Part 31
Dum la tera junularo Estas plena de espero, Belaj steloj de l' cxielo Alveturis al la tero. Tuj sin ili jam dismetis En plej granda la hotelo; Gxis vespero cxe la pordoj Cxiuj staris--sed sen celo. Je l'vespero ili auxdis, Ke gastinoj la belegaj Morgaux montros sin matene, Nun estante tro lacegaj. Tiam tre malgxojigitaj Cxiuj iris for la domon; Post mallonge la Morfeo Cxirkauxprenis cxiun homon. Kio estis en la songxo, Ni priskribi ecx ne provos, Cxar ni sentas, ke precize Tion fari ni ne povos. Ni en tiu cxi loketo Iom nur priskribi volas, Kiel . . . tamen tss! mi auxdas, Oni el la songx' parolas : "Ho, vi! . . . ho, vi! . . . mia bela, Mia kara, ho, Heleno! . . . Viaj kisoj kaj karesoj. . . ." Unu pregxas al kuseno. Kaj alia, flamemulo, Sxin jam havas cxe l' altaro, Kaj solene--en la lito-- Sonas jxura promesaro. . . . --"Ho! . . . karega . . . ho, angxelo, Fiancxino . . . ho, Mario! . . . Mia vi nun je eterne, Antaux homoj, antaux Dio!" Tiel li karesas, jxuras Amon veran kaj brulantan, Tiel kisas tiu homo. . . . Lampon apud li starantan. Sed subite al li sxajnas, Ke Marion iu tenas Cxirkauxprene! . . . "Ho, pro Dio! . . ." (Lampon tuj diabloj prenas). Kaj cetere, kaj cetere Dauxris tio gxis mateno.-- Elrapidas el la domo Cxiu fresxa kun mieno. La gastinojn de l' hotelo Ni jam vidas sur la stratoj, Kaj jen baldaux promenadas Brak' en brak' la geamatoj. . . . Sed neniu tie auxdas De la amo dolcxan vorton! Cxiu el la junularo Nun malbenas sian sorton. . . .
* * *
Kio faris tian sxangxon, Ke antauxe tre amataj Steloj, tiel deziritaj-- Nune estas malbenataj? Kio faris, vi demandas, Tian sxangxon nun subitan? Kio kauxzis malfelicxon Kaj esperon renversitan? Cxefa kauxzo, ke malbenoj Nun el cxies busxo sonis, Estas--ke la "stelon" cxiu Pli proksime, pli ekkonis. . . .
* * *
Cxiuj steloj ofenditaj Forveturis la cxielon Kaj post kelkaj larmaj tagoj Jam atingis sian celon. --"Sagxa nia stelmastrino! Sankta estis via vorto! Prenu nun la tutan teron La diabloj kaj la morto! Tamen kiel vi, mastrino, Antauxsentis nian sorton? Kio gvidis vian sagxan Kaj profetan vian vorton?" --"Se vin iu ne rigardas Tra cxielaj tra speguloj, Sed rigardas vin per sobraj Ne trompantaj sin okuloj,-- Tiu vidos ja sendube, Ke amata lia "stelo" Estas sen la luma krono Nur diablo--ne angxelo.
FELIKS ZAMENHOF.
* * * * *
VESPERO
(El K. A. NIKANDER.)
Benite vi venas, vespero, Vi, klara, trankvila, al ni! Plenigxas la kor' de espero; Felicxon ni havas de vi.
Kun oraj flugiloj angxelo Malsupren venetas vesper' : Vivantojn pacigas cxielo Kaj donas ripozon al ter'.
Filino de nokto kaj tago, Konsola, paciga liber'! Jen! bele sur akvo de l' lago Pentrigxas cxielo kaj ter'.
Vi pentras bluantajn montetojn, Kverkaron brilantan en or'; Vi kisas rugxantajn rozetojn, Dormetas senzorge la flor'.
Kaj birdo libere gxojadas, Espero fidela en gxi, La "Ave Maria'n" kantadas En valo gxi en harmoni'.
La ter' per mallumo kovrigxas, Pensema amik'; kion pli? La sun' de cxiel' mallevigxas, Sed morgaux revenos al ni.
