vidi. Ĉio kuŝis tie trankvile kaj senmove en la bela maro kaj
la solaj estaĵoj, rigardantaj kun mi tiun belan panoramon, estis la ĉiuloke ŝvebpendantaj mevoj. Mi pensis al la multaj ovoj, demetitaj de ili en la sablo, kiujn mi preskaŭ ĉiutage en ĉi tiu monato devis serĉkolekti. Ho, mi ne amis tiujn birdojn, ĉar ili multfoje bekatakis min, kiam mi forprenis iliajn ovojn. Ili estis la solaj por mi ekzistantaj malamikoj. Mi tamen ne staris nun sur la ŝtuparo kun mia kapo ekster la tegmento, por rigardi la _mevojn_, ĉar mi vidis _ilin_ en ĉiuj horoj de la tago. Mi staris tie por vidi ĉu la patro jam revenas de „la Vilaĝo“. Sed vane mi rigardadis sudorienten, kie lia boato laŭkutime ekaperis du tagojn post kiam li forlasis la Insulon. La boato ankoraŭ ne estis videbla, kiom ajn mi streĉis la okulojn, kaj tedate pro la longa observado, mi malrapide forlasis la aperturon kaj lasis min gliti laŭ la ŝtuparo. Mi ne fermis tiun aperturon, ĉar la vetero estis bela, kaj post duona horo mi sendube starus refoje tie supre sur la ŝtuparo por vidi, ĉu jam estas revenanta la boato. -- La vento estas kontraŭa --, mi pensis, -- mia patro devas luvadi, kaj tio prenas multan tempon.
Mi sidiĝis sur la plej malalta ŝtupo kaj ekpensis. Mi ekpensis pri la vilaĝoj kaj kiel ili aspektas.
Sur la Insulo, kie mi loĝis kun du aliaj homoj, staris nur unu domo, la nia, kaj en ĉiu vilaĝo, kiel mia patrino rakontis al mi, staras multaj, tre multaj domoj, en kiuj loĝas centoj da homoj. Ĉu ili ĉiuj aspektas kiel miaj gepatroj? Ĉu ĉiuj viroj similas mian patron? Li estis mallonga, dika viro, kun grizaj haroj, kiujn li ĉiam kombis laŭ la kranio ĝis la nuko, kie malofte ili estis horizontale tranĉataj, tiel ke la dika hartavolo kaj la nuda ruĝa nuko formis rektan angulon. Ĉar li ĉiam malsekigis matene la harojn per sapakvo, ili, sekiĝinte, fariĝis tiel rigidaj, ke la plej forta ventego ne povis movi eĉ unu hareton de tiu dika griza tavolo, kiun ĉiam kovris nigra ĉapo kun larĝa viziero el ledo. Li havis malgrandajn helbluajn okulojn, super kiuj sidis hartufoj tiel dikaj kiel lia dika fingro. Lia nazo estis ruĝa kaj maldika kaj sub ĝi montris sin larĝa buŝo, kiu nur malofte malfermiĝis kaj kiu ŝajnis esti tranĉita tie kvazaŭ per unu ekbato de tranĉilo. Tra la oreloj li portis orajn ringojn. Sub lia mentono kreskis longaj moviĝantaj haroj, kiujn mi ĉiam admiradis, ĉar mia kaprino ankaŭ posedis tiajn, per kio tiuj du kreitaĵoj multe similis unu al la alia, tiom pli, ĉar la kaprino ankaŭ estis griza. Mia patro posedis nur du vestarojn. Unu por porti, kiam li estis sur la Insulo, kaj unu, kiun li almetis, kiam li iris al la Vilaĝo. Sur la piedoj li havis botojn de la mateno ĝis la vespero. Mia patro estis silentema kvieta homo. Li neniam atentis min kaj neniam sin okupis pri mi kaj parolis nur al mi, kiam mi faris demandojn pri la maro, pri la vilaĝoj, kies turojn mi povis vidi, se la vetero estis klara, kaj pri ŝipoj. Rilate al la vilaĝoj mi sciis nenion precize, sed pri ŝipoj mi akiris grandan konon. Mi povis distingi ilin ĉiujn. Laŭ la mastoj kaj la veloj mi tuj povis diri, ĉu ŝipo estas brigo, kutero, skuno, trimasta barko, brigskuno kaj cetere.
Mia patrino, nun kudranta ĉe la tablo en la ununura ĉambro de nia domo, estis laŭ karaktero kaj eksteraĵo tute malsimila al sia edzo. Ŝi estis longa maldika virino. Mi kredas, ke ŝiaj haroj jam griziĝis, sed, ĉar preskaŭ ĉiam ilin tute kovris blanka kufo, mi jam ne bone memoras ilian koloron. Ŝi havis la samajn bluajn okulojn kiajn posedis mia patro. La koloro de ŝia vizaĝo estis iom pala tute kontraŭa al tiu de mia patro, kiu havis ruĝe brunan vizaĝon. Ĉiam mia patrino portis la samajn vestojn. En la vespero ŝi de tempo al tempo legis al mi el tri libroj. La unua estis la rakontoj pri feinoj, en kiu sin trovis la rakontoj pri: La Blua Barbo, La Ruĝa Ĉapeto, La kato kun botoj, Cindrulino kaj La Malgranda Fingrulo. Tiujn rakontojn mi konis tute parkere. La dua libro estis eltiraĵo el „Mil kaj unu Noktoj“, kiujn mi tre amis pro la mirindaj okazintaĵoj, kiujn ili enhavis. Multfoje mi sonĝis pri ĉiuj tiuj rakontoj, kiuj havigis al mi tre malĝustan ideon pri homoj, bestoj kaj pri la mondo. La tria libro, kiun mia patro estis donacinta al mi antaŭ kelkaj monatoj, estis la historio pri Robinsono Kruso. Sidante sur la ŝtupo, mi nun pensis pri la patro revenonta kun la boato, pri la Vilaĝo (kiun mi ankoraŭ neniam vizitis, ĉar tio estis neebla); pri la rakontoj el la libroj, kaj fine pri Robinsono Kruso, en kapraj feloj iranta laŭ la bordo de sia insulo por rigardi, ĉu ŝipo alproksimiĝas al la insulo por kunpreni lin al Anglujo. Mi komparis mian situacion kun tiu de Robinsono. Li forkuris de la gepatra domo, kaj post multaj aventuroj fine alvenis al insulo izolita en la Granda Oceano, kie li vivis kun kaproj, katoj, hundo kaj papago. Mi _ne_ forkuris de la gepatra domo, sed spite tion, mi loĝis sur samspeca insulo en akompano de du homoj, unu kaprino, unu kato, unu bovino kaj unu papago. _Lia_ papago povis diri: Kompatinda Robinsono, kaj la _nia_ parolis kelkajn vortojn, kiujn nek miaj gepatroj, nek mi povis kompreni, nome: -- Go til fanen! -- Kelkfoje ĝi diris: -- Mi venis --, aŭ: -- Mi iras --; du frazetoj, kiujn ĉiam diris mia patro, kiam li alvenis aŭ forlasis la domon, kaj al kio mia patrino kutimis diri: -- Nu, bone!
Kial Robinsono do devis forkuri el Anglujo por veni al _insulo_ kaj kial mi devus forkuri el _insulo_ por alveni en Anglujon aŭ en la Vilaĝon, kien iris ĉiumonate la patro? Mi ne povis solvi tiun misteron kaj miaj pensoj konfuziĝis, kaj sencele mi rigardis la subtegmentejon, kie mi sidis sur la plej malalta ŝtupo de la ŝtuparo. Mi pensis: La budo de Robinsono sendube ne estis tiel fortika kiel nia loĝejo, konstruita el brikoj kaj havanta subtegmentejon, kiu ripozis sur trabegoj tiel dikaj, ke ili du jarcentojn povis subteni la supraĵon de la domo. En angulo rekte antaŭ mi staris speco de ŝranko kun du larĝaj pordoj. Tiu ŝranko estis mia lito, kie mi ĉiam dormis kaj sonĝis pri Ali Baba, pri la terura Blua Barbo kaj cetere. Mi tamen neniam dormis sola, ĉar flanke de mi kuŝis mia kato, kiun kelkfoje tute kovris la litotukoj, precipe kiam la vetero estis malvarma. La kara besto tiam sin premis al mia brusto kaj kontente murmurante dormadis tiel la tutan nokton. Sur miaj piedoj ĉiam kuŝis mia hundeto. Se estus eble, mi volonte konsentus, ke ankaŭ la kaprino kuŝus ĉe mi, sed laŭ diro de mia patrino, tio ne decis. La kaprino sekve devis kuŝi kaj dormi en la stalo kune kun la bovino. Krom tiu lito sin trovis sur la planko de la subtegmentejo du kestoj, kiujn mi facile povis malfermi, ĉar ili ne surhavis serurojn. En unu el ili kuŝis eluzitaj vestoj, en la alia segiloj, boriloj, rabotiloj, marteloj kaj aliaj similaj iloj de ĉarpentisto. En la mezo de la planko estis la ĉiam nefermita aperturo, el kiu elstaris la supraĵo de forprenebla ŝtuparo, laŭ kiu mi povis malsupreniri al la stalo, formanta la duonan parton de nia domo. En tiu ĉi momento tiu ŝtuparo ektremis kaj tuj poste ekaperis sur ĝia plej alta ŝtupo mia kato. Per unu eksalto ĝi staris sur mia ŝultro, kaj kontente murmurante la besto karesis mian vangon per sia kapo. -- Ho, Sim! -- mi diris. Sim estis la nomo de mia kato. -- Ho, Sim!... Ĉu vi jam venis?... Nu, bone! -- Rraŭ!! -- diris la kato, ĉiam karesante mian vangon. -- Rraŭ!! -- -- Jes, vi estis bona Sim --, mi diris.
Frapado malsupre en la ĉambro haltigis nian mallongan interparoladon. Mi aŭskultis, kaj la voĉo de mia patrino laŭte demandis: -- Ĉu li jam venas? -- -- Ne! -- mi respondis, -- li ankoraŭ ne venas!
Kiam mia patrino parolis pri la patro, ŝi nomis lin ĉiam „li“, ĉar estis nur du li-personoj sur la Insulo, nome la patro kaj mi.
Mi ekstaris kaj kun la kato sur mia ŝultro mi refoje supreniris la ŝtuparon por vidi ĉu „li“ jam estas venanta. Sed kiom ajn mi streĉis la okulojn, mi ne ekvidis la boaton, sekve „li“ ankoraŭ ne estis revenanta. Sim ankaŭ rigardis eksteren el la tegmento, sed verŝajne ne pro la patro, ĉar la besto tute ne lin amis, ĉar li neniam ĝin atentis; rilate al tio la besto kaj mi estis samsortuloj, per kio nia amikeco fariĝis pli intima. Mi malsupreniris, kaj ĉar „li“ eble ne venus en longa tempo, ni ambaŭ (la kato kaj mi) forlasis la subtegmentejon laŭ la dua ŝtuparo kaj nun staris en la stalo. Ĝi formis, kion mi jam antaŭe diris, la duonan parton de nia domo kaj estis vasta kvadrata loko. Ĉe la norda muro post alta krado el ligno kuŝis fojno kaj karotoj por la bovino kaj la kaprino. La karotojn tamen mi kelkfoje ankaŭ manĝis, kaj mi trovis ilin delikataj, precipe post kiam mi estis irinta longan tempon sur la dunoj por serĉkolekti ovojn. Ĉe la sudokcidenta muro estis vasta loko, kie povis kuŝi la bovino kaj kaprino en la nokto kaj dum malbona aŭ pluva vetero. Ili estis tiam tie kiel grandaj amikoj. En ĉi tiu momento la bestoj estis ekstere kaj promenadis tute libere, ĉar forkuri estis neeble. Ne vidante ilin, mi direktis min al la orienta muro, en kies mezo troviĝis alta, larĝa pordo, kiun mi puŝmalfermis. Enirinte en la ĉambron, mi eksidis ĉe tablo kontraŭ mia patrino, kiu silente kudradis.
-- Li ankoraŭ ne venas --, mi diris.
-- Nu, bone --, respondis mia patrino. Tiel ŝi preskaŭ ĉiam respondis post ĉio, kion oni al ŝi diris.
La ununura ĉambro, kie mi nun sidis kun la kato sur ŝultro, konsistis el kvar kalkŝmiritaj muroj. Sur unu pendis spegulo, flanke de kiu estis fotografaĵoj de personoj tute nekonataj de mi. Unu el la aliaj muroj estis ornamita per kvar bildoj en egalaj kadroj el bruna ligno. Tiuj kvar bildoj prezentis la vivon de Vilhelmo Tell. Pli ol mil fojojn mi atente estis rigardinta ilin, kaj ĉiam mi memoros pri ili. La unua prezentis la heroon, tenanta malgrandan knabon ĉe la mano. Du soldatoj kun lancoj minacis la viron, ĉar li rifuzis malkovri la kapon antaŭ longa stango kun ĉapo sur ĝi en la mezo de vasta urbplaco. Sur la dua bildo tiu sama viro devis forpafi per pafarko pomon de la kapo de l' knabo. Multaj personoj, ĉiuj urbanoj en strangaj vestoj, ĉeestis kaj unu el ili, virino, svenis pro timo, ke la sago traboros la frunton de la juna knabo. Tiu knabo estis la filo de Vilhelmo Tell, laŭ diro de mia patrino. La tria bildo prezentis ŝaŭmantan, sovaĝan lagon. Vilhelmo Tell estis transportata en boato, sed la ventego fariĝis tiel terura, ke la soldatoj devis forpreni la katenojn de la kaptito, ĉar li estis la sola persono, kiu kapablis direkti la boaton tra la dancantaj ondegoj. Subite li direktis la boaton al la lagbordo, kaj per unu lerta saltego li liberigis sin, puŝante la boaton en la ondojn, kie ĝi devis perei. Sur la kvara bildo la heroo vagis tutsola sur monto kaj rigardis malsupren en profundan valon, kie ekaperis rajdantoj. La ĉefrajdanto estis la persekutinto de Vilhelmo Tell. Per unu pafo la heroo traboris la bruston de la kruela rajdantestro. La sago ankoraŭ ĉiam sidis en la koro, kaj mi miris, ĉu tio multe doloris la kruelan mortigiton. Tiujn bildojn mi trovis belegaj, kaj mi estus trovinta ilin ankoraŭ pli belegaj, se Vilhelmo Tell vere estus vivinta. Sed mia patrino rakontis, ke ĉio estas nur fabelo, same kiel la rakontoj pri Ali Baba kaj la kvardek rabistoj, pri Blua Barbo kaj ceteraj. Laŭ ŝia diro, la historio de Robinsono Kruso vere okazis, tial mi tre ŝatis ĝin kaj deziris, ke la vespero jam estu veninta, por ke mi povu aŭdi la daŭrigadon de la rakonto.
En la suda muro de la ĉambro estis du fenestroj kun flankaj kurtenoj. La nigre pentrita plafono estis subtenata per dikegaj traboj. La planko ne estis pentrita, sed mia patrino kutimis ŝuti blankan sablon sur ĝin laŭ la jena maniero. Ŝi plenigis paperan saketon per sablo kaj forŝirinte unu el la anguletoj de la saketo, ŝi lasis la sablon forflui per maldika strio, kaj rapide movante la ŝutantan manon tien kaj reen super la planko, ŝi skribis la plej strangajn figurojn, kiuj jen similis al serpentoj, jen al kabalaj figuroj, jen al literoj de la greka, araba aŭ la hebrea alfabetoj. Tiuj figuroj tamen ofte estis baldaŭ detruitaj, kiam „li“ estis hejme, ĉar li kutime maĉis tabakon, kaj kraĉante ĉiuflanken kaj tute ne atentante la desegnan talenton de sia edzino, li kvazaŭ korektante erarojn en skribaĵo de lernanto, kraĉtrastrekis per sia bruna maĉaĵo multajn belajn literojn, kiujn mia patrino kun lerteco estis skribinta sur la planko.
Meblojn oni vidis nur malmultajn en nia ĉambro, ĉar krom la tablo kaj la lampo, nur du ŝrankoj, unu por manĝaĵoj kaj unu por vestoj, kvar seĝoj kaj unu forno sin trovis tie. La lito, kie miaj gepatroj dormadis, ne estis videbla; ĝi estis kvazaŭ ŝranko kun du pordoj, kiuj nur nokte estis nefermitaj.
Mi rigardis tra la fenestroj. En la malproksimeco mi distingis nur la lokon, kie „li“ devos albordiĝi, kaj kie ĉiumomente eble estis aperonta lia kapo. Mi rigardis tamen vane, ĉar nenio ekaperis. Mia patrino, divenante pri kio mi pensas kaj rompante la silenton, reganta en la ĉambro, diris:
-- Li forrestas longe.
-- Jes --, mi respondis, -- la vento estas kontraŭa, li devas luvadi, sed li baldaŭ venos.
-- Nu, bone --, diris mia patrino, kaj daŭrigante sian kudradon, ŝi diris plue:
-- Multaj ovoj hodiaŭ?
-- Ne --, mi respondis, -- morgaŭ mi serĉkolektos.
-- Nu bone --, ŝi refoje diris, kaj vidante trans la katon, ankoraŭ sidantan sur mia ŝultro, ŝi diris plue: -- Jen Sam, kiu alvenas.
-- Me-e-e! -- respondis Sam.
Sam estis mia kaprino. La besto ĉiam libere iradis, tamen ne estis permesite al ŝi, eniri la ĉambron; neniam ŝi iris trans la sojlon, kaj ankaŭ nun la besto staris antaŭ ĝi, rigardante min kaj la katon. Estis al mi neklarigeble, kial la kaprino ne rajtis eniri la ĉambron kaj kial la hundo povis iri ĉien laŭ sia plaĉo. La kaprino donadis lakton kaj la hundo donadis nenion, sekve laŭ mia opinio, la kaprino devus havi tiun saman rajton. Mia patrino opiniis tute kontraŭe, dirante ke ne decas, ke kaprinoj eniras la ĉambrojn. Mia Sam tre bone sciis tion, kaj trankvile ŝi staris kun oblikve tenita kapo kaj atendis, ĉu mi venos por ludi kun ŝi. Ĉar mi restis sidanta, la besto fine foriris, trapaŝis grave la stalon kaj tuj poste ŝi ekaperis antaŭ la fenestro, kie ŝi montris siajn longajn kornojn. Ŝi rigardis min, sed ĉar mi ne venis, ŝi refoje diris: -- me-e-e! -- kaj malrapide foriris.
-- Ĉu estas multaj kaprinoj en la Vilaĝo? -- mi demandis.
-- Jes --, diris mia patrino ĉiam kudrante.
-- Kaj ankaŭ katoj?
-- Jes, ankoraŭ pli multe.
-- Kaj ankaŭ hundoj?
-- Kompreneble, ankaŭ hundoj.
-- Kaj ankaŭ bovinoj? -- mi demandis post momento.
Anstataŭ la patrino, nun respondis la papago, sidanta en kupra kaĝo sur la vestoŝranko.
-- Go til fanen! -- ĝi ekkriis.
-- Go til fanen! -- mi diris ridante. Mi tamen ne komprenis tiujn vortojn.
-- Mi jam venis! -- ekkriis la birdo kaj post tiu frazo ĝi ekfajfis tiel laŭte, ke la kato ektimis kaj saltis de mia ŝultro sur la plankon.
-- Ĉu vi refoje legos el Robinsono? -- mi demandis al mia patrino.
-- Se estos eble --, ŝi respondis. Mi sciis, kion tio signifis. Mia patro, post kiam li revenis de la Vilaĝo, ĉiam kunportis grandan pakaĵon da gazetoj, kiuj enhavis la novaĵon de tuta monato. Se la deziro lin kaptis legi la gazetojn, tiam estus „neeble“ al la patrino legi el Robinsono. Mi sekve esperis, ke li ne legus, por ke mi povu aŭdi la daŭrigadon de tiu rakonto, kiu tiel interesis min. Mi eĉ deziris, ke „li“ ne revenu antaŭ la sekvanta tago, sed por tio la vento ne estis sufiĉe kontraŭa. Pensante pri tiuj aferoj mi ĵetis lastan rigardon sur la sagon, kiu jam dum tiom da jaroj trapikis la koron de la rajdanta reĝo, ekstaris kaj foriris el la ĉambro, dirante: „Mi iras“, al kio respondis mia patrino per sia kutima: „Nu bone!“ Mi do iris kaj direktis la paŝojn al la tiel nomata „haveno“, tio estis la loko, kie ĉiam la boato albordiĝis. La Insulo estis okulforma, nur la suda parto ne havis dunojn kaj ĉe tajdo mi povis marŝi tie pli ol mil paŝojn sur la ŝlimhava tero, kiu oblikve sin etendis en la maro. Okcidente en tiu ĉi ŝlimaĵo staris du longaj vicoj da fostetoj, utilantaj kiel gvidmarkiloj, en kies mezo la boato devis ŝipveli aŭ luvadi de la digo al nia Insulo. Sen tiuj markiloj estus absolute neeble atingi la „havenon“, ĉar eĉ ĉe alfluo la akvo sur multaj lokoj ne estis sufiĉe profunda por esti ŝipirebla. La distanco de nia domo al la „haveno“ estis tricent paŝojn; mi sekve alvenis tie baldaŭ. La kaprino, kiu kuratingis min, kiam ŝi min ekvidis eliri la domon, nun staris ĉe mia flanko. Ŝiaj mentonharoj flirtis en la vento kaj ni ambaŭ rigardis suden por vidi, ĉu „li“ jam estis venanta. Sed li ne estis ankoraŭ videbla. La du vicoj da palisetoj etendiĝis tiel longe en la maro, ĝis ili fariĝis nedistingeblaj, sed en la mezo de la markiloj, kiuj en la malproksimeco aspektis kiel du linioj de punktetoj unu tuj post alia, mi vidis nenion krom blua strio da akvo perdiĝanta ĉe la fino sub la malalta digo, kiu limigis la horizonton. -- Li ankoraŭ ne venas, Sam --, mi diris. -- Me-e-e! -- respondis la besto, kaj ĉar mi returnis min al la mezo de la Insulo, la kaprino returnis sin kun mi. Mi pasis nian domon kaj irante okcidenten, mi baldaŭ staris sur la vasta herbejo, sin etendanta ĉiuloken ĉirkaŭ la tuta domo ĝis la sablaj montetoj kaj ĝis la ŝlimaĵo. Tiu herbejo, kiu somere estis falĉita, produktadis multan fojnon por la du remaĉantoj kvarpieduloj. Estis nun en Septembro, la fojno jam de longe estis kolektita malantaŭ la krado el ligno en nia stalo, kaj la herbo jam komencis denove elkreskadi, tiel ke la bovino kaj la kaprino ĉiam trovadis sufiĉe da manĝaĵo, kiam ili sin paŝtadis sur la Insulo, kaj ĉiam ili libere paŝtadis sin. Se ekpluvegis, ili povis trovi rifuĝejon en la stalo, kiu en la somero neniam estis fermita. Kiam la aŭtuno komenciĝis, ni kutime lokis la du bestojn en la stalon, kie ili bone sin trovis sur dika tavolo da pajlo. La du bestoj estis al ni tre utilaj pro la lakto, kiun ili donadis.
Persono, loĝanta en vilaĝo aŭ en urbo, ne facile povus kutimi al vivado sur nia Insulo pro la granda soleco kaj unutoneco ĉiam regantaj ĉe ni, sed la vivo en vilaĝo aŭ en urbo estis al mi tute nekonata, sekve mi ne sentis tiun solecon, nek tiun unutonecon kaj vivadis feliĉe kaj kontente, neniam enuante kaj estis rilate al tio kiel birdo en kaĝo. Mi estis libera en ĉio, kaj nur laboris, kiam mi deziris labori; la gepatroj neniam devigis min fari ion, kio estis kontraŭa al mia volo aŭ deziro. Ili agis kun mi tute kiel kun la kvarpieduloj, kiuj estis bone traktataj kaj nutrataj kaj nur vintre devis resti hejme, same kiel mi, ĉar en tiu sezono la vetero estis ordinare tiel malagrabla, ke nur kun peno mi povus pasigi longan tempon eksterdome pro la neĝo, tiam preskaŭ ĉiam kovranta la tutan Insulon, aŭ pro la akra vento, kiu libere kaj sen kontraŭstaro blovis ĉiuloken. Ĉiu imagebla ŝirmilo kontraŭ la furiozeco de la vento malestis, ĉar krom la domo, nenia staranta objekto, eĉ ne arbo, sin trovis sur la peco da tero, kie mi pasigis mian junan aĝon. Ĉiu peno planti arbojn, estis estinta vana. La tero estis sufiĉe nutra por kreskigi ilin, sed ĉiun plantitan arbon jam renversis la kelkfoje regantaj uraganoj, tiel ke mia patro ne klopodis plu planti aliajn. Mi sekve neniam vidis arbon. En la vintro mi preskaŭ ĉiam sidadis hejme kaj trikadis ŝtrumpojn por mia patrino. Por ĉiu trikita ŝtrumpo mi ekhavis arĝentan monereton kaj ĉar mi trikis lerte, mi jam kolektis skatoleton plenan je tiaj moneroj, kies valoron mi tamen tute ne konis. Mi multfoje ludadis kun ili sur la tablo, konstruadis el ili domojn, barkojn, brigojn kaj eĉ bovinojn kaj kaprinojn. Tiel trikadante kaj ludante mi pasigis feliĉe kaj kontente la vintron. Mia patro en tiu sezono faris malmulton. Li nur melkis la bestojn kaj „deĵoris“, kiel li diris, nur malofte pro la malbona vetero. La deĵorado konsistis el tio, ke li kolektis ĉiajn objektojn, kiujn la maro ĵetis sur la Insulon. Mia patro estis ŝtata kolektisto de ŝipruinaĵoj. Post uragano preskaŭ ĉiam ŝipo ruiniĝis en nia proksimeco kaj post tiaj okazintaĵoj la tuta bordo de nia Insulo estis ĵetkovrita de pecoj de rompiĝintaj ŝipoj, de bareloj, de plenaj sakoj kun rizo, tabako kaj tiel plu. Kiel eble plej multe ni tiam metis la objektojn de valoro en la stalon, sur la subtegmentejon kaj eĉ en nian ĉambron, kaj poste mia patro transportis ilin al la Vilaĝo, kie ili estis vendataj de la vilaĝestro. En tiaj tempoj „li“ havis multon por fari kaj kiel ajn volonte mi deziris akompani lin, ĝi estis neebla, kaj kun rezigno mi restis sur la Insulo jam ne pensante pri la okupoj de mia patro.
Mi ne sciis, ĉu la Insulo estis granda aŭ malgranda, ĉar pri grandeco mi havis neĝustan ideon. „Li“ unu fojon diris, ke ĝi estas vasta cent hektarojn, sed ĉu tio estas multa aŭ malmulta, mi ne povis diri.
Estis nun bela vetero kaj la suno faris proksimume la tri kvaronojn de sia irado super la horizonto, tiel ke ĝiaj radioj estis sufiĉe varmaj, por ke mi povu kuŝi en la herbo, kaj tion mi tuj faris. Sam sin paŝtis apud mi kaj mi rigardis la ĉielon, kiu kiel blua bela kloŝo el vitro staris super nia Insulo. Ĉiuloke la mevoj flugis kaj blekadis laŭte. „Atentu nur“, mi pensis, morgaŭ mi refoje forprenos viajn ovojn kaj metos ilin en la korbon, kaj poste hejme en la kestetojn inter la segopolvo, kaj patro vendos ilin en la Vilaĝo. Tiuj ovoj estis tre grandaj, multe pli grandaj ol anasovoj kaj ili estis tre delikataj, sed ne tiel nutraj kiel anasovoj. Mi kolektis kelkfoje pli ol cent en unu tago, precipe kiam estis la tempo, en kiu la mevoj kutime demetis ilin.
Subite Sam ekhaltis sin paŝti kaj klinante la kapon teren, ĝi faris kelkajn strangajn saltojn flanken kaj antaŭen. Tuj poste laŭta bojado anoncis al mi, ke Jafet alproksimiĝis. Sendube la hundo estis ie dorminta kaj vekiĝinte, serĉis min. Jen ĝi staris ĉe mia kapo kaj lekis mian vangon. Jafet estis bona besto, vivanta ĉiam en harmonio kun la kaprino. De tempo al tempo ili ludis unu kun la alia kaj ŝercbatalis, sed neniam ili faris al si reciproke malbonon. La hundo estis multe pli malgranda ol la kaprino, kaj anstataŭ griza, ĝi estis tute nigra. Mi neniam vidis aliajn bestojn krom la niaj kaj kredis, ke ĉiuj hundoj estas nigraj, ĉiuj kaprinoj grizaj, ĉiuj katoj blankaj kaj ĉiuj bovinoj blankaj kun nigra kapo. Nia bovino ne havis nomon, ĉar ĝi neniam volis ludi kun mi. Mi do ne okupis min multe pri ŝi. La aliajn kvarpiedulojn mi nomis Sim, Sam kaj Jafet, ĉar tiujn nomojn mi lernis, kiam mia patrino en unu vintra vespero rakontis al mi la historion pri Noa kaj lia arkeo. Sim, Sam kaj Jafet estis la filoj de Noa kaj min kaptis la ideo, ke ankaŭ niaj bestoj povus esti nomataj tiel. Pri aliaj nomoj mi neniam aŭdis, ĉar knabojn aŭ knabinojn mi ne konis, sekve mi ne sciis, kiel ili estas nomataj. Ĉiuj niaj bestoj konis sian nomon. La papago ne estis mia amiko, ĉar antaŭ kelkaj vintroj en unu mateno, kiam mi volis doni al ĝi peceton da sukero, la birdo tiel mordis mian fingron, ke la sango elgutis, post tiu pruvo de malamikeco kontraŭ mi, neniam mi ekpensis doni al ĝi unu nomon. Ĝi nomiĝis „la papago“, ĉar tiun nomon ĝi portis de la tempo, kiam mia patro trovis la birdon en forlasita ŝipruino sur la ŝlimaĵo de la Insulo. Tiu ŝipo estis el Danujo, ĉar laŭ diro de mia patro ĝi portis la danan nomon „Viking“. La ŝipanoj verŝajne estis dronintaj, neniam oni eksciis ion pri ili.
Mi nun ekstaris kaj ludante kun la kaprino kaj la hundo, mi iris hejmen por anonci al la patrino ke „li“ ankoraŭ ne estis venanta.
Tiun vesperon mi sidis ĉe la tablo kaj aŭskultis la legadon pri Robinsono. Mia patro, kiu estis reveninta kelkan tempon antaŭ la subiro de la suno, jam kuŝis en la ŝranklito, ĉar li estis laca pro la vojaĝo kaj multaj okupoj en la Vilaĝo. Li sekve ne deziris legadi la kunportitajn gazetojn, sed tuj post la rehejmiĝo iris dormi, parolante nur malmultajn vortojn al mia patrino, kaj dirante nenion al mi. Dormante, li multfoje laŭte ronkadis, kaj ĉar tio tre malhelpis la legadon de mia patrino, mi estis ferminta ambaŭ pordojn de la ŝranklito, tiel ke la dormanto ne nur estis nevidebla, sed eĉ preskaŭ neaŭdebla. Nur tre mallaŭte mi kelkfoje aŭdis la ronkadon kvazaŭ ia mistere kaŝita segisto ie tre malproksime laboradus. Tion tamen mi fine jam tute ne atentis kaj nur aŭskultante la historion pri mia amata heroo, mi eksciis, kiel Robinsono post multaj jaroj da restado sur sia insulo fine konatiĝis kun Vendredo, la sovaĝulo, kiu poste vivis en intima amikeco kun li. Mi ekaŭdis pri la hommanĝantoj kaj multaj aliaj strangaj aferoj, kaj la patrino fermis la libron ĉe nova ĉapitro, kiu rakontos pri refoja vizito de la sovaĝuloj kaj aliaj mirindaj okazintaĵoj, kiujn mi ekaŭdus la sekvantan vesperon, se „li“ ne legus en la gazetoj. Mi iris dormi, kunprenante kun mi Sim kaj Jafet, kaj kvankam mia patrino estis leginta al mi pri tiuj grandaj danĝeroj, kiuj estis minacintaj mian heroon, mi en tiu nokto tute ne sonĝis, sed dormadis tiel kviete kun Sim kontraŭ mia brusto kaj Jafet sur miaj piedoj, kvazaŭ danĝeroj neniam estus ekzistintaj nek okazontaj.
Dua Ĉapitro.
La skuno -- Matenmanĝo kun preĝado -- Mi serĉkolektas ovojn -- Revado pri Vendredo la sovaĝulo -- La nudulo -- Mi ektimas kaj forkuras -- Fremdulo en mia domo -- Kuiru viajn pizojn! -- Kiel Johano estis eksigita kiel aktoro -- Pri mia nomo -- Ĉu miaj gepatroj vere estas miaj gepatroj? -- Mi montras la Insulon al nia gasto.
La sekvantan matenon mi vekiĝis jam frue. Sim ankoraŭ dormis sur mia brako kaj faris mienojn, kvazaŭ ĝi jam neniam volus ellitiĝi. Sed post kiam mi sidiĝis, Jafet vekiĝis, rektiĝis kaj saltis el la lito, kaj Sim sekvis ĝian ekzemplon, baldaŭ poste mi staris sur la planko antaŭ mia dormŝranko kaj tuj supreniris la ŝtuparon por ekrigardi eksteren, ĉar mi volis serĉkolekti ovojn, se la vetero tion ebligus al mi. La vetero estis belega. La suno leviĝinta antaŭ du aŭ tri horoj, staris kiel ora disko super la digo kaj ĵetis brilantajn radiojn antaŭ sin sur la akvon. Estis belega vidaĵo. Tute kiel ordinare la mevoj ŝvebis super la maro por kapti nutraĵon kaj tute ne antaŭsentis, ke mi baldaŭ venos por forpreni la grandajn blue makulitajn ovojn en la dunoj. Tre malproksime mi ekvidis aperantan skunon. Ĝi venis, kiel mi kredis, el la profunda abismo, kaj grave alproksimiĝis al nia Insulo. Laŭ la vento ĝi devis luvadi kaj tion ĝi faris kun veloj sur ambaŭ mastoj. Ho! mi deziris esti sur ĝi, sed tio estis neebla. Oni faros min maristo post multaj jaroj, sed antaŭe mi devos multe lerni, kaj ĝis nun mi lernis nenion, ĉar neniu estis sur la Insulo por instrui. Mia patrino klopodis instrui al mi la legarton, sed tio sukcesis al ŝi nur malbone. Mi konis kelkajn literojn, sed formi vortojn el ili, estis al mi tute neeble, ĉar el „jo--a--mo“ ŝi faris „jam“, el „jo--e--so“ ŝi formis „jes“, el „ho--a--ro--o--jo“ ŝi faris „haroj“, kaj ĉio tio ŝajnis al mi tre stranga. Poste mi do devos lerni, sed la patro ĉiam prokrastis. Tre mi deziris lerni legi librojn, tio verŝajne estus ankoraŭ pli amuza ol kolekti ovojn de marbirdoj.
Mi malsupreniris la du ŝtuparojn kaj eniris kun Sim kaj Jafet en la ĉambron por matenmanĝi.
-- Mi jam venis! -- mi diris, eksidante ĉe tablo.
-- Nu bone --, diris mia patrino.
Sim sidiĝis flanke de mi sur mia seĝo kaj Jafet eksidis sur sia postaĵo, tenante la antaŭpiedojn antaŭ si kaj movetante ilin supren kaj malsupren; ĝi petis peceton da pano dum Sim pacience atendis, ĝis kiam mi donos ion al ĝi.
La manĝaĵo estis preta kaj konsistis el pano, biskvito, fromaĝo, lakto kaj ovoj. Mia patro, kiu estis leginta el gazeto, metis ĝin flanken, kaj ekkaptis la ĉapon, kiu ĉiam kovris lian dikan grizan hartavolon. Li nur demetis la ĉapon por preĝi. Ĝis tiu tempo mi havis strangan ideon pri preĝo, ĉar tio okazis silente. Dum la tiel nomita preĝo, mia patro metis la ĉapon antaŭ la vizaĝon, kvazaŭ li volus kaŝi ĝin por ni ĉiuj. Nur liaj longaj mentonharoj tiam sin montris sub la plektitaj manoj, kiuj tenis la ĉapon. Mi ankaŭ portis ordinare ĉapon, sed ĉar mi ankoraŭ ne estis almetinta ĝin ĉi tiun matenon, mi preĝis sen ĉapo antaŭ la vizaĝo, nur interfingrante la manojn kaj rigardante mian patrinon, kiu faris kiel mi, sed fermis preme la okulojn kaj en tiu sintenado ni atendis, ĝis kiam la patro refoje surmetis la ĉapon. Kiam li tion estis farinta, la preĝo estis finita. Dum tiu ceremonio mi kaŝe rigardis Jafet kaj, ĉar la hundo estis malsata, ĝi pli kaj pli movetadis la antaŭpiedojn, eligante de tempo al tempo mallaŭtan ekbojeton, kiun ĝi neeble povis reteni pro malpacienco.
Ni manĝis. Mi laŭvice donis peceton al Sim, al Jafet kaj al mi mem. La papago, kiu tre amis malsekan biskviton, sed ankoraŭ ricevis nenion, fine ekkriis: „Mi jam venis“, post kio mia patrino alportis al ĝi duonan biskviton, trempitan en kafon. La birdo kun gracia movo ekkaptis sian nutraĵon per unu ungego kaj, firme sidante per la alia sur la horizontala bastoneto en la kaĝo, ekmanĝis, dirante nenion plu. Mia patro tute ne atentis min, eĉ diris al mi nenion, kaj matenmanĝinte kviete, refoje preĝis, prenis tiam la gazeton por legi, dum mia patrino formetis la manĝilaron.
Oni tamen ne devas opinii malfavore pri „li“, ĉar li tute ne estis malica viro. Neniam li riproĉis, nek batis min. Li nur agis kvazaŭ mi ne ekzistus, kaj tion li ne faris pro malbona humoro, kontraŭe, lia humoro neniam ŝanĝiĝis. Li ĉiam kviete, malrapide iris sian vojon. Mi jam kutimadis al tio kaj kredis, ke ĉiu patro estas kiel la mia.
