaj minutoj ... pri via patro kaj cetere... Vi scias, ke li mortis hieraŭ --. Li ĉesis momenton paroli, tiam li diris plue: -- Ĉi tiun vesperon venos lia ĉerko, ĉu vi deziras foje revidi vian patron, antaŭ ol oni lin enĉerkigos?

-- Ho ne, sinjoro.

Stanislas pensis pri la terura vidaĵo sub la tablo, kaj kontraŭvole lia vizaĝo montris la abomenon, kiun li eksentis, kiam la doktoro faris al li la demandon.

-- Nu, vi ja ne bezonas lin vidi... Oni forportos lin tuj post la enĉerkigo... Sed, kion vi pensas fari kun la veturilo kaj kun la ĉevalo, kiujn al vi postlasis via patro?

Jen demando, kiu konsternis la knabon kaj la doktoro tion rimarkis.

-- Ne konsterniĝu, ni ja povos aranĝi tion, ĉiuokaze ili nun estas via propraĵo, kaj vi povos ilin vendi, se vi ne havas fratojn aŭ fratinojn.

Stanislas rigardis la parolanton kun miro kaj diris:

-- Fratojn aŭ fratinojn mi ne havas, tamen mi ne povos vendi la veturilon, nek la ĉevalon.

-- Kial?

-- Kiam mia kruro estos resaniĝinta, tiam mi ja denove devos loĝi en la veturilo kaj klopodi fari novan kontrakton kun direktoro.

-- Ĉu vi tion deziras?

Stanislas kun grandaj okuloj rigardis la doktoron, dum li respondis:

-- Ne, sinjoro, sed mi ja devos.

-- Ĉu vi ne amas vian metion?

-- Ho ne, mi ĝin tute ne amas.

-- Kion do vi amas?

Stanislas estis respondonta, sed ĉar Teodoro engalopis sur sia balailo, li silentis kaj rigardis la knabon, kiu tuj alrajdis al la kanapo.

-- Jen nia Teo! -- diris la doktoro ridetante. -- Nu Teo, ĉu vi ne devas konatiĝi kun Stanislas?

Teodoro ekstaris ĉe la fremda knabo kaj diris:

-- Maria diris, ke aĉjo rompis al vi la kruron.

La doktoro ridis.

-- Jes, tion mi faris --, diris li.

-- Kial? -- demandis Teodoro.

-- Tion vi ja poste ekscios, kiam vi studados --, kaj sin direktante al Stanislas, li diris plue: -- Ĉar Teodoro devos fariĝi doktoro, same kiel lia avo.

Teodoro ne atentis tiun klarigon, ĉar li demandis al Stanislas:

-- Ĉu vi restos tie ĉi?

-- Kiam mia kruro estos resaniĝinta, mi ja devos forveturi.

-- Kien?

-- Al cirko.

-- Al cirko?... Kial?

-- Por labori.

-- Vi tamen povos labori ĉe aĉjo.

Stanislas mallevis la okulojn kaj eksilentis.

La doktoro ridetis, tiam li diris al Teodoro:

-- Iru tuj diri al Maria, ke ŝi venu kun buljono kaj kun kelkaj biskvitoj. Stanislas ja devas matenmanĝi.

Teodoro galopis for sur la balailo.

-- Nu! -- diris la doktoro, -- mi devas lasi vin momenton por finaranĝi kelkajn aferojn en mia laborejo. La servistino zorgos pri via matenmanĝo; mi revenos antaŭ ol eliri veturile, kaj intertempe vi povos babiladi kun Teo --, kaj frapetinte la knabon sur la vangon, li paŝetadis for kaj la knabeto sekvis lin.

Stanislas restis sola, atendante la portotan matenmanĝon; dume liaj okuloj denove trafis la horloĝon, kaj li rimarkis la unuan fojon, ke io moviĝadas sur la supra parto de la ciferplato. Li rigardis pli atente kaj vidis specon de reĝa trono, sur kiu sidis grava barbhava persono, volvita en longa ruĝa mantelo; li havis bastonon en unu mano kaj la alian li etendis al dua persono, staranta antaŭ la trono. Ĉi tiu dua estis nudbraka soldato kun brilanta glavo, kiun li movadis de supre malsupren kvazaŭ por tratranĉi nudan infaneton, kiun li tenis je unu piedo en la alia mano. La glavo, regule moviĝanta laŭ la tiktakado de la horloĝo, tamen ne tuŝis la infaneton, sed nur ĝin minacadis. Kontraŭ la soldato sin trovis du virinoj en longaj ĉemizoj. Unu el ili staris surgenue kaj alte etendis la kunigitajn manojn petegante al la soldato ne mortigi la infaneton. La alia virino staris rekte kaj fikse rigardis la soldaton. Ĉe ĉiu tiktako de la horloĝo la glavo faris tremetantan movon de supre malsupren kaj returnen.

Stanislas, kiu neniam studadis la biblian historion kaj eĉ ne sciis, ke tia historio ekzistas, miregis pri la stranga grupo, tute ne komprenante la minacadojn de la soldato, nek la teniĝojn de la aliaj personoj. Sed la glavo plue moviĝadis kaj eble faris tion por la miliona fojo, kiam eniris Maria kun la matenmanĝo. Ŝin sekvis Teodoro.

Timete ŝi aliris al Stanislas kaj prezentis la buljonon kun kelkaj biskvitoj.

-- Bonan matenon...; ĉu vi sanas pli bone? -- ŝi informiĝis.

-- Jes, mi dankas.

-- La sinjorino informiĝas, ĉu vi deziras ovojn.

Stanislas, kiu estis modesta, malakceptis la ovojn; li ektrinkis kaj ekmanĝis rapide, ĉar li pensis, ke la servistino devos forporti la tason kaj la telereton.

-- Ĉu la kruro ne doloras plu? -- ŝi demandis.

-- Nur se mi ĝin movas, sed baldaŭ...

-- Aĉjo rompis la kruron --, interrompis Teodoro.

-- Ni aŭdis tion --, diris Maria. Ŝi daŭre fiksis la rigardon sur la malsanulon kaj ŝi pensis: -- Kiajn okulojn..., kiajn harojn!

-- Kio estas tio? -- demandis Stanislas, montrante la grupon sur la ciferplato.

-- Ulano! -- respondis Teodoro.

Maria ekridis.

-- Ho ne, tio ja estas la reĝo Salomo..., la unua juĝo de Salomo.

-- Tio ne estas la judo Salomo --, diris Teodoro, -- tio estas ulano kun svingiĝanta lanco.

Maria denove ridis kaj estis klarigonta la grupon, kiam la doktoro enpaŝetis la salonon. Li estis tute ruĝa pro kolero. Stanislas rimarkis la subitan ŝanĝon de humoro de la doktoro kaj la knabo rigardis la dikulon kun surprizo.

-- Pro la diablo! -- kriis la doktoro, -- nenie ĝi estas ... tiu stulta Mikelo memoras absolute nenion..., li forprenis, ne remetis, forgesis ... kaj eĉ diras, ke li ne scias pri ĝi kaj lasas min serĉi -- ... Tute ne atentante Teodoron, nek Marian, nek Stanislason, li ekhaltis antaŭ la kanapo kaj serĉrigardis sur la tableto kaj sur la tapiŝo, sed vane.

-- Estas honto! -- li kriis, bolante pro eksciteco... -- jam kvaronon da horo mi serĉas..., ĝi ne estas en la laborejo..., ne ĉi tie ... ĝi estas nenie!!

-- Kion vi serĉas, doktoro? -- demandis la servistino.

-- Silentu, knabinaĉo, vi ja scias nenion pri tio, kaj eĉ se vi scius, vi agus kiel Mikelo...

Refoje serĉante ĉirkaŭe, li diris plue: -- Mi tamen ĝin havis antaŭ kvarono da horo, kiam mi eniris tiun ĉi salonon..., mi eĉ havis ĝin en la mano.

-- Kion do? -- kviete Maria demandis.

-- La paron da okulvitroj!! -- laŭte kriis la doktoro kurbigante sin kun peno kaj spiregante... -- Eble sub la kanapo!...

Maria subpremis ridon, kaj Stanislas, vidante, ke la okulvitroj sidis algluitaj sur la frunto de la serĉanto, rapide, sed trafe tuŝis la serĉatajn objektojn, kiuj subite falis sur la nazon de la doktoro, tuj antaŭ liajn okulojn.

Surprizite li rektiĝis, la kolera esprimo malaperis de lia vizaĝo kaj laŭte ridante li ekkriis, batante al si la genuon:

-- He!... Jen ili estas!... Ili sidis sur mia frunto... ha! ha! ha!! ... nu, feliĉe ke mi retrovis ilin... --, kaj la doktoro foriris laŭte ridante.

Stanislas postrigardis la formarŝetanton kaj ne sciis, kion pensi pri tia subita humorŝanĝo. Lia patro (tiu de Stanislas) neniam ŝanĝis sian humoron, li estis ĉiam la sama viro, nur aspektis malgajema, neniam kontenta aŭ feliĉa kaj parolis nur por ofendi aŭ malbeni. Kia alia viro estis tiu ĉi doktoro!

-- Li baldaŭ bonhumoriĝis --, diris Stanislas al la servistino.

-- Ho jes; li ekscitiĝas kiel bolanta lakto kaj estas flamiĝema kiel rezina ligno, sed tio nin tuŝas kiel akvo anseron; ni jam ne tion atentas.

-- Li estas tamen bona sinjoro, ĉu ne vere?

