Part 1
Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Print project.)
Kolekto Esperanta Aprobita de D-o Zamenhof
W. SHAKESPEARE
HAMLETO
REĜIDO DE DANUJO
TRAGEDIO EN KVIN AKTOJ
TRADUKIS
L. ZAMENHOF
KVARA ELDONO
FRANCUJO.--HACHETTE ET Cie, _PARIS_.
ANGLUJO.--«REVIEW of REVIEWS», _LONDON_. DANUJO.--ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, _KJOBENHAVN_. GERMANUJO.--MOLLER & BOREL, _BERLIN_. HISPANUJO.--J. ESPASA, _BARCELONA_. ITALUJO.--RAFFAELLO GIUSTI, _LIVORNO_. POLUJO.--M. ARCT, _WARSZAWA_. SVEDUJO.--ESPERANTO FÖRENING, _STOCKHOLM_.
PERSONOJ:
Klaŭdio, reĝo de Danujo. Hamleto, filo de la estinta kaj nevo de la nuna reĝo. Gertrudo, reĝino de Danujo, patrino de Hamleto. Polonio, eminenta kortegano. Ofelio, filino de Polonio. Horacio, amiko de Hamleto. Laerto, filo de Polonio. Voltimand } Kornelio } Rosenkranz } korteganoj. Güldenstern } Osrik } Pastro. Marcello } Bernardo } oficiroj. Francisko, soldato. Reinhold, servanto de Polonio. Fortinbras, reĝido de Norvegujo. La spirito de la patro de Hamleto. Kapitano. Nobelo. Ambasadoro. Aktoroj. Servanto.
Sinjoroj kaj sinjorinoj de la kortego, oficiroj, soldatoj, ŝipanoj, tombistoj, kurieroj kaj popolanoj.
La agado havas lokon en Elsinoro.
HAMLETO
REĜIDO DE DANUJO
AKTO I
SCENO I
Teraso antaŭ la palaco. Francisko staras sur la posteno; Bernardo venas.
BERNARDO
He! Kiu?
FRANCISKO
Halt'! Respondu: kiu iras?
BERNARDO
La reĝo vivu!
FRANCISKO
Ĉu Bernardo?
BERNARDO
Jes!
FRANCISKO
Vi akurate venis al la servo!
BERNARDO
Dekdua horo sonis. Iru dormi.
FRANCISKO
Mi dankas. La malvarmo estas tranĉa, Kaj mi min sentas nun ne tute bone.
BERNARDO
Ĉu ĉio estis orda kaj trankvila?
FRANCISKO
Eĉ mus' ne preterkuris.
BERNARDO
Bonan nokton! Se vidos vi Marcellon, Horacion, Kolegojn miajn, rapidigu ilin!
FRANCISKO
Jen, ŝajnas, ili. Haltu! Kiu iras?
(Horacio kaj Marcello venas.)
HORACIO
Amikoj de la lando.
MARCELLO
Kaj de l' reĝo.
FRANCISKO
Nu, bonan nokton!
MARCELLO
Bonan al vi dormon! Vin kiu anstataŭas nun?
FRANCISKO
Bernardo. Li gardas nun. Adiaŭ! (Foriras.)
MARCELLO
He! Bernardo!
BERNARDO
Ĉu Horacio?
HORACIO
Peco de li mem.
BERNARDO
Salut' al vi, Marcello, Horacio!
HORACIO
Ĉu la apero nun denove venis?
BERNARDO
Nenion vidis mi.
MARCELLO
Jen Horacio Parolas, ke ĝi estas nur imago, Ne kredas li pri la fantom' terura, Kiun ni vidis jam la duan fojon. Kaj tial mi lin tien ĉi invitis, Ke li kun ni maldormu nunan nokton Kaj, kiam la fantomo reaperos, Li vidu kaj kun la fantom' parolu.
HORACIO
He, babilaĵo! Kredu, ĝi ne venos.
BERNARDO
Sidiĝu do, kaj provos mi denove Ataki per rakont' orelon vian, Ke ĝi forĵetu sian obstinecon Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis.
