Fundamenta Krestomatio

Part 8

Chapter 8 3,897 words Public domain Markdown

_Kurioza trompo_. Tri sinjoroj, elegante vestitaj, venis en hotelon, prezentante sin kiel komisaroj Amerikaj de la ekspozicio Antverpena, kaj ekvivis tie tiel lukse, ke ilia kalkulo en la dauxro de tri tagoj kreskis gxis kelkaj centoj da frankoj. En vespero de la tria tago antaux la komencigxo de la hotela tagmangxo aperis en la hotelo kvara gasto, kiu legitimigxis cxe la mastro kiel kriminala policisto el Parizo, sciigante, ke li intencas sercxi tri dangxerajn krimulojn. Dume li montris al la mastro fotografajxojn de tri personoj, en kiuj oni tuj ekkonis la tri komisarojn Amerikajn. Nun la kriminala policisto proponis la sekvantan planon al la mastro kun la peto helpi al li en la plenumo de gxi : la mastro zorgu, ke neniu el la tri personoj malaperu el la domo. La policisto sidigxis al tablo kaj gxuis kun granda apetito mangxojn kaj trinkojn. Kiam oni alportis la deserton, la policisto sin levis kaj ordonis silenton, sciigante la alestantajn terurigitajn gastojn, ke la tri kontrauxsidantaj sinjoroj estas tri dangxeraj krimuloj, kiujn li devas aresti. La tri sinjoroj provis forkuri, sed la mastro kune kun sia servantaro staris jam antaux la pordo kontraux ili. Laux la ordono de la policisto alveturis drosxko en kiun sidigxis cxiuj kvar sinjoroj.--Cxu la trompistoj pagis sian kalkulon? demandas la policisto la mastron.--Ne.--Kiom ili sxuldas? --295 frankojn.--Bone! Ni trasercxos ilin en la polico kaj pagos vian kalkulon per la trovita mono. Mian kalkulon vi povas ankaux sendi tien. Kaj nun, veturigisto, antauxen, al la polico! Sed la mastro vidis gxis hodiaux nek la krimulojn nek la kriminalan policiston. [G. Dumpert.]

_Ruso kaj tataro._ Ruso kaj tataro veturis kune. En la vojo farigxis nokto, kaj ili restis sur la kampo nokti. Ili disbruligis fajron, kuiris kacxon kaj, mangxante la kacxon, komencis disputi pri tio, kiu el ili devas gardi la cxevalojn. La ruso havis cxevalon malbonan kaj de koloro blanka, la tataro havis bonan nigran cxevalon. La nokto estis nigra, kaj jen la ruso diras al la tataro : mi ne havas bezonon gardi mian cxevalon : mi mian cxevalon tuj ekvidos, kiam mi vekigxos, cxar gxi estas blanka; sed vi ne devas dormi, sed, gardi vian nigran cxevalon. La tataro ne havis grandan deziron maldormi pro la cxevalo, kaj li faris kun la ruso intersxangxon kun la cxevaloj. La ruso prenis la bonan cxevalon kaj, ridante je la tataro, diris al li :--Nun mi tute ne gardos mian cxevalon, cxar sxtelisto en la nigra nokto ne ekvidos mian nigran cxevalon, sed vian blankan li tuj ekvidos kaj sxtelos. La tataro devis ne dormi, sed gardi sian cxevalon. La nokto pasis. La ruso kaj tataro veturis plu. Por mangxi ili bavis nur unu kokinon. Por du personoj gxi ne estis suficxa, kaj tial ili decidis, ke mangxos nur unu--nome tiu, al kiu la sorto gxin decidos. La tataro diras :--Ni endormigxu, kaj tiu, kiu vidos pli bonan songxon, mangxos la kokinon. Ili kusxigxis. La tataro ne dormas, sed elpensas songxon, vekas la ruson kaj demandas :--Kion vi vidis en songxo? La ruso postulas, ke la tataro antauxe diru, kion li vidis en songxo. La tataro diras :-- Ha, ruso! bonan songxon mi vidis : oni prenis min en la cxielon; en la cxielo mi vidis multajn spiritojn. . . . ha, kiel bone tie estis!-- Jes, diras la ruso, mi ankaux vidis, kiel oni prenis vin en la cxielon; mi pensis, ke vi de tie jam ne revenos, kaj mi formangxis la kokinon. La tataro restis tiel sen bona cxevalo kaj sen mangxo kaj ne volis jam pli iradi iam kun ruso. [J. Polupanov.]

