Part 5
TESMAN (turnas sin) Hedda! (proksimigxas) Sed kara vi, -- tiom frue ellitigxinta! Cxu?
HEDDA Jes, mi tre frue ellitigxis hodiaux.
TESMAN Kaj mi, kiu estis certa, ke vi ankoraux kusxus dormante! Jen imagu, Hedda!
HEDDA Ne parolu tiom lauxte. Sinjorino Elvsted kusxas ene cxe mi.
TESMAN Sinjorino Elvsted, cxu sxi restis dum la nokto?
HEDDA Jes, neniu ja venis por sxin sercxi.
TESMAN Ne, do neniu faris.
HEDDA (fermas la pordon de la forno kaj ekstaras) Nu, cxu estis tiom amuze cxe la asesoro?
TESMAN Cxu vi estis timoplena pro mi? Cxu?
HEDDA Ne, pri tio mi ecx ne momenton pensis. Sed mi demandis, cxu vi bone amuzigxis.
TESMAN Jes vere. Tiun cxi fojon, do --. Sed pleje en la komenco, sxajnas al mi. Cxar tiam Ejlert legis por mi. Ni alvenis ja pli ol horon tro frue, -- jen imagu! Kaj Brack tiom okupigxis pri la arangxo. Sed dume Ejlert legis.
HEDDA (eksidas dekstre de la tablo) Nu? Rakontu --
TESMAN (eksidas sur skabelon cxe la forno) Sciu, Hedda, neeblas por vi imagi, kia verko tiu farigxos! Certe estas io el la plej rimarkinda skribita. Jen imagu!
HEDDA Ja, ja, tio ne interesas min --
TESMAN Mi devas ion konfesi al vi, Hedda. Kiam li estis leginta, -- io malica kreskis en mi.
HEDDA Io malica?
TESMAN Mi sidis kaj enviis Ejlert, ke li kapablis skribi tiajxon. Jen imagu, Hedda!
HEDDA Jes, ja, mi ja imagas!
TESMAN Kaj scii ke li, -- tiel naturdotita -- bedauxrinde tamen estas neplibonigebla.
HEDDA Cxu vi ne sugestas, ke li havas pli da vitaleco ol la aliaj?
TESMAN Ne, bona Dio --. Jen vidu, li tute ne povas moderigi sin meze en la gxuo.
HEDDA Kaj en kio rezultigxis cxio -- fine?
TESMAN Nu, mi trovas, ke vere estis bakanalo, Hedda.
HEDDA Cxu li havis vitfoliojn en la hararo?
TESMAN Vitfoliojn? Ne, tion mi ecx ne videtis. Sed li donis longan, konfuzan paroladon por la virino, kiu inspiris lin dum la laboro. Ja, tiel li sin esprimis.
HEDDA Cxu li nomis sxin?
TESMAN Ne, tion li ne faris. Sed mi ne povas imagi, ke estus iu alia ol sinjorino Elvsted.
HEDDA Nu, -- kie vi disigxis de li?
TESMAN Sur la vojo hejmen. Ni ekiris, -- la lastaj de ni, -- samtempe. Kaj Brack ankaux kuniris por spiri fresxan aeron. Kaj jen, vidu, ni decidis akompani Ejlert hejmen. Jes, cxar li estis ja vere supersxargxita!
HEDDA Do li estis.
TESMAN Sed nun vi auxdu la plej rimarkindan, Hedda! Aux la bedauxrindan mi estus prefere dirinta. Ho, -- mi preskaux hontas -- pro Ejlert -- tion rakonti --
HEDDA Jen do --?
TESMAN Nu, dum ni tiel iris lauxvoje, vidu, jen mi hazarde iom malantauxigxis. Nur kelkajn minutojn, -- jen imagu!
HEDDA Jes, ja, Dio, sed --?
TESMAN Kaj kiam mi rapidas post la aliajn, jen, cxu vi scias, kion mi trovas cxe la vojrando? Cxu?
HEDDA Ne, kiel mi povus tion scii!
TESMAN Nepre ne tion al iu ajn diru, Hedda. Atentu bone! Promesu al mi pro Ejlert. (tiras paketon en papervolvajxo el la posxo de la mantelo) Jen, imagu, -- tion cxi mi trovis.
