Part 5
(Enverŝas la venenon en la orelon de la dormanto).
HAMLETO
Li venenas lin en la ĝardeno pro lia regno. Lia nomo estas Gonzago. La historio estas vera kaj ĝi estas priskribita en itala lingvo. Vi baldaŭ vidos, kiel la mortiginto akiras la koron de la edzino de Gonzago.
OFELIO (al Hamleto).
La reĝo sin levas.
HAMLETO
Kiel? Timigita de ia ŝajnaĵo?
REĜINO (al la reĝo).
Kio estas al vi, mia edzo?
POLONIO (al Hamleto).
Faru finon al la dramo!
REĜO
Lumigu al mi! For!
POLONIO
Lumon, lumon, lumon!
(ĉiuj foriras, krom Hamleto kaj Horacio.)
HAMLETO
Sana saltas en la rondo Kaj vundita laŭte krias, Kaj nenio en la mondo Reciproke harmonias.
Ĉu tiuj ĉi versoj kaj amaso da plumoj sur la ĉapelo ne povus akiri al mi lokon en anaro da aktoroj?
HORACIO
Ho jes, kun duona salajro.
HAMLETO
Ne, kun plena.
Ĉar vi scias, sur la trono Longe sidis la leono, La leono tamen mortis, Kaj nun regas... ĝusta faŭno.
HORACIO
La lasta rimo ne estas bona.
HAMLETO
Ho, kara Horacio, mi donus nun mian tutan havon por la vortoj de la spirito. Ĉu vi rimarkis?
HORACIO
Tre bone, mia princo.
HAMLETO
Ĉe la parolo pri venenado?
HORACIO
Mi bone lin observis.
HAMLETO
Ha, ha, ha! Donu muzikon! Venu, flutistoj!
La reĝo ne aprobis nian dramon,-- Nu, certe ĝi ne indas lian amon.
(Eniras Rosenkranz kaj Güldenstern.)
HAMLETO
He, muzikon!
GÜLDENSTERN
Kara, estimata princo, permesu diri al vi kelke da vortoj.
HAMLETO
Eĉ tutan historion, sinjoro!
GÜLDENSTERN
La reĝo...
HAMLETO
Nu, kio estas al li?
GÜLDENSTERN
Li foriris en sian ĉambron kaj sentas sin tre malbone.
HAMLETO
De drinkado, sinjoro?
GÜLDENSTERN
Ne, de kolero, mia princo.
HAMLETO
Vi devus ja esti pli prudenta kaj raporti tion ĉi al la kuracisto, ĉar se mi donus al li kuracilon, tiam al li povus fariĝi ankoraŭ pli malbone.
GÜLDENSTERN
Kara sinjoro, metu kelkan ordon en vian paroladon kaj ne forsaltu de mia komisio.
HAMLETO
Nu, mi estas kvieta, sinjoro. Parolu!
GÜLDENSTERN
La reĝino, via patrino, en la plej profunda doloro de sia koro sendis min al vi.
HAMLETO
Estu bone veninta.
GÜLDENSTERN
Ne, kara sinjoro, tiu ĉi saluto ne estas la ĝusta. Se plaĉos al vi doni al mi prudentan respondon, tiam mi plenumos la ordonon de via patrino; se ne--tiam pardonu, mi foriros, kaj mia afero estos finita.
HAMLETO
Sinjoro, mi ne povas.
GÜLDENSTERN
Kion vi ne povas, princo?
HAMLETO
Doni al vi prudentan respondon. Mia prudento estas malsana. Tamen, sinjoro, per tia respondo, kian mi povas doni, mi estas preta servi al vi, aŭ, kiel vi diras, al mia patrino. Tial ni transiru al la afero. Mia patrino, vi diras...
ROSENKRANZ
Ŝi diras, ke via konduto ŝin forte mirigas.
HAMLETO
Ho, kia mirinda filo mi estas, se mi povas tiel mirigi mian patrinon! Sed ĉu ne venos ia aldono, kiu sekvas tiun ĉi patrinan miradon? Parolu!
