Hedda Gabler

Part 4

Chapter 4 3,839 words Public domain Markdown

LOVBORG Sed mi atendas gxis kiam vi ekhavos vian oficon.

TESMAN Vi atendas! Jes sed, -- jes sed, -- cxu vi ne volas konkuri? Cxu?

LOVBORG Ne. Mi nur volas venki vin. En la opinio de la publiko.

TESMAN Sed, bona Dio, -- do onklino Julle tamen pravigxis! Ho jes, -- mi _tion_ ja sciis! Hedda! Jen imagu, -- Ejlert Lovborg tute ne volas kontrauxi nin!

HEDDA (abrupte) Nin? Tenu min ekster tio.

(Sxi iras al la malantauxa cxambro, kie _Berte_ staras metante sur la tablon pleton kun karafoj kaj glasoj. _Hedda_ kapsignas aprobe, kaj ree venas antauxen. _Berte_ eliras.)

TESMAN (samtempe) Sed vi, asesoro Brack, -- Kion vi diras al tio cxi? Cxu?

BRACK Nu, mi diras, ke gloro kaj venko -- hm, -- povas ja esti treege belaj aferoj --

TESMAN Jes certe povas esti. Sed tamen --

HEDDA (rigardas Tesman kun malvarma rideto) Sxajnas al mi, ke vi staras kvazaux fulmofrapita.

TESMAN Jes, -- proksimume tia, -- mi opinias --

BRACK Estis ja vere fulmotondro, kiu pasis super ni, Sinjorino.

HEDDA (montras al la malantauxa cxambro) Cxu la sinjoroj bonvolas eniri por preni glason da frida puncxo?

BRACK (rigardas sian horlogxon) Forirsalute? Jes, eble ne estus rifuzinde.

TESMAN Bonege, Hedda! Vere bonege! En tia sangvina animstato, en kia mi nun trovigxas --

HEDDA Bonvolu, ankaux vi, sinjoro Lovborg.

LOVBORG (rifuzante) Ne, multan dankon. Ne por mi.

BRACK Sed, bona Dio, -- frida puncxo vere ne estas veneno, mi scias.

LOVBORG Eble ne por cxiuj.

HEDDA Jen, mi distru sinjoron Lovborg dume.

TESMAN Nu ja, kara Hedda, tion faru do.

(Li kaj _Brack_ iras en la malantauxan cxambron, eksidas, trinkas puncxon, fumas cigaredojn kaj parolas gajhumore dum la sekvanta sceno. _Ejlert Lovborg_ restas staranta cxe la forno. _Hedda_ iras al la skribotablo.)

HEDDA (per iom lauxtigita vocxo) Nun mi montros al vi kelkajn fotojn, se vi emas. Cxar Tesman kaj mi -- ni faris ekskurson tra Tirolo dum la hejmenvojagxo.

(Sxi venas kun albumo, kiun sxi metas sur la tablon apud la sofo, kaj eksidas en ties superan angulon. _Ejlert Lovborg_ proksimigxas, haltas kaj rigardas sxin. Poste li prenas segxon kaj eksidas cxe sxia maldekstra flanko kun la dorso al la malantauxa cxambro.)

HEDDA (malfermas la albumon) Jen rigardu tiun montodorson, sinjoro Lovborg! Estas la Ortlermontaro. Tesman skribis sube. Jen estas: Ortlermontaro cxe Meran.

LOVBORG (kiu konstante sxin rigardas, diras mallauxte kaj malrapide) Hedda -- Gabler --

HEDDA (ekrigardas lin rapide) Nu! Ts!

LOVBORG (ripetas malrapide) Hedda Gabler!

HEDDA (rigardas en la albumon) Jes, tiel mi nomigxis en pli frua tempo. Tiam, -- kiam ni du konis unu la alian.

LOVBORG Kaj de nun, -- kaj dum la tuta vivo, -- mi do devas kutimigi min ne plu diri Hedda Gabler.

HEDDA (dauxre foliumante) Jes, vi devas. Kaj mi opinias, ke vi devas praktiki suficxe frutempe. Sxajnas al mi, ke ju pli frue, des pli bone.

LOVBORG (kun indignoplena vocxo) Hedda Gabler edzinigxita? Kaj tia kun -- Jorgen Tesman!

HEDDA Jes, -- tiel okazas.

