Part 2
TESMAN (ridas) Nu, ne dauxris longe. Kaj estis ja antaux ol mi konatigxis kun vi, Hedda. Sed imagu, -- ke sxi estas en la urbo.
HEDDA Strange ke sxi vizitas nin. Mi konas sxin ja nur de la instituto.
TESMAN Jes, mi vere ne vidis sxin de post -- Dio scias, kiom da tempo. Strange ke sxi eltenas tie norde en tia izolejo. Cxu?
HEDDA (iom pripensas kaj subite diras) Auxdu, Tesman, -- cxu ne estas tie norde, ke li logxas, -- tiu, -- Ejlert Lovborg?
TESMAN Jes, estas gxuste norde en tiu regiono.
(_Berte_ venas cxe la pordo de la antauxcxambro)
BERTE Sinjorino, nun sxi revenis, tiu sinjorino, kiu antaux iom da tempo enrigardis kaj donis florojn. (montras) Tiujn, kiujn Sinjorino tenas.
HEDDA Aha, sxi venis? Jes, envenigu sxin.
(_Berte_ malfermas la pordon por _sinjorino Elvsted_, kaj mem eliras. -- _Sinjorino Elvsted_ estas stature svelta kun belaj, molaj vizagxtrajtoj. Helbluaj okuloj, grandaj, rondaj kaj iom elstarantaj, kun timema, demanda esprimo. La hararo estas frapante hela, preskaux blankeflava, kaj neordinare ricxa kaj ondanta. Sxi estas nur paron da jaroj pli juna ol _Hedda_. La vestajxo estas malhela vizitkostumo, eleganta, sed ne tute laux la plej nova modo.)
HEDDA (proksimigxas amike) Bonan tagon, kara sinjorino Elvsted. Sxatinde foje revidi vin.
ELVSTED (nervoza, provas regi sin) Jes, estas longa tempo post kiam ni laste renkontigxis.
TESMAN (donas al sxi la manon) Kaj same ni du. Cxu?
HEDDA Dankon pro viaj ravaj floroj --
ELVSTED Ho, mi petas --. Mi volis viziti vin jam hieraux posttagmeze. Sed mi sciigxis, ke vi estas for, vojagxante --
TESMAN Vi jxus venis urben? Cxu?
ELVSTED Mi venis cxi tien hieraux tagmeze. Ho, mi vere malesperis, kiam mi auxdis, ke vi ne estas hejme.
HEDDA Malesperis! Kial do?
TESMAN Sed bona, kara sinjorino Rysing -- sinjorino Elvsted mi volus diri --
HEDDA Espereble ne estas malbono okazonta?
ELVSTED Vere estas. Kaj mi konas ecx ne unu homon cxi tie, al kiu mi povus min turni.
HEDDA (metas la florbukedon sur la tablon) Venu, -- kaj ni eksidu cxi tien sur la sofon --
ELVSTED Ho, mi havas ecx ne momentan kvieton sidi!
HEDDA Certe vi havas. Nu, venu.
(Sxi tiras _sinjorinon Elvsted_ malsupren sur la sofon, kaj eksidas apud sxi.)
TESMAN Nu? Kaj kio, Sinjorino --?
HEDDA Cxu io eksterordinara okazis tie norde cxe vi?
ELVSTED Jes, -- okazis kaj ne okazis. Ho, -- mi ege dezirus, ke vi ne min miskomprenu --
HEDDA Sekve vi vere plej sagxe faros malkasxe rakonti, sinjorino Elvsted.
TESMAN Cxar estas ja pro tio, ke vi venas. Cxu?
ELVSTED Jes, ja, estas ja pro tio. Kaj jenon mi devas diri al vi, sinjorino, -- se vi tion ne jam scias, -- ke ankaux Ejlert Lovborg estas en la urbo.
HEDDA Lovborg estas --!
TESMAN Cxu vere! Ejlert Lovborg revenis! Jen imagu, Hedda!
HEDDA Ho Dio, mi ja auxdas.
ELVSTED Li jam estas cxi tie dum semajno. Imagu tion -- tutan semajnon! En cxi dangxera urbo. Sola! Kun aro de malbona societo trovigxanta cxi tie.
HEDDA Sed kara sinjorino Elvsted, -- kiel _li_ vere koncernas vin?