-- Jes, se oni nur lasas lin furiozadi; komence min ektimigis liaj ekboloj, sed jam de longe ili ne tuŝas min plu. Mi nur silentas kaj atendas, ĝis kiam lia bona humoro revenas, kaj tion faras ankaŭ Mikelo.

Maria, kiu volonte estus restinta pli longe por babiladi, fine eliris la salonon. Teodoro tamen sidiĝis sur la tapiŝo apud la kanapo kaj faris mil demandojn al Stanislas; ĉi tiu respondis kiel eble plej bone.

-- Jen mia ĉevalo! -- diris post momento la knabeto. -- Mi povas rajdi sur ĝi..., ĉu vi iam rajdis?

-- Ofte.

-- Sur vera ĉevalo?

-- Jes, sur vera ĉevalo.

-- Kie?

-- En la cirko.

-- Kio estas cirko?

Stanislas klarigis; la afero ŝajnis interesi la knabeton tre multe, pri ĉio koncernanta cirkon li informiĝis, kaj post kiam la scivolo estis kontentigita, li silentis momenton, pripensis kaj subite demandis:

-- Ĉu vi scias rakonti fabelojn?

-- Jes, mi scias rakonti kelkajn. En la cirko kunlaboris ŝercisto, kiu rakontis al mi multajn.

-- Rakontu foje al mi.

Stanislas volonte plenumis la deziron de Teodoro kaj li rakontis la fabelojn pri „Lupo kaj sep kapridoj“, pri „Neĝulino“, pri „Bremaj muzikistoj“ kaj aliajn.

Kun malfermita buŝo la knabeto aŭskultis.

Dume la doktoredzino laboradis en la kuirejo; ŝi refoje purigis ĝin per siteloj da akvo, viŝilo kaj balailo, kaj Maria helpis per ĉiuj fortoj. La soldato super la ciferplato svingadis la glavon, la horloĝo tiktakadis kaj kvarono post kvarono da horo pasis for, kaj kiam je la unua horo la veturilo de la doktoro revenis en la veturilejon kaj la doktoro mem eniris la salonon por vidi kiel sanas lia nova paciento, ĉi tiu estis ankoraŭ rakontanta fabelojn.

Teodoro estis ravita.

-- Aĉjo! -- li diris.

-- Nu, mia karulo, kio estas?

-- Li ne plu devas foriri.

-- Kiu?

-- Stanislas, li scias ankoraŭ pli bele rakonti ol avino.

-- He!

-- Jes!... Li restos, ĉu ne vere?

La doktoro ridis bonhumore kaj rigardis al Stanislas, kiu modeste ŝajnigis sin ne aŭskulti.

-- Li ne volas resti tie ĉi, li prefere returnos sin al la cirko --, diris ŝercante la doktoro.

-- Ho ne, aĉjo, li pli volonte restos ĉe mi.

-- Ĉu vere? -- demandis la doktoro, fiksante la rigardon sur Stanislason.

-- Estos tro maloportune al vi, sinjoro.

-- Ne! ne! -- kriis Teodoro --, li povas ludi kun mi kaj labori por aĉjo, aŭ por avino.

-- Je la trapezo? -- demandis la doktoro.

-- Ankaŭ je la trapezo kaj krom tio je ĉio ajn --, diris Teo, ĉirkaŭbrakante unu el la kruroj de la avo, kaj li diris plue:

-- Nu, aĉjo?... Ĉu li restos?

-- Jes, mia infano, li restos, almenaŭ, se li volas.

-- Hura! -- kriis Teodoro, -- li restos! ... mi tuj iros tion rakonti al avino --, kaj li forrapidis.

Stanislas sidis kun mallevitaj okuloj kaj la doktoro, rigardinte lin dum momento, demandis:

-- Ĉu vi pli volonte restos ol returni vin al cirko?

-- Jes, sinjoro, mi ja volonte volas esti via veturigisto, mi povas...

-- Mi havas bonan veturigiston kaj ne bezonas du.

-- Mi eble povos servi alie.

-- Nu, mia knabo vi povas resti, sed ne por servi al mi aŭ al iu alia en mia domo; mi pensis pri tio jam antaŭ ol mia nepeto demandis tion... Ĉu vi facile studadas?

-- Mi ne scias, sinjoro; sed mi povas klopodi.

-- Kiom vi jam lernis?

-- Mi lernis rajdi...

-- Tion mi ne celas... Ĉu vi facile lernis kalkuli?

-- Mi ne scias; neniam oni instruis al mi tion?

-- Sekve vi ne lernis la matematikon!

-- Ne, sinjoro.

-- Ĉu geografion aŭ historion?

-- Nek tion, sinjoro.

La doktoro ekscitiĝis, sed li sin retenis.

-- Ĉu vi scias skribi sen gravaj eraroj?

Stanislas konfuziĝis en terura maniero kaj estis ploronta pro honto, li tamen kontraŭbatalis la larmojn kaj balbute respondis:

-- Mi ... mi tute ne scias skribi...

-- Kion!? -- kriis la doktoro, -- vi ne scias skribi!!

-- Ne, sinjoro.

-- Vi tamen scias legi, ĉu ne vere?

Stanislas ne respondis, kaj kovrante la okulojn per ambaŭ manoj, li ekploris, dum grandaj larmoj fluis el inter liaj fingroj, kaj fine li balbute diris:

-- Ne, sinjoro..., mi eĉ ne scias tion..., mi lernis nenion!

-- Sed tio estas terura!

-- Mi ne estas kulpa, sinjoro; mi deziris lerni, sed mia patro ne konsentis..., ĝi kostus tro multe da tempo kaj tro multe da mono.

-- Fi do!!... Nu, ĉesu plori, jam ne pensu pri ĝi, ĉar post sufero venas prospero. Ne estas ankoraŭ tro malfrue, se vi estos nur diligenta.

-- Mi estos, sinjoro.

-- Pri tio mi ne dubas, vi lernos. Eble vi fariĝos eĉ doktoro aŭ profesoro same kiel Teodoro; ĝi dependos de vi mem.

Stanislas estis kaptonta la manon de sia protektanto por kisi ĝin el dankemo, sed la doktoro sin turnis kaj rapide eliris la salonon.

* * * * *

Je la vespero de tiu tago haltis antaŭ la domo veturilo. Tri viroj eltiris el la veturilo longan ĉerkon, kiun ili portis en la veturilejon. Kelkajn minutojn poste tiuj viroj, helpate de Mikelo, reportis la ĉerkon kun la kadavro de la mortinto eksteren, kaj for ĝi veturis al la mortintejo, kie ĝi por ĉiam malaperis en izolita kaj neniam retrovebla fosaĵo.

Kvina Ĉapitro.

Stanislas kaj Teodoro -- Pri fabeloj kaj: La Historio pri Floriso kaj Blankafloro -- (Tiu historio havas nenion komunan kun la herooj de ĉi tiu romano, tial la legantoj ne bezonas legi ĝin, se ili ne amas legi rakontojn el jam longe pasinta tempo).

Dank' al la korpa konstitucio de Stanislas lia kruro en tre mallonga tempo resaniĝis tiom, ke la knabo povis marŝi kun helpo de bastono. Akompanate de sia nova amiketo, la juna Teo, kiu preskaŭ neniam lin forlasis, li faris mallongajn promenadojn sur la strato, kaj post tri monatoj li sentis, ke la kruro estas sufiĉe forta, por ke li povu marŝi kiel antaŭe. De tiu tempo li faris sian eblon esti utila al ĉiuj siaj samhejmanoj. Matene li helpis alportadi sitelojn kun pura akvo, ĉar la sinjorino ankoraŭ ĉiam purigadis kaj frotadis, kaj laŭeble la knabo helpis al ŝi, precipe kiam la doktoro estis eksterdome kun sia veturilo por viziti la malproksimajn pacientojn en la vilaĝoj kaj tre malsanajn en la urbo. Kiam la veturilo refoje staris en la veturilejo kaj Stanislas estis kondukinta la ĉevalon en la ĉevalejon, li ordinare eniris la laborejon por vidi, ĉu li povus esti agrabla aŭ utila al sia protektanto, kaj preskaŭ ĉiufoje la doktoro trovis kialon por teni la knabon apud si, ĉar li ne amis, ke ĉi tiu kiel servisto helpis purigadi la kuirejon, tiom pli, ĉar tiun ĉiutage ripetatan purigadon la doktoro konsideris kiel senutilaĵon kaj kiel ion tute superfluan. La doktoredzino laŭ sia deziro povis laboradi, ŝia edzo jam ne kontraŭstaris; sed li opiniis, ke Stanislas pli bone povas pasigi alie sian tempon. Okazis kelkfoje, ke la knabo estis helponta la sinjorinon, kiam subite la doktoro lin vokis al si. Stanislas, kiu penadis esti ĉies helpanto kaj amiko kaj volonte servis al kiu ajn, sin trovis tiam en granda embaraso, el kiu la sinjorino lin ordinare eltiris, dirante:

-- Nu iru, Stanislas, post la forveturo de la doktoro vi ja povos reveni al mi.

Teodoro sekvis sian amikon kiel ombro. Ili dormadis en la sama ĉambro, ĉar tion la knabeto nepre deziris; ili ludadis kune en la veturilejo, kie la eksakrobato estis farinta trapezon por plaĉi al sia amiketo, kaj sur ĝi li de tempo al tempo „laboris“.