HEDDA Cxu ne estas la paketo, kiun li kunportis cxi tien hieraux?
TESMAN Jes, gxuste, estas lia valora, unika manuskripto! Kaj tiun li tie promenante perdis -- sen tion rimarki. Jen nur imagu, Hedda! Kiom bedauxrinde --
HEDDA Sed kial do vi ne tuj redonis al li la paketon?
TESMAN Ne, tion mi ne kuragxis -- pro lia tiama stato --
HEDDA Cxu vi ecx ne diris al iuj el la aliaj, ke vi gxin trovis?
TESMAN Ho, tute ne. Kompreneble ke tion mi ne volis fari respekte al Ejlert.
HEDDA Do estas neniu, kiu scias, ke vi havas la manuskripton de Ejlert Lovborg?
TESMAN Ne, kaj tion ankaux neniu sciu.
HEDDA Kaj poste, pri kio vi kun li interparolis?
TESMAN Mi ne plu havis sxancon kun li paroli. Cxar kiam ni venis en la stratojn, tiam li kaj du aux tri aliaj tute malaperis por ni. Jen imagu!
HEDDA Nu? Ili do akompanis lin hejmen.
TESMAN Jes, aspekte ili tion faris. Kaj ankaux Brack foriris.
HEDDA Kaj kien vi poste stumblis?
TESMAN Jen, mi kaj kelkaj el la aliaj, ni akompanis unu el la vivecaj uloj, kaj trinkis matenkafon tie cxe li. Aux pli gxuste nomi gxin noktokafo. Cxu? Sed kiam mi nun estos iom ripozinta -- kaj kiam mi opinios ke Ejlert, la kompatindulo, satdormis, tiam mi devos iri al li kun tio cxi.
HEDDA (etendas la manon por la paketo) Ne, -- ne transdonu gxin! Ne tuj, mi diras. Lasu min legi gxin unue.
TESMAN Ne, kara, bona Hedda, je Dio, tion mi ne kuragxas.
HEDDA Vi ne kuragxas?
TESMAN Ne, -- cxar vi bone povas imagi, kiom malespera li farigxos, kiam li vekigxas, kaj mankas al li la manuskripto. Cxar sciu ke li ne havas kopion! Tion li mem diris.
HEDDA (rigardas lin kvazaux esplorante) Kaj tiajxon oni ne povas denove skribi? Ankoraux fojon, cxu?
TESMAN Tio neniam eblus, mi kredas. Cxar la inspiro, -- jen vidu --
HEDDA Jes, ja, -- gxuste tiel do estas -- (pasante) Sed mi memoras, -- jen letero por vi.
TESMAN Cxu, imagu --!
HEDDA (gxin donante) Venis frue cxi-matene.
TESMAN De onklino Julle. Kio do estas? (metas la paketon sur la alian skabelon, malfermas la leteron, trakuras gxin kaj eksaltas)
TESMAN Ho Hedda, -- sxi skribas, ke la bedauxrinda onklino Rina kusxas cxe la morto!
HEDDA Tion oni devus ja atendi.
TESMAN Kaj se mi dezirus ankoraux fojon vidi sxin, mi devas rapidi. Mi tuj kuros tien.
HEDDA (subpremas rideton) Vi ecx volas kuri?
TESMAN Ho, plej kara Hedda, -- se vi povus decidigi vin kuniri! Jen imagu!
HEDDA (ekstaras kaj diras lace kaj repusxante) Ne, ne; ne petu min pri tiajxo. Mi ne volas vidi malsanon kaj morton. Ne trudu al mi ion malbelan.
TESMAN Nu, Dio do --! (cxirkauxkuras) Mian cxapelon --? Mian mantelon --? Nu, en la antauxcxambro --. Mi kore esperas, ke mi ne venos tro malfrue, Hedda? Cxu?
HEDDA Ho, nur kuru, kaj --
(_Berte_ venas cxe la pordo de la antauxcxambro.)
BERTE Asesoro Brack staras ekstere, kaj demandas cxu li povus enveni.
TESMAN Je tiu cxi tempo! Ne, nun ne eblas por mi akcepti lin.
HEDDA Sed mi povas. (al _Berte_) Petu la asesoron enveni. (_Berte_ eliras)
HEDDA (rapide flustrante) La paketon, Tesman! (sxi prenas gxin de la skabelo)
TESMAN Jes, donu gxin al mi!