ELVSTED (rigardas sxin timeme kaj diras rapide) Li estis instruisto por la infanoj.
HEDDA Por viaj infanoj?
ELVSTED Por tiuj de mia edzo. Mi neniujn havas.
HEDDA Do, por la edzinfanoj.
ELVSTED Jes.
TESMAN (iom hezitante) Cxu li estis tiom, -- mi ne scias kiel min esprimi, -- tiom -- regula en vivado kaj konduto, ke oni povis dungi lin al tio? Cxu?
ELVSTED Dum la lastaj kelkaj jaroj li nenion mallauxdindan faris.
TESMAN Vere ne? Jen imagu, Hedda!
HEDDA Mi auxdas.
ELVSTED Ecx ne ereton, mi asertas al vi, sinjoro! En neniu rilato. Sed tamen --. Nun, kiam mi scias, ke li estas cxi tie -- en la granda urbo --. Kaj kun tiom da mono en la manoj. Nun mi morte timas pro li.
TESMAN Sed kial li ne prefere restis tie norde, kie li estis? Cxe vi kaj via edzo? Cxu?
ELVSTED Kiam la libro estis eldonita, li ne plu kontentigxis en kvieto tie fore cxe ni.
TESMAN Jes vere, -- onklino Julle diris, ke li eldonis novan libron.
ELVSTED Jes, grandan, novan libron, kiu temas pri la kultura progreso -- tiel iom gxenerale. Okazis antaux dek kvar tagoj. Kaj cxar la publiko gxin acxetis kaj legis tiom avide -- kaj gxi vekis tian grandan atenton --
TESMAN Nu, jenon gxi do faris? Do certe estas io, kion li havis kuxsanta cxe si de la bonaj tagoj.
ELVSTED De pli frue, vi opinias?
TESMAN Nu jes.
ELVSTED Ne, li cxion skribis norde cxe ni. Nun -- la lastan jaron.
TESMAN Vere gxojige auxdi. Hedda! Jen imagu!
ELVSTED Ah jes, se nur dauxrus.
HEDDA Cxu vi renkontis lin cxi tie?
ELVSTED Ankoraux ne. Mi tiom klopodis trovi lian adreson. Sed cxi-matene mi fine sukcesis.
HEDDA (rigardas sxin esplore) Vere mi opinias, ke estas strange de via edzo -- hm --
ELVSTED (skuigxas nervoze) De mia edzo! Kio?
HEDDA Ke li sendas _vin_ al la urbo en tia komisio. Ke li ne mem iras por atenti sian amikon.
ELVSTED Ho ne, ne, -- mia edzo ne havas tempon por tio. Kaj estas ankaux -- kelkaj acxetoj, kiujn mi devus fari.
HEDDA (ridetas suprajxe) Do, tio estas ja alia afero.
ELVSTED (ekstaras maltrankvila) Kaj nun mi humile petas vin, sinjoro Tesman, amike akceptu Ejlert Lovborg, se li vizitos vin! Kaj tion li certe faros. Bona Dio, -- vi du estis ja tiom bonaj amikoj pasinte. Estas ja gxuste la samaj studoj, kiujn vi ambaux faras. La samaj sciencoj, -- laux mia kompreno.
TESMAN Nu, tiel estis ja almenaux pasinte.
ELVSTED Jes, kaj tial mi insiste petas vin, ke vi absolute -- ankaux vi -- ke vi zorge atentu lin. Cxu ne, sinjoro Tesman, -- vi promesas tion al mi?
TESMAN Jes, tre volonte, sinjorino Rysing --
HEDDA Elvsted.
TESMAN Mi certe faros por Ejlert cxion, kio al mi eblas. Pri tio vi fidu.
ELVSTED Ho kiom benite afabla vi estas! (premas liajn manojn) Dankon, dankon, dankon! (timigita) Cxar mia edzo ja tiom multe sxatas lin!
HEDDA (ekstaras) Vi devus sendi al li leteron, Tesman. Cxar eble li ne venos al vi tiel el propra instigo.
TESMAN Jes, estus eble pli gxuste, tiel, Hedda? Cxu?
HEDDA Kaj faru ju pli frue des pli bone. Tuj, mi opinias.
