Part 8
Li nenion perdas per via buŝo, sinjoro, kvankam mi scias, ke ĝi estas tro granda kalkula problemo, se oni volus kunmeti plenan registron de liaj bonaj ecoj. Kaj ankaŭ tiam la rakonto ne prezentus ankoraŭ la plenan grandecon de lia efektiva indo. Parolante en la plena seriozeco de laŭdado, mi vidas en li spiriton tre grandan, kaj liaj internaj talentoj estas laŭ mia opinio tiel grandaprezaj kaj maloftaj, ke, por esprimi sin pri li vere, nur lia spegulo prezentas ion similan al li, ĉio alia prezentus nur ombron de li.
OSRIK
Via princa moŝto parolas pri li la puran veron.
HAMLETO
Kaj la celo, sinjoro? Kial ni nun superĵetas tiun ĉi kavaliron per la kruda spirado de nia parolo?
OSRIK
Kion vi pensas?
HORACIO
Ĉu ne estas eble, ke ni kompreniĝadu per ia alia lingvo? Vi certe tion ĉi povos, sinjoro.
HAMLETO
Por kia celo vi nomis tiun ĉi kavaliron?
OSRIK
Laerton?
HORACIO
Lia monujo estas jam malplena: ĉiuj liaj oraj vortoj estas jam elspezitaj.
HAMLETO
Jes, tiun ĉi saman.
OSRIK
Mi scias, ke vi ne scias...
HAMLETO
Estas eble, ke vi scias, ke mi ne scias, kaj tiel plu. Sed kion do vi deziras, sinjoro?
OSRIK
Vi ne scias, kian perfektecon Laerto posedas...
HAMLETO
Mi ne pretendas je tia sciado, por ne egaligi min kun li en perfekteco; koni alian homon fundamente signifus koni sin mem.
OSRIK
Jes, sinjoro, rilate la uzadon de bataliloj; laŭ la komuna famo li havas en tiu ĉi punkto neniun egalan al si.
HAMLETO
Kia estas lia batalilo?
OSRIK
Glavo kaj rapiro.
HAMLETO
Sekve, laŭ viaj vortoj, du specoj de bataliloj. Nu, plu?
OSRIK
La reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj; li do, kiom mi aŭdis, donis kiel garantion ses francajn glavojn kune kun la apartenaĵo, kiel ekzemple zonoj, portiloj kaj tiel plu. Tri el tiuj ĉi subteniloj estas efektive tre agrablaj por la okulo, tre respondaj al la objektoj, senfine belaj subteniloj kaj tre bonguste aranĝitaj.
HAMLETO
Kion vi nomas subteniloj?
HORACIO (al Hamleto).
Mi sciis, ke vi devos ankoraŭ plezuriĝi kun liaj komentarioj, antaŭ ol la parolo finiĝos.
OSRIK
La subteniloj estas la portiloj.
HAMLETO
Tiu ĉi esprimo estus pli konvena por la objekto, se ni povus porti ĉe nia flanko pafilegon; ĝis tiu tempo ni nomu ĝin pli bone portiloj. Sed plue: ses berberaj ĉevaloj kontraŭ ses francaj glavoj kun iliaj apartenaĵoj kaj ses bonguste aranĝitaj subteniloj; tio ĉi estas franca veto kontraŭ dana. Por kio do ili tion ĉi donis kiel garantion, kiel vi vin esprimas?
OSRIK
La reĝo, sinjoro, vetis, ke Laerto en dekdu renkontiĝoj inter vi kaj li ne venkos pli ol tri fojojn; li do vetis, ke el dekdu li venkos naŭ fojojn; kaj oni povus tuj fari la provon, se via princa moŝto estus inklina.
HAMLETO
Kaj se mi respondos, ke ne?
OSRIK
Mi pensas, via princa moŝto, ke estus bone konsenti je tiu ĉi provo.
HAMLETO
Mi nun promenados en tiu ĉi salono; kun la permeso de lia reĝa moŝto nun estas la horo, en kiu mi ĝuas freŝan aeron. Oni alportu la rapirojn; se Laerto deziras kaj se la reĝo restas ĉe sia intenco, mi penos gajni por li, se mi povos; se ne,--tiam mi forportos kun mi nur la malhonoron kaj multe da batoj.
OSRIK
Tiel mi devas klarigi vian decidon?
HAMLETO
En tiu ĉi senco, sinjoro, kun ornamoj laŭ via gusto.
