Hamleto, Reĝido de Danujo

Part 6

Chapter 6 4,113 words Public domain Markdown

Estas al mi tre agrable: en malsaĝaj oreloj aluda parolo dormas.

ROSENKRANZ

Princo, diru al ni, kie estas la korpo, kaj poste venu kun ni al la reĝo.

HAMLETO

La korpo estas ĉe la reĝo, sed la reĝo ne estas ĉe la korpo. La reĝo estas objekto...

GÜLDENSTERN

Objekto, princo?

HAMLETO

Kiu estas nenio. Venu al li. Kaŝu vin, vulpo, aliaj ĝin sekvu!

(Ĉiuj foriras.)

SCENO III

Alia ĉambro en la palaco. La reĝo kaj korteganoj.

REĜO

Mi lasis lin alveni, kaj la korpon Mi lasis serĉi. Ho, kia danĝero, Se li tiel libere promenados! Kaj tamen ni ne povas kun li agi Laŭ tuta severeco de la leĝo: Lin amas la amaso la malsaĝa,-- Ĝi juĝas per okulo, ne per kapo, Ĝi vidas la grandecon de la puno, Kaj pri la kulpo ĝi ne volas pensi. Nun tiu ĉi forsendo devas ŝajni Trankvila rezultato de pripenso. Malbonon per malbono ni forigos Aŭ per nenio.

(Venas Rosenkranz.)

Ha, nu kio estas?

ROSENKRANZ

Pri tio, kien metis li la korpon, Ne povis ni sciiĝi.

REĜO

Kaj li mem?

ROSENKRANZ

Li estas, reĝo, tie ĉi, sub gardo, Ĝis vi ordonos.

REĜO

Oni lin venigu.

ROSENKRANZ

He, Güldenstern, la princon enkonduku!

(Eniras Güldenstern kun Hamleto.)

REĜO

Nu, Hamleto, kie estas Polonio?

HAMLETO

Ĉe la vespermanĝo.

REĜO

Ĉe la vespermanĝo?

HAMLETO

Ne kie li manĝas, sed kie li estas manĝata. Kolekto da saĝaj kavaliroj en formo de vermoj venis nun al li kun vizito. Tuŝante la manĝadon, tiuj ĉi vermetoj estas la plej grandaj potenculoj. Ni nutras la bestojn, por nutri nin mem; kaj nin mem ni nutras por la vermoj. La grasa reĝo kaj la malgrasa almozulo estas nur du diversaj manĝospecoj, difinitaj por unu sama tablo: tio ĉi estas la fino de ĉio.

REĜO

Ho, Dio, Dio!

HAMLETO

Jen homo kaptas fiŝojn per la vermeto, kiu manĝis reĝon, kaj manĝas poste la fiŝon, kiu manĝis tiun vermon.

REĜO

Kion vi volas diri per tio ĉi?

HAMLETO

Nenion, mi volis nur montri al vi, ke reĝo povas vojaĝi tra la intestoj de almozulo.

REĜO

Kie estas Polonio?

HAMLETO

En la ĉielo. Sendu tien, por rigardi. Se via sendito tie lin ne trovos, tiam serĉu lin mem en alia loko. Sed se vi en la daŭro de monato lin ne trovos, vi lin eksentos per la nazo, kiam vi iros sur la ŝtuparon de la galerio.

REĜO (al kelkaj korteganoj).

Iru, serĉu lin tie.

HAMLETO (al la korteganoj).

Li atendos. (Kelkaj korteganoj foriras.)

REĜO

Hamleto, pro sendanĝereco via Al ni tre kara, kiel via faro Sincere nin doloras, vi nun devas Post la terura faro tre rapide Veturi for. Vi tial vin pretigu; La ŝipo jam atendas vin, la vento Favoras, kaj vi nun en bona horo Anglujon forveturos.

HAMLETO

Anglujon?

REĜO

Jes, Hamleto.

HAMLETO

Bone.

REĜO

Nun vi scias nian intencon.

HAMLETO

Mi vidas anĝelon, kiu ilin vidas. Sed bone! Anglujon! Adiaŭ, kara patrino!

REĜO

Via amanta vin patro, Hamleto.

