Hamleto, Reĝido de Danujo

Part 3

Chapter 3 3,748 words Public domain Markdown

Mi ĵuras, mi parolas sen artaĵo! Li estas nun freneza,--estas vero; Kaj vere tio estas tre domaĝa, Kaj tre domaĝe, ke ĝi estas vero; Cetere mi konsentas, ke mi uzis Figuron neprudentan,--ni ĝin lasu, Kaj mi sen arto iru al l' afero. Ni sekve diras, ke li freneziĝis; Nun restas, ke ni trovu nur la kaŭzon De la efekto, aŭ, pli vere diri, De la difekto, ĉar neniu dubas, Ke tiu ĉi difekt-efekto havas Sendube ian kaŭzon. Nun finite,-- La stato de l' afero estas tia: Atenti volu! (Li elprenas paperon el la poŝo.) Mi filinon havas --Mi havas ŝin, ĉar ŝi ja estas mia-- Nun el obeo, kiun ŝi ja ŝuldas, Ŝi tion ĉi al mi transdonis. Vidu Kaj konsideru! (Li legas)

«Al la ĉiela, la idolo de mia animo, la ravanta Ofelio»--Tio ĉi estas malbona frazo, triviala frazo; «ravanta» estas triviala frazo.--Sed aŭskultu plu: «Al ŝia belega delikata brusto tiuj ĉi linioj» k. t. p.

REĜINO

Ĉu tion ĉi Hamleto al ŝi sendis?

POLONIO

Ho tuj, reĝino, mi raportos ĉion. (Li legas.) «Dubu pri la sun' super la tero, Dubu, ĉu en steloj brilas flamo, Dubu pri vereco de la vero, Sed ne dubu nur pri mia amo.

Ho, kara Ofelio, la versofarado ne prosperas al mi; mi ne posedas la arton ritmigi miajn sopirojn; sed ke mi forte vin amas, ho plej kara mia, tion ĉi kredu al mi. Adiaŭ! Via por eterne, plej kara fraŭlino, tiel longe kiel tiu ĉi tera maŝino al li apartenas--Hamleto.»

Jen tion en ŝuldata obeado Al mi filino mia montris. Ankaŭ Pri ĉio, kion li al ŝi parolis, Precize laŭ la tempo kaj la loko Kaj maniero ŝi al mi raportis.

REĜO

Sed kiel ŝi akceptis lian amon?

POLONIO

Kiele pensas vi pri mi?

REĜO

Mi pensas, Vi estas hom' fidela kaj honesta.

POLONIO

Mi tion pruvos. Kion do vi pensus, Se mi, vidante, kiel tiu amo Disvolvas sin (mi tion bone vidis Ankoraŭ antaŭ ol filino mia Al mi rakontis),--kion pensus vi, Aŭ kion pensus ŝia reĝa moŝto, Reĝino mia alte estimata, Se mi en la afero ludus rolon De leterujo aŭ de skribotablo, Se mi silente, mute mian koron Por tio fermus kaj sen ia faro Rigardus tiun amon? Kion tiam Vi povus pensi pri persono mia? Ne, mi alpaŝis rekte al l' afero Kaj tiel diris al filino mia: «Reĝida moŝt' Hamleto estas princo, Por vi tro alta; ne kuraĝu ludi!» Kaj mi al ŝi ordonis, ke ŝi tenu Sin malproksime de la princ' Hamleto, Leterojn ne akceptu, nek donacojn. Ordonon mian patran ŝi plenumis, Kaj li, nun rifuzita (vi permesu Ke mi raportu per mallongaj vortoj), Fariĝis tre malĝoja kaj li perdis La apetiton, poste eĉ la dormon, Li baldaŭ perdis ankaŭ sian forton Kaj poste perdis ankaŭ la konscion, Kaj tiel ŝtup' post ŝtupo li enfalis En la frenezon, kiu nun lin premas Kaj ĉiujn nin sincere malĝojigas.

REĜO (al la reĝino).

Vi pensas, ke ĝi povus esti ebla?

REĜINO

Tre povas esti.

POLONIO (al la reĝo).

Ĉu eĉ unu fojon Vi iam vidis, ke mi kun certeco Raportis: «tiel estas», kaj en vero Ne estis tiel?

REĜO

Ne, mi ne memoras.

POLONIO (montrante sian kapon kaj ŝultrojn).

