Part 9
Nun komencigxas la tagoj de liaj plej pezaj suferoj. Li sekvas post la kortego. Denove li komencas eldonadon de kartoj, kaj jaro post jaro, kvar malfacilajn jarojn, iel trabatas sin, ne forlasante sian celon, atendante, kiel almozon, kiam al la regxaj mosxtoj placxos rememori pri la malricxa Genuano. Jes, kvar senfinaj, teruraj jaroj, plenaj de transiroj de espero al malespero, de revo pri estontaj ricxecoj al malsato, al malfacila batalado pro peco da pano. Li sendas sian fraton Anglujon, al la regxo Henriko VII, por fari en lia nomo proponon elsercxi vojon al Hindujo. Sed la frato revenas kun malgxoja respondo. Ankoraux unu bato kaj ankoraux unu fojon oni devas humiligxi. Grizeco, kiu jam longe montrigxis en liaj haroj, cxiam pli kaj pli blankigas lian noblan kapon, sed antaux lia energio estas senforta ecx la tempo mem. Li havas jam la agxon de 65 jaroj, kiam la regxo denove kunvokas komision. Kaj Talabera kun plena plezuro faras al la regxo raporton en gxia nomo : la projekto de Kristoforo Kolumbo estas simple sensencajxo. Sed la konvinkitaj de la membroj de la komisio fine elpasxas por li. Ili aperas antaux la regxo kaj defendas lian planon, kaj eble nur dank' al tiu cxi defendo la regxo promesas denove trarigardi lian proponon--post la fino de la milito kun la Mauxroj.
Tio cxi estas super cxiuj homaj fortoj! Malespero lin atakas : oni povas pensi, ke tiuj cxi sinjoroj esperas, ke li neniam mortos. Li turnas sin al la ricxa grandsinjoro Medinaceli, sed tiu, kvankam ecx kunsentas al li, ne povas armi ekspedicion : tio cxi estus konkuri kun la regxo mem. Nur li kaj la cxielo scias, kion li travivis en la dauxro de tiu tempo! Fine el tiu cxi mallumego ekbriletas radio da lumo : la regxo de Francujo afable invitas lin al si. Lia energio denove vekigxas en sia tuta forto. Sur hispanaj aux francaj sxipoj--li enpenetros en tiun cxi kvazaux ensorcxitan por li maron! Li rapidas al Perez. Antaux ses jaroj li forlasis la Palosan monahxejon, kaj forte maljunigxinta li nun denove eniras en gxin. Granda estas la malgxojo de la nobla Perez, kiam li auxdas la longan rakonton de sia amiko pri liaj malsukcesoj. Cxu efektive lia patrujo montrigxos tiel blinda, cxu efektive gxi permesos, ke alia nacio efektivigu la grandan planon de lia amiko? Tio cxi ne devas esti! Kaj li petas Kolumbon atendi, gxis li faros la lastan provon. Iam li estis konfesprenanto de la regxino, kaj nun li skribe petas sxin permesi al li veni al la kortego por defendi la projekton de sia amiko. Ne sen maltrankvilo la amikoj atendas la respondon de la regxino. Fine gxi estas ricevita : al Perez de Marchena estas permesite veni al la kortego kaj Kolumbon oni petas atendi iom kun sia forveturo. Tiam Perez aperas antaux la regxino. Kun flama elokventeco li defendas la planon de sia amiko. Li montras al la regxino la grandegajn sekvojn de la malkovro de nova vojo; li antauxdiras al sxi, ke ondegoj da oro enversxigxos Hispanujon; li prezentas al sxi, la pia regxino, pentrajxon de vasta kristana predikado, parolas al sxi pri la milionoj da novaj servantoj de Kristo kaj pri tio, ke la savo de tiuj cxi milionoj da animoj apartenos antaux cxio al sxi kaj jam poste al Kristoforo Kolumbo, kiu montros la vojon al tiuj cxi pereantaj animoj. Antaux tia pentrajxo la regxino ne povas sin reteni, kaj sxi difinas komisiulojn por trakti kun Kolumbo.