HAMLETO

Mia patrino. Patro kaj patrino estas geedzoj; geedzoj estas kiel unu korpo: sekve, mia patrino. Ni veturu Anglujon!

REĜO (al Rosenkranz kaj Güldenstern).

Vi sekvu lin kaj logu al la ŝipo. Rapidu: ĝis vespero li jam devas Troviĝi sur la maro. Ne prokrastu! Jam ĉio estas preta al veturo. Rapidu, mi vin petas!

(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.)

Vi, Anglujo, Se mia amo estas por vi kara-- Vi taksi ĝin ja povas, ĉar ankoraŭ Ja ne paliĝis la cikatro, kiun La dana glavo al vi akre donis, Kaj la tribut' estimon vian montras-- Vi tiam ne malŝatos la ordonon, En mia skribo klare esprimitan,-- Kaj morto al Hamleto! Ho, Anglujo, Plenumu plej rapide mian peton! Li kiel febro mian sangon batas... Vi devas min sanigi. Dum li vivas, Feliĉon mi neniam povas trovi. (Foriras.)

SCENO IV

Ebenaĵo en Danujo. Fortinbras kaj militistaro en marŝo.

FORTINBRAS

Salutu, kapitan' en mia nomo La reĝon de Danujo kaj raportu, Ke Fortinbras' laŭ la promeso lia Deziras havi nun akompanantojn Por la trairo de la dana lando. Vi scias, kie vi nin povos trovi. Se lia reĝa moŝto ekdeziros Kun ni paroli, ni laŭ nia ŝuldo Tuj lin salutos. Tiel vi raportu.

KAPITANO

Mi faros, princ'.

FORTINBRAS (al la soldatoj.)

Antaŭen! Ne rapidu!

(Li foriras kun la soldatoj. Hamleto, Rosenkranz, Güldenstern kaj aliaj venas.)

HAMLETO

Sinjoro, kies tiuj ĉi soldatoj?

KAPITANO

De la norvego.

HAMLETO

Kien ili iras?

KAPITANO

Kontraŭ Polujon.

HAMLETO

Kaj sub kia estro?

KAPITANO

Sub la norvega princo Fortinbras.

HAMLETO

Ĉu vi deziras per milito preni Polujon tutan aŭ nur liman pecon?

KAPITANO

Por al vi diri tute puran veron, Ni iras pro peceto nur malgranda, Pli pro la nomo, ol pro la profito. Eĉ kvin dukatojn mi por ĝi ne donus. Kaj se ĝin vendi, ĝi al la norvego Aŭ al la polo certe pli ne donus.

HAMLETO

La poloj sekve ĝin eĉ ne defendos.

KAPITANO

Ho ne, ili kolektis jam soldatojn.

HAMLETO (flanken.)

Du mil animojn, dudek mil dukatojn Sendube kostos tiu ĉi disputo! Ulcero de bonstato kaj de paco,-- Interne krevas, se eksteren morto Ne vokas ĝin. (Laŭte) Mi dankas vin, sinjoro!

KAPITANO

Feliĉan vojon! (Foriras.)

ROSENKRANZ

Princo, ni atendas.

HAMLETO

Mi baldaŭ sekvos; iru vi antaŭe.

(Rosenkranz kaj la aliaj foriras.)

