Part 30
"Ho, knabino! per fiero Vi farigxis nefidela : Kial do vi en vespero Ne elvenis, mia bela?
--Ho, karulo! tempo pasis, Gxustatempe mi ne venis, Cxar gepatroj min ne lasis, Cxar gefratoj min fortenis". . . .
"Ne, ne ili vin fortenis! Diru simple kaj sincere : Malbelulo, mi ne venis, Cxar ne amas vin plu vere!"
Ha, mi vidas, kion faras Karulino malfidela : Kun alia sxi nun staras, Pli felicxa kaj pli bela. . . .
I. LOJKO
* * * * *
PROFETO
(El LERMONTOV.)
De kiam, laux volo de Supra Jugxanto, Mi cxionscianta farigxis profeto, Malvirton mi sentas en cxiu vivanto, Malicon mi vidas tra cxiu rideto.
Mi altajn principojn de amo kaj vero Komencis prediki al miaj kunfratoj, Sed ili min batis kun granda kolero Per sxtonoj, kusxantaj sur placoj kaj stratoj.
Kun cindro sur kapo, kun kora doloro, Mi urbojn forlasis sen ia havajxo, Kaj nun en dezerto--de Dia favoro Nur ion mi havas por mia nutrajxo.
Laux sankta ordono de l'Antauxtempulo Al mi cxiuj bestoj volonte servadas, Kaj steloj cxe vortoj de mi, dezertulo, Pli gxoje radias, pli hele lumadas.
Sed se iafoje tra urbo bruanta Mi en rapideco pretere pasadas, Min popolamaso renkontas mokanta Kaj maljunularo memfide diradas :
"Rigardu, infanoj, vin edifigante, Li estis fiera, kun ni malpacadis; Malsagxa, li volis kredigi nin vante, Ke Dio al homoj per li paroladis.
Jen frukto de lia obstina vanteco! Jen pala, malgrasa, malgaja profeto, En vesto cxifona, simila al reto-- Cxe cxiuj li estas en malestimeco.
I. LOJKO.
* * * * *
ALAUXDETO (El BOHEME.)
Sarkas knabino kanabon Apud gxardeno sinjora; Sxin alauxdeto demandas : "Kial vi tiom dolora?"
--"Gaja mi esti ne povas, Ho vi, birdeto-kantanto, Cxar en la sxtona kastelo Mia suferas amanto.
Se mi nur havus plumeton, Skribus leteron mi al li, Kaj vi gxin portus kaj lasus Sur la fenestron elfali.
Sed nek papero, nek plumo, Por skribi al la amanto, Flugu kaj tie salutu Lin de mi en via kanto.
F. LORENC.
* * * * *
MI AMIS VIN
Mi amis vin! Senkore vi ne vidis Varmegan, puran mian amon. Konfesis mi--sed tiam vi nur ridis De l' am' unua koran flamon!
Kaj longe mi suferis . . . Vin, amita, Mi ne forgesis; sed en koro La flama amo estas estingita, Pri gxi nur restis rememoro. Sed kial vi, mi petas al mi diri, Pasintan en mi amon movas? Por nove ridi? koron mian sxiri? Ne, mi suferi pli ne povas!
Ne povas mi . . . cxar multe mi suferis; Kor' malvarmigxis de l' doloro; Cxar ami mi jam tute malesperis, Cxar kredi vin ne povas koro.
A. NAUMANN.
* * * * *
PRINTEMPO VENOS
Se la naturo rigidigxas De prem' de l'vintro frostiganta, Se tute per la negx' kovrigxas Je longe tero ekdormanta, Amiko kara! vi ne ploru : Printempo venos kaj somero, Ke la naturo ree floru, Ke verdu, revivigxu tero.
A. NAUMANN.
* * * * *
LA CXASO
La patro l'arbaron ekiris cxasadi. Ne devis li longe kaj vane iradi : Kusxigxis sub arbo, pafilon celigis Kaj tuj la plej grandan paseron mortigis, La filoj cxevalojn enjungis kriante, La birdon al dom' veturigis kantante. "Filinoj, vi fajron rapide dismetos, Kaj ni tuj disiros kaj gastojn ni petos." Cxasajxon plej bone elrostis patrino, La tablon rapide preparis filino, Rostajxon alportis ceteraj filinoj Al tablo,--kolektis sin gastoj, gastinoj. Eniras la gastoj, mastron salutante, Komencas kaj mangxi kaj trinki, lauxdante. Tuj estis mangxita la tuta pasero Kaj poste trinkita--barel' da biero.
