Fundamenta Krestomatio

Part 33

Chapter 33 3,012 words Public domain Markdown

SPIRITO Jes, tiu plej malnobla adultulo (Ho, malbenita sprito, kaj donacoj!) Delogis la regxinon sxajne virtan Al la plezuroj de malnobla amo. Hamleto mia! Ho, kia defalo! De mi, kies la amo estis sankta, Sendeklinigxa cxiam de la jxuro, Farita en la tago de l' edzigxo,-- Sxi malaltigxis al pekulo, kiun Per cxio la naturo ja malbenis! Sed kiel virton peko ne delogas, Se gxi ecx en cxiela vest' aperas, Tiel volupto, se ecx kun angxelo Vi ligos gxin, enuas tamen baldaux Kaj sercxas ion novan . . . Sed silentu! Mi sentas jam aeron de mateno,-- Mi mallongigos la rakonton. Kiam En la gxardeno laux kutimo mia Mi dormis post tagmezo, via onklo Mallauxte alsxteligxis kaj enversxis Al mi en la orelon plej teruran Venenon el malgranda boteleto, Venenon tian, kiu tre rapide Trakuras tuj la tutan homan korpon Kaj, kvazaux acidajxo en la lakto, Momente malbonigas en la korpo La tutan puran sangon. Mi pereis, Kaj lepro mian tutan glatan korpon Tuj kovris per abomeninda sxelo, Kaj tiel mi perfide en la dormo Per frata mano estis senigita De l' vivo, krono kaj edzino kune, Mi estis mortigita en florado De miaj pekoj, sen konfesodono, Sen komunio sankta; la kalkulon Ne resuminte, estis mi sendita Kun cxiuj miaj kulpoj sur la kapo Al granda, fina jugxo.

HAMLETO Ho, terure!

SPIRITO Se havas vi animon, ne permesu, Ke regxa lito de Danujo servu Por sangomiks' adulta kaj volupto. Sed kiel ajn vi volos tion fari,-- Vi ne makulu vian filan koron : Nenion faru kontraux la patrino,-- Sxin jugxos la cxielo kaj la pikoj De sxia propra koro. Nun adiaux! La paligxado de l' lumanta vermo Anoncas la aperon de l' mateno. Adiaux, filo, kaj memoru min! (Foriras.)

HAMLETO Ho, vi, cxielo! Tero! Eble ankaux L' inferon voki?--Fi, halt', mia koro! Ne maljunigxu tuj, ho mia korpo, Fortike vi min portu! Vin memori? Jes, malfelicxa patro! Tiel longe, Gxis mia kapo perdos la kapablon De cxia memorado! Vin memori? Sed de l' tabulo de memoro mia Forvisxos mi nun cxion, kio restis, Sentencojn cxiujn el la libroj, cxiujn Pentrajxojn, postesignojn, kiujn lasis Sur gxi la pasintajxo kaj juneco, Observojn kaj la spertojn de la vivo; Ordono via vivos tute sola De nun en mia cerbo, ne miksita Kun io malpli inda. Ho, cxielo! Virino malhonesta kaj perfida! Fripono! Vi, fripono ridetanta! . . . La tabuleton donu! Mi enskribos, Ke oni povas cxiam ridetadi Kaj tamen esti friponeg'. Almenaux En nia lando tio estas ebla. (Li skribas.) Mi vin enskribis, onklo! Nun al mia Deviz'! "Adiaux kaj memoru min!" Mi jxuris.

HORACIO (post la sceno.) Princo! Princo!

MARCELLO (post la sceno.) Princ' Hamleto!

HORACIO (post la sceno.) Ho, Dio lin defendu!

HAMLETO (decide, al si mem.) Tiel estu!

MARCELLO (post la sceno.) He! Princo! He!

HAMLETO He! kara mia, he! Al mi, birdeto mia, he! mi estas. (Horacio kaj Marcello venas.)

MARCELLO Nu, kio do sinjoro?

HORACIO Kio nova?

HAMLETO Ho, tre mirinde!

HORACIO Diru, kara princo.

HAMLETO Vi elbabilos.

HORACIO Ne, pro la cxielo!

MARCELLO Mi ankaux ne.

HAMLETO He, kion vi parolas? Cxu oni povus kredi?! Vi silentos?

HORACIO kaj MARCELLO Jes, jes, pro la cxielo, kara princo!

HAMLETO En tuta la Danujo vi ne trovos Friponon, kiu estus hom' honesta.

HORACIO Spirito ne bezonis ja sin levi El tombo, por sciigi nin pri tio.

HAMLETO Vi estas prava. Tial mi nun pensas, Sen plua disputado ni jam povas Al ni la manojn premi reciproke Kaj iri hejmen. Iru, kien vokas Vin la aferoj kaj deziroj viaj-- Aferojn kaj dezirojn cxiu havas-- Mi ankaux, la mizera, iros fari Aferon mian,--mi nun iros pregxi.

HORACIO Malklare kaj tre strange vi parolas.

HAMLETO Ha, mi bedauxras, ke mi vin cxagrenas, Mi gxin bedauxras el la tuta koro.

HORACIO Vi ne cxagrenas nin.

HAMLETO Ne, Horacio, Cxagren' gxi estas, pro Patriko sankta. . . . Pri la spirito do mi al vi diros, Gxi estas tre senkulpa kaj honesta. La scivolecon pri la estintajxo Vi venkos, kiel povos. Nun kolegoj, Amataj kunlernantoj kaj amikoj, Malgrandan unu peton mi vin petos.

HORACIO Parolu, princo, ni gxin certe faros.

HAMLETO Neniu devas scii pri l' apero De nuna nokto.

HORACIO kaj MARCELLO Ni promesas, princo.

HAMLETO Sed jxuru!

HORACIO Pro honoro, mi silentos!

MARCELLO Mi ankaux, pro honor'!

HAMLETO Sur mia glavo!

MARCELLO Ni jxuris jam, sinjoro.

HAMLETO Sed mi petas, Sur mia glavo jxuru al mi.

SPIRITO (sub la tero.) Jxuru!

HAMLETO Ha, mia kara! Vi al ni alrampis? Nu, bone! La bravul' auxskultas. Jxuru!

HORACIO Sed kiel jxuri?

HAMLETO Ke neniam vi Parolos ecx per unu sola vorto Pri tio, kion en la lasta nokto Vi vidis. Jxuru sur la glavo!

SPIRITO (sub la tero.) Jxuru!

HAMLETO Hic et ubique? Sxangxu ni la lokon! Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn Denove sur la glavon kaj ripetu, Ke vi neniam al neniu diros Pri la apero de la nokto. Jxuru Pri tio cxi sur mia glavo!

SPIRITO (sub la tero.) Jxuru!

HAMLETO Ha, brave, mia talp'! Vi bone fosas! Pli malproksimen do, amikoj!

HORACIO Dio! Tre strange kaj neniel kompreneble!

HAMLETO Plej bona estos, se vi gxin forgesos! Ekzistas en cxiel' kaj sur la tero Pli da aferoj, ol en la lernejoj Instruas filozofoj, Horacio. Sed venu! Kaj mi tie cxi denove Vin petas, jxuru : kiel ajn mirindaj Al vi agado mia poste sxajnos, Se eble poste trovos mi utila Sxajnigi, ke mi perdis la prudenton,-- Neniam vi kunmetu viajn manojn En tia formo, nek la kapon vian Balancu tiel, nek per parolado Dusenca montru, ke vi ion scias,-- Ekzemple : "nu, ni scias", aux "ni povus, Se ni nur volus", aux "se nur paroli Ni povus", aux "ekzistas unu punkto". . . . Ne helpu al vi Dio en mizero, Se tion cxi vi faros.--jxuru!

SPIRITO (sub la tero.) Jxuru!

HAMLETO Ripozu, ho, spirito malfelicxa! Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas Al vi kun mia tuta amikeco. Kaj cxion, kion mi, malricxa, povas Al vi alporti aman kaj amikan, Kun Dia help' al vi mi ne rifuzos. Ni iru! Kaj denove mi vin petas, La fingron cxiam tenu sur la busxo! Ni vivas en terura tempo! Ve, Ke mi naskigxis esti la punanto! Nu, venu do! Ni iros cxiuj kune. (Cxiuj foriras.)