Ha, ĉio plendas kontraŭ mi, riproĉas Severe por prokrasto de la venĝo! Por kio taŭgas homo, se la tempon Li uzas nur por manĝi kaj por dormi? Nenio pli ol bruto! La Kreinto Al ni kapablon de pensado donis, Por povi vidi posten kaj antaŭen, Li donis al ni saĝon ne por tio, Ke ĝi en ni sen uzo pereadu. Ĉu mi ĝin nomos bruta forgesado? Ĉu mi ĝin nomos tima dubo, kiu Tro longe pensas pri la rezultato,-- Pripensemeco tia en si havas Kvaronon nur de la prudento vera Kaj tri kvaronojn de malnobla timo. Por kio mi nun vivas? Por eterne Nur ripetadi: «Tion ĉi vi faru»-- Kaj tamen resti sen farado, kiam Por ĝi mi havas kaŭzon kaj la volon Kaj forton kaj rimedojn por plenumi! Kaj ĉio min instigas! Jen ekzemplo: Mi vidis nun potencan soldataron,-- Ĝin juna princ' kondukas; en gloramo Li riskas por la duba rezultato Kuraĝe sian vivon, li ne timas Klopodojn kaj danĝerojn,--kaj pro kio? Pro nuksa ŝelo! Esti vere granda Signifas: sin ne movi sen bezono, Sed eĉ pro pajlo forte ekbatali, Se ĝin postulas la honor'. Kaj mi? La morto de la patro, malhonoro De la patrino, sango kaj prudento Instigas min,--kaj mi nenion faras! Kun honto antaŭvidas mi la morton De dudek mil soldatoj, kiuj iras Pro bagatelo, pro fantom' de gloro Al tombo. Kaj la pec', pro kiu ili Batalas, ne sufiĉas eĉ por doni Al ili ĉiuj lokon por batalo Aŭ por enpreni ĉiujn mortigotajn! De nun, ho mia kapo, vi laboru Nur por la venĝo, aŭ ekdormu tute! (Foriras.)

SCENO V

Elsinoro. Ĉambro en la palaco. La reĝino kaj Horacio.

REĜINO

Ne, ne! Ne volas mi kun ŝi paroli.

HORACIO

Ŝi forte petas, ŝia stato estas Tre kompatinda.

REĜINO

Kion do ŝi volas?

HORACIO

Ŝi ĉiam pri la patro nur parolas; Ŝi diras, ke la mond' estas kruela; Ŝi ĝemas kaj la bruston al si batas; Ŝin bagatel' ĉagrenas; ŝi parolas Delire kaj sen ia klara senco, Kaj tamen ŝiaj vortoj la aŭdanton Kondukas al konkludoj. Kungluante La sencon de la vortoj, la mienojn, La signojn, la aludojn, oni povas Ne scii difinite, sed supozi Tre multe da malbono. Estus bone Kun ŝi paroli, ĉar ĉe la popolo Tumulton povus veki ŝiaj vortoj.

REĜINO

Enlasu ŝin! (Horacio foriras.) Al la anim' malsana Aperas ĉie signoj de danĝero; La kulpo estas tiel timoplena, Ke per kaŝado ĝi sin nur malkaŝas!

(Venas Horacio kun Ofelio.)

OFELIO

Kie estas la bela reĝino de Danujo?

REĜINO

Kiel vi fartas, Ofelio?

OFELIO (kantas.)

Mia kara, mia belo Estis brava juna dano; Portis plumojn sur ĉapelo Kaj bastonon en la mano.

REĜINO

Ha, mia kara fraŭlino, kion signifas tiu ĉi kanto?

OFELIO

Kion? Mi petas vin, aŭdu:

(Kantas.)

Vane estas la espero: Li jam mortis, ne revenas! Lian kapon kovras tero, La piedojn ŝtono tenas.

REĜINO

Sed diru al mi, Ofelio...

OFELIO

Mi petas vin, aŭskultu.

(Kantas.)

Ĉemizeton oni metis... (Eniras la reĝo.)

REĜINO

Ha, mia edzo, rigardu!

OFELIO (kantas.)

Sur karulon inter ploroj; Sur la tombon oni ĵetis Multon el la kampaj floroj.

REĜO

Kiel vi fartas, kara fraŭlino?

OFELIO

Mi dankas! Tre bone. Oni diras, ke la strigo estis filino de bakisto. Ha, sinjoro, ni scias, kio ni estas, sed ni ne scias, kio ni povas fariĝi. Bonan apetiton!

REĜO

Ŝi ne povas forgesi la patron.

OFELIO

He, ni ne parolu pri tio ĉi; sed se oni vin demandos, kion ĝi signifas, tiam diru: (Kantas.)

En la tag' de Valenteno Mi al mia la trezoro Venis frue en mateno, Por saluti vin el koro. Tuj li levis sin kaj diris: «Venu, venu, amikino!» Ŝi eniris, sed eliris Jam virino, ne knabino.

REĜO

Kara Ofelio!

