Fundamenta Krestomatio

Part 32

Chapter 32 3,001 words Public domain Markdown

HAMLETO Ho, kial ne fandigxas homa korpo, Ne disflugigxas kiel polv' en vento! Sin mem mortigi kial malpermesis La Plejpotenca! Dio mia granda! Ho, kiel bestaj kaj abomenindaj Aperas cxiuj agoj de la mondo! Fi, fi! Gxardeno plena de venenaj Malbelaj herboj, cxie senescepte! Apenaux pasis du monatoj! Ne! Nur ses semajnoj! Tia granda homo! Se lin kompari kun la nuna regxo, Li estis Apolono cxe Satiro! Kaj tiel amis li patrinon mian, Ke al la ventoj ecx li ne permesis Vizagxon sxian tusxi! Ho, cxielo! Ho tero! Cxu forgesi estas eble? Kaj sxi ja lin pasie tiel amis! Kaj tamen nun post kelke da semajnoj. . . . Pri tio mi ne volas ecx ekpensi! Malforto! via nom' estas : virino! Monato! Sxi ankoraux ne eluzis La sxuojn, kiujn portis sxi, irante Funebre post la cxerk' de mia patro. Versxante larmojn kvazaux per riveroj. Ho Dio mia! Besto senprudenta Malgxojus ja pli longe! Nun edzino De mia onklo, frat' de mia patro, Sed ne simila pli al mia patro, Ol mi al Herkuleso! Nur monato! La signoj de mensogaj sxiaj larmoj Ankoraux de l' vizagx' ne malaperis,-- Sxi estas jam edzino de alia! Ho, malbenita rapideco flugi En kriman liton, liton de adulto! Ne bonon gxi alportos! Tamen krevu Kor' mia, sed silentu mia busxo! (Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.)

HORACIO Salut' al la regxido!

HAMLETO Ha, mi gxojas Vin vidi! Se memoro min ne trompas, Vi estas Horacio?

HORACIO Jes, regxido, Kaj cxiam tute preta al vi servi.

HAMLETO Ne nomu min "regxido", sed "amiko". Sed kial vi forlasis Vittenbergon? (Al Marcello) Marcello?

MARCELLO Jes, regxido.

HAMLETO Mi tre gxojas Revidi vin. (Al Horacio) Sed diru serioze, Por kio vi forlasis Vittenbergon?

HORACIO De maldiligenteco, ho, regxido

HAMLETO Al malamiko via ne permesus Mi tion diri, kaj vi vane penas Kredigi min, ke tio estas vero. Mi scias, vi ne amas sen laboro Vagadi. Kion tie cxi vi faras? Cxu trinki vi ankoraux volas lerni?

HORACIO Mi alveturis al la enterigo De via patro.

HAMLETO Ha, ne moku min, Kolego; diru, ke vi alveturis Al fest' edzigxa de patrino mia!

HORACIO Jes, vero, princ', la dua baldaux sekvis Post la unua.

HAMLETO Vidu, mia kara,-- Afero simpla de ekonomio : De l' fest' funebra restis multaj mangxoj,-- Por ke la mangxoj vane ne pereu, Edzigxon fari oni nun rapidis. Ho, pli volonte mi en la infero Renkontus malamikon plej malbonan, Ol tagon tiun cxi alvivi! Sxajnas Al mi, ke mi la patron mian vidas . . .

HORACIO Ha, kie?

HAMLETO En l' okuloj de l' animo.

HORACIO Mi konis lin, li estis brava regxo.

HAMLETO Li estis homo en plej pura senco. Al li similan ni neniam vidos.

HORACIO Regxido, al mi sxajnas, ke mi vidis Lin en la lasta nokto.

HAMLETO Vidis? Kiun?

HORACIO La regxon, vian patron, mia princo.

HAMLETO La regxon? Mian patron?

HORACIO Trankviligu, Regxido, por momento vian miron Kaj elauxskultu, kion mi raportos Pri mirindajxo, kies la verecon Atestos ambaux tiuj cxi kolegoj.

HAMLETO Pro Dio, ho, rakontu pli rapide!

HORACIO Du noktojn al Marcello kaj Bernardo Aperis gxi : postene ili staris,-- Kaj jen en noktomeza silentego Aperas antaux ili ia ombro, Simila tute al la patro via, Armita de la kapo gxis piedoj; Per pasxo serioza kaj majesta, Ne rapidante, gxi sin pretersxovas; Tri fojojn gxi ripetas sian marsxon Antaux la teruritaj oficiroj, Proksime tiel, ke per halebardo Gxin ili povus tusxi. Dispremitaj De granda timo, ili mute staras Kaj ecx ne provas ion ekparoli. Pri la aper' mistera kaj terura Al mi ili rakontis. Mi kun ili En la sekvanta tria nokto gardis, Kaj jen tre vere en la sama horo, Pri kiu ili diris, en la sama, Perfekte tiu sama maniero Aperis la fantomo. Vian patron Mi konis, la fantom' al li similis, Kiel de l' sama akvo gut' al guto.