La cirka veturilo staris post sia alveno en angulo kaj restis tie. La du knaboj ofte ludis en tiu iama loĝejo, post kiam Stanislas estis puriginta ĝin ĉiuflanke. La matraco kaj la litaĉo jam ne kuŝis sur sia loko, sed estis forĵetitaj, kaj nur la tablo kun paro da kadukaj seĝoj estis la tuta meblaro. En la tirkesto de la tablo kuŝis jam dum jaroj speco de lukse bindita kaj preskaŭ plenskribita kajerego. Stanislas memoris, ke lia patrino ofte legis en ĝi, sed nur, kiam la patro forestis. Ŝajnis al la knabo, ke lia patrino tre ŝatis tiun libron kaj tial li ĝin gardis kiel karan memoraĵon. Strange estis tamen, ke la doktoro, kiu laŭ la opinio de Stanislas estis tre klera viro, estis skuinta la kapon, kiam li foliumis tiujn skribitajn paĝojn, dirante:

-- Tion eĉ la diablo ne kapablas legi, tio ne estas franca, ne germana, ne angla, ne latina nek greka..., do forĵetu, ĝi valoras neniom!

Stanislas tamen ne forĵetis, sed gardadis la memoraĵon, esperante, ke poste li renkontus personon pli kleran ol la doktoro, kiu povus diri, kion ĝi enhavas.

La ĉevalo de Mareau estis vendita kaj la doktoro gardadis la monon por Stanislas.

Ok semajnojn post sia alveno en la domo de la doktoro, Stanislas iun posttagmezon sidis kun Teodoro en la cirka veturilo. Ili estis „laborintaj“ sur la trapezo, iom laciĝis kaj nun ripozis.

-- Stanislas, rakontu do ankoraŭ fabelon! -- diris Teodoro.

-- Pri kio?

-- Pri Blua Barbo.

-- Mi jam centfoje ĝin rakontis, elektu alian.

Teodoro pripensis, tiam li diris:

-- Rakontu fabelon, kiun mi ankoraŭ ne aŭdis.

-- La cirka burleskulo iam rakontis al mi tre longan rakonton pri Floriso kaj Blankafloro, sed mi timas, ke ĝi estas tro longa por vi kaj ke vi ne povos kompreni tiun rakonton.

-- Ho jes, mi komprenos tamen; mi ja ĉiam komprenis viajn fabelojn.

Kaj Stanislas rakontis:

La Historio pri Floriso kaj Blankafloro[*].

Antaŭ pli ol mil jaroj vivis en Hispanujo idolana reĝo. Iun tagon tiu reĝo transiris la maron kun granda armeo, albordiĝis en kristana lando kaj ruinigis tie multajn urbojn kaj kastelojn, forbruligis preĝejojn kaj monaĥejojn kaj en la daŭro de tri tagoj tiel rabodezertigis ĉion, ke nek domoj, nek homoj troviĝis je tridekmejla distanco de la maro.

Li plenŝarĝigis siajn ŝipojn kun ĉio, kion li estis rabinta kaj dissendis kvardek armitajn virojn por spionadi kaj elrabi la pilgrimantojn, kiuj preteriris. Inter tiuj pilgrimantoj sin trovis duko el Francujo; li havis kun si sian filinon, kiu estis fariĝonta patrino. Ŝia edzo estis mortigita en batalo antaŭ mallonga tempo, tiel ke nur la duko povis protekti ŝin. Li sin defendis kuraĝe kontraŭ la idolanoj, sed fine li estis venkata kaj lia filino estis forkondukata kiel kaptitino. La hispana reĝo tiam rapide returnis sin al sia reĝolando, kie liaj subuloj salutis lin kun ĝojkrioj, kaj la rabitaĵo estis partigata kaj disdonata al la soldatestroj. La reĝino tre ĝojis, ke ŝia edzo estis kunportinta kristanan virinon; jam longe ŝi petis al li tian virinon kiel korteganinon; nun ŝia deziro estis plenumita kaj ŝi konsentis, ke la nova korteganino restu kristanino. La malfeliĉa vidvino estis pro tio tre danka; ŝi servis la reĝinon de la frua mateno ĝis la malfrua vespero, instruis al ŝi la francan lingvon kaj baldaŭ la kristanino estis amata de la tuta korteganaro. Okazis, ke la reĝino kaj ŝia kristana korteganino en la sama tago, nome dum palmofesto, naskis po unu infaneton. Al la reĝino naskiĝis filo kaj al la dukino naskiĝis filino. La filino estis baptata per la nomo Blankafloro kaj la juna princo estis nomata Floriso. La reĝo estis tre ĝoja, kiam li eksciis, ke naskiĝis princo, kaj en la palaco fariĝis granda festo, kiun devis partopreni ĉiuj korteganoj. Li konsentis, ke la princo estis konfidata al la zorgoj de la dukino, sed idolana virino devis suĉigi la infanon. La kristanino kore amis ambaŭ infanojn, kiuj poste ĉiam estis kune, tiel ke ili ne povis vivi unu sen la alia. Tuj kiam la reĝo rimarkis, ke lia filo estas sufiĉe aĝa por studadi, li diris: Mi konfidos vin al la zorgoj de l' instruisto Gorbur. Floriso tamen tre malĝojis; li ekploris dirante: Ho patro, mi povos nek lerni, nek skribi, nek legi, nek ion alian, se Blankafloro ne akompanos min al la lernejo. La reĝo tial promesis, ke ili kune iru al la edukpensiono. Tie ili ĉiam studadis kune, sin ekzercadis en la latina lingvo kaj faris tiajn progresojn, ke ili povis skribi unu al la alia latinajn leteretojn, kiujn la aliaj ne povis kompreni. Tiel ili fariĝis pli aĝaj kaj pli grandaj kaj enamiĝis unu en la alian ĉiam pli kaj pli. Tio tamen tute ne plaĉis al la reĝo kaj li pripensadis rimedojn por disigi la du infanojn. Iun tagon li diris al sia edzino, ke li intencas ekzekutigi Blankafloron, se la princo ne forlasus sian malsaĝan enamiĝon, ĉar estus tro ridinde edzigi princon kun filino de kristana sklavino. La reĝino tamen kontraŭstaris kun ĉiuj fortoj, timante ke Floriso pro malespero memmortigus sin, se Blankafloro estus ekzekutata. Tial ŝi pripensis alian planon. Al la instruisto estis ordonite, ke li ŝajnigu sin malsana, tiel ke Floriso devus aliri alian edukpensionon en Mentorujo. Tie tiutempe estis multaj infanoj de nobela naskiĝo kaj inter ili belegaj knabinoj, kaj la reĝo esperis, ke lia filo baldaŭ forgesus pri Blankafloro. Sed Fenuso sin trompis, kiel ni vidos. Kiam Floriso estis forvojaĝonta, li petis al sia patro, ke Blankafloro kuniru al Mentorujo. -- Ne --, diris la reĝo, -- ŝi devos resti tie ĉi por flegi vian patrinon, kiu fariĝis malsana --. Oni povas imagi, kiel malĝojis la princo, kiam li eksciis tion. Kiel frenezulo li vagadis tra la palaco, dirante, ke li volus neniam aliri Mentorujon, se Blankafloro ne akompanus lin. La gereĝoj ne sciis kiel rekvietigi la princon, kaj ili nur sukcesis en tio, post kiam ili promesis al li, ke Blankafloro sekvus lin post du semajnoj. Kordeŝira estis la adiaŭo de la du gejunuloj. Al Fenuso tio tute ne plaĉis, sed kion li devus fari? Kun flataj vortoj kaj ĉiaj donacoj li fine irigis la princon al Mentorujo, kie lin feste akceptis la duko Goraso, la dukino Zeŭte kaj ilia filino. La postan tagon li vizitis la lernejon, kie estis multaj nobelaj fraŭlinoj, sed tio efikis nenion, ĉar kiun ajn vidis Floriso, kaj kion ajn oni faris, ĉiam li pensis pri Blankafloro. Jen li silente sidadis droninta en pensoj, jen li iradis ĉirkaŭe kun ĝemoj kaj plorante, kaj kiam post la du semajnoj ne venis al li Blankafloro, tiam li jam ne sciis, kien sin movi kaj sin ŝovi. Li ektimis, ke ŝi estis mortinta; li volis nek manĝi nek trinki, nek dormi kaj fariĝis malsana. La kortegano akompananta la princon sciigis pri tio al la reĝo kaj granda konsterno estiĝis en la kortego. La reĝo venigis la reĝinon kaj diris: -- Kara edzino, mi ne scias, kion fari kun mia filo. Blankafloro sendube ensorĉis nian infanon. Mi tuj ŝin ekzekutigos, tiam li nepre forgesos pri ŝi --. Sed la reĝino respondis: -- Sinjoro, tio ne estus saĝa. Blankafloro ne ensorĉis nian infanon, ĉar ŝi lin amas tro multe. Post lia forvojaĝo Mentorujon ŝi ne travivis eĉ unu feliĉan momenton. Daŭre ŝi ploradis kaj suferadis. Estus peko kaj honto mortigi ŝin, ĉar ŝi ne estas kulpa. Pretere kondukigu ŝin al Nicea por vendi kiel sklavinon, tiam ni jam neniam aŭdos pri ŝi --. La reĝo sekvis la konsilon de la reĝino; li venigis du aziajn komercistojn kaj ordonis, ke ili plenumu la deziron de la reĝino.

Monaton poste la knabino estis vendata al riĉa emiro en Babilono. Ĉi tiu emiro, trovanta ŝin belega kaj aminda, intencis edziĝi kun ŝi kaj ŝin kondukigis al la turo de la virgulinoj, kie estis dudek kvin knabinoj, kiuj devis konsoli kaj gajigi kaj instrui ŝin, ĉar baldaŭ ŝi fariĝus reĝino de la tuta lando.