ROSENKRANZ
Ŝi deziras paroli kun vi en sia ĉambro, antaŭ ol ŝi iras dormi.
HAMLETO
Mi obeos, se ŝi eĉ dek fojojn estus mia patrino. Ĉu vi ankoraŭ ion deziras de mi?
ROSENKRANZ
Princo, vi iam min amis...
HAMLETO
Kaj tion ĉi mi ankoraŭ nun faras.
ROSENKRANZ
Kara sinjoro, kia do estas la kaŭzo de via malbona stato? Vi faras baron al via propra liberiĝo, se vi kaŝas vian doloron antaŭ via amiko.
HAMLETO
Sinjoro, oni ne lasas min antaŭen.
ROSENKRANZ
Kiel tio ĉi povas esti? vi estas ja la heredonto de la krono en Danujo?
HAMLETO
Jes, sinjoro; sed «ĝis la herbo elkreskos»......la proverbo estas iam ŝima... (Eniras muzikistoj kun flutoj) Ha, la flutoj! Donu al mi unu! (Al Güldenstern) Kial vi vin turnas ĉirkaŭ mi, kvazaŭ vi volus elesplori min kaj kapti min en reton?
GÜLDENSTERN
Ho, princo, kiam mia aldoniteco estas tro granda, tiam mia amo forgesas bonajn manierojn.
HAMLETO
Tion ĉi mi ne bone komprenas. Volu ludi ion sur tiu ĉi fluto!
GÜLDENSTERN
Princo, mi ne povas.
HAMLETO
Mi petas vin!
GÜLDENSTERN
Kredu al mi, mi ne povas!
HAMLETO
Mi kore vin petas, ludu!
GÜLDENSTERN
Mi ne komprenas preni eĉ unu tonon sur fluto.
HAMLETO
Tio ĉi estas tiel same facile, kiel mensogi. Manovru sur tiuj ĉi truoj per viaj fingroj, donu al la fluto spiron per via buŝo, kaj la fluto eldonos tre bonan muzikon. Jen estas la klapoj.
GÜLDENSTERN
Sed mi tute ne komprenas uzi la klapojn por elvoki ian harmonion; mi tute ne havas ideon pri tiu ĉi arto.
HAMLETO
Nun rigardu, por kia tute sensignifa objekto vi min prenas! Vi volas ludi sur mi; vi pensas, ke vi konas miajn klapojn; vi volas penetri en la koron de mia sekreto; vi volas min elprovi de mia plej profunda tono ĝis mia plej alta sono: kaj en tiu ĉi malgranda instrumento estas multe da muziko kaj bonega voĉo, kaj tamen vi ne povas devigi ĝin paroli. Pro la diablo! ĉu vi pensas, ke sur mi estas pli facile ludi, ol sur fluto! Prenu min por kia instrumento vi volas,--vi povas min disagordi, sed ne ludi sur mi. (Eniras Polonio.)
HAMLETO (al Polonio.)
Mi salutas vin, sinjoro!
POLONIO
Princo, la reĝino deziras paroli kun vi, kaj tuj.
HAMLETO
Ĉu vi vidas tie la nubon, kiu havas la formon de kamelo?
POLONIO
Efektive, ĝi elrigardas kiel kamelo.
HAMLETO
Ŝajnas al mi, ke ĝi elrigardas kiel mustelo.
POLONIO
Ha, jes, ĝi havas dorson tute kiel mustelo.
HAMLETO
Aŭ kiel baleno.
POLONIO
Efektive, efektive, tute kiel baleno.
HAMLETO
Nu, diru al mia patrino, ke mi tuj venos, momente. (Flanken) Kun tiuj ĉi malsaĝuloj oni efektive povas perdi la paciencon. (Laŭte) Mi tuj venos.
POLONIO
Tion ĉi mi diros al ŝi. (Foriras.)
HAMLETO
Tuj! Tion ĉi estas facile diri.--Adiaŭ, amikoj!
(Rosenkranz, Güldenstern, Horacio kaj aliaj foriras.)
