Part 4
Mi vin salutas! (Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.) Nun mi restis sola. Ho mi, malnobla senhonora sklavo! Aktoro en la versoj elpensitaj, En sola imagado de suferoj, Kun tia forto sin alkonformigis Al la teruro de l' situacio, Ke li paliĝis de la ekscitiĝo, Sinceraj larmoj brilis en l' okuloj, Sur la vizaĝo signoj de sufero, La voĉo tremis, tuta la teniĝo Konforma al la vortoj! Kaj pro kio? Pro fablo, pro nenio, pro Hekubo! Nu, kio do Hekubo al li estas Kaj kio li al ŝi, ke pro Hekubo Li tiel ploras? Se por suferado Li havus kaŭzon tian, kiel mi, La tutan scenon tiam li dronigus Per siaj larmoj kaj orelojn ĉiujn Distondrus li per ĝemoj plej pasiaj, La kulpan li kondukus al frenezo, Teruron li enportus en la korojn Kaj rigidigus ĉiujn alestantojn! Kaj mi?! Malnobla, senkuraĝa vermo, Sensente kaj senfare mi nur vagas, Nenion povas diri mi por reĝo, Por mia patro, por la granda reĝo, Al kiu oni rabis for per krimo La havon kaj la vivon! Ĉu mi estas Timulo? Kiu nomos min fripono? Al mi la kapon rompos? Mian barbon Elŝiros kaj sur la vizaĝon ĵetos, Min pinĉos en la nazo, min kulpigos, Ke mi nenian veran vorton diras? Kuraĝus iu tion fari? Ha! Cetere, mi akceptus.--Tiel estas! Mi havas la animon de kolombo, La galo al mi mankas, ĉar alie Jam longe per la korpo de l' krimulo Mi nutrus la vulturojn de la lando. Ho, senkonscia kaj malĉasta bubo! Abomenul' sen sentoj, sen honoro! Ha, kia besto estas mi! Tre brave, Ke mi, la filo de plej bona patro, Vidante, ke krimulo lin mortigis, Mi, kiun la infero kaj ĉielo Instigas al la venĝo,--mi nun devas La koron nur per vortoj faciligi, Simile al virino aĉetebla, Mi povas nur murmuri kaj malbeni Simile al kaduka servantino! Ho, fi! Al la afero, mia kapo!.. Mi aŭdis, ke krimuloj iafoje, Vidante sian krimon spegulitan En arta prezentado en teatro, Sub la influo de tuŝanta ludo Eksentas tiel forte sian krimon, Ke ili sian kulpon elkonfesas: Ĉar krimo eĉ sen vortoj ĉion diras... Jes, la aktoroj ludu al ni ion Similan al la mort' de mia patro; La onklo ankaŭ estos; mi observos Atente ĉiun lian rigardeton: Se konfuziĝos li, mi tiam scios Programon mian veran. La spirito Ja estis eble nur diablo, kiu, Malice akceptinte logan veston, Konante mian impreseblan koron, Min volas trompi kaj la manon mian Direkti peke al terura krimo? Mi volas esti certa. Ni rigardos! La ludo de l' aktoroj estu reto, Por kapti konsciencon de la reĝo! (Foriras.)
AKTO III
SCENO I
Ĉambro en la palaco. La reĝo, la reĝino, Polonio, Ofelio, Rosenkranz kaj Güldenstern.
REĜO
Kaj per nenia lerta ekparolo Vi povis veni al la vera kaŭzo De lia freneziĝo, kiu ŝanĝis Terure nun la tutan lian vivon?
ROSENKRANZ
Ne neas li, ke estas li freneza, La kaŭzon tamen li obstine kaŝas.
GÜLDENSTERN
Ne lasis li esplori sin, sed lerte Li kun freneza ruzo deturnadis Tuj la parolon, kiam ni intencis De li elkapti ion pri la kaŭzo.
REĜINO
Kaj kiel li akceptis vin?
ROSENKRANZ
Ĝentile.
GÜLDENSTERN
Kaj tamen ne sen kelka suspektemo.