Jen Blankafloro sin trovis inter fremduloj kaj en salonego, kiun ŝi ne povis forlasi. Ŝi ploris kaj diris ĝemante: -- Ho, mia kara Floriso! kiu do nin disigis laŭ tia kruela maniero? Neniam mi vin forgesos. Mi scias, ke vi suferas same kiel mi, ĉar ni amas nin reciproke. Malbenita estu tiu, kiu kaŭzis al ni tiun ĉagrenon kaj doloron, ĉar sen vi mi neniam reĝojiĝos.

La reĝo Fenuso estis tre kontenta, post kiam estis foririnta la bela Blankafloro, sed la reĝino estis senkuraĝiĝinta. -- Sinjoro! -- ŝi diris, -- kion do ni faros, kiam revenos nia filo? Li ploros ĝismorte. Donu al mi bonan konsilon.

La reĝo pripensis kaj ordonis, ke oni faru belegan tombo-monumenton el marmoro kaj kristalo; sur tiu monumento kuŝu du infanoj el oro, unu similu al Floriso kaj la alia al Blankafloro. Ambaŭ portu reĝan kronon kaj sur tiu de Floriso brilu karbunkolo disiganta nokte tiom da brilaĵo, kvazaŭ estus hela tago. Sub la du infanoj staru per oraj literoj: „En ĉi tiu tombo ripozas Blankafloro, kiun la junulo Floriso amis kun eterna amo.“

Kaj la reĝo disordonis, ke ĉiu diskonigu, ke Blankafloro estas mortinta. Post kiam ĉio tio ĉi okazis, la reĝo venigis Florison. La princo dancis pro ĝojo. En malmulta tempo li ĉion pretigis por forvojaĝi kaj baldaŭ li staris antaŭ siaj gepatroj. Li ĉirkaŭbrakis ilin kaj tuj informiĝis pri Blankafloro. Neniu kuraĝis paroli, sed li rapidis al ŝia ĉambro, kie li ne trovis ŝin.

Sed ŝia patrino sidis tie malĝoja kaj ploranta pro la kara filino. Floriso ŝin petis konduki lin al Blankafloro. Komence ŝi agis kvazaŭ ŝi ne komprenis, tiam ŝi respondis eviteme; fine ŝi ŝajnigis kredi, ke Floriso volas informiĝi pri tio, kion li jam estis sciiĝinta. -- Mi opinias --, ŝi diris, -- ke vi min ŝercmokas --. Ho ne! -- respondis Floriso, -- mi tute ne ŝercmokas. Venigu rapide mian Blankafloron, mi petas --. Tiam ŝi ne plu povis silenti. -- Mi ne scias, kie ŝi estas --, diris ŝi, dum ŝi fikse direktis la okulojn sur la plankon. -- Oni ja ordonis al mi, ke mi diru ... ke ŝi mortis kaj ... ke ŝi estas entombigita.

Floriso ne aŭdis la lastajn vortojn. Li svenis. La dukino ekteruriĝis kaj eligis ekkrion, kiu resonis tra la tuta kortego, ĉar ŝi kredis, ke la princo kuŝas sen vivo antaŭ ŝiaj piedoj. La gereĝoj tuj alkuris kaj ekploris. Post kelka momento Floriso rekonsciiĝis kaj oni lin kondukis al la tombo, kie li denove svenis. Rekonsciiĝinte la duan fojon, li ekkriis: Ho, Blankafloro, kial vi min forlasis! Ni naskiĝis la saman tagon kaj kune ni estis edukataj. Kial do ni ne eliris kune el tiu ĉi mondo?

Dirinte tion, li elujigis ponardeton kaj estis trapikonta sian koron, sed feliĉe lia patrino retenis la jam levitan brakon kaj kaptante la ponardeton, ŝi rapidis al la reĝo kaj diris: -- Reĝa moŝto, kompatu do nian infanon. Jen la armilo, per kiu li estus mortiginta sin, se mi ne estus kaptinta ĝin en la ĝusta tempo: Kio fariĝus, se li tiel finus sian vivon!... Ni havas nur unu infanon kaj la tuta lando nin mallaŭdus. Parolu do, sinjoro! ... kion ni devas fari? -- -- Diru al li --, respondis la reĝo, -- ke li ĝoju, ĉar Blankafloro vivas ankoraŭ.

Kiam la princo tion ekaŭdis, li diris al sia patro: -- Ho patro, permesu, ke mi iru al Blankafloro, ĉar sen ŝi mi ne povas vivi.

La reĝo malĝojis kaj li malbenis la tagon, en kiu li ŝin vendis. Volonte li reaĉetus la knabinon, sed li ne sciis, kie ŝin trovi. Li sekve parolis: -- Mia knabo, aŭskultu la bonan konsilon, kiun mi al vi donos. Restu ĉe mi kaj mi havigos al vi belan fianĉinon el pli nobla rango, kiu povos porti kun honoro la reĝinan kronon --. Sed Floriso respondis: -- Ho ne, kara patro! Ĉar estas en la mondo nur unu, kiun mi povas ami, kaj ŝi estas Blankafloro. Permesu do al mi, ke mi iru por serĉi ŝin --. Tiam respondis la reĝo: -- Nu do, iru, mi havigos al vi la bezonajn vestojn, ĉevalojn, servistojn kaj monon --. Floriso tamen diris: -- Sinjor' patro, ĉu ne estus pli saĝe, se mi vojaĝus kiel negocisto deziranta vendadi kaj aĉetadi? Dek du azenoj devas marŝi antaŭ mi, tri ŝarĝitaj kun ĉapeloj, tri kun moneroj, du kun veluro, skarlataj kaj silkaj vestaĵoj kaj orbroditaj, la kvar ceteraj portos blankan kaj grizan peltaĵaron. Ĉe la azenoj mi bezonos dek du kondukistojn. Krom tio, vi donos al mi dek du militistojn por min protektadi, unu soldatestron kaj unu saĝan korteganon. Fine min akompanados la du komercistoj, kiuj vendis Blankafloron, ĉar ili plej bone scios, kie mi devos ŝin serĉi.

La reĝo konsentis en ĉio kaj pretigis belan ĉevalon, sur kiu lia filo povos rajdi, kaj jen li rajdis for por serĉi Blankafloron. Li iris kun sia sekvantaro Niceon, kien la komercistoj estis kondukintaj ŝin. Post prospera vojaĝo ili ekloĝis tie ĉe riĉa viro, ĉe kiu ili ĉion trovis, kion ili bezonis, kaj kie ili pasigis kelkajn ĝojajn tagojn. Floriso tamen ne partoprenis en la ĝenerala ĝojo; li nur pensadis pri sia karulino, kaj kiam li sidadis ĉetable, li fakte ne sciis, ĉu li enbuŝigis panon aŭ viandon.

Kiam la gastigintino tion rimarkis, ŝi diris al sia edzo: -- Sinjoro, ĉu vi ne vidas, kiel malĝoja estas tiu juna fraŭlo? Ĉiam li dronas en pensoj, ĉiam li rigardas sencele kaj fikse antaŭ sin. Kvankam ili pretendas esti negocistoj, mi supozas, ke ili alvenis aliacele.

Unu tagon ŝi jam ne povis kontraŭbatali sian scivolon, kaj ŝi diris al Floriso: -- Mi rimarkis, juna fraŭlo, kiom malmulte vi manĝis, kaj ke viaj pensoj disvagadas. Laŭ viaj manieroj vi estas simila al juna fraŭlino, kiu antaŭ nelonge estis tie ĉi kaj kiu, same kiel vi, seninterrompe ĝemadis kaj pripensadis. Ŝi nomiĝas Blankafloro. Multfoje ŝi ploris pro sia amato, nomita Floriso, kaj pro kiu ŝi estis vendita kiel sklavino.

-- Kien ŝi forvojaĝis? -- Floriso demandis.

-- Al Babilono --, respondis la virino.

Post kiam ĉiuj estis manĝintaj, ili enlitiĝis. Jam frue la sekvantan matenon Floriso vekis sian korteganon kaj li ordonis, ke li veku la tutan sekvantaron, ĉar li deziris tuj ekvojaĝi. Baldaŭ ili alvenis riveron, nomitan Serio. Ponteto por piedirantoj kuŝis trans tiun riveron, sed, ĉar la princo havis kun si azenojn kaj multe da komercaĵoj, li ne povis ĝin transiri. Ĉe la ponteto elstaris el la tero cipresbastonego, sur kiu pendis ebura trumpeto; ĉiu kiu bezonis la pramiston por esti transkondukata, devis blovi sur tiu trumpeto. Floriso ekblovis kaj la pramistoj alvenis; ili plenŝarĝis la pramojn kaj Floriso prenis lokon en la pramo de l' pramestro. Ĉe tiu rimarkis, ke Floriso aspektas malĝoja. -- Kien vi deziras vojaĝi, kaj kial vi aliras nian landon? -- demandis li. -- Ni estas komercistoj --, respondis Floriso, -- ni intencas vojaĝi Babilonon. Sed estas jam malfrue por ekvojaĝi hodiaŭ. Ĉu troviĝas ĉe vi hotelo por niaj ĉevaloj kaj azenoj? -- La pramestro respondis: -- Sinjoro, mi posedas bonegan gastejon. Sed mi volas diri al vi, kial mi vin alparolas. Antaŭ tri monatoj mia pramo transportis fraŭlinon, kiu estas tre simila al vi --. -- Kien ŝi iris? -- demandis Floriso. -- Al Babilono.