OSRIK
Mi rekomendas al via princa moŝto mian aldonitecon. (Foriras.)
HAMLETO
Al viaj servoj. (Al Horacio.) Li bone faras, ke li mem sin rekomendas; ĉar nenia alia buŝo servus al li por tio ĉi.
HORACIO
Tiu ĉi birdido elrampis el la nesto kun duono de sia ova ŝelo sur la kapo.
HAMLETO
Li faris ceremoniojn kun la mamo de sia patrino antaŭ ol suĉi ĝin. En tia maniero li kaj multaj aliaj de tiu sama speco, en kiujn nia pala tempo estas enamita, kaptis nur la tonon de la modo kaj la eksteran brilon de la interparolado: speco de ŝaŭma miksaĵo, kiu rampas en ĉion; sed oni pro provo nur ekspiru sur ĝin, kaj la ŝaŭmaj vezikoj krevos. (Eniras nobelo.)
NOBELO
Estimata princo, lia reĝa moŝto ricevis saluton de vi per la juna Osrik, kiu raportis al li, ke vi deziras atendi lin en la salono. Li sendas min, por demandi vin, ĉu via deziro skermi kun Laerto daŭras ankoraŭ, aŭ ĉu vi deziras por tio ĉi pli longan prokraston.
HAMLETO
Mi restas fidela al miaj decidoj, ili konformigas sin al la volo de la reĝo. Se por li estas oportune, mi estas preta, nun aŭ en ĉia alia tempo, supozante, kompreneble, ke mi ĝin tiel bone povos, kiel nun.
NOBELO
La reĝo, la reĝino kaj ĉiuj volas tuj veni tien ĉi.
HAMLETO
En bona horo!
NOBELO
La reĝino deziras, ke vi afable ekparolu al Laerto, antaŭ ol vi komencos batali.
HAMLETO
Ŝia konsilo estas bona. (La nobelo foriras.)
HORACIO
Vi perdos tiun ĉi veton, princo.
HAMLETO
Mi ne pensas: de la tempo, kiam li iris Francujon, mi ĉiam ekzercadis min; ĉe tiu neegala veto mi venkos. Sed vi ne povas prezenti al vi, kiel malbone estas al mi en la koro. Tamen tio ĉi neniom malhelpas.
HORACIO
Ne, kara princo...
HAMLETO
Ĝi estas nur bagatelo sensignifa; sed ĝi estas ia speco de malbona antaŭsento, kiu virinon eble maltrankviligus.
HORACIO
Se via interna sento ion diras kontraŭ tio ĉi, tiam obeu al ĝi; mi zorgos, ke ili ne venu tien ĉi, mi diros, ke vi ne estas nun disponita.
HAMLETO
Tute ne! Mi aŭskultas neniajn antaŭsignojn: neŝanĝebla sorto direktas eĉ la falon de pasero. Se ĝi fariĝos nun, ĝi ne fariĝos poste; se ĝi ne fariĝos poste, ĝi fariĝos nun; se ĝi ne fariĝos nun, ĝi devas ja iam fariĝi en estonteco. Oni devas ĉiam esti preta. Ĉar nenia homo scias, kion li forlasas, kia do diferenco, se li pli frue forlasas. Ĝi estu!
(Eniras la reĝo, la reĝino, Laerto, korteganoj, Osrik kaj aliaj kun rapiroj k. t. p.)
REĜO
Hamleto, venu kaj amike prenu Tiun ĉi manon!
(Metas la manon de Laerto en la manon de Hamleto.)
HAMLETO (al Laerto).
Vi al mi pardonu, Sinjoro! mi al vi maljusta estis, Sed vi pardonu pro honoro via. La ĉirkaŭantoj scias--kaj sendube Vi ankaŭ aŭdis--mia kapo estas Malsana. Mia ago, kiu forte En vi ekscitis tutan la animon Kaj la honoron,--mi pri ĝi konfesas: Ĝi estis nur frenezo. Ĉu Hamleto Laerton ekofendis? Ne! Ĉar certe Se de si mem Hamleto nun disiĝis Kaj li nur tial faris la ofendon, Ke li nun estas ne li mem,--ja tiam Ĝin ne Hamleto faris kaj Hamleto Rifuzas la ofendon. Kiu do Ĝin faris? La frenezo de Hamleto. Se tiel estas, tiam li ja mem La suferanto estas. La frenezo Hamleton malfeliĉan suferigas. Kaj jen, sinjoro, antaŭ atestantoj Konfeso mia senkulpigu min Nun antaŭ la grandanimeco via, Ĉar mi la sagon pafis trans la domon Kaj trafis kontraŭvole mian fraton.