HAMLETO Sed kie gxi okazis?

MARCELLO Gxi okazis Sur la teras', kie ni staris garde.

HAMLETO (al Horacio) Al li parolis vi?

HORACIO Jes, mia princo; Sed li al mi ecx vorton ne respondis. Nur unu fojon sxajnis, ke li levas La kapon kaj moveton ian faras, Por ekparoli : sed subite tiam Ekkriis lauxte koko la matenon, Kaj tuje forrapidis la fantomo Kaj malaperis.

HAMLETO Efektive strange!

HORACIO Mi jxuras, ke gxi estas pura vero! Ni gxin kalkulis kiel nian devon Al vi raporti pri l' afero.

HAMLETO Vere, Sinjoroj, tio min maltrankviligas. Cxu vi hodiaux staros gardon?

CXIUJ Jes.

HAMLETO Kaj, diras vi, li estis en armajxo?

CXIUJ Jes, princo.

HAMLETO De la kapo gxis piedoj?

CXIUJ De l' kapo gxis piedoj, nia princo.

HAMLETO Kaj sekve la vizagxon vi ne vidis?

HORACIO Levita estis lia viziero, Kaj ni tre bone vidis la vizagxon.

HAMLETO Cxu la rigardo estis malafabla?

HORACIO Mieno lia montris pli suferon, Sed ne koleron.

HAMLETO Cxu li estis pala, Aux cxu koloron havis en vizagxo?

HORACIO Terure pala.

HAMLETO Cxu li vin rigardis?

HORACIO Tre forte.

HAMLETO Kial mi kun vi ne estis!

HORACIO Por vi l' apero estus tro terura!

HAMLETO Tre povas esti. Cxu li longe restis?

HORACIO Apenaux centon povus vi kalkuli Cxe nerapida kalkulad'.

MARCELLO kaj BERNARDO Pli longe!

HORACIO Almenaux tiam, kiam mi gxin vidis.

HAMLETO La barbo estis griza, cxu ne vere?

HORACIO Gxi estis tia, kiel mi gxin vidis Cxe lia vivo : duonnigre-griza.

HAMLETO Hodiaux mi kun vi en nokto staros : Denove eble venos la fantomo.

HORACIO Gxi certe venos.

HAMLETO Kaj se gxi aperos En l' eksterajx' de mia nobla patro, Al gxi mi ekparolos, se ecx tuta Al mi minacus la infero. Vin Mi cxiujn petas, se gxis nun silentis Vi pri l' apero, tenu ankaux plu Gxin en sekreto; kaj al cxio, kio Okazos eble en la nokto, havu Okulojn kaj orelojn, sed ne busxon. Per mia amo mi vin rekompencos. Adiaux do! en la dekdua horo Sur la teraso mi vin revizitos.

CXIUJ Al via princa mosxto niaj servoj!

HAMLETO Ne, via amo, kiel al vi mia. Adiaux do! (Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.) Spirit' de mia patro En bataliloj! Mi supozas ion Malbonan. Ho, se venus jam la nokto! Gxis tiam do trankvile! Malbonajxoj Kaj krimoj venas al la lum' de l' tago, Se ecx murego tera ilin kovras. (Foriras.)

* * * * *

SCENO III

Cxambro en la domo de Polonio. LAERTO kaj OFELIO eniras.

LAERTO Pakajxo mia estas sur la sxipo. Adiaux, fratineto! Se vi havos Okazon, ne forgesu al mi skribi Pri via farto.

OFELIO Cxu vi tion dubas?

LAERTO Sed pri Hamleto kaj pri lia amo Konsilas mi al vi, vi gxin rigardu, Kiel kapricon kaj nur kiel ludon De juna sango; bela violeto En la printempo : frue elkreskinta, Sed ne konstanta,--dolcxa, sed ne dauxra, Odoro, gxuo de momento unu, Nenio pli.

OFELIO Nenio pli?