ROSENKRANZ
Demandojn li avaris, sed volonte Demandojn niajn lerte respondadis.
REĜINO
Vi al amuzo ia lin invitis?
ROSENKRANZ
Okaze ni renkontis en la vojo Aktorojn; ni sciigis lin pri tio, Kaj ŝajnas, ke ĝi faris al li ĝojon. En la palaco ili estas; ŝajnas, Ke ili jam ricevis la ordonon Hodiaŭ en vespero ion ludi.
POLONIO
Jes, kaj al mi la princo komisiis, Ke mi invitu viajn reĝajn moŝtojn Alesti ankaŭ al la prezentado.
REĜO
Ho, tre volonte, kaj mi forte ĝojas, Ke tio lin amuzas. Vi, sinjoroj, Ankoraŭ pli lin tiru al amuzoj!
ROSENKRANZ
Ni ĝin plenumos, via reĝa moŝto.
(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras).
REĜO
Kaj nun forlasu nin, Gertrudo kara. Hamleto baldaŭ venos; ni aranĝis, Ke tie ĉi li kvazaŭ per okazo Renkontos Ofelion. Ŝia patro Kaj mi--ambaŭ staros nun tiele, Ke, ne vidataj mem, ni ĉion vidu Kaj povu bone juĝi, ĉu en vero La amo estas kaŭzo de la stato, En kiu li troviĝas.
REĜINO
Mi obeas. Ho, mia Ofelio, mi dezirus, Ke efektive la beleco via Sin montru kiel sola vera kaŭzo De la frenezo de Hamleto: tiam Esperi povas mi, ke viaj virtoj Denove realportos al li sanon Al la feliĉo de vi ambaŭ.
OFELIO
Ĉion Mi faros. (La reĝino foriras.)
POLONIO
Promenadu, Ofelio!.. (Al la reĝo) Se vi permesas, via reĝa moŝto, Ni kaŝu nin! (Al Ofelio) Vi legu en la libro, Ke li ne miru la solecon vian. Ĝi eble ne konvenas, sed en vero Ni ofte per edifo en vizaĝo Kaj per mieno pie religia Eĉ la diablon mem facile trompas.
REĜO (flanken).
Ho, vere, vere! Kiel forte batas Parolo lia mian konsciencon! Kolora vango de malĉastulino La veron kovras, sed pli forte kaŝas Teruran faron miaj artaj vortoj. Ho, peza ŝarĝo!
POLONIO
Via reĝa moŝto, Mi aŭdas liajn paŝojn! Ni nin kaŝu!
(La reĝo kaj Polonio sin kaŝas post tapeto. Hamleto venas.)
HAMLETO
Ĉu esti aŭ ne esti,--tiel staras Nun la demando: ĉu pli noble estas Elporti ĉiujn batojn, ĉiujn sagojn De la kolera sorto, aŭ sin armi Kontraŭ la tuta maro da mizeroj Kaj per la kontraŭstaro ilin fini? Formorti--dormi, kaj nenio plu! Kaj scii, ke la dormo tute finis Doloron de la koro, la mil batojn, Heredon de la korpo,--tio estas Tre dezirinda celo. Morti--dormi-- Trankvile dormi! Jes sed ankaŭ sonĝi! Jen estas la barilo! Kiaj sonĝoj Viziti povas nian mortan dormon Post la forĵeto de la teraj zorgoj,-- Jen tio nin haltigas; tio faras, Ke la mizeroj teraj longe daŭras: Alie kiu volus elportadi La mokon kaj la batojn de la tempo, La premon de l' potencaj, la ofendojn De la fieraj, falson de la juĝoj, Turmentojn de la amo rifuzita, La malestimon, kiun seninduloj Regalas al merito efektiva,-- Jes, kiu volus tion ĉi elporti, Se mem, per unu puŝo de ponardo, Li povus sin de ĉio liberigi? Kaj kiu do en ŝvito kaj en ĝemoj La ŝarĝon de la vivo volus porti, Se ne la tim' de io post la morto, De tiu nekonata land', el kiu Neniu plu revenas. Kaj pro tio Plivolas ni elporti ĉion teran, Ol flugi al mizeroj nekonataj. La konscienco faras nin timuloj; Al la koloro hela de decido Aliĝas la paleco de l' pensado; Kaj plej kuraĝa, forta entrepreno Per tiu kaŭzo haltas sendecide, Kaj ĉio restas penso, sed ne faro... Sed haltu! Ha, la ĉarma Ofelio... (Al Ofelio) Ho, nimfo, prenu ĉiujn miajn pekojn En vian puran preĝon!