OFELIO

Por kio la ĵurado? Mi tuj finos. (Kantas.)

Fi do, hontu! Tiel agi! Vi ja trompis min sen koro! Amon viroj povas pagi Per depreno de l' honoro! Vi edziĝi min promesis, Kaj la vorton vi ne tenis.

Kaj li respondas:

He, mi ŝercis kaj mi ĉesis... Kial do vi al mi venis?

REĜO

Ĉu jam longe ŝi estas en tia stato?

OFELIO

Mi esperas, ke ĉio ankoraŭ estos bona. Ni estu nur paciencaj. Kaj tamen mi ne povas deteni min de ploro, kiam mi pensas, ke ili metis lin en malvarman teron. Al mia frato mi devos ĉion raporti, kaj vin mi dankas por la bona konsilo. Donu mian kaleŝon! Bonan nokton, sinjorinoj! Bonan nokton, ĉarmaj sinjorinoj! Bonan nokton, bonan nokton!

REĜO (al Horacio).

Vi sekvu ŝin kaj gardu ŝin atente.

(Horacio foriras.)

Ĝi estas la veneno de malĝojo; La morto de la patro ĉion kaŭzis. Gertrudo, kiam venas la suferoj, Ho ve, ne izolitaj ili venas, Sed en amaso. Ŝia patro mortis, La filo via estas forsendita-- Li mem sovaĝe kaŭzis la forsendon-- Kaj la popol' tumultas en supozoj Pri l' morto de l' honesta Polonio. Ni faris neprudente, ke ni kaŝis La veran kaŭzon de la morto lia: Jen Ofelio perdis la prudenton, Sen kiu ni ne estas pli ol bestoj, Kaj--la plej grava--ŝia frato venis Sekrete el Francujo, li miregas, Indignas, kaj nun en la urbo fluas Paroloj plej venenaj jam pri l' morto De Polonio. Manko de klarigo Jam faris, ke sur nin la tutan kulpon De la mistera morto oni ĵetis. Gertrudo mia kara, kiel stari Trankvile kontraŭ tiom malfeliĉoj.

(Post la sceno oni aŭdas bruon.)

REĜINO

Ho, kia, bruo? Kia tumultego? (Nobelo eniras.)

REĜO

Rapide la gardistojn! Lasu gardi La pordon! Kio estas?

NOBELO

Mia reĝo, Rapide kuru! Savu vin, ho reĝo! La ocean', el bordo elirinte, Ne pli sovaĝe glutas l' ebenaĵon, Ol nun Laerto kun terura bando Atakas vian tutan servantaron. Lin la popolo nomas reĝo; kvazaŭ La mondo nun denove komenciĝus Kaj kvazaŭ malaperis nun subite La historio kaj la tradicioj, Kreintoj kaj subtenoj de la indo, Nun ili krias: Ni elektu reĝon! Laerto estu reĝo! Kiel tondro Rebruas, ĉie flugas nun la krio: Laerto estu reĝo!

REĜINO

Ili vigle Atakas laŭ malvera postesigno. Sed vi eraras, hundoj de Danujo!

(Bruo post la sceno.)

REĜO

La pordoj elbatitaj!

(Venas Laerto armita kaj multaj Danoj.)

LAERTO

Kie estas Li, tiu reĝo?--Iru for, sinjoroj!

DANOJ

Ne, ni vin sekvos, ni vin ne forlasos!

LAERTO

Mi petas.

DANOJ

Bone, se vi tiel volas. (Ili eliras el la ĉambro.)

LAERTO

Mi dankas vin. Vi gardu post la pordo!-- Malnobla reĝo, vi al mi redonu La patron!

REĜINO

Ho, Laerto, trankviliĝu!

LAERTO

Se unu gut' de l' sango mia restus Trankvila, tiam estus mi bastardo: Trompita edzo estus mia patro, Malĉasta estus la patrino mia, Se nun mi povus resti pli trankvila.

REĜO

Laerto, kio kaŭzis tian grandan Ribelon nun de via flank'? Gertrudo, Vi trankviliĝu, vi nenion timu Pro la persono mia. Dio gardas La reĝojn: kiam la perfid' ekvidas Apenaŭ tion, kion ĝi intencis, L' intenco falas for.--Laerto, diru, Pro kio vi indignas?--Lasu lin, Gertrudo mia!--Diru, juna homo!

