Hedda Gabler

Part 1

Chapter 1 3,888 words Public domain Markdown

Produced by William Walter Patterson, Geraldine Wright and Andrew Sly

HENRIK IBSEN

HEDDA GABLER

Dramo en kvar aktoj

(1890)

Tradukis Odd Tangerud

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54. N - 3401 Lier Tlf. 32 85 50 01, Fax. 32 85 50 82 ISBN 82-91707-61-8

ROLOJ:

JORGEN TESMAN, stipendiulo pri arthistorio SINJORINO HEDDA TESMAN, lia edzino FRAUxLINO JULIANE TESMAN, lia onklino SINJORINO ELVSTED ASESORO BRACK EJLERT LOVBORG BERTE, servistino en la domo de la geedzoj Tesman

(Brack prononcigxas: _Brak_ Jochum prononcigxas: _Jokum_ [o/] prononcigxas: franca _eu_ aux germana _oe_)

(La intrigo okazas en la vilao de _Tesman_ en la okcidenta parto de la urbo.)

UNUA AKTO

(Grandspaca, bele kaj elegante meblita salono kun dekoro en malhelaj koloroj. Sur la fona muro estas largxa pordaperturo kun flankentiritaj kurtenoj. Tiu aperturo kondukas en pli malgrandan cxambron, meblitan en la sama stilo kia la salono. Sur la dekstra muro de tiu cxi estas duala pordo, kiu kondukas al la antauxcxambro. Sur la kontrauxa, maldekstra muro estas vitra pordo, ankaux tiu kun flankentirita kurteno. Tra la fenestroj oni vidas parton de ekstera verando kun tegmento kaj foliarboj kun auxtunaj koloroj. Antauxe sur la planko staras ovala tablo kovrita de tuko kaj kun segxoj cxirkauxe. Antauxe sur la dekstra muro estas largxa, malhela porcelana forno, altdorsa apogsegxo, skabelo kun kuseno kaj du taburetoj. En la dekstra angulo estas angulsofo kaj malgranda ronda tablo. Antauxe, iom tirita de la muro, estas sofo. Interne apud la vitra pordo estas piano. Ambauxflanke de la fona pordo staras etagxeroj kun ajxoj el terakoto kaj majoliko. Cxe la fona muro de la malantauxa cxambro oni vidas sofon, tablon kaj kelkajn segxojn. Super tiu sofo pendas portreto de belaspekta, maljuna viro en uniformo de generalo. Super la tablo pendas lampo kun neklara, laktokolora, vitra kupolo. -- Cxirkauxe en la salono estas multaj florbukedoj metitaj en vazojn. Aliaj kusxas sur la tabloj. Sur la plankoj de ambaux cxambroj kusxas dikaj tapisxoj. -- Matena lumo. La suno brilas tra la vitra pordo.)

(_Frauxlino Juliane Tesman_, kun cxapelo kaj sunombrelo, envenas de la antauxcxambro, akompanata de _Berte_, kiu portas bukedon, cxirkauxvolvitan de papero. _Frauxlino Tesman_ estas bonaspekta kaj bonanima sinjorino de proksimume 65 jaroj. Belete sed simple vestita en griza promena vesto. _Berte_ estas iom agxa servistino kun ordinara kampara aspekto.)

FRAUxLINO TESMAN (haltas interne de la pordo, auxskultas kaj diras mallauxte) Vere mi kredas, ke ili ankoraux ne ellitigxis.

BERTE (same mallauxte) Estas ja kiel mi diris, frauxlino. Pensu, -- tiom malfrue kiom la vaporsxipo alvenis en la nokto. Kaj jen poste! Dio mia, -- kiom la juna sinjorino volis elpaki, antaux ol sin retiri por ripozi.

FRAUxLINO TESMAN Jes, ja, -- lasu ilin nur bone ripozi. Sed fresxan matenan aeron ili almenaux havu enen al si, kiam ili venos. (sxi iras al la vitra pordo kaj tute malfermas gxin)

BERTE (apud la tablo, iom konfuzita kun la bukedo en la mano) Honto al mi se plu estas konvena loko. Mi opinias, ke mi metu gxin cxi tien, frauxlino. (metas la bukedon antauxe sur la pianon)

FRAUxLINO TESMAN Do nun vi havas novajn gemastrojn, mia kara Berte. Dio sciu, ke estis por mi pli ol zorgoplene rezigni pri vi.