OFELIO
Mia princo, Kiel vi fartas en la lasta tempo?
HAMLETO
Mi dankas vin humile,--bone.
OFELIO
Princo, Mi havas kelkajn signojn de memoro Ankoraŭ, kiujn longe jam mi volis Al vi redoni; mi vin petas, princo, Akceptu ilin nun!
HAMLETO
Ne, ne! Neniam Mi ion al vi donis.
OFELIO
Kara princo, Vi scias ja, vi ilin al mi donis, Kaj la donacojn vi akompanadis Per tiaj dolĉaj vortoj, ke la indo De la donacoj multe pliiĝadis. Nun vi ŝanĝiĝis,--prenu do la donojn: Doloraj estas donoj al la koro, Se ili plu ne venas de la koro. Jen ili estas, princo, mi vin petas!
HAMLETO
Ha, ha, ha! Ĉu vi estas virta?
OFELIO
Princo!?
HAMLETO
Ĉu vi estas bela?
OFELIO
Kion vi per tio ĉi volas diri, via princa moŝto?
HAMLETO
Ke, se vi estas virta kaj bela, via virto ne devas komunikiĝi kun via beleco.
OFELIO
Ĉu beleco povus havi pli bonan kolegon, ol la virto, princo?
HAMLETO
Estas vero: sed la forto de la beleco pli facile faros el la virto malĉaston, ol la forto de la virto egaligos al si la belecon. Tio ĉi antaŭe estis paradokso, sed nun la tempo montras, ke tio ĉi estas vero. Mi iam vin amis.
OFELIO
Efektive, princo, vi kredigis min pri tio.
HAMLETO
Vi ne devis al mi kredi: ĉar virto ne povas tiel inokuliĝi al nia maljuna arbo, ke la antaŭa ne restu. Mi vin ne amis.
OFELIO
Mi vidas, ke mi eraris.
HAMLETO
Iru en monaĥejon! Kial vi volis naski pekulojn? Mi mem estas iom virta, kaj tamen mi povus elmontri en mi tiajn aferojn, ke estus pli bone, se mia patrino min ne naskus. Mi estas tre fiera, venĝema, glorama; mi estas preta fari pli da malbono, ol kiom mia kapo povas elpensi aŭ kiom mia imago povas prezenti al si, aŭ kiom mi havas tempon, por ilin plenumi. Por kio tiaj homoj, kiel mi, devas rampi inter la ĉielo kaj la tero? Ni estas friponoj kaj malnobluloj, ĉiuj,--kredu al neniu el ni! Iru for en monaĥejon! Kie estas via patro?
OFELIO
En la domo, princo.
HAMLETO
Fermu post li la pordon, por ke li faru malsaĝaĵojn nur en sia propra domo. Adiaŭ!
OFELIO
Ho, helpu al li, bona Dio!
HAMLETO
Se vi edziniĝos, mi donos al vi dote la sekvantan malbenon: estu ĉasta, kiel glacio, estu pura, kiel neĝo,--vi ne evitos la homan kalumnion. Iru en monaĥejon! Adiaŭ! Aŭ, se nepre volas edziniĝi, prenu malsaĝulon; ĉar saĝaj homoj scias tre bone, kiajn monstrojn vi faras el ili. En monaĥejon iru! ne prokrastu! Adiaŭ!
OFELIO
Ĉielaj fortoj, resanigu lin!