Nun estas la mistera hor' de l' nokto, Nun malfermite staras ĉiuj tomboj, L' infero spiras peston en la mondon. Nun mi volonte trinkus varman sangon Kaj farus teruraĵojn, kiujn tago Sen tremo ne rigardus. Tamen haltu! Mi iras al patrino! Mia koro! Naturon ne forgesu! Mia brusto Ne portu la animon de Nerono! Kruela mi nun estos, sed ne krima; Per vortoj, ne per glavo, mi ŝin tranĉos. En tio, mia lango kaj humoro, Vi estu hipokritaj: kiel ajn Minacaj estos miaj vortoj, tamen De faroj vi min gardu, mia koro! (Foriras.)
SCENO III
Ĉambro en la palaco. La reĝo, Rosenkranz kaj Güldenstern.
REĜO
Mi lin ne amas. Ankaŭ per danĝero Frenezo lia jam al ni minacas. Kaj tial estu pretaj: mi rapide Por vi pretigi lasos la paperojn, Kaj vi lin al Anglujo forkondukos. Al mi la reĝaj devoj ne permesas Toleri tro proksime la danĝeron De alestado de la frenezulo.
GÜLDENSTERN
Ni estas pretaj. Ni komprenas plene La sanktan vian timon pro la bono De la grandega multo da animoj, Ligitaj kun la reĝa via moŝto.
ROSENKRANZ
Jam simpla kaj aparta homo devas Per ĉiuj fortoj gardi sian vivon; Sed tiom pli sin gardi devas tiu, De kies sankta vivo ja dependas La vivo kaj bonfarto de tre multaj. Se reĝo mortas, li ne mortas sola: Simile al rivero fortoplena Kun si li tiras for la tutan sorton De ĉiuj, kiuj ĉirkaŭ li troviĝis. Li estas kiel granda vasta rado, Staranta sur plej alta monta pinto, Portanta sur radioj la potencaj Ligite milionojn da estaĵoj. Kaj se la rado falas, tiam kune Pereas ĉiuj tiuj milionoj. Neniam reĝo ĝemas tute sola: Dolor' al li--dolor' al multaj homoj.
REĜO
Mi petas vin, pretiĝu plej rapide Al forveturo! La danĝeron, kiu Libere nun promenas, ni bezonas Kateni.
ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN
Ni rapidos, nia reĝo. (Ambaŭ foriras.)
(Venas Polonio.)
POLONIO
Nun, reĝo, li al la patrino iras. Mi kaŝos min post unu el tapiŝoj, Kaj mi aŭskultos la interparolon. Ŝi certe lin tre bone elinsultos, Sed, kiel vi jam diris--kaj vi diris Tre saĝe--tie devas ankaŭ stari Persono flanka, por aŭskulti ĉion. Patrino ĉia estas de naturo Ja tre partia kaj ne povas havi Sufiĉan severecon en la juĝo. Adiaŭ, reĝo! Antaŭ ol vi iros Al nokta dormo, mi al vi raportos Pri ĉio, kion aŭdis mi.
REĜO
Mi dankas. (Polonio foriras.) Ho, mia krimo, ĝi al la ĉielo Sin tiras per vaporo malodora, Ĝi portas la malbenon plej malnovan Sur sia frunto: fratomortigado! Preĝadi mi ne povas, kvankam forte Mi volus preĝi: la pli forta kulpo L' intencon fortan venkas; kiel homo, Havanta devon fari du aferojn, Mi nun ne scias, kiun el la ambaŭ Elekti, kaj mi faras nun nenian Se mia mano per la frata sango Eĉ estus multe pli trapenetrita,-- Ĉu en ĉielo ne ekzistas pluvo Sufiĉe forta, por ĝin blanke lavi? Por kio do pardonemeco servas, Se ne por veni kontraŭ la pekado? Kaj ĉu la preĝo ne posedas forton Averti krimon kaj pardonon doni, Se jam la krimo estas plenumita? Jes, mi rigardos supren! Mia krimo Farita estas! Kian formon doni Al mia preĝo! Dio, Vi pardonu Mortigon mian? Ne, ne helpos tiel; Mi ĉion ja ankoraŭ nun posedas, Kion al mi alportis la mortigo: La kronon, la honoron, la reĝinon... Ĉu povas peko revi pri pardono, Dum restas la akiro de la peko? Sur la maljustaj vojoj de la tero Per sia oro ofte peka mano Haltigi povas manon de la juĝo Kaj per la fruktoj de l' farita krimo Aĉeti la favoron de la leĝo,-- Sed tie supre estas ja alie! Ne helpos tie lerta artifiko, Tie la far' aperas tute nuda, Ni mem al la farita krimo devas Ateston tie meti en la buŝon. Nu, kio al mi restas? Pentofaro? Jes, kion do ne povas pentofaro? Sed se eĉ pentofari ni ne povas? Ho, ve! mizero! ho, vi, mia brusto, Vi, nigra, vi, malluma kiel morto! Anim', kiu batalas liberiĝi Kaj ĉiam pli enrampas en la marĉon! Ho, helpu min, anĝeloj, en la provo! Ho, fleksu vin, genuoj neflekseblaj! Malmola mia koro, vi moliĝu Simile al infano ĵus naskita! Ho, eble Dio volos min pardoni!