BERTE (plorprete) Tamen pri mi, frauxlino! Kion mi diru? Mi, kiu dum tiom da jaroj estis en la servo de la frauxlinoj.

FRAUxLINO TESMAN Ni devas trankvile akcepti la staton. Vere estas nenio alia farebla. Vidu, Jorgen _devas_ havi vin en la domo cxe si. Li devas. Vi ja kutimigxis mastrumi por li ek de kiam li estis knabeto.

BERTE Jes, sed tamen, frauxlino, mi tiom zorge pensas pri sxi, kiu kusxas hejme. Kompatinda sxi, kiu mem estas tute senhelpa. Kaj jen kun la nova servistino! Neniam en la mondo lernas sxi kontentigi al la bezonoj de tiu malsana homo.

FRAUxLINO TESMAN Nu, mi certe sukcesos instrui sxin al tio. Kaj la plimulton mi kompreneble prenos sur min mem. Pro mia malfelicxa fratino vi ne bezonas maltrankviligxi, mia kara Berte.

BERTE Nu jes, sed estas ankaux alia afero, frauxlino. Mi multe timas, ke mi ne povos suficxe kontentigi al la juna sinjorino.

FRAUxLINO TESMAN Nu bona Dio, -- en la unua tempo eble okazos io tia.

BERTE Cxar aspekte sxi estas tre pretendema.

FRAUxLINO TESMAN Kompreneble. Filino de generalo Gabler. Kaj pripensu al kio sxi estis kutimita dum la generalo vivis. Cxu vi memoras, kiam sxi kune kun sia patro rajdis laux la vojo? En la longa, nigra draprobo? Kaj kun plumo en la cxapelo?

BERTE Jes, jes, -- estu certa! -- Sed vere mi ne tiam imagis, ke farigxus paro el sxi kaj la kandidato.

FRAUxLINO TESMAN Ankaux mi ne. -- Sed atentu -- Berte, -- dum mi memoras: De nun vi ne titolu Jorgen kandidato. Vi devas diri "la doktoro".

BERTE Jes, ankaux la juna sinjorino menciis tion -- cxinokte, -- jxus kiam ili envenis la pordon. Cxu vere _estas_ tiel, frauxlino?

FRAUxLINO TESMAN Jes, efektive estas tiel. Imagu, Berte, -- ili faris lin doktoro eksterlande. Nun dum la vojagxo, komprenu. Pri tio mi auxdis ecx ne vorteton, -- antaux ol li mem rakontis tie malsupre sur la sxipkajo.

BERTE Jes, ja, li certe kapablas farigxi kio ajn. Tiom lerta kiom _li_ estas. Sed mi neniam kredis, ke li ankaux volis komenci kuraci homojn.

FRAUxLINO TESMAN Ne, ne estas tia doktoro, kia li farigxis. -- (kapskuas signifoplene) Tamen baldaux vi eble nomu lin io alia, kio estas ankoraux pli grandioza.

BERTE Cxu vere! Kio estos tio, frauxlino?

FRAUxLINO TESMAN (ridetas) Hm, -- nu, tion vi scius! (emociita) Aj, Dio mia, -- se karmemora Jochum povus rigardi el sia tombo, kaj vidi, kio farigxis el lia knabeto! (cxirkauxrigardas) Sed auxskultu, Berte, -- kial vi _jenon_ faris? -- Forprenis la kovrajxojn de cxiuj mebloj?

BERTE Sinjorino diris, ke mi tion faru. Sxi ne sxatas kovrajxojn sur la segxoj, sxi diris.

FRAUxLINO TESMAN Cxu ili do uzos cxi tiun cxambron -- cxiutage?

BERTE Jes, sxajne. Almenaux laux Sinjorino. Cxar li mem, -- la doktoro, -- li nenion diris.

(_Jorgen Tesman_ venas kantetante de la dekstra flanko de la malantauxa cxambro, portante malplenan, malfermitan valizon. Li estas mezstatura, juneca viro de 33 jaroj, iom diketa, kaj kun fidema, ronda, kontenta vizagxo, blondaj haroj kaj barbo. Li portas okulvitrojn, kaj estas vestita en komforta, iom neglektema hejma vestajxo.)