HORACIO
Nu, mi konsentas. Bone, ni sidiĝu, Kaj vi rakontu.
BERNARDO
En la lasta nokto, En la momento, kiam tiu stelo Tre luma, kiun vidas vi, en sia Kurado trans arkaĵo la ĉiela En tiu sama loko, kiel nun, Troviĝis, tiam ni--mi kaj Marcello-- Ekvidis...
MARCELLO
Haltu! Jen ĝi mem aperas!
(Montras sin spirito en armaĵo.)
BERNARDO
Li mem, li mem, mortinta nia reĝo!
MARCELLO (al Horacio)
Vi estas instruita, Horacio, Parolu vi kun li!
BERNARDO
Ĉu ne simila Li estas al la reĝo? Diru mem!
HORACIO
Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas.
BERNARDO
Li volas, ke kun li oni parolu.
MARCELLO
Parolu, Horacio!
HORACIO (al la spirito).
Kiu estas Vi, kiu vagas en la nokta horo En la majesta nobla eksteraĵo De la mortinta reĝo de Danujo? Mi vin petegas per ĉielo: diru!
MARCELLO
Li estas ofendita.
BERNARDO
Li foriras.
HORACIO
En nomo de ĉielo! Restu! Diru!
(La spirito foriras.)
MARCELLO
Li iris for, respondi li ne volis.
BERNARDO
Ha, Horacio, kio al vi estas? Vi estas pala, tremas? Ĉu ne pli, Ol sonĝo estas tiu ĉi apero?
HORACIO
Per Dio! Mi ne povus tion kredi, Se mi ne vidus ĝin per miaj propraj Okuloj.
MARCELLO
Ne simila al la reĝo?
HORACIO
Ne malpli multe, ol vi al vi mem. Jes, ĝuste tian portis li armaĵon En la batalo kontraŭ la Norvegoj, Li ĝuste tian vidon havis, kiam Li en kolero sian pezan glavon En la glacion batis. Strange!
MARCELLO
Tiel Li jam du fojojn kun minaca vido Aperis antaŭ ni en sama horo.
HORACIO
Ne povas mi precize ĝin klarigi; Sed la apero, kiom mi komprenas, Al nia land' malbonon antaŭdiras.
MARCELLO
Ĉu ne militon? Ĉu vi scias, kial Nun gardoj ĉie staras, pafilegoj Nun estas pretigataj ĉiam novaj, El l' eksterlando venas bataliloj, Rapide ŝipoj estas konstruataj En granda nombro, kaj eĉ en dimanĉoj Ne ĉesas la prepara laborado? El kia kaŭzo tiu rapidado Kaj laborad' en tago kaj en nokto? Ĉu povas iu diri?
HORACIO
Jes, mi povas,-- Almenaŭ tiom, kiom mi ĝin aŭdis. La lasta reĝo, kies la figuro Ĵus antaŭ ni aperis, estis iam Vokita--vi ĝin scias--al batalo De la Norvega reĝo Fortinbras. Hamleto, nia brava, glora reĝo, En la batalo venkis Fortinbrason. Laŭ la kontrakto antaŭsigelita Kaj sankciita de la rajt' kaj moro Post morto de l' venkita Fortinbras La tuta lando de l' venkita reĝo Transiris en posedon de l' venkinto. Se la venkinto estus Fortinbras, Al li transiri devus nia lando. Sed nun la juna fil' de Fortinbras, Kuraĝigita eble per la morto De nia reĝo, amasigis aron Da kuraĝuloj kaj aventuristoj Por entrepreno, kiun nia regno Komprenas bone; lia celo estas: Per forta mano de la bataliloj Elŝiri nun el nia man' la landon, Perditan per batal' de lia patro. Kaj tio, kiel ŝajnas, estas kaŭzo De niaj prepariĝoj kaj gardado Kaj laborado en la tuta lando.
BERNARDO
Mi pensas ankaŭ, ke la kaŭzo estas Nun tio ĉi. Pro tio ankaŭ certe Nun vizitadas nokte nian gardon Terura la fantomo en armaĵo De l' reĝo, kiu kaŭzis la militon.
