Fundamenta Krestomatio

Part 34

Chapter 34 3,205 words Public domain Markdown

Tiel dirinte, sur teron ekjxetis li sian sceptron, Beligitan de najloj oraj, kaj baldaux sidigxis. Sed Atrido koleris ankaux. Kaj levis sin poste La dolcxalingva kaj tondravocxa Nestoro el Pilo, El kies busxo fluadis dolcxamiela parolo; Estis li nun travivinta jam du generaciojn, Kiuj naskigxis kaj vivis kune kun li en la sankta Urbo Pilo, hodiaux li superregxis la trian. Jen li, bonepensanta, eldiris al la kolektigxo : "Ve, ho kia malgxojo surfalas sur teron Ahxajan! Certe, ekgxojos Priamo kaj kune kun li Priamidoj, Ankaux l' aliaj Trojanoj eksentos cxarmegon en koro, Se ili auxdos, ke vi nun malpacas, vi, kiuj estas En konsiloj plej altaj kaj en bataloj unuaj. Sed vi auxskultu, cxar ambaux pli junaj vi estas ja ol mi. Iam mi havis aferon kun viroj ankoraux pli fortaj Ol vi, sed miajn konsilojn ili neniam malsxatis. Vidis neniam mi kaj ne ekvidos jam virojn similajn, Kiel Pirito kaj Drio, kiu potencis popolojn, Kiel Kenco aux Eksadio aux Polifemo Diosimila kaj dia Tezeo, la filo Egea. Ili estis pli fortaj ol cxiuj, sur tero naskitaj, Kaj, plej fortaj estinte, batalis nur kontraux plej fortaj, Kontraux montaj monstregoj, ilin fordetruante. Kune kun ili mi estis milita kolego el Pilo, El malproksima lando : alvokis min tiuj cxi viroj : Kune kun ili batalis mi, kaj kontraux ili nenia Homo, sur tero naskita, havis kuragxon batali. Sed ankaux ili konsilon mian obee atentis. Nun vi ankaux obeu : obei ja estas pli bone. Vi, Atrido potenca, ne prenu de li la knabinon, Sed cxe li lasu donacon, donitan de la Ahxajidoj, Sed ankaux vi, Peleido, cxesu kun regxo disputi Malpacante : konvenas ja honoro pli alta Al la sceptroportanta, kiun Zeuxso glorigas; Kaj se vi estas pli forta kaj filo de dia patrino, Estas li ja pli potenca, cxar regxas li multajn popolojn. Vi, Atrid', humiligu la koron, mi mem vin petegas, Kontraux Ahxilo demetu vian koleron : li estas Forta apogo Ahxaja en pereigema milito."

Diris al li respondante Agamemnono potenca : "Vere! Vi, ho maljunulo, cxion eldiris konvene, Sed tiu viro deziras esti pli alta ol cxiuj, Volas estrigxi je cxiuj, volas ordoni al cxiuj Kaj doni legxojn, al kiuj, certe, neniu obeos. Se lin la dioj eternaj instruis jxetadi ponardon, Cxu ili ankaux pro tio permesis al li--nin insulti?"

Lin interrompis kaj diris diosimila Ahxilo; "Ho, mi, certege, nur estus timulo kaj netauxgulo, Se mi vin kontentigadus je cxio, kion vi volas. Vi de aliaj postulu tion, tamen al mi vi Ne ordonu, cxar mi ne intencas al vi humiligxi. Tion mi diras al vi, kaj gxin vi konservu en koro : Mi la manon armitan ne levos pro la knabino Kontraux vi aux aliaj : vi donis kaj vi sxin deprenas. Sed el mia cetera havo en sxipoj rapidaj Vi nenion deprenos kontraux mia bonvolo. Sed se vi volas, elprovu, ke cxiuj kune ekvidu, Kiel el vi nigra sango cxirkaux ponardo ekfluos."

Tiel ili disputis per malamikaj paroloj Kaj, levigxinte, dislasis cxe sxipoj la kolektigitajn. Peleido foriris al tendoj kaj sxipoj rapidaj Kune kun Menetiido kaj kune kun siaj kolegoj, Sed Atrido surmetis sur maron sxipon rapidan, Dudek remistojn elektis kaj metis en gxin hekatombon Por la dio kaj ankaux la Hxrizofilinon rugxvangan, Kaj Odiseo multsagxa tie estis sxipestro. Cxiuj sidigxis kaj baldaux eknagxis sur vojon malsekan.

Kaj al popoloj ordonis purigi sin Agamemnono. Ili purigis sin kaj la malpuron en maron enjxetis, Kaj sendifektajn hekatombojn oferis al dio : Bovojn kaj kaprinojn cxe bordo senfrukta de l' maro, Kaj l' odoro ofera en fumo suriris cxielon.

Tiel ili penadis, sed dume Agamemnono Tion ne lasis, per kio li jxus Ahxilon minacis : Vokis rapide li Taltibion kaj Euxribaton, Kiuj estis liaj heroldoj kaj lertaj servantoj.

"Iru vi tien, en tendon de la Peleido Ahxilo, Prenu vi la Brizeidon rugxvangan kaj sxin alkonduku, Se do li sxin ne redonos, mi mem sxin jam tiam deprenos, Al li venonte kun aro, kaj tio lin plu ektimigos."

Tiel dirinte, forsendis li ilin kun vorto minaca. Ili al bordo de l' maro senfrukta malgxoje foriris Kaj al la tendoj kaj sxipoj de Mirmidonoj alvenis. Lin do ili ektrovis cxe tendo, cxe sxipo nigreta Tie sidanta, kaj ilin vidinte ne gxojis Ahxilo. Ekkonfuzitaj pro timo kaj respektego pri l' regxo, Ili starigxis sen ia parolo, sen ia demando, Sed li mem tion penetris per sia koro kaj diris :

"Bonan venon, heroldoj, senditoj de Zeuxso kaj homoj! Alproksimigxu, cxar kulpaj estas ne vi, sed Atrido, Kiu venigis vin pro la filino rugxvanga de Hxrizo. Dia Patroklo, knabinon vi elkonduku, ke ili Sxin ekdeprenu. Kaj estu ili mem la atestoj Antaux la dioj felicxaj, antaux homoj mortemaj, Antaux la regx' furioza, ke kiam oni ankoraux Mian helpon bezonos por malhonoron formeti De aliaj! Ho, certe, pro pereema malsagxo Li, Atrido, ne povas rigardi antauxen, nek posten, Por fortikigi Ahxajojn, batalantajn cxe sxipoj."

Tiel li diris. Patroklo obeis la karan amikon : Li elkondukis el tendo kaj donis knabinon rugxvangan Al la senditoj, kaj tiuj foriris al sxipoj Ahxajaj; Kaj ne volonte kuniris knabino. Dume Ahxilo Iris plorante for de amikoj kaj tie sidigxis, Sur la bordo de l' maro; rigardis li maron malluman, Manojn eltiris kaj sian karan patrinon petegis :

"Mia patrino, cxar vi min por tempo mallonga eknaskis, Devus almenaux aljugxi honoron al mi l' Olimpano Zeuxso altetondranta, sed li tute min ne honoras! Jen Atrido, la vasteregxanta Agamemnono, Min malhonoris estinte de mi forrabinta donacon."

Tiel li diris plorante; atentis lin lia patrino, La estiminda, en profundegajxoj de maro, cxe l' patro Maljunigxinta, kaj venis el maro sxi kiel nebulo, Kaj apud li, elversxanta larmojn, sxi alsidigxis. Lin karesante per mano, sxi la parolon eldiris :

"Filo, pro kio vi ploras? pro kio la koro malgxojas? Ho, vi kasxu nenion, ke ambaux tion ni sciu."

Diris, profunde gxeminte, Ahxilo rapidapieda : "Cxion vi scias, patrino, pro kio rakonti konaton? Tebon aliris ni, sanktan urbon de Eetiono, Kaj gxin detruis kaj cxion tien cxi forelkondukis; La Ahxajidoj honeste l' akiron dividis kaj oni Hxrizofilinon rugxvangan elektis por la Atrido. Hxrizo do, pastro de malproksimegenjxetanta Apolo, Venis al sxipoj rapidaj de kuproarmitaj Ahxajoj, Por deacxeti filinon per netaksebla depago, La florkronon portante de malproksimegenjxetanta Dio sur ora sceptro, kaj la Ahxajojn petegis, Sed l' Atridojn, la ambaux cxefojn popolajn--precipe. Tiam cxiuj Ahxajoj lauxtege konsentis honoron Fari al pastro, de li deacxeton ricxegan ricevi. Tio ne placxis nur sole al koro de Agamemnono, Li malhonore forpelis kaj lin minacis per vortoj. La maljunulo foriris kolere, sed Febo Apolo Lian petegon atentis, cxar amis li multe la pastron. Sendis li al Argoanoj sagojn malbonajn amase, Tiam mortadis popoloj, cxar sagoj de l' dio flugadis Cxie en vasta tendaro Ahxaja. Sciigis nin tiam Antauxdiristo scianta pri volo de dio Apolo; Mi mem unua konsilis rapide pacigi la dion. Sed Atrido koleris : subite levinte sin, diris Li la parolon minacan, hodiaux plenumigxintan. La gxojokulaj Ahxajoj sxin, vere, venigas per sxipo Hejmen en Hxrizon kaj ankaux donacojn por la Potenculo, Sed jxus deprenis l'heroldoj de mi el mia la tendo La Brizeidon, donacon honoran de Ahxajidoj. Helpu do vi vian filon noblan, se povas vi helpi. Vi sur Olimpon suriru kaj Zeuxson petegu, se iam Vi lian koron gxojigis per paroloj aux agoj, Cxar mi vin ofte auxdadis glorigxi en domo de l' patro, Ke l' cxirkauxitan de nigraj nubegoj Kronidon vi sola El senmortema diaro de malhonora pereo Igis for, dume kateni minacis lin cxiuj aliaj : Hero kaj Posejdono kaj ankaux Palas-Ateno. Sed vi venis, diino, formetis de li la katenojn, Sur Olimpon la vastan vokinte Centmanon, nomatan Breareo de dioj kaj--Egeono de homoj, Cxar li estas multege pli forta ol lia patro; Apud Kronido sidigxis li fiera de gloro, Kaj lin teruris la dioj kaj timis Zeuxson kateni. Rememorigu lin, antaux li sidigxu kaj liajn Vi cxirkauxprenu genuojn, ke volu li helpi Trojanojn Aux gxis tendaro kaj sxipoj la Ahxajidojn forpeli Mortigatojn, ke cxiuj sciigxu la krimon de l'regxo, Ke li mem, Agamemnono Atrido, la cxefo de viroj Sciu l' ofendon, faritan al plej kuragxa Ahxajo."

Larmojn versxante, respondis al sia filo Tetido : "Ve al mi, ke edukis mi vin, por mizeroj naskitan! Ho, se vi povus cxe sxipoj sen larmoj kaj sen malgxojo Sidi, cxar estos nelonge vi, tute ne longe vivanta. Nun ne longtempa kaj pli malfelicxa ol cxiuj vi estas Per unu fojo. Ho, mi vin por malfelicxo eknaskis. Tion al tondronjxetanta Zeuxso, se volos li auxdi, Iras mi diri nun supren, sur multanegxan Olimpon. Vi do, sidante cxe sxipoj rapidaj, ne cxesu koleri La Ahxajidojn kaj tute detenu vin de la milito. Zeuxso hieraux festeni al Etiopoj senpekaj, Cxe l'Okeano, foriris kaj kune kun li--la diaro, Tamen la tagon dekduan revenos li hejmen, Olimpon. Tiam eniros mi kupran domon de Zeuxso, mi liajn Ekcxirkauxprenos genuojn, mi lin inklinigi esperas."

Tiel dirinte, foriris sxi. Kaj li restigis koleron En la koro pro sia rugxovanga knabino, Malgraux li forkondukita perforte. Sed Odiseo En Hxrizourbon alvenis kun hekatombo la sankta. En la havenon profundan veninte, tuj ili formetis Velojn kaj ilin kunligis en sxipoj kaj al la mastejo Maston altiris, rapide gxin sur sxnuregojn mallevis Kaj en havenon enpelis per remiloj la sxipon, Tie cxi ankron eljxetis kaj ligis al bordo sxnuregojn. Mem ili teron suriris kaj l'hekatombon kunprenis Por dio Febo Apolo malproksimegenjxetanta, Ankaux eliris Hxrizido el sxipo la martranagxanta, Sxin al altaro kondukis nun Odiseo multsagxa, Kaj redoninte en brakojn de l'patro, li tiel eldiris :

"Hxrizo, venigis min Agamemnono, la cxefo de viroj, Por la filinon redoni kaj hekatombon oferi Al Apolo, ke por Ahxajidoj pacigxu la dio, Kiu pezegajn mizerojn alsendis nun al Argoanoj."

Tion li diris, sxin donis en liajn manojn; la patro Gxoje ricevis la karan filinon. L'Ahxajoj al dio La hekatombon majestan ordigis cxirkauxe l'altaro Bonkonstruita, eklavis la manojn kaj prenis l'hordeon. Hxrizo do levis la manojn supren kaj lauxte ekpregxis :

"Auxdu, Argxentopafarka, apogo de Hxrizo kaj Kilo Sankta, potence regxanta la Tenedoson. Kiele Vi jam antauxe atentis mian petegon vokantan Kaj min trankviligis, mizeriginte l'Ahxajojn, Tiel same vi ree mian deziron plenumu Kaj de Ahxajoj forigu la teruregajn mizerojn."

Tiel li diris, pregxante, atentis lin Febo Apolo. Sed post la pregxo disjxetis ili la sanktan hordeon, Kolojn defleksis al bestoj, ekbucxis kaj felojn deprenis Kaj femurojn eltrancxis, ilin envolvis per graso Duobligite, por pecoj da kruda viando kovrinte; Ilin bruligis la pastro sur sxtipoj kaj nigran vinon Versxis sur ili; lin knaboj kun kvindentiloj cxirkauxis. Forbruliginte femurojn kaj l' internajxojn provinte, Ili distrancxis la reston pece kaj metis sur stangojn, Rostis gxin pene kaj fine demetis gxin. Post la laboro Ili arangxis festenon, kaj tiam la koroj iliaj En tiu bonarangxita festeno mankis nenion. Post kvietigo de la malsato kaj de soifo Knaboj plenigis gxis randoj kalikojn per la trinkajxo Kaj, komencinte de dekstre, al cxiuj pokalojn disdonis. Dauxre la tago l'Ahxajoj per kantoj pacigis la dion, Belan peanon kantadis la maljunuloj Ahxajoj, Glorigadante Apolon, kaj gxojis li en sia koro.

Kiam la suno subiris kaj mallumo farigxis, Ili cxe la sxnuregoj, tenintaj la sxipon, ekdormis. Sed kiam la rozafingra Eos', el nebuloj naskita, Levis sin, ili fornagxis al vasta tendaro Ahxaja, Venton favoran al ili donis Febo Apolo. Ili starigis la maston, disstrecxis la velojn blankegajn, Vento ekblovis en mezon de veloj, kaj ondo purpura Cxirkaux la kilo de l' sxipo nagxanta fortego ekbruis, Kaj gxi ekkuris sur ondoj, rapide la vojon farante. Poste, veninte al vasta tendaro de la Ahxajidoj, Ili eltiris la sxipon nigretan sur bordon la sablan Kaj, gxin subapoginte alte per traboj longegaj, Ili ne malrapidante disiris en tendojn kaj sxipojn. Li do koleris, sidante cxe sxipoj rapidenagxantaj, Li, Peleido kuragxa, la dia piedorapida.

Li en konsilojn, virojn glorigadantajn, ne venis, Nek en batalojn. Sed lian koron mordetis malgxojo Pro la restigxo senaga : soifis li bruon, batalon.

Jen apenaux dekdua matencxielrugxo aperis, Sur Olimpon revenis l'eternevivanta diaro. Zeuxs antauxiris. Tetido do ne forgesis la peton De sxia filo, sxi iris el maro kaj levis sin kune Kun frumatena nebulo cxielon kaj altan Olimpon; Tie cxi trovis sxi Zeuxson, aparte de dioj aliaj Sur la suprajxo plej alta de multekapa Olimpo. Sxi alsidigxis kaj cxirkauxprenis per mano maldekstra Liajn genuojn, per dekstra lian mentonon ektusxis, Kaj potenculon Kronidon-Zeuxson sxi ekpetegis :

"Ho, patro Zeuxso, se mi al vi inter diaro ekplacxis Iam per vorto aux faro, plenumu vi mian deziron : Vi mian filon ekvengxu, mortonton pli frue ol cxiuj; Agamemnono, la cxefo de viroj, lin malhonoris, De li preninte donacon kaj mem gxin forekrabinte. Sed vi lin vengxu, Antauxpripensanta, ho, Zeuxso potenca! Vi al Trojanoj donacu venkadon, gxis Ahxajidoj Mian filon honoros kaj rekompencos lin glore." Tiel sxi diris. Al sxi ne respondis la nubopelanto Zeuxso kaj longe silentis. Tetido do forte alpremis Sin al cxirkauxprenitaj genuoj kaj reekpetegis : "Ne sxanceligxu : promesu kaj donu al mi la konsenton Aux do--rifuzu (ne timas ja vi), ke tuj nun mi sciu, Cxu mi el cxiuj estas plej malestimata diino."

Al sxi respondis indigne Zeuxso la nubkolektulo : "Vere, malbona afero estos, se vi kontraux Hero Igos min, kaj sxi per vortoj insultaj min ekkolerigos; Sxi jam sen tio en rondo de cxiuj dioj senmortaj Kontraux mi cxiam disputas, dirante--mi helpas Trojanojn. Tamen vi nun forrapidu, ke Hero vin ne ekvidu. Mi jam prizorgos, por vian deziron plenumi, kaj al vi Mi la kapon balancos, por ke al mi vi konfidu : Tio cxi estas de miaj promesoj por cxiuj senmortaj Garantiajxo sanktega, cxar estas ne redonebla, Ne refarebla la vorto, donita dum kapobalanco." Cxe tiuj vortoj mallevis Zeuxso la brovojn mallumajn, Kaj l' ambroziaj buklharoj de l' Potenculo subfalis De la kapo senmorta, la vasta Olimpo ektremis.

Tiel konsiligxinte, ili disiris nun. Sxi do Maron profundan rapidis de la brilega Olimpo. Zeuxso eniris palacon sian, kaj eklevigxinte Iris la dioj renkonte al patro ilia, neniu Kuragxigxis atendi lin : cxiuj renkonte aliris.

La Olimpano sidigxis sur trono sia. Sed Hero Ne preterlasis, ke li konsiligxis kun la filino De maljunulo Nereo, l'argxentapieda Tetido, Kaj tiajn vortojn pikemajn al Zeuxso potenca eldiris :

"Kiu el dioj, vi ruza, al vi sian donis konsilon? Cxiam placxas al vi ricevadi sekretajn decidojn, Dum mi malestas de vi, kaj neniam al mi vi diras Vole ecx unu vorton de tio, pri kio vi pensas."

Al sxi respondis la patro de la homaro kaj dioj : "Hero, ne penu vi cxiujn miajn pensojn sciigxi, Cxar tio estas ne ebla por vi ecx, por mia edzino. Certe, neniu el dioj kaj homoj sciigxos pri tio, Antaux ol vi, kio estas por vi permesata sciigxi; Tamen do, kion mi volas aparte de dioj decidi, Vi min ne devas demandi, vi min ne devas esplori."

Hero la bovookula ree respondis al Zeuxso : "Ho, kiajn vortojn eldiris vi, Kronido terura! Mi ja neniam gxis nun vin demandis aux esploradis, Tute trankvile decidas vi cxion, kion vi volas. Sed mi nun timas en koro, cxu vin ne ekkonvinkis L'ido de griza Nereo, l'argxentapieda Tetido : Cxe vi sidante, sxi viajn cxirkauxprenadis genuojn. Al sxi vi eble promesis per kapobalanco Ahxilon Ekglorigi kaj multajn Ahxajojn ekstermi cxe l' sxipoj?"

Al sxi respondis dirinte Zeuxso la nubkolektulo : "Stranga, vi cxiam suspektas, ne povas de vi mi kasxigxi, Sed vi nenion atingos, nur malproksimigxos de koro Mia, kaj tio por vi estos ja pli terura ankoraux. Se tio estos, farigxos tio laux mia deziro, Sidu do vi nun trankvile kaj miajn ordonojn obeu! Cxar malcerte tuta diaro Olimpa vin helpos, Se kontraux vin nevenkeblajn miajn manojn mi uzos".

Tiel li diris, kaj Hero la bovookula ektimis, Sidis silente, koleron en sian koron bridinte, Kaj eksopiris la Uranidoj en Zeuxsa palaco. Jen nun eldiris Hefesto, la glora artisto, favore Pri sia kara patrino Hero, diino blankmana :

"Estos certege malbone kaj fine ne elsufereble, Se vi tiel malice malpacos por la mortemaj Kaj inter dioj vi semos ribelon. Ne gxuos ja pli ni Gxojon festenan, se regxos malpaco. Al mia patrino Mi nun konsilas (kvankam sxi mem havas multan prudenton)

Al kara patro obee submeti sin, por ke li ree Ne ekkoleru, kaj pli ne konfuzi nin dume festeno. Cxar se li, la Olimpano tondronjxetanta, ekvolos, Li nin dejxetos de tronoj; li estas pli forta ol cxiuj. Sed vi lin volu per vortoj delikataj moligi Kaj refarigxos favora baldaux al ni l'Olimpano".