FRAUxLINO TESMAN Bonan matenon, bonan matenon, Jorgen!

TESMAN (cxe la pordo) Onklino Julle! Kara onklino Julle! (proksimigxas kaj vigle agitas sxian manon) Vi, cxi tie -- tiom frue en la tago! Cxu?

FRAUxLINO TESMAN Jes, kompreneble ke mi devis fari etan viziton al vi.

TESMAN Kaj tio ecx se vi ne havis suficxan ripozon dum la nokto!

FRAUxLINO TESMAN Ho, neniel afektas min.

TESMAN Nu, cetere vi venis bone hejmen de la kajo? Cxu?

FRAUxLINO TESMAN Jes, vere mi faris, -- dank' al Dio. La asesoro gxentile akompanis min gxis la pordo.

TESMAN Domagxe ke ni ne povis kunpreni vin en la veturilo. Sed vi ja mem vidis --. Hedda havis tiom da skatoloj, kiujn ni devis kunpreni.

FRAUxLINO TESMAN Jes, vere ege multe da skatoloj sxi havis.

BERTE (al Tesman) Eble mi eniru por demandi Sinjorinon, cxu estus io pri kio mi povus sxin helpi?

TESMAN Ne, dankon, Berte, -- vi ne faru. Se sxi ion deziras, sxi sonorigos, sxi diris.

BERTE (dekstren) Nu tiel.

TESMAN Sed jen, -- kunprenu tiun cxi valizon.

BERTE (prenas gxin) Mi metos gxin en la subtegmentejon.

(Sxi eliras tra la pordo de la antauxcxambro.)

TESMAN Imagu, onklino, -- tiun valizon mi havis tute plensxtopita de nuraj kopioj. Estas nekredeble kiom mi sukcesis kolekti en la arkivoj. Malnovaj, strangaj dokumentoj pri kiuj neniu ion sciis --

FRAUxLINO TESMAN Jes certe, vi ne malsxparis vian tempon dum la nuptovojagxo, vi, Jorgen.

TESMAN Ne, tion mi ja povas diri. Sed demetu vian cxapelon. Jen! permesu al mi malnodi la banton. Cxu?

FRAUxLINO TESMAN (dum li tion faras) Ho Dio mia, -- tio cxi estas ja kvazaux vi ankoraux estus hejme cxe ni.

TESMAN (turnas la cxapelon en sia mano) Jen, -- kian belan, grandiozan cxapelon vi havigis al vi!

FRAUxLINO TESMAN Mi acxetis gxin pro Hedda.

TESMAN Pro Hedda? Cxu?

FRAUxLINO TESMAN Jes, por ke Hedda ne hontu pri mi, kiam ni kune promenos surstrate.

TESMAN (karese frapetas sxian vangon) Vi ja pensas pri cxio, vi, onklino Julle! (metas la cxapelon sur segxon cxe la tablo) Kaj nun, -- jen, -- ni eksidu cxi tie en la sofo. Kaj iom babilu gxis Hedda venos.

(Ili sidigas sin; sxi metas sian sunombrelon en la angulon de la sofo.)

FRAUxLINO TESMAN (prenas ambaux liajn manojn kaj rigardas lin) Kiom benate bone estas denove havi vin vigle vivanta antaux miaj okuloj, Jorgen! Ho vi, filo de nia karmemora Jochum!

TESMAN Kaj kiom por mi! Ree rigardi vin, onklino Julle! Vin, kiu estis por mi kaj patro kaj patrino.

FRAUxLINO TESMAN Jes, mi certe scias, ke vi dauxre amos viajn maljunajn onklinojn.

TESMAN Sed estas do neniu plibonigo por onklino Rina. Cxu?

FRAUxLINO TESMAN Ho ne, kara, -- estas ja neniu plibonigo atendebla por sxi, povrulino. Sxi kusxas tiel, kiel sxi kusxis dum tiuj multaj jaroj. Sed Dio permesu al mi havi sxin ankoraux iom da tempo! Cxar alie mi ne scias por kio vivi, Jorgen. Ecx pli nun, komprenu, kiam mi ne plu havas vin por kiu mastrumi.