LAERTO

La patro mia kie estas?

REĜO

Mortis.

REĜINO

Sed ne de lia mano.

REĜO

Lasu lin Demandi tiom, kiom li deziras.

LAERTO

Sed kiel kaj en kia maniero? Per ruzaj vortoj vi min ne dolĉigos! For fideleco! Ĵuroj al l' infero! Pieco, konscienco,--iru ĉio Al la diabloj en la profundaĵon! Kondamnon mi ne timas; mi renversos La tutan mondon,--venu, kio volas! Nur venĝon mi avidas, plenan venĝon Por mia patro!

REĜO

Kiu vin retenos?

LAERTO

Nur mia volo, sed ne la ordono Eĉ de la tuta mondo. La rimedojn Mi tiel uzos, ke nenio restos.

REĜO

Aŭskultu min, Laerto! Se vi volas La puran veron scii pri la morto De via patro, ĉu la venĝo via Decidis, se vi venkos en la ludo, Egale la koleron vian verŝi Sur malamikojn kaj sur la amikojn?

LAERTO

Nur sur la malamikojn.

REĜO

Ĉu vi volas Ekkoni ilin?

LAERTO

Kaj al la amikoj Mi vaste tuj malfermos miajn brakojn Kaj mi per mia sango ilin nutros.

REĜO

Tre bone! Nun denove vi parolas Kiel fidela filo kaj bonega Nobelo. Ke en mort' de via patro Mi estas plej senkulpa kaj per ĝi Mi estas mem tuŝita tre dolore,-- Vi tion baldaŭ juĝos mem kaj vidos La veron tute klare.

DANOJ (post la sceno).

Lasu ŝin!

LAERTO

He, kio? Kia bruo?

(Eniras Ofelio, fantazie ornamita per herboj kaj floroj.)

LAERTO

Elsekiĝu, Vi, mia cerbo! Larmoj la plej salaj, Bruligu al mi tute la okulojn!-- Je Dio! Frenezeco via estos Al ni pagita, ho, fratino mia, Pagita kare, ĝis en la pesilo Fortege malleviĝos la kaliko! Ho, Maja rozo, ho, infano ĉarma, Ho, Ofelio, ho, fratino kara! Ĉielo! ĉu la saĝo de knabino Formortas ankaŭ tiel facilege, Kiel la vivo de maljuna homo? En am' naturo estas delikata: Ŝi sendas for post la amat' perdita Plej karan havon, kiun ŝi posedas.

OFELIO (kantas plende).

Oni lin portis al tombo senvorte, (Ridante) Ha, ha, ha, ha, ha, ha, ha! (Plende) Kaj oni ploris tre forte, tre forte... Adiaŭ, mia kolombo!

LAERTO

Se en prudento plena vi instigus Al venĝo min, ne tiel ĝi efikus!

OFELIO

Vi devas kanti: «En la teron, en la teron!» Ho, kiel la rado al tio ĉi sonoras! Ĝi estas la malfidela administratoro, kiu ŝtelis la filinon de sia sinjoro.

LAERTO

Sensenca io, tamen pli ol io.

OFELIO (al Laerto).

Jen estas rosmareno, ĝi estas por memoro: mi petas vin, kara mia koro, memoru min! Kaj jen estas miozoto, pro la fideleco.

LAERTO

Sentenco en la frenezo: fideleco kaj memoro kunigitaj.

OFELIO (al la reĝo).

Jen estas fenkolo por vi kaj akvilegio. (Al la reĝino). Jen estas ruto por vi kaj ankaŭ iom por mi.--Vi povas porti vian ruton kun ia speciala signo. (Al Laerto.) Jen estas krizantemo,--mi volis doni al vi kelke da violoj, sed ili ĉiuj velkis de la tempo, kiam mia patro mortis.--Oni diras, ke li bone finis.

(Kantas.)

Ĉar karulo mia estas Mia tuta ĝojo.

LAERTO

Malĝojo kaj suferoj, eĉ frenezo Al ŝi nur donas ĉiam novan ĉarmon.