Post la manĝado Sim iris en la stalon. Mi prenis grandan korbon kaj sekvis la hundon dirante laŭkutime: „Mi iras“, post kio mia patrino diris: „Nu bone!“ „Go til fanen!“ ekkriis la papago, sed mi jam estis en la stalo, kaj en akompano nur de Jafet, ĉar la kato neniam volis nin akompani, ni iris trans la herbejon al la dunoj. Mezvoje ni renkontis la bovinon, kiu sin paŝtis. La hundo salutis ĝin per laŭta bojado; la bovino tamen daŭrigis sin paŝti kaj ni pasis ĝin kaj estis baldaŭ en la dunoj. Malrapide ni marŝis en la mola sablo kaj serĉadis. Mia hundo ĉiam akompananta min, kiam mi serĉkolektis ovojn, jam flaradis, ĉu ĝi povus ion malkovri. Tiel ni iris kelkajn minutojn. Jafet, serĉante kelke da paŝoj antaŭ mi, fine ekhaltis kaj rigardis posten al mi, kvazaŭ por anonci, ke ĝi trovis neston. Mi baldaŭ estis sur la loko, kaj ekvidis mevon sidantan sur nesto. La birdo rigardis la hundon kun malfermita beko kvazaŭ defendante sin, kaj la hundo, kiu estis malgranda kaj iom timema, restis staranta, atendante ĉu mi forpelos la sidantan mevon. La birdo, rimarkante min, ektimiĝis, kaj lasante sian neston forflugis kun laŭtaj ekkrioj. El la kvar ovoj, kuŝantaj en la nesto, mi forprenis tri, ĉar ĉiam mi lasis unu por kredigi al la birdoj, ke mi ne forprenis iliajn ovojn. Mia patro instruis al mi, ke mevoj por ĉiam forlasas neston, el kiu oni forprenis ĉiujn ovojn. Daŭrigante la serĉadon, mi laŭ tiu maniero akiris proksimume kvardek ovojn kaj, laciĝinte pro la laciga marŝado en la dunoj, kiuj jen altiĝis, jen malaltiĝis, mi eksidis por ripozadi. Jafet, kvankam neniam laca, kiom ajn longe ĝi marŝadis aŭ kuradis, ankaŭ eksidis kaj, vidante ke mi metis la duone plenigitan korbon sur la sablon, kuŝiĝis kviete, ripozigante la kapon sur la antaŭpiedoj. En tiu sintenado ĝi komence rigardadis min, sed ĉar mi nur malmulte atentis ĝin, la hundo post kelka tempo fermis la okulojn kaj ekdormetis ĉe mia flanko. Sidante kun suprentiritaj kruroj, kiujn mi kune tenis per la brakoj kaj interfingritaj manoj, mi sencele rigardis antaŭ min trans la altaĵojn de la sablo kaj ekrevis. La vetero, kiu ĝis nun estis tre bela, subite ŝanĝiĝis. Densa nebulo neatendite ĉirkaŭis nin, sed, ĉar tio estis tute sendanĝera veterŝanĝo, kaj ĉar ne ekpluvis, mi restis, kie mi estis, atendante ĉu la suno malaperinta baldaŭ forpelos tiun nebulaĵon. Tio tamen ne okazis kaj mi restis sidanta ... revanta...
Mi imagis esti sur izolita insulo, kaj ke mi estas Robinsono. Mi vagadis tra la arbetaro de tiu insulo, tamen tute ne sciante kiel arbetaro aspektas. Mi vagadis image laŭlonge de la marbordo kun pafilo sur mia ŝultro kaj kun hundo ĉe mia flanko. La papago, kelkfoje dirante: „Kompatinda Robinsono!“ sidis sur alia mia ŝultro, kaj mi vagadis kaj vagadis, ĝis kiam subite mi vidis en la malproksimeco ekaperi Vendredon. Mia koro forte ekbatis, ĉar tiu parto de la rakonto estis ekscitinta min en tre alta grado, kaj donante min tute al mia revado, mi ne rimarkis, ke fine la suno reekaperis kaj forpelis la nin ĉirkaŭantan nebulaĵon. Mia rigardo estis fiksata sur la sama loko, kie laŭ mia imago, ekaperis la sovaĝulo. La sovaĝulo fariĝis pli kaj pli granda kaj tre surprizis min lia nuda korpo, kiu ŝajnis al mi tiel natura, ke mi ektimis pri ĝi. Mi nun rimarkis, ke la nebulo malaperis, kaj kun surprizo mi rigardis ĉirkaŭ mi. Jafet ankoraŭ dormadis. Refoje direktante la rigardon sur la lokon, kie estis aperinta Vendredo, mi kun ektimo vidis, ke la aperaĵo ne nur estas ankoraŭ tie, sed ke ĝi fariĝis pli kaj pli klara. Mi nun povis distingi la trajtojn de la aperaĵo kaj, kredante ke mi sonĝas, mi pinĉis al mi la brakon por sperti, ĉu mi dormas aŭ ne. Mi tamen sentis la pinĉon kaj pli kaj pli granda fariĝis la teruro, kiu ekkaptis min. La revado ŝanĝiĝis en realecon, ĉar vere tie antaŭ mi je distanco de ĉirkaŭ dudek paŝoj staris nuda homo. Mi tiel ektimis, ke mi sentis mian koron salti en la gorĝon; mi volis ekkrii, sed ne povis. „Ho Dio!“ mi ĝemis, „kio do estas tio!!“ Mi volis ekstari por forkuri, sed tio estis al mi neebla, mi ne povis malplekti la manojn kaj restis sidanta kun suprentiritaj genuoj, ĉiam kun teruro rigardante la aperaĵon. Jafet ankoraŭ dormis kaj ne sciis, en kia stato mi troviĝis. „Jafet!“ mi ekkriis. Sed mia voĉo estis tro malforta pro la emociego, por veki la hundon. En tiu momento la sovaĝulo altigis la manon kaj tenante ĝin super la okuloj, li rigardis la lokon, kie mi sidas. Miaj haroj ekstaris sur mia kapo kaj mi kredis, ke mi estas tuj mortonta. Feliĉe la teruro fine donis al mi la kapablon ekstari kaj mi ekstaris, puŝante per la piedo la hundon, kiu vekiĝis. -- Jafet! -- mi diris per tremanta voĉo, -- Jafet!... rigardu tien! -- kaj mi fingre montris la nudulon, kiu subite vokis al mi ion per laŭta voĉo. Mi sekve ne trompis min, ĉar la homo povis paroli, kaj li ne estis la rezultato de mia revado, sed vera vivanta homo -- -- eble sovaĝulo, ĉar li estis tute nuda, same kiel Vendredo. Ektimante, ke li estas tuj manĝonta min, mi turnis al li mian dorson kaj forkuris kiel eble plej rapidpiede, lasante la korbon sur la loko, kien mi estis metinta ĝin. Eĉ ne rigardante post min, kaj aŭdante la laŭtan bojadon de Jafet, kiu verŝajne iris ataki la sovaĝan homon, mi kiel sago el pafarko rapidis hejmen por serĉi rifuĝejon en la gepatra domo. Jafet povis kuri tre rapide, pli rapide ol mi, sed en ĉi tiu okazo ĝi sen ia dubo ne povus kuratingi min, eĉ se ĝi volus. La pordo de la stalo estis nefermita kiel kutime; mi do ne bezonis malfermi ĝin kaj, saltante trans ĝian sojlon, mi ekvidis, ke la ĉambra pordo ankaŭ estis nefermita. Mia patrino sidis ankoraŭ ĉe tablo tute ne atendante min. Ankoraŭ tremante en mia tuta korpo mi kun laŭta ekkrio enkuris, kaj ne dirante kiel ordinare: -- Mi venis! -- mi falis sur seĝon.
Mia emocio tre surprizis mian patrinon. Rigardante min kun larĝe malfermita buŝo kaj per grandegaj okuloj, ŝi demandis, haltigante sian trikadon, kio okazis nur tre malofte:
-- Kio estas, knabo?
-- Sovaĝulo! -- mi ekkriis.
-- Sovaĝulo!? -- demandis mia patrino.
-- Jes, en la dunoj!
-- Mi ne komprenas --, ŝi diris plue.
-- Sovaĝulo estas en la dunoj! -- mi ekkriis. -- Li estas tute nuda.
-- Sovaĝulo en la dunoj!?... Sed knabo, kio do estas al vi.... Ĉu vi sonĝas?
-- Mi ankaŭ kredis tion --, mi respondis, -- sed ĉar li estis alparolanta al mi, mi fine eksciis, ke mi ne sonĝis. Mi vidis lin kiel mi nun vidas vin, li iris al mi, sed mi forkuris.... Jafet eble atakis lin, ĉar kiam mi forkuris, ĝi bojadis furioze kaj ne min sekvis hejmen.
-- Sed knabo, vi nepre sonĝis pri la libro, el kiu mi legis al vi hieraŭ vespere. Mi jam ne legos, ....... ne povas esti homoj sur la Insulo, kiel do ili povus veni ĉi tien?
-- Mi ne scias --, mi respondis, ĉiam rigardante la pordon, kaj timante ke mia sovaĝulo venos, mi ekstaris kaj iris al la pordo por fermi ĝin. En tiu momento mia patrino eligis laŭtegan ekkrion de teruro; mi turnis min kaj vidis, ke ŝi kovris al si la okulojn per ambaŭ manoj, dum ŝi ĝemkriis:
-- Ho, Dio mia, kio estas tio?
La kaŭzo de ŝia ekkrio tuj fariĝis al mi klara. Antaŭ la fenestro staris mia sovaĝulo. Por kovri sian nudan korpon, li tenis mian korbon antaŭ si kaj en tiu sintenado li rigardis internen.
-- Iru for! -- laŭte kriis mia patrino. -- Ho Dio, helpu min! -- Jafet, kiu sendube estis sekvinta la nudan viron, bojadis kiel ĝi neniam antaŭe bojis, sed la sovaĝulon tio tute ne timigis, ĉar li restis staranta ĉe la fenestro kun la korbo antaŭ la ventro. Per la alia mano li fine frapetadis sur la vitron, kaj je nia ambaŭa surprizo li diris kun voĉo, kiu ne apartenis al hommanĝanto:
-- Sinjorino, pruntedonu al mi pantalonon, mi petas, por ke mi povu eniri.
-- Kiu vi estas? -- demandis mia patrino.
-- Mi estas preskaŭ-droninto, sed feliĉe povis naĝatingi ĉi tiun insulon. Miaj vestoj estas sur la ŝipo.
-- Kiu ŝipo? -- demandis mia patrino, rigardante tra la fingroj la strangan preskaŭ-droninton.
-- La skuno --, li diris.
-- Ho! mi scias! -- mi subite diris. -- Skuno luvadis hodiaŭ matene okcidente de la Insulo.
Mi nun konsciis, ke la sovaĝulo tute ne estas danĝera, kaj kurinte al la vestŝranko, mi prenis pantalonon de mia patro kaj iris stalon. La homo, vidante tion, tuj forlasis la fenestron kaj iris al mi renkonten por akcepti la petitan pantalonon.
-- Dankon, knabo! -- li diris, kaj turnante al mi sian dorson, li almetis la pantalonon kaj sekvis min en la ĉambron, kie li metis la korbon sur la tablon. Mia patrino jam rekvietiĝis.
-- Sinjorino --, diris la homo, -- ne ekkoleru kontraŭ mi kaj ne ofendiĝu pro la stranga maniero, en kiu mi prezentas min al vi, sed mi estas devigata agi tiamaniere, ĉar la knabo forkuris de mi, tiel ke mi ne povis peti lin alporti la pantalonon.
-- Mi vin kredis hommanĝanto --, mi diris por senkulpigi min.
-- Hommanĝanto?
-- Jes, kiel la sovaĝuloj, kiuj volis manĝi Vendredon --, mi klarige respondis.
Li laŭte ekridegis kaj refoje sin turnante al mia patrino, li diris plue: -- Ni luvadis kaj antaŭeniris nur tre malrapide, kaj ĉar la vetero estis belega, mi volis bani min kaj naĝi kelkajn minutojn apud la ŝipo. Malfeliĉe densa nebulo surprizis min; mi perdis la bonan direkton de la ŝipo, naĝis sendube en malĝustan direkton kaj kiam la nebulo foriĝis, mia ŝipo estis tiel malproksima, ke estis al mi neeble naĝatingi ĝin. La bordo de via Insulo tamen estis sufiĉe proksima kaj mi naĝis tien, alvenis en la dunoj, kie mi vidis vian knabon, kiu tamen forkuris de mi, kvazaŭ mi estus la diablo mem.
Dum la fremdulo parolis, mi rigardis lin sen interrompo kaj sen plua timo. Li aspektis tute alie ol mia patro; li estis pli juna, multe pli altkreska, pli babilema kaj multe pli bela laŭ vizaĝo, kvankam li ne havis mentonharojn. Tiurilate li similis pli mian patrinon, kiu same kiel li, havis senharan vizaĝon. Komence mi eĉ supozis, ke li estas virino, sed ĉar li estis maristo, li nepre devis esti viro. La fremdulo rakontis, ke li naskiĝis en la „Urbo“. Kiam miaj gepatroj parolis pri la „Urbo“, ili ĉiam aludis la grandegan vilaĝon, kiu estis kvar horojn sude de la digo, kaj nia vizitanto vere naskiĝis tie. Li ĵus venis per la skuno „Fantazio“ de Hamburgo kaj lia ŝipo iris Londonon. Dum li rakontis, mia patrino serĉis en la ŝranko ŝtrumpojn, ĉemizon kaj aliajn vestojn, por ke nia neinvitita gasto dece povu sin vesti, kaj ŝi ĵus trovis ĉion, kio mankis al la vestaĵaro de la maristo, kiam Jafet enkuris la ĉambron laŭte bojante. Ĝin sekvis mia patro. Surprizite li ekhaltis sur la sojlo, kiam li vidis ĉe la tablo fremdan viron kun nudaj piedoj, nuda supra korpo kaj sen ĉapo. Li rigardis mian patrinon kvazaŭ por peti informojn kaj eĉ ne diris: „Mi venis“. La fremdulo, kiu ekaŭdis lin veni, tuj ekstaris kaj salutante lin, donis al li sian manon. Li tiam ridetante klarigis, kiel li alvenis sur la Insulon kaj petis lian helpon por unu aŭ du tagoj, ĉar li deziris, se eble, foriri plej baldaŭ por ne ĝeni nin. -- Morgaŭ aŭ postmorgaŭ --, tiel li finis, -- mi volas foriri.
-- Neeble! -- diris mia patro, kaj post tiu unu tre klara vorto li sidiĝis sur la kvara seĝo de nia ĉambro.
-- Kial neeble? -- diris la fremdulo.
-- Ĉar mi ŝipiras nur unufoje po monato al la Vilaĝo!
-- Tamen vi povos iri tien pli ofte, se vi deziras.
-- Ne, ĉar mi estas ŝtata kolektisto de ŝipruinaĵoj.
-- Nu?
-- Nu, mia regularo permesas al mi, ke mi nur unu fojon po monato iras vilaĝon pro deĵoraj aferoj.
Surprizite mi ekrigardis mian patron. Neniam li estis dirinta tiom da vortoj per unu fojo.
Nia gasto ridetis afable; ŝajnis al mi, ke li estas ĉiam ridetanta homo.
-- Mi sekve estos devigata resti ĉi tie tutan monaton? -- li diris.
-- Vi povos tion --, respondis mia patro.
-- Sed mi havas nenion ĉe mi por pagi.
-- Estos senpage --. Mia patro post tiu mallonga respondo prenis botelon kaj glasetojn el ŝranko kaj metis ilin sur la tablon.
-- Mi dankas pro via afableco --, diris la fremdulo.
-- Sed ne estas lito por vi en mia domo.
-- Tio ja tute ne estas malhelpaĵo, mi povas dormi sur pajlo, se pajlon vi havas.
-- Mi havas --, diris mia patro plenigante tri glasetojn per brando. Fariĝis malgranda paŭzo, kiun mi utiligis por esprimi ke _ne_ nia gasto, sed _mi_ volas dormi sur tiu pajlo.
-- Li (mi montris la mariston, kies nomon mi ja ne konis) povas dormi sur mia lito --, mi diris.
-- Vi estas bona knabo --, respondis la fremdulo, frapetante amike mian ŝultron --, sed mi ne akceptas tiun proponon; mi dormos sur la pajlo, kaj vi dormos kiel kutime sur via lito.
-- Nu bone! -- diris mia patrino, prezentante vestojn al la maristo. -- Jen vi havas por vesti vin dece.
Li akceptis dankante kaj surmetante ilin (ŝtrumpojn, botojn, ĉemizon kaj jakon) li diris: -- Mi ĝis nun ne diris mian nomon; mi nomiĝas Johano.
-- _Go til fanen!_ -- subite ekkriis la papago.
La maristo ridis laŭte kaj demandis: -- Kiu el vi, krom la birdo, povas paroli tiel bone dane?
-- Ĉu tio estas dana? -- demandis mia patrino.
-- Jes, tio estas dana.
-- Kion ĝi signifas? -- diris plue mia patrino.
Johano estis klarigonta, sed mia patro interrompis lin demandante: -- Ĉu vi ne malsatas?
-- Ho, tute ne; mi manĝis antaŭ tri horoj.
Mi silente admiris la mariston, kiu ĉiam tiel afable sin kondutis kaj ĉiam ridetadis; li ja estis por mi io tute nova, kaj la unua homo (krom miaj gepatroj) kiun mi vidis ĝis nun. Mi trovis lin tre bela kaj jam kutimis, ke li ne havis mentonharojn; mi sentis, ke mi amos lin pli ol miajn gepatrojn, se li povus restadi sufiĉe longan tempon ĉe ni. Bedaŭrinde li volis forŝipiri post monato por vojaĝi Londonon. Mi deziris akompani lin, sed mia patro ne konsentus, ĉar mi estis ankoraŭ tro juna. La maristo parolis multe, precipe al mia patrino, kiu estis pli babilema ol ŝia edzo, kaj mi aŭskultis kun malfermita buŝo, ĉar li rakontis pri Hamburgo, pri tiu bela grandega urbo, kiun li vizitis jam multfoje. Li rakontis pri multaj aferoj (pri kiuj eĉ neniam legis mia patrino el „Mil kaj unu noktoj“) al mi tute nekonataj. Ho! kiom volonte mi vizitus ankaŭ Hamburgon kaj certe mi volus iri tien, kiam mi estus sufiĉe aĝa kaj maristo, kiel Johano.
-- Ĉu via Insulo estas malgranda? -- fine li demandis.
-- Mi volas montri al vi la Insulon --, mi diris, kaj mi sentis min feliĉa, ĉar mi povus fari al li servon.
-- Nu bone! -- diris mia patrino.
Johano siavice estis respondonta al mi, sed mia patro interrompis, prezentante al li paperan saketon. Johano sin turnis al li kaj preninte la saketon rigardis en ĝin; tiam li kun afabla rideto redonis la saketon kaj diris: -- Mi tre dankas ...., mi neniam maĉas tabakon ....., neniam maĉis. -- Silente mia patro reprenis la saketon, eltiris el ĝi plenmanon da tabako, kiun li enbuŝigis, kaj metinte la paperan tabakujon en la poŝon, komencis maĉadi kvazaŭ sur peco da pano, kaj tuj poste kraĉis dekstren kaj maldekstren (ne antaŭ sin, ĉar tie sidis Johano) kaj trastrekis la plej belajn literojn el sablo, kiujn mia patrino en la mateno estis ŝutpentrinta sur la planko. La fremdulo tute ne atentis ĝin, li ĉiam montris gajan ridetantan vizaĝon kaj fariĝis pli kaj pli babilema, rakontis senhalte kaj nur de tempo al tempo estis interrompata de mia patrino. Mia patro tamen nur aŭskultadis kaj al demandoj, kiujn al li faris kelkfoje Johano, li respondis nur per „jes“ aŭ per „ne“.
Mi estis ravita kaj trovis, ke Johano parolas tre lerte; ŝajnis al mi, kvazaŭ li rakontus fabelojn kaj la tempo pasis tiel rapide kiel ankoraŭ neniam. Li rakontis pri vojaĝoj, pri urboj, pri teatroj, pri ĉio, kaj laŭ lia diro, li estis la plej feliĉa homo, kiu iam vivis.
-- Ĉu vi estas jam longan tempon maristo? -- mi fine demandis.
-- Ne, mia knabo --, li respondis, -- mi estas maristo nur dum du jaroj.
-- Kio do vi estis antaŭ tiu tempo? -- diris mia patrino, kiu refoje sin montris pli scivola ol ŝia edzo.
-- Mi rakontos tion --, li diris, kaj atendante belan rakonton aŭ fabelon, mi atente aŭskultis.
La fremdulo ĵetis unu kruron trans la alian, krucigis la brakojn sur la brusto kaj komencis ridetante:
-- Mi estas nun maristo, sed antaŭe mi estis ĉio, kion vi povas imagi. Mi spertis multajn kontraŭaĵojn, sed spite tion mi estis kaj mi estas ankoraŭ nun kaj mi restos ĉiam la plej feliĉa el ĉiuj homoj. Fakte mi estas filozofo, almenaŭ tion oni certigis al mi.
-- Kio estas filozofo? -- mi demandis.
-- Mi klarigos --, li diris. -- Filozofo estas ĉiam kontenta homo. Filozofo estas viro, kiu ĉiam kuiras siajn pizojn, kaj mi kuiradis ilin ĉiam. Filozofo estas persono, kiu ne havas malamikojn kaj kiu estas la malamiko de neniu. Filozofo estas persono, kiu rezignacias je ĉiuj kontraŭaĵoj, kiuj povus sin prezenti sur lia vojo, kaj kiu spite ĉion povas esti ĉiam kontenta kaj sekve ĉiam feliĉa. Unuvorte, ĝi estas homo, kiu ĉiam kuiras siajn pizojn.
-- Glason da brando? -- subite kaj lakone interrompis mia patro.
-- Malgrandan glason mi akceptos --, diris la maristo, kaj dum mia patro ŝovis antaŭ sian gaston plenan glason, la filozofo diris plue:
-- Kiam mi estis juna knabo, miaj gepatroj (ili jam ne vivas) loĝis en „la Urbo“. Ili havis grandan magazenon kaj vendis pretigitajn vestojn. Komence ili volis fari el mi klerulon, sed ĉar mi devis lerni tro multe por fariĝi klerulo, mi prefere helpis en la magazeno, kaj tion mi faris ĝis mia deksepa jaro. Miaj gepatroj volis, ke mi ĉiutage staru post la montrobenko de la oka horo matene ĝis la dekunua vespere, sed tion farante mi preskaŭ neniam povus eliri, kaj mi amis eliri por ĝuadi la belan veteron kaj por promenadi; mi tial deziris fariĝi soldato, kaj soldato mi fariĝis.
-- Kun lanco? -- mi demandis, pensante pri la soldato, kiu arestis Vilhelmon Tell.
-- Ne, mia knabo, kun pafilo --, kaj li rakontis plue: -- Mi tamen baldaŭ spertis, ke la soldata vivo konsistas ne sole el promenadoj kaj fari malmulton, sed ke tiu vivo kaŭzas kelkfoje malagrablajn momentojn. Mi tamen ne murmuris pro tio; mi kuiradis miajn pizojn kaj estis kiel eble plej kontenta. Se aliaj soldatoj marŝadis kun plenplena peza dorsosako, mi enlokis mian brosilon, kiun mi metis tiel de unu larĝa flanko al la alia, ke ĝi elstaris kiel la plej plena sako el ĉiuj de miaj kamaradoj. Aliaj soldatoj marŝadis kaj fariĝis lacaj pro la pezaj sakoj sur siaj dorsoj, sed mi marŝadis kiel la monaĥo, kiu kuiris antaŭe siajn pizojn, kaj min ne doloris miaj ŝultroj, nek la dorso. Kiam miaj kamaradoj deziris eliri vespere dum deĵoro, ili petis permeson por eliri kaj kelkfoje ricevis rifuzan respondon kaj devis restadi en la kazerno. Sed mi eliris ĉiam, neniam petante permeson; mi metis soldate vestitan balailbastonon en mian liton kaj eliris laŭ la dekstra flanko de la gardisto, kiam li rigardis maldekstren, aŭ laŭ lia maldekstra, kiam li rigardis dekstren. Kelkfoje oni ekkaptis min kaj mi estis arestita por pasigi du aŭ tri tagojn en malliberejo. Tio estis malagrabla, sed mi ĉiam kuiris miajn pizojn, kaj, ĉar miaj kamaradoj min amis, ili kaŝe englitigis en mian malliberejon tiom da cigaroj, tiom da manĝaĵoj kaj tiom da libroj, kiom mi nur deziris por forpeli la enuon. Mi tamen ne studadis por gradaltiĝi, ĉar tio kostus al mi tro multe da libera tempo, krom tio, mi ne volis restadi soldato ĝis mia morto; mi do ne studadis, sed marŝadis kun malplena dorsosako, eliris, kiam mi deziris eliri kaj amuzadis min. Kiam mi fine ricevis mian pasporton, mi fariĝis kelnero, sed, ĉar mi eliris tro multe, mi ricevis tiom malmulte da trinkmono, ke mi ne povis pagi la lupagon de mia ĉambreto kaj kiam mi estis forlasinta mian oficon, kiu malebligis al mi promenadi kaj ĝuadi la sanigan aeron, min ekkaptis la ideo fariĝi aktoro. Tamen, ĉar bona aktoro devas multe studadi por lerni parkere siajn rolojn, mi kontentiĝis kun roletoj, tiel ke mi bezonis diri nur du aŭ tri frazojn dum la tuta prezentado. Kiam estis ludata ekzemple la dramo de Vilhelmo Tell, mi estis en la unua akto la soldato, kiu arestis Vilhelmon. En la dua mi estis unu el la rigardantoj, kiam Vilhelmo forpafis la pomon de la kapo de sia filo, kaj bezonis diri tute nenion. En la sekvanta akto mi estis unu el la konspirantoj kaj vokis nur la vortojn: -- Mi ĵuras!! -- Tiel ludante, mi ne bezonis studadi kaj povis promenadi la tutan tagon, dum nur en la vesperoj mi ludadis kaj per tia laboro mi perlaboris multe pli ol mi elspezadis. Oni tamen ne povas ĉiam esti aktoro, kaj kvankam aliaj aktoroj tre min amis, mi fine devis forlasi la teatron, post kiam mi dum la prezentado de Hamleto estis ludinta tro nature, eĉ _tiel_ nature, ke ĉiuj rigardantoj aplaŭdis min, anstataŭ la aktoron, kiu fakte estis meritinta tiujn aplaŭdojn. Mi rakontos, kiel tio okazis. La aktoro estis duelonta, kaj mi devis alporti al li la spadon. Mi ĝin alportis kun teatra gesto, sed malfeliĉe la princo Hamleto (tiu estis la aktoro) ne povis eligi la spadon el la spadingo. Rimarkante, ke mi estis doninta rustitan spadon, mi aliris helpi al li, laŭte dirante: -- Atendu, sinjoro Májer (la aktoro nomiĝis Májer), mi helpos al vi eltiri la spadon, ĝi rustaliĝis al la spadingo. -- Post tiuj vortoj, kiuj ne staris en mia rolo, sed kiujn mi eldiris tre nature, ektondris tia aplaŭdado, ke ŝajnis, kvazaŭ la tuta teatro eksplodas. Neniam aktoro havis tian sukceson kiel mi, kaj sinjoro Májer, kiu verŝajne fariĝis ĵaluza, rigardis min furioze, kaj post tio la aplaŭdoj iĝis ankoraŭ pli bruaj. Kelkaj rigardantoj ekkriis „biz!!“ Mi sentis min tre flatita pro la honoro, kiun la aŭskultantaro al mi faris, kaj turnante min al ĝi, mi faris profundan riverencon. Tiam la aplaŭdadoj rekomenciĝis, kaj, ĉar ili tute ne finiĝis, la reĝisoro igis malsupreniri la kurtenon. Dek minutojn poste mi staris kun miaj akiritaj laŭroj ekster la teatro, ĉar la direktoro estis eksiginta min pro la skandalo, kiun mi, laŭ lia diro, estis kaŭzinta dum la prezentado de Hamleto. Kvankam mi estis ludinta ĉe li du plenajn jarojn, li neniel pardonis al mi mian konduton. Refoje mi staris sen salajro, kaj baldaŭ poste sen subtegmenta ĉambreto por dormi. Sed, ĉar mi kuiras ĉiam miajn pizojn, mi ankaŭ tiam faris tion, pasigante la dumnoktajn horojn sub granda ponto, kie mi dormis tre bone, ĉar la vetero ne estis ankoraŭ malvarma. Mi tamen ne ĉiam povis dormi tie, kaj kiam la malbona vetero komenciĝis, mi iun vesperon kaŝis min sub velo, kuŝanta sur la ferdeko de skuno, kiu la sekvantan matenon devis ŝipiri al Hamburgo. En la mezo de la maro mi subite rampis el mia kaŝejo, kaj, ĉar la skuno ne povis returnen iri pro mi, mi restis sur ĝi, laborante por la maristoj, ĝis kiam mi alvenis Hamburgon. En tiu urbo mi restis kelkan tempon, laborante tie ĉi kaj tie, ĝis min tedis la laborado, kaj mi fine fariĝis maristo. La lasta ŝipo, sur kiu mi servis, estas la skuno „La Fantazio“, kiu ĉi tiun matenon luvadis proksime de via Insulo.
-- Drinku fojon --, interrompis mia patro, kiu mem jam estis malpleniginta sian glaseton.
La ĉia-metiisto, kiun mi admiris ankoraŭ pli multe, post kiam mi eksciis, ke li ludis en Vilhelmo Tell, malrapide eltrinkis la brandon, kaj lian ekzemplon sekvis mia patrino. Ŝi tamen estis ŝutinta antaŭe sukeron en sian glaseton. Ne estis permesate al mi trinki brandon, sed mia patrino, trinkinte glaseton da tia likvoro, kio okazis malofte, ĉiam donis al mi la restintan sukeron, kiun pro la dolĉeco mi trovis tre delikata. Ankaŭ nun ŝi regalis min tiamaniere. Mia patro kutimis trinki du glasetojn kaj li estis plenigonta la glaseton de Johano, sed ĉi tiu kovris ĝin per la mano, dum li diris ridetante, ke li trinkis nur por fari honoron al miaj gepatroj, je kies konatiĝo li volonte malplenigis unu glaseton.
Mia patrino, verŝajne pensante al la kuiritaj pizoj de la maristo, subite demandis al li, ĉu li estas ŝipa kuiristo.
-- Ho ne! -- li respondis, -- mi estas nur ordinara maristo, kial do mi estus kuiristo?
-- Ĉar vi ĉiam kuiras pizojn --, ŝi diris.
La maristo laŭte ekridis, tiam li diris:
-- Jes, vi estas prava, mi ĉiam kuiras ilin, sed laŭ simbola senco. Mi klarigos tion. Estis iam du monaĥoj, kiuj devis fari pilgrimadon al sankta loko por esti senpekigataj, kaj ĉar iliaj pekoj estis gravaj, la monaĥoj devis pilgrimi kun pizoj en la ŝuoj, por ke ilia irado estu kiel eble plej doloriga. Ili tamen ekpilgrimis. Unu el ili iradis kun granda peno, ĉar la malmolaj pizoj en la ŝuoj tre doloris liajn piedojn. La alia tamen marŝadis kun ĝoja vizaĝo kaj kvazaŭ la pizoj ne estus en liaj ŝuoj. Post longa pilgrimado ili alvenis al sia celo kaj tie ili povis demeti la ŝuojn kaj forĵeti la pizojn. Nun la monaĥo, kiu estis marŝinta kun tiom da doloro, ekvidis, ke lia kunulo elĵetas el siaj ŝuoj platiĝintajn pizojn, kaj li demandis al li klarigon. „Ho“, diris la ĝoja monaĥo, „mi devis kiel vi, pilgrimi kun pizoj en miaj ŝuoj, sed mi kuiris ilin antaŭ ol meti ilin en la ŝuojn. Post kiam mi tiel estis aginta, la pizoj fariĝis molaj kaj ne ĝenadis min dum mia marŝado al ĉi tiu sankta loko.“ Vi komprenas sendube mian fabelon. Mi agas ĉiam kiel la ĝoja praktika monaĥo, kaj ĉiam kuiras miajn pizojn, neniam plendante pri mia sorto, sed ĉiam agante laŭ cirkonstancoj. Soifante, mi trinkas puran akvon, se mi ne havas monon por aĉeti bieron, kaj malsatante, mi manĝas nigran panon, eĉ sen butero aŭ sen fromaĝo, se mi ne posedas monon, sed kiam mi havas sufiĉan monon por havigi al mi pli bongustan manĝaĵon, mi aĉetas ĝin. En realo ĉio estas egale delikata, tio dependas nur de tio, ĉu oni malsatas aŭ ne. Sekve: se vi volas manĝi kun bona apetito, tiam atendu, ĝis kiam nigra pano estos laŭ via gusto. Nur kuiru viajn pizojn kaj vi neniam estos malkontenta nek malfeliĉa, eĉ ne malriĉa. Neniam mi posedis multan monon, tamen neniam mi estis malriĉa.
Dum Johano tiel rakontis, la tempo de tagmanĝo alproksimiĝis, kaj ni tagmanĝis. La manĝaĵo konsistis kiel ofte, el terpomoj, viando, rizo. Legomojn ni preskaŭ neniam manĝis, ĉar estis tro maloportune por mia patro kunporti ilin de la Vilaĝo, sed anstataŭe mia patrino pretigis manĝaĵojn preparitajn parte el lakto. Laŭkutime mia patro malkovris sian kapon por preĝi, kaj ni ĉiuj preĝis. Johano verŝajne ne kutimadis meti la ĉapon antaŭ sian vizaĝon; li pendigis ĝin sur la dorson de sia seĝo kaj kun plektitaj manoj rigardis rekte antaŭ sin al la bildoj de Vilhelmo Tell, kiuj laŭ mia opinio devis interesadi lin en alta grado, ĉar li iam ludis teatraĵon pri tiu heroo. Dum la manĝado Johano parolis multe kaj mi miregis, ke li tiel bone povis manĝi kaj rakonti en la sama tempo. Post la manĝado mia patro eklegis la gazetojn, donante ankaŭ unu al sia gasto. Ĉi tiu metis ĝin antaŭ sin sur la tablon, sed ŝajne li ne estis inklina legadi, ĉar la novaĵoj interesis lin nur malmulte. Mi sidiĝis ĉe lia flanko.
-- Ĉu vi povas legi? -- li demandis.
-- Mi lernis literojn --, mi respondis.
Li fingre montris kelkajn, kiujn mi bone konis, sed baldaŭ li eksciis, ke mi ne povas silabi.
-- Ĉu vi legis multajn librojn? -- mi demandis.
-- Ho jes.
-- Ankaŭ pri fabeloj?
-- Kompreneble.
-- Ĉu vi povas rakonti fabelojn?
-- Kelkajn mi memoras, sed ne ĉiujn, kiujn mi legis --, li diris afable ridetante, kaj li diris plue: -- Ĉu vi amas fabelojn?
-- Jes, mi amas.
-- Morgaŭ mi rakontos kelkajn al vi.
-- Ĉu ne hodiaŭ?
-- Tio ĝenus vian patron, kiu nun legas.
-- Nu, mi povas montri al vi la Insulon, kaj intertempe vi povos rakonti --, mi proponis naive.
-- Vi estas prava --, kaj turnante sin al mia patrino, li diris plue:
-- Vi do konsentas, ke ni promenados kelkan tempon?
-- Nu bone! -- diris mia patrino, kaj ni eliris.
Johano aspektis tre stranga en la vestoj de mia patro. Liaj kruroj estis multe tro longaj por la pantalono, kaj marŝante ĉe mia flanko, mi komparis lin kun la cikonio, kiun mi vidis iam sur unu el la bildoj de „Mil kaj unu noktoj“. Li mem tamen tute ne rimarkis, kiel strange li aspektas, ĉar refoje kuirante siajn pizojn, li estis feliĉa, ke la vestoj, kiujn li lasis sur la ŝipo, estis anstataŭigitaj de aliaj, tute egale, ĉu ili vestas bone aŭ malbone.
-- La Insulo ŝajnas al mi malgranda --, diris Johano.
-- Ŝajnas tamen, ke ĝi estas granda --, mi diris.
-- Kial?
-- Tion mi ne scias; ĉu Hamburgo estas pli granda ol la Insulo?
Johano rigardis min ridetante, kaj li diris post momento:
-- Hamburgo estas eble centfoje pli granda.
-- Ĉu loĝas tie multaj homoj? -- -- pli ol cent?
-- En Hamburgo loĝas duono da miliono.
-- Ĉu tio estas tre multe?
-- Ĉu vi ne scias, kiom estas miliono?
-- Ne.
-- Kiom estas milo?
-- Milo?.... Mi pripensu! -- mi respondis. Mi ja devis pripensi, ĉar eble mi ankaŭ ne sciis, kiom ĝi estas; pri tiom multe mi ja preskaŭ neniam aŭdis paroli.
-- Mi klarigos --, li diris, vidante, ke mi ankaŭ ne scias, kiom tio estas.
Ni estis nun en la dunoj kaj Johano ekhaltis, rigardante ĉirkaŭ sin.
-- Kiom da paŝoj ni faris de via domo ĝis tie ĉi? -- li demandis, mezurante la distancon per la okuloj.
-- Kvincent! -- mi diris, feliĉa, ke mi fine povis doni bonan respondon.
-- Nu --, li diris. -- Kvincent kaj kvincent faras milon. Imagu ke vi staras ĉi tie kaj mi je distanco de mil paŝoj.
-- Mi povas tion.
-- Bone. Imagu plue, ke je ĉiu paŝo staras unu homo.
-- Mi povas ankaŭ tion.
-- Bone; tiam vi vidus mil homojn, ĉu ne vere? Imagu poste kvincent tiajn vicojn da homoj, unu vico flanke de alia.
-- Mi povas imagi tion.
-- Nu, vidante ĉiujn tiujn homojn kune, vi vidas la homojn loĝantajn en Hamburgo.
Mi devis bone pripensi por formi al mi ĝustan ideon pri tiom da homoj, kiuj eble nur kun peno povus stari sur la Insulo.
-- Pri kio vi revas? -- li demandis, ekstarante kaj sidigante min ĉe sia flanko.
-- Pri tiom multe da homoj --, mi diris, -- ĉar mi kredis, ke tiom da ili tute ne ekzistas. Mi vidis nur vin kaj miajn gepatrojn.
-- Ĉu vi jam longe loĝas sur la Insulo?
-- Mi ne scias, neniam ekpensis pri tio.
-- Kiom da jaroj vi havas?
-- Kiom da jaroj? ..... Patrino neniam ĝin diris.
-- Kaj la patro?... Ĉu li neniam diris tion?
-- Li preskaŭ neniam diras ion al mi ..., nur se mi demandas.
-- Ĉu vere ili estas viaj gepatroj? -- li diris post momento, rigardante min kun atento.
-- Kial ili ne estus?
-- Ĉar vi estas tiel bela knabo, kaj ĉar vi tute ne estas simila al via patro, nek al via patrino.
-- Ĉu ili do ne estas belaj?... Kaj „li“ havas tiel belajn mentonharojn.
Johano ridis.
-- Mi eble diris sensencaĵon, demandante, ĉu ili estas viaj gepatroj --, li diris tiam. -- Vi nepre devas esti tia, ĉar vi ja naskiĝis ĉi tie. -- La lastan frazon li eldiris laŭ duone demanda tono, kaj li daŭrigis:
-- Ĉu vi memoras ĉion pri via plej juna aĝo? Kiel vi venis sur ĉi tiun insulon? -- li diris, refoje rigardante min atente.
-- Per si mem --, mi respondis, post kio li ridis laŭte.
-- Vi estas vera naivulo! -- li diris, -- kaj bona knabo, vi ja ebenigos al vi la vojon tra la mondo. Sed diru al mi, kiel estas via nomo?
-- Mia nomo?... Mia patrino nomas min ĉiam „knabo“ --, mi respondis.
-- Kaj via patro?
-- Mi ja diris, ke li preskaŭ neniam parolas al mi, sed kiam li parolas pri mi al la patrino, tiam li min nomas „li“.
Mi rigardis Johanon kaj al mi ŝajnis, ke stranga ŝanĝo subite fariĝis en la ridetantaj trajtoj de la maristo, li dum momento fikse rigardis min, tiam deturnante la okulojn de la miaj, li pripensadis kaj aspektis, kvazaŭ io ekĝenus lin. Estante jam intima kun li, mi fine kuraĝis interrompi lian revadon kaj mi demandis:
-- Pri kio vi pensas?
-- Pri vi, mia knabo.
-- Pri mi!?
-- Jes; io mistera sin kaŝas sub tio, ke la gepatroj tiel malzorgas vin.
-- Ĉu ili ne estas sufiĉe bonaj al mi?