LOVBORG Ho, Hedda, Hedda, -- kiel povis vi do forjxeti vin mem!

HEDDA (rigardas lin akre) Nu? Ne tiele nun.

LOVBORG Kiel do? (_Tesman_ envenas kaj iras al la sofo)

HEDDA (auxdas lin veni kaj diras indiferente) Kaj tio cxi, sinjoro Lovborg, tio estas vido de malsupre en la Ampezzovalo. Jen rigardu tiujn montopintojn. (afable rigardas _Tesman_) Kio do nomigxas tiuj strangaj montopintoj?

TESMAN Lasu min rigardi. Ho, estas la Dolomitoj, tiuj.

HEDDA Gxuste ja! -- estas la Dolomitoj, sinjoro Lovborg.

TESMAN Hedda, -- mi nur volis demandi, cxu ni ne tamen enmetu iom da puncxo? Almenaux al vi, Hedda. Cxu?

HEDDA Jes, dankon. Kaj eble kelkajn kukojn.

TESMAN Ne cigaredojn?

HEDDA Ne.

TESMAN Bone.

(Li iras en la malantauxan cxambron kaj dekstren. _Brack_ sidas tie kaj observadas _Hedda_ kaj _Lovborg_.)

LOVBORG (mallauxte kiel antauxe) Nu, respondu al mi, Hedda, -- kiel vi povis tion cxi fari?

HEDDA (aspekte profunde studante la albumon) Se vi dauxre kondutos intime, mi ne volas kun vi paroli.

LOVBORG Cxu mi ne rajtas ecx kiam ni estas solaj?

HEDDA Ne. Vi povas tiel pensi. Sed vi ne rajtas tiel paroli.

LOVBORG Aha, mi komprenas. Tio ofendas vian amon -- al Jorgen Tesman.

HEDDA (ekrigardas lin kaj ridetas) Amon? Ne, nun vi estas sprita!

LOVBORG Do ne amon!

HEDDA Tamen nenian malfidelecon! Tiajxon mi ne volas akcepti.

LOVBORG Hedda, -- respondu al mi nur tion solan --

HEDDA Ts!

(_Tesman_ kun pleto venas de la malantauxa cxambro.)

TESMAN Jen! Jen la bonajxoj. (li metas la pleton sur la tablon)

HEDDA Kial vi mem servas?

TESMAN (versxas en la glasojn) Jes, cxar mi trovas, ke estas tiom amuze servi vin, Hedda.

HEDDA Sed vi ja versxis en ambaux glasojn. Kaj sinjoro Lovborg ja ne deziras --

TESMAN Ne, sed sinjorino Elvsted ja baldaux venos.

HEDDA Jes, vere, -- sinjorino Elvsted --

TESMAN Cxu vi sxin forgesis? Cxu?

HEDDA Ni tiom profundigxis en tion cxi. (montras al li bildon) Cxu vi memoras tiun etan vilagxon?

TESMAN Ho, estas _tiu_ malsupre de Brennerpasejo! Estas tie, kie ni devis restadi la tutan nokton --

HEDDA -- kaj renkontis tiun aron da vivecaj somergastoj.

TESMAN Jes, vere estis _tie_. Imagu -- se ni tiam povus havi _vin_ kun ni, Ejlert! Nu! (li iras kaj sidigas sin cxe _Brack_)

LOVBORG Respondu al mi sole tion, Hedda --

HEDDA Nu?

LOVBORG Cxu ne estis amo, ecx ne en la rilato kun _mi_? Ne guto, -- ne simileco de amo, ecx ne en tio?

HEDDA Nu, cxu vere estis? Por mi aspektis, kvazaux ni estas du bonaj kamaradoj. Du vere intimaj amikoj. (ridetas) Precipe vi estis tre nekasxema.

LOVBORG Estis vi, kiu tion deziris.

HEDDA Kiam mi retropensas, sxajnas al mi, ke estis io bela, io alloga, -- io kuragxa en -- en tiu kasxema intimeco -- tiu kamaradeco, pri kiu neniu vivanta homo ion flaris.

LOVBORG Jes, cxu ne, Hedda! Cxu ne tiel estis? -- Kiam mi vizitis vian patron tiel dum la posttagmezoj --. Kaj la generalo sidis cxe la fenestro legante la gazetojn, -- kun la dorso al ni turnita --

HEDDA Kaj ni du en la sofo en la angulo --

LOVBORG Cxiam kun la sama ilustrita revuo antaux ni --

HEDDA Pro manko de albumo, jes.