(Li en angulo metas sin sur la genuojn.)
(Hamleto venas.)
HAMLETO
Nun estas tre facile tion fari; Li preĝas; nun mortigi lin... sed tiam Li iros en ĉielon! Kaj ĉu tion Mi povus nomi venĝo? Malnoblulo Mortigis mian patron, kaj por tio Mi, sola filo de la mortigito, En la ĉielon en minut' de preĝo La mortiginto sendos! Tio estus Ne venĝo, sed komplezo kaj bonfaro. De l' tero li forigis mian patron Post festenad', en mezo de la pekoj, Kaj kun la tuta pezo de la pekoj La malfeliĉa vagas nun sub tero,-- Kaj la krimulon mi nun volas kapti En la minuto de la sankta preĝo Kaj puran, pian sendi lin al Dio! Ĉu tio estos venĝo? Ne, ho ne! Ripozu, mia glavo! Mi vin tiros En temp' alia, pli terure bati! En malsobrec', en dormo, en kolero, En la malpiaj ĝojoj de la lito, En ofendado de Dia nomo-- Mi tiam lin ekkaptos, tiam, glavo, Trapiku lin, ke li momente falu Kaj en plej nigra stato la animo En la inferon flugu sen pardono! Patrino min atendas,--dume vivu, Sed al la morto vi jam apartenas. (Foriras.)
REĜO (sin levante).
La vortoj flugas,--sed la pensoj sidas! Senpensaj vortoj Dion ne atingos!
SCENO IV
Ĉambro de la reĝino. La reĝino kaj Polonio.
POLONIO
Li baldaŭ venos. Estu pli severa, Vi diru, li petolas tro sovaĝe, Vi diru, ke nur petegado via Apenaŭ kvietigis la koleron De l' reĝo. Mi nun tie ĉi min kaŝos. Mi petas, ne indulgu lin!
HAMLETO (post la sceno).
Patrino!
REĜINO (al Polonio).
Jam al mi fidu, ne maltrankviliĝu. Mi scios kion diri. Nun foriru: Li venas. (Polonio sin kaŝas.)
HAMLETO (eniras).
Nu, patrino, kio estas?
REĜINO
Hamleto, vi ofendis vian patron.
HAMLETO
Patrino, vi ofendis mian patron.
REĜINO
Vi paroladas, kiel frenezulo.
HAMLETO
Vi paroladas, kiel senkorulo.
REĜINO
Kion vi diras!
HAMLETO
Kion vi deziras?
REĜINO
Ĉu vi forgesis, kiu estas mi?
HAMLETO
Ho ne, mi ĵuras, mi ĝin ne forgesis! Vi estas la reĝino, la edzino De l' frat' de via edzo kaj--mi devas Konfesi--ankaŭ la patrino mia.
REĜINO
Nu, do aliaj faru vin prudenta! (Volas iri).
HAMLETO
Ne, vi ne iros! Sidu! Mi ne lasos Vin iri, antaŭ ol mi al vi montros, Spegulon tian, kie vi ekvidos La plej profundan vian internaĵon.