* * * * *

EL ILIADO

(Tradukita de A. KOFMAN)

KANTO UNUA

La pesto.--La kolero.

Kantu, diino, koleron de la Peleido Ahxilo, Gxin, kiu al la Ahxajoj kauxzis mizerojn sennombrajn Kaj en Aidon dejxetis multegajn animojn kuragxajn De herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro Al rabobirdoj kaj hundoj--farigxis la volo de Zeuxso-- De tiu tago, de kiu disigis sin ekdisputinte La ordonanto al viroj, Atrido, de l' dia Ahxilo.

Kia do dio ekscitis en ili disputon malpacan? Filo Latona kaj Zeuxsa. Ekkolerigita de regxo, Li malsanigis la militistaron,--mortadis popoloj, Cxar malhonoris Atrido Hxrizon, la pastron de l' dio. Por deacxeti filinon, li kun netaksebla depago Venis al sxipoj Ahxajaj rapidenagxantaj, en manoj, Sur ora sceptro, la florokronon de dio Apolo, La malproksimenjxetanta, kaj cxiujn Ahxajojn petegis, Sed precipe la ambaux Atridojn, la cxefojn popolajn :

"Ho vi, Atridoj, kaj cxiuj Ahxajoj kuragxaj! la dioj, Sur Olimpo logxantaj, donu al vi ekdetrui Urbon Priaman kaj poste hejmen reveni felicxe. Al mi la karan filinon redonu vi pro deacxeto, Estimegante Apolon, la malproksimenpafantan."

Jen tiam cxiuj Ahxajoj lauxtege konsentis honoron Fari al pastro, de li deacxeton ricxegan ricevi. Tio ne placxis nur sole al koro de Agamemnono; Li malhonore forpelis lin kaj al li diris minace :

"Gardu vin, ke, maljunulo, mi vin plu ne vidu cxe sxipoj Largxaj, nun pro malrapido aux poste pro la reveno : Cxar malcerte vin helpos la sceptro kaj krono de l' dio. Sxin do mi ne refordonos antauxe ol sxi maljunigxos Hejme, en Argo, cxe mi, malproksime de sxia patrujo, Laboradante teksajxon, kaj mia kunkusxantino. Sed vi foriru kaj min ne ekscitu, ke sana vi restu.

Tiel li diris, kaj Hxrizo ektimis, la vorton obeis Kaj al la multebruanta maro silente foriris. Poste, malproksimigxante, li ekpetegis fervore Nun Apolon, la filon de la belabukla Latono :

"Auxdu, Argxentopafarka, apogo de Hxrizo kaj Kilo Sankta, potence regxanta la Tenedoson, vi, glora! Se efektive mi vian sanktejon beligis per kronoj Aux mi iam por vi de plej bonaj kaprinoj kaj bovoj Grasajn femurojn bruligis, vi mian deziron plenumu : Punu vi per viaj sagoj pro miaj larmoj Ahxajojn."

Tiel pregxante li diris, atentis lin Febo Apolo. Jen li deiris, koleron en koro. Olimpan altajxon, Cxirkauxfermitan sagujon kaj arkopafon sur sxultroj. Lauxte sonadis la sagoj sur sxultroj de ekkolerinto, Dum li kuradis. Li estis simila al nokto. Li poste Malproksime de sxipoj sidigxis, kaj sagon ellasis, Kaj el pafarko argxenta jen sono terura eksonis. Li ekatakis antauxe nur mulojn kaj hundojn rapidajn, Sed jen la sagoj maldolcxaj atingis nun ankaux la homojn, Kaj malvivuloj senhalte en lignaroj flamadis. Militistaron la sagoj flugadis naux tagojn, la dekan Al kolektigxo Ahxilo la popolon kunvokis. Tion cxi metis en liajn pensojn la Hero blankmana. Cxar pri Danaoj malgxojis sxi, ilin perei vidante. Kiam ili kunvenis kaj kunkolektigxis, sin levis Inter ili Ahxilo rapidapieda kaj diris :