ELVSTED (pete) Ho jes, se vi tion volus!
TESMAN Mi skribos tuj cxi-momente. Cxu vi havas lian adreson, sinjorino -- sinjorino Elvsted?
ELVSTED Jes. (prenas el la posxo slipeton, kaj donas al li) Jen gxi estas.
TESMAN Bone, bone. Mi eniros -- (cxirkauxrigardas) Momenton, -- la pantoflojn? Nu, jen. (prenas la paketon kaj volas foriri)
HEDDA Skribu nun vere kore kaj amike. Kaj ankaux suficxe longe.
TESMAN Jes certe, tion mi faru.
ELVSTED Sed nepre neniun vorton, ke mi petis por li!
TESMAN Ne, tio ja estas memkomprenebla. Cxu?
(Li trairas la malantauxan cxambron dekstren.)
HEDDA (proksimigxas al _sinjorino Elvsted_, ridetas kaj diras) Jen! Nun ni batis du musxojn en unu frapo.
ELVSTED Kiel tio?
HEDDA Cxu vi ne komprenis, ke mi volis forigi lin?
ELVSTED Jes, por skribi tiun leteron --
HEDDA Kaj por mi sola paroli kun vi.
ELVSTED (konfuzita) Pri tio sama!
HEDDA Jes, gxuste pri tio.
ELVSTED (timigita) Tamen ne _estas_ pli, sinjorino Tesman! Vere ne pli!
HEDDA Efektive estas. Estas konsiderinde pli. Tiom mi ja komprenas. Jen venu, -- kaj ni eksidu konfideme kune.
(Sxi devigas _sinjorinon Elvsted_ eksidi sur la apogsegxon apud la forno, kaj mem sidigas sin sur unu el la taburetoj.)
ELVSTED (timema, rigardas sian horlogxon) Sed kara, bona Sinjorino --. Mi vere intencis nun foriri.
HEDDA Ho, ne tiom urgxas. -- Nu? Rakontu al mi iom kiel vi fartas en via hejmo.
ELVSTED Ho, estas gxuste _tio_, kion mi plej malvolonte tusxu.
HEDDA Sed al mi, kara --? Bona Dio, ni estis ja kune en la instituto.
ELVSTED Jes, sed vi estis en klaso super mi. Ho, kiom mi tiam vin timis!
HEDDA Vi min timis?
ELVSTED Jes, mi estis ege timema. Cxar kiam ni renkontigxis en la sxtuparo, vi kutimis tauxzi miajn harojn.
HEDDA Ne, cxu mi _tion_ faris?
ELVSTED Jes, kaj iam vi diris, ke vi volis per fajro senharigi min.
HEDDA Ho, tio estis ja nur babilacxo, vi komprenu.
ELVSTED Jes, sed tiam mi estis ja tiom stulta. -- Kaj poste almenaux -- ni disigxis -- foren disigxis unu de la alia. Niaj rondoj estis ja ege malsimilaj.
HEDDA Nu, do ni denove alproksimigxu. Auxskultu nun! En la instituto ni intimigxis kaj antauxnomis unu la alian --
ELVSTED Ne, en tio vi certe eraras.
HEDDA Ho ne, certe ne! Mi memoras tute klare. Kaj tial ni estu koramikinoj, nun kiel antauxe. (proksimigxas sur la tabureto) Jen! (kisas sxin sur la vangon) Nun ni estu amikinoj kaj vi nomas min Hedda.
ELVSTED (premas kaj frapetas sxiajn manojn) Ho, tiom da boneco kaj afableco --! Al tio mi tute ne estas kutimigxinta.
HEDDA Nu, nu, nu! Kaj mi estas via amikino, kiel antauxe, kaj nomas vin mia kara Tora.
ELVSTED Tea mi nomigxas.
HEDDA Jes gxuste. Kompreneble. Tea mi dirus. (rigardas sxin kompateme) Do vi ne kutimigxis al boneco kaj afableco, vi, Tea? En via propra hejmo?
ELVSTED Ho, se mi vere havus hejmon! Sed mi neniun havas. Mi neniam havis.
HEDDA (iom rigardas sxin) Mi komprenetis, ke estus io tia.
ELVSTED (rigardas antauxen senhelpe) Jes, -- jes, -- jes.