La POETETO.
* * * * *
KANTO
Kanto sincera de mia animo, Flugu en vaston sen timo Kaj komuniku al homoj de l' tero Gxojon de l' sankta espero. Homojn alvoku al paca laboro, Sonu konsolon al koro, Kaj en brilanta bluajxo de spaco Lauxte prediku pri paco. Kantu deziron de homa frateco Kaj de l' homar' egaleco; Sonu pri amo, pri cxies libero Per la fluganta aero. Diru, ke estas jam inter la mondo De kolegaro nun rondo, Rondo, konstante, senhalte kreskanta, Bonon al homoj donanta. Tiu cxi rondo la homojn pacigas Kaj per laboro kunligas; El la ligilo nun estas plektita Vigla la kanto invita. Kanto sincera de mia animo, Flugu en vaston sen timo Kaj komuniku al homoj de l' tero Gxojon de l' sankta espero!
I. SELEZNET
* * * * *
NE RIPROCXU LA SORTON
Ne riprocxu la sorton, ho, juna animo : Cxio estas en nia vivado; Vi rigardu antauxon kuragxe, sen timo Kaj kun bona, prudenta celado. En la vivo ne cxiam trovigxas ja gxojo Kaj ne cxiam aperas espero; Cxion prenas ni kune en viva la vojo, Kaj ne vin nur plorigas de l'vivo sufero, Kaj ne vin nur la sorto turmentas . . . Multajn premas kun forto mizer', malespero, Sed ne ploras ja ili--silentas. Kutimigxis ja ili al premoj de l'sorto Kaj ne ploras jam vane, sed ridas, Malfelicxon elportas sen plendo, sen vorto Kaj en cxio malbonon ne vidas. Sed vi estas ankoraux en fresxa juneco, Antaux vi estas vojo kusxanta, Vi rigardu kuragxe al la estonteco En espero, en kredo konstanta.
I. SELEZNET.
* * * * *
REVO
Tre potenca gxi estas, la revo fluganta, Cxirkauxita de flora ornamo. Gxi similas je nubo malluma, tondranta, Gxi similas je lumo de amo. Gxi allogas al maro da bluo, da helo, Al brilado belega de tago, Aux gxi fulmojn kaj tondrojn de nuba cxielo Prezentadas al nia imago. Aux flugante en ia bluajxo radia, Super ondoj de maro gxi pasas, Tre belega, pasanta kun son' melodia, Mallumecon misteran gxi lasas. Kaj por gxi ne ekzistas la spaco nek tempo, Kaj nenio baranta ekzistas; Gxi nin logas al floroj, al verda printempo, El mirinda gxi sole konsistas.
I. SELEZNET.
* * * * *
LA POETO
(El V. HALEK.)
Benita, kiun Dia mano Poeton eksanktigas! Li volon Dian, homan koron, Profunde komprenigas.
Li konas kanton, kiun homo Kaj kiun birdo ploras; Li frapon de la kor' komprenas, Se velkas gxi, se floras.
Malklaron de aliaj homoj Li vidas malfermitan; De Di' la filojn li kondukas En landon promesitan.
E. SMETANKA.
* * * * *
LA VELO
(El LERMONTOV.)
Blankigxas velo en la maro Glitante sur la bluaj ondoj . . . Vi hejme kion lasis, kara, Kaj sercxas en aliaj mondoj? . . .
La ondoj ludas, fajfas vento, Kaj fleksas sin kaj krakas masto . . . Gxi kuras, kuras de l' kontento, Felicxon sercxas en la vasto! . . .
Sub gxi--bluajxo estas hela, Kaj supre--granda blua placo; Sed la ventegon petas velo-- Cxu en ventegoj estas paco!?