LAERTO Jes, tiel Vi gxin rigardu. La natur', kreskante, Grandigxas pli ne sole per la korpo Kaj per la forto de la sama sento; Kun la kreskado de la templo ofte Sxangxigxas la spirito kaj la servo Interne. Nun li eble amas vin; Nek trompo nek malico nun makulas La virton de l' animo lia : tamen Memoru vi, ke en la rango lia De sia volo li ne estas mastro. Li mem ja estas sklav' de sia stato; Ne povas li, kiel la simplaj homoj, Por si elekti : de elekto lia Dependas farto de la tuta regno,-- Li tial devas gvidi la elekton Per la aprob' kaj vocxo de la korpo, Al kiu li mem servas kiel kapo. Se li nun diras, ke li amas vin, Prudente estas, ke vi al li kredu Nur tiom, kiom povas li plenumi La vorton sian,--tio estas tiom, Kiom permesas la komuna vocxo De tuta la Danujo. Ekmemoru, En kia grad' honoro via povas Suferi, se auxskultos tro kredeme Vi lian kanton, se la koron vian Vi perdos kaj al lia persistado Malkovros la trezoron vian cxastan. Vi timu gxin, fratino mia kara, Evitu flaman mezon de la amo, Atakon kaj atencon de deziro! Knabin' plej cxasta perdis jam modeston, Se al la lun' sxi montris sian cxarmon. Ecx virto ne evitas kalumnion, L' infanojn de printempo ofte mordas La verm' ankoraux en la burgxoneco, Kaj al la frua roso de juneco Spiret' venena estas plej dangxera. Vin gardu do! Tim' donas garantion. Por la juneco cxie staras retoj.

OFELIO La sencon de l' instruo via bona Konservos mi, por gardi mian bruston; Sed, bona mia frato, vi ne agu Simile al la predikistoj, kiuj Predikas krutan vojon al cxielo, Dum ili mem senzorge kaj volupte Sur flora vojo de gajeco pasxas, Mokante pri prediko sia propra.

LAERTO Ne timu! Tamen mi tro longe restis.-- La patro venas jen! (Polonio eniras.) (Al Polonio) Duobla beno Sendube duobligas la felicxon : Dank' al okazo mi denove povas Adiaux al vi diri.

POLONIO Vi ankoraux La domon ne forlasis? Al la sxipo! La vento blovas helpe al la vojo, Kaj oni vin atendas. Nu, akceptu Denove mian benon. (Li metas la manon sur la kapon de Laerto.) Kaj memoru Regulojn, kiujn mi al vi instruis : Ne cxian penson metu sur la langon, Ne donu tuj al cxia penso faron. Afabla estu, sed ne tro kredema. Al la amiko sagxe elektita Kunforgxu vin en fera fideleco, Sed gardu vian manon de la premo De cxiu renkontota bona frato. Vi gardu vin de cxia malpacigxo; Se vi gxin ne evitos,--tiam agu Fortike, ke la malamik' vin timu. Al cxiu servu per orelo via, Sed ne al cxiu servu per la busxo. Konsilojn cxiam prenu vi de cxiu, Sed propran jugxon en la kapo tenu. Laux via mon' mezuru vian veston, Sed cxio estu takta kaj konvena; Vin vestu bone, sed ne kiel dando : Laux vest' ekkonas oni ofte viron, La homoj altastataj en Francujo En tiu punkto estas tre zorgemaj. Ne prenu prunte kaj ne prunte donu : Per pruntedono ofte oni perdas Krom sia havo ankaux la amikon, Kaj pruntepren' kondukas al ruino De la mastrajxo. Antaux cxio estu Fidela al vi mem,--de tio sekvos, Ke vi ne estos ankaux malfidela Al la aliaj homoj. Nun adiaux, Kaj mia beno vin akompanadu!

LAERTO Adiaux, mia patro kaj sinjoro!

POLONIO Jam tempo. Iru, oni vin atendas.

LAERTO Adiaux, Ofelio, kaj memoru Pri tio, kion diris mi al vi!

OFELIO Mi bone sxlosis gxin en mia kapo, Kaj la sxlosilon mi al vi fordonas.

LAERTO (al Polonio kaj Ofelio.) Adiaux! (Foriras.)

POLONIO Kia estas la konsilo, Pri kiu li parolis?

OFELIO Pri Hamleto, Pri la regxido.

POLONIO Ha, jes, gxustatempe! Mi auxdis, ke en lasta temp' Hamleto Al vi komencis montri amikecon Kaj ke vi mem apartan afablecon Al li montradis. Se gxi estas vero-- Mi auxdis gxin en formo de averto-- Mi devas al vi diri, ke vi mem Kredeble ne komprenas tute klare Dangxeron, kiu al filino mia Kaj al honoro via nun minacas. Kiel vi estas unu kun la dua? La veron al mi diru!