TESMAN (frapetas sxian dorson) Nu, nu, nu, --!

FRAUxLINO TESMAN (abrupte sxangxas temon) Kaj jen ecx imagi ke vi estas edzigxinta viro, Jorgen! -- Kaj ke estas vi, kiu kaptis Hedda Gabler! La cxarmegan Hedda Gabler. Jen imagu! Sxi, kiu havis tiom da amindumantoj cxirkaux si!

TESMAN (kantetas kaj ridetas kontente) Jes, mi vere kredas ke mi havas suficxe da bonaj amikoj promenantaj en la urbo, kiuj min envias. Cxu ne?

FRAUxLINO TESMAN Kaj ke vi ankaux povis fari tian longan nuptovojagxon! Pli ol kvin, -- preskaux ses monatojn --

TESMAN Nu, -- por mi estis ja ia studvojagxo samtempe. Kiom da arkivoj kiom mi devis ekzameni! Kaj kiom da libroj kiom mi devis tralegi, kara!

FRAUxLINO TESMAN Nu jes, tiel do estas. (pli intime kaj iom mallauxte) Sed auxskultu nun, Jorgen, -- cxu vi ne havas ion -- ion kroman rakontindan?

TESMAN De la vojagxo?

FRAUxLINO TESMAN J-e-e-s.

TESMAN Ne, mi ne scias pri io alia ol tio, kion mi rakontis al vi en la leteroj. Ke mi ricevis la doktoran rangon tie sude -- tion mi ja rakontis al vi hieraux.

FRAUxLINO TESMAN Jes, tiaj aferoj, jes. Sed mi pensas, -- cxu vi ne havas iujn, -- iujn tiajn -- esperojn --?

TESMAN Esperojn?

FRAUxLINO TESMAN Dio mia, Jorgen, -- mi ja estas via maljuna onklino!

TESMAN Jes certe mi havas esperojn, ho jes.

FRAUxLINO TESMAN Nu?

TESMAN Mi havas ja la plej bonajn esperojn farigxi profesoro post nelonge.

FRAUxLINO TESMAN Jes, profesoro, jes --

TESMAN Aux, -- mi povas rekte diri, ke mi certe scias, ke mi farigxos. Sed kara, bona onklino Julle, -- tion vi ja mem bone scias!

FRAUxLINO TESMAN (ridetante) Jes, certe mi scias. Vi pravas. (sxangxas temon) -- Sed ni parolis pri la vojagxo. -- Gxi certe postulis multe da mono, Jorgen?

TESMAN Nu, bona Dio, -- la granda stipendio helpis ja longe.

FRAUxLINO TESMAN Sed mi vere ne komprenas, ke gxi estis suficxa por du.

TESMAN Ne, ne. Tio ne estas facile komprenebla. Cxu?

FRAUxLINO TESMAN Kaj aldone _tio_, ke estas sinjorino, kun kiu oni vojagxas. Cxar tio estas ekstreme pli multekosta, lauxdire.

TESMAN Jes, kompreneble, -- iom pli multekosta tio ja estas. Sed Hedda _devis_ havi tiun vojagxon, onklino! Sxi vere _devis_. Io alia ne konvenus.

FRAUxLINO TESMAN Ne, ne, ja ne konvenus. Cxar nuptovojagxo estas ja kutimo nuntempe. -- Sed diru nun, -- cxu vi jam suficxe trarigardis la apartamenton?

TESMAN Ho jes, kredu. Mi jam estis surpiede de post heligxo.

FRAUxLINO TESMAN Kaj kiel cxio al vi placxas?

TESMAN Bonege! Tute bonege! Estas nur tio kion mi ne komprenas, por kio ni uzu la du malplenajn cxambrojn, kiuj situas inter jena malantauxa cxambro kaj la dormocxambro de Hedda?

FRAUxLINO TESMAN (ridetas) Ho, mia kara Jorgen, tiujn vi certe bezonos -- post iom da tempo.

TESMAN Jes, certe vi pravas, onklino Julle! Cxar kiam mia libraro kreskos, tiam --. Cxu?