Deprenu al mi tion nun de tio, Se ne senduban veron mi raportas. Se postesigno gvidas min, mi trovos La kernon de la vero, se ĝi sidus Eĉ en la plej profunda kaŝiteco.

REĜO

Sed kiel ni esplorus pli precize?

POLONIO

Vi scias, ke tre ofte tutajn horojn Li promenadas en la galerio.

REĜINO

Jes, efektive.

POLONIO

Nun filinon mian Mi tien lasos; vi kun mi vin kaŝos Ekzemple post tapiŝo, por observi. Se li ne amas ŝin kaj ne per tio Li freneziĝis, tiam mi ne estu Pli via kortegano-konsilanto. Mi tiam plugu kampon, paŝtu bruton.

REĜO

Ni vidu. (Eniras Hamleto, legante.)

REĜINO

Jen li venas, ion legas,-- Kun kia malgajeco en vizaĝo!

POLONIO

Mi petas vin, vi ambaŭ tuj foriru! Mi tuj al li alpaŝos, vi permesu!

(La reĝo, reĝino kaj korteganoj foriras).

POLONIO (al Hamleto).

Kiele fartas mia bona princo?

HAMLETO

Dank' al ĉielo, bone!

POLONIO

Ĉu vi min konas, via princa moŝto?

HAMLETO

Tre bone. Vi ja estas fiŝisto?

POLONIO

Ne, mia princo.

HAMLETO

Tiam mi dezirus al vi, ke vi estu tia honesta homo.

POLONIO

Honesta, mia princo?

HAMLETO

Jes, sinjoro, esti honesta en tiu ĉi mondo signifas esti elektita inter dek mil.

POLONIO

Tute vere, mia princo.

HAMLETO

Ĉar se la suno naskas vermojn en malviva hundo... diaĵo, kiu kisas mortintaĵon... Ĉu vi havas filinon?

POLONIO

Jes, mia princo.

HAMLETO

Ne permesu al ŝi iri en la suno. Fruktoportado estas beno: sed ĉar via filino povus porti fruktojn,--gardu vin amiko.

POLONIO

Kion vi komprenas sub tio ĉi? (Flanken) Ĉiam pri mia filino. Kaj tamen li antaŭ momento ne konis min; li diris, ke mi estas fiŝisto. Li venis malproksimen, tre malproksimen! Estas vero, en mia juneco la amo ankaŭ kondukis min en tre danĝeran situacion, preskaŭ tiel same danĝere kiel lin. Mi denove ekparolos al li. (Laŭte) Kion vi legas, mia princo?

HAMLETO

Vortojn, vortojn, vortojn.

POLONIO

Sed kia estas la enhavo?

HAMLETO

Vi volas ion havi?

POLONIO

Ne, mi demandas, pri kio estas parolate en tiu ĉi libro, mia princo.

HAMLETO

Kalumnioj, mia sinjoro! La malnobla satira verkisto de tiu ĉi libro diras, ke maljunaj homoj havas grizajn barbojn, ke iliaj vizaĝoj estas sulkitaj, ke iliaj okuloj estas malsanaj, ke ili havas superfluan mankon de sprito kaj ke al tio ĉi ili havas tre malfortajn femurojn. Kvankam pri ĉio tio ĉi mi estas sincere kaj forte konvinkita, mi tamen ne aprobas, ke li pri ĉio tio ĉi skribas; ĉar vi mem, sinjoro, fariĝus tiel maljuna kiel mi, se vi povus iri returnen kiel kankro.

POLONIO (flanken).

Kvankam tio ĉi estas frenezo, ĝi tamen havas en si metodon. (Laŭte) Ĉu vi ne volas iom ŝanĝi la lokon, princo?

HAMLETO

Iri en la tombon?

POLONIO

Nu, tio ĉi estus efektive radikala ŝanĝo de la loko! (Flanken) Kiel trafaj ofte estas liaj respondoj? Estas feliĉo, ke la frenezo ofte havas ion tian, kio al la saĝo kaj al la sana prudento ne bone prosperas. Mi forlasos lin kaj tuj penos aranĝi en ia maniero renkontiĝon inter li kaj mia filino. (Laŭte) Plej afabla reĝido, permesu al mi preni la kuraĝon diri al vi adiaŭ.

HAMLETO

El ĉio, kion vi povas preni de mi, mi nenion cedos al vi tiel volonte, kiel mian vivon, mian vivon.

POLONIO

Adiaŭ, princo!

HAMLETO

La enuigaj maljunaj malsaĝuloj!

(Venas Rosenkranz kaj Güldenstern.)

POLONIO (forirante).

Vi serĉas la princon Hamleton? Jen li estas.

ROSENKRANZ (al Polonio).

Ni dankas vin, sinjoro! (Polonio foriras.)

GÜLDENSTERN

Estimata princo...

ROSENKRANZ

Mia kara princo...

HAMLETO

Miaj karaj bonaj amikoj! Kiel vi fartas, Güldenstern? Ha, Rosenkranz! Bonaj kolegoj, kiel vi fartas?

ROSENKRANZ

Kiel mezaj filoj de tiu ĉi tero.

GÜLDENSTERN

Ni estas feliĉaj jam per tio, ke ni ne estas tro feliĉaj; sur la ĉapo de Fortuno ni ne estas la pinto.

HAMLETO

Ankaŭ ne la plandoj de ŝiaj ŝuoj?

ROSENKRANZ

Ankaŭ tio ne, kara princo.

HAMLETO

Vi vivas sekve en la regiono de ŝia zono aŭ en la centro de ŝia favoro?

GÜLDENSTERN

Jes, efektive, ni ne estas tute fremdaj al ŝi.

HAMLETO

Sub la koro de la feliĉo? Ho, tre vere, la feliĉo estas publika virino. Kio da nova?

ROSENKRANZ

Nenio, mia princo, nur ke la mondo fariĝis pli honesta.

HAMLETO

Ha, tiam kredeble baldaŭ estos la finiĝo de la mondo! Sed via novaĵo ne estas vera. Permesu al mi demandi: per kio vi, miaj bonaj amikoj, kolerigis la Fortunon, ke ŝi vin sendis tien ĉi en la malliberejon?

GÜLDENSTERN

En la malliberejon, mia princo?

HAMLETO

Danujo estas malliberejo.

ROSENKRANZ

Tiam ankaŭ la tuta mondo estas malliberejo.

HAMLETO

Jes, granda malliberejo, en kiu ekzistas multe da apartaĵoj, ĉeloj kaj kavoj. Danujo estas unu el la plej malbonaj.

ROSENKRANZ

Ni ne pensas tiel, mia princo.

HAMLETO

Nu, tiam ĝi estas por vi io alia, ĉar per si mem nenio estas bona nek malbona; nur la pensado donas al ĉio tian aŭ alian karakteron. Por mi ĝi estas malliberejo.

ROSENKRANZ

Sendube via gloramo faras por vi el Danujo malliberejon; ĝi estas tro malvasta por via spirito.

HAMLETO

Ho, mia Dio! oni povus enfermi min en ŝelon de nukso kaj mi rigardus min kiel reĝon de vastegaj spacoj, se nur miaj malbonaj sonĝoj min ne turmentus.

GÜLDENSTERN

Tiuj ĉi sonĝoj en efektivo estas gloramo; ĉar la efektiva esenco de la gloramo estas nur la ombro de sonĝo.

HAMLETO

Sonĝo per si mem estas ombro.

ROSENKRANZ

Certe, kaj ŝajnas al mi, ke la gloramo havas esencon tiel aeran kaj senfundamentan, ke ĝi estas nur ombro de ombro.

HAMLETO

Sekve niaj almozuloj estas korpoj kaj niaj monarĥoj kaj fieraj herooj estas la ombroj de la almozuloj. Ĉu ni ne iru al la reĝo? Ĉar pro honoro, mi ne scias argumentadi.

ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN

Ni volonte servos al vi.

HAMLETO

Ne, tute ne, mi ne volas alkalkuli vin al miaj ceteraj servantoj; ĉar--por paroli kun vi kiel honesta homo--mia servantaro estas abomeninda. Tamen por resti sur la ebena vojo de la amikeco, kion vi faras en Elsinoro?

ROSENKRANZ

Ni volis vin viziti, nenio plu.

HAMLETO

Mi, almozulo, estas eĉ por danko tro malriĉa. Sed mi dankas vin, kaj certe, miaj amikoj, mia danko havas la indon almenaŭ de unu groŝo. Ĉu oni ne sendis voki vin? Ĉu tio ĉi estis via propra deziro? propravola vizito? Kuraĝe, kuraĝe, estu honestaj kun mi! Nu, diru do!

GÜLDENSTERN

Kion ni devas diri, princo?

HAMLETO

Ĉion, kion vi volas,--nur ne la veron. Oni sendis vin inviti, kaj en viaj rigardoj kuŝas konfeso, por kies kaŝado via modesteco ne estas sufiĉe ruza. Mi scias, la bonaj reĝo kaj reĝino sendis peti vin.

ROSENKRANZ

Por kia celo, mia princo?

HAMLETO

Tion ĉi mi devus sciiĝi de vi. Sed mi petegas vin per la rajtoj de nia amikeco de lernejo, per la kuneco de nia juneco, per nia ĉiama reciproka amo, per ĉio pli kara ankoraŭ, kion pli bona parolisto povus meti al via koro: estu sinceraj kontraŭ mi, ĉu oni invitis vin aŭ ne?

ROSENKRANZ (al Güldenstern).

Kion vi diros?

HAMLETO (flanken).

Ha, nun mi jam finis kun vi! (Laŭte) Se vi min amas, ne mensogu.

GÜLDENSTERN

Kara princo, oni invitis nin.

HAMLETO

Kaj mi diros al vi, por kia celo; en tia maniero mia klarigo liberigos vin de perfido, kaj via tenado de sekreto rilate la reĝon kaj reĝinon ne suferos eĉ per unu haro. De mallonga tempo mi perdis--mi ne scias el kia kaŭzo--mian tutan gajecon, mi forĵetis ĉiujn miajn ordinarajn okupojn, kaj mia humoro estas efektive tiel nigra, ke la tero, tiu ĉi bonega konstruo, ŝajnas al mi nur nuda pinto; vidu, tiu ĉi belega baldakeno, la aero, tiu ĉi brava arkaĵo ĉiela, tiu ĉi majesta tegmento kun sia ora fajro: ŝajnas al mi kiel nenio alia, ol putra, pesta amaso da miasmoj. Kia majstra kreitaĵo estas la homo! kiel nobla per sia prudento! kiel senlima per siaj kapabloj! kiel granda kaj mirinda per sia formo kaj movoj! kiel simila al anĝelo per siaj agoj! kiel simila al Dio per sia komprenado! la ornamo de la mondo! la modelo por la vivantaj ekzistaĵoj! Kaj tamen kio estas por mi tiu ĉi kvintesenco de la polvo? Mi ne amas la viron (Rosenkranz kaj Güldenstern ridetas), kaj la virinon ankaŭ ne, kvankam per via rideto vi tion ĉi videble dubas.

ROSENKRANZ

Mia princo, mi ne havis tian intencon.

HAMLETO

Kial do vi ridis, kiam mi diris, ke mi ne amas la homon?

ROSENKRANZ

Mi pensis: se tiel estas, kian do regalon ricevos de vi la aktoroj, kiujn ni renkontis en la vojo kaj alkondukis tien ĉi; ili venis, por proponi al vi siajn servojn.

HAMLETO

Tiu, kiu ludas la rolon de reĝoj, estos al mi boneveninta; lia reĝa moŝto akceptos de mi humilan saluton. La vaganta kavaliro povos uzi sian glavon kaj sian ŝildon; la amanto ne ĝemos sen rekompenco; la gajulo pace ludos sian rolon; la ridindulo elvokos ridon ĉe tiuj, kiuj havas tikleblan diafragmon; kaj la fraŭlino malkaŝe esprimos sian amon per lamaj versoj. Kia anaro tio ĉi estas?

ROSENKRANZ

Tiu sama, kiu ordinare tiel plaĉadis al vi: la aktoroj el la urbo.

HAMLETO

Kio do igis ilin vagadi? Restado en konstanta loko estas ja pli profita tiel por ilia gloro, kiel por ilia poŝo.

ROSENKRANZ

Mi pensas, ke tio ĉi estas antaŭ nelonge enkondukita novaĵo.

HAMLETO

Ĉu ili estas ankoraŭ tiel same amataj kiel tiam, kiam mi estis en la urbo? Ĉu oni ilin vizitas ankoraŭ tiel same?

ROSENKRANZ

Ne, multe pli malmulte.

HAMLETO

Kia estas la kaŭzo? Ĉu ili fariĝis netaŭgaj?

ROSENKRANZ

Ne, iliaj penadoj estas tiaj samaj, kiel antaŭe; sed aperis generacio da infanoj, senplumaj birdetoj, kiuj ĉiam forte krias kaj por tio estas tondre aplaŭdataj. Tiuj ĉi nun estas en modo, kaj ili tiel krias kontraŭ la teatroj de la popolamaso--tiel ili nomas ĉiujn aliajn,--ke multaj el la glavoportantoj ektimis la anserajn plumojn kaj ne kuraĝas iri.

HAMLETO

Kiel? Infanoj? Kiu ilin subtenas? Kie ili prenas salajron? Ĉu ili forĵetos la arton, kiam ili ne povos pli kanti per soprano? Ĉu ili ne diros poste, kiam ili elkreskos ĝis la grado de ordinaraj aktoroj--kio estas tre atendebla, se ili ne trovos pli bonajn rimedojn por ekzistado,--ke iliaj verkistoj de dramoj alportis al ili malutilon, devigante ilin deklamadi kontraŭ ilia propra estonteco?

ROSENKRANZ

Estis granda batalado inter la ambaŭ flankoj, kaj la popolo mem sen ia riproĉo de konscienco instigas ilin reciproke... Longan tempon nenia dramo donis eĉ iajn enspezojn, se la aŭtoro kaj aktoroj ne atakadis en ĝi siajn kontraŭulojn.

HAMLETO

Ĉu povas esti?

GÜLDENSTERN

Ho, oni multe kaj kruele batalis.

HAMLETO

Kaj la infanoj venkis?

ROSENKRANZ

Jes, princo, Herkuleson kune kun lia portaĵo.

HAMLETO

Ne estas granda miro: ĉar mia onklo estas nun reĝo de Danujo, kaj tiuj, kiuj mokadis lin, dum mia patro vivis, donas nun dudek, kvardek, kvindek, eĉ cent dukatojn por lia portreto en miniaturo. Certe, en tio ĉi kuŝas io supernatura, se nur la filozofio povus tion ĉi eltrovi.

(Trumpetado post la sceno.)

GÜLDENSTERN

Jen venas la aktoroj.

HAMLETO

Ha, karaj sinjoroj, estu bone venintaj en Elsinoro! Donu al mi viajn manojn! Tre bone! Manieroj kaj komplimentoj apartenas al la akcepta saluto. Permesu al mi saluti antaŭe vin en tia maniero, por ke mia sintenado kontraŭ la aktoroj (kiu devas esti la plej afabla) ne havu la vidon de pli bona akcepto ol la via. Mi vin salutas al via veno, sed mia onklo-patro kaj mia patrino-onklino eraras.

GÜLDENSTERN

En kio, mia kara princo?

HAMLETO

Mi estas freneza nur ĉe vento nord-okcidenta; sed kiam la vento estas suda, mi ne miksos preĝejan turon kun lanterna kolono. (Polonio venas.)

POLONIO

Mi deziras al vi sanon, sinjoroj!

HAMLETO

Aŭskultu, Güldenstern, kaj ankaŭ vi, Rosenkranz,--por ĉiu orelo unu aŭskultanto: tiu ĉi granda infano, kiun vi tie ĉi vidas, ne eliris ankoraŭ el la infanaj vindoj.

ROSENKRANZ

Eble li la duan fojon tien enrampis, ĉar oni diras, ke maljunaj homoj denove fariĝas infanoj.

HAMLETO

Mi divenas, ke li venas sciigi min pri la aktoroj. Atentu!.. Tre vere, tio ĉi estis en lundo matene...

POLONIO

Via princa moŝto, mi povas raporti al vi novaĵojn.

HAMLETO

Via kortegana moŝto, mi povas raporti al vi novaĵojn. Kiam Roscio estis aktoro en Romo...

POLONIO

La aktoroj alveturis, via princa moŝto.

HAMLETO

He, he?

POLONIO

Per mia honoro...

HAMLETO

«Kaj sur azenetoj Venis personetoj»...

POLONIO

La plej bonaj aktoroj en la mondo, por tragedioj, komedioj, historioj, pastoraloj, pastoralaj komedioj, historio-pastoraloj, tragedio-historioj, tragedio-komedio-historio-pastoraloj, por dramoj sendividaj kaj por poemoj senfinaj. Seneko ne estas por ili tro serioza kaj Plaŭto ne estas por ili tro gaja. Por ĉio verkita kaj por ĉio improvizita ili ne havas egalajn al si en la mondo.

HAMLETO

Ho Jefto, juĝisto Izraela, kian trezoron vi havis?

POLONIO

Kian trezoron li havis, princo?

HAMLETO

Jenan:

«Ĉe li estis sol-filino, Kaj li amis ŝin sen fino.»

POLONIO (flanken).

Ĉiam pri mia filino.

HAMLETO

Ĉu mi ne estas prava, maljuna Jefto?

POLONIO

Se vi nomas min Jefto, via princa moŝto, mi efektive havas filinon, kiun mi forte amas.

HAMLETO

Ne, tio ĉi ne sekvas.

POLONIO

Kio do sekvas, estimegata sinjoro?

HAMLETO

Kio?

«Kontraŭ la sorto Ne helpas forto»

Kaj poste, vi ja scias:

«Venis tre nebela fino Kaj pereis la knabino»...

Cetere, vi povas mem legi la finon de la kanto; ĉar vidu, jen venas ĉesigantoj de mia parolo. (Kelke da aktoroj venas.)

Mi vin salutas, sinjoroj, estu ĉiuj bone venintaj! Mi ĝojas, ke mi revidas vin en sano. Tre agrable, miaj bonaj amikoj! Ha, malnova amiko, kiel via vizaĝo hariĝis de la tempo, kiam mi vin vidis! Ĉu vi volas konkuri en Danujo per via barbo? Ha, mia bela juna fraŭlino! Per niaj virinoj kaj fraŭlinoj, vi per alteco de unu kalkanumo fariĝis pli proksima al la ĉielo de la tempo, kiam mi vin laste vidis. Dio donu, ke via voĉo ne estu perdinta sian helan sonoron, kiel eluzita ora monero. Mi vin salutas ĉiujn, miaj sinjoroj! Ni tuj prenos nin al la afero, ni pafos ĉion, kion ni trovos. Tuj prezentu ion! Montru al ni provon de via arto. Nu, ekzemple, ian patosan parolon!

UNUA AKTORO

Kian parolon, mia estimata princo?

HAMLETO

Mi aŭdis, kiel vi unu fojon deklamis parolon,--sed ĝi neniam estis donata sur la sceno, aŭ almenaŭ certe ne pli ol unu fojon; ĉar, kiom mi memoras, la peco ne plaĉis al la amaso, ĝi estis tro alta por la popolo. Sed laŭ mia opinio kaj laŭ la opinio de aliaj personoj, kies juĝo en tiaj aferoj estas pli aŭtoritata ol mia, tio ĉi estis bonega peco: bone aranĝita laŭ la scenoj kaj verkita kun multe da prudento kaj modesteco. Mi memoras, ke iu diris, ke ĝi havas nenian salon nek pipron, por spici la enhavon, kaj nenian esprimon, kiu montrus ĉe la aŭtoro la intencon de arta ornamado; ĝi estis verkita en maniero simpla, sana kaj agrabla, multe pli bela, ol ornamita. Unu parolon en tiu ĉi peco mi precipe amis: tio ĉi estis la rakonto de Eneo al Didono; precipe tie, kie li parolas pri la mortigo de Priamo. (Al unu el la aktoroj) Se vi ĝin memoras, komencu per la jena verso... atendu, atendu...

«Kaj Pirro kun leona sovaĝeco»...

Ne, mi eraras; sed per Pirro ĝi komenciĝas...

«Kaj Pirro, kies nigra la armaĵo Simile al intenco lia nigra Egalkolora estis kun la nokto, En kiu li en la ĉevalo sidis, Nun ŝmiris sian korpon la teruran En manier' kruela: tute ruĝa Li estas de la kapo ĝis piedoj; Kovrita de la sango elverŝita De patroj kaj patrinoj kaj infanoj, De filoj kaj filinoj mortigitaj; La sango, sekigita de la suno Al lia vest' kruelan brilon donas. Varmega de kolero kaj de fajro, Per la okuloj de sangama tigro L' infera Pirro serĉas nun Priamon...»

Nun daŭrigu!

POLONIO

Per mia honoro, princo, tre bone deklamite: kun sento, kun estetika tono.

UNUA AKTORO

Kaj jen li trovas lin: tremanta mano La glavon portas kontraŭ malamikoj; Sed al maljuna mano ne obeas La peza glavo kaj senbate falas. Kaj furioze nun rapidas Pirro Al la batalo malegaleforta. La glavon levas li, kaj tuj senviva Priam' kaduka falas sur la teron. La urbo Iliono plu ne vivis, Kaj tamen ŝajnis, ke ĝi tiun baton Eksentis: ĝi ekkrakis en la flamoj, Kaj sub l' impreso de la tondra krako Subite Pirro haltis; lia glavo Ekpendis en l' aero. Pirro staris Senmove, kvazaŭ pentro terurega. Sed kiel ofte antaŭ fulmotondro Silento ekaperas en ĉielo, La vent' mutiĝas, la nubegoj haltas Kaj kvazaŭ mortas ĉio sur la tero,-- Kaj jen subite ekbruegas tondro: Tiele ankaŭ post momenta halto En Pirro pli kruele ekflamegis Malamo kaj sovaĝa sangavido. Neniam la marteloj de l' ciklopoj, Por Marso elforĝante la armaĵon, Batadis pli kruele kaj sovaĝe, Ol kiel nun la sanga glav' de Pirro Hakadis la Priamon malfeliĉan... Ho vi, Fortuno! Kial la diaro De vi ne prenas for potencon vian, Ne rompas en pecetojn la radiojn De via rado kaj ĝin ne deĵetas En plej profundan lokon de l' infero!»

POLONIO

Tio ĉi estas tro longa.

HAMLETO (al Polonio).

Ĝi povos iri al la barbiro kune kun via barbo. (Al la aktoro) Mi petas vin, daŭrigu! Li plivolus ian arlekenaĵon, alie li baldaŭ ekdormos. Daŭrigu, venu al Hekubo!

UNUA AKTORO

«Sed kiu nun ekvidus la reĝinon Kun haroj disligitaj en malordo»...

HAMLETO

Kun haroj disligitaj?

POLONIO

Bone! Reĝino kun haroj disligitaj, tre bone!

UNUA AKTORO

«Kurantan nudpiede, minacantan Estingi la grandegan tutan brulon Per la riveroj de la larmoj siaj; Kaj kun ĉifono sur la kapo, kie Antaŭ nelonge sidis diademo; Anstataŭ vestoj kovras ŝian korpon Elturmentitan kaj malgrasigitan En rapidec' prenita litotuko: Se iu tion vidus, li malbenus Per plej teruraj vortoj la Fortunon. Sed se la dioj mem ŝin tie vidus, Starantan antaŭ la kruela Pirro, Hakanta senkompate ŝian edzon: Ho, tiam, se la dioj havas koron, L' unua malespera ŝia krio L' okulojn de la dioj fluidigus Kaj ili ne silentus...»

POLONIO

Rigardu do, li paliĝis, la okuloj estas plenaj je larmoj! Sufiĉe! Haltu!

HAMLETO

Bone, la reston vi poste al mi finos. (Al Polonio) Kara sinjoro, ĉu vi ne volos zorgi pri regalado de la aktoroj? Akceptu ilin bone, ĉar ili estas la spegulo kaj mallongigita kroniko de la tempo. Estus pli bone por vi havi post la morto malbonan supertomban surskribon, ol ricevi malbonan nomon de ili, dum vi vivas.

POLONIO

Kara princo, mi regalos ilin laŭ iliaj meritoj.

HAMLETO

Ho ne, bela homo, multe, pli bone! Se ni ĉiun homon traktos laŭ lia merito, kiu tiam estas certa, ke li ne ricevos batojn? Regalu ilin laŭ mezuroj de via propra honoro kaj indo: ju malpli ili meritas, des pli da merito tiam havos via boneco. Iru kun ili!

POLONIO (al la aktoroj)

Venu, sinjoroj!

HAMLETO (al la aktoroj)

Iru kun li, miaj amikoj! morgaŭ vi donos prezenton. (Al la unua aktoro) Aŭskultu, mia malnova amiko, ĉu vi povas prezenti la mortigon de Gonzago?

UNUA AKTORO

Jes, princo.

HAMLETO

Morgaŭ vi tion ĉi prezentos. Ĉu vi povus en okazo de bezono lerni parkere parolon el dekdu ĝis dekses versoj, kiun mi verkus kaj enmetus? Ne vere?

UNUA AKTORO

Jes, princo.

HAMLETO

Tre bone! (Al ĉiuj aktoroj). Iru kun tiu ĉi sinjoro, sed ne mokadu lin! (Polonio kaj la aktoroj foriras.--Al Rosenkranz kaj Güldenstern) Miaj amikoj, mi prenas de vi forpermeson ĝis la vespero! Estu bonaj gastoj en Elsinoro!

ROSENKRANZ

Ni estas pretaj al servoj, princo.

HAMLETO