Pasis multe da tempo de la tago, kiam li respondis per fiera rifuzo la proponon rekomenci traktadon kun la regxo de Portugalujo, sed, kiel antauxe, antaux la komisiuloj nun aperas ne petanto, sed batalanto por la majesteco de sia ideo. Li metas siajn kondicxojn : li, Kristoforo Kolumbo, estos farita granda admiralo de Hispanujo, li estos farita vicregxo de la nove malkovrotaj landoj, li ricevos la dekonon de cxiuj multekostaj produktajxoj, kiuj estos akiritaj en tiuj cxi landoj. La rajton por siaj postuloj li pagis per kara kosto, kaj vane la indignigita Talabera krias pri avideco kaj aroganteco de la Genua cxarlatano. Li ne miras Talaberan. Sed li estas frapita kaj profunde indignigita, kiam oni raportas al li en la nomo de la regxino, ke liaj postuloj estas iom tro grandaj kaj ke estus bone, ke li ilin malgrandigu. La regxino, kiel sxajnas, pensas, ke antaux sxi staras vendisto, kiu postulas tri fojojn pli multe, por ke li havu, de kio fari rabaton. Sed li scias pli ol sxi, kion li povas postuli, kaj li petas raporti al la regxino, ke li povas konsenti neniajn cedojn. Lia rifuzo estas preskaux rifuzo de la celo de sia vivo; gxi estu tiel, sed li ne konsentos malnoblan malaltigxon. Kaj li forveturas, kun firma decido forlasi por cxiam tiun cxi sendankan landon.
Sed dum li, kun premanta malgxojo en la koro, veturas sur la vojo al Grenado, en Santa Fe estas decidata lia sorto. La regna financestro de Kastilugo kaj Sant-Angel, la kolektisto de la depagoj por pregxejoj --du sagxaj homoj--decidas alpasxi al la lasta rimedo. Ili petas auxdiencon cxe la regxino kaj petegas sxin ne rifuzi la postulojn de la fiera Genuano. Ili estas financistoj, kaj neniu povas montri al Isabella pli bone ol ili cxiujn profitojn de la efektivigo de lia projekto. Kredeble iliaj paroloj estas konvinkaj, se la entuziasmigita regxino ekkrias, ke sxi prodonos siajn briliantojn, por armi ekspedicion. Tiam Sant-Angel respondas al sxi, ke tia ofero ne estas bezona, cxar li estas preta doni al la regxino rimedojn prunte el la pregxejaj enspezoj. Kaj el Santa Fe al Grenado jam rapidas kuriero, atingas la malricxe vestitan vojagxanton apud Grenado kaj raportas al li, ke sxia mosxto la regxino de Kastilujo petas lin reveni en Santa Fe. Denove la malvarma malespero cedas lokon al ekbrilo de luma espero, kaj li turnas la cxevalon returnen. Li estas en Santa Fe, li estas akceptita de la regxino; la 17-an de Aprilo de la jaro 1492 li subskribas la kontrakton. Nun li estas sur la vojo al sia celo. Dum dauxras la preparoj al la ekspedicio, li estas bona gasto cxe la geregxoj; kun plezuro ili auxskultas lin, kiam li, plena de junula flameco, parolas al ili pri la konvertado de la idolistoj de Azio al kristaneco kaj modeste komunikas al ili siajn esperojn efektivigi ankoraux pli altan celon de sia vivo--oferi la kolektotajn de li ricxecojn por la liberigo de la tombo de Kristo. La pia regxino auxskultas kun profunda intereso sian noblan kunparolanton. Tiuj cxi tagoj almenaux iom rekompencas lin por la malfacila pasintajxo. Kaj fine venas la longe dezirita minuto : li kolektas en Palos bravulojn por siaj tri karaveloj. Sed la bravaj maristoj de Palos estas timigitaj de lia ekspedicio. Kun helpo al li venas la kuragxa maristo Marteno Alonzo Pinzon; li entuziasmigas per sia ekzemplo la sxipanojn, kaj en vendredo, la 3-an de Auxgusto, la tri karaveloj fine forpusxas sin de la bordo, plenigita de popolo, kaj sub krioj de bondeziroj de la rigardantoj ili kuragxe elveturas renkonten al la malluma estonteco.