FRAUxLINO TESMAN Gxuste, mia kara knabo. Gxuste pri via libraro mi pensis.

TESMAN Plej kontenta mi ja estas pro Hedda. Antaux nia fiancxigxo, sxi ja ofte diris, ke sxi nenie sxatus logxi krom en la vilao de ministrino Falk.

FRAUxLINO TESMAN Jen imagu, -- ke okazis, ke gxi estis por vendo. Jxus post via foriro.

TESMAN Jes, onklino Julle, bonsxanco akompanis nin. Cxu?

FRAUxLINO TESMAN Sed multekoste, mia kara Jorgen! Multekoste estos por vi, -- cxio cxi.

TESMAN (rigardas sxin iom timeme) Jes, eble farigxos, onklino?

FRAUxLINO TESMAN Ho, granda Dio!

TESMAN Kiom, vi opinias? Proksimume? Cxu?

FRAUxLINO TESMAN Ne, tio neeblas por mi scii antaux ol ni estos ricevintaj cxiujn fakturojn.

TESMAN Nu, felicxe ke asesoro Brack akiris avantagxajn kondicxojn por mi. Tion li mem skribis en letero al Hedda.

FRAUxLINO TESMAN Jes ja, pri tio neniam timu, mia knabo. -- Krome por mebloj kaj tapisxoj mi garantiis.

TESMAN Garantiis? Vi? Kara onklino Julle, -- kian garantion povis _vi_ doni?

FRAUxLINO TESMAN Mi asignis miajn rentojn.

TESMAN (eksaltas) Kion! Viajn -- kaj la rentojn de onklino Rina!

FRAUxLINO TESMAN Jes, mi ne trovis alian eblecon, kara.

TESMAN (starigas sin antaux sxin) Sed cxu vi tute frenezigxis, onklino! Tiuj rentoj, -- estas ja la sola vivtenado por vi kaj onklino Rina.

FRAUxLINO TESMAN Nu, nu, -- ne ekscitigxu pro tio. Estas ja nur afero de formo, komprenu. Tion ankaux diris asesoro Brack. Cxar estas li, kiu tiom bonvoleme ordigis cxion por mi. Nur afero de formo, li diris.

TESMAN Jes, eble bone. Sed tamen --

FRAUxLINO TESMAN Cxar nun vi ja ricevos vian propran salajron por pagi. Kaj, Dio mia, ecx se ni devus iom elspezi --? Iom aldoni komence --? Estus ja nur ia felicxo por ni.

TESMAN Ho, onklino, -- neniam vi lacigxas oferi vin por mi!

FRAUxLINO TESMAN (ekstaras kaj metas siajn manojn sur liajn sxultrojn) Cxu mi do havas iun alian gxojon en tiu cxi mondo, krom ebenigi la vojon por vi, mia kara knabo? Vi, kiu havis nek patron nek patrinon al kiuj vin teni. Kaj nun ni staras cxe la celo, kara! Aspektis malespere kelkfoje. Sed, bona Dio, nun vi superas, Jorgen!

TESMAN Jes, estas strange kiel cxio arangxis sin avantagxe.

FRAUxLINO TESMAN Jes, -- kaj tiuj, kiuj kontrauxstaris vin -- kaj volis bari al vi la vojon, -- ili devas nun resti sube. Ili falis, tiuj, Jorgen! Tiu kiu estis por vi la plej dangxera, -- li falis plej fatale, li. -- Kaj nun li kusxas tiel, kiel li por si sternis, -- povra, miskonduta homo.

TESMAN Cxu vi ion auxdis pri Ejlert? Nome post kiam mi forvojagxis?

FRAUxLINO TESMAN Nenion krom tio ke li eldonus novan libron.

TESMAN Kion? Ejlert Lovborg? Jxus nun? Cxu?

FRAUxLINO TESMAN Jes, tion oni diras. Dio scias cxu gxi ion valoras, cxu? Ne, sed kiam la _via_ nova libro aperos, -- tio estos ja io alia, Jorgen! Pri kio gxi temos?

TESMAN Gxi temos pri la hejma industrio en Brabant en la Mezepoko.

FRAUxLINO TESMAN Jen, imagu, -- ke vi povas skribi ankaux pri tia temo!