REĜINO
Ha, kion vi intencas! Ĉu vi volas Mortigi min! He, helpon! helpon!
POLONIO (post la tapiŝo).
Helpon!
HAMLETO
Kio sin movis? Rato?
(Ekbatas per la glavo en la tapiŝon.)
Ha, mi vetas, Ĝi plu ne vivas!
POLONIO (post la tapiŝo).
Ho, mi mortas! Helpu!
(Falas kaj mortas.)
REĜINO
Ho ve! Kion vi faris!
HAMLETO
Mi ne scias. Ĉu ne la reĝo? (Eltiras Polonion el post la tapiŝo.)
REĜINO
Kia sanga faro!
HAMLETO
Jes, sanga faro, preskaŭ tiel same Terura, kiel reĝon formortigi Kaj edziniĝi kun la frato lia.
REĜINO
Mortigi reĝon?
HAMLETO
Jes, mi tiel diris.
(Al Polonio)
Kaj vi, mizera malsaĝul', adiaŭ! Mi prenis vin por iu pli merita. Vi vidas, tro fervori ofte estas Danĝere! (Al la patrino) Nu, ne rompu viajn manojn! Sidiĝu, trankviliĝu, mi komencos Rompadi vian koron, se ĝi estas Ankoraŭ penetrebla, se ankoraŭ Kutimoj la malbonaj ĝin ne tute Ŝtonigis kaj al sento kaj prudento Ankoraŭ iom estas ĝi venebla.
REĜINO
Kion mi faris, ke vi min atakas Kun tia krueleco?
HAMLETO
Tian faron, Per kia modesteco ĉion perdas, La virt' fariĝas hipokrita vorto, Senkulpa amo perdas sian rozon De l' bela frunto kaj ulcerojn montras, La sanktan ĵuron de edzino faras Similan al la ĵuroj de ludistoj; Ĝi el la korpo de plej sankta ligo Elŝiras la animon; el la leĝo Ĝi faras senenhavan vortparadon. De la ĉielo la vizaĝo flamas, La tuta tero ploras kaj malĝojas Pro via faro, kvazaŭ devus veni La lasta juĝo.
REĜINO
Ve! Pri kia faro Vi kontraŭ mi tielajn tondrojn ĵetas?
HAMLETO
Rigardu do! Jen pendas du portretoj; Du fratoj,--sed egalaj? Jen, rigardu: Kiela ĉarmo kuŝas sur la brovoj! Kun belaj haroj, kvazaŭ Apolono, Kun alta frunto, kvazaŭ Jupitero, Okul' de Mars', ordona kaj minaca, Majesta aglo, kiu alte flugas En la plej puraj sferoj de l' aero; Sur lin sigelon metis ĉiu dio, Por krei idealon por la homoj,-- Li estis via edzo.--Nun rigardu Portreton duan: via nuna edzo, Putraĵo, mortiginta la unuan... Ĉu havas vi okulojn? Vi forlasis Herbejon verdan de la bela monto Kaj serĉas manĝon en la putra marĉo? Ĉu havas vi okulojn? Vi ne diru, Ke tio estis am'! En via aĝo La sango plu ne bolas, sed atendas, Ne rapidante, juĝon de la saĝo. Kaj kia estis la kompara juĝo? Ne estas vi sensenca, ĉar alie Nenion vi decidus; sed la senco En vi sendube tute malsaniĝis, Ĉar eĉ freneza tie ne erarus. Neniam la frenezo tiel juĝis La saĝon, ke en ĝi ne restu guto Da konsidero por komparo tia. Kia demono tiel vin delogis? Vidado sen palpado aŭ palpado Sen rigardado, aŭ orelo sola Sen mano kaj okulo, aŭ flarado Sen ĉio,--eĉ partet' de vera sento Neniam donas tian rezultaton, Ho, honto, kie estas via ruĝo? Se la infer' sovaĝa povas boli En membroj de grandaĝa matronino, Ho tiam ĉasto de juneco flama Disfluidiĝu kiel vaks' en fajro! Ne diru „honto!“ kiam juna sango Malĉaste bolas: frosto mem ja brulas, La volon ja delogas la prudento...