_Singardema komuniko._ Kiam nia mortinta jugxisto Begli glitigxis en la jugxejo, falis de la sxtuparo kaj rompis al si la kolon, ni ekmeditis pri grava demando, kiel komuniki tiun cxi malgxojan sciigon al lia malfelicxa edzino. Fine ni decidis tiel : ni metis la korpon en la veturilon de nia maljuna honesta veturigisto kaj ordonis al tiu cxi lasta liveri la mortinton en la domon de sinjorino Begli, sed cxe tio cxi agi kun granda takto kaj singardemo. Precipe ni turnis lian atenton sur tion, ke li ne komuniku la okazintan malfelicxon al la maljunulino subite, sed ke li antauxe preparu sxin al tio cxi. Alveturinte al la loko de la difino, nia veturigisto komencis kriegi el la tuta gorgxo, gxis sur la sojlo aperis la edzino de la jugxisto. Tiam li demandis sxin :--Cxu tie cxi logxas la vidvino Begli?--Vidvino Begli? . . . Ne sxi ne logxas tie cxi.--Kaj mi povas veti, ke sxi logxas tie cxi! . . . Sed tio cxi ne estas grava. Diru, cxu tie cxi logxas la jugxisto Begli?--Jes, li logxas tie cxi.--Kaj mi povas veti, ke li ne logxas tie cxi. Cetere tio cxi ne estas grava. Mi ne disputos kun vi. Diru, cxu li ne estas hejme?--Ne, li ne estas hejme.--Sed mi povas veti, ke li estas hejme . . . Sinjorino, mi konsilas al vi apogi vin al la muro, mi diros al vi ion tion, ke vi kredeble ne eltenos sur la piedoj. Okazis malfelicxo! Jen en mia veturilo kusxas la maljuna jugxisto. Ekrigardu lin, kaj vi vidos, ke li jam neniam sin levos. [El Mark Twain. Tradukis S. Borovko.]

_Dupieda leono._ Juna kaj tre bela dresistino de leonoj permesis al leono preni pecon da sukero el sxia busxo.--Tion povas ankaux mi fari, diris unu rigardanto.--Kio, vi, malforta junulo? respondis la bela dresistino.--Jes, egale bone kiel la leono. [O. J. Olson.]

* * * * *

IV

RAKONTOJ

* * * * *

NOKTO

(De Eube el Odeso.)