LAERTO
Naturo mia, kiu la plej multe Min devus instigadi al la venĝo, Nun estas jam kontentigita plene. Sed laŭ severaj leĝoj de l' honoro Ne povas mi paroli pri paciĝo, Ĝis pli maljunaj homoj de honoro Decidos ke, savante mian nomon, La pacon noble povas mi akcepti. Ĝis tiu tempo mi la amon vian Akceptos per la koro, sed batalos.
HAMLETO
Volonte mi konsentas; kun konfido Mi nun batalos pro l' honoro via. Nun donu la rapirojn, venu!
LAERTO
Venu!
HAMLETO
Mi volas esti kamp' por via gloro; Sur mia nelerteco via arto Ekbrilu, kiel stel' en nigra nokto.
LAERTO
Vi mokas, princo.
HAMLETO
Ne, je mia vorto!
REĜO
Nun donu la rapirojn, juna Osrik! Vi scias ja la veton, fil' Hamleto?
HAMLETO
Ho, jes! Sed vi la gajnon de la veto Konfidis ne al tute ĝusta mano.
REĜO
Pro tio mi ne timas; mi ja vidis Skermadon de vi ambaŭ. Li allernis, Sed tial oni donis al ni cedon.
LAERTO (pesante rapiron en la mano).
Tro multepeza, mi alian volas.
HAMLETO
Mi prenas. Ĉiuj de egala longo?
(Ili preparas sin al la skermado.)
OSRIK
Jes, via princa moŝto.
REĜO
La botelojn Da vino metu prete sur la tablon! Se en l' unua fojo aŭ la dua! Hamleto trafos aŭ en tria fojo Rebatos la ekbaton, tiam tuj Ektondru laŭte ĉiuj pafilegoj; La reĝo tiam trinkos pro la sano De sia fil' Hamleto kaj li ĵetos En la kalikon perlon, kies kosto Superos ĉion, kion ĝis nun havis La reĝoj de Danujo en la krono. Pretigu la kalikojn! La trumpeto Anoncu al tamburo, la tamburo Al la pafilegisto, pafilego Al la ĉielo, fine la ĉielo Anoncu al la tero: nun la reĝo Pokalon malplenigas pro Hamleto!-- Komencu do batalon; vi, juĝistoj, Atentu bone!
HAMLETO (al Laerto).
Venu do, sinjoro!
LAERTO
Mi estas preta, princo. (Ili skermas.)
HAMLETO
Unu!
LAERTO
Ne!
HAMLETO
Juĝistoj diru.
OSRIK
Vere, jes, trafite.
LAERTO
Nu, bone! Nun ankoraŭ unu fojon!
REĜO
Halt'! Donu vinon!--Nun, Hamleto mia, La perlo estas via. Vian sanon! Vi prenu la pokalon!
(Post la sceno estas aŭdataj trumpetado kaj pafoj de pafilegoj.)
HAMLETO
Ne, mi devas Antaŭe fini! (Al Laerto.) Venu! (Ili skermas.) Nun denove Trafite! Kion diras vi?
LAERTO
Tuŝite! Tuŝite, mi konfesas.
REĜO
Nia filo, Vi venkas.
REĜINO
Li varmiĝis, li laciĝis. Hamleto, prenu mian tukon, viŝu La ŝviton de la frunto! La reĝino Feliĉon vian trinkas nun!
HAMLETO
Patrino...
REĜO
Gertrudo, vi ne trinku!
REĜINO
Mi deziras, Permesu, mia edzo, mi vin petas.
REĜO (flanken.)
La vino venenita! Ŝi pereis!
HAMLETO
Patrino mia, mi ankoraŭ trinki Ne povas. Mi tuj finos.
REĜINO
Venu, filo, Mi viŝos vian ŝviton de l' vizaĝo.
LAERTO
Nun mi lin trafas, reĝo.
REĜO
Mi ne kredas.
LAERTO (flanken).
Kaj tamen kontraŭ mia konscienco!
HAMLETO
Laerto, venu, nun la trian fojon! Vi ludas; mi vin petas, batu forte; Mi timas, ke vi faras kun mi ŝercojn.