HEDDA Mi ne certe memoras nun. Sed cxu ne estis unue kiel mastrumistino, ke vi venis tien norde al la notario?
ELVSTED Vere mi estus guvernistino. Sed lia edzino -- la tiama, -- sxi estis malsaneca, -- kaj plej ofte kusxis en lito. Jen, mi devis ankaux sxargxi min pri la mastrumado.
HEDDA Sed poste, -- fine, vi farigxis dommastrino.
ELVSTED (peze) Jes, fine mi tio farigxis.
HEDDA Mi pripensu --. Kiom longe estas de tiam, -- proksimume?
ELVSTED Post kiam mi edzinigxis?
HEDDA Jes.
ELVSTED Estas nun kvin jaroj de tiam.
HEDDA Jes, gxuste; tiom devas esti.
ELVSTED Ho, tiuj kvin jaroj --! Aux pli gxuste la du -- tri lastaj. Ho, se vi, Sinjorino, povus imagi al vi --
HEDDA (frapetas sxian manon) _Sinjorino_? Hontu, Tea!
ELVSTED Ne, ne, mi provos. -- Ja, -- se vi nur povus imagi kaj kompreni --
HEDDA (preterpase rimarkante) Ejlert Lovborg logxas ja tie norde dum tri jaroj, mi opinias.
ELVSTED (rigardas sxin iom necerte) Ejlert Lovborg? Jes -- li faras.
HEDDA Cxu vi konis lin jam cxi tie en la urbo?
ELVSTED Apenaux. Nu ja, -- de nomo, kompreneble.
HEDDA Sed tie norde, -- li do venis en vian domon?
ELVSTED Jes li vizitis nin cxiun tagon. Li devis ja legi kun la infanoj. Cxar lauxtempe mi sola ne kapablis cxion fari.
HEDDA Ne, kompreneble. -- Kaj via edzo --? Li versxajne ofte vojagxas?
ELVSTED Jes. Sinjorino, -- ne Hedda, -- vi komprenas, ke kiel notario li devas ofte vojagxi cxirkauxe en la distrikto.
HEDDA (apogante sin al la segxbrako) Tea, -- kompatinda, dolcxa Tea, -- nun vi cxion rakontu al mi, -- tiel kiel estas.
ELVSTED Jes, kaj jen vi demandu.
HEDDA Kia vere estas via edzo, Tea? Mi pensas, -- kia en -- cxiutagaj rilatoj. Cxu li traktas vin bone?
ELVSTED (eviteme) Li certe mem kredas, ke li cxion plej eble bone faras.
HEDDA Sxajnas al mi, ke li estas tro maljuna por vi. Certe pli ol dudek jarojn pli maljuna?
ELVSTED (incitita) Ankaux tio. Unu rilato aldone al alia. Cxio pri li estas por mi malsimpatia! Ni havas ecx ne unu penson kune. Nenion en la mondo, -- li kaj mi.
HEDDA Sed cxu li tamen ne iel amas vin? Tiel siamaniere?
ELVSTED Ho, mi ne scias kion li sentas. Mi vere nur estas utila por li. Kaj ne kostas multe dungi min. Mi estas malmultekosta.
HEDDA Estas malsagxe de vi.
ELVSTED (agitas la kapon) Ne povas esti alimaniere. Ne kun li. Sxajne li vere sxatas neniun alian krom si mem. Eble iomete la infanojn.
HEDDA Kaj ankaux Ejlert Lovborg, Tea.
ELVSTED (rigardas sxin) Sxatas Ejlert Lovborg! Kiel vi havas tiun ideon?
HEDDA Sed, kara, -- sxajnas al mi, ke cxar li sendas vin ecx cxi tien al la urbo post lin -- (ridetas preskaux nerimarkeble) Kaj krome vi ja mem tion diris al Tesman.
ELVSTED (kun nervoza spasmeto) Nu do? Jes, eble mi tion faris. (eldiras kviete) Nu. -- Pli bone ke mi diru al vi cxion. Cxar tamen malkasxigxos.
HEDDA Sed, mia kara Tea --?
ELVSTED Do, mallonge kaj rekte! Mia edzo tute ne sciis, ke mi forvojagxis.