Fine efektivigxis lia revo, fine li estas sur la maro! Sed ankaux sur la maro, kiel sur la tero, la sorto dauxrigas metadi al li malhelpojn. La direktilisto de "Pinta", subacxetita de gxia mastro, difektas la direktilon, por ke la karavelo reiru Paloson. Kvar semajnoj pasas por la bonigado de la karaveloj apud la Kanariaj insuloj; la sxipanoj krias, ke tio cxi estas malbona antauxsigno. Cxio timigas tiujn cxi malsagxulojn--ecx la vulkano Teneriffa. Ju pli profunde li penetras en la oceanon, des pli granda cxiufoje estas la teruro de la sxipanoj. En la interspaco de ducent mejloj de la insulo Ferro komencigxas deklinigxo de la magneta montrilo--nova teruro por la sxipanoj. La admiralo devas malaltigxi al la plej malagrabla ruzo : konduki du taglibrojn, unu-- veran--por la geregxoj, la duan--kun pli malgrandigitaj mezuroj de la traveturita vojo--por la timema sxipanaro. La malkontenteco de tiu cxi lasta kreskas kun cxiu tago, kaj jen hieraux gxi akceptis la formon de nekasxita ribelo. Kion povas fari li sola kontraux cent dudek homoj? Kiel dronanto kaptas pajleton, tiel li sercxas savon en tritaga limtempo. Se en la dauxro de tiuj cxi 72 horoj li ne ekvidos teron--li ekiros returnen. Cxio estas metita sur la karton : lia tuta vivo. Dek ok jarojn li kun fera energio iradis al sia alta celo, dek ok jarojn, plenigitajn de obstina laborado de la kapo, malsukcesoj, disrevigxoj, malricxegeco kuj ecx mokoj kaj ofendoj. Jes, ecx ofendoj. Cxu en Genuo kaj en Hispanujo oni ne nomadis lin revisto kaj frenezulo? Cxu ecx la strataj buboj de Kordovo, renkontante lin, ne montradis sur sian kapon, amuzigxante je li, kiel je frenezulo? La envio kaj senkauxza blinda malamo de liaj malamikoj iris ankoraux pli malproksimen : lin, kiu oferis sian tutan vivon al granda afero, lin oni malhonoris per la nomo cxarlatano! Sed li cxion elportis, cxion! La malricxegeco, malsato, fatalaj malsukcesoj, sovagxa malklereco, mokoj, kalumnioj--cxio tio cxi estis venkita de la superhoma forto de lia persisteco, kaj fine venis tiu granda tago, kiam li levis la velojn en la haveno de Palos. Granda tago. Kaj jen nun, kiam cxiuj rigardoj estas direktitaj sur lin, kiam la tuta mondo kun pasia scivoleco atendas la rezultaton de la heroa entrepreno, kiam restas fari nur kelkajn pasxojn por pravigi siajn esperojn kaj la esperojn de siaj nemultaj varmegaj amikoj, por kroni tiujn cxi dek ok jarojn--nun li estos devigita ekiri returnen! Kun honto kaj malhonoro li revenos Hispanujon, kie la ekflamema regxino povas jxeti al li en la vizagxon la nomon de trompisto, kie la malamikoj mokados lin, la mizeran aventuriston, kaj jam neniam, neniam li havos la eblon efektivigi sian amatan revon! Malhonoro, malricxegeco kaj rompita vivo--jen estas cxio, kio lin tie atendas,--kaj cxio tio cxi estas nur tial, ke tiu cxi timema brutaro, kiu kusxas sur la ferdeko, estas pli forta ol li sola, nur tial, ke en tiu cxi okazo maldelikata besta forto havas pli grandan signifon, ol la spirita forto de genio! Se en liaj manoj sin trovus la egido de Zeuxso, se per unu ekbato li povus ekstermi tiun cxi tutan malkuragxan bestaron, li ekstermus gxin kaj li sola irus antauxen. Sed la forto estas sur ilia flanko, kaj post du tagoj la karaveloj ekiros returnen. La admiralo kun malespero apogis la kapon sur la manojn, kaj la plauxdado de la akvo sur la flankojn de "Santa Maria" sonis en liaj oreloj kiel funebra sonorado.
Jes, cxio, cxio pereis. La tuta vivo, cxiuj laboroj kaj esperoj-- cxio estas neniigita, kaj neniigita gxuste tiam, kiam cxio kunigxis, por pravigi ilin, por elmontri la gxustecon de liaj supozoj! Serio da faktoj pruvis, ke tero sin trovas en la okcidento, la transflugo de birdoj klare parolas pri la proksimeco de tiu cxi tero, la hodiauxaj trovoj povus konvinki ecx liajn plej obstinajn kontrauxulojn. Cxio diras, ke li divenis la grandan sekreton de la oceano,--kaj en tiu cxi sama tempo li, kiel ligita aglo, devas tordi sin en siaj ligiloj, ne povante eksvingi la potencajn flugilojn, por jxeti sin renkonte al tiu cxi tero, kiun oni forprenas de li! Cxu tiuj cxi malsagxuloj komprenas, kion ili faras, cxu ili komprenas, ke returnigxo gxuste nun estas por li pli malbona ol morto,--cxu ili povas tion cxi kompreni? Cxu ili povas lin kompreni?! Sur la tuta tera globo lin komprenas nur kelkaj dekoj da kapoj tiel penetremaj, kiel li, kaj ekster ili--seninterrompa muro da malamikoj, enviantoj kaj malkleruloj, kiuj malamas cxiun provon eliri al lumo el tiu sovagxa nokto, al kiu ili memvole sin kondamnis. Kiel gxoje krios tiu cxi sovagxa amaso, kiam li malhonore venos returne, per kiaj mokoj gxi superjxetos lin, kun kia triumfo gxi kriados, ke gxi estis prava kaj ke li estas simple frenezulo! Sed ne grava ankoraux estas tio, ke li estos premita en koton kaj neniigita : terura estas tio, ke lia ideo, lia infano, elnutrita per lia sxvito kaj sango, devos perei kaj perei gxuste tiam, kiam gxia praveco estas metita ekster cxian dubon. Cxu efektive li devas eltrinki ankoraux tiun cxi kalikon? Cxu estis ne suficxa tio, kion li elsuferis--kaj por kio elsuferis? por ke en la antauxtago de granda venko fali kiel ofero de blinda besta forto?! Cxu efektive estis absolute nenia senco en tiuj tentoj, tra kiuj lin kondukis la enigma sorto, kaj vane li kondamnis sin al la suferoj de vaga vivo, malricxegeco kaj mokado de malsagxuloj?! Ne povas esti! Ankoraux restis du tagoj, ankoraux ne cxio pereis. Ankoraux kvardek ok horoj restas gxis la fino de tiu cxi batalo kun la lin persekutanta fato--kaj li batalos gxis la fino mem! La admiralo fiere sin elrektigis . . . kaj subite li eksxanceligxis, kvazaux en la tablon, apud kiu li sidis, ekbatus tondra sago. De la antauxa karavelo ektondris pafego.
Tero!!!
Estis la dua horo je mateno, la 12-an de Oktobro de la jaro 1492. Sur la ferdeko de "Santa Maria" oni ekauxdis pasxojn de homoj, vekigxintaj el dormo, kaj subite sur cxiuj tri sxipoj ekbruis la gxoja krio : "Tero, tero!"
Li venkis. La admiralo--kaj de tiu cxi minuto vicregxo--malrapide falis sur la genuojn, kaj neniam en la vivo liaj lipoj murmuris tian varmegan pregxon. "Tero! tero!" gxoje ripetadis dekoj da vocxoj. La admiralo mallauxte pregxis. "Te Deum laudamus, Te Dominum confitemur", murmuris la lipoj de la admiralo. "Salve Regina" hxore bruis la sxipanaro. Kaj kiam, klara kaj majesta, la admiralo aperis sur la ferdeko, la sxipanaro kun estimego liberigis al li vojon, la sxipanoj salutis lin per entuziasmaj krioj kaj, falante antaux li sur la genuojn, kisis liajn manojn. Kaj li staris inter ili, kiel duondio, lumigita de la unuaj radioj de la levigxanta suno, salutante per trankvila rideto "sian" teron, kaj en liaj okuloj brulis la fajro de genio, kiu venkis sian sorton. La nokto de lia vivo finigxis, kaj komencigxis hela, solena tago.
* * * * *
LA HEJMO DE LA METIISTO
(De Nov-Jorka kuracisto. Rerakontita de E. Weilshaeuser).
Unu vesperon, en la unua parto de la vintro, la sonorilo estis forte ektirita, kaj la servantino, kiu malfermis la pordon, raportis al mi, ke ia homo deziras paroli kun mi. Servanto faras certajn diferencigojn inter "homo", "sinjoro" kaj "persono". La homo staris en la antauxcxambro, sed mi miris, kial li ne estis raportita kiel "sinjoro". Lia vesto estis tre pura, sed simpla, kaj el ne tre delikataj sxtofoj. Lia supra cxemizo, tiu cxi signo de pli delikata stato, estis blanka, en plena ordo kaj preskaux eleganta. Cxio en li montris certan solidecon, sed nenio prezentis al mi klarigon pri lia situacio en la vivo. Laux sia eksterajxo li sxajnis konvena homo. Lia parolado estis simpla, klara, rekta kaj kun certa nuanco de memfideco, kion oni cxe simpla homo ordinare tre malofte trovas.
--Sinjoro doktoro, li diris, mi volus vin peti veni al mia infano; ni timas, ke al gxi minacas atako de krupo.
Mi prenis mian cxapelon kaj premis lin antauxen, cxar, se lia supozo estus gxusta, oni tie cxi ne devis perdi tempon. Cxe tiu cxi malsano unu horo povas decidi inter vivo kaj morto--Post minuto ni estis sur la strato kaj pasxis rapide tra unu el niaj largxaj aleoj. La infano, li diris, ludis antaux la pordo, mangxis kun apetito sian vespermangxon, iris poste dormi, kaj antaux mallonge gxi vekigxis tre rauxka kaj kun sufoka tusado. Tiu cxi okazo prezentis preskaux nenian dubon, kaj mi rapidigis miajn pasxojn kaj post kelkaj minutoj mi atingis kun mia akompananto la pordon de la domo. Ni levadis nin cxiam pli kaj pli alte gxis la kvara etagxo. La lasta etagxo de la sxtuparo estis kovrita per tapisxoj kaj de supre lumis al ni malgranda lampo. Antaux la pordo kusxis bonega kaj tre fortika mato. Vi poste vidos, kial mi turnas atenton sur tiujn cxi malgrandajn detalajxojn.--Mi eniris en la malfermitan pordon kaj estis salutita de suficxe bela, pure kaj orde vestita virino, kiu ne povis esti iu alia, ol la edzino de mia akompananto.
--Mi gxojas, ke vi tiel baldaux venis, sxi salutis min kun mola, pura akcento. Vilcxjo, kiel sxajnas, estas tiel elturmentita, ke li apenaux povas spiri. Kaj post minuto, kiam ni aliris al lia lito, mi auxdis la senduban sonon de krupo, kiu tute prave plenigis per tia timo la korojn de la gepatroj.
--Cxu tio cxi estas krupo, sinjoro doktoro? demandis la patro kun ekscitita vocxo, kiam mi klinis min super la infanon, belan trijaran knabon.
--Sendube, tre serioza atako. De kiam la afero eksxajnis al vi suspekta?
--Antaux cxirkaux unu horo, estis la respondo, en kiu sonis forteco de karaktero. Mi ekrigardis la patrinon. Sxi estis tre pala, sed ne kuragxis paroli.
--En tia okazo estas kredeble nur tre malmulte da dangxero, mi diris, sed ni devas tamen ion fari. Cxu vi havas akvon en la domo?
La viro aliris al unu kabineto, malfermis du pordojn, kaj oni povis nun vidi belan banan kuvon, parte plenigitan de akvo. Tio cxi estis pli, ol mi kuragxis esperi, sed mi ne havis tempon, por miri. La malgranda knabo estis en forta febro kaj malfacile bataladis pro spiro. Mi elprenis lin el lia malvarma lito, en kiu li kusxis sur bela hara matraco, je kiu nenia princo bezonus honti, senvestigis lin de liaj noktaj vestoj, starigis lin en la kuvon kaj ordonis al lia patro versxi tri sitelojn da malvarma akvo super lian kolon kaj bruston, dum mi per mia mano energie lin frotadis. Poste ni lin sekigis kaj frotadis tiel longe, gxis la tuta korpo farigxis flame rugxa. Poste mi eltordis grandan visxilon, trempitan en malvarman akvon, metis gxin cxirkaux lian kolon kaj envolvis lin en lanajn litkovrilojn. La malgranda brava knabo cxion trankvile elportis, kvazaux li komprenus, ke en apudestado de lia patro povus farigxi al li nenio malbona. Post dekkvin minutoj aperis ricxa sxvitado, la infano falis en sanan dormon kaj povis denove libere spiri. La dangxero pasis; tiel rapide pasas tiu cxi malsano kaj tiel facile gxi estas kuracata.
La zorgoplena vizagxo de la patro beligxis, kaj super la vizagxon de la patrino kuris radio da felicxo. Mi direktadis miajn rigardojn de unu al la alia, kaj pli ol iam mi estis en dubo, kian pozicion en la vivo ili povas okupi. Signoj de eminenta deveno aux pli alta eduko ne estis videblaj; ili ne faris la impreson de bonklasaj homoj, kiuj falis en malricxecon. Pli gxuste sxajnis, ke ni havas tie cxi okazon kontrauxan : sxajnis pli gxuste, ke ili de pli malalta sxtupo de la vivo levis sin al pli alta. Mi rigardis cxirkauxen en la cxambro, kiu okaze estis la dormocxambro. Cxio estis en plej bona ordo. La litoj estis puraj, sed simplaj, la blanka stebita litkovrilo ne povis kosti pli ol 10 sxilingojn, sed kiel bele gxi elrigardis! La blankaj flankkurtenoj estis el malkara muslino, sed iliaj faldoj pendis tiel dense, kvazaux ili estus el damasko--kaj kiel konvene ili elrigardis! La banan kuvon kun la dense falditaj kurtenoj mi ne povis taksi pli ol 10 dolaroj. La tualeta tablo de eleganta formo kaj tute kovrita estis sendube el pina ligno kaj kostis duonon da dolaro. La pentrajxoj sur la muro estis bone koloritaj litografajxoj--pli belaj, multe pli belaj, ol oleaj pentrajxoj, kiujn mi vidis en domoj de milionuloj : ili povis kosti po tri gxis kvin sxilingoj kaj la kadroj po unu dolaro. La planko estis kovrita per belaj tapisxoj, kaj la muroj estis de hela koloro. Per unu vorto, la cxambro estis tuta ornamujeto--en cxiuj partoj tiel en ordo, kvazaux artisto gxin arangxis.
Lasante la knabon al trankvila dormado kaj donante la necesajn klarigojn pri la bano post lia vekigxo, mi iris kun la gemastroj en la duan cxambron, kiu posedis alian, sed egale belan arangxon. Oni povus gxin preni por gastocxambro, por laborejo de artisto aux por mangxocxambro. La muroj estis kovritaj per pentrajxoj--portretoj, historiaj skizoj kaj pejzagxoj--cxio pentrajxoj, kiujn povis elekti nur homo kun gusto cxe modestaj rimedoj, kiuj tamen havas tiom same grandan indon, kiel bonaj libroj. Kaj parolante pri tiuj cxi lastaj, mi devas tie cxi rimarki, ke apud la kameno pendis malgranda biblioteko, kiu cxe la unua rigardo montris al mi, ke gxi enhavas la plej elektitajn trezorojn de la angla literaturo.
La mastro iris al la skribotablo, malfermis unu fakon kaj elprenis monon.--Kiom mi sxuldas al vi, sinjoro doktoro? li demandis, tenante prete la monon.
Levante min sur la sxtuparon, mi pensis, ke mi devos atendi je mia honorario, aux ke mi gxin neniam ricevos, sed nun cxio sxangxigxis. Mi ne bezonis nun, kiel gxi ofte okazas, sciigxi pri la pli detalaj cirkonstancoj kaj mezuri laux tio cxi mian postulon. La homo staris antaux mi preta, por pagi; tamen videble li apartenis al la klaso de laboristoj kaj estis tre malproksima de bonhaveco; mi tial povis difini al li nur la plej malaltan sumon.
--Unu dolaro sxajnas al mi ne suficxa, li respondis. Vi havis pli grandan laboron, ol la solan skribadon de recepto.
--Cxu vi laboras por via sintenado? mi demandis, esperante iom malkovri la sekreton. Li ridetis kaj montris al mi sian manon, kiu prezentis la signojn de honesta laborado. Vi estas metiisto, mi diris kun la intenco sciigxi pli multe.
--Prenu tion cxi, li diris kaj metis kun nerifuzebla gesto dudolaran banknoton en mian manon, kaj mi kontentigos vian scivolecon, cxar vi ja ne povas kasxi, ke vi estas iom scivola.
En cxio tio cxi estis ia honesta, estiminda sincereco, kiu havis por mi apartan cxarmon. Mi metis la banknoton en la posxon, dum la mastro iris al la pordo, malfermis gxin kaj montris al mi kabineton de meza grandeco, en kiu mi de la unua rigardo ekkonis metiejon de botisto.
--Vi estas kredeble eksterordinara laboristo, mi diris, cxirkauxrigardante la cxambron, kiu sxajnis al mi preskaux lukse meblita, dum cxe pli proksima observado de cxiu objekto farigxis al mi klare, ke gxi ne povas multe kosti.
--Ne, vi eraras. Mi perlaboras nur iom pli ol unu dolaron en tago. Mia edzino iom helpas. Krom la domaj laboroj kaj la zorgado pri la infano sxi perlaboras tiom, ke nia semajna enspezo prezentas mezonombre ok dolarojn. Ni komencis per nenio, kaj ni nun vivas tiel, kiel vi vidas.
Tiu cxi komforto, tiu cxi konvena arangxo, kiu prezentis preskaux lukson, cxio tio cxi por ok dolaroj semajne! Mi esprimis mian miregon.
--Mi estus en granda timo, se ni tiom devus elspezi, li rimarkis. Ni kun tio cxi ne sole vivis gxis nun, sed ni havas ankaux jam ion en la sxpara banko.--Cxu vi volos esti tiel bona kaj klarigi al mi, kiel vi tion cxi faras? mi demandis, cxar mi efektive forte volis sciigxi, kiel botisto kun edzino kaj infano, perlaborante ok dolarojn semajne, povas vivi en komforto kaj eleganteco kaj ankoraux kolekti monon.
--Kun plezuro, li respondis, cxar eble vi aliajn, kiuj ne estas en pli bona stato, ol mi, povos konvinki, ke ili faru al si sian situacion kiel eble plej oportuna.
Mi prenis la donitan al mi segxon, kaj ni sidigxis, dum lia edzino, auxskultinte la facilan kaj regulan spiradon de sia infano, sidigxis, por kudri.
--Mia nomo estas William Carter, li diris. Mia patro mortis, kiam mi estis ankoraux juna, kaj, posedante ordinaran lernejan sciadon, mi estis donita al botisto, por lerni. Mi estis granda amanto de legado, kaj mian liberan tempon mi pleje uzadis tiel, ke mi konatigxadis kun la libroj el la biblioteko de la metiolernantoj. La plej multe placxis al mi la plenaj je sagxo de la vivo verkoj de W. Cobbet. Mi decidis sekvi lian ekzemplon kaj labori, kiom mi povas, por mia klerigxo, kaj mi pensas, ke mi ne vane laboris. Sed la edukado de la homo dauxras la tutan vivon, kaj ju pli mi lernas, des pli multe mi vidas, ke mi devas aukoraux lerni.
Mi estis ankoraux de nelonge submajstro, kiam mi enamigxis en mian Marion tie, kiun multaj nomas tre bela, kiun mi tamen ekkonis kiel tre bonan.
Mario ekrigardis kun tia gaja, cxarma rideto, ke la opinio de multaj sxajnis al mi tute prava.