Floriso kaj lia sekvantaro pasigis la nokton ĉe la pramestro, kaj jam frumatene la sekvantan matenon ili estis pretaj refoje ekvojaĝi. Antaŭ ol foriri, Floriso demandis al la pramisto, ĉu li havas en Babilono amikon, kiu povus gastigi kaj helpi lin se bezone. -- Mi havas --, respondis la pramisto. -- Antaŭ ol alveni tie, vi renkontos larĝan riveron, trans kiu kuŝas ponto; la viro, kiu ricevadas la transirmonon, estas mia plej bona amiko. Li posedas en la urbo domojn kaj loĝejojn, tiel ke li volonte loĝigos vin. Prenu mian ringon kaj montru ĝin kiel signon, ke mi irigis vin al li.

Floriso adiaŭdiris la gastiginton kaj alvenis tiun saman matenon antaŭ la rivero, pri kiu oni estis parolinta. Li montris la ringon al la amiko de la pramestro, kaj ĉi tiu kondukis lin kaj lian sekvantaron al unu el siaj hoteloj. La postan matenon, dum li faris promenadon kaj admiris la grandan povon kaj la fortan kastelon de la emiro, li preskaŭ freneziĝis kaj parolis al si mem. -- Nun mi estas tie, kie estas Blankafloro, sed kion tio al mi utilas? Mi agis malsaĝe forlasante mian patrujon. Ĉu ne estus pli bone revojaĝi? Ĉi tie mi konas neniun, al kiu mi povus konfidi la celon de mia vojaĝo, kaj se la emiro ekscios pri mia celo, li sen dubo kaptos kaj senkapigos min --. Tiel pensante kaj parolante al si mem, li reiris al sia gastiginto kaj ĉi tiu diris: -- Ho, mia amiko, pri kio vi do pensas; vi aspektas tiel malĝoja! Ĉu estas io en mia hotelo, kiu ne plaĉas al vi? -- -- Ne, sinjoro --, respondis Floriso, -- tute kontraŭe, mi eĉ esperas vivi sufiĉe longe por poste danki vin pro ĉio bona, kion vi al mi faris. Sed mi timas, ke tio neniam okazos. -- -- Kuraĝon! -- diris la gastigisto, -- mi ja povos trovi rimedojn por helpi vin.

Dum la manĝado Floriso alportigis pokalon kaj ordonis, ke oni ĝin plenigu je vino. Ĝi estis tiu sama pokalo, por kiu Blankafloro estis vendita; la hotelisto tuj ĝin rekonis. Floriso intertempe malĝojis kaj larmoj elrulis el liaj okuloj. La edzino de la hotelisto tion rimarkis kaj ŝi diris al sia edzo: -- Ni formetu la manĝaĵon, ĉar tiu juna sinjoro tute ne havas bonan apetiton kaj li manĝis neniom. Ni lin konsolu.

La manĝaĵoj estis forprenitaj kaj la hotelisto parolis: -- Juna sinjoro, diru al mi: kio faras vin tiel malĝoja? -- Floriso respondis: -- Mi diros al vi la veron. Mi estas la filo de la hispana reĝo; mi serĉas mian karan Blankafloron, kiun oni de mi forŝtelis. Se vi povos doni al mi bonan konsilon por reakiri ŝin, tiam mi vin rekompencos per tiom da mono, kiom vi deziras. Antaŭ ol monato estos pasinta, mi nepre devos rehavi ŝin, se ne, mi mortos pro ĉagreno --. -- Estus terure, juna sinjoro, sed mi vere ne scias, kiamaniere vi sukcesos reakiri ŝin. Neniu ĉi tie kuraĝos vin helpi, ĉar la emiro estas tiel potenca, ke kvindek reĝoj staras sub lia ordono. Krom tio, la urbo Babilono estas dudek mejlojn larĝa kaj dudek mejlojn longa, la muregoj de la urbo estas mirinde dikaj kaj altaj kaj konstruitaj el tiel malmolaj ŝtonoj, ke ili povas kontraŭstari ĉion, tiel ke ni timas neniajn malamikojn. En la urbmuregoj estas tridek tri metalaj pordegoj kaj el ili elstaras sepcent altaj turoj. En tiuj turoj loĝas sepcent eminentaj sinjoroj, kiuj defendas la urbon. Ĉiu el tiuj eminentuloj estas tiel potenca, ke neniu devas cedi pro kiu ajn reĝo. Mi opinias, ke via entrepreno estas granda malsaĝaĵo. En la mezo de la urbo staras kolosa kastelo, enhavanta kvar loĝejojn, en la kvara kaj plej alta loĝas Blankafloro kun sep aliaj fraŭlinoj, ĉiu en belega salono kun fenestroj el bonodora mirta ligno kaj ebonaj pordoj, kiuj neniam forputriĝos kaj kiuj estas nebruleblaj. Tiu turo nomiĝas la virgulinejo. En la mezo de la virgulinejo staras kristala kolono, ĉe kiu sin trovas fontano, kies akvostrioj altiĝas ĝis la plej alta fenestro. Flanke de tiu kolono estas ŝtuparo, laŭ kiu malsupreniras la fraŭlinoj en la salonon de la emiro, ĉar du fraŭlinoj devas lin servadi dek kvar tagojn, matene kiam li ellitiĝas kaj vespere, kiam li enlitiĝas. La turgardisto estas tre severa. Kiu ajn alproksimiĝas al tiu turo sen sufiĉa kialo, tiun li mortigos. Plie sin trovas tie dek ses viroj, kiuj ne scias pri kompato; ili gardadas la loĝejojn de la turo kaj dormas nek tage nek nokte. Fine mi devas rakonti pri io mirinda. La emiro kutimas edziĝi ĉiujare kun alia virino. Je la fino de la jaro li venigas al si ĉiujn eminentulojn de la lando, kaj kiam ili estas kune, li ordonas, ke ĉiuj virinoj venu antaŭ lin. Tiam ekzekutisto senkapigas ilin unu post alia. Tiu, kiu fariĝas lia edzino, devas ĉiam pagi tiun honoron per sia kapo. Kiam tio estas finiĝinta, la fraŭlinoj devas malsupreniri la turon kaj kunveni en ĝardeno. Ĉe tiu okazo ili havas mienon tre malĝojan, ĉar neniu deziras havi la honoron fariĝi reĝino, sciante, ke tiam restos al ŝi nur unu jaro da vivo. Ĉirkaŭ tiu ĝardeno, kie la tutan jaron kreskas la plej belaj fruktoj, estas muro el oro kaj lazurŝtono. En la mezo de tiu ĝardeno ŝprucas klara fontano kaj super tio disetendas alta arbo siajn ĉiam fruktojn portantajn branĉojn. Tuj kiam defalas unu frukto, alia ekfloras sur tiu sama loko.

Post kiam la emiro kaj lia sekvantaro venis en la ĝardenon, li eksidas apud la arbo. Tiam la fraŭlinoj unuope devas preteriri inter li kaj la fontano. Tiun, sur kies kapon falos floro, li elektas kiel edzinon, kaj ŝi estas kronata kun honoro, kvankam li ŝin ekzekutigos ĉe la fino de la jaro.

Do, juna sinjoro, mi dubas, ĉu iu sin trovas tie ĉi, kiu povos diri, kiel rehavigi al vi Blankafloron. Antaŭ ol pasos unu monato, la emiro kunvenigos la eminentulojn por festi la geedziĝon, kaj tiam ĉiuj fraŭlinoj devos aperi en la ĝardeno. Mi ekaŭdis, ke li tiom amas Blankafloron pro ŝia beleco, ke li intencas edziĝi kun ŝi --. -- Ho, mia kara gastiganto! -- diris Floriso, kiu estis aŭskultinta kun malfermita buŝo kaj fariĝis mortepala, -- donu al mi konsilon..., kion do mi faros? -- Tiam ekparolis Doriso: -- Mia juna sinjoro, mi donos al vi bonan konsilon. Leviĝu jam tre frue morgaŭ matene kaj rigardu atente la turon, en kiu loĝas Blankafloro. Tiam la gardisto demandos vin akratone, kion vi faras. Respondu al li kviete kaj dolĉtone, ke vi deziras konstrui tiajn turojn en via lando. Kiam li ekaŭdos, ke vi parolas pri tiaj gravaj intencoj, li ekkonatiĝos kun vi kaj invitos vin je ŝakludo. Kompreneble vi akceptos, sed zorgu, ke li gajnu. Reiru al li la postan tagon kaj ne nur malgajnu je la ludado, sed prezentu al li donace la pokalon, por kiu Blankafloro estis aĉetita. Li akceptos kaj pripensos pri rimedoj por kompensi vin pro la bela amikaĵo, kiun li ricevis, kaj li ĵuros al vi fidelecon kaj helpos vin kiel eble plej multe en via entrepreno.