Gxi sidas sur nubo, la brila, Kasxita en la okcident'; Tuj, homan esperon simila, Tuj levos sin en l'orient'.
Plenigxas nun kor' de espero, Felicxon ni havas de vi! Vi, klara, trankvila vespero, Benite vi venas al ni.
O. ZEIDLITZ.
* * * * *
EL HAMLETO
(Tradukita de L. ZAMENHOF.)
AKTO I
* * * * *
SCENO I
Teraso antaux la palaco. Francisko staras sur la posteno; Bernardo venas.
BERNARDO He! Kiu?
FRANCISKO Halt'! Respondu : kiu iras?
BERNARDO La regxo vivu!
FRANCISKO Cxu Bernardo?
BERNARDO Jes!
FRANCISKO Vi akurate venis al la servo!
BERNARDO Dekdua horo sonis. Iru dormi.
FRANCISKO Mi dankas. La malvarmo estas trancxa, Kaj mi min sentas nun ne tute bone.
BERNARDO Cxu cxio estis orda kaj trankvila?
FRANCISKO Ecx mus' ne preterkuris.
BERNARDO Bonan nokton! Se vidos vi Marcellon, Horacion, Kolegojn miajn, rapidigu ilin!
FRANCISKO Jen, sxajnas, ili. Haltu! Kiu iras? (Horacio kaj Marcello venas.)
HORACIO Amikoj de la lando.
MARCELLO Kaj de l' regxo.
FRANCISKO Nu, bonan nokton!
MARCELLO Bonan al vi dormon! Vin kiu anstatauxas nun?
FRANCISKO Bernardo. Li gardas nun. Adiaux! (Foriras.)
MARCELLO He! Bernardo!
BERNARDO Cxu Horacio?
HORACIO Peco de li mem.
BERNARDO Salut' al vi, Marcello, Horacio!
HORACIO Cxu la apero nun denove venis?
BERNARDO Nenion vidis mi.
MARCELLO Jen Horacio Parolas, ke gxi estas nur imago, Ne kredas li pri la fantom' terura, Kiun ni vidis jam la duan fojon. Kaj tial mi lin tien cxi invitis, Ke li kun ni maldormu nunan nokton Kaj, kiam la fantomo reaperos, Li vidu kaj kun la fantom' parolu.
HORACIO He, babilajxo! Kredu, gxi ne venos.
BERNARDO Sidigxu do, kaj provos mi denove Ataki per rakont' orelon vian, Ke gxi forjxetu sian obstinecon Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis.
HORACIO Nu, mi konsentas. Bone, ni sidigxu, Kaj vi rakontu.
BERNARDO En la lasta nokto, En la momento, kiam tiu stelo Tre luma, kiun vidas vi, en sia Kurado trans arkajxo la cxiela En tiu sama loko, kiel nun, Sin trovis, tiam ni--mi kaj Marcello-- Ekvidis. . . .
MARCELLO Haltu! Jen gxi mem aperas! (Montras sin spirito en armajxo.)
BERNARDO Li mem, li mem, mortinta nia regxo!
MARCELLO (al Horacio). Vi estas instruita, Horacio, Parolu vi kun li!
BERNARDO Cxu ne simila Li estas al la regxo? Diru mem!
HORACIO Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas!
BERNARDO Li volas, ke kun li oni parolu.
MARCELLO Parolu, Horacio!
HORACIO (al la spirito). Kiu estas Vi, kiu vagas en la nokta horo En la majesta nobla eksterajxo De la mortinta regxo de Danujo? Mi vin prijxuras per cxielo : diru!
MARCELLO Li estas ofendita.
BERNARDO Li foriras.
HORACIO En nomo de cxielo! Restu! Diru! (La spirito foriras.)
MARCELLO Li iris for, respondi li ne volis.
BERNARDO Ha, Horacio, kio al vi estas? Vi estas pala, tremas? Cxu ne pli Ol songxo estas tiu cxi apero?
HORACIO Per Dio! Mi ne povus tion kredi, Se mi ne vidus gxin per miaj propraj Okuloj.
MARCELLO Ne simila al la regxo?