OFELIO (kantas).

Kaj li jam neniam revenos? Kaj li jam neniam revenos? Ho ve, li jam mortis, Lin oni forportis, Ni lin jam revidos neniam! La barbo la bela, Buklaro la hela... Li mortis, li mortis por ĉiam! Mi ploras sen celo... Ho, bona ĉielo, Pro lia animo mi petas.

Kaj pro la animoj de ĉiuj homoj. Mi preĝas. Dio vin savu!

(Foriras.)

LAERTO

Vi vidas? Dio!

REĜO

Lasu min, Laerto, Paroli iom pri doloro via; Al mi la rajton mian ne rifuzu. Sed iru kaj inter amikoj viaj Elektu la plej saĝajn,--ili juĝu Nun inter vi kaj mi. Se ili trovos, Ke mi en la afero estas kulpa, Mi tiam estas preta al vi doni La regnon, kronon, mian propran vivon; Sed se ne tiel,--tiam vi konsentu Al ni oferi pli da pacienco, Ni tiam penos, kune laborante, Per venĝo trankviligi vian koron.

LAERTO

Ĝi estu tiel!--Ho, la maniero De lia mort', kaŝita enterigo,-- Sen glavo, sen insigno aŭ ornamo Super la tombo, sen ceremonioj Kaj sen funebraj formoj kaj parado,-- De l' ter' al la ĉiel, ĝi laŭte krias, Ke mi ne lasu ĉion sen kalkulo.

REĜO

Postulu la klarigon. Sur la kapon De la kulpul' la puna glavo falos. Mi petas, sekvu min. (Ĉiuj foriras.)

SCENO VI

Alia ĉambro en la palaco. Horacio kaj servanto.

HORACIO

Kun mi paroli iu volas? Kiu?

SERVANTO

Maristoj. Ili diras, ke por vi Leterojn ili havas.

HORACIO

Ili venu! (La servanto foriras.) Neniu en la tuta mondo, ŝajnas, Saluton ian povus al mi sendi, Se ne Hamleto. (Eniras du maristoj.)

UNUA MARISTO

Dio benu vin, sinjoro!

HORACIO

Kaj vin ankaŭ!

UNUA MARISTO

Li tion faros, sinjoro se ĝi plaĉos al Li. Jen estas letero por vi, sinjoro. Ĝi estas de la sendito, kiu devis veturi Anglujon, se via nomo estas Horacio, kiel oni diris al mi.

HORACIO (legas).

«Horacio, kiam vi tralegos tiun ĉi leteron, penu, ke tiuj ĉi maristoj venu al la reĝo; ili havas leterojn por li. Apenaŭ ni estis du tagojn sur la maro, forte armita korsaro komencis ĉasi nin: ĉar nia ŝipo iris tro malrapide, ni vole-ne-vole devis montri kuraĝon, kaj en la daŭro de la batalo mi transiris sur la ŝipon de la korsaro; en tiu sama momento ili forlasis nian ŝipon, kaj tiel mi sola fariĝis ilia kaptito. Ili agis kun mi kiel bonkoraj friponoj, sed ili sciis, kion ili faras; mi devas pagi al ili per bona servo. Zorgu, ke la reĝo ricevu la leterojn, kiujn mi sendas, kaj venu al mi kun tia rapideco, kvazaŭ vi kurus de la morto. Mi diros al vi en la orelon tiajn vortojn, kiuj tute surdigos vin, kaj tamen ili estas ankoraŭ tro malmultepezaj en komparo kun sia enhavo. Tiuj ĉi homoj alkondukos vin al la loko, kie mi estas. Rosenkranz kaj Güldenstern daŭrigas sian vojaĝon Anglujon: pri ili mi povas multe diri al vi. Adiaŭ. Eterne, kiel vi scias, la via--Hamleto.»

(Al la maristoj.)

Nun venu, ni transdonos la leterojn, Kaj tiom pli rapide, ke ni iru Al tiu, kiu ilin al vi donis. (Ĉiuj foriras.)

SCENO VII

Alia ĉambro en la palaco. La reĝo kaj Laerto.