-- Jes, sed kial vi lernis ankoraŭ nenion? Kial vi neniam iras vilaĝon? Kial ...... -- Li ekhaltis kaj subite diris:
-- Aŭskultu, knabo; ne diru al viaj gepatroj ke mi parolis al vi pri tiuj aferoj, kiuj ja ne devas tuŝi min. Krom tio, mi sendube trompis min.
-- En kio? -- mi demandis kun surprizo.
-- Ne demandu. Poste ili memkompreneble prizorgos vian edukadon, tio estas nun eble tro malfacila sur ĉi tiu insulo, kaj eble mankas al ili la mono por irigi vin al la vilaĝo, por ke vi povu vizitadi lernejon.
-- Mi ne scias --, mi diris.
Johano refoje meditis momenton kaj dum li karesis la kapon de mia hundo, kiu same kiel mi jam amikiĝis kun li, mi demandis:
-- Ĉu vi restos ĉe ni tutan monaton?
-- Jes.
-- Kaj post la monato?
-- Tiam mi iros Londonon al la ŝipanaro, kiu nun kredas min droninta; sed feliĉe mi ne dronis; mi naĝis al via insulo, kie mi vidis vin sidantan sur la sablo kaj rigardantan min, kvazaŭ mi estus la plej stranga kaj la plej teruriga besto, kiu iam staris antaŭ vi.
-- Mi kredis vin hommanĝanto.
-- Ho ne --, li diris ridetante, -- mi ne manĝas homojn --, kaj kaptante mian brakon, li starigis min kaj ni triope iris laŭ la dunoj.
-- Morgaŭ mi serĉkolektos ovojn --, mi diris.
-- Mi vin akompanos.
-- Ĉu vi tiam rakontos?
-- Sendube.
-- Pri kio?
-- Pri kio ajn povas interesi vin.
-- Ankaŭ pri Hamburgo?
-- Jes --; kaj kun peno farante la samajn longajn paŝojn de mia longkrura amiko, mi kun li laŭiris la okulforman bordon de nia Insulo, ĉar mi deziris montri al li ĉion. Rapide pasis la horoj, kaj kiam vesperiĝis kaj la suno subiris sub la horizonton en tiun profundan misterplenan abismon, mia kapo turniĝis pro ĉio nova kaj ĉio admirinda, kion Johano estis rakontinta. Ho, se li povus restadi ĉiam, pensis mi, kiam mi supreniris la ŝtuparon por iri dormi kun Sim kaj Jafet, kiuj kiel kutime akompanis min al mia subtegmentejo. Kiam mi kuŝis sur mia lito, mi klare povis aŭdi malsupre en la ĉambro la klaran ridon de nia gasto, kiu ankoraŭ parolis al miaj gepatroj, kaj fine, laca pro tiaj eksterordinaraj okazintaĵoj de la tago, mi ekdormis.
Tria Ĉapitro.
Mi serĉkolektas ovojn kun filozofo -- La nigraj manoj kaj la blankaj -- La ĉarpentistedzino de Gaŭda -- Filozofo, kiu perdas sian egalpezon -- Kial mi ne povis dormi -- Por la unua fojo mi ne dormas ĉe bestoj.
Ĉu estas strange, ke mi sonĝis tiun nokton? Mi sonĝis, ke nia Insulo ŝanĝiĝis en grandan urbon kaj tiu urbo estis Hamburgo. La herbejo estis malaperinta, kaj ĉiuloke staris multaj malaltaj domoj. Bovinoj kaj kaprinoj iris libere en la stratoj kaj la stratoj estis tiom homplenaj, ke la promenantoj sin interpuŝadis. Meze de ili mi vidis mian longkruran amikon. Li portis la vestojn de mia patro kaj sub lia mentono pendis longaj brunaj haroj, kiujn mi tre admiris. Li parolis al si mem kaj fine rimarkante min, li ekkaptis mian manon kaj premis ĝin forte dum li diris:
-- Jam estas malfrue, mia knabo, malsupreniru.
Mi tre miris pro tiu „malsupreniru“, ĉar kiel mi malsuprenirus, starante en strato inter tiom da homoj kaj bestoj?
-- Kiel malsupreniri? -- mi demandis.
Refoje li premis mian manon, ektiregis kaj.... mi vekiĝis. La urbo estis for, ankaŭ la homoj kaj la bestoj, sed jen antaŭ mi staris Johano, kiu estis eltironta min el mia lito. Estis la unua fojo, ke iu vekis min. Miaj gepatroj lasis min ĉiam dormadi, ĝis kiam mi vekiĝis mem, tute egale ĉu tio estis frue aŭ malfrue, kaj se okaze mi estus restinta tutan tagon sur mia lito, mia patro eĉ ne tion ekrimarkus. Min tre tuŝis la pruvo, ke Johano jam tiel frue en la mateno ekpensis pri mi.
-- He! ĉu estas vi? -- mi demandis, larĝe malfermante la okulojn. -- Mi sonĝis, ke mi estas en Hamburgo kaj ke vi havis mentonharojn. -- La maristo laŭte ridegis.
-- Ĉu mentonharojn, kaj en Hamburgo!? -- li diris. -- Ho ne, mi estas ankoraŭ sur via Insulo...... Kio estas tio? -- li subite diris, fingre montrante mian litkovrilon sub kio io ekmoviĝis.
-- Tio estas Sam --, mi diris. Samtempe la kapo de mia kato ekaperis kaj tuj poste la tuta besto, kiu, vidante fremdan viron, al kiu ĝi ne kutimis, kurbigis alte sian dorson kaj per laŭta siblado anoncis sian malamikecon. Tiam ĝi saltis de la lito, sur la ŝtuparon kondukantan al la tegmento kaj malaperis tra la nefermita aperturo. Johano ridis.
-- Jen ankoraŭ unu, kiu timas, ke mi ĝin manĝos --, li diris. Jafet tute ne ektimis. Ĝi salutis la mariston per moviĝanta vosto kaj lekis liajn manojn.
-- Jafet ne min timas --, li diris. La hundo saltis el la lito, mi sekvis ĝian ekzemplon kaj ni iris malsupren por matenmanĝi. Apenaŭ mia patro la duan fojon estis metinta sian ĉapon sur la dikan hartavolon, kiam mi ekstaris. Jafet, divenante mian intencon, kuris bojante eksterdomen. Mi prenis la korbon kaj atendis, ĝis Johano ekstaris por iri kun mi al la dunoj.
-- Ho jes! -- li diris, ni serĉos ovojn.
-- Nu bone! -- diris la patrino.
Mia patro silentadis kaj eklegis gazeton, kiel kutime.
-- Mi iras! -- mi diris.
-- Nu, bone! -- refoje diris mia patrino kaj ni eliris.
-- Ĉu via patro neniam serĉas ovojn? -- demandis Johano.
-- Li?... Ho ne, li legas gazeton kaj poste iras al la maro por vidi, ĉu bareloj aŭ kestoj aŭ io alia alnaĝis sur la Insulon.
-- Ĉu tio estas ĉio, kion li faras?
-- Ne; li melkas aŭ iras sur la herbejon.
-- Por kion fari?
-- Por fari fojnon aŭ por kapti talpojn.
Je kelka distanco sin paŝtis Sim. La kaprino ankoraŭ ne ekvidis nin, sed aŭdante nin paroli, ŝi turnis sin kaj rimarkante nekonatulon, ŝi rigardis lin kun videbla surprizo, ekstaris sur la malantaŭaj piedoj, faris la plej strangajn saltegojn kaj klinante la kapon faris mienon, kvazaŭ ŝi volus ataki mian kamaradon. Johano ridis.
-- Nur venu! -- li diris al la kaprino. -- Nur venu, ni baldaŭ amikiĝos. -- Sim tamen ŝajne ne samopiniis, ĉar ŝi ne venis, sed ĉiam rigardante nin, laŭiris grandan duoncirklon, ĝis kiam ŝi estis post ni, kaj sekvinte nin kelkajn paŝojn, subite turnis sin kaj kviete sin ekpaŝtis, kvazaŭ la entrudulo tute ne tuŝus ŝin plu.
Ĉiam babilante, la longkrura maristo daŭrigis sian vojon kaj mi marŝis ĉe lia flanko atente aŭskultante ĉion, kion li rakontis aŭ diris, ĉar tre interesa ĉio estis por mi, kiu ankoraŭ nenion interesan aŭdis antaŭ la alveno de Johano. En la dunoj ni serĉadis ovojn, sed mi tre miris, ke mi sola trovis ilin, ĉar kiel ajn Johano klopodis, li malsukcesis kaj trovis eĉ ne unu. Per tio li tamen ne perdis sian bonan humoron.
-- Morgaŭ _mi_ trovos ĉiujn, kaj vi neniujn --, li diris ŝerce. Jafet serĉis tiel diligente kiel mi, kaj post unu horo mia korbo estis preskaŭ plena. Pli ol unu plenan korbon mi neniam kolektis en unu tago, ĉar se oni forprenas tro multe da ovoj, la mevoj tro malmultiĝas sur la Insulo aŭ eble estus fortimigataj; mi sekve devis esti singarda kaj ne serĉi kun tro granda fervoro.
-- Ni ripozu momenton --, diris Johano, kaj li eksidis. Memkompreneble mi ankaŭ eksidis kaj Jafet tuj sekvis mian ekzemplon. Ni sidis unu flanke de la alia kun nia nova amiko en la mezo, kaj tiel, kiel tri bonaj kamaradoj, ni ripozis post laciga marŝado tra la mola sablo. Mi rakontis al Johano pri miaj arĝentaj moneroj kolektitaj de mi kaj kiel mi ludadis kun ili dum la longaj vintraj vesperoj.
-- Kion vi poste aĉetos per ili? -- li demandis.
-- Mi neniam pensis pri tio. Kion mi povos aĉeti?
-- Tio dependas de la kvanto --, li diris ridetante pro mia naiveco, kaj li diris plue:
-- En „la Urbo“ vi povas aĉeti vestojn, poŝhorloĝon aŭ vi povas iri per via mono en teatron; vi povas vojaĝi per la vagonaro kaj cetere kaj tiel plu.
-- Kiom da mono mi devas doni por iri teatron?
-- Tio dependas; kiam mi havas multan monon, mi kutimas aĉeti enirbileton por bona sidloko, kiam mi havas malmultan monon, mi kontentiĝas kun malpli bona sidloko, sed en realo ĉiuj sidlokoj estas egale bonaj. Mi vidis riĉajn sinjorojn kaj sinjorinojn, kiuj enuis sur la plej bonaj sidlokoj kaj samtempe mi vidis malriĉulojn sur la malplej bonaj sidlokoj, kaj ili sin amuzadis treege. Sekvas el tio, ke ĉio dependas de cirkonstancoj.
-- Ĉu mi devas multon pagi por vojaĝi vagonare al Hamburgo?
-- Al Hamburgo? Ho ne; sed diru, kiom da tiaj moneroj vi havas.
-- Tricent tridek du.
-- Nu, per tiom da mono vi povas vagonare vojaĝi eĉ pli malproksimen ol Hamburgo.
-- Mi neniam vidis vagonaron.
-- Kompreneble, vi neniam ĝin vidis.
-- Ĉu estas amuze vojaĝi en vagonaro?
-- Tio dependas de cirkonstancoj.
-- Ĉu tio ankaŭ dependas de cirkonstancoj?
-- Jes, mia knabo; _ĉio_ dependas de cirkonstancoj.
-- Mi ne komprenas.
-- Vi komprenos poste.
-- Ĉu vi multfoje vojaĝis vagonare?
-- Se mi havas monon, mi vojaĝas tiel nur por alveni pli baldaŭ al la celo de mia vojaĝo, sed en realo nenio estas pli agrabla ol promenadi.
-- Ĉu vi do ne povas promenadi al Hamburgo?
-- Mi povas, sed estas pli malmultekoste iri tien per vagonaro.
Mi larĝe malfermis la okulojn pro surprizo, ĉar al mi estis tre malklare, ke promenadi kostas monon.
-- Vi miras pri tio?
-- Jes, mi pensis, ke marŝadi kostas nenion.
-- Mi klarigos. Se vi volas promenadi al Hamburgo, vi devas marŝadi multajn tagojn kaj survoje vi devas manĝi, kaj la noktojn vi devas pasigi en hotelo, kaj tio kostas kune multe pli da mono ol unu bileto de vagonaro, per kiu vi vojaĝas al Hamburgo en kelkaj horoj.
-- En kelkaj horoj?
-- Jes, ĉar la vagonaro iras dekfoje pli rapide ol piediranto.
-- Ĉu dekfoje?
-- Jes, vagonaro iras per vaporo same kiel vaporŝipo.
-- Ĉu vi povas klarigi, kiel vaporo povas movi ŝipojn kaj vagonaron?
-- Mi ne povas.
-- Nu bone! -- mi diris, imitante la kutiman diraĵon de mia patrino, kaj mi diris plue:
-- Eble mi spertos tion poste?
Johano ne respondis al tiu demando, sed ridetis momenton kaj ekludis kun Jafet. Mi interrompis lin dirante:
-- Vi promesis al mi rakonti fabelon.
-- Jes, mi promesis.
-- Pri kio vi rakontos?
-- Mi pripensu --, li diris, kaj pripensinte momenton, li rakontis:
La nigraj manoj kaj la blankaj[1].
Rakonto por ĉiuj infanoj, sed precipe por la maldiligentaj. Iam estis knabeto, nomita Lazaroni, kiu, dum li dormadis, sentis, ke li estas lulata per stranga zumado, pleniganta la tutan domon. La postan matenon, kiam li estis leviĝonta, tiu knabeto trovis sur la tablo apud la lito blankan paneton, pli blankan ol la neĝo kaj pli bongustan ol la plej bongusta el ĉiuj kukoj. Unu tagon, vidinte belan ĉevalon el ligno ĉe unu el siaj kamaradetoj, Lazaroni enviis la posedaĵon de l' amiketo. En la vespero tamen, li ne plu pensadis pri tio, sed dum lia dormado tiu stranga zumado, pri kiu mi parolis, estis tiel forta tiun nokton, ke la knabeto vekiĝis. Tiam ŝajnis al li, kvazaŭ li vidus du strangajn ombrojn, kiuj antaŭen ŝoviĝis en la mallumo de la ĉambro. La knabeto ektimis kaj sin kaŝis sub la litkovrilo. La morgaŭan matenon Lazaroni trovis apud sia lito flanke de la ĉiutaga paneto, belegan ĉevalon el ligno, pli belegan ol tiu de lia kamaradeto. Kiel granda estis la ĝojo de la knabeto! Li ludadis la tutan tagon kun la ĉevalo, poste ĝi tedis lin kaj li deziris posedi alian ludilon. La mistera zumado en la sekvanta nokto aŭdiĝis pli forte en la domo, kaj la sekvantan matenon, kiam la juna Lazaroni vekiĝis, li trovis la novan ludilon, kiun li estis dezirinta. Tiam lia deziro pli kaj pli grandiĝis, kaj ĉiun tagon la trodorlotita infano deziris ion tute novan, kion ĉiam alportis la du strangaj ombroj de la nokto. La knabeto fariĝis knabo ... junulo, sed li ĉiutage esprimis novan deziron. Jen ĝi estis belega vestaĵo, jen multekosta juvelo aŭ belforma meblo. Nelacigeble kaj obeeme la du misteraj ombroj kontentigadis ĉiujn dezirojn de Lazaroni. Fine tio lin scivolemigis, kaj li decidis esplori, kio estas tiuj ombroj, kiuj fariĝis liaj submetitaj sklavoj. Tial unu nokton li restis sidanta en la lito kun brulanta kandelo en la mano. Subite li mirkonsterniĝis, vidante ke tiuj dumnoktaj vizitantoj estas du gigantaj manoj, sed tiel kalaj kaj nigraj, kaj kies fingregoj ŝajnis tiel maldelikataj, ke la junulo ekprenis kun abomeno la veluran mantelon broditan kun oro, kiun li estis dezirinta la antaŭan tagon, kaj kiun al li alportis la sklavaj manoj. Vidante tamen, kiel riĉa kaj bela estas tiu mantelo, li forgesis la abomenon, kiun al li inspiris tiuj nigraj manaĉoj, kaj dezirante scii, ĝis kie atingos ilia sorĉpovo, li ordonis al ili senprokraste alporti la plej belan ĉirkaŭkolon el oro, la plej belajn agrafojn el diamanto, kiujn ili povus trovi. La nigraj manoj malaperis momenton, sed revenis baldaŭ kun la deziritaj objektoj, kiuj estis milfoje pli belaj ol ĉio, kion Lazaroni povus imagi. Li sin kovris per tiuj belaj donacoj kaj trovis, ke ili estas tiel belegaj, ke li devas honti pro la ĉambro, en kiu li loĝas. Kaj li ordonis al la nigraj manoj mebloprovizi ĉambregon, indan je li. La sklavoj obeis kaj kelkajn sekundojn poste la junulo sin trovis meze de vastega salono subtenata de la plej delikataj kolonoj el marmoro, ornamitaj de dekoracio el oro kaj juveloj, kaj kiuj agrable harmoniis kun kelkaj mebloj, kiujn ĉiuminute alportis la misteraj manoj. Scivola kaj ravita, Lazaroni deziris vidi, kie prenis tiuj strangaj manoj ĉion, kion ili alportis al li. Tiam li vidis, ke ili fosas la teron per la viglaj fingroj kaj ke ili eltiras el profunda sulko la deziritajn objektojn. La miraklo estas tre simpla, diris la junulo, kaj sin amuzante, li mendis ordone la plej diversajn objektojn, kiujn la manoj eltiris el la tero, ĉiam kun la sama obeemeco. Tamen, malgraŭ la facileco, kun kiu laboradis tiuj manoj, vidiĝis klare, ke laceco ekpremis ilin. Ili estis kovritaj de ŝvito kaj ektremadis. Krom tio, ili pli kaj pli nigriĝis. -- Diablo! -- diris al si Lazaroni, -- ŝajnas, kvazaŭ la sorĉopovo de miaj sklavoj elĉerpiĝas. Mi profitu de ili. -- Kaj li ordonis, ke ili konstruu por li kastelon. Obeemaj, la manoj fosadis refoje la teron, sed kun multe da peno. Ili tamen eltiris el ĝi tiom da ŝtonoj, ke ili povis konstrui belegan kastelon, milfoje pli vastan kaj pli luksegan ol ĉiuj kasteloj el la ĉirkaŭaĵo. Lazaroni, vidante ke la sklavoj fariĝis pli kaj pli kvazaŭfebraj, laborigis ilin senhalte kun pli da vigleco. Li ĉirkaŭigis la kastelon per parko belbrilega, kie la floroj, la plej maloftaj konkuradis pri beleco kun la plej graciaj fontanoj, la plej elegantaj statuoj. Nesatigebla, Lazaroni ĉiam trovis image ion pli belan konstruotan, kiam subite la manoj streĉiĝis kaj falis senmove sur la tapiŝon de la salono. La juna homo komprenis, ke la sklavoj perdis la sorĉkapablon. -- Mi faris bone, profitadi de ili --, li diris, -- sed mi esperas, ke tiuj malbelaj manoj ne restadu tie! -- En tiu momento la koko ekkantis kaj la misteraj manoj plimalgrandiĝis laŭ tio, kiel la tago alproksimiĝis; poste, iom post iom, ĉe la finoj de la manoj aperis la formo de homa korpo. Fine la silueto de viro montriĝis en la ombro, kaj kiam la matenruĝo plenigis per rozkoloraj radioj la salonon de Lazaroni, ĉi tiu kun mirego ekvidis, ke la viro kun la nigraj manoj estas lia patro...
Konsternita, li ne povis deturni la okulojn de tiuj manoj ankoraŭ grandaj, kvankam ili estis perdintaj sian gigantan formon, sed kiuj ŝajnis pli nigraj, pli kalaj kaj pli maldelikataj ol antaŭe. La kompatinda maljunulo movis ilin ĝemante kaj li diris: -- Rigardu, la magia potenco, kiu aliigis ilin en du feojn, en du sklavojn de via deziro, tiu magia potenco faris ilin tiel lacaj, ke nun miaj kompatindaj manoj preskaŭ mortis. Ili pendas senfortaj ĉe la fino de miaj brakoj, ke nenio povas revenigi ilian iaman fervoron. Sed tio ne gravas, mi bedaŭras nenion, kaj mi estas feliĉega vidi vin tiel brilanta, tiel lukse bela --, kaj preskaŭ plorante pro ĝojo, la maljunulo estis ĉirkaŭbrakonta sian filon ..., sed ĉi tiu, vidante la nigrajn kalhavajn manojn alproksimiĝantaj al li, postenpaŝis senvole, protektante sian belan vestaĵon el silko, kaj diris al la maljunulo: -- Atentu viajn malbelajn manojn, mia patro, vi estas malpurigonta min! -- -- Estas vere --, diris ĉi tiu ĝemante, kaj li sin retiris; sed kiam li estis malfermonta la pordon, Lazaroni revokis lin: -- Mia patro!
La patro returnis sin feliĉa, sed la filo diris plue: -- Ne tuŝu tiel la pordon, ĝia koloro estas tiel delikata, vi povus nigrigi ĝin. -- La maljunulo sin retiris konfuzita en sian ĉambron, sed kiam en la posttagmezo li vidis la riĉajn sinjorojn, kiuj vizitis lian filon, la patro estis tiel feliĉa pro la prospero de Lazaroni, ke li rigardadis lin kun ravego, ne rimarkante, ke la vizitantoj rigardadis siaflanke kun mirego la strangajn manojn de la bona viro.
Lazaroni ruĝiĝis pro honto kaj incitetite li flustris al sia patro: -- Kaŝu do viajn manojn. -- La kompatindulo obeis, sed larmoj rulis sur liaj vangoj. Tiam li sentis, ke la aspekto de la nigraj manoj fariĝis ĝenanta por lia filo. Ĉi tiu per tuko viŝis la meblojn, la tablotukon kaj la pordon, kiujn nesingarde la maljunulo tuŝis per la maldelikataj manoj. Li kun obeemo rigardis tiujn manojn, kiam ili alproksimiĝis al la liaj. Fine, unu tagon la maljuna viro decidis retiri sin en dometon, kiun li posedis malproksime sur la kamparo. Kaj la filo lasis lin foriri, ĉar nun li povos daŭrigi sian vivadon de granda sinjoro, ne plu bezonante honti pro la nigraj manoj de la patro. Unu nokton, li dormis trankvile, kiam li estis vekata de stranga zumado, kiu memorigis al li tiun, per kiu estis lulata lia juneco. Sed ĉi tiu bruo estis pli gajiga. Ĝi similis al tintado de oraj moneroj, kiuj kune dancas senbride. Lazaroni ne atentis tion, sed ŝajnis al li, ke ĉiun nokton malaperis el lia kastelo multvalora objekto. Surprizite, la juna homo unu nokton ne dormis, sed kaŝobservadis kaj vidis, ke refoje misteraj manoj lin vizitas. Sed tiuj ĉi, anstataŭ nigraj kaj maldelikataj, estis mirinde blankaj, delikataj kaj elegantaj. Ĉe tiuj manoj elŝiris ĉiujn florojn en la parko kaj sur ilia loko ekkreskis dornarbetoj. La blankaj manoj laboradis kun tia ĉarmo, ke Lazaroni trovis la vidaĵon alloga. Tamen, tiuj misteraj vizitantoj estis enirintaj en la salonojn kaj kaptante la meblojn kun apatia gesto, ili ĵetadis ilin el la fenestro, kaj ĉiuj ĉi tiuj multvaloraj objektoj tuj aliiĝis en rozan vaporon, kiu dismalaperis en la aero. Lazaroni estis tiel surprizita, ke li eĉ ne havis la forton forpeli la ruinigantajn manojn, kiuj senigis lin de liaj juveloj, de liaj riĉaj vestaĵoj; kiuj sammaniere ĉiuj forfandiĝis en rozan vaporon. Lia kastelo forflugis en gracia nubo kun la sama rapideco, kaj subite Lazaroni, vestita ĉifone, kuŝis sur mizera litaĉo. En tiu momento la koko ekkriis, anoncante la tagiĝon. La manoj malgrandiĝis, aliĝis al homa korpo kaj la juna viro kun teruro ekvidis, ke estas liaj propraj manoj, kiuj estis kaŭzintaj ĉi tiun ruinegiĝon. Tiam, freneza pro doloro kaj malespero, li kuris al la loĝejo de sia patro, kaj sin ĵetante antaŭ liaj piedoj, li petis pardonon, kaj rakontis al li ĉion, kio okazis. La bona maljunulo, kies malfortaj manoj nun estis vakskoloraj, benis lin dirante:
-- Mia filo, vi povas reakiri vian perditan posedaĵon, se vi volas nur dediĉi viajn manojn al la magia ensorĉo, al kiu mi dediĉis la miajn, kaj vi spertos, kiajn rimedojn ĝi povas havigi al vi. -- -- Mia patro, mi estas inklina al ĉio. Kiel sin nomas tiu magia rimedo? -- -- La laboro --, respondis la maljunulo.
La juna viro komprenis; kaj liaj blankaj manoj komencis fosadi la teron. Komence li tiris el ĝi nur nigran panon, sed iom post iom liaj manoj bruniĝis sub la sunbrilo kaj la kolorŝanĝintaj manoj baldaŭ havigis al li blankan panon. Li ne ĉesis laboradi diligente, fariĝis riĉega kaj lia patro vivis neesprimeble feliĉa ĉe li ankoraŭ multajn jarojn.
-- Kion vi opinias pri mia rakonto? -- Johano demandis.
-- Ĉu ĝi vere okazis?
-- Jes kaj ne.
-- Mi ne komprenas.
-- Vi komprenos poste, kiam vi estos vivinta kelkajn jarojn inter la homoj.
-- Lazaroni havis bonan patron --, mi diris.
-- Jes, li havis --, diris la maristo; kaj mi demandis:
-- Ĉu tiu patro estis pli bona ol la mia?
-- Tion vi spertos poste --, li respondis. Mi ekpensis, ke ekzistas ankoraŭ tre multaj aferoj en la mondo, kiujn mi devus sperti.
-- Kion vi rakontos nun? -- mi demandis, tute ne pensante, ke oni povas esti tro scivola aŭ maldiskreta; mi ja ne sciis, ke diskreteco ekzistas.
-- Mi nun rakontos ion, kio vere okazis --, li diris.
-- Nu, bone! -- mi respondis, kaj Johano komencis la rakonton pri:
La ĉarpentistedzino de Gaŭda.
Gaŭda estas tre bela kaj purega urbeto en Holandujo. Ĉiuj ĝiaj stratoj kaj stratetoj estas zorge pavimitaj, kaj laŭlonge de ĉiu (kun escepto de nur unu) fluas kanaleto aŭ branĉo de la riveroj Gaŭe kaj Isel. Nun aŭskultu! Antaŭ pli ol tricent jaroj, la burĝoj de Gaŭda estis dividitaj en du religiaj partioj, kiuj sin malamis reciproke kaj seninterrompe batalis pro la potenco.
Okazis, ke la Nigra partio (mi volas nomi ĝin per tiu nomo) regis. La urbestro, la skabenoj, la policanoj, unuvorte ĉiuj personoj, kiuj estis salajrataj de la urbeto, apartenis al la Nigra partio, kaj ilin oni nomis la Nigruloj. Ĉiuj Blankuloj (la kontraŭpartianoj) estis persekutataj en terura maniero. Oni forpelis ilin eksterurben, aŭ ĵetis en malliberejon, aŭ eĉ mortigis ilin sen kompato. La teruro estis granda en la malfeliĉa Gaŭda kaj la komerco, la industrio kaj tiel plu malprosperis kiel neniam antaŭe. La urbestro, tre fanatika Nigrulo, diskurigis tra la urbeto soldatojn kaj policanojn, kiuj arestis ĉiujn danĝerajn kontraŭulojn.
Okazis, ke unu el tiuj persekutatoj, fervora Blankulo, sin savis, kaj kiel ajn oni serĉis, nenie oni povis trovi kaj aresti lin. La urbestro estis furioza. Li mem traserĉis kun helpantoj ĉiujn suspektajn domojn, sed sen dezirita rezultato. Supozante, ke la persekutato sin ne trovas en sia propra domo, la kolera urbestro unue traserĉis la domojn de liaj partianoj, sed ne trovinte lin tie, oni iris al la domo de la Blankulo mem. La pordo estis nefermita kaj la persekutantoj eniris. Suprenirinte la ŝtuparon, ili puŝmalfermis la pordon de la loĝoĉambro. La edzino de la Blankulo sidis sur sia seĝo, kaj ŝi tiel teruriĝis, vidante la kolerantan urbestron kaj liajn policanojn, ke preskaŭ ŝi svenis.
-- Kie estas via edzo!? -- demandis la koleranto.
La virino volis respondi, sed ne povis; ŝajnis al ŝi, kvazaŭ la lango gluiĝis al la palato, kaj ŝi eligis nur kelke da nekompreneblaj sonoj.
-- Respondu tuj! -- ekkriis la urbestro. -- Via edzo sin kaŝas tie ĉi, se ni ne lin trovos, mi bruligos la tutan domon. -- Dirante tion, li piedfrapis tiel forte sur la plankon, ke la mebloj ekdancis.
Ĉar la virino daŭrigis silenti, li ordonis al siaj kunuloj, ke ili serĉu. Tion ili faris, sed sen bona sukceso; la Blankulo ne estis trovebla. Intertempe la virino iom post iom rekonsciiĝis kaj kiam refoje demandis al ŝi la urbestro, kie ŝi kaŝis la „Blankulaĉon“, ŝi respondis per tremanta voĉo:
-- Sinjoro, ne lin serĉu plu en ĉi tiu domo, vi jam traserĉis de la kelo ĝis la tegmento; kie do vi pensas, ke mi kaŝus lin? -- La urbestro ordonis, ke oni gardu bone la domon ekstere, ĉar nepre la malbenita Blankulaĉo devus esti interne, aŭ baldaŭ li revenos en ĝin. La persekutantoj lasis la virinon sola, ili daŭrigis la serĉadon en la urbo, dum unu el ili zorge gardis la domon sur la strato.
Vi povas kompreni, kiel la virino ĝojis, kiam estis foririntaj la urbestro kaj liaj helpantoj, precipe, ĉar oni ne plenumis la minacon de la urbestro, nome ekbruligi la domon. Tamen la Blankulo estis en bona rifuĝejo. Vi do devas scii, ke li estis ĉarpentisto, kaj ke li estis farinta en sia domo kaŝejon tiel bonan, ke estis neeble trovi ĝin. Li konstruis tiun rifuĝejon en tempo, kiam liaj partianoj, la Blankuloj, regis la urbeton kaj kiam li antaŭvidis, ke la tempo povus veni, en kiu la kontraŭuloj estus „majstroj“ en la urbeto.
Mi nun ne diras al vi, kie nia Blankulo sin trovis, ĉar se mi dirus tion, la intereso de mia rakonto fariĝus pli malgranda. Se iam vi vizitos Gaŭda, ĉiuj infanoj sur la strato povos al vi montri la domon kun la kaŝejo, ĉar ĝi ekzistas ankoraŭ; en memoro de la virino oni ne volas malkonstrui aŭ ŝanĝi la loĝejon. Eĉ la verda anaso, kiun antaŭ tricent jaroj oni vidis skulptita sur la fasado de la domo, ankoraŭ nun estas sur tiu sama loko, kaj la birdo ankoraŭ ĉiam rigardadas la saman direkton kiel antaŭe, tute ne laciĝante. Sed mi rakontu plue: Vespere de la tago, kiam la Nigruloj tiel terurigis la edzinon en la „Anasdometo“, la ĉarpentisto sidis kviete ĉe la tablo en ĉeesto de sia edzino kaj ili laŭdis Dion pro Lia helpo, ĉar neniu el la Nigruloj sukcesis trovi eĉ unu postsignon, kvankam du- aŭ trifoje la soldatoj revizitis kaj traserĉis la tutan domon. Kiam oni dum la semajno ankoraŭ vizitis la „Anasdometon“ sen bona rezultato por la Nigruloj, ĉiuj supozis, ke la ĉarpentisto estis forkurinta eksterurben, kaj neniu soldato aŭ policano malkvietigis plu la loĝantojn de la Anasdometo.
Ĉu vi aŭdis iam la proverbon: Severaj mastroj ne regas longe? -- Ne? -- Nu, tio estas holanda proverbo kaj ĝi estas bona kaj bela, ĉar preskaŭ ĉiam ĝi veriĝas. Ankaŭ en mia rakonto ĝi veriĝas, ĉar kiam la Nigruloj estis regintaj ses monatojn, ilia regado estis renversita kaj anstataŭita de tiu de la Blankuloj. Vi eble diros, ke tio estis tre stranga tempo, en kiu okazis tiaj teruraĵoj kaj maltrankviligaj aferoj; vi estas prava, sed ni ne forgesu, ke la homoj de la nuna epoko estas pli saĝaj kaj ne tiel malamikaj unu kontraŭ la alia, kiel antaŭ tricent jaroj.
Sed mi rakontos plue. La Blankuloj siavice do tenis la kondukilojn de la regado, kaj ili komencis persekuti la Nigrulojn kaj ĉiuloke la iamaj mastroj sin savis. La urbestro ankaŭ volis forkuri, ĉar li sin trovis en granda danĝero esti kaptata kaj pendigata. Li mem ja ekzekutis antaŭe multe da kontraŭuloj, kaj la Blankuloj volis venĝi sin. Forkuri tamen estis malfacile, ĉar la pordegoj de la urbeto estis bone gardataj kaj nur tra ili oni povis forlasi la urbeton. Jam meznokte la eksigita urbestro estis forlasinta sian domon, timante, ke oni lin tie serĉus. Envolvita en larĝa nigra mantelo, li ŝteliris tra la stratoj por esplori, ĉu ie li povus vidi rifuĝejon. Ĉar li estis altkreska viro, li timis, ke liaj persekutantoj baldaŭ rekonus lin, kaj li ne sin trompis, ĉar kelkaj soldatoj, irantaj kun brulantaj torĉoj, ekvidis lin je la dua horo nokte kaj tuj komencis kuri post li. La forkuranto rapide sin kaŝis en strata angulo kaj rimarkis kun batanta koro, ke la soldatoj preterkuris ne ekvidinte lin. Por momento li estis refoje libera, sed antaŭvidante, ke oni returnos sin por serĉi en la apudaj stratoj, li ĉien direktis la rigardojn, esplorante, ĉu ie bona okazo sin prezentus por sin kaŝi. Okaze li sin trovis en tiu momento antaŭ la Anasdometo, kaj ne plu sciante, kion fari, li laŭte faligis dufoje la pordfrapilon. Li atendis dum unu, du minutoj, kaj ĵus kiam la persekutantoj reaperis apud la stratangulo, la pordo malfermiĝis, kaj la nigra figuro de la eksurbestro sin ŝovis internen, refermante senbrue post si la pordon. Supre sur la ŝtuparo staris malgranda virino. Ŝi pensis, ke ŝi malfermis por sia edzo, kiu ankoraŭ ne estis rehejmiĝinta, kaj ekvidante tiun nigran altkreskan figuron ĉe la pordo malsupre de la ŝtuparo, ŝi eligis mallaŭtan krion, tamen rekonsciiĝante, ŝi demandis: -- Kiu vi estas?... Mi pensis, ke mia edzo....
-- Sinjorino --, respondis la eksurbestro, -- pro la amo de Dio, helpu min, oni persekutas kaj volas mortigi min. -- La virino rekonis la voĉon de la iama urbestro kaj tuj ŝi komprenis ĉion.
-- Ĉu vi scias, al kiu vi petas helpon? -- ŝi diris; -- ĉu vi scias, ke... -- La eksurbestro, suprenirante la ŝtuparon, interrompis ŝin:
-- Ne, sinjorino --, li diris, -- en mia timo mi laŭhazarde frapis sur ĉi tiu pordo, sed kiu ajn vi estas, vi helpos al mi, se vi estas kristanino.
-- Sekvu min --, respondis la virino, -- sed rapide, ĉar mi aŭdas bruon de paŝoj sur la strato, eble oni vidis, ke vi eniris mian domon.
Unu minuton poste ili estis en la sama ĉambro, kie antaŭ kelkaj monatoj la urbestro estis serĉanta la ĉarpentiston, la edzon de ĉi tiu virino, al kiu li nun petis protekton. La virino ne konigis sin kaj ne dirante eĉ unu vorton, ŝi forŝovis la spegulon, puŝis sur najlon per la fingro kaj subite kaŝita pordeto malfermiĝis; tiam ŝi diris: -- Eniru tien, sed precipe ne faru bruon, por ke neniu aŭdu vin, mi zorgos por ĉio.
La eksurbestro enrampis en la rifuĝejon, la sekreta pordeto refoje fermiĝis, kaj la spegulo estis ŝovata sur sian kutiman lokon.
Kiam je la sesa horo la ĉarpentisto rehejmiĝis, li rakontis detale, ke oni ĉie kaj dum la tuta nokto estis serĉinta la malbenitan eksurbestron, sed ke nenie oni povis lin trovi.
La virino nun havis en sia potenco la vivon de sia iama persekutanto, kaj kion vi pensas, ke ŝi faris?.... Ĉu vi iam aŭdis pri la viro, kiu trovis sian dormantan malamikon sur la rando de alta ŝtonego? Mia patrino legis pri tio al mi, kiam mi estis okjara knabo, kaj mi memoras bone, ke grandaj larmoj rulis sur ŝiaj vangoj, kiam ŝi legis la finon de la rakonto...., „kaj la viro, ne vekante sian malamikon, fortiris lin de tiu danĝera loko kaj daŭrigis sian vojon.“
La edzino de la ĉarpentisto ne perfidis la forkurinton, kiun Dio estis konfidinta al ŝiaj zorgoj kaj protektado. Ŝi faris kvazaŭ tute nenio eksterordinara estus okazinta en ŝia domo. Kiam ŝia edzo estis ĉe sia laboro eksterdome, ŝi portis manĝaĵon kaj trinkaĵon al sia malliberulo ĝis la tempo, kiam neniu plu pensis pri li, ĝis la tempo, en kiu la ordo estis reveninta en la urbeto Gaŭda.
Unu vesperon ŝi elvenigis la eksurbestron el la kaŝejo kaj donante al li vestojn por fari sin nekonebla al la urbanoj kaj la pordega gardisto, ŝi parolis al li:
-- Sinjoro, la danĝero, kiu ĝis nun minacadis vin, tute pasis, iru kun Dio, forlasu la urbon, neniu rekonos kaj atentos vin, fartu bone!
La iama urbestro tiris grandan monujon el sia poŝo kaj prezentante ĝin al la virino, li diris:
-- Sinjorino, vi savis mian vivon, prenu ĉi tiun monujon kun la enhavo kiel rekompencon por via nobla konduto je mi, sed diru, kiel vi povis kaŝi min tiel bone, ke eĉ via edzo ne eksciis tion?
La virino respondis:
-- Sinjoro, gardu vian monon, vi bezonos ĝin mem dum via forkurado; sed mi diros al vi, kiel mi povis kaŝi vin tiel bone. Tiun kaŝejon, kie vi pasigis tiom da tagoj, mi ankaŭ uzis por kaŝi mian edzon, kiam vi kiel urbestro de Gaŭda serĉis lin por pendigi. Vi faris al ni multe da malbono, sed ĉar mi penadas esti vera kristanino, mi pardonis al vi, ĉar mi legis en tiu sankta libro (ŝi ekkaptis la manon de la konsternita eksurbestro kaj kondukis lin al malgranda bretaro, de kiu ŝi prenis religian libron): „Pardonu al viaj malamikoj kaj amu ilin!“
La pala eksurbestro, rekonante la virinon de la ĉarpentisto, fariĝis ankoraŭ pli pala; liaj genuoj fleksiĝis sub lia korpo kaj li estis tiel emociita, ke li ne povis respondi. Honte li mallevis la kapon kaj dum la virino refermis la kaŝejon kaj ŝovis la spegulon sur la ordinaran lokon, li malaperis el la ĉambro kaj senbrue forlasis la Anasdometon.
Johano silentis kaj mi pripensis pri la nobla konduto de tiu virino.
-- Pri kio vi pensas? -- fine li demandis.
-- Pri tiu ĉarpentistedzino.
-- Kiel vi opinias pri ŝi?
-- Ho, ŝi estas tiel bona kiel la patro de Lazaroni.
-- Kion, laŭ via opinio, dirus via patrino, se tiu urbestro venus ĉe vin por aresti vian patron?
Mi pripensis refoje.
-- Nu? -- li demandis plue. -- Kion ŝi dirus?
-- Ho, ŝi dirus: Nu bone! -- mi respondis, -- ĉar ŝi ĉiam respondas tiel --, kaj ne atendante, kion respondos al tio la maristo, mi daŭrigis:
-- Ĉu vi nun rakontos pri Hamburgo?
-- Jes, sed tio ne estos fabelo nek rakonto --, kaj li rakontis pri tiu granda urbo; ke ĝi estas tiel malnova, ke ĝi kuŝas apud la larĝaj riveroj Elbe kaj Alster, ke la haveno estas tiel granda kaj preskaŭ plenplena je ŝipoj; ke la urbo konsistas el du partoj, unu nova, alia malnova; ke antaŭe la urbo estis fortikaĵo, sed ke de post cento da jaroj la muregoj estis forigitaj kaj ke sur ilia loko estas belegaj promenadejoj, kaj tiel plu. Li rakontis pri la soldatoj, pri preĝejoj, pri teatroj kaj ke li sentus sin feliĉa refoje esti en Hamburgo.
-- Mi dezirus, ke vi ĉiam restu tie ĉi --, mi subite diris.
-- Neeble!
-- Tion ankaŭ ĉiam diras mia patro....., aŭ ke vi restu almenaŭ unu jaron.
-- Kial do?
-- Ĉar vi povas tiel bele rakonti.
-- Nur tial?
-- Ne, _ĉial_! -- mi diris. -- Mi estis ĝis nun tiel sola sur la Insulo, sed tion mi ne sentis; tamen, post kiam vi estos for, mi eble enuos tie ĉi.
-- Kuiru viajn pizojn, mia knabo!
-- Mi klopodos, sed kial mi ne povos iri kun vi al Londono, kaj poste al Hamburgo? -- Mi preskaŭ ekploris.
La maristo rigardis min kaj la samaj ĝis antaŭ kelkaj tagoj al mi nekonataj esprimoj de kompato, kiun li sentis por mi, refoje glitis sur lia vizaĝo. Li tiam frapetis amike mian ŝultron kaj diris refoje:
-- Kuiru ilin, mia amiketo, kaj ĉio fariĝos bona.
Mi ne respondis, sed ekstaris por plue serĉkolekti ovojn. Ĉiam rakontante kaj parolante Johano helpis al mi, sed ovojn li trovis neniujn. Mia korbo estis preskaŭ plena, kaj ĵus mi trovis novan neston kaj klinis min por elpreni la ovojn. Flanke de mi sin klinis la maristo; liaj kruroj disstaris, ili estis tiel longaj, ke mi facile povus rampi sub ili kaj mi ekmiris pri tiaj longaj kruroj, kiam subite per neatendita kaŭzo la maristo perdis la egalpezon kaj rulfalis antaŭ mi sur la sablon. Liaj botoj priskribis rapide duoncirklon tra la aero kaj jen mia amiko kuŝis momenton kun etendita korpo sur la sablo. Mi estis mirkonsternita, sed feliĉe la maristo tuj ekstaris kaj, plengorĝe ridegante, montris la pugnon al io, staranta post mi. Turnante min, mi vidis Jafet. La kaprino estis sekvinta nin kaj atendante bonan okazon por montri sian malamikecon al mia amiko, ŝi estis per siaj kornoj tiel forte puŝtuŝeginta lian postaĵon, ke la surprizita maristo estis ĵetata kelkajn paŝojn antaŭen. Vidante ke tio ne multe doloris Johanon, mi ankaŭ ridegis. La kaprino tamen jam estis je kelka distanco, eble por refoje ataki sian malamikon, sed vidante, ke tiu estas singarda, ŝi turnis al ni la voston kaj malrapide iris for. Ni plue serĉis ovojn kaj dum Johano rakontis fabelojn pri „La malbela anasido“, pri „La najtingalo“, (ŝajnis al mi, ke li estas neelĉerpebla rilate al fabeloj), la tempo pasis rapidege.
La lastajn tagojn dum lia ĉeesto mi sentis min tute alia knabo. Vekiĝis en mi subite la deziro ekscii ĉion, kio okazas en la mondo kaj precipe en Hamburgo. Mi deziris konatiĝi kun ĉiuj eksterinsulaj aferoj, al mi ĝis nun tute fremdaj. Sendube en tiu „mondo“ mi estus feliĉa, ĉar laŭ mia imago ĉiuj homoj tie devus nepre esti kiel Johano; ili ridetus al mi kaj agus tute alie ol miaj gepatroj, kiuj lasis min nur fari, sed kiuj ne konsciis, ke fine mi ne povus kontentiĝi kun mia unutona vivo.
Kun korpremo mi atendis la lastan tagon de la monato, kiam mia amiko forirus por neniam reveni. Mi kalkulis la tagojn, kion mi antaŭe neniam estis farinta. Ĉiumatene mi ĝojis, ĉar nova tago alvenis por pasigi kun iu, kiu povis kompreni min kaj kiu volis ĉion, kion mi volis, kiu unuvorte tute samopiniis kun mi, kaj ĉiuvespere mi malĝojis, ke tago estis pasinta, ĉar ĉiu tago de tiu monato estis al mi kvazaŭ parto de trezoro, kiu iom post iom por mi perdiĝis. Kaj kio restus, post kiam mi estus perdinta tiun trezoron? Nur soleco, unutoneco kaj enuo. Tion mi klare antaŭsentis. Miaj bestoj, precipe la hundo, povus ludi kun mi kiel antaŭe, sed ĝi ja estis muta kaj ne kapablus forigi la misteran premadon, kiu subite kaptis mian koron, kiam mi pensis pri la venonta monato.
En la noktoj mi ne povis plu kviete dormi. Multfoje mi eksidis en mia lito kaj rigardante en la min ĉirkaŭantan duonlumon, mi ekploris. Se mi nur povus kuiri miajn pizojn, sed, ho ve! mi ne estis filozofo kiel Johano; krom tio, ili estus tro malmolaj, ili premus kaj dolorus min kaj neniu venus por forpreni ilin el miaj ŝuoj. Kiam ektagiĝis, mia ĉagreno foriĝis, ĉar mi povus refoje promeni kaj ludi en la dunoj kun Johano; tie ni saltadis, kuradis, tie li rakontadis kaj mi amuzis min; sed tago post tago pasis senrevene, kaj fine venis la lasta. Meznokte, ne povante dormi, mi ellitiĝis kaj senbrue malsupreniris la ŝtuparon al la stalo, kie li dormis.
Mi aŭskultis.... En la ĉambro mallaŭte ronkadis mia patro kiel mistera kaŝita segisto, escepte tion ĉio estis silenta. En angulo de la stalo kuŝis la pajlolito, sur kiu la maristo ripozis. La lunlumo penetris tra la nefermita pordo kaj mi povis distingi la dormanton. Mi aliris kaj kaŭriĝis ĉe lia kuŝejo. Li kviete dormis kaj nur kun peno mi povis aŭdi lian regulan spiradon. Mi palpeserĉis lian manon kuŝantan sur la litkovrilo, kaj li vekiĝis. Mi ne povis vidi, ĉu li malfermis la okulojn, mi tamen vidis, ke li sin movas.
-- Kio estas? -- li diris kvazaŭ en sonĝo.
-- Estas mi.
-- Ĉu vi, mia knabo?... Kio estas al vi?... Kial vi ne dormas?
-- Mi ne povas ... ĉar vi foriros morgaŭ. -- Kaj mi ekploretis.
-- Kvietiĝu! -- li diris mallaŭte, -- ne ploru, ĉio fariĝos bona.
-- Ho ne..., vi ja foriras.
-- Sed mi povas reveni.
-- Kiam?
-- Mi ne scias; tio dependos de cirkonstancoj.
-- Ho, vi _ne_ revenos... Kial mi ne povas iri kun vi kaj fariĝi maristo, kiel vi?
-- Vi estas tro juna. Restu kviete ĉi tie, vi ja ne estos sola, ĉar viaj gepatroj restos.
-- Sed ili tute ne min amas; ... ili eble ja eĉ ne estas miaj gepatroj.
-- Silentu, knabo, ne diru tian sensencaĵon.
-- Vi mem tion supozis.
-- Jes, sed mi eraris. Ili diris al mi, ke vi estas ilia filo, vi ja naskiĝis tie ĉi. Ili estas simplaj kvietaj homoj kaj ne scias rakonti kaj ludi kun vi, kiel mi faris; tion vi devas kompreni.
-- Vi diras tion por kvietigi min, sed ili tute ne min amas; mia hundo min amas pli multe.
-- Ili tamen estas bonaj je vi.
-- Ili neniam batis, eĉ ne riproĉas min. Ili lasas min ĉiam fari kion mi nur volas, sed io sekrete diras al mi, ke ili ne min amas, kaj ke mi tute ne amas ilin; mi pli amas mian hundon. Antaŭe mi ne sentis tion, sed post kiam vi venis sur la Insulon, mi amas nur vin kaj vi reciproke min amas, tion mi sentas; spite tion vi volas foriri kaj mi restos tute forlasita ... -- Mi ploris denove.
-- Se mi nur ne estus veninta! -- li diris ĝemante, kaj post momento li diris plue: -- Mi faris vin malfeliĉa.
-- Ne diru ĝin!... Mi ja ĝojas, ĉar vi venis.
-- Nu, se tio estas, ĉio fariĝos bona. Vi baldaŭ kutimos al via sorto ... Iru nun al via lito kaj dormu.
-- Mi volas kuŝi ĉe vi tiun ĉi lastan nokton.
-- Bone! -- li diris, farante lokon por mi. Nur kuŝiĝu ĉe mia flanko kaj dormu.
Mi ekkaptis lian manon kaj kuŝante ĉe lia flanko, mi ekdormis.
Kvara Ĉapitro.
La moneroj en la duonŝtrumpo -- Nia gasto adiaŭas nin -- Du leteroj -- La sorĉisto -- Nea respondo de mia patro -- Mi forkuras kun Jafet, sed ne atingas mian celon -- En la mezo de la maro -- Malsato, soifo kaj malespero -- Kiel mi senigas min de rabia hundo -- La nigraj neĝeroj.
Frumatene la sekvantan matenon mi vekiĝis. Jafet, ne trovinte min en la lito, estis serĉonta min, sed ne povante aliri al mi, staris ĉe la plej supra ŝtupo kaj eligis mallaŭtan ĝembojadon. Mi supreniris, vestis min kaj reiris kun la hundo malsupren en la stalon. Ĉiuj dormis ankoraŭ, sed mi ne povis plu dormi. Mia patro ronkadis kaj Johano kuŝis kviete en la sama sintenado, en kiu li ekdormis la nokton, post kiam mi estis vekinta lin. Kion mi farus? Mi rigardis mian amikon kaj min ekpremis subite la sama korpremo, kiu jam kelkajn fojojn turmentis min. Li estis forironta post kelkaj horoj. Li estis farinta por mi _tiom_; ĉu mi povus fari ion por li reciproke? Mi pripensis kaj subite naskiĝis en mia kapo ideo. Li estis al mi dirinta, ke li posedas plu neniun monon; li sekve devus marŝi multe da horoj por alveni Londonon. Mi ne sciis, ke tiu urbo estas atingebla nur per ŝipo. Mi do volis donaci al li parton de la arĝentaj moneroj, kiujn mi perlaboris trikante ŝtrumpojn kaj serĉante ovojn. Tiu mono estis mia propraĵo, mi do povus donaci al li tiom da ĝi, kiom mi dezirus. Timante tamen, ke li malakceptus, mi devigus lin akcepti vole-nevole, sed kiel? Pri tio mi ankaŭ pripensis starante antaŭ la lito de Johano, ĝis kiam mi trovis rimedon. Mi ŝteliris en la ĉambron, ĉar mi ne volis veki la gepatrojn, timante ke ili malhelpus mian intencon. Mi malfermis la vestoŝrankon, elprenis la kesteton, en kiu mi konservadis mian monon, kaj serĉis skatoleton por enmeti plenmanon da moneroj, sed ne trovis ĝin. Mi tamen bezonis ujon. Subite miaj okuloj falis sur ŝtrumpon, je kiu mi estis laborinta jam kelkajn vesperajn horojn. Tiu duonŝtrumpo povus utili. En malmulta tempo mi faris el ĝi specon de saketo, kaj enmetinte la monerojn, mi ĝin fermis per fadeno kaj reiris al la stalo. Johano dormis ankoraŭ. La por li tro mallonga pantalono de mia patro, kiun li nepre devus almeti, ĉar alia ne troviĝis por li, pendis sur najlo super lia kapo. Mi glitigis la saketon en unu el la profundaj poŝoj kaj atendis, ĝis kiam li vekiĝus. Se mi povus skribi tiam, mi estus aldoninta letereton, sed skribi mi ja ne povis. Tamen, trovante la saketon, li kompreneble divenus tuj, ke ĝi estas donaco de mi. Ĝi farus al li plezuron kaj krom tio, ĝi estus utila al li, ĉar sen mono li estus devigata marŝadi longan, tre longan vojon, kaj per tiu mono li povus vojaĝi vagonare al Londono. Tiel mi pensis, kiam mi vidis lin moviĝanta. Li rektigis sin, malfermis la okulojn kaj ridetis al mi.
-- Ĉu vi estas jam vestita? -- li demandis.
-- Jes, mi ne povis plu dormi.
Li sidiĝis sur la pajlolito kaj demandis plue:
-- Ĉu ili dormas ankoraŭ?
-- Jes, nur aŭskultu, „li“ ronkas.
-- Mi ĝin aŭdas... Nu, mia knabo, post du aŭ tri horoj mi foriros kun via patro... Ĉu vi volas al mi fari plezuron, antaŭ ol mi forlasos vin?
-- Ho jes, nur diru!
-- Nu, promesu esti kvieta, kiam la boato de via patro velveturos for. Mi promesas, ke mi revenos kiel eble plej baldaŭ. Tio daŭros verŝajne unu jaron, eble nur kelkajn monatojn... Kia estas la vento? -- li diris, vidante ke refoje mi estis ploronta.
-- Vi povas velveturi --, mi respondis, retenante la larmojn.
-- Vi jam vidis tion?
-- Jes, en la aperturo de la tegmento..., tion mi ekzamenas ĉiumatene.
-- Nu, en du horoj la boato estos ĉe la „digo“ --, li diris ekstarante kaj kaptante sian pantalonon; li almetis ĝin kaj ne rimarkis la saketon, kiun mi estis metinta en la profundan poŝon.
-- Estu nun saĝa knabo --, li diris post momento, -- mi lavos min, kaj post la matenmanĝo vi akompanos min al la haveno. Ĉu vi promesas al mi esti saĝa?... Estu kuraĝa kaj kuiru...
-- Mi klopodos kuiri ilin --, mi interrompe diris, -- sed estos tre malfacile al mi.
Li komprenis, ke tio estos malfacila kaj li diris:
-- _Ne_ kredu, ke mi forlasas vin kun plezuro, sed mi ja ne povas restadi; via patro gastigis min dum plena monato, mi estus sendanka kaj maldiskretulo, se mi petus por pasigi duan monaton ĉe li. Mi manĝis ĉe li dum tiu tempo kaj eĉ portis liajn vestojn, kiujn mi resendos, post kiam mi estos aĉetinta novajn en Londono. Resendante ilin, mi skribos leteron al viaj gepatroj kaj ankaŭ unu al vi.
-- Mi ne povas legi.
-- Via patro aŭ via patrino ja povos legi ĝin al vi. En tiu al vi adresita letero mi sciigos, kiam mi revenos. Mi jam konsilis al via patro, ke li kunprenu vin baldaŭ al la Vilaĝo. Dum kelkaj jaroj vi povos esti paganta gasto ĉe vilaĝano, kaj post tiu tempo vi povos fariĝi maristo. Tiam ni dungigos nin sur la sama ŝipo kaj kune ni faros la vojaĝon ĉirkaŭ la tero.
Mi rigardis tian vojaĝon kiel ion tre strangan. Sur mia ŝtuparo mi povis vidi la supran parton de la tuta tero; mi sekve imagis, ke nia ŝipo velus sub la Insulo de unu horizonto al alia. Dum tiu vojaĝo mi do devus vidi ĉiujn landojn, ankaŭ Hamburgon.
Johano vidis min pripensadi, sed ne povus supozi, ke mi pensis pri io tiel eksterordinara kaj li diris:
-- Kaj mi montros al vi ĉion de la mondo, same kiel vi montris al mi ĉion de la Insulo, kaj ni restos ĉiam kune.
Mi kredis, ke li diris tion por konsoli min kaj mi eksilentis. Ni lavis nin kaj eniris la ĉambron. Miaj gepatroj jam leviĝis. Post la matenmanĝo mia patro portis kelkajn malplenajn kestojn kaj sakojn kaj dekduon da kestoj kun ovoj al la boato kaj pretigis ĉion por ekveli.
Johano adiaŭdiris mian patrinon, dankante ŝin pro tio, kion li ĝuis en ŝia domo dum la monato kaj certigis, ke li estus tre feliĉa, se li iam siavice povus esti agrabla al ŝi.
-- Nu bone! -- estis ĉio, kion ŝi respondis.
La maristo tiam premis al ŝi la manon kaj eliris la domon. Mi iris kun li al „la haveno“, kie mia patro jam atendis. Mia adiaŭdiro al Johano daŭris tre mallonge, ĉar la patro jam pretigis la velon de la boato.
-- Nu, mia knabo! -- li diris, dum li klopodis montri al mi ridetantan vizaĝon kaj kaptante miajn manojn, -- nu, mia knabo, kuraĝon, fartu bone kaj ne forgesu min...; baldaŭ mi sendos leteron... --. Li ellasis miajn manojn, karesis la hundon, kiu staris ĉe mi, kaj li saltis en la boaton.
Mi ne povis paroli.
Kiam antaŭ monato la maristo neatendite aperis antaŭ miaj surprizitaj okuloj, tiam mia koro pro ektimo kvazaŭ saltis en mian gorĝon kaj malebligis al mi eldiri unu vorton. En ĉi tiu mateno, dum la maristo estis forlasonta min, mia koro refoje faris tian movadon kaj refoje estis al mi neeble paroli. Li ekvidis tion, sed ŝajnigis ne vidi ĝin. Sidante en la boato, li diris ankoraŭ fojon: -- Nu, knabo, mi baldaŭ skribos, .... adiaŭ!
La boato ekmoviĝis kaj ekvelis inter la du vicoj da markiloj.
Mi staris sur la bordo de la haveno kaj postrigardis la pli kaj pli malgrandiĝantan ŝipeton. De tempo al tempo Johano svingis la longan brakon kiel signo de adiaŭo, ĝis kiam mi ne povis plu distingi lin. Post kelkaj minutoj mi vidis nur malgrandan punkton......, ankoraŭ kelkaj minutoj pasis kaj la boato estis malaperinta kaj kun ĝi mia patro kaj mia amiko. Li do estis for kun mia duonŝtrumpo en la poŝo. Mi ekpensis pri tio, kion li farus kun la moneroj. Ĉu li aĉetus novajn vestojn? Ĉu li vojaĝus vagonare al Londono?... Ho, se li nur baldaŭ trovus la monujon, mi diris al mi, kaj forlasante la havenon, mi malrapide kaj malĝoje iris hejmen por sciigi al mia patrino, ke Johano estis for, post kio ŝi memkompreneble diris:
-- Nu bone!
Ŝi ĵus plenŝutis per sablo la plankon per misteraj figuroj, kiujn mia patro nun ne povis trastreki per sia kraĉaĵo, ĉar li forestos du tagojn.
Havante, kiel kutime, nenion por fari, mi supreniris la du ŝtuparojn por postrigardi la boaton (se eble), esperante, ke ĝi estu ankoraŭ videbla, sed ho ve! ĝi estis for.
Antaŭe mi neniam pensis pri tio, kion mi farus, ĉar min ne tedis la soleco; sed nun subite tio aliiĝis; mi estis sola kaj tute forlasita. Mia patrino kaj mia patro ja neniam faris sian eblon por esti al mi agrablaj, kaj se ŝi de tempo al tempo en la vesperoj voĉlegis, tio okazis plejparte, ĉar ŝi mem sin amuzis, kiam ŝi legis; multfoje en dimanĉoj ŝi foliumis la „Mil kaj unu noktojn“, eĉ kiam mi ne ĉeestis.
La historio pri Robinsono estis finlegita, sekve restis neniu libro por legi.
Mi malsupreniris la ŝtuparojn kaj iris kun Jafet al la dunoj. Mi kunprenis la korbon por serĉi ovojn, ĉar per tiu okupiĝo la tempo pasus pli rapide kaj malpli unutone. Antaŭ la alveno de Johano mi eĉ ne rimarkis, ke ĝi pasis, ĉar mi ne konis la enuon; mi ne pensis pri tio, ke la tago havis fiksitan nombron da horoj, monato kvar semajnojn kaj semajno sep tagojn; ĉiuj tagoj ja estis por mi egalaj. Por la unua fojo mi ekkalkulus la tagojn, ĉar post monato mia patro refoje irus al la „Vilaĝo“ kaj revenante, li eble kunportus leteron de Johano; eble Johano mem revenus, sed tio estis preskaŭ neefektivigebla, ĉar la maristo intencis vojaĝi Londonon, kaj tio ja prenus multan tempon. Mi tamen esperis, kaj esperante mi jam imagis la ĝojon, kiun mi sentus revidi lin.
Mi nun estis sur la loko, kie mi vidis Johanon por la unua fojo kaj tie mi eksidis. Jafet kuŝiĝis ĉe mia flanko. Refoje mi revadis, sed kiom ajn mi dediĉis min al mia revado, ĝi ne ŝanĝiĝis en realecon; nenia „nudulo“ ekaperis, kaj se mil nuduloj estus aperintaj, mi sendube ne forkurus, ĉar ili ĉiuj estus bonvenaj. Tiel revante, mi kuŝis longan tempon sur la sablo; la vetero estis bela kaj fine mi komencis serĉkolekti ovojn, ĝis kiam la korbo estis plenplena. Refoje mi perlaboris unu arĝentan moneron. Kion mi farus kun la moneroj, kiujn mi estonte akirus? Mi ja ne povis esperi, ke ankoraŭ fojon maristo en tia stranga maniero naĝus al nia Insulo kaj ke li post monato irus for kun ili. Mi sekve vole-nevole pensis pri tio, kion mi farus kun ili. Subite kaptis min ideo. Se Johano revenus, mi donus al li mian monon, ĝi nepre utilus al li...... Sed se li _ne_ revenus?..... Mi denove ekpensis. Li sendus al mi leteron. Ĉu mi povus sendi al li mian perlaboritan monon? Eble, sed kiel? Jen nova enigmo. Mi pensis pri ĉiuj tiaj kaj aliaj aferoj, ĝis mia kapo turniĝis. Fine la tago pasis kaj mi iris kun miaj du kvarpiedaj amikoj al la subtegmentejo por enlitiĝi.
La dua tago post la foriro de Johano pasis kiel la unua. Kiam mia patro en la vespero revenis tute sola, sed kiel kutime kun manĝaĵoj kaj paketo da gazetoj, mi demandis, ĉu Johano estis vojaĝinta al Londono. Li respondis:
-- Ne.
-- Kien li do iris?
-- Urbon.
-- Kaj poste?
-- Mi ne scias.
-- Ĉu li diris nenion pri mi?
-- Li diris: „Salutu la knabon por mi.“
Mi estis kontenta, li ja pensis pri mi kaj pensus pri mi dum sia tuta vojaĝo kaj ankaŭ poste; li tion promesis antaŭ ol foriri. Mi deziris, ke la monato jam estus pasinta, ĉar tiam mi ricevus lian leteron. En antaŭaj tempoj mi neniam pensis pri tio, kiun daton ni havas, ĉar tio ja ne interesadis min. Post la foriro de Johano tamen mi komencis kalkuli la tagojn. Mi sciis (Johano estis instruinta tion al mi), ke unu monato havas dudek ok, tridek aŭ tridek unu tagojn. Li ankaŭ estis instruinta al mi, kiuj monatoj havas tiujn nombrojn da tagoj. Ni estis en Aŭgusto, en monato kun tridek unu tagoj. Ĉiumatene mi faris entranĉon en malnovan laton, kiun mi trovis en mia subtegmentejo, imitante per tio la ekzemplon de Robinsono. Tiamaniere mi povis kalkuli, post kiom da tagoj mia patro irus al „la Vilaĝo“, kaj du tagojn poste mi ricevus la leteron de la maristo. Neniam dum mia vivo unu monato daŭris tiel longe kiel la lasta. Ŝajnis al mi, kvazaŭ ĝi ne volus pasi. Ĉiutage mi kalkulis la entranĉojn kaj mi ĝojis, kiam la lasta semajno komenciĝis. Post sep tagoj mia patro irus „Vilaĝon“ kaj post sep farotaj entranĉoj, li irus kun sia boato por alporti la leteron, kiun mi atendis kun tiom da malpacienco. Sed, ho ve! ... la semajno pasis, la patro iris vilaĝon kaj revenis ... sed sen la letero. La maristo resendis la vestojn de mia patro kun folieto da papero, per kiu li sciigis, ke li estis aĉetinta vestojn en „la Urbo“, ke li resendas tiujn de mia patro, ke li dankas pro la boneco montrita al li kaj ke li estis ironta Hamburgon, kaj ke el tiu urbo li skribus longajn leterojn (unu al ili kaj unu al mi). Mi do devis atendi duan monaton kaj tion mi faris kun la sama malpacienco. Refoje mi faris entranĉojn kaj refoje mi pasigis unutonan longan monaton; fine ĝi pasis kaj kiam ĉe la komenco de la tria monato mia patro revenis de „la Vilaĝo“, li kunportis, krom la manĝaĵoj kaj la gazetoj, sendaĵon de Johano kun du leteroj, unu por la gepatroj kaj unu por „la knabo“. Mi deziris, ke mia patro tuj en la vespero legu la leterojn kaj feliĉe li ne diris „neeble“, ĉar post kiam la kunportitaj manĝaĵoj estis metitaj en la ŝrankon, li malfermis la sendaĵon de mia amiko. Mi neniam forgesos tiun momenton. La sendaĵo enhavis sep paketojn, ĉiu surhavis numeron. Mi estis tre feliĉa; sed la plezuro, kiun mia patro sentis, ne estis tiel granda, ĉar antaŭ ol ricevi la sendaĵon, li devis pagi al la poŝtestro de „la Vilaĝo“ sufiĉe altan monsumon da limimposto. Li nun legis la leterojn. Al miaj gepatroj Johano estis skribinta la jenon:
Hamburgo, daton de poŝtmarko.
Karaj gegastigintoj,
Fine mi povas skribi al vi. Ĝis nun tio estis neebla, ĉar mi ne volas forsendi leteron antaŭ ol mi povas sciigi bonan novaĵon. Tio estas verŝajne iom nedankema, sed mi ĉiam rigardas la mondon el filozofa vidpunkto kaj nur volas fari al iu plezuron, kaj letero kun malbona novaĵo povas kaŭzi nur malplezuron al la legantoj.
Venante en „la Urbon“ mi tuj aĉetis novajn vestojn per mono, kiun sorĉisto estis doninta al mi en duonŝtrumpo ...“
Mia patro haltigis la legadon kaj kuntirante la dikajn brovojn, li diris:
-- Ĉu li freneziĝis? .... Sorĉistoj ja ne ekzistas, kaj se ili ekzistus, ili ne donus monon en duonŝtrumpo ...
-- Nu bone! -- interrompis mia patrino, -- nur daŭrigu legi --, kaj li legis plue:
„..... en duonŝtrumpo, kaj restis al mi sufiĉe da mono por vagonare vojaĝi Hamburgon, ĉar la ideo, iri al Londono, forlasis min subite pro tio, ke la vivado de maristo jam ne plaĉas al mi. Ĉiam mi kuiradis miajn pizojn kaj en Hamburgo mi refoje volis fari tion. Veninte tien, mi du tagojn promenadis por viziti ĉiujn lokojn, kie mi antaŭe tiom multe min amuzis, jen kiel kelnero, jen kiel aktoro kaj tiel plu. Mi sekve ankaŭ vizitis la teatron, kie mi ludis jam ofte. Post la dua akto de la teatraĵo mi petis aŭdiencon ĉe la reĝisoro, kiu komence ne volis akcepti min, sed ĉar persistanto ĉiam sukcesas, mi ankaŭ sukcesis kaj li akceptis min. Mi demandis, ĉu li bezonas aktorojn kaj feliĉe li bezonis unu. En du minutoj mi estis dungita, kondiĉe ke mi neniam plu faru skandalon sur la scenejo kiel en la vespero, kiam ĉiuj rigardantoj tiel aplaŭdadis min. Mi promesis kaj jen mi estas refoje artisto de teatro.
Mia tempo pasas tre agrable. Matene mi ellitiĝas je la oka, kaj duonan horon poste mi promenas. Post sufiĉe longa promenado (dependanta de la vetero) mi eniras butikon de bakisto por aĉeti panetojn kun sekvinberoj, kiuj estas tre bongustaj kaj kiujn mi pro la sekvinberoj povas manĝi sen butero kaj sen fromaĝo. Ĉar mia ĉambreto, kiun mi luis, estas malgranda kaj kuŝas tre alte (kvina etaĝo kaj tuj sub la tegmento), mi ne reiras en la ĉambron por manĝi mian matenmanĝon, sed iras en la stacidomon, kie en la atendejo mi libere kaj oportune povas sidi tiom da tempo, kiom al mi plaĉas. Tre longe mi tamen ne restas tie (precipe dum bela vetero), ĉar, manĝinte miajn panetojn, mi refoje iras promenadi, kaj estante laca kaj se estas bona vetero, mi eniras parkon, kie mi povas ripozi sur unu el la benkoj, tien lokitaj speciale por personoj kiel mi. Sub bela arbo mi tiam ĝuas la veteron kaj mi rigardas la piedirantojn. Intertempe alproksimiĝas la tagmezo kaj refoje mi aĉetas sekvinberpanetojn, kiujn mi enpoŝigas por manĝi en vasta salono, nomata legosalono. En tiu salono, lukse mebloprovizita speciale por personoj kiel mi, mi eksidas (post kiam la pordisto en livreo malfermis por mi la pordon), kaj elektinte belan libron aŭ gazeton, mi legas tiom, kiom al mi plaĉas. Intertempe mi manĝas miajn panetojn, kiuj ĉiam estas bongustaj pro la farita promenado, ĉar sciu: ju pli oni promenis, des pli bongusta fariĝos la manĝaĵo. Mi do legas kaj se tio ekenuigas min, mi eliras la salonon, post kiam tiu sama pordisto refoje malfermis por mi la pordon. En la posttagmezo mi ankaŭ promenas aŭ iras en muzeon, speciale malfermitan por personoj, kiuj kiel mi, amas „la artojn“. Tie mi admiras la pentraĵojn, dum lakee vestita klarigisto klarigas ĉion, kion mi volas ekscii pri la pentraĵoj kaj cetere. Admirinte sufiĉe longan tempon la muzeon, mi eliras kaj ĉar preskaŭ ĉiam en la posttagmezo, tie aŭ aliloke estas bela koncerto en parko aŭ en la soldatejo, mi iras tien por aŭdi la plej belan muzikon, kiun oni povas deziri. Post la koncerto mi iras al la teatro por ekzerci la ludotajn teatraĵojn kaj, ĉar mi ne kaŭzas plu skandalojn (aŭ pli ĝuste dirite, ĉar mi ne faras plu riverencojn, kiam la rigardantoj aplaŭdas), la reĝisoro same kiel la ĉefaj aktoroj estas kontentaj pri mia konduto kaj ĉiam ili estas afablaj al mi. Post multaj de ni luditaj dramoj restas manĝaĵo, kiun la aktoroj sur la scenejo devus manĝi, sed kompreneble ili pli parolas ol manĝas, sekve preskaŭ ĉio restas staranta sur la tablo. La reĝisoro (tre aminda persono) ĉiam al mi permesas manĝi tiujn restaĵojn. Meznokte post la ludado mi kviete promenas al mia subtegmentejo kaj tie dormas kiel reĝo. Vi vidas, mi estas la plej feliĉa homo, kiu povas ekzisti, kaj se la teatro jam ne plaĉas al mi, tiam mi elektos alian metion, eble tiam mi fariĝos tombisto aŭ lanternisto, ĉar tiuj du oficoj ebligas ankaŭ multan okazon por promenadi. Mi forgesis skribi, ke preskaŭ la tuta Hamburgo min admiras nuntempe pro la plej bela horloĝa ĉeno, kiun el ĉiuj samurbanoj mi portas. Horloĝon mi ne posedas, al kio ĝi utilas? Mi ja ĉiuloke en la urbo povas vidi kioma horo estas. Mi fabrikis tiun ĉenon el nuraj moneretoj arĝentaj (tri vicoj unu sub la alia). Se iam mi refariĝos maristo kaj alvenos en „la Urbon“ per mia ŝipo, tiam mi nepre vizitos vin sur via „Insulo“ kaj mi montros al vi mian belan ĉenon. Tiujn monerojn mi alie verŝajne elspezus, sed ĉar ne estas permesate pagi per truhavaj moneroj, mi devigis al mi gardadi ilin ĝis mia morto kaj mi gardados ilin en memoro al la bona sorĉisto, kiu prezentis ilin al mi en tiu duonŝtrumpo.“
Refoje mia patro ekhaltis legi, dirante:
-- Mi vere kredas, ke li perdis la prudenton.
-- Nu bone --, diris mia patrino; ..... -- daŭrigu legi --; kaj li legis plue:
Mi preskaŭ finis mian leteron, ĉar mi sciigis ĉion, pri kio mi povus skribi. Mi aldonas kelkajn paketojn:
_Numero unua_: Pipo, tabakujo kaj alumetujo; por la gastiginto.
_Numero dua_: Boteloj da kolonja akvo, naztukoj kaj parfumigita sapo; por la gastigintino.
_Numero tria_: Libroj kun fabeloj, poŝtranĉilo kaj saketo je germanaj moneroj el nikelo, por mia bona „knabo“, pri kies nomo mi forgesis informiĝi.
_Numero kvara_: Kolbaso; por Jafet, kiu tiel bone amikiĝis kun mi.
_Numero kvina_: Muso el ĉokolado (vivanta muso nenie estis akirebla tie ĉi); por Sim.
_Numero sepa_: Skatolo je dolĉaj kuketoj; por la papago, ĉar ĝi ĉiam diris al mi: „Go til fanen!“
_Numero oka_: Fajlilo; por Sam, kiu tiel lerte farigis al mi aersalton. Se iam mi revenos sur „la Insulon“, vi antaŭe per tiu ĉi fajlilo defajlu al la kaprino la kornojn, por ke ĝi jam ne povu ataki min de malantaŭe.
Kaj jen mi finas, refoje esprimante mian sinceran dankon pro ĉio, kion vi faris por mi dum tuta monato; kaj dezirante al vi ĉiuj (eĉ al la kaprino) bonan sanon kaj ĉiaman prosperon, mi volonte daŭre restas:
_Via Johano._
La al mi adresita letero estis pli mallonga. Mia patro ĝin voĉlegis kaj post la legado mi konis ĝin parkere, kaj neniam mi forgesos la enhavon. Jen ĝi estas:
Mia bona „knabo“!
Al viaj gepatroj mi skribis pri miaj aferoj, kiel mi sanas kaj kiel mi vivas en Hamburgo kiel riĉa sinjoro. Al vi mi volas tion rakonti, kio okazis dum mia promenado de „la Vilaĝo“ al „la Urbo“. Tute neatendite mi dum tiu promenado eksciis, ke ekzistas ankoraŭ sorĉistoj en la mondo, kaj eĉ tre bonkoraj. Vi scias, ke mi alvenis sur „la Insulo“ tute nuda kaj sekve sen groŝo en poŝo, kaj ĉar mi perlaboris nenion tie, estas kompreneble, ke mi ne eliris el ĝi kiel riĉulo. Sed mi ĉiam kuiras miajn pizojn kaj pensante pri mia malriĉeco (mona malriĉeco) dum mia promenado al „la Urbo“, mi ankaŭ kuiris ilin, atendante ĉu iel la sorto helpus al mi. Ĝuste en tiu momento staris antaŭ mi persono ĉifone vestita, kiu etendis la manon kaj petis almozon. Mi ekhontis, ĉar mi posedis nenion por doni, kaj tion mi diris al li. La almozulo tamen respondis afable: -- Vi ne mensogis, sed vi ankaŭ ne diris la veron --. Vidante ke mi ne komprenis tion, li ektuŝis per bastono la poŝon de mia pantalono, dirante: „Metu la manon en tiun poŝon kaj vi komprenos miajn vortojn“. Mi enpoŝigis tuj mian manon kaj trovis duonŝtrumpon, kiun mi eltiris. Kiel mi miris, vidante ke enestas granda monsumo. Sentante min feliĉa, ĉar mi posedis monon kaj povis doni almozon, mi jam estis prezentonta al li kelkajn monerojn, sed jen: ..... subite li estis for kaj kien ajn mi direktis la okulojn, li ne reaperis. Mi do promenadis pluen kun mia trezoro. Vi komprenas, kiel danka mi estis. Neniam mi forgesos pri mia sorĉisto, eĉ se mi fariĝus miljarulo.
Estas homoj, kiuj bonfaras pro egoismo (poste vi spertos, kion tiuj vortoj signifas), kaj estas personoj, kiuj bonfaras pro nura altruismo (vi spertos ankaŭ, kion tio signifas). Mi tamen estas konvinkita, ke mia bonfarinto agis pro nura altruismo kaj ĝuste tial lia helpo tiom multe valoras, kaj ĝuste tial mi neniam povos forgesi lian agadon. Se iel mi povos, mi helpos al li kaj mi esperas, ke iam venu tempo, kiam mi povos montri al li, kiel granda estas mia dankemo. --
Nu, mia knabo, fartu bone; mi esperas, ke la tri aldonitaj donacetoj plaĉu al vi kaj ke vi ĉiam memoru la donacinton, kiu restas via ĉiama amiko:
_Johano._
Mia patro, leginte la leteron, rigardis ĝin kelkan tempon, kvazaŭ ĝi estus io tre stranga, tiam li ĝin donis al mi, dirante:
-- Li sen ia dubo freneziĝis aŭ estas freneziĝonta ... Jen via letero.
-- Mi ĝin gardos --, mi diris.
-- Nu bone --, diris mia patrino.
La birdo, kiu dum kelkaj tagoj estis silentema, subite ekkriis: -- Go til fanen! --, post kiam mia patrino oferis al ĝi unu el la ĵus alvenintaj kuketoj. La papago kiel kutime akceptis ĝin tre gravmiene kaj tuj manĝis kun apetito. La kato ne volis manĝi la museton el ĉokolado, tial mia patrino donis ĝin al mi. Estis la unua fojo, ke mi gustumis ion tiel bongustan, ĉar mia patro neniam alportis ĉokoladon, nek por mi, nek por mia patrino. Koncerne al la kolbaso, la hundo manĝis peceton da ĝi, la plej grandan parton tamen mia patrino dispartigis la sekvantan tagon dum la matenmanĝo inter la patro, si mem kaj mi, opiniante ke ne decas, ke hundoj manĝas ion tiel delikatan kaj multekostan. Mi tre bedaŭris tion, ĉar Johano estis destininta la kolbason al la hundo, ĝi sekve devus manĝi ĝin. Kaŝe enpoŝigante la al mi donitan peceton, mi ĝin donis poste al Jafet, kiu englutis ĝin en tre malmulta tempo.
Mi estis scivola, ĉu mia patro vere defajlus la kornojn de Sim, sed feliĉe li metis la fajlilon en la keston sur la subtegmentejo. Mi ĝojis pro tio, ĉar Johano ja nur ŝerce skribis tion. Mi estis tre kontenta kun mia bela letero, kiun mi tamen nur malbone komprenis, precipe koncerne la vortojn: „egoismo“ kaj „altruismo“. Estis tamen al mi klare, ke li estis trovinta la monon, ke li akceptis ĝin kun plezuro, ke li bone uzis ĝin kaj ke li komprenis, ke mi enmetis la duonŝtrumpon en la profundan poŝon. Ankaŭ mi ĝojis, ĉar li tiel lerte kredigis al miaj gepatroj, ke aliulo estis la donacinto de la moneroj; li eble supozis, ke mi estus riproĉata, se ili ekscius, ke mi estis fordoninta ĉiun mian monan posedaĵon.
La tria monato post la foriro de mia amiko komenciĝis. Ĝi estis al mi ankoraŭ pli enuiga ol la du antaŭaj. Mi sentis kiel birdo, al kiu oni rabis la liberecon kaj kiu en tre malgranda kaĝo sopiras la liberan aeron kaj la liberan movadon. Sencele mi vagadis sur la dunoj kaj ofte mi demandis al mi, kiom da tempo mi restus ankoraŭ sur „la Insulo“ antaŭ ol eniri „la mondon“. La espero, ke Johano revenus por preni min kun si, jam de longe min forlasis.
Iun vesperon mi demandis al mia patro, kiam mi iros „Vilaĝon“ por vizitadi la lernejon.
-- Mi ne scias --, li respondis.
-- Mi do devas ion lerni --, mi kuraĝis diri plue. Liaj kuntiritaj brovoj ektimigis min.
-- Ankoraŭ tro juna.
-- Sed kiam mi do iros tien?
-- Mi ne scias.
-- La sekvantan someron?
-- Neeble.
-- Kial?
-- Ĉar estas neeble! -- li diris refoje, sed pli laŭte ol la unuan fojon.
Mi sentis, ke mi estis ploronta, sed ne volante montri mian ĉagrenon, mi ekstaris kaj aliris al mia subtegmentejo, eĉ ne dirante: -- Mi iras.
Post tiu lasta respondo de mia patro mi ekmalamis lin; mi sentis, ke li kondutis kontraŭ mi kiel malbona patro. Pli kaj pli mi deziris, ke iu alia, ekzemple Johano, povus esti mia patro, sed ho ve! Johano estis tro juna kaj alian patron mi verŝajne neniam trovus. Mi malesperis, enlitiĝis kun Jafet kaj Sim, sed mi ne povis dormi. La teruriga vorto „neeble!“ seninterrompe tintadis en miajn orelojn. „Kial tio estas neebla?“ mi demandis al mi. Sed la respondon mi ne povis doni. Mi pripensadis... Kion mi devas fari?...
Refoje mi komparis mian sorton kun tiu de Robinsono. Li forkuris el Londono kaj alvenis al Insulo; mi ne forkuris, sed spite tion mi trovis min sur Insulo, kie mi devus pasigi sendube ankoraŭ multajn jarojn... Ĉu estus rimedo forkuri el „la Insulo“ por alveni al Hamburgo?... La tutan nokton tiu penso ne eliris mian kapon kaj turmentadis min... Ĉu mi forkurus?... Kiam mi forkurus?... Kien mi forkurus? -- Ĉe tiu lasta demando mia pripensado ekhaltis momenton... Kiel forkuri?... Ĉu naĝante?... Ĉu velante?... Mi povis naĝi kiel hundo, sed la distanco de „la Insulo“ al „la digo“ estis tro longa kaj mi dronus mezvoje. Ĉu mi povus atingi „la digon“ per la boato de mia patro?... Sed mi neniam veliris kaj ne sciis, ĉu tio estas facila aŭ malfacila... Dum bona vetero, kvieta maro kaj suda vento mi tamen povus riski kaj klopodi. La boato ĉiam kuŝis en „la haveno“ kaj dum la akvo estis alta, mi tre facile povus puŝe ŝovi ĝin inter la du vicojn da markiloj, kiel li ĉiam faris, kiam li iris al „la Vilaĝo“. La velon mi povus pretigi kiel li ĉiam faris, kaj manuzi la direktilon ŝajnis al mi facila laboro. Ju pli mi pripensadis la aferon, des pli ĝi ŝajnis al mi efektivigebla; sed kion farus miaj gepatroj, se la boato estus for? Tiam li ja neniam povus aliri al „la Vilaĝo“ por alporti manĝaĵojn. Sed subite kaptis min la ideo, ke li povus ekbruligi grandan fajron sur la marbordo por montri, ke li estas en danĝero. Tion li faris jam antaŭe, post kiam ventego ĵetis la boaton en la maron, kie ĝi forperdiĝis. Ankaŭ tiam per fajra signalo li montris, ke li bezonas helpon, kaj tri tagojn poste alvenis homoj kun du novaj boatoj, el kiuj unu restis ĉe la Insulo. Tio okazis antaŭ multaj jaroj; mia patrino estis rakontinta ĝin al mi.
Sed forirante per boato, kion mi kunportus? Tion mi baldaŭ povus decidi... Mi kunprenus: la tranĉilon, la germanajn monerojn, la leteron; jen ĉio, kion mi posedis. Tiel revante pri mia forkuro, mi sidis en mia lito kaj rigardis antaŭ min. Jen kuŝis Jafet sur miaj piedoj. Ĉu la hundo min akompanus?
Estis ankoraŭ tre frue en la mateno; la krepusko jam malaperis kaj la lumo de la leviĝanta suno penetris tra la aperturo de la tegmento. Ĉio ĉirkaŭ mi estis klare distingebla. Mi leviĝis kaj supreniris la ŝtuparon. Jafet vekiĝis tuj poste kaj rektiĝinte saltis sur la plankon. Sim daŭrigadis dormi. Mi rigardis eksteren, al la suda parto de „la Insulo“, kie kuŝis la boato. La vetero estis belega kaj malforta venteto blovis suden. Mi do tuj povus efektivigi mian intencon, ĉar kial mi prokrastus? Ĉiu tago estus por mi nova ŝarĝo, pezanta sur mia brusto kiel plombo. Senbrue mi vestis min kaj palpserĉante en la poŝoj de mia pantalono mi sentis, ke tie estas ankoraŭ la tranĉilo, la letero kaj la saketo kun la nikelaj moneroj. Ĵetante lastan rigardon sur ĉion en la subtegmentejo, mi prenis Jafet sub la brakon kaj malsupreniris la duan ŝtuparon. En la stalo mi ekhaltis momenton kaj aŭskultis. Kiel kutime, mia patro ronkadis, sekve li dormis; mia patrino ne sin movis, ŝi sekve ankaŭ dormis. Mi eliris la stalon kaj tuj kuris al „la haveno“. La okazo favoris min, ĉar la akvo staris tre alte, eĉ tiel alte, ke mi kun malmulta peno povis ŝovi la boaton inter la gvidmarkilojn. Mi saltis en la ŝipeton, metis la hundon sur la fundon kaj suprentiris la veleton, kiun mia patro pro la bela vetero ankoraŭ ne estis kunfaldinta. Mi fiksis la ŝnuron, per kiu mi estis tirinta supren ĝin, kaj kaptante la direktilon, lasis gliti antaŭen la boaton.
Jen mi veliris kvazaŭ mi estus la plej sperta maristo, kiu iam manuzis direktilon. Ĉio prosperis bone laŭ mia opinio.
Alia knabo sendube pensus pri la ĉagreno aŭ malespero, kiujn sentus liaj gepatroj, kiam ili eksciiĝus, ke ilia filo tiel subite malaperis, sed mi tute ne pensis pri io tia. Ili ja verŝajne ne estis miaj gepatroj; ĉiuokaze ili ne min amis (mi opiniis) kaj ili tute ne malesperus, post kiam ili rimarkus, ke mi estas for. Mia patro kuntirus la dikajn brovojn kaj mia patrino kompreneble dirus: „Nu bone.“ Feliĉe _li_ ne povus postveli min per alia boato, ĉar li posedis nur unu.
Mi intencis veliri ĝis „la digo“ kaj lasante tie la boaton, mi daŭrigus la vojaĝon piede al „la Vilaĝo“ kaj poste al „la Urbo“. Tie mi petus informojn pri la vojo al Hamburgo. Per miaj moneroj mi aĉetus panetojn kun sekvinberoj. En Hamburgo mi serĉus kaj trovus memkompreneble Johanon; mi nur atentus la ĉenojn, kiujn la sinjoroj portas en tiu urbo kaj fine mi vidus la lian.
En la komenco la boato glitis malrapide inter la du vicoj de markiloj kaj jam „la Insulo“ estis je distanco de cento da metroj. Iom post iom la irado fariĝis pli rapida; la vento plenblovetis la veleton, kaj ĝis nun mi direktis sen kontraŭaĵo. Kelkfoje mi rigardis post min al „la Insulo“, kiu pli kaj pli malproksimiĝis. La vento tamen fariĝis pli forta kaj post kelkaj minutoj mi veliris tiel rapide, ke mi povis direkti mian boaton nur kun peno. Subite la velo per ekblovo de la vento sin klinis flanken, la boato priskribis kurban linion kaj tuj poste ĝi velis tra du gvidmarkiloj kaj sin trovis ekster la vojo, kiun mi devus sekvi por atingi la digon. Kiom ajn mi penadis direkti la ŝipeton refoje inter la gvidmarkilojn, mi ne sukcesis, kaj kun ektimo mi rimarkis, ke la boato velis okcidenten. Miaj manoj estis tro malfortaj por manovri per la direktilo, kaj ne plu sciante kion fari, mi lasis min al la kapricoj de la sorto, kiu tamen igus min albordiĝi ie malproksime de mia Insulo. Jafet sidis kviete sur la fundo de la boato. Mi rigardis ĉirkaŭe, sed jam ne vidis la Insulon. Kie ĝi estis? Post momento mi rimarkis ĝin, sed en tute alia loko, ol mi supozis. La digon mi tute ne vidis kaj tio ekmaltrankviligis min, ĉar ĝi ja estis la unua celo de mia forkuro. Sed mi ne malesperis; mi ja venus ien kaj sendube albordiĝus post du aŭ tri horoj. La tri horoj pasis kaj ankoraŭ nenie „la digo“ estis videbla. Ĉie ĉirkaŭ mi sin etendis la senfina maro, kaj mi vidis nenion krom akvo, eĉ „la Insulo“ estis malaperinta kaj mi tute ne sciis, kie ĝi sin trovas. Ŝajnis al mi, ke la boato kuŝas sen movo, sed ĉar la velo estis plena je vento, mi nepre velis antaŭen. Ĉien mi direktis la okulojn por ekvidi velojn de ŝipoj, sed vane..., mi vidis nur la akvon, nenion krom akvo.
Forlasante la domon de miaj gepatroj, mi tute ne pensis pri tio, kunpreni manĝaĵon aŭ akvon; mi ja alvenus, mi pensis, la digon en almenaŭ tri horoj, kaj mi manĝis nenion, ĉar mi ne malsatis tiam, sed nun mi ekmalsatis.
La suno staris jam alte sur la ĉielo, sed nenie mi vidis velojn, nek „la digon“ kaj mi ektimis. Mi tamen esperis, ke baldaŭ ŝipo aperus sur la horizonto, kaj la tutan horizonton mi atente ekzamenis, sed sen bona rezultato. Mia koro ekbatis, miaj okuloj pleniĝis je larmoj kaj preskaŭ malesperante, mi ekploris. Horoj pasis; la vespero alproksimiĝis kaj nenie ekaperis helpo. Jafet ankaŭ maltrankviliĝis; la hundo malsatis kiel mi, sed vidante, ke mi posedas nenion por doni, ĝi kun rezignacio kuŝis ĉe miaj piedoj, sen interrompo rigardante min per grandaj okuloj. Mi kore kompatis la beston, sed ne povis helpi al ĝi.
Pluaj horoj pasis kaj fine venis la nokto. Feliĉe la luno staris sur la ĉielo, sed en ĝia lumo mi vidis nur la arĝentkoloran akvon. Mi ne povis nek kuraĝis dormi kaj daŭre mi pensis pri mia lito sur la subtegmentejo, kie alie mi kuŝis kaj dormis tiel trankvile kaj feliĉe.
Kiam ektagiĝis, mi rimarkis, ke la okuloj de mia hundo fariĝis tute ruĝaj. La besto rigardis min tiel strange, kvazaŭ ĝi ne konus min plu. Ĝia lango pendis el la buŝo, kiu estis kovrata per blanka ŝaŭmo. Mi timis, ke ĝi min atakus kaj mi ekkaptis mian tranĉilon por defendi min, se necese. La besto tamen kuŝis senmove kaj ĉiam fiksadis sur min la ruĝajn okulojn. Tiel mi pasigis kelkajn horojn. Fine ekkaptis min la ideo kunligi la piedojn de la hundo. Mi detranĉis pecon de la ŝnuro per kiu la velo estis suprentirita, sed Jafet, timante, ke mi estas faronta al ĝi malbonon, montris al mi la dentojn kaj ekblekis en teruriga maniero. Por eviti mordojn de la besto, mi posten iris kelkajn paŝojn. Mi tiel malsatis kaj soifis, ke mi jam pensis pri tio, mortigi la hundon por manĝi, sed mi ne kuraĝis kaj siaflanke ĝi rigardadis min, kvazaŭ ĝi pro la sama motivo volus engluti min, kaj mi tenadis la tranĉilon por min defendi.
Ĉe mia flanko staris kesto sen kovrilo. En tiu kesto kuŝis akvoŝovelilo, martelo kaj ŝnuroj. Ĉiam rigardante Jafet, mi elprenis ilin kaj metis la keston antaŭ min kiel ŝirmilon, se la hundo volus salti sur min. Mi metis ĝin tiel, ke la hundo povis vidi la al mi turnitan fundon. Subite ideo naskiĝis en mia kapo kaj tuj mi efektivigis ĝin. Ĉiam tenante mian tranĉilon, mi rapidmove ŝovis la keston paŝon antaŭen kaj tiam renversis ĝin sur la hundon, kiu per tio estis kaptita sub ĝi. Ĉar Jafet estis malgranda hundo, ĝi ne povis levi sian malliberejon kaj mi estis senigita de la plej granda danĝero, kiu en tiu momento minacis min. La hundo eligis raŭkajn blekadojn, sed baldaŭ eksilentis. Timante ke ĝi povus renversi la keston, mi eksidis sur ĝi kaj refoje rigardadis ĉirkaŭe por esplori, ĉu ŝipo ekaperas, sed nenie mi vidis unu. Mi tiel malsatis kaj soifis, ke preskaŭ mi ne povis restadi sidanta sur la kesto. Mi tamen restadis sur ĝi dum horoj, kiuj ŝajnis al mi terurige longaj kaj fine mi sentis, ke miaj fortoj estas forlasontaj min. Refoje horo post horo pasis, kaj ĉiam antaŭen velveturis mia boato. Mi ne sciis, kie mi trovas min, sed antaŭsentis, ke mi mortus sur la vasta maro en akompano de mia hundo kaj ke mi neniam revidus Johanon. Mi prenis la leteron, kiun li estis skribinta al mi kaj kiun mi portis en la saketo ĉe la moneroj. Mi malfaldis la papereton kaj rigardante la por mi nelegeblajn signojn, mi ektremis. Estis al mi, kvazaŭ mia amiko parolus la samajn vortojn, kiujn mia patro parolis, legante tiujn signojn. Mi ekploris... Subite ventpuŝo ekkaptis mian papereton kaj ĝi forflugis ekster la boato en la akvon. Ankoraŭ kelkajn minutojn mi povis vidi ĝin, tiam ĝi fundiris kaj kun ĝi malaperis por ĉiam la lasta saluto de mia amiko.
Terura kapdoloro estis turmentinta min la lastajn horojn, mi tiel malfortiĝis, ke mi ne povis plu resti sur la kesto; mi deglitis kaj sidis sur la fundo de la boato. Mia dorso apogis kontraŭ la kesto kaj en tiu sintenado mi atendis kaj atendis...
Mi ne memoras, ĉu estis frue aŭ malfrue, vespere aŭ nokte, ĉar mi preskaŭ ne havis forton por pensadi aŭ rigardadi.
Ŝajnis fine al mi, kvazaŭ neĝadus, sed la neĝeroj estis nigraj kiel fulgo. Pli kaj pli dense tiuj neĝeroj falis sur min, ĝis la tuta ĉirkaŭaĵo fariĝis nigra kiel la nokto. Stranga zumado plenigis miajn orelojn; mi penadis aŭskulti, kio ĝi estas, sed la fortoj forlasis min kaj mi perdis la konscion...
Kvina Ĉapitro.
Sur fremda ŝipo -- Kiun lingvon mi parolas? -- Ivan, la altŝultra kuiristo -- Granda urbo -- Unua promenado en granda urbo -- La patrino de mia nova amiko -- La stranga akvosimila likvoro -- La dancanto -- La buboj -- La rompita vitro -- Ivan malaperas -- La stranga, sed belega ĝardeno -- Mia nova dormejo.
Longa tempo pasis kaj refoje mi aŭdis tiun zumadon. Mi konfuze pensis pri Lazaroni, kiu estis lulata per la sama zumado, kaj fine mi imagis esti Lazaroni mem kaj volis eksidi por rigardi, ĉu la nigraj manoj jam enŝoviĝis en mian ĉambron; sed mi ne povis movi min kaj mi estis tiel malforta, ke mi nur kun peno povis malfermi la okulojn. La zumado ne ĉesis, kaj estis tiel mallume, ke mi vidis nenion, kaj malklare mi memoris pri nigraj neĝeroj, kiuj estis ŝutataj sur min... Ĉu la nigraj manoj ŝutis ilin? Mi klopodis pensi pri tio, sed ne povis. Mi volis voki, sed mia lango gluiĝis al la palato de mia buŝo, kiun mi malfermis, sed eĉ la plej mallaŭtan sonon mi ne kapablis eligi. Intertempe la zumado daŭradis plenigi miajn orelojn. Mi volis levi la manojn por forigi la nigrajn neĝerojn, sed la forto mankis al mi; tro dika tavolo de tiaj neĝeroj kuŝis sur ili. Refoje mi malfermis la okulojn, kaj la nigra ĉirkaŭaĵo iom heliĝis. La dika tavolo sur miaj manoj perdis la nigran koloron, kaj ŝanĝiĝis en blankan... Ĉu la blankaj manoj faris tion?... Ĉu vere mi estis Lazaroni?... Li vekiĝis sur lito, mi same vekiĝis sur lito, ĉar subite mi rimarkis, ke mi jam ne kuŝas sur la fundo de boato, sed sur lito... Mi do povus esti Lazaroni, ĉar laŭ mia opinio mi nun ne ŝipveturas... Mi sekve ne estis la sama knabo, kiu forkuris kun sia hundo... Mi tamen posedis hundon... Ĉu mi estis Lazaroni?... Ĉu mi estis alia knabo?... Pensante pri tio mi malkvietiĝis pro la besto, kiun mi tamen posedis iam... Iom post iom mi eksentis en mi la forton movi la langon; mi streĉis la fortojn kaj mallaŭte diris: -- Jafet... Jafet.
Refoje mi rimarkis du manojn, sed ili estis nek nigraj nek blankaj, sed el ordinara koloro. Unu el ili tenis boteleton, la alia kuleron, kiun tiu mano ŝovis inter miajn lipojn. Stranga likvoro malsekigis miajn langon kaj gorĝon. Varma sento trakuris miajn vejnojn kaj mi rekonsciiĝis. La manoj estis ankoraŭ tie kaj mi vidis, ke ili apartenas al fremda viro, kiu staris antaŭ mi. Fikse mi lin rigardis kaj refoje mi diris: -- Jafet!
-- Jafet? -- li demandis.
-- Jes --, mi respondis, -- Jafet.
La ĉirkaŭaĵo estis nun hela kiel la tago, kaj mi sentis min multe pli bona, kvankam ankoraŭ tre malforta. La fremdulo ekparolis, sed ĉiuj liaj vortoj estis al mi tiel fremdaj, ke mi komprenis ne unu.
-- Jafet! -- mi diris.
La viro parolis ankoraŭ kelkajn vortojn, sed vidante, ke mi ne lin komprenis, li iris for.
Mi rigardis ĉirkaŭe kaj vidis, ke mi kuŝas sur blanka lito en malgranda ĉambreto, kie ĉio aspektis mirinde bela. Mi vidis multajn objektojn, kiujn mi antaŭe neniam vidis, kaj mi miregis. -- Kie mi estas? -- mi demandis al mi.
En tiu momento la fremdulo revenis kaj lin akompanis alia viro. Tiu lasta iris al mia liteto kaj eksidis sur seĝo, kiun mi ankoraŭ ne estis rimarkinta. Tiam li diris kelkajn vortojn, sed mi komprenis nur unu, nome „Jafet“.
-- Jes --, mi diris per malforta voĉo, -- kie estas Jafet?
Li skuis la kapon, tiris mian manon el sub la blanka litkovrilo kaj palpis mian pulson; tiam li parolis al la alia viro, kiu estis foririnta, sed tuj poste revenis kun taso. La sidanta sinjoro prenis la tason kaj portis ĝin al mia buŝo. Mi trinkis ĝis neniu guto postrestis kaj sentis min pli forta, sed sidiĝi mi ne povis. Mi sekve restis kuŝanta kaj la viroj rigardis min atente. La sidanto tuŝis miajn vangojn, kaj mi sentis, ke lia mano estas malvarma. Li forprenis de mia frunto blankan tukon, kiun mi ne estis rimarkinta tie, kaj prenante kombilon, li kombaranĝis miajn harojn, dum li ridetis afable al mi.
-- Jafet! -- mi diris refoje, kaj li balancis la kapon. Mi timis ke la hundo estis mortinta.
En tiu momento venis aliaj viroj, kiuj rigardis min scivole; neniam mi vidis tiom da personoj kune. Ili komencis paroli inter si, sed mi komprenis nenion. Tiam la sidanta viro, kiu ŝajnis al mi eminenta sinjoro, pripensis momenton kaj demandis min denove. Ŝajnis al mi, ke lia voĉo subite ŝanĝiĝis, kvazaŭ alia persono parolus. Mi tre miris pri tio, sed silentis, ĉar mi ne lin komprenis. Tiam lia voĉo por la dua fojo ŝanĝiĝis, kaj feliĉe mi komprenis du vortojn el ĉio, kion li diris, nome la vortojn _ŝtad_ kaj _namen_, kaj mi respondis en mia Insula lingvo:
-- Diĥt bi ŝtad --, kio signifas: „Tuj apud la urbo.“ Li daŭrigis demandadi min kaj mi komprenis la vortojn _Fater_ kaj _leeft_, kion mi tradukis al mi per _patro_ kaj _vivas_.
-- Op 't ajlnd --, mi respondis, volante komprenigi, ke li _vivas_ sur la _Insulo_.
-- Ajlnd? -- li demandis plue; -- Ingliŝ ajlnd?
Mi kredis, ke li demandis, ĉu mia patro vivas sur angla insulo, sed ne sciante, al kiu lando la Insulo apartenas, mi respondis:
-- 'k Loof van najt --, kio signifas: -- Mi kredas ke ne.
Denove li pripensis, tiam li demandis:
-- Hu is Jafet?
Mi tradukis la demandon per „kiel estas Jafet?“ kaj mi diris:
-- 'k Wajt najt, vast vel dom, van haj vol mi bit'n[2]. Tiuj vortoj, kiuj sendube sonis strange en la orelojn de la eminenta sinjoro, estis al li nekompreneblaj, sed li persistis ankoraŭ momenton por ekscii, kiu mi estas kaj de kie mi venis, kaj li demandis:
-- Hajst du Jafet?
Mi komprenis, ke li demandis, ĉu mi nomiĝas Jafet kaj tuj mi respondis:
-- Ikke? ... nej! -- kio signifas: -- Ĉu mi? ... ne!
-- Spriĥst du daniŝ? ... taler du dansk? -- li subite demandis.
-- Papegoj prot deens --, mi respondis, kaj imitante nian papagon mi diris plue: -- Go til fanen![3]
Surprizite la sinjoro rigardis min kaj ekridis, tiam li palpesploris refoje mian pulson por senti, ĉu mi havas febron, kaj tradukante miajn lastajn vortojn al la ĉeestantoj, ĉiuj plengorĝe ridegis, pri kio mi tre miris. Tiam li faris ankoraŭ kelkajn demandojn, kiujn mi ne komprenis; li skuis la kapon kaj karesinte miajn vangojn, li ekstaris kaj iris for. La aliaj lin sekvis, kaj mi restis sola.
Super mia kapo mi aŭdis de tempo al tempo strangan bruon, kaj mi estis scivola, kio ĝi estas kaj pensis pri tio, kiam refoje paŝoj sonis sur ŝtuparo, per kiu oni povis en- kaj eliri mian ĉambreton. Mi direktis la rigardon al la pordeto, kiu ĉiufoje estis malfermata, kiam iu eniris, ĉar ĝi estis tuj malsupre ĉe la ŝtuparo. Mi ekvidis eniri tre strangan viron. Li havis tre malgrandan, preskaŭ rondan trunkon, sed longegajn brakojn kaj krurojn. Lia kapo preskaŭ tute malaperis inter liaj altaj ŝultroj. Li portis blankajn vestojn kaj blanka ĉapo kovris lian kapon. Sur unu el liaj brakoj pendis blanka tuko kaj en la manoj li havis grandan pleton el nikelo, sur kiu staris teleretoj kun manĝaĵoj.
En la „Mil kaj unu noktoj“ staris homvestita simio, kaj ŝajnis al mi, ke tia simio subite eniris.
Li ridetis (mi ekkredis, ke ĉiuj homoj, kun escepto de miaj gepatroj preskaŭ ĉiam ridetas al mi) kaj alproksimiĝis al mi, metis la pleton sur la liton kaj signodonis, ke mi eksidu. Mi faris tion kun lia helpo; li ŝovis la kapkusenon kontraŭ mia dorso, por ke mi pli oportune sidu, kaj pendigante la blankan tukon sur mia kolo antaŭ mia brusto, li montris la manĝaĵojn. Mi rigardis la teleretojn kaj tiam la viron, ne sciante, kion mi devus manĝi, ĉar tiajn manĝaĵojn mi neniam vidis. Li verŝajne komprenis tion kaj manĝigis min. Unue li prezentis al mi ion blankan, kio aspektis kiel amelo. Mi trovis ĝin delikata. Laŭ la sama maniero li manĝigis al mi kelkajn fruktojn. Lia brusto elstaris tiom multe, ke ĝi kelkfoje tuŝis mian kapon. Ĉiufoje kiam li sin klinis, mi rimarkis, ke lia dorso ankaŭ elstaras. Poste mi eksciis, ke li estas kuiristo kaj ĝibulo. Li kun pacienco staris ĉe mia lito, ĝis kiam mi estis manĝinta sufiĉe, tiam li forprenis la tukon de mia kolo, aranĝis por mi la kapkusenon kaj mi ekkuŝis. Tiam li foriris kun la manĝilaro. Ĉe la pordo li turnis sin, ridetis, kapsalutis kaj malaperis fermante post si la pordeton.
Mi estis laca kaj pensante pri la stranga persono, kiu ĵus min forlasis, mi fermis la okulojn kaj ekdormis.
Mi dormis longe, kaj vekiĝante mi sentis min tre bona. La kapdoloro ne suferigis min plu, kaj mi povis bone pensi, kaj mi pensadis. Mi sentis, ke mi estis estinta malsana pro malsato kaj soifo. Post la manĝaĵo, kiun la kuiristo estis portinta al mi, miaj fortoj estis revenintaj. Miajn vestojn mi ne vidis, alie mi estus leviĝinta, sed pro ilia malesto mi estis devigata restadi sur mia lito. Mi eksidis tamen kaj ekzamenis mian ĉambreton. Ĝi estis tre malgranda kaj brune pentrita. Flanke de mi en la ligna muro (ĉar mi kredis, ke ĝi estas nomata tiel) estis fenestreto tute ronda kun flava travidebla kurteneto. Ŝajnis al mi, ke ĉe la ekstera flanko de tiu fenestreto, sed iom pli malsupre, staras iu, kiu de tempo al tempo ĵetis ŝaŭmantan akvon por purigi la vitron. Tra tiu vitro mi vidis nur la bluan ĉielon. La plankon kovris tapiŝo kaj sur ĝi staris ĉe la muroj du benkoj; tableto pendis de la plafono. Mi tre miris pri tiu tableto, ĉar pendanta tablo estis por mi io tute nova kaj eksterordinara.
Mi estis iom malsata post la longa dormado kaj deziris, ke oni alportu iom da manĝaĵo, kaj mi atendis pacience, ĝis kiam iu ĝin alportus. Dum tiu tempo mi faris al mi multajn demandojn: „Kiel mi venis en ĉi tiun ĉambreton? -- Kie mi estis? -- Kiel longe mi restus tie ĉi? -- Ĉu neniu el la ĉi tieaj homoj povus kompreni min? -- Kien mi irus? -- Ĉu la homoj en Hamburgo ankaŭ min ne komprenus? -- Ĉu mi povus lerni la lingvon, kiun parolis miaj novaj kunuloj ... kaj cetere, kaj cetere, ĝis la pordeto malfermiĝis kaj eniris la sama stranga persono kun la pleto, sur kiu same kiel hieraŭ staris manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Vidante min, la kuiristo tuj rimarkis, ke li estas bonvena. Mi manĝis kaj trinkis sen lia helpo kaj kiam mi satiĝis, mi diris, ke mi dezirus ellitiĝi. Li altigis la altajn ŝultrojn tiel ke la kapo ankoraŭ pli multe profundiĝis inter ili, kaj suprentiris la brovojn; lia vizaĝo kaj liaj movoj diris al mi sufiĉe klare, ke li ne min komprenis. Mi ŝovis la litkovrilojn flanken, kaj pendigante la krurojn de la lito, mi montris per signoj, ke mi deziras almeti mian pantalonon. Li komprenis, sed lia vizaĝo, kiu ŝajnis esti kapabla esprimi preskaŭ ĉiujn liajn pensojn, diris: „Mi ne scias, ĉu estas permesate ..., _mi_ ne povas permesi, sed eble alia persono permesos, kaj li fingremontris supren. Mi retiris la krurojn kaj restis sidanta sur mia lito. Refoje la kuiristo fingre montris supren kaj komprenigis al mi, ke li demandos al iu tie supre, ĉu mi povus leviĝi. Mi dankis lin. Li iris for kaj post momento la eminenta sinjoro eniris. Li amike frapetadis mian ŝultron, parolis malmulte kaj palpis mian pulson. Li ŝajnis esti kontenta pri la stato de mia saneco, ĉar malferminte tre malgrandan pordeton flanke de mia lito, li elprenis miajn vestojn kaj mi povis leviĝi kaj vesti min. Tuj poste mi forlasis mian ĉambreton, supreniris la ŝtupetaron kaj _mi_ trovis min sur la ferdeko de granda velŝipo. De sur mia Insulo mi estis vidinta milojn da ŝipoj, sed ĉiam de tre malproksime; por la unua fojo mi povus rigardi ŝipon en ĉiuj detaloj kaj ĉar la eminenta sinjoro permesis al mi tion, mi ekzamenis ĉi tiun ŝipon tre atente. Venante sur la postan parton, mi tute neatendite vidis mian boaton. Ĝi kuŝis sur unu flanko, la masto estis elprenita kaj kuŝis post ĝi sur la kunvolvita velo. Mi tuj rigardis la fundon kaj trovis la keston, sub kiu mi estis malliberiginta mian hundon. Jafet tamen estis for. Mi montris per la fingro la keston al unu el la ŝipanoj kaj ŝajnis, ke miaj demandantaj okuloj komprenigis al li, kion mi deziris ekscii. Li siavice montris la maron, faris malĝojan mienon kaj diris vorton, kiun mi ne komprenis. Mi tamen ne dubis plu pri la sorto de Jafet; la besto ne estis sur la ŝipo, nek sub la kesto, sekve ĝi mortis kaj ripozis sur la fundo de la maro. Mi tre malĝojis, sed kuiris miajn pizojn kaj rezignaciis, ĉar nenio estis farebla por rehavigi al mi la hundon.
En ĉambreto, el kiu eliris multa vaporo, mi retrovis la kuiriston. Li ridetis, mansalutis kaj vokis min al si. Mi eniris lian ĉambreton (la kuirejon de la ŝipo) kaj post kiam li montris benketon, por ke mi povu sidiĝi, mi rigardis, kiel li pretigis la manĝaĵojn kaj purigis telerojn, forkojn kaj kulerojn. Mi komprenigis, ke mi dezirus helpi al li kaj li konsentis. Mi estis feliĉa, ke mi povis esti utila sur la ŝipo, kaj de tiu tempo mi estis la helpanto de la kuiristo, kun kiu mi baldaŭ amikiĝis kaj kiu instruis al mi pri multaj nomoj de objektoj en la kuirejo kaj sur la ŝipo, sed interparoladi ni povis nur malbone. La maristoj kaj eĉ la kapitano kaj la eminenta sinjoro, kiu estis la kuracisto, estis ĉiam tre afablaj al mi kaj la tuta ŝipanaro nomis min Jafet, kredante, ke tio estas mia nomo. Komence mi miris pri tio, sed poste mi eksciis, ke la doktoro el miaj vortoj estis kompreninta, ke mia nomo estas Jafet. Mi kontentiĝis pri ĝi kaj ĉar mi ĝis nun tute ne havis nomon, krom „knabo“, mi decidis gardadi ĝin.
Nia ŝipo estis trimasta skuno. De kie ĝi venis kaj kien ĝi estis velveturanta, mi komence ne povis ekscii, ĉar demandante tion, mi ricevis respondojn, kiujn mi ne bone komprenis. Post kelkaj tagoj la kuiristo komprenigis al mi, ke ĝi venis de Londono kaj estis velveturanta al Patersburgo[4].
Ĉu Patersburgo estis urbo, lando aŭ io alia? Li ne povis respondi al tiuj demandoj, ĉar li ne min komprenis.
Iutage li prezentis al mi grandan arĝentan moneron, kiun mi rigardis kun surprizo, ĉar ĝi estis al mi tute fremda. Kiam mi volis redoni la moneron, li diris, ke tiu mono estas la mia. Tiam mi eltiris mian saketon kaj montris mian nikelan monon.
Dum nia vojaĝo la vetero estis ĉiam bela kaj la tagoj pasis rapide, ĉar mi laboris kun plezuro. Ankoraŭ trifoje la kuiristo donacis al mi grandan moneron, kaj ĉiufoje mi metis ĝin en mian saketon.
Kiom da tagoj mi pasigis sur la ŝipo, mi ne scias, ĉar mi ne kalkulis ilin. La estonto tute ne igis min maltrankvila, ĉar ĉio marŝadis bone. Mi ne pensis pri tio, ĉu mi restus sur la ŝipo aŭ ĉu mi forlasus ĝin, post kiam ni alvenus en urbo; tio ja dependus de cirkonstancoj, kaj kun konfido mi iris renkonte al la vivo, kiun por mi rezervis la sorto. Mi jam ne dormadis en tiu sama ĉambreto, kie mi pasigis la unuan tagon, sed en lito tuj post la kuirejo. En tiu dormejo estis du litoj, unu sub la alia. La kuiristo dormadis sub mi, sed feliĉe li ne ronkadis.
Post longa vojaĝo nia ŝipo alvenis en haveno de granda urbo kaj mi komprenis tiam, ke tiu urbo estas Patersburgo, ĉar ofte mi aŭdis elparoli tiun nomon.
La haveno estis plena je ŝipoj ĉiuspecaj. Mi vidis skunojn, fregatojn, vaporŝipojn. Ĉie malgrandaj boatoj kun maristoj sin movadis inter ili por remi urbon aŭ por returni sin al la ŝipoj.
Nia skuno kuŝis proksimume tricent paŝojn distance de la kajo, kaj klare mi povis vidi la vicojn de domoj sin etendantaj dekstren kaj maldekstren. Sidante sur kesto mi rigardadis ĉion kun scivoleco; estis ja la unua fojo, ke mi vidis urbon kaj mi jam deziris eniri ĝin. Mi pripensadis tion kaj ekpensis, kion faras ĉiuj tie loĝantaj homoj, ĉar ĉiuj ne povus esti maristoj, ŝufaristoj aŭ bakistoj; pri aliaj metioj mi aŭdis nur malmulte. Jam tutan horon mi kun atento rigardis ĉion tie sur la stratoj kaj en la haveno, kiam iu frapis min sur la ŝultron. La kuiristo staris apud mi, sed ĉe la unua ekrigardo mi ne lin rekonis. Li portis nigran vestaĵaron kaj ĉapelon kaj en la mano li havis bastonon. Samtempe mi ekvidis, ke du aliaj maristoj malsupreniris ŝnurŝtuparon, kiu pendis sur la flanko de la ŝipo kaj kiu kondukis al boato tuj apud nia ŝipo. La maristoj estis remontaj al la kajo por viziti la urbon. Mi montris la boaton. La kuiristo komprenis, ke mi deziris iri kun la maristoj kaj puŝante min al la ŝtupareto, li helpis min malsupreniri. Li sekvis min kaj jen ni kvarope sidis en la boato. Mi ĝojis, ĉar fine mi vizitos urbon. Jam dufoje mezvoje al Patersburgo mi vidis en malproksimeco du urbojn; mi memoras, ke la kuiristo nomis ilin Kopenhago kaj Malmö, sed ni ne ĵetis tie la ankron por ekhalti, tiel ke neniu el la maristoj povus remi al ili.
Kiam mi antaŭe pripensadis pri urboj, mi ĉiam imagis, ke ili konsistas el mirinde belaj stratoj, tiel puraj kiel la plej pura planko kaj ke la domoj estas bele pentritaj kaj aspektas kiel mi vidis ilin sur la bildoj de „Mil kaj unu noktoj“. Jam post la unua paŝo sur la kajo mi tamen ekvidis, ke mi eraris. La stratoj de Patersburgo estis plenaj je polvo kaj malpuraĵo kaj la domoj estis malnovaj; anstataŭ bele pentritaj, ili tute ne estis pentritaj, sed ŝajnis al mi nuraj amasoj da ruĝaj ŝtonoj.
Ni iris kune tra labirinto de mallarĝaj stratoj kaj post duona horo la du maristoj iris sian propran vojon kaj lasis la kuiriston kaj min solaj. Ni do iris duope plue. Mi vidis objektojn, kiuj estis al mi tute fremdaj kaj bestojn, kiujn mi antaŭe neniam vidis. Tre mi miris pri bicikloj, ĉevaloj kaj precipe pri veturiloj, kiuj veturis antaŭen sen ĉevalo, sed mia miro atingis la plej altan gradon, kiam mi vidis hundojn. Ŝajnis al mi, ke ili estas pentritaj, ĉar ilia koloro estis tre malsimila al tiu de Jafet. Mi tamen ne povis informiĝi, ĉar la kuiristo ja ne komprenus min. Silentante mi tial iris ĉe lia flanko. Vestite kiel kuiristo, li estis malbela viro, sed en siaj nigraj vestoj li estis ankoraŭ multe pli malbela. Liaj maldikaj kruroj faris tre longajn paŝojn kaj ĉe ĉiu dua paŝo li levis sian bastonon kaj remetis ĝin sur la straton, post kio li faris du aliajn paŝojn. Mi miris, kial li faris tion. Intertempe ni daŭrigis nian vojon kaj mi demandis al mi, kien ni iras. Sur la stratoj iris multaj homoj, kiuj ne atentis sin reciproke. Kelkaj buboj kriis al ni, post kiam ili pasis nin, kaj la kuiristo montris kolerantan vizaĝon, sed li diris nenion kaj daŭrigis kun mi la promenadon. Ni trairis jam multajn stratojn kaj mi miris, ke unu urbo povas enhavi tiom da domoj kaj tiom da homoj kaj vole-nevole mi pensis pri Johano kaj Hamburgo. Mi tamen ne estis en Hamburgo, sed en Patersburgo; mi ne promenis kun Johano, sed kun malbelforma kuiristo, kiun mokis la buboj kaj kiu tamen estis bona viro. Li estis doninta al mi tri grandajn monerojn kaj estis montrinta per tio, ke li tute ne estas avarulo.
Fine ni venis en larĝan straton kun altaj domoj, kiuj aspektis pli puraj. Mia akompananto eniris en unu el ili, kies pordo staris nefermita. Mi sekvis lin kaj ni estis en speco de butiko, kie multaj objektoj, kiel ekzemple tabakujoj, cigaringoj, tabako, cigaroj kaj cetere estis aĉeteblaj. La kuiristo aĉetis novan pipon kaj tabakon kaj demandis al mi, ĉu mi deziras pipon, sed mi malakceptis, ĉar mi ne povis fumi. Sur la Insulo fumis nur mia patro. Spite mia malakcepto li aĉetis por mi maldikan bastonon. Paginte li forlasis la butikon kaj mi refoje sekvis lin. Mi ekprenis mian bastonon kaj volis imiti per ĝi la movadojn, kiujn per la sia faris la kuiristo, sed ho ve! Jam post malmultaj paŝoj ĝi glitis inter la ŝtonojn de la strato; mi ne rimarkis tion kaj kiam mi faris paŝon antaŭen, la bela donaco de la kuiristo subite rompiĝis. Peco restis inter la ŝtonoj kaj la pli longan pecon mi tenis en la mano. Mia akompananto laŭte ridis. Mi ridis ankaŭ, kvankam mi bedaŭris, sed kuiris miajn pizojn. Mi eltiris mian tranĉilon kaj fortranĉante la splitojn, mi promenadis plue kun mia plimallongigita bastono. La kuiristo komprenigis al mi, ke li volas aĉeti alian, sed mi ne akceptis, ĉar la mia estis sufiĉe longa. Kelkfoje ni ekhaltis antaŭ belaj butikoj, sed plej multe mi admiris dikan altan turon en la mezo de kvadrata placo. Estis la unua fojo, ke mi vidis la malsupran parton de turo. Mi tamen ankaŭ esplorrigardis la supran parton por vidi la sonorilon, kiu ja ĉiam sonoradas, kiam homoj iras preĝejon, sed mi ĝin ne vidis. En tiu momento mi ekaŭdis post mi laŭtan bruadon kaj turnante min, mi ekvidis aron da rajdantoj sur ĉevaloj. Mi ekhaltis por rigardi ilin pli bone. Ĉiu rajdanto havis longan lancon en la mano kaj portis altan ĉapelon faritan, kiel mi supozis, el pentrita kaprina felo. Daŭris longan tempon antaŭ ol la lasta preteriris kaj ni refoje ekpromenis.
-- Kozakoj! -- diris la kuiristo.
Mi do vidis aron da kozakoj. Kvankam mi promenis jam pli ol unu horon, la stratoj ne finiĝis, sed ŝajnis al mi, ke ni fine alvenis al nia celo, ĉar la kuiristo refoje eniris domon. La pordo, tra kiu ni eniris, estis alta kaj ĉe la vestiblo mi vidis virinon, al kiu la kuiristo parolis kelkan tempon. Ŝi fingre montris antaŭ sin kaj ni sekvis la direkton, kiun ŝi estis montrinta. Ni laŭiris longan koridoron, ĉe kies du flankoj estis multaj pordoj. Flanke de ĉiu staris pentrita litero aŭ ciferoj. Fine la kuiristo trovis la numeron, kiun li serĉis. Li malfermis la pordon kaj eniris. Ni troviĝis en ĉambreto, kie maljuna virino sidis laboranta ĉe tablo. Apenaŭ ŝi vidis nin, ŝi salte leviĝis kaj falis sur la kolon de la kuiristo, kiu ŝin kisis. Post tiu kora saluto ni sidiĝis kaj la virino, kiu estis tre ĝoja, komencis paroli kun la kuiristo, kiu laŭ mia opinio estis ŝia filo. Ili multe parolis pri mi kaj la virino regalis min per kuketoj, buterpanetoj kaj kafo kun sukero. Kvankam mi ne malsatis, mi manĝis por fari al ŝi plezuron. Ŝi karesis miajn harojn, ridetis kaj estis tre feliĉa, ĉar ŝia filo revenis. Ni restis longan tempon, post kiu la kuiristo ekstaris por foriri kun mi. Antaŭ ol foriri el la ĉambreto, li donis al sia patrino multan monon, kiun ŝi metis en ŝrankon. La maljunulino akompanis nin ĝis la alta pordo kaj mansalutis nin ankoraŭ multajn fojojn; poste ni refoje estis sur la strato. Fine ŝia salutanta mano malaperis kaj ni daŭrigis nian vojon tra la labirinto de stratoj. Ĉu ni iris returnen al la haveno aŭ ĉu ni iris laŭ aliaj stratoj pli malproksimen en la urbo, mi ne sciis, ĉar preskaŭ ĉiuj stratoj similis unuj la aliajn, sed momenton poste mi kredis esti en strato, ke ni estis antaŭe. Mi aŭdis zumadon de voĉoj en unu el la domoj kaj en tiun eniris la kuiristo. Mi sekvis lin kaj ni estis en salono, kie staris longaj benkoj kun tabloj. Multaj homoj sidis tie kaj tie ĉi kaj laŭte interbabilis, ridis kaj trinkis flavan aŭ blankan likvoron. Post longa bufedo staris dika viro, kiu plenigis glasojn, dum alia viro disportis ilin al la sidantoj. Mi estis en marista trinkejo.
-- Ivan!... Ivan!... -- subite kriis voĉo.
-- Ivan!... Ivan!... -- kriis aliaj kaj Ivan, kiu estis mia akompananto, levis ambaŭ manojn, kunfrapadis ilin kelkajn fojojn kaj laŭte ridis; tiam li aliris al kelkaj homoj, sidantaj kune ĉe la sama tablo, kaj donis al ili la manon. Ili salutis sin reciproke, post kio unu el ili fingre montris min, demandante ion, kio plengorĝe ridigis la aliajn. Ivan ridis ankaŭ, sidiĝis kaj ekrakontis, ĉiufoje rigardante min, kaj ĉar la aliaj ankaŭ rigardis min kun videbla surprizo, mi konjektis, ke la kuiristo rakontis, kiel liaj samŝipanoj trovis min sur la maro kaj ke neniu scias ankoraŭ, kiu mi estas kaj de kie mi venis. Ĉiuj aŭskultis kun intereso kaj kiam mia amiko Ivan eksilentis, unu el la aliaj direktis kelkajn vortojn al la maristoj, kaj ĉiuj laŭte aplaŭdis. Intertempe la disportanta viro de la trinkejo estis metinta antaŭ Ivan glason da akvokolora likvoro, kiun li malplenigis tuj; post tio la disportisto alportis du glasojn, unu por Ivan kaj unu por mi. Mi gustumis la likvoron, sed kun abomeno elkraĉis ĝin, ĉar ĝi tiel brulis mian buŝon, ke larmoj eniris en miajn okulojn. La maristoj tre sin amuzis. Ŝajnis tamen, ke Ivan tre amis tiun trinkaĵon, ĉar li trinkis multajn glasetojn da ĝi kaj fariĝis tre gaja. La maristo, kiun oni tiel brue estis aplaŭdinta, nun ekstaris kaj ĉiuj rigardis lin. Mi estis tre scivola pri tio, kion li faros. Li flanken ŝovis kelkajn benkojn, tiel ke malplena loko formiĝis sur la planko. Tiam li eksidis sur unu kalkano kaj ĵetante antaŭen la alian kruron, li komencis danci laŭ stranga maniero. Jen li saltis antaŭen, jen malantaŭen, dum liaj kalkanoj laŭvice kaj laŭtakte tuŝis la plankon. Jen li subite ekstaris, turnis sin ĉirkaŭ si mem kaj dancis refoje antaŭen kaj malantaŭen, maldekstren kaj dekstren, de tempo al tempo kunfrapante la manplatojn post si kaj antaŭ si; tiel li dancis kelkan tempon dum ĉiuj maristoj en la salono atente lin rigardadis. Fine li haltis kaj eksidis, laŭte aplaŭdate de ĉiuj rigardantoj. Li fariĝis ruĝa pro forteca streĉado kaj eltrinkis la enhavon de granda glaso plena je bruna likvoro. Tiam li demetis la ĉapon kaj iris preter la viroj, kiuj ankoraŭ staris ĉirkaŭ la loko, kie li estis dancinta. Al ĉiu li etendis la ĉapon kaj ĉiu enĵetis moneron el arĝento. Mi tre miris pri tio, sed miris ankoraŭ pli multe, kiam li iris al mi, deprenis mian ĉapon kaj enŝutis la tutan kolektitan monsumon. Mi rigardis la dancinton kun surprizo kaj ĉiuj laŭte ridis. Ivan per gestoj diris al mi, ke tiu mono estas mia kaj tirante la saketon el mia poŝo, li enŝutis en ĝin la monerojn, kiujn la dancinta maristo perlaboris por mi. Mi estis tre emociita, enpoŝigis la saketon, sed ne sciis kiel danki mian bonfarinton; mi do prezentis al li mian manon, kiun li forte premis. La maristoj estis tre soifaj kaj trinkis multe, sed neniu tiom kiom Ivan, kiu tre ŝatis tiun akvosimilan likvoron. Li eltrinkis almenaŭ ses aŭ sep glasetojn kaj post ĉiu glaseto li fariĝis pli gaja. Lia ĉapelo sidis malrekte sur liaj haroj kaj liaj okuloj fariĝis vitrece ruĝaj. Fine li ekkantis kaj eĉ penis danci, sed en tio li malsukcesis, ĉar jam post la dua paŝo li falis sur la plankon, laŭte aplaŭdate de ĉiuj maristoj. Li tamen tuj ekstaris, sed trovante, ke liaj kruroj estas tro malfortaj por danci, li sidiĝis, trinkis kaj kantis, kelkfoje frapetante miajn ŝultrojn. Mi miris pri lia konduto; mi ja ne sciis, ke li estas ebria, ĉar ebrian viron mi ankoraŭ neniam vidis.
La dancinta maristo post kelka tempo foriris kun multaj aliaj, nur malmultaj restis en la trinkejo. Mi ĝojis, kiam Ivan fine ankaŭ leviĝis, pagis kion li ŝuldis kaj foriris kun mi.
Post kiam Ivan trinkis la glasetojn da akvokolora likvoro, li ŝajnis tute alia viro. Antaŭ tiu tempo li marŝadis kiel kuraĝa soldato kaj manuzis la bastonon en lerta maniero, kvazaŭ li estus la plej eminenta sinjoro el la urbo, sed trinkinte tiun likvoron, li apenaŭ povis marŝi; li apogis sin sur la bastono, kaptis mian ŝultron por ne perdi la egalpezon, kaj liaj piedoj tiel mallaŭtakte sin movis jen antaŭen, jen flanken, ke mi ekmiris pri lia malforteco kaj timis, ke li subite ekmalsaniĝis. Mi tre lin kompatis kaj kiam mi rigardis en liajn vitrecajn okulojn, mia kompato fariĝis ankoraŭ pli granda. Li volis paroli, sed ekparolis lingvon ankoraŭ pli strangan ol ordinare. Li balbutis en teruriga maniero, sed parolis, kvazaŭ mi komprenus ĉion, kion li diris. -- Ho, se mi nur estus ĉe la haveno! -- mi pensis, sed la haveno estis laŭ mia opinio tre malproksima kaj la fortoj jam ekforlasis la kompatindulon. Kelkaj buboj mokis lin kaj Ivan ekhaltis, rigardis la mokantojn per siaj vitrecaj okuloj kaj minacis ilin per la bastono, pro kio ili tre sin amuzis. Lia brako tiel peze ripozis sur mia ŝultro, ke mi nur kun peno restis staranta. Mi volis iri plue, sed ĉar la buboj denove mokis lin kaj montris sian langon, la kuiristo tiel furioziĝis, ke li lasis min por bati la mokantojn, sed ho ve! li falis sur la genuoj, post kio la buboj mokridis. Mi tamen sukcesis starigi lin kaj ni jam estis daŭrigontaj nian vojiron, kiam aliaj buboj alkuris, kiuj siavice mokadis la ebrian kuiriston. Li jam ne klopodis bati ilin, ĉar li timis fali, sed balbutante kaj minacante la bubojn per la bastono, li iris plue. Tuj apude estis butiko kun granda vitro, post kiu estis elmetitaj komercaĵoj. Ĉiam balbutante kaj irante kvazaŭ li estus luvanta boato, li alpaŝis al tiu vitro kaj rigardis internen. Tie interne staris du junaj virinoj, kiuj ne povis ne ridi pri la strangaj gestoj kaj paŝoj de la maristo. Li per sia bastono ankaŭ minacis ilin kaj ili paŝis posten, sed tuj poste aperis sur la sama loko sinjoro. Li per ordona voĉo diris kelkajn vortojn, kiujn la kuiristo tuj respondis, svingante sian bastonon. Mi tiel ektimis, ke mi lasis mian amikon. La buboj kriis pli kaj pli laŭte per mokantaj vortoj. Ivan sin turnis por denove minaci ilin. Intertempe aro da scivolaj homoj kaj virinoj amasiĝis antaŭ la butiko por vidi, kio okazas. Ĉiuj ridis kaj sin amuzis. Mi tute ne sciis, kion pensi pri Ivan. Li sendube ne estis danĝere malsana (mi pensis), ĉar la homoj ne kompatis lin.
Inter la rigardantoj staris du sabre armitaj viroj, kiujn mi kredis esti soldatoj. Ili nur ridetis, sed diris nenion. Laŭ mia opinio ili ne estis policanoj, ĉar alie ili ja forpelus la netaŭgajn knabojn. Ĝuste la saman tempon, kiam Ivan sin turnis, alvenis du knaboj, el kiuj unu portis sur la brako korbon kun ovoj. Ili partoprenis la ĝeneralan ĝojon. Ivan jen minacis la sinjoron en la butiko, jen la bubojn. La butikisto fine aperis sur la sojlo de la butiko kaj diris kelkajn vortojn al la armitaj viroj, kiuj tamen ŝajnigis sin surdaj, ĉar ili faris nenion por silentigi la bubojn, nek por forkonduki la minacantan mariston. Ĉi tiu fariĝis pli kaj pli furioza kaj svingadis la bastonon, kvazaŭ li estus tuj ĵetonta ĝin al la ridanta homamaso. Subite ovo flugis tra la aero, priskribis belan duoncirklon kaj trafis la kuiriston ĝuste sur la nazon, kie ĝi disrompiĝis. Laŭtegaj ridegoj kaj kriegoj eksplodis ĉiuloke. La trafito kriegis kiel sovaĝulo, faris paŝon antaŭen por sin ĵeti sur la bubojn, sed faletis kaj lasis fali la bastonon. Li turnis sin por serĉi, kie ĝi falis, sed perdis la egalpezon kaj falegis, kapo antaŭen, tra la granda vitro. Laŭta tintado de rompiĝintaj pecoj de la vitro trafis miajn orelojn. La buboj kuris for kaj jen mi vidis la kompatindan kuiriston. Liaj kruroj pendis el la fenestro kaj la cetera parto de lia korpo kuŝis sur la elmetitaj komercaĵoj. Li tiris la krurojn post sin kaj jen li sidis sur la elmetejo. Li estis vundita sur la manoj kaj la vizaĝo, kaj momenton poste lia vizaĝo estis sangkovrita. Li jam ne parolis, sed rigardis ĉirkaŭe kvazaŭ ne sciante kio okazis. Mi staris je kelka distanco, sed ne kuraĝis aliri al li, timante ke la butikisto farus al mi malbonon. La du armitaj viroj iris en la butikon kaj deŝiris Ivan de la elmetejo. Jen li staris kaj volis foriri, sed la butikisto retenis lin kaj laŭta disputo fariĝis inter li kaj la armitaj viroj. Fine tiuj ĉi kaptis la vunditan mariston ĉe la brakoj kaj triope, Ivan en la mezo, ili forlasis la butikon kaj sekvate de la buboj, kiuj estis revenintaj, trairis kelkajn stratojn, ĝis kiam ili alvenis al granda konstruaĵo, antaŭ kiu staris du soldatoj kun pafiloj. Granda pordo malfermiĝis, Ivan kun la armitaj viroj eniris kaj la pordo refermiĝis post ili. Mi volis ankaŭ eniri, sed unu el la soldatoj forpelis min. Estis al mi klare, ke la kuiristo sin trovis en malliberejo kaj jen mi staris en la granda Patersburgo kun sufiĉe da mono en mia poŝo, sed sen alia helpo. Mi ekploris, sed pensante al Johano, mi forviŝis la larmojn, ĉar li ĉiam kuiris siajn pizojn, _mi_ volis fari tion saman. Mi decidis atendi kun pacienco, ĝis kiam la triopo revenus, sed kiel granda estis mia disreviĝo, kiam post momento revenis nur la armitaj viroj. Kial Ivan ne revenis ankaŭ? Ĉu li restus post tiu granda pordo? Volonte mi demandus pri tio al la du viroj aŭ al la gardisto, sed ili ja ne komprenus min. Antaŭsentante, ke pli longa atendado ĉe tiu pordo estus vana, mi pripensis kion fari kaj decidis reiri al la haveno por konduki unu el la ŝipanoj al la soldato, por ke ĉi tiu povu informiĝi, kial Ivan ne forlasis tiun grandan konstruaĵon. Mi do ekmarŝis, sed tuj ekhaltis; kien mi devus direkti la paŝojn? Tion mi ne sciis kaj informiĝi pri la vojo al la haveno mi ne povis, ĉar neniu komprenus min. Pli ol iam mi spertis, kiel maloportune al mi estis ne povoscii paroli la lingvon de la urbanoj, en kies mezo mi troviĝis. Mi estis kiel surdmutulo inter miloj da homoj. Kiu helpus al mi? Mi rigardis ĉirkaŭe, ĉu okaze maristo preteriras, por ke mi povu lin sekvi; eble li ja irus al ia ŝipo en la haveno kaj pere de li mi povus retrovi la mian. Mi atendis, ĝis preteriris persono, kiu laŭ la eksteraĵo ŝajnis al mi esti maristo, kaj mi sekvis lin je kelka distanco. Longan tempon mi denove iris tra multaj stratoj, kiuj estis pli belaj ol tiuj, kiujn mi ĝis nun vidis. La supozita maristo ne iris havenon, sed ekhaltis antaŭ domo, kies pordon li malfermis per ŝlosilo. Li malaperis post tiu pordo kaj kun li mia espero, baldaŭ retrovi mian skunon. Lian revenon mi ne atendis, sed iris plue tra tre belaj stratoj kaj laŭlonge de ĝardenoj. Pli ol centfoje mi ekaŭdis pri ĝardeno, sed nun mi vidis unu kun veraj arboj kaj eksidante sur pordo de unu el tiuj ĝardenoj, mi admiris la arbojn kaj la florojn. Sur multaj lokoj staris pentritaj benkoj, kie sinjoroj kaj sinjorinoj sidis. Vole-nevole mi ekmemoris Johanon, kiu, kiel li skribis, post promenadoj ripozis sur tia benko en Hamburgo. La postajn tagojn mi eble ankaŭ ripozus sur benko. La postajn tagojn!... Min subite ekfrapis la penso, ke jam alproksimiĝanta nokto antaŭiris la unuan postan tagon. Kie mi devus pasigi tiun unuan nokton? Johano dormadis sub ponto aŭ en sia subtegmentejo. Sed ponton mi ne vidis kaj subtegmentejon mi ne havis en ĉi tiu urbo. Nur monon mi havis, kaj eĉ plenan sakon, sed kiel mi devus lui ĉambreton (kvar- aŭ kvinetaĝan); kiel mi komprenigus, ke mi deziras lui unu? Jen refoje la barilo, la nesciado de la lingvo sin prezentis. Spite ĉion mi tamen devis ie pasigi la unuan nokton, kaj mi ekserĉis. En tiuj ĝardenoj mi ja ne povus kuŝi, sekve mi iris plue, ĉiam plue por serĉi. Jam ekvesperiĝis, mi do devus rapidi kaj ne perdi tempon. Post longa marŝado mi rimarkis ĝardenon, kiu estis tute ĉirkaŭita de alta muro. Ĝardeno ĝi nepre estis, ĉar mi vidis la suprojn de arboj supre de la muro. Mi laŭiris la muron kaj trovis feran barpordon, kiu staris duone fermita. Mi rigardis internen. Granda ĝardeno kun multaj arboj ĉe ĉiuj flankoj sin etendis antaŭ miaj okuloj kaj en la malproksimeco apud la muro mi rimarkis malaltan dometon. Mi iris tra la barpordo kaj ekpromenis. Nenie mi vidis homojn. Ĉiuloke sur la herbo staris krucoj el marmoro aŭ el ligno kun oraj surskriboj, kaj malgrandaj malaltaj tegmentformaj montetoj ŝajnis dissemitaj ĉiuloke inter la krucoj. Mi iris plue tra vojetoj bele rastitaj kaj miris pri la multaj girlandoj, kiuj kuŝis sur kelkaj montetoj aŭ pendis sur krucoj. Plej multe frapis min la granda silento, kiu regis ĉie. Nur kelkaj birdoj kantetis sur la arboj, sed krom tio mi aŭdis nenion. Mi pensis, ke la posedanto de tia ĝardeno estus tre riĉa sinjoro, sed samtempe mi ekmiris, ke la bela multekosta ĝardeno estis tute forlasita. Promenante plue preter benketoj, mi atingis la dometon. Ĝi estis preskaŭ malplena. Pentraĵoj malestis same kiel fotografaĵoj aŭ spegulo. Nur ŝnuroj tre dikaj kaj kvar fosiloj kuŝis ĉe unu muro, kaj ĉe la kontraŭa muro staris sur la sabla planko du tre strangaj objektoj el nigre pentrita ligno. Ili similis malaltajn benketojn kaj estis forporteblaj per du elstarantaj lategoj, najlitaj ĉe la du plej longaj flankoj. Sur ĉiu benketo kuŝis nigra tuko.
En ĉi tiu dometo mi decidis dormi, sed ĉar estis ankoraŭ tro frue, mi eliris por promenadi, ĝis kiam mi fariĝus dormema. Mi sekve promenadis tra la mallarĝaj vojetoj preter krucoj kaj montetoj, sidiĝis de tempo al tempo sur benko por kviete rigardi la belan ĉirkaŭaĵon. Fine mi laciĝis kaj eksentis, ke la dormo ekatakas min, kaj mi reiris al mia dometo. Mi kuŝiĝis sur unu el la malaltaj benketoj, kovris min per la nigra tuko, fermis la okulojn kaj baldaŭ ekdormis.
Sesa Ĉapitro.
Mi imitas filozofon -- Mi klopodas „kuiri miajn pizojn“ -- Mia lito malaperas -- Nova dormejo -- La kvar strangaj „kestoj“ -- Mi serĉas laboron, sed ne ĝin trovas -- La nova „kesto“ -- Miaj piedoj estas malsekaj -- Nova hejmo -- Mi estas lavata -- La familio Romeskaŭ -- Kiel mi silabas -- Mi aŭdas muzikon -- Kio mi volas fariĝi.
La postan matenon mi vekiĝis jam frue. La plej granda silento ĉirkaŭis min, kiam mi sidiĝis sur mia benko por pripensi kion fari. Mi memoris, ke Johano sin nomis „filozofo“, ĉar li ĉiam agis laŭ cirkonstancoj. Mi tuj decidis sekvi lian ekzemplon, sternis la nigran tukon sur la benko kiel mi estis trovinta ĝin, kaj eliris eksterdomen.
Sur la Insulo kaj sur la ŝipo mi kutimadis lavi min ĉiumatene, sed ĉar en mia nuna dormejo sin ne trovis akvo, mi devis eliri nelavita. Tion mi trovis negrava, ĉar mi jam lavis min tiom da fojoj dum mia vivo; kaj ĉar mia dometo estis pura, mi imagis, ke neniu povus vidi, ke mi en ĉi tiu mateno ne lavis min. Cetere, povus ja okazi, ke mi iel renkontus akvon, kaj tiam mi lavus min tuj. La vetero estis mirinde bela kaj la birdoj kantadis pli bele ol la antaŭan vesperon. Min ravis ilia kantado, kaj eksidinte sur benko tuj apud mia dometo, mi aŭskultis. Neniam dum mia tuta vivo mi estis aŭdinta muzikon, sed multfoje mia patrino legis pri ĝi. Tiu kantado de la birdoj sonis en miajn orelojn, kvazaŭ ĝi estus muziko. Pensante ke mi same bone povus aŭskulti promenante, mi ekpromenis kaj trairis multajn vojetojn, ĝis kiam mi atingis la grandan kradpordon. Ĝi staris nefermita kaj mi eliris la ĝardenon. Ŝajnis al mi strange, ke la posedanto ne fermis tiun pordon, ĉar se tio ne estis necesa, li ja ne bezonus ĉirkaŭigi la ĝardenon per alta muro. Kio ajn estus, mi ne komprenis tion, sed jam ne pensante pri ĝi, mi promenadis plue.
Johano ĉiumatene promenadis en la urbo Hamburgo kaj aĉetadis panojn kun sekvinberoj. Mi volis imiti lin kaj promenante serĉis butikon por havigi al mi tiajn panetojn. En la stratoj, kiujn mi estis trairinta, nenie estis panbutiko; mi sekve devis serĉi en aliaj stratoj. Sed timante perdi la vojon al mia dometo, mi bone atentis, kien mi direktis miajn paŝojn. En flanka strateto mi fine rimarkis, kion mi serĉis, kaj feliĉa, ke mi ne bezonus marŝi tra pluaj stratoj, mi eniris la butikon. Post ligna tablo, kiu aspektis kiel longa kesto, sidis dika juna virino kun ruĝaj vangoj. Ŝi afable ridetis kaj demandis ion al mi; anstataŭ respondi mi ankaŭ ridetis kaj montris kelkajn sekvinberajn panetojn. Ŝi metis du el ili sur la tablon antaŭ mi, sed mi montris al ŝi kvin fingrojn, komprenigante per tio, ke mi bezonas kvin panetojn. Ŝi rigardis min kun kompato, verŝajne ŝi kredis min surdmutulo, kaj elpoŝigante mian tutan trezoron, mi elprenis plenmanon da moneroj kaj etendis al ŝi mian manon. Ŝi rigardis min kun miro, ekzamenis la nikelajn monerojn kun atento, remetis ilin sur mian manplaton kaj elektis unu el la moneretoj el arĝento, kiujn al mi estis doninta la dancanta maristo. Mi prenis la kvin panetojn kaj eliris, ekstere mi enpoŝigis mian monujon. Rigardante malantaŭen al la afabla virino, mi vidis, ke ŝi salutas per la kapo ĉiam ridetante, kaj mi decidis tuj, ĉiam aĉeti miajn panetojn en tiu butiko. Returnante min laŭ la samaj stratoj, kiujn mi bone ekmemoris, mi eksidis sur benko en unu el la belaj parkoj kaj manĝis du panetojn, kiujn mi, same kiel Johano, trovis bongustaj.
Ĉe miaj gepatroj kaj sur la ŝipo mi kutimis trinki kafon aŭ lakton je la matenmanĝo, kaj mi rigardis ĉirkaŭe, ĉu laktvendisto preteriras, por ke mi povu aĉeti iom da lakto, tute ne pensante pri tio, ke mi ne posedis laktujon. La sorto ne estis favora al mi, ĉar vendisto de lakto ne prezentis sin. -- Nu -- mi pensis, -- aliloke mi ja trovos okazon por trinki, ĉu pagante ĉu senpage. Mi sciis, ke akvo kostas nenion, kaj mi esperis trovi ie puton por trinki senpage. Mi enpoŝigis la tri restintajn panetojn por manĝi ilin en la tagmezo aŭ poste (tio dependus de cirkonstancoj, kiel dirus Johano), kaj kviete mi rigardis la ĉirkaŭaĵon. Multe da preterpasantoj jam ne interesadis min, sed de tempo al tempo mi vidis personojn, bestojn aŭ objektojn, kiuj al mi estis tute fremdaj. Promenante kun la kuiristo (kompatinda viro; li eble sidis ankoraŭ en tiu granda konstruaĵo), mi estis vidinta pentritajn hundojn, kaj nun, sidante sur benko, mi vidis pentritajn katojn kaj eĉ pentritan bovinon, kiun pelis antaŭ si homo kun blanka antaŭtuko. Mi vidis eĉ pentritan sinjorinon, kaj pri ŝi mi miris plej multe. Tiu sinjorino, kiu promenis kun tre bela knabineto, kiu ne estis pentrita, okaze sidiĝis sur mia benko, sed kiel eble plej malproksime de mi. Ŝiajn vangojn kovris dika tavolo da ŝmiraĵo. Ekvidante, ke mi rigardas ŝin kun miro, ŝi leviĝis kaj foriris kun la knabineto.
Sur mia Insulo mi neniam vidis duradajn veturilojn (veturilojn ni tute ne havis, kaj en la libroj mi vidis nur kvarradajn), sed en Patersburgo miloj da viroj, virinoj kaj geknaboj veturis sur ili. Johano nomis ilin bicikloj. Mi trovis ilin tre amuzaj, sed ŝajnis al mi, ke estas malfacile veturi sur tiuj du radoj kaj mi demandis al mi, ĉu mi povus lerni pieduzi ilin. Tiel rigardante kaj pensante, mi pasigis longan tempon kaj tiam mi denove ekpromenis.
Bedaŭrinde mi ne povis legi, alie mi irus al legsalono, same kiel Johano en Hamburgo. Sed por rigardi pentraĵojn, oni ne bezonas la legarton; mi do povus eniri muzeon, sed kie ĝin trovi? Mi ne povus informiĝi pri la vojo tien, nek pri la loko, kie mi povus aŭskulti koncerton, ĉar tiu sama barilo, la nesciado pri la lingvo de la Patersburganoj malebligis tion al mi. Ho, se mi nur povoscius paroli kiel la urbanoj, tiam sen dubo mi fariĝus filozofo kiel Johano; tiam mi povus lui subtegmentejon kaj ludi en la teatro; sed antaŭe mi devus studadi....., sed kiel? Mi ja povus diri al neniu, ke mi deziras studadi. Ĉiuj tiaj pripensoj amasiĝis en mia kapo, kaj timante, ke fine min ekkaptus kapdoloro, mi decidis „kuiri miajn pizojn“ kaj kviete atendi. La sorto ja helpus al mi, kaj provizore min kontentigis la penso, ke mi posedas dormejon por pasigi la noktojn, monon por aĉeti sekvinberpanojn kaj liberan tempon por promenadi laŭ deziro; kaj mi promenadis laŭdezire, ripozante en intertempoj sur benko, manĝante sekvinberajn panetojn, kiujn mi ĉiutage aĉetis de la afabla ruĝvanga virino, kiu baldaŭ konis min kaj ĉiam kredis min surdmutulo. La sperto instruis al mi, kiom mi devis pagi por kvin panetoj, kaj kun preta mono mi aĉetadis ilin en la sekvantaj tagoj, ĉiam je la sama tempo en la mateno. Ĉe puto mi trankviligadis mian soifon, tiel ke mi jam ne penis trovi laktovendiston. Kiam mi estis vespermanĝinta, mi regule iris al mia dometo, kaj refoje dormis tie sub tiu nigra tuko, kvazaŭ mi kuŝus sur mia propra lito de mia Insulo. Tiel pasis kvar tagoj. Kiam en la kvina vespero mi revenis en mian dormejon, mi tuj vidis, ke la du benketoj kun la nigraj tukoj estis malaperintaj. Mi sekve devis dormi sur la sabla planko kaj sen kovrilo, sed ĉar la nokto ŝajnis al mi varmeta, mi rezignaciis, esperante, ke mi retrovus mian tutan liton en la sekvanta vespero. Mi tamen ne povis dormi, la sablo estis tro malseka kaj malvarma kaj kiel ajn mi klopodis „kuiri miajn pizojn“, ili estis tro malmolaj, la dormo ne ektuŝis miajn okulojn kaj mi eliris la dometon por kuŝiĝi sur unu el la benkoj en la ĝardeno. Apenaŭ mi kuŝis, ne malproksime de mia domo jen subite mi aŭdis super mia kapo raŭkajn kriojn de iu birdo. Tiu birdo, kiun mi vidis, ĉar la luno lumis klare, seninterrompe eligis la saman tirtonan u... u... u! Mi ekkaptis mian bastoneton, kiu ĉiam akompanis min kaj ĵetis ĝin inter la branĉojn por forpeli la malkvietiganton de mia ripozo. Ĝi forflugis, sed residiĝis sur alia proksima arbo, kie ĝi tuj daŭrigadis turmentadi min per la samaj u... u... -krioj. Por la dua fojo mi fortimigis ĝin, sed ho ve, sur alia arbo samspeca birdo komencis blekakompani la unuan, kaj ambaŭ birdoj tiel kaj tiom plenigis la aeron per siaj krioj, ke mi preskaŭ ne dormis la tutan nokton. Fine je mateniĝo ili flugis for kaj mi ekdormis, sed du horojn poste miaj membroj estis tiel rigidaj pro malvarmo, ke mi vekiĝis. Mi ekstaris kaj aliris al la elirejo de la ĝardeno. La pordo tamen estis fermita, kaj mi ne povis eliri. Estis laŭ mia opinio la unua fojo, ke la posedanto de la ĝardeno fermis tiun pordon, sed esperante, ke ĝi baldaŭ estus malfermita, mi promenis plue tra multaj vojetoj, kaj alvenante la duan fojon ĉe la pordo, mi trovis ĝin nefermita. Mi faris mian ĉiumatenan promenadon, kaj aĉetinte kvin panetojn ĉe la ruĝvangulino, mi eksidis sur parkbenko por matenmanĝi. Mi ĵus ekmordis en mian unuan paneton, kiam preteriris viro kun ĉareto plena je fruktoj. Mi postkuris lin kaj montrante al li grandan moneron el arĝento, mi komprenigis, ke mi deziras aĉeti kelkajn pomojn. Li akceptis la moneron, donis al mi kvin pomojn kaj daŭrigis sian vojiron, gardante la tutan moneron. Mi returnis min al mia benko, estis feliĉa kun mia manĝaĵo, sed opiniis la pomojn tre multekostaj, ne komprenante, ke la vendisto estis trompinta min. Mi manĝis du el la pomoj kaj enpoŝigis la ceterajn kune kun tri panetoj por manĝi poste en la tago. Mi pensis pri la pasinta nokto kaj timis, ke mi estus devigata dormi refoje sur tiu benko sub la ĉielo. La penso ektimigis min, kaj mi _vole-nevole_ pensis pri mia lito en la gepatra domo kaj pri la liteto sur la ŝipo. Mi tamen pensis: „mi kuiros miajn pizojn“ kaj agos laŭ cirkonstancoj. La ĉirkaŭaĵo, en kiu mi nun estis sidanta, jam ne interesadis min tiom, kiom la unuajn tagojn, ĉar mi jam kutimis al ĝi, kaj iom post iom mi sentis ekenuon. Trairi aliajn, al mi nekonatajn stratojn por serĉi novajn ĉirkaŭaĵojn, mi ne kuraĝis, timante, ke mi ne povus retrovi mian dometon; mi sekve pasigis la tutan tagon en la parko, kaj je la vespero reiris al mia ĝardeno. Malfeliĉe la sorto estis denove al mi malfavora, ĉar la dometo estis tute malplena, kaj ĉar la sabla planko ne plaĉis al mi, mi eliris por serĉi alian dometon; la ĝardeno estis tiel granda (mi pensis), eble ie mi trovus pli oportunan dormejon. Mi serĉis longan tempon kaj jam timis ne trovi, kion mi deziris, kiam ankoraŭ pli malgranda dometo ol tiu, kiun mi forlasis, ektrafis miajn okulojn. Ĝi staris sur izolita loko en angulo de la ĝardeno post arbetaĵo ĉe la muro kaj estis tre malalta kaj kaduka kaj pro la malmola sabla tero enprofundiĝis en ĝin preskaŭ ĝis la pinta tegmento. Mi iris ĉirkaŭ la stranga konstruaĵeto kaj trovis ŝtonan ŝtupareton kondukantan en kvarangulan foson, kvin paŝojn malsupren. Mi malsupreniris la ŝtupareton kaj staris antaŭ ŝlosita pordeto. Mi bedaŭris, ke la pordo estis ŝlosita kaj serĉante plue, trovis ĉe la kontraŭa flanko de la dometo unu fenestron sen vitro, sed kun tri stangetoj el fero. La kadro tamen, en kiu staris tiuj stangetoj, estis tiom vermotruita kaj putrinta, ke mi per mia tranĉilo facile povis forigi ilin. Mi faris tion kaj englitis tra la kadro en la dometon. Ĝia interno estis pli malgranda kaj multe pli malalta ol tiu de mia antaŭa dometo, sed la planko estis el ligno. Ĉe ĉiu el la plej longaj muroj staris du brunaj „kestoj“, el kiuj tri estis tre malnovaj kaj verŝajne kadukaj, ĉar feraj ligiloj ĉirkaŭis ilin, por ke ili ne disfalu. Krom tiuj kestoj, kiujn mi ne kuraĝis kaj ne volis malfermi, ĉar ili ja ne apartenis al mi, nenio estis en la dometo. Mi tuj decidis pasigi tie la estontajn noktojn kaj dormis jam tie la alproksimiĝantan. La postan matenon mi rampis tra la fenestreto, ordigis poste la stangetojn, tiel ke neniu povus vidi, ke mi tuŝis ilin, kaj iris sur la stratojn por aĉeti ion, kio povus utili al mi kiel kovrilo dum la noktoj, kaj mi aĉetis specon de mantelo. La vendisto tamen postulis por ĝi tiom da mono, ke restis al mi nur unu granda monero el arĝento kaj dudek malgrandaj moneretoj. La nikelan monon, senditan de Johano, neniu volis akcepti, ĝi sekve estis al mi tute senvalora.
Ŝajnis al mi, ke Johano estas alispeca filozofo ol mi, ĉar li sin amuzis, farante nenion krom promenadi; sed tio jam ne plaĉis al mi. Mi dezirus labori, sed kiel sciigi al la homoj mian deziron? Kvar pluaj tagoj pasis kaj estis al mi, kvazaŭ ili daŭrus kvar semajnojn. Mi promenis kaj promenis, manĝis panetojn kun sekvinberoj, sidis sur la parka benko kaj dormis en mia malalta dometo sub mia mantelo kaj inter la kvar „kestoj“, sed intertempe mia mona posedaĵo plimalgrandiĝis en teruriga maniero. Kion mi devus fari, post kiam mi estus elspezinta mian lastan moneron? Mi preskaŭ ne kuraĝis pensi pri tio, kaj malĝoje mi pasigis tagon post tago. La vetero ĉiam plimalvarmiĝis kaj mi jam ŝanĝis mian lastan arĝentan moneron, kaj kalkulante miajn restantajn moneretojn, mi kun teruro antaŭvidis, ke post du semajnoj mi posedus nenion plu krom la nikelaj moneroj de Johano, kiujn neniu volis akcepti. Kvar pluaj tagoj pasis kaj la kvinan mi decidis serĉi laboron, sed denove tiu sama barilo, la nesciado de la Patersburga lingvo, sin prezentis al mi. Tamen mi farus mian eblon, kaj enirinte butikon, kie mi vidis du personojn, kiuj post fenestro en malgranda strato riparis ŝuojn, mi penis sciigi al ili, ke mi dezirus labori ĉe ili. Komence ili sin amuzis pro miaj gestoj, sed fine ili forpelis min. Mi sciis antaŭe, ke aliaj metiistoj sammaniere forpelus min, se duan fojon mi klopodus akiri laboron, kaj plorante mi iris laŭ la stratoj kaj pasigis la noktojn inter la kvar „kestoj“. La malbona vetero fariĝis ankoraŭ pli malbona. Tagoj pasis; miaj vestoj eluziĝis kaj en unu vespero, returninte min en mian dormejon (estis ankoraŭ frue, sed jam iom mallume), mi rimarkis, ke en la plandoj de miaj ŝuoj estas truoj. Monon por aĉeti novajn aŭ por riparigi la miajn preskaŭ eluzitajn, mi ne posedis, ĉar tio kostus ja tro multe, kaj restis al mi nur sufiĉaj moneretoj por aĉeti panojn por kvin tagoj. Sed ankoraŭ ĉiam „mi kuiradis miajn pizojn“; mi esperis, ke la sorto fine iel helpus al mi.
Mi dormis refoje sub mia mantelo kaj la sekvantan matenon mi vidis, ke estis neĝinta dum la nokto. Grandaj neĝeroj disflugis ankoraŭ en la aero kaj la blanka neĝtavolo, kovranta la teron, plidikiĝis ĉiumomente. Ĉu mi elirus? Ĉu mi restus en mia dometo? Mi pripensis kaj tiam decidis aĉeti dek panetojn kaj kun tiuj mi tuj revenus por ne plu eliri la tutan tagon nek la sekvantan. Mi ekpaŝis en la neĝo kaj sentis la malvarmon penetri miajn ŝuojn, sed mi ja devus manĝi.
Mi sekve iris plue mian vojon, aĉetis la panetojn kaj reiris kiel eble plej rapide en mian dometon.
Mi demetis la malsekajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn, el kiuj fluis la akvo, kaj frotinte miajn piedojn por varmigi kaj sekigi ilin, mi restis sidanta sur la planko kaj pripensis kiel ĉiam oni pripensas, kiam oni estas tute sola kaj sen okupoj. Mi pensis pri mia Insulo, pri la skuno, kun kiu mi alvenis en Patersburgo, pri la ĝibhava kuiristo, pri la dancanta maristo kaj pri Johano. Fine ekvesperiĝis kaj mi kuŝiĝis por dormi. Miaj piedoj tamen estis tiel malvarmaj, ke mi ne povis dormi, tial mi denove frotadis ilin, ĝis kiam ili iom varmiĝis kaj duan fojon mi klopodis dormi. Sed la ekpenso, ke post du tagoj mi estus sen mono kaj ke miaj truhavaj ŝuoj ne ebligus al mi eliri pro la neĝo, tiel ĉagrenis min, ke mi eksidis kun la dorso kontraŭ nun el la kestoj kaj iĝis preskaŭ malesperanta.
Johano kutime diris, kio ĉio fariĝos bona, se oni nur kuiras siajn pizojn; sed la miaj estis tro malmolaj. Mi sentis min tiel forlasita kaj mizera, ke mi ne povis plu reteni la larmojn, kaj kovrante la vizaĝon ambaŭmane, mi laŭte ekploris. Grandaj larmoj fluegis inter miajn fingrojn kaj ekvarmigis miajn manojn, sed la varmeco daŭris nur mallonge, ĉar la frosto estis tiel severa, ke baldaŭ strioj da glacio frostkunigis miajn fingrojn.
-- Ho Dio! -- ekkriis mi. -- Kial mi forkuris de mia domo?
Kaj mi pensis pri mia subtegmentejo sur la Insulo kaj pri mia varma lito, en kiu mi tiel bone kaj feliĉe povis dormi kun la kato sur la brako kaj la hundo sur la piedoj. Ho, ke mi estus refoje tie ... kiel varme al mi estus kaj kiel mi estus feliĉa! -- La filozofio de Johano tute ne taŭgas --, diris mi, -- ĉar neniu povas kuiri siajn pizojn en tia severa malvarma vetero, dum li sidas tiel kurba en malalta dometo, kies fenestro ne havas vitrojn, kie staras nek forno por varmigi, nek estas lito por kviete kaj feliĉe dormi.
Refoje miaj pensoj flugis al mia Insulo kaj image mi vidis tie ĉion kiel antaŭe. Ho, se mi povus dormi, eble mi forgesus mian mizeron kaj la malvarmon, kiu tremetigis mian tutan korpon. Mi suprentiris la genuojn al la brusto, krucigis la brakojn kaj kuŝigante la frunton sur ilin, mi fermis la okulojn; eble, tiel mi pensis, la dormo fine min atakos. Mi restis en tiu sintenado, sed la dormo ne venis. Iom post iom ŝajnis al mi, kvazaŭ la malvarmo fariĝus malpli terura kaj stranga sentado trairis miajn membrojn, ĝis kiam mi fariĝis varma. Timante, ke refoje al mi estiĝus malvarme, se mi ekmovus min, mi restis sidanta kun suprentiritaj kruroj, kun kurba dorso kaj kun frunto sur la krucigitaj brakoj. Kaj mi revadis ... kaj revadis ... Strangaj, rapide sin sekvantaj pensoj en- kaj eliris mian kapon; mi ne sciis, ĉu estas vespero aŭ mateno kaj image mi vidis aferojn, per kiuj mi forgesis mian teruran situacion. Jen mi promenis en Patersburgo, jen mi estis sur la Insulo kun Johano. Li rakontis al mi rakontojn kaj kiam fine li kaptis mian brakon, ni flugis kune tra la aero al la ĝardeno, kie staris mia dometo. Ĉio estis blanka pro la neĝo kaj seninterrompe falis tia amaso da neĝeroj, ke mi preskaŭ ne povis vidi. Mi volis forviŝi la neĝon de miaj palpebroj, sed mi ne povis movi la brakojn. Subite mi sidis sola en mia dometo kaj aŭdis ekstere la voĉon de Johano, kiu diris: -- Kuiru viajn pizojn, mia kara, kaj ĉio fariĝos bona! -- Mi volis respondi, ke ili estas tro malmolaj, sed, ho ve! mi ne povis disigi la lipojn; mi volis plori, sed ne povis. Subite la pordo knaris sur siaj hokoj kaj malfermiĝis. Ĉio fariĝis hele luma ĉirkaŭ mi kaj ekstere mi ekvidis kelkajn nigre vestitajn virojn kun nova bruna kesto, kiun ili enportis kaj metis sur la plankon. Mi aŭdis ilin paroli, sed neniun mi komprenis, eĉ ne Johanon, kiu alproksimiĝis al mi kaj ekskuis min. Li parolis al la aliaj viroj kaj prenante min en la brakojn, iris kun mi eksteren kaj metis min en la molan neĝon, kiu kuŝis tiel alte, ke mi preskaŭ malaperis en ĝi. Daŭrigante paroli al la ĉirkaŭ ni starantoj, li frotis miajn piedojn, manojn kaj vizaĝon per neĝo. Al mi fariĝis pli kaj pli varme, sed la manoj de Johano, kiuj estis tute nigraj same kiel tiuj de l' patro de Lazaroni, daŭrigis frotadi min. Mi volis paroli al li, sed ne povis, mi volis ekkapti liajn manojn por ĉesigi la frotadon, kiu tro min varmigis, sed mi sentis, ke ĉiuj fortoj estis forlasintaj min. Post longa frotado la filozofo denove prenis min en la brakojn, forportis min kaj la aliaj viroj nin sekvis. Rigardante posten, mi vidis, ke unu el la viroj staras ankoraŭ ĉe la pordo de mia dometo. Rigardante internen, mi vidis la ĵus enportitan keston kaj ekmiris, kio estus en ĝi, sed miaj pensoj konfuziĝis pli kaj pli. Mi sentis, ke Johano portas min tra la dika neĝtavolo, kovranta la tutan ĝardenon, mi vidis, ke la pordo de mia dometo estis ŝlosata kaj ke la ŝlosinto kuratingis nin... Tiam densa griza nubo envolvis min kaj mi vidis plu nenion. Sed miksitaj bruoj penetris la grizan nubon; inter stranga zumado mi aŭdis la krakadon de la neĝo, tra kiu la viroj paŝis ... kaj ion similantan la tintadon de malproksimaj sonoriletoj. Tiam mi sentis, ke Johano kuŝigis min...; la tintado fariĝis pli laŭta..., vipo klakis..., mi sentis ekskuon kaj estis ŝovata antaŭen..., la viroj ĉirkaŭ mi flustris unuj al aliaj..., la flustrado kaj la tintado pli kaj pli mallaŭtiĝis..., la min ĉirkaŭanta nubo levis min supren, mi sentis min ŝvebanta tra la aero..., la flustrado kaj la tintado kvazaŭ formortis en la malproksimeco..., kaj mi aŭdis plu nenion...
* * * * *
Vekiĝante mi sentis min tre bone kaj varme. Mi rigardis ĉirkaŭen kaj volis eksidi, sed dika lana kovrilo tiel fikse ĉirkaŭis mian korpon, ke mi nur kun peno povis min movi.
-- Johano! -- ekkriis mi.
Iu alproksimiĝis, sed anstataŭ Johano staris antaŭ mi maljuna virino. Ni rigardis nin reciproke.
-- Johano!? -- ekkriis mi denove. -- Vor is Johano?[5]
La virino, kiu estis vestita kiel servistino, laŭte diris kelkajn vortojn.
Voĉo de persono, kiun mi ne vidis, respondis ŝin. Mi turnis la kapon kaj ekvidis knabineton, sidantan apud fenestro post mi. Ŝi tuj ekstaris kaj kuris eksteren. La virino refoje komencis paroli. Miaj okuloj tamen klare diris, ke mi ne komprenas, kaj plue parolante al si mem, ŝi helpis min eksidi. Tio rememorigis al mi la kuiriston, kiu estis farinta al mi tian saman servon sur la ŝipo. Vole-nevole mi okulserĉis ĉiuloke, ĉu Johano estas en la ĉambro, sed vane, nenie mi lin vidis kaj mi konjektis el tio, ke verŝajne mi estis vidinta lin nur en mia sonĝo, kaj pensante pri liaj vortoj: -- Kuiru viajn pizojn, mia kara, kaj ĉio fariĝos bona --, mi devis konfesi, ke lia filozofio tamen estas bona, ĉar jen subite mi vidis min sidanta sur kanapo en bela varma ĉambro kun multaj mebloj, dum virino kun ĝentila vizaĝo ridetis al mi.
En tiu momento eniris nigre vestita sinjoro. Li komencis al mi paroli, sed ĉar mi respondis al ĉio, kion li diris, per kapskuo kaj per la vortoj: -- Ken ju najt verston[6] -- li fine eksilentis kaj ordonis ion al la virino. Tuj ŝi forprenis de mi la lanan kovrilon, ekkaptis mian manon kaj kondukis min tra koridoro en ĉambreton, kie estis nur malmultaj mebloj. Mi vidis inter aliaj malaltan benkon kaj longforman kuvon el stano, en kiu pendis longa kaŭĉuka tubo venanta el la muro tra kupra tubo kun krano. Kiam la virino turnis la kranon, strio da varma akvo enfluis en la kuvon. Mi antaŭvidis, ke mi devus lavi min kaj mi ĝojis pri tio, ĉar tia tavolo da malpuraĵo kovris mian vizaĝon, ke mi aspektis kiel cigano. La servistino helpis min demeti miajn vestojn kaj enirigis min en la duone plenigitan kuvon. Mi lavis min kaj la servistino foriris por alporti purajn subvestojn. Ŝajnis al mi, ke knabo de mia aĝo estas en la domo, ĉar la puraj subvestoj vestis min bone. Post kiam mi estis almetinta ilin, ŝi kombis miajn harojn, kio prenis multan tempon; ili estis krispaj kaj tre intermiksiĝintaj, ĉar dum la tuta tempo de mia vagado en la urbo mi ne kombis ilin. Kiam ŝi estis ordiginta miajn harojn, kiujn ŝi tre admiris, ŝi donis al mi por manĝi kaj trinki en la salono, kie min atendis la viro. Mi estis malsata kaj kiam mi estis trankviliginta malsaton kaj soifon, la viro, kiu sen interrompo rigardis min, ekstaris kaj malfermis pordon de alia ĉambro, kie staris bela lito. En tiu ĉambro mi devis dormi. Mi estis tiel emociita, ke mi kaptis la manon de la viro kaj kisis ĝin. Li ja sin okupis kun mi kaj kondutis tute alie ol mia patro, kiu neniam rigardis min kaj kiu ĉiam agis, kvazaŭ mi tute ne ekzistus. La viro rigardis min afable, kaj mi rimarkis, ke larmoj estis en liaj okuloj; sed mi ne komprenis kial. Li karesis miajn vangojn kaj buklojn kaj helpis al mi enlitiĝi. Tiam li foriris kaj lasis min sola. Antaŭ ol ekdormi, mi pensis pri ĉio, kio okazis tiun lastan tagon kaj pri la diraĵo de Johano: -- Ĉio fariĝos bona! -- Nu, ĉio fariĝis bona, ĉar fine mi trovis hejmon, kaj jam ne pensante pri miaj vagadoj kaj mizeroj, mi ekdormis.
Kiam la sekvantan matenon mi vekiĝis, tiu sama viro staris antaŭ mia lito. Estis jam hela tago, kaj por la unua fojo mi vidis, ke li estas bela viro kun tre longaj nigraj haroj. Sur la nazo, ĝuste antaŭ la okuloj, li portis nun vitretojn, tra kiuj li rigardis min. Ankoraŭ neniam mi vidis tiajn vitretojn kaj mi miris, kial li portas ilin. Li salutis min afable kaj fingre montris seĝon apud la lito; sur tiu seĝo kuŝis vestoj. Mi leviĝis kaj vestis min. Rigardante min en spegulo, kie mi povis vidi min de la kapo ĝis la piedoj, mi preskaŭ ne rekonis min mem. Tiajn belajn vestojn mi neniam surhavis, ĉar sur la Insulo mi ĉiam portis la saman malbelan vestaĵaron. La viro rimarkis, ke mi rigardas min kun ekmiro; li ridetis, ekkaptis mian manon kaj iris kun mi en belan salonon. Tie mi vidis la saman knabineton, kiun mi vidis la antaŭan vesperon. Ŝi salutis kaj kisis min. Mi estis tre feliĉa, ĉar ŝi tiel afable kondutis kaj mi demandis al mi, ĉu mi povus restadi en ĉi tiu bela domo tiom da tempo, kiom mi dezirus. Apenaŭ mi sidis kun la viro kaj la knabino ĉe la sama tablo por matenmanĝi, kiam eniris tre dika viro kun ruĝaj haroj. Estis la unua fojo, ke mi vidis tiajn harojn kaj mi ne povis ne rigardi ilin kun surprizo. Li alproksimiĝis gravmiene, eksidis kaj parolis, de tempo al tempo rigardante min kaj esprimante parole kaj geste la plej grandan miregon. Post kelka tempo la du viroj eniris la apudan salonon, kaj post kvarono da horo ili revenis kaj tiam la ruĝharulo forlasis la domon.
Post la matenmanĝo mi restis sola kun la knabino. Ŝi devis legi kaj skribi, kaj mi eksidis ĉe la fenestro por rigardi eksteren, ĉar kion mi alie farus? Mi ne povosciis interparoli kun la knabino, ŝi do studadis kaj mi ... faris nenion krom rigardi el la fenestro.
La neĝo sen interrompo falis sur la straton, kaj mi denove ekmemoris la du lastajn tagojn, kiam tiu neĝo tiom maltrankviligis min.
Sur mia Insulo ankaŭ kelkfoje neĝis, sed tiajn grandajn neĝerojn, kiaj falis sur la straton tie ekster la domo, mi ankoraŭ neniam vidis. Ĉiuj homoj, preterirantaj la fenestron, kun peno antaŭen paŝis sur la ĉiam plidikiĝanta neĝtavolo, kaj mi kompatis la malbonevestitojn, kiuj sin trenadis antaŭen kun suprentiritaj ŝultroj, blovante antaŭ si vaporsimilajn nubetojn. Frostis kaj la neĝo kraketis sub la piedoj de la homoj. Mi tamen ne povis alporti helpon al la malriĉaj, malbone vestitaj preterirantoj, kvankam mi imagis, kiel malvarmaj ili sin sentas en tiu severa vetero.
La knabino kelkfoje interrompis sian studadon kaj ĉe tiuj okazoj ŝi rigardis min kun rideto.
Mi deziris, ke ankaŭ mi povus studadi kiel ŝi, mi ja devus ion lerni; ĝis nun mi lernis nenion kaj faris nenion krom serĉkolekti ovojn kaj triki ŝtrumpojn kaj vagadi, sed tio ja ne estis taŭga destino. Mi volis lerni, fariĝi io, sed kio mi fariĝus? Mi pripensadis pri tiu demando, sed ne kapablis doni la respondon.
Fine ŝi rimarkis kun kiom da atento mi rigardis ŝian studadon, kaj ekstarinte ŝi alpaŝis al alta ŝranko, kiu havis pordetojn el vitro; ŝi malfermis tiujn kaj elprenis dikan libron, kiun ŝi metis sur miajn genuojn kaj montris al mi belajn ilustraĵojn, samtempe ŝi penis klarigi kelkajn figurojn kaj tio tre amuzis min. Frapis min tamen, ke la literoj sub la ilustraĵoj estis tute malsimilaj al tiuj de „Mil kaj unu noktoj“, kaj montrante la al mi strangajn literojn, mi rigardis ŝin demande. Ŝi komprenis, iris al la ŝranko kaj elprenis alian libron, montris la literojn, sed refoje mi kapskuis, tiajn literojn mi ankaŭ neniam vidis. Ŝi elprenis trian libron kaj mi vidis en tiu lasta la samajn literojn, kiajn al mi estis instruinta mia patrino. Sed mi ne sciis legi; mi sciis nur nebone silabi, kaj mi eksilabis, ĉar mi estis fiera, ke fine mi povis montri, ke mi lernis almenaŭ ion. Mi eksilabis: Le-a Pe-re-e-me-i-e-re-e Fe-o-i-se-q...
Mi ekhaltis, ĉar jen mi vidis literon, kiun mi neniam estis lerninta. La knabino ridis, sed jam eksciis, ke mi ne povoscias legi, almenaŭ tiun libron. Ŝi do plue montris ilustraĵojn, ĉiam klarigante kiel eble plej bone. Subite ŝin kaptis ideo; fermante la libron, ŝi fingremontris la tablon kaj eldiris vorton. Mi komprenis, ke ŝi nomas la tablon per tiu vorto, kaj mi ripetis ĝin. Ŝi ridis kaj montris aliajn objektojn. Ĉiufoje mi ripetis, ĝis kiam mi lernis parkere la nomojn de multaj mebloj en la ĉambro. Ni estis ravitaj, tiom pli, ĉar mi sen peno povis memori la vortojn. Sur nigre polurita kesto ĉe la muro (ŝi nomis tiun keston „piano“), staris fotografaĵoj. Unu el ili prezentis la knabinon mem kun bela knabo. Mi montris fingre la knabon kaj demande rigardis ŝin. Ŝia buŝo nerveme kuntiriĝis kaj larmoj ekvenis en ŝiaj okuloj. Ŝi ne respondis, sed montris per la mano la direkton de la misterplena ĝardeno kaj mi komprenis, ke tiu knabo estis ŝia mortinta frato. Subite trafis miajn okulojn la vestoj de tiu knabo; ili estis la samaj, kiujn mi almetis ĉi tiun matenon kaj per signoj mi montris al ŝi tion. Ŝi kapjesis kaj rigardis min malĝoje.
Subite fariĝis al mi klare, ke mia dometo estas loko, kie ripozas la mortintaj familianoj de la knabino, ke plue la nova tien portita kesto enhavas la mortintan fraton kaj ke mi estis pasiginta multajn tagojn kaj noktojn en mortintejo. Mi ekmiris, ke tiu penso nur nun kaptis min, ĉar antaŭe mi ĉiam opiniis, ke enterigejo aŭ mortintejo aspektas tute alie ol mia ĝardeno. En „Mil kaj unu noktoj“ mi vidis bildon pri ĝi, sed sur tiu bildo ne staris krucoj nek dometoj.
Post tiu portreto staris alia, prezentanta la gepatrojn de la knabino. Mi montris ŝian patrinon, kaj ŝi komprenigis al mi, ke ŝia patrino estas ĉagrenmalsana pro la morto de sia filo kaj ke ŝi kuŝas en lito en la apuda ĉambro. Ŝi aliris al tiu ĉambro kaj singarde malfermante la pordon, rigardis en ĝin. Rideto kuris sur ŝia vizaĝo, mi iris al la pordo kaj vidis ŝian patrinon. Ŝi vokis nin al si kaj eksidante interparolis kun la knabino, kaj ĉar tiu ĉi diris kelkajn vortojn, kiujn mi jam lernis tiun matenon, mi komprenis, ke ili parolis pri la fotografaĵo kaj pri la knabo, kies vestojn mi surhavis. Ni ne povis resti longe en tiu ĉambro, ĉar la virino estis ankoraŭ iom malforta kaj bezonis ripozon; ni sekve reiris en nian ĉambron, kie la knabino instruis al mi plue pri la nomoj de ĉiuj objektoj, kiuj sin trovis tie. Ŝi montris sin mem kaj diris, ke ŝi sin nomas Aleksandra Romeskaŭ. Mi sekve estis ĉe la familio Romeskaŭ. Mi komprenigis al ŝi, ke mia nomo estas Jafet. Ŝi montris du fingrojn, diris refoje: Aleksandra Romeskaŭ kaj kvazaŭ informiĝis pri mia dua nomo. Mi diris, ke mia nomo estas „Jafet“, sen alia nomo, pri kio ŝi tre miris. Mi pensis, ke sendube mi havas ankaŭ du nomojn, sed mi neniam eksciis la duan.
Je la vespero la ruĝhara sinjoro revenis kaj refoje li eniris en la ĉambron de sinjorino Romeskaŭ. Mi eksciis per tio, ke li estas la resanigisto. La du postaj tagoj pasis kiel la unua. Aleksandra instruis min, la ruĝharulo revenis ĉiujn matenojn kaj ĉiujn vesperojn. La kvaran tagon li permesis al la sinjorino, ke ŝi leviĝu. Post kelkaj tagoj ŝi estis preskaŭ tute resaniĝinta kaj pasigis kun ni la tutan vesperon en la ĉambro, kie Aleksandra ordinare studadis. Ni sidis ĉe tablo kaj trinkis teon, kiun la maljuna servistino enportis, kaj ĉar mi ne povis partopreni la interparoladon, mi foliumis libron kun ilustraĵoj. Aleksandra sidis ĉe mia flanko kaj instruis al mi kiel kutime pri novaj vortoj. Tiel ni sidis proksimume horon, kiam sinjoro Romeskaŭ diris ion al sia filino, dum li montris la pianon. Aleksandra sidiĝis antaŭ ĝi kaj levis kovrilon de elstaranta parto. Tiun kovrilon mi ĝis nun ne rimarkis, kaj mi rigardis kun scivoleco, kion ŝi estis faronta. Ŝi forprenis pecon de blanka ŝtofo el kotono, kiun ŝi kunfaldis kaj mi vidis, ke sub tiu kotona peco sin trovas longa vico de eburaj objektoj, aspektantaj kiel giganta dentaro. Malferminte libron kun strangaj figuroj, ŝi metis ĝin antaŭ sin super la stranga dentaro kaj tiam ŝiaj ambaŭ manoj ekmanovris dekstren kaj maldekstren sur la eburaj dentoj, kiuj sin movis malsupren sub ŝiaj rapidaj fingroj, samtempe mi aŭdis belan muzikon. Sur mia vizaĝo sin montris sendube granda surprizo, ĉar gesinjoroj Romeskaŭ ridetis, rigardante min. Mia surprizo montris klare, ke mi ankoraŭ neniam aŭdis muzikon, kaj ĝi tuŝis min en la plej alta grado. Kiam Aleksandra finis la muzikaĵon, ŝi foliumis en la libro antaŭ si kaj sinjoro Romeskaŭ sin levis post kelkaj signoj de lia edzino. Mi ne komprenis tiujn signojn, sed baldaŭ mi komprenus ilin. Li prenis strangforman nigran kesteton el ŝranko, kiun mi ĝis nun ne estis rimarkinta, malfermis tiun kesteton kaj elprenis strangan flave brunan objekton el ligno, sur kiu estis streĉitaj kvar kordoj, kaj specon de bastoneto, sub kiu estis fiksitaj aro da longaj flavaj haroj. Mi atendis refoje muzikilon kaj mi ne trompis min. Romeskaŭ surŝultrigis la instrumenton, fikstenis ĝin per unu mano kaj per la mentono, kaj per la alia mano strekadis sur la kordoj per la harhava bastoneto, dum Aleksandra siaflanke ludadis sur la piano.
Ofte mi ekaŭdis paroli pri muziko, kiam mia patrino legis al mi el libroj, sed neniam mi povis imagi, ke la forto de bela muziko estas tia, ke ĝi kapablas plorigi min. La malgranda muzikilo eligis tiel mirindajn sonojn, ke mi ne povis reteni la larmojn. Mi kredis sonĝi, dum misteraj voĉoj flustradis al mi siajn plendojn kaj ĝojon. Jen la instrumento ĝojkriis, jen ĝi rakontis, ke ĝi suferas kaj mi ĝojis kaj suferis kun ĝi. Mi jam ne atentis la personojn en la ĉambro, mi nur aŭdis la misterajn sonojn, kiuj ŝajnis veni el malproksimaj sferoj. Mi sidis kvazaŭ alforĝita al mia seĝo kaj vidis nenion de ĉio, kio okazis ĉirkaŭ mi, ĉar larmoj blindigis miajn okulojn.
Fine la muziko eksilentis. Mi forviŝis miajn larmojn kaj petege rigardis la ludinton. Li premis min en la brakoj: mia tuta teniĝo estis parolinta pli klare ol vortoj povus, kaj ĉiuj en la ĉambro, komprenante min, konsciis, kion mi petegis, kiam mi direktis miajn okulojn al la artisto. Mi volis lerni tiun arton, mi fine komprenis min mem; mi estis aŭdinta belan muzikon kaj mi konsciis, ke mia estonto estus nur muziko, kaj eĉ tiu muziko, kiun oni povas fari sur tiu malgranda instrumento. Kaŝita voĉo en mi flustris al mi, ke Romeskaŭ estas granda artisto, tia artisto mi volis ankaŭ fariĝi.
Sepa Ĉapitro.
Maksimo Bjelski -- Mia unua leciono en la rusa lingvo -- Frotado de manoj -- Kie do mi naskiĝis? -- Vortoj, kiuj apartenas al nenia lingvo -- Mia studado -- Mi ekscias, ke mi dormis inter ĉerkoj sur mortintejo kaj ke mi estas talentulo -- Mi superas mian instruiston -- Mi devas solludadi -- Mia sukceso -- Ivan reaperas -- Refoje la stranga akvokolora likvoro.
Mi atendis, ke Romeskaŭ instruos al mi la ludadon sur la violono, sed ne antaŭsentis, ke li jam tiel baldaŭ komencus la lecionojn. La sekvantan semajnon, iun matenon la vetero estis tiel malbela, ke neniu ekpensis eliri, se ne estus necese.
Mi sidis ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren al la preterirantoj, dum mi de tempo al tempo studadis la ilustraĵojn. Okaze miaj okuloj falis sur malgrandan, malgrasan, palvizaĝan viron, kiu alproksimiĝis sur la strato. La maniero, laŭ kiu li sin trenis tra la neĝo, montris klare, kiel malvarma li sin sentis. Sub unu brako li portis nigran paperujon, kiun la vento ĉiumomente klopodis fortiri, sed la vireto premis ĝin kun tia forto al sia korpo, ke li sukcesis gardi ĝin tie. Li alproksimiĝis, ĉiam rigardante nian domon, kaj kiam li ekvidis min, li faris sian eblon rideti, sed la vento blovis kun tiom da furiozeco la neĝerojn sur lian vizaĝon, ke lia naskiĝanta rideto ŝanĝiĝis en grimacon, kiu ridigis min. En tiu momento Romeskaŭ eniris kaj mi jam ne atentis la malgrasan vireton. Mi refoje rigardis miajn ilustraĵojn, sed apenaŭ mi fiksis mian atenton sur ilin, kiam la sonorilo anoncis vizitonton. Romeskaŭ eliris la ĉambron kaj revenis post momenteto, enkondukante la saman malgrasan vireton kun la paperujo. Ambaŭ viroj rigardis min. La vireto faris al mi riverencon (kio ŝajnis al mi tre stranga, ĉar ankoraŭ neniam oni faris al mi tian honoron) kaj Romeskaŭ signodonis al mi sekvi lin. Mi ekstaris kaj la vireto prezentis al mi sian manon, kiun mi premis, ĉar mi ne sciis kion fari alie. Mi rigardis lin kun surprizo kaj li balbutis kelkajn vortojn, kiujn mi ne komprenis. Mi sekvis Romeskaŭ al la koridoro, kaj li supreniris la ŝtuparon kondukantan al etaĝa ĉambro; mi ankaŭ supreniris. Post mi aŭdiĝis mallaŭta brueto de ŝoviĝantaj ŝuoj kaj rigardante posten, mi ekvidis, ke la vireto ankaŭ supreniris. Mi ne havis la tempon longe pensi pri tio, kion Romeskaŭ estis faronta, ĉar tuj poste li eniris la ĉambron de la dua etaĝo kaj lin sekvis mi kaj fine la vireto. En la ĉambreto, kiun mi neniam antaŭe eniris dum la malmultaj tagoj, kiujn mi pasigis ĉe la familio Romeskaŭ, staris krom kelkaj ordinaraj mebloj unu granda tablo plena je libroj kaj skribilaro. Romeskaŭ diris kelkajn vortojn al la vireto; tiu ĉi riverencis nerveme kaj Romeskaŭ lasis nin solaj. La vireto ŝajnis tre nervema; li metis la paperujon sur la tablon, frotis al si la manplatojn (pro la malvarmeco, mi pensis) kaj invitis min afable eksidi. Mi eksidis kaj estis scivola, kion ni kune farus. La vireto eksidis mem ĉe mia flanko, malfermis la paperujon kaj elprenis folion da papero kaj libreton, kiujn li metis antaŭ nin. Tiam li refoje frotis al si la manplatojn. Farinte tion li prenis el sia poŝo du krajonojn, metis ilin sur la folion de papero kaj komencis paroli en nervema maniero. Kvankam mi ne komprenis komence liajn vortojn, mi tamen konjektis, ke la vireto estas mia instruisto; mi ekĝojis, ĉar fine mi studadus. La instruisto en tre afabla maniero, de tempo al tempo frotante al si la manplatojn, ekinstruis al mi kelkajn el la strangaj literoj, kun kiuj mi jam konatiĝis pere de la libroj montritaj al mi de Aleksandra. Mi estis tre atenta, ĉar mi deziris studadi, kaj la vireto tiel sin donis al sia tasko, ke lia vizaĝo tute ruĝiĝis pro streĉeco. Mi lernis dum tiu unua leciono kelkajn literojn, post kio la vireto ekparolis pri krajonoj, pri la libreto, pri papero, pri la tablo kaj cetere. Li klarigis al mi la kolorojn, li instruis al mi kalkuli ĝis dek, montrante ĉiujn siajn fingrojn, kiuj estis ekstreme malgrasaj. Lia tasko estis malfacila, ĉar li devis samtempe instrui al mi la lingvon, kiun mi ne komprenis, la legadon kaj la skribadon; sed ĉar mi estis tre atenta kaj diligenta, li estis tre kontenta pri mi kaj iom post iom fariĝis malpli nervema, tiel ke fine li frotadis al si la manplatojn nur malofte.
Sur seĝo post mi kuŝis violono, kiun mi jam rimarkis enirante la studejon; mi tamen ne sciis, kial ĝi kuŝas tie. Post proksimume unu horo da instruado la instruisto fermis la paperujon, enpoŝigis la krajonojn kaj ekkaptis la violonon. Mi pensis, ke li intencas ludi sur ĝi, sed baldaŭ mi rimarkis, ke li volas instrui min pri la nomoj de la partoj, el kiuj ĝi konsistas. Mi fariĝis ankoraŭ pli atenta ol antaŭe, kaj ni ambaŭ estis tre kontentaj pri la progresoj, kiujn mi faris. Nia studado fine estis interrompata de Romeskaŭ. Enirante li montris sian poŝhorloĝon kaj la instruisto ekstaris. Lia vizaĝo (alitempe paleta) estis ruĝa pro streĉeco, tiel ruĝa, ke mi miris pri tio. Romeskaŭ per gesto diris, ke mi restu en la studejo kaj li malsupreniris la ŝtuparon. Lin sekvis la instruisto, post kiam li faris por mi sian riverencon. Mi lin trovis ne nur bonkora, kvankam ekstreme nervema vireto, sed ankaŭ tre lerta instruisto, ĉar mi lernis multon dum la du horoj, en kiuj li min instruis.
Kiam Romeskaŭ revenis, li tuj komencis kun mi la unuan lecionon je la violono. Li estis tre kontenta, ĉar mi tiel baldaŭ scipovis lerni parkere ĉiujn partojn de la muzikilo en por mi tute fremda lingvo, ĉar tio utilis multe al ni ambaŭ en lia instruado je la violono.
Mi ne bezonas diri, ke mi sekvis la kurson de Romeskaŭ kun granda atento, kaj kiam mi post unu horo bone povis teni la violonon kaj la arĉon kaj laŭ lia deziro ludis la notojn, pri kiuj li min instruis, li frapetis mian ŝultron kaj montris sian plej grandan kontentecon.
Ĵus ni estis elirontaj la studejon, kiam aperis ĉe la pordo, kiu duone malfermiĝis, la ridetanta kapeto de Aleksandra. Ŝi estis aŭskultinta la lecionon de sia patro kaj tre entuziasmiĝis pro la rezultato. Ŝi frapetadis al si la manojn, kaj kaptante mian brakon, salte supreniris kun mi la ŝtuparon.
En la posttagmezo mi devis daŭrigi mian studadon, tio estis: mi devis ekzerci min en la skribarto, silabado kaj ripeti sur la violono.
La tagoj, kiuj sekvis, pasis por mi agrablege, ĉar mi fine havis celon kaj tiun celon mi volis atingi kun helpo de miaj du instruantoj. Tago post tago pasis laŭ la sama maniero. La nervema vireto, kies nomo, kiel li diris al mi, estis Maksimo Bjelski, ĉiutage venis akurate la saman horon, pala, nervema kaj frotante al si la manplatojn, kaj ĉiutage du horojn poste Romeskaŭ devis horloĝmontrante diri, ke la du horoj estas pasintaj, ĉar alie la fervora, malgrasa vireto estus restinta la tutan tagon por sin dediĉi al sia tasko, kaj forirante, li ĉiam estis tiel ruĝa pro streĉeco, ke mi kompatis lin. Tamen ŝajnis, ke li tute ne estis kompatindulo, ĉar li ĉiam kun vizaĝo, kiu esprimis feliĉon, premis al mi la manon kaj malaperis post profunda riverenco, per kiu li ne nur montris sian dankemon pro mia diligenteco, sed ankaŭ, ke li konsideris min, kvazaŭ mi estus granda eminentulo.
Post tri monatoj mi lernis tiom de la rusa lingvo, ke mi komprenis preskaŭ ĉion, kion Maksimo Bjelski al mi diris. Lia metodo instrui estis tia, ke mi nepre devis fari progresojn en la lingvo. Kelkfoje ŝajnis al mi, ke li mem studadis pli multe ol mi, por sin prepari por nova leciono. Li posedis francan vortaron de Larouse kun multaj ilustraĵoj, kaj kopiis por mi preskaŭ ĉiujn ilustraĵojn, aldonante rusajn klarigojn, por ke mi povu lerni kiel eble plej multe da vortoj. Tion li trovis necesa, ĉar li ne komprenis la lingvon de miaj gepatroj, kaj ĉar mi parolis nur tiun lingvon, restis al li nur tiu sola rimedo: verki por mi vortareton. La plej malfacila parto de la lingvo, kiun mi devis lerni, estis tamen la aliaj elementoj, precipe la adjektivoj, ĉar tiujn li ne povis prezenti pere de ilustraĵoj aŭ desegnaĵoj.
Post kiam mi kapablis iomete esprimi miajn pensojn en la rusa lingvo, Maksimo Bjelski demandis min pri miaj gepatroj, pri la loko de mia naskiĝo kaj pri ĉio, kio koncernis miajn antaŭajn jarojn, por havigi al Romeskaŭ la rimedojn malkovri, de kie mi venis, por, se eble, retrovi miajn gepatrojn. Sed mi povis rakonti nur, ke mi naskiĝis sur „la Insulo“, kies nomon mi neniam aŭdis eldiri, ĉar ni nomis ĝin „Insulo“. Mi ne konis la nomojn de miaj gepatroj, eĉ ne mian propran; mi ne sciis, kiam mi naskiĝis kaj al kiu lando apartenas la insulo de mia naskiĝo. Maksimo Bjelski klopodis malkovri, kiun lingvon miaj gepatroj parolis al mi, sed li malsukcesis malgraŭ sia granda kono pri multaj lingvoj. Mia lingvo laŭ lia opinio ne estis la franca, nek la germana, nek la angla nek la holanda, ĉar la lingvo de mia Insulo (li estis notinta multajn el la vortoj de mia gepatra lingvo, post kiam mi eldiris ilin) multe tro multe deflankiĝis de ĉiuj tiuj lingvoj. La vortojn _sĥinvat_ = lanterno, _fōr_ = patro, _maŭr_ = patrino, _bŏksm_ = pantalono, _slŏp_ = duonŝuo, _hōs_ = ŝtrumpo, _sik_ = kaprino, _dēl_ = planko, _pŏtje_ = infano kaj tiel plu, li retrovis en neniu el la lingvoj, kiujn li komparis kun la mia. Restis sekve nur la ebleco, ke mi naskiĝis sur unu el la insuloj kuŝantaj okcidente de Ŝlesvigo, aŭ sur dana insuleto, ĉar dum mia vojaĝo mia ŝipo veliris laŭ Kopenhago kaj Malmö. Sur la danaj insuloj oni plejparte parolas dialektojn, li diris, kaj mia lingvo estis tiel malsimila al ĉiuj eŭropaj lingvoj, ke ĝi sen dubo devus esti dialekto kaj eĉ dana dialekto.
Mi ankaŭ rakontis pri mia amiko Johano, kiu estis estinta aktoro de Hamburga teatro, kaj ke li estas la sola viro, kiu scias la nomon de mia patro kaj de la insulo, kie li pasigis monaton ĉe ni.
Sinjoro Romeskaŭ petis mian instruiston, ke li sin turnu al la eksterlandaj ambasadoroj por informiĝi, ĉu ie perdiĝis juna knabo el insuleto, sed ĉio estis vana. Maksimo Bjelski tiam proprainiciate skribis en germana lingvo al la direktoroj de teatroj en Hamburgo por peti informojn rilate al mia amiko Johano, sed post deko da tagoj li ricevis respondon, ke nenie en la urbo sin trovas aktoro nomata Johano kaj ke en nenia teatro estas nek estis tia aktoro, sed ke antaŭ kelka tempo en la urbo loĝis persono longkreska, nomata Johano, kiu kiel statisto kunludadis en kelkaj teatraĵoj kaj fine estis eksigata pro nedeca konduto dum prezentado de la dramo Hamleto. En la tria akto, kie la malfeliĉa princo elparolis sian faman: _Ĉu esti aŭ ne esti, tiel staras la demando_..., la nomita statisto ne atentante sian propran rolon, estis elpaŝinta el post la kuliso, kaj sin turnante al Hamleto, li subite estis ekkriinta: -- Kuraĝon, sinjoro Vajsvis, kuraĝon; kuiru viajn pizojn kaj ĉio fariĝos bona! -- Per tiuj neatenditaj vortoj la rigardantoj tiel aplaŭdadis kaj faris tiom da bruo, ke la aktoro „Hamleto“ neeble povis ludadi plue, tiel ke li devis forlasi la scenejon. La reĝisoro devis fari finon al la sceno kaj malsuprenigi la kurtenon. La statisto depost tiu vespero malaperis de la scenejo kaj trairinte ankoraŭ kelkajn tagojn Hamburgon kiel promenanta reklamilo de granda magazeno de pretigitaj vestoj, li estis forlasinta la urbon kiel maristo. Maksimo Bjelski estis tradukinta la respondon de la Hamburga teatra direktoro en la rusan lingvon, kaj dum sinjoro Romeskaŭ legis la enhavon, mia instruisto fariĝis tiel nervema kaj tiel nerveme frotadis al si la manojn, ke mi vere kompatis lin.
Ni tre bedaŭris, ke provizore estis neeble akiri informojn pri miaj gepatroj, sed ni esperis, ke la stranga statisto -- promenanta reklamilo kaj maristo -- iam reaperu por flankenŝovi la nigran tukon, kiu tiel mistere pendis antaŭ mia naskiĝa loko kaj antaŭ la nomoj de mia parencaro.
Intertempe la tagoj, semajnoj kaj monatoj pasis por mi agrable; mia studado plaĉis al mi pli ol vagadi en la mondo kiel cigano, aŭ serĉkolekti ovojn sur la dunoj de mia Insulo, kaj ambaŭ miaj instruantoj estis kontentaj pri miaj progresoj. Mi studadis regule pli ol dek horojn ĉiutage kaj kiam la somero revenis, mi multfoje promenadis kun Aleksandra kaj Maksimo Bjelski, dum kio li ĉiam instruadis min en la ĉiutaga konversacio. Ĝenadis min tamen, ke li ĉiam kondutis al mi, kvazaŭ mi estus tre eminenta sinjoro. Ĉiufoje li nomis min „sinjoro Romeskaŭ“, kvankam mi insiste petadis lin, nomi min Jafet, ĉar mi deziris esti intima kun mia instruisto, kiu estis la plej bona, la plej sincera kaj modesta kaj samtempe la plej klera vireto, kiun oni iam renkontis. Li tre honoris sinjoron Romeskaŭ, kiu estis, li al mi diris, la plej fama violonisto de sia tempo.
Dum unu el niaj promenadoj, al kiu ne partoprenis Aleksandra, mi parolis kun li pri la stranga maniero, en kiu mi envenis en la domon de Romeskaŭ.
-- Mi legis pri tio en la gazeto --, diris li, kaj li rakontis al mi pri la morto de l' filo de Romeskaŭ, kiel oni estis trovinta min duone frostita en la dometo kaj kiel la familio Romeskaŭ de tiu tempo adoptis min kiel sian propran filon en memoro al la mortinto.
-- Ĉu ĉio tio staris en gazeto? -- demandis mi.
-- Jes, kaj ke la familio klopodas malkovri la naskiĝlokon kaj la gepatrojn de la knabo.
-- Ĉu iam ili malkovros ĝin?
-- Ni esperu --, li diris, frotante al si la manojn, -- kaj verŝajne viaj gepatroj, kiuj perdis vin en tiu stranga maniero, revidos vin poste kiel faman artiston.
-- Kiel faman artiston? -- mi demandis surprizite.
-- Jes --, li diris, ruĝiĝante kaj frotante ankoraŭ pli forte la manojn, -- sinjoro Romeskaŭ diris al mi, ke vi havas talentojn, kaj ke vi fariĝos fama violonisto. Vi faris en malmultaj monatoj pli da progresoj sur la violono ol aliaj en multaj jaroj. Vi ne konscias tion, sed pli poste vi spertos ĝin mem.
La vireto vidis, ke mi tute ne scias, ke mi estas talentulo, ĉar mi miris tiom pri tio, kion li diris, kaj subite li kaptis mian brakon, haltigis la promenadon kaj balbutis:
-- Precipe ne diru al sinjoro Romeskaŭ, ke mi parolis pri viaj talentoj.
-- Kial? -- mi demandis.
-- Ho --, li respondis, lasante mian brakon kaj promenante plue, -- eble li ne deziras, ke mi parolu pri tio; eble li ne volas, ke vi konsciu pri viaj talentoj, ĉar alie li ja mem ĝin estus dirinta al vi --, kaj ruĝiĝante pli multe, li nerveme frotadis al si la manojn. La bonkora vireto timis esti malagrabla al sinjoro Romeskaŭ, kies adoptiton li instruis. Mi trankviligis lin, promesante silenti pri tio, kion li estis konfidinta al mi, kaj ĉar li refoje frotadis al si la manojn, mi demandis:
-- Diru foje, sinjoro Bjelski, ĉu al vi estas tiom malvarme?
-- Ho ne! -- li respondis, -- tute ne, la vetero ja estas nun bona kaj tute ne malvarma.
-- Kial do vi ĉiam tiel frotadas al vi la manojn? -- mi demandis; en mia naiveco mi ne sciis, ke li faris tion pro nervemeco.
-- Ĉu mi ĉiam frotadas ilin? -- li diris.
-- Jes, vi faras; kial?
-- Nu --, li respondis, -- eble mi frotadis ilin; tion mi faras senkonscie, ĉar mi estas iom nervema.
-- Kial vi estas nervema?
-- Tia estas mia karaktero --, li respondis.
-- Ne ofendiĝu, sinjoro Bjelski, ĉar mi demandis ĝin --, mi diris, ĉar mi ekpentis pro mia scivoleco. Li rigardis min kun surprizo.
-- Mi neniam ofendiĝos pro kio ajn, kion vi faros aŭ diros al mi --, respondis la vireto, -- ĉar vi kondutas je mi ĉiam tro afable kaj tro amike. Ni promenadis plue; ŝajnis al mi, ke li estis rakontonta, kial li estas tiel nervema, sed li silentis. La kialon de lia stranga nervemeco mi eksciis poste.
Tre mi ĝojis pri miaj talentoj, kaj post tiu promenado kun Bjelski mi pli ol antaŭe dediĉis min al mia violono, kaj mi rimarkis, ke Romeskaŭ estis surprizita pri miaj pli kaj pli grandiĝantaj progresoj en la muziko. Vespere mi multfoje ludadis, dum Aleksandra min akompanis per la piano. Mi ne sciis, ĉu mi ludas facilajn aŭ malfacilajn muzikaĵojn, ĉar miaj progresoj fine ebligis al mi ludi preskaŭ ĉion, kion Romeskaŭ metis antaŭ min. La tiel nomata tekniko je mia muzikilo tute ne estis por mi malhelpaĵo, kaj Romeskaŭ estis surprizita, ke mi preskaŭ sen peno venkis teknikajn malfacilaĵojn, kiuj al li mem estis prenintaj tiom da studotempo. Kelkfoje li skuis la kapon dirante: -- Estas nekompreneble! -- kaj kredante, ke mi ne manuzis la arĉon laŭ lia deziro, mi rigardis lin por ekscii, ĉu mi pekis kontraŭ la teknikaj reguloj, sed tiam li ridetis, dirante: -- Nur ludu plue, mia knabo, vi baldaŭ superos min mem --. Mi ne konsciis, ke mi ludadis preskaŭ neriproĉeble la plej malfacilajn kompoziciojn, super kiuj Romeskaŭ mem devis studadi longan tempon. Miaj fingroj kvazaŭ per si mem flugis super la kordoj kaj ĉion, kion mi ludis du- aŭ trifoje, mi sciis parkere. Plej multe tamen surprizis Romeskaŭ la fantaziaĵoj, kiujn mi povis ludi; en tio, li diris, mi superas lin jam de longa tempo. Ankoraŭ neniam mi ludis antaŭ la publiko, ĉar Romeskaŭ nur konsentus tion, post kiam mi povus esti certa pri granda sukceso. Ĉeestante, kiel aŭskultante koncertojn, mi spertis, ke Romeskaŭ estis konsiderata kiel granda, eĉ fama artisto; li estis ĉiam varme aplaŭdata, ricevis preskaŭ ĉiam girlandojn de la aŭskultantaro, sed multfoje lia muziko jam ne plaĉis al mi. Kvankam mi estis juna knabo, mi konsciis, ke mankas io al lia arto kaj ke mi mem ludus kelkajn muzikaĵojn tute alie ol li. Kiam mi ludadis, mi estis kvazaŭ la komponisto mem kaj sentis funde tion saman, kion li sentis komponante sian muzikan verkon. Aleksandra nur malofte kunludis antaŭ la publiko. Ŝia patro opiniis prave, ke ŝi ludas bonete, sed ke ŝi ne havas sufiĉan talenton por aperi antaŭ la publiko, almenaŭ kiel solludantino. Ŝi komprenis tion kaj kontentiĝis kunludi en koncertoj.
Iun vesperon Romeskaŭ studadis kompozicion, kion li devus solludi dum granda koncerto, en kiu partoprenus aliaj famaj artistoj. Li ne estis kontenta pri sia ludomaniero kaj petis min ludi. Mi jam travidis la notojn kaj plene komprenis la ĝustan percepton de la komponisto; mi ankaŭ konsciis, ke Romeskaŭ ne ĝin komprenis, sed tion mi ne kuraĝis eldiri. Mi prenis la violonon kaj ludis. Li aŭskultis ĝis la fino kaj estis ravita. -- Vi jam superas min! -- li diris kaj kaptante la instrumenton, li refoje ludis; sed sentante, ke li ne povas imiti mian ludadon, li ĵetis la arĉon kaj eksidis, rigardante antaŭ sin kun sulkiĝinta frunto. Mi rigardis lin kaj timante, ke mi kaŭzis al li malĝojon, mi kaptis lian manon kaj diris:
-- Vi ja ne koleras pro mi?
Li premis mian kapon al sia brusto kaj ekkriis:
-- Ho ne, mia knabo; sed mi konscias, ke al mia ludado mankas multe tro multe. Vi ludis kvazaŭ vi estus la komponisto mem --, kaj atendante momenton, dum kiu li pripensadis, li diris plue:
-- Mi ne ludos tion dum la koncerto, sed vi, Jafet!
Mi ne kredis al miaj oreloj kaj diris:
-- Ĉu mi ludos tion?
-- Jes, vi!
-- Sed mi ne povoscios.
-- Vi povoscios, vi havas la bezonan talenton por ludi tion, kaj vi ludos.
-- Sed mi neniam antaŭe ludis por la publiko.
-- Iam vi ja devos ludi; nu, vi faros tion anstataŭ mi, kaj vi havos sukceson.
-- Sed mi neniam solludis por tiom da homoj.
-- Des pli granda estos la sukceso.
-- Tamen la afiŝoj estas jam presitaj.
-- Tio ne gravas, mia nomo estas Romeskaŭ kaj vi ankaŭ portas tiun nomon.
-- Sed mi ne havas nigrajn vestojn.
-- Mi pretigos ilin jam morgaŭ.
-- Sed la publiko atendos vin kaj ne min.
-- Silentu! -- li diris frapetante mian ŝultron, -- vi ludos, kaj ĉar vi estas mia lernanto, ni ambaŭ estos ne nur kontentaj, sed eĉ fieraj pro via unua publika solludado.
Aleksandra estis enirinta la ĉambron dum nia interparolado; ŝi estis ravita pro miaj estontaj laŭroj kaj ekridis, ekkriante:
-- Mi ĉeestos, ĉu ne, paĉjo?
-- Kompreneble! -- diris ŝia patro.
La knabino kuris for por sciigi la por ŝi ĝojigan novaĵon al la patrino.
Mi volis pli funde studadi la ludotan muzikaĵon, sed Romeskaŭ certigis al mi, ke tio estas tute superflua.
Jam la postan tagon la tajloro faris por mi la nigran kostumon, kiun mi devus surhavi dum mia unua koncerto. Tiun postan tagon je la ordinara horo venis Maksimo Bjelski por plue instrui min pri la rusaj verboj. Mi jam sidis en mia studejo, kiam li eniris nerveme kiel kutime. Li donis al mi sian manon, riverencis kaj antaŭ ol eksidi, flustris al mi en la orelon, frotante siajn manojn:
-- Sinjoro Romeskaŭ, vi do plenumis vian promeson?
-- Kian promeson?
-- Pri viaj talentoj. Vi ja memoras, ke mi parolis pri ili antaŭ kelkaj tagoj?
-- Ho, mi komprenas; sed jam ne estas necese, ke mi ĝin plenumu, ĉar sinjoro Romeskaŭ mem diris al mi hieraŭ, ke mi havas talentojn.
-- Ĉu vere? -- li diris ruĝiĝante, dum li eksidis.
-- Jes, kaj postmorgaŭ en la vespera koncerto mi solludos antaŭ la publiko en la granda koncertejo.
-- Ĉu vere? -- li diris.
-- Jes, kaj vi ĉeestos ankaŭ.
-- Ĉu mi!?
-- Vi ekhavos enirbileton por du personoj --, kaj mi prezentis al li la invitaĵon. Li refoje estis frotonta siajn manojn, sed ĉar li devis akcepti la bileton, li ĉi tiun fojon ne frotadis ilin.
-- Dankon, sinjoro Romeskaŭ --, li diris, -- mi ĉeestos kaj mia patrino akompanos min.
-- Ĉu ŝi kutimas akompani vin al la teatro? -- mi demandis.
-- Pardonu al mi, sinjoro Romeskaŭ; mi neniam iras tien.
-- Kial?
-- Estas por mi tro multekosta --, li malkaŝe diris.
Al tio mi povis nenion respondi; mi sekve demandis plue:
-- Ĉu vi ŝatas muzikon?
-- Ho jes --, li diris, -- mi tre ĝin ŝatas, same kiel ĉiujn artojn.
-- Nu, se mi povas fari al vi plezuron, mi multfoje prezentos al vi invitaĵon, ĉiu solludanto rajtas disdoni kelkajn, kaj vi faros al mi honoron akcepti ĉiam unu el miaj.
-- Tre volonte, sinjoro Romeskaŭ --, li diris, kaj timante, ke estos tro malmodeste forbabili pli da tempo, li komencis instrui al mi la rusajn verbojn.
Nur poste, kiam mi funde posedis la rusan lingvon, mi eksciis, kiom da tempo la bona Bjelski bezonis por prepari siajn lecionojn. Li verkis speciale por mi fabelojn, en kiuj li uzis nur tiujn verbojn, kiujn li volis instrui dum la leciono. Li tamen neniam priparolis, eĉ neniam aludis la malfacilan taskon, kiun li propravole postulis de si mem, sed agis, kvazaŭ tio estus nur lia natura devo, tute ne pensante, ke la salajro, kiun li ricevis por tiu laboro, estis eble dekfoje tro malalta.
Post du horoj Aleksandra eniris kaj tio estis la signo, ke la kursohoro finiĝis. Ŝia patro ne venis post ĉiu leciono, ĉar li ne instruis plu al mi la muzikon, opiniante, ke mi ne bezonas pluajn teknikajn kaj teoriajn studojn en la muziko, sed ke mi mem povas ekzercadi min.
Maksimo Bjelski iris for post sia kutima manpremo kaj riverenco. Frotante siajn manojn, li malsupreniris la ŝtuparon kun mia invitaĵo en la poŝo kaj ekŝajnis al mi, ke la vireto portis ankoraŭ la samajn nigrajn vestojn, en kiuj li sin prezentis ĉe mi, kiam li al mi estis dononta la unuan lecionon, kaj la unuan fojon la ekpenso naskiĝis en mia kapo, ke mia instruisto estas malriĉa vireto, kaj mi decidis pensi pri rimedoj helpi al li, se eble.
Aleksandra interrompis miajn pensadojn.
-- Via nova kostumo estas malsupre, -- ŝi diris, -- panjo deziras, ke vi tuj provalmetu ĝin --, kaj por plivigligi min, ŝi kaptis mian brakon kaj ni malsuprensaltetis la ŝtuparon.
Mi eksciis, ke la tajloro estis laborinta preskaŭ la tutan nokton por pretigi mian kostumon, kaj mi kompatis la viron, kiu pro mi ne povis ĝui sian dumnoktan ripozon. Volonte mi estus sendinta al li invitaĵon por la koncerto, por ke li povu admiri sian laboron, sed mi ne kuraĝis. Mi surmetis mian novan kostumon kaj rigardis min en la granda spegulo, kie mi povis vidi min de l' kapo ĝis la piedoj, kaj mi ekpensis pri miaj gepatroj sur la Insulo kaj pri Johano, kiel ili mirus, vidante min tiel bele vestitan, ĉar la diferenco inter la ovoserĉanta bubo kaj Jafet Romeskaŭ estis grandega. Ĉiuj admiris min, sed plej multe admiris min la maljuna servistino, kiu okaze ĉeestis. Ŝi rigardis min kun surprizo kaj sen dubo komparis min kun la mizera vagulo, kiun ŝi vidis antaŭ kvar jaroj, kiam oni portis lin en la domon, pala kiel la morto kaj tiel malseka kaj malpura, ke li bezonis plenan funton da sapo por purigi al si la korpon. Pro ekmiro ŝi levis la brovojn kaj la manojn, kaj kiam ŝi eliris la ĉambron, mi aŭdis ŝin diri:
-- Kiu do ekpensus, ke el tiu malpura bubo elkreskis tiel belega junulo!
Mi ridis, sed la diraĵo de la servistino flatis min.
La vespero de la koncerto estis veninta. La muzikistoj sidis sur sia loko kaj mi sidis en ilia mezo. Mi rigardis la aŭskultantaron por vidi, kie sidas sinjorino Romeskaŭ kaj Maksimo Bjelski kun lia patrino. Mi ne serĉis longe; ili havis tre bonan lokon, kaj mi mansalutis ilin. Mia instruisto estis pli nervema ol iam; li sciis, ke mi devos solludi sur mia violono kaj esperis, ke mia unua apero antaŭ la publiko estu granda sukceso. La vireto, kiu sidis flanke de malgrasa proksimume sesdekjara sinjorino, kiu estis lia patrino, momenton interrompis la frotadon de siaj manoj, por montri al sia patrino, kie mi sidas. La vireto surhavis refoje la saman malnovan kostumon, sed nun li portis gantojn, kaj ĉar lia patrino estis vestita tre malnovmode, mi jam ne dubis pri ilia malriĉeco. Miaj rigardoj vagadis de ili al aliaj vizitantoj kaj subite kaj neatendite mi ekvidis en la mezo de la koncertejo sur parteraj sidlokoj tri mariste vestitajn virojn. Rigardante pli atente, mi rimarkis, ke la plej malgranda el ili estas la kuiristo Ivan. Li arde interparolis kun la du aliaj kaj faris tiom da gestoj per la longaj brakoj, ke li tute ne rimarkis, ke li vekis la atenton de ĉiuj en lia proksimeco sidantaj homoj. Multaj sin amuzis pro lia stranga konduto kaj aliaj deziris, ke li sidu malproksime, por ke li ne ĝenu la tuj komenciĝontan muzikon. La timo, ke li ĝenus, tamen estis malpravigita, ĉar apenaŭ la muzikestro donis la signon de la komenciĝo, kiam Ivan plena je atento aŭskultis kun ridetanta vizaĝo, ne nur ne dirante unu solan vorton, sed ankaŭ sidante tiel senmove, kvazaŭ li estus skulptita altŝultra faŭno.
La unua numero de la programo, la uverturo de „Vilhelmo Tell“ pasis, kaj min trafis la bela violonĉelo, kiu per tremetantaj tonoj eligis la unuajn sonojn. Apenaŭ formortis la finalo, aplaŭdado eksplodis en la salono kaj la skulptita altŝultra faŭno subite fariĝis tiel moviĝema kaj tiel alparolis al siaj du kamaradoj, ke li denove altiris sur sin ĉiujn rigardojn.
Volonte mi estus forlasinta mian sidlokon dum momento, sed tio estis neebla, mi eĉ ne povis sciigi al Romeskaŭ, ke en la koncertejo estas persono, kiu eble povus doni informojn pri mia Insulo. Mi sekve restis sidanta kaj decidis atendi ĝis la paŭzo, ĉar mi estis certa, ke viro, kiu kun tiom da atento aŭskultis la muzikon, ĉeestus la tutan koncerton.
Du aliaj muzikaĵoj pasis kaj tiam venus laŭ la programo la vico de Romeskaŭ kun solludo sur violono.
Ĉiuj atendis ion belan, ĉar Romeskaŭ estis amata kaj fame konata artisto. Mia koro ekbatis, kiam Romeskaŭ ekstaris kaj alpaŝis antaŭ la publikon. Ĉiuj rigardis lin kun surprizo, ĉar li ne kunportis sian instrumenton. Anstataŭ ludi li sciigis al la publiko, ke ne li ludos, sed ke la juna Jafet Romeskaŭ, lia adoptita filo kaj lernanto anstataŭos lin. -- Mi esperas --, li diris, -- ke la publiko estu iom indulgema je la juna violonisto --, sed li atendis samtempe, ke la talento de la juna artisto, kiu per sia unua publika ludado komencis sian muzikan karieron, estas tia, ke neniu en la salono bedaŭrus la anstataŭigon.
Ĉiuj estis ekaŭdintaj, en kiu mirakla maniero mi estis savata de certa morto en la tago, kiam la ĉerko de la juna Romeskaŭ estis portata al mia „dometo“, kaj ĉiuj sciis, ke Romeskaŭ adoptis la junan fremdan knabon, sed neniu, aŭ preskaŭ neniu iam ekaŭdis pri tio, ke li instruis al tiu knabo sian arton. Estis do memkompreneble, ke ĉiuj kun streĉita atento rigardis min, kiam mi je ĉi tiu koncerto ekstaris por alpaŝi al la antaŭaĵo de la scenejo. Zumado de miloj da flustrantaj voĉoj trairis la salonon, sed kuraĝe mi staris antaŭ la publiko kaj ekludis. La zumado tuj eksilentis; ĉiuj aŭskultis, ĉar ĉiuj estis scivolaj. Mi tute ne atentis la aŭskultantaron; mi ludis, kvazaŭ mi starus en mia studejo. Min ne tuŝus aplaŭdoj de la publiko, ĉar mi tute ne estis ambicia; min nur tuŝus, ĉu Romeskaŭ estus kontenta pri mi. Estis al mi, kvazaŭ neniu krom mi mem sin trovus en la koncertejo; neniun mi vidis, nenion mi aŭdis krom la sonoj de mia violono. Mi ludis la muzikaĵon sen notoj antaŭ mi, ĉar ili estis al mi superfluaj; mi ne bezonis ilin, ili staris en mia animo kaj mi redonis ilin, kiel mi ilin sentis. Apenaŭ la finalo formortis, mi rigardis la aŭskultantaron kaj ĉiuj sidis antaŭ mi tiel senmovaj, kvazaŭ ili atendus ian daŭrigon; la muzikaĵo tamen estis finludita. Mi rigardis Romeskaŭ starantan malproksime, lia vizaĝesprimo montris kontentecon, kaj mi estis feliĉa; tio sufiĉis al mi, kaj mi estis ironta al mia sidloko, kiam la surprizo de la aŭskultantoj estis pasinta. Post surprizo sekvis ĝenerala admiro, kaj longa tondra aplaŭdado eksplodis. Mi ne sciis, kiel konduti kaj refoje rigardis Romeskaŭ. La aplaŭdado ne finiĝis. Kelkaj kriis: -- Biz!... Biz! -- La orkestestro flustris, revokinte min: -- Riverencu! -- Sed mi ankoraŭ neniam riverencis; mi nur vidis la riverencojn de Maksimo Bjelski, sed neniam mi mem faris unu. Konsciante, ke mi dankis mian sukceson al mia bonfaranto kaj instruanto en muziko, mi alpaŝis al li, ekkaptis lian manon, kondukis lin antaŭ la publikon kaj faris la plej mallertan riverencon, kiu iam sur scenejo fariĝis.
Kiam mi residiĝis sur mia sidloko, mi rigardis sinjorinon Romeskaŭ kaj Aleksandra, kaj mi vidis, ke ili partoprenas mian feliĉon; mi rigardis poste Maksimon Bjelski, kiu, mi kredas, la tutan vesperon ne perdis min el la okuloj. Li estis tiel ruĝa pro nura entuziasmo kaj feliĉa pro mi, ke lia vizaĝo ŝajnis esti ruĝe kolorigita. Kiam fine mi rigardis la kuiriston, li sidis ankoraŭ kiel skulptita altŝultra faŭno kaj tute ne aplaŭdis; mi demandis al mi, ĉu li eble estis rekoninta min kaj ĉu li estis kaptita de tia surprizo pro la neatendita revido, ke li jam ne povis sin movi.
Apenaŭ la orkestrestro demetis sian bastoneton post la lasta numero de la programo antaŭ la paŭzo, kiam mi ekstaris por serĉi okazon, paroli kun mia amiko Ivan, sed kiom ajn mi serĉadis, nenie li estis trovebla. La sidlokoj de la tri maristoj estis neokupitaj kaj la maristoj estis for. Mi okule serĉis en la apuda teatra trinkejo, sed tie estis sidantaj amase tiom da personoj, ke mi ne vidis Ivan kun liaj kamaradoj. Tial mi petis folieton da papero ĉe la bufedo kaj skribis sur ĝi la jenon:
-- Amiko Ivan, atendu min post la koncerto ĉe la elirejo de la teatro, mi devos paroli kun vi --, kaj mi subskribis „Jafet“. Tiun papereton mi metis sur lian sidlokon en la teatra partero kaj petis al apude sidanta sinjoro, enmanigi mian letereton al la plej malgranda maristo, post kiam li revenus el la promensalono. Post la paŭzo mi ankoraŭ unu fojon devis solludi kaj la sukceso estis la sama kiel post mia unua solludado. Kun granda bukedo (miaj unuaj laŭroj) mi returnis min al mia seĝo. La maristoj tamen ne revenis en la koncertejon kaj tion mi tre bedaŭris. Mi jam en antaŭaj tagoj estis pensinta viziti la patrinon de la kuiristo, sed nenie mi povis retrovi la domon, kie mi konatiĝis kun ŝi dum mia unua promenado kun Ivan en la urbo, kaj ne konante ŝian familian nomon, mi ne povis akiri informojn pri ŝia loĝejo, nek pri ŝi mem.
Kiam la koncerto estis finita, gesinjoroj Romeskaŭ kun Aleksandra kaj mi returnis sin hejmen en kaleŝo. Mezvoje okaze ĵetante rigardojn tra la veturila fenestro sur la lumigitajn stratojn, mi rimarkis du virojn, kiuj kun peno iris sur la trotuaro, trenante inter si trian viron, kiu ŝajnis esti malsana, ĉar liaj kruroj ne kapablis porti lin. Rigardinte pli atente, mi ekvidis, ke tiu tria viro estis mia amiko, la kuiristo. Mi haltigis la kaleŝon kaj aliris al la maristoj, sed kiom ajn mi faris mian eblon paroligi la altŝultrulon, li silentadis kiel fiŝo, ĉar li estis trinkinta dum la paŭzo tiom da akvosimila likvoro, ke li ebriiĝis kaj eĉ tiagrade, ke li jam vidis kaj aŭdis nenion. Li rigardis min per siaj vitrecoj okuloj, kvazaŭ li estus idiotulo; lia ĉapo sidis malrekte sur liaj haroj kaj verŝajne estis falinta de lia kapo, ĉar ĝi estis kotmakulita; liaj pendantaj kaj treniĝantaj kruroj estis tiel longaj, ke ŝajnis, kvazaŭ la maristoj trenus kun si home vestitan orangutangon. Mi kompatis la viron, sed ne povis helpi al li. Post kiam mi notis la nomon de la ŝipo de la maristoj, mi reeniris la kaleŝon por plue reveturi hejmen.
Oka Ĉapitro.
Mi vizitas Ivan -- Vivu la brando! -- Mi legas, ke mi estas artisto -- Vojaĝo eksterlanden -- Mi savas homan vivon -- Nova samhejmano -- La teruriga letero -- La frotulo rakontas -- Netaŭgaj buboj kaj procentegisto -- Respondo al la teruriga letero -- Kion Maksimo Bjelski volas aĉeti per sia perlaborita mono.
La postan tagon mi aliris al la haveno kaj serĉis „Petro la Granda“. Ĝi kuŝis ankrita proksimume cent metrojn de la kajo. Mi luis boateton kaj kun helpo de lerta remisto baldaŭ staris sur la ŝipo, kie mi tuj trovis la kuiriston en lia kuirejo. Li jam tute malebriiĝis kaj kuiradis, kvazaŭ li la pasintan tagon trinkis nenion krom pura akvo. La „faŭno“ tute reŝanĝiĝis en modestan pure vestitan kuiriston kun ĉapo pli blanka ol neĝo. Mi salutis lin, sed li min ne rekonis.
-- Ivan --, mi diris, etendante al li mian manon.
-- Mi estas Ivan, la kuiristo --, li diris, -- sed mi vin ne konas.
-- Rigardu min fikse, kaj vi rekonos min.
-- Mi rekonas --, li diris, -- almenaŭ se min ne trompas miaj okuloj; vi estas la juna violonisto, kiu ludis hieraŭ vespere en la teatro.
-- Mi estas; sed ne kiel violonisto mi etendas al vi mian manon, sed kiel bona konato. Ĉu vi vere ne min rekonas?
-- Ŝajnas al mi, ke mi pli frue vidis tiujn trajtojn kaj okulojn --, li diris, sulkigante la frunton por pli bone pripensadi, -- sed mi ne memoras, kie mi vidis ilin pli frue.
Li frapetis al si la frunton per la montra fingro, kvazaŭ tiu manparto helpus al lia memoro, sed ĝi ne helpis, ĉar post momento li sensulkigis la frunton kaj diris plue:
-- Mi ne plu memoras.
-- Ĉu vi ankaŭ ne memoras vian junan subkuiriston?
-- Mian sub...!? ... pro la diablo!... Ĉu vi estas...? Nu, tio ja estas neebla; la juna Jafet ne ludis violonon.
-- Sed estas eble, ke li lernis tion poste.
Ivan kaptis mian manon, kiun mi ankoraŭ etendis al li, kaj li ekkriis:
-- Dank' al Dio, ĝi estas li mem! ... kaj kiel vi sanas?
-- Ho, tre bone; sed post kiam la policanoj kondukis vin en la malliberejon, mi travivis terurajn tagojn.
Ivan aspektis subite tre gravmiena kaj diris:
-- Pardonu al mi, mia juna sinjoreto, ke mi tiam tiel malbone zorgis pri vi; sed tiam mi trinkis tro multe da brando.
-- Same kiel hieraŭ vespere --, mi diris.
-- Vi estas prava, mi trinkis tro multe. Kiam mi estas surŝipe, mi neniam trinkas brandon, eĉ ne unu solan glaseton; sed kiam mi eliras kun kamaradoj ... nu, tiam mi ne povas ne trinki. Ĉiam mi tiam diras al mi: Ivan, trinku nur _unu_ solan glaseton da brando; sed trinkinte ĝin, mi ĉiam diras plue: ... ankoraŭ unu solan glaseton mi trinkos, kaj nenion plu; sed ho ve, post la dua glaseto mi jam ne povas kontraŭstari mian propran volon, kaj mi trinkas la trian, kaj trinkinte la trian, mi pensas, ke mi povas fortrinki centon da glasetoj. Sed mi ĵuras, ke mi jam neniam trinkos pli ol unu solan glaseton; jen mia mano --, li diris.
Mi rakontis per malmultaj vortoj miajn aventurojn kaj poste demandis, kiel sanas lia patrino.
-- Mirinde bone! -- li diris, -- hieraŭ posttagmeze mi alportis al ŝi preskaŭ tutan mian monon, ĉar se mi gardus ĝin en mia poŝo, tiam la policanoj eltirus ĝin, post kiam mi trinkis mian lastan glaseton, kaj tiam ŝi havus nenion.
-- Kial vi ne donas al ŝi ĉion? -- mi demandis.
-- Ho, kia malsaĝa demando; tiam mi ja ne povus eliri por trinki unu solan glaseton kun la kamaradoj; kaj unu glaseton mi ja povas trinki, tia estas mia karaktero.
Mi demandis pri Jafet.
-- Jafet!? sed vi ja estas Jafet mem.
-- Mi aludas mian hundon.
-- Vian hundon!?... Ho, mi memoras, ĝi kuŝis mortinta sub tiu renversita kesto kaj ni ĵetis ĝin akvon.
-- Ĉu vi scias --, mi demandis plue, -- ĉe kiu insulo vi trovis min sur la maro?
-- Neniu sciis tion --, li respondis, -- nek la kapitano, nek unu sola alia maristo sciis tion, eĉ ne la doktoro. Ni kredis, ke via boato venis el unu el la holandaj aŭ germanaj insuletoj, sed ĉar vi parolis nek holande nek germane, ni konjektis fine, ke vi falis el la luno --, kaj la kuiristo laŭte ekridis.
Mi ekvidis, ke mi ne staras sur la ŝipo, kies maristoj trovis min sur la maro, kaj mi demandis al Ivan novaĵojn pri la kapitano, pri la doktoro kaj pri la ceteraj maristoj de lia antaŭa ŝipo.
-- Ĉiuj fundiris --, li respondis.
-- Ĉu ili fundiris!? -- mi ekkriis.
-- Jes, mia juna sinjoro, ĉiuj dronis; mi sola estis savita.
-- Kiel okazis tio?
-- Nu, post kiam la buboj ĵetis min tra tiu vitro, mi devis pagi por nova, sed mi jam fortrinkis tutan mian monon, tiel ke la policanoj kondukis min malliberejon, kie mi restis plenan monaton. Dum tiu monato mia kapitano ekvelveturis sen mi, kaj ĉar la ŝipo pereis, la tuta ŝipanaro fundiris kaj dronis..., nur Ivan la kuiristo ne fundiris kun ili dank' al liaj glasetoj da brando; sekve: Vivu la brando!! kaj li svingis siajn longajn brakojn.
Mi nun sciis, ke Ivan ne povas informi min pri mia „Insulo“, kaj ĉar mi devis foriri, mi diris:
-- Nu Ivan; salutu vian patrinon por mi kaj sanu bone.
Ivan premis mian manon, dirante:
-- Mi ĝojas, ke mi falis tra tiu vitro, ĉar sen tio ni ambaŭ verŝajne ne plu vivus.
-- Kial? -- mi demandis tute ne pripensante lian diraĵon.
-- Ho! tio ja estas memkomprenebla. Sen miaj glasetoj mi estus returninta min kun vi al la skuno kaj ni estus dronintaj same kiel la aliaj; sekve dank' al la glasetoj da brando mi vivas ankoraŭ, kaj vi fariĝis fama violonisto... Nu, mia juna sinjoro --, kaj li forte premis mian manon, -- sanu bone; vi faris al mi grandan plezuron, ĉar vi ne forgesis min, kaj se iam mi povos servi al vi, mi faros mian eblon.
-- Vi povos servi al mi --, mi diris; -- se iam vi renkontos tre longan mariston, nomitan Johano, parolu tiam pri mi kaj se li memoros min, petu lin skribi al mi, kie mi naskiĝis kaj kiel mi nomas min.
La kuiristo suprentiris la brovojn kaj ŝultrojn, ekkriante:
-- Sed kiel mi rekonos vian Johanon?... Estas tiom multe da longaj maristoj.
-- Nur atentu lian horloĝan ĉenon; se ĝi estas farita el arĝentaj moneretoj, tiam la portanto, la serĉota longa maristo, estas mia Johano.
-- Nu, mi petos al ĉiuj longaj maristoj diri al mi, kioma horo estas...
Mi interrompis la kuiriston kaj diris:
-- Ne faru tion, ĉar kvankam Johano portas belan ĉenon, la poŝhorloĝo mankas.
-- Nu bone, mi atentos nur la ĉenon --, li diris.
Mi ellasis lian manon, donis mian adreson kaj adiaŭdiris lin.
La vesperon de tiu sama tago Romeskaŭ enmanigis al mi la ĵurnalon kaj fingre montris artikolon, subskribitan de „H. M.“ Tiu „H. M.“ estis severa kritikisto, kies artikoloj timigis eĉ la plej bonajn artistojn, ĉar li indulgis neniun. Mi sciis, ke mi estas legonta kritikaĵon pri mia solludado, sed la literoj „H. M.“ jam ne timigis min, ĉar la vizaĝo de Romeskaŭ trankviligis min antaŭe. En tiu artikolo mi sciiĝis, ke mi ĉiurilate estas la plej lerta violonisto, kiu en la lastaj jaroj partoprenis la koncertojn en la imperiestra teatro de Patersburgo. Romeskaŭ ne estis ĵaluza; sincere li gratulis min, certigante, ke mia famo estas fondita.
De tiu tempo mi regule ludis antaŭ la publiko tutan jaron, kaj la famo de mia talento disvastiĝis ĉiuloken.
Mi nun estis pasiginta kvin jarojn ĉe la familio Romeskaŭ kaj estis faronta artistan vojaĝon eksterlanden. Romeskaŭ, lia edzino kaj Aleksandra akampanus min. Provizore mi kaŭze de tio ne povus plu sekvi la kursojn de Maksimo Bjelski, kaj tion mi sciigis al li. Estis por mi granda malagrablaĵo paroli pri tio al mia instruisto, unue ĉar mi ankoraŭ ne lernis sufiĉe la francan lingvon, kiun mi ja parte devus koni kiel artisto, ĉar mian gepatran lingvon, la rusan, neniu komprenas en eksteraj landoj; due mi supozis, ke Bjelski, kiu estis laŭ mia opinio malriĉa, tre bezonus la salajron, kiun li ordinare ricevis por siaj lecionoj. Mi tamen ĝojis, ke nia vojaĝo daŭrus nur ses monatojn; post tiu tempo li ja tuj povus rekomenci la interrompitan kurson, precipe en la franca, kaj se necese, en aliaj lingvoj.
Semajnon antaŭ nia foriro mi rakontis al li nian intencon. Li fariĝis tiel nervema, ke mi kore kompatis lin, sed por iom rekompenci al li, mi elpensis mensogeton, dirante, ke mi deziras daŭrigadi liajn lecionojn skribe. Mi interkonsentis kun li, ke li sendu al mi ĉiusemajne francan literaturaĵon kun klarigaj notoj, kiujn mi regule studadus, kaj lian salajron mi jam antaŭe pagus al