HAMLETO
Mi scias, kiel bone vi vin pentras. Dio donis al vi vizaĝon, kaj vi faras al vi alian; vi dancas, vi saltas, vi pepas, vi donas al la kreitaĵoj de Dio ŝanĝitajn nomojn kaj vi ŝajnigas vin kokete naivaj. Iru! Nenion pli pri tio ĉi! ĝi faris min freneza! Neniu pli edziĝu! Kiu jam edziĝis, restu viva, ĉiuj, krom unu; la ceteraj restu, kiel ili estas. En monaĥejon iru! (Foriras.)
OFELIO
Ho, kia granda homo detruiĝis! Okulo de plej alta kortegano, Lang' de saĝulo, man' de militisto, La floro kaj espero de la regno, Modelo de la moroj kaj klereco,-- Pereis, ha, pereis senespere! Kaj mi, plej malfeliĉa el virinoj, Mi, kiu suĉis dolĉan la mielon De liaj ĵuroj, mi nun devas vidi La noblan saĝon tute konfuzitan, Rompitan, kiel kordo diskrevinta. La altan formon, la junecon floran Detruis la frenezo! Ve! ho ve! Al mi, mi, kiu vidis lin antaŭe Kaj vidas lin en lia nuna stato!
(La reĝo kaj Polonio eliras.)
REĜO
El amo? Ne, ne amo ĉion faris; Kaj liaj vortoj, kvankam konfuzitaj, En vero tamen ne frenezon montras, Li kaŝas ion en la kor'; mi timas, Ke la sekreto de spirito lia Danĝeron en si portas por ni ĉiuj. Por ĝin averti, mi en rapideco Decidis: li veturu tuj Anglujon, Postuli la tributon prokrastitan. La maro kaj la novaj landoj eble El lia kor' elpelos tiun ion, Pri kiu lia kapo ĉiam pensas. Ĉu vi ne ankaŭ tiel opinias?
POLONIO
Tre saĝe vi decidis, mia reĝo. Kaj tamen mi ankoraŭ ĉiam pensas, Ke ĉion faris rifuzita amo. Nu, Ofelio? Nun vi ne bezonas Raporti la parolon de la princo: Ni ĉion aŭdis. Via reĝa moŝto, Vi agu tiel, kiel vi decidos; Sed mi konsilus, se vi ĝin aprobas, Ke ŝia reĝa moŝto la reĝino Al si alvoku post la komedio La princon kaj ŝi petu lin patrine, Ke li al ŝi malkovru sian koron. Ŝi iru kun li rekte al l' afero; Se vi permesos, la interparolon Mi subaŭskultos; kaj se al la vero En tia maniero ni ne venos, Vi tiam volu sendi lin Anglujon Aŭ lin enŝlosu ie laŭ bontrovo De via alta saĝo.
REĜO
Tiel estu! Frenezo ĉe la grandaj kaj potencaj Ne povas resti sen severa gardo. (Ĉiuj foriras.)
SCENO II
Salono en la palaco. Hamleto kaj kelke da aktoroj eniras.
HAMLETO
Estu tiel bona, elparolu la monologon tiel, kiel mi montris al vi, tute libere kaj senarte; sed se vi ĝin krios patose kiel multaj el niaj aktoroj, tiam ĝi plaĉos al mi tiom same, kiel se miaj versoj estus elkriataj de publika anoncisto. Ne balancu tro multe la manojn tra la aero en tia maniero, sed tenu vin noble kaj trankvile. Ĉar en la mezo de la riverego, ventego aŭ, tiel diri, uragano de via pasio vi devas observi certan moderecon, kiu donas al ĉio harmonion. Mi fariĝas furioza en la animo, kiam ia sanega denshara bubo disŝiras la pasion en pecojn, en verajn ĉifonojn, kaj tondras en la orelojn de la popolamasa publiko, kiu ordinare komprenas taksi nur sensencajn pantomimojn kaj bruon. Mi sentas tiam fortan deziron bone trabastoni tian bubon pro lia bruado: li volas nepre esti pli tirano ol la tirano mem. Mi petas vin, evitu tion ĉi!
UNUA AKTORO
Via princa moŝto povas esti trankvila en tiu ĉi rilato.