LOVBORG Jes, Hedda, -- kaj kiam mi konfesis por vi --! Rakontis al vi pri mi mem tion, kion neniu alia tiam sciis. Sidis tie kaj konfesis, ke mi eliris dibocxante tagojn kaj noktojn. Dibocxis tagnokton post tagnokto. Ho, Hedda, kia estis tiu potenco en vi, kiu devigis min konfesi tiajxojn?

HEDDA Cxu vi imagas, ke estis iu potenco en mi?

LOVBORG Jes, kiel mi alie tion klarigu al mi? Kaj cxiuj tiuj -- en pudoro volvitaj demandoj, kiujn vi al mi faris --

HEDDA Kaj kiujn vi ege bone komprenis --

LOVBORG Jen, ke vi povis sidi kaj tiel fari demandojn! Tute senhonte!

HEDDA En pudoro volvitaj do estis.

LOVBORG Jes, tamen senhonte. Elcxerpige demandi min pri -- pri cxiuj tiajxoj!

HEDDA Kaj ke vi igis vin respondi, sinjoro Lovborg.

LOVBORG Jes, estas ja gxuste tio, kion mi ne komprenas -- nun poste. Sed diru do al mi, Hedda, -- cxu ne estis amo funde en nia rilato? Cxu ne estis de via flanko, kvazaux vi dezirus lavi min pura, -- kiam mi rifugxis al vi por konfesi? Cxu ne estis tiel?

HEDDA Ne, ne ekzakte.

LOVBORG Kio vin do instigis?

HEDDA Cxu aspektas por vi tiom nekompreneble, se junulino -- kiam povas okazi tiel -- sekrete --

LOVBORG Nu?

HEDDA Ke sxi dezire volas rigardi en mondon, pri kiu --

LOVBORG Pri kiu --?

HEDDA -- pri kiu oni ne rajtas ion scii?

LOVBORG Jen, tio do estis?

HEDDA Ankaux tio. Ankaux tio, -- mi imagas.

LOVBORG Kamaradeco en avido de la vivogxuo. Sed kial _tio_ do ne povus dauxri?

HEDDA Pro tio vi mem kulpas.

LOVBORG Estas vi, kiu rompis.

HEDDA Jes, kiam dangxero minacis, ke realigxo venus en la rilato. Honto al vi, Ejlert Lovborg, kiel povis vi atenci vian -- vian fideman kamaradon!

LOVBORG (premegas la manojn) Ho, kial vi ne realigis la minacon? Kial vi ne mortpafis min, kiel vi minacis!

HEDDA _Tiom_ mi timas la skandalon.

LOVBORG Jes, Hedda. Funde vi estas malkuragxa.

HEDDA Terure malkuragxa. (sxangxas sintenon) Sed estis ja felicxe por vi. Kaj poste vi ja konsolis vin tiom rave cxe la familio Elvsted.

LOVBORG Mi scias, kion Tea konfidis al vi.

HEDDA Kaj eble vi konfidis ion pri ni du?

LOVBORG Ecx ne vorton. Tiajxojn sxi estas tro stulta por kompreni.

HEDDA Stulta?

LOVBORG En tiaj aferoj sxi estas stulta.

HEDDA Kaj mi estas malkuragxa. (klinas sin pli proksimen al li, sen lin rigardi en la okulojn, kaj diras pli mallauxte) Sed nun _mi_ volas ion konfidi al _vi_.

LOVBORG (atente) Nu?

HEDDA _Tio_ ke mi ne kuragxis mortpafi vin --

LOVBORG Jes?!

HEDDA -- _tio_ ne estis mia plej fia malkuragxo -- tiun vesperon.

LOVBORG (rigardas sxin momenton, komprenas, kaj flustras pasie) Ho, Hedda! Hedda Gabler! Nun mi ekvidas kasxitan fundon sub nia kamaradeco! Vi kaj mi --! _Tamen_ estis la deziro pri vivo en vi --

HEDDA (mallauxte, sed kun akra ekrigardo) Gardu vin! Ne imagu ion tian!