TESMAN Cetere eble dauxros ankoraux longe pri tiu libro. Mi havas ja tiujn kompleksajn kolektojn, kiujn mi devas unue ordigi, komprenu.

FRAUxLINO TESMAN Jes, ordigi kaj kolekti, -- tion vi vere scipovas. Ne vane vi estas la filo de karmemora Jochum.

TESMAN Mi tre antauxgxojas komenci pri tio. Precipe nun, kiam mi ekhavis mian propran domon kaj hejmon kie labori.

FRAUxLINO TESMAN Kaj antaux cxio nun, kiam vi gajnis sxin, kiun via koro sopiris, kara Jorgen.

TESMAN (cxirkauxbrakas sxin) Ho jes, jes, onklino Julle! Hedda, -- sxi estas ja la plej sxatinda el cxio! (rigardas al la pordo) Jen mi kredas, ke sxi venas. Cxu?

(_Hedda_ venas de maldekstre tra la malantauxa cxambro. Sxi estas sinjorino de proksimume 29 jaroj. Vizagxo kaj staturo aspektas noble. La koloro de la hauxto iom pala. La okuloj estas sxtalgrizaj kaj esprimas malvarman, serenan trankvilon. La hararo estas bele bruneta, sed ne tre densa. Sxi estas vestita en eleganta, libere pendanta antauxtagmeza kostumo.)

FRAUxLINO TESMAN (iras al Hedda renkonte) Bonan matenon, kara Hedda! Kore al vi bonan matenon!

HEDDA (donas al sxi la manon) Bonan matenon, kara frauxlino Tesman! Vizitante tiom frue? Estas ja tre afable.

FRAUxLINO TESMAN (aspektas iom gxenata) Nu, -- cxu la juna sinjorino bone dormis en sia nova hejmo?

HEDDA Nu ja, dankon! Elteneble.

TESMAN (ridas) Elteneble! Jen, jen, vi trovas esprimon, Hedda! Vi vere dormis profunde kiel sxtono, kiam mi ellitigxis.

HEDDA Felicxe. Krome oni devas ja sin kutimigi al cxio nova, frauxlino Tesman. Iom post iom. (rigardas maldekstren) Hu, -- jen la cxambristino lasis la pordon de la altano malferma. Enondas kvazaux maro da suno.

FRAUxLINO TESMAN (iras al la pordo) Nu, do ni gxin fermu.

HEDDA Ne, ne, tion ne! Kara Tesman, kuntiru la kurtenojn. Tio donas pli malakran lumon.

TESMAN (cxe la pordo) Nu jes, -- nu jes. Jen, Hedda, -- nun vi havas ombron kaj ankaux fresxan aeron.

HEDDA Jes, fresxa aero estas cxi tie vere bezonata. Cxiuj tiuj benitaj floroj --. Sed, kara, -- bonvolu preni sidlokon, frauxlino Tesman!

FRAUxLINO TESMAN Ne, dankon. Nun mi ja scias, ke cxio statas bone, -- dank' al Dio! Kaj nun mi devas trovi mian vojon hejmen. Al sxi, kiu kusxas kaj sopire atendas, la kompatinda.

TESMAN Do vi kore salutu sxin multfoje de mi. Kaj diru al sxi, ke mi faros viziton al sxi iom poste hodiaux.

FRAUxLINO TESMAN Jes, ja, tion mi faros. Sed jen atentu, Jorgen -- (sercxas en la posxo de sia robo) Tion mi preskaux forgesis. Jen io kion mi kunportis por vi.

TESMAN Kio estas do tio, onklino? Cxu?

FRAUxLINO TESMAN (eltiras platan paketon en gazetpapero kaj donas gxin al li) Jen, mia kara knabo.

TESMAN (elpakas) Ho, bona Dio, -- cxu vi vere gardis ilin por mi, onklino Julle! Hedda! Estas vere kortusxe, kara! Cxu?

HEDDA (cxe la etagxeroj dekstre) Jes, kara, kio do estas?

TESMAN Miaj malnovaj matensxuoj! La pantofloj, vidu!

HEDDA Nu do. Mi memoras, ke vi ofte parolis pri ili dum la vojagxo.