Tiel dirinte, levigxis li kaj pokalon dufundan Donis al sia patrino kara kaj diris la vortojn :

"Kara patrino, elportu malgxojon malgrauxe sufero, Ke mi vin, ho, la plej kara, ne vidu per propraj okuloj Baldaux batata; cxar vana, kiel ajn volus mi, estos Mia helpo, cxar Zeuxson kontrauxi estas ne eble. Cxar jam antauxe, kiam fojon mi volis vin helpi, Kaptis li min cxe l' piedo, de sojlo la sankta min jxetis. Tutan la tagon mi flugis suben kaj dum sunsubiro Mi sur Lemnoson surfalis, havante malmulte da vivo, Sed la Sintoj ricevis la subenfalinton amike."

Tiel eldiris li, kaj ekridetis Hero blankmana Kaj ridetante sxi prenis de sia filo pokalon. Li do al cxiuj ceteraj senmortaj, irante de dekstre, Dolcxan nektaron enversxis, el la kaliko cxerpante, Kaj inter dioj felicxaj eksonis ridado senfina, Kiam ili lin vidis kuradi kaj rekuradi.

Gxis sunsubiro festenis ili dum tuta la tago, Kaj nenio mankis al koroj dum festenado Bonarangxita : nek sonoj belegaj de liro Apola. Nek l' harmonia kantado de Muzoj, kantantaj alterne.

Sed kiam ekestingigxis la lumo de l' suno brilega, Cxiu el ili foriris dormi en sian logxejon, Kiun al cxiu lamapieda artisto Hefesto Ekkonstruis per sia multescianta prudento. Zeuxso do tondronjxetanta iris al sia kusxejo, Kie li ofte kusxadis sub ago de dormo la dolcxa. Tien veninte, li dormis, kaj apud li--Hero orkrona.

* * * * *

VIII

ALDONO

* * * * *

PREGXO SUB LA VERDA STANDARDO

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero, Fortego, la mondon reganta, Al Vi, granda fonto de l'amo kaj vero Kaj fonto de vivo konstanta, Al Vi, kiun cxiuj malsame prezentas, Sed cxiuj egale en koro Vin sentas, Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu regxas, Hodiaux ni pregxas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia, Kun dogmoj de blinda fervoro : Silentas nun cxiu disput' religia Kaj regas nur kredo de _koro_. Kun gxi, kiu estas cxe cxiuj egala, Kun gxi, la plej vera, sen trudo batala, Ni staras nun, filoj de l'tuto homaro Cxe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele, Sed gxi sin dividis batale; Popolo popolon atakas kruele, Frat' fraton atakas sxakale. Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera, Auxskultu la vocxon de l'pregxo sincera, Redonu la pacon al la infanaro De l'granda homaro!

Ni jxuris labori, ni jxuris batali, Por reunuigi l'homaron. Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali, Sed lasu nin venki la baron; Donacu Vi benon al nia laboro, Donacu Vi forton al nia fervoro, Ke cxiam ni kontraux atakoj sovagxaj Nin tenu kuragxaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos; Gxi signas la bonon kaj belon. La Forto mistera de l' mondo nin benos, Kaj nian atingos ni celon. Ni inter popoloj la murojn detruos, Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos Kaj falos por cxiam, kaj amo kaj vero Ekregos sur tero.

* * * * *

TABELO DE LA ENHAVO

EKZERCOJ . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 1

FABELOJ KAJ LEGENDOJ

La novaj vestoj de la regxo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 19 Aleksandro Macedona (V. Jabec) . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 24 Kiu estas la plej bona amiko de la viro? . . . . . . . . . . . . . . 26 La deveno de la virino . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 28 La naskigxo de la tabako (C. Bachiller). . . . . . . . . . . . . . . 30 Karagara . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 34 La virineto de maro. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 35

ANEKDOTOJ. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 61

RAKONTOJ