(Mallumigxadas. La pordo de la antauxcxambro estas de ekstere malfermata de _Berte_.)

HEDDA (klake fermas la albumon kaj vokas ridetante) Nu, fine! Kara Tea, -- jen do, envenu!

(_Sinjorino Elvsted_ venas de la antauxcxambro. Sxi estas vizite vestita. La pordo fermigxas malantaux sxi.)

HEDDA (en la sofo, etendas la brakojn al sxi) Dolcxa Tea, -- vi ne povas imagi, kiom mi atendis vin!

(_Sinjorino Elvsted_ preterpase intersxangxas etan saluton kun la sinjoroj en la malantauxa cxambro, iras al la tablo kaj donas al Hedda la manon. _Ejlert Lovborg_ ekstaris. Li kaj _sinjorino Elvsted_ sin salutas per muta kapklino.)

ELVSTED Eble mi devus eniri por iom paroli kun via edzo?

HEDDA Ho, tute ne. Lasu tiujn du sidi. Ili baldaux foriros.

ELVSTED Ili foriros?

HEDDA Jes, ili eliros drinkfesteni.

ELVSTED (rapide al Lovborg) Sed certe vi ne?

LOVBORG Ne.

HEDDA Sinjoro Lovborg -- li restos cxe ni.

ELVSTED (prenas segxon kaj volas eksidi apud li) Ho, kiom agrable cxi tie estas!

HEDDA Ne dankon, mia eta Tea. Ne _tie_! Bele venu cxi tien al mi. Mi volas esti meze inter vi.

ELVSTED Jes, tute kiel vi volas.

(Sxi cxirkauxiras la tablon kaj eksidas en la sofon dekstre de _Hedda_. _Lovborg_ ree eksidas sur la segxon.)

LOVBORG (post mallonga pauxzo, al _Hedda_) Cxu sxi ne estas gxue rigardinda?

HEDDA (glite tusxetas sxiajn harojn) Nur rigardinda?

LOVBORG Jes. Cxar _ni_ du -- sxi kaj mi, -- _ni_ estas du veraj kamaradoj. Ni absolute fidas unu la alian. Kaj ni povas sidi kune kaj libere interparoli --

HEDDA Sen pudoraj diskretajxoj, sinjoro Lovborg? --

LOVBORG Nu --

ELVSTED (mallauxte, sin krocxante al _Hedda_) Ho, kiom felicxa mi estas, Hedda! Cxar, -- imagu, -- li diras, ke mi ankaux inspiris lin.

HEDDA (rigardas sxin ridetante) Aj, cxu li tion diras?

LOVBORG Kaj tian kuragxon en agoj, kian sxi havas, sinjorino Tesman?

ELVSTED Ho, Dio, -- _mi_ kuragxon!

LOVBORG Treege -- kiam temas pri la kamarado.

HEDDA Jes, _kuragxon_ -- ja! Se oni nur _tian_ havus.

LOVBORG Kaj kion do vi pensas?

HEDDA Tiam oni povus eble ankoraux vivi la vivon. (subite sxangxigxas) Sed nun, mia plej kara Tea, -- nun vi trinku glason da frida puncxo.

ELVSTED Ne dankon, -- mi neniam trinkas tiajxojn.

HEDDA Nu, do vi, sinjoro Lovborg.

LOVBORG Dankon, ankaux mi ne.

ELVSTED Ne, ankaux li ne!

HEDDA (rigardas lin firme) Tamen cxar mi nun tion volas?

LOVBORG Neniel utilas.

HEDDA (ridas) Mi do tute ne havas iun povon super vi, mi povrulino?

LOVBORG Ne en _tiu_ rilato.

HEDDA Serioze dirite, mi tamen opinias ke vi devus tion fari. Pro vi mem.

ELVSTED Ho ne, Hedda --!

LOVBORG Kaj kial?

HEDDA Aux pro la homoj, gxuste dirite.

LOVBORG Vere?

HEDDA Alie oni povus ja ekhavi la opinion, ke vi -- tiel funde -- ne sentas vin suficxe hardita -- ne suficxe certa pri vi mem.

ELVSTED (mallauxte) Ho, ne, ne, Hedda --!

LOVBORG La homoj povas kredi, kion ili volas, -- gxis plue.

ELVSTED (gxoje) Jes, cxu ne vere!

HEDDA Tion ja montris klare la vizagxo de asesoro Brack.