HEDDA Ne, ne, mi kasxos gxin por vi dume.
(Sxi iras al la skribotablo, kaj metas gxin en la librobreton. _Tesman_ penas pro urgxeco kaj ne kapablas surtiri la gantojn.)
(_Asesoro Brack_ envenas de la antauxcxambro.)
HEDDA (kapklinas al li) Nu, vi ja estas frumatena birdo.
BRACK Jes, vi trovas, cxu ne? (al _Tesman_) Cxu ankaux vi eliros?
TESMAN Jes, mi nepre devas viziti la onklinojn. Imagu, -- la malsana, sxi kusxas cxe la morto, la bedauxrinda.
BRACK Nu Dio, cxu tiel? Sed jen ne lasu min reteni vin. En tia serioza momento --
TESMAN Jes, mi vere devas kuri --. Adiaux! Adiaux!
(Li rapidas eksteren tra la antauxcxambra pordo.)
HEDDA (proksimigxas) Aspekte estis pli ol vivece hejme cxe vi cxi tiun nokton, sinjoro Asesoro.
BRACK Mi ecx ankoraux ne sxangxis vestojn, sinjorino Hedda.
HEDDA Ankaux vi ne?
BRACK Ne, kiel vi vidas. Sed kion Tesman rakontis pri la noktaj travivajxoj?
HEDDA Oho, ion tedegan. Nur ke ili ie eniris kaj trinkis kafon.
BRACK Pri tiu kafokunveno mi jam estas informita. Tie Ejlert Lovborg ne partoprenis, mi opinias?
HEDDA Ne, antauxe ili jam akompanis lin hejmen.
BRACK Ankaux Tesman?
HEDDA Ne, sed kelkaj aliaj, li diris.
BRACK (ridetas) Jorgen Tesman vere estas naiva animo, sinjorino Hedda.
HEDDA Jes, Dio scias ke li estas. Sed cxu io kasxigxas en la afero?
BRACK Jes, via suspekto ne estas senfunda.
HEDDA Nu jen! Eksidu, kara Asesoro. Tiel vi rakontos pli bone.
(Sxi eksidas maldekstre de la tablo. _Brack_ cxe la longa flanko de la tablo proksime al sxi.)
HEDDA Nu jen, do?
BRACK Mi havis apartajn kialojn por postsekvi la vojojn de miaj gastoj -- aux pli gxuste dirite, de kelkaj el miaj gastoj cxi-nokte.
HEDDA Kaj inter ili eble estis ankaux Ejlert Lovborg?
BRACK Mi devas konfesi -- li estis.
HEDDA Nun vi vere igas min scivolema --
BRACK Cxu vi scias, kie li kaj kelkaj el la aliaj pasigis la reston de la nokto, sinjorino Hedda?
HEDDA Se decas tion rakonti, jen faru.
BRACK Kompreneble, decas rakonti. Nu, ili vizitis neordinare animitan vesperkunvenon.
HEDDA De la pasia speco?
BRACK De la plej pasia speco.
HEDDA Iom pli pri tio cxi, Asesoro --
BRACK Lovborg estis antauxe invitita, ankaux ili. Mi pri tio estis bone informita. Sed tiam li rifuzis veni. Cxar nun li ja surmetis novan homecon, kiel vi scias.
HEDDA Tie norde cxe la notario Elvsted. Sed li tamen iris?
BRACK Jes, vidu, sinjorino Hedda, -- jen, bedauxrinde, cxe mi vizitas lin la genio cxivespere --
HEDDA Jes, tie li ja inspirigxis, mi auxdas.
BRACK Treege inspirigxis. Nu, jen li ekhavis alian ideon, mi opinias. Cxar ni virhomoj, bedauxrinde ne cxiam estas tiom principfirmaj kiom ni devus esti.
HEDDA Nu, vi mem ja estas escepto, asesoro Brack. Sed jen pri Lovborg --?
BRACK Jes, mallonge, -- la fino estis, ke li alvenis en la salonojn de frauxlino Diana.
HEDDA De frauxlino Diana?
BRACK Estis frauxlino Diana, kiu prezentis la vesperkunvenan programon. Por elektita rondo de amikinoj kaj admirantoj.