HORACIO Ne malpli multe, ol vi al vi mem. Jes, gxuste tian portis li armajxon En la batalo kontraux la Norvegoj, Li gxuste tian vidon havis, kiam Li en kolero sian pezan glavon En la glacion batis. Strange!
MARCELLO Tiel Li jam du fojojn kun minaca vido Aperis antaux ni en sama horo.
HORACIO Ne povas mi precize gxin klarigi; Sed la apero, kiom mi komprenas, Al nia land' malbonon antauxdiras.
MARCELLO Cxu ne militon? Cxu vi scias, kial Nun gardoj cxie staras, pafilegoj Nun estas pretigataj cxiam novaj, El l' eksterlando venas bataliloj, Rapide sxipoj estas konstruataj En granda nombro, kaj ecx en dimancxoj Ne cxesas la prepara laborado? El kia kauxzo tiu rapidado Kaj laborad' en tago kaj en nokto? Cxu povas iu diri?
HORACIO Jes, mi povas,-- Almenaux tiom, kiom mi gxin auxdis. La lasta regxo, kies la figuro Jxus antaux ni aperis, estis iam Vokita--vi gxin scias--al batalo De la Norvega regxo Fortinbras. Hamleto, nia brava, glora regxo, En la batalo venkis Fortinbrason. Laux la kontrakto antauxsigelita Kaj sankciita de la rajt' kaj moro Post morto de l' venkita Fortinbras La tuta lando de l' venkita regxo Transiris en posedon de l' venkinto. Se la venkinto estus Fortinbras, Al li transiri devus nia lando. Sed nun la juna fil' de Fortinbras, Kuragxigita eble per la morto De nia regxo, amasigis aron Da kuragxuloj kaj aventuristoj Por entrepreno, kiun nia regno Komprenas bone; lia celo estas : Per forta mano de la bataliloj Elsxiri nun el nia man' la landon, Perditan per batal' de lia patro. Kaj tio, kiel sxajnas, estas kauxzo De niaj preparigxoj kaj gardado Kaj laborado en la tuta lando.
BERNARDO Mi pensas ankaux, ke la kauxzo estas Nun tio cxi. Pro tio ankaux certe Nun vizitadas nokte nian gardon Terura la fantomo en armajxo De l' regxo, kiu kauxzis la militon.
HORACIO Ne! Mi alion timas de l' fantomo! En la plej glora temp' de l' granda Romo, Jxus antaux la pereo de Cezaro, Mortintoj sin ellevis el la tomboj Kaj promenadis tra la urbaj stratoj; Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj, Kaj sanga roso, makulita suno, Mallumigita luno,--cxio tio Aperis tiam kiel antauxsignoj De granda malfelicxo. Tiel ofte Antaux la veno de renversoj grandaj Sin montras strangaj kaj teruraj signoj En la naturo. Al ni ankaux certe Nun la cxielo sendas tian signon. . . . (La spirito denove aperas.)
HORACIO Sed ha! denove li aperas! Nepre Mi nun kun li parolos, se ecx morto Al mi per gxi minacos! Halt', fantomo! Se vocxon vi posedas kaj parolon,-- Parolu! Se per ia bona faro Al vi trankvilon povas mi alporti,-- Parolu! Se dangxero al la lando Minacas kaj ankoraux estas eblo La landon antauxsavi,--ho, parolu Kaj se en via vivo vi kolektis Trezorojn kaj enfosis en la teron Kaj nun pro ili vagas en la noktoj,-- Parolu! Diru! Restu kaj respondu! (Koko krias.) Haltigu gxin, Marcello! Gxi foriras!
MARCELLO Cxu piki lin per mia halebardo?
HORACIO Jes, piku lin, se li ne volas stari!
BERNARDO Jen gxi!
HORACIO Jen gxi! Ho, halt'!
MARCELLO Ha, gxi foriris! (La spirito foriras.) Ni lin ofendas! Kontraux majesteco Ni venas kun sovagxa atakado! Kiel aer' li estas nevundebla, Kaj nia atakado estas vana!
BERNARDO Li volis jam paroli, sed la koko Ekkriis.