TESMAN Jes, mi vere sentis la mankon de ili. (proksimigxas al sxi) Jen, rigardu ilin, Hedda!

HEDDA (iras al la forno) Ne, dankon, ili vere ne interesas min.

TESMAN (postsekvas sxin) Imagu -- tiujn onklino Rina brodis por mi kusxante en sia lito. Ecx malsana kia sxi estis. Ho, vi ne povas imagi, kiom da memoroj ili revokas.

HEDDA (cxe la tablo) Efektive ne por mi.

FRAUxLINO TESMAN Pri tio Hedda ja pravas, Jorgen.

TESMAN Jes, sed mi opinias, ke nun, kiam sxi apartenas al la familio --

HEDDA (interrompante) Kun tiu cxambristino ni certe neniam interakordos, Tesman.

FRAUxLINO TESMAN Ne interakordos kun Berte?

TESMAN Kara, -- kial vi _tiel_ ekpensas? Cxu?

HEDDA (montras) Jen rigardu! Tie sxi postlasis sian malnovan cxapelon sur la segxo.

TESMAN (konsternita, perdas la pantoflojn sur la plankon) Tamen Hedda do --!

HEDDA Imagu, -- se iu venus kaj tiajxon vidus.

TESMAN Tamen, Hedda, estas ja la cxapelo de onklino Julle!

HEDDA Cxu?

FRAUxLINO TESMAN (prenas la cxapelon) Jes vere, gxi estas mia. Kaj cetere gxi ne estas malnova, kara sinjorineto Hedda.

HEDDA Mi vere ne proksime rigardis gxin, frauxlino Tesman.

FRAUxLINO TESMAN (ligas la cxapelon sur sin) Kredu min, vere la unuan fojon mi nun portas gxin. Jes, Dio scias ke tiel estas.

TESMAN Kaj grandioza gxi estas. Vere grandioza!

FRAUxLINO TESMAN Nu, ne bombastu, mia kara Jorgen. (cxirkauxrigardas) La sunombrelon --? Nu, jen. (prenas gxin) Cxar ankaux tiu estas mia. (grumbletas) Ne tiu de Berte.

TESMAN Novan cxapelon kaj novan sunombrelon! Jen, Imagu, Hedda!

HEDDA Belaj, ecx belegaj ili estas.

TESMAN Jes, cxu ne? Cxu? Sed onklino, pririgardu nun vere Hedda antaux ol vi foriros! Vidu kiom belega sxi estas!

FRAUxLINO TESMAN Ho, kara, _tio_ estas ja nenio nova. Hedda estis ja cxarmega cxiujn siajn tagojn. (sxi kapsalutas kaj foriras dekstren)

TESMAN (sekvas sxin) Jes, sed cxu vi rimarkis ke sxi farigxis iomete korpulenta kaj floranta? Kiom sxi ete dikigxis dum la vojagxo?

HEDDA (transpasxas la plankon) Ho, lasu nun tion --!

FRAUxLINO TESMAN (haltas kaj sin turnas) Dikigxis?

TESMAN Jes, onklino Julle, vi ne povas tion bone vidi nun, kiam sxi portas tiun robon. Sed _mi_, kiu havas okazon --

HEDDA (cxe la vitra pordo, senpacience) Ho, vi ne havas okazon al io ajn!

TESMAN Certe estas la montara aero tie sude en Tirolo --

HEDDA (abrupte, interrompante) Mi estas nun gxuste tia, kia mi estis je la forvojagxo.

TESMAN Jes, tion vi pretendas, vi. Sed honto al mi se vi estas. Cxu ne ankaux al vi tiel aspektas, onklino?

FRAUxLINO TESMAN (kunplektas la manojn kaj rigardas sxin) Rava, -- rava, -- rava estas Hedda. (iras al sxi, per ambaux manoj klinigas sxian kapon, kaj kisas sxian hararon) Dio benu kaj gardu Hedda Tesman. Pro Jorgen.

HEDDA (sin zorgeme desxirante) Ho --! Lasu min nun.

FRAUxLINO TESMAN (en kvieta kortusxo) Cxiun opan tagon mi enrigardos cxe vi du.

TESMAN Jes, tion faru, onklino. Cxu?

FRAUxLINO TESMAN Adiaux, adiaux!