HORACIO
Ne! Mi alion timas de l' fantomo! En la plej glora temp' de l' granda Romo, Ĵus antaŭ la pereo de Cezaro, Mortintoj sin ellevis el la tomboj. Kaj promenadis tra la urbaj stratoj; Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj, Kaj sanga roso, makulita suno, Mallumigita luno,--ĉio tio Aperis tiam kiel antaŭsignoj De granda malfeliĉo. Tiel ofte Antaŭ la veno de renversoj grandaj Sin montras strangaj teruraj signoj En la naturo. Al ni ankaŭ certe Nun la ĉielo sendas tian signon...
(La spirito denove aperas.)
HORACIO
Sed ha! denove li aperas! Nepre Mi nun kun li parolos, se eĉ morto Al mi per ĝi minacos! Halt', fantomo! Se voĉon vi posedas kaj parolon,-- Parolu! Se per ia bona faro Al vi trankvilon povas mi alporti,-- Parolu! Se danĝero al la lando Minacas kaj ankoraŭ estas eblo La landon antaŭsavi,--ho, parolu! Kaj se en via vivo vi kolektis Trezorojn kaj enfosis en la teron Kaj nun pro ili vagas en la noktoj,-- Parolu! Diru! Restu kaj respondu! (Koko krias). Haltigu ĝin, Marcello! Ĝi foriras!
MARCELLO
Ĉu piki lin per mia halebardo?
HORACIO
Jes, piku lin, se li ne volas stari!
BERNARDO
Jen ĝi!
HORACIO
Jen ĝi! Ho, halt'!
MARCELLO
Ha, ĝi foriris!
(La spirito foriras).
Ni lin ofendas! Kontraŭ majesteco Ni venas kun sovaĝa atakado! Kiel aer' li estas nevundebla, Kaj nia atakado estas vana!
BERNARDO
Li volis jam paroli, sed la koko Ekkriis.
HORACIO
Kaj subite li ektremis, Simile al estaĵo pekoplena Ĉe krio de teruro. Oni diras, La koko, trumpetisto de l' mateno, Per sia laŭta, forta, hela voĉo El dormo vekas dion de la tago, Kaj laŭ la krio de la koko tuj El akvo, fajro, tero kaj aero Spirito ĉiu, kie ajn li vagas, Rapidas hejmen; la fantomo pruvis Al ni, ke tio estas ne malvero.
MARCELLO
Li malaperis ĉe la koka krio. Mi aŭdis, ke en nokto Kristonaska, En kiu sur la teron venas Kristo, La koko krias tra la tuta nokto: Kaj ne kuraĝas tiam la spiritoj Sin montri, kaj la nokto estas pura, La steloj ne minacas, la koboldoj Sin kaŝas kaj la sorĉistinoj dormas: Ĉar tiel sankta estas tiu nokto.
HORACIO
Mi ankaŭ aŭdis, kaj mi iom kredas. Sed vidu, la mateno purpurvesta Leviĝas sur la roson de l' monteto: Ni povas jam forlasi la postenon, Kaj mi konsilas: tion, kion vidis Ni en la nokto, ni rakontu ĉion Al la Hamleto juna; ĉar mi ĵuras, Ke la spirito, por ni tiel muta, Al li parolos. Ĉu konsentas vi, Ke ni al li raportu, kiel amo Kaj ŝuldo al ni fari ĝin ordonas!
MARCELLO
Mi petas vin, ni faru ĝin! Mi scias, En kia loko ni lin certe trovos. (Ĉiuj foriras).
SCENO II
Salono en la palaco. La reĝo, la reĝino, Hamleto, Polonio, Laerto, Voltimand, Kornelio, Korteganoj eniras.
REĜO
Ankoraŭ freŝa estas la memoro Pri l' morto de la kara nia frato, Al nia kor' konvenus nun funebri, Kaj kvazaŭ unu frunto de malĝojo La tuta regno devus nun sulkiĝi: Sed tamen la prudento necesigas Nin venki la naturon; kun malĝojo Pri la mortinto ni decidis ligi Memoron pri ni mem kaj pri la regno. Kaj tial ni kun ĝojo depremita, Per unu el l' okuloj plezurante Kaj per la dua larmojn verŝegante, Kun ĝoj' funebra, plor' edziĝofesta, Pesante juste ĝojon kun doloro, Edziĝis kun l' edzin' de nia frato, Kun la reĝino nia kaj vidvino, Heredantino de la glora regno. Obeis ni per tio ĉi al via Konsilo tre prudenta kaj libera. Akceptu nian dankon kaj saluton! Kaj nun transiru ni al la aferoj. Vi scias, ke la juna Fortinbras, Ne respektante dece nian indon, Pensante eble nun, ke per la morto De nia kara frato renversiĝis La ordo kaj la fort' en nia lando,-- Ekpensis, ke li estas pli potenca Kaj ekturmentis nin per la postulo Redoni nun al li la tutan landon, Perditan de mortinta lia patro Laŭ plena rajt' al glora nia frato. Ni tial vin kunvokis nun. Aŭskultu Decidon nian: Jen ni skribis skribon Al l' onklo de la juna Fortinbras-- Malforta kaj malsana en la lito, L' intencon de la nevo li ne scias-- Ni skribis, ke retenu li la nevon De liaj krimaj, arogantaj agoj, Ĉar ĉiuj prepariĝoj ja fariĝas En lia propra lando kaj popolo. Vin, bravaj Voltimand kaj Kornelio, Ni sendas kun la skribo kaj saluto Al la maljuna estro de l' norvegoj. Sed ne ricevas vi la rajton trakti Kun la norvego pli, ol en mezuro De tio, kion ĵus ni al vi diris. Adiaŭ, kaj per rapideco montru Al ni fervoron vian!
KORNELIO kaj VOLTIMAND.
Kredu, reĝo, Fidele ni plenumos la ordonon.
REĜO
Ne dubas ni pri ĝi. Feliĉan vojon!
(Voltimand kaj Kornelio foriras.)
Kaj nun, Laerto, al l' afero via! Vi diris, ke vi peti ion volas! Pri kio ajn prudenta vi al ni Parolos, viaj vortoj ne perdiĝos. Volonte ni plenumos vian peton. Ne pli obea estas kap' al koro, Ne pli servema mano al la buŝo, Ol la Danuja tron' al via patro. Sciigu nin pri la deziro via.
LAERTO
Mi petas vin, permesu al mi, reĝo, Reiri nun Francujon. Mi volonte El tie venis tien ĉi, por fari La servon mian ĉe l' kronado via; Sed nun, jam plenuminte mian ŝuldon, Sopiras mi denove al Francujo, Kaj nun de vi permeson mi petegas.
REĜO
Ĉu via patro ĝin permesas? Kion Al tio diras Polonio?
POLONIO
Reĝo! Li eldevigis la permeson mian Per ne ĉesanta ripetado, tiel, Ke fine mi al lia peto donis Sigelon mian. Nun por li mi petas Permeson vian, via reĝo moŝto.
REĜO
Mi liberigas vin. Nun via tempo Libere estas al dispono via.-- Kaj nun al vi mi turnas min, Hamleto, Vi, kara nevo, kara filo mia!
HAMLETO (flanken).
Sed certe tute fremda per la koro!
REĜO
Ankoraŭ ĉiam nuboj sur la frunto?
HAMLETO
Ho, ne! Mi staras ja antaŭ la suno!
REĜINO
Forĵetu la doloron, kara filo, Amikan frunton montru al la reĝo. Ne serĉu kun palpebroj mallevitaj Eterne vian patron en la polvo. Vi scias ja: la leĝoj de l' naturo Ne estas refareblaj! Kio vivas, Necese devas iam morti. Vivo Eterna post la tombo nur ekzistas.
HAMLETO
Ho, jes, reĝino, ĉiuj devas morti.
REĜINO
Nu kial do la morto de la patro Al vi ekŝajnis tiel eksterorda?
HAMLETO
Ekŝajnis? Ne, ĝi estas, ho, patrino. Ne mia nigra vesto, nek la ĝemoj, Nek la okuloj plenaj de larmaro, Nek la funebra vido de l' vizaĝo, Nek ĉiuj moroj de senkonsoleco Min vere montras. Ĉio estas ŝajno. Funebron estas tre facile ludi. L' efektivaĵon portas mi interne; Eksteraj gestoj estas ja nur vestoj.
REĜO
Tre bela kaj laŭdinda estas via Malĝojo pri la patro la mortinta. Sed sciu, ankaŭ via patro perdis La patron sian, tiu--ankaŭ sian. La filo, laŭ la ŝuldo de infano, Funebri devas kelkan tempon. Tamen Obstine kaj sen ia fino plendi,-- Agado tia estas granda peko Kaj tute ne konvenas al la viro. Ribel' ĝi estas kontraŭ la ĉielo, Signo de kor' sovaĝa kaj senbrida, De kapo nematura kaj malforta. Pri kio ĉiu scias, ke fariĝi Ĝi devis; kio estas tute simpla, Plej ordinara fakto en la mondo: Pro kia kaŭzo tion ĉi obstine Alpreni al la koro? Fi, ĝi estas Pekado kontraŭ Dio kaj naturo, Pekado kontraŭ la mortinto mem; Malsaĝo antaŭ pura la prudento, Kiu predikas: «patroj devas morti», Kaj kiu ĉiam, de l' mortint' unua Ĝis nuna tempo, diras kaj ripetas: «Ĝi devas tiel esti!»--Mi vin petas, Forĵetu la doloron la sencelan Kaj vidu patron en persono nia; La mondo sciu, ke al nia trono Vi estas la sendube plej proksima, Kaj, kiel plej amanta el la patroj, Mi portas por vi amon plej varmegan En mia koro. Ke vi nun reiru Al la lernejo alta Vittenberga, Ni tion ne dezirus; ni vin petas, Vi restu apud ni, amata nevo, Unua kortegano, kara filo.
REĜINO
Vi ne rifuzu al patrino via: Mi petas vin, Hamleto, restu hejme.
HAMLETO
Al vi obei estas mia ŝuldo.
REĜO
Jen tio estas bele respondita. Mi ĝojas, ke vi restas. Nun, reĝino, La propravola cedo de Hamleto Plenigas mian koron je plezuro; Kaj tial ni aranĝos nun festenon, Kaj kune kun la sono de l' pokaloj La pafilegoj tondru; ĉiun fojon, Kiam la reĝo levos la pokalon, De l' tero tondro iru al ĉielo, Tra l' mondo ĝojon disportante.--Venu!
(La reĝo, reĝino, Laerto kaj korteganoj foriras).
HAMLETO
Ho, kial ne fandiĝas homa korpo, Ne disflugiĝas kiel polv' en vento! Sin mem mortigi kial malpermesis La Plejpotenca! Dio mia granda! Ho, kiel bestaj kaj abomenindaj Aperas ĉiuj agoj de la mondo! Fi, fi! Ĝardeno plena de venenaj Malbelaj herboj, ĉie senescepte! Apenaŭ pasis du monatoj! Ne! Nur ses semajnoj! Tia granda homo! Se lin kompari kun la nuna reĝo, Li estis Apolono ĉe Satiro! Kaj tiel amis li patrinon mian, Ke al la vento eĉ li ne permesis Vizaĝon ŝian tuŝi! Ho, ĉielo! Ho tero! Ĉu forgesi estas eble? Kaj ŝi ja lin pasie tiel amis! Kaj tamen nun post kelke da semajnoj... Pri tio mi ne volas eĉ ekpensi! Malforto! via nom' estas: virino! Monato! Ŝi ankoraŭ ne eluzis La ŝuojn, kiujn portis ŝi, irante Funebre post la ĉerk' de mia patro, Verŝante larmojn kvazaŭ per riveroj. Ho Dio mia! Besto senprudenta Malĝojus ja pli longe! Nun edzino De mia onklo, frat' de mia patro, Sed ne simila pli al mia patro, Ol mi al Herkuleso! Nur monato! La signoj de mensogaj ŝiaj larmoj Ankoraŭ de l' vizaĝ' ne malaperis,-- Ŝi estas jam edzino de alia! Ho, malbenita rapideco flugi En kriman liton, liton de adulto! Ne bonon ĝi alportos! Tamen krevu Kor' mia, sed silentu mia buŝo!
(Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.)
HORACIO
Salut' al la reĝido!
HAMLETO
Ha, mi ĝojas Vin vidi! Se memoro min ne trompas, Vi estas Horacio?
HORACIO
Jes, reĝido. Kaj ĉiam tute preta al vi servi.
HAMLETO
Ne nomu min «reĝido», sed «amiko». Sed kial vi forlasis Vittenbergon?
(Al Marcello)
Marcello?
MARCELLO
Jes, reĝido.
HAMLETO
Mi tre ĝojas Revidi vin. (Al Horacio) Sed diru serioze, Por kio vi forlasis Vittenbergon?
HORACIO
De maldiligenteco, ho, reĝido.
HAMLETO
Al malamiko via ne permesus Mi tion diri, kaj vi vane penas Kredigi min, ke tio estas vero. Mi scias, vi ne amas sen laboro Vagadi. Kion tie ĉi vi faras? Ĉu trinki vi ankoraŭ volas lerni?
HORACIO
Mi alveturis al la enterigo De via patro.
HAMLETO
Ha, ne moku min, Kolego; diru, ke vi alveturis Al fest' edziĝa de patrino mia!
HORACIO
Jes, vero, princ', la dua baldaŭ sekvis Post la unua.
HAMLETO
Vidu, mia kara,-- Afero simpla de ekonomio: De l' fest' funebra restis multaj manĝoj,-- Por ke la manĝoj vane ne pereu, Edziĝon fari oni nun rapidis. Ho, pli volonte mi en la infero Renkontus malamikon plej malbonan, Ol tagon tiun ĉi alvivi! ŝajnas Al mi, ke mi la patron mian vidas...
HORACIO
Ha, kie?
HAMLETO
En l' okuloj de l' animo.
HORACIO
Mi konis lin, li estis brava reĝo.
HAMLETO
Li estis homo en plej pura senco. Al li similan ni neniam vidos.
HORACIO
Reĝido, al mi ŝajnas, ke mi vidis Lin en la lasta nokto.
HAMLETO
Vidis? Kiun?
HORACIO
La reĝon, vian patron, mia princo.
HAMLETO
La reĝon? Mian patron?
HORACIO
Trankviligu, Reĝido, por momento vian miron Kaj elaŭskultu, kion mi raportos Pri mirindaĵo, kies la verecon Atestos ambaŭ tiuj ĉi kolegoj.
HAMLETO
Pro Dio, ho, rakontu pli rapide!
HORACIO
Du noktojn al Marcello kaj Bernardo Aperis ĝi: postene ili staris,-- Kaj jen en noktomeza silentego Aperas antaŭ ili ia ombro, Simila tute al patro via, Armita de la kapo ĝis piedoj; Per paŝo serioza kaj majesta, Ne rapidante, ĝi sin preterŝovas; Tri fojojn ĝi ripetas sian marŝon Antaŭ la teruritaj oficiroj, Proksime tiel, ke per halebardo Ĝin ili povus tuŝi. Dispremitaj De granda timo, ili mute staras Kaj eĉ ne provas ion ekparoli. Pri la aper' mistera kaj terura Al mi ili rakontis. Mi kun ili En la sekvanta tria nokto gardis, Kaj jen tre vere en la sama horo, Pri kiu ili diris, en la sama, Perfekte tiu sama maniero Aperis la fantomo. Vian patron Mi konis,--la fantom' al li similis, Kiel de l' sama akvo gut' al guto.
HAMLETO
Sed kie ĝi okazis?
MARCELLO
Ĝi okazis Sur la teras', kie ni staris garde.
HAMLETO
(al Horacio) Al li parolis vi?
HORACIO
Jes, mia princo; Sed li al mi eĉ vorton ne respondis. Nur unu fojon ŝajnis, ke li levas La kapon kaj moveton ian faras, Por ekparoli: sed subite tiam Ekkriis laŭte koko la matenon, Kaj tuje forrapidis la fantomo Kaj malaperis.
HAMLETO
Efektive strange!
HORACIO
Mi ĵuras, ke ĝi estas pura vero! Ni ĝin kalkulis kiel nian devon Al vi raporti pri l' afero.
HAMLETO
Vere, Sinjoroj, tio min maltrankviligas. Ĉu vi hodiaŭ staros gardon?
ĈIUJ
Jes.
HAMLETO
Kaj, diras vi, li estis en armaĵo?
ĈIUJ
Jes, princo.
HAMLETO
De la kapo ĝis piedoj?
ĈIUJ
De l' kapo ĝis piedoj, nia princo.
HAMLETO
Kaj sekve la vizaĝon vi ne vidis?
HORACIO
Levita estis lia viziero, Kaj ni tre bone vidis la vizaĝon.
HAMLETO
Ĉu la rigardo estis malafabla?
HORACIO
Mieno lia montris pli suferon, Sed ne koleron.
HAMLETO
Ĉu li estis pala, Aŭ ĉu koloron havis en vizaĝo?
HORACIO
Terure pala.
HAMLETO
Ĉu li vin rigardis?
HORACIO
Tre forte.
HAMLETO
Kial mi kun vi ne estis!
HORACIO
Por vi l' apero estus tro terura!
HAMLETO
Tre povas esti. Ĉu li longe restis?
HORACIO
Apenaŭ centon povus vi kalkuli Ĉe nerapida kalkulad'.
MARCELLO kaj BERNARDO
Pli longe!
HORACIO
Almenaŭ tiam, kiam mi ĝin vidis.
HAMLETO
La barbo estis griza, ĉu ne vere?
HORACIO
Ĝi estis tia, kiel mi ĝin vidis Ĉe lia vivo: duonnigre-griza.
HAMLETO
Hodiaŭ mi kun vi en nokto staros; Denove eble venos la fantomo.
HORACIO
Ĝi certe venos.
HAMLETO
Kaj se ĝi aperos En l' eksteraĵ' de mia nobla patro, Al ĝi mi ekparolos, se eĉ tuta Al mi minacus la infero. Vin Mi ĉiujn petas, se ĝis nun silentis Vi pri l' apero, tenu ankaŭ plu Ĝin en sekreto; kaj al ĉio, kio Okazos eble en la nokto, havu Okulojn kaj orelojn, sed ne buŝon. Per mia amo mi vin rekompencos. Adiaŭ do! en la dekdua horo Sur la teraso mi vin revizitos.
ĈIUJ
Al via princa moŝto niaj servoj!
HAMLETO
Ne, via amo, kiel al vi mia. Adiaŭ do! (Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.) Spirit' de mia patro En bataliloj! Mi supozas ion Malbonan. Ho, se venus jam la nokto! Ĝis tiam do trankvile! Malbenaĵoj Kaj krimoj venas al la lum' de l' tago, Se eĉ murego tera ilin kovras. (Foriras).
SCENO III
Ĉambro en la domo de Polonio. Laerto kaj Ofelio eniras.
LAERTO
Pakaĵo mia estas sur la ŝipo. Adiaŭ, fratineto! Se vi havos Okazon, ne forgesu al mi skribi Pri via farto.
OFELIO
Ĉu vi tion dubas?
LAERTO
Sed pri Hamleto kaj pri lia amo Konsilas mi al vi, vi ĝin rigardu, Kiel kapricon kaj nur kiel ludon De juna sango; bela violeto En la printempo: frue elkreskinta, Sed ne konstanta,--dolĉa, sed ne daŭra, Odoro, ĝuo de momento unu, Nenio pli.
OFELIO
Nenio pli?
LAERTO
Jes, tiel Vi ĝin rigardu. La natur', kreskante, Grandiĝas pli ne sole per la korpo Kaj per la forto de la sama sento; Kun la kreskado de la tempo ofte Ŝanĝiĝas la spirito kaj la servo Interne. Nun li eble amas vin; Nek trompo nek malico nun makulas La virton de l' animo lia: tamen Memoru vi, ke en la rango lia De sia volo li ne estas mastro. Li mem ja estas sklav' de sia stato; Ne povas li, kiel la simplaj homoj, Por si elekti: de elekto lia Dependas farto de la tuta regno,-- Li tial devas gvidi la elekton Per la aprob' kaj voĉo de la korpo, Al kiu li mem servas kiel kapo. Se li nun diras, ke li amas vin, Prudente estas, ke vi al li kredu Nur tiom, kiom povas li plenumi La vorton sian,--tio estas tiom, Kiom permesas la komuna voĉo De tuta la Danujo. Ekmemoru, En kia grad' honoro via povas Suferi, se aŭskultos tro kredeme Vi lian kanton, se la koron vian Vi perdos kaj al lia persistado Malkovros la trezoron vian ĉastan. Vi timu ĝin, fratino mia kara, Evitu flaman mezon de la amo, Atakon kaj atencon de deziro! Knabin' plej ĉasta perdis jam modeston, Se al la lun' ŝi montris sian ĉarmon. Eĉ virto ne evitas kalumnion, L' infanojn de printempo ofte mordas La verm' ankoraŭ en la burĝoneco, Kaj al la frua roso de juneco Spiret' venena estas plej danĝera. Vin gardu do! Tim' donas garantion. Por la juneco ĉie staras retoj.
OFELIO
La sencon de l' instruo via bona Konservos mi, por gardi mian bruston; Sed, bona mia frato, vi ne agu Simile al la predikistoj, kiuj Predikas krutan vojon al ĉielo, Dum ili mem senzorge kaj volupte Sur flora vojo de gajeco paŝas, Mokante pri prediko sia propra.
LAERTO
Ne timu! Tamen mi tro longe restis.-- La patro venas jen! (Polonio eniras.) (Al Polonio) Duobla beno Sendube duobligas la feliĉon: Dank' al okazo mi denove povas Adiaŭ al vi diri.
POLONIO
Vi ankoraŭ La domon ne forlasis? Al la ŝipo! La vento blovas helpe al la vojo, Kaj oni vin atendas. Nu, akceptu Denove mian benon.
(Li metas la manon sur la kapon de Laerto.)
Kaj memoru Regulojn, kiujn mi al vi instruis: Ne ĉian penson metu sur la langon, Ne donu tuj al ĉia penso faron. Afabla estu, sed ne tro kredema. Al la amiko saĝe elektita Kunforĝu vin en fera fideleco, Sed gardu vian manon de la premo De ĉiu renkontota bona frato. Vi gardu vin de ĉia malpaciĝo; Se vi ĝin ne evitos,--tiam agu Fortike, ke la malamik' vin timu. Al ĉiu servu per orelo via, Sed ne al ĉiu servu per la buŝo. Konsilojn ĉiam prenu vi de ĉiu, Sed propran juĝon en la kapo tenu Laŭ via mon' mezuru vian veston, Sed ĉio estu takta kaj konvena; Vin vestu bone, sed ne kiel dando: Laŭ vest' ekkonas oni ofte viron, La homoj altastataj en Francujo En tiu punkto estas tre zorgemaj. Ne prenu prunte kaj ne prunte donu: Per pruntedono ofte oni perdas Krom sia havo ankaŭ la amikon, Kaj pruntepren' kondukas al ruino De la mastraĵo. Antaŭ ĉio estu Fidela al vi mem,--de tio sekvos, Ke vi ne estos ankaŭ malfidela Al la aliaj homoj. Nun adiaŭ, Kaj mia beno vin akompanadu!
LAERTO