Fundamenta Krestomatio

Part 7

Chapter 7 3,814 words Public domain Markdown

_Profesoro_ de zoologio N. tre ne amis, kiam la studentoj malfruis al la komenco de la lekcio kaj tiam, interrompante sian legadon, li cxiam esprimadis sian malplezuron al la malfruinta studento. Unu fojon, kiam la profesoro legis pri cxevalo, eniris en la legejon iu malfruinta studento. Al la miro de la studentoj, kontraux sia kutimo la profesoro nenion diris al la studento kaj dauxrigis sian legadon. Fininte la legadon pri cxevalo, li diris :--Nun, sinjoroj, post la "cxevalo" ni transiru al la "azeno", kaj, turninte sin al la malfruinta, li diris : Mi petas, sidigxu.--Ne maltrankviligu vin, sinjoro profesoro, respondis la studento, mi povas auxskulti azenon ankaux starante. [A. Gruenfeld.]

_Inter bopatroj_. Cxu vi estas kontenta je via nova bofilo?--Ho, ne forte, mi faris tre malbonan elekton.--Per kio?--Vidu, mia kara, li ne povas trinki, li ne scias ludi kartojn, kaj al cxio li havas ankoraux mirindan talenton de parolado.--Kion do vi volas? mi vin ne komprenas! Tio cxi estas ja cxiuj nur tre bonaj ecoj!--Sed vidu : li ne povas trinki kaj trinkas, li ne scias ludi kartojn kaj ludas; se li ne estus granda parolanto, tiam mi sola scius, ke li estas malsagxa,--nun la tuta mondo tion cxi scias.

_Avarulo_, elirante el la pregxejo, kie la pastro parolis pri bonfarado, diris :--La prediko tiel min tusxis, ke mi mem estas preta peti almozojn. [P. Kocxergov].

_Gradeco de riprocxoj_. La ministro diris al la direktoro : La opero iris tre bone, nur la hxoroj lasis ion por deziri.--La direktoro iras al la regxisoro :--Sinjoro regxisoro, mi havas kauxzon esti nekontenta je la hxoro; mankas al gxi energio; mirinde estus, se lia ministra mosxto ne akceptus gxin de malbona flanko. La regxisoro iras al la kapelestro :--Sinjoro kapelestro, mi devas diri al vi, ke la hxoroj estis hodiaux ekstreme malbonaj, tiel malbonaj, ke mi timis la falon de la opero. Mi vin petas, observu, ke gxi estonte iru pli bone. La ministro severe punos. La kapelestro rapidas al la direktanto de la hxoroj.--La hxoroj estis hodiaux absolute abomenaj. Unu rapidas, alia restas, unu kantas tro alte, alia tro malalte, tute kiel strataj buboj. La regxisoro orde vin regalos kaj bone faros. La sekvantan tagon la direktanto, alestante cxe la provo de la hxoranoj, diras :--Vi kriegis hieraux kiel brutaro; estas honto kaj abomeno! Cxu vi ne havas orelojn, ne havas ideon pri takto, ke vi kantas kiel sovagxuloj? Mi miras, kial la kapelestro ne jxetis al vi la notojn en la vizagxojn kaj ne forpelis cxiujn al la diablo! Mi ripetas, vi kantis kiel brutaro, kaj se tiel okazos ankoraux unu fojon, mi vin cxiujn dispelos kiel bestojn! [P. Kocxergov.]

_Francisko I_, regxo de Francujo vizitis la papon Leonon X. La regxo, mirigita de la lukso de la kortego de la papo, diris, ke laux la rakonto de la biblio la religiaj kondukantoj vivis malricxe kaj simple.-- Vero, respondis la papo, sed tio cxi estis tiam, kiam la regxoj pasxtis brutarojn. [P. Kocxergov.]

_Kion oni amas plej multe_? Havante unu jaron--sian nutristinon; kvin jarojn--la patrineton; dek jarojn--la lernan libertempon; dekses jarojn--la liberecon; dudek jarojn--sian amatinon; tridek jarojn--sian edzinon; kvardek jarojn--siajn infanojn; sesdek jarojn --sian oportunecon; en cxiuj tempoj--sin mem. [K. O. S--m.]

_Senkulpigxo. Sinjorino_, forlasante sian servantinon : Jes, mi bedauxras, sed mi ne povas repreni el via serva libro mian ateston pri via nepuremeco. Rigardu do mem ekzemple la malpurajxon de musxoj tie cxi en la angulo.--_Servantino_ : Tio cxi ja estas ne mia kulpo! tiu cxi malpurajxo jam estis, kiam mi antaux jaro komencis mian servadon cxe vi.

_La legxisto_ : Despota urbestro ofendis unu urbanon. La urbano rakontis sian malfelicxon al unu el siaj konatoj, kiu pretendis, ke li estas granda konanto de la legxoj. Indigne ekkriis la konato :-- Kiel li kuragxis tion cxi fari! mi tuj iros al la urbestro kaj montros al li, ke li ne konas la legxojn, kaj mi devigos lin, ke li sur la genuoj petu de vi pardonon! Ili ambaux iris al la urbestro; la legxisto eniris en la logxejon, la ofendito jam preparadis sin, kiel li akceptos la pardonpetantan urbestron, tamen li ne estis suficxe kuragxa kaj restis post la pordo. Post kelkaj minutoj la kuragxulo eliras.--Nu, kia rezultato? demandis la atendanta.--Ha, respondis la kuragxulo, mi tute ne atendis, ke li estos tia maldelikatulo! Prezentu al vi, kiam mi komencis mian riprocxan parolon, li tuj volis doni al mi du survangojn!--Kiel vi scias, ke li volis tion cxi fari?--Se li ne volus, li ja tion cxi ne farus, kaj se li faris, tio cxi ja montras tute sendube, ke li tion cxi volis.--Kaj vi silentis?--Enirinte al li, mi forgesis lin bone titoli, kaj ekzistas legxo, ke se oni iun salutas per pli malalta titolo, ol li havas, li havas la rajton doni al vi tri survangojn.--Sed vi ja ricevis nur du!--Ha, mi forgesis; vidu, ekzistas legxo, ke se la punata falas sur la teron, li jam pli da survangoj ne devas ricevi.--Kial do vi ne falis sur la teron tuj post la unua survango?--Ekzistas alia legxo, ke tiel longe, kiel oni cxe la survangoj havas ankoraux la forton stari sur la piedoj, oni devas stari. --Kaj kio estos kun mia ofendo?--Iru mem kaj provu sxovi al li en la manon kelkan sumon da mono, eble li al vi pardonos. Mi nenion kun li povas fari, cxar mi vidas, ke li mem scias cxiujn legxojn parkere kaj havas ilin cxiam sub la mano.

_La inkujo_ : Knabo acxetis boteleton da inko kaj rapidis domen. En la mezo de la strato la inkujo elfalis el lia mano kaj rompigxis kaj la tuta inko elversxigxis sur la teron. Konfuzite la knabo staras kaj malgaje rigardas la elversxitan inkon.--Nu, kion vi staras, mia knabo? diris unu preteriranto; vi jam elskribis la tutan inkon kaj nun vi povas trankvilo iri domen!

_Principo. Luigantino de cxambro_ : Antaux ol vi enlogxigxas en mian cxambron, mi devas al vi rimarki, ke mi amas, ke oni akurate pagu la luan pagon.--_Studento_ : Tio cxi estas ankaux mia principo; aux akurate, aux tute ne!

_Malbona memoro_. De kio vi havas tian embarasan mienon?--Ha, prezentu al vi mian teruran situacion : mi petis hieraux frauxlinon Marion pri sxia mano kaj mi ne memoras, kion sxi al mi respondis : jes aux ne. . . .

_Neniom malhelpas_. Sinjoro venas domen laca kaj malsata. Lia sesdekjara kuiristino donas al li la tagmangxon, kiu estas preparita tre malbone.--_Sinjoro_ : Auxskultu, Antonino, diru al mi malkasxe, kial vi ne prenas oficon de nutristino? gxi estas ja multe pli enspeza, ol la ofico de kuiristino.--_Kuiristino_ : Ha, sinjoro, vi sxercas! Kiel do gxi estus ebla? cxu mi povus nun esti nutristino?--_Sinjoro_ : Neniom malhelpas! Kuiristino vi ja ankaux tute ne povas esti kaj tamen estas!