LAERTO
Vi pensas? Bone! (Ili skermas.)
OSRIK
Sur la ambaŭ flankoj Nenia rezultato.
LAERTO
Nun vin gardu!
(Laerto vundas Hamleton; en la flameco de la batalado ili ŝanĝas la rapirojn kaj Hamleto vundas Laerton.)
REĜO
Disigu ilin, ili tro varmiĝis.
HAMLETO
Ne, ne, ankoraŭ unu fojon! (La reĝino svenas.)
OSRIK
Haltu! Rigardu la reĝinon!
HORACIO
Ambaŭ sangas.-- Kiel vi fartas, princ'?
OSRIK
Kiel vi fartas, Laerto?
LAERTO
Ve! Mi estas nun kaptita Per la kaptilo mia propra! Juste Min mem perfido mia pereigis!
HAMLETO
Ha, la reĝino! Kio al ŝi estas?
REĜO
Ŝi svenas, ĉar ŝi vidas sangon.
REĜINO
Ne! La vino, ha, la vino! Ho, Hamleto! Ĝi estis venenita! Mi pereas! (Ŝi mortas.)
HAMLETO
Perfido! Krimo! Fermu tuj la pordojn! Elserĉi la krimulon! (Laerto falas.)
LAERTO
Jen, Hamleto: Li estas antaŭ vi. Vi jam pereis, Nenio en la mondo vin nun savos; Eĉ duonhor' da viv' al vi ne restas. La ilo de la krim' en via mano Troviĝas! sciu, ho, Hamleto nobla, Ke la rapiro estis venenita. Kontraŭ min mem sin turnis mia ruzo: Rigardu, nun mi kuŝas, por neniam Leviĝi plu. Patrino via ankaŭ Nun venenita... Fino... Mi ne povas. La reĝo ĉion... Lia kulpo... Reĝo...
HAMLETO
La pinto ankaŭ estas venenita? Nu, faru do, venen', laboron vian! (Trapikas la reĝon).
REĜO
Ho, helpu, helpu! Estas temp' ankoraŭ!
HAMLETO (devigante la reĝon trinki el la pokalo).
Vi trinku, mortigisto, adultulo, Abomeninda, malbenita dano! Eltrinku la pokalon kun la perlo! Patrinon mian sekvu! (La reĝo mortas.)
LAERTO
Li meritis. Li la venenon miksis por ni ĉiuj. Hamleto nobla, antaŭ nia morto Ni kore nin pardonu reciproke! Mi liberigas vian konsciencon De l' mort' de mia patro, ankaŭ vi Pardonu min pro via morto! (Li mortas.)
HAMLETO
Dio Al vi pardonu plene! Mi vin sekvas.-- Mi mortas, Horacio!--Nun adiaŭ, Reĝino malfeliĉa!--Kaj vi ĉiuj, Vi tremas pro okazo la terura, Vi estas palaj mutaj atestantoj... Se mi nur havus tempon... Ha, la morto Arestas tre rapide... mi tre multe Al vi rakonti povus! Tiel estu! Mi mortas, Horacio, tamen vi, Vi vivas,--senkulpigu kaj klarigu Min kaj aferon mian al la homoj.
HORACIO
Ho ne! Mi nun ne volas resti dano, Mi ankaŭ apartenas al romanoj: Ankoraŭ restis vin' en la pokalo...
HAMLETO
Ho ne, amiko! Se vi estas viro, Mi petas vin, ne tuŝu la pokalon! Ho, Dio! Kia nomo post mi restus, Se vi, la sola, kiu ĉion scias, Forlasus nun la mondon! Ho, amiko, Se vi min iam portis en la koro, Retenu vin ankoraŭ de l' ĉielo Kaj vivu en la mondo abomena, Por savi mian nomon per rakonto De mia historio.
(Oni aŭdas marŝon en malproksimeco kaj pafojn post la sceno.)
Kia bruo?
OSRIK
La juna Fortinbras nun el Polujo Revenas post la venko kaj milite Salutas la senditojn de Anglujo.
HAMLETO
Mi mortas, Horacio! La veneno Jam la spiriton mian neniigas; Kaj la sciigon el Anglujo mi Ne povas plu atendi; sed, amiko, Mi antaŭdiras, ke l' elekto falos Sur Fortinbrason; kaj la voĉon mian Antaŭ la morto mi al li fordonas. Raportu al li tion ĉi kaj ankaŭ La tutan historion de la faktoj.-- La resto do--silento! (Li mortas.)