HEDDA Cxu tiu estas iu rugxhara?
BRACK Gxuste.
HEDDA Iu tia -- kantistino?
BRACK Nu ja, -- ankaux tio. Kaj krome ega cxasistino -- de sinjoroj, -- sinjorino Hedda. Vi certe auxdis pri sxi. Ejlert Lovborg estis unu el sxiaj plej varmaj protektantoj -- en siaj pli prosperaj jaroj.
HEDDA Kaj kiel tio cxi finigxis?
BRACK Ne tre amikece, aspektas. Frauxlino Diana versxajne de la plej kortusxa akcepto transiris al luktado --
HEDDA Kontraux Lovborg?
BRACK Jes. Li kulpigis sxin aux la amikinojn, ke ili prisxtelis lin. Li pretendis, ke lia posxbiletujo malaperis. Kaj ankaux aliaj ajxoj. Mallonge, li estus farinta teruregan tumulton.
HEDDA Kaj en kion rezultis tio?
BRACK Tio rezultis en komunan bataladon inter kaj sinjorinoj kaj sinjoroj. Felicxe fine alvenis la polico.
HEDDA Cxu ankaux la polico?
BRACK Jes. Sed tio certe farigxos multekosta sxerco por Ejlert Lovborg, tiu freneza homo.
HEDDA Nu!
BRACK Lauxdire li senbride kontrauxstaris. Li estus frapinta unu el la policistoj sur la orelon kaj dissxirinta lian mantelon. Jen li sekve estis kondukata al la stacio.
HEDDA De kie vi nun sciigxis pri tio?
BRACK De la polico mem.
HEDDA (rigardas penseme antauxen) Tiel do cxio okazis. Kaj sekve li ne havis vitfoliojn en la hararo.
BRACK Vitfoliojn, sinjorino Hedda?
HEDDA (sxangxas vocxtonon) Sed diru al mi nun, Asesoro, -- kial vi do tiel postsekvas kaj kasxobservas Ejlert Lovborg?
BRACK Unue ne estas tute indiferente por mi se informigxos dum la ekzamenadoj, ke li venis rekte de mi.
HEDDA Cxu ankaux farigxos ekzamenoj?
BRACK Kompreneble. Cetere tio estu kiel tio estas. Sed mi opinias, ke mi, kia amiko de la familio, devis havigi al vi kaj al Tesman kompletan informon pri liaj noktaj heroajxoj.
HEDDA Kial vere tion, asesoro Brack?
BRACK Nu, cxar mi havas vivan suspekton, ke li volas uzi vin kiel ian sxirmilon.
HEDDA Cxu, sed kial povas vi imagi tiajxon!
BRACK Ho Dio, -- ni ja ne estas blindaj, sinjorino Hedda. Atentu nur! Tiu sinjorino Elvsted, verdire sxi certe ne forlasos la urbon tiom frue.
HEDDA Nu, cxu estus io inter tiuj du, jen estas multaj aliaj lokoj, kie ili povos renkontigxi.
BRACK Neniu hejmo. Cxiuj decaj domoj estos de nun denove fermitaj por Ejlert Lovborg.
HEDDA Kaj tia ankaux la mia devas esti, vi opinias?
BRACK Jes. Mi konfesas, ke estus por mi pli ol gxene, se tiu sinjoro estus enlasita cxi tien. Se li, kia superflua -- kaj entrudulo -- sin ensxovus en --
HEDDA En la triangulon?
BRACK Gxuste. Estus por mi same kiel farigxi senhejma.
HEDDA (rigardas lin ridetante) Do, -- sola koko en la korto, -- tio estas via celo.
BRACK (kapklinas malrapide kaj malaltigas la vocxon) Jes, estas mia celo. Kaj por tiu celo mi batalos -- kun cxiuj rimedoj, pri kiuj mi disponas.
HEDDA (perdante sian rideton) Aspekte vi estas dangxera homo, -- kiam temas pri realigo.
BRACK Vi tion opinias?
HEDDA Jes, mi nun komencas tion kredi. Kaj mi estas kore gxoja -- tiom longe, ke vi ne potencas super mi.