L. SOKOLOV.
* * * * *
PLENDO
Morto! . . . cxio jam finita! Kie estas do felicxo? Kie gloro promesita? Mia korpo nun--dedicxo Al la vermoj, al putrado; La animo bona, sagxa-- La ofer' de l' neestado!
Gxin severa kaj sovagxa La sendanka, senmemora, En la tempo de vivado La servema kaj fervora, Senanima societo Ekforgesos nun por cxiam, Kaj ecx gxemo kaj larmeto Memorigos min neniam! . . .
M. SOLOVJEV.
* * * * *
TRI PALMOJ
(El LERMONTOV.)
En sabla dezerto de lando Azia Tri palmoj fieris per kresko gracia. Apude el tero senfrukta sxprucanta Murmuris fonteto per ondo frostanta. Gxi estis per verdaj folioj gardata De suna radio kaj sablo portata.
Kaj tempo pasadis ecx ne rimarkita. Sed fremda migranto, de voj' lacigita, La bruston flamantan al akvo malvarma Ankoraux ne klinis sub tendo la cxarma,-- Komencis jam velki de sun' bruliganta La belaj folioj kaj fonto sonanta.
La palmoj komencis je Dio plendadi : "Ni estas naskitaj, por vane velkadi? En ia dezerto ni vivon pasigas, Skuadas nin ventoj kaj suno bruligas; Kaj homo ne gxuas je flor' nia rava . . . Ne, sankta cxiel', via jugxo--ne prava!"
Kaj jxus ili finis--en blua forajxo Sin turni komencis la ora sablajxo, Kaj venis de tie la son' sonorila, Rigardis pakajxoj sub tolo kovrila, Kaj iris kameloj, la sablon levante, Sin, kvazaux sxipeto en mar', balancante.
El inter la gxiboj sin skuis en pendo La largxaj kurtenoj de tendo kaj tendo; Kaj ilin la brunaj manetoj levadis, Kaj nigraj okuloj el tie briladis; Arabo, talion al selo klinante, Peladis cxevalon, al kur' instigante.
Levadis sin tiam cxeval' en kolero, Kaj saltis gxi, kvazaux vundita pantero. De blanka mantelo la faldoj belegaj Senorde kusxadis sur sxultroj brunegaj. Ludante, l'araboj ponardojn jxetadis Kaj ilin en flugo kun gxojo kaptadis.
Jen venas al palmoj kun bru' kamelaro; En ombro etendis sin gaja tendaro. La vazoj per akvo plenigis, sonante. Fiere la kapojn foliajn svingante, La palmoj salutas gastaron subitan Kaj fonto donacas la akvon kasxitan.
Apenaux do lumon krepusko forpremis, Sub akra hakilo radikoj ekgxemis,-- Kaj falis sen vivo la palmoj altagxaj! La veston forsxiris l'infanoj sovagxaj. La korpon de ili la homoj hakadis, Kaj gxis la mateno lignaroj bruladis.
Kaj kiam nebul' okcidenten foriris, Laux voj' difinita gastaro jam iris. Kaj kie la palmoj centjarojn traestis, Nur cindro malvarma kaj griza nun restis. La suno gxis fino restajxon bruligis, Kaj poste gxin vent' en dezerton disigis.
Kaj tie dezerta, senviva nun cxio; Ne kovras la fonton murmura folio; Gxi vane profeton pri ombro petadas,-- Nur sablo varmega la akvon faladas, Kaj sole vulturo, akiron portanta, Dissxiras gxin super la fonto dormanta . . .
M. SOLOVJEV.
* * * * *
LAUX SVEDA MELODIO
Vi parolas lingvon nekonatan, Ne komprenas, kion diras mi; Tamen, frato, kanton nun faratan Gaje kanti povas ambaux ni.
Ne atendu--cxiu minuteto De mallonga vivo flugas for,-- Lernu kun malmulta laboreto Lingvon, kiun amos via kor'!
K. SVANBOM.
* * * * *
NE DIRU
(El NADSON.)
Ne diru : "li mortis", Li estas vivanta! Se oni detruis l'altaron-- La fajro ja restis flamanta;
Se oni desxiris la rozon-- Do cxiam ankoraux gxi floras; Se l'harpo ecx estas rompita-- L'arkordo ankoraux do ploras.