OFELIO De mallonge Al mi li ripetadis kelkajn fojojn, Ke li estimas min.

POLONIO Ha, ha! Estimo! Parolo de nesperta knabineto! Kaj kredas vi al la "estimo" lia?

OFELIO Mi mem ne scias, kiel pri gxi pensi.

POLONIO Nu, auxdu do! Vi estas tre malsagxa, Ke vi akceptas por kontanta mono La vortojn, kiuj vere ne enhavas Ecx plej malgrandan indon. Vi vin tenu Prudente kaj singarde, cxar alie La malsagxeco via la grandega Vin pereigos!

OFELIO Li al mi proponis La amon sian pure kaj honeste.

POLONIO Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa!

OFELIO Li jxuris al mi, patro mia kara, Per cxiuj sanktaj jxuroj de cxielo.

POLONIO Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias, Ke se la sango bolas, tiam lango La jxurojn ne avaras. Ho, filino, Ne prenu vi por fajro tiun flamon,-- Gxi lumas, sed gxi tute ne varmigas, Gxi estingigxas tuj, ne supervivas Ecx la minuton de la promesado. De nun kun via virga afableco Avaru pli; la paroladon vian Vi sxatu pli, ne estu tute preta Tuj laux ordono! La regxid' Hamleto Ankoraux estas juna, kaj li havas Pli grandan liberecon, ol al vi Donata povas esti. Ofelio, Mallonge mi sed klare al vi diras : Ne kredu al jxurado lia; jxuroj Similaj estas trompaj delogantoj, Antauxparoloj de tre pekaj petoj; Promesojn piajn ili hipokritas, Por pli sukcese veni al la celo. Per unu vorto : nun vi ecx minuton Ne restu en intima parolado Kun la regxid' Hamleto! Ne kuragxu Forgesi mian tiun cxi ordonon! Nun iru!

OFELIO Mi obeos, mia patro. (Ambaux foriras.)

* * * * *

SCENO IV

La teraso antaux la palaco. Hamleto, Horacio kaj Marcello venas.

HAMLETO Ho, kiel akra estas la aero!

HORACIO Jes, princo, blovas vento malvarmega.

HAMLETO Kioma horo?

HORACIO Baldaux la dekdua.

MARCELLO Ne, ne, jam la dekdua horo batis.

HORACIO Cxu efektive? Mi ne auxdis. Sekve Alproksimigxas jam la temp', en kiu Aperas ordinare la spirito. (Post la sceno estas auxdataj tamburado kaj ektondro de pafilego.) Ha, kion tio cxi signifas, princo?

HAMLETO La regxo diligente nun pasigas La nokton en gajega festenado; Kaj cxiun fojon, kiam li eltrinkas Pokalon, pafilegoj al la mondo Anoncas la grandfaron de la regxo.

HORACIO Ekzistas tia moro?

HAMLETO Jes, sendube. Sed pensas mi, ke estas pli honore Forgesi tian moron, ol gxin sekvi. La brua kaj dibocxa festenado Alportis al ni tre malbonan gloron Cxe la popoloj de la tuta mondo. Drinkistoj oni nomas nin insulte; Kaj tiu cxi makulo malpurigas La gloron de plej grandaj niaj faroj. Similan sorton ofte ankaux havas Privataj homoj, se sen propra kulpo Makulon ian ili de naturo Ricevis; se ekzemple de naskigxo-- En kio ne ilia vol' ja estis-- Ilia sango estas tro bolanta, Rompanta ofte digon de prudento; Aux se kutimo ilin malbonigis,-- La mond' ilin atakas sen kritiko, Se ecx iliaj virtoj estas puraj Kaj multenombraj. Grajno da malbono Por la okul' de l' mondo ofte kovras La tutan indon de plej bona homo. (Aperas la spirito en armajxo.)

HORACIO Ho, vidu, princo, gxi aperas!

HAMLETO Dio! Defendu nin, angxeloj de cxielo! (Li staras kelkajn minutojn senmove.) Spirito sankta, aux demon' terura, Cxu el cxielo aux el la infero, Cxu vi intencas bonon aux malbonon,-- Aperis vi en tia nobla formo, Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto, Ho, patro, ho vi, regxo de Danujo, Respondu! Ho, ne lasu min perei En nesciado! Diru al mi, kial Sin levis el la tombo viaj ostoj? Kaj la cxerkujo, kien ni trankvile Vin metis, kial gxi malfermis nun La pezan sian busxon de marmoro, Por vin eljxeti? Kion gxi signifas, Ke vi, senviva korpo, en armajxo Denove venis en la lunan lumon, Por ektimigi nin, malsagxajn homojn, Kaj nin ataki per teruraj pensoj Ne klarigeblaj por l' animo nia? Por kio? Diru! Kial? Kion fari? (La spirito faras signojn al Hamleto.)