_Bonigo. Fiancxino_ : Diru, cxu estas vero tio, kion mia patrino al mi diris?--_Fiancxo_ : Kion do?--_Fiancxino_ : Ke vi edzigxas je mi, cxar mi poste havos grandan sumon da mono.--_Fiancxo_ : Sed mia infano, kontrauxe! estus al mi ecx pli agrable, se vi gxin havus jam nun.

_Tro granda postulo_.--For! al sanaj kaj fortaj mi almozon ne donas.--Kiel vi volas; pro viaj kelkaj centimoj mi al mi piedon ne rompos.

_Teruraj infanoj_ : Onklino parolas kun malgranda nevo, kiu jxus venis el la lernejo.--Nu, cxu vi lernis aritmetikon?--Certe!--Kion do vi lernis?--Deprenadon.--Aha! sekve se mi diros al vi, en kiu jaro mi naskigxis, cxu vi povos diri, kian agxon mi havas?--Oho! tiajn grandajn nombrojn ni en la lernejo ankoraux ne lernis.

_Mirindajxo en la medicino_. En unu societo oni parolis pri medicino. Unu el la alestantoj diris, ke la unua montrilo en la plej multaj malsanoj estas la lango kaj se la lango estas kovrita, tio cxi jam montras, ke la homo ne estas sana.--Kaj tamen, rimarkis alia, mi konas unu sinjorinon, kies lango cxiam estas kovrita per tre dika tavolo da cxikanoj kaj kalumnioj kaj sxi tamen estas tute sana.

_Ne volonte. Jugxanto_ : Viaj respondoj estas cxiuj fonditaj sur plena vereco?--_Jugxato_ : Vorto post vorto, Via mosxto! ke mi mortu, se mi iom mensogas!--_Jugxanto_ : Sekve vi estas preta ankaux jxuri pri ili?--_Jugxato_ : Hm . . . ne tre volonte, sinjoro.

_Neprospera aludo_. Kara edzo, la kuracisto diras, ke mi bezonas min distri, vidi aliajn vizagxojn cxirkaux mi . . .--Nu, en tia okazo mi tuj forlasos vian servantaron kaj dungos aliajn.

_Naive_ : La somerlogxo, kiun mi luigas, sin trovas, kiel vi vidas, apud la arbaro mem. La odoron de la abioj vi havos cxiam en la cxambro. Provu nur la odoron! Belega, ravanta! Kaj kiel saniga! Cxu vi eble havas iun malsanan je la brusto en via estimata familio?--Ne!--Ha, efektiva domagxo!

_Malegala legado_. Patrineto, mi ricevis leteron de sinjoro Roberto, li petas mian manon; cxu vi permesas, ke mi gxin donu al li?--Sinjoro Roberto? Ho, mia naiva, cxu vi bone komprenas la dezirojn de sinjoro Roberto?--Legu do mem, patrineto, kion li skribas : "Frauxlino, donacu al mi vian manon! mi povas vivi nur por vi! Per floroj kaj baloj mi plenigos vian tutan vivon! Kun via kiso mi iros al la fino de la mondo!" --Ha, ha, ha! sed vi ja tute ne bone legis la leteron! Rigardu, kion li skribas : Frauxlino, donacu al mi vian monon! mi povas vivi nur per vi! Per ploroj kaj batoj mi plenigos vian tutan vivon! Kun via kaso mi iros al la fino de la mondo!"

_Napoleono III kaj Benedetti._ Napoleono III ofte mokadis siajn korteganojn. Tiel li diradis al Benedetti, lia konata ambasadoro, ke li havas bovan vizagxon.--Mi ne scias, Via Imperiestra Mosxto, respondis unu fojon Benedetti al tiela sxerco, cxu mi efektive havas vizagxon de bovo, sed mi tre bone scias, ke mi multajn fojojn prezentadis vian personon, kaj cxiam kun tiu cxi sama vizagxo, kiun mi nun havas. [I. Lojko.]

_Neantauxvidita respondo._ Unu provincano, veninte Romon, turnis al si la atenton de cxiuj per frapanta simileco kun la imperiestro Auxgusto. Tiu cxi ordonis, ke oni alkonduku al li la similulon kaj, rigardante lin atente, li diris :--Junulo, cxu via patrino neniam estis en Romo?--Ne, Sinjoro, respondis la provincano, sed mia patro ofte tie cxi estadis. [I. Lojko.]

_Kulereto._ En bona restoracio estas granda amaso da homoj, kiuj mangxas kaj trinkas. Apud du tabletoj, proksime de la enirejo, sidas du sinjoroj : unu jam nejuna kun friponeta vizagxo; antaux li sur la tablo staras malplena glaseto kaj telero kun duono da pantrancxo kun sxinko; la dua--juna homo, dande vestista, videble jxus sidigxinta apud la tableto; li detiris siajn sxamajn gantojn kaj disbutonumas la superveston. La nejuna sinjoro legas gazeton kaj de post gxi li de tempo al tempo cxirkauxrigardas la publikon.--Servanto! vokas la juna dando : tason da kafo kaj pastecxeton! Post kelkaj minutoj la servanto alportis. La juna homo komencas trinki la kafon, rigardas cxirkauxen sur cxiuj flankoj kaj subite kasxas la kulereton de sia kafo en la posxon. Tion cxi rimarkis la maljuna sinjoro. Li vokas la servanton. Tiu cxi aperas.--Tason da kafo kaj pastecxeton! La postulitajxo estas alportita. La sinjoro mangxas.--Se vi volas, mi montros al vi jxonglon, li diras al la servanto, alvokinte lin. La servanto ridetas. --Rigardu : cxu tio cxi estas kulereto?--Jes, sinjoro.--Kie do gxi estas nun? demandis la sinjoro, rapide kasxante la kulereton en la posxon.--En via posxo.--Ne, ne en mia, sed en la posxo de tiu cxi juna sinjoro. La servanto senvole returnas sin al la dando. Tiu cxi suprensaltas.--Volu, sinjoro, elpreni la kulereton el via posxo, turnas sin al li la nejuna homo. Vole-ne-vole la dando ensxovas la manon en la posxon kaj eltiras la kulereton.--Nu, vi estas vera jxonglisto, li rimarkas konfuzite.--Jes. Prenu por la kafo; la brando estas pagita, diras la jxonglisto, jxetante moneron sur la tablon, kaj forigxas, akompanata per salutoj de la mirigita servanto kaj forportante la kasxitan kulereton. [I. Lojko.]

_La poeto Pope._ La angla regxo, vidinte unu fojon sur la strato Pope'on, konatan poeton, sed gxibulon, diris al sia sekvantaro :--Mi volus scii, por kio tauxgas tiu cxi hometo, kiu iras tiel malrekte. Pope auxdis tiujn cxi vortojn kaj, turninte sin al la regxo, li ekkriis : Por igi vin rekte iradi. [I. Lojko.]

_Frideriko la Granda_ amis disputojn kaj havis la kutimon fini ilin per ekbato de piedo en la genuon de la kundisputanto. Unu fojon, havante fortan deziron disputi, li demandis unu korteganon, kial li ne diras al li sian veran opinion.--Estas maloportune, respondis tiu cxi, diri siajn opiniojn al regxo, kiu havas tiajn fortikajn konvinkojn kaj tiajn solidajn botojn. [N. B.]

_Unu generalo_ demandis unu junan soldaton, cxu estas suficxa por li la porcio da pano, kiun li cxiutage ricevas.--Jes, Via Generala Mosxto.--Kaj eble io ankoraux restas?--Jes, Via Generala Mosxto.-- Kion do vi faras kun la restajxo?--Mi gxin formangxas, Via Generala Mosxto. [N. B.]

_Rusa oficiro_, ricevinte de unu alilandulo elvokon al duelo, sendis al li kiel sekundanton unu sian kolegon. Oni prezentas al li la sekundanton de la kontrauxa flanko, malgrandan kaj tre dikan homon. --Cxu vi scias nian kutimon, demandis la lasta, ke se la batalantoj maltrafas, la sekundantoj devas batali?--Mi konsentas, respondis la oficiro.--Sed cxu vi scias, dauxrigis la dika sekundanto, ke mi je dudek kvin pasxoj trafas en kvinkopekan moneron?--Mi ne scias, respondis la oficiro, cxu mi trafos en tia interspaco en kvinkopekon, sed en tian ventregon, kiel via, mi trafos sendube. [N. B.]