"Mi, ho, Atrido, nun pensas, revenos ni hejmen, irante Ree cxi tien kaj tien, se nur ni evitos la morton, Cxar la milito kaj pesto Ahxajojn mortigas samtempe. Sed demandu ni pastron aux antauxdiriston aux ankaux Songxklarigiston, cxar ankaux songxoj elvenas de Zeuxso, Ke al ni diru li, kial koleras nin Febo Apolo, Cxu, eble, pro nefarita promeso aux pro hekatombo, Cxu, el sxafidoj kaj el sendifektaj kaprinoj prenonte La odoron oferan, li nin liberigos de pesto."

Tiel dirinte, sidigxis li. Kaj inter ili sin levis La Testorido Kalhxaso plej lerta el birddivenistoj, Kiu konadis estanton, estonton kaj ankaux pasinton Kaj alkondukis la sxipojn Danaajn al Trojo per sia Scio profeta, de Febo Apolo al li donacita. Li, bonpensanta, sin turnis al ili kaj tiel parolis :

"Ho, Zeuxsamato Ahxilo, al mi vi ordonas klarigi La koleregon de malproksimegenjxetanta Apolo. Bone, mi estas dironta, sed vi al mi jxuru defendi Min efektive favore per viaj paroloj kaj manoj : Certe, mi ekkolerigos viron, regxantan potence Cxiujn Arganojn, viron, al kiu obeas Ahxajoj : Regxo ja estas tro forta kontrauxe la vir' subpotenca; Se li ecx tiun cxi tagon sian malicon subpremos, Tamen en koro konservos li sian malicon, gxis li gxin Forellasos. Nun jugxu vi, cxu vi min povas defendi."

Lin respondante eldiris Ahxilo piedorapida : "Vi kuragxigxu, sincere eldiru la dialudajxon; Jxuras mi per Zeuxsamato Apolo, al kiu vi pregxas, Malfermante la volon de Dio al la Danaoj, Ke, dum mi estos vivanta kaj lumon de l' suno vidanta, Vin tie cxi ektusxos per mano pezega neniu El Ahxajoj, se vi ecx nomus mem Agamemnonon, Kiu glorigas sin esti plej forta el cxiuj Ahxajoj."

Kuragxigxinte, la antauxdiristo la nemalauxdebla Diris : "Koleras li nek pro promeso, nek pro hekatombo, Nur pro la pastro, la malhonorita de Agamemnono, Ne forlasinta filinon kaj ne alpreninta depagon. Jen kial nin mizerigas li, la malproksimenpafanto, Kaj mizerigos ankoraux, ne forprenante multpezan Manon de l' pesto, gxis estos la gxojookula filino Ree al patro kaj kune kun sankthekatombo sendita En Hxrizourbon. Nur tiam nin eble la dio kompatos."

Tiel dirinte, sidigxis li, kaj inter ili sin levis Agamemnono la vasteregxanta, l' heroo Atrido, Tute malgxoje; la koron malluman kolero plenigis Kaj la okuloj farigxis similaj al fajro brilanta. Kontraux Kalhxaso antauxe li nun furioze ekdiris :

"Ho, malbonajxoportisto, al mi eldirinta neniam Favorajxon! Vi gxojas nur antauxdiri mizerojn. Vi antauxdiris neniam bonvorton kaj nek gxin plenumis, Vi ankaux nun antauxdiras al kolektigxintaj Ahxajoj, Ke l' malproksimenpafanta Apolo ilin nur punas, Cxar mi ne volis pro Hxrizofilino depagon belegan Preni. Ho, jes, mi preferas sxin havi en mia domego, Mi sxin preferas ecx pli ol Klitemnestron, kun kiu Mi edzigxis dum sxia virgeco. La Hxrizofilino Al sxi ne cedas per kresko, talio, prudento, teksado. Sed mi konsentas redoni sxin, se tio estas pli bona, Cxar mi la savon popolan, kaj ne la pereon deziras; Sed vi alie honore donacu min, ke mi ne restu Unu ne rekompencita, cxar tio ne estas konvena, Cxiuj vi vidas, ke mia donaco foriras de mi nun." Al li kontrauxe respondis Ahxilo piedorapida : "Ho, vi plej glora Atrido, kaj plej profitama el cxiuj, Al vi pro kio Ahxajoj aldonos honoran donacon? Oni ne scias, cxu restas ankoraux ricxeco komuna, Cxar la akiron el urboj rabitaj ni jam disdividis, Estas ne bone gxin rekolektigi por ree dividi. Sed vi ellasu sxin pro la honoro do dioj; Ahxajoj, Ni, al vi pagos trioble, kvaroble, se Zeuxso detrui Iam permesos al ni la Trojon murofortegan."

Al li kontrauxe respondis Agamemnono, la cxefo : "Kia ajn estas kuragxa vi, diosimila Ahxilo, Trompi ne penu min : vi ne admonos min nek superruzos. Cxu vi, mem konservante donacon, vi volas, ke nur mi Estu rabita de mia, ke mi gxin ellasu senpage? Bone, nur se anstatauxos Ahxajoj gxin per alia Rekompenco de kosto egala, laux mia deziro. Sed se ili rifuzos, mi prenos gxin mem : la donacon Vian aux la donacon Ajaksan aux l' Odisean; Prenos min gxin,--senigita de gxi ekkoleros la viro. Sed iafoje pri tio ni reparolos ankoraux. Nun ni surmetu sur maro sankta la sxipon nigretan, Ni kolektigu en gxi da remistoj amason suficxan, Metu en gxi l' hekatombon kaj Hxrizofilinon rugxvangan. Unu el viroj konataj estos la cxefo : Ajakso, Eble Idomeneo, aux Odiseo la dia, Aux vi mem Peleido, vi, la plej terura el viroj-- Por oferante pacigi la Malproksimegenjxetantan."

Al li respondis minace Ahxilo piedorapida : "Ve al mi! Senigita de honto, vi, profitamulo, Kiu Ahxajo de nun viajn vortojn obei ekvolos, Kun vi irante aux kontraux viroj batalon farante? Cxar mi alvenis ne pro ponardegojnjxetistoj Trojanoj Kontrauxbatali, cxar ili kulpigxis je mi en nenio. Ili neniam cxevalojn aux bovojn de mi ekdeprenis Aux fruktportantajn kampegojn, en Ftio la multelogxita Fruktojn ruinis, cxar inter ni estas ja multe da ombraj Montoj kaj ankaux la maro bruanta. Nur vin, plej senhontan, Sekvis ni, por ke vi gxoju, portante ekvengxon al Trojo Pro Menelao kaj ankaux pro vi mem, vi hundosimila. Sed tion cxi ne atentas, nek zorgas vi tion cxi tute; Min ecx minacas vi preni donacon, de mi akiritan Per mia peno, kaj al mi de la Ahxajidoj donitan. Tamen do mi ja neniam ricevas donacon egalan Al la via post rabo de urbo per la Ahxajoj. Plej malfacilan laboron en laciganta batalo Miaj manoj faradas, sed kiam venas divido, La rekompenco plej granda venas al vi; mi, kontrauxe, De malmulto kontenta, revenas lacigxe al sxipoj; Nun mi foriras en Ftion, cxar estas certe pli bone Hejmen reveni en sxipoj fleksitaj. Mi ne deziras Malhonorita de vi plu kolekti por vi nun ricxecojn".

Al li respondis nun Agamemnono, la cxefo de viroj : "Nu do, vi kuru do, se via koro al tio vin igas; Mi vin pro mi ja ne petas restadi, mi havos aliajn, Por akiri honoron, precipe la Zeuxson-zorganton. El diaj regxoj vi estas por mi la plej malamata. Cxar vi cxiam preferas malpacojn, batigxojn, batalojn. Se pli da forto vi havas, donita gxi estas de dio. Hejmen revenu vi kun viaj sxipoj kaj viaj kolegoj, Regxu vi Mirmidonojn pace, pri vi mi ne pensas, Mi ne atentas vian koleron, kaj mem mi minacas : Kiel Febo Apolo deprenas de mi Hxrizoidon, Kiun forsendas mi per mia sxipo kaj miaj amikoj, Tiel mi mem vian tendon eniros kaj forelkondukos Vian donacon, rugxvangan la Brizeidon : vi sciu, Kiom mi estas pli alte ol vi, kaj ke cxiu teruru Al mi sin egaligi kaj al mi kontrauxparoli."