HAMLETO
Tamen ne estu ankaŭ tro flegma, sed lasu vian propran senton esti via gvidanto: konformigu la gestojn al la vortoj kaj la vortojn al la gestoj; kaj precipe rigardu, ke vi en nenio superpaŝu la moderecon de la naturo. Ĉar ĉio, kio en tia maniero estas trograndigata, estas kontraŭa al la intencoj de dramo, kies celo ĉiam estis, estas kaj estos: prezenti kvazaŭ spegulon de la naturo, montri al la virto ĝian propran eston, al la malhonoro ĝian propran vizaĝon, al la responda tempo la represon de ĝia formo. Se tio ĉi estas trograndigata aŭ prezentata tro malforte, tio povas kvankam elvoki ridon ĉe la malkleruloj, sed la kompetentan homon ĝi forte ĉagrenos; kaj la mallaŭdo de tia persono devas esti por vi pli grava, ol la aplaŭdado de tuta teatro da aliaj personoj. Ekzistas aktoroj, kies ludadon mi vidis kaj kiujn aliaj laŭdis eĉ tre forte,--mi tamen trovis, ke ili tute ne havis la tonon nek la teniĝon de kristanoj, idolistoj aŭ eĉ simple de homoj. Ili afektadis kaj kriadis tiel, ke mi pensis, ke ia fuŝisto volis krei homojn kaj faris iajn plej malbonajn pupojn,--tiel abomeninde ili imitadis la homojn.
UNUA AKTORO
Mi esperas, princo, ke nia trupo estas sufiĉe libera de tiaj mankoj.
HAMLETO
Liberigu vin de ili tute! Kaj al tiuj, kiuj ludas ĉe vi rolojn ridindajn, ne permesu paroli pli, ol troviĝas sin en ilia rolo; ĉar ekzistas inter ili tiaj, kiaj ridas tro multe, por elvoki ridon ĉe la amaso da malsaĝaj rigardantoj tiam, kiam oni ofte devas lasi al la publiko bone konsideri ian gravan punkton de la dramo. Tio ĉi estas abomeninda kaj montras mizeran gloramon de la aktoro, kiu tion ĉi faras. Iru, pretigu vin!
(La aktoroj foriras. Venas Polonio, Rosenkranz kaj Güldenstern.)
HAMLETO (al Polonio).
Nu, sinjoro, ĉu la reĝo deziras aŭskulti la komedion?
POLONIO
Jes, kaj la reĝino ankaŭ, ili baldaŭ venos.
HAMLETO
Rapidigu do la aktorojn! (Polonio foriras.) Ĉu vi ambaŭ ne volos ankaŭ helpi rapidigi ilin?
ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN
Jes, princo. (Ambaŭ foriras.)
HAMLETO
He! Horacio! (Horacio eniras.)
HORACIO
Al viaj servoj, kara princo!
HAMLETO
El ĉiuj, kiuj iam min ĉirkaŭis, Vi estas la plej brava, Horacio.
HORACIO
Ho, kara princ'...
HAMLETO
Ne pensu, ke mi flatas. Ĉar kion povus mi de vi esperi? Vi havas ja nenion, krom spirito, Vi havas ja nenion, por donaci,-- Por kio do mi flatus al malriĉaj? Ne, ne! Miela lango leku brilon, Genuojn homoj fleksas ja nur tiam, Se la rampad' profiton donas. Aŭdu! De l' tempo, kiam la animo mia Komencis elektadi inter homoj, Ĝi vin elektis; ĉar kun vira indo Vi ĉiam ĉiajn specojn de suferoj Sen plendo elportadis; de la sorto Prenadis vi la batojn kaj donacojn Kun dank' egala. Mi admiras tiun, En kiu la prudento kun la sango En tia bona harmonio vivas, Ke li al la Fortuno ne permesas Sur li ludadi, kiel sur fajfilo. Ho, donu vi al mi la viron, kiun Pasio lia ne sklavigis,--mi Lin fermos en la plej profundan lokon De mia koro, kiel vin mi fermis.-- Sed jam sufiĉe. Oni baldaŭ donos Por ni kaj por la reĝo unu dramon; En ĝi troviĝos sceno tre simila Al la mortigo de la patro mia. Mi petas vin, en la responda tempo Per ĉiuj fortoj de l' animo via Observu mian onklon; ĉar se tiam Sin la kaŝita kulpo ne elmontros, Mi devos diri, ke ni ambaŭ vidis En tiu nokt' spiriton de infero Kaj ke l' imago mia estas nigra Simile al la forno de Vulkano. Observu lin atente; ankaŭ mi Lin penetrados per okuloj miaj, Kaj poste ni kunigos nian juĝon Pri l' ekzameno de l' vizaĝo lia.