_Malricxa sagxulo_ tagmangxis cxe avara ricxulo. La avarulo forsxovis la panon sur la tablo tiel malproksimen, ke la malricxa gasto ne povis gxin atingi. Ne estante ankoraux kontenta de tio cxi kaj volante pli cxagreni sian gaston, la avarulo turnis sin al li :--Mi auxdis, ke vi estas tre sagxa homo, sed mi vidas, ke vi estas nelaborema : vi volas, ke aliaj laboru, dum vi mem sidas sur ili kiel parazito kaj mangxas kaj vestas vin per fremda kosto. Se, kontrauxe, vi estus laborema, vi povus farigxi io, ekzemple cxe mi kaj miaj komercoj.--Ne, mia bonfarema, respondis la sagxulo, kontrauxe : mi volus io farigxi cxe vi, sed vi ne permesas al mi. . . .--Klarigu vin, diris la avarulo, cxar mi vin ne komprenas.--Tute simple, kun sarkasma rideto sur la lipoj respondis la sagxulo : mi volis cxe vi farigxi sata, sed vi ne permesas al mi. [N. Kusxnir.]

_Kontraux la germana legxo pri la drinkemeco_ kelkaj gajaj filoj de la Marburga universitato en unu nokto faris al si la plezuron skribi per kreto sur la nigra tabulo de la universitata domo la sekvantan sentencon :--Kiu bone drinkas, tiu bone dormas; kiu bone dormas, tiu ne pekas; kiu ne pekas, estas bona homo; sekve : kiu bone drinkas, estas bona homo! Kian grandegan gajecon tiu cxi sentenco la sekvantan matenon elvokis cxe la studentoj, oni facile povas al si prezenti. [K. Huebert.]

_Oni demandis_ la filozofon Malebranche pri la kauxzo de la suferoj de la bestoj.--Ke la homoj suferas, tio cxi estas komprenebla : Adamo mangxis la malpermesitan frukton; sed por kio suferas la bestoj?--Eble ili mangxis malpermesitan fojnon, respondis Malebranche. [N. B.]

_Jubilea telegramo._ Mallongan tempon post la 25-jara jubileo de la tago de apero de "Guberniaj Skizoj" de la rusa satiristo Sxcxedrin-Saltikov havis lokon la cxiujara kolega tagmangxo de la studentoj de la N...a universitato. Unu el la alestantoj proponis, ke oni esprimu al la talenta satiristo la studentan gratulon je la pasinta jubileo. Lia ideo estis unuvocxe akceptita kaj tuj estis kunmetita telegramo kun konvena teksto kaj kun la komuna subskribo : "Cxiujare-tagmangxantaj studentoj." Post unu horo de Sxcxedrin venis respondo : "Dankas! Cxiutage tagmangxanta Sxcxedrin."

_Fortaj konvinkoj._ Kiam Napoleono I forlasis la insulon Elbo kaj aliradis al Parizo, la Pariza gazeto "Moniteur" per la sekvantaj esprimoj sciigis pri tio cxi siajn legantojn : (tago 1) : _La malbenita hommangxanto_ eliris el sia nesto; (tago 2) : _La korsika diablo_ forlasis la sxipon en la golfo Jxuano; (tago 3) : _La tigro_ alvenis al Gano; (tago 4) : _La monstro_ pasigis la nokton en Grenoblo; (tago 5) : _La tirano_ trairis tra Liono; (tago 6) : _La uzurpatoron_ oni vidis en 60 mejloj de la cxefurbo; (tago 7) : _Napoleono_ estos morgaux apud niaj fortikajxoj; (tago 8) : _La imperiestro_ venis al Fonteneblo; (tago 9) : _Lia Imperiestra Mosxto_ enpasxis hieraux en la palacon Tuilerian, cxirkauxita de siaj fidelaj regatoj.

_Inter geedzoj._--La diablo prenu tian ordon! cxiun fojon, kiam mi volas vesti novan cxemizon, gxi cxiam estas sen butonoj!--Kiel vi ne hontas, grandagxa viro, tiel brui pro kelkaj mankantaj butonoj! Rigardu la infanojn : cxe ili la tutaj vestoj estas dissxiritaj, kaj ili ne diras ecx unu vorton.