HORACIO Li vokas vin, ke iru vi kun li, Li kvazaux volas ion komuniki Nur al vi sola.

MARCELLO Kun afablaj gestoj Li vokas vin pli malproksimen, princo; Sed ho, pro Di', ne iru!

HORACIO Ne, ne iru!

HAMLETO Sed tie cxi ne volas li paroli, Kaj mi lin sekvos.

HORACIO Ho, ne, ne, regxido

HAMLETO Nu, kion do mi timos? Mia vivo Ne havas por mi indon, kaj l'animo, Senmorta, kiel la spirito mem, Ja ne bezonas timi la spiriton. Li vokas min denove; mi lin sekvos.

HORACIO Sed se li vin allogos al la maro, Aux eble al la supro de l' sxtonego, Staranta super la senfunda akvo, Kaj tie per terura nova vido Subite nebuligos vian sagxon Kaj pereigos vin? Memoru, princo! Jam per si mem al cxiu viva homo Terura estas tiu alta pinto, Pendanta super la bruantaj ondoj De plej profunda loko de la maro.

HAMLETO Li cxiam vokas. (Al la spirito.) Iru, mi vin sekvas!

MARCELLO (retenante Hamleton). Ho, princo, vi ne iros!

HAMLETO For la manojn!

HORACIO Auxskultu nin, ne iru!

HAMLETO Mia sorto Min vokas, kaj per gxi mi sentas nun En cxiu vejno de la korpo mia Potencan feran forton de leono. (La spirito faras signojn.) Li cxiam vokas! Lasu! Pro cxielo! (Li sin elsxiras.) Fantomon faros mi el cxiu, kiu Kuragxos min reteni! For! (Al la spirito.) Ho, iru! Mi post vi iras. (La spirito kaj Hamleto foriras.)

HORACIO Ha, li frenezigxis!

MARCELLO Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas!

HORACIO Ni iru! Kiel tio cxi finigxos?!

MARCELLO Malbona io estas en Danujo.

HORACIO Nin gardos la cxielo.

MARCELLO Ni rapidu!

* * * * *

SCENO V

Izolita loko de la teraso. La spirito kaj Hamleto venas.

HAMLETO Ho, kien vi kondukas min? Parolu! Mi plu ne iros jam!

SPIRITO Auxskultu!

HAMLETO Diru!

SPIRITO Jam proksimigxas mia horo. Baldaux Reiri devos mi al la sulfuraj Turmentaj flamoj.

HAMLETO Malfelicxa patro!

SPIRITO Min ne bedauxru, sed atentu bone, Al tio, kion diros mi.

HAMLETO Parolu! Atenti estas mia sankta sxuldo.

SPIRITO Kaj vengxi ankaux, kiam vi ekscios.

HAMLETO Ho, Dio! Vengxi? Kion?

SPIRITO Auxdu bone. Mi estas la spirit' de via patro, Mi estas kondamnita longan tempon Vagadi en la nokto kaj bruladi La tutan tagon en eternaj flamoj, Gxis mi purigxos de la cxiuj pekoj De mia tera vivo. Se ne estus Al mi malpermesite paroladi, Rakonton tiam povus mi komenci, De kiu cxiu vort' al vi dispremus La koron, rigidigus vian sangon, El kapo elsaltigus la okulojn, Kaj cxiun vian haron disstarigus Simile al haregoj de histriko. Sed la misteroj de posttomba vivo Ne devas soni al orelo tera. Auxskultu! Se vi amis vian patron. . . .

HAMLETO Ho, Dio!

SPIRITO Vengxu por mortigo lia!

HAMLETO Mortigo?

SPIRITO Jes, mortigo plej malnobla, Terura, nenatura, neauxdita.

HAMLETO Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi, Simile al la penso de amanto Mi flugu vengxi tuj.

SPIRITO Vi sxajnas preta; Vi estus dorma, kiel pala herbo, Kreskanta sur la bordo de la Leto, Se restus vi trankvila. Auxdu, filo : La famon oni faris, ke en tempo De mia dormo en gxardeno mia Serpento mordis min; kaj oni trompas Per la mensoga fam' pri mia morto L'orelon de la regno; tamen sciu, Ho, nobla mia filo : la serpento, De kies mordo mortis via patro, Nun portas lian kronon.

HAMLETO Mia onklo! Ho, la profeta mia antauxsento!