REĜINO
Hamleto, ne parolu plu! Vi turnas Okulojn miajn rekte al la koro, Kaj tie mi makulojn nigrajn vidas, Tre nigrajn.
HAMLETO
Jes, por vivi en la ŝvito De abomena lito, en putraĵo Sin brogi, en la nesto malbenita...
REĜINO
Ho, ne parolu plu! Kiel ponardo En min penetras ĉiu vorto! Ne plu, Hamleto kara!
HAMLETO
Fripon' kaj mortigisto; simpla sklavo; Li ne posedas eĉ la milan parton Da indo de l' estinta via edzo; Kronita arlekeno; li, ŝtelisto, Malice kaj mallaŭte ŝtelis for La kronon kaj ĝin kaŝis en la poŝon...
REĜINO
Ho, haltu! (Aperas la spirito sen armaĵo.)
HAMLETO
Ĉifonaĵo, sed ne reĝo!
(Li ekvidas la spiriton.)
Ho, savu min, anĝeloj de l' ĉielo, Flugilojn viajn super mi etendu! Spirito nobla, kion vi deziras?
REĜINO
Ho ve! li freneziĝis!
HAMLETO
Ĉu vi venas Riproĉi vian filon sendecidan, Ke li la tempon kaj pasion perdas Kaj ke ĝis nun ankoraŭ li ne venĝis? Ho, diru!
SPIRITO
Ne forgesu! Mi intencas En vi subteni forte la decidon. Sed vidu, kiel forte malespero Dispremis la patrinon vian; helpu Al ŝi en malfacila batalado Kun ŝia propra koro kaj animo. Ju pli malforta korpo, des pli forte Suferas la animo. Iru!
HAMLETO (al la reĝino.)
Kio Al vi fariĝis?
REĜINO
Kio al vi estas? Vi la okulojn ien forte turnis Kaj kun l' aer' senkorpa nun parolis? L' animo via brilas el l' okuloj, Kaj viaj haroj sin subite levis Simile al dormanta soldataro Vekita per la son' de bataliloj! Ho, kara mia filo, trankviligu Per pacienc' la flamon de la sentoj! Sur kion vi rigardas nun?
HAMLETO (al la reĝino.)
Sur lin? Sur lin! Sur lin! Rigardu, kiel pala Li staras! Malfeliĉa lia vido Eĉ al la ŝtonoj povus doni sentojn!
(Al la spirito)
Ne rigardadu al mi tiel plende,-- Agadon mian akran ĝi moligus: Anstataŭ sango eble fluus larmoj.
REĜINO
Al kiu vi parolas?
HAMLETO
Vi ne vidas?
REĜINO
Nenion, kvankam ĉio estas luma.
HAMLETO
Kaj vi nenion aŭdis?
REĜINO
Ne, nenion.
HAMLETO
Rigardu tien! Li jam volas iri! La patro mia, kvazaŭ tute viva! Ha, vidu, li foriras tra la pordo! (La spirito foriras.)
REĜINO
Ĝi estas frukto de l' imago via; La cerbo ofte vidas nur delirojn.
HAMLETO
Deliroj? Tamen vidu, mia pulso En takto batas, tute kiel via, Kaj kantas tiel same tute sane. Ĝi ne deliro estis. Ekzamenu, Kaj mi ripetos ĉion vort' laŭ vorto,-- Ĉu deliranto tion povus fari? Patrino! Pro la savo de l' animo Ne hipokritu, ke deliro mia Parolas nun kaj ne la krimo via! La falsa ŝmiro kovros la makulon Ekstere, sed interne en la koro Des pli atakos tiam la malbono. Konfesu al ĉielo vian pekon, La faritaĵon pentu kaj evitu Estontajn pekojn. La venenan herbon Ne sterku, ke ĝi pli ankoraŭ kresku! Pardonu al mi nunan mian virton; Ĉar nun en la malpia nia tempo La virto devas peti de malvirto Pardonon kaj rampante eĉ petegi, Ke ĝi permesu bonon al ĝi fari.