HEDDA Cxu vere! Via edzo nenion sciis?
ELVSTED Kompreneble ne. Krome li ne estis hejme. Faris vojagxon, ankaux li. Ho, mi ne plu eltenis, Hedda! Tute neeble! Tiel sola kia mi de nun estus tie norde.
HEDDA Nu? Kaj poste?
ELVSTED Jen, mi pakis kelkajn el miaj ajxoj. La plej necesajn. Tiel kasxe. Kaj jen mi forlasis la domon.
HEDDA Senpere?
ELVSTED Jes. Kaj vojagxis per fervojo rekte cxi tien al la urbo.
HEDDA Sed, mia kara, bona Tea, -- ke vi tion kuragxis!
ELVSTED (ekstaras kaj pasxas sur la planko) Nu ja, kion en la tuta mondo mi alie farus!
HEDDA Sed kion via edzo diros, kiam vi revenos hejmen?
ELVSTED (cxe la tablo, rigardas sxin) Tien norden al _li_?
HEDDA Nu jes, nu jes?
ELVSTED Tien norden al li mi neniam plu revenos.
HEDDA (ekstaras kaj proksimigxas) Vi do -- tute serioze, -- forvojagxis de cxio?
ELVSTED Jes. Mi ne opiniis, ke por mi estas io alia farebla.
HEDDA Kaj -- ke vi foriris tiel tute malsekrete.
ELVSTED Ho, tiajxon oni tamen ne povas teni sekreta.
HEDDA Sed kion vi pensas, ke homoj diros pri vi, Tea?
ELVSTED Kara Dio, ili diru, kion ili volas. (sidigas sin inerte kaj peze sur la sofon) Cxar mi faris nenion alian ol kion mi _devis_ fari.
HEDDA (post mallonga pauxzo) Kion vi nun intencas fari? Kiun okupon vi volas komenci?
ELVSTED Tion mi ankoraux ne scias. Mi nur scias ke mi devas vivi tie, kie Ejlert Lovborg vivas. -- Se mi do _pluvivu_.
HEDDA (prenas segxon de cxe la tablo, eksidas cxe sxi kaj frotetas sxiajn manojn) Vi Tea, -- kiel estigxis tiu -- tiu amikeco -- inter vi kaj Ejlert Lovborg?
ELVSTED Nu, evoluis tiel iom post iom. Mi ekhavis kvazaux ian influon sur lin.
HEDDA Nu?
ELVSTED Li formetis siajn antauxajn kutimojn. Ne cxar mi petis lin pri tio. Cxar tion mi neniam kuragxis fari. Sed li certe notis, ke tiajxojn mi ne emis. Kaj tial li ilin forlasis.
HEDDA (kasxas spontanan mokridon) Vi do restarigis lin -- kiel oni diras, -- vi, eta Tea.
ELVSTED Jes, tion li almenaux mem diras. Kaj li -- siavice, -- li faris ian veran homon el mi. Lernigis min pensi -- kaj kompreni ion kaj tion.
HEDDA Cxu li legis ankaux kun _vi_?
ELVSTED Ne precize legis. Sed li parolis kun mi. Parolis pri senfine profundaj pensoj. Kaj poste venis tiu rava, felicxa tempo, kiam mi partoprenis lian laboron! Kiam mi permesigxis helpi lin!
HEDDA Do, tion vi povis?
ELVSTED Jes. Kiam li ion skribis, ni devis cxiam labori kune.
HEDDA Do, kiel du bonaj kamaradoj.
ELVSTED (viglece) Kamaradoj! Jes, imagu, Hedda -- tiel ankaux li nomis nin! -- Ho, mi devus ja senti min korege gxoja. Sed ecx tion mi ne povas. Cxar mi ja ne scias, cxu tio dauxros kun la tempo.
HEDDA Cxu via fido al li ne estas pli forta ol tio?
ELVSTED (peze) Virina ombro staras inter Ejlert Lovborg kaj mi.
HEDDA (rigardas sxin intense) Kiu _tiu_ estus?
ELVSTED Mi ne scias. Iu aux alia de -- de lia pasinteco. Iu kiun li versxajne neniam forgesas.
HEDDA Kion li diris -- pri tio?
ELVSTED Nur unu fojon -- preterpase -- li aludis.