HORACIO
Nobla koro Nun ĉesis bati! Kara mia princo, Adiaŭ! Bonan nokton! La anĝeloj Plej puraj al vi kantu dorman kanton!-- Pro kio batas la tamburo? (Marŝo post la sceno.)
(Eniras Fortinbras, la senditoj de Anglujo kaj aliaj.)
FORTINBRAS
Kie Fariĝis la terura dramo?
HORACIO
Kion Vi volas vidi? Se ian malĝojon Aŭ mirindaĵon, tiam ĉesu serĉi.
FORTINBRAS
Ho, sangaj faroj! Ho, fiera morto, Kiela festo estas nun en via Palac' eterna, se per unu fojo Vi tiom da oferoj reĝaj buĉis?
UNUA SENDITO
Terura vido! Ni kun la sciigoj El Anglolando venas tro malfrue. Nun estas surdaj la oreloj, kiuj Aŭskulti devus la raporton nian, Ke la ordono estas plenumita, Ke Rosenkranz kaj Güldenstern ne vivas. Nu kiu al ni diros: mi vin dankas?
HORACIO
Li certe ne, se li eĉ estus viva; Ĉar li mortigi ilin ne ordonis. Sed ĉar rapide post la sanga faro Revenis vi, (al Fortinbras) vi venke el Polujo, (al la senditoj) Vi el Anglujo,--tial nun ordonu Ke oni metu la mortintojn alte Sur katafalkon antaŭ la popolo Kaj mi rakontos al la nesciantoj, Kiele ĉio tio ĉi fariĝis. Vi aŭdos faktojn sangajn, nenaturajn, Vi aŭdos pri okazaj juĝofaroj Kaj pri mortigoj blindaj kaj pri mortoj, Kaŭzitaj de perfido kaj de ruzo, Kaj pri insidoj, kiuj returniĝis Kaj falis sur la kapon de l' krimuloj. La tutan veron mi al vi raportos.
FORTINBRAS
Rapidas ni aŭskulti. Kaj kunvoku La regnajn prezentantojn al kunveno! Mi nun akceptas kun malgaja koro Feliĉon mian. Sur la danan tronon Mi havas rajtojn, mi ilin prezentos, Ĉar nun l' okazo tion ĉi postulas.
HORACIO
Pri tio ankaŭ ion mi parolos; Pri tio ĉi raportos mi la voĉon De tiu, kies voĉon multaj sekvos. Sed ni rapidu kun la elektado, Ĉar la spiritoj estas nun ankoraŭ Tre forte incititaj, kaj intrigoj De malbonuloj povus nun facile Elvoki malfeliĉojn kaj konfuzojn.
FORTINBRAS
Kvar kapitanoj portu sur la trono La korpon de Hamleto: se li vivus, Sur ĝi li certe sidus la plej noble Kaj la plej reĝe. Ĉe l' funebra iro Aperu plene la parad' milita! Forprenu nun la korpojn! Tia vido Konvenus nur al kampo de milito. Ordonu nun komenci la pafadon!
(Funebra marŝo. Ĉiuj foriras, forportante la mortintojn. Oni aŭdas pafadon.)