REĜO

Nun via konscienco mem ja devas Min senkulpigi, kaj en vian koron Vi devas min kiel amikon meti, Ĉar vi ja aŭdis per oreloj propraj, Ke tiu sama, kiu vian patron Mortigis, volis min mem pereigi.

LAERTO

Plu mi ne dubas. Tamen al mi diru, Pro kia kaŭzo tian grandan krimon, Intencon tre danĝeran kaj punindan Vi lasis sen konvena puno, kiun Postulis via saĝo, via indo?

REĜO

Pro du apartaj kaŭzoj, kiuj eble Al vi aperos forte sensignifaj, Por mi do ili estas forte gravaj. Patrino lia amas lin varmege Kaj certe ne transvivus lian punon; Kaj, mi--ĉu el pasio aŭ el virto-- Al ŝi mi estas tiel alligita, Ke, kiel stelo nur en sia rondo Sin povas movi, tiel mi sen ŝi Ne povas vivi. Kaj la dua kaŭzo, Pro kiu mi silentis, estas tio, Ke lin tre amas la popolamaso: La mankojn liajn la popolo trempas En sian amon, kiu, kvazaŭ fonto, Turnanta lignon en malmolan ŝtonon, El la mallaŭdo faras laŭdon, tiel, Ke miaj sagoj, tro malmultepezaj Por tia vento, ne la celon trafus, Sed al pafarko mia returniĝus.

LAERTO

Kaj tiel mi la noblan patron perdis, Kaj tiel senespere nun pereis Fratino mia, kiu la plej alte En nia tempo staris, kvazaŭ luma Modelo, por elvoki imitadon. Sed venĝo venos!

REĜO

Dormu nur trankvile. Ne pensu vi, ke mi kreita estas El tia velka ŝtofo, ke mi lasos Al la danĝero pinĉi mian barbon Kaj prenos ĝin por ŝerco. Baldaŭ aŭdos Vi iom pli. Mi amis vian patron, Kaj ankaŭ ĉiu amas ja sin mem; El tio, mi esperas, vi komprenos...

(Eniras Sendito.)

REĜO

Nu, kio nova?

SENDITO

Via reĝa moŝto, Leteroj de Hamleto; jen por vi, Kaj jen por la reĝino.

REĜO

De Hamleto? Sed kiu do alportis la leterojn?

SENDITO

Mi aŭdis, ke maristoj; mi ne vidis. Al mi Klaŭdio ilin donis, kiu Ricevis ilin de la alportintoj.

REĜO

Laerto, aŭdu! (Al la Sendito.) Vi jam povas iri. (La sendito foriras. La reĝo legas.) «Potenca reĝo! Sciu, ke mi nuda estas realportita en vian landon. Morgaŭ mi petos la permeson veni antaŭ viajn reĝajn okulojn, kaj tiam mi havos la honoron raporti al vi la kaŭzon de mia subita kaj stranga reveno.--Hamleto.»

Nekompreneble! Ĉu ili revenis? Kio fariĝis? Kiel? Povas esti, Ke ĉio estas trompo?

LAERTO

Ĉu vi konas La skriban karakteron de l' letero?

REĜO

Ĝi estas mano de Hamleto. «Nuda!» Videble sola, sen siaj gardantoj! Ĉu vi al mi konsili ion povas?

LAERTO

Ne, mi nenion scias. Sed li venas! Pli freŝa nun fariĝas mia koro, Mi ĝojas, ke mi rekte al li iros Kaj diros al li: «tion ĉi vi faris!»

REĜO

Se tion vi decidis--kaj alie Vi ja ne povas agi--ĉu vi volas, Ke mi al la renkonto vin preparu?

LAERTO

Jes, mia reĝo, se nur ne al paco Vi volas min prepari.

REĜO

Nur al paco Kun via propra saĝo kaj animo. Se li revenis laca de vojaĝo Kaj plu ne volos ree forveturi, Mi inklinigos lin al unu provo, De mi jam tre mature pripensita, Ĉe kiu li pereon ne evitos; Kaj lia morto estos tiel glata, Ke eĉ ne estos ombro de suspekto. Eĉ la patrino ruzon ne divenos Kaj nomos ĝin nur bato de la sorto.