BRACK (ridas dusence) Ja-ja, sinjorino Hedda, -- vi eble pravas pri tio. Kiu scias, cxu mi okaze ne estus viro por elpensi ecx ion kaj alian.
HEDDA Do, sed auxskultu nun, asesoro Brack! Aspektas ja kvazaux vi sidas tie minacante.
BRACK (ekstaras) Ho, tute ne! La triangulo, vidu, -- gxi prefere fortikigxu kaj defendigxu libervole.
HEDDA Tion ankaux mi opinias.
BRACK Jen mi do diris kion mi deziras. Kaj mi nun ree devas trovi la vojon urben. Adiaux, sinjorino Hedda!
(Li iras al la vitra pordo.)
HEDDA (ekstaras) Vi iras tra la gxardeno?
BRACK Jes, por mi estas pli mallonge.
HEDDA Jes, kaj krome estas ja vojo kasxa.
BRACK Tute gxuste. Mi ne estas kontraux kasxaj vojoj. Foje ili povas esti suficxe pikantaj.
HEDDA Kiam oni pafas per kugloj, vi opinias?
BRACK (cxe la pordo, ridas al sxi) Ho, oni vere ne pafas siajn dresitajn kortkokojn!
HEDDA (ankaux sxi ridas) Ho ne, kiam oni ne havas pli ol unu solan, --
(Ili kapsalutas adiauxe, sub ridado. Li foriras. Sxi fermas la pordon post li.)
(_Hedda_ staras momenton serioze rigardante eksteren. Poste sxi iras kaj rigardas tra la kurteno de la fona muro. Sxi iras al la skribotablo, prenas la paketon de _Lovborg_ el la librobretaro kaj volas foliumi la paperojn. La lauxta vocxo de _Berte_ auxdigxas de la antauxcxambro. _Hedda_ turnas sin kaj auxskultas. Rapide sxi metas la paketon en la tirkeston, sxlosas kaj metas la sxlosilon sur la skribilaron.)
(_Ejlert Lovborg_ en mantelo kaj kun cxapelo en la mano, tirmalfermas la pordon de la antauxcxambro. Li aspektas freneze kaj ekscitite.)
LOVBORG (turnita al la pordo de la antauxcxambro) Kaj mi diras al vi, ke mi devas kaj volas eniri! Jen do!
(Li fermas la pordon, turnas sin, vidas _Hedda_, regas sin tuj kaj salutas.)
HEDDA (cxe la skribotablo) Nu, sinjoro Lovborg, estas ege malfrue ke vi venas sercxi Tea.
LOVBORG Aux ege frue ke mi envenas cxe vi. Mi petas vin pardoni.
HEDDA Kiel vi scias, ke sxi dauxre estas cxe mi?
LOVBORG Oni diris en sxia logxejo, ke sxi estis ekstere la tutan nokton.
HEDDA (iras al la salona tablo) Cxu vi povis ion rimarki en la mienoj, kiam ili tion diris?
LOVBORG (rigardas sxin demande) Rimarki en la mienoj?
HEDDA Mi aludas, cxu aspektis, kvazaux ili pensus ion aux iel pri tio?
LOVBORG (subite komprenas) Ho jes, tiel ja estas! Mi tiras sxin malsupren kun mi! Cetere mi nenion povis rimarki. -- Tesman eble ankoraux ne ellitigxis?
HEDDA Ne, -- mi ne kredas --
LOVBORG Kiam li hejmenvenis?
HEDDA Tre malfrue.
LOVBORG Cxu li ion al vi rakontis?
HEDDA Jes, mi auxdis ke estis suficxe viglece cxe asesoro Brack.
LOVBORG Nenion pli?
HEDDA Ne, mi kredas ke ne. Krome mi estis tiel ege dormema --
(_Sinjorino Elvsted_ envenas tra inter la kurtenoj sur la fona muro.)
ELVSTED (proksimigxas al li) Ho, Lovborg! Fine --!
LOVBORG Jes, fine. Kaj tro malfrue.
ELVSTED (rigardas lin en timo) Kio estas tro malfrue!
LOVBORG Nun cxio estas tro malfrue. Pri mi estas finite.
ELVSTED Ho ne, ne, -- tion ne diru!
LOVBORG Vi mem diros la samon, kiam vi auxdos --
ELVSTED Mi volas nenion auxdi!