Trankvila stela nokto kaj trankvila senlima maro. Kun meza rapideco sxovas sin sur la mara ebenajxo, unu post alia, tri hispanaj "karaveloj" de la XV centjaro. Mizeraj, facile rompeblaj sxipoj; sxipanaron oni ne vidas : gxi jam longe dormas; sur la ferdekoj oni vidas nur la senmovajn gardstarantojn. Sed nur en la meza sxipo, kiu portas sur la rando la surskribon "Santa Maria" kaj admiralan flagon sur la masto, en la malvasta kajuto brulas lumo, kaj apud la tablo, kovrita de geografiaj kartoj, sidas en profunda meditado la granda admiralo de Hispanujo, Kristoforo Kolumbo. Dormo ne volas tusxi liajn okulojn. Jam la duan nokton la admiralo ne kusxigas sin, la duan tagon turmentas lin unu sama premanta penso. Ankoraux du tagoj--kaj, se li ne renkontos teron, la sxipoj iros returne Hispanujon. Hieraux la sxipanaro arogante sciigis, ke gxi ne volas iri plu, kaj kun granda malfacileco la admiralo elpetis de gxi limtempon de tri tagoj. La suno mallevigxis kaj denove levigxis, --antaux li etendis sin tiu sama senlima ebenajxo da trankvila mistera akvo. Estas vero, ke hodiaux la maro alportis du verdajn brancxetojn, ian pikan arbetajxon, tabulon kaj rabotitan bastoneton--sendubajn signojn de proksimeco de tero. Ankaux sen tio cxi li scias, ke tero sin trovas antaux li, ke tiu cxi tero estas proksima, sed cxu li havos tempon veni al gxi en tiuj cxi du tagoj? Gxuste antaux unu monato li renkontis ion similan je rompita masto : la mara fluo forportis gxin malproksimen; post kelkaj tagoj--akvokreskajxon kaj unu ecx kun viva kankro, kaj birdojn oni vidis ankoraux antaux du semajnoj. La tero, kompreneble, estas proksima, eble en la interspaco de nur kelkaj tagoj da vojo, sed kie preni tiujn cxi kelkajn tagojn? Kaj ankoraux antaux tri horoj la admiralo kaj kontrolisto de la ekspedicio, Rodrigo Sanchez, vidis sur la maro iajn briletantajn lumetojn, sed la sxipoj, kompreneble, venis jam al tiu loko, kie la lumoj estis viditaj,--kaj cxiam ankoraux oni ne vidas la atendatan bordon. Suficxe da eraroj : jam du fojojn, la 25-an de Septembro kaj la 7-an de Oktobro, ili eraris, vidante imagatan teron, kaj ambaux fojojn tiuj cxi eraroj terure influis la sxipanaron. Hodiaux la tutan tagon la admiralo estis forte ekscitita, kaj nur la fiereco ne permesis al li pasigi la tutan tagon sur la ferdeko, avide celante la rigardon en la puran horizonton. Kaj antaux unu horo, jxetinte la lastan rigardon, plenan de muta malespero, sur la malluman mason da akvo, li kun kasxita turmentigxo deiris en sian kajuton. Ankoraux 48 horoj--kaj cxio estas perdita!

Jes, cxio estas perdita. Rompita, neniigita, polvigita estas la granda celo de lia vaga vivo. Oni ne povas iri, se la piedoj estas ligitaj, oni ne povas batali, se oni elsxiras el la manoj la lastan batalilon. La cxielon kaj la homojn li povas voki kiel atestantojn, ke li faris cxion, kion li povis kaj devis fari. Kiam en lia kapo plene formigxis la plano de lia entrepreno, li estis vigla, plena de fortoj kvardek-ok-jara viro,--kaj nur nun, kiam grizeco dense argxentigis liajn harojn, kiam li havas jam la agxon de 66 jaroj, nur nun li ricevis la eblon alpasxi al la efektivigo de tiu cxi plano. Tutan serion da jaroj li sendeklinigxe iris al la elektita celo, kaj ne estis tago, en kiu li ne pensus pri gxi, kaj ne estis ofero, kiun li ne alportus por gxi. Li venkis cxiujn malhelpojn, kiujn tiel malavare prezentis al li la kruela sorto, li venkis ecx la tempon mem. Preskaux sepdekjara maljunulo, li enportis en sian aferon fresxecon de la plej bonaj jaroj de juneco, kaj kun heroa trankvileco li komencis la ekspedicion, kiu ektimigis ecx la kuragxajn maristojn de Palos. Li faris cxion de sia flanko, kaj nun li estas preta pensi, ke super li pendas ia malbeno. Travivi tion, kion li travivis, penante pri la efektivigo de siaj planoj --estis jam tro multe; sed esti sur la vojo al ilia efektivigo, trairi naux dekonojn de tiu cxi vojo kaj ekiri returnen, nenion farinte-- tio cxi estis tro multe ecx por liaj fortoj! Tio cxi estis neauxdita, nekredebla moko de la sorto, tio cxi estis bato, kiu estis kapabla rompi ecx lin!

Kaj en la malvasta kajuto de "Santa Maria" en tiu cxi turmenta nokto la admiralo en pensoj travivis sian tutan pasintan vivon. Oni diras, ke se homo komencas rememori sian tutan travivitajxon, tio cxi estas signo de lia proksima morto. Al li ankaux minacas morto, se ne fizika, tiam ankoraux pli terura--morala. Povas esti, ke pro tio cxi li senvole turnas sin antauxen. Jen li, plej maljuna el la kvar infanoj de Dominiko Kolumbo, itala komercisto de drapoj, estante ankoraux preskaux infano, la unuan fojon iras en la maron. Li jxus forlasis la universitaton, li, dekkvarjara gracia bela knabo. Li veturas sur italaj sxipoj en Malgrand-Azion, Anglujon, Portugalujon, al la bordo de Gvineo. La vojagxoj disvolvas lian fortan naturan sagxon kaj kun la jaroj ellaboras el li bravan mariston. La Genua respubliko konas lin, kiel bonan mariston, kaj en la milito kun Venecio gxi faras lin komandanto de galeroj. Lia nomo estas suficxe konata en Italujo, kaj la Neapola regxo faras lin estro de la ekspedicio kontraux la piratoj de Tuniso. Kun sia kutima kuragxo li kondukas siajn sxipojn kontraux la sovagxaj korsaroj. Sed la sxipanaro montrigxas ne inda je sia estro : gxi timas la rabistojn, kaj jam antaux la bordo de Berberujo gxi faras ribelon. La sxipanoj postulas, ke oni iru returnen. La estro de la ekspedicio konsentas plenumi ilian postulon; li levas la velojn; la sxipanoj, konvinkitaj, ke ili iras returnen, trankviligxas, kaj la sekvantan matenon ili kun miro ekvidas la bordon de Afriko. Tiel pasas dudek jaroj, plenaj de vojagxoj, ventegoj, renkontoj, aventuroj,--pasas preskaux nerimarkite. Havante la agxon de tridek kvar jaroj, en la tuta floro de siaj fortoj, li venas Lisabonon. Tie li laboras super kartoj kaj globoj geografiaj, kiuj turnas sur sin la atenton de la instruita mondo, korespondas kun instruituloj. Poste li denove estas sur la maro : li nagxas al la malproksimaj bordoj de Islando. Reveninte Lisabonon, li diras al frauxlino Felipa Perestrello tion, kion li jam longe sentas, kiam li sxin renkontas : ke li sxin amas. Frauxlino Felipa sentas tion saman : la majesta figuro de la kuragxa maristo, lia nekasxita rigardo, kiu brilas per tia mirinda fajro, lia nobla elokventeco--cxio en tiu cxi neordinara persono de longe profunde frapis sxian imagon. Kaj sxi farigxas lia edzino. En tiu tempo jam en lia kapo komencas formigxi la plano de lia granda entrepreno. La patrino de lia edzino transdonas al li la kartojn kaj tagolibrojn de sia mortinta edzo, Bartolomeo Munhiz Perestrello, gubernatoro de la insulo Porto-Santo, kaj sxi ne povas kompreni tiun gxojon, kiun kauxzas al sxia bofilo la amaso da flavigxintaj paperoj. Kaj dume por li tio cxi estas tuta trezoro, kaj li tutajn tagojn sidas super ili kaj kun gxojo trovas en ili jesigon de liaj teoriaj supozoj. En tiu cxi sama tempo li dauxrigas labori super siaj kartoj, partoprenas en la portugalaj ekspedicioj al la bordo de Gvineo, cxion auxskultas, cxiujn eldemandas, korespondas kun sia instruita amiko Pauxlo Toscanelli, al kies leteroj li tiom multe dankas. Poste la malgranda familio forlasas Lisabonon kaj translogxigxas sur la insulon Porto-Santo. Tie cxi li konstante renkontigxas kun vojagxantoj, kiuj veturas al la bordo de Gvineo aux revenas de gxi, kaj iliaj komunikoj, la interparoloj kun ili cxiam pli kaj pli ekflamigas lin. Lia multjare ellaborita projekto jam ricevis precizajn, difinitajn formojn : siajn supozojn, naskitajn per la legado de Aristotelo, Plinio, Strabono, li fortigis per multo da faktoj, kiujn li kolektis; la karto de Toscanelli, kiun tiu cxi alsendis al li, tute konsentas kun liaj konkludoj. Cxio estas klara kiel tago : kiu havos suficxe da kuragxo, por tratrancxi la misteran maron, kiu etendas sin post la Gibraltara pordego, tiu trovos la sercxatan plej proksiman vojon al Hindujo. Li havos por tio cxi suficxe da kuragxo, sed li ne havas la materialajn rimedojn. Oni devas trovi tiujn cxi rimedojn, oni devas trovi fortan manon, kiu povus subteni lin. Jen kial li denove venas Lisabonon,--kaj de tiu cxi minuto komencigxas la granda dramo, kiu dauxras tutan serion da jaroj.

Jen li, modeste vestita alilandulo, metas sian projekton al la favora trarigardo de lia regxa mosxto, la regxo de Portugalujo. Tio cxi estas lia unua pasxo sur tiu pikajxa vojo, sur kiun kondukis lin la malfelicxo esti naskita neordinara homo. La sorto volas, ke li, kiu tiel bone ellernis la maron kun gxiaj ondegoj kaj ventegoj, akiru ankoraux pli gravan scion--scion de la homoj. Lia regxa mosxto, Johanno II de Portugalujo, ekinteresigxis je la propono de la malricxa Genuano kaj difinas komision por trarigardo de tia neauxdita projekto. Forta eraro : kion povas kompreni en tio cxi tiu cxi komisio? Gxi estas dispremita de gxia grandeco, kaj al la regxo oni raportas, ke la projekto de la Genuano Kristoforo Kolumbo estas sensenca kaj meritas nenian atenton. Kun tio cxi li povas ankoraux pacigxi : li laboris super sia projekto ne kun la celo konvinki pri gxia efektivigebleco malsagxulojn. Sed kiam la regxo, ne metinte atenton sur la raporton de la komisio, malaltigxas al sxtelado, kiam li, postulinte liajn paperojn kvazaux por persona trarigardo, sekrete, sen lia scio preparas ekspedicion,--li estas profunde indignigita. Nur unu fojon la sorto batalas por li : ventego apenaux ne dronigis la sxipojn, kiuj volis sxteli lian gloron, kaj la timema ekspedicio venas returnen. Lia indigno estas senlima; neniam lia kredo je homoj, je ilia honesteco ricevis tian fortan frapon. Kaj kiam la regxo, komprenanta, kiu staras antaux li, proponas al li denove komenci traktadon, li fiere rifuzas cxiajn komunikigxojn kun tia regxo. Ne, jam pli bona estas malricxegeco kaj nekonateco, ol esti tiel malhoneste trompata ankoraux dek fojojn. Li rifuzas, kaj se ne venus la morto de la edzino, kiu lasas al li malgrandan filon, li trankvile pacigxus kun tiu cxi unua malsukceso. Sed ankaux tiun cxi baton li elportas kun tia sama vireco, kun kia li renkontadis kaj elportadis la marajn ventegojn. Tiam li rememoras, ke li estas Genuano, kaj li forlasas Portugalujon, por proponi la efektivigon de sia granda plano al tiu, kiu la plej multe tion cxi meritas--al sia patrujo.

Kaj jen li denove estas en la patrujo. Multo da jaroj pasis de la tempo, kiam li forlasis la patran urbon, kaj kun forta espero li nun eniras en gxin. Kvankam li estas malricxe vestita, kvankam li estas preskaux almozulo, sed li alportas al la urbo regxan donacon : li proponas al gxi sian projekton. Sed la patrujo tute ne povas nun pensi pri li. La urbon Kaffa en Krimo okupis la turkoj kaj al la Genua sxiparo minacas ekstermo. Krom tio la projekto estas tute fantazia kaj meritas nenian atenton. Kaj se en Portugalujo oni volis cxirkauxsxteli lin, en la patrujo la renkonto montrigxas ankoraux pli malbona : tie almenaux trovigxis homoj, kiuj povis lin kompreni,--tie cxi lia propono estas renkontita per malsagxa mokado. La espero distrigxis, kiel fumo, kaj montrigxas, ke li absolute ne havas, kion fari en la patrujo. Kaj kun maldolcxo en la koro li forlasas Genuon por nova migrado kaj novaj provoj.

Cxiuj konas la malgxojan historion de tiuj cxi provoj, sed kiu scias, kion li travivis en la tempo de ili? Li estas en Hispanujo, en la cxirkauxajxoj de Palos. Laca kaj cxirkauxsxirita, preskaux duonnuda, li vagas kun la malgranda filo sur la brakoj kaj kun brulanta turmentigxo auxdas, kiel la infano, premata de malsato kaj soifo, balbutas pri pano kaj akvo. Dank' al Dio, jen estas monahxejo de franciskanoj, kaj eble tie li povos ion elpeti por la malfelicxa infaneto. Kaj li, kiu iam komandis la sxipojn de la Genua respubliko, kiel almozulo haltas apud la pordego de la monahxejo kaj pelas la pordiston pri krucxeto da akvo kaj peco da pano por sia infano. En tiu cxi minuto preteriras la abato de la monahxejo, la nobla Juan Perez de Marchena. Estu por cxiam benita tiu cxi okaza renkonto, kiu donis al li la plej bonan amikon, sen kies helpo li eble neniam ekvidus tiun cxi maron! Se li atingos sian celon kaj plej mallonga vojo al Hindujo estos eltrovita, la mondo dankos tion cxi tiom same al Perez de Marchena, kiom al li, Kristoforo Kolumbo. Ho, li rekompencos inde tiun cxi luman noblan kapon! Jen li, frapita de la majesta eksterajxo de la cxirkauxsxirita migranto, haltas kaj demandas lin, kiu li estas. Kaj la migranto komencas rakonti pri sia malgxoja migrado kaj ne sen miro trovas en la monahxo-franciskano homon, kiu tute lin komprenas. Oni gastame invitas lin esti gasto en la monahxejo; la abato sendas en la urbon Palos inviti sian amikon, la kuraciston Fernandez, kaj en la modesta Andaluza monahxejo komencigxas varmaj priparoladoj de lia projekto. Jes, tiuj cxi homoj komprenas lin, antaux tiaj homoj estas inde paroli. Li entuziasmigas ilin per sia flameco kaj elokventeco; ili kune pentras belajn pentrajxojn de la estonteco, kreita per la efektivigo de lia ekspedicio, kaj Perez de Marchena direktas lin al la regxa kortego. Lia filo restos tie cxi en la monahxejo por edukado, kaj li kun la letero de la abato al Talabera, la konfesprenanto de la regxino, devas veturi Kordovon. Talabera estas persono influa, kaj la amikoj disiras, plenaj de la plej lumaj esperoj.

Li venas Kordovon kaj prezentas sin al Talabera. Neniam li forgesos, per kia fiera rigardo renkontis lin la konfesprenanto de la regxino. Li estas vestita malricxe kaj malbone; lia parolo tuj montras en li alilandulon : sendube tio cxi estas unu el tiuj multegaj aventuristoj, kiuj nur sercxas okazon kapti fisxojn en malklara akvo. Lia projekto? Talabera bonkore auxskultas tiun cxi sensencajxon kaj li ne dubas, ke la kreinto de la projekto mem ne povas kredi tian absurdon, t. e. ke antaux li staras simple lerta cxarlatano. Sed li tro bone konas la homan animon, por permesi, ke oni lin tiel senceremonie trompu. Ne, li absolute per nenio povas servi al la petanto : la projekto estas infane naiva, kaj li kompreneble ne povas raporti pri tiaj aferoj al la regxaj mosxtoj. Cxu Juan Perez pensis pri tia akcepto, kiam li skribis sian leteron al Talabera? Ankoraux unu fojon oni devas humiligxi al la forto de la cirkonstancoj kaj al la forto de la malklereco kaj sercxi aliajn vojojn al la regxa trono. La someron kaj auxtunon li logxas en Kordovo, faras konatecojn kaj trovas ecx amikojn por sia afero : la edukanton de la regxaj infanoj, lian fraton, la nuncion de la papo kaj la regnan financestron de Kastilujo. Tiuj cxi personoj bone konas la kortegon, cxiujn gxiajn enirojn kaj elirojn. Estas necese prezenti lin al la cxefepiskopo de Toledo, Pedro Gonzalez de Mendoza, kies vorto cxe la kortego havas pli grandan signifon, ol la opinioj de Talabera. La geregxoj nenion entreprenas sen la konsilo de tiu cxi grava persono. Tio cxi estas la plej certa vojo, kaj gxi efektivo alkondukas al la dezirita celo : Mendoza arangxas por li auxdiencon.

Trankvile kaj fiere li aperas antaux la regxa paro. Li estas malricxe vestita, sed lia parolo spiras konscion de sia propra indo, liaj certaj klarigoj montras en li rimarkindan mariston, ecx instruitulon, kiu longe kaj multe pensis pri tio, kion li parolas. Li nenion petas : li faras al Kastilujo kaj Leonujo preskaux fabelan proponon--ricxigxi per plej facila rimedo : per efektivigo de lia projekto. Oni donu al li la eblon iri en la maron--kaj li solvos la eternan problemon, li trovos tiun cxi novan filozofian sxtonon--la plej mallongan vojon al Hindujo,--kaj Hispanujo farigxos la plej ricxa lando de la mondo. Kaj tiu cxi propono estas farata tiel simple, tiel memfide, ke antaux la geregxoj staras aux frenezulo, aux efektive eksterordinara homo. Tiun cxi demandon devas decidi instruitaj homoj; Talabera devas kunvoki komision, por prikonsiderado de tia neordinara propono kaj raporti al la regxaj mosxtoj pri la rezultatoj de la konsiligxo. La plua iro do la afero dependos de la respondo de la komisio.

Kaj jen en la monahxejo de la Sankta Stefano la komisio komencas la esploradon de lia projekto. Dio vidas, ke li estas bona katoliko : cxu li ne pensas pri konvertado de idolistoj al kristaneco? cxu li ne revas alporti cxiujn siajn estontajn ricxecojn al ankoraux pli granda celo--liberigo de la tombo de Dio? Sed la membroj de la komisio estas profundaj malkleruloj. Ili citas Lactantius'on kaj diras, ke la projekto kontrauxparolas al li, sekve gxi estas sensenca kaj ecx hereza. Jes, Lactantius! Sendube li estis granda homo kaj bona kristano, sed tio cxi ne malhelpis al li skribi malsagxajxojn pri la formo de la tero. Li legis kaj relegadis tiun cxi malfelicxan lokon el la III libro de la "Diaj instruoj"; per tiu cxi loko oni pikadis al li la okulojn, gxi apenaux ne mortigis lian grandan entreprenon; li scias gxin parkere. "Kiu estas tiom senprudenta, ke li povas kredi, ke ekzistas homoj, kiuj iras kun la piedoj supre kaj tenas la kapon malsupren; ke cxio, kio tie cxi kusxas, tie pendas, ke la herbo kaj arboj tie kreskas malsupren, ke pluvo kaj hajlo falas tie de malsupre supren?" Kaj jen tiu cxi mizera rimarko apenaux ne mortigis la celon de lia tuta vivo! Poste venas cito el Auxgustinus : "instruo pri antipodoj estas nekonforma al la principoj de la religio, cxar tio cxi signifus, ke ekzistas homoj, kiuj ne devenas de Adamo, cxar estas neeble, ke ili estu transirintaj trans la oceanon, kiu cxirkauxas la tutan teron!"

Poste venas jam simple malsagxajxoj, ekzemple de tia speco, ke la ekspedicio ne povos veni returnen, cxar la sxipoj, dank' al la elfleksiteco de la tero, devus nagxi de malsupre supren. Kaj li devis disputi kun tiuj cxi sovagxaj malkleruloj kaj ankoraux danki Dion, ke oni ne kulpigis lin je herezo kaj ke prosperis al li konvinki almenaux kelkajn personojn. Sed la plej granda parto de la membroj de la komisio firme decidas, ke la projekto senkondicxe estas absurda. Kaj dum dauxras la disputoj inter ili, la geregxoj, okupitaj je milito, forveturas Kordovon, kaj la konsiligxoj de la komisio cxesas.