HORACIO
Tre bone, mia princo; se li ion Forŝtelos en la daŭro de la dramo, Mi pagos por la ŝtelo.
HAMLETO
Oni venas. Mi devas ŝajni tute senintenca. Elektu bonan lokon!
(Dana marŝo. Trumpetado. La reĝo, la reĝino, Polonio, Ofelio, Rosenkranz, Güldenstern kaj aliaj personoj venas kaj okupas lokojn.)
REĜO
Kiel fartas nia kara nevo Hamleto?
HAMLETO
Bonege! kaj ĉio de la ĥameleonaj manĝoj. Mi manĝas aeron, oni min grasigas per promesoj; eĉ kaponojn oni tiel bone ne nutras.
REĜO
Mi tute ne komprenas tiun ĉi respondon, Hamleto; tio ĉi ne estas mia lingvo.
HAMLETO
Ankaŭ ne mia. (Al Polonio) Vi ludadis iam dramojn en la universitato, sinjoro, ĉu ne vere?
POLONIO
Efektive, princo, kaj oni eĉ rigardadis min kiel bonan aktoron.
HAMLETO
Kaj kion vi prezentadis?
POLONIO
Mi prezentis Julion Cezaron; min mortigis Bruto en la Kapitolio.
HAMLETO
Li estis efektiva bruto, se li mortigis tian kapitalan bovidon. (Al Rosenkranz) Ĉu la aktoroj estas pretaj?
ROSENKRANZ
Jes, princo, ili atendas vian ordonon.
REĜINO
Venu tien ĉi, kara Hamleto, sidiĝu apud mi!
HAMLETO
Ne, bona patrino, jen estas pli forta magneto.
POLONIO (al la reĝo).
Vi aŭdas?
HAMLETO
Fraŭlino, ĉu vi permesos al mi meti min sur viajn piedojn?
(Sidiĝas antaŭ la piedoj de Ofelio.)
OFELIO
Ne, mia princo.
HAMLETO
Tio estas nur per la kapo.
OFELIO
Jes, mia princo.
HAMLETO
Vi pensas, ke mi intencis ion pli interesan?
OFELIO
Mi nenion pensas.
HAMLETO
Bela ideo kuŝi sur la piedoj de knabino.
OFELIO
Kion vi volas diri, princo?
HAMLETO
Nenion.
OFELIO
Vi estas en gaja humoro.
HAMLETO
Kiu? Mi?
OFELIO
Jes, mia princo.
HAMLETO
Ho, mi amas petoli pli, ol iu alia. Kion homo povas fari pli bonan, ol esti gaja? Ĉar vidu ja, kiel gaja estas mia patrino, kaj tamen mia patro mortis antaŭ du horoj.
OFELIO
Ne, antaŭ du monatoj, mia princo.
HAMLETO
Jam tiel longe? Ha, en tia okazo mi forĵetos al la diablo la funebran veston: mi metos sur min zibelan pelton. Ho, ĉielo! mortis antaŭ du monatoj kaj ankoraŭ ne forgesita! En tia okazo oni povas esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian morton. Sed li devas fondi preĝejojn, ĉar alie oni ne memoros lin, lia sorto estos kiel la sorto de amata ĉevaleto:
«Enterigita «Kaj tuj forgesita».