HEDDA Vi eble deziras paroli kun sxi sola? Cxar do mi foriros.
LOVBORG Ne, restu, -- ankaux vi. Mi petas vin pri tio.
ELVSTED Jes, sed mi nenion volas auxdi, mi diras!
LOVBORG Ne estas pri la noktaj travivajxoj, ke mi volas paroli.
ELVSTED Pri kio do --?
LOVBORG Estas pri tio, ke niaj vojoj devas nun disigxi.
ELVSTED Disigxi!
HEDDA (senvole) Mi tion sciis!
LOVBORG Cxar mi ne plu bezonas vin, Tea.
ELVSTED Kaj jenon vi povas diri! Ne plu bezonas min! Mi ja helpos vin nun kiel antauxe? Kompreneble ni dauxre kunlaboru?
LOVBORG De nun mi ne plu intencas labori.
ELVSTED (rezigne) Por kio mi do uzu mian vivon?
LOVBORG Vi devas provi vivi, kvazaux vi neniam konis min.
ELVSTED Sed tion mi ja ne kapablas!
LOVBORG Provu cxu vi kapablus, Tea. Vi devas revojagxi hejmen --
ELVSTED (ribele) Neniam en tiu cxi mondo! Kie vi estas, tie ankaux mi deziras esti! Mi ne lasas min tiel forpeligxi! Mi volas esti cxi tie! Esti kune kun vi, kiam la libro eldonigxos.
HEDDA (duonlauxte, en strecxa atento) Ho, la libro, -- jes!
LOVBORG (rigardas sxin) La libro mia kaj de Tea. Cxar _tia_ gxi estas.
ELVSTED Jes, tia mi sentas, ke gxi estas. Kaj tial mi ankaux rajtas esti cxe vi, kiam gxi venos! Mi volas vidi, ke denove sxutigxas estimo kaj honoro super vin. Kaj la gxojo, -- la gxojo, tiun mi volas dividi kun vi.
LOVBORG Tea, -- nia libro neniam eldonigxos.
HEDDA Aj!
ELVSTED Ne eldonigxos!
LOVBORG Neniam eldonigxos.
ELVSTED (en timema suspekto) Lovborg, -- kien vi formetis la kajerojn!
HEDDA (rigardas lin atente) Jes, la kajerojn --?
ELVSTED Kie vi havas ilin!
LOVBORG Ho, Tea, -- prefere ne demandu min pri tio.
ELVSTED Jes, jes, mi volas tuj ekscii. Mi rajtas tion tuj ekscii.
LOVBORG La kajerojn -- Nu do, -- la kajerojn, tiujn mi dissxiris en mil pecojn.
ELVSTED (krias) Ho ne, ne --!
HEDDA (senvole) Sed tio ja tute ne --!
LOVBORG (rigardas sxin) Ne vero, vi opinias?
HEDDA (regas sin) Nu jes. Kompreneble. Cxar vi mem tion diras. Sed sxajnis al mi nekredeble --
LOVBORG Tamen vero.
ELVSTED (tordas la manojn) Ho Dio, -- ho Dio, Hedda, -- dissxiris sian propran verkon.
LOVBORG Mi dissxiris mian propran vivon. Sekve mi ankaux povis dissxiri mian vivoverkon --
ELVSTED Kaj tion vi do faris cxinokte!
LOVBORG Jes, auxdu. En mil pecojn. Kaj sxutis ilin en la fjordon. Tre fore. Tie almenaux estas fresxa salakvo. Lasu ilin flosi en gxi. Flosi laux fluo kaj vento. Kaj post ioma tempo ili subakvigxos. Pli kaj pli profunden. Kiel mi, Tea.
ELVSTED Sciu do, Lovborg, ke tio pri la libro --. Cxiujn miajn tagojn tio staros antaux mi, kvazaux vi mortigus etan infanon.
LOVBORG Vi pravas. Estas kvazaux infanmortigo.
ELVSTED Sed kiel vi do povis --! Ankaux mi havis ja mian parton de la infano.
HEDDA (preskaux senvocxe) Ho, la infano --
ELVSTED (spiras peze) Do, finite. Ja, ja, nun mi foriros, Hedda.
HEDDA Sed vi tamen ne forvojagxos?