HEDDA Do! Kaj kion li jen diris?
ELVSTED Li diris, ke kiam ili disigxis, tiam sxi volus pafi lin per pistolo.
HEDDA (malvarme, sinrege) Ho cxu! Tiajxon oni ne kutimas fari cxi tie.
ELVSTED Ne. Kaj tial mi kredas, ke estas la rugxhara kantistino, kun kiu li dum tempo --
HEDDA Jes, povas esti.
ELVSTED Cxar mi memoras, ke oni diris pri sxi, ke sxi kunportis sxargitajn armilojn.
HEDDA Nu, -- do kompreneble estas sxi.
ELVSTED (tordas la manojn) Jes, sed pensu, Hedda, -- nun mi auxdas, ke tiu kantistino, -- sxi estas denove en la urbo! Ho, -- mi estas tute malespera --
HEDDA (ekrigardas al la malantauxa cxambro) Ts! Tesman venas. (ekstaras kaj flustras) Tea, -- cxio devas resti inter vi kaj mi.
ELVSTED (eksaltas) Ho jes, -- jes! Pro Dio --!
(_Jorgen Tesman_, kun letero en la mano, venas de dekstre tra la malantauxa cxambro.)
TESMAN Jen, -- nun la epistolo estas prete verkita.
HEDDA Estas ja bone. Sed sinjorino Elvsted jam volas foriri, mi kredas. Atendu iomete. Mi akompanos al la gxardenpordego.
TESMAN Jen, Hedda, -- eble Berte povas ekspedi tiun cxi?
HEDDA (prenas la leteron) Mi diros al sxi.
(_Berte_ venas de la antauxcxambro.)
BERTE Asesoro Brack venis, kaj diras, ke li deziras viziti la gesinjorojn.
HEDDA Jes, petu la asesoron bonvole enveni. Kaj, jen -- metu tiun cxi leteron en la posxtkeston.
BERTE (prenas la leteron) Jes, Sinjorino.
(Sxi malfermas la pordon por _asesoro Brack_ kaj mem eliras. La asesoro estas 45 jara sinjoro. Diktrunka, sed de bona staturo kaj kun elastaj movoj. La vizagxo estas ronda, sed kun nobla profilo. La haroj estas tonditaj mallongaj kaj estas preskaux ankoraux nigraj kaj zorge frizitaj. Okuloj vivece ludantaj. Brovoj dikaj. Same la lipharoj, kun tonditaj pintoj. Li portas elegantan promenan kostumon, tamen iom tro juneca por lia agxo. Li uzas nazpincxilon, kiun li foje kaj refoje lasas pendi.)
ASESORO BRACK (kun la cxapelo en la mano; salutas) Cxu oni kuragxas fari viziton tiom frue en la tago?
HEDDA Kompreneble oni kuragxas.
TESMAN (premas lian manon) Cxiam bonvena vi estu. (prezentas) Asesoro Brack -- sinjorino Rysing --
HEDDA Oho --!
BRACK (reverence) Ah, -- treege gxojigas min --
HEDDA (rigardas lin kaj ridas) Estas vere amuze rigardadi vin dum hela tago, asesoro!
BRACK Sxangxigita -- vi eble trovas?
HEDDA Jes, iomete pli juna, sxajnas al mi.
BRACK Dankas kompleze.
TESMAN Sed kion vi diras pri Hedda! Cxu? Cxu sxi ne aspektas florante? Sxi rekte --
HEDDA Ho, lasu nun min netusxita. Prefere danku la asesoron pro la peno, kiun li havis --
BRACK Nu, nu, -- estis por mi nura plezuro --
HEDDA Jes vi estas fidela estajxo. Sed por mia amikino urgxas foriri. Gxis revido, asesoro. Mi baldaux revenos.
(Reciprokaj salutoj. _Sinjorino Elvsted_ kaj _Hedda_ eliras tra la antauxcxambra pordo.)
BRACK Nu, -- cxu via edzino estas suficxe kontenta --?
TESMAN Jes, ni ne povas suficxe danki vin. Konsentite ke -- ioma sxangxo estos necesa, mi auxdas. Kaj io kaj io mankas. Farigxos necese havigi aldone kelkajn ajxojn.
BRACK Nu do? Vere?