HORACIO Kaj subite li ektremis, Simile al estajxo pekoplena Cxe krio de teruro. Oni diras, La koko, trumpetisto de l' mateno, Per sia lauxta, forta, hela vocxo El dormo vekas dion de la tago, Kaj laux la krio de la koko tuj El akvo, fajro, tero kaj aero Spirito cxiu, kie ajn li vagas, Rapidas hejmen; la fantomo pruvis Al ni, ke tio estas ne malvero.
MARCELLO Li malaperis cxe la koka krio. Mi auxdis, ke en nokto Kristonaska, En kiu sur la teron venas Kristo, La koko krias tra la tuta nokto : Kaj ne kuragxas tiam la spiritoj Sin montri, kaj la nokto estas pura, La steloj ne minacas, la koboldoj Sin kasxas kaj la sorcxistinoj dormas : Cxar tiel sankta estas tiu nokto.
HORACIO Mi ankaux auxdis, kaj mi iom kredas. Sed vidu, la mateno purpurvesta Sin levas sur la roson de l'monteto : Ni povas jam forlasi la postenon, Kaj mi konsilas : tion, kion vidis Ni en la nokto, ni rakontu cxion Al la Hamleto juna; cxar mi jxuras, Ke la spirito, por ni tiel muta, Al li parolos. Cxu konsentas vi, Ke ni al li raportu, kiel amo Kaj sxuldo al ni fari gxin ordonas?
MARCELLO Mi petas vin, ni faru gxin! Mi scias, En kia loko ni lin certe trovos. (Cxiuj foriras.)
* * * * *
SCENO II
Salono en la palaco. La regxo, la regxino, Hamleto, Polonio, Laerto, Voltimand, Kornelio, korteganoj eniras.
REGXO Ankoraux fresxa estas la memoro Pri l'morto de la kara nia frato; Al nia kor' konvenus nun funebri, Kaj kvazaux unu frunto de malgxojo La tuta regno devus nun sulkigxi : Sed tamen la prudento necesigas Nin venki la naturon; kun malgxojo Pri la mortinto ni decidis ligi Memoron pri ni mem kaj pri la regno. Kaj tial ni kun gxojo depremita, Per unu el l' okuloj plezurante Kaj per la dua larmojn versxegante, Kun gxoj' funebra, plor' edzigxofesta, Pesante juste gxojon kun doloro, Edzigxis kun l' edzin' de nia frato, Kun la regxino nia kaj vidvino, Heredantino de la glora regno. Obeis ni per tio cxi al via Konsilo tre prudenta kaj libera, Akceptu nian dankon kaj saluton! Kaj nun transiru ni al la aferoj. Vi scias, ke la juna Fortinbras, Ne respektante dece nian indon, Pensante eble nun, ke per la morto De nia kara frato renversigxis La ordo kaj la fort' en nia lando,-- Ekpensis, ke li estas pli potenca, Kaj ekturmentis nin per la postulo Redoni nun al li la tutan landon, Perditan de mortinta lia patro Laux plena rajt' al glora nia frato. Ni tial vin kunvokis nun. Auxskultu Decidon nian : Jen ni skribis skribon Al l' onklo de la juna Fortinbras-- Malforta kaj malsana en la lito, L'intencon de la nevo li ne scias-- Ni skribis, ke retenu li la nevon De liaj krimaj, arogantaj agoj, Cxar cxiuj preparigxoj ja farigxas En lia propra lando kaj popolo. Vin, bravaj Voltimand kaj Kornelio, Ni sendas kun la skribo kaj saluto Al la maljuna estro de l' norvegoj. Sed ne ricevas vi la rajton trakti Kun la norvego pli, ol en mezuro De tio, kion jxus ni al vi diris. Adiaux, kaj per rapideco montru Al ni fervoron vian!
KORNELIO kaj VOLTIMAND Kredu, regxo, Fidele ni plenumos la ordonon.
REGXO Ne dubas ni pri gxi. Felicxan vojon! (Voltimand kaj Kornelio foriras.) Kaj nun, Laerto, al l'afero via! Vi diris, ke vi peti ion volas! Pri kio ajn prudenta vi al ni Parolos, viaj vortoj ne perdigxos. Volonte ni plenumos vian peton. Ne pli obea estas kap' al koro, Ne pli servema mano al la busxo, Ol la Danuja tron' al via patro. Sciigu nin pri la deziro via.
LAERTO Mi petas vin, permesu al mi, regxo, Reiri nun Francujon. Mi volonte El tie venis tien cxi, por fari La servon mian cxe l' kronado via; Sed nun, jam plenuminte mian sxuldon, Sopiras mi denove al Francujo, Kaj nun de vi permeson mi petegas.
REGXO Cxu via patro gxin permesas? Kion Al tio diras Polonio?
POLONIO Regxo! Li eldevigis la permeson mian Per ne cxesanta ripetado, tiel, Ke fine mi al lia peto donis Sigelon mian. Nun por li mi petas Permeson vian, via regxa mosxto.
REGXO Mi liberigas vin. Nun via tempo Libere estas al dispono via.-- Kaj nun al vi mi turnas min, Hamleto, Vi, kara nevo, kara filo mia!
HAMLETO (flanken) Sed certe tute fremda per la koro.
REGXO Ankoraux cxiam nuboj sur la frunto?
HAMLETO Ho, ne! Mi staras ja antaux la suno!
REGXINO Forjxetu la doloron, kara filo, Amikan frunton montru al la regxo. Ne sercxu kun palpebroj mallevitaj Eterne vian patron en la polvo. Vi scias ja : la legxoj de l' naturo Ne estas refareblaj! Kio vivas, Necese devas iam morti. Vivo Eterna post la tombo nur ekzistas.
HAMLETO Ho, jes, regxino, cxiuj devas morti.
REGXINO Nu kial do la morto de la patro Al vi eksxajnis tiel eksterorda?
HAMLETO Eksxajnis? Ne, gxi estas, ho, patrino. Ne mia nigra vesto, nek la gxemoj, Nek la okuloj plenaj de larmaro, Nek la funebra vido de l' vizagxo, Nek cxiuj moroj de senkonsoleco Min vere montras. Cxio estas sxajno. Funebron estas tre facile ludi. L' efektivajxon portas mi interne; Eksteraj gestoj estas ja nur vestoj.
REGXO Tre bela kaj lauxdinda estas via Malgxojo pri la patro la mortinta. Sed sciu, ankaux via patro perdis La patron sian, tiu--ankaux sian. La filo, laux la sxuldo de infano, Funebri devas kelkan tempon. Tamen Obstine kaj sen ia fino plendi,-- Agado tia estas granda peko Kaj tute ne konvenas al la viro. Ribel' gxi estas kontraux la cxielo, Signo de kor' sovagxa kaj senbrida, De kapo nematura kaj malforta. Pri kio cxiu scias, ke farigxi Gxi devis; kio estas tute simpla, Plej ordinara fakto en la mondo : Pro kia kauxzo tion cxi obstine Alpreni al la koro? Fi, gxi estas Pekado kontraux Dio kaj naturo, Pekado kontraux la mortinto mem; Malsagxo antaux pura la prudento, Kiu predikas : "patroj devas morti". Kaj kiu cxiam, de l' mortint' unua Gxis nuna tempo, diras kaj ripetas : "Gxi devas tiel esti!" Mi vin petas, Forjxetu la doloron la sencelan Kaj vidu patron en persono nia; La mondo sciu, ke al nia trono Vi estas la sendube plej proksima, Kaj, kiel plej amanta el la patroj, Mi portas por vi amon plej varmegan En mia koro. Ke vi nun reiru Al la lernejo alta Vittenberga, Ni tion ne dezirus; ni vin petas, Vi restu apud ni, amata nevo, Unua kortegano, kara filo.
REGXINO Vi ne rifuzu al patrino via : Mi petas vin, Hamleto, restu hejme.
HAMLETO Al vi obei estas mia sxuldo.
REGXO Jen tio estas bele respondita. Mi gxojas, ke vi restas. Nun, regxino, La propravola cedo de Hamleto Plenigas mian koron per plezuro; Kaj tial ni arangxos nun festenon, Kaj kune kun la sono de l' pokaloj La pafilegoj tondru; cxiun fojon, Kiam la regxo levos la pokalon, De l' tero tondro iru al cxielo, Tra l' mondo gxojon disportante.--Venu! (La regxo, regxino, Laerto kaj korteganoj foriras.)