S. SXATUNOVSKI.
* * * * *
SPIRITA SXIPO
La vento nebulojn peladas kun bruo, Senstela cxielo mallumas, Jen super sxauxmantaj ondegoj la velo Facile traflugas kaj zumas.
La sxipo kuradas senhalte tra ondoj, Direktas gxin mano spirita; Vivuloj malestas sur gxi, sed sxtonegojn Ne timas la sxipo sorcxita.
Jen sur oceano, de ondoj lavita, Insulo malgaja trovigxas, La simpla sxtonego cxielon sin levas, En nuboj suprajxo kusxigxas.
Kaj tie nenia kreskajxo verdadas, Nenia birdeto ecx nestas, Nur aglo en spaco aera sin portas-- Gxi tie la regxo nun estas.
La sola tombeto de unu regnestro Trovigxas en loko dezerta, Kaj glavo, cxapelo kaj sceptro nur estas Metitaj sur tombo mallerta.
Nenia vivanto cxirkauxe ekzistas, La mondo lin solan restigis, Neniu funebre la tombon rigardas . . . Sed iam li mondon tremigis!
Kuradas monatoj kaj jaroj pasadas-- Mortinto ripozas senmove, Se venas do nokto de kvina la Majo, Li tiam ektremas denove.
En tiu cxi nokt' iam lia animo Forlasis la mondon mizeran, En tiu cxi nokto li ree vivigxas Kaj venas sur teron malveran.
Jen sxipo mistera cxe l' bordo atendas, Strecxitaj jam estas la veloj, Kaj flagoj blovadas sur altaj mastegoj Simile al oraj abeloj.
La regxo sin levas kaj flugas kun venta Rapido al sxipo sur bordon, Remiloj silentas, sxipanoj forestas, Neniu komandas nagxordon.
Sur sxipo la ombro de l' regxo nur staras, En nokton sen mov' rigardante, Li maltrankvilege, turmente sopiras, Rigardoj brilegas fulmante.
La sxipo alvenas al lando konata-- Kaj cxarme li manojn eltiras, Kaj lia animo gxojegas, cxar propran Nun landon denove li iras.
El sxipo li pasxas sur teron, sur kiu Li estis antauxe irinta. La tero ektremas de l' pasxoj--li iras, Li--stelo nun estingigxinta.
Li sercxas la urbojn, sed ilin ne trovas, Li sercxas naciojn cxirkauxe, Cxar ili simile al maro bruanta Cxirkauxis lin serve antauxe.
Kaj tronon li sercxas--gxi ankaux rompita, Li levis gxin en la nubaron, Por ke li nur vidu sub siaj piedoj Mizeran, servutan homaron.
Li sercxas amindan infanon, por kiu Li lasis heredimperion; Heredo pereis, kaj oni al filo Ne lasis ecx nomon--nenion.
"Ho, kie vi estas?" li vokas, "kun kronoj Vi ludis jam en la lulilo,-- Sed tempo felicxa por cxiam nun pasis, En kiu mi brakis vin, filo."
"Plej kara edzino, plej cxarma fileto, Ho vi, mia gxojo kaj savo! . . . Sur trono nun sidas la sklavo estinta Kaj regxo farigxis nun sklavo!"
WILHELM WAHER.
* * * * *
EL LA PAPERUJO DE MIAJ FABLOJ
I
La homo estas kiel la sxipo : En sia vojo li ne eraros; Li kvankam scias, el kie fluas, Sed li ne scias, kie li staros . . .
II
Jen Johano komencis parolon de sagxo Pri alvoko de homo, pri gxiaj influoj; Sed lin auxdis neniu, kaj ecx sen domagxo Iu vidis, ke havas li--botojn kun truoj.
JOZEFO WASNIEWSKI.
* * * * *
CXE L' MARO
(El HEINE.)
Cxe l' maro nigra roko grandegas, Sur gxi nun en songxoj mi sidas. La vento fajfas, la mevoj kriegas Kaj la ondoj bruantaj rapidas.