TESMAN Sed pri tio vi ne estu gxenata. Hedda diris, ke sxi mem volas arangxi pri tio kio mankas. -- Sed cxu ni ne sidigxu? Cxu?
BRACK Dankon, momenton. (eksidas cxe la tablo) Estas io, pri kio mi volus paroli kun vi, kara Tesman.
TESMAN Nu? Aha, mi komprenas! (eksidas) Estas versxajne la serioza parto de la festeno, kiu nun komencas. Cxu ?
BRACK Nu, tiuj monaferoj ankoraux ne tiom urgxas. Krome mi dezirus, ke ni estus nin arangxintaj iom pli simple.
TESMAN Sed tio ja tute ne decus! Pensu do pri Hedda, kara! Vi kiu konas sxin tiel bone --. Ne eblis ja proponi al sxi tute etburgxajn cxirkauxajxojn!
BRACK Ne, ne, -- estas ja tio la dilemo.
TESMAN Kaj -- felicxe -- ne povas longe dauxri, gxis mi estos nomita profesoro.
BRACK Nu, jen vidu, -- tiaj aferoj ofte estas longedauxraj.
TESMAN Cxu vi eble auxdis ion pli detale? Cxu?
BRACK Nenion deciditan --. (interrompante) Sed, jen mi memoras, -- novajxon, kiun mi povas rakonti.
TESMAN Nu?
BRACK Via iama amiko, Ejlert Lovborg, revenis urben.
TESMAN Tion mi jam scias.
BRACK Nu? Kie vi kaptis tiun sciigon?
TESMAN Sxi tion rakontis, la sinjorino, kiu eliris kun Hedda.
BRACK Nu tiel. Kiel sxi nomigxas? Mi ne bone auxdis --
TESMAN Sinjorino Elvsted.
BRACK Aha, -- do la edzino de la notario. Jes, -- estas ja cxe ili, ke li restadis.
TESMAN Kaj pensu, -- kun gxojo mi auxdas, ke li refarigxis tute bonkonduta homo!
BRACK Jes, oni ja tion pretendas.
TESMAN Kaj lauxdire li ankaux estas eldoninta novan libron. Cxu?
BRACK Jes ja, vere!
TESMAN Kaj gxi ankaux vekis atenton!
BRACK Ecx ege neordinaran atenton gxi vekis!
TESMAN Imagu, -- cxu tio ne estas gxojige auxdi? Li, kun siaj mirindaj talentoj --. Mi estis senespere konvinkita, ke li komplete perdigxis por cxiam.
BRACK Tio estis ja la gxenerala opinio pri li.
TESMAN Sed mi ne povas imagi, kion li nun volas komenci! De kio li do nun poste vivu? Cxu?
(_Hedda_ dum la lastaj vortoj envenis tra la pordo de la antauxcxambro.)
HEDDA (al _Brack_, ridas moke) Tesman cxiam kunportas zorgojn pri la enspezoj por vivi.
TESMAN Nu Dio, -- ni sidas cxi tie parolante pri tiu kompatinda Ejlert Lovborg.
HEDDA (rapide rigardas lin) Nu tiel? (eksidas sur la apogsegxon apud la forno, kaj demandas indiferente) Kio estas al _li_?
TESMAN Ja, -- la heredon li certe jam foruzis antaux longe. Kaj novan libron li apenaux povas skribi cxiun jaron. Cxu? Nu, -- kaj jen mi vere demandas, kio farigxos el li?
BRACK Pri tio mi povus eble iom informi vin.
TESMAN Do?
BRACK Vi devas memori, ke li havas parencojn kun ne malgranda influo.
TESMAN Ho, bedauxrinde, -- la parencoj, ili al li ja turnis la dorson.
BRACK Iam ili nomis lin la espero de la familio.
TESMAN Jes ja, iam! Sed tiun esperon li ja mem perdigis.
HEDDA Kiu scias? (ridetas) Norde cxe la notario Elvsted ili ja restarigis lin --
BRACK Kaj aldone tiu libro, kiu eldonigxis --
TESMAN Bone, bone, Dio permesu, ke ili vere lin helpu al io aux alia. Mi jxus skribis al li leteron. Hedda, mi invitis lin cxe ni hodiaux vespere.