LOVBORG Kiel do?

HEDDA Li ridetis iom moke, kiam vi ne kuragxis eniri tien al la tablo.

LOVBORG Mi ne kuragxis! Mi prefere volis ja resti cxi tie kaj paroli kun _vi_.

ELVSTED Estis ja tute kompreneble, Hedda.

HEDDA Sed tion la asesoro ne povis suspekti. Kaj mi ankaux vidis, ke li ekridetis kaj jxetis okulumon al Tesman, kiam vi ecx ne kuragxis kunveni al tiu povra, eta festeno.

LOVBORG Kuragxis! Vi diras ke mi ne kuragxis?

HEDDA Ne mi. Sed tiel asesoro Brack komprenis la staton.

LOVBORG Lasu nur tion al li.

HEDDA Vi do ne kuniros?

LOVBORG Mi restos cxe vi kaj Tea.

ELVSTED Jes, Hedda, -- tion vi ja povas pensi.

HEDDA (ridetas kaj kapklinas aprobe al _Lovborg_) Do fundamente solide masonita. Principofirma por cxiam. Jen kia devas esti viro! (turnas sin al _sinjorino Elvsted_ kaj frapetas sxin) Nu, cxu mi ne tion diris, kiam vi, tute freneza, venis cxi tien cximatene --

LOVBORG (mirigita) Freneza!

ELVSTED (terurigita) Hedda, -- Hedda do --!

HEDDA Jen, rigardu nur mem! Ne estas ja necese iri en tiu morta timo -- (interrompante) Do, jen ni tri povas esti gajaj!

LOVBORG (estas skuita) Aha, -- kio do estas tio cxi, sinjorino Tesman!

ELVSTED Ho Dio, ho Dio, Hedda! Kion vi diras! Kion vi faras!

HEDDA Restu nur trankvila! La abomena asesoro sidas vin observante.

LOVBORG En morta timo, do. Pro mi.

ELVSTED (mallauxte, plende) Ho, Hedda, -- nun vi igis min tute malfelicxa!

LOVBORG (rigardas sxin dum momento fikse; grimacas) Do _tio_ estis de la kamarado la senrezerva fido al mi.

ELVSTED (petoplene) Ho, kara amiko, -- vi devas unue auxskulti --!

LOVBORG (prenas unu el la plenaj puncxoglasoj, suprenlevas gxin, kaj diras malrapide per rauxka vocxo) Via tosto, Tea! (li malplenigas la glason, demetas gxin kaj prenas la alian)

ELVSTED (mallauxte) Ho, Hedda, Hedda, -- kial vi tion volus!

HEDDA Volus! Mi? Cxu vi estas freneza?

LOVBORG Kaj ankaux toston por vi, sinjorino Tesman. Dankon pro la vero. Gxi vivu! (li trinkas kaj volas denove plenigi la glason)

HEDDA (metas la manon sur lian brakon) Nu, nu, -- ne pli nune. Memoru, ke vi iros en festenon.

ELVSTED Ne, ne, ne!

HEDDA Sx-sx! Ili sidas vin rigardante.

LOVBORG (demetas la glason) Vi, Tea, -- diru nun la veron.

ELVSTED Jes!

LOVBORG Cxu la notario sciis, ke vi postvojagxus min?

ELVSTED (tordas siajn manojn) Ho, Hedda, -- vi auxdas pri kio li demandas!

LOVBORG Cxu estis interkonsento inter vi kaj li, ke vi vojagxu al la urbo por observi min? Eble estis la notario mem, kiu igis vin tion fari? Aha, vi, -- eble li denove bezonis min en la oficejo! Aux cxu estas cxe la kartotablo ke mi mankis al li?

ELVSTED (mallauxte, gxemplende) Ho, Lovborg, Lovborg --!

LOVBORG (prenas glason kaj volas gxin plenigi) Ankaux tosto por la maljuna notario!

HEDDA (lin deturnante) Ne pli nun. Memoru, ke vi eliru por legi por Tesman!

LOVBORG (trankvile, demetas la glason) Estis stulte de mi, Tea, tio cxi. Jen konduti tiel, mi pensas. Ne koleru pro mi, vi kara, kara kamarado. Vi vidos, -- kaj vi kaj la aliaj, -- ke kvankam mi iun fojon falis, do --. Nun mi restarigxis! Pere de _via_ helpo, Tea.