REĜINO
Hamleto! Vi distranĉas mian koron!
HAMLETO
Forĵetu ĝian parton makulitan Kaj pure vivu kun la dua parto. Adiaŭ! Sed evitu vi la liton De mia onklo, penu esti virta, Se eĉ la virto estos ne el koro. Kutimo, la demono, pereigas La lastan senton en la malbonulo, Sed en direkto bona la demono Turniĝi ofte povas en anĝelon: El la ekzercoj de la bonaj faroj Li povas fari oportunan veston. Sindetenado en l' unua nokto Alportas facilecon por la dua; La tria estos jam des pli facila; Ĉar ekzercado povas preskaŭ ŝanĝi Eĉ la naturon mem; ĝi la diablon Aŭ humiligas, aŭ lin plifortigas. Ankoraŭ unu fojon--bonan nokton! Kaj benu min, se vi ankoraŭ mem Deziras havi benon de l' ĉielo. (Montrante sur Polonion). Ha, tiun ĉi sinjoron mi domaĝas. Ĉiel' decidis puni min per li Kaj lin per mi; mi estis por li vipo,-- Sed mi servanto ankaŭ por li estos. Por li mi zorgos kaj por lia morto Respondos mi. Adiaŭ, bonan nokton! La sola amo faris min kruela; Malbona estas la komenco,--poste Ankoraŭ io pli malbona venos... Ankoraŭ unu vorton!
REĜINO
Kion fari?
HAMLETO
Ne tion, kion mi al vi parolis. La bela reĝo vin denove tenu En siaj brakoj kaj karese pinĉu Al vi la vangojn, nomu vin kateto; Por kelke da adultaj dolĉaj kisoj, Por ludo per la malbenitaj fingroj En via nuko vi al li malkovru La tutan veran staton, ke mi estas Freneza ne en vero, sed nur ŝajne, El ruzo. Estus certe tute bone, Ke vi al li raportu tuj pri ĉio. Ĉar kia do reĝino, bela, ĉasta Kaj saĝa volus kaŝi al la bufo, Al la vesperto tiajn gravajn faktojn? Ne, ne! Kovrilon de la korbo levu, Ellasu la birdetojn kaj, simile Al la simio, rampu mem internen, Por fari provojn, kaj en la kaptilo Vi poste perdu vian propran kapon.
REĜINO
Ne, estu tute certa! Se la vortoj Prezentas spiron kaj la spiro vivon,-- Mi pli ne havas vivon, por elspiri Parolon vian.
HAMLETO
Mi Anglujon iras; Ĉu vi jam scias?
REĜINO
Ha, jes, mi forgesis. Ĝi estas jam afero decidita.
HAMLETO
Jam la leteroj estas sigelitaj; Amikoj du, al kiuj mi konfidas Precize tiel, kiel la lacertoj, Ricevis komision kunveturi, Kiel heroldoj, por al mi la vojon Al la kaptilo ebenigi. Bone! Amuzo estos, kiam la ministo Per forto de la propra sia pulvo En la aeron flugos; kontraŭ minoj Mi faras minojn iom pli profundajn, Mi eksplodigos ilin ĝis la luno. Ho, estas tre amuze vidi, kiel Du ruzoj reciproke sin renkontas.
(Levante la korpon de Polonio.)
Kaj vi, sinjor', al mi klopodon faras; Mi trenos vin en plej proksiman ĉambron. Patrin', adiaŭ! Bonan al vi nokton! La kortegano tie ĉi nun estas Silenta kaj sekreta serioze, Li, kiu tiom amis babiladi! Nu, venu do, mi kaŝos vin, amiko, Patrino, bonan nokton!
(Ili disiras. Hamleto trenas kun si la korpon de Polonio.)
AKTO IV
SCENO I
Ĉambro en la palaco. La Reĝo, la Reĝino, Rosenkranz kaj Güldenstern.
REĜO (al la reĝino).
En viaj ĝemoj estas ia senco; Kaj mi ĝin devas scii; kie estas La filo via?
