Part 29
Ekhaltu, ho, koro malgaja, ne plendu! Post nuboj la suno radias--atendu! Ne sola vi tiel kun sorto batalas, En vivon de cxiu la pluvo ja falas, Kelkaj tagoj--malvarmaj, sensunaj.
A. GRABOWSKI.
* * * * *
LA SAGO KAJ LA KANTO
(El LONGFELLOW.)
Mi pafis sagon en la aeron, Ne scias, kie gxi falis teron; La forfluganta tiel rapidis, Ke mi la kuron tute ne vidis.
Mi spiris kanton en la aeron, Ne scias, kie gxi falis teron! Ecx la plej bona akrevidanto Ne povas sekvi flugon de l' kanto.
Mi longe poste, unu tagon, En kverko trovis la tutan sagon; La tutan kanton kun la muziko Mi trovis en la kor' de amiko.
A. GRABOWSKI.
* * * * *
SONORILOJ DE VESPERO
(El T. MOORE.)
Sonoriloj de vespero, sonoriloj de vespero! Kiom ili rakontadas pri juneco kaj espero, Pri la domo de gepatroj, pri la dolcxa kora gxojo, Kiam mi ilian sonon auxdis je la lasta fojo!
Longe, longe jam forpasis tiuj de l' gxojeco horoj! Ekdorminte je eterne jam ne batas multaj koroj. En la tomboj ili logxas post la gxojo kaj sufero : Ne por ili la muziko, sonoriloj de vespero!
Ankaux kiam mi ripozos je eterne en trankvilo, Ne ekhaltos la batado de vespera sonorilo, Dum kun kanto novaj bardoj pasxos jam sur nia tero Kaj vin auxdos kaj vin lauxdos, sonoriloj de vespero!
A. GRABOWSKI.
* * * * *
MI RAKONTIS
(El VEJNBERG.)
Mi rakontis al maro senborda Pri la grandaj turmentoj en koro,-- Kaj per bruo mallauxta de l'ondoj Gxi respondis al mi kun favoro.
Mi rakontis al vento rapida, Ke ne povas mi spiri libere,-- Kaj el landoj gxi iaj mirindaj Al mi portis tuj fresxon aere.
Mi rakontis al verda arbaro De la vivo malgaja dolorojn,-- Kaj en ombro gxi tuj min dormigis, Sxancelante foliojn kaj florojn.
Mi rakontis al suno varmega, Ke mi vidas nur tagojn malklarajn,-- Varmigantajn kaj lumajn radiojn Gxi tuj sendis al mi malavarajn.
Mi rakontis al homo-kunfrato Pri la vivo sengxoja,--kaj li, Iel strange movinte la sxultrojn, Tre rapide foriris de mi.
E. HALLER.
* * * * *
MI ELIRAS
(El LERMONTOV.)
Mi eliras unu al vojeto; Sxtonoj brilas tra la nebuleto, Nokt' trankvila, step' auxskultas Dion, Steloj inter si parolas ion.
En cxiel' solene kaj tre bele, Tero dormas en bluaj' radia. . . . Kio do doloras min kruele? Cxu atendo aux bedauxro ia?
Ne bedauxras mi pli pasintajxon, Gxojon ne esperas jam en kor' mi; Sercxas liberecon mi, pacajxon, Volus forgesigxi mi, ekdormi. . . .
Ne per tiu dormo de l' mortinto! Tiel nur mi estu ekdorminta, Ke en brust' la viva fort' movigxu, Ke spirante mia brust' levigxu;
Ke l' orelojn cxiam karesante, Dolcxa kanto sonu sur la cxerko; Ke klinigxu, cxiam verdestante, Kaj sur mi bruadu ombra kverko.
G. JANOWSKI.
* * * * *
AUXTUNO
Auxtuno nebula! Arbar' nudigxanta Kun vento bruegas, gxi sxajnas ploranta Pri cxarma printempo, pri bela somero . . . Kovrigxas per koto de pluvo la tero ;
Bluajxo cxiela enua nubigxas, Kaj suno de l'tero en nuboj kasxigxas : La kampoj senhomaj en sola silento, En ili flugadas kaj ploras nur vento!
D. JEGOROV.
* * * * *
KUSXAS SOMERO.
(El HEINE.)
Kusxas somero la varma Sur via rozeta vangeto, Kusxas la vintro malvarma En via malgranda koreto.
Tio cxi baldaux sin sxangxos, Ho, mia kara trezoro! Vintro sin trovos sur vangoj, Somero la varma en koro!
T. de KANALOSXSXY-LEFLER.
* * * * *
FILINO DE IFTAH
Fajfegas jxetiloj kaj sonas la glavoj Kaj brilas kaj frapas ponardoj. Sed vane lacigxas herooj la bravaj : Pereas Jehovaj standardoj, Kaj la Amonanoj la sangoavidaj Triumfe rapidas al l' Izraelidoj.
Ben-Jair mortigxas kun sxtono en brusto, Kaj Gilad dronigxas en sango, La kapo de Mahxir, nomita "la justa", Surstaras sur pinto de stango, Kaj miloj da filoj de l' Supra Jehovo Ekkusxis sur kampo sen vivo, sen movo.
Ho ve, ho malgxojo! La ondoj Jordanaj Elmetos gxemegojn sovagxajn, Ploregos patrinoj pri siaj infanoj, Disgratos al si la vizagxojn, Elsxiros la harojn, per cindro la griza Eksxutos la kapojn cxe l' nigra avizo.
Kaj Iftah frenezas. Vidante la timon De la elektita popolo, Li vane penegas bravigi l' animon De viroj per lauxta parolo, Kaj jen li ekpregxas kun malpacienco Al Dio Jehovo, la Suprepotenca.
"Ekauxdu, Jehovo, ekauxdu la sklavon, Pregxantan al Vi kun doloroj! Mi hejme en Micpo posedas ricxhavon, Aregon da grandaj trezoroj, Mi havas amikojn, mi havas sklavaron, Kaj multon alian, al koro tre karan.
"Ho savu nin Vi, jam savinta la avojn El la Egiptujo-fremdlando; Se Vi liberigos nun ree la sklavojn De l' nuna mizero multgranda, Mi, Micpon venonte, al Vi, mia Dio, L'unuavidoton oferos kun pio.
"Kaj kio ajn estos l'unuavidoto, Objekto aux homo amata, Gxi estos al Dio brulig-oferota Al Vi, ho Jehovo kompata!" Kaj jen, elmetante kriegojn sovagxajn, Li ree ekscitas la virojn kuragxajn.
Fajfegas jxetiloj kaj frapas ponardoj, Resonas ekgxemo kaj krio, Kaj la Amonanoj kun timaj rigardoj Forkuras de l' idoj de Dio, Sed la forkurantajn postflugas rapide La Izraelidoj kaj hakas avide.
Kaj de Aroero gxis urbo Minito Kaj poste gxis Avel-Kerumo Triumfas Izrael en sanga milito Per glavo, per fajro kaj fumo, Venkataj pereas sub domoruinoj, Sklavigxas bestaroj, infanoj, virinoj.
Kaj plene sxargxitaj per ricxaj akiroj Reiras herooj kantantaj, Al kantoj iliaj aligxas sopiroj De la ekkaptitoj plorantaj, Kaj gxemas virinoj lacegaj kaj palaj, Kaj dume sonadas la gajaj cimbaloj.
Sed jen apudigxas jam Micpo la kara, Kaj Iftah rigardas sen cxeso : Li devas ekvidi por dia altaro Oferon laux sia promeso. Kaj li rigardadas sen laco-enuo : "Nu, kio do venos al mi la unua?"
Jen el malproksimo eksonas tintiloj, Cimbaloj, fajfiloj kaj kordoj. Junuloj, frauxlinoj per pasxoj facilaj Gxojdancas en vicoj senordaj Kaj ridas kaj kantas, sin gaje balancas, Kaj al la venkintoj gracie aldancas.
De pleja proksimo al la triumfanoj Sin movas frauxlino junagxa. Sxi batas tintilon per siaj blank-manoj, Kun flamo en bela vizagxo; La harojn serpentajn la vento disblovas, Sxin forto interna antauxen almovas.
Sxi dancas, sxi tintas, sxi kantas kun gxojo : "Alvenas la gloraj venkintoj, Ke estu facila por ili la vojo, Sonegu la gloron per tintoj!" Sxi dancas, movata de l' kora kontento, Nenion anoncas al sxi l' antauxsento.
Kaj Iftah rigardas al sia ofero, Al sia unuavidato. . . . Subite . . . ho, tio cxi estas ne vero. . . . Sxi estas--_filino l' amata!_ La sola filino! Jehovo cxiela! Ho, kia malico de l' sorto kruela!
Kaj Iftah gxemegas, dissxiras la veston Kaj cindron sur kapon sursxutas, Kaj inter la viroj, volantaj gxojfeston, Li vortojn terurajn balbutas. . . . Kaj cxio mutigxas. En kelke da horoj La Izraelujon ekprenas doloroj.
"Ne ploru, ho patro, cxesigu la gxemon Kaj estu do viro gxis fino. Vi faris promeson ne malsingardeman, Cxar kion signifas frauxlino Kompare je miloj da viroj, savitaj Per la heroajxoj, de Dio donitaj?
"Vi faris promeson glorindan, cxar savo De miloj per unu ofero Eterne estados farajxo multbrava, Belega, mirinda afero, Kaj timos nacioj la Izraelanojn, Cxar ili ne sxparas ecx proprajn infanojn.
"Vi donu ekzemplon, plenumu la vorton, Sciigu l' amatan popolon, Ke gxoje mi prenas nun tiun cxi sorton, Ke mi ne bezonas konsolon. Multegaj frauxlinoj ekzistas, mi scias, Cxe ni, kiuj mian mortigxon envias.
"Nur unu malgxojo min pikas en koro-- Ke vi nun izola ekrestos, Ke en maljuneca kruela doloro Cxe vi parenculo malestos, Al vi li ne diros parolojn kunsentajn, Al vi li ne kombos la harojn argxentajn.
"Ho, ve al mi! Kvankam brilados la nomo De Iftah en cxiu nacio, Sed Iftah ekmortos, kun li--lia domo : Mi iras senfrukta al Dio. Ho ve al mi, patro! Vi nepon ne konos, Konsoloj el busxo parenca ne sonos.
"Nun, patro amata, kun la amikinoj Mi iros sur montojn najbarajn, Ni tie sur suproj, cxe sxtonaj ruinoj Sonigos malgxojajn gitarojn Kaj kun la plorantaj eksonoj sonoraj Ni kantos pri miaj animaj doloroj :
"Ke mi ne ekgxuis la edzajn karesojn, Ne portis infanon sub koro, Ne povis pliigi patrujajn sukcesojn Per filoj, kovritaj de gloro, Ke mortas nun mia virgeco floranta Kun gxojo multnombra, en gxi trovigxanta."
Ne trono altega sin levas sur placo,-- Sin levas altega lignaro; Ne krioj de gxojo bruadas en spaco,-- Bruadas kaj gxemas viraro, Kaj tie, en blanka vestajxo el lino, Silente sursidas palega frauxlino.
La viroj gxemegas, la viroj sopiras, Virinoj en larmoj plendronas, Sed Iftah kun torcxo brulanta aliras Kaj fajron al lignoj aldonas, La lignoj ne volas kaj kontraux sin metas, Sed Iftah obstinas kaj pajlon enjxetas.
Kaj jen ekkriegis l' amaso popola, Kaj ehxo eksonis en valo. Bruligxis subite la aro tremola Levigxis fumega vualo, Ekblovis, ekfajfis ventego kruela, L' oferon alprenis al si la cxielo.--
Kaj jen cxiujare la izraelinoj Kunvenas por plori sur montoj Kaj tie cxi brilas la fajr'-iluminoj, Sonadas malgajaj rakontoj, Kaj lauxte auxdigas sonado de hxoroj. L'aero plenigxas de gxemoj kaj ploroj
La izraelinoj parolas pri l'bela Frauxlino brulig-oferita Kaj dankas fervore al sankta cxielo Por venko de gxi donacita, Kaj sendas al Dio petegojn humilajn Forigi de l'lando terurojn similajn.
A. KOFMAN.
* * * * *
LA SKLAVOSXIPO
(El HEINE.)
I
La sxiposxargxisto Minheer van Kek Sidadas en longa medito, Li taksas sur sxipo la koston de l' sxargx', La sumon de ebla profito.
"Tricent barelegoj da pipro, da gum' Kaj poste la sablo de oro . . . Gxi estas tre bona, sed tamen al mi Pli placxas la nigra trezoro.
"Ses centojn da negroj mi cxe Senegal Akiris je prezo profita. Malmola viando, simila al sxton', La membroj--el sxtalo forgxita.
"Mi donis por tiu cxi bela akir' Brandakvon, glasperlojn kaj feron; Gajnonte en cxio ok centojn je cent, Mi faros bonegan aferon.
"Se restos el ili ne pli ol tricent Cxe veno al Rio-Jxanejro, Mi havos cent orajn dukatojn por pec' De l' domo Gonzales Perejro."
Sed jen deturnigxas Minheer van Kek De sia pensado persista : Al li proksimigxas la hxirurgiist' Van Smisen, la sxip-kuracisto.
Van Smisen, maldika malgrasa figur', La nazo kun rugxaj verukoj. "He, kiel nun fartas--ekkrias Van Kek, La negroj kun la antauxtukoj?"
Van Smisen salutas. "Hodiaux al vi, Ne estos agrabla raporto : Bedauxre en tiuj cxi tagoj sur sxip' Oftigxis l' apero de morto.
"Gxis nun cxiutage mortadis po du, Hodiaux--ne malpli ol seso, Du viroj, kvar inoj : la morto cxe ni Laboras kun granda sukceso.
"Mi la malvivulojn esploris kun pen', Cxar ofte la nigraj satanoj Trompadas, por esti jxetitaj de l' sxip', Estante plenvivaj kaj sanaj.
"Mi lasis depreni de cxiu mortint' La feran multpezan katenon, Ke ili ne estu barataj de gxi, Faronte la maran promenon.
"Kaj tuj el la maro elnagxis areg' Da skvaloj sangame-malsataj, La bestoj avidas je negroviand' Kaj estas de mi pensiataj.
"De l' tago ke ni nin demetis de l' bord', Nin sekvas cxi tiuj gajuloj Kaj flaras l' aeron, turnigxas al mi Kun mutaj, sed klaraj postuloj.
"Gxi estas amuzo auxskulti de l' sxip' La dentokrakadon de l' bestoj; La unuj profitas je kapo aux man', L' aliaj je sangaj intestoj.
"Post sata mangxado la bestoj al ni Alnagxas en aro solena Kaj min rigardadas kun preskaux-dezir' Min danki por tia festeno."
Sed lin interrompas, gxemante, van Kek Kun krio : "Malbeno de sorto! Kiele malhelpi je tia malbon' Kaj savi la negrojn de morto?"
Van Smisen rediras : "En tiu cxi mort' La negroj mem estas la kauxzo, Cxar ili difektas l'aeron de l' sxip' Per spiro kaj mortas pro nauxzo.
"Aliaj pereas pro melankoli' Kaj fine pro granda enuo, Kaj farus al ili utilon aer', Dancado, muziko kaj bruo."
Kaj diras van Kek : "La konsilo, doktor', Min ravas, gxi estas tre bela, Vi montras vin, mi gxin konfesas al vi, Pli sagxa ol Aristotelo.
Se la prezidanto de la Societ' "Tulipo-nobligo Holanda" Sin nomas sagxulo,--kompare je vi Li estas azeno multgranda.
"Muzikon, muzikon! la nigra viand' Tuj sur la ferdekon de l' sxipo! Kaj kiu ne trovos amuzon en danc Cxi tiu gxin trovos en vipo!"
II
Milaroj da steloj de l' blua cxiel' Bril-lumas per fajr-iluminoj, Rigardas kun varmo, kun amo, kun sagx' Kiele okuloj virinaj.
Rigardas la maron, kaj tiu cxi mar' Fosfore radias purpuron Kaj balancigxetas, kaj ondo post ond' Elgxemas voluptan plezuron.
La veloj ne bruas cxe l' masto de l' sxip', Rulitaj de la sxipanaro, Sed lumas lanternoj sur gxia ferdek' Kaj sonas muzik' sur la maro.
Sxipano muzikas per granda tambur' Kaj la kuiristo per fluto, La sxipa piloto--per violoncxel', Kaj Smisen--trumpet' per dufuta.
Kaj cento da negroj, la seksoj en kun', Krietas kaj saltas kaj dancas, Post cxia eksalto la fera katen' Sin brue kaj takte balancas.
La negroj saltadas kun bruo kaj gxoj' Kaj iam negrin-belulino Alpremas plen-nudan amikon al si Kun voluptemeco senfina.
La ekzekutisto kun gaja rigard' Gvidadas la ordon sur sxipo, Li estas de l' balo la "Maitre des plaisirs" Kaj danci invitas per vipo.
Sonadas trumpeto, krakadas tambur', Lauxtigxas la bruo sovagxa, Kaj cxie vekigxas la monstroj de mar' Dormintaj en dormo malsagxa.
Duone-dormante alvenas skvalar' En centoj, pikata de miro, Rigardas la sxipon kun granda konfuz', Cxu eble montrigxos akiro.
Sed ili rimarkas : la horo de l' mangx' Ne estas ankoraux sonita, Kaj cxiu oscedas per largxa busxeg', De dentoj-segiloj plantita.
Sonadas trumpeto, krakadas tambur', La negroj dancadas sen fino, La skvaloj mordegas la vostojn al si Pro la malsatego obstina.
Mi pensas, al ili ne placxas muzik' Kiele al cxia fripono. "Ne kredu al malmuzikema brutul'," Eldiris poet' Albiona.
Sonadas trumpeto, krakadas tambur', La negroj senlace baletas, Cxe l' alta fokmasto Minheer van Kek Rigardas cxielon kaj petas :
"Pro Kristo! konservu, plej sankta Sinjor', La vivon al miaj sovagxaj, Se ili ekpekis, vi scias, ho Di', Ke ili ja estas malsagxaj.
"Pardonu Vi ilin, pro amo al Krist', Mortinta por savo de l' tero,-- Cxar se al mi restos ne pli ol tricent, Pereos la tuta afero."
A. KOEMAN.
* * * * *
AL LA MEMORO DE JOZEF WASNIEWSKI
Floro falis ankoraux! sekigxis herbero kaj mortis, Velkis pro vintra la frosto gxia verdanta folio! Morto senkora, ho kial estas al vi permesite Fosi en fosan profundon cxion la belan en mondo? Kial, ho kial faligxas la herbo, verdanta sur kampo, Kial disigxas de vivo fresxa, floranta gxis nun? Dolcxa la morto por la maljunulo, la laca de vivo; Kusxas argxenta la haro bele sub tomba cipreso. Tiun ne plendu, cxar lia ja estas felicxa la sorto, Cxar en la tombon li mem iras kun gxojo, sen timo; Dolcxa ecx morto junula, la mort' en mateno de l'vivo, Antaux ol frosta la nokto detruis burgxonon en gxermo! Dolcxa la morto, kiam ne pasis la kredo je vivo, Kiam trompa vivado ne kovris flugilon per polvo! Sed jam kiam junulo virigxis kaj lasis la ludon, Vivo nun estas ja cxarmo, nun malfelicxo la morto. Tiam ja estas maldolcxe disigxi de faro farata : Gxojus la koro, vidante frukton de longa laboro. Kiu do cxiam por noblaj ideoj vivadis, batalis, Tiu kun akra malgxojo iras en valon de ombroj, Lasas la komencitajxon kun pleje mordanta doloro : Estas malgranda la aro, kiu batalis kun li!
Akra estas funebro! Neniam pli noblan animon Ol la jxus forirantan trovos vi sur nia tero. Ecx se vi iros, simile al Diogeno, tra l'urboj Kun la lumilo en mano, _homon_ sercxante sur strato, Tamen neniun en tuta la mondo renkonti vi povos, Kiu pli inde ol li portas la nomon de homo, Vivon vere pli _homan_ travivis en senco profunda, Kaj dedicxitan al cxio alta kaj nobla en mondo. Amo al cxio, al cxiuj, jen fundo de lia esenco, Amo en faro kaj vorto, jen kio estis li mem! Por la premitaj, por cxiuj suferoj, por la mizeruloj Sentis la nobla animo flame kaj varme cxe li. Ne ecx iu al li konfidis vane doloron, Vane neniu cxe li frapis la pordon de l'kor'.
For li estas! Ho, kiu plenigos la lokon lasitan? Kiu plenumos en mondo faron farotan de li? For li estas. Sed tamen cxe ni li vivas ankoraux, Kiuj en akra doloro staras cxe nova la tombo. Ni, kiuj konis l'animon poetan ne nur per la kantoj, Kiujn li donis al ni, sed per la tono la varma El lia brust' eliranta, portanta varmon cxirkauxen, Kie trovigxis la kordo, kiu agordis al gxi. Nin neniam forlasos la bela sunhela memoro De la mortinta amiko, gxi lumos belege en koro! Tiel li vivas kaj tiel li estos vivanta, gxis kiam Restos neniu jam plu, kiu lin konis en ver'.
V. LANGLET.
* * * * *
LATVA POPOLA KANTO
Mi en kampo kapon metos, Por defendi patrolandon. Mi pli vole kapon donus, Ol mi donus patrolandon.
Bruu, bruu, fulmodio, Rompu ponton sur la Dina, Ke ne venu malamikoj En la mian patrolandon.
Landoj de tri regxoj bruas, Kie fratoj cxevaliras, Fortaj viroj kiel kverkoj, Glavoj sxtalaj sonoregas.
Kien iros vi frateto, Tien iros mi kun vi; Kie glavon vi pendigos, Tie la kroneton mi.
R. LIBEKS
* * * * *
MALGRAND'-RUSA KANTETO
Jam malsupre suno staras, Jam rapide vesperigxas. . . . Kion do knabino faras? Kial do sxi ne montrigxas?
Cxu patrino ne permesas? Aux alia jam sxin tenas? Kaj sxi dolcxe lin karesas Kaj al mi nun ne elvenas?