(Trumpetado. Sur la sceno leviĝas kurteno kaj oni vidas pantomimon: reĝo kaj reĝino eniras; la reĝino karese ĉirkaŭprenas la reĝon. Ŝi genuiĝas kaj faras gestojn de ĵurado. Li levas ŝin kaj apogas sian kapon sur ŝian bruston. Li kuŝigas sin sur la herbon, ŝi forlasas lin, kiam li endormiĝis. Venas unu homo, deprenas de la reĝo la kronon, kisas ĝin, enverŝas venenon en la orelon de la reĝo kaj foriras. La reĝino revenas, vidas, ke la reĝo mortis kaj pasie ploras. La veneninto revenas kun kelke da mutaj personoj kaj konsolas la reĝinon. La mortinton oni forportas. La veneninto petas la amon kaj la manon de la reĝino; ŝi komence kvazaŭ rifuzas, sed fine akceptas lian amon. Ili foriras.)
OFELIO
Kion tio ĉi signifas, princo?
HAMLETO
La fripona abomenaĵo; ĝi antaŭdiras ion nebonan.
OFELIO
Kredeble tiu ĉi pantomino montras la enhavon de la dramo? (Eniras la Prologo.)
HAMLETO
Jen tiu ĉi bravulo al ni kredeble rakontos: la aktoroj nenion povas teni en sekreto, ili ĉion elbabilos.
OFELIO
Ĉu li diros al ni, kion signifas tiu ĉi prezentado?
HAMLETO
Jes, kaj ankaŭ ĉia alia prezentado. Ne hontu nur prezenti al li, kaj li ne hontos diri al vi, kion tio ĉi signifas.
OFELIO
Vi pikas, vi pikas, princo; mi aŭskultos la dramon.
PROLOGO
De nia dramo estos nun komenco. Ni petas kun profunda riverenco Pri via bona vol' kaj pacienco.
HAMLETO
Ĉu tio ĉi estas prologo aŭ ia aforismo?
OFELIO
Ĝi estas tro mallonga, princo.
HAMLETO
Kiel la amo de virinoj. (Eniras unu reĝo kaj unu reĝino.)
REĜO (aktoro).
Jam tridek fojojn finis Febo hela La jaran kuron tra la voj' ĉiela Kaj dekdu tridek fojojn jam la luno Aperis plena, kvazaŭ nokta suno, De l' tempo, kiam amo kaj Himeno Nin ambaŭ ligis per la pastra beno.
REĜINO (aktorino).
Ankoraŭ multaj jaroj renoviĝos, Kaj tamen nia am' ne malfortiĝos. Sed ve! mi en la lasta tempo sentas, Ke io nun sekrete vin turmentas; Pro via san' mi tremas en la koro, Ho, mia kara edzo kaj sinjoro. Sed se mi tremas--restu vi sen timo: Vi scias--en virina la animo Tielajn zorgojn vekas granda amo; Kaj ju pli forte brulas ama flamo, Des pli turmentas nin la fantazio, Kaj miajn zorgojn kreis nur pasio.
REĜO (aktoro).
Ho, mia kara, baldaŭ jam la sorto Disigos nin! Mi sentas, ke la morto Min baldaŭ vokos al la lasta vojo. Transvivu min! Feliĉa kaj en ĝojo La vivon ĝuu, kaj la koro via Denove amu...
REĜINO (aktorino).
Haltu, kara mia! Mi tremas de terura via vorto! Atingu min malbeno, honto, morto, Se iam eĉ la ombro de sopiro Min povos tiri al alia viro! Nur kiu mem mortigis la unuan, Ekami poste povas edzon duan!
HAMLETO
Ho, kiel maldolĉe!
REĜINO (aktorino).
Ne amo--nur kalkulo malbenita Kondukas al edziĝo ripetita. Virino, kiu duan ĉirkaŭprenas, L' unuan edzon en la tomb' venenas.
REĜO (aktoro).