Amata de mi estis multa knabino, Kaj gxoja kolego en rondo . . . Kien ili forigxis? Nur vento sen fino Eraras kaj sxauxmas la ondo.
E. de WAHL.
* * * * *
VERSAJXO SEN FINO
Lin vidis en gxardeno-- Ekplacxis li al sxi. Sxi nomis sin Heleno, Anton' sin nomis li.
Ekamis la konato Kaj reciproke sxi; Post paso de monato Sxangxigxis "Vi" per "ci".
Someraj tri monatoj Trapasis dolcxe for, Kaj niaj geamatoj Jam estis kor' cxe kor';
Kaj per solena beno De l' pastro en la fin' Antono kaj Heleno Jam estis edz'-edzin'.
En cxarma harmonio Ekvivis edz'-edzin'; Najbaroj kun envio Rigardis lin kaj sxin.
Sed baldaux edzo estis Plej malfelicxa hom', Kaj jam tre ofte restis Li ekster sia dom'.
Kaj fine eksedzigxis Antono kaj Helen'; Belul' ia aligxis Al sxi en la gxarden'.
Lin vidis en gxardeno-- Ekplacxis li al sxi. Sxi nomis sin Heleno, Auxgust' sin nomis li.
Ekamis la konato Kaj reciproke sxi; Post paso de monato Sxangxigxis "Vi" per "ci".
Someraj tri monatoj Trapasis dolcxe for, Kaj niaj geamatoj Jam estis kor' cxe kor'.
Kaj per solena beno De l' pastro en la fin' Auxgusto kaj Heleno Jam estis edz-edzin'.
En cxarma harmonio Ekvivis edz'-edzin'; Najbaroj kun envio Rigardis lin kaj sxin.
Sed baldaux edzo estis Plej malfelicxa hom', Kaj jam tre ofte restis Li ekster sia dom'.
Kaj fine eksedzigxis Auxgusto kaj Helen'; Belul' ia aligxis Al sxi en la gxarden'.
Lin vidis en gxardeno-- Ekplacxis li al sxi. Sxi nomis sin Heleno, Henrik' sin nomis li. . . .
K. t. p., k. t. p. sen fino.
F. ZAMENHOF.
* * * * *
VIZITO DE LA STELOJ SUR LA TERO
Cxiuj steloj ekdecidis Ekvojagxi sur la teron. Al mastrino ili diris Sian volon kaj esperon : "Ni ja tie tre mallonge Gastos--unu, du monatojn; Ni vizitos regnon homan, Vidos niajn koramatojn . . ." Sed mastrino al la steloj Tiam donis la respondon : "Restu tie cxi en domo-- Vi malbenos poste mondon!" Sagxajn vortojn ne auxskultis Tamen steloj la trudemaj Kaj sencxese ili tedis La mastrinon--nespertemaj : "Sed komprenu nin, mastrino, Sur cxielo ni sidante Tute ja ne konas tiujn, Kiuj kantas nin konstante! Cxiu ja el ni sur tero Havas siajn adorantojn, Kiuj sendas al cxielo Himnojn, gxemojn, amokantojn!" --"Vere", diris la mastrino, "Ili kantas vin lauxdinde; Sed, vin ili ne konante, Vin adoras ja--en blinde! Ili, dum vi sur cxielo, Jxuras ami vin eterne, Cxar neniu ja atingos La kasxitan en interne! Se vi tamen volas scii Malfelicxan vian sorton, Iru--sed vi rememoros Mian nunan patran vorton". Kaj la steloj al vojagxo Tuj pretigis sin kun gxojo.-- Kaj jen baldaux ili estis Al la tero sur la vojo. . . .
* * *
Kiam auxdis nun la tero, Ke atendas gxin honoro. Cxie en plej dolcxaj tremoj Tuj ekbatis homa koro. Tuta tera junularo De la gxoj' ne sciis finon Kaj sen pacienc' atendis Cxiu sian amatinon. Cxiu kantis, cxiu saltis Kun felicx' en la mieno, Ke li havos de proksime "Sxin" en sia cxirkauxpreno Cxiu homo dankas Dion, Cxiu benas la cxielon, Ke li fine nun ekkonos Sian karan, sian stelon!
* * *