Laŭ la konsilo de sia gastiganto, Floriso iris la sekvantan matenon al la turo. Apenaŭ li staris tie, tuj aperis la gardisto, kiu demandis akratone, ĉu li estas spiono. Sed la respondo, kiun donis Floriso, kontentigis lin kaj tuj li invitis la princon je ŝakludo. Floriso konsentis kaj eniris. La gardisto gajnis kaj invitis lin reveni la postan tagon, al kio Floriso volonte konsentis. Ankaŭ tiun tagon la gardisto gajnis, kaj kiam Floriso forlasis lin, li prezentis la belan pokalon. La gardisto estis ravita kaj ĵuris, ke li helpos sian novan amikon en ĉio, kion ajn ĉi tiu volus entrepreni. Tiam Floriso rakontis malkaŝe, ke li venis por liberigi la belan Blankafloron, ĉar li mortus pro ĉagreno, se li ne povus reakiri ŝin. Tuj kiam la gardisto tion eksciis, li pentis pri sia promeso kaj diris: -- Ho, mia amiko! Viaj amikeco kaj amikaĵo min delogis. Mi timas, ke tio kostos al ni ambaŭ la vivon. Sed mi tenos mian ĵuron kaj plenumos vian deziron. Iru al la hotelo kaj revenu post tri tagoj. Tiam estos la unua de Majo. Intertempe mi kunkolektigos la plej belajn florojn troveblajn por sendi kun saluto en korbego al Blankafloro. Mi intencas portigi vin en tiu korbego al via amatino en la turon --. Floriso estis tiel emociita, ke preskaŭ li ne povis paroli. Li premis al la gardisto la manon kaj kun ĝojo reiris sian hotelon. La gardisto tuj pretigis korbegon sufiĉe grandan, por ke Floriso povu sin kaŝi en ĝi, kaj oni kolektis la plej bonodorajn florojn, sub kiuj li poste sin kaŝus.

La unua de Majo estis veninta. Laŭ la konsilo de la gardisto Floriso sin vestis per ruĝe-purpuraj vestoj, por ke la koloro de lia kostumo ne tro diferenciĝu de tiu de la ruĝaj rozoj. En la ĉambro de la gardisto li trovis la korbegon kaj eksidis en ĝi kun ĉapelo plektita el rozoj; li sin kaŝis sub la floroj, tiel ke li fariĝis tute nevidebla. Tiam la gardisto vokis al si du fortajn knabojn kaj parolis al ili: -- Prenu tiun korbegon, portu ĝin supren en la ĉambron de Blankafloro kaj diru al ŝi, ke mi ĝin sendas, poste revenu al mi.

La knaboj obeis, sed mezvoje ili eligis multajn nedecajn vortojn, ĉar florojn tiel multepezajn ili neniam antaŭe portis. Malfeliĉe ili sin trompis pri la pordo de Blankafloro kaj erare metis la korbegon antaŭ la ĉambro de Klariso, kriante: -- Fraŭlino Blankafloro! jen estas donaco de la turogardisto --. Klariso, rimarkinte la eraron, diris al si mem mokridante: -- Mi volas ekscii, per kio la turgardisto estas surprizanta nian favoratinon --, kaj ekstarante post la pordo ŝi ordonis al la knaboj enporti la korbegon. Kiam ili estis for, ŝi admiris la korbegon kaj elprenis la plej belan rozon. Floriso, pensante ke Blankafloro staras ĉe la korbego, subite salte leviĝis. Klariso morte paliĝis pro ekteruro. Ŝi posten paŝis kaj ekkriis: -- Ho, kiu elvenas el la korbego? -- La aliaj pordoj ĵete malfermiĝis, fraŭlinoj alproksimiĝis kure kaj demandis: -- kio okazis? -- Floriso tamen jam estis malaperinta sub la rozoj kaj Klariso havis la spiritan regecon kovri lin tiel per floroj, ke neniu lin rimarkis. Ŝi subite ekpensis pri tio, ke Blankafloro multfoje parolis al ŝi pri unu juna fraŭlo, kiun ŝi amis, kiam ŝi estis ankoraŭ en Hispanujo kaj ke li similis al ŝi. Al la fraŭlinoj Klariso nun diris ridante, ke ŝi ekteruriĝis pro granda abelo, kiu neatendite elflugis el la korbego, kaj la fraŭlinoj retiriĝis en siajn ĉambrojn. Dume Floriso sidis en granda embaraso, kvazaŭ sur pingloj.

La bela Blankafloro kaj Klariso tamen estis fidelaj amikinoj.

Post kiam ŝi permesis al Floriso eliri el la korbego, ŝi zorge fermis la pordon de sia ĉambro kaj eniris en tiun de Blankafloro. Ĉi tiu laŭkutime sidis ploranta pro sia kara Floriso.

-- Nu do --, parolis Klariso, -- jam ne ploru kaj jam ne ĝemu! Iru kun mi kaj mi montros al vi belegajn florojn. Mi vetas, ke neniam vi vidis tiajn belegajn.

-- Kara Klariso --, respondis Blankafloro, -- viaj floroj ne interesas nek konsolas min, vi ja scias, ke la mezurilo de mia mizero baldaŭ estos plenigita, ĉar post unu monato la emiro min elektos kiel edzinon. Sed mi ĵuras per ĉio sankta, ke mi ne atendos tiun okazon; mi eltrovos rimedon devigi la emiron, ke li mortigos min antaŭ tiu tempo, se mi ne povos alie min liberigi el liaj manoj. Plivole mi mortos ol fariĝi malfidela al mia Floriso. Sed Klariso parolis: -- Ĉesu lamentadi kaj faru, kion deziras via Floriso. Li deziras, ke vi sekvu min por admiri tiujn belajn florojn.

Blankafloro sekvis sian amikinon. Floriso estis aŭdinta, kion parolis la fraŭlinoj kaj klare li estis ekkoninta la voĉon de sia Blankafloro. Salte li kuris al la pordo. Blankafloro rekonis lin tuj kaj senparole ili ĉirkaŭbrakis sin reciproke, kisante sin tiel pasie, ke ŝajnis, kvazaŭ la kisoj neniam finiĝus.

Dume Klariso staris en granda angoro, timante la koleron de l' emiro, sed: kiu levas la piedon, tiu devas ekpaŝi, kaj ŝi decidis helpi la geamantojn. Kaj ili manĝis kaj trinkis kaj estis feliĉaj, kaj neniu el la ceteraj fraŭlinoj eksciis tion, kio fariĝis.

Sed ho ve! unu matenon Klariso vekiĝis, kiam la suno jam staris alte sur la ĉielo. Rapide ŝi ellitiĝis kaj vokis Blankafloron, dirante, ke estas jam malfrue. -- Jes, mi venas, mi venas --, respondis Blankafloro, sed tuj ŝi reekdormis. Klariso iris al la fontano, kolektis akvon en la pelvon kaj ĝin portis tremante al sia sinjoro. Trafis lin tuj, ke Blankafloro malestas. Kiam li informiĝis pri ŝi, Klariso respondis: -- Sinjoro, ŝi legis la tutan nokton kaj preĝis, ke la dioj donu al vi longan vivon, poste ŝi reekdormis --. La emiro estis kontenta, li diris: -- Tio estas bona kaj laŭdinda laboro; kun rajto ŝi povas fariĝi mia edzino --. Sed la postan tagon Klariso refoje vokis sian amikinon por ellitiĝi kaj kolekti akvon, ankaŭ tiam ŝi diris: -- Jes, mi venas! -- Sed Floriso ŝin tenis en la brakoj, ĝis kiam refoje ŝi ekdormis. La emiro suspektis kaj demandis, kial Blankafloro ne venis. Klariso balbute respondis: -- Sinjoro..., mi ŝin vekis ... kiam mi preteriris ŝian ĉambron, kaj ŝi promesis tuj veni.

La emiro tamen ne tion kredis kaj apenaŭ Klariso estis for, tuj li ordonis al ĉambelano, ke li iru al la ĉambro de Blankafloro por venigi ŝin tuj antaŭ la emiron. La ĉambelano, ne sciante, ke Klariso estas malsupre, tuj supreniris en la dormejon de Blankafloro kaj ŝin ekvidis kviete dormantan en la brakoj de Floriso. Kredante tamen, ke Floriso estas Klariso, ĉar tiuj tre similis unu la alian, li reiris al sia sinjoro kaj diris: -- Blankafloro kaj Klariso dormas unu en la brakoj de la alia, mi ne kuraĝis ilin veki.

La emiro fariĝis furioza, aŭdinte tion, ĉar li komprenis, ke Blankafloro kaŝe amis aliulon. Kaj Klariso pro ektimo svenis, ĉar ŝi aŭdis, kion diris la ĉambelano.

-- Donu al mi mian glavon! -- ekkriis la emiro. -- Mi mem iros al tiu fraŭlino; vi mensogis, ĉar Klariso estas malsupre.

Li ordonis al la ĉambelano sekvi lin al la supraj ĉambroj de la turo.

Ne koniginte sian alvenon, li eniris la ĉambron de Blankafloro, puŝmalfermis la fenestrojn, por ke la klara lumo povu lumigi la du dormantojn kaj aliris al la lito; sed kiel miris la emiro, ĉar vidante Florison, li ne sciis, ĉu tiu estas fraŭlo aŭ fraŭlino, tiel bela estis lia vizaĝo. Li ordonis al la ĉambelano sublevi la litkovrilon, kaj rimarkante, ke tie kuŝas fraŭle vestita persono, li tiel furioziĝis, ke neeble li povis eligi unu vorton. Li jam levis la glavon por mortigi ambaŭ, kiam ili vekiĝis.

Jen staris la terura emiro kun brilanta glavo.

-- Kiel vi estas tiel trosentima --, li parolis, -- insulti min en tia maniero? Sciu, ke via lasta horo alproksimiĝis.

-- Kompaton! -- diris Floriso, ŝi min amas pli ol ĉiujn vivantojn, kaj mi amas neniun krom ŝin. Nenies amo estis kiel la nia --. Kaj li petegis al la emiro, ke li indulgu ilin ambaŭ, aŭ ke li kunvoku la juĝojn de la lando, esperante, ke kompatemaj homoj troviĝus, kiuj bonvolus pledi ilian aferon.

La emiro ne eningigis sian glavon kaj igis konduki la kulpulojn en sian salonon, kie ili estus juĝotaj. La plej altaj eminentuloj kunvenus: reĝoj, dukoj, grafoj, baronoj kaj aliaj altranguloj en multenombra amaso. Ĉi tiu salono estis tiel vasta kaj tiel multekosta, ke tiu de la troja reĝo Priamuso ne povus esti komparata kun ĝi. Ĝi estis longa unu mejlon kaj same larĝa; ĉiuj kolonoj estis el pura kristalo.

Kiam la tuta korteganaro estis kune, tuj aperis la emiro. Li sidiĝis sur sia ora trono, ordonis, ke ĉiuj silentu kaj parolis:

-- Aŭskultu, sinjoroj!... Mi deziras, ke vi juĝu unuope laŭleĝe kaj laŭjustece --. Granda silento ekregis en la salonego kaj la emiro diris plue:

-- Miaj sinjoroj! Ĉar Blankafloro estis tie ĉi nur kvar monatojn, kaj ĉar mi ŝin aĉetis por sumo en oro dekfoje pli peza ol ŝia korpo, mi intencis edziĝi kun ŝi kaj gardi ŝin dum mia tuta vivo. Ŝi devis min servi, por ke mi povu vidi ŝin ĉiutage. Imagu mian koleron, pensu pri la honto, kiun ŝi faris al mi!... Mi ŝin trovis kun aliulo. Ambaŭ mi estis mortigonta per mia glavo, sed ili vekiĝis kaj petis esti juĝataj de la tribunalo. Ili min ofendis en mia propra palaco; sekve, miaj sinjoroj, juĝu, por ke mia ofendita honoro estu venĝata.

La tuta konsilantaro unuvoĉe kondamnis ilin al la morto, sed pri la maniero de l' ekzekutado oni opiniis malsame. Kelkaj diris, ke la kulpuloj estu pendigataj, aliaj preferis, ke ili estu radŝirataj; unuj deziris bruligi ilin aŭ dronigi kun multpezaj ŝtonoj je la kolo, sed ĉiuj samopiniis, ke la ekzekutado estu terura.

Tiam ekstaris unu reĝo, nomita Alfas, kaj li parolis: -- Estas honto, ke la ĉi tieaj konsilantoj faras tiom da bruego en ĉeesto de nia estro. Unuj krias pli laŭte ol aliaj. Mi proponas, ke nur unu difinu la juĝon. Ni eksciis la opinion de nia sinjoro; ĉu ne estas juste, ke ni aŭdu, kion Floriso kaj Blankafloro havas por respondi al tio? -- -- En tio mi tute ne samopinias --, parolis la araba reĝo Balziero, -- se ili estas ofendintaj nian sinjoron, tiam ni havas la rajton juĝi. Ili ne havas la rajton defendiĝi.

Intertempe la emiro jam ordonis venigi Florison kaj Blankafloron. Du serĝentoj enkondukis ilin, dum ili rigardadis unu la alian per okuloj ruĝaj de ploro. Floriso unua ekparolis, dirante:

-- Sinjor' emiro, mi scias, ke mi devas morti, sed pardonu al Blankafloro. Mi sola estas kulpa. Venĝu vin nur kontraŭ mi. Se mi ne estus trokuraĝinta enŝteliĝi en ĉi tiun turon, tiam al mia amatino ne estus farita honto. Sekve, mortigu nur min.

-- Ne! -- parolis la emiro per tondra voĉo, kiu ĉiujn tremigis. -- Ne! vi ambaŭ mortos kaj eĉ per mia propra mano --. Li ekstaris kaj eklevis la glavon...

Sed Blankafloro rapidis antaŭen kaj prezentis sian kolon. Tuj kiam Floriso tion ekvidis, li rapidis antaŭen, forpuŝis sian amatinon kaj diris: -- Ĉiuj min mallaŭdus, se mi tion tolerus. Vi, kiu estas virino, ne mortu pli frue ol mi --, kaj li prezentis sian kolon, dirante plue: -- Ekfrapu, mi estas preta! -- Siaflanke Blankafloro ekkaptis lian veston, tiris lin malantaŭen, lokis sin antaŭ la emiro kaj refoje prezentis sian kolon. Tiamaniere daŭris kelkajn fojojn; ĉiu volis morti unua.

La okuloj de la korteganoj pleniĝis je larmoj, kaj ili ekkompatis, eĉ la emiro estis kortuŝita kaj la glavo ekfalis el lia mano. Tiam unu duko, kiu deziris savi al ili la vivon, paŝis antaŭen kaj li parolis malkaŝe: -- Mi opinias, ke nia sinjoro pardonu al ili ambaŭ. Lia honoro ne estus riskata pro tio. Kion ĝi al li utilus, se li mortigus ilin? Kaj se li pardonos al ili, tiam Floriso rakontu al ni, kiel li povis veni en tian fortan turon al sia amatino, por ke ni estu pli gardemaj estonte --. La emiro aŭdis kun plezuro, ke la duko probatalis pro la du geamantoj. Li promesis pardonon, se Floriso volus diri, kiel li eniris nerimarkite en la turon. -- Miaj sinjoroj --, diris Floriso decidatone, -- tion mi ne povas diri, kio ajn estu mia sorto, escepte, se vi antaŭe pardonos al tiu, kiu min helpis.

Tiam la emiro ekkoleris kaj ĵuris, ke neniam li konsentos en tio. La duko tamen ankoraŭ ne cedis; li sin ĵetis antaŭ la piedojn de l' emiro kaj petegis: -- Sinjoro, pardonu ankaŭ tiujn, kiuj helpis al Floriso. Viaj korteganoj ĝin petegas, ĉar kion povus utili al vi la morto de tiu helpinto? Floriso prefere rakontu sian aventuron. Estos pli bone, aŭskulti la historion pri Floriso ol vidi, ke la geamantoj mortas. Rigardu ilin, ili estas tiel belaj je korpo kaj vizaĝo, ke vane oni serĉas tian paron en la tuta lando --. Kaj ĉiuj ĉeestantoj ekkriis kvazaŭ per unu buŝo: -- Sinjor' emiro, pardonu, kaj plenumu la peton de viaj korteganoj!

Fine la emiro cedis; li pardonis ne nur al la geamantoj, sed ankaŭ al tiuj, kiuj estis helpintaj ilin. Ne estas bezone diri, kiel ĝojis la juna paro. Floriso rakontis al ĉiuj pri siaj malhelpaĵoj, malagrablaĵoj kaj ĉagrenoj de post sia naskiĝo ĝis la tempo, kiam la emiro surprizis lin en la ĉambro de Blankafloro. Tuj kiam li finis sian rakonton, al kiu ĉiuj aŭskultis kun malfermitaj buŝoj, li faris kelkajn paŝojn antaŭen, genufleksis antaŭ la emiro kaj petis, ke li redonu al li Blankafloron, pro kiu li tiom multe suferis kaj riskis, ĉar sen ŝi li ne povus vivi. La emiro donis la manon al Floriso kaj lin starigis, tiam li kaptis la manon de Blankafloro kaj parolis: -- Amiko mia, mi redonas al vi ĉi tiun fraŭlinon, kaj laŭ la moroj de la lando mi kavalirigas vin.

Post kiam ĉio finiĝis tiel prospere, grandaj preparaĵoj estis farataj por belega festo, ĉar la emiro portigis Klarison procesie al la templo, kie li rangaltigis ŝin kiel sian edzinon por gardi ŝin dum tuta sia vivo. En ĉeesto de ĉiuj princoj kaj altranguloj de la lando ŝi estis kronata je reĝino. Blankafloro ankaŭ estis portata al tiu sama templo, kie ŝi edziniĝis kun sia Floriso. Belega edziĝa festeno okazis; la emiro sidis sur la plej alta loko kaj ĉe lia flanko sidis la reĝino Klariso. Flanke de tiu li sidigis Florison kaj Blankafloron kaj la aliajn, ĉiun laŭ sia rango. Okazis turniro, oni kantis, dancis kaj muzikadis kaj la festo daŭris multajn sinsekvantajn tagojn.

Al la festo partoprenis ankaŭ ambasadoroj el Hispanujo, kiuj ĵus alvenis kun la sciigo, ke la reĝo Fenuso kaj lia edzino estas mortintaj, kaj ke ĉie en la lando regis granda malordo.

Kiam Floriso tion eksciis, li malĝojis kaj petis permeson de la emiro returniri al sia patrujo. La emiro nevolonte konsentis, sed fine li cedis, donante al li la plej multekostajn donacojn el arĝento kaj oro kaj rekomendis lin al la protekto de la Dioj.

Tiel forvojaĝis Floriso kaj Blankafloro al Hispanujo, kie ili baldaŭ alvenis kaj estis akceptataj de la tuta popolo kun laŭtaj ĝojkrioj. Floriso estis proklamata kiel reĝo kaj Blankafloro kiel reĝino, kaj laŭ deziro de Blankafloro Floriso konvertis la tutan popolon al la kristanismo. Longe kaj feliĉe ili vivis kune, ekhavis unu filinon, nomitan Berta, kiu poste fariĝis la edzino de l' reĝo Pepejn.