BRACK Tamen kara, vi partoprenos ja mian frauxlofestenon cxivespere. Tion vi ja promesis sur la kajo cxinokte.
HEDDA Cxu vi tion forgesis, Tesman?
TESMAN Jes vere, tion mi forgesis.
BRACK Cetere vi povas esti trankvila, kaj fidi ke li ne venos.
TESMAN Kial vi tion supozas? Cxu?
BRACK (iom hezitante, ekstaras kaj apogas la manojn sur la segxdorso) Kara Tesman --. Kaj ankaux vi, Sinjorino --. Mi ne povas lasi vin en nescio pri io, kio -- kio --
TESMAN Kio koncernas Ejlert --?
BRACK Ambaux vin; vin kaj lin.
TESMAN Sed, kara asesoro, diru do!
BRACK Vi devas antauxvidi, ke via enoficigxo eble ne okazos tiom frue, kiom vi deziras kaj atendas.
TESMAN (eksaltas maltrankvile) Cxu io intervenis? Cxu?
BRACK La enoficigxo por la posteno estos eble submetata al konkuro --
TESMAN Konkuro! Jen imagu, Hedda!
HEDDA (duonkusxigas sin pli malantauxen en la segxo) Aha, jen, jen!
TESMAN Sed kun kiu do! Vere ne kun --?
BRACK Jes, gxuste. Kun Ejlert Lovborg.
TESMAN (kunfrapas la manojn) Ne, ne, -- tio cxi estas ja tute nepensebla! Tute neebla! Cxu?
BRACK Hm, -- tamen ni tion do eble spertos.
TESMAN Sed, sed asesoro Brack, -- estus nekredebla senkonsidero kontraux mi! (agitas per la brakoj) Jes, cxar -- konsideru, -- mi estas edzigxinta homo! Ni ja geedzigxis sub tiuj perspektivoj, Hedda kaj mi. Akiris pezan sxuldon. Prunteprenis monon ecx de onklino Julle. Cxar, Dio mia, -- mi ja preskaux ricevis promeson pri la posteno. Cxu?
BRACK Nu, nu, nu, -- la postenon vi probable ricevos. Sed nur post konkuro.
HEDDA (senmova en la apogsegxo) Imagu, Tesman, -- estos kvazaux ia sporto.
TESMAN Sed, plej kara Hedda, kiel vi povas trakti tion cxi tiel senzorge!
HEDDA (kiel antauxe) Tion mi tute ne faras. Mi vere estas strecxe interesita pri la rezulto.
BRACK Cxiuokaze, sinjorino Tesman, estas bone, ke vi nun sciu, kiel statas la aferoj, -- jam antaux ol vi komencos acxetadi, pri kio vi minacas, kiel mi auxdis.
HEDDA Tio cxi povas neniun sxangxon fari.
BRACK Nu tiel? Tio estas alia afero. Adiaux! (al _Tesman_) Kiam mi faros mian posttagmezan promenadon, mi enrigardos por vin sercxi.
TESMAN Ho, jes ja, -- el tio cxi mi ne vidas vojon, nek elen nek enen.
HEDDA (kusxanta, antauxenstrecxas la manon) Adiaux, Asesoro. Kaj bonvenon reen.
BRACK Koran dankon. Adiaux, adiaux.
TESMAN (akompanas lin al la pordo) Adiaux, kara Asesoro! Mi vere petas vin pardoni -- (_Asesoro Brack_ eliras tra la pordo de la antauxcxambro)
TESMAN (pasxas tien reen sur la planko) Ho, Hedda, -- oni neniam devus riski enpenetri la fabelolandon. Cxu?
HEDDA (rigardas lin ridetante) Cxu _vi_ tion faras?
TESMAN Ho jes, -- ne eblas nei, -- _estis_ fabelriske edzigxi kaj acxeti domon kun nuraj necertaj perspektivoj.
HEDDA Vi eble pravas.
TESMAN Nu, -- nian sxatindan hejmon ni tamen havas, Hedda! Imagu, -- la hejmon, pri kiu ni kune revadis. Reve fantaziadis mi dirus. Cxu?
HEDDA (ekstaras malrapide kaj lace) La interkonsento estis, ke ni vivu festene. Grandsinjore.