(Sxi eliras tra la pordo de la antauxcxambro. _Tesman_ akompanas sxin elen. La pordo restas malferma. Oni auxdas _Tesman_ ripeti siajn salutojn al onklino _Rina_, kaj danki pro la matensxuoj)

(Samtempe _Hedda_ iras tien kaj reen sur la planko, suprenlevas la brakojn, pugnigas la manojn kvazaux en kolero. Sxi tiras la kurtenojn for de la vitra pordo, restas tie staranta, kaj elrigardas.)

(Iom poste _Tesman_ ree envenas kaj fermas la pordon post si.)

TESMAN (prenas la pantoflojn de la planko) Al kio estas vi rigardanta, Hedda?

HEDDA (denove trankvila kaj sinrega) Mi simple staras rigardante la foliaron. Gxi estas tre flava. Kaj kiom velka!

TESMAN (enpakas la sxuojn kaj metas ilin sur la tablon) Jam estas ja Septembro.

HEDDA (denove maltrankvila) Jes, pensu, -- jam estas -- estas Septembro.

TESMAN Cxu vi ne trovas, ke onklino Julle aspektis tre strange? Preskaux solene? Cxu vi povas kompreni sxian konduton? Cxu?

HEDDA Mi apenaux konas sxin. Cxu sxi ne ofte estas tia?

TESMAN Ne, ne kia hodiaux.

HEDDA (iras for de la vitra pordo) Cxu vi kredas, ke sxi sentas sin afliktita pro tio pri la cxapelo?

TESMAN Eh, ne multe. Eble iom en la momento --

HEDDA Sed kia maniero estas do tio, dejxeti la cxapelon cxi tie en la salono. Tio ne estas kutimo.

TESMAN Nu, vi povas esti certa, ke onklino Julle tion neniam plu faros.

HEDDA Cetere mi certe trankviligos sxin.

TESMAN Jes, kara, kara Hedda, se vi tion volus!

HEDDA Kiam vi iros al ili poste hodiaux, vi povos ja inviti sxin cxe ni por la vespero.

TESMAN Jes, tion mi efektive faros. Kaj estas ankaux alia afero, per kiu vi povus ege gxojigi sxin.

HEDDA Nu?

TESMAN Se vi nur povus decidigi vin familiane alparoli sxin. Pro mi, Hedda? Cxu?

HEDDA Ne, ne, Tesman -- je Dio, ne petu min pri tio. Mi tion al vi diris iam antauxe. Mi provos nomi sxin onklino. Kaj tio suficxu.

TESMAN Nu do tiel. Sed mi opinias, ke nun, kiam vi apartenas al la familio, nun --

HEDDA Hm, -- mi ne gxuste scias cxu --

(Sxi iras trans la plankon al la porda aperturo.)

TESMAN (iom poste) Cxu io estas al vi, Hedda? Cxu?

HEDDA Mi ja rigardas mian malnovan pianon. Gxi ne bone harmonias kun la aliaj mebloj.

TESMAN La unuan fojon kiam mi ricevos salajron, mi arangxu por gxin sxangxi.

HEDDA Ne, ne, -- ne sxangxi. Mi ne volas malhavi gxin. Prefere ni metu gxin tien en la malantauxan cxambron. Kaj anstatauxe ni povos havi alian cxi tie. Lauxokaze, mi opinias.

TESMAN (iom embarasita) Jes, -- tion ni ja povos fari.

HEDDA (prenas la bukedon de sur la piano) Tiuj floroj ne estis cxi tie cxinokte, kiam ni venis.

TESMAN Eble onklino Julle kunportis ilin por vi.

HEDDA (rigardas en la bukedon) Vizitkarton. (elprenas gxin kaj legas) "Revenos iom poste". Cxu vi povas diveni de kiu?

TESMAN Ne. De kiu do? Cxu?

HEDDA Estas subskribite "Sinjorino notario Elvsted".

TESMAN Cxu vere? Sinjorino Elvsted! Frauxlino Rysing, kiel sxi nomigxis antauxe.

HEDDA Jes, gxuste. Tiu kun la iritanta hararo, per kiu sxi parade sensaciis. Via antauxa flamo, lauxdire.