ELVSTED (gxojbrile) Ho Dio, dankon --!

(_Brack_ intertempe rigardis sian horlogxon. Li kaj _Tesman_ ekstaras kaj venas en la salonon.)

BRACK (prenas sian cxapelon kaj mantelon) Jen, sinjorino Tesman, nun estas horo por foriri.

HEDDA Nun do estas.

LOVBORG (ekstaras) Ankaux por mi, sinjoro Asesoro.

ELVSTED (mallauxte kaj petante) Ho, Lovborg, -- ne faru!

HEDDA (pincxas sxian brakon) Ili auxdas vin!

ELVSTED (krias malforte) Aj!

LOVBORG (al _Brack_) Vi bonvole invitis min kunveni.

BRACK Jen, vi tamen venos?

LOVBORG Jes, multan dankon.

BRACK Por mi gxojege --

LOVBORG (ekprenas la paketon de paperoj kaj diras al _Tesman_) Cxar mi dezirus montri al vi ion kaj aliajxon antaux ol gxin transdoni.

TESMAN Jen, imagu, -- estos amuze! -- Sed kara Hedda, kiel vi hejmenirigos sinjorinon Elvsted? Cxu?

HEDDA Nu, por tio ni cxiuokaze trovos rimedon.

LOVBORG (rigardas la sinjorinojn) Sinjorino Elvsted? Kompreneble mi revenos por sxin sercxi. (pli proksime) Proksimume je la deka, sinjorino Tesman? Cxu tio konvenas?

HEDDA Jes, certe. Ege konvene.

TESMAN Nu, do cxio estas en bona ordo. Sed min vi ne devas atendi tiom frue, Hedda.

HEDDA Ho, kara, vi restu tiom longe -- tiom longe, kiom vi volas.

ELVSTED (en obtuza timo) Sinjoro Lovborg, -- mi do restos cxi tie, gxis vi revenos.

LOVBORG (kun la cxapelo en la mano) Memkompreneble, Sinjorino.

BRACK Kaj jen ekveturas la amuzad-trajno, miaj sinjoroj! Mi esperas, ke ni festenos vivece, kiel certa bela sinjorino diradas.

HEDDA Aj, se la bela sinjorino povus cxeesti nevidata --!

BRACK Kial nevidata?

HEDDA Por auxskulti iujn el viaj spritajxoj sen pudoraj diskretajxoj, sinjoro Asesoro.

BRACK (ridas) Tion mi ne volas konsili al la bela sinjorino.

TESMAN (ankaux li ridas) Ne, nun vi estas amuza, Hedda. Jen, imagu!

BRACK Nu, adiaux, adiaux, sinjorinoj!

LOVBORG (kapklinas adiauxe) Do je la deka.

(_Brack_, _Lovborg_ kaj _Tesman_ eliras tra la pordo de la antauxcxambro. Samtempe _Berte_ venas de la malantauxa cxambro kun eklumigita lampo, kiun sxi metas sur la salontablon, kaj eliras la saman vojon.)

ELVSTED (ekstaris kaj maltrankvile pasxas sur la planko) Hedda, -- Hedda, -- al kio tio cxi kondukos!

HEDDA Je la deka, -- tiam li do revenos. Mi vizie vidas lin. Kun vitfolioj en la hararo. Verva kaj vigla --

ELVSTED Dio donu ke tiel estos.

HEDDA Kaj tiam, vidu, -- tiam li estos regajninta la regadon de si mem. Tiam li estos libera homo dum cxiuj siaj tagoj.

ELVSTED Ho Dio, jes, -- se nur tiel li venos, kiel vi lin vizias.

HEDDA Tiel kaj ne alimaniere li venos! (ekstaras kaj sin proksimigas) Dubu pri li, vi, tiom longe kiom vi volas. Mi fidas lin. Kaj nun ni testu --

ELVSTED Vi havas iun kasx-intencon, Hedda!

HEDDA Jes, estas. Unu fojon en la vivo mi volas havi potencon sur la sorto de homo.

ELVSTED Cxu vi ne tion havas?

HEDDA Ne havas -- kaj neniam havis.

ELVSTED Sed sur via edzo do?

HEDDA Hoj, _tio_ efektive valorus la penon. Ho, se vi povus kompreni, kiom malricxa mi estas. Kaj _vi_ havu la favoron esti tiom ricxa! (cxirkauxbrakas sxin pasie) Mi pensas, ke mi tamen forbruligos viajn harojn.

ELVSTED Lasu min! Lasu min! Mi timas vin, Hedda!

BERTE (en la pordaperturo) La tetablo estas pretigita en la mangxocxambro, Sinjorino.

HEDDA Bone. Ni venos.

ELVSTED Ne, ne, ne! Mi prefere iru hejmen sola! Tuj!

HEDDA Sensencajxo! Unue vi havu tiun teakvon, vi eta stultulino. Kaj poste, -- Je la deka, -- revenos Ejlert Lovborg -- kun vitfolioj en la hararo.

(Kvazaux perforte sxi tiras _sinjorinon Elvsted_ al la pordo.)

TRIA AKTO

(La cxambro de _gesinjoroj Tesman_. La pordokurtenoj estas tiritaj antaux la aperturo. Tiel same antaux la vitra pordo. Sur la tablo la kerosenlampo kun sxirmilo, mecxo malsuprensxrauxbita, lumas malklare. En la forno, kies pordo estas malferma, estis fajro, kiu nun preskaux estingigxis.)

(_Sinjorino Elvsted_, envolvita en granda sxalo kaj kun la piedoj sur skabelo, sidas tute apud la forno, malantauxenklinita en la apogsegxo. _Hedda_ kusxas vestita, dormante sur la sofo kun kovrilo sur si.)

ELVSTED (post pauxzo, ekrektigas sin en la segxo kaj auxskultas atente. Poste, laca, sxi denove mallevigxas kaj mallauxte plendas) Ankoraux ne! -- Ho Dio, -- ho Dio, -- ankoraux ne.

(_Berte_ singardeme sxteliras enen tra la pordo de la antauxcxambro. Sxi havas leteron en la mano.)

ELVSTED (turnas sin kaj flustras maltrankvile) Nu, -- cxu iu venis?

BERTE (mallauxte) Jes, jxus venis knabino kun tiu cxi letero.

ELVSTED (rapide, etendas la manon) Letero! Donu al mi!

BERTE Ne, gxi estas por la doktoro, Sinjorino.

ELVSTED Nu tiel.

BERTE Estis la servistino de frauxlino Tesman, kiu alportis gxin. Mi metos gxin cxi tien sur la tablon.

ELVSTED Jes, tion faru.

BERTE (demetas la leteron) Estas plej bone, ke mi estingu la lampon. Gxi fumas.

ELVSTED Jes, estingu. Baldaux farigxos taglumo.

BERTE (estingas) Jam estas taglumo, Sinjorino.

ELVSTED Jes, hela tago! Kaj ankoraux ne hejmenveninta --!

BERTE Ho, Dio, -- mi pensis ke tiel okazus.

ELVSTED Vi tion pensis?

BERTE Jes, kiam mi vidis ke certa viro estas reveninta al la urbo, tiam --. Kaj ilin kuntiris. Cxar pri tiu sinjoro oni ja auxdis suficxe antaux iom da tempo.

ELVSTED Ne tiom lauxte parolu. Vi vekas Sinjorinon.

BERTE (rigardas al la sofo kaj suspiras) Ne, Dio, -- lasu sxin nur dormi, kompatindulinon. -- Cxu mi metu ion pli en la fornon?

ELVSTED Dankon, ne por mi.

BERTE Jen do. (sxi malrapide eliras tra la pordo de la antauxcxambro)

HEDDA (vekigxas pro la fermo de la pordo kaj suprenrigardas) Kio estas --!

ELVSTED Estis nur la servistino --

HEDDA (cxirkauxrigardas) Ha, jen en la salono --! Jes nun mi ja memoras -- (rektigas sin, sidanta sur la sofo, strecxas sin kaj frotas siajn okulojn) Kioma horo estas, Tea?

ELVSTED (rigardas sian horlogxon) Gxi jam pasis la sepan.

HEDDA Kiam revenis Tesman?

ELVSTED Li ankoraux ne revenis.

HEDDA Ankoraux ne hejmenvenis?

ELVSTED (ekstaras) Ecx ne unu revenis.

HEDDA Kaj ni, kiuj sidis cxi tie maldormante kaj atendante gxis la kvara --

ELVSTED (tordas la manojn) Kaj _tiel_ kiel mi lin atendis!

HEDDA (oscedas kaj diras kun la mano kovrante la busxon) Ho jes, -- pro tio ni estus nin sxparintaj.

ELVSTED Cxu vi iom dormis poste?

HEDDA Ho jes, Mi opinias, ke mi dormis suficxe bone. Cxu vi ne?

ELVSTED Ecx ne momenton. Mi ne povis, Hedda. Estis tute neeble por mi.

HEDDA (ekstaras kaj proksimigxas al sxi) Nu, nu, nu! Ne estas kauxzo por maltrankvilo. Mi bone komprenas kiel statas.

ELVSTED Jes, kaj kion vi do kredas? Cxu vi povas al mi diri?

HEDDA Nu, kompreneble tre longe dauxris cxe la asesoro --

ELVSTED Ho Dio, jes, -- certe dauxris. Sed tamen --

HEDDA Kaj jen, vidu, tiam Tesman ne volis hejmenveni kaj fari bruon kaj sonorigi meze dum la nokto. (ridas) Eble li ankaux ne volis montri sin -- tia jxus post viveca festeno.

ELVSTED Sed kara, -- kien li do estus irinta?

HEDDA Kompreneble li iris al la onklinoj kaj sin kusxigis _tie_. Ili havas ja lian antauxan cxambron atendanta.

ELVSTED Ne, cxe _ili_ li ne povas esti. Cxar jxus venis letero al li de frauxlino Tesman. Jen gxi kusxas.

HEDDA Cxu? (rigardas la surskribon) Jes, vere estas de onklino Julle propramane. Nu, do li kompreneble restas cxe la asesoro. Kaj Ejlert Lovborg, li sidas legante kun vitfolioj en la hararo.

ELVSTED Ho Hedda, vi nur paroladas kaj diras ion pri kio vi mem ne kredas.

HEDDA Vi vere estas stulta, Tea.

ELVSTED Ho ja, bedauxrinde, mi do eble tia estas.

HEDDA Kaj kiel morte laca vi aspektas.

ELVSTED Jes, mi vere _estas_ morte laca.

HEDDA Nu, tial vi faru, kiel mi diras. Iru en mian cxambron kaj kusxigu vin tempeton sur mia lito.

ELVSTED Ho ne, ne, -- mi tamen ne kapablas dormi.

HEDDA Certe vi kapablas.

ELVSTED Sed via edzo certe estos baldaux revenanta. Kaj jen mi devas tuj scii --

HEDDA Mi atentigos vin, kiam li revenos.

ELVSTED Do, vi tion promesas, Hedda?

HEDDA Jes, tion vi povas fidi. Nur eniru kaj dormu dume.

ELVSTED Dankon. Do mi tion provu. (sxi iras tra la malantauxa cxambro)

(_Hedda_ iras al la vitra pordo kaj flankentiras la kurtenojn. Hela taglumo sxutigxas en la salonon. Poste sxi prenas de la skribotablo malgrandan manspegulon, rigardas sin en gxi kaj ordigas la harojn. Sxi iras al la pordo de la antauxcxambro kaj premas la butonon de la sonorilo.)

(_Berte_ iom poste envenas tra la pordo.)

BERTE Cxu Sinjorino ion deziras?

HEDDA Jes, bonvole metu ion pli en la fornon. Mi ja vere frostadas.

BERTE Jes brr, -- tuj kaj senprokraste estu varme.

(Sxi kunrastas la ardajxojn kaj enmetas lignopecon.)

BERTE (haltas kaj auxskultas) Nun oni sonorigas cxe la cxefpordo, Sinjorino.

HEDDA Do eliru, kaj malfermu. Mi mem okupigxu pri la forno.

BERTE Baldaux ekflamos. (sxi eliras tra la antauxcxambra pordo)

(_Hedda_ genuas sur la skabelon kaj metas plurajn lignopecojn en la fornon.)

(Post mallonga dauxro _Jorgen Tesman_ envenas de la antauxcxambro. Li aspektas laca kaj iom serioza. Sxteliras piedpinte direkte al la pordaperturo, kaj volas engliti inter la kurtenojn.)

HEDDA (apud la forno, ne suprenrigardante) Bonan matenon.