_Solvita problemo._ Unu fojon la glora Buffon invitis al tagmangxo kelkajn aliajn naturistojn. Post la tagmangxo la societo deiris en la gxardenon. Estis ankoraux suficxe varmege, malgraux ke la suno staris jam suficxe malalte. En la gxardeno turnis sur sin la atenton staranta sur postumento vitra globo, kion oni ofte vidas en gxardenoj. Iu, metinte sur gxin la manon, trovis, ke per ia strangeco gxi estas sur la ombra flanko multe pli varma, ol sur la suna. Li tuj komunikis sian eltrovon al sia najbaro. Unu post la alia cxiuj komencis metadi la manojn sur la globon kaj trovis, ke la dirita estas vero. Cxiuj kolektigxis cxirkaux la vitra globo, kaj komencigxis alte scienca interparolo; cxiu, por klarigi la fenomenon, elpensis sian teorion : unu supozis engluton de la radioj de varmeco, alia montris la liberigxon de kasxita varmelemento, tria klarigis cxion per rebato de la radioj. Kion unu ne sciis, tion plenigis la alia, kaj fine, apogante sin sur la legxoj de la naturo, ili venis al la konkludo, ke la apero estas tute natura kaj ke alie ne povas esti. Buffon, kiu ne volis ankoraux esprimi sian opinion pri tiu cxi apero, alvokis la gxardeniston kaj demandis : --Nu, mia kara, diru, kial la globo sur la ombra flanko estas pli varma, ol sur la flanko turnita al la suno?--Kial? respondis la gxardenisto, tial, cxar mi jxus turnis la globon, por ke tiu gxia flanko ne tro varmigxu. [M. Solovjev.]

_Unu virino_ plendis al kapitano, ke sxi estas cxirkauxrabita de liaj soldatoj.--Cxu ili cxion forportis? demandis la kapitano.--Ne, ili restigis ion.--Nu, sekve tio cxi ne estis miaj soldatoj; miaj prenas cxion.

_La imperiestrino Katerino_ sonoras kaj neniu el sxiaj servantoj venas. Sxi iras el la kabineto en la vestejon kaj pli malproksimen, kaj fine en unu el la lastaj cxambroj sxi vidas, ke la hejtisto fervore ligas maldikan pakajxon. Ekvidinte la imperiestrinon, li paligxis kaj jxetis sin antaux sxi sur la genuojn.--Kio estas? sxi demandis.-- Pardonu min, Via Imperiestra Mosxto!--Kion do vi faris?--Jen, kara regxino, mia valizo estas plena de diversaj bonaj objektoj el la palaco de Via Mosxto. Tie cxi sin trovas rostajxo, kukajxo, kelkaj boteletoj da biero kaj kelkaj funtoj da bombonoj por miaj infanetoj. Mi dejxoris mian semajnon, kaj nun mi iras hejmen,--Tra kie do vi volas eliri?-- Jen tie, per tiu sxtuparo.--Ne, tie ne iru; tie eble renkontos vin la cxefo de la palaco; kaj mi timas, ke tiam viaj infanoj nenion ricevos. Prenu do vian pakajxon kaj iru post mi. Sxi elkodukis lin tra la salonoj sur alian sxtuparon kaj, malferminte mem la pordon, diris :--Nu, nun iru kun Dio.

_La advokato de ratoj_. Chassie, unu el la plej gloraj juristoj de Francujo kaj poste prezidanto de la parlamento en la Provenco, fondis sian gloron per tio, ke li en la jaro 1522 elpasxis kiel advokato de ratoj. Oni devas scii, ke en la fino de la mezaj centjaroj regis la malsagxo, ke la regxa prokuroro ecx bestojn tiradis al jugxo. Tio cxi havis lokon kun la ratoj en la dirita jaro; ili estis invititaj al la jugxejo, por pravigi sin kontraux la plendoj, levitaj kontraux ili. Kompreneble ili ne venis, kaj cxiu pensis, ke oni jugxos ilin en foresto, kiam subite Chassie aperis kiel ilia defendanto kaj diris, ke liaj klientoj ne estis invititaj en legxa ordo.--Kaj kiel oni tion cxi povas fari? demandis la prokuroro; kaj kun sxajna seriozeco la advokato respondis :--Oni albatu la inviton al la pordoj de la pregxejoj, sed oni forgesu nenian lokon, oni ankaux ensxlosu ie la katojn, la terurajn malamikojn de miaj klientoj, por ke la vojoj farigxu liberaj, kaj oni bone klarigu al la katoj, ke ili estos severe punataj, se ili malgraux la malpermeso pekos kontraux la libereco de la vojoj.--Tio cxi estas ja neebla, ekkriis la prokuroro.--En tia okazo mi esprimas proteston kontraux cxia farita jugxa decido, respondis Chassie kaj forlasis triumfe la salonon de jugxo. De tiu momento lia gloro estis fondita; la tuta Francujo penadis en okazo de bezono ricevi lin kiel advokaton.