KOLEKTO ESPERANTA APROBITA DE D^o ZAMENHOF
FRANCUJO.--HACHETTE kaj K^o, 79, Boul. St-Germain, Paris
LIVRES D'ÉTUDE
Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de Beaufront. 1 50
Corrigé de Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de Beaufront » 75
Commentaire sur la grammaire Esperanto, par L. de Beaufront 2 »
Texte synthétique des règles, préfixes, suffixes, expressions de l'Esperanto, traduction française en regard, par L. de Beaufront » 50
Thèmes d'application, _Lexicologie, Syntaxe, Formation des mots de l'Esperanto_, vocabulaire des mots employés, par L. de Beaufront 2 »
Cours commercial d'Esperanto, par Marissiaux 1 50
Corrigé des exercices du Cours commercial d'Esperanto, par M. Marissiaux 1 »
L'Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et Pagnier » 75
Corrigés des Exercices de l'Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et M. Procureur » 50
Premières leçons d'Esperanto, par Th. Cart. » 30
Dictionnaire Esperanto-Français, par L. de Beaufront 1 50
Structure du dictionnaire Esperanto. _Réponse à beaucoup d'objections._ (Teksto esperanta kaj franca), par L. de Beaufront » 30
Vocabulaire Français-Esperanto et Vocabulaire abrégé Esperanto-Français, par Th. Cart, M. Merckens et P. Berthelot 2 50
Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, par R. Lemaître » 40
TEKSTOJ EN ESPERANTO
Brueys et Palaprat. _Advokato Patelin_, tradukita de J. Evrot » 75
Devjatnin. _Verkaro._ 2 »
Diversaĵoj, rakontetoj tradukitaj de S^oj Lallemant kaj Beau. 1 25
Ekzercoj de Aplikado, _Leksikologio_, _Sintakso_, _Vortfarado Esperantaj_, de L. de Beaufront. 1 »
Esperantaj prozaĵoj, de diversaj aŭtoroj. 2 50
Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, de D^ro Zamenhof. 3 50
Fundamento de Esperanto, de D^ro Zamenhof 3 »
Godineau. _La Kolorigisto-aerveturanto._ » 30
Hamleto, dramo de Shakespeare tradukita de D^ro Zamenhof. 2 »
Komercaj leteroj, de P. Berthelot kaj Ch. Lambert » 50
Kondukanto de l' interparolado kaj korespondado kun aldonita Antologio Internacia, de Grabowski 2 »
Kurso tutmonda, de E. Gasse. » 75
Labiche et Legouvé. _Cikado ĉe Formikoj_, unuakta komedio » 60
La Fontaine. _Elektitaj Fabloj_, esperantigitaj de G. Vaillant » 75
La Komerca sekretario, de Ros Sudria. » 50
Leibniz. _Monadologio_, tradukita de E. Boirac. » 60
Maistre (X. de). _Vojaĝo interne de mia Ĉambro_, tradukita de S. Meyer » 75
Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. Bricard » 75
Molière. _L' Avarulo_, tradukita de S. Meyer » 75
---- _Don Juan_, tradukis Emile Boirac. 1 50
Norman. _Poŝlibro Internacia_, por Aferistoj, Turistoj, K. C. 2 »
Orzesko. _La interrompita kanto_, tradukita de Kabe. » 75
Perrault (Ch.). _Rakontoj pri Feinoj_, tradukitaj de Sinjorino Sarpy. 1 »
Pola Antologio, elektis et tradukis Kabe. 2 »
Rakontoj kaj Fabeloj (el Esperantaj Prozaĵoj) » 25
Sieroŝevski (Vaclav). _La Fundo de l' mizero_, tradukita de Kabe » 75
Virgilio. _Eneido_, kantoj I et II, tradukita de D^ro Vallienne. » 60
Kolekto Esperanta Aprobita de D-o Zamenhof
A LA MÊME LIBRAIRIE
Tutmonda Jarlibro Esperantista
ENHAVANTA LA
Adresarojn de D^ro ZAMENHOF
1906
Cet annuaire paraît tous les ans dans le courant de mai. Il contient: plus de 30000 adresses d'Espérantistes dans le monde entier, les renseignements les plus complets sur les Sociétés de propagation, les livres, les journaux, les publications de toute nature en Esperanto.
Un volume grand in-16, broché ....... 3 fr. 50
* * * * *
Internacia Scienca Revuo
Revue mensuelle scientifique rédigée
EN ESPERANTO
Paraissant depuis le 1^er Janvier 1904
COMITÉ DE PATRONAGE:
Société française de physique, Société internationale des Électriciens, MM. Adelsköld, Appell, d'Arsonval, Baudoin de Courtenay, Becquerel, Berthelot, Bouchard, Brouardel, Deslandres, G^al Sébert, membres de diverses académies.
RÉDACTION:
P. FRUICTIER _27, boulevard Arago, PARIS_
ADMINISTRATION:
HACHETTE & K^o _79, boulevard Saint-Germain, PARIS_
ABONNEMENT ANNUEL France 6 fr. 50 Etranger 7 fr. UN NUMÉRO: 60 centimes.
* * * * *
Mendelejev.--Provo de Kemia Kompreno de l' Monda Etero » 30
Ch. Richet.--La Spontanea Generado » 30
* * * * *
742-06--Coulommiers. Imp. Paul BRODARD.--P7-06.
Notoj de la tekstpreparinto:
Mi translokigis la antaŭreklamojn ĉe la fino de la teksto. Provizon de mankaj punktoj kaj aliajn interpunkciajn ŝanĝetojn mi faris sen rimarkoj. Mi registris aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj.