Part 2
Adiaŭ, mia patro kaj sinjoro!
POLONIO
Jam tempo. Iru, oni vin atendas.
LAERTO
Adiaŭ, Ofelio, kaj memoru Pri tio, kion diris mi al vi!
OFELIO
Mi bone ŝlosis ĝin en mia kapo, Kaj la ŝlosilon mi al vi fordonas.
LAERTO (al Polonio kaj Ofelio)
Adiaŭ! (Foriras.)
POLONIO
Kia estas la konsilo, Pri kiu li parolis?
OFELIO
Pri Hamleto, Pri la reĝido.
POLONIO
Ha, jes, ĝustatempe! Mi aŭdis, ke en lasta temp' Hamleto Al vi komencis montri amikecon Kaj ke vi mem apartan afablecon Al li montradis. Se ĝi estas vero-- Mi aŭdis ĝin en formo de averto-- Mi devas al vi diri, ke vi mem Kredeble ne komprenas tute klare Danĝeron, kiu al filino mia Kaj al honoro via nun minacas. Kiel vi estas unu kun la dua? La veron al mi diru!
OFELIO
De mallonge Al mi li ripetadis kelkajn fojojn, Ke li estimas min.
POLONIO
Ha, ha! Estimo! Parolo de nesperta knabineto! Kaj kredas vi al la «estimo» lia?
OFELIO
Mi mem ne scias, kiel pri ĝi pensi.
POLONIO
Nu, aŭdu do! Vi estas tre malsaĝa, Ke vi akceptas por kontanta mono La vortojn, kiuj vere ne enhavas Eĉ plej malgrandan indon. Vi vin tenu Prudente kaj singarde, ĉar alie La malsaĝeco via la grandega Vin pereigos!
OFELIO
Li al mi proponis La amon sian pure kaj honeste.
POLONIO
Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa!
OFELIO
Li ĵuris al mi, patro mia kara, Per ĉiuj sanktaj ĵuroj de ĉielo.
POLONIO
Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias, Ke se la sango bolas, tiam lango La ĵurojn ne avaras. Ho, filino, Ne prenu vi por fajro tiun flamon,-- Ĝi lumas, sed ĝi tute ne varmigas, Ĝi estingiĝas tuj, ne supervivas Eĉ la minuton de la promesado. De nun kun via virga afableco Avaru pli; la paroladon vian Vi ŝatu pli, ne estu tute preta Tuj laŭ ordono! La reĝid' Hamleto Ankoraŭ estas juna, kaj li havas Pli grandan liberecon, ol al vi Donata povas esti. Ofelio, Mallonge mi sed klare al vi diras: Ne kredu al ĵurado lia; ĵuroj Similaj estas trompaj delogantoj, Antaŭparoloj de tre pekaj petoj; Promesojn piajn ili hipokritas, Por pli sukcese veni al la celo. Per unu vorto: nun vi eĉ minuton Ne restu en intima parolado Kun la reĝid' Hamleto! Ne kuraĝu Forgesi mian tiun ĉi ordonon! Nun iru!
OFELIO
Mi obeos, mia patro. (Ambaŭ foriras.)
SCENO IV
La teraso antaŭ la palaco. Hamleto, Horacio kaj Marcello venas.
HAMLETO
Ho, kiel akra estas la aero!
HORACIO
Jes, princo, blovas vento malvarmega.
HAMLETO
Kioma horo?
HORACIO
Baldaŭ la dekdua.
MARCELLO
Ne, ne, jam la dekdua horo batis.
HORACIO
Ĉu efektive? Mi ne aŭdis. Sekve Alproksimiĝas jam la temp', en kiu Aperas ordinare la spirito.
(Post la sceno estas aŭdataj tamburado kaj ektondro de pafilego.)
Ha, kion tio ĉi signifas, princo?
HAMLETO
La reĝo diligente nun pasigas La nokton en gajega festenado; Kaj ĉiun fojon, kiam li eltrinkas Pokalon, pafilegoj al la mondo Anoncas la grandfaron de la reĝo.
HORACIO
Ekzistas tia moro?
HAMLETO
Jes, sendube. Sed pensas mi, ke estas pli honore Forgesi tian moron, ol ĝin sekvi. La brua kaj diboĉa festenado Alportis al ni tre malbonan gloron Ĉe la popoloj de la tuta mondo. Drinkistoj oni nomas nin insulte; Kaj tiu ĉi makulo malpurigas La gloron de plej grandaj niaj faroj. Similan sorton ofte ankaŭ havas Privataj homoj, se sen propra kulpo Makulon ian ili de naturo Ricevis; se ekzemple de naskiĝo-- En kio ne ilia vol' ja estis-- Ilia sango estas tro bolanta, Rompanta ofte digon de prudento; Aŭ se kutimo ilin malbonigis,-- La mond' ilin atakas sen kritiko, Se eĉ iliaj virtoj estas puraj Kaj multenombraj. Grajno da malbono Por la okul' de l' mondo ofte kovras La tutan indon de plej bona homo.
(Aperas la spirito en armaĵo.)
HORACIO
Ho, vidu, princo, ĝi aperas!
HAMLETO
Dio! Defendu nin, anĝeloj de ĉielo!
(Li staras kelkajn minutojn senmove.)
Spirito sankta, aŭ demon' terura, Ĉu el ĉielo aŭ el la infero, Ĉu vi intencas bonon aŭ malbonon,-- Aperis vi en tia nobla formo, Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto, Ho, patro, ho vi, reĝo de Danujo, Respondu! Ho, ne lasu min perei En nesciado! Diru al mi, kial Sin levis el la tombo viaj ostoj? Kaj la ĉerkujo, kien ni trankvile Vin metis, kial ĝi malfermis nun La pezan sian buŝon de marmoro, Por vin elĵeti? Kion ĝi signifas, Ke vi, senviva korpo, en armaĵo Denove venis en la lunan lumon, Por ektimigi nin, malsaĝajn homojn, Kaj nin ataki per teruraj pensoj Ne klarigeblaj por l' animo nia? Por kio! Diru! Kial? Kion fari?
(La spirito faras signojn al Hamleto.)
HORACIO
Li vokas vin, ke iru vi kun li, Li kvazaŭ volas ion komuniki Nur al vi sola.
MARCELLO
Kun afablaj gestoj Li vokas vin pli malproksimen, princo; Sed ho, pro Di', ne iru!
HORACIO
Ne, ne iru!
HAMLETO
Sed tie ĉi ne volas li paroli, Kaj mi lin sekvos.
HORACIO
Ho, ne, ne, reĝido!
HAMLETO
Nu, kion do mi timos? Mia vivo Ne havas por mi indon, kaj l' animo, Senmorta, kiel la spirito mem, Ja ne bezonas timi la spiriton. Li vokas min denove; mi lin sekvos.
HORACIO
Sed se li vin allogos al la maro, Aŭ eble al la supro de l' ŝtonego, Staranta super la senfunda akvo, Kaj tie per terura nova vido Subite nebuligos vian saĝon Kaj pereigos vin? Memoru, princo! Jam per si mem al ĉiu viva homo Terura estas tiu alta pinto, Pendanta super la bruantaj ondoj De plej profunda loko de la maro.
HAMLETO
Li ĉiam vokas. (Al la spirito) Iru, mi vin sekvas!
MARCELLO (retenante Hamleton).
Ho, princo, vi ne iros!
HAMLETO
For la manojn!
HORACIO
Aŭskultu nin, ne iru!
HAMLETO
Mia sorto Min vokas, kaj per ĝi mi sentas nun En ĉiu vejno de la korpo mia Potencan feran forton de leono.
(La spirito faras signojn)
Li ĉiam vokas! Lasu! Pro ĉielo! (Li sin elŝiras.) Fantomon faros mi el ĉiu, kiu Kuraĝos min reteni! For! (Al la spirito) Ho, iru! Mi post vi iras. (La spirito kaj Hamleto foriras.)
HORACIO
Ha, li freneziĝis!
MARCELLO
Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas!
HORACIO
Ni iru! Kiel tio ĉi finiĝos?!
MARCELLO
Malbona io estas en Danujo.
HORACIO
Nin gardos la ĉielo.
MARCELLO
Ni rapidu!
SCENO V
Izolita loko de la teraso. La spirito kaj Hamleto venas.
HAMLETO
Ho, kien vi kondukas min? Parolu! Mi plu ne iros jam!
SPIRITO
Aŭskultu!
HAMLETO
Diru!
SPIRITO
Jam proksimiĝas mia horo. Baldaŭ Reiri devos mi al la sulfuraj Turmentaj flamoj.
HAMLETO
Malfeliĉa patro!
SPIRITO
Min ne bedaŭru, sed atentu bone, Al tio, kion diros mi.
HAMLETO
Parolu! Atenti estas mia sankta ŝuldo.
SPIRITO
Kaj venĝi ankaŭ, kiam vi ekscios.
HAMLETO
Ho, Dio! Venĝi? Kion?
SPIRITO
Aŭdu bone. Mi estas la spirit' de via patro, Mi estas kondamnita longan tempon Vagadi en la nokto kaj bruladi La tutan tagon en eternaj flamoj, Ĝis mi puriĝos de la ĉiuj pekoj De mia tera vivo. Se ne estus Al mi malpermesite paroladi, Rakonton tiam povus mi komenci, De kiu ĉiu vort' al vi dispremus La koron, rigidigus vian sangon, El kapo elsaltigus la okulojn, Kaj ĉiun vian haron disstarigus Simile al haregoj de histriko. Sed la misteroj de posttomba vivo Ne devas soni al orelo tera. Aŭskultu! Se vi amis vian patron...
HAMLETO
Ho, Dio!
SPIRITO
Venĝu por mortigo lia!
HAMLETO
Mortigo?
SPIRITO
Jes, mortigo plej malnobla, Terura, nenatura, neaŭdita.
HAMLETO
Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi, Simile al la penso de amanto Mi flugu venĝi tuj.
SPIRITO
Vi ŝajnas preta Vi estus dorma, kiel pala herbo, Kreskanta sur la bordo de la Leto, Se restus vi trankvila. Aŭdu, filo: La famon oni faris, ke en tempo De mia dormo en ĝardeno mia Serpento mordis min; kaj oni trompas Per la mensoga fam' pri mia morto L' orelon de la regno; tamen sciu, Ho, nobla mia filo: la serpento, De kies mordo mortis via patro, Nun portas lian kronon.
HAMLETO
Mia onklo! Ho, la profeta mia antaŭsento!
SPIRITO
Jes, tiu plej malnobla adultulo Per sorĉo de la sprito, per perfido (Ho, malbenita sprito kaj donacoj!) Delogis la reĝinon ŝajne virtan Al la plezuroj de malnobla amo. Hamleto mia! Ho, kia defalo! De mi, kies la amo estis sankta, Sendekliniĝa ĉiam de la ĵuro, Farita en la tago de l' edziĝo,-- Ŝi malaltiĝis al pekulo, kiun Per ĉio la naturo ja malbenis! Sed kiel virton peko ne delogas, Se ĝi eĉ en ĉiela vest' aperas, Tiel volupto, se eĉ kun anĝelo Vi ligos ĝin, enuas tamen baldaŭ Kaj serĉas ion novan... Sed silentu! Mi sentas jam aeron de mateno,-- Mi mallongigos la rakonton. Kiam En la ĝardeno laŭ kutimo mia Mi dormis post tagmezo, via onklo Mallaŭte alŝteliĝis kaj enverŝis Al mi en la orelon plej teruran Venenon el malgranda boteleto, Venenon tian, kiu tre rapide Trakuras tuj la tutan homan korpon Kaj, kvazaŭ acidaĵo en la lakto, Momente malbonigas en la korpo La tutan puran sangon. Mi pereis, Kaj lepro mian tutan glatan korpon Tuj kovris per abomeninda ŝelo. Kaj tiel mi perfide en la dormo Per frata mano estis senigita De l' vivo, krono kaj edzino kune, Mi estis mortigita en florado De miaj pekoj, sen konfesodono, Sen komunio sankta; la kalkulon Ne resuminte, estis mi sendita Kun ĉiuj kulpoj sur la kapo Al granda, fina juĝo.
HAMLETO
Ho, terure!
SPIRITO
Se havas vi animon, ne permesu, Ke reĝa lito de Danujo servu Por sangomiks' adulta kaj volupto. Sed kiel ajn vi volos tion fari,-- Vi ne makulu vian filan koron: Nenion faru kontraŭ la patrino,-- Ŝin juĝos la ĉielo kaj la pikoj De ŝia propra koro. Nun adiaŭ! La paliĝado de l' lumanta vermo Anoncas la aperon de l' mateno. Adiaŭ, filo, kaj memoru min! (Foriras.)
HAMLETO
Ho, vi, ĉielo! Tero! Eble ankaŭ L' inferon voki?--Fi, halt' mia koro! Ne maljuniĝu tuj, ho mia korpo! Fortike vi min portu! Vin memori? Jes, malfeliĉa patro! Tiel longe, Ĝis mia kapo perdos la kapablon De ĉia memorado! Vin memori? Sed de l' tabulo de memoro mia Forviŝos mi nun ĉion, kio restis, Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujn Pentraĵojn, postesignojn, kiujn lasis Sur ĝi la pasintaĵo kaj juneco, Observojn kaj la spertojn de la vivo; Ordono via vivos tute sola De nun en mia cerbo, ne miksita Kun io malpli inda. Ho, ĉielo! Virino malhonesta kaj perfida! Fripono! Vi, fripono ridetanta!... La tabuleton donu! Mi enskribos, Ke oni povas ĉiam ridetadi Kaj tamen esti friponeg'. Almenaŭ En nia lando tio estas ebla. (Li skribas.) Mi vin enskribis, onklo! Nun al mia Deviz'! «Adiaŭ kaj memoru min!» Mi ĵuris.
HORACIO (post la sceno).
Princo! Princo!
MARCELLO (post la sceno).
Princ' Hamleto!
HORACIO (post la sceno).
Ho, Dio lin defendu!
HAMLETO (decide, al si mem).
Tiel estu!
MARCELLO (post la sceno).
He! Princo! He!
HAMLETO
He! kara mia, he! Al mi, birdeto mia, he! mi estas.
(Horacio kaj Marcello venas.)
MARCELLO
Nu, kio do sinjoro?
HORACIO
Kio nova?
HAMLETO
Ho, tre mirinde!
HORACIO
Diru, kara princo.
HAMLETO
Vi elbabilos.
HORACIO
Ne, pro la ĉielo!
MARCELLO
Mi ankaŭ ne.
HAMLETO
He, kion vi parolas Ĉu oni povus kredi?! Vi silentos?
HORACIO kaj MARCELLO
Jes, jes, pro la ĉielo, kara princo!
HAMLETO
En tuta la Danujo vi ne trovos Friponon, kiu estus hom' honesta.
HORACIO
Spirito ne bezonis ja sin levi El tombo, por sciigi nin pri tio.
HAMLETO
Vi estas prava. Tial mi nun pensas, Sen plua disputado ni jam povas Al ni la manojn premi reciproke Kaj iri hejmen. Iru, kien vokas Vin la aferoj kaj deziroj viaj-- Aferojn kaj dezirojn ĉiu havas-- Mi ankaŭ, la mizera, iros fari Aferon mian,--mi nun iros preĝi.
HORACIO
Malklare kaj tre strange vi parolas.
HAMLETO
Ha, mi bedaŭras, ke mi vin ĉagrenas. Mi ĝin bedaŭras el la tuta koro.
HORACIO
Vi ne ĉagrenas nin.
HAMLETO
Ne, Horacio, Ĉagren' ĝi estas, pro Patriko sankta... Pri la spirito de mi al vi diros, Ĝi estas tre senkulpa kaj honesta. La scivolecon pri la estintaĵo Vi venkos, kiel povos. Nun, kolegoj, Amataj kunlernantoj kaj amikoj, Malgrandan unu peton mi vin petos.
HORACIO
Parolu, princo, ni ĝin certe faros.
HAMLETO
Neniu devas scii pri l' apero De nuna nokto.
HORACIO kaj MARCELLO
Ni promesas, princo.
HAMLETO
Sed ĵuru!
HORACIO
Pro honoro, mi silentos!
MARCELLO
Mi ankaŭ, pro honor'!
HAMLETO
Sur mia glavo!
MARCELLO
Ni ĵuris jam, sinjoro.
HAMLETO
Sed mi petas, Sur mia glavo ĵuru al mi.
SPIRITO (sub la tero).
Ĵuru!
HAMLETO
Ha, mia kara! Vi al ni alrampis? Nu, bone! La bravul' aŭskultas. Ĵuru!
HORACIO
Sed kiel ĵuri?
HAMLETO
Ke neniam vi Parolos eĉ per unu sola vorto Pri tio, kion en la lasta nokto Vi vidis. Ĵuru sur la glavo!
SPIRITO (sub la tero).
Ĵuru!
HAMLETO
Hic et ubique? Ŝanĝu ni la lokon! Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn Denove sur la glavon kaj ripetu, Ke vi neniam al neniu diros Pri la apero de la nokto. Ĵuru Pri tio ĉi sur mia glavo!
SPIRITO (sub la tero).
Ĵuru!
HAMLETO
Ha, brave, mia talp'! Vi bone fosas! Pli malproksimen do, amikoj!
HORACIO
Dio! Tre strange kaj neniel kompreneble!
HAMLETO
Plej bona estos, se vi ĝin forgesos! Ekzistas en ĉiel' kaj sur la tero Pli da aferoj, ol en la lernejoj Instruas filozofoj, Horacio. Sed venu! Kaj mi tie ĉi denove Vin petas, ĵuru: kiel ajn mirindaj Al vi agado mia poste ŝajnos, Se eble poste trovos mi utile Ŝajnigi, ke mi perdis la prudenton,-- Neniam vi kunmetu viajn manojn En tia formo, nek la kapon vian Balancu tiel, nek per parolado Dusenca montru, ke vi ion scias,-- Ekzemple: «nu, ni scias», aŭ «ni povus, Se ni nur volus», aŭ «se nur paroli Ni povus», aŭ «ekzistas unu punkto»... Ne helpu al vi Dio en mizero, Se tion ĉi vi faros,--ĵuru!
SPIRITO (sub la tero).
Ĵuru!
HAMLETO
Ripozu, ho, spirito malfeliĉa! Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas Al vi kun mia tuta amikeco. Kaj ĉion, kion mi, malriĉa, povas Al vi alporti aman kaj amikan, Kun Dia help' al vi mi ne rifuzos. Ni iru! Kaj denove mi vin petas, La fingron ĉiam tenu sur la buŝo! Ni vivas en terura tempo! Ve, Ke mi naskiĝis esti la punanto! Nu, venu do! Ni iros ĉiuj kune.
(Ĉiuj foriras.)
AKTO II
SCENO I
Ĉambro en la domo de Polonio. Eniras Polonio kaj Reinhold.
POLONIO
Jen tiujn ĉi paperojn kaj la monon Al li transdonu!
REINHOLD
Jes, sinjoro, bone.
POLONIO
Sed antaŭ ol viziti lin, vi faros Prudente, se vi bone eldemandos Pri la konduto lia.
REINHOLD
Efektive, Mi mem intencis tion fari.
POLONIO
Bone! Tre bone! Antaŭ ĉio vi demandu, Kielaj Danoj loĝas en Parizo, De kia speco, kiel ili vivas, Kun kiu kaj en kiaj societoj; Se per demandoj tiel deflankiĝaj Vi vidos, ili konas mian filon, Vi venos pli proksime al la celo, Ol per demandoj rektaj. Agu, kvazaŭ Vi konus lin nur iom, malproksime; Ekzemple: «Ha, mi konas lian patron, Kaj lian familion, eĉ lin mem Mi iom konas». Ĉu vi min komprenas?
REINHOLD
Ho, jes, sinjoro!
POLONIO
«Eĉ lin mem», vi diros, «Sed nur malmulte; se mi ne eraras, Li estas tre sovaĝa, faras tion Kaj tion...» nun vi povas lin kulpigi Per plej diversaj elpensitaj faktoj; Nur ne per ia malbonaĵo, kiu Al li alporti povus malhonoron! Ho, nur ne tion! Gardu vin de tio! Nur tiajn faktojn, kiuj ordinare Junecon akompanas.
REINHOLD
Nu, ekzemple Ludado...
POLONIO
Jes! drinkado, duelado, Insultemeco, aŭ malpacemeco, Eĉ petolado kun virinoj.
REINHOLD
Tamen Ĉu tio jam ne estos malhonoro?
POLONIO
Ho, ne, se vi nur lerte ĝin esprimos. Ne diru, ke li estas tute sklavo De volupteco; ne, prezentu liajn mankojn En tia lumo, ke ili aperu Kiel makuloj nur de libereco, Esprimoj de flameco de l' spirito, Ekboloj de senbrida juna sango.
REINHOLD
Sed, ho, sinjoro...
POLONIO
Kial tion fari?
REINHOLD
Jes, mi dezirus scii, kia celo...
POLONIO
Nu, vidu, mia plano estas tia, Kaj mi esperas, ke ĝi bone fruktos: Se vi sur mian filon tiel ĵetos La makuletojn, tiam diligente Atentu! Se kunparolanto via La junan homon iam vidis kulpan En la malvirtoj ĵus nomitaj, tiam, Ho, kredu, li en tia maniero Al vi sin turnos: «Jes, sinjoro mia», Aŭ «jes, amiko», aŭ «jes, estimata», Aŭ kiel ajn en tiu lando estas La form' uzata de ekparolado...
REINHOLD
Nu, bone.
POLONIO
Kaj li poste faros tiel: Li faros... jes... kion mi volis diri?.. Mi volis ion diri... Al diablo! Nu, kie do mi haltis? He?
REINHOLD
Vi haltis Ĉe l' vortoj «li en tia maniero Al vi sin turnos»
POLONIO
Ha! Al vi sin turnos. Li turnos sin al vi: «Jes, mi lin konas, Sinjoron tiun vidis mi hieraŭ, Aŭ antaŭ kelka temp', aŭ kiam ajn; En tia aŭ tiela societo; Li tie efektive alte ludis, Li tie estis en malsobra stato, Li tie sin batadis kun kolegoj»; Aŭ «mi lin vidis, kiam li eniris En domon de virinoj de malĉasto»; Aŭ tiel plu. Kaj tiam vi rimarkos, Ke via kaptileto la mensoga Alkaptis la ezokon de la vero; Kaj tiel ni, sprituloj, ĉiam povas Per anguletoj kaj per artifikoj, Per kurba voj' al rekta celo veni; Kaj tiel vi laŭ mia klarigado Facile elesploros mian filon. Ĉu vi komprenis bone?
REINHOLD
Jes, sinjoro.
POLONIO
Kaj nun kun Dio iru! Bonan vojon!
REINHOLD
Sinjor'...
POLONIO
Vi ankaŭ mem lin elobservu, Per la rilat' al vi.
REINHOLD
Mi ĉion faros.
POLONIO
Ke li nur diligente muzikadu!
REINHOLD
Tre bone. Mi salutas!
POLONIO
Nu, adiaŭ!
(Reinhold foriras. Eniras Ofelio.)
POLONIO
Nu, kio, Ofelio? Kio nova?
OFELIO
Ha, estimata patro! De teruro Mi tuta tremas!
POLONIO
Kio do fariĝis?
OFELIO
En mia ĉambro sidis mi, kudrante,-- Subite venas la reĝid' Hamleto, Kun disŝirita vesto, sen ĉapelo, La ŝtrumpoj disligitaj kaj malpuraj Senorde pendas sur la maleoloj; Tre pala, kun piedoj skuiĝantaj; Kun vido tiel plena de teruro, Kvazaŭ li venus ĵus el la infero, Por antaŭdiri ian teruregon.
POLONIO
De am' al vi li eble freneziĝis?
OFELIO
Sinjoro, mi ne scias, sed mi timas, Ke tiel estas.
POLONIO
Kion do li diris?
OFELIO
Li prenis mian manon kaj ĝin premis, Kaj poste sin retiris kaj, tenante La duan manon super la okuloj, Li rigardadis sur vizaĝon mian Kun tia atenteco, kvazaŭ volus Li pentri ĝin. Li tiel longe staris; Kaj fine, ekskuinte mian manon, Tri fojojn balancinte sian kapon, Ekĝemis li kun tia sopireco Kaj tia profundeco, kvazaŭ volus Li kun la ĝemo fini sian vivon. Kaj poste li min lasis iri for, Kaj ankaŭ mem foriris, sed la kapon Ankoraŭ ĉiam tenis li turnite Al mia flanko, ĝis li malaperis.
POLONIO
Sufiĉe! Venu! al la reĝ' ni iru! Ĝi estas freneziĝo de la amo; La amo ruinigas la amanton, Kondukas al decidoj malesperaj, La homon ofte ĝi turmentas pli, Ol ĉiuj la pasioj en la mondo. Bedaŭras mi la princon! Ĉu vi eble Akceptis lin jam tro maldelikate?
OFELIO
Ne, kara patro; laŭ ordono via Mi nur de li leterojn ne akceptis Kaj malpermesis vizitadi min.
POLONIO
Nu, tio ĉi lin certe frenezigis. Bedaŭras mi jam mian severecon. Mi pensis ja, ke li nur petoladas Kaj volas pereigi vin. Ho, Dio, Ho, mia malbenita suspektado! Ni, maljunuloj, havas la kutimon Tro malproksime peli la singardon, Kiel junuloj ofte tro suferas Je absoluta manko de singardo. Ni iru al la reĝo! La konfeso Ne plaĉos al la reĝo, sed pli multe Lin kolerigus la kaŝado. Venu!
(Ambaŭ foriras.)
SCENO II
Ĉambro en la palaco. La reĝo, la reĝino, Rosenkranz, Güldenstern kaj korteganoj.
REĜO
Ni vin salutas, nia Rosenkranz Kaj nia Güldenstern! Ne sole vidi Ni volis vin, sed ankaŭ la bezono De viaj servoj igis nin vin voki. Vi aŭdis jam pri la metamorfozo De la reĝid' Hamleto: nek ekstere Kaj nek interne li similas nun Al tio, kio li antaŭe estis. La kaŭzon, kiu, krom la patra morto, Al tia stato nun lin alkondukis, Ne povas mi diveni. Nun mi petas Vin ambaŭ, kiuj tutan la junecon Kun li pasigis kune kaj tre bone Lin konas,--vin mi petas, volu resti Tra kelka tempo en palaco nia, Penadu lin altiri al amuzoj Kaj ĉe okazoj esploradu lerte La kaŭzon, kiu premas lin kaŝite. Se konos ni la kaŭzon, ni jam povos Kuraci lin.
REĜINO
Sinjoroj miaj karaj, Pri vi li tiel ofte paroladis,-- Mi scias, li vin amas pli, ol ĉiujn. Se vi konsentos fari la komplezon Al ni kaj ĉe ni resti kelkan tempon, Por helpi al la malfeliĉo nia, Ni rekompencos la viziton vian Per plej konvena reĝa rekompenco.
ROSENKRANZ
Vi havas rajton, viaj reĝaj moŝtoj, Al ni ordoni. Vi ne devas peti Pri tio, kio estas nia ŝuldo.
GÜLDENSTERN
Obeos ni kaj ambaŭ ni promesas Laŭ ĉiuj fortoj servi akurate Al viaj reĝaj moŝtoj.
REĜO
Ni vin dankas, Ho, karaj Rosenkranz kaj Güldenstern!
REĜINO
Mi dankas vin, ho, karaj Güldenstern Kaj Rosenkranz! Vizitu plej rapide Hamleton, mian filon malfeliĉan. Kaj iu el la korteganoj iru Sinjorojn akompani al Hamleto!
GÜLDENSTERN
La Plejpotenca faru nian venon Por li saniga!
REĜINO
Dio volu! Amen!
(Rosenkranz, Güldenstern kaj kelkaj korteganoj foriras. Venas Polonio.)
POLONIO
Afabla reĝo! Jam el Norvegujo Revenis la senditoj kun sukceso.
REĜO
Vi ĉiam estis patro de agrablaj Sciigoj.
POLONIO
Ĉu ne vere, mia reĝo? Jes, kredu, mia reĝo, mi dediĉas La tutan mian kapon kaj animon Post mia Dio nur al mia reĝo. Kaj nun mi pensas--se la cerbo mia Ne ĉesis sur vojeto de prudento Sukcese ĉasi--ke la veran kaŭzon De l' freneziĝo de l' reĝid' mi trovis.
REĜO
Ho, diru! Mi rapide volas aŭdi!
POLONIO
Aŭskultu antaŭ ĉio la senditojn; Kaj mia bona scio al vi estu Postmanĝo al festeno la agrabla.
REĜO
Nu, bone, alkonduku la senditojn! (Polonio foriras.) Li diras, ho, Gertrudo mia kara, Ke trovis li la kaŭzon de malsano De via filo.
REĜINO
Mi la kaŭzon vidas Nur en la morto de la patro lia Kaj en edziĝo nia tro rapida.
REĜO
Ni baldaŭ ĉion scios, mia kara.
(Polonio revenas kun Voltimand kaj Kornelio.)
Ni vin salutas, karaj revenintoj! Rakontu, Voltimand, kion alportis Vi de la frato nia la Norvega?
VOLTIMAND
Redonon de salut' kaj bondeziroj. Tuj post' alveno nia li elsendis Ordonon, por haltigi la preparojn De sia nev', pri kiu li supozis, Ke li armiĝas kontraŭ la Polujo; Li post esploro efektive vidis, Ke ĉio estis kontraŭ via moŝto. Kaj ĉagrenita, ke malsanon lian Kaj maljunecon oni tiel trompis, Li sendis tuj, por voki Fortinbrason, Riproĉis lin severe, kaj la nevo Solene ĵuris, ke li plu neniam Batalos kontraŭ via reĝa moŝto. Per tio ĝojigita, la maljuna Por li asignis la salajron jaran De tri mil kronoj kaj al li permesis Kontraŭ Polujo uzi la varbitan Militistaron; kaj por via moŝto Al ni li donis jenan skriban peton, Ke vi permesi volu al l' anaro Tra via lando fari la trairon Sub la kondiĉoj, kiujn pli detale Vi legos en la jena skriba peto.
REĜO
Ni trovas ĉion bona. Ni en tempo Pli oportuna legos kaj pripensos Kaj donos la respondon. Vin ni dankas Por viaj penoj kaj fidela servo. Nun iru vi ripozi, kaj hodiaŭ Al la vespero ni vin petas veni Kun ni festeni. Estu bonaj gastoj!
(Voltimand kaj Kornelio foriras.)
POLONIO
Nun la negoco estas jam finita. Ho, reĝo kaj reĝino, se mi volus Komenci nun klarigojn, kio estas Reĝa moŝteco, kio servemeco, Kaj kial tago estas tago, kial La nokto estas nokto, tempo--tempo: Signifus tio perdi senutile La tagon kaj la nokton kaj la tempon; Ĉar mallongeco estas la spirito De saĝo kaj multevorteco estas La korpo kaj ekstera ornamaĵo, Mi ĉion tial diros tre mallonge. La nobla via filo freneziĝis; Mi diras «freneziĝis», ĉar en kio Konsistas freneziĝo? Ja en tio, Ke oni frenezumas. Sed ni lasu Ĝin flanke kaj komencu...
REĜINO
Mi vin petas. Pli da enhavo, malpli da artaĵo!
POLONIO