_Sur balo._--Invitu al valso tiun frauxlinon, kiun vi tie vidas.-- Kun granda plezuro, frauxlino! Tio cxi estas kredeble via amikino?-- Ne, kontrauxe, sinjoro : tio cxi estas mia plej granda malamikino, kaj vi almenaux plene batos al sxi la piedojn.

_Mirindajxoj._ Okaze kunvenis kvar sinjoroj, grandaj majstroj kaj amantoj de mensogado. Longan tempon ili sidis silente, fine unu diras : --Cxu vi auxdis, kian sukceson havis Aramburo? Mi mem vidis, ke en la teatro estis tiel malvaste, ke oni ne povis aplauxdi en horizontala direkto, sed aplauxdis en vertikala.--Tre povas esti, diris la dua; kaj mi unu fojon estis en teatro, kaj prezentu al vi, tie estis tiel plenege, ke oni ne povis ridi en horizontala direkto, sed ridis en vertikala. . . .--Cxio cxi estas malvera, diris la tria; sed jen mi, kiam mi estis en Afriko, vidis negron tiel nigran, ke oni bezonis, por lin rigardi, ekbruligi kandelon.--Nu, tio cxi ankaux estas malvera, diris la kvara; sed jen mi, kiam mi estis en Anglujo, mi vidis tiel maldikan frauxlinon, ke sxi bezonis du fojojn eniri la cxambron, por ke oni povu sxin rimarki. [M. Solovjev.]

_Severa bibliotekisto._ Cxiu el la regimentoj, kiuj staras en Parizo, posedas propran bibliotekon, kies gardisto estas ordinare ia maljuna suboficiro, kiu estas multe pli kompetenta en aferoj militaj, ol en literaturo. Unu leuxtenanto de la maristaro sendis unu fojon en tian bibliotekon sian servanton kun la komisio, ke li alportu al li el la biblioteko la 9-an volumon de la vortaro de Larousse (kun la literoj I, J, K). Post unu horo la soldato alportas al li la volumon unuan, raportante al li, ke la bibliotekisto ne povis doni la nauxan volumon al persono, kiu ne legis la ok unuajn, kaj ke, traleginte tiujn cxi, la leuxtenanto ricevos tion, kion li deziras.

_La Filo_. Malricxa hebreo volis kristanigxi. La pastro instruis lin pri la pregxo, sed lia penado restis vana, cxar la hebreo estis tre malinteligenta.--Nu, mia filo, se vi morgaux scios fari senerare la signon de la kruco, vi ricevos de mi sakon da terpomoj.--En la sekvanta tago la hebreo prenis kun si sian filon, portantan sakon por la donaco, kaj li eniris en la domon de la pastro lasinte la filon en la korto.--Nu, faru la signon de la kruco, diris la pastro.--En la nomo de la Patro kaj de la Sankta Spirito. Amen.--Ne, kie do restis la "Filo"--Pardonu, via pastra mosxto, mi lasis lin ekstere; li tenas la sakon por la terpomoj. [P. Lengyel].

_Laux la lokoj._--Ha, via grafa mosxto, vi estas tie cxi, en la cxefurbo? Kaj en tia malnova, eluzita vesto!--Kial ne? Estas tre komforte portadi gxin, kaj en la cxefurbo neniu min konas.--Sed vi gxin portadas ankaux hejme.--Nu, kial ne? hejme ja cxiu min konas. [P. Lengyel.]