LAERTO

Mi vin obeos, reĝo, tiom pli, Se vi aranĝos la aferon tiel, Ke li per mi ricevu sian morton.

REĜO

Jes, ĝuste tiel. Kiam vi forestis, La famo multe gloris vin pro io, Per kio vi laŭ famo multe brilas. Hamleto aŭdis vian gloron; ĉiuj Talentoj viaj kune kolektitaj Ĉe li envion tian ne elvokis, Kian elvokis tiu unu sola Talento, kiun mi ne multe ŝatis.

LAERTO

Pri kia do talento vi parolas?

REĜO

Ludilo bagatela de l' juneco, Kaj tamen ankaŭ grava, ĉar la plumoj Kaj la rubandoj al la junularo Konvenas en ne malpli alta grado, Ol la manteloj kaj la varmaj peltoj Konvenas al maturaj maljunuloj.-- Jen antaŭ du monatoj nin vizitis el Normandujo unu kavaliro. Mi bone konas francojn el milito, Mi scias, kiel bone ili rajdas; Sed tiu ĉi bravulo certe povus Konkuri eĉ kun la diablo mem: Li kvazaŭ mem alkreskis al la selo Kaj kun ĉevalo sia elfaradis Li tiel miregindajn artifikojn, Ke oni povus pensi, ke li mem Prezentas vivan parton de l' ĉevalo. Kaj la imago mia mem ne povis Elpensi eĉ en pura fantazio Pli lertajn kaj mirindajn artifikojn, Ol tiuj, kiujn li al ni prezentis.

LAERTO

Kaj li normando estis?

REĜO

Jes, normando.

LAERTO

Mi estas preta ĵuri, ke ĝi estis Lamordo.

REĜO

Jes, li mem.

LAERTO

Mi konas lin. Li estas efektive la juvelo De la nacio sia.

REĜO

Li rakontis Al ni pri vi, kaj li vin forte laŭdis Pro via majstra arto en skermado, Precipe per rapiroj. Li certigis, Ke estus tre belege, se troviĝus Ankoraŭ unu homo, kiu povus Kun vi kuraĝi stari al batalo. Li ĵuris, ke en lia tuta lando Skermantoj la plej bonaj ne posedas Eĉ la duonon de lerteco via. Raportoj liaj vekis en Hamleto Envion tiel grandan, ke de tiam En tago kaj en nokto li senĉese Nur sopiradis, ke vi la plej baldaŭ Revenu, por ke li kun vi ekprovu Batalon. Nun konkludo plej natura...

LAERTO

Konkludo? Kia?

REĜO

Diru nun, Laerto, Ĉu via patro estis al vi kara? Aŭ kiel la malĝojo sur pentraĵo Vi estas nur vizaĝo, sed sen koro?

LAERTO

Por kio la demando?

REĜO

Mi ne tial Demandas vin, ke mi eĉ iom dubus Pri via amo al la patro; tamen Mi scias, ke la amo ofte estas Nur sklavo de la tempo: ĝi naskiĝas Per tempo, kaj la sperto ankaŭ montras, Ke tempo ĝin tre ofte moderigas Kaj eĉ estingas ĝian tutan flamon. Jes, en la mezo de la ama flamo Troviĝas preskaŭ ĉiam ia speco De meĉa debrulaĵo, kiu baldaŭ La helan flamon forte mallumigas. Nenio restas en bonec', eterna: Boneco tro matura baldaŭ mortas De l' prem' de sia propra troforteco. Se oni volas agi, oni agu En la minutoj de la volo, ĉar La volo povas baldaŭ malfortiĝi, Trovante tiom da malhelpoj, kiom Troviĝas langoj, manoj kaj okazoj. Kaj tiam la deziro kaj la devo Fariĝas nur sopiro fanfarona, Sopiro sen plenumo faciliga. Sed nun al la afero! Jen Hamleto Revenos baldaŭ. Kion vi intencas Nun fari, por vin montri inda filo De via kara patro, sed per faroj Pli ol per nudaj vortoj?

LAERTO

Lin mortigi, Se eĉ en la preĝejo.

REĜO