REĜINO (al Rosenkranz kaj Güldenstern).
Mi vin petas, lasu Nin solajn por momento. (Ambaŭ foriras) Ha, sinjoro! Teruran nokton devis mi travivi!
REĜO
Per kio? kio estas kun Hamleto?
REĜINO
Li furiozas, kiel mar' kaj vento En reciproka veta batalado. En sovaĝeco sia li ekaŭdis, Post la tapiŝo bruon, kaj rapide Li sian glavon tiris, kriis: «rato!» Kaj en la flamo de l' frenezo sia Mortigis la maljunan Polonion.
REĜO
Terura faro! Tio nin atingus, Se tie starus ni. Danĝere estas Lin lasi plu en tia libereco. Al vi, al mi, al ĉiuj ĝi minacas. Ho ve, sur kiu kuŝas respondeco Por tiu sanga faro? Jes, sur mi: Mi el singardo devis lin enŝlosi Kaj teni malproksime de la homoj; Sed mia amo estis tiel granda, Ke mi ne volis agi laŭ prudento. Kaj kiel posedanto de malsano, Kaŝinda por la mondo, mi ĝin lasis Konsumi en sekreto mian vivon. Kie li estas?
REĜINO
La malvivan korpon Li ien trenis for; kaj, kvazaŭ grano Da pura oro en amaso kota, La saĝo kaj la koro por momento En li ekbrilis: pente li ekploris.
REĜO
Gertrudo, venu! Antaŭ ol la suno Sin kaŝos post la montoj, li jam estos Sur ŝipo; kaj teruran lian faron Per ĉiuj artoj kaj aŭtoritato Ni penos senkulpigi.--Güldenstern!
(Rosenkranz kaj Güldenstern venas.)
Vi ambaŭ iru kaj helpantojn prenu! Hamleto en atako de frenezo Mortigis Polonion kaj fortrenis Kun si la korpon de la mortigito. Nun iru, serĉu lin, kun li parolu, La korpon do venigu en preĝejon. Mi petas vin, rapidu!
(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.)
Nun, Gertrudo, Ni vokos ĉiujn saĝajn konsilistojn, Rakontos ni al ili la aferon: Kio fariĝis, kion ni intencas. Per tio la serpento-kalumnio, Portanta sian langon la venenan Rapide de poluso al poluso Kiel la pafo de la pafilego, Indulgos eble nian puran nomon Kaj malaperos sendanĝere. Venu! Teruro kaj interna batalado Turmentas mian koron kaj animon.
(Ambaŭ foriras.)
SCENO II
Alia ĉambro en la palaco. Hamleto venas.
HAMLETO
Bone kaŝita!
ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN (post la sceno).
Hamleto! Princo Hamleto!
HAMLETO
Silentu! Kia bruo? Kiu vokas Hamleton? Ha, jen ili venas. (Rosenkranz kaj Güldenstern eniras.)
ROSENKRANZ
Kion vi, princo, faris kun la korpo de Polonio?
HAMLETO
Aligis lin al la tero, al kiu li estas parenca.
ROSENKRANZ
Montru al ni la lokon, por ke ni povu ĝin preni kaj porti en la preĝejon.
HAMLETO
Ne kredu!
ROSENKRANZ
Kion ne kredi?
HAMLETO
Ke mi vian sekreton povas gardi kaj mian ne. Cetere lasi sin eldemandi de spongo! Kion povas tiam respondi filo de reĝo?
ROSENKRANZ
Ĉu vi pensas, ke mi estas spongo, princo?
HAMLETO
Jes, sinjoro, spongo, kiu ensuĉas la mienon, la favorojn kaj la ordonojn de la reĝo. Sed tiaj servantoj faras al la reĝo la plej bonan servon en la fino. Li konservas ilin, kiel simio la bongustan pecon en la angulo de sia buŝo: plej antaŭe en la buŝon, por plej poste esti englutita. Kiam li bezonos tion, kion vi kolektis, tiam li povas vin nur ekpremi, kaj tiam vi, spongo, estos denove seka.
ROSENKRANZ
Mi vin ne komprenas, princo.
HAMLETO