ELVSTED Ho, mi ne mem scias, kion mi faros. Nun cxio antaux mi estas mallumo.
(Sxi eliras tra la pordo de la antauxcxambro.)
HEDDA (_Hedda_ staras, iom atendante) Vi do ne volas akompani sxin hejmen, sinjoro Lovborg?
LOVBORG Mi? Tra la stratoj? Do la homoj vidus, ke sxi irus kune kun mi?
HEDDA Mi ja ne scias, kio cetere okazis cxi-nokte. Sed cxu do estas tiom tute neripareble?
LOVBORG Tiu cxi nokto ne restos la sola. Tion mi certe scias. Sed ankaux estas _tio_, ke mi ecx ne emas pluvivi tian vivon. Ne nun denove. Estas la vivoforto kaj necedemo, kiujn sxi rompis en mi.
HEDDA (rigardas penseme antauxen) La dolcxa, eta stultulino fingrumis homan sorton. (rigardas lin) Sed tamen kial vi povis esti tiom senkora kontraux sxi?
LOVBORG Ho, ne diru, ke mi estis senkora!
HEDDA Tiel detrui tion, kio plenigis sxian animon dum longaj, longaj tempoj! Tion vi ne nomas senkora!
LOVBORG Al vi mi povas diri la veron, Hedda.
HEDDA La veron?
LOVBORG Unue promesu al mi, -- donu al mi vian promeson, ke tio, kion mi nun konfidas al vi, pri tio Tea neniam sciigxu.
HEDDA Jen mia promeso.
LOVBORG Bone. Do mi volas diri al vi, ke ne estas vero, kion mi al sxi rakontadis.
HEDDA Tio pri la kajeroj?
LOVBORG Jes. Mi ne dissxiris ilin. Ankaux ne jxetis ilin en la fjordon.
HEDDA Ne, ne -- sed kie do ili estas?
LOVBORG Mi tamen detruis ilin. Funde kaj efike, Hedda!
HEDDA Tion cxi mi ne komprenas.
LOVBORG Tea diris, ke tio, kion mi faris, al sxi estas kvazaux infanmortigo.
HEDDA Jes, -- tion sxi diris.
LOVBORG Sed mortigi sian infanon, -- ne estas la plej fia, kion patro povas fari kontraux gxi.
HEDDA Tio ne la plej fia?
LOVBORG Ne, sed auxdi la plej fian, de tio mi volis sxpari Tea.
HEDDA Kaj kio do estas tio, la plej fia?
LOVBORG Imagu nun, Hedda, ke viro, -- tiel je frua matena horo, -- post freneza, dibocxega nokto revenis hejmen al la patrino de sia infano kaj diris: Jen auxdu -- tie mi estis kaj tie. En tiuj kaj tiuj lokoj. Kaj mi kunprenis nian infanon. En tiajn kaj tiajn lokojn. La infano por mi perdigxis. Tute perdigxis. Diablo scias en kies manojn gxi falis. Kies manoj kaptis gxin.
HEDDA Ho, -- sed finfine tio -- cxi tio estis ja nur libro --
LOVBORG La pura animo de Tea estis en tiu libro.
HEDDA Jes, mi komprenas.
LOVBORG Kaj tial vi ja ankaux komprenas, ke inter sxi kaj mi neniu estonteco estas.
HEDDA Kaj kiun vojon vi nun iros?
LOVBORG Neniun. Nur arangxi pri fino de cxio. Ju pli frue, des pli bone.
HEDDA (pasxon pli proksimen) Ejlert Lovborg, -- jen auxskultu -- Cxu vi ne povus arangxi, ke -- ke okazos en beleco?
LOVBORG En beleco? (ridetas) Kun vitfolioj en la hararo, kiel vi en pli fruaj tagoj imagis --
HEDDA Ho ne. La vitfolioj, -- je tiuj mi ne plu kredas. Sed tamen en beleco! Unu solan fojon! -- Adiaux! Foriru nun. Kaj ne pli ofte revenu.
LOVBORG Adiaux, sinjorino. Kaj salutu Jorgen Tesman de mi. (li volas foriri)
HEDDA Ne, atendu! Kunprenu memorajxon de mi.
(Sxi iras al la skribotablo kaj malfermas la tirkeston kaj la skatolon kun pistoloj. Sxi returnas al _Lovborg_ kun unu el la pistoloj.)