Ne dubas mi pri via sincereco; Sed ne eterne daŭras malgajeco. Konsolon tempo donas al la koro. Decido estas sklavo de l' memoro, Ĝi kiel frukto sin komence tenas, Sed falas, kiam maturiĝo venas. Se al ni mem ni en la kor' promesas, Ni tion plej facile ja forgesas, Kaj ĉio, en pasio decidita, Forpasas, kiam la pasi' finita. Ne longe daŭras ĝojo kaj malĝojo. Kaj de eterne sur la tera vojo Kutimis amo kun feliĉo iri; Kaj estas malfacile certe diri, Ĉu amo alkondukas la feliĉon Aŭ ĉu feliĉo donas la kondiĉon Por ekzistad' de l' amo. La grandulo Falinta izoliĝas; malriĉulo Sin levis--kaj amikoj plu ne mankas. La amon ni nur al feliĉo dankas. Sed ne pri tio estis la parolo: Vi sciu, ke la sorto kaj la volo Eterne inter si batalon tenas; Al ni nur la intenco apartenas,-- Plenumon do ni lasu al la sorto. Vi ne forgesos min ĝis via morto,-- Tre bela estas via fideleco, Sed ni ĝin lasu al la estonteco!
REĜINO (aktorino).
Ho, mi la lumon vidi pli ne povu, Ripozon sur la tero mi ne trovu, Malluma, senkonsola, senespera Fariĝu mia tuta vivo tera, Atingu min la punoj plej kruelaj De kolerantaj fortoj la ĉielaj,-- Se iam, vin perdinte, mi, vidvino, Fariĝos de alia vir' edzino!
HAMLETO (al Ofelio).
Se ŝi volus rompi sian sanktan promeson...
REĜO (aktoro).
Ho, kia forta ĵuro! Nun, anĝelo Mi volas iom dormi, La ĉielo Vin gardu!
REĜINO (aktorino).
Dormu dolĉe, mia koro, Vi, mia tuta vivo kaj trezoro!
(Foriras. Li sin kuŝigas kaj endormiĝas.)
HAMLETO (al sia patrino).
Reĝino, kiel plaĉas al vi la dramo?
REĜINO
Ŝajnas al mi, ke la sinjorino tro multe promesas.
HAMLETO
Sed ŝi plenumos sian vorton!
REĜO (al Hamleto).
Ĉu vi konas la enhavon de la dramo? Ĉu ne estas en ĝi io malagrabla?
HAMLETO
Ne, ne; ili nur ŝercas, ili iom venenas ŝerce; nenio malagrabla.
REĜINO
Kia estas la nomo de la dramo?
HAMLETO
La Muskaptilo. Kial? Ĝi estas metaforo. La dramo prezentas unu mortigon, kiu havis lokon en ia urbeto de Italujo. La nomo de la reĝo estas Gonzago, lia edzino estas nomata Baptista. Vi baldaŭ vidos, ke tio ĉi estas abomeninda historio. Sed kion tio ĉi nin interesas? Via reĝa moŝto kaj ni ĉiuj ni havas puran konsciencon, kaj la afero nin ja ne tuŝas. La leprulo sin gratu,--nia haŭto estas ja sana. (Sur la scenon venas Luciano.) Jen estas Luciano, nevo de la reĝo.
OFELIO (al Hamleto).
Vi prenis sur vin la oficon de la antikva ĥoro.
HAMLETO
Ho, mi volonte estus klarigisto inter vi kaj via amato, se mi nur vidus, ke la marionetoj dancas!
OFELIO
Vi estas tre pikema, princo, tre pikema.
HAMLETO
Vi devus ĝemi, se vi volus malakrigi mian pinton.
OFELIO
Ĉiam pli bone kaj pli tranĉe!
HAMLETO
Tiaj estas la edzoj, kiujn la knabinoj elektas. (Al Luciano) Komencu, mortigisto! Forĵetu viajn malbenitajn grimacojn kaj komencu!
«Al venĝo vokas krio de la korvo»...
LUCIANO
Jam la veneno estas tute preta, Al faro sin jam tiras la glaseto; La tempo estas bona; mi rapidos: Silentas ĉio, kaj neniu vidos. Vi, trinko el la herboj plej kaŝitaj, En mezo de la nokto kolektitaj, Vi, kiu sur vi portas la malbenon Trifojan de Hekato,--la venenon, En la dormantan korpon penetrigu Kaj kiel akra fulmo lin mortigu!