Tiel parolis li, kaj Pelopido forte doloris, Inter du pensoj sxancelis la koro en brusto, en vila : Cxu, eltirinte de flanko glavon akregan, aliajn Militistojn forpeli kaj la Atridon mortigi, Aux humiligi koleron kaj sian koron ekbridi. Dum en animo kaj koro li pensis pri tio kaj grandan Glavon el ingo eltiris, alvenis al li el cxielo La diino Ateno, sendita de Hero blankmana, Kiu amis kaj zorgis ambaux heroojn egale. Sxi poste li nun starigxis, lin kaptis per blondkapoharoj, Sole al li aperinte : sxin cxiu alia ne vidis. Ektimigxinte, sin turnis Ahxilo kaj tuj ekrekonis Palas-Atenon, terure sxiaj okuloj brilegis.

Kaj li komencis paroli kaj diris la vortojn flugilajn : "Kial vi venis, filino de Zeuxso sxildontenanta, Cxu por ekvidi la arogantajxon de Agamemnono? Sed mi eldiras al vi, kaj mi pensas, ke tio farigxos, La fiereco senbrida baldaux lin pereigos." Al li respondis Ateno, la bluokula diino : "Por kvietigi koleron vian mi venis, se restos Vi obeema; min sendis Hero, diino blankmana, Kiu vin ambaux egale samtempe amas kaj zorgas. Vi do nun finu malpacon, kaj ne elprenu glavegon, Certe, per vortoj vi povas insulti lin laux via volo. Mi al vi diras, kaj tio cxi estos efektivigita : Iam vi havos trioble da luksaj, belegaj donacoj Pro tiu cxi fiereco. Detenu vin nun kaj obeu."

Sxin respondante, eldiris Ahxilo rapidapieda : "Vere, estas bezone vian ordonon obei, Malgraux la koro kolera : cxar tio cxi estas pli bona : La obeantan al dioj dioj volonte atentas."

Diris li, kaj sur argxentan tenilon li metis la manon, Ree enmetis glavegon en ingon, ne malobeante Vortojn diinajn. Sxi baldaux ekflugis Olimpon, logxejon De dio Zeuxso sxildontenanta, al dioj aliaj.

Sed Peleido returnis sin kun parolo kolera Al Atrido : li sian koleron ne ekcxesigis : "Ho, vi drinkanto kun hunda rigardo, kun cerva kuragxo! Vi en la koro neniam havas kuragxon vin armi, Por kune kun la popolo batali aux kun la Ahxajoj Plej eminentaj embuski vin : tio laux vi estas--morto. Jes! prefereble ja estas en vasta tendaro Ahxaja Vian kontrauxdiranton senigi de lia donaco. Regxo-popolmangxegulo, netauxgulojn regxanta! Cxar, Atrido, alie vi lastan fojon ofendus. Sed al vi mi nun diras kaj faras jxuron grandegan, Jxuras mi je tiu sceptro, neniam florojn kaj brancxojn Renaskonta, estante lasinta en montoj la trunkon, Kaj ne reekfloronta (cxar fero de gxi ekdemetis Gxiajn foliojn kaj sxelon), kaj portadata en manoj De Ahxajidoj-jugxistoj, gardantaj la legxojn, venantajn De l' dio Zeuxso; mi jxuras je tiu cxi jxuro grandega, Ke eksopiros tuj cxiuj Ahxajoj, sercxante Ahxilon . . . Tamen, malgrauxe doloro via, ne povos vi helpi Ilin, ekmortigotajn amase per man' de Hektoro La virbucxanto, kaj vian vi koron mordetos, ke estis Vi plej kuragxan el cxiuj Ahxajoj malestiminta".