LOVBORG (rigardas sxin) Tiun? Do _tiu_ estas la memorajxo?
HEDDA (kapklinas malrapide) Vi rekonas gxin? Iam gxi levigxis kontraux vin.
LOVBORG Tiam vi estus devinta gxin uzi.
HEDDA Jen! Uzu gxin _vi_ nun.
LOVBORG (metas la pistolon en la brustposxon) Dankon!
HEDDA Kaj en beleco, Ejlert Lovborg. Promesu al mi nur tion!
LOVBORG Adiaux, Hedda Gabler. (li eliras tra la pordo de la antauxcxambro)
(_Hedda_ auxskultas momenton cxe la pordo. Poste sxi iras al la skribotablo, kaj elprenas la paketon kun la manuskripto, iom rigardas inter la kovrajxon, duone elprenas kelkajn foliojn kaj rigardas ilin. Poste sxi kunprenas cxion kaj eksidas en la apogsegxon apud la forno. La paketon sxi havas cxe la sino. Iom poste sxi malfermas la pordon de la forno kaj poste ankaux la paketon.)
HEDDA (jxetas unu el la kajeroj en la fajron kaj flustras antauxen) Nun mi forbruligas vian infanon, Tea! -- Vi kun la krispa hararo! (jxetas pliajn kajerojn en la fornon) Vian infanon kaj tiun de Ejlert Lovborg. (enjxetas la restantajn) Nun bruligas, -- nun bruligas mi la infanon.
KVARA AKTO
(La samaj cxambroj cxe la _gesinjoroj Tesman_. Estas vespero. La salono estas malluma. La malantauxa cxambro estas lumigita de la penda lampo super la tablo tie. La kurtenoj antaux la vitra pordo estas kuntiritaj.)
(_Hedda_, nigre vestita, pasxadas sur la planko en la nelumigita cxambro. Sxi iras en la malantauxan cxambron kaj tie iras maldekstren. Auxdigxas kelkaj akordoj de la piano. Poste sxi ree aperas kaj iras en la salonon.)
(_Berte_ envenas de dekstre tra la malantauxa cxambro kun lumigita lampo, kiun sxi metas sur la tablon antaux la sofo en la angulo de la salono. Sxiaj okuloj estas plorsxvelaj, kaj sxi havas nigrajn bendojn sur la manteleto. Sxi eliras singardeme dekstren. _Hedda_ iras al la vitra pordo, iom tiras la kurtenon flanken kaj rigardas eksteren en la mallumon.)
(Mallonge poste enen de la antauxcxambro venas _frauxlino Tesman_, funebre vestita, kun cxapelo kaj vualo. _Hedda_ iras al sxi renkonte kaj etendas al sxi la manon.)
FRAUxLINO TESMAN Nu, Hedda, jen mi venas en koloroj de funebro. Cxar nun mia kompatinda fratino finis sian agonion.
HEDDA Mi jam scias, kiel vi certe vidas. Tesman sendis al mi karton.
FRAUxLINO TESMAN Jes, li ja promesis. Sed mi tamen opiniis, ke al Hedda, -- cxi tie en la domo de vivo, -- cxi tie devas mi mem raporti pri la morto.
HEDDA Estas tre gxentile de vi.
FRAUxLINO TESMAN Ho, Rina ne devus forpasi gxuste nun. La domo de Hedda ne devus funebri en tiu cxi tempo.
HEDDA (deturnante la temon) Sxi ja mortis tre trankvile, frauxlino Tesman?
FRAUxLINO TESMAN Ho, tiom bele, -- tiom pace sxi fine felicxigxis. Kaj aldone tiu nepriskribebla felicxo, ke sxi ankoraux fojon revidis Jorgen. Kaj povis al li diri la finan adiauxon. -- Cxu eble li ankoraux ne hejmenvenis?
HEDDA Ne. Li skribis, ke mi ne atendu lin tiom frue. Sed bonvolu eksidi.
FRAUxLINO TESMAN Ne dankon, kara -- benita Hedda. Mi vere emus. Sed mi ne havas suficxe da tempo. Nun mi devas prizorgi sxin kaj beligi tiel kiel mi povas. Vere bela sxi venu en sian tombon.