* * * * *

[*] _Noto (por la leganto)._ Ĉirkaŭ la dektria jarcento vivis en Flandrujo, en la vilaĝo Assenede, poeto, nomita Didrik van Assenede. Ni posedas de li kavaliran romanon en versoj, titolitan: Floriso kaj Blankafloro (_Floris en Blanchefloer_), kiu antaŭ kelkaj jaroj la unuan fojon estis eldonata de Hoffmann von Fallersleben. Lia poemo ne estis originala, li nur faris imitaĵon de la franca originalaĵo: Flore et Blanchefleur, kiu jam antaŭe naskiĝis el la nature poema spirito de niaj mezepokaj prapatroj. La legendo estis tre amata en la mezaj centjaroj. Verŝajne ĝi estas jam tre malnova kaj devenis el Provence. Ĝin ankaŭ imitis Boccaccio, kaj ĝi eĉ aperis kiel greka traduko. Niaj prapatroj tamen ne kontentiĝis kun la poemo de Didrik, sed verkis el ĝi popolan romanon en prozo, kiu en ĉiuj epokoj volonte estis legata; en la lasta tempo tamen ĝi estas iom post iom forgesata. La romaneto en prozo, kies enhavon mi rakontis nur resume en ĉi tiu romano, verŝajne aperis en la 16a jarcento, sed neniu scias, kiu estas la verkinto.

Sesa Ĉapitro.

Neinvititaj aŭskultantoj -- Sinjoro Klajn -- Stanislas akompanas novan konaton eksterurben, kaj ilia interparolado -- Unua leciono -- Stranga klakado -- Pri libroj -- Koncerteto ĉe Klajn kaj kiuj ĉeestas -- Kion Stanislas deziras fariĝi.

Teodoro estis aŭskultinta kun atento, kaj kvankam li komprenis nur la pli malgrandan parton, li tre sin amuzis dum la rakonto, kaj apenaŭ Stanislas ĉesis rakonti, la knabeto kunfrapis la manojn kriante:

-- Hura! tio estis belega, morgaŭ vi denove ĝin rakontu, nun ni laboru je la trapezo.

Li saltis el la veturilo kaj estis kuronta al la gimnastikilo, kiam subite li ekhaltis, ĉar antaŭ li staris du viroj, kiuj, nerimarkite de la knaboj, jam longe kaj kun ridetantaj vizaĝoj estis aŭskultintaj same atente kiel Teodoro mem.

Unu el ili estis la doktoro, la alia estis fremda, tre malgrasa, maldika kaj longa sinjoro kun pala, velkinta vizaĝo. Li estis ĉirkaŭe kvindekjara, havis nek barbon nek lipharojn, sed tre dikajn griziĝintajn brovojn, super kiuj sin montris multaj profundaj kaj longaj sulkoj. Liaj grandaj grizaj penetrantaj okuloj rigardis severe antaŭ sin kaj ĉio montris, ke li kutimadis ordoni. Lia vizaĝo, kvankam severa, tamen ne estis malafabla. Li portis kostumon el nigra ŝtofo, kiu sur kelkaj lokoj, precipe sur la genuoj, estis tre frot-eluzita. Li fumis el tre dika porcelana germana pipo, kiun li tenis per la dentoj kaj la maldekstra mano.

-- Ha, ha, ha!! -- ridis la bonhumora doktoro, -- tio estis vere belega rakonto --, kaj sin turnante al la fremdulo, li diris plue:

-- Ĉu ne vere, sinjoro Klajn?

-- Eĉ tre bela --, respondis la fremda viro.

Stanislas, kiu estis sekvinta Teodoron, rigardis kun surprizo la du ne invititajn aŭskultintojn.

-- Kaj jen via nova lernanto --, diris plue la doktoro.

La fremdulo fikse rigardis al la knabo, prezentante sian manon.

-- Nu, la konatiĝo estas tre agrabla --, li diris.

Stanislas ne sciis kion diri, kaj li demandis al si: -- Kiu li estas? ... kion li devas fari kun mi? -- kaj liaj demandantaj okuloj sin direktis sur tiujn de la doktoro, kiu demandis:

-- Ĉu vi forgesis pri mia iama promeso?

-- Ke mi lernos, doktoro?

-- Kompreneble; nu, estas bone, ke vi tion memoras, ĉar ĝi estas signo, ke la promeso plaĉis al vi.

-- Ho jes, doktoro!

-- Nu, tiu sinjoro, kiu estas lernejestro, instruos vin, kaj hodiaŭ komenciĝos la unua leciono --; tiam etendante la manon al sinjoro Klajn, li diris plue:

-- Do, kiel interkonsentite!... Ĝis renkontiĝo! -- Tiam li iris paŝetante al sia laborejo, dum la lernejestro eliris la veturilejon kaj signodonis al Stanislas lin sekvi. La knabo obeis tre mirante, kien li iros.

-- Mi kuniros ankaŭ! -- ekkriis Teodoro, kiu jam estis sekvonta la ekzemplon de Stanislas, sed la fremdulo diris kviete, sed iom severtone:

-- Ne, mia knabeto, vi _ne_ kuniros, vi restos hejme; Stanislas revenos al vi je la vespero.

Kvankam Teodoro ordinare faris nur sian volon, ĉi tiun fojon la severaj grizaj okuloj de la fremdulo tiel efikis sur lin, ke li ne kuraĝis malobei. Iom surprizite li restis staranta, postrigardis sian forirantan amikon, kaj kiam tiu estis malaperinta tra la elira pordo eksterdomen, li rapidis al sia avo por informiĝi pri tiu fremda sinjoro kaj pri multaj aliaj aferoj rilate al la foriro de Stanislas. Sinjoro Klajn kaj lia nova lernanto intertempe laŭiris kelkajn stratojn kaj post duona horo sin trovis ekster la urbo survoje al apuda vilaĝo. La instruisto marŝis per longaj gravaj paŝoj, ĉiam rigardante rekte antaŭ sin. Stanislas marŝis ĉe lia flanko kaj miris ankoraŭ pli multe ol antaŭe, tial ke la fremda sinjoro lin kondukis eksterurben. Li tamen ne kuraĝis fari demandojn kaj atendis, ĝis lia kunulo ekparolus al li, de tempo al tempo kaŝe rigardante lin per unu rapida rigardo. La instruisto dume kviete elblovis dikajn nubojn da tabaka fumo el sia pipo. Fine li ekparolis, tamen tute ne rigardante lin:

-- Ĉu mi marŝas tro rapide?

-- Ne, sinjoro, mi povus marŝi pli rapide ankoraŭ; tio ne lacigas min.

-- Via nomo estas Stanislas, ne vere?

-- Jes, sinjoro: Stanislas Mareau.

La instruisto ĉesis fari demandojn, sed Stanislas, kuraĝiĝinte per la unua al li adresita demando, diris plue:

-- Ĉu tio estas stranga nomo, sinjoro?

La instruisto ekblovis dikan nubon, pripensis momenton kaj demandis:

-- Kial vi demandas tion?

-- Ĉar la doktoro opinias, ke mi havas strangan nomon.

-- Hm!... Jes, li opinias tiel, li ankaŭ al mi tion diris, kaj li estas prava.

Refoje elblovante kelkajn nubojn, li diris post momento:

-- Ĉu tiu Mareau estis via patro?

-- Jes, sinjoro.

-- Mi ekaŭdis, ke li tre malzorgis pri via eduko...

Stanislas ne respondis, kaj la instruisto diris plue:

-- Sed kun serioza volo, persistado kaj studado vi povos ankoraŭ lerni tre multe.

-- Jes, sinjoro.

-- Knaboj de via aĝo ordinare jam studadis kelkajn jarojn en legado, skribado, kalkulado, historio, geografio kaj aliaj fakoj. Ĉiu knabo kompreneble komencas la studadon en la unua klaso de la lernejo; sed mi opinias, ke vi ne amas sidi ĉe sesjaraj knaboj, tial mi instruos kaj instruigos vin private kaj ne en la publika lernejo, sed en mia propra domo. De nun vi ne povos plu ludadi tutajn tagojn kun la nepeto de la doktoro, ĉar la horojn, dum kiuj vi ne estos ĉe mi, vi devos pasigi hejme, farante taskojn pri skribado kaj tiel plu. Se vi estos diligenta, vi lernos multon en malmulta tempo, kaj mi esperas kaj atendas, ke vi faros vian eblon, ne pro mi, sed pro via estonto kaj pro via bonfaranto, la doktoro.

-- Mi faros mian eblon, sinjoro.

-- Ni vidos.

Ĉiam elblovante nubojn, la instruisto grave promenis plue, dum li faris ĉiajn demandojn al Stanislas pri liaj gepatroj, pri liaj vojaĝoj en Germanujo, en Polujo, en Holandujo kaj en aliaj landoj. Li ne informiĝis pri tio pro scivolemeco, sed por ekscii, kiel lia nova lernanto sin esprimos, por formi al si supraĵan opinion pri lia intelekto. Fine ili alvenis al aro da dometoj, formantaj la komenciĝon de la vilaĝo, kie staris la lernejo de Klajn. Tiu dometaro apartenis plejparte al laboristoj.

Ili preteriris kelkajn dometojn kaj tiam alvenis ĉe malnova preĝejo kaj dikega malalta turo, ĉirkaŭita de burĝaj konstruaĵoj. Unu el ili estis la domo de Klajn, apud kiu staris la publika lernejo. La instruisto eniris sian loĝejon kaj lin sekvis Stanislas. Ili ekhaltis en koridoro kun pordo ĉe ĉiu flanko kaj unu ĉe la fino. La lasta malfermiĝis en ĝardenon kuŝantan post la domo. Ĉe la dekstra flanko de la koridoro estis la ĉambro, en kiun eniris la instruisto kaj Stanislas. Tuj post ilia eniro venis al ili renkonte ruĝvanga, malgranda, sed dika, kvindekjara virino. Kvankam ŝi estis nebela, ŝi havis agrablan, tute rondan vizaĝon kun bluaj okuloj, esprimantaj bonkorecon. Ŝiaj dentoj, kiujn ŝi ĉiam montris, kiam ŝi parolis aŭ ridetis, estis